Esperanta ligilo

n-ro 10, decembro 2012

 

Enhavtabelo

 

Raporto pri renkontigxo de Eblogo.

El Esperantujo. Polaj senatanoj konatigxas kun E-o.

KAEST 2012.

Lingva forumo. Starigi lingvan infrastrukturon.

Tra la sortofrata mondo.

La unua blinda urbestro.

Subtera festo por bll'j.

Robotigita skanilo.

Nia rondo familia. Ni gratulas.

Facila legajxo. A. Bach. Araneo.

Poezio. Petro Palivoda.

A. Mori.

Por via sano. Regxino de medikamentoj.

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio).

Por la retumantoj. Parolanta mapo.

 

 

 

Malgranda raporto pri la membrokunveno de Eblogo

en $landschlacht

La 10-an de novembro la membrokunveno unuafoje en la pli ol 90-jara historio de Eblogo okazis ekstere de Germanio, kiel Theodor Speckmann rimarkis en sia antauxparolo.

Landschlacht estas malgranda urbo en Svislando. La Internacia Centro por bll'j (Izb) estas hejmeca domo kun belaj cxambroj, granda vintrogxardeno, afabla personaro kaj bongusta mangxaro.

Sep membroj venis, por elekti novan estraron. Post tridekkvar jaroj Theodor Speckmann ne plu kandidatis por la posteno de la unua prezidanto. nova prezidanto farigxis Norbert M{ller. Dua prezidanto nun estas Theodor Speckmann. Reelektitaj estas Heinz-Peter Engels, Bruno Bleyer kiel sekretarioj kaj Manfred Herrman kiel malnova kaj nova kasisto. Pro subita malsano li ne partoprenis la kunvenon.

Norbert proponis, ke Theo estu honora prezidanto. La tuta estraro dankis lin pro la bona kunlaboro. Theo raportis, ke la venonta UK okazos en Islando kaj

IKBE en Bulgario.

Heinz-Peter Engels.

 

 

El Esperantujo

 

Polaj senatanoj konatigxas kun E-o.

La 17-an de oktobro en la supera kamero de la Pola senato oni diskutis pri E-o. Estis fondita la parlamenta grupo por apogi E-on, estis prezentita ekspozicio pri historio de la Lingvo Internacia kaj okazis konferenco "E-o 125 jaroj".

La ekspozicion en parlamentejo inauguris la vickamerestro Jan Wyrowinski. Elpasxis ankaux vicsejmestrino Wanda Nowicka. Ekspozicio kaj konferenco estis preparitaj fare de la Pola asocio "Euxropo-demokratio-Esperanto". Sub la sama titolo agas politikaj organizajxoj en Germanio kaj Francio.

Dum la konferenco oni parolis, i.a., pri altrudo de la angla lingvo en Euxropo, kio privilegiigas 13 procentojn de la EU-logxantoj, por kiuj la angla estas la gepatra lingvo. Estis deklarite, ke Pollando kiel "lulilo de E-o" povas proponi tiun lingvon kiel "parte oficialan" lingvon de EU, simile al la baska, katalana kaj irlanda.

La senatano Edmund Wittbrod, subtenante la fondigxon de la parlamenta grupo por apogi E-on, proponis sin deteni de kritikado de la angla lingvo, koncentrigxante cxe instruado de E-o.

La eksdeputito Tadeo Iwinski atentigis komplikecon de popularigo de E-o, la lingvo, kiu apartenas al neniu sxtato, kaj alvokis renovigi E-elsendojn de la pola radio internacia.

La konferencon partoprenis parlamentanoj, sciencistoj, polaj kaj eksterlandaj E-istoj, inter kiuj estis ankaux la fama japana entreprenisto kaj mecenato Ecuo Mijoshi, konata pro siaj mediaj akcioj en la euxropaj amaskomunikiloj.

(laux la retejo "Balta ondo").

 

KAEST 2012.

KAEST estas mallongigo: Konferenco pri aplikoj de E-o en scienco kaj tekniko. Tio estas serio de seminarioj kaj konferencoj, ekzercantaj scienc-teknikan aplikadon de E-o, okazantaj sur teritorio de Cxehxio kaj Slovakio. Inter 1978 kaj 1989 ilin organizis la Sekcio de Cxehxoslovakaj E-istoj. Post la pauxzo en 1998 gxin organizis Cxehxa E-Asocio kunlabore kun agentejo Kava Pech. En 2010 KAEST okazis en Cxehxio.

La cxi-jara KAEST okazis la 15-18 de novembro en la urbeto Modra-Harmonia (Slovakio)en Edukcentro de la Centro de plua edukado de Komenio-universitato. Gxin partoprenis 50 personoj el 11 landoj, krome, la rusa E-isto Kostik Vento partoprenis la konferencon per Skajpo.

La urbeto Modra-Harmonia estas konata per siaj vinoj kaj ceramikajxoj, situanta cxepiede de la montaro "Malgrandaj Karpatoj" (Male Karpaty) 30 km-ojn de Bratislavo kaj 25 km-ojn de Trnavo.

La cxefa temo de la konferenco estis "Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj". La programo konsistis el prelegoj en du paralelaj blokoj: cxeftemaj kaj alitemaj, trejnado (vikipedio, komputila laboro, metiejoj k.s.), fakaj diskutoj pri certaj temoj, neformala vespera programo (vingustumado, filmo-prezento, diskutoj k.s. Dum trejnado pri Vikipedio la partoprenintoj estis dividitaj en du grupoj - komencantoj kaj progresintoj. Ili laboris sub gvido de spertaj E-istoj-vikipediistoj.

Oni multe diskutis pri E-terminaroj en diversaj scienc-brancxoj. Por mi speciale memorinda estis prezento de la zona planlingvo, la esperantido por slavaj lingvoj, t.n. slavina aux slavsky, proponita de Jozef Konechni.

Henryk Kramarczyk.

 

Lingva forumo

 

Starigi lingvan infrastrukturon

Antaux 30 jaroj, kiam ne jam ekzistis la interreto la eblecoj disvastigi nian lingvon per nia propra rekta agado estis tre limigitaj. Ni povis aux varbi kursanojn kaj instrui al ili la lingvon aux ni povis atentigi pri E-o per disdonado de flugfolioj kaj per aperigado de artikoloj pri E-o resp. pri E-eventoj en gazetoj aux revuoj. Hodiaux ni havas multe pli da eblecoj, cxar cxiu el ni povas laux siaj kapabloj direkti sin al homoj en la tuta mondo kaj krei komunumon por iu specifa celo.

Se antaux 30 jaroj la cxefa laboro kusxis en la manoj de E-organizajxoj, nun cxiu unuopa homo povas fondi sian E-entreprenon kaj sercxi tiucele kunlaborantojn kaj apogantojn resp. klientojn. La plej grava diferenco tamen al la situacio antaux 30 jaroj estas la ebleco ne nur diskonigi la skriban lingvon, sed prezenti gxin en parolata formo. Tio havas tute alian efikon. Nome parolata lingvo invitas al imito, parolata lingvo allogas homojn al la lingvo resp. tenas ilin cxe la lingvo. Parolata lingvo kreas gxojon kaj tio estas argumento, kiu superas cxiujn aliajn antauxajn argumentojn.

Entute ne havas multe da senco konvinki homojn pri la neceso de komuna lingvo en formo de E-o. Estas multe pli bone krei komunumon, en kiu funkcias la lingvo. Kompreneble temas komence nur pri virtuala komunumo. Por iniciati komunumon necesas pritrakti temojn, kiuj estas interesaj por la dezirata celgrupo. Tio hodiaux bonege eblas per blogo - reta taglibro, en kiu legantoj povas komenti. La skriba formo tamen ne suficxas: Por alparoli homojn, oni devas vere paroli al ili kaj ne nur skribi. "Parolado kunigas la homojn". Tio estas konata proverbo en Auxstrio.

Ekzistas organizajxoj, kiuj celas disvastigi E-on en Euxropa Unio. Ili volas konvinki politikistojn, ekz. deputitojn de la Euxropa Parlamento, ke oni tie uzu E-on. Tamen por enkonduki Esperanton en iu oficiala institucio devas ekzisti lingva infrastrukturo por la lingvo. La lingvo ne povas kreski el nenio. Gxi bezonas specifan gxermon. La gxermon devas krei la aktivuloj. Ili devas okupigxi pri temoj de la celgrupo, nome la funkciuloj de Euxropa Unio. La aktivuloj devas iniciati komunumon, al kiu iom post iom aligxos pli kaj pli da membroj de la celgrupo. La temojn ili trovos ekz', en la retpagxaro de la Euxropa Parlamento. Mi mem vizitis tiun pagxaron kaj ne trovis gxin tre alloga. Plej multaj temoj estas tre "sekaj". Do, estus pli bone havi personan kontakton kun deputitoj kaj prezenti temon kunlabore kun ili.

Eble, estos pli facile krei lingvan infrastrukturon por aliaj temaroj kaj por aliaj celgrupoj. Dependos de la disponeblaj aktivuloj, pri kiuj temoj ili estas kompetentaj kaj al kiu ili volas paroli. En la Esperanta Retradio ofte aperas la temoj "Sano" aux  "Dauxrigebla energiproduktado". Eble, por iu trovigxos sonartikoloj, kiuj povus servi kiel gxermoj por certaj novaj iniciatoj.

Mi konscias, ke, bedauxrinde, cxio antauxeniras nur tre malrapide. Sed por sxangxi tion, necesas unue kompreni, ke la tradiciaj receptoj ne estis kaj ne estos sukcesaj. Ni povas mondskale kunlabori en la interreto. Tiel ni povas antauxenigi E-on. La ekzemplo de la Esperanta Retradio montras, ke tio povas okazi en amika etoso, sen kutimaj kvereloj de la tradiciaj organizajxoj. Se ni havas komunan celon kaj komunajn laborprincipojn, ni povas sukcesigi nian aferon.

(laux Esperanta Retradio).

Auxskultantoj komentas: Sed ne troigu, ne forgesu, ke ecx la plej moderna tekniko ne kapablas anstatauxigi la varman manpremon, fortajn brakumojn, tason da teo (kaj ne nur!) trinkitan kune.

Do, en la nova jaro ni deziras al vi, karaj gelegantoj, ke ne manku al vi sanon kaj energion por novaj E-renkontigxoj!

 

 

Tra la sortofrata mondo

 

La unua blinda urbestro

La itala bll'o Federico Borgna (pron. Federiko Bornia), 38-jaragxa, diplomita juristo, estas la unua nevidanta urbestro de la itala urbo Cuneo (pron. Kuneo), cxefurbo de la provinco en Piemonte.

Sen malutilaj parolturnoj, en la vivo, samkiel en politiko, la fakton de sia bl'eco la nova urbestro pridiskutas kun malfermita vizagxo. "Nun oni multe parolas pri falsaj bll'j. Tio kolerigas min, - diras Federico Borgna, - cxar iusence damagxas la rajtojn de veraj bll'j kaj dubigas iliajn eblecojn kaj atingojn. Nu, pri mia bl'eco tute ne estas duboj, - li aldonas.

- Dum infanagxo mi havis iom da vidpovo, sed ludis futbalon. Vizagxojn de ludantoj mi ne povis vidi, sed pilkon - jes, ankaux pordegon kaj stangojn"...

Mia difekto pusxis min konfronti kun tiu defio, mi montros, ke mi povas plenumi la taskon de la urbestro. Sed tio ne estas mia persona venko, iusence tio estis la venko de cxiuj bll'j. Tiun respondecon mi sentas. Imagu: oni demandas bll'n, kiun laboron povas plenumi nevidantoj, kaj li respondos, ke ili povas esti ankaux urbestroj", - li ridetas.

Pli frue li laboris kiel financa konsilanto kaj estis prezidanto de la Itala Bll'-Asocio de Piemonte. Fine de majo li estis elektita kiel urbestro de Cuneo.

En 2010 li jam partoprenis en la balotado kiel kandidato de la demokrata partio. Poste li kunlaboris kun la Unio de Kristanaj Demokratoj. Laux li, la ebleco igxi urbestro tiam ne estis inter liaj vivoplanoj

Fine oni devis konigi la fakton de lia blindeco, sed nur kiel informon, ne tro atentis pri tio, por eviti la impreson, ke li petas kompaton. Samtempe li devis montri, ke bll'o, se li estas kapabla, povas plenumi ankaux tiun laboron. Lia politika kontrauxulo, la komika aktoro Grillo, sukcesis kolekti nur 7 procentojn da vocxoj, dum en la aliaj regionoj de Italio li atingis ecx 30 procentojn. "La venko estas ne nur mia, sed de la tuta nia grupo, - dauxrigas Federico, - La venko havis specialan guston. Tio estis fantastika teama ludo, rezulte de kiu ni venkis

Nun la vivo dauxras. Revenante de la urbestrejo, ne suficxas 20-30 minutoj por atingi mian domon. Oni salutas min, parolas kun mi, indikas la problemojn de la urbo. Mi scias, ke la urbestro antaux cxio devas esti kapabla auxskulti, kompreni kaj decidi. La vidpovo estas nur instrumento, jes, grava, sed ne unika".

Pri sia difekto s-ro Borgna parolas trankvile. Gxi estis kauxzita de retinopatio. Li komencis perdi la vidpovon, estinte 11-jaragxa. Ekde la jaro 2004 li vidas tute nenion.

"Tio estis la vojo supren, - li rememoras, - La blanka bastono, kiun mi prenis en la manojn, sxajnis al mi pezega, kiel muelsxtono. Dum la tuta monato mi marsxadis, tenante gxin enmane, kunfalditan. Malfaldi gxin kaj iri tra la urbo signifus por mi montri al cxiuj, ke mi ne plu vidas. Egale, kiel montri mian malvenkon. Fine mi demandis min mem: "Malvenko kontraux kio?", kaj tiel venis la momento, kiam mi komprenis, ke la difekto estas sperto, kiun mi devas alproprigi. Mia malsano igis min pensi pli pri miaj limoj. Homoj ne estas alkutimigxintaj pensi pri tio, faras ion, kio placxas al ili sen konsideri, cxu vere ili kapablas tion fari. Evidentigxis, ke la aferoj, kiujn mi ne povas fari, ne estas tiom multaj kaj gravaj, kiel sxajnis komence. La viddifekto helpis min ekkoni pli bone min mem, kvazaux surmeti la vestojn de tiuj pli malfortaj. Blindeco devigis min stari firme per piedoj sur la tero".

Sinteza vocxo de posxtelefono rapidege legas la tekstojn de sms kaj retmesagxojn. Nur la orelo alkutimigxinta povas kapti la sencon de tiuj legajxoj. "La novaj teknologioj donas al mi la eblecon fari praktike cxion, - diras s-ro Borgna. Cxiutage mi uzas smartfonon kaj komputilon. La aparatoj estas miaj, mi kunportas ilin por ne uzi tiujn komunumajn, kio kauxzigus aldonajn elspezojn".

Cxiujn subskribotajn dokumentojn li skanas kaj legas per sinteza vocxo.

Samkiel en la privata vivo, en la urbestrejo li sukcesis rapide kolekti teamon de veraj geamikoj kaj kunlaborantoj. La ombro de maltrankviligxo aperas sur lia vizagxo, nur kiam temas pri la problemoj de la urbo, speciale pri revizio de bugxeto fare de la registaro. Laux li, Cuneo, kompare kun aliaj italaj urboj, havas bonsxancon, sed malpliigo de la komunumaj enspezoj nepre kauxzigos socialajn problemojn, kaj tio estas nova defio de Federico Borgna.

Fabio Lepore.

E-igis O.P.

 

Subtera festo por bll'j.

En nekutima cxirkauxajxo, nome 320 metrojn subtere, en la karbominejo Guido apud la pola urbeto Zabrz (pron. Zabjx) la tiflopunkto de la fondajxo "Sxanco por nevidantoj" de la urbo Katowice organizis la 12-an de oktobro celebradon de la bll'-tago kaj 20-jarigxo de la agado de la fondajxo

La solenajxo okazis sub la honora auxspicio de la urba prezidantino Malgorzata Manka-Szuli. Inter la invititoj estis komisiitoj pri la aferoj de handikapitoj en vojevodiaj organizajxoj kaj institucioj, prezidantoj de lokaj primaraj bll'-organizajxoj de la Pola Bll'-Asocio, prezidantoj de sportaj kluboj "Cross", agantaj sur tereno de vojevodio.

La kunvenintoj konatigxis kun historio de la karbominejo Guido, la dudekjara agado de la fondajxo "Sxanco por nevidantoj" kaj kun atingoj de la katowica tiflopunkto. Okaze de la 20-jarigxo de la fondajxo gxiaj geamikoj ricevis regalojn pro ilia senprofita agado favore al bll'j kaj malfortevidantoj. Oni povis ankaux konatigxi kun la ekspozicio "Tusxi, atingi, ekauxdi - novaj teknologioj por viddifektitoj". Reprezentanto de la Instituto pri Edukado kaj Disvolvigxo "Alfa PRIM" rakontis pri la principoj de priservado de handikapitaj klientoj. La arangxon ornamis elpasxo de malfortevidanta kantistino Iwona Zieba kaj gitara koncerto de la ensemblo "Cocotier". Estis demonstrita fragmento kun audiopriskribo "Homo sur kanato". Oni povis ankaux viziti la tutan minejon kun akompananto.

La festo estis financata de Pola fondajxo de rekapabligo de handikapitoj kaj urba estraro.

Karolina Sura.

 

Robotigita skanilo

legas 250 pagxojn minute.

Multaj homoj plendas, ke la libroj, kiuj gravas por ili, ne haveblas en la elektronika versio. Plejofte tio koncernas lernolibrojn kaj speciala literaturo diverstipa. Libroskanado estas temporaba kaj strecxa laboro. Por transmeti tiujn librojn en elektronikan version povas helpi la robotigita skanilo BSF-auto. Gxi estas inventita de la sciencistoj de la japana laboratorio Ishikawa Oku. Aplikitaj teknikaj solvoj permesas skani gxis 250 pagxojn de iu ajn libro dum apenaux 60 sekundoj. Tion oni atingis dank'al rapidaj kameraoj, fotantaj la pagxojn je diversaj anguloj, kio ebligas havi la bildon 3D, kiu donas klaran, seneraran skanajxon. La divid-ebleco de tiu skanilo estas 400 Dpi. Pri la pagx-renversado okupigxas speciala sistemo, adaptita al diversgrandaj kaj diversformataj libroj, dimensioj kaj tipoj de papero. La nova aparato speciale tauxgos por universitatoj aux bibliotekoj, kiuj havas grandajn kolektojn de malnovaj, ofte unikaj libroj. Dank'al digitaligo tiuj libroj igxos alireblaj por pli vasta legantaro. La nova skanilo estos acxetebla jam en 2013.

(laux Marcin Borek)

E-igis O.P.

 

 

Nia rondo familia

 

Ni gratulas!

Neelpensita dialogo.

- Ankaux mi scias unu vorton en E-o,- diris iu rusa bll'o.

- Kiun vorton?

- Masenko!

Vere, por ni, logxantoj de eksa Sovetunio, E-o estas firme ligita kun la nomo de Anatolij Ivanovicx Masenko. Gxuste dank'al liaj lecionoj en la porinfana revuo "Sovetskij sxkolnik" multaj el ni konatigxis kun la Lingvo Internacia. Gxis nun la tiamaj lernantoj konsistigas la kernon de E-aktivularo en Rusio kaj aliaj ekssovetiaj landoj. Poste aperis verkita de li E-lernolibro por ruslingvanoj, kiu, miaopinie, estas la plej simpla kaj viveca el inter cxiuj, gxis nun ekzistantaj ruslingvaj E-lerniloj. Dum jardekoj li gvidis la E-rubrikon en la sama porinfana revuo, kiun, plejparte gxuste pro tiu rubriko, legis ankaux plenkreskuloj. Multaj el ni konservis varmajn rememorojn pri organizitaj de li E-seminarioj en Kislovodsk. Fakte, ne imageblas iu renkontigxo de blindaj E-istoj aux IKBE sen li.

Anatolij Ivanovicx cxiam estis por ni instruisto, pli agxa amiko, nur la vorto "maljuna" por li ne konvenas. Juneco ne estas agxo. La ekzemplo de Anatolij Masenko konfirmas, ke eblas esti juna, atinginte 75-jarigxon.

Nome de cxiuj legantoj ni kore gratulas nian karan Anatolij Ivanovicx, deziras al li firmansanon kaj cxiaman junecon!

 

 

Facila legajxo

 

Andreo Bach

Araneo

Iufoje kiam mi revenis hejmen post mia laboro, mia edzino diris al mi:

- Vi devas tuj iri al la kelo, kaj murdi monstron, kiun mi tie hodiaux ekvidis! - sxi petegis.

- Pri kio temas? - mi trankvile demandis.

- Mi ne scias. Gxi estas terure grandega! - sxi klarigis al mi kun timego.

- Mi petas vin, iru tuj, kaj kontrolu! - sxi dauxrigis.

- Kie mi trovos tion? - mi demandis ne tro sciante, cxu kunpreni iun bastonon aux suficxos mia sxuo.

- Do eble montru al mi, kie gxi estas - mi proponis, sed sxi rediris kun tremanta abomeno:

- Neniukaze mi iros tien! Vi trovos gxin en la koridoro malantaux la papera teko kun miaj desegnajxoj.

Mi malgrauxvole klopodis imagi la aspekton de io, kio tiel timigis sxin. Kiam mi malsupreniris al la kelo, mi sxaltis lumon kaj okule trovis la paperan tekon. Mi alrigardis malantaux gxin. Sur la betona planko kusxis iu nigra etajxo. Mi devis kauxri por povi rekoni tion. Kaj konforme al mia antauxvido gxi estis negranda araneo, delonge malviva kaj seka, kaj gxuste gxi tiel timigis mian karulinon.

Neniu sxatas mallumon, kiu kovras kelkan misteron, en kiu oni povas renkonti ion neesperitan. Ne cxiu hejmano cxe mi emas aux prefere kuragxas enrigardi ekzemple al la kamero, kie oni konservas portempe malbezonatajn objektojn. Kiam de tempo al tempo oni devas eligi ion de tie kaj kiam iu malfermos gxian negrandan pordon, la logxantoj de tiu cxi ejo fulmrapide forkuras, surprizite pro la neatendita lumo el la ekstero, aux sxajnigas, ke ili estas nevideblaj restinte en senmovo. Sed kiam estas mallume, malpure kaj multe da polvo, regas perfektaj kondicxoj por kasxigxi kaj trankvile atendi sian lauxvican viktimon kaj samtempe pladon. Por ke tio okazu, la kaptanto, pri kiu mi parolas, devas spini siajn delikatajn kaj gluecajn retojn. Kaj gxi faras tion vere majstre. Gxenerale araneoj estas opiniataj kiel acxaj, vilaj kaj malpuraj. Preskaux cxiam ili disponas pri veneno, kiu tamen en apenaux 3 elcentoj da kazoj povas esti dangxera por la homo. La tusxeton de araneo kelkaj resentas kiel malagrablegan, dum por la aliaj gxi estas apenaux delikata tiklado. Sed kiam la besteto hazarde eniros ekzemple sub nian veston, en la plena mallumo, nia imagokapablo sufloras al ni, plej diversajn bildojn, cxu ne?

En mia geografia sfero araneoj gxenerale ne estas dangxeraj. Tamen malgraux tio multaj personoj suferas grandan timegon pro ili. Kiel oni scias, temas pri araneofobio, kiu havas siajn radikojn ofte en nia infanagxo. Okazas, ke oni timigas infanojn fermitajn en sxranko, dirante ke trovigxas tie araneo kaj gxi povas formangxi ilin. Alikaze infano estas atestanto de panikaj reagoj de aliaj ecx plenkreskaj personoj. Kelkfoje oni timas, ke araneo povas mordi kaj uzi sian venenon. La kauxzoj de cxi-specaj timoj povas esti diversaj. Multaj personoj vidante araneon reagas kriante "Murdu gxin! Murdu gxin!" Kelkaj reflekse piedpremas gxin surplanke aux dispremas gxin surmure. Estas al mi konata jena antauxjugxo. Nome kelkaj kredas, ke kiam oni mortigos araneon, tiam estos pluvo. Ne diru tion al mia edzino, sed mi gxenerale toleras araneojn en mia kelo, ne pro la jxus menciita antauxjugxo. Mi simple opinias, ke ili estas maldangxeraj kaj utilaj kunlogxantoj, kaj tio, ke ili ne estas tro belaj, tute ne gxenas min. Tamen, mi legis ie, ke oni kuracas la araneofobion laux du manieroj: sxtupe aux rekte. En la dua kazo, oni ekzemple uzas grandegan, vilan araneon, kiun oni metas sur la vizagxon de la paciento. Mi dezirus eviti ion similan. Ecx tiel tre mi ne sxatas ilin. Ili vivu plu. Ili estas tiom multnombraj kaj malgrandaj, ke ni devas simple akcepti ilin, kaj iliajn noktajn promenadojn sub niaj kusxejoj aux malantaux niaj sxrankoj.

 

 

Poezio

 

Petro PALIVODA (Ukrainio)

Pordo

Infaneco...

Homoj surstrate

pri io debatas.

Estas pordo farbata

de l suno

orkolore.

Mi miras:

kiom da jaroj trakuris

restis la pordo ora.

Radioricevilo

Mi sentas planedospiron

en rauko de ricevilo.

Sur cxiu diapazono

embuskas por mi eventoj.

El nigra kesteto fluas

kaj vocxo sola,

kaj bru de tribunoj.

Per turno facila de agordilo

mi sxangxas planedohumoron.

 

***

Luno kaj steloj

parolas pri io.

mi iras silente.

Amo ne havas nomon,

Gxi havas sunon

sur la tuta cxielo,

blindigan.

Gxi havas venton,

okulojn per sablo

kovrantan.

Al kiu mi iras,

blindulo?

De nun ne videblas.

 

A. Mori (Usono)

 

Sxtonumo!

Virino

gxis la brusto

entere!

Sxtonoj

frapadas sxin

pluvere!

Sxi forpasas

en hororo

sufere!

Jen honto

por la homaro

envere!

 

 

Por via sano.

 

Regxino de medikamentoj.

Se inter cxiuj medikamentoj oni devus elekti regxon, tiam oni certe devus elekti aspirinon. Aux, se vi preferas, regxinon, konsidere gxian nomon mem. Gxi estas ja la plej uzata kuracilo tra la mondo, kaj kvankam pasadas la tempo, gxi ne perdas sian utilecon; male, tago post tago, novaj esploroj montras pliajn bonfarojn de tiu tre sukcesa substanco. Lastatempe aldonigxis al la listo de gxiaj favoraj efikoj en la homa korpo grava eltrovo: aspirino preventas kanceron kaj ecx metastazojn.

Esploristoj en Oksfordo trovis, ke post kelkjara englutado de nealtaj dozoj de aspirino malpliigxas la kazoj de morto pro kancero, precipe de la digestaparato: je 37 procentoj post kvin jaroj. Ili sekvis milojn da pacientoj, kiuj uzis tiun drogon por preventi korajn problemojn, kaj observis, ke ili krome protektigxis kontraux kancero. Kaj plej mirige: ili suferis je malpli da recidivoj kaj metastazoj.

Tia impresa eltrovo aldonigxis al la jam longa listo de indikoj por uzado de aspirino: kontraux febro, kontraux kapdoloro kaj aliaj doloroj, kontraux artrito kaj aliaj inflamoj, kontraux diverslokaj trombozoj, kontraux kormalsanoj, kontraux demenco kaj arteriosklerozo, kontraux tro dolora menstruo.

Kompreneble, aspirino, kiel cxiu alia medikamento, povas kauxzi damagxon, kaj al kelkaj pacientoj oni devas eviti preskribon. Plej gravaj estas stomakaj malsanoj kaj problemoj rilataj al sangokoaguligxo. Krome, iuj homoj suferas alergion kaj astmon, se ili prenas aspirinon.

Kial mi diras, ke aspirino estas regxino? Cxar gxi estas konata de jarmiloj. Fakte, Hipokrato, kvin jarcentojn antaux Kristo, jam menciis la sanigajn povojn de la sxelo de blanka saliko la arbo, el kiu oni elprenas la bazan substancon. En 1897, laboratorio Bayer unuafoje preparis gxin kaj en 1899 oni ekproduktis gxin komerce. Kurioze, ke nur en 1971 John Vane, en Londono, eltrovis kaj priskribis la kemian manieron, laux kiu gxi funkcias en la korpo. Gxis tiam, oni uzis la drogon tute empirie. Li gajnis Nobel-premion pro tio.

Mi havas cinikan, maljunan kolegon, kiu kutime sxercas: "Medikamentojn oni devas uzi tuj, dum ili estas lauxmodaj! Poste ili perdas sian efikon..." Versxajne, aspirino estas escepto, cxar post jarcentoj, ecx post jarmiloj, gxi plu sin montradas utila kaj efika. Kiel eterna regxino.

(Laux Esperanta Retradio).

 

 

Por la retumantoj

 

Parolanta mapo.

Grmapa estas komputila programo, produktita de polaj programistoj, kiu ebligas senvidpovan trarigardon de ggeografiaj mapoj dank'al apliko de sonoj kaj tekstoj anstataux bildoj. por prezenti informojn pri la tereno. Gxi funkcias en la vindoza madio kaj postulas instalitan sonkarton kaj ekranlegilon. Nun gxi povas kunlabori kun Nvda, Jaws for Windows kaj Window-eyes. Se ecx tiuj programoj ne estas instalitaj, la tekstoj povas esti sonigataj per la instalita vocxsintezilo Sapi5. La programo ebligas trarigardon de mapoj de kelkaj polaj kaj euxropaj urboj kaj pli grandaj teritorioj.

Post instalado de Grmapa estas bezonataj mapoj de urboj aux terenoj, elekteblaj sur la retpagxo de la programo.

La mapon oni povas imagi, kiel gigantan sxaktabulon el kvadratoj kun dekmetraj flankoj. Grandecon de kampoj kaj direkton lauxdezire oni povas sxangxi. Oni povas enskribi la elirpunkton. La uzanto staras vizagxe al nordo. Cxiu movo de kursor-klavo portas lin je unu kampo. La objektoj estas ilustrataj per diversaj sonoj. Vi auxdas plauxdon de rivero, bruon de arbaro, bruon de trajno, tramo aux buso, knaradon de malfermigxantaj pordoj, sonoron de la pregxeja sonorilo, tintadon de mangxilaro ktp. Ju pli lauxta estas la sono, des pli proksime trovigxas la objekto. Tiel vi povas trovi ne nur arbaron aux riveron, urbon aux vilagxon, sed ankaux konkretan objekton, ecx bezonatan domon en la urbo.

Tiu cxi programo tre rapide disvolvigxas. Kiam bl'aj entuziasmuloj prezentis la unuan version de Grmapa, ili nomis gxin Grmapa0,5, klariginte, ke tio estas nur duonvojo al vere bona produkto. Pasis cx. unu jaro, kaj jam aperis la versio 9,1, kaj la programo cxiam plibonigxas. Vi povas mem gxui la programon Grmapa cxe:

http://grmapa.loadstone-gps.pl;