ESPERANTA LIGILO

n-ro 2 februaro 2011

 

oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe

fondita (1904) de Th. Cart;
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander;
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

------------------------------------

(((((
Tabelo de enhavo
77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj - Kvara oficiala komuniko
Sxangxo en grava posteno
11 esperantistoj reprezentas UEA cxe Unuigxintaj Nacioj
Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Rezultoj de la literatura konkurso
Edukista Dimensio de Erosxenko
Braille21
Esperanto konata mondskale
Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo
)))))

(((((
77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

Kvara oficiala komuniko

1. Kun granda gxojo PK povas anonci al Vi, ke Unuigxinta organizajxo de
nevidantoj kaj malfortevidantoj en Cxehxa respubliko transprenis sur sin
protekton super nia kongreso! Dank al gxia financa subteno kaj kun
konsento de prezidanto de LIBE ni nun povas iom malaltigi la
kongreskotizon por partoprenontoj el eksaj socialismaj sxtatoj!
La prezo por ili nun estas 4500 Cxehxaj kronoj por tiuj, kiuj logxos en
dulita cxambro, kaj 6000 Cxehxaj kronoj por tiuj, kiuj logxos unuope.
Ceteraj partoprenontoj pagos laux antauxaj sciigoj: do 6500 respektive
8000 Cxehxajn kronojn.

2. PK decidis pri sxangxo de limdato por aligxoj al la kongreso.
Nova limdato nun estas: 30-a de aprilo 2011. Gxis tiu dato bonvolu nepre
ankaux pagi koncernan kotizon laux pli antauxe publikigita maniero.
Mi rememorigas, ke kompetenta persono por akcepto de aligxoj estas:
S-ino Ivana Karasova
Adreso: Jirova 721
CZ 394 70 Kamenice nad Lipou
Cxehxa respubliko.
Retposxto: karasovai(cxe)centrum.cz

3. Ni anoncas, ke tiuj aligxintaj kaj pagintaj personoj, kiuj pro gravaj
kialoj ne povos partopreni nian kongreson, rericevos la tutan
kongres-kotizon.

4. Ni povas informi vin, ke ni sukcesis arangxi por interesigxantoj
katolikan meson en esperanto! Gxi okazos dimancxe la 17-an de julio 2011
en la pregxejo de sankta Mihxaelo.
Krome ni klopodas arangxi ankaux partoprenon cxe ortodoksa diservo en la
pregxejo de sankta Gorazdo (ambaux pregxejoj trovigxas en Olomouc).

Ni antauxgxojas, ke post cxi tiu komuniko aligxos al nia kongreso multaj
novaj geamikoj.

Jan Priborsky, PK
)))))

(((((
Sxangxo en grava posteno

Post multjara fidela dejxoro, s-ro Jiri Vychodil nun devas rezigni pri
dauxrigo de la laboro kiel administranto de Esperanta Ligilo. Li zorge
pripensis, kaj devis fari cxi tiun decidon pro sia malcertigxinta
sanstato.

Nia amiko Jiri plenumis la taskojn de administranto ekde la momento, kiam
la presado de EL transiris al Prago en la jaro 1993. La taskaro de la
EL-administranto konsistas el pluraj farendoj. Laux propra sperto de la
lastaj 10 jaroj mi povas diri, ke li cxiam estis tre fidinda. Unu el liaj
taskoj estis la brajla enpagxigo, do la fina formado de la surpaperajxo.
Tion li cxiam faris fulmrapide, neniu malfruigxo iam sxuldigxis al li.
La sola escepto estas la 9-a numero en la pasinta jaro, kiun li ne povis
gxustatempe arangxi pro longa restado en malsanulejo. Cxar
reenhospitaligxo estas atendata, li nun decidis transdoni la
administradon.

Kara amiko, tutkoran dankon pro via gxisnuna kunlaborado.

Kaj jen Jiri transdonas la stafeton al Jiri. Bonvenon al Jiri Jelinek,
nia nova administranto. Certe ne estas necese lin longe prezenti. Li
famigis sin en pluraj kampoj. Okaze de la 62-a IKBE en Prago ni multaj
admiris lian entuziasman gvidadon dum vizitoj de famaj lokoj, liajn
profundajn historiajn, artajn, ecx arkitektajn konojn. Multaj gxojas pri
varia enhavo de la revuo Auxroro, kies redaktoro li estas jam dum multaj
jaroj. Ni povas esti certaj, ke li estos inda posteulo de sia samnomulo
kaj multparte samprofesiano. Ili ja ambaux estas altnivelaj artistoj de
muziko. Ili ambaux estas konvinkitaj adeptoj de brajlo. Ili ambaux estas
postulemaj je inda, alta kvalito. Ili ambaux estas malfermitaj je novaj
teknikaj eblecoj ktp.

Denove, dankon kaj al la transdoninto kaj al la transprenanto.

Attila Varro
)))))

(((((
El Esperantujo

11 esperantistoj reprezentas UEA cxe Unuigxintaj Nacioj
--------------------------------

Kadre de siaj oficialaj rilatoj kun Unuigxintaj Nacioj UEA rajtas akreditireprezentantojn cxe la oficejoj de UN. Surbaze de la decido de la Estraro la Gxenerala Direktoro liveris al la monda organizajxo rajtigilojn
por 11 reprezentantoj en la kalendara jaro 2011.

Cxe la cxefa sidejo de UN en Novjorko la cxefreprezentanto de UEA estas
Humphrey Tonkin. Aldonaj reprezentantoj estas Neil Blonstein, Thomas
Eccardt kaj Scott Page. Blonstein krome laboras kiel volontulo en la
Novjorka Oficejo de UEA.

En Vieno la cxefreprezentanto de la Asocio estas Hans Michael Maitzen,
dum Gregor Hinker kaj Stella Maitzen estas aldonaj reprezentantoj. La
estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj Stefano Keller estas la
cxefreprezentanto en la UN-oficejo en Gxenevo, asistata de Charmian
Common, Nicole Margot kaj Francesco Reale.

el [gazetara komuniko de UEA]

)))))
(((((
Lingva forumo

Konsultejo de la Akademio de Esperanto

En OFICIALAJ INFORMOJ (Numero 15 - 2010 12 27) de Akademio de Esperanto
aperis publika anonco pri Konsultejo de la Akademio.
Jen grava parto de la anonco:

(...) Dum la Esperanta komunumo atendas de la Akademio detale analizitajn,
cxiuflanke pesitajn kaj, do, nur nerapide formeblajn decidojn,
en gxia Konsultejo servas facile alirebla grupo de kompetentuloj, kiuj
povas rapide kaj efike pridiskuti lingvan demandon kaj respondi gxin
gxustatempe. Tiaj respondoj ne estas oficialaj decidoj de la Akademio
de Esperanto, tamen ili estas konsiloj zorge pripensitaj kaj formulitaj
de la kompetenta grupo el 18 akademianoj.

Trovi pli detalajn informojn pri la Konsultejo, la instrukciojn kiel oni
povas sendi demandon al gxi, gxian plenan konsiston kaj la regularon
eblas sur la retpagxo de la Konsultejo:

http://www.akademio-de-esperanto.org/konsultejo/index.html

Tiuj informoj estas kopiitaj ankaux cxi-sekve.

Menciindas, ke turni sin al la Konsultejo kun lingvaj demandoj rajtas
cxiu Esperanta verkisto, redaktoro, lingva kontrolisto kaj - plej
notinde! - gxenerale cxiu Esperanto-uzanto!

Alexander Shlafer
Direktoro de la Sekcio Konsultejo

--------------------------------

Informo pri la Sekcio "Konsultejo"de la Akademio de Esperanto

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Konsultejo (kiu gxis
2007 nomigxis komisiono). Cxiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la
Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aux
rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la
Konsultejo povas respondi relative rapide; komplikaj gramatikaj
problemoj kutime postulas pli longan tempon. La respondoj ne estas
decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la Konsultejo;
tamen la Akademio esperas, ke utilas tiu cxi rapida servo, pri kies
manko oni ofte plendis.

Kiel demandi la Konsultejon?

Vi povas:

1. uzi la demandoformularon (preferinde)
2. sendi retposxton al konsultejo@akademio-de-esperanto.org
3. sendi leteron al la direktoro de la Konsultejo: Alexander Shlafer,
1017 Northoak Dr, Walnut Creek, CA 94598, Usono

La Konsultejo ne povas akcepti demandojn per telefono.

Klare formulu la demandojn, kaj demandu konkrete. Bonvolu indiki cxe
urgxaj demandoj, gxis kiam vi esperas ricevi respondon. Rapidan
respondon ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj indikis sian
ret-adreson.
La sekcio petas nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas
respondi cxiu sperta esperantisto sercxante en vortaroj kaj aliaj
konsult-libroj. (Vidu ankaux la regularon sube.)

Membroj

Membroj de la sekcio (en alfabeta ordo de cxefnomoj):

Marc Bavant,
Gerrit Berveling,
Renato Corsetti,
Paul Gubbins,
Miguel GutiÚrrez Ad˙riz,
Lena Karpunina,
Boris Kolker,
Li Shijun,
Jouko Lindstedt,
Franšois Lo Jacomo,
Anna Lowenstein,
Geraldo Mattos Gomes dos Santos,
Brian Moon,
Barbara Pietrzak,
Otto Prytz,
Alexander Shlafer,
Amri Wandel,
Bertilo Wennergren.

--------------------------------

Regularo de Konsultejo de la Akademio de Esperanto

1. La demandoj senditaj interrete (per demando-formularo aux retposxte:
konsultejo@akademio-de-esperanto.org) venas rekte al la retgrupo de la
Konsultejo.

2. Tiuj, kiuj ne povas sendi demandon interrete, povas uzi paperposxton.
La formala adreso por tiaj demandoj estas tiu de la direktoro. Li
akceptas demandojn per ordinara letero, sed ne per telefono. Se oni
faras demandon al alia Akademiano, tiu cxi transdonu gxin al la
direktoro de la Konsultejo. La direktoro analizas la demandon kaj
transdonas gxin, eventuale kun komentoj, al la konsultejanoj.

3. La konsultejanoj klopodas respondi kaj pridiskuti la demandon ene de
la retgrupo de la Konsultejo gxis la indikita tempolimo (aux, se
tempolimo ne estas indikita, lauxeble plej rapide).

4. Rezulte de la diskutado inter la konsultejanoj, la direktoro verkas
la respondon kaj sendas gxin al la demandinto (kun kopio al la
konsulteja ret-grupo) kaj decidas cxu necesas publikigi la respondon en
la retpagxaro de la konsultejo aux/kaj transsendi gxin al la
Esperanto-gazetaro kaj gravaj movadaj instancoj (precipe UEA).

5. Se la demando estas aparte malfacila, sed interesa, la direktoro
povas prezenti gxin al alia koncerna sekcio aux al la Pleno de la
Akademio por plia studado.

6. La estraro de la Akademio decidas, cxu aperigi rekomendojn de la
konsultejo en siaj cirkuleroj kaj en sia publika informilo.

***

La estraro de la Akademio de Esperanto:John Wells/, /prezidanto, Brian
Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti,
sekretario, interkonsente kun la direktoro de la Sekcio, Alexander Shlafer.
)))))

(((((
Rezultoj de la literatura konkurso

Gxuste antaux unu jaro, en januara EL 2010 Libe kaj Rean anoncis
konkurson pri la temo "Vivo kaj verkoj de Vasilij Erosxenko: ilia
signifo kaj valoro por la nuntempa blindulo". La jxurio, konsistanta el
ges-anoj Mine Yositaka (Japanio), Julija Patlanj (Ukrainio), Rob Moerbeek
(Nederlando), Ritva Sabelli (Finnlando), Attila Varro (Hungario) kaj
Anatolij Masenko (Rusio), skrupule pritraktis cxiujn 9 konkursajxojn,
alvenintajn el Bulgario, Japanio, Moldavio kaj Rusio gxis la fiksita
limdato - komenco de novembro 2010 (tro prokrastita deka konkursajxo
ne estis rigardita).

Unuan lokon la jxurio aljugxis al s-ano Tanabe Kunio el Japanio por lia
verko "Edukista dimensio de Erosxenko", kiu tre imponas per sia historia
ekzakteco kaj originala, propra percepto de la personeco de Erosxenko.
Konklude la verkinto substrekis tion, kion oni lernu de Erosxenko
nuntempe.

La duan kaj trian premiojn ni rekomendis dividi inter du rusiaj ges-anoj.
Nadja Jxukova elektis temon "Kiu estas por mi Vasilij Erosxenko", kaj per
simpatie persona tono sxi montris, kiom multe kaj profunde sxi legis
verkojn de Erosxenko.
En la "Esploragado pri Erosxenko en Asxhxabad" Nikolaj Osipenko detale
kaj valore raportis pri gxis nun malmulte konata vivperiodo de la fama
vojagxemulo.

Kompreneble, ni dankas ankaux cxiujn aliajn kontribuintojn por ilia
partopreno en la konkurso.

Nome de la jxurio,
A. Masenko
)))))

(((((
Edukista Dimensio de Erosxenko


Enkonduke

Antaux preskaux 50 jaroj, kiam mi, 17-jara, estis en supera mezlernejo
por blinduloj en Tokio, dirante "Vi havas tian antauxulon de nia lernejo",
unu instruisto prezentis al ni unu libron titolitan "Vivo de Erosxenko:
Blinda Poeto" verkitan de Takasugi Icxiro. Mi tuj kuris al brajla biblioteko
kaj legis gxin. Interese! La vivo de Erosxenko kortusxis min profunde,
cxar tiutempe mi estis cxagrenata pri mia estonteco. Erosxenko donis la lumon
en mian koron.

Cxi-foje releginte tri biografiojn kaj kelkajn originalojn Esperantajn
de Erosxenko, mi eksciis, ke li estis ne nur blinda verkisto sed ankaux
instruisto, kiu praktikis edukadon kun propra ideo tra sia vivo.
Mi trovis, ke kaj lia vivo kaj liaj praktikoj donas al ni, blindaj posteuloj,
multajn pensindajxojn. Ekzemple:
1. Lia vivkapablo
2. Lia ideo pri lerneja edukado

Mi prezentu konkretajn ekzemplojn de supraj du punktoj el la biografioj.

1. Vivkapablo
Laux mi el la vivkapablo de Erosxenko jenaj kvar kapabloj estis karakterizaj:
Kapablo movigxadi sendepende; Kapablo uzi brajlon; Kapablo akiri fremdan
lingvon; Kapablo praktiki arton.

(1) Kapablo movigxadi sendepende
Surprizis min la priskriboj en la biografioj pri lia povo libere iradi
kie ajn. Kompreneble komence li devis esti akompanata, sed lernis la vojon tuj.
Versxajne li havis atentemon pri direkto, distanco kaj la totala mapo.
Urbo Tokio estas grandega kaj komplikega. En tia urbego Erosxenko,
kvazaux vidanto, gxuis promenadi sola. En sia infaneco
dank' al la kuragxigo fare de la familio kaj la naturricxeco de la naskigxloko,
li trejnigxis movigxadi sendepende. Krome li ankaux gxuis nagxadon kaj rajdadon.
Surbaze de tio lia kapablo libere movigxadi evoluigxis poste.

(2) Kapablo uzi brajlon
Li cxiam kunportadis brajlan tajpilon. En la tempo de Erosxenko ecx en
Moskvo trovigxis nur du aux tri el mil blinduloj, kiuj kapablis uzi brajlon.
En Londono li vizitis brajlan bibliotekon kaj gxojegis trovinte multegon
da brajlajxoj. Li farigxis fervora libroamanto.
Korespondado per brajlo estis tre grava por Erosxenko vojagxanta
de lando al lando en la tempo sen internacia telefonservo.
Registrado de popolfabeloj kaj verkado de propraj fabeloj ebligxis per brajlo.
Legi kaj skribi brajle konsolis lin vivanta sola fremdlande.

(3) Kapablo akiri fremdan lingvon
Lerninte Esperanton, li gxois aparteni al Esperanto-rondo en Moskvo kaj
en gxi konatigxis kun kaj intelektuloj kaj artistoj kaj eksterlandanoj.
Uzante Esperanton, li realigis vojagxojn al eksterlando kaj cxie unue
akiris amikojn Esperantistajn, kiuj helpis lin lerni lokajn lingvojn.
Li alproprigis fremdajn lingvojn sen lernolibroj sed tra cxiutaga vivo.
Ekzemple, en Tokio li ofte vizitis kun amikoj teatron kaj kinon,
tra kiuj li absorbis vivantan lingvajxon. Ju pli bone lia lingvokapablo
kreskis, des pli la rilatoj kun amikoj vastigxis.
Kial li povis akiri lingvon en tre mallonga tempo? Cxar li havis grandajn
scivolemon kaj kuragxon. Li sxatis diskuti pri kio ajn ecx en fremda lingvo.

(4) Kapablo praktiki arton
Escepte de brajla tajpilo li cxiam kunportadis ankaux muzikinstrumenton
balalajko. En la Blindullernejo de Tokio dum Esperanto-kurso, kiam lernantoj
lacigxis, li ludis balalajkon kaj kantis aux Esperante aux ruse.
Kiam ardigxis diskuto, lia ludo de balalajko kvietigis la atmosferon.
Krome, de tempo al tempo, sopirante naskigxlokon, li ludis balalajkon
por si mem. Por li vivanta sola fremdlande balalajko bone efikis por forigi
la streson de la vivo.


2. Lia ideo pri lerneja edukado

Erosxenko funkciis kaj kiel instruisto kaj kiel konsilanto por blindaj
infanoj kaj junuloj. Kiel ekzemplojn ni vidu liajn laborojn en Birmo,
Siberio kaj Turkmenio.

(1) Moulmein, Birmo
Erosxenko deziris starigi lernejon por blinduloj en Sudorienta Azio.
En 1916 li, ankoraux 26-jara, ekvojagxis el Tokio.
Unue li celis al Bankoko, Siamo (la nuna Tajlando). Tie li trovis
nek rimedojn nek kunlaborantojn por starigi lernejon por blinduloj.
Sekve li plu vojagxis al Birmo (la nuna Mjanmaro). En la urbo Moulmein,
li komencis praktiki edukadon laux sia ideo. Tiea blindullernejo estis
cxefe ludejo kaj foje laborejo por fari bambukorbojn kiel vendajxojn.
Erosxenko proponis plibonigan projekton kaj gxi estis aprobita. Li enkondukis
multe da novaj ideoj. Por infanoj eksterdoman aktivadon: sendependa movigxado;
naturobservado per la tutkorpa senso. Por mezlernejanoj, utiligante sian
sperton en Londono, altnivelajn instruadojn: muziko, masagxo kaj la angla
lingvo. Aldone, de tempo al tempo, li organizis prelegojn de instruistoj
el altnivelaj lernejoj. Plie li invitis gepatrojn kaj najbarojn al la lerneja
kultura festivalo. En gxi li mem kantis kun balalajko. Li sukcesis eltiri
monon el la lerneja administra komitato por acxeti brajlpaperon
por lernomaterialoj. Li, vokata "Fracxjego", estis amata de lernantoj.
Bedauxrinde lia praktiko en Birmo dauxris nur unu jaron. Sed por Erosxenko
la sperto en Birmo farigxis modelo por posta praktiko.

(2) Duoninsulo Cxukotko, Siberio en Sovetio
En 1929 Erosxenko vojagxis al Duoninsulo Cxukotko en la ekstremo
de Nordorienta Siberio. Pri siaj tieaj spertoj li verkis kelkajn verketojn
en Esperanto, kiuj aperis en "Esperanta Ligilo" en 1933 kaj en 1947.
En la antauxparolo de la verketo "Blindaj Cxukcxoj" li skribis:
"Unu el la taskoj, kiujn mi metis antaux min, vojagxante al la lando
de la cxukcxoj, estis ekkoni la vivmanieron de la blinduloj en tiuj
malproksimaj arktaj regionoj."
Li renkontis du blindajn junulojn kaj interparolis kun ili. La dialogo
estas tre impresa por mi. Lia sinteno kontraux ili estis sincera kaj
serioza. Erosxenko diris jene.
Al Filip: "La cxefajxo estas ne la blindeco mem, sed la viduloj,
kiuj ne donas al ni eblecon labori kaj perlabori nian cxiutagan panon kaj
vivi sendependan vivon."
Al Kejgin: "Tie, en Moskvo oni ne bezonas la dancon de rosmaro.
Knabinoj cxe ni edzinigxas al tiuj, kiuj scias kaj povas labori, sed ne danci.
Tamen mi estas certa, ke se miaj moskvaj kamaradoj bezonus eklerni
la dancon de rosmaro, ili sendube gxin lernus..."
Kia simpatio! Kia kuragxigo al junuloj!
Du junuloj revigligxis. Erosxenko, blinda, estis bona konsilanto
por samsortanoj.

(3) Kusxka, Turkmenio en Sovetio
En 1934 li venis al Turkmenio. Dum oni preparis establi blindullernejon,
li lernis la lokan lingvon kaj vizitante vilagxojn persvadis gepatrojn
por sendigi blindajn infanojn al lernejo. Li ankaux konvinkis sian kolegon,
bonegan instruistinon de muziko, kunlabori en la lernejo. Sxi venis
ecx kun sia edzo.
En Kusxka Erosxenko laboris kaj kiel administranto kaj kiel instruisto,
de 1935 gxis 1944. En lernejo "Domo de Blindaj Infanoj" li kunvivis
kun infanoj kaj estis ame vokata "Pacxjo". La aktivado de la lernejo estis
preskaux sama kiel tiu de lernejo en Birmo. En movigxado igis infanojn
iri ecx sen bastono. Agrikulturo kaj bestobredado estis inkluzivitaj
anstataux masagxo. Li surprizis lokajn logxantojn per la prezentado
de infana opero.
Lia praktikado en Kusxka dauxris naux jarojn, donante multe da influo
kaj al lernantoj kaj al la loka komunumo.


Konkulude

La vivo de Erosxenko estis vere unika kaj kuragxa.

Li lernis en tri blindullernejoj kun malsamaj karakterizoj: en Moskvo,
Londono kaj Tokio. Li vojagxis kaj logxis en multaj landoj de malsamaj
kulturbazoj: Britio, Japanio, Tajlando, Mjanmaro, Hindio, Cxinio, euxropaj
landoj kaj ankaux landoj en Sovetio. Li renkontis multajn etnojn,
kaj lernis iliajn lingvojn kaj vivmanierojn. Li amikigxis ne nur kun blinduloj
sed ankaux kun vidantoj. Li faris diversajn agadojn: ekz. vojagxi, lerni,
diskuti, kanti, rakonti, ludi, verki, instrui, kolekti, administri ktp., ktp.
Post la reveno al Moskvo, Sovetio, li ofte vojagxis enlande al diversaj
respublikoj kaj laboris cxefe kiel instruisto.

Kio ebligis al li travivi tiel unikan kaj kuragxan vivon? Tio estis
nenio alia ol lia elstara vivkapblo kaj aparte granda scivolemo. Versxajne
li pensis, ke estas necese al blindulo cxion en la vivo sensi per cxiuj
siaj sensoj, senti en sia koro kaj cerbumi en sia kapo. Dank' al sia
ricxa vivkapablo, li realigis la vivon; la enhavoricxa vivo plu evoluigis
lian vivkapablon; la evoluigxinta vivkapablo plu ricxigis lian vivon
tra cxiutagaj spertoj.
Surbaze de siaj spertoj li praktikis porblindulan edukadon kaj al infanoj
kaj al junuloj. Kunvivante kun lernantoj en gxojiga kaj libera etoso,
li trejnis ilin pri vivkapablo.

Mi pensas, ke la nuntenpa edukado por blindaj infanoj sxangxigxis multe
de la tempo de Erosxenko kaj frontas multajn problemojn. Koncernatoj
de la edukado povas lerni multon el la ideo kaj la praktiko de Erosxenko.
Mi esperas, ke ankaux infanoj blindaj interesigxu pri la vivo de Erosxenko,
kiu certe kuragxigos ilin kaj donos la lumon al ili.

Unika kaj kuragxa vivo de Erosxenko kortusxis min antaux preskaux 50 jaroj
kaj nun denove kortusxas min ecx pli forte.
Erosxenko restas gxuste la modelo de mia vivo.

TANABE Kunio, Japanio
)))))

(((((
Braille21

Monda Blindul-Unio prezentas la tutmondan kongreson "Braille21 - novigoj en
brajlo en la 21-a jarcento".

La tutmonda kongreso Braille21 okazos de la 27-a gxis la 30-a de septembro
2011 cxe la Universitato de Leipzig, Germanio.

La organizanto de "Braille21" estas Germana Centra Biblioteko por
Blinduloj en Leipzigo (DZB Leipzig, www.dzb.de).

Financan subtenon por la vojagxo povas peti eksterlandaj bibliotekistoj
kiuj deziras partopreni en "Braille21". tiurilatan peton direktu al
Bundesvereinigung Deutscher Bibliotheks- und Informationsverbńnde
"Bibliothek & Information Deutschland (BID). Bv. trovi informojn kaj
aligxilon cxe la jena retejo:
www.bi-international.de

Brajlo-ambasadoroj

Multaj brajlouzantoj el la tuta mondo subtenas la kongreson Braille21
volontule kaj donas al la evento personan vizagxon. Cxi tiuj estas
homoj havintaj kaj ankoraux havantaj bonajn spertojn pri brajlo.
Vidu cxi tie, kiom multsignifa estas brajlo.

Pedro Zurita (62)
antauxa Gxeneral-Sekretario de Monda Blindul-Unio
Madrid/Hispanio

"Kontente kaj fiere mi restas brajlouzanto. Mi ne estas fanatika, sed ja
konvinkita, ke ni devas fari cxion eblan por ke cxiu blindulo en la tuta
mondo, al kiu brajlo povas iel utili, havu realan eblecon alproprigi kaj
uzi gxin. Brajlo tute ne estas eldatigxinta, gxi povas harmonie kunvivi
kun novaj teknikaj kondicxoj. En akirado de informoj, por ni plej
oportune estas pozitive kombini brajlon, daisy-librojn kaj sintezan
parolon.

Tre tauxgas havi tutmondan kongreson pri brajlo. Brajlo estas vere
universala, kaj ni ne sxparu niajn fortojn por unuecigi gxian signaron."

Brajlo en la 21-a jarcento

Ekde kiam inventita, brajlo estas nemalhavebla en edukado, laboro kaj
socia partopreno de blinduloj. Gxi estas grava faktoro en perado de la
monda informaro por homoj sen la kapablo legi presajxon. En la cifereca
mondo la ideo de tutmonda biblioteko kie cxiu libro estas alirebla en
oportuna kvalito por kiu ajn samtempe, povas efektivigxi. En dokumentoj,
sur skatolo de medikamentoj aux aliaj produktoj, en la lifto, sur
mangvidaj bariloj, kiel dinamika ekrano de komputiloj, posxtelefonoj,
pda-aparatoj ktp. - brajlaj punktoj cxiam apartenas al fundamentaj homaj
rajtoj je informo. Tamen, pro rapida sxangxado, evoluado de la teknologio,
nin alfrontadas novaj gravaj demandoj rilate nian brajlouzadon, kaj ni
devas ilin respondi:
*Kiel estas blinduloj provizitaj por sperti tekstojn laux propraj maniero
kaj rapideco?
*Cxu ni povas certigi, ke uzado de brajlo esstu finance ebla por cxiu,
kiu tion deziras?
*Kiel ni povas garantii, ke ankaux blinduloj estu profunde instruitaj pri
literumado en la epoko de parolantaj leg-aparatoj?
*Kial brajlaj notoj, kiam ekzistas diktomasxinoj?
*Viduloj ne rezignas lerni legadon kaj skribadon pro piktogramoj kaj
auxdeblaj informoj. Kial blinduloj faru tion?
*Kial uzi brajlon surpapere en la epoko de notmasxinoj kaj dinamikaj
ekranoj?

La respondon al cxi tiuj demandoj ni vidu kiel defion kaj sxancon por
antauxenigo de brajlo, ne kiel ties krizon.

Braille21 alfrontos la defion kaj helpos pozitivan evoluon de la ses
punktoj.

(elangligis Attila Varro)


)))))

(((((
Esperanto konata mondskale

Chrissie Cochrane, direktoro de ACB Radio World informas, ke elsendo de
"La Esperanta Mondo" okazas la kvaran vendredon de la monato kaj la unua
elsendo okazas je la 17.30 UTC cxe
http://theglobalvoice.info.

ACB Radio World sciigas internacie pri nia kongreso en Olomouc kaj
studsemajno en Slovakio.

Euxropa Blindul-Unuigxo (Ebu) sendis rete anoncon pri la studsemajno en
Slovakio al siaj naciaj blindul-organizoj. Delegitoj kaj E-unuigxoj, bv.
certigi, ke anonco aperu en vialandaj blindulrevuoj.

Aktivan E-jaron deziras

Arvo Karvinen
prezidanto de LIBE
)))))