ESPERANTA LIGILO
n-ro 3 marto 2010
oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - LIBE
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvigita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
Por "nia 76-a"
Al delegitoj
Esperanta Ligilo retposxte
Lingva forumo - La nova modo: -ujo
Esperanto kaj Euxropa Unio: cxu miragxo, cxu perspektivo? (I./III.)
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
Auxskulti brajlon - Cxu blinduloj pli perdas ol gajnas pro nova teknologio? I./III.
Nekrologo
Funebra informo
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
Por "nia 76-a"
En la "unua oficiala komuniko" ni ne skribis en la gxiradreso la
identigilon "SWIFT-BIC". Pro tio iuj aligxintoj ne povis sendi la kotizon
por la IKBE al nia E-konto. Do mi tuj demandis nian kasiston pri la
"SWIFT-BIC" kaj li diris gxin al mi telefone. Cxe la auxskultado sxajne
okazis eraro, cxar mi skribis la korektitan gxiradreson al la aligxintoj
kaj tamen ili ne povis gxiri. Do mi denove demandis la kasiston rete kaj
li nun retis la gxustan adreson. Krome certaj bankoj postulas ankoraux
la nomon kaj adreson de la posendanto de la banka konto. Tial mi aldonis
gxin kaj cxi tie prezentas jenan adreson por gxiri la kotizojn por nia
IKBE 76:
Hypo-Alpe-Adria-Bank AG Klagenfurt Blz. 52000
Konto Nr. 55070512
IBAN: AT 6352 000000 55070512
SWIFT-BIC: HAABAT2K
Esperanto Congress Wien 2010
Dr. Reinhard Schubert,
Gartengasse 15, AT-9100 Völkermarkt
Elkorajn salutojn de
Harald Rader
Harald Rader
Paracelsusstraße 13
A-9560 Feldkirchen in Kärnten
Tel. 04276/2706
e-mail: harald.rader@aon.at
)))))
(((((
Al delegitoj
Karaj delegitoj de LIBE kaj EL!
Ne perdu la fadenon! Esperantosemajno en Slovakio estas preta akcepti
viajn komencantojn. Donu al ili kuragxon por veturi kaj sperti!
Amike salutas
via Arvo
)))))
(((((
Esperanta Ligilo retposxte
Ekde 2010, por aligxi al la listo de ricevantoj de elektronika versio de
la revuo, necesas mesagxi al
Ligilo-Subscribe@tiflo.info
La antauxa adreso cxe Yahoogroups dauxre funkcias, sed la prizorganto
Oleg Shevkun intencas nuligi gxin post kelkaj monatoj, cxar la servoj cxe
Yahoogroups kauxzis problemojn al kelkaj ricevantoj.
Nuntempe, la retposxta versio de EL estas dissendata al 59 adresoj en
pluraj landoj.
)))))
(((((
Lingva forumo
La nomo Anna Lowenstein - membro de Akademio de Esperanto - certe estas
konata al multaj el vi, karaj legantoj. Lastatempe sxi multe okupigxas pri
nomoj de landoj en Esperanto. La cxi-sekva traktajxo venis al mi retposxte
jam antaux kelkaj monatoj. Nun mi trovis la okazon konatigi gxin ankaux al
la legantoj de EL.
Antauxrimarko: Opinio de akademiano ne nepre estas tiu de la tuta
Akademio, nek koincidas nepre kun opinio de redaktoro, kiu gxin publikigas.
--------------------------------
La nova modo: -ujo
Anna Löwenstein, Italujo
Kial mi insiste pludiras Germanujo kaj Italujo, kiam cxiuj aliaj preferas
Germanio kaj Italio? Nu, pro pluraj kialoj. Parte cxar -io sxajnas al mi
stranga finajxo, ne kongrua kun la simpleco kaj reguleco de Esperanto. Pli
pri tio poste. Sed plejparte cxar mi ne eltenas la konfuzon, kiun la
finajxo -io alportis al la landonoma sistemo en Esperanto.
Kia konfuzo? Hmm, kiel klarigi la landonoman sistemon en unu alineo? Mi
jam dedicxis al tiu temo tutan libreton. Sed mi faros mian eblon klarigi
rapide.
La landonomoj en Esperanto estas dividitaj en du grupoj. Unu grupo sekvas
la modelon Usono, usonano, la alia sekvas la modelon Britujo, brito.
Multaj esperantistoj, kompreneble, preferas uzi -io anstataux -ujo, kaj do
diras Britio. La problemo estas, ke ankaux en la unua grupo (Usono,
usonano), multaj landonomoj finigxas per -io, ekzemple Algxerio,
Auxstralio, Namibio, Kolombio. Do, kiam oni renkontas landonomon, kiu
finigxas per -io, kiel scii, cxu gxi sekvas la modelon Usono, usonano, cxu
la modelon Britio, brito? Tio gravas, kiam necesas formi la nomon de la
landano, cxar en la unua kazo necesas aldoni -ano al la radiko, dum en la
dua necesas forigi la -i-.
Kiam la plejmulto da esperantistoj uzis la finajxon -ujo por landonomoj de
la dua grupo, ne estis problemo. Cxiuj esperantistoj (ecx tiuj, kiuj
preferis -io) sciis, al kiu el la du grupoj landonomo apartenas, kaj do
senprobleme sciis formi la nomon de la landano. Sed nun, bedauxrinde, kiam
preskaux cxiuj uzas -io, la distingo inter tiuj du grupoj perdigxis, tiel
ke multaj esperantistoj ne plu komprenas kiel la sistemo funkcias;
efektive iuj ne plu komprenas, ke entute ekzistas du-parta sistemo.
Rezulte, oni tre ofte renkontas erarajn formojn, ekzemple auxstralo aux
Israelio. (Se vi ne komprenas, kial tiuj estas eraraj, bonvolu legi la pli
detalan klarigon en mia libreto Konciza klarigo pri la landonomoj en
Esperanto.)
Sed krome, la finajxo -io kunportas plurajn aliajn problemojn. Cxu la -i-
estas sufikso? Gxi ne similas la aliajn sufiksojn en Esperanto, kiuj
normale havas la formon V+K (vokalo plus konsonanto) aux V+KK. Krome, gxi
kondutas iom malsame: malkiel la aliaj sufiksoj oni ne povas uzi gxin
memstare.
La vortelementoj en Esperanto normale estas kunmetitaj laux travidebla
maniero. Ni cxiam emfazas tiun fakton en nia reklamado: kiam ni volas
konvinki la homojn lerni Esperanton, ni donas ekzemplojn kiel
mal-jun-ul-in-o aux nask-igx-tag-o. Tiuj kunmetajxoj estas facile
analizeblaj kaj cxiu elemento havas sencon. Sed kion diri pri la -i- en
Francio? Certe ne ekzemplo, kiun ni povus uzi en nia reklamado!
Mi foje auxdas la kritikon, ke la sufikso -uj- havas tro da signifoj en
Esperanto. Nu, gxi ja havas tri malsamajn signifojn - kaj tamen, multe
malpli ol -io, kiu kondutas vere hameleone en Esperanto. -io foje estas
uzata:
- por la nomo de scienco, ekzemple astronomio aux biologio, kontraste kun
la nomo de la sciencisto astronomo aux biologo;
por la nomo de hemia elemento, ekzemple ejnsxtejnio, mendelevio surbaze de
la personaj nomoj Ejnsxtejno, Mendelevo;
por la nomo de regosistemo, ekzemple demokratio aux monarhio, kontraste
kun la vortoj demokrato kaj monarho;
por diversaj aliaj ismoj kaj ecoj, ekzemple stenografio, pederastio
kontraste kun la vortoj stenografo kaj pederasto;
kiel unu el la korelativoj;
(sen la fina -o) kiel infinitiva finajxo de la verbo.
Mi scias, ke multaj esperantistoj ne sxatas -ujo pro gxia baza signifo
kiel entenujo. Kaj do? Cxu persona sxato aux malsxato rilate al iu
elemento en Esperanto donas la rajton modifi la lingvon - precipe kiam tiu
modifo detruas la logikon de unu el gxiaj sistemoj? Cetere, mi mem uzas
-ujo multe pli ofte en landonomoj ol en vortoj kiaj laktujo, sukerujo ktp.,
do por mi tio estas gxia cxefa signifo.
Aliaj esperantistoj kontrauxstaras la finajxon -ujo pro etnismaj kialoj.
Ili argumentas, ekzemple, ke ilia lando ne nomigxu Hispanujo, cxar tie
logxas ne nur hispanoj, sed ankaux katalunoj, euxskoj kaj aliaj. Laux ili,
tiu problemo malaperas, se la lando nomigxas Hispanio. Cxu vere? Al mi tio
sxajnas nura jxonglado per vortoj, pli precize per sufiksoj: provo solvi
politikan problemon per manipulado de la lingvo. Farante tion, oni neniel
sxangxas la situacion de la katalunoj kaj euxskoj, sed oni ja terure
fusxas la regulecon de Esperanto.
Per la uzo de -i- oni forglitas de la facila analizebleco, kiu estas cxefa
trajto de Esperanto, al nedisigeblo simila al tiu, kiu regas en la nature
evoluintaj lingvoj. Certe, iuj neregulajxoj jam ekzistas en Esperanto:
pensu pri la serioj redakti, redaktoro, redakcio, kaj poeto, poemo, poezio.
Tiuj tri-vortaj serioj evidente havas komunan fonton, sed la elementoj ne
povas esti disigitaj; efektive la lasta konsonanto de la radiko ecx estas
modifita. Tiuj ekzemploj, bonsxance, rilatas nur al unuopaj vortoj, kaj do
ne havas sekvojn por la baza funkciado de Esperanto. La situacio estas
multe pli serioza, kiam tia neanalizebleco trafas tutan sistemon, t.e. la
sistemon formi la landonomojn.
Mi rimarkas kun plezuro, ke -ujo komencas iometete reaperi. Interalie, unu
el la estraranoj de UEA lastatempe ekuzis gxin, konvinkite de la
argumentoj en la libro Rusoj logxas en Rusujo. Multaj esperantistoj
efektive komprenas, ke -ujo estas pli logika ol -io, sed ili hezitas mem
uzi gxin, cxar ili trovas gxin "eksmoda". Nu, modoj povas sxangxigxi,
cxu ne?
Se vi opinias, ke -ujo estas pli bona ol -io, kuragxu ekuzi gxin! Estu
en la fronto de la nova modo!
Por pli da informoj pri la finajxo -ujo, vidu:
Rusoj logxas en Rusujo: landonomoj en Esperanto. Corsetti, Gubbins,
Wennergren, de Kock, Vaha, Butler, Camacho k.a. Federazione Esperantista
Italiana, Milano, 2007. Prezo: €10.50 cxe la libroservo de UEA.
La libro estas ankaux legebla kaj elsxutebla cxe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Rusoj_logxas_en_Rusujo,_Landnomoj_en_Esperanto.
Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto: kun kompleta listo de
landoj kaj landanoj. Anna Löwenstein. Palestrina, 2009. Prezo: €0,90 cxe
la libroservo de UEA.
La libro estas ankaux legebla kaj elsxutebla cxe:
http://www.bonalingvo.it/docs/klarigoprilandonomoj.pdf.
La landonomoj - pli simplaj ol vi supozas! 37-minuta parolado de Anna
Löwenstein spektebla cxe: http://www.ipernity.com/doc/29075/5145769 kaj
cxe: http://www.vimeo.com/5030540.
)))))
(((((
Esperanto kaj Euxropa Unio: cxu miragxo, cxu perspektivo?
(I./III.)
Se morgaux subite Esperanto estus serioze konsiderata kiel laborlingvo de
Euxropa Unio, cxu Euxropa Esperanto-Unio povus demonstri la efikecon de
Esperanto en la kunteksto de la lingvaj servoj de EU? Kaj cxu la
instruado kaj lernado de Esperanto estas suficxe evoluinta por formi kaj
pretigi lingvajn profesiulojn en Esperanto? Tion demandis Humphrey Tonkin
en sia verko "Lingvo kaj popolo". Tiujn demandojn kaj kelkajn rilatajn
temojn esploras István Ertl en sia eseo, jxus aperinta en la festlibro
honore al Humphrey Tonkin. Li konstatas, unuflanke, ke tute ne regas
inter la esperantistoj unueco de opinio rilate la strategion sekvindan en
EU, kaj ke, aliflanke, mankas multo en la nuna lingva infrastrukturo de
Esperanto se gxi devus funkcii, en kazo de neceso, egalrange kun la
oficialaj lingvoj de EU. Libera Folio publikigas la eseon en iom
koncizigita formo, sen la piednotoj kaj fontindikoj, kiuj aperas en la
libra eldono.
--------------------------------
"Disvastigi Esperanton en la Euxropa Unio, kaj euxropemon inter
esperantistoj..." Tiel povus soni, laux la statuta sxablono de
esperantistaj fakaj asocioj, la taskodifino de Euxropa Esperanto-Unio
(EEU) kaj, pli vaste, de tiu tuta movadero kiu subtenas la ideon ke la
unua grava stacio konkerinda sur la vojo al la fina venko estas la
Euxropa Unio. Esperanta agado kadre de la Euxropaj Komunumoj dauxras jam
ekde, almenaux, la 1960-aj jaroj, sed post la jarmilsxangxo gxi sxajnas
pliintensigxi kaj - rimarkinde - ekposedi specifan ideologian sxargxon.
Aliflanke, lastatempe atentinde pliigxas studoj pri EU-rilataj
lingvopolitikaj temoj - de magistriga nivelo gxis monografia - kiuj
situas en la temkampo de lingva egalrajteco aux gxin tusxas, kaj foje ecx
eksplicite mencias la eblan rolon de Esperanto en la euxropa kunteksto.
Cxu tiuj nunaj evoluoj heroldas pliglatigxon de la vojo por Esperanto ene
de EU? Ni revuu kelkajn el la cxi-kampaj rolantoj kaj faktoroj.
EEU, cxu longa brako de UEA?
UEA havas siajn kontinentajn komisionojn, kies tasko estas esence movada
evoluigo kaj harmoniigo, ofte ecx en la senco de surterena, pionira
disvastigado de Esperanto. Evidente, tia ne povas esti la kazo de EEU,
kiu aktivas en la lulila kontinento de nia lingvo, kun disflorinta
(ecx se nun kelkloke velka) movado.
En EEU membras unuavice landaj asocioj de UEA, kiuj aparte kotizas
(modestan sumon) al EEU. La interrilato de la du establoj ne estas
tute klara: dum UEA foje emas vidi en EEU sian "longan brakon" en
euxropaj aferoj, la Statuto de EEU faras mencion pri UEA nur rilate al
la gxeneralaj asembleoj, kaj la eventuala malfondo, de EEU. Fakte, la
celaro mem de EEU restas ne tute klara: eblas interpreti la statuton
ankaux tiel ke gxi allasas multe pli largxan agadkampon ol oni emas
konkludi el certaj deklaroj de EEU-estroj, emfazantaj specifan agaderon.
EDE: La politika vojo
Dum la agado de EEU restas strikte rilata al la lingvopolitika kampo,
tiu de Euxropo - Demokratio - Esperanto aliras pli ambicie la gxeneralan
batalkampon de "granda" politiko. EDE estas memdifine politika movado, kiu
partoprenis la euxropajn elektojn de 2004 kaj 2009 en Francio, kaj tiujn
de 2009 krome en Germanio. EDE celas "plidemokratiigi Euxropon interalie
per la uzado de neuxtrala komuna lingvo", laux alvokoj de kelkaj el gxiaj
aktivuloj (Libera Folio 2009).
Do, EDE emfazas plidemokratiigon kiel sian celadon, kaj en tio Esperanto
rolus "nur" rimede. EDE estas multflanke kaj diversaspekte kritikata, i.a.
pro la supozata vaneco klopodi kunkrei euxropan identecon, pro la dangxero
kompromiti la tradician politikan sintenon publike neuxtralan de
esperantistoj (komentoj de J. Camacho, G. Pirlot k.a. al Libera Folio
2009), aux pli specife pro neklara sinteno al konkretaj politikaj demandoj
(Heroldo Komunikas 2009).
Senduba sxajnas la reklamvalora utilo de la EDE-agado, cxar gxi neeviteble
generas multajn menciojn en amaskomunikiloj. Cxu prosperos al politika
movado kun lingvo kiel cxefmotiva temo kreski kaj efike eniri la politikan
cxeffluon, simile al la sukceso de verduloj, restas pruvote.
Multlingveco kaj regularo
Gravas konstati cxu ekzistas neakordigebla kontrauxdiro inter la oficiala
lingvopolitiko de EU kaj tio kion proponas esperantistoj.
Kiel unuan juran dokumenton la Konsilio de la Euxropa Ekonomia Komunumo
eldonis gxuste sian Reglamenton n-ro 1 por difini la lingvojn uzendajn de
EEK. Cxi tiu teksto unuflanke sankcias egalecan multlingvecon, aliflanke
ligas kaj limigas cxi tiun al la oficialaj lingvoj de la membrosxtatoj.
El tio sekvas unue: Esperanto rajtus funkcii tutgame kaj cxiufunkcie ene
de EU nur post kiam gxi igxus oficiala lingvo membrosxtata. Por tio la
sxancoj estas praktike nulaj: nek ecx sxtatoj iugrade simpatiantaj kun
Esperanto kiel Litovio aux Slovakio akceptus enkonduki cxe si, "hejme",
Esperanton, nek la esperantistaro kapablus krei sxtaton, ecx
senteritorian, kiu akceptigxus sine de EU.
Dua konsekvenco de la reglamenta difino estas iom malpli senkuragxiga:
se esperantistoj volas havi sxancon al sukceso pri ajna sia lingvopolitika
propono al EU, ili devas formuli la proponon en la kadroj de multlingveco
laux ties difino en la Reglamento. Estas imageble ke nur malplimulto de
la esperantistoj pretas al tia malplivastigo de sia celado.
(...)
Konsternaj krioj kontraux la angla
Estas foje konsterne konstati la akrecon de kontraux-anglismo inter
esperantistoj. Spite al la tolerema spirito de Zamenhof, kiu principe
pretis konsideri aligxon ankaux al alia internacia lingvo, kelkaj
tendencas bagateligi aux ecx nei sperton tute evidentan por kreskanta
tavolo da euxropaj gejunuloj: nome, ke per la angla lingvo (aux, malpli
ofte, per aliaj etnaj lingvoj) eblas interkomunikigxi, amikigxi, kreskigi
sentojn de kunaparteno.
Anstataux elmontri cxu kaj kial Esperanto pli tauxgas por cxio tio, kelkaj
propagandistoj preferas insisti pri supozata maltauxgeco de la angla en
tiuj roloj, anstataux nuance klarigadi, komparadi kaj informadi. Eldiri
en Esperanta rondo la evidentajxon ke paroli la anglan lingvon (kaj,
gxenerale, lingvojn) estas avantagxe, ankoraux estas riskoplene.
Tia tendenco estas ne nur bedauxrinda, sed ecx dangxera. Kial, anstataux
aliancigxi kun aliaj fortoj celantaj kunlaborojn, oni kondamnus cxi tiujn
nur cxar ili uzas alian lingvan perilon? Se nia propra lingva propono
estas tiom konvinka, tiam ni ja preferu rauxmisme elmontradi gxian
funkciadon en la praktiko, anstataux elcxerpi niajn fortojn en sterilaj
atakoj. (...)
(dauxrigota)
)))))
(((((
Auxskulti brajlon
Cxu blinduloj pli perdas ol gajnas pro nova teknologio?
La originalo de la cxi-suba esperantigo aperis en New York Times,
la 3-an de januaro 2010, do tuj post la fino de "nia brajlojaro". Mi
renkontis gxin - hungarigitan - antaux nur kelkaj tagoj. La hungara
traduko aperis en pribrajla retlisto. Pro malsuficxa kono de la angla, mi
uzis por la esperantigo cxefe cxi tiun hungarigitan version, okaze tamen
konsultante ankaux la originalon. (A. V.)
--------------------------------
I./III.
Laura J. Sloate cxiumatene je la kvara horo komencas la tagan legadon.
Telefonante al servo kiu sintezavocxe auxdigas gazetojn, sxi auxskultas
Wall Street Journal, po 300 vortoj minute, rapido proksimume duobla de
parolado averagxa. Poste asistanto lauxtlegas por sxi The Financial Times,
dum per komputila volcxlega programo sxi auxskultas The Economist. Sxi
dividas la orelojn inter la gazeto kaj la magazino. Sloate, la managxa
direktoro de investa firmao cxe Wall Street, estas blinda ekde sia sesa
vivjaro, kaj - kvankam sxi sencxese legadas, longajn horojn dedicxante
cxiumatene al informoj kaj ekonomiaj raportoj, ne uzas brajlon. "La scio
iras al mia cerbo per miaj oreloj, ne per mia fingro" sxi diras. Kiel
infano, sxi lernis la literojn laux ilia sono, ne laux ilia aspekto aux
sentigxo sur la folio. Pri komo sxi ne pensas kiel pri io skribita, sed
kiel pri "haltigilo en procedo antaux posta dauxrigo". "Cxi tiu, sxi
diras, estas la estonto de la blindula legado". "Klereco cxiam evoluas"
sxi diris al mi. "Kiam brajlo inventigxis - en la 19-a jarcento - ni havis
nenion alian. Ni ne havis ecx radion. Tiutempe blindeco signifis
invalidecon. Nun gxi ne estas pli ol eta, eta malhelpo".
Antaux kelkaj jardekoj komentistoj antauxdiris, ke la elektronika epoko
kreos "postliterulan" generacion, kie novaj formoj de komunikado
malgravigos la skribitan vorton. Marshall McLuhan opiniis, ke la okcidenta
kulturo revenos al la triba, lauxbusxa maniero. Malprogreso de la skribita
lingvo tamen okazis nur por blinduloj. Kvankam Sloate bedauxras ke sxi
juna ne dedicxis pli multe da tempo al lernado de literumo, - sxi skribas
per diktado - sxi pensas, ke uzado de brajlo nur izolus sxin de siaj
vidantaj partneroj. "Gxi estas iu mistera rimedo de komunikado, kiun oni
devus plejparte cxesigi" sxi diras. "Gxi hodiauxe ne necesas".
Brajlaj libroj estas monstre ampleksaj kaj multekostaj, postulas multege
da supermezuraj folioj. The National Braille Press, 83-jara brajloeldonejo
en Bostono, per gxia Heidelberg-cilindro presis la serion Harry Potter en
56 volumoj, dikaj preskaux futon. Cxar sola brajla volumo povas kosti pli
ol 1.000 dolarojn, kaj mankas brajloinstruistoj en publikaj lernejoj,
viddifektitaj lernantoj ofte legas uzante MP3-ludilojn, auxdeblajn
librojn aux komputilan softvaron.
Raporto pasintjare eldonita de National Federation of the Blind (nacia
federacio de blinduloj - organizo de cx. 50.000 komuninteresaj membroj)
diras, ke el 1.3 milionoj da jure blindaj usonanoj brajlon legas malpli
ol 10 procentoj. Dum en la 1950-aj jaroj brajlon lernis proksimume la
duono de cxiuj blindaj infanoj, la proporcio hodiaux ne estas pli granda
ol 1 el 10, laux tiu raporto. La ciferoj ne nepre estas fidindaj, cxar ne
ekzistas konsento
pri tio, kiam infano kun vidresto "vidas tro multe" por lerni brajlon, kaj
cxar kauxzoj de blindeco multe sxangxigxis en la lastaj jardekoj -
lastatempe pli da blindaj infanoj havas aldonajn difektojn, sekve de frua
naskigxo. Estas tamen klare, ke la kono de brajlo malkreskas ecx inter
intelekte kapablaj blinduloj, kaj la raporto ekigis ardan movadon sxangxi
la legmanieron de blinduloj. "Ni trovas studentojn tre lertajn, verbe
kapablajn sed legi-ne-povajn" diris al mi Jim Marks, en la lastaj kvin
jaroj ano de supera eduka komitato cxe la asocio. "Blindajn infanojn de la
nacio ni cxesis instrui pri legado kaj skribado. Sur iliajn skribotablojn
ni metis unue kasedludilon, poste komputilon. Ili skribas nun
senortografie. Ili ne havis la eblecon ekkoni la belecon, formon,
strukturon de la lingvo."
En granda parto de la pasinta jarcento blindaj infanoj edukigxis en
internulejoj, kie ili lernis legi per tusxado de la vortoj. Hodiaux
viddifektitaj infanoj povas aliri la literaturon sen scipovo de legado;
la ekranlega softvaro en la komputilo kapablas lauxdezire auxdigi vortojn
ecx literon post litero. Difini klerecon ne plu estas facile ecx por
pedagogoj. "Se vi kaptas de la mondo nur tiom kiom vi auxdas paroli de
homoj, tiam via cerbo estas limigita" diris al mi Darrell Shandrow, kiu
blogadas kun la titolo "Blind Access Journal (blindul-alira jxurnalo)".
"Necesas skribitaj simboloj por organizi la menson. Se vi ne povas palpi
aux vidi la vorton, kion gxi signifas? Perdigxis la substanco." Simile al
multaj brajlolegantoj, Shandrow diras, ke novaj komputiloj, kiuj pere de
palpebla leglinio kapablas montri la literojn brajle po linioj, povus
revivigi la punktan kodsistemon, sed tiuj aparatoj estas ekstreme kostaj
kaj ankoraux ne vaste uzataj. La retirigxon de brajlo Shandrow vidas kiel
signon de malevoluo, ne de progreso: "Tio estas kvazaux reiri en la
1400-ajn jarojn, kiam la presilo de Gutenberg ankoraux ne estis sur la
scenejo", li diris. "Nur scienculoj kaj monahxoj scipovis tiam legi kaj
skribi. Kaj apudestis la senliteraj amasoj, la kamparanoj."
Gxis la 19-a jarcento la blinduloj estis limigitaj je busxa kulturo.
Kelkaj klopodis legi literojn skrapitajn en lignon aux vakson, aux
reliefigitajn per fadeno aux per pingloj. Malkontenta pri tiaj
manfaritajxoj, Louis Braille - studento de la Pariza Regxa Instituto de
Blinda Junularo - komencis studi ciferan sistemon de palpeblaj
elstarajxetoj, nomatan "nokta skribo", ellaboritan de franca oficiro por
ke soldatoj povu intersxangxi mesagxojn en mallumo. Por pli facila legeblo
Braille modifis tiun sistemon, tiel ke cxiu litero aux simbolo aperas kiel
kombinajxo de 1 gxis 6 punktoj en formo de rektanguleto el maksimume tri
punktoj vertikale kaj du horizontale - kaj aldonis mallongigojn por ofte
uzataj vortoj kiel "knowledge (scio)", "people (homoj)" kaj "Lord".
Provizita per fidinda metodo de skriba komunikado - la unuan fojon en la
historio - la blindularo spertis signifan socian levigxon, kaj Louis
Braille estis "brakume" akceptita kiel iuspeca liberiginto kaj spirita
savinto. "Kun sia dieca kuragxo - skribis Helen Keller - Braille konstruis
"firman sxtuparon por milionoj da sense kriplaj homoj por grimpi el
senespera mallumo al la "Menso Eterna"."
(dauxrigota)
)))))
(((((
Nekrologo
La 25-a de februaro, hela, suna tago, igxis por geAnekanoj funebra, cxar
pro dauxra, grava malsano mortis nia kara samideanino Tamara Gorjainova.
"Karaj geamikoj, kiel kutime, vin salutas Krasnodara regiona asocia filio
Aneko de la tutrusia organizo de invalidoj de Rusia esperanta asocio
de nevidantoj, kiu aperigas nian sonrevuon "Vocxo de amikeco"."
tiujn vortojn auxdis multaj geabonantoj el 16 landoj dum 9 jaroj
(1995-2003). La vortojn klare prononcis la cxefredaktorino de la sonrevuo
Tamara Gorjainova. Sxi estis aktiva, fidela esperantistino. Ekde 1982
gxis 2008 sxi partoprenis cxiujarajn tutsovetiajn kaj tutrusiajn
jxamboreojn de nevidantaj esperantistoj kaj kelkajn Ikbe-ojn (60-an,
62-an, 63-an, 66-an). Tial Tamara havis multe da geamikoj, kies korojn
sxi emociigis, kantante, plejparte, gajajn kantojn. Nia Aneko estis
cxiam aktiva en artprogramoj dum jxamboreoj, kaj Tamara kantis ne nur en
hxoro, sed nepre havis apartajn programerojn. En Krasnodaraj teritoriaj
artkonkursoj nia organizo ankaux kelkfoje aktive partoprenis. Kaj en la
jaro 1997, kiam nia kolektivo estis jam sur podio, oni sciigis, ke la
delonge malsana edzo de Tamara mortis. Malgraux la kruela sortobato, nia
amata, fidela, respondeca amikino, strecxinte siajn fortojn kaj volon,
sukcese elpasxis.
Tamara estis sperta ne nur en belarto, sed volonte kaj lerte gvidis
lingvokursojn dum esperanto-renkontigxoj, havante diplomon de elementa
grado.
Forpaso de nia kunmovadanino estas vera malfelicxo por sxiaj familianoj
kaj por ni cxiuj. Ni kredas, ke multaj el vi trovos delonge forgesitan,
almenaux unu numeron de la sonrevuo kaj auxskultos sxian belan vocxon.
Ni antauxdankas vin pro tio.
Ripozu en paco nia gaja, helpema, senlaca samideanino! Vi por cxiam restos
en nia memoro.
KUDINOVA Valentina kaj KUDINOV Aleksandr
)))))
(((((
Funebra informo
Jen, sensxangxe, retposxta mesagxo, kiun - inter pluraj gesamideanoj -
ankaux mi ricevis antauxnelonge de Anatolij Masenko.
Karaj geamikoj,
Jxus mi eksciis pri forpaso de Sultanka Mineva, unu el plej delongaj miaj
amikinoj, kiu siatempe estis tre aktiva en E-movado, ankaux eminenta
solkantistino de la bulgara profesia blindulkoruso. Tre dolore perdi tian
bonan kaj karan homon...
Anatolo
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe@tiflo.info
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))