Esperanta ligilo

n-ro 1,januaro 2013

        Enhavtabelo

Gravaj informoj. La unua tutmonda kantfestivalo por bll'j.

La 79-a Internacia Kongreso de blindaj E-istoj (dua komuniko).

Saluto de malnova amiko. A. Varro.

50-jara jubileo de ALBE.

Islando, la lando de la 98-a UK.

V. Melnikov. Limerikoj de malkongresano.

Lingva forumo. Otto Prytz.

Tra la sortofrata mondo. Alproksimigi filmon al bll'j.

Literaturo. Tamara Andrejeva. La verda koloro.

Por via sano. Esperiga eltrovo.

Humurajxo. Peter Mönke. Iom multekosta cxapelo.

Anonceto.

 

            Gravaj informoj.

        La unua tutmonda kantfestivalo por bll'j.

  Lions-kluboj en Krakovo organizas la unuan tutmondan kantfestivalon por vidhandikapitoj "Vocxo de koro". La arangxo estas destinita por talentaj neprofesiaj plenumantoj-vidhandikapitoj el la tuta mondo. La organizantoj deziras, ke blindaj kaj malfortevidantaj kantistoj estu atentataj kaj komencu sian veran profesian kant-karieron. La organizadon de tiu impreso realigas Lions-kluboj en la tuta mondo. La partoprenonto devas kontakti kun la plej proksima Lions-klubo, kiu devas trovi bonan komponiston, tekst-auxtoron, arangxanton por fari vere novan, originalan kanton kaj donaci gxin al la plenumonto.

  Sonregistrajxojn de kantoj necesas sendi al la organizantoj de la festivalo gxis la 21-a de marto 2013. Post kontrola auxskultado de sonregistrajxoj la plej bonaj plenumantoj estos invititaj por publikaj elpasxoj. La koncertoj de la festivalo okazos novembre de 2013. La internacia jxurio difinos venkintojn. Ili havos eblecon registri kaj promocii siajn diskojn pere de unu el renomaj sonregistraj firmaoj. Dezirantoj partopreni la festivalon povas kontakti kun la plej proksima Lions-klubo aux sin anonci senpere al la organiza buroo de la festivalo laux la adreso: festival@jordan.pl

Detalajn kondicxojn de la festivalo kaj aliajn informojn oni povas trovi sur la retpagxo:

www.festival.jordan.pl

 

79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

28.08-03.09 2013 Obzor- Bulgario

(dua komuniko)

  Karaj geamikoj!

       1. La kongreskotizon oni povas gxiri pere de banko al:

       Banka DSK EAD  Petko D Petkov 23 Plovdiv

       kontonumero:

            IBAN:  BG50STSA93000002615571

            BIC:  STSABGSF

     Asociacija na nevijxdasxtite esperantisti v Bulgaria ul. Landos 24 bl. 2 vh. B  4006 Plovdiv.

       Ni memorigas, ke gxis la 21-a de aprilo oni devas gxiri alnenaux 50 procentojn de la kongreskotizo. La alian duonon vi povas pagi post via alveno. Pri la monsendo bv. informi s-anon Dimo Dimov. Ni petas tiujn, kiuj havas eblecon sendi la tutan sumon.

  Atenton! Kaze de eventuala rezigno pri partopreno en la kongreso oni devas sciigi nin ne malpli frue ol la 28-a de aprilo. Post tiu dato ni devas gxiri la monon al la banka konto de la Asocio de la blinduloj en Bulgario kaj oni ne rericevos  sian antauxpagon. De la redonotaj kotizoj ni retenos la monsumojn por faritaj administraj kaj bankelspezoj.

  2. Ni memorigas al tiuj, kiuj intencas prelegi, anonci sin gxis la 30-a de junio. La prezentotaj prelegoj dauxru ne pli ol 20 minutojn.

  3. Viajn aligxilojn bonvolu sendi gxis la 1-a de majo al Dimo Dimov, kies retadreson ni publikigis en la unua komuniko. Lian posxtadreson vi trovos sube.

  4. Jen la posxtadreso de Dimo Dimov: Dimo Penev Dimov,JxK Mladost bl. 109, vh. 6, ap. 1,BG-9027 Varna, Bulgario.

  Tiuj, kiuj intencas veturi al Varna, trairante Sofion, povas turni sin pri eventualaj informoj al Keranka Milusxeva.

  Retadreso: k.milusheva@gmail.com

Posxtel: +359 898 47 38 48

             Vladimir Jxelev - prezidanto

            Dimo Dimov - vicprezidanto

 

Saluto de malnova amiko

  En la lasta jarkelko al mi ne pasas kristnasko sen ripeta, tamen cxiam agrable surpriza retmesagxo. Tiuj amesprimoj venas de tre kara amiko, kies altigxanta agxo kaj ne tre firma sanstato ne plu permesas al li personan, vivan partoprenon, vidigxon en niaj jaraj renkontigxoj.

  Mia koro cxiam varmigxas legante la nelongajn tamen nepre koramikajn frazojn. Certe trasxvebas tiun senton ankaux speciala persona rilato.

  Kiam - antaux jam pli ol dudek jaroj - (ho, kiel kuregas tempo) mi pasigis lernojaron en Philadelphia (Usono) li ne domagxis siajn rimedojn por viziti min alflugante el la neproksima Montrealo. Li tiam enkondukis min en specialan amikaron. Mi konatigxis kun malfermaj, varmkoraj homoj, kiujn ligis inter si komuna deveno. Amiko de amiko estis nepre amiko por cxiuj el ili, sendemande.

  La vizito okazis en la komencaj tagoj de decembro. Kaj kunvizitis ankaux Sankta Nikolao.

  Kiam la vivanta amiko foriris post adiauxo, la alia, maljuna, sankta, senmorta amiko helpis fari lastan kortusxon.

Estis gxuste la tago de Nikolao.

  Reveninte el la flughaveno, preparigxante al enlitigxo, mi trovis koverton sub mia kapkuseno. La enhavo por kelkaj povus esti iom profana, sed mia amiko tamen agis plenkore kaj plenkonscie. La kelkaj bankbiletoj, kiujn li konfidis al Sankta Nikolao, signifis por la nericxa, orienteuxropa juna blindulo multe pli ol la efektiva valoro.

Kaj nun, karaj geamikoj, legu lauxlitere la cxi-jaran jarfinmesagxon, kiu estas destinita ankaux al vi, cxiuj:

 

"Tre kara samideano kaj amiko, Mi petegas la Tut-Amanta Patro doni al vi kaj geproksimuloj sanon, progreson

dum 2013.  Bonvolu transdoni miajn bondezirojn ankau al la legantaro de Esperanta Ligilo.

Denove bonan jaron! Jean S"

 

En la nomo de la legantaro de Esperanta Ligilo tutkore dankas

Attila Varro

Kvindekjara jubileo de ALBE

 

Auxstria Ligo de Blindaj Esperantistoj (Mallongige ALBE) pasintjare festis sian 50-jaran jubileon.

  Ekesto: 1962 s-ro Harald Rader, (insiste petite de s-ro Horacek (tiama prezidanto de la auxstra helporganizajxo de bll'j) transprenis la grupon de E-istoj kiel estro. Poste li gvidis gxin kiel Prezidanto gxis 2005. Depost la jaro 2006 S-rino Veronika Haupt estas prezidantino, S-ro Rader estas honora prezidanto.

  "kun granda gxojo ni sciigas, ke la Estraro de LIBE jxus akceptis, kiel novan Membroasocion la auxstrian Ligon de blindaj Esperantistoj sub Siglo “ALBE”. La Naskigxo de “ALBE” kaj gxia Aligxo al LIBE signifas gravan Antauxenpasxon por nia Movado en Auxstrio kaj sur la tutmmonda Kampo. Prosperon kaj pllenan Sukceson.

  Post multaj Klopodoj oni fine sukcesis fondi ankaux en Auxstrio Grupon de bl'aj E-istoj. Gxi konsistas el 68 Anoj, disigitaj tra la tuta Lando. La 29n de Novembro 1968 la Estraro de la granda auxstria Blindul Helporganizajxo decidis rekoni ALBE kiel fakan Grupon de auxstria Bll'-asocio kun Subtenoj.

  La plej cxefaj Taskoj de ALBE estas: La Instruado kaj Konsilado,

la Akiro de Lernolibroj kaj Vortaroj,

la Havigo de Periodajxoj kaj aliaj Legajxoj, precipe brajle kaj sonbende,

kaj la Zorgado de cxiuj aliaj konvenaj Agoj por la Disvastigo de la internacia Helplingvo E-o inter la Bll'-j. ALBE estas samtempe Parto de LIBE.

Ekde la 10-a de Februaro 1969 Komencigxis E-kurso en Klagenfurt kun kvin blindaj partoprenantoj. La Kurso dauxris Gxis Julio, estis finita sukcese."

(Esperanta Ligilo 1969 N-ro 4 Aprilo).

  Revuo: 1968/2005 s-ro Rader publikigis cxiu-monate sonrevuon “Heroldo el Auxstrio”. 34 personoj el 19 landoj ricevis la 90-minutan kasedon. Multaj artikoloj estis elsendajxoj, disponigitaj de Radio Vieno. Post la Fino de la radioProgramo kaj pro Manko de materialo ankaux la revuo ne plu povis esti publikigataj, malgraux la bonega kunlaboro inter s-ro Rader kaj Radio Vieno.

E-o kaj multaj interesaj sciigoj kaj Informoj disvastigxis pere de la revuo "Heroldo el Auxstrio" inter homoj el diversaj landoj.

  Kongresoj kaj najbaraj renkontigxoj: Kelkaj membroj de nia organizajxo partoprenis diversajn kongresojn.

  ALBE arangxis kvin Internaciajn Kongresojn de blindaj E-istoj en Auxstrio. La unua (38-a) okazis kadre de 55-a Universala Kongreso en Vieno en la jaro 1970. Partoprenis 130 personoj el 15 landoj.

La dua (44-a) kaj tria (53-a) IKBE-oj okazis en la Bll'-feriejo de Stubenberg (Stirio (1976 kaj 1986). 65 gebll'-j kun 32 geakompanantoj partoprenis en cxiu kongreso.

La 59-a IKBE okazis kadre de la 77-a UK en Vieno en la jaro 1992 kun 80 gepartoprenantoj.

En la jaro 2010 ni arangxis la 76-an IKBE kun 60 personoj el 14 landoj.

La kongresa temo estis: „Kiamaniere trovi tauxgajn rimedojn por allogi studadon de Esperanto por plifortigi nian movadon kaj kiuj helpiloj – teknikaj kaj neteknikaj – povus efektivigi tiun cxi celon".

  Najbaraj Renkontigxoj: ALBE arangxis renkontigxojn inter blindaj esperantistaj geamikoj el Cxehxio kaj Germanio en Kirchdorf an der Krems kaj Altheim (Supra Auxstrio), Klagenfurt (Karintio) kaj du fojojn en Sankt Georgen am Reith (Malsupra Auxstrio).

Ni estis Invititaj al Hungario, kelkajn fojojn al Cxehxio, Slovenio kaj al renkontigxo de E-istaj fervojistoj.

  Estanta kaj estonta movado: La membroj de ALBE vivas en diferencaj partoj de Auxstrio, sed por interkontaktigxi ni uzas la modernan teknikon; ni korespondas interrete kaj unufoje monate s-ro Walter Wagner arangxas skajpan konferencon (kelkfoje kun eksterlandaj gastoj).

  La Lernolibro ”Serio Instruo” de s-ro mag. Herbert Mayer estis presita en brajlo kiel lernolibro por novaj blindaj E-o-lernantoj.

  Kion signifas la Internacia Lingvo por bll'-j?

  E-o estas Ilo por interkonsento kaj interkomprenigxo. Homoj povas pritrakti kaj solvi problemojn. Grava Afero estas la flegado de amikeco inter landoj, kontinentoj kaj la tuta mondo.

          (Prelego okaze de la Zamenhofa Festo 2012)

          Mag. Henriette Etzenberger Veronika Haupt

ALBE-sekretariino      ALBE-prezidantino

 

Islando - la lando de la 98-a Universala Kongreso.

  La 98-a Universala kongreso de E-o okazos la 27-30-an de julio 2013 en Rejkjavik, cxefurbo de Islando. Tio estos jam la dua kongreso, okazonta en tiu lando. La unua, la 62-a UK, okazis en la jaro 1977 ankaux en Rejkjavik. Jen kelkaj interesaj informoj pri tiu lando.

 

    Islando (la lando de glacio) estas insula sxtato, situanta en la norda parto de Atlantiko, norde de Grandbritio. La sxtata tereno konsistas el la insulo Islando kaj kelkaj insuletoj cxirkaux gxi. Preskaux 20 procentoj de gxia surfaco (12000 kvadratkilometroj) estas kovrita de glacio.

Teritorio - 103,125 kvadratkilometroj (105-a loko en la mondo) 2,7 procentoj de akvosurfaco.   Logxantaro - cx. 319 mil personoj. La etna konsisto estas suficxe homogena: 95 procentoj de logxantoj estas islandanoj.

  Cxefurbo - Rejkjavik. Monunuo - islanda krono. Interneta domeno - is, telefona kodo - 354.   Gxi estas parlamenta respubliko, sxtatestro estas prezidanto (nun Olafur Ragnar Grinsson, elektita jam la kvinan fojon). Lian reelekton oni argumentas per manko de aliaj kandidatoj por tiu posteno. Cxefo de registaro estas cxefministrino Johanna Sigurdardottir.

  Oficialaj lingvoj estas la islanda kaj gestolingvo. La islanda estas la lingvo de la skandinava grupo de germanaj lingvoj. Gxi preskaux ne enkludas alilingvajn vortojn kaj internaciajn terminojn. Pri la lingva pureco okupigxas speciala institucio, kiu formas kaj aprobas novajn vortojn, nomojn de diversaj novaj sciencaj kaj teknikaj aperajxoj. Ekz', telefono islandlingve nomigxas "simi", kiel sorcxa fadeno, kiun uzis por kontaktoj herooj de antikvaj fabeloj. Posxtelefono nomigxas "parsimi" (la plej magia fadeno). j

Islando estas la plej granda vulkandevena insulo. Hekla estas la plej potenca aktiva vulkano en Euxropo.

  Spite al nomo kaj glacioj, Islando tute ne estas arkta lando. La klimato estas cxemara, malvarmeta, humida, kun fortaj ventoj. La veteron influas la Nord-atlantika fluo (dauxrigo de Gulf stream), kaj malvarma Orient-grenlanda fluo. Julio kaj auxgusto estas la plej varmaj monatoj, julie en Rejkjavik la temperaturo atingas +20 celsiaj gradoj. La meza temperaturo cxe la sud-okcidenta marbordo estas januare -1 grado, junie +11 gradoj, la meza jara temperaturo ne mallevigxas pli ol -4 gradoj. La vetero ofte sxangxigxas. La islanda proverbo diras: "Se al vi ne placxas la vetero, atendu kvin minutojn, kaj estos ecx pli malbone". Dum la tuta somero en Islando estas blankaj noktoj. Decembro estas la plej malhela monato, lumtago dauxras ne pli ol kvin horojn.

  En Islando tute mankas fervojoj. La plej populara trafikilo estas buso. Multaj islandanoj havas ecx proprajn aviadiletojn por loka uzado.

  Logxigo de la islanda tereno komencigxis en la nauxa jarcento rezulte de unuigxo de Norvegio sub la regado de la regxo Harald la unua. Multaj familioj, kiuj konfliktis kun la regxo, estis devigitaj fugxi por sercxi novan logxlokon. Formigxis la unika sxtata sistemo: en cxiu regiono estis siaspeca popola kunveno - Ting. Por solvi la plej gravajn problemojn reprezentantoj de cxiuj regionoj kolektigxis komence de somero por Alting - la supera kunveno. La unuan fojon Alting kunvenis en 932, ekde tiam komencigxis la epoko de popola regado. En 1262 Islando estis devigita subskribi la kontrakton kun Norvegio, laux kiu gxi agnoskis superecon de norvegaj regxoj. Tiuj cxiujare sendis tien po kelkaj sxipoj da greno, ligno kaj aliaj varoj. En la jaro 1814 post la disigxo de norvega-dana unio cxiuj insulaj posedajxoj de Norvegio, ankaux Islando, aligxis al Danio. En 1918 Islando igxis sendependa regxlando. Plenan sendependecon la lando akiris la 17-an de junio de 1944.

  Malgraux tio, ke Islando estas membro de NATO ekde gxia fondigxo (aprilo 1949) gxi ne havas propran armeon, escepte de kelkaj tacxmentoj de borda gardistaro. Defendon de la lando oficiale realigas Grandbritio.

  En 2007 Uno agnoskis Islandon la plej bona logxloko en la mondo. Sed translogxigxi tien estas tre malfacile, cxar immigraciaj legxoj estas tre severaj. La ekonomia krizo de 2008 kauxzigis falon de la islanda krono je 60 procentoj.

  La plimulto de islandanoj ne havas kutimajn familinomojn. Oni nomas ilin laux propraj nomoj, aldonante la nomon de patro (malofte patrino). Ekzemple, la islanda kantistino Bjorg Gudmundsdottir estas filino de Gudmund ktp. En 1925 la islanda parlamento akceptis la legxon, kiu malpermesis al islandanoj konservi kutimajn familinomojn, kio elvokis proteston de enmigrintoj. Nun 9 procentoj da islandanoj havas kutimajn familinomojn.

  Kvankam multaj islandanoj studas en najbaraj landoj, ili preskaux cxiam revenas hejmen. Lastatempe multaj islandanoj translogxigxas el malgrandaj fisxistaj vilagxoj kaj urbetoj en pli grandajn urbojn por sercxi laboron. Rezulte de tio vilagxoj kaj ecx urbetoj restas senhomaj.

  Unu el la plej interesaj vidindajxoj de Islando estas Dettifoss - la plej potenca akvofalo en Euxropo. Gxi altas 40 metrojn kaj largxas 100 metrojn.

  La plej populara islanda mangxajxo hakal, laux la gusto de eksterlandanoj, estas difektita sxarka viando.

 

 

        Limerikoj de malkongresano aux kial sxrumpas la membrokvanto

  Kongres’ estis en Kopenhago,

tro grandas por cxio la pago.

hezitis mi tre –

Cxu veni aux ne,

kaj tamen rezignis pri l’ ago.

 

  Jen estis kongres’ en Hanojo,

gxis kiu tro longas la vojo.

Fiaskis la plan’

de l’ samidean’ –

li ploris en granda malgxojo.

 

  Gxin sekvas kongres’ Rejkjavika.

Alven’ estas same komplika:

tro grandas kotizo,

problemas la vizo –

mi grumblas per mok’ limerika.

 

  Kaj poste kongres’ Bonaera –

samspeca vizi’ efemera

pro granda distanc’

malmultas la sxanc’,

ke la partopren’ estu vera.

 

  Cxu dauxros la vic’ sen-efika,

kaj laux “korektec’ politika”,

ke fortu la grad’

de l’ loka movad’,

okazos kongres’ Antarktika?

             Valentin Melnikov.

 

        Lingva forumo

 

        Ne nur ankaux

  Cxi tiu artikoleto eliras el artikolo pri "ankaux", aperinta sub la rubriko "Linva forumo" en EL jam en aprilo 2012. Mi sincere pardonpetas pro la malfrueco de mia reago.

  La artikolo bone priskribas la konduton de la vorto "ankaux", dirante, ke "en la frazo gxi trovigxu senpere antaux tiu vorto, al kiu gxi rilatas." Kiel ekzemplojn oni mencias: "Ankaux mi mangxis supon" = ankoraux iu krom mi mangxis gxin; "Mi ankaux mangxis supon" = mi faris ion alian kaj krome mangxis supon; "Mi mangxis ankaux supon" = mi mangxis ne nur supon, sed ankoraux ion.

  Gxis tie mi plene samopinias. Sed la artikolo sxajnigas, ke "ankaux" estas la sola vorto, kiu kondutas tiel. Pri tio mi _ne_ samopinias.

  Ni provu anstatauxigi "ankaux" per "nur" en la cititaj ekzemploj: "nur mi mangxis supon" signifas - almenaux se oni emfazas la vorton "mi" -, ke neniu alia ol mi mangxis supon. "Mi nur mangxis supon" signifas, ke mi faris nenion alian ol mangxi supon. "Mi mangxis nur supon" signifas, ke mi mangxis nenion alian ol supon.

  Kaj ni provu anstatauxigi per "almenaux": "Almenaux mi mangxis supon" asertas - se "mi" estas emfazata -, ke _mi_ gxin mangxis, sed silentas pri tio, kion faris la aliaj. "Mi almenaux mangxis supon" asertas ion pri mia mangxado, sed silentas pri aliaj eventualaj faroj miaj. "Mi mangxis almenaux supon" asertas, ke supon mi mangxis, sed silentas pri tio, cxu mi mangxis ankaux ion alian.

  La legantoj mem eksperimentu kun "ecx"!

  Kaj ni provu anstatauxigi per "ne": "Ne mi mangxis supon" signifas, ke eble iu alia mangxis supon. "Mi ne mangxis supon" nur neas, ke mi mangxis supon. "Mi mangxis ne supon" signifas, ke ne supon, sed eble ion alian mi mangxis.

  En multaj lingvoj oni esprimas sin nelogike, dirante "Cxiuj ne sxatas cxokoladon" - kio logike signifus "cxiuj malsxatas cxokoladon" -, kiam ili devus diri "Ne cxiuj sxatas cxokoladon" - kio signifas, ke ne cxiuj, sed eble iuj, ne sxatas cxokoladon.

  Ni provu alian vorton, "preskaux", sed pro la signifo de tiu vorto ne tauxgas la cxi-supraj frazoj. "Preskaux cxiuj falis" signifas, ke falis la plimulto, sed iu(j) sukcesis resti en vertikala pozicio. (Mi pensas pri la glaci-kovritaj, glitigaj trotuaroj en mia urbo nuntempe!) "Mi preskaux falis" signifas, ke mi estis falonta aux eble falanta, sed ke la falo tamen ne okazis. "La parasxuto falis preskaux sur la teron" signifas, ke gxi ja falis, sed ne atingis la teron: eble gxi fiksigxis al arbo.

  Kiu estas la gramatika klarigo de tiuj frazoj? Gxenerale oni difinas adverbon kiel vorton, kiu povas rilati al verbo, al adjektivo aux al alia adverbo. Tamen, kiel montras la cxi-supraj ekzemploj, la vortoj "ankaux", "nur", "almenaux", "ne", "preskaux" kaj kelkaj aliaj, evidente povas rilati ankaux al substantivajxoj, kiel subjekto kaj objekto. Iuj gramatikistoj nomas tiajn vortojn "fraz-adverboj", celante per tiu termino, ke ili rilatas al tuta frazo. Sed kiel mi jxus diris, ili povas rilati al frazpartoj substantivaj, do eblas demandi, cxu ili entute estas adverboj. Mi iam ludis kun la ideo nomi ilin "gxeneralaj modifiloj". Tamen ne indas nei ilian adverbecon, kvankam ili povas havi funkciojn ne tipe adverbajn. Multaj el ili estas anstatauxigeblaj per evidentaj adverboj finigxantaj per -e: "ankaux" per "same", "nur" per "sole", kaj "almenaux" per "minimume". Krome, aliaj sendubaj adverboj finigxantaj per -e povas rilati al ajna frazparto, ekz. "nepre", "precipe", "eble".

  Se la redaktoro permesas, mi sxatus ankaux aldoni ion pri "jam ne" kaj "ne jam", cxu en cxi tiu artikolo, cxu en aparta artikolo en posta numero de EL. En Lingvaj Respondoj, kiun LIBE eldonis brajle en 1966, Zamenhof traktas la aferon en respondo 123, kies kerna temo estas "jam ne..." kaj "ne... plu". Li skribas i.a.: "Ekzemple, se mi ecx neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri "Mi jam ne vizitos vin" (se mi sxangxis mian intencon), sed "Mi vin ne vizitos plu" mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antauxe vizitadis vin. La esprimon "ne jam" (kiu signifas ion tute alian ol "jam ne") mi tute ne konsilas uzi, cxar gxi povus kauxzi malkomprenigxon; anstataux gxi mi konsilas uzi "ankoraux ne"."

  Cxi tion mi interpretas kiel plian atestajxon pri tio, ke en Esperanto adverbo tendencas stari _antaux_ la vorto, al kiu gxi rilatas. Por faciligi la komprenon mi elpensis cxirkauxskribon: "jam ne" = "jam estas tiel, ke ne", "ne jam" = "ne estas tiel, ke jam": "Mi jam ne vizitos vin" = "Jam estas tiel, ke mi ne vizitos vin"; "Mi ne jam vizitis vin" = "Ne estas tiel, ke mi jam vizitis vin", t.e. "Mi ankoraux ne vizitis vin".

              Otto Prytz

 

Tra la sortofrata mondo

 

Alproksimigi filmon al bll'j

  Versxajne, cxiuj bll'j en Pollando almenaux auxdis pri la societo "De facto", kiu i.a. ebligas al ili senpagan kaj oportunan legadon de la plej popularaj periodajxoj en elektronika versio. Nun tiun "kioskon" uzas cx. 1600 viddifektitoj. Delonge oni rimarkis la grandan popularecon de la revuo "Filmo kaj teatro". Vere, interesigxo pri filmoj inter bll'j estas granda. Septembre de 2011 la societo "De facto" organizis en la urbo Plock la unuan en Euxropo festivalon de kulturo kaj arto por bll'j. Gxin partoprenis 40 personoj el la tuta lando. Por esti invititaj, oni devis verki felietonojn pri filmoj.

  Nun en Pollando spekteblas cx. 30 filmoj kun sonpriskribo, kaj tiu kvanto dauxre kreskas. Post prezentado de tiuj filmoj en kinejoj ekestas ardaj diskutoj.

  Tial ne mirindas, ke la nova iniciato de la societo "De facto" estis lauxdata de multaj polaj bll'j. Gxi organizis la klubon de film-sxatantoj. Cxiumonate klubanoj prunte ricevas perposxte dvd-diskon kun sonpriskribita filmo. Ili povas intersxangxi impresojn retposxte. La iniciatintoj planas ankaux klub-kunvenojn en diversaj urboj de la lando.

          Adam Kovalski.

 

Literaturo

 

Tamara Andrejeva.

          Verda koloro.

  La printempo enrigardis mian fenestron  per brancxeto kun nelonge  helverdingxinta  foliaro. Tiu brancxeto, tremetinta  pro la plej malforta vento, memorigis al mi la alian printempon...

  Mi kuras laux parka aleo inter fresxaj  verdajxoj  apenau ekflorintaj. Mi mem estas junagxa kaj enamigxinta. La verdkoloran  robon vestis mi hodiaux, la hararon kovris  ankaux verda  travidebla skarpeto. Anhelante  pro tro rapida kurado kaj pro estonta  gxojkora rendevuo kun la amato mi nenion  rimarkis. Ekpreninte miajn  manplatojn Li kisis cxiujn fingrojn  emociplene ekflustrante: "Mia verda Sorcxistino! De nun  la verda koloro  igxos simbolo de nia felicxo!"

  Dek jarojn dauxris nia kunvivo, kaj ni revis pri la infanoj, sed...

  La rememoroj  estis rompitaj: super mi klinigxis flegistino por proponi kuracilon...

  Denove mi ekrigardis  ekster la fenestrovitro. La konata brancxeto  salutis min afable kaj subite malaperis pro forta  pusxblovo. Same nian familion  ruinigis la forta  uragano. Ni eksgeedzigxis. La jugxproceso okazis  antaux du monatoj, dum kiuj mi trovigxas  en la hospitalo. Neatendita  perfido de la edzo infarktigis mian denaske  malsanan koron...

  Reveninte la logxejon antaux cxio mi neniigis  cxiujn verdkolorajn  ajxojn, kio simbolis nun  mian  kvazaux mortigon.

  Pasis duonjaro. Mi provis alkutimigxi al la soleco kaj por cxiam forgesi  pri la pasinteco, tamen mankis la animfortoj...

  Mi sidis antaux televidilo, indiferente auxskultante  informojn. La subita sonoro ektimigis min.  Malferminte la pordon, mi apenaux ne svenis: sur la sxtuparplaceto  staris la eksedzo. Li aspektis  kiel homo post la grava katastrofo. La nerazita  mentono pli maljunigis lin, liaj senvivaj okuloj vere ektimigis min. Sur la brakoj kusxis bebo, en la manoj li tenis sakon  kun iuj ludiloj kaj boteletoj kun sucxiloj. Senvorte mi  forportis la etulon, kaj la patro silente postsekvis min. Revindinte  la filon de la eksedzo  kaj kuirinte kacxon, mi sidis kaj nutris  la fremdan knabeton, avide malplenigantan  la  boteleton. Observante tiun  senhelpan kaj senzorgan vivulon, mi amare ploris.  La kuirejon iris  la patro  kaj mallauxte diris: "Sciante pri via bonkoreco, mi turnis min al vi, esperante, ke vi helpos min. Antaux kelkaj tagoj  mortis la patrino  de mia filo. Mi mem ne scipovos  flegi la bebon... Pardonu min... Se Vi forpelos..."

  Mi rigardis  la dolcxe dormantan etulon, auxdis  lian spiradon, sentis lian korpovarmecon... Mi ne forpelis ilin.

 

         Por via sano.

 

          Esperiga eltrovo

  Usonaj sciencistoj esperas pri trarompo en la esplorado pri la Alzheimer-malsano. li povis cxe musoj forigi simptomojn de la maljunagxa malfortigxo de mensaj kapabloj per jam aprobita kontrauxkancera medikamento. Cxu tio funkcios ankau cxe homoj, tio ne jam estas klara.

  La medikamento nomigxas Bexaroten: Jam post nur malmultaj horoj la esploristoj povis konstati sxangxigxojn en la cerbo de la musoj. La sedimentoj el Amiloido kiuj estas kauxzitaj de la Alzheimer-malsano grandparte estis malaperintaj. Post kuracado dum du semajnoj per Bexaroten en la cerboj de la musoj 75 procentoj de la sedimentoj malaperis.

Oni ankaux testis tiujn musojn pri iliaj kapabloj rilate al lernado kaj memoro. Nur 72 horojn post la unua dono de la medikamento ili denove povis konstrui neston el paperaj trancxajxoj - tio estas kapablo kiun ili estis perdintaj pro la Alzheimer-malsano. Simile rapida kaj forta efiko je la konduto kaj la simptomoj de la Alzheimer-malsano cxe musoj gxis nun ne estis konstatebla. La plej bona konata medikamento bezonis plurajn monatojn por redukti la proteinsedimentojn en la cerboj de la musoj.

  Ne jam estas klare cxu Bexaroten havas simile grandan efikon kontraux la Alzheimer-malsano cxe homoj. Sed cxar la medikamento jam estas aprobita kiel kontrauxkancera kuracilo, klinikaj studoj povus komencigxi pli rapide.

  Oni scias ke Bexaroten influas la produktadon de la Apolipo ¤E - proteino. Gxi ludas gravan rolon kiel forzorgilo de la damagxantaj protein-sedimentoj. Cxe pacientoj kun Alzheimer-malsano tiu malkonstruado de tiuj Amiloido-proteinoj ne plu funkcias kaj tiel ili amasigxas en la cerbo. Ke Bexaroten povas kompensi tiun mankon stimulante la produktadon de Apolipo ¤E - proteino, tion la esploristoj nun pruvis.

Alzheimer-malsano kaj, largasence, iom-post-ioma perdo de menskapablo pro ago kaj aliaj faktoroj estas relative ofta temo en niaj programeroj de Esperanta RetRadio. Mi mem jam antaue parolis pri ‘timata germano’. Mi petas pardonon, ke mi revenas al tiu temo, sed la kvanto da sciencaj esploroj kaj informoj pri gi estas tiom multa, ke versajne niaj legantoj emas ekscii pli. Precipe se temas pri pozitivaj perspektivoj.

         (laux Esperanta Retradio).

 

        Humurajxo

              Peter Mönke.

Iom multekosta cxapelo

 

Tobias Bloom, agento, devis fari vojagxon. Li eniris en la trajnon, enpasxis

la kupeon kaj sidigxis sur la cxapelon de iu sinjorino.

"Sed mia sinjoro!" ekkriis sxi, la posedanto de la cxapelo. "Kiel vi povis

fari tion? Ho, mia cxarma kaj multekosta cxapelo! Mi estas nekonsolebla!"

  Al sinjoro Bloom tio cxi estis terure dolora. "Kara mosxta sinjorino", diris

li pentoplene, "milfoje mi petegas, pardonu min!" Li tiris la cxapelon de

sub si, esploris gxin malespere kaj konstatis precize, ke gxi ne plu estas

cxapelo.

  "Memkompreneble mi konpensos vian domagxon", certigis li, "cxi-koncerne ne

estas bezone malsxpari ecx vorteton. Mi petas, diru al mi kiom mi sxuldas al

vi?"

  "Mi acxetis la cxapelon nur hodiaux matene", diris la sinjorino riprocxe.

"Gxi kostis 95 markojn. Atendu, mi certe ankoraux havas la kvitancon. Nu

jes, jen gxi, do tiel vi povas konvinkigxi ke..."

  "Jes bone, bone!", kapjesis sinjoro Bloom kaj jxetis facilan, senzorgan

rigardon al la kvitanco.

  Li prenis sian monujon kaj tuj pagis la diritan sumon.

  Semajnon poste sinjoro Bloom jam delonge estis hejme, reveninta de sia

vojagxo. Lia edzino gxuste havis naskigxtagon. Sinjoro Bloom transdonis al

sxi sian donacon.

  Sinjorino Bloom trarigardis cxion funde. Sxi cxirkauxrigardis en la cxambro,

inkluzive cxiun angulon. "Tobias! vi forgesis ion! la cxapelon, kiun vi

acxetis. Pardonu, sed tute hazarde mi trovis la kvitancon en via vestajxo.

Aux cxu vi acxetis, mi volas diri, acxetis do la cxapelon ne por mi?"

  Sinjoro Bloom glutis intense. "Nature mi acxetis gxin por vi, Henriette!"

diris li indigne. "Tamen en la trajno iu sinjoro sursidis gxin. Sed mi

pugnobatis lin!"

  "Pugnobatis?"

  "Nature! Li devis pagi gxin gxis la lasta monero, la idioto!"

  Sinjorino Bloom enpensigxis. "Tion vi faris bone, Tobias", sxi diris.

"Nur..."

  "Nur...?" ehxis sinjoro Bloom. "Kio estas nur?"

  "Nur tiam vi povintus anstataux acxeti cxapelon, donaci al mi la 95 markojn,

cxu ne?"

  Nun ekmeditis sinjoro Bloom. Kaj - pagis la duan fojon.

          (elgermanigis Gyula Farkashalmi)

 

          Anonceto

  Vladimir Jxelev informas, ke lia retadreso ne plu funkcias.