ESPERANTA LIGILO

n-ro 1 februaro 2010

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo:
Al delegitoj de LIBE
Lingva forumo - Pri propraj nomoj
El Esperantujo - Diplomoj pro fidela membreco en UEA - La UK en 2012
Literaturo - La milito de la cxapeloj
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
BRAILLE KAJ FILATELIO
Surpriza informo de britaj esperantistoj!
Anonco
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
Al delegitoj de LIBE

Bonan kaj ageman jaron al vi delegitoj, kiuj estas esenca kaj grava organo
en la agado de LIBE. Vi certe memoras, kiel vi juna eniris Esperantujon,
kaj la agrablan surprizon tiam, ke vi pere de Esperanto scipovas komuniki
kun amikoj el diversaj landoj.

La pasintjare elektita estraro de LIBE klopodis trovi agojn, pere de kiuj
ni povus savi nian Esperanto-kulturon dauxre interesa kaj alloga. Certe la
cxi-somera studsemajno en Slovakio pere de sia instiga programo stimulos
partoprenontojn. Ni delegitoj povas tion progresigi. La kongreso en
Vieno tuj post SES-2010 ofertos al novuloj kaj al ni cxiuj veran eblecon
paroli pri nia nuno kaj estonteco. En ambaux lokoj vi, samkiel mi,
renkontos dumvivajn amikojn.

1 Pri informado

Mi petas, ke vi, kara delegito, informu vialandajn blindulrevuojn kaj
blindulgrupojn pri Esperanto-renkontigxoj. Aktualaj estas nun Somera
Esperanto-Studado (SES-2010) en Slovakio 2.-10.7. kaj nia kongreso en Vieno
10.-15.7. Sekretario pri junularaj aferoj aux persono, kiu respondecas pri
vialanda junulara agado certe povas disvastigi informojn pere de
cirkuleroj kaj revuoj.

Klopodu trovi vidantan aux nevidantan esperantiston kiu pretas asisti vin
en plenumado de taskoj de delegito. Sciigu vian asistanton pri atingeblaj
lernomaterialoj kaj novajxoj de Esperantujo. Venigu ankaux viajn amikojn
al Vieno.

2 Delegitoj de LIBE al Vieno 10.-15.7.2010

La Dua komuniko pri nia kongreso aperis en la januara numero de Esperanta
Ligilo. La afabla invito de ALBE veni al Vieno donas al ni eblecon
renkonti kaj pritrakti labormetodojn, komunikadon. Kiel vi karakterizas
taskaron de delegito, kiujn konsilojn vi donus kaj kion vi volus fari?
Viaj spertoj kaj konsiloj estas gravaj.

LIBE havas eblecon iomete reformigxi. LIBE estas nun la plej nova kaj eble
ecx la plej malgranda asocia membro de EBU. Kvankam ni havas en Euxropo
delegitojn en 24 landoj kaj ekster Euxropo en Japanio kaj Usono,
konstantan korespondadon ni ankoraux ne sukcesis starigi. Tial estas
grave, ke delegitoj venu al Vieno. Versxajne ne eblas plivastigi la
taskojn de delegitoj, sed oni devus nur trovi gxustajn labormetodojn, ecx
pere de vidantaj esperantistoj, se ni ne trovos fortojn inter niaj propraj
rondoj.

Karaj amikoj, cxiu el ni povas lerni el spertoj de aliaj kaj influi la
nacian agadon.

Antauxvidante agrablan renkontigxon

amike

Arvo Karvinen

Prezidanto de LIBE
)))))

(((((
Lingva forumo

Pri propraj nomoj

En EL n-ro 1/2010, sub la rubriko "Lingva forumo", aperis interesa
artikolo de Theo Speckmann pri E-igo de propraj nomoj. Mi mem cerbumis pri
tiu temo kaj ecx iom skribis pri gxi sur diversaj retaj diskutlistoj. Mi
sendis al Theo kaj al la redaktoro kompilajxon de diskut-intervenoj miaj,
aludante, ke mi pretus uzi tiujn intervenojn kiel krudmaterialon por speco
de "repliko" en EL. Ambaux instigis min tion fari.

Sed antaux ol komenci la redaktadon mi decidis esplori, cxu pli
auxtoritataj homoj ol mi traktis la temon. Kaj efektive, en Plena Analiza
Gramatiko (PAG), paragrafoj 36-40 (unua brajla volumo), propraj nomoj
estas traktataj detale, tiom detale, ke cxi tie ne eblas citi cxion. Tamen
mi prezentos la cxefajn punktojn kaj aldonos miajn komentojn. Indas
memori, ke de propraj nomoj ekzistas du cxefaj kategorioj: personaj kaj
geografiaj.

PGR. 36, konstatinte, ke propraj nomoj ofte impresas kiel "fremdaj",
traktas "asimilitajn nomojn". La asimilon karakterizas: 1) transskribo
per E-aj literoj; 2) alpreno de la E-a akcento; 3) alpreno de gramatika
finajxo.

PAG listigas jene la kategoriojn de geografiaj nomoj asimilitaj:
1) cxiuj nomoj de kontinentoj, gravaj insuloj kaj maroj;
2) cxiuj nomoj de landoj;
3) kelkaj nomoj de lagoj, riveroj kaj montoj;
4) kelkaj nomoj de urboj, precipe la plej gravaj (cxefurboj) aux
rimarkindaj el E-a vidpunkto. "Sed la granda plimulto el la kategorioj
3 kaj 4 restas plene neasimilita". En rimarko PAG pledas por oficialigo
"de E-aj nomoj por la montoj aux urboj, kiuj limas al pluraj diversaj
lingvodistriktoj, kaj sekve havas plurajn, konfuz-estigajn nomojn".

El la personaj nomoj, laux PAG, estas ordinare asimilitaj:
1) la antauxnomoj (baptonomoj);
2) la plej famaj propraj nomoj latinaj, helenaj, hebreaj kaj orientlingvaj.

PGR. 37 traktas neasimilitajn nomojn, kiuj povas stari sub du formoj:
1) Ili estas fonetike transskribitaj laux la E-a alfabeto, sed alprenas
nek la E-an akcenton, nek la gramatikan finajxon; tia "duon-asimilo" estas
la regulo por cxiuj neasimilitaj nomoj el la antikvaj lingvoj, kaj el tiuj
modernaj lingvoj, kiuj ne uzas latinan alfabeton. Kiel ekzemplojn PAG
mencias i.a. multajn bibliajn nomojn, la rusajn Pusxkin kaj Tolstoj, kaj
la japanajn Nisximura kaj Fujxijama (tiel, kvankam mi supozas, ke pli
gxusta fonetika redono estus Fugxijama).
2) Ili konservas siajn naciajn formon kaj alfabeton: tia estas la regulo
por cxiuj neasimilitaj nomoj el la latin-alfabetaj lingvoj. Shakespeare,
Goethe, Montaigne kaj Alighieri figuras inter la ekzemploj. La lasta
alineo de la paragrafo tekstas: "En tiu lasta okazo estas rekomendate
aldoni interkrampe aux piednote la proksimuman E-an prononcon." Se mi
estas gxuste informita, tion praktikas Monato.

Al la nomoj de la unua grupo mi aldonas mian paradan ekzemplon, la rusan
Cxehxov, kiun oni transskribas tre diversforme en latin-alfabetaj lingvoj.
Cxar la diverseco trafas ankaux la unuan literon de tiu nomo, por sercxi
gxin en katalogo oni devas rigardi en tre malsamaj lokoj, depende de tio,
en kiu lingvo la katalogo estas redaktita. Mi donas kelkajn specimenojn
laux alfabeta ordo: Chejov (hispane), Chekhov (angle), Csehov (hungare),
Czechow (pole), Tchekhoff aux Tchekhov (france), Tjek(h)ov (svede),
Tschechow (germane), Tsjekhov aux Tsjekkov (norvege).

La titolo de PGR. 38 estas "Proponoj de solvo". Antaux ol prezenti kaj
komenti gxian enhavon, mi mallonge mencios la du restantajn cxi-temajn
paragrafojn de PAG.

PGR. 39 titoligxas "Majuskla skribo". Gxin mi ne resumas cxi tie, cxar mi
konsideras gxin ne apartenanta al la temo de cxi tiu artikolo.

PGR. 40 titoligxas "Deklinacio". Gxiaj cxefaj reguloj estas: Por la
akuzativo, oni uzas simple -n, kiam la nomo finigxas per prononcata
vokalo (Dante-n, Bordeaux-n), kaj oni uzas -on, kiam gxi finigxas per
prononcata konsonanto (Shakespeare-on). "Tamen Zamenhof plej ofte evitis
la akuzativan finajxon cxe neasimilita nomo, kaj por tio li simple
antauxmetis deklinacieblan vorton: s-ron Boirac".

Revenante al PGR. 38: "La logikemaj spiritoj povas do elekti inter du
vojoj: aux trudi al cxiuj propraj nomoj la E-an ortografion, foroferante
ilian internacian skribon, kaj konservante el ilia sonkonsisto nur tiujn
sonojn, kiuj ekzistas en E-o; aux respekti la internacian skribon kaj
prononci gxin laux la reguloj de la E-a aboco, foroferante ilian originan
kaj pli-malpli gxeneralan prononcon." La dua solvo, laux kiu oni prononcus
"go-e-t-he-", "sxa-ke-spe-a-re", apenaux estas praktikata.

PAG raportas, ke en 1890 Zamenhof skribis, ke post kelkaj jaroj la
skribado "Byron" anstataux "Bajron", aux "Goethe" anstataux "Gete"
kredeble estos rigardata kiel eraro. En 1894, li, sur la kovrilo de sia
traduko de Hamleto, ortografiis: "V. Sxekspir". PAG klarigas tiun sintenon
de Zamenhof "per tio, ke li mem kaj multaj el la unuaj E-istoj apartenis
al slavaj lingvoj, cxe kiuj la ekzisto de aparta alfabeto trudas sisteman
uzon de fonetika transskribado".

Mia komento: Ankaux slavaj lingvoj uzantaj la latinan alfabeton praktikas
tian adapton. Dum mia unua IKBE, en Varsovio 1959, oni donacis al mi
katalogon de libroj prunteblaj el pola brajla biblioteko. Tie mi legis
la nomon "Szekspir". Ankaux en pli okcidentaj latin-alfabetaj lingvoj,
ekz. la hispana, oni ne nur adaptas, sed ecx asimilas proprajn nomojn
en tia grado, ke mi devas respondi nee al la retorika demando de Theo:
"cxu neE-istoj ne ridegas pri tia agado?". La kreinton de E-o oni hispane
nomas Lázaro Luis Zamenhof; la britan regxinon oni nomas ne Elizabeth,
sed Isabel; la verkinton de "La Princo" oni nomas ne Machiavelli, sed
Maquiavelo; iniciatinton de la eklezia reformacio oni nomas ne Luther, sed
Lutero; la fondinton de la komunismo oni nomas ne Karl, sed Carlos Marx;
la antauxan papon Johano Pauxlo oni nomas Juan Pablo; kaj la plej krudan
asimiladon mi auxdis el kolombia radiostacio, kiam oni anoncis muzikpecon
ludatan de "la Academia de San Martín de los Campos". Nur kiam mi auxdis
la nomon de gxia dirigento Neville Mariner, mi konsciis, ke temas pri
"The Academy of Saint-Martin-in-the-Fields"!

PAG plie raportas, ke Zamenhof poste modifis sian praktikon, uzante la
formon Shakespeare en la eldono de Hamleto el 1901, kaj la originajn
ortografiojn Goethe kaj Orzeszko (pron. "ojxesxko"). Tamen, laborista
literaturo post la unua mondmilito prezentas formojn kiel Kandid, Volter,
Sxvejk kaj Hasxek.

La plej interesan ekzemplon por ilustri mian postan punkton PAG cxerpas el
parolado de la rusa lingvisto Bokarev (aux cxu oni transskribu pli
fonetike kaj malpli lauxlitere Bakarjof), reproduktita en la germana "Der
Esperantist", kie li citas frazon de "la fama franca lingvisto Antoin
Mayette". PAG komentas: "Kiu okcident-euxropano rekonos la nomon de
Antoine Meillet tiel misformitan tra la rusa, lauxdire fonetika
transskribo (la gxusta estus: antuan' meje')?"

Mia punkto estas, ke antaux simila problemo sendube multfoje staris la
redaktoro de "Esperanta fajrero" el Bulgario. Cxerpante materialon el
bulgarlingvaj fontoj, kie nomoj el latin-alfabetaj lingvoj estas
transskribitaj ciril-litere, li ne povas sercxi la originan latinliteran
ortografion de cxiu nomo. Tiel povas aperi kaj Bahx kaj Sxubert, kaj la
anglan nomon John mi trovis kun la ortografio Djxon (ecx ne Gxon, cxar
en la bulgara lingvo, kiu ne havas literon respondantan al "gx", tiu sono
estas transskribata "djx". Kiam mi en lista diskuto demandis, kiel
cxerpantoj de materialo el ne-latin-alfabetaj lingvoj povas gxuste redoni
latinliterajn proprajn nomojn en E-a teksto, iu arogante respondis, ke
bona tradukanto cxiam havas je dispono enciklopedion, kiu informas pri la
gxusta ortografio! Sed se ecx rusa profesoro ne kapablis tion kontroli,
kiel ni atendu, ke kapablu uzanto de brajlo, en kiu tiaj enciklopedioj
maloftegas? Do ni devas aux asimili la proprajn nomojn aux toleri
misliterumojn.

Konsiderante cxiujn cirkonstancojn mi versxajne devas konkludi, ke ni estu
moderaj pri asimilado de propraj nomoj. Geografiajn nomojn ni eble
asimilu pli grandskale ol personajn. Nomojn el ne-latinaj alfabetoj ni
lauxeble asimilu al la E-a fonetiko. Cxe nomo el latin-alfabeta lingvo ni
eble respektu la originan ortografion, sed cxe gxia unua apero ni donu la
proksimuman prononcon, konforme kun la praktiko de Monato.

Otto Prytz (Oto Pric)
)))))

(((((
El Esperantujo

Diplomoj pro fidela membreco en UEA

Fine de januaro la Centra Oficejo ekspedis la lastajn diplomojn al tiuj
individuaj membroj de UEA, kiuj gxis la pasinta jaro membris en la Asocio
minimume 40 aux 50 jarojn. Cxiuj diplomoj estis subskribitaj de la
Prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Tiu rekono de fidela membreco
estis enkondukita pasintjare kaj la unuaj diplomoj estis disdonitaj en la
Universala Kongreso en Bjalistoko. Entute 186 membroj ricevis la honorigon
pro 50-jara membreco, dum 259 membroj estis diplomitaj pro 40-jara
membreco. Sekve 445 membroj, t.e. 7,8% el cxiuj individuaj membroj de UEA,
apartenas al sia Asocio jam almenaux 40 jarojn.

La eltrovado de diplomotaj membroj postulis grandan laboron, kiun en sia
libera tempo plenumis Loes Demmendaal, estrarano pri financo kaj
administrado, ankaux iniciatinto de la diplomoj. Sxi devis trarigardi la
tutan malnovan membrosliparon de UEA, slipon post slipo, cxar en 1981,
ekde kiam la administrado okazas komputile, la antauxa kotizhistorio de la
tiamaj membroj ne estis registrita en la komputilo. Cxar diplomon povis
ricevi tiuj, kiuj aligxis al UEA jam pli ol 10 jarojn antaux la administra
modernigo, ilia eltrovado eblis nur per mana kontrolo de la malnovaj
dosierujoj, en kiuj estas gardataj la slipoj de kelkdek mil iamaj membroj
de UEA.

Parto de la ricevintoj de diplomo pro 40-jara membreco ricevos cxi-jare
novan diplomon, tiun pro 50-jara membreco. La unua disdono de diplomoj
okazos cxiam en la Universala Kongreso, post kiu la necxeestintoj ricevos
sian diplomon posxte aux eventuale en la Malferma Tago de la CO aux alia
tauxga okazo.

Kiuj ne ricevos diplomon gxis la mezo de februaro, kvankam ili pensas, ke
ili membras en UEA jam 40 aux 50 jarojn, bv. kontakti la Centran
Oficejon, por ke la afero estu kontrolita.

laux CO de UEA

--------------------------------

La UK en 2012 okazos en Hanojo

La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de
Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA,
kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a gxis
la 12-a de januaro. Gxis la lasta momento ankaux la korea urbo Busan
konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post
longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama cxefurbo. La
Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la
Universalan Kongreson gxi gastigos por la unua fojo.

laux [gazetara komuniko de UEA]
)))))

(((((
Literaturo

La milito de la cxapeloj
de Louis BEAUCAIRE

Foje regxo rigardis sin en spegulo, kiel cxiumatene post la razado.
Rimarkinte ion, kion li gxis tiam neniam rimarkis, li sonorigis al la
cxambelano.

-- Via regxa mosxto vokis min.

-- Jes, alproksimigxu kaj staru apud mi antaux la spegulo.

La cxambelano miris pro la nekutima ordono.

-- Sinjoro cxambelano, cxu vi rimarkas ion?

-- Kion mi rimarku? Via regxa mosxto estas pli granda, pli bela, pli
majesta, pli...

-- Tatata! Rigardu bone.

-- Mi rigardas.

-- Cxu vi ne vidas, ke vi, simpla cxambelano, havas sur la kapo la saman
cxapelon kiel mi?

-- Se via regxa mosxto ordonos tion al mi, mi tuj deprenos mian cxapelon,
sed poste mi estos nur cambelano.

-- Ne temas pri tio. Konservu vian simplan cxapelon. Cxu tamen ne decus,
ke mia propra kapo estu pli lukse vestita ol via? Bonvolu venigi la
prezidanton de la Akademio.

Malgraux siaj reuxmatismoj la prezidanto de la Akademio galopis al la
regxa palaco.

-- Via regxa mosxto vokis min.

-- Jes, sinjoro prezidanto. Bonvolu sidigxi kaj diri al mi, kiel vi skribas
la vorton "regxo".

Balbutante, la Akademiestro literumis:

-- Ro - e - gxo - o.

-- Kio estas super la tria litero?

-- Super la tria litero estas supersigno, via regxa mosxto.

La regnestro rikanis.

-- Supersigno! Kiu inventis tiujn supersignojn?

-- D-ro Zamenhof, via regxa mosxto.

-- Cxu vi ne opinias, ke D-ro Zamenhof iel neglektis la hierarkion?

La prezidanto de la Akademio malfermis la busxon kaj rigardis sian
suverenon per mirrondaj okuloj. La regxo ekkriis:

-- Malbenita estu la Fundamento, kiu donis al regxo simplan cxapelon
anstataux krono! Cxu vi auxdas, sinjoro prezidanto? Mi postulas mian
kronon. Bonvolu do transdoni al cxiuj presistoj de mia lando jenajn
ordonojn:
1e De nun, oni skribu la vorton "regxo", uzante kronon anstataux
simpla supersigno.
2e Oni uzu do kronojn por la titolo "regxa mosxto".
3e Oni uzu iom pli malgrandan kronon por la vorto "regxino".

La prezidanto de la Akademio riverencis tri fojojn kaj eliris el la
palaco. Ne domagxante siajn reuxmatismojn, li vizitis cxiujn presistojn de
la regno, por konigi al ili la regxan dekreton. Oni devis kompreneble
fandi novajn tipojn, sed cxiuj korteganoj akordigxis, por lauxdi la
bonguston de la regxo kaj trovi la novajn librojn duoble interesaj.

Kiam oni lancxas modon, multaj homoj volas imiti gxin. Subite, krom
pulcxinelo, kiu opiniis sian konusan cxapelon belega, neniu estis kontenta
pri sia supersigno. Volis la gxardenisto pajlan cxapelon, la sxipisto
maristan cxapon, la jxurnalisto kvadratitan kaskedon, la cxambristino
puntan kufon, la gxendarmo militistan kepon, la cxampano korkon, la
gxemelo du supersignojn, la jxonglisto tri aux kvar...


La libroj cxiam pli beligxis, sed la laboro de la kompatindaj presistoj
farigxis tiel komplika, ke pluraj preferis sxangxi la metion, antaux ol
frenezigxi. La prezidanto de la Akademio deklaris, ke li rezignos sian
oficon, se oni plu tedos lin per tia bagatelo. Oni memoru, ke tiu kroma
laborado perdigis al li la lastajn tri harojn, kiuj konsistigis lian
propran kapornamajxon. Ve, la unuavide nur suprajxa tumulto degeneris en
klasbatalon kaj ecx en intercivitanan militon, kiun la historiistoj nomis
"la milito de la cxapeloj". En cxiuj presejoj de la lando la 22 malricxaj
literoj rifuzis kunlabori kun la 5 ricxaj cxapelitaj literoj. Ili strikis
kaj manifestaciis surstrate kontraux la aroganteco de la burgxaj literoj.
Cxi tiuj rimarkigis, ke ili ne kulpas pri sia nobela denaskiteco, kaj ke
ili estas nemalhaveblaj por la bona funkciado de la socio. Suficxas ja
rigardi la rugxajn afisxojn de la ribeluloj "Abocoj el cxiuj landoj,
unuigxu!" Oni devas vole-nevole uzi supersignojn. Maldekstraj intelektuloj
provis pruvi, ke oni povas verki proletajn skribajxojn sen supersignoj,
kaj la rugxaj afisxoj poste tekstis "Abocoj el la tuta mondo, unuigu
viajn fortojn!". La auxtoroj de detektivaj romanoj kaj la gazetistoj
protestis, ke oni ne rajtas trudi al ili tian jxongladon. La intelekta
vivo stagnis, sed neniu tendaro volis cedi. La situacio difektigxis
cxiutage iom pli. Okazis kio devis okazi terura batalo. De sur la plej
alta brancxo de mia poplo mi observis per lorno la movadojn de la korpusoj
en la ebenajxo. Pezaj pafajxoj hajlis el la linio de la nombre superaj
sencxapeluloj "fiuloj - banditoj - kruduloj - abomenuloj - murdistoj!".
La atakitoj rezistis, firme tenante super si siajn supersignojn kvazaux
militistajn kaskojn. Kiam ili kontrauxatakis, sangajn vundojn kauxzis al
la simpluloj la akraj sagopintoj de la cirkumfleksitaj insultoj
"ahx - fusxuloj - sovagxuloj - acxuloj - apacxoj!". La sorto de la batalo
restis nedecidita. Vespere la presistoj devis bandagxi kontuzojn,
tuberojn kaj rompojn de multaj difektitaj literoj. Por venki tiun ribelon,
la regxo ordonis dungi fremdajn literojn el Francujo, Cxehxoslovakujo kaj
aliaj barbaraj landoj posedantaj strangajn, minacaspektajn literojn.
Auxdinte tion, la prezidanto de la Akademio kunvenigis la hierauxajn
malamikojn kaj per kortusxaj paroloj petegis ilin forgesi sian sterilan
kverelon kaj solidarigxi kontraux la invadantoj.

-- Karaj alfabetanoj, vi formas unu grandan rondon familian, en kiu ne
estas ricxaj kaj malricxaj, belaj kaj malbelaj literoj, sed nur egalaj
kunuloj. Gravas cxiu el vi, kun aux sen cxapelo. Supersignoj ja ne estas
frivola galanterio, kiel volis kredigi al ni la regxo, sed iloj nepre
necesaj por la internacia komprenigxo.

Tondra aplauxdo substrekis tiujn ardajn vortojn. La literoj
lo, i, bo, e, ro kaj a kriis:

-- For la tirano!

Cxiuj kunkriis:

-- For! Vivu la demokratio!

La saman tagon la regxo fugxis eksterlanden kun sia luksa supersigno sub
la brako. La prezidanto de la Akademio farigxis prezidanto de la
respubliko, kaj de tiam la literoj de la Esperanta aboco sencxese
kunverkas belegajn tekstojn, antaux kiuj la tuta mondo respekte kaj admire
demetas la cxapelon.


el Fabeloj de la verda pigo, Antverpeno-La Laguna:
TK/Stafeto, 1981, pgx. 9-13
(laux enkomputiligo de Don HARLOW)
)))))

(((((
BRAILLE KAJ FILATELIO

Karaj legantoj,

El la titolpagxo de Esperanta Ligilo ja neniam malaperis la nomo Gonin,
sed en cxi tiu numero gxi denove aperas ankaux kiel nomo de kontribuanto.
S-ro Hervé Gonin - filo de nia karmemora redaktoro - afable faris por ni
tre interesan kompilajxon. La kontribuo estas tiom pli valora, ke li agis
tute proprainiciate. Pri kontakto al la redaktoro helpis la patrino, nia
kara Jacqueline, kiun mi kore salutas ankaux de cxi tiu loko, certe ne nur
nome de la prizorgantoj de EL, sed ankaux en la nomo de cxiu leganto de
nia revuo.

(red.)

--------------------------------

2009 estis la 200-a datreveno de la naskigxo de Louis Braille. Por festi
tiun honorjaron, Universala Posxta Unuigxo rekomendis al siaj
membro-sxtatoj honori lian memoron per eldono de posxtmarko.
Ne unuafoje okazis tiu rekomendo, jam en 1975 por soleni la 150-an
datrevenon de invento de brajla alfabeto (1825) sed kun magra rezultato.
Jaro de Handikapitaj personoj en 1981 donis apenaux pli da rezultoj.
Lastjare tamen la rikolto estis pli abunda.
Portreto de Louis Braille, ofte kun bildo de fingroj legantaj nereliefan
tekston aux alfabeton, aperas sur posxtmarkoj de Algxerio, Aruba,
Belorusio, Cxehxio, Gvatemalo, Kazahxio, Sudkoreio, Makedonio, Montenegro,
Maroko, Peruo, Pollando, Serbio, Sirio,Slovakio, Uzbekio, Valiso kaj
Futuno kaj Vatikano.
Tamen la teksto estas reliefa en la eldonoj de Andoro (franca kaj hispana
posxtoj), Belgio, Brazilo, Francio, Hispanio, Hindio, Kipro, Luksemburgio,
Makao, Monako (kvankam nur margxene de la folio).

Aliaj landoj elektis prefere simbolan okulon: reliefe en Grekio, Irlando,
Slovenio en bloko, senreliefe en Rumanio kun vortoj"Fiat Lux" (aperinta
jam en 2007). Rumanio krome, simile al Moldavio, eldonis en 2009 ne
posxtmarkon sed entieron, t.e. antauxafrankita koverto kun portreto kaj
alfabeto.
Sanmarino kaj Hungario skribis vidulskribe kaj reliefe la vorton Braille.
Unuigxintaj Nacioj prezentas reliefajn kaj desegnitajn brajlajn literojn
U kaj N. Svedio blokon du-posxtmarkan kun teksto vidul- kaj
brajl-skribita. Svisio surpresas reliefan brajlan vorton, same kiel
Israelo, Omano kaj Sudafriko.
Norvegio kaj Kanado bildigis gvidhundojn en 2009, same kiel faris antauxe
Usono (1979), Togolando, Ugando, Ganao, (1981), Belgio, Nederlando,
Irlando (2006), k.c.

Apud cxiu portreto de Pollando, aldonigxas vinjeto senvalora sed kun
reliefaj vortoj "Louis Braille". Peruo simile eldonis du sintenantajn
markojn, unu kun la jam menciita portreto de Braille kaj alia kun brajla
teksto.
Portugalio eldonis blokon kun nur brajleskribita teksto, entenantan
posxtmarkon kun portreto.
Santome kaj princo eldonis 4-posxtmarkan blokon kun portretoj de Braille
je diversaj agxoj kun krome respektive la naskigxdomo, la pariza
Instituto, fingroj legantaj kaj junulo per tabuleto skribanta.
Senegalo du PM resp. kun 3 blankaj punktoj kaj juna blindulo leganta.
Verdkabaj Insuloj eldonis 4 posxtmarkojn kun respektive blindaj knaboj
ludantaj, fingroj legantaj, blindulo kun blanka bastono, blindulo kun
gvidhundo. Similan temon prezentas la 4-PM-a serio el Liberio.
Barbadoj eldonis 4 markojn: tri kun tipaj manlaboroj de blinduloj kaj
triono de la portreto de Braille, la kvara kun la tuta portreto.
Sur la kolombia PM oni vidas blindulon orientigxantan per sia bastono sur
reliefa mapo de la lando: tiu eldono datumas de 2008 kaj celas festi la
50-an datrevenon de la nacia Instituto por blinduloj, sen mencio de
Braille. Urugvajo ne eldonis specialan markon, sed tiu deziranta felicxan
kristnaskon surhavas saman reliefan tekston.
Indonezio eldonis 12-posxtmarkan blokon kun diversaj vidajxoj de sportoj
praktikataj de handikapuloj: brajla reliefa teksto estas surpresita.
Saman sintenon havis Malajzio: la kvina posxtmarko de serio de 5 pri
Unicef havas reliefan brajlan surskribon.
Plej originala estas la kontribuo de Nederlando, cxu per individuaj
posxstmarkoj, cxu sub formo de blokoj de 3 aux 12: cxiu prezentas
kvazaux enigmon: vortojn kun jen vidulskribaj literoj, jen brajlaj
literoj. La acxetinto, helpante sin de la alfabeto presita margxene de la
bloko, devas decxifri la koncernajn vortojn... bedauxrinde malfacila tasko
por ne nederlandlingvanoj!
Germanio, kiu jam estis soleninta la 200-an datrevenon de la unua
blindullernejo de la lando per brajle reliefe skribita teksto, ne
renovigis la eksperimenton, same kiel Italio (legantajn fingrojn en 2004)
kaj Kroatio (2006: tago de la blankaj bastonoj). En la antauxaj jaroj ni
menciu ankaux blokon pri argentinaj bibliotekoj de 2002, el kiu unu
posxtmarko montras legantajn fingrojn.
Versxajne kelkaj aliaj landoj aldonigxos al tiu listo, sed ni ankoraux ne
vidis tiurespektan mencion.

Moneroj ankaux
Ekde la jaroj 1985 kaj postaj, Kosta Riko, Ekvadoro kaj Meksikio eldonis
diversvalorajn monerojn kun valoro ankaux brajle skribitaj, sed tiel
malgrande, ke la indiko ne vere estis perfingre uzebla ! En 2009, Belgio
eldonis 2-euxran moneron, unuflanke kiel kutime kaj aliflanke kun la
portreto de Louis Braille kaj la brajlaj literoj "l" kaj "B". Italio
cirkuligis fine de la jaro 2-euxran moneron kaj aluda desegno de fingroj
legantaj brajlan tekston. Hindio cirkuligis similan moneron de 2 rupioj
kun dorsflanke portreto de Braille kun brajla vorto.

Kompilis Hervé Gonin, laux propra kolekto, francaj katalogoj kaj interreto
)))))

(((((
Surpriza informo de britaj esperantistoj!

Ok britaj parlamentanoj skribe nomumis Universalan Esperanto-Asocion,
UEA-n kandidato por la Pac-premio Nobel en 2010.

Inter ili estas parlamentanoj bone konataj en Britujo. Jen iliaj nomoj
kaj iliaj partioj:

Andrew Smith Labour
Austin Mitchell Labour
Bill Etherington Labour
Oliver Heald Conservative
Charles Kennedy Liberal Democrat
Lord Bob Maclennan Liberal Democrat
Lord Robin Corbett Labour
Roger Gale Conservative

Mi ne komentas la informon kaj ne utiligas gxin por instigi aliajn landajn
asociojn agi same efike, cxar la regularo pri la Pacpremio Nobel (laux
kelkaj interpretoj) malhelpus tion, sed vi certe povas mem kompreni, ke mi
estas kontenta kaj ke mi certas, ke vi komprenas mem, kion vi devas fari.

Renato Corsetti

laux [landa-agado]
)))))

(((((
Anonco

La 1-an de decembro pasintjare en Varna aperis kompaktdisko kun kantoj en
Esperanto, plenumataj de niaj samideaninoj Elena Nikolaeva kaj Nadejxda
Stojnova - patrino kaj filino. Tiuj, kiuj partoprenis la IKBE en Albena
en la jaro 2007, havis la eblecon gxui ilian belsonan kantadon.

La disko dedicxita al la 150-a datreveno de d-ro Zamenhof enhavas 19
popularajn bulgarajn kantojn kaj estas kuna eldonajxo de fondajxo
"Empathy" (kunpartopreno) - Varna kaj de la Asocio de Nevidantaj
Esperantistoj en Bulgario (ANEB). La produktinto estas fondajxo "Empathy",
kiu cxiam subtenis kaj subtenas la E-movadon inter la nevidantoj. La
registrajxo estas realigita en sonstudio "Unisound". La disko estis
oficiale prezentita antaux la E-istoj en Sofio, Plovdiv kaj Varna kaj
ricevis bonegan aprezon de la publiko.

Tiuj, kiuj deziras posedi la diskon, povas turni sin al
Vladimir Jxelev
ul. Landos 24 bl. 2/b
BG-4006 Plovdiv, Bulgario
sendante _proprariske_ sumon de #e (kvin) euxroj.

Veselina Stoilova
)))))

(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo

Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)

Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)

korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio

Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)

Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.

UEA-konto de LIBE: libk-p

jarkotizo: 15 euxroj

Por ricevi la revuon elektronike
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
ligilo-subscribe@yahoogroups.com

La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))