ESPERANTA LIGILO n-ro 10 decembro 2011 oficiala organo de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj - Libe fondita (1904) de Th. Cart; disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander; longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin ------------------------------------ ((((( Tabelo de enhavo Protokolo pri Gxenerala Asembleo de Libe - dua kunsido Zamenhof-taga mesagxo de Probal Dasgupta EK AL LA AGADO 125! Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo ))))) ((((( Protokolo pri Gxenerala Asembleo de Libe dua kunsido Olomouc, la 20-an de julio 2011 Mallongigaro de aperantaj nomoj: AKa: Arvo Karvinen AV: Attila Varro DSx: Dragan Sxtokovicx JJ: Jiri Jelinek KK: KIKUSIMA Kazuko MJ: Milena Jelinkova NK: Natalia Kasymova NL: Nedeljka Lojxajicx PLDC: Pier Luigi Da Costa RM: Rob Moerbeek TK: Tadeusz Karas Antaux ol komenci la dauxrigon de la proponita tagordo, NL proponas de tiu kunsido sendi salutleteron al la prezidanto, kiu preparis preskaux cxiujn dokumentojn por la Gxenerala Asembleo kaj dum la tuta jaro estis cxiam tre aktiva. (Unuanima akcepto.) 5. Esperanta Ligilo AV raporte diras, ke li klopodas lauxkapable plenumi sian taskon, apud multaj aliaj okupoj. Li do ne povas dedicxi suficxan tempon por la redaktora laboro. Cxeestas la cxiama problemaro, ke malfacilas trovi varian, interesan materialon. Oni ne vere havas signalojn de la legantoj, tamen li estas trankvila, cxar la konstantaj kunlaborantoj, la rubrikestroj tre fidinde sendadas siajn kontribuajxojn. Do malfruigxoj certe neniam sxuldigxas al ili. Li konscias, ke la organo devas aperi, kaj ke gxi gravas, do li faras laux ebloj. Cxar Esperanta Ligilo jam aperas ankaux interrete, certe legas gxin ankaux kelkaj vidantoj. Ankaux cxi-loke AV salutas la relative novan administranton Jiri Jelinek, kiu estas cxiam akurata kaj efika kunlaboranto, trovas kaj forigas fusxajxojn, se necese. JJ: Da fusxajxoj ne estas ja multe. Aliparte, la listo/adresaro de legantoj estas malnovigxinta. Oni ne scias cxu certaj personoj vere legas la revuon, dauxre interesigxas aux ecx entute vivas. Estus bone aperigi alvokon al tiuj, kiuj ricevas la gazeton senpage. Oni sendadu la revuon nur al tiuj, kiuj konfirmas sian interesigxon. Estas ja tro multekoste sendi gxin rekte al paperkorboj. JJ do demandas pri aprobo flanke de la estraro. NL opinias tiun ideon utila. Sed oni petu konfirmon ankaux de tiuj, kiuj kutime pagas, por kompili vere aktualan kaj validan liston de legantoj. NL demandas la redaktoron cxu li pretas fari tiun alvokon. AV konsentas. NL aligxas al la deziro, ke pli da legantoj sendu kontribuajxojn. 6. Agadplano por la jaroj 2011 kaj 2012 NL rememorigas, ke en la junia numero de Esperanta Ligilo nia prezidanto prezentis agadplanon. Sxi supozas, ke ne necesas cxi tie lauxtlegi la suficxe longan planon. Sed - sxi demandas - cxu iu havas iun novan proponon por intensigi nian laboron? En sekvontaj punktoj sxi mem parolos iom pli pri farotaj aferoj. Unue pri edukado, do instruado de Esperanto: Foje estas problemoj pri lernomaterialo. Sed ni nun havas je dispono la fresxbrajligitan lernolibron de Stano Marcxek. Oni jam uzis gxin dum la pasintjara SES en Slovakio, kie partoprenis kelkaj blindaj lernantoj. El interparolo kun la lernantinoj NL konstatis, ke ili estas kontentaj, ili povis bone sekvi la kurson helpe de tiu libro. En la estraro oni diskutis pri presado de novaj ekzempleroj de la libro. Decidite estas presigi 5 ekzemplerojn por instruistoj kaj 20 por lernantoj. Sxajnas ke ecx presigo de aldonaj bezonotaj ekzempleroj ne prezentos problemon. Nur aperu interesigxantoj... La estraro krome diskutis pri manieroj por allogi novajn homojn al niaj kongresoj, al nia movado. En la konto de Libe ni havas iom da mono por edukado. Estas propono, ke ni monsubtenu novulojn en nia movado por partopreni dumkongresajn E-kursojn. La estraranoj konsentis fari iuspecan konkurson por tiuj, kiuj deziras pli lerni Esperanton. Estis proponite, ke landaj asocioj proponu gxis 2 personoj al la estraro de Libe aux al iu komisiono, kiun oni elektos. Planate estas parte monsubteni 10 personojn po 200 euxroj. La cxeestantoj pripensu kaj informu en sia lando pri tia ebleco. La lernontoj ne devas nepre esti junaj. Tiuj estontaj kongresanoj estu novuloj, tamen jam kun iom da lingvoscio. Antaux ol veni al la kongreso oni devas organizi ion, tiel ke ili havu la bazajn sciojn. Se oni informos ankaux blindul-asociojn aux aliajn organizojn en siaj landoj, tiuj versxajne kontribuos per aldona monsubteno. TK demandas cxu la Marcxek-libro jam acxeteblas kaj kiom gxi kostas. PLDC: La libro estos baldaux havebla. Estis iom da miskomprenoj pri la volumoj. La kosto ne estis ankoraux definitive fiksita. MJ: Jes, estis pluraj miskomprenoj. Sxi intersxangxis leterojn kun AKa plurfoje. Fakte, ekzistas du versioj, ambaux konsistas el kvar brajlaj volumoj. Laux sugesto de AKa, 30 kompletoj por lernantoj nun estas jam presitaj. Oni diris, ke pri la kvanto de presotaj kompletoj por instruistoj decidos cxi tiu kongreso. Do la Libe-estraro devas diri kiom da ekzempleroj por instruistoj, cxar estus sensence havi saman kvanton por instruistoj kiun por lernantoj. Kaj poste oni devos decidi kiom da kiuj versioj sendi al kiuj landoj. Cxiuokaze, neniu ekzemplero por instruistoj estas momente presita. AKa sugestas, ke unu kompleto (porinstruista) kostu kvin euxrojn. Alia demando estas kie deponi la jam presitajn 30 kompletojn (por lernantoj). Momente ili kusxas en la preseja biblioteko. PLDC malcertas ankaux pri la bindmaniero. MJ: La volumoj estas samformaj kun la kajeroj de Esperanta Ligilo. Cetere ni estas tre bonsxancaj rilate kostojn de Esperanta Ligilo, cxar pri produktado de EL ekzistas malnova kontrakto, kie malalta porkajera prezo estas fiksita. Cxe nuntempaj mendoj la prezoj estas multe pli altaj, kaj binditaj volumoj kostas multe pli ol krocxitaj kajeroj. La gxis nun produktitaj kompletoj de la Marcxek-libro estas pagendaj de Libe, kiu ilin mendis. DSx: Do temas pri depono de suficxe granda kvanto, 30-oble kvar kajeroj. Kaj estas planate mendi kvin kompletojn por instruistoj, do aldonajn 20 kajerojn. Oni devas tion serioze pripensi. PLDC: Unu el la punktoj diskutotaj estas gxuste lokado de la biblioteko de Libe, kaj en tio enkadrigxas ankaux cxi tiu problemo. Tamen iom da kvanto de tiuj volumoj estas jam destinita, (ni diru) 25 kajeroj estas sendataj al mendintoj. La ceteraj cx. cent certe bezonas lokon. Se oni vere ne trovos alian solvon, PLDC donos lokon por la brajlajxoj provizore. Kompreneble Libe pagos la konton kaj informos pri acxeteblo de la libroj precize, kaj ni esperas, ke rapide oni acxetos almenaux parton. MJ: Se la estraro cxi tie interkonsentos pri la eldono de kvin ekzempleroj por instruistoj, ni bezonas mendilon denove. JJ: Fakte novan kontrakton. NL: La estraro jam interkonsentis hieraux vespere pri tiu nombro. Nur oni devas fari la kontrakton. 7. Lokado de la biblioteko de Libe NL: Temis ankaux pri "lokigo" de libroj (nia biblioteko), sed tian lokon oni ankoraux sercxas. PLDC suficxe engagxigxis koncerne tion, kaj sercxas eblecojn, kaj li promesis ankaux dauxrigi tion. Aliajn eblecojn ni ankoraux ne trovas, suficxe grandan kaj bonan lokon kaj ankaux homon kiu povus prizorgi la bibliotekon. Gxi ankoraux estas cxe RM. Almenaux nun, se vi bezonas iun libron, vi devas skribi al li. AV demandas cxu ekzistas aktuala katalogo pri prunteblaj libroj, do pri la enhavo de la biblioteko. Se tia ne ekzistas, oni tamen devus fari, por ke oni sciu kion ni posedas. Nun tiu katalogo povus trovigxi en nia retejo. Kompreneble ne cxiu havas retan aliron, do gxi devus esti ankaux havebla en brajlo. NL rekomendas ke la katalogo komence aperu en nia retpagxaro. Poste ni pridiskutu cxu ekzistas ebleco presi gxin brajle. RM versxajne havas katalogon, sed ne cxiam funkcias lia retposxto. AV klopodu kontakti lin kaj peti la katalogon, por ke poste Anatolij Masenko povu gxin alretigi. AV korespondos. MJ revenas al la lernolibro kaj demandas: al kiu mendantoj pagu la koston? Oni diras: al la kasisto, PLDC. PLDC: Cxiuokaze Libe pagos al la presejo kaj sendos ankaux la adresojn de la mendintoj. MJ tamen ne scias kion respondi al retmesagxoj en kiuj oni demandas sxin kaj faras kvazaux mendojn, ankaux pri la porinstruista versio, kiu ja ankoraux ne estas presita. Cxu direkti tiujn interesigxantojn al Libe? Post iom da libera interparolo de MJ, JJ, NK, AV, DSx kaj PLDC, NL resumas: Tiuj, kiuj gxis nun mendis, pagu al PLDC, kaj la presejo rekte sendu la librojn al la mendintoj. Venontajn mendantojn MJ direktu al PLDC. JJ demandas cxu atendi pagojn de la mendintoj antaux ol sendi la menditajn librojn. AV opinias, ke plej gravas havigi la librojn al la interesigxantoj kaj la pagadon oni povas arangxi intertempe kun la kasisto. Ne temas ja pri grandaj monsumoj. 8. Enketilo de UEA NL: Alia punkto estas enketilo de UEA. Kion UEA povas fari por ni? Kion gxi faras? Kion ni sxatus, ke gxi faru? La estraro deziras peti, ke dokumentoj eldonataj de UEA estu cxiam haveblaj ankaux en tekstodokumenta formo, por faciligi la alireblon al blinduloj. NK, partoprenonta en la cxi-jara UK peros tiun deziron al UEA, petante ankaux pri tekstoversia haveblo de la revuo Esperanto. Sxi mencias, ke la germania revuo "Esperanto aktuell" jam estas sendata al blinduloj laux tia, facile uzebla formo, ecx kun vortaj priskriboj de bildoj en la revuo. Estus bone, se UEA sekvus la ekzemplon. NL: Cxu iu havas ideon pri alisfera kunlaboro kun UEA? (Silento.) KK: Kvankam simpla helpanto, sxi scias, kion UEA faras. Unue, gxi konstante donas rabaton en la kongresa aligxkotizo, t.e. blinduloj cxiam rajtas pagi laux la tarifo de la unua aligxperiodo. Tamen antauxe UEA ne bone informis pri tiu ebleco, Pro tio japanoj ofte pagis nerabatitan kotizon. Do Libe petu, ke UEA aldonu unu linion en la UK-aligxilo pri tiu favora ebleco por blinduloj. La ideo malantaux tiu rabato estas, ke blinduloj devas ja pagi ankaux akompananton por povi partopreni en kongresoj. Tamen kelkaj blinduloj preferas memstare vojagxi. Libe petu cxe UEA egalan traktadon de cxiuj blinduloj, sendepende de tio cxu iu havas aux ne havas akompananton. Tio modele prezentus al la ekstera socio, ke Esperantio tute normale akceptas en siaj eventoj partoprenon de handikapuloj. Laux japana iniciato, en la lastaj jaroj UEA cxiam aldonas al la kongresaj dokumentoj flugfolion, "Kiel kontakti kun blinduloj". Sciindas, ke tiujn flugfoliojn proprakoste presas kaj sendas Jabe por UEA, en la nomo de Libe. Tiu praktiko komencigxis en 2003, en la gotenburga UK. La flugfolion oni jam tradukis al kelkaj etnaj lingvoj por disvastigi la ideon, ke handikapuloj devas esti egalrajte traktataj. Fine: inter la kutimaj kongresaj dokumentoj la "dua bulteno" jam de jaroj aperas ankaux tekstoforme en la hejmpagxo de UEA. Tamen trovigxas en gxi unikodaj karaktroj, kiujn ne cxiu ekranlegilo kapablas gxuste interpreti. Pro tio tiun tekston en Japanio oni rearangxas laux ikso-sistemo kun aldonaj specialaj simboloj. Tiun simpligitan tekston oni sendas al Masenko, kiu volonte aperigas gxin en la hejmpagxo de Libe, por ke ne nur aligxintoj al UK, sed cxiuj interesigxantoj povu gxin legi. Japanaj Libe-anoj deziras, ke la teksta versio de la revuo "Esperanto" havebligxu ne nur unikode, sed ankaux x-kode. Kvankam KK mem ripete diradas cxi tiujn aferojn al UEA, sxi havas la senton, ke sxin oni ne multe konsideras tiurilate, sxi ja mem ne estas blinda. Sxi esperas, ke Libe pli efike povas intertrakti kun UEA. La Libe-kunveno kadre de UK povas esti bona forumo por tio. Gxi ja ne estas destinita por la blinduloj, sed informcele por la gxenerala publiko. NL sugestas, ke cxi tiu kongreso sendu la jxus prezentitajn petojn al UEA. Sxi mem havas la ideon, ke en la retejo de Libe oni listigu interretajn ligilojn de utilaj lokoj kaj servoj por blinduloj. 9. Venontaj IKBE-oj NL: Niaj kongresoj estas por ni tre gravaj, sed ni - en la lastaj jaroj - tre ofte ne povas dumkongrese decidi pri la loko de la sekvanta kongreso. En la hierauxa estrarkunsido la afero estis pridiskutata. Estis kelkaj ideoj, sed oficiala oferto por la venontjara kongreso gxis nun ne venis. Unu el la ideoj por la venontjara IKBE estus Sicilio, samtempe kun la italia E-kongreso. Alia eblo estus Finnlando (laux pasintjara ideo de nia prezidanto), cxar 2012 estus la 90-a datreveno de grava kongreso en Helsinki okazinta en 1922. Oni pensas ankaux pri Ukrainio kaj Rumanio, sed vere oficialan oferton ni ankoraux ne havas. Tamen la estraro interkonsentis, ke oni esploru la situacion kaj gxis komenco de septembro sendu oferton. Tiam la estraro faru la decidon, kaj en la oktobra numero de EL povos aperi la unua komuniko. Cxu iu havas iun informon gxis nun ne auxditan? (Neniu...) Oni konsentas pri la decido de la estraro. NL: Nia prezidanto sugestas, ke dum niaj kongresoj oni okazigu kantadon, ke oni formu iaspecan koruson, se ni havas suficxe da kantemaj homoj. Li menciis, ke en Finnlando s-ro Raimo Tanskanen fondis koruson tiamaniere, ke li sendis surbendigitajn kantojn al la interesigxantoj, kaj poste ili renkontigxis plurfoje por lerni repertuaron. Simile oni faras dum Universalaj Kongresoj. Ni versxajne ne povos havi grandan koruson, sed eble kelkmembran grupon en la komenco, kaj poste ni eble povos fari ion pli grandan. NL demandas pri alparolo. Tia ne venas. NL proponas fari alvokon en Esperanta Ligilo. "Cxu, Attila?" AV: "Kiu faru la alvokon?" NL: "Cxu oni skribu nome de la estraro?" AV: "Ne gravas en kies nomo, gravas, ke la vortoj estu skribitaj. Mi malfacile verkas. Mi povas promesi facile, sed poste eventuale mi forgesos." NL: "Do mi promesas verki." PLDC flustras, ke eble AKa faros la alvokon. AV: "Kompreneble ni havas tiun retmesagxon, en kiu li skizis tion, kaj jam surbaze de tio eventuale ni povas... Do ni ne relaborigu lin." NL repromesas arangxi la alvokon. 10. Eventualajxoj, diversajxoj NL demandas cxu iu deziras diri ion por cxi tiu tagordopunkto. Neniu sin anoncas. NL fermas la Gxeneralan Asembleon. Sxi esperas, ke dum la jaro ni cxiuj estos aktivaj, kiom tio eblas. -------------------------------- Dragan Sxtokovicx gxenerala sekretario de Libe ))))) ((((( El Esperantujo Zamenhof-taga mesagxo de Probal Dasgupta Saluton, kunfestantoj de la Zamenhof-tago 2011, En julio 2012 festos sian centdudekkvinjaran datrevenon la internacia lingvo Esperanto. Tiu jubilea jaro komencigxas nun. Diverse oni direktos siajn energiojn cxi-jare. Vi jam auxdis, aux baldaux auxdos, pri diversaj instituciaj iniciatoj. Mi cxi tie lancxas iniciaton tute personan. Por povi gxin facile identigi, mi nomas mian iniciaton "dekernisma"; gxi bazigxas sur "kernisma" prezento de la interna ideo de nia lingvo. Laux mi la baza klopodo de la esperantista kolektivo - atingi ion en la internaciaj forumoj bazitan sur nia uneska atingo de 1954 kaj motivitan per nia starpunkto rilate la lingvan justecon kaj la homajn rajtojn - tro ofte reliefigas koliziemon kontraux difinitaj maljustaj arangxoj kaj strukturoj. Por unuopa esperantisto, ne plu estas klare, kiamaniere ni povas persone esperantisti en nia vivado. Kompreneble nia partopreno en la kampanjoj kaj nia deflanka vivuado al la atletoj, kiuj niavice kuras sur la internaciaj kurejoj, povas doni iom da senco al nia vivo. Sed la interna ideo de Esperanto bezonas ion pli. Por ke la esperantistoj restu fundamente sxatantoj de la amikeco kaj de la pontofara entrepreno, ni devas povi bonvenigi kaj iniciati pontofaradon ankaux en la interpersona ekzisto. Ni estu rezolute kaj gxisoste movado de memkonsciaj gastoj de la tero, kiuj lernas gastigi unu la alian. Tio ne nepre signifas, ke ni cxiuj devas tujtuje farigxi mediismo-kleraj agitantoj (vidu en mia cxi-tema bloga afisxo cxe http://probaleo.blogspot.com/ la klarigojn pri "Modelo Sep" por tio, kion mi sugestas al la aktivaj mediistoj inter ni), sed la esperantisteco ja havu por cxiu el ni vivipovan personan sencon. Mi volas hodiaux proponi al vi realigeblan jubileo-jaran kampanjon, per kiu vi cxiuj povos ekde 2012 teni pli alte la verdan standardon en viaj logxlokoj kaj viaj landoj. En la barata sagxo oni diras, ke elefanto instruas al la eksteruloj per siaj dentegoj, sed al sia intima rondo per la busxinternaj dentetoj. Utilas do dividi la predikon en dentegan parton aleksteran kaj dentetan parton por la samideanaro. La alekstera versio de la zamenhof-taga ideo Ni cxiuj gxissate auxdis pri malnova mezuro, la tiel-nomata I-Kvo, la inteligento-kvociento. En la lastaj jardekoj ni foje auxdas ankaux pri piednoto al la I-Kvo; gxi sin nomas la E-Kvo, la emociinteligento-kvociento. En lingvoj kun aparta kvo-tipa litero oni uzas la formojn IQ kaj EQ, kiujn ni evidente ne kapablas legi per niaj kompatindaj esperantistaj okuloj, do mi helpas min per la anstatauxajxo "Kvo". Nun auxskultu, mi petas. Mi proponas, ke ni vendu al la publiko post I-Kvo kaj E-Kvo novan kvocienton, kiun ni nomu A-Kvo - la amikec-kvociento. Atentu vian rajton paralele nomi gxin afablec-kvociento, agrablec-kvociento, se tio helpas viajn tradukojn en la etnajn lingvojn. La oficiala nomo estu simple A-Kvo, kaj ni uzu la vorton "amikec-kvociento" kiel la plej kutiman dismeton de la akronimo en nia lingvo. Al la ekstera mondo, ni maksimume simplu. La marko A-Kvo (aux AQ, en alfabetoj uzantaj tiun literon) kaj iu lauxlingve elektita vorta dismeto de tiu akronimo klarigu sin mem. Anstataux verki komentariegon pri tiu marko, mi nun transiru de tiu cxi ekzotera sektoro al la esotera laboro de la elefantobusxaj dentetoj. La samideanara versio de la zamenhof-taga ideo En niaj propraj medioj - en la asocioj, regionaj societoj, lokaj kluboj, kongresoj, renkontigxoj, festivaloj, verde parolantaj familioj, cxie - ni devas ekde nun, krom kultivi Esperanton mem kaj gxiajn konatajn plukonstruajxojn, vendi al nia verda publiko la markon Esperanto-pluso. Treege longe ni ofereme pioniris la altkvalitan internacian gastigadon. Ni bonvenigadis eksterlandajn gastojn sur la skalo de kolektivaj arangxoj kaj en niaj hejmoj per aux malper Pasporta Servo. Kun ama zorgo kaj kun lauxregione diversgrada rigoro ni kunmetadis kongresojn, kunlogxadojn, restadojn plej diversajn. Ni maksimumigis la fizikan aux kulturan komforton de niaj gastoj. Tiu gastiga etiko farigxis nedisigebla parto de la esperantisma kulturo. Ni cxiuj scias tion. Ni konsideru tiun tagorderon atingita. Nun temas pri Esperanto-pluso, kaj monda ekonomia krizo donas al ni tre tauxgan okazon por lancxi gxin, kvankam ni kompreneble diru ne tion, sed ke spronas nin la magia cifero 125. Denove, por ke plej simplu kaj disvastigeblu la ideo, mi proponas, ke la marko Esperanto-pluso estu sia propra komentario. Gxi estu diverse interpretata de la diversaj uzantoj kaj ... vastigantoj. (Mi lasas kiel ekzercon por vi retrovi, kiu kiam oftege uzadis la verbon vastigi. Solvohelpilo: memoru, en kies datreveno ni interparolas.) Tamen, cxar iuj el vi sxatas ekzemplojn, mi sendas la ekzemplo-legemajn interesitojn al mia bloga afisxo, en kiu trovigxas pli plena konkretigo de la propono: krozu al http://probaleo.blogspot.com Gxenerale dirite, mi proponas, ke Esperanto-pluso temu pri la sondado de la kutime vualataj kaj embarasaj malagrablaj nuancoj, kiuj cxirkauxas la surpodiajn momentojn de legitima gloro en niaj kongresoj, niaj kunlogxadoj k.s. Ni bonvenigu ne nur la interesajn pladojn, sed la tuton de la sperto gastigi, inkluzive la sentojn de sendanka sinofero kaj aliajn klavojn, kiujn la esperantista sperto senintence premas, foje lacigante aux kuspante nin. Farante cxion cxi, ni transiros de la nuna sxtupo de niaj laboroj al tiel nete alia sxtupo, ke neniu plu kuragxos demandi, cxu ni ne estas feblaj kaj senefikaj eksrivaloj de la vastigantoj de la angla. Kaj ni komencos konstati, ke por konstrui la vojon al la paco, foje necesas ne paroli rekte pri la interlanda paco mem, kiu restas cxies celo, sed unike labori por teksi la sxtofon, el kiu la morgauxaj tajloroj verkos novajn, nenaciajn standardojn. Mi proponas al vi metodon por pli verve sperti nian unikecon, ol ni foje sukcesas sperti en niaj gxisnunaj - tute ne subtaksindaj kaj absolute nepre dauxrigendaj - metodoj esperantisti. Mi ja ne volas sugesti, ke mankus al ni individua ludemo kaj humurkapablo. Mi volas emfazi, ke ni nesuficxe ligas la libron Humoroj (de Auld, mi faras metaforan uzon de la titolo) al lia pli konata epopeo La infana raso, kiu estis dedicxita al la heroo de Montevideo kaj kiu plej evidente esprimis la sencon de la esperantismaj streboj. Niaj italoj foje faris el unu poemo en Humoroj kanton, el kies teksto cxi tie citindas "per skarpo malpura kovras vintra pejzagxo / sian vizagxon, kaj kracxas sur cxies planojn". Kracxas ankaux sur la strategiajn planojn. Ni devas preteriri tiun vintran humoron, cxi-vintre (pardonu mian senhontan uzon de nordhemisferaj agordoj, samideanoj sudaj, mi scias, kiom someras cxe vi), per pluaj humoroj indaj al la plenrajtaj kaj tial esperantistaj anoj de tiu "infana raso", kiu sin nomas - la homaro. Amike Probal Probal Dasgupta Linguistic Research Unit Indian Statistical Institute 203 B.T. Road Kolkata 700108, India tel. +91-9831815042 probal.dasgupta@gmail.com ))))) ((((( Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 441 2011-12-25 EK AL LA AGADO 125! Kiel informis Gazetaraj Komunikoj n-ro 440, la Estraro de UEA nomumis laborgrupon por la agado okaze de la 125-jarigxo de Esperanto en la jaro 2012. Jen la unua alvoko de gxia kunordiganto Renato Corsetti. ----- Fakte antaux 125 jaroj Zamenhof presigis kaj dissendis la "Unuan libron" de Esperanto kun la famaj slipetoj: Mi promesas lerni, se 10 milionoj promesos. El tiu ago sekvis grandaj rezultoj. Kion ni povas fari nun por inde festi tiun datrevenon? Mi kredas, ke ni devas fari ion similan al tio, kion faris Zamenhof. Post 125 jaroj de seninterrompa progreso la komunikeblecoj je nia dispono estas nekompareble pli grandaj ol tiuj, pri kiuj disponis Zamenhof, sed la fido je la estonteco, pri kiu disponas ni, estas nekompareble pli malgranda ol tiu de la tempoj de Zamenhof. Kaj ankaux la kuragxo pensi, ke ni povas sxangxi la mondon estas tre pli malgranda. Bonsxance ne en cxiuj mondopartoj la etoso estas sama. Esence la laborgrupo proponas du agadliniojn: - cxiu landa asocio provizu sin per reta kurso pri Esperanto en sia lingvo, kio estu integra parto de la laboro por Esperanto en tiu lando, kun landaj studgvidantoj, kiuj gvidu la lernantojn al la ekzistanta komunumo. Estas vero, ke en multaj landoj ankoraux funkcias relative bone ankaux cxeestaj kursoj, sed ankaux tie oni lancxu siajn retajn kursojn. Stefan MacGill, la prezidanto de ILEI, , respondecas pri laborgrupeto, kiu pretigas novan tekston por reta kurso, la "Kurso 125", sed ne atendante la aperon de la unuaj lecionoj, kiu tamen ne estas tre malproksima, vi jam komencu vidi tion, kio ekzistas aux ne ekzistas en via lingvo; - cxiu landa asocio (aux loka grupo aux alia grupigxo) provizu sin pri respondeculo pri informado. Ni scias, ke en pluraj landoj ili ekzistas, sed ni scias ankaux, ke en pluraj landoj/lokoj ili ne ekzistas aux ne regule funkcias. En kiom da landoj, ekzemple, oni regule sendas informojn al la amas-komunikiloj? Tiu respondeculo kunlaboru kun Brian Barker, , por traduki, adapti kaj dissendi enlande la gazetarajn komunikojn, kies tekstojn Brian Barker liveros. Krome li aux sxi kunlaboru por ke la 26-a de julio, la Esperanto-tago en 2012, estu rimarkata de multaj, kaj espereble ankaux de Google. Cxar la laboro estos farata ne cxefe centre sed cxefe lande kaj loke, ni bezonas dauxran kontakton kun kiom eble plej multaj landoj. Pro tio aldonigxis al la centra labor-grupo Adjé Adjévi, , respondeca pri la agado en Afriko kaj LEE Jung-kee , same pri Azio. Ni ege bonvenigus kunordigantojn de aliaj kontinentoj aux landaroj. Cxar la labor-grupo jam eklaboris antaux la oficialigxo, jam ekzistas iom da materialo, kiun vi povas legi en http://www.uea.org/vikio/Projekto_125. Tie vi vidos, ke multaj landoj jam promesis kunlabori, sed ne cxiuj por ambaux agadoj, kaj kelkaj entute mankas. Do, fina alvoko: pruvu al vi mem, ke vi kapablas imiti Zamenhof-on! Kontaktu la laborgrupon kaj prezentu vin kaj la ideojn, kiujn vi volas mem realigi dum cxi tiu jubilea jaro. Skribu al kaj vi trafos samtempe cxiujn membrojn de la laborgrupo. Nur per kunlaboro de cxiuj ni povas esperi realigi la duonon de tio, kion realigis Zamenhof sola kaj sen komputilo. Renato Corsetti kunordiganto ))))) ((((( Kompletigaj informoj pri Esperanta Ligilo Redaktoro: Attila Varro Ajtosi Durer sor 39, HU1146 _Budapest_, Hungario (r.p.: a.varro(cxe)chello.hu) (tel.: +36-30-612-08-88) Administranto: Jiri Jelinek Roztocka 1001 CZ-514 01 Jilemnice Cxehxio (r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz) (tel.: +420 48-154-3200) korespondanto: Olena Poshivana Brativ Trofimovyh 22b, kv. 226 UA-49068 _Dnepropetrovsk_, Ukrainio Kasisto: Pier Luigi Da Costa via S. Maria del Giudice 2369 IT-55100 _Lucca_ Italio (r.p.: dacostapl(cxe)lunet.it) Posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268 je la nomo "Da Costa Libe" cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca UEA-konto de LIBE: libk-p jarkotizo: 15 euxroj Por ricevi la revuon retposxte aligxu al nia tiucela interreta dissendolisto per sendo de retmesagxo (kun ajna enhavo) al: Ligilo-Subscribe(cxe)tiflo.info La lasta numero de Esperanta Ligilo legeblas ankaux en la retejo de Libe: http://libe.narzan.com )))))