Kiu estas por mi Vasilij Erosxenko? Kio allogas min en liaj verkoj?
(Personaj meditoj).

(dya-tria premio en la konkurso de LIBE kaj REAN)
 

    Mi estas ordinara legantino de Erosxenko-verkoj, lia samsortanino.        
En tiu cxi skizo mi ne pretendas analizi liajn apartajn verkojn aux science esplori rolon de lia personeco. Mi volas eldiri nur proprajn pensojn pri tiu mirinda homo, rakonti kiam mi ekinteresigxis pri li, kiuj liaj personaj trajtoj impresis min kaj kio placxas al mi en lia verkaro.
    Post brajla apero en 1964 de la unua ruslingva libro de V. Erosxenko "Koro de aglo", kompilita de R. Belousov, mi unue eksciis ion pri tiu verkisto kaj lia biografio. Kun grandega plezuro mi legis liajn fabelojn. Dek jarojn poste, kiam mi distance studis en difektologia fako de leningrada instituto, mi elektis temon de mia kursverko "Rolo de Esperanto en internaciaj rilatoj de blinduloj", kaj tiam mi pli profunde esploris la verkaron de Erosxenko kaj tralegis interesajn rememorojn pri li. Min ekinteresis Erosxenko mem kiel verkisto kaj esperantisto.
    En 1982 Sovetunion, ankaux Kislovodskon vizitis estimata japana profesoro Ogava Goro (Takasugi Icxiro), kiu ankoraux en 1956 kaj 1959 plej unua esploris vivon kaj verkaron de la blinda rusa poeto. Konversaciante kun la fama profesoro, mi komprenis, ke Erosxenko meritas pli grandan atenton, necesas legi kaj ekkoni pli multajn liajn verkojn kaj pri li mem. Ion, ekzemple "Rakontojn de velkinta folio", "Krucxon de sagxeco", "Tri gxemelojn" mi sukcesis originale tralegi en E-o kaj en la rusa. Mi spertis veran gxuon E-posedo de la auxtoro, kaj mi bone komprenis, kial oni nomas lin poeto, kvankam verajn versajxojn li havas ne multajn. Tamen ankaux en prozo ege impresas lia poetika stilo kaj tre emocia lingvajxo. Mi tre bedauxras, ke legantoj, kiuj ne posedas E-on, konatigxas kun liaj verkoj per tradukoj ne cxiam bonkvalitaj.
    Cxiu grava persono, estu li/sxi historia aganto, sciencisto aux verkisto, postlasas sian spuron, ofte ecx gravan spuron en sfero de sia agado kaj en socia vivo. Ankaux Erosxenko lasis dignan memorajxon al ni, diversnaciaj homoj.
    Kio do allogas min en mia samsortano Erosxenko mem? Unue li lernis en moskva blindullernejo komence de la pasinta jarcento, kiam oni ne zorgis kaj ecx ne parolis pri rehabilitado kaj integrigxo de handikapuloj, kaj tamen nur dank' al propra forta volo li farigxis memstara, sendependa homo en la vivo.
    Ekde sia infanagxo kaj por la tuta vivo Erosxenko estis kaptita per senlima soifo al scioj. Cxiam li scivolis por ekkoni naturon: birdkantado, vagado en montoj, nagxado en diversaj akvujoj tre logis lin. Estinte en Japanio, li eksciis pri la demonstraciaj flugoj per aeroplano, kaj tuj ekrevis li mem sperti la flugon.
    Ankoraux en Moskvo, strebante pli profunde studi literaturon, li ne avaris pagi al vidanta vocxleganto preskaux tutan sian salajron de la restoracia violonisto. Tio permesis al li poste, en Japanio kaj Cxinio prelegi pri rusa literaturo kaj esti interesa konversacianto por fama cxina verkisto Lu Sin.
    Erosxenko bonege interrilatis kun homoj de diversaj nacioj, agxoj kaj profesioj. Gxuste tio helpis al li gajni simpation de s-ino A. N. Sxarapova, kaj sxi instruis al li E-on, kiu igxis lia pordego en la vastan mondon. Lia unua eksterlanda vojagxo estis instigita de intereso pri edukado kaj lernado de blinduloj en Anglio. Samcele jam survoje li vizitis la blindullernejon kaj metiejon en Berlino. Por akiri aspiratajn sciojn li ne timas malfacilajxojn kaj barojn. Ekzemple, por trafi la Regxan Kolegion li devis bone scipovi la anglan. Tiucele li dum kelkaj monatoj logxis en la bonkora E-familio, absorbante kiel spongo kutimojn kaj bontonon de la nova por li socio. Lia denaska intelekto kaj bonkonduto akcelis, ke li estis dezirata en diversaj
amikaj medioj - bona ekzemplo de la vera integrigxo.
    Erosxenko ne nur cxiam kaj cxie klopodis akiri sciojn (li auxskultis lekciojn en la universitatoj de Sorbonno kaj Gettingeno, interesigxis pri relativecteorio de Enstein), sed li ankaux malavare disdonadis siajn sciojn. Dum la vojagxo al Siamo, Birmao kaj Hindio li penadis helpi al tieaj samsortanoj. Por pli bone kontakti li devis lerni lingvojn de tiuj popoloj, kie li restadis, cxar per lingvokono malfermigxas animo de la popolo, eblas pli facile ekkoni morojn kaj kutimojn. Li estis ege persista por atingi sian celon, kaj diversaj obstakloj, kauxzitaj de sxtataj oficistoj, ne timigas lin.
    En antauxparolo al la skizoj "El vivo de la cxukcxoj" Erosxenko skribas: "Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaux min, vojagxante al lando de la cxukcxoj (aux cxukotoj), estis ekkoni la vivmanieron de la blinduloj en tiuj malproksimaj arktaj regionoj". Kaj jen inter cxukcxoj ekflugis novajxo: "venis cxi tien loksxangxemulo V. Erosxenko, arda entuziasmulo de blindulklerigo". Jes, gxuste tia li estis. Malgraux, ke li havis neniun diplomon konsideratan de oficialuloj, li estis tre ricxa spirite, profunde kaj diversflanke klera homo: lingvisto, verkisto, muzikisto, masagxisto, bona sxakisto, kaj plej gravas por mi, ke li estis lerta instruisto. Restante por cxiam romantika vagemulo, ecx iom naiva, li tamen estis denaska instruisto, kiu per sia ekzemplo instruas ankaux nin, nuntempajn blindulojn, ke ne mono plej gravas en la vivo. Li semis bonon, sciojn, li estis laborema kaj agema, modesta kaj nepostulema pri vivkondicxoj por si mem. Al cxiu li pretis helpi. Maljusteco kaj krueleco, pri kiuj tiom abundas nia vivo, dolorigis lian senteman koron. Elkora amikemo kaj homamo imponas min en Erosxenko, li profunde estimis homojn. Gxust e pro tio li ne kuragxis uzi riksxon, kiun li ricevis kiel universitata instruisto en Pekino. Li ne povis imagi sin veturanta sur homo, tial simple li kuradis apud riksxo kaj ekzercis kun li en cxina lingvo.
    Aparte mi volas substreki sindonemon kaj bonkorecon en cxiu agado de Erosxenko. Pri tio atestas lia laboro en Turkmenio. Li senhezite venis tien por helpi al blindaj infanoj, kiuj tre bezonis zorgon de la sperta kaj komprenema instruisto. La verajn vivlecionojn li instruis al la geknaboj: sxati naturon, kantojn, scipovi nagxi, fervore labori kaj esti obstina en vivbatalo. Ho, kiel aktualas tio ankaux por la nunaj blinduloj!
    Kio por mi gravas en verkoj de V. Erosxenko? Legante liajn verkojn, mi kvazaux cxeestas kun la auxtoro, cxar li gxojas kaj suferas kune kun priskribataj personoj. En Sxanhajo li verkis E-e "Rakontojn de velkinta folio". Mi tre  sxatas tiun belan fabelon. Teruraj estas sortoj de la homo-cxevalo, la malfelicxa gxibulino kaj la junulino kun malgrandaj piedetoj. La vivo de cxina popolo estas prezentita tiom plenreale kaj emocie, ke nevole ni kredas al la auxtoro, al lia amo por la subpremita, suferanta popolo. Jen estas pensoj de l' velkinta folio: "La celo de l' vivo estis ne fali de l' arbo, kaj jen mi estas sola, malgxoja, malvarma kaj velkas de pensoj, ke mi faris nenion utilan, mi amis neniun, mi pensis cxiam nur pri mi mem..." Ne, ne tia estis la auxtoro! Lia granda koro doloris pro doloroj de suferantoj, li revis pri libereco, egaleco kaj frateco sur la tero. En tiu verko ni sentas indignon kontraux perfiduloj de sia popolo.
    Same en Cxinio Erosxenko verkis "Vintran fabelon", en kiu li esprimis sian ardan aspiron al la Patrio. En la fabelo mi akre sentas kvazaux spiron de l' severa negxvento, la aeron de Rusio, kaj min kortusxis la vortoj: "De mem infanagxo mi revis, ke en mia patrolando ne estos malfelicxaj hmoj. De l' infanagxo mem mi tion esperis, mi pasie tion deziris. Al mi sxajnas, ke dank' al tiuj revoj mi gxis nun ankoraux vivas". Lu Sin, bona amiko de Erosxenko, nomis la blindan poeton "revemulo", tamen li aldonis: "La revoj de Erosxenko estis tute realaj". La rusa fabelisto bone konsciis, ke necesas kruela batalo, kaj por gxi necesas homoj kun potencaj animoj, ili devas havi "firman volon, klaran racion, kuragxegan koron".
    En fabeloj de Erosxenko al mi ege placxas lia vasta geografia horizonto kaj scipovo penetri la animon de diversaj popoloj: jen estas afrikaj gajuloj-petoluloj, jen la sagxulo hindo, jen ekzemplo de turkmena spriteco, kaj la auxtoro cxiam estas korproksima amiko al siaj diversnaciaj protagonistoj.
    Al miaj plej sxatataj verkoj de Erosxenko unuavice apartenas jam menciitaj de mi skizoj "El vivo de la cxukcxoj". Kelkfoje mi legis kaj relegis ilin kun granda plezuro pri la fidema junulo Filip Onkudimov kaj pri naivaj moroj de tiu popoleto (oni proponis al Filip puni ikonojn, same kiel cxukcxoj punadas per vergoj siajn diojn, se tiuj ne tre zorgas pri homoj). Malgxoja estas la sorto de Filip, kiu revis kaj ege kredis, ke mjiraklemaj ikonoj aux kuracistoj nepre revenigos lian vidpovon. En la skizo ankaux la auxtoro mem vidigxas diversflanke: "Mi estas malbona ateisto kaj ankoraux pli malbona agitanto", - konfesas la verkisto. Li multon vidis, multon komprenis, sed ne pri cxio tiam eblis paroli. Malgraux tio, Erosxenko diris al Filip la veron, kiun ne povis kompreni la naiva cxukcxo, sed tiuj pensoj turmentis, sendormigis la auxtoron revenintan al Moskvo. La konkludo de la blinda vagemulo, spertinta vivsituaciojn en multaj landoj, grave sonas ecx nun: "La cxefajxo estas ne la blindeco mem, sed la viduloj, kiuj ne donas al ni eblecon labori kaj perlabori nian cxiutagan panon kaj vivi sendpendan vivon". Erosxenko multfoje ripetadis, ke blindulo devas labori, cxar nur laborante li/sxi sentas sin plenrajta homo. Nun oni ofte parolas pri zorgoj al handikapuloj, tamen la sxtataj oficistoj ne komprenas ilian gravan deziron labori, kaj ne nur por sia pano, ankaux por sia rehabilitado, por esti tute plenrajtaj.
    Ho, kia bonega estas dua skizo "La destinita vivi"! Min persone cxiam interesas libroj, kiuj konatigas min kun moroj kaj kutimoj de diversnacianoj. Erosxenko en la malgranda verko sukcesis rakonti tre multon. Malfacila estas vivo de l' tundraninoj. Cxiuj kvar edzinoj de Umka kunvivas en la sama jarango. Ili estas senrajtaj, senvortaj, ili plene obeas al volo de la edzo kaj al tundraj moroj. Patrino de l' naskigxinta blinda infano atendas, kion decidos la edzo: cxu la infano vivos aux devas esti mortigita. Sxi ecx ne rajtas lauxtplori. Kaj jen, laux la edza decido, la blinduleto estas destinita vivi. Sed kio atendas lin en severaj vivkondicxoj de la tundro? Kaj nun mi admiras pri la patro de l' knabo. La auxtoro prezentas lin kiel talenta, sagxega edukanto. La lecionoj de Umka vere estas raciaj: pacience li helpas al la knabeto ekkoni jarangon, diversajn utilajn objektojn, hundojn ktp. Jen la patro instruas al la knabo, kiel uzi hakilon, borilon, trancxilon: "La amikoj (tiel Erosxenko nomas la laborilojn) estas bonegaj kaj tute fidindaj, sed oni devas konduti kun ili gxentile, atenteme kaj tre pacience. La destinita vivi devas lerni gxentilecon, atentemon kaj pli ol cxion, paciencon". En tiu leciono ni vidas vivsperton de la auxtoro mem, cxar pacienco estas grava helpilo en la blindula vivo. Kaj la pacienco de Umka esperigas nin, ke li instruos al sia blinda filo dancon de rosmaro, kauxri kaj kuri pli bone ol la aliaj.
    "La trimova sxakproblemo" ankaux placxas al mi. En unua cxapitro de la skizo Erosxenko pripensas, kion signifas homa personeco en urbego, en civilizita mondo,
kie homo malgrandigxas, mizerigxas. Tie gravas "ne la homo mem, sed lia kapitalo, ne lia kapo, sed lia posxo, ne lia koro, sed lia oro". Tute alian situacion spertis la auxtoro inter la arkta popoleto: "Tie oni lernas sxati la homon mem, gxuste taksi lian vivon, respekti lian liberecon". Tre varmkore li karakterizas cxukcxojn: "timemaj kiel cervidoj, kaj scivolaj kiel polusvulpetoj". Pri cxio ili interesigxas, restante cxiam modestaj, gxentilaj, neenviemaj. Cxukcxaj infanoj estas idoloj por gepatroj. Estante humuruloj la cxukcxoj naive karikaturis cxion. Kordolore ni legas rakonton pri la tragedio de la juna Nerulteng, kun kiu Erosxenko interamikigxis, kaj jen gxuste lin Nerulteng petas plenumi teruran moron de l' tundranoj - strangoli la malfelicxulon. Kompreneble, la rusa amiko ecx ne povis imagi sin plenumanto de tiu "amika komplezo"...
    Konklude mi povas diri, ke por mi Erosxenko estas modelo de l' vera instruisto kaj bonkora homo. Ecx ravas min lia strebo helpi cxiam kaj al cxiuj, precipe al siaj samsortanoj, obstino en la vivbataloj, ofte ne por si mem.
    Lia verkaro pliricxigis min per abundaj diverstemaj konoj. Min plezurigis lia esprimiva, emocia literatura Esperanto, sen uzo de neologismoj. Plene mi konsentas kun la eldiro de Lu Sin pri Vasilij Erosxenko: "Kiam mi fermis lian libron, mi spertis dankon al homo, kiu vivante en nia mondo, ne perdis naivan, puran koron".
    Nadja Jxukova (Rusio).