NEKROLOGO

 

SE NE ESTUS PERFEKTA INSTRUISTO, LI ESTUS BRILA PASTORO

 

Proksimume tutajn kvar jardekojn li estas perfekta instruisto. Per mirinda ĉarmo kaj eksterordinara majstreco li kapablas motivigi siajn instruatojn! Kaj ili estas diversaĝaj de frua junaĝo ĝis tre matura, por ne diri avo-aĝo Ĉiuj ili senescepte atendas liajn instruhorojn kun malpacienco. Kiel vera sorĉisto la instruisto Danĉev respondas al iliaj atendoj. Kaj ĉiu lia lernanto forte penas lerni la ne facile lerneblan reliefan-punktan skribon kreitan de la nevidanta franca adoleskanto. Kaj la 72-jara pastro Borislav el Sviŝtov, kaj la 66-jara Kera Uzunova el Topolovgrad, kaj la petolema blindsurda donjuano Petar Bonev el Burgas. La lernantoj de tiu rimarkinda instruisto estas centoj el ĉiuj anguloj de Bulgario. Lia plej granda atingaĵo, tamen, ŝajne estas la brajla skrib- kaj legokapabligo en daŭro de nur 20 tagoj de Slav Slavov el Jambol. Tiel la instruisto Danĉev eble starigis unikan rekordon. Li estas kunaŭtoro de du lernolibroj pri brajla edukado kaj de la unua bulgara meminstruilo pri brajlo.

Li estas aŭtoro ankaŭ de la poeziaj libroj Mi adiaŭas la momenton kaj Mi denove flustros voĉe. Dekses literaturaj kolektoj enhavas poeziajn verkojn de Danĉo.

Kaj ankoraŭ du tre interesaj faktoj malkovrantaj tre gravan flankon de la valorsistemo de tiu ĉi verkanto. La aŭtoro Danĉev estas absolute neprofitema. Li ne ricevis moneron pro sia laboro pri la jam menciitaj du lernolibroj verŝajne pro sia poezia talento eble ĉar tiutempe la kondiĉoj estis ne tre merkataj, se ne diri pli intelektstimulaj. Sed nun, en la kondiĉoj de merkata ekonomio,la aŭtoro estas la sama. Antaŭ 20 jaroj oni invitis lin verki mallongan historian skizon pri la plovdiva produktada entrepreno de aBB okaze de ĝia kvardeka datreveno. La tasko estis urĝa kaj la teksto ampleksis 8 paĝojn. Kaj denove la aŭtoro ne starigis demandon pri malgranda rekompenco por sia altkompetenta laboro.

En novembro estiĝas 62 jaroj de la tempo, kiam Danĉo eklernis Esperanton. Post jaroj li provis sian poezian plumon ankaŭ en tiu lingvo kaj li gajnis naciajn kaj internaciajn premiojn. Nia samideano estas unu el la fondintoj de la plovdiva societo de la blindaj esperantistoj kaj longjara ĝia prezidanto. Li estas ankaŭ inter la fondintoj de ANEB kaj kelkajn mandatojn ĝia konstanta estrarano. De 1998 jaro Danĉo estas deligito de ANEB en LIBE. 19 jarojn li estas redaktoro de revuo Esperanta fajrero, kiu estas legata en pli ol 20 landoj de pli ol 300 personoj. Al la revuo li donis pli da poezieco kaj artan karakteron. Jam Multajn jarojn Danĉo redaktas la rubrikon En la mondo de la samsortanoj en la presorgano de LIBE Esperanta Ligilo, kie li prezentas interesajn tekstojn. Li estas aŭtoro ankaŭ de centoj da artikoloj en bulgaraj kaj eksterlandaj preseldonaĵoj.

Dum jardekoj li estas membro de la gvidorganoj de diversaj organizoj. En ili li ĉiam brile manifestis kaj firme defendis siajn ideojn kaj poziciojn. Sendube, tute merite ekde 2007 Dancxo Dancxev estas honora membro de Bulgara Esperanto-asocio.

Sed eble la pinta lia atingaĵo estas la fondita laŭ lia iniciato kaj gvidata de li literatura klubo Sleda (Spuro). La klubo eldonis ses literaturajn kolektojn, okazigis multajn literaturajn vesperojn en Bulgario kaj en Norda Macedonio.

Gxis baldaux la kolego Danĉev estas prezidanto de unu el la plovdivaj organizaĵoj de ABB. En sia nova rolo li estas modelo de tio kiamaniere oni devas servi al la nevidantaj homoj kaj al iliaj proksimuloj. Dufoje en la semajno la prezidanto Danĉev estas ilia helpema kaj nelacigebla konsultanto, diskreta konsilanto kaj senpaga psikoterapiisto.

Ankaux alia sciinda fakto! Apenaux en la pasinta jaro mi eksksciis kun granda plezuro, ke Dancxo estas iniciinto kaj organizanto de la surbendigo de la jxus reviziita kaj renovigiita bonega gvidlibropor superaj vojagxantoj, kies auxtoro estas la talantega Boris Kolker ankoraux en junio 2002 en la surbendigejo de la asocio de la blinduloj en Bulgario. La tematan sonlibron mi ricevis de mia litova amiko Alvydas Valenta, verda poeto kiel Dancxo, dum la pasintjara IKBE en Kroatio. La legantoj de tiu cxi utilega por progresintoj libro estas la bonaj amikoj de la bulgaraj blinduloj fani Mihajlova, Libertaria Mladenova kaj Kremona Baceva Pavlova.

Per siaj blankaj haroj, per la varma kaj trankvila voĉo, per sia nekredebla kapablo motivigi kaj konvinki, cedi kaj atingi siajn celojn sen grandaj fortostreĉoj kaj impeto, ĉiam bonintenca kaj radianta, preta kompromisi kaj batali, partopreni en bonfaraj kaj volontulaj akcioj, Danĉo tuj gajnas simpation. Lastatempe mi ofte pensis, ke pro sia karakteraj trajtoj se li estus naskiĝinta en Pollando, verŝajne li nepre estus unu el la ses tiamaj nevidantaj pastoroj. eble ŝatata kaj citata profesoro.

Tute subite, la 11-an de junio li forlasis nin. Li forpasis antaux plenumi la 23-an de oktobro 82 jarojn, antau vidi eldonataj siajn pli ol 100 epigramojn

Angel Sotirov

Esperantigis: Fani Mihajlova

FORIRAS AMIKOJ!!!

 

Foriras amikoj!!! En junio - Dancxo Danxev, nun Dimo Kaj ankoraux kelkaj jam pretas foriri

Post 27-taga peza malsanado, la 9-an de aŭgusto 2019, malfruvespere, en vendredo, la plej malbona tago de la kristana semajno, la surtera vojo de la prezidanto de ANEB finiixis. Kaj li translokiĝis ŝajne feliĉa en la eternecon! Feliĉa, ĉar li lasis multajn bonajn farojn ne nur en la kampo de esperantista internacia kaj nacia movado, sed ankaŭ en sia privata vivo kaj en siaj aliaj sociaj okupoj.

Dimo Penev Dimov estas naskita en vilaĝeto Vratarite, Dobriĉa regiono, la 19-an de septembro 1953. Liaj gepatroj estas ordinaraj kamparanoj. Bedauxrinde, li estas denaske tute blinda. Nome pro tio li finis blindulan lernejon en urbo Varna, poste vesperan gimnazion en la sama urbo. Magistro pri historio li fariĝas en Veliko-Tarnova universitato Sanktaj Cirilo kaj Metodo.

Esperanton li lernis diligente en kursoj, gvidataj de la eminenta instruisto Georgi Dimov kaj de la mondfama A-Komitatano Mariana Evlogieva. Dank al sia neimagebla fervora meminstruado Dimo atingis enviinde altan nivelon de la parol- kaj skribregado de Esperanto. En sia loĝurbo Varna kaj en aliaj lokoj li gvidadis sukcese E-kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Dimo partoprenadis internaciajn kongresojn de blindaj esperantistoj, okazintaj ne nur en Bulgario, sed ankaŭ eksterlande. En la fino de majo 2014 Dimo iĝis prezidanto de ANEB. Jam kelkajn deĵorperiodojn li estas aktiva kaj estimata LIBE-estrarano.

Longajn jarojn Dimo laboras en porblindula entrepreno en urbo Varna. Ĉi tie, kune kun la rodopi-montanino, la bonkora kaj la malfortevidanta Radka Jxivkova, li kreis ankaŭ familion. La geedza paro naskis bonegajn filinon Ĵivka kaj filon Penju, ricevintaj belegajn bulgarajn nomojn.

Eble estas sciinde, ke Dimo ankaŭ kantis en malgranda vira, 11-persona koruso ĉe tiea porblindula kulturdomo. De tempo al tempo, kiel Bojko Borisov, li malfaldis akordeononinter festenantaj geamikoj. En la lastaj jaroj li tre persiste okupis sin pri lernado de rusa lingvo.

Krom studema, Dimo estis ege helpema, gastama kaj sxercema homo. Li ĉiam estis preta konsulti kaj kontroli la signifon de iu vorto en siaj multnombraj elektronikaj kaj paperaj vortaroj. Kiel redaktoro kaj tradukanto de tekstoj li estis remarkinde preciza, eĉ kelkiam pedanta. La fiero kaj la envio estis sentoj tute nekonataj por Dimo!

Bedaŭrante pro la grandega perdo, mi samtempe plenumas mian promeson antaux Dimo verki bonkvalitan lauxdparolon ankaux pri li mem.

Angel Sotirov (Bulgario)