ESPERANTA LIGILO
n-ro 7 septembro 2010
oficiala organo de
Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe
fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
------------------------------------
(((((
Tabelo de enhavo:
Postkongresa noteto
Raportserio pri la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
Kongresa rezolucio
Göte Linghede 6.2.1916-10.6.2010
Pri la naskigxo de Esperanto
En limlandoj
Stenografia pagxo (nur en la brajla versio)
Enigmoj kaj problemoj (nur en la brajla versio)
EBU komunikas
Esperanta organizajxo por UN ekfunkcias
Gxustigo kaj iom pli
Esperanto-rondeto en la vocxbabilejo "Ventrilo"
Dankesprimo.
Parkere kanti la himnon
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))
(((((
Postkongresa noteto
Kongres' en la Auxstra cxefurbo
trapasis sen grava perturbo.
Kaj sagxo auxdigxis
kaj agxo pliigxis...
Vostsvingis japana gvidhundo.
--------------------------------
Kompreneble, same kiel certe cxiuj partoprenintoj, mi kore dankas kaj
gratulas la organizintojn de "nia 76-a"
A. V.
)))))
(((((
Raportserio pri la
76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
10-a--15-a de julio 2010
Vieno, Auxstrio
Dimancxe, la 16-an de julio:
Antauxtagmeze okazis oficiala malfermo de nia 76-a IKBE. La prezidantino
de la prepara komitato kaj de nia kongreso, s-rino Veronika Haupt, petis
komence kanti la "Himnon", kiun fortepiane akompanis s-anino
mag. Henriette Etzenberger.
Poste Veronika Haupt havis la plezuron saluti kelkajn honorajn gastojn,
vizitintajn nian kongreson: Reprezentanto de la pola ambasadejo estis
s-ro ambasadeja konsilisto mag. Romuald Szoka. Krome la prezidantino
povis bonvenigi la prezidanton de Federacilanda Grupo por Vieno, Malsupra
Auxstrio kaj Burgenlando de Tutauxstra Asocio de Blinduloj kaj
Malfortevidantoj, Fritz Zorn. Tiu cxi federacilanda sekcio tre bonkore
subtenis nian kongreson finance. S-ro Zorn anstatauxis ankaux la
prezidanton de Tutauxstra Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj,
mag. Gerhard Höllerer.
Kiel lauxvican gaston la prezidantino povis bonvenigi s-ron Leopold patek.
Li reprezentis "Auxstran E-o-Federacion (AEF) kaj Universalan Asocion de
E-O (UEA). ALBE-anoj danksxuldas ankaux al li disponigon de grava financa
subteno, kiu estis transdonita de jam bedauxrinde malfondita "Asocio de
Fervojistoj-Esperantistoj de Auxstrio.
Venis du salutleteroj, kiuj estis vocxlegataj: La unua venis el la
oficejo de la auxstra federacia prezidanto, s-ro d-ro Heinz Fischer. Oni
konfirmis la akcepton de invitletero al la inauxguro. Oni garantiis, ke
la prezidanto zorge tralegis la skribajxon, tutkore dankante pro la
afabla invito. "Sed li bedauxras devi komuniki, ke pro kialoj de fiksitaj
datoj li ne povas plenumi la inviton". La letero finigxis per bondeziroj
al la kongreso kaj esprimoj de plej koraj salutoj al en- kaj eksterlandaj
partoprenantoj.
La alia letero estis tiu de s-rino Renate Kaufmann (estrino de la 6-a
viena komunuma distrikto. Sxi certigis, ke sxi volonte partoprenus la
inauxguron, sed pro ferioj sxi ne povas veni.
Post lauxtlegado de la salutleteroj, Veronika Haupt petis salutvortojn de
niaj honoraj gastoj. Kiel la unua prenis la parolon s-ro Szoka. Li
anstatauxis la polan ambasadoron. S-ro Szoka esprimis sian gxojon pasigi
tiun cxi antauxtagmezon kun ni. Li skizis la situacion de d-ro Zamenhof,
kiu naskigxis en Bjalistoko (Pollando). Tiu urbo tiam estis sub rusa
okupacio. Bjalistoko estis multkultura kaj multnacia urbo. Oni tie parolis
polan, rusan, jidan kaj germanan lingvojn, kaj en la familio de L. Zamenhof
oni parolis kaj la polan kaj la jidan samkiel la rusan. Plie mag. Szoka
lauxvorte diris: "La ideo de la artefarita lingvo E-o rezultis - tion Vi
multege pli bone scias ol mi- el tio. Sed, kiel mi opinias, jen
interligileto, kiu min kiel diplomaton kunligas kun la lingvo: Ni
diplomatoj estas perantoj inter nacioj kaj kulturoj, samkiel E-o estas
lingvo, kiu interligas homojn en la tuta mondo". Konstatinte, ke en tiu
cxi salono estas reprezentantoj el 14 landoj, li esprimis la deziron, ke
E-o plie restu internacia lingvo. Nia gasto fine parolis pri lingvaj
rivalecoj. Li refoje esprimis la deziron, ke E-o restu tutmonda lingvo,
dezirante al la gekongresanoj agrablan restadon en Vieno.
Poste transprenis la parolon s-ro Fritz Zorn. Li reprezentis ne nur la
federacilandan grupon de Vieno, Malsupra Auxstrio kaj Burgenlando de
Auxstra Asocio de Blinduloj kaj Malfortevidantoj. sed ankaux la centran
asocion, cxar prezidanto mag. Höllerer bedauxrinde ne povis cxeesti la
malfermon. S-ro Zorn pozitive taksis la fakton, ke kunestas ankaux
reprezentanto de la pola ambasadejo. "Mi do rajtas sincere saluti s-ron
ambasadejan konsiliston en nia mezo". Plie la parolanto konfesis, ke li ne
havas sperton pri E-o, tamen li aprezas la lingvon, konstatante, ke jam
dum jardekoj estas faka grupo de E-istoj kadre de tutauxstra
blindulasocio. Laux la gasto E-o devus farigxi fakultativa lernobjekto
en lernejoj, por progresigi gxin. Fine s-ro Zorn deziris al la kongreso
bonan sukceson, rimarkante, ke gxi finance estas subvenciita kaj de la
Tegmenta Organizo kaj de la filio de Vieno, Malsupra Auxstrio kaj
Burgenlando.
Fine la parolvicon havis s-ano Leopold Patek. Unue li transdonis
mesagxleteron de prezidanto de UEA, s-ro Probal Dasgupta. Tiu en sia
salutmesagxo bedauxras ne povi cxeesti la kongreson, salutante gxin en
la nomo de UEA kaj propranome. Li substrekas, ke dum la pasintjara
kongreso li ne nur menciis la 150-jaran ekziston de E-o, sed ankaux la
200-jarigxon de Louis Braille, kiu formis ponton inter blinduloj kaj E-o.
Gravan rolon ludis ankaux alia fama nevidanta E-isto Erosxenko.
Post tralego de salutmesagxo de la UEA-prezidanto, s-ano Patek rakontis
pri tio, ke juna viro el Auxstrio komencis marsxon de Linz al Vieno piede.
Cxiukilometre li povas transdoni 30 Euxrojn al "Lumo por la Mondo".
Temas pri blindulo, kiu memstare tiutempe sola iris helpe de posxtelefono
kun GPS.
Veronika Haupt dankis s-ron Patek, menciante, ke li estas ne nur gasto,
sed ankaux valora helpanto dum nia kongreso.
Nun ekestis tempo por elekti kongresan estraron. Jenaj personoj estis
elektitaj:
Prezidantino: Veronika Haupt (Auxstrio)
Unua vicprezidanto: Theodor Speckmann (Germanio)
Dua vicprezidanto: Harald Rader (Auxstrio)
Unua sekretariino: Natalia Kasymova (Germanio)
Dua sekretario: Walter Wagner (Auxstrio)
Post la elekto Walter Wagner petis la parolon. Li transdonis elkorajn
salutojn de Jiri kaj Milena Jelinek, kiuj bedauxrinde devis foresti la
kongreson pro subita malsanigxo de Jiri.
Nun Harald Rader transdonis elkorajn salutojn de kasisto de ALBE, s-ro
d-ro Reinhard Schubert, kiu same pro malsano ne povis cxeesti nian
arangxon.
Fine, venis ankoraux salutoj de Olena Posxivana, Rob Moerbeek kaj Ottorino
Carotta.
La LIBE-prezidanto Arvo Karvinen nun dankis al Veronika Haupt kaj al
ceteraj anoj de PK, kaj gxojis pro salutvortoj de niaj eminentaj gastoj.
Subite ni auxdis la vocxon de s-rino Katalin Fetes-Tószegi, kiu salutis la
kongreson nome de Auxstra E-Federacio. Veronika Haupt tre kore salutis
s-rinon Fetes-Tosegi, pardonpetante sxin pro nesaluto jam komence, pro
nescio pri sxia cxe-esto.
Sekvis pauxzo.
(dauxrigota)
)))))
(((((
Kongresa rezolucio
La partoprenantoj de la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj
kunveninta inter la 10-a kaj 15-a de julio 2010 en Vieno, Auxstrio kun 50
reprezentantoj el 13 landoj alvokas naciajn Esperanto-asociojn kaj naciajn
blindul-organizojn en sia agado atenti ankaux viddifektitajn
esperantistojn.
Moderna sonregistra kaj prestekniko ebligas produktadon de lernomaterialoj
en formo oportuna por viddifektitoj. Tiel viddifektitaj studentoj povas
partopreni gxeneralajn lingvokursojn kune kun vidantaj kunlernantoj.
Veronika Haupt
Kongresa prezidanto
)))))
(((((
Göte Linghede 6.2.1916-10.6.2010
"Karaj,
Nia granda amiko Göte Linghede forpasis frumatene la 10-an de junio.
Li estis fidela aktivulo en la organizajxa movado, kaj Esperanto estis lia
dumviva kara sxatokupo. Lia kontribuo en kompilado kaj konservado de
arkivo por Esperantajxoj estas valora. Li estis transiganta la arkivon
el sia hejmo en Stokholmo al la muzeo de viddifektitoj en la urbo Enskede,
sidejo de la federacio de viddifektitoj."
Tiel mesagxis Arvo Karvinen - ankoraux en junio, tamen jam post fermo de
la lasta antauxferia numero de EL - i.a. al la redaktoro.
--------------------------------
Nekrologo pri Göte Linghede
En EL n-ro 1 2006, sub la rubriko "nia rondo familia", aperis longa
artikolo mia, okaze de la 90-jarigxo de Göte Linghede, elstara figuro
en la sveda blindulmovado kaj en la blindul-E-ista movado. La 10an de
junio 2010, 94-jara, Göte forpasis. Amiko lia skribis: "Antaux kelkaj
semajnoj li ekhavis pulm-inflamon, sed de gxi li resanigxis."
La tagon de lia morto, Tiina Nummi-Södergren, prezidantino de SRF,
la sveda asocio de viddifektitoj, komunikis la funebran sciigon en
spontanea mesagxo por la estraro kaj funkciuloj de SRF. Sxi donis al mi
la afablan permeson peri al la legantaro de EL la enhavon de tiu mesagxo.
Legu gxin, kaj konstatu, ke tauxga kombino de Esperanto kun alia agado
prestigx-veka povas plialtigi la prestigxon de Esperanto mem cxe
oficialuloj:
"Giganto en la blindulmovado finis longan vivon kaj sian longdauxran
agadon.
Hodiaux atingis min la sciigo, ke Göte Linghede forpasis cxi-nokte. Niaj
pensoj kaj niaj varmaj kondolencoj kompreneble direktigxas al la edzino
de Göte, Vera, al iliaj (ge?)filoj kaj (ge?)nepoj, kaj al la granda
amikaro. Estas malfacile kompreni, ke Göte ne plu estas inter ni, eble
precipe pro tio, ke Göte estis tiom aktiva kaj dauxrigis sian
partoprenadon en multaj aferoj gxis la fino de sia vivo. Samtempe oni
povas konstati, ke al malmultaj estas donata la bonsxanco vivi tiel
longan kaj konstruan vivon, kun vivoverko, kiu ekhavis tiom grandan
signifon por ni. Göte estis por multaj el ni kaj amiko kaj kolego kaj
granda modelo.
Okaze de sia 90-jara naskigxtago Göte vizitis la sidejon de SRF kaj
rakontis pri sia eventoricxa vivo. La edzino Vera kompreneble estis kaj
restis tre granda parto de cxi tiu. Göte rakontis ankaux pri sia infan-
kaj jun-agxo en Norrbotten, norda Svedio, kaj pri sia establigxo kiel
metiisto tie. Li priskribis la gravecon de tio, ke li, mem viddifektita,
dungigxis en la blindulasocio kaj ekhavis influon sur la evoluon de
brosfarado kaj ceteraj metioj. Ni sidis sorcxitaj, auxskultante al Göte,
kiu staris rekta kiel stango, rakontante al ni dum pli ol unu horo. Tiel
mi memoros lin.
Kaj mi memoros, kiel li pasigis kun mi plurajn horojn montrante al mi
brajlan materialon kaj sondosierojn trovigxantajn en la arhxivejo de SRF.
Li priskribis, kiel la diversaj eldonoj ekestis, kaj kian signifon ili
havis en nia longa historio. Kun granda estimo mi ekkonis parton de
cxi tiu granda scio kaj cxi tiu ega engagxigxo, kiu donis al ni
viddifektitoj tiom da gxojo - dum tiom da tempo.
Göte ankaux "vidigis" al mi sian unikan kolekton da Esperanto-literaturo
stokita en lia kelo en Gotlandsgatan. Mi scias, ke lin tre afliktis
la demando: kie cxi tiuj rarajxoj kaj unikaj ekzempleroj povus havi
dauxran lokon, en kiu ili povus utili al viddifektitoj kaj esploristoj?
Mi scias, ke ni estis en kontakto kun la Esperanto-muzeo en Vieno, sed
bedauxrinde ne sukcesis igi gxin akcepti la kolektojn. Mi fakte parolis
kun la antauxa prezidanto de SRF pri cxi tio antaux nur kelkaj semajnoj.
Je mia granda malpezigxo respondeculino de nia "Muzeo de la Viddifektitoj"
hodiaux diris al mi, ke sxi kaj Göte interkonsentis, ke la
Esperanto-literaturo farigxos parto de niaj muzeaj kolektoj. Jen bonega
solvo, kaj kiel bele, ke Göte kunpartoprenis en la decidado pri cxi tio!
La signifo de Göte por la Muzeo de la Viddifektitoj kaj por la agado nun
disvolvigxanta en gxia malfermita magazeno, ankaux estas malfacile
priskribebla en formo mallonga kaj konciza. Multegajn horojn da idealisma
laboro Göte metis en cxi tion, kaj la rezulto: jen unika kaj brila
kolekto, kiun ni nun povas gxui kaj ankaux proponi por dividi gxin kun
aliaj homoj. Tiel cxi tiu scio plu-vivos, kaj ni povos transdoni gxin al
venontaj generacioj de viddifektitoj kaj aliaj interesitoj.
Antaux kelkaj semajnoj, kiam instruis min pri manipulado de komputilo
Bengt Eriksson [blindulo, kiu dum la IKBE en Gotenburgo 2003 prelegis kaj
faris demonstron pri komputila produktado de E-brajlo. Rim. de la trad.],
li diris al mi, ke li ludos sxakon kontraux Göte. Bengt lamentis pri tio,
ke li neniam sukcesis venki super Göte en sxako, sed li aldonis, ke li
ankoraux ne rezignis.
Jen nur kelkaj grajnoj el tio, pri kio mi spontanee ekpensas. Ni cxiuj
pluportas malsamajn memorojn pri vi, Göte. Vi lasas nin en granda funebro
kaj manksento. Mi nun deziras al vi bone merititan ripozon kaj pacon, kaj
mi sentas dankemon pro cxio, kion vi donis al ni.
Tiina Nummi-Södergren"
Elsvedigis Otto Prytz
)))))
(((((
Pri la naskigxo de Esperanto
Antaux 123 jaroj, la 26-an de julio 1887 (la 14-an de julio, laux la Julia
kalendaro) en la presejo de Hxaim Kelter (Varsovio) aperis 42-pagxa brosxuro
MEJXDUNARODNYJ JAZYK. PREDISLOVIE I POLNYJ UCXEBNIK. (por Rusoj)
= Internacia lingvo. Antauxparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj).
Gxia auxtoro, la 27-jara ruslanda judo Lazarj Markovicx Zamenhof, kasxis
Sin sub la pseuxdonimo D-ro Esperanto.
Pri la Unua libro legu la prezenton de Aleksander Korjxenkov, kiu aperis
en la jxus eldonita artikolaro "Dek libroj" kadre de la kleriga libroserio
"Nia Trezoro".
La teksto estas legebla cxe
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-23.htm#DL-01
laux [landa-agado]
)))))
(((((
En limlandoj
Estas tre speciala tago. Multaj homoj kolektigxis en granda hotelo de
Colombo, la cxefurbo de Srilanko: reprezentantoj de la registaro,
de diversaj institucioj kaj organizajxoj. La registaro de Srilanko volas
fari bilancon pri dek jaroj de politiko por la bono de handikapitoj.
Longtempe organizajxoj por handikapitoj en Svedio kaj Srilanko kunlaboris
por ebligi tiun cxi okazajxon.
La inauxguran paroladon eldiros mi, flanke de Svedio. Mia amiko Asanga
(kiu interpretos) kaj mi estas kunlokitaj cxe la oratora pupitro. Antaux
ni estas etenditaj paperoj: mia brajla manuskripto, mia anglalingva
teksto, lia sinhala traduko. Mi estas nervoza, tusxita per la soleneco
de la momento. Jxus mi ekflamigis la olean lampon antaux la scenejo. Tio
estas honoro kaj tradicio, kiam io granda ekokazas. Mi nun rakontos al
ili, ke politiko por handikapitoj portas la esperon ke sxangxo eblas. Mi
profunde spiras, miaj manoj sur la manuskripto. Malgraux cxiu ekscito mi
sentas trankvilon, sciante ke mi havas la vortojn sub miaj fingroj.
Hodiaux brajlo estas natura parto de mia vivo, samnatura, kiel "normala"
teksto. Mi sxangxadas inter miaj du specoj de skriblingvo, laux bezono.
Pro tio mi sentas grandan kvanton da fido kaj felicxo.
Sed ne cxiam estis tiel. Vidpovi iomete kiel mi, signifas cxiam vivi en
speco de limlando. Vi estas nek blinda nek vidanta. Dum multaj jaroj por
mi estis tre grave difini min plene vidanta. Mi ne iradis kun blanka
bastono kaj mi ne uzis brajlon, kiun mi lernis kiel infano. Mi imagis vivi
kiel migranto postlasanta sian gepatran lingvon, kredante kaj esperante
pli facile sukcesi en la nova lando. Kiam mi ekkomprenis ke mi bezonas
ambaux miajn skriblingvojn, mi sentis kvazaux finfine hejmenveni, kvazaux
farigxi vera persono.
Mi naskigxis fine de la 50-aj jaroj. Tiutempe viddifektitaj infanoj
memkompreneble vizitadis specialan lernejon. Sepjaragxa mi estis sendita
al Tomtebodaskolan, 600 kilometrojn for. Miaj gepatroj konsciis, ke ni ne
havos multe da kontakto dum la lerneja jaro. Ili instruis al mi legadon
kaj skribadon, por ke ni povu intersxangxi leterojn. Mia onklino laboranta
en librobindejo zorgis, ke nia hejmo estu plena je interesaj libroj.
Fantasta mondo malfermigxis al mi nigre kaj blanke. Mi sxategis legi!
La translokado al Tomtebodaskolan faris min "blinda". Mi lernis brajlon
kaj same sxatis legadon kiel antauxe en la hejme lernita skriblingvo. Tre
ofte mi kusxis kun libro sub la kovrilo, longe post kiam la edukistino
deziris bonan nokton. Mi legis gxis miaj fingroj vundigxis. Nun mi uzis
plumon nur por skribi leterojn al mia familio.
Post kelka tempo mi ricevis semajnfinan familion. Erik kaj Karen prezentis
al mi la "eksteran mondon". Ili instigis min neniam preterlasi la
"normalajn" literojn instruitajn al mi hejme. Erik estis iam maristo. Li
ofte kusxigis mapojn sur la kuirejan tablon kaj rakontis al mi pri lokoj,
kie li iam estis, kaj pri landoj, kie okazis grandaj kaj revoluciaj aferoj
- Vjetnamio, Algxerio, Cxehxoslovakio. "Ann", li diris, "neniam cxesu
legi. Kaj neniam forgesu uzi viajn kapablojn." Ankaux miaj semajnfinaj
gepatroj donadis al mi librojn.
Post kvin jaroj en Tomtebodaskolan, mi revenis hejmen ege felicxa kaj
plena de esperoj. Tre forta estis mia revo esti kiel cxiuj aliaj. Mi
deziris transpasxi la limon al ilia flanko kaj forlasi la mondon de la
internulejo kun cxio kio apartenas al gxi. Tutan someron mi ekzercis, tiel
ke mi denove kapablis legi platskribon suficxe bone. Samtempe mi ekzercis
skribi. Mi povis fari tion pere de pligrandiga lupeo, forta lampo kaj
la libro tre proksima al mia vizagxo. Kiam komencigxis la auxtuna
semestro, mi tute forlasis brajlon, pensante, por cxiam. Mi estis bona
studentino kaj ofte auxdis, ke mia viddifekto apenaux estas rimarkebla.
Tio min felicxigis.
Pli poste mi ricevis mian altlernejan diplomon pri jxurnalismo. Komencante
laboron cxe granda gazeto, mi decidis nur malofte paroli pri mia
viddifekto. Mi rememoras min foje sidanta tutapude de projekciilo,
sxajnigante min nur tre malbona leganto de mapoj. Aliokaze mi pasigis
tutan vesperon sola en la oficejo, provante decxifri desegnajxon de nova
pontkonstruajxo en Stokholmo. Tamen mia profesia kaj persona vivo pasis
senhalte. Cxe eldonejo mi ricevis laboron kun multe da skribado, redaktado
kaj korektado. Profesie mi estis sukcesplena, sed samtempe ofte laca kaj
cxiam interne strecxita.
Sxangxo de mia vivo kaj memprezentado okazis, kiam mi farigxis patrino.
Esti respondeca por nova eta estajxo farigxis multe pli grave ol ludi
rolon de plenvidanta persono. Pli ofte mi nun uzis mian blankan bastonon.
Samtempe mi devis pripensi, kiel racie utiligi mian energion. Certe
necesis dauxre kaj multe legi, sed ne cxiam en la gxisnuna, strecxega
maniero. Fine mi revenis al brajlo. Eble sonas iom troige, sed nun mi
finfine sentas internan harmonion.
Elangligis kaj mallongigis
Th. Speckmann
Noto: Per tiu cxi kontribuajxo la auxtorino Ann Jönsson ricevis la unuan
premion de EBU-jxurio en la Onkyo Braille Eseokonkurso 2010.
)))))
(((((
EBU komunikas
La 6-an de julio 2010 la Euxropa Parlamento per granda plimulto akceptis
rezolucion por plibonigo de rajtoj de 65 milionoj da handikapitoj en
Euxropa Unio (EU) vojagxantaj per busoj kaj trajnoj. La propono inkludas
trejnadon de personaro de busoj kaj trajnoj pri bezonoj de handikapitoj,
la rajton de handikapitoj je asisto kaj la rajton je informoj en formoj
alireblaj de ili, ekz. grandlitera preso kaj brajlo.
Lordo Colin Lo], prezidanto de Euxropa Blindul-Unio, komentis:
"EBU aprezas la fortan mesagxon, kiun Euxropa Parlamento sendis al
registaroj de EU por subteni rajton de blinduloj kaj malfortevidantoj
sendepende uzi busojn kaj trajnojn."
Malgraux la pasintjara ratifo de UN-traktato pri rajtoj de personoj
handikapitaj, dauxras neakceptebla diskriminacio al tiuj personoj dum
transporto. Grave estas, ke la parlamentanoj vocxdonis por inkludigo de
lokaj publikaj transportservoj en la dekreton, cxar la plej multaj
transportoj estas lokaj. Egala aliro al trafikaj servoj estas fundamenta
faktoro de sendependa vivo por multaj handikapitoj. Estas tamen notinde,
ke la Euxropa Konsilantaro, konsistanta el la registaroj de la 27
membrosxtatoj de EU, kontrauxstaras la tekston aprobitan de la Euxropa
Parlamento.
Lordo Lo]: "Ni esperas, ke la registaroj de la membrosxtatoj komprenos la
gravecon de la dekreto kaj rekonsideros ilian pozicion koncerne rajtojn
de handikapitoj."
--------------------------------
Notoj por redaktoroj
La UN-traktato pri rajtoj de personoj kun handikapo estas ratifita de
Britio kaj EU en la jaro 2009. Cxapitro 9 pri aliro dekretas, ke la
membrosxtatoj devus ebligi al handikapitaj homoj vivi sendepende, kaj ke
"necesas ekprocedi por garantii aliron sur egala bazo (...) al transporto
(...) kaj al aliaj servoj, kiuj estas malfermitaj kaj provizitaj al la
publiko kaj en urbaj kaj en kamparaj regionoj."
Pri EBU
Euxropa Blindul-Unuigxo (EBU) estas nesxtata, neprofitocela euxropa
organizo, fondita en la jaro 1984. EBU estas unu el la ses regionaj membroj
de la monda blindu-unuigxo (WBU, World Blind Union). EBU celas protekti
kaj progresigi interesojn de blinduloj kaj malfortevidantoj en Euxropo.
EBU havas 45 landajn membrojn, reprezentatajn de landa delegacio.
(laux gazetara komuniko de EBU)
elangligis
R. Sabelli kaj
Th. Speckmann
)))))
(((((
Esperanta organizajxo por UN ekfunkcias
En la UK en Havano estis anoncita la fondo de la organizajxo Esperanto por
UN, kiu laboros por altigi la profilon de Esperanto cxe Unuigxintaj Nacioj
kaj por disvastigi informojn pri UN inter la esperantistoj.
UEA havas formalajn rilatojn kun UN kaj Unesko jam ekde la jaro 1954. Per
sia oficejo en Novjorko, UEA flegas tiujn kontaktojn. Laborgrupoj en
Parizo, Gxenevo kaj Vieno faras similan laboron. De tempo al tempo UEA
prezentas sian vidpunkton pri lingvaj demandoj en kunsidoj kaj konferencoj
de UN kaj Unesko. UEA ankaux mem organizas kaj konferencojn kaj
seminariojn en Gxenevo, Novjorko, Parizo kaj aliloke por atentigi pri la
valoro de Esperanto kiel neuxtrala komunikilo inter la homoj kaj pri la
problemo de lingva malegaleco gxenerale.
La nova organizajxo klopodos kreskigi subtenon por la laboro de UEA cxe UN
kaj Unesko. Por sistema informado pri UN inter la esperantistoj gxi
lancxos Esperantan retpagxaron pri UN kaj Unesko. Gxi argumentos por
subtenado de UN per informado al la publiko pri gxia valoro, instruado pri
UN en la lernejoj, konsciigo pri la valoro de internacia ordo, kaj laboro
por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn.
Detaloj pri membrigxo, retpagxaro kaj agadplano de Esperanto por UN estos
publikigitaj baldaux.
laux [komunikoj de UEA]
-----
fonto: Ret-Info
)))))
(((((
Gxustigo kaj iom pli
Via redaktoro devas denove pardonpeti. Koncerne la artikolon "Fondajxo
S.B.S.L.", bonvolu konsideri la cxi-subajn gxustigojn kaj rimarkojn.
1. kvankam en la brajla versio la artikolo komencigxas sur la 29-a pagxo,
la enhavtabelo indikas malgxuste 27.
2. Sur pagxo 30 (brajla versio) la lastaj tri linioj de la unua alineo
komplete fusxigxis. Jen la gxusta teksto:
"por realigi la reliefajxojn. Parto de la libroj rilatas al la prizorgado
kaj edukado de la blinduloj en nederlando. Du el ili jam ekzistas pli
ol 150 kaj 200 jarojn."
La tradukinto, s-ino Gerda van der Sijde bedauxras ankaux pro certaj
redaktoraj intervenoj al sxia teksto. En plenda letero sxi skribas i.a.:
"Kial _vidulskribaj (vorto kiun mi ne sxatas) anstataux _nigreskribitaj?"
Cxu la redaktoro respondu? Se jes, la mallonga respondo estas: La vorton
"vidulskriba" mi trovas pli tauxga ol "nigreskribita", cxar kio cxi tie
gravas, estas ne la koloro.
La demando denove estas, kiel estis jam kelkfoje: kiugrade redaktoro
rajtas interveni? Kaj tio - bedauxrinde - ne estas facile difinebla. Povas
certe esti, ke la redaktoro ne estas bona "politikisto". Klopodante por
inda lingva/stila nivelo, li povas malentuziasmigi - kaj do malvarbi
- homojn, kiuj alie, eventuale, volonte kontribuadus.
)))))
(((((
Esperanto-rondeto en la vocxbabilejo "Ventrilo"
"Lib-town VC" estas fondita la 10-an de majo 2009, laux iniciato de la
babilejestro s-ro Aleksandr Medvedev el Odeso (Ukrainio).
La nombro de partoprenantoj, post komenca sxangxigxado, fine de 2009
stabiligxis, kaj nun atingis preskaux 20. La agxo varias de 17 gxis 70
jaroj. Tre vasta estas la geografio de niaj partoprenantoj: de la Balta
Maro gxis Pacifiko, de la Arkta Oceano gxis la Nigra Maro. Estas
reprezentantoj precipe de eksa Sovetunio (Rusio, Ukrainio kaj Moldavio).
Cxar 70 procentoj de la "Ventrilanoj" ne konis Esperanton, tial por ili ni
organizis esperanto-lecionojn. Por
komencantoj ni uzas lernolibrojn de Masenko kaj Junusov; La grupo de
progresintoj jxus finstudis unuagradan lernolibron de Kolker. Speciale ni
atentas gramatikajxojn, plenumon de ekzercoj kaj tradukojn el la gepatra
lingvo al Esperanto. La gekursanoj rete sendas siajn plenumitajn taskojn,
kaj poste de la instruisto ili ricevas leteron kun detala analizo de
eraroj. Ankaux dum gxeneralaj kunvenoj ni pritraktas plej oftajn erarojn.
Se iu deziras aldone okupigxi, en la esperanto-salono dejxoras spertaj
esperantistoj cxiutage je la 20-22 horo laux Moskva tempo. En la
studlecionoj ofte estas uzataj ludoj: "divenu vorton", "rekonu proverbon
laux kasxitaj sxlosilvortoj", "flugas - ne flugas", "gxardenisto" ktp.
Ni utiligas ankaux kelkajn komputilajn vortarojn: tiun de E. Bokarev,
Plenan Ilustritan Vortaron, komputilan Esperanto-terminaron, por
komencantoj la rusan-esperantan konversacilibron en formoj teksta kaj MP3.
Por la estonto ni planas studi alian lernolibron de Kolker "Vojagxo en
Esperanto-lando" kaj "Pasxoj al plena posedo" de Auld. Aldona fonto de nia
lingvostudado estas la pagxaro "lernu.net".
Cxar neniu el la rondetanoj havas vocxsintezilon, kiu en JAWS bonkvalite
prononcas esperantajn tekstojn, ni proponas uzi la senpagan ekranlegilon
NVDA, kiu inkludas ecx kelkajn vocxajn elekteblecojn en Esperanto, el kiuj,
laux nia opinio, plej bona estas la rusa sintezilo "Newfon". Gxi bone
parolas en ambaux lingvoj (rusa kaj Esperanto).
Al cxiuj partoprenantoj ni dissendas rete diversajn E-novajxojn,
literaturajxojn, indikojn por viziti E-pagxarojn kaj por auxskulti
E-disauxdigojn (Cxina Radio Internacia, Radio Habana Cuba, Parolu Mondo,
Radio Verda, Pola Radio, Radio Vaticana, 3ZZZ radio el Auxstralio,
Radio Esperanto el Kaliningrad).
Por aligxi al nia dissendolisto suficxas vian petleteron adresi al:
glorocxerambler.ru .
En majo al "Ventrilo" aligxis kelkaj gesamideanoj el Finnlando, Francio
kaj Bulgario. Ni esperas, ke la nombro kreskos, kaj tio akcelos
disvastigxon de E-o tra la mondo.
Fine mi povas informi, ke en junio komencis regule aperadi radio
Lib-town VC, kaj la estro proponis organizi elsendojn ankaux en esperanto
cxiusemajne po unu horo. Nun ni pripensas, kiel pli bone arangxi la aferon.
Vjacxeslav Suslov
urbo Samara (Rusio).
)))))
(((((
Dankesprimo.
Kore mi dankas jenajn ges-anojn, kiuj grave pliricxigis mian kolekton per
posxtmarkoj kaj kovertoj aperintaj okaze de la Braille-jubileo:
D. Angxelkovicx (Serbio), L. Ciobanu (Rumanio), P.L. Da Costa (Italio),
Gy. Farkashalmi (Hungario), geedzoj J. kaj M. Jelinek (Cxehxio),
A. Karvinen (Finnlando), L. Kawecki kaj Z. Jankowska (Pollando),
T. Kunio (Japanio), M. Landfors (Svedio),
geedzoj O. Prytz kaj P. Menendez (Norvegio), Th. Speckmann (Germanio),
V. Varzari (Moldavio), J. Wieringa (Nederlando) kaj P. Zurita (Hispanio).
Cxu tiu amika solidareco ne estas imitinda ekzemplo por kunlabori per E-o
ankaux pri io alia?
A. Masenko
)))))
(((((
Parkere kanti la himnon
Karaj,
En junio mi fondis societon por parkere kanti la himnon "La Espero".
Gxis nun 18 personoj sukcesis ricevi atestilon. Dum la UK en Kubo 5 homoj
ekzamenigxis kaj cxiuj sukcesis. Cxu vi pensas, ke la nombro 18 estas
granda?
Multaj esperantistoj ne povas parkere kanti la himnon "La Espero". Tio
estas tre hontinda afero por esperantisto. Ni kantu la himnon kun nia
vizagxo rekte direktita al la verda standardo. Kiam ni povas kanti la
himnon parkere, ni povas havi pli da memfido pri nia Esperanto-kapablo,
pli da amo al Esperanto. Ni povos senti, ke ni eniras en pli altan
nivelon. Kongresoj estos pli viglaj kun lauxtaj vocxoj. Parkeraj kantadoj
certe progresigos la movadon.
Kiel ekzameni
Jam estas 18 sukcesintoj. Ili havas rajton ekzameni aliajn kandidatojn, kaj
kiam tiuj sukcesos, laux iliaj rekomendoj la Societo donas al tiuj novaj
sukcesintoj atestilon. Tiamaniere ni plimultigos la sukcesintojn. Mi
esperas sukceson al cxiuj.
HORI Jasuo (s-ro)
<hori-zontocxewater.sannet.ne.jp>
10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio
laux [landa-agado]
-----
fonto: Ret-Info
)))))
(((((
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
Redaktoro: Attila Varro
Ajtosi Durer sor 39,
HU1146 _Budapest_,
Hungario
(r.p.: a.varro@chello.hu)
(tel.: +36-30-612-08-88)
Administranto:
Jiri Vychodil,
Zandovska 304,
CZ-190 31 _Praha_ 9,
Cxehxio
(r.p.: vychodil@braillnet.cz)
korespondanto: Olena Poshivana
Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226
UA-49068 _Dnepropetrovsk_,
Ukrainio
Kasisto: Pier Luigi Da Costa
It-55100 S. L. a Vaccoli,
_Lucca_, Italio
(r.p.: dacostapl@lunet.it)
Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268
je la nomo "Da Costa Libe"
cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca.
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
Por ricevi la revuon retposxte
aligxu al nia tiucela interreta
dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al:
Ligilo-Subscribe@tiflo.info
La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de LIBE:
http://libe.narzan.com
)))))