ESPERANTA LIGILO

n-ro 2 februaro 2009

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Dauxras brajlo-jaro
Granda omagxo al Braille kaj brajlo en Parizo
Iom da rememoro
El E-io
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Rakonto
Leterkesto
Forpaso
Per publikaj transportiloj
Menso
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Dauxras brajlo-jaro

Kiel pli frue jam rimarkigite ankaux en Esperanta Ligilo, la 2009-a estas
jaro speciale grava por la blindula klerularo. Mondskala celebrado de la
ducentjara datreveno de la naskigxo de Louis Braille igas la redaktoron
de EL lancxi serion da artikoloj koncernantaj cxi tiun
okazon. Sola redaktora decido estus ja malsuficxa. Felicxe venis subtene
du (gxis nun) artikoloj de Otto Prytz, kiuj bone bazas mian strebon.
Otto en januaro partoprenis gravan manifestajxon en Parizo, pri kiu li
sendis raporton por EL. La raporto estas iom ampleksa, tial ni konatigxos
kun gxi en partoj. Al la koncerna celebrado mem Otto Prytz kontribuis per
prelego, kiun li afable esperantigis por ni. Gxin vi povos legi post la
raportserio.

Karaj Legantoj, mi esperas, ke cxi tiun serion vi legos volonte, kaj
trovos interesa.
A. V.
)))))

(((((
Granda omagxo al Braille kaj brajlo en Parizo

La 4-an de januaro 1809, do antaux 200 jaroj, naskigxis Louis Braille
en la franca vilagxo Coupvray apud Parizo. Tiu jubileo ne povis ne esti
celebrata. Jen la kadro de la celebrado: "Memorigo pri la ducentjaro
de la naskigxo de Louis Braille, 4-a gxis 8-a de januaro 2009, sub
sponsorado de la Prezidento de la Franca Respubliko, kun subteno de
UNESKO, la Monda Blindul-Unio (MBU), la Internacia Komitato por la
Memorigo de la Ducentjaro de la Naskigxo de Louis Braille (CINAL), la
Nacia Komitato por la Socia Antauxenigo de Blinduloj kaj Malforte-
Vidantoj (CNPSAA), kaj la asocio "Les Auxiliaires des Aveugles" (la
helpantoj de la blinduloj), kunlabore kun la "franca nacia UNESKO-
komisiono". La labora parto de la jubileo estis internacia konferenco
arangxita de la Asocio Valentin Hay (AVH) kaj la Nacia Instituto por la
Junaj Blinduloj (INJA) de la 5-a gxis la 7-a de januaro, sub la titolo
"Braille 1809--2009, 6-punkta skribo kaj gxia estonteco".

Dum la naskigxtago mem okazis tri eventoj: meso en kapelo de INJA, la
lernejo, kie Braille estis unue lernanto kaj poste instruisto; meto de
floroj sur la tombon de Louis Braille en Panteono; orgen-koncerto en la
katedralo Notre-Dame de Paris. Pri la lasta el tiuj eventoj mi diru
kelkajn vortojn:

La recitalon plenumis la blinda orgenisto Jean-Pierre Leguay. La
programon konsistigis verkoj de 5 francaj blindaj komponistoj kaj
orgenistoj, kiuj havis kiel komunajn trajtojn, ke ili estis: lernantoj
de INJA kaj de la Nacia Supera Muzik-konservatorio, instruistoj, famaj
plenumantoj kaj improvizantoj, orgenistoj de fama pariza pregxejo, kaj
komponistoj de verkoj ne nur por orgeno, sed ankaux, diversgrade, por
aliaj kombinoj instrumentaj kaj vocxaj. La komponistoj estis: Augustin
Barri (1883--1915), Louis Vierne (1870--1937), Gaston Litaize
(1909--1991), Jean Langlais (1907--1991), kaj Jean-Pierre Leguay mem
(1939--). Pri cxiuj eblas aserti, ke ili ne estus povintaj atingi sian
majstrecon sen la brajla muziknota sistemo. La koncerto estis malfermita
al la gxenerala publiko, kaj la katedralo estis plena.

La konferenco okazis en la sidejo de UNESKO, senpage disponigita. Kio
_ne_ estis senpaga, estis la servo de profesia samtempa interpretado inter
la oficialaj lingvoj, la franca kaj la angla. La hispana nacia blindul-
organizajxo, ONCE, pagis ankaux servon de samtempa interpretado en la
hispanan lingvon en la plenkunsidejo. Tio igis kelkajn intervenantojn ne
respekti la oficialajn lingvojn kaj paroli en la hispana. Ankaux tiuj
intervenoj estis samtempe tradukataj en la oficialajn lingvojn. Pli frape
estis, ke en unu el la plenkunsidoj prezidis italo, kiu uzis sian denaskan
lingvon kaj devis havi tradukistinon, kiu sinsekve (ne samtempe)
interpretis en la salono. Cxar la servo de samtempa interpretado funkciis
nur en la plenkunsidejo, la "rondaj tabloj" kaj la "metiejoj" (france
"ateliers", angle "workshops") okazantaj en aliaj salonoj, devis funkcii
per sinsekva tradukado fare de ne-profesiaj interpretantoj. Tio signifis,
ke la prelegantoj devis duonigi siajn prelegojn, por ke la tempo suficxu.

La konferenco havis kvincenton da partoprenantoj el la jenaj 46 landoj:
Algxerio, Auxstralio, Auxstrio, Belgio, Benino, Brazilo, Britio, Cxehxio,
Cxinio, Danio, Ebur-Bordo, Egiptio, Finnlando, Francio, Germanio, Gvineo,
Hispanio, Italio, Japanio, Kameruno, Kanado, Kongo, Kroatio, Libano,
Litovio, Malajzio, Maroko, Meksiko, Monako, Nederlando, Nigxero, Norvegio,
Nov-Zelando, Omano, Pollando, Rusio, Sauda Arabio, Slovenio, Srilanko,
Sud-Afriko, Svedio, Svisio, Tajlando, Togolando, Tunizio, Usono.
La "provizora listo de partoprenantoj" enhavas nur 384 nomojn, sed en gxi
ne figuras la akompanantoj. Laux la listo 190 venis el la gastiganta lando
Francio.

Ne eblas doni "justan" raporton pri tia konferenco. Mi gvidos vin tra la
programo kaj haltos cxe punktoj, kiujn mi mem trovas speciale atentindaj.
)))))

(((((
Iom da rememoro

De tempo al tempo oni rearangxas sian logxejon pro kialoj variaj. Tion mi
estas faranta en la tagoj de finredakto de cxi tiu numero. Dum selektado
inter diversaj ensxrankaj objektoj, mi trovis iom dikan brajlan leteron.
Jam la karakteriza kovrilo konjektigis pri la sendinto, kaj tiun konjekton
konfirmis la same karakteriza leterkapo. (La brajlolegantoj povas legi
precizan kopion de gxi.)

La sendinto, Raymond Gonin, tiam (1991) pasigis sian 78-an vivjaron. La
relativa dikeco de la letero ne signifas vere longan mesagxon, tamen temas
pri _manskribitaj 18 pagxetoj kun po 9 linioj 23-cxelaj. Post iom da
relego mi decidis dividi mian travivajxon kun la legantoj de EL, do mi
enkomputiligis la tutan leteron. Laux statistiko de Word en Microsoft
Office, gxi ampleksas 566 vortojn kunmetitajn el 2843 literoj (sen
interspacoj). Kial tia statistiko? Cxar tiu letero estas nur unu inter
certe multaj aliaj, kiujn Gonin skribis al diversaj personoj. Kia
diligento, kia laboremo! (Por plej fidele rememori, mi diru, ke tiutempe
mi apartenis al la estraro de LIBE, estis ecx ties sekretario.)

Cxi-sube vi tamen ne legos la tutan leteron. Mi forigis parton, kiu
tusxas plej privatan sferon.

Mi rediru, ke la letero skribigxis en 1991. Gxi tamen tute ne estas
seninteresa nun.

--------------------------------

Kara amiko,

Certe vi rajtas grumbli kontraux mi, cxar mi tiel longe prokrastis mian
respondon al via lasta letero kaj la esprimon de niaj deziroj, ke cxio
estu por vi kiel eble bona, precipe en niaj cirkonstancoj. Kiel vi povas
supozi, via letero ne lasis nin indiferentaj koncerne vian personan
situacion. Ni ecx povas diri, ke (...) Ni esperas, ke nun vi estas,
koncerne viajn okulojn kaj vian sanon gxenerale, tute libera de la
tiusomeraj perturboj. Tiusence iras niaj novjaraj bondeziroj.

Intertempe la mondo denove frenezigxis. Ni bezonos pli grandan strebadon
por resti en la parto ekster tiu frenezeco. I.a., kio farigxos kun
LIBE?... jam komence de februaro kaj ni _nenion scias pri "nia"
kongreso... Al UK ni aligxis, sed kio pri IKBE? Neniam antauxe ni havis
tian situacion, tian silenton. Antaux tio, mi ne scias kion fari... Nia
februara EL enhavos la financan raporton de LIBE. Cxu la kongresa
regularo farigxos la diskutobjekto de nia _eventuala kunveno 91?

Mi memoras ke en Brajtono mi atentigis, ke en 92 mi ne plu kandidatos por
la estraro kaj transdonos la redaktadon de EL. Nun gxuste mi volas
pritrakti tiun gravan punkton. Por eviti skuon mi volus, ke tia transdono
okazu iom post iom, po fako. Tial mi proponas, ke mi unue lasu la
_oficialan parton (informado pri LIBE, kongresoj k.s.) al nova redaktoro:
la ceterajn rubrikojn mi transdonus laux la postaj cirkonstancoj, cxu al
la sama cxu al alia(j) persono(j). EL bezonas respondulon, kiu _samtempe
disponu pri tempo kaj vidula helpo, estu lingve kompetenta kaj bone konu
la LIBE-medion kaj la E-aferon. Ne mankas kapabluloj, sed kiuj havus
samtempe la necesan tempon... Post longa esplorado mi ne trovis alian
krom unu. Tial mi proponas transdoni la aferon al Nora Moerbeek: sxi
akceptus, kaj mi opinias, ke sxi revenos al la estraro, nun kiam ni havas
kasiston. Jam kelkaj estraranoj estus favoraj al tiu elekto, sed
kompreneble mi volus havi cxies opinion. Tial mi nun faras demandon al vi,
kaj mi esperas, ke vi povos baldaux respondi. Kompreneble gxis la alpreno
de fina konkludo, la temo restu diskrete interne de la estraro.

La demando pri premioj glate solvigxis dank' al cxies respondoj. Cetere
la premiitoj ofte uzas, almenaux parte, la sumon por pagi la kotizon.

Aliparte, kiel vi certe scias, la _tria volumo aperis. Nia februara n-ro
ankaux anoncos tion. La konkludo de diskutoj kun la nuna kasisto kaj pro
la altaj kostoj de mon-transsendo al Ned., oni devas fiksi la vendprezon
je 15 guld. La demando nun estas, kiuj personoj, precize, kaj kiuj
bibliotekoj ricevu senpagan ekzempleron. Pri tio ni jam decidis ion, sed
mi ne gxuste memoras. Sed certe vi mem kaj T. Karlovicx povos solvi la
problemon. Inter la personoj estas tiuj, kiuj helpis por la redaktado, la
korektado, la enpagxigo, la presado k.s. Inter la bibliotekoj, kompreneble
tiuj, kiuj pruntedonas internaciskale. La ekspedadon de senpagaj kaj
vendotaj volumoj prizorgas denove geMoerbeek.

La lastajn dokumentojn, kiujn mi elfosis, mi sendis al via persona adreso.

Tutkorajn salutojn, R. Gonin

--------------------------------

Estimon, omagxon al niaj bravaj antauxuloj!

Attila Varro
)))))

(((((
El E-io

Ilona Koutny elektita esperantisto de la jaro 2008

De dek jaroj jxurio kunmetita de la gazeto La Ondo de Esperanto elektas
"Esperantiston de la jaro". Cxi-foje plej multajn vocxojn de la jxurio
ricevis Ilona Koutny.

Ilona Koutny, hungarino logxanta en Pollando, estas proklamita la
Esperantisto de la Jaro 2008 pro la kompetenta kaj sukcesa gvidado de la
Interlingvistikaj Studoj cxe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en
Poznan. Cxi-jare sxi aparte meritis rekonon pro la dekjarigxo de la Studoj,
pro la ekzamensesio de la tria grupo, pro la unua instrurajta ekzameno
kune kun ILEI, pro la komenco de la kvara grupo, kaj speciale pro la
simpozio "Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko", kiun
sxi pretigis kaj efektivigis en septembro cxe UAM.

Ilona Koutny ricevis 12 vocxojn de la jxurio. Kvar vocxoj iris al Peter
Bal`az. Po tri vocxojn ricevis Katalin Kov`ats kaj Geoffrey Sutton. Po du
estis donitaj al Normand Fleury kaj Yves Nevelsteen. Tri kandidatoj
ricevis po unu vocxon. Dek unu kandidatoj restis sen vocxo donita.

Ilona Koutny estas la unua virino, kiu ricevis la titolon "La
Esperantisto de la Jaro". Sxi ankaux ricevis rekorde multajn vocxojn kompare
kun la aliaj kandidatoj - trioble pli ol la slovaka aktivulo Peter Bal`az,
kiu okupis la duan lokon.

Kiel la unua "Esperantisto de la jaro" en 1998 estis elektita William
Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri
personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste estis
distingitaj Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002),
Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005),
Bertilo Wennergren (2006) kaj Peter Zilvar (2007).

Laux informoj de La Ondo de Esperanto

--------------------------------

Ziko van Dijk malkasxas sekretojn de la UEA-arkivo

Kontrauxjudaj sintenoj en Pollando 1959, la fiasko de Lapenna en Novjorko
kaj estigxo de Biblioteko Hector Hodler. Jen kelkaj temoj en la nova verko
de Ziko van Dijk. Antaux du jaroj aperis lia germanlingva doktorigxa
disertajxo pri la politika historio de UEA. En tiu verko li montris, kiel
la monda politiko kaj politikaj cirkonstancoj en unuopaj landoj influis
la agadon de UEA. Nun li aperigis novan historian verkon pri UEA, cxi-foje
en Esperanto. Tamen ne temas pri traduko de la disertajxo, sed pri kolekto
de artikoloj pri diversaj, foje ecx iom anekdotecaj okazajxoj en la
historio de la asocio. En intervjuo de Libera Folio Ziko van Dijk rakontas
pri sia nova verko.

Libera Folio: Nun aperis via historia verko pri UEA, La Asocio. Cxu gxi
estas la traduko de via germanlingva disertajxo?

Ziko van Dijk: Ne, kvankam ankaux gxi rilatas al la historio de UEA. Cxe
mi kolektigxis kelkaj artikoloj kiuj estis tro longaj por Esperanto-revuo,
kaj tro mallongaj por propra eldono. Tial mi kunmetis ilin en unu volumon.

Sxajne temas unuflanke pri studoj, kaj aliflanke pri epizodoj?

- La unuaj tri kontribuoj estas fakte historioj pri temoj, de la komenco
gxis la fino. Ekzemple pri la historio de Biblioteko Hector Hodler. La
aliaj pritraktas unuopajn eventojn aux malgrandajn temojn, kiel la
problemojn de Gian Carlo Fighiera en Varsovio 1959.

La unua jubilea kongreso en Pollando... kio malhelpis al la konstanta
kongresa sekretario tiam?

- Fighiera raportis en siaj leteroj pri antisemitismo, sxtatsekuro, klika
ekonomio kaj entute malrespekto de la kongresa regularo. UEA devis okazigi
krizan konferencon en Londono, kaj vicprezidanto Holmes vojagxis al
Varsovio por enketi.

Cxu cxiuj eroj estas tiel krimrakontaj?

- Nu, pli strukturhistoria estas la historio pri la statutoj de UEA. Danke
al sistemeca pritraktado nun eblas superrigardi, kian longan vojon la
Asocio iris por atingi fine la nunan staton. Kaj oni komprenas, kial
reformo de la nuna statuto estus tre malfacila.

Cxu la mosxtoj de UEA ne kontrauxis la publikigon de tia verko, kiu
montras sekretojn kaj fusxojn el pasintaj tempoj?

- La celo de la verko ne estas ridindigi, sed prezenti kazojn el kiuj la
Asocio lernis. Kutime la estroj ja reagis konvene al la multflankaj
defioj. Cetere, UEA-estraranoj kaj direktoro Osmo Buller ofte subtenis
mian laboron kaj montris multe da interesigxo. Ili eksciis pri flankoj de
prauloj, kiujn ili ne konis antauxe. Kaj la eroj de La Asocio ja finigxas
je la jaro 1966...

Vi aludas la auxdiencon cxe Unuigxintaj Nacioj, kiam Ivo Lapenna "ne
farigxis heroo de Novjorko", kiel vi skribis.

- Tiu oktobro 1966 kun la "Propono al UN" vere estis strangajxo, kaj
Humphrey Tonkin kaj karmemora Lee Chong-Yeong en 2003 ne povis kompreni,
kial Lapenna entreprenis tian kampanjon sen perspektivo pri sukceso. Danke
al arkivaj dokumentoj nun venis iom da lumo en la aferon: la rifuzo de UN
meti la UEA-proponon pri Esperanto en la tagordon, ne estis tiel skandala
kiel Lapenna asertadis poste.

La Asocio sxtopas provizore brecxon kaj kontentigos jam multe da
scivolemo. Sed kiel statas pri via cxefverko, Die neutrale Sprache? Cxu
via disertajxo iam aperos en Esperanto?

- Iam gxi certe aperos, mi povas jam nun diri. Sed kiam... mi kutime
sxercas ke lerni la germanan pli rapidas ol atendi.
)))))

(((((
Rakonto

Viro sidis cxe subtera fervojhaltejo en Vasxingtono D.C. kaj komencis
violonludi. Estis malvarma decembra mateno. Li ludis ses pecojn de Bach
dum cxirkaux 45 minutoj. Oni kalkulas, ke intertempe, cxar temas pri
labora mateno, trapasis la stacion almenaux mil homoj, irantaj plejparte
al siaj laborlokoj.

Post tri minutoj mezagxa viro rimarkis la ludantan muzikiston. Li
malrapidigis la iradon, haltis, restis kelkajn sekundojn, kaj tiam
plurapidis por gxustatempe atingi la laborejon. Minuton poste la
violonisto ricevis la unuan dolaron kiel rekonajxon: virino jxetis al lia
skatolo la monon kaj dauxrigis senhalte sian vojon. Post kelkaj minutoj iu
apogigxis al la muro por auxskulti lin, sed ekrigardinte la horlogxon,
denove komencis pasxi. Evidente, li malfruis al la laboro. Plej multe da
atento montris trijara knabo. La patrino rapidigadis lin, sed la infano
haltis por auxdi la violoniston. La patrino ektiris lin kaj la infano
dauxrigis la iradon sencxese returnigxante. Same reagis ankoraux kelkaj
infanoj, sed cxiuj gepatroj, senescepte, devigis ilin iri antauxen.
Dum la 45-minuta ludado nur ses homoj haltis kaj mallonge auxskultis la
muzikon. Dudeko da homoj donis monon, sed ili dauxrigis la iradon
normalrapide. Li kolektis tridek du dolarojn.

Kiam la muziko cxesis, ekregis silento, sed neniu tion rimarkis. Neniu
ekaplauxdis, nek montris ian ajn reagon. Neniu sciis, ke la violonisto
estis Joshua Bell, unu el la plej bonaj muzikistoj de la mondo. Li ludis
unu el la plej famaj muzikajxoj iam ajn komponitaj, per violono kiu
valoras 3,5 milionojn da dolaroj. Du tagojn antaux la ludado en la subtera
fervojo Bell disvendis koncerton en Bostona teatro, kie la bileto kostis
cent dolarojn.

Tiu cxi estas vera okazintajxo. Joshua Bell ludis sinkasxe, kadre de
eksperimento kiun organizis "Washington post" pri percepto, gusto kaj
preferoj de homoj. La cxefa demando en la eksperimento estis: Cxu en
publika loko, en neoportuna tempo ni rimarkas belecon? Cxu ni haltas por
gxui gxin? Cxu ni rekonas talenton en neatendita kunteksto?

Unu el eblaj konkludoj laux la sperto povus esti: Se ni ne havas minuton
por halti ekauxskulti unu el la plej bonaj muzikistoj de la mondo kiu
ludas plej bonan muzikon, tiam kiom da aliaj aferoj ni tiel preteratentas?

Vladimir Popovicx

Esperantigis:
Nedeljka Lojxajicx
)))))

(((((
Leterkesto

Skribas leganto Otto Prytz:

Saluton!

Mi jxus legis la januaran EL, en kiu vi i.a. diras, ke vi "lastatempe
ricevas iom malmulte da resignalo pri, pro aux por "Esperanta Ligilo"." Nu,
mi donu unu.

La kompilajxon de retaj diskuteroj sub la titolo "E-o viva", 9-pagxa en
brajlo, mi trovas ne tute inda je nia revuo. Rigardu la lastan frazon, kiu
komencigxas per "krome" sur p.37, l.14, kaj dauxras gxis la fino de la
artikolo, p.38, l.12. Tio konsistigas 24 liniojn! Tiu frazo krome
ekstertemigxis. Vi ja klopodis korekti stilajn malglatajxojn en la diskuto,
sed tamen: tiom da pagxoj por tiom dubinda afero estas "senproporcia" (same
kiel la israelaj reagoj al la Hxamas-aj atakoj). Ion pozitivan mi tamen (jen
stila malglatajxo mia) diru pri la artikolo: gxi bone spegulas tion, kiel
retaj diskutoj povas disvolvigxi; kaj tiusence gxi donas instruon!

Ion mi diru ankaux pri la enhavo: Efektive, en la hispanlingva mondo,
almenaux en Hispanio, la 28a de decembro estas la tago, en kiu oni prezentas
sxercojn iom simile, kiel oni en aliaj landoj faras la 1an de aprilo. La 28a
de decembro estas nomata "el da de los ninos inocentes", kio signifas "la
tago de la senkulpaj/naivaj/kredemaj infanoj". La sxercoj, kiujn oni
prezentas, estas nomataj "inocentadas", do proksimume "naivajxoj", "sxercoj
por kredemuloj". Mi donas al vi la permeson publikigi tiun informon en EL,
se vi trovas tion inda.

* * *

Kompreneble, mi trovis cxi tiun mesagxon inda je publikeco, tiom pli, ke
la auxtoro mem iomete mildigas jene:

"Nu, se redaktoro ne ricevas suficxe da materialo, li devas mem havigi
materialon por la revuo. Ankaux tio mildigas la kritikon aux, pli gxuste,
direktas gxin al la pigraj legantoj. Tiu kritiko trafis ankaux min. Tial
mi kunsendas al vi la E-igon de mia Pariza prelegeto. Eble antaux la
limdato mi ecx povus sendi raporton pri la konferenco mem."

La promeso plenumigxis, pruvon vi trovas sub la cxeftitolo:
Dauxras brajlo-jaro.
Kore dankas

la redaktoro
)))))

(((((
Forpaso

La 14-an de decembro 2008 post longa malsano forpasis nia samideanino
Velicxka Karparova 61-jara. Sxi estis fervora esperantisto, poeto,
kantkomponisto. Sxi estis unu el la aktivaj organizantoj de IKBE 2000
en Plovdiv kaj partoprenis multajn e-arangxojn.
Bulgaraj esperantistoj cxiam rememoros sxin.

Estraro de ANEB
)))))

(((((
Per publikaj transportiloj

Unu el la plej interesaj lokoj por observado de homa interagado estas
publikaj transportiloj. Cxar mi laboras en alia urbo ol kie mi logxas, mi
havas abundajn okazojn cxiutage por tia studado. Vintre mi veturas per tri
veturiloj por veni al la laboro: unue per urba buso, poste per trajno kaj
poste denove per urba buso. Veturi per publikaj transportiloj postulas
energion, sed estas ankaux instrue.

Sendube la moroj, la neskribitaj reguloj, cxi-rilate varias internacie.
Jen ekzemploj pri analizeblaj elementoj de la publiktransporta
interrilatado kun ekzemploj precipe el mia cxiutaga medio.

kiel oni eniras: En Finnlando mi observis ke homoj silente vicatendas
ekster auxtobusoj kaj orde eniras lauxvice, sed en Svedio ne regas simila
ordo.

Kiel oni sidigxas: cxe ni oni sidigxas kiel eble plej dise en la buso aux
trajnvagono. Sidigxi apud iu eblas kompreneble nur se ne estas liberaj
unuopaj sidlokoj. Mi evitas sidi apud tro dikaj homoj, kiuj prenas tro da
loko. Problemeto aperas se oni sidas apud iu sur la ekstera loko kaj
liberigxas multaj lokoj alie en la buso. Cxu eblas sxangxi sidlokon? Cxu la
apuda ulo povus tiam ofendigxi? Mi kredas ke sxli povus ofendigxi, sed
cxar tiu versxajne same volonte kiel oni mem havus duoblan lokon, sxangxi
tamen eblas.

En mia matena interurba trajno estas ofte observebla la fenomeno
"amaspensado" aux "grupa pensado". Temas pri tio ke oni kredas ke la
majoritato pravas. Alivorte: se oni en unu vagono vidas ke estas neniuj
liberaj sidlokoj kaj ke homoj staras, oni emas kredi ke tio signifas ke
ankaux en aliaj vagonoj ne estas liberaj sidlokoj. Pro longdauxra sperto
mi tamen scias ke se oni iras suficxe longe, kutime oni ja trovas
sidlokon. Simple necesas ignori rezignintajn aux acidajn vocxojn kiuj
asertas ke ne indas sercxi cxar sidlokoj ne plu estas.

Kiam homoj en publikaj transportiloj cxe ni komunikas pri iu veturrilata
temo la tono estas kutime afabla, fakte temas pri unu el tiuj okazoj en la
cxiutaga vivo kiam eblas per tre malgranda rimedo komuniki kaj akcepti
afablecon: "Cxu la loko apud vi estas libera?", "Kiam ni alvenos al la
stacio X?" Pri ceteraj temoj, kun la simpla celo komuniki, babilas kutime
nur infanoj, ebriuloj aux frenezuloj.

Mi konfesu ke okazas ke mi pensas pri homo ke tiu estas idioto,
kompreneble nur se mi estas vere laca, la mallumo tro kompakta kaj la
horoj gxis la reveturo sxajnas tro multaj. Mi antauxlonge elpensis
specialan inteligentecteston, kiun ne cxiuj kunpasagxeroj trapasas kun
sukceso. Gxi estas aplikebla kiam mi sidas cxe fenestra loko, iu sidas
apude kaj mi volas eliri. "Pardonu, mi devas foriri cxe la sekva haltejo",
mi diras kaj tiam... la homo starigxas kaj aux korekte observas kie estas
la plej proksima elirejo kaj movigxas for de gxi - aux starigxas inter
nia sidejo kaj la pordo tiel ke mi tamen devas pusxigxi preter la homon...

Oni povas multon diveni pri homoj, ecx kiam ili nenion diras, en publikaj
transportoj. Kaj eksterlande gxuste en tiaj veturiloj eblas ion kompreni
pri la cxiutaga vivo de kutimaj homoj. En la moskva metroo antaux multaj
jaroj mi sxatis studadi la homojn kaj iliajn aspektojn, la lacecon, la
transportatajn kestojn kun tomatoj kaj mandarinoj, la kondutojn. Okazis ke
iu demandis: "Kiun libron vi legas, kaj en kiu lingvo?" Antaux ol
respondi mi fakte ne pensis "idioto", nek "ebriulo", sed nur "nesvedo"...

blogo de Maria Sandelin - Decembro 20, 2008
)))))

(((((
Menso

Laux secxorlpesro de aglna uinrvesittao, ne gavras la odro de la
liretoj ene de Votro. La nrua garva arefo etsas ke la uuna kaj latsa
Liretoj etsu en la gxutsa lkoo. La retso pavos etsi masikjxo, ke vi
arkanoux suskecas lgei sen plebromo.

Tio ozakas cxar ni ne lages cxuin itozilan lireton, sed la votron
keil unu uunon.

inf: Roberto Resende

el [scienca-kaj-faka-agado]

fonto: Ret-Info

* * *

Cxi tiun materialon unue mi sendis al la "retkonferenco" Esperanto, kiun
plej multaj partoprenantoj aliras ja pere de komputila parolilo, tial
certe ne sukcesis kapti pri kio efektive temas. Tamen nun vi komprenis,
cxu ne?

(red.)
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))