ESPERANTA LIGILO

n-ro 1 januaro 2010

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Deziroj en la sojlo de nova jaro
76-a Internacia kongreso de blindaj Esperantistoj - Dua oficiala komuniko
El Esperantujo
Lingva forumo - Cxu Boccaccio aux Bokacxo?
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
EBU informas
Literatura konkurso
Merita distingo
Komunikoj de Rob Moerbeek
Donaco
Nova retposxta adreso
Plilongigo de la jarfina nokto
)))))

(((((
Deziroj en la sojlo de nova jaro

Novaj esperantistoj ne naskigxas auxtomate. Ni mem devas varbi kaj instrui
ilin. Nur tiamaniere pluvivas nia komunumo. Kion ni LIBE-anoj faris por
garantii tion?

Studsemajno en Slovakio ofertas unu solvon. Nun estas la plej grava tasko
de ni, LIBE-anoj varbi partoprenontojn al instrua renkontigxo kun distra
programo. Bonvolu kuragxigi kontakti junulargrupojn kaj gejunulojn, kiuj
finis studojn en lernejo. Preskaux cxiuj jam studis lingvojn. Tiel ili pli
facile alproprigas al si novan lingvon.

Homo kiu lernis esperanton spertas grandegan travivajxon kiam li aux sxi
konstatas ke per unu sama lingvo eblas ricevi kontakton kun diverslandaj
homoj. La Internacia Lingvo estas propra al cxiuj.

Agrablajn festotagojn kaj agemon en la nova jaro 2010

deziras

Arvo Karvinen
prezidanto

--------------------------------

La redaktoro tutkore aligxas al la prezidantaj bondeziroj por la nova jaro.

Kvankam cxiam gxojante rekoni konatajn amikajn vocxojn dum niaj jaraj
someraj renkontigxoj, mi cxiam pli kaj pli esperas ekauxdi novajn vocxojn.
Ja ne estas facile...

La homojn oni povas dividi en du partojn laux plej diversaj manieroj. Unu
ebleco por tia dukategoriigo povas esti cxu iu estas societema aux
apartigxema. Laux mia sento jam longe dauxras superpezo de tiuj
apartigxemuloj. Tio certe ne favoras prosperadon de societoj kiel la nia.
Krome, kiel haltigi - aux ecx returni - la tendencon de gxenerala
malklerigxo, kiu ja sekvas el sistema malklerigado de kiu-scias-kiaj
fortoj, potencoj. Nur kleraj homoj sentas la bezonon ekscii pri, konatigxi
kun samsortaj aliaj, ecx alilandaj kunhomoj. Ni tamen esperu!

Karaj legantoj, karaj amikoj! Dankon pro via intereso pri nia revuo.
Legadu gxin dauxre, foje sendu kontribuajxojn. Ni ege malhavas ekzemple
diverslandajn literaturajxojn. Se vi trovas ion bonan esperantigon el
vialingva literaturo, ne hezitu dividi gxin kun nia komunumo. Kompreneble
originalajxoj estas same interesaj.

Konservu la senton de kunaparteneco ankaux en 2010, same kiel via redaktoro

Attila Varro
)))))

(((((
76-a Internacia kongreso de blindaj Esperantistoj
Dua oficiala komuniko

Kun granda plezuro ni povas komuniki, ke nun nia financa situacio permesas
doni rabaton al partoprenontoj en nia "76-a", kiuj apartenas al eksaj
socialismaj sxtatoj. Ili nur pagu kotizon de 200 euxroj. La kondicxoj por
la partopreno restos la samaj, kiujn ni menciis en la unua komuniko.
La hotelo disponigos al ni unulitajn, dulitajn kaj trilitajn cxambrojn.
Por unulitaj cxambroj ni - kiel ni jam atentigis en nia unua komuniko
- bezonas postuli krompagon.

Ni esperas, ke tiu nia decido grave helpos la partoprenon de multaj el
niaj ges-anoj.

Fine ni volas atentigi, ke la limdato por aligxi al nia kongreso estas la
30-a de aprilo 2010.

Koran bonvenon al Auxstrio


Nome de la prepara komitato
Veronika Haupt (prezidantino de ALBE)
Walter Wagner (vicprezidanto de ALBE)
)))))

(((((
El Esperantujo

EMOCIA TRANSDONO DE FESTLIBRO AL HUMPHREY TONKIN

Sabaton, la 9-an de januaro, okazis en la Centra Oficejo de UEA en
Roterdamo varmetosa arangxo, dum kiu oni transdonis al prof. Humphrey
Tonkin la festlibron "La arto labori kune" eldonitan de UEA okaze de lia
70-a datreveno. Prof. Tonkin festis sian naskigxtagon la 2-an de decembro,
sed la festlibro estis publikigita en januaro lige kun lia cxi-jara vizito
al la Biblioteko Hodler pro lia bibliografia laboro por la usona Asocio de
Modernaj Lingvoj. La transdonon cxeestis 50 invititaj gastoj, i.a. la
estraranoj de UEA, la prezidanto de la Akademio de Esperanto, prof. John
Wells, kaj multaj kontribuintoj al la festlibro. Komence de la ceremonio
prezidanto Probal Dasgupta prezentis tre personan lauxdacion al la
jubileulo, verkitan en poezia formo. Sekvis lauxtlego de gratulmesagxo de
d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof al sia "pli juna amiko". La redaktoroj de la
festlibro, d-ro Ulrich Lins kaj d-ro Detlev Blanke faris prelegojn, en
kiuj ili prilumis la enhavon de la libro. D-ro Lins parolis pri la movada
agado de Humphrey Tonkin, dum d-ro Blanke priskribis lian kontribuon al la
lingvopolitiko. Poste la korojn de la publiko tusxis bela interpreto de la
poemo "La vojo" de L. L. Zamenhof, deklamita de Wera Blanke. La programo
kulminis, kiam prezidanto Dasgupta enmanigis al sia elstara antauxulo la
imponan 900-pagxan libron, kiu konsistas el artikoloj, eseoj kaj rememoroj
de tuta cento da kontribuintoj. Post longa aplauxdo la emociita jubileulo
respondis per dankvortoj al la realigintoj de la librego kaj per omagxo al
multaj aliaj esperantistoj, kiujn li renkontis kaj kun kiuj li kunlaboris
dum sia pli ol 50-! jara esperantisteco. Al Tonkin precipe placxis la
titolo de la festlibro, "La arto labori kune", kiel esprimo de la ideo,
kiu cxiam estis al li tre grava en lia agado. Post komuna tosto la
cxeestantoj ricevis la honoron esti la unuaj por akiri la novan libron kaj
ricevi por gxi auxtografon de Tonkin. La tuta arangxo estis filmita por la
Reta Kinejo de UEA.

"La arto labori kune" estas mendebla cxe la Libroservo de UEA kaj baldaux
cxe aliaj libroservoj.

(laux Osmo Buller)

--------------------------------

Tri novaj UEA-komisiitoj

La Estraro de UEA, kiu laboras kaj faras decidojn retposxte ankaux inter
siaj fizikaj kunsidoj, nomumis en decembro tri komisiitojn.

Gabi Kosiarska farigxis komisiito pri la Esperanta radiofonio, kampo, pri
kiu sxi ankaux profesie spertas pro sia laboro por la Esperanto-elsendoj
de la Pola Radio. Kosiarska estas nova komisiito, dum la brazilano Emilio
Cid, kiu jam kunordigis la gazetaran kampanjon pri la Bjalistoka UK, estis
komisiita pri sama agado ankaux lige kun estontaj UK-oj.

Ankaux Robert Kaminski el Pollando ricevis taskon, pri kiu li okupigxas
jam longe kiel asistanto de la antauxa komisiito. Temas pri la dokumentado
pri ZEO-j, t.e. Zamenhof/Esperanto-objektoj. Pro sankialoj retirigxis
Raymond Boré, kiu en 2001 anstatauxis la faman veteranon Hugo Röllinger,
auxtoron de "Monumente pri Esperanto".

(laux Gazetaraj Komunikoj de UEA)

--------------------------------

IKEF dormetos dum kelkaj jaroj

En 1985, kiam IKEF, la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, estis
fondita, la cxefaj Esperanto-aktivuloj rilate al komerco kaj ekonomio
logxis en okcidenta Euxropo kaj Japanio. Tio evidentigxas el la nomoj de la
fondintoj kaj de la unuaj estraranoj.

En la pasinta kvarona jarcento okazis gravaj sxangxoj, ankaux en la
Esperanto-movado. Nun la esperantistaj komercistoj - kaj aktivaj
IKEF-membroj - precipe trovigxas en Cxinio kaj kelkaj aliaj aziaj landoj,
en meza Afriko kaj en Brazilo. Bedauxrinde ili ankoraux ne havas suficxe da
fortoj por multon kontribui al la asocio.

La efikoj videblis dum la pasintaj jaroj: la membronombro stagnis, ne
estis trovita prezidanto, ne estis lancxitaj novaj projektoj, la revuo
nur aperis dufoje jare...

Post diskuto dum la neformala IKEF-kunveno dum la Universala Kongreso,
kaj post ideo-intersxangxo inter la estraranoj kaj kelkaj pliaj membroj,
estis decido ke IKEF dum kelkaj jaroj dormetos kaj nur havos minimuman
agadon:

- Aperos (post la numero de oktobro 2009) nur unu numero de La Merkato
jare, nome en aprilo. Gxi enhavos la agad- kaj financan raportojn,
inviton al neformala dumkongresa kunveno, kaj - se tiaj tekstoj alvenas
- artikolojn utilajn por la membraro.

- Ne estos petata kotizpago; membro kiu pagis kotizon por la jaro 2007
aux poste restas membro; novaj membroj aligxos senpage.

- IKEF restos aligxinta membro de UEA kaj pagos la bezonatan kotizon.

- La retpagxo
http://www.ikef.org
(kun la reta adresaro) dauxre funkcios,
sed kun limigitaj enhavo kaj gxisdatigoj.

- Ne okazos estarelektoj, krom se valoraj kandidatoj anoncas sin.

- La Google-listo 'komerco' estos la cxefa komunikilo.

Tiu situacio dauxros du jarojn, gxis la universala kongreso de Kopenhago
en 2011. Tiam espereble estos novaj kandidatoj por la estraraj funkcioj
kaj eblos relancxi la asocion.

(laux Ret-Info)
)))))

(((((
Lingva forumo

Cxu Boccaccio aux Bokacxo?

Kiam aperas bona traduko de gravega, ecx revolucia libro kiel "Origin of
Species" (La origino de specioj) de Charles Darwin la esperantistaro
prave fieras. Sed certe oni rajtas kapskui pri tio, ke Klivo Lendon, la
tradukinto, krom traduki la libron esperantigis ecx la auxtoron al Karolo
Darvino. Eble li apartenas al la adeptoj de la analiza skolo, kies
gvidanta reprezentanto gxis sia morto en 1997 estis Richard Schulz. Tiu
germana gimnazia instruisto de franca lingvo, poeto kaj meritplena
tradukisto de literaturo, kompreneble rajtis nomi sin Rikardo Sxulco.
Sed cxe li Goethe farigxis Goeto kaj la svisa auxtoro Friedrich
Dürrenmatt Duerenmato. Imagu lin traduki la flandron Felix Timmermans aux
la norvegon Björnstjerne Björnson! Permesata devas esti la demando:
cxu neesperantistoj ne ridegas pri tia agado?

Jes, mi bone scias, ke Esperanto incitas la fantazion - argumento foje
uzata de propagandantoj. Tial cxe ludemuloj inter ni la nomo Bokacxo
povas enpensigi kacxon kun prefikso bo.

Sed serioze pritraktante la aferon: cxu nomoj de pasintaj famuloj ne estas
speco de kultura heredajxo de la homaro? Kaj verdire, ne necesas Bahxo aux
Betoveno por pruvi la funkciadon de la lingvo kreita de d-ro L. L.
Zamenhof, kies nomon oni nur malofte trovas skribite Zamenhofo.

Th. Speckmann
)))))

(((((
EBU informas

Grava distingo

Euxropa Blindul-Unio fiere komunikas, ke gxia projekto "A citizens's
Europe for all, disabled people on the move" (Euxropo de civitanoj por
cxiuj, handikapitoj survoje) apartenas al la projektoj distingitaj de
Euxropa Unio per "Golden Stars Award" (Premio de Oraj Steloj). La solena
ceremonio okazis la 16-an de decembro 2009i en la Concert Noble de
Bruselo. EBU estis fondita en 1984. Lord Collin Low, prezidanto de EBU,
nomis la distingon neatendita donaco por en la gxusta momento rememorigi
la argxentan jubileon de la Unio kaj agnoski gxian insistan laboron
kontraux diskriminacio kaj socia ekskludo de blinduloj kaj
malfortevidantoj dum pasintaj 25 jaroj.

--------------------------------

Onkyo brajlokonkurso

EBU sentas sin honorigita per komisio arangxi la euxropan brancxon de la
4-a Onkyo internacia brajlokonkurso pri eseoj. Temas pri mondvasta
konkurso planata kaj sponsorata de Onkyo kaj Braille Mainichi, du japanaj
firmaoj engagxitaj en la promocio de brajlo.

Laux personaj spertoj partoprenontoj rakontu, kiamaniere brajlo fortigis
ilian personecon kaj plibonigis cxiutagan vivon. Naciaj membroj de EBU en
45 euxropaj landoj respondecos kolektadon, selektadon kaj tradukadon de
eseoj en la anglan. Onkyo kaj The Braille Mainichi pretas pagi la kostojn
de la konkurso.

Dum pasintaj tri jaroj eu0ropaj brajlouzantoj entuziasme akceptis la
Onkyo-konkurson. "Kiam mi komencis lerni brajlon, mi sentis kiel trapasi
pordojn de la mondo vaste malfermitaj" skribis ekzemple Milan Duricx el
Serbio.

Premiitaj estos 7 eseoj. La jxurio de EBU konatigos la rezultojn dum
septembro 2010. Pliaj informoj cxe Moukrane Boussaid, direktoro de EBU,
r.p.: ebu@euroblind.org

(Laux komunikoj de EBU elangligis Th. Speckmann)
)))))

(((((
Literatura konkurso

Okaze de la 120-a naskigxdatreveno (la 12-an de januaro) de la fama rusa
E-isto, verkisto kaj mondvojagxanto Vasilij Erosxenko, LIBE kaj REAN
(Rusia E-Asocio de Nevidantoj) anoncas literaturan konkurson pri la temo
"Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko: ilia signifo kaj valoro por la
nuntempa blindulo".
La proponotajn konkursajxojn priju7os kompetenta internacia jxurio, kaj
la plej bonaj el ili ricevos premiojn, aperos en la pagxaro "Vasilij
Erosxenko kaj lia tempo", kaj certe ankaux en EL. Ni tre esperas, ke per
via amasa partopreno en la konkurso vi montros solidarecon ne nur al la
personeco de Erosxenko, sed same, 7enerale, al nia movado.

Viajn laborajxojn, rete aux en brajlo, 7is la fino de oktobro 2010
akceptas Anatolij Masenko:
Gerojev-Medikov 15 - 1,
RU - 357739 Kislovodsk
(Rusio);
retposxto:
mai@narzan.com
)))))

(((((
Merita distingo

Certe niaj karaj legantoj memoras, ke Jurij Pisarev, longtempa kunlaboranto
de EL, pasintseptembre celebris sian 70-jarigxon. Pro multaj meritoj de la
jubileulo la registaro de respubliko Saha (Jakutio) honoris lin per la
medalo "Civitana braveco". Tiuokaze liaj multnombraj geamikoj la 25-an de
decembro organizis solenajxon.

Ankaux nome de la legantoj, Esperanta Ligilo kore aligxas al la salutantoj.
Kara samideano, pliajn multajn felicxajn jarojn al vi en sano kaj bona
humoro!
)))))

(((((
Komunikoj de Rob Moerbeek

SONREVUOJ; komitataneco

La decembrajn "Esperanto" kaj "Monato" la kopiejo en Holzminden jam
bonvolis dissendi lumdiskete. Se por iuj legantoj tio maloportunis, ili
bv. kontakti la responsulon de la kaseda servo de Nosobe, Rob Moerbeek,
Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando.
r.moerbeek@wanadoo.nl.

Dauxre validas la alvoko, se vi deziras ambaux revuojn, ekaboni la
kombinitan kompaktdisketon kun "Esperanto" kaj "Monato". Pluraj jam
esprimis sian preferon, sed malsuficxaj por decidi transiron al tiu servo,
kiu kostus 21 euxrojn anstataux duoble 15,40.

Kiel komitatano por LIBE, mi ankaux sxatus informigxi pri viaj deziroj,
kiel UEA kaj ILEI subtenu la agadon de LIBE. Cxar la ILEI-konferenco en
Kubo samdatigxis kiel la IKBE, mi bedauxrinde ne povos partopreni.

Dezirante al cxiuj felicxan 2010,
Rob Moerbeek
)))))

(((((
Donaco

Al la unua petonto volonte donacos Nederlandan-esperantan vortaron en dek
brajlaj volumoj grandformataj
Anatolij Masenko:
Gerojev-Medikov 15 - 1,
RU - 357739 Kislovodsk
(Rusio).
)))))

(((((
Nova retposxta adreso

Bonvolu noti la retposxtan adreson de nia estrarano Vladimir Jxelev:
vljelev@abv.bg
)))))

(((((
Plilongigo de la jarfina nokto

En periodajxoj, kiel la nia, de tempo al tempo aperas gajaj (aux gajigaj)
legajxoj. Ili kutime ne ampleksas tro. La celo de tiaj humurajxoj ne
estas pli ol iomete amuzi la karan leganton.

Jxus pasis la antauxa jaro. La jarfina nokto estas kutima okazo por simila
gajado. Kial do ne revenigi tiun etoson en cxi tiu jarkomenca numero? La
resto de cxi tiu kajero servu tion.

La cxi-sekvajn humurajxojn mi preskaux tute cxerpis el la interreta
dissendolisto "Humursako". Tie oni regule indikas la fonton, la tradukinton
de cxiu aparta sxerco. Tion mi cxi-sube ne faras, parte por sxpari la
paperon. Mi tamen tute ne volas "ornami min per fremdaj plumoj", tiom
malpli, ke ie aux ali-ie mi iomete sxangxetis la originan tekston,
konforme al mia, foje stranga prefero.

Certe multaj el vi salutos kelkajn el tiuj spritajxoj, kiel bonan,
malnovan konaton. Se vere estos tiel, bonvolu rilati indulge.

Kara seriozulo! Eble cxi tie ne sekvas legajxo por vi. Tiukaze bonvolu
simple fermi la kajeron sen ia rankoro. Pensu pri tiuj, kiuj ankoraux
konservas la kapablon rideti, eble ridi, ecx ridegi.

(red.)

--------------------------------

Mi amas sendefendajn bestojn, aparte en bongusta sauxco.

Mi preskaux havis koramikinon kiu estas pensleganto, sed sxi min forlasis
antaux ol ni renkontis unu la alian.

24 horoj en tago, 24 bieroj en skatolo; cxu koincido?

Ambicio estas la manko de suficxa sagxo por esti mallaborema.

Se cxio iras glate, vi forgesis ion.

Iam knabinoj kapablis kuiri kiel la patrinoj, nun ili kapablas drinki
kiel la patroj.

-----

Neimageble malbelega virino foje demandas la edzon:
-- Kion vi farus, kara mia, se reveninte el la laboro vi trovus min
kun fremda viro en la lito?
La edzo post longa cerbumado:
-- Nu, mi mortbatus lin per lia blanka bastono.

-----

En hotela drinkejo iu viro konatigxas kun pli agxa, sed ankoraux suficxe
cxarma virino. Ili trinkadas, konversacias kaj dume evidentigxas, ke la
virino estas jam pli ol 55-jara. Post 3-4 glasoj da alkoholajxo la virino
klinas sin pli proksimen al la viro kaj flustras al li en la orelon:
-- Cxu vi provis jam en triopo? Kiel vi opinius pri paro patrino-filino?
-- Gxis nun neniam. Tamen mi ne kontrauxus la aferon -- respondas la viro incitite.
-- Nu, tiel hodiaux vespere vi havas bonsxancon. Sekvu min!
Ili iras al la cxambro de la virino. Ili enpasxas la antauxcxambron, sxi
lumigas la lampon kaj ekparolas:
-- Vidu, kiun mi kunportis, Panjo!

-----

Viro kun armilo en la mano enkuras bankon, kaj li postulas cxiom da mono
el la kaso. La timigita kasistino obeas. Akirinte la monon li
cxirkauxrigardas kaj demandas la apudan viron:
-- Cxu vi vidis min rabi la bankon?
-- Jes, sinjoro, mi vidis vin.
Sen plua vorto la bankrabisto mortpafas lin kaj turnas sin al alia viro:
-- Kaj cxu vi vidis, ke mi prirabis cxi tiun bankon?
-- Mi ne, sed mia edzino vidis...

-----

-- Fileto mia, se vi kondutos bone, vi ricevos frateton.
-- Kiel mi vidas vin, panjo, mi ricevos ecx se mi ne kondutos bone.

-----

-- Tuj ekstaru, junulo! Gxi estas la trono de Adalberto la tria
- krias la muzea gardisto al vizitanto.
-- Kial vi ekscitigxas? Suficxos starigxi, kiam li alvenos?

-----

Kuracisto ekzamenas pacienton kaj diras:
-- Mi ne trovis la bazon de via plendo. Eble tio estas pro la multa drinkado.
-- Ne gravas, doktoro. Mi revenos, post kiam vi malebriigxis.

-----

Iam programisto dronis en la maro. Multaj marsoldatoj staris sur la
plagxo, sed la programisto dauxre kriis, "F1, F1" kaj neniu komprenis.

Oni povas restigi programiston en dusxejo tutan tagon. Donu al li harsapon
kun la uz-instrukcioj "Sapumu, tralavu, RIPETU".

Plej grava legxo de komputisto: Kiam vi komputadas, malgraux kio ajn
okazo, sxajnigu kvazaux tion vi celis.

Plej malgaja fakto por uzanto: Kiam vi finfine komprenas vian komputilon,
gxi estas antikva.

-----

-- Sinjoro konduktoro! Mi gratulas vin, delonge la nuna estas la unua
okazo, ke la posttagmeza rapidtrajno alvenas akurate.
-- Vi eraras, sinjoro. Tiu estas ankoraux la matena veturo.

-----

Konkuras arabo, negro kaj albano.
La arabo diras:
-- Cxe ni estas tiel varmege, ke ni bakas panojn sursable.
-- Ja cxe ni oni ecx fritas ovojn sursable -- aldonas la negro.
La albano triumfe diras:
-- Ni mangxigas al la kokinoj glaciajxon, por ke ili ne metu kuiritajn
ovojn...

-----

Viro saltas en taksion kaj kriegas:
-- Rapide al la haveno, mi devas atingi mian sxipon!
La taksiisto tretas la gaspedalon, kaj ili preskaux flugas. Kiam ili
alvenas, la sxipo estas 5-6 metrojn de la bordo. La pasagxero elsaltas, li
transjxetadas siajn kofrojn sur la sxipon, kaj li mem saltas en la akvon.
Matroso helpas lin alveni sur la ferdeko.
-- Kore mi dankas pro via helpo!
-- Sinjoro, vi ne devus tiel rapidi -- diras la maristo --, vi povus
atendi gxis ni albordigxos kaj ankros.

-----

Sonoras telefono en la centro de KGB:
-- Mi volas anonci, ke Igor Sergejevicx estas malamiko de la socia ordo.
Li kasxas diamantojn cxe si en la brulligno!
KGB tuje tuj aperas en la domo de Igor Sergejevicx, ili trasercxas la
kelon sen trovi la diamantojn. Por esti certaj pri la afero, po unu ili
kontrolas la pecojn, ecx ili cxiujn dishakas, eble en ili estas kasxitaj
la diamantoj. Trovinte nenion, ili petas pardonon de Igor Sergejevicx kaj
formarsxas.
Post mallonga tempo sonoras la telefono cxe Igor Sergejevicx:
-- Halo, cxu Igor?
-- Jes.
-- cxu estis cxe vi KGB?
-- Jes.
-- Cxu via brulligno estas hakita?
-- Jes.
-- Nu, tiam nun estas via vico telefoni, cxar necesus jam prifosi mian
gxardenon...
-----

En la klascxambro de Stecxjo estas muntita nova pendigilaro, sur kiu estas
legebla: "Nur por instruistoj!"
Sekvatage iu infano skribas sub la teksto: "Eble ankaux por manteloj."

-----

Grumblema sinjorino diras al la edzo:
-- Estus multe pli bone, se mi edzinigxus rekte al la diablo mem!
-- Ho, pri tio vi ecx ne pensu! Ne rajtas geedzigxi proksimaj parencoj!

-----

Sur itala plagxo la eta Anna (6-jara) ludanta kun Jocxjo, proksimigxas al
sia patrino:
-- Panjo, kio estas tiu afereto, kiun Jocxjo havas inter la femuroj?
La patrino:
-- Ho jes, gxi estas simple... fajfilo!
Anna reiras al Jocxjo por ludi plu, sed post duona horo sxi revenas al
la patrino:
-- Panjo, sed gxi ne sonas!

-----

Li: Bonvolu doni al mi vian telefonnumeron.
Sxi: Gxi estas en la telefonlibro.
Li: Tre bone. Kaj kio estas via nomo?
Sxi: Ankaux gxi estas en la telefonlibro.

-----

Pacxjo sidigas filineton sur la kolon, sed kiam sxi delonge jam tiradas
liajn harojn, li diras:
-- Filineto, cxesu jam! Doloras min, se vi tiradas al mi la hararon.
La infano ekkoleretas:
-- Bone, tiel mi ne sercxu plu la macxgumon.

-----

Cxe familio Rossi sonas la telefono, respondas okjara filo Tonjo
mallauxtavocxe:
-- Kiu vi estas?
-- Saluton, mi estas Francxjo, cxu pacxjo cxeestas?
T. (mallauxte): Pacxjo estas en la dormocxambro.
Fr.: Kaj panjo?
T. (mallauxte): Panjo estas en la banejo.
Fr.: Bone, mi revokos vin poste.

Post duona horo sonas denove la telefono kaj knabeto respondas:
T. (mallauxte): Kiu vi estas?
Fr.: Mi estas Francxjo. Cxu cxeestas pacxjo?
T. (mallauxte): Ne, pacxjo estas en la garagxo.
Fr.: Kaj panjo?
T. (mallauxte): Sxi estas en la gxardeno.
Fr.: Ne gravas, mi retelefonos post duonhoro.

Pasas la tempo kaj Francxjo denove telefonas.
Respondas cxiam knabeto:
T.: Kiu vi estas?
Fr.: Cxaux Tonjo! Cxu estas jam pacxjo?
T. (mallauxte): Ne, li estas en la kelo.
Fr.: Kaj panjo?
T. (cxiam mallauxte): Panjo estas en la mansardo.
Fr. (mirigite): Kion faras viaj gepatroj?
T. (tre mallauxte): Ili sercxas min.
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))