Esperanta ligilo

n-ro 7, septembro 2013

 

Enhavtabelo

Jxamboreo en Gelengxik.

Nedeljka Lojxajicx reen en Bulgarion.

Lingva forumo. Parolado kreskigas.

Tra la sortofrata mondo. Mi supreniras sen vidpovo.

Surdbll.j en Rusio.

Nekutimaj kutimoj. La sorcxa teo.

Literaturo. Miniaturoj. Poezio.

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio).

Stenografia pagxo (nur en brajla versio).

Interesajxo. Amika rigardo al lupoj.

Por radioauxskultantoj.

Forpaso.

 

Jxamboreo en Gelengxik.

Jam delonge cxiujare okazas sudrusiaj tradiciaj someraj

E-jxamboreoj, kiuj nun igxis tutrusiaj, kaj ecx internaciaj.

Cxi-jare la jxamboreo estis arangxita en la urbo Gelengxik sur la bordo

de Nigra maro kaj partoprenis gxin 55 homoj el la urboj Bijsk, Samara,

Sankt-Peterburg, el Rjazanja, Vologoda, Moskva, Rostova regionoj, el

Stavropola, Krasnodara teritorioj, el Cxuvasxio, kaj ankaux el proksima

eksterlando - Ukrainio kaj Moldavio.

Temo de la jxamboreo estis( Esperanto en koro mia! ) Cxi tiuj vortoj

esprimas cxion.

De la 22-a gxis 30-a de junio sub devizo ( laboru ni ripozante, ripozu

ni laborante! ) Ni ne perdis vane ecx unu minuton.

dividigxinte je tri grupoj laux sci-nivelo, ni okupigxis pri perfektigxo

en la lingvo, pretigis nin al ripozvesperoj, kiuj komencigxis je la 20

horo. Temoj estis diversaj: dudekjarigxo de Rean (Rusia esperanto-asocio

de

nevidantoj), dudekjarigxo de Aneko (Asocio de nevidantaj E-istoj de

Kubanio), vespero, dedicxita al sepdekjarigxo de liberigo de la

urbo-heroo Stalingrad, de Norda kauxkazo kaj Krasnodara teritorio, kies

programon preparis Anekanoj. Estis prezentitaj enhavricxa materialo,

versoj, kiujn kortusxe deklamis Valentina Oskolskaja (U. Labinsk), Vera

Presxkina (u.

Armavir), Lubovj Rajkova (u. Krasnodar), militkantoj "Betuloj", kiun

plenumis Aleksandr Kudinov kaj Pavel Rajkov (u. Krasnodar), "Pripensu,

la homoj!", la tekston verkis blinda poeto kaj fama E-isto Mihail

Sxcxerbinin, muzikon komponis kaj kantis Valerij Petrenko (ambaux el

Rostovo - cxe - Dono), kaj kronigis la programon komuna koruso,

plenuminte la kanton "Kklinigxu ni al jaroj de la glor'!".

Bonegan vesperon donacis al ni samaranoj Vjacxeslav Suslov kaj Igorj

Fejgin, rakontinte pri laboro de la urba E-klubo kaj pri ilia partopreno

en E-renkontigxoj de Volgio. Ho, kiel gaje kaj sonore sonis Saratova

harmoniko kun tintiloj en la manoj de Vjacxesslav, kaj kun plezuro

kantis kun gxin kantojn pri Volgo Galina Lukjanenko, virina trio kaj

aliaj.

Dank'al E-o ni akiris multe da amikoj ne nur en Rusio, sed ankaux en

proksima kaj fora eksterlando. Sed ricevinte aliron al interreto, ni

ekhavis pli vastan eblecon interkomunikigxi kaj lerni la lingvon. En

la vocxkomunikilo "Ventrilo" instruas E-on Nikolaj Solomencev, Olena

Posxivana, Tatjana Muhamedsxina, Vjacxeslav Suslov.

Por kompreni homojn en la tuta mondo ne necesas esti poligloto.

Suficxas scipovi E-on.

En 1987 jaro mi kun la edzo partoprenis IKBE-on en Varsovio, dedicxitan

al centjarigxo de kreado de la lingvo Esperanto. Gxin partoprenis

delegitoj el 23 landoj, kun kiuj ni interparolis, komprenante unu la

alian sen cxicxerono.

Aligxu! Kredu, tio estas interese, alloge kaj utile.

Certe, laborlingvo de la jxamboreo estis E-o, sed ni alvokis esti

kuragxaj kaj aktivaj, elmontri siajn talentojn komencantojn kaj

akompanantojn. Tial sonis versoj kaj kantoj en la rusa, ukraina kaj

moldova lingvoj.

Neforvisxeblajn impresojn en la memoro lasis humurvespero kun sxercaj

kantoj, kanzonetoj, anekdotoj, kaj adiauxa vespero, kiu dauxris pli

longe ol antauxaj kun enhavricxa kultura programo, dankvortoj al

organizantoj kaj deziroj pri novaj renkontigxoj.

Ni penas arangxi la jxamboreojn sur bordoj de akvejoj, por firmigi la

sanon.Cxi-jare la vetero favoris nin, kaj, banigxante cxiutage en la

maro, ni dauxre babilis kaj ecx kantis.

Ni sincere dankas organizantojn de la jxamboreo: prezidanton de Rean

Pavel Rjabov, vicprezidanton - Anatolij Masenko, prezidanton de Aneko -

Tatjana Karpova, vicprezidanton - Vladimir Rassohin, cxiujn

partoprenantojn kaj la plej aktivajn: familion Svetlana kaj Valerij

Petrenko, Milana Martynova, Galina Lukjanenko, Olga Aksenti, Maksim

Goncxarov, Nikolaj Jasxin, Larisa Sxullga.

Ni speciale dankas kursgvidantojn Anatolij Masenko, Aleksandr Cxicxkan,

Aleksandr Kudinov.

Cxiam restas aktualaj vortoj el la konata kanto: ( bonege kiel estas, ke

ree kunas ni! )

Gxis novaj renkontigxoj en la lando Esperantujo!

Gvidantino de kulturprogramo - Valentina Kudinova.

 

 

Nedeljka Lojxajicx reen en Bulgarion.

 

La 29-an de majo, cxijare,sep minutoj post la deka matene. La pli

malgranda halo de Nacia blindulrekapabliga centro estas plenplena. La

poetino Nedeljka Lojxaicx, reprezentantino de la serba Nacia biblioteko,

estas denove post 13 jaroj en la urbo Plovdiv. Sxi rrespondas dekojn da

demandoj pri la vivo de serbaj bll.j, pri ilia enlaborigado, pri iliaj

profesiaj, sportaj, kulturaj kaj literaturaj okupoj. La demandoj ?l la

eminenta gastino pluvadis preskaux uragane sencxese dum 85 minutoj.

La renkontigxon gvidis sperte kaj severe e?????? ???????

E-????-?e?e???? Vladimir Jxelev, Angel Sotirov tradukis diligente kaj

lauxeble gxuste la demandojn kaj respondojn. Komence la elstara

bonvenintino el la najbara Serbio koncize sin prezentis, diris kelkajn

vortojn pri la serba bll.-asocio kaj pri la vivo de serbaj

vidhandikapitoj. La asocio nombras cx. 12 000 personojn. La brajla

biblioteko de la bll.-asocio posedas 5mil titolojn en proksimume 40 mil

brajlaj volumoj. Ankaux en Serbio la enlaborigado de la homoj kun

vidhandikapo estas tre malfacila afero. La serbaj nevidantoj en du

sportaj kluboj praktikas golbalon, keglojn, legxeran atletikon. En la

temata najbara lando bll.j muzikas individue, ne estas kantistaj grupoj

de bll.j, bll.-korusoj kiel en Bulgario. La bl.j gestudentoj en Serbio

estas emaj ankaux al eterna studentado, sed en la lastaj jaroj tiu

fenomeno estas sukcese neuxtraligita. La aldonajxo pro blindeco en tiu

lando estas 150 euxroj, la minimuma salajro - 180 euxroj.

En la serba Nacia biblioteko Nedeljka Lojxaicx respondecas pri brajlaj,

parolantaj kaj elektronikaj libroj. En la sama fako de la biblioteko oni

skanadas librojn laux peto de studentoj kaj lernantoj kun difektita

vidpovo.

Mia kolegino studis psikologion, ecx sxi havis bonan sxancon labori dum

iom da tempo kiel lerneja psikologia konsultanto. La talentulino estas

patrino de filo kaj filino .

Nedeljka estas auxtoro de ?? poeziaj libroj - "Poemoj" kaj

"Elkreskajxoj de la nokto". Sxi ankaux verkas kaj tradukas poezion en

E-on, sxiaj tradukoj aperas en diversaj E-periodajxoj.

En Plovdiv Nedeljka kaj sxia kolegino el la internacia fako de la serba

Nacia biblioteko Liljana Macura estis nur du tagojn, sed dank'al la

estraro de la Asocio de nevidantaj E-istoj en Bulgario ili havis suficxe

intensan programon. La altaj gastinoj ekkonis la agadon kaj

instrukabinetojn de la Nacia bll.-rekapabliga centro, en kiu ili estis

enlogxigitaj. Okazis renkontigxo kun la geE-istoj el la urbo Plovdiv,

vizitita ankaux estis la Nacia centro por rekapabligo de surdbll.j, ili

ecx vizitis por iom da tempo la regionan sxtatan bibliotekon "Ivan

Vazov". La nelacigxebla kaj tre entusiasmigxinta prezidanto de la Asocio

de nevidantaj E-istoj en Bulgario Vladimir Jxelev akompanis karajn

gastojn, plenumante ege sukcese la rolojn de tradukanto kaj cxicxerono.

En sofio, kie ili estis la unuan kaj lastan tagon de sia vizito en

Bulgario, la bibliotekaj fakuloj Nedeljka Lojxaicx kaj Liljana Macura

sukcesis viziti la urban bibliotekon, La Nacian brajlan bibliotekon, la

bulgaran nacian bibliotekon. La vizitoj kaj renkontigxoj en sofio estis

realigitaj dank'al la geE-istoj Keranka Milusxeva, verkisto GEorgi

Mihalkov kaj spas Karafezov, prezidanto de Nacia brajla biblioteko.

Nedeljka E-igxis dekkvinjara en beograda blindullernejo. Laux sxia

propra konfeso la unua brajla libro, kiun sxi palpas, estas lernolibro

pri E-o, rimarkinda fakto, kiu sxajne ne estas hazarda. Estante nur

16-jaragxa sxi partoprenis beogradan IKBE-n, okazintan en 1973. Nia

estimata s-anino sukcese gvidis E-kursojn, sxi aktive partoprenas

enlandajn kaj eksterlandajn E-istajn forumojn, inkluzive multajn

IKBE-ojn. La fervora kaj sindonema E-istino Nedeljka Lojxaicx estas

elektita en 2005 j. kiel prezidanto de LIBE. En periodo 2009-2011 j. sxi

vicprezidantis la saman organizajxon. Pro la serioza malsano de

prezidanto Arvo Karvinen, ekde 2012 j. Nia mondfama gastino denove igxas

LIBE-prezidanto.

La gastoj el nia okcidenta najbarlando certe estis gxoigitaj de la

granda gastamo kaj ekskluziva intereso, manifestita cxie al ili. Ni

bondeziru al ni oftajn tiajn vizitojn kaj renkontigxojn!!!

Angel Sotirov (Bulgario).

 

 

Lingva forumo

 

Parolado kreskigas.

Kutime homoj ne libervole lernas fremdan lingvon. Oni aux lernas gxin

pro aktuala bezono, ekz., se oni logxas dum certa tempo en fremda lando,

aux oni lernas gxin en lernejo kie gxi estas deviga fako. Nur se temas

pri dua aux tria fremda lingvo en lernejo, tiam lernanto havas certan

elekteblecon. Kiam mi ekz., kiel 14-jarulo ekstudis en la t.n. "Komerca

Akademio" kiu estas supera lernejo pri ekonomiaj fakoj, mi povis elekti

kiel duan lingvon aux la rusan, aux la francan. Mi tiam decidis lerni la

francan, i.a. cxar mi ne sxatis lerni novan skribon. Por mi cxiam la

parolado de lingvo estis pli interesa kaj tiucele la franca lingvo

promesis al mi multe pli ol la rusa.

Tiu decido inter du alternativoj jam bone montras, ke motivoj por

lernado de fremda lingvo povas esti malsamaj. Unuflanke povas regi la

motivo pri kompreno de fremda lingvo. En tiu kazo la legado plej gravas:

Oni volas kompreni skribitajn tekstojn. Je la alia flanko staras la

motivo pri parolado de fremda lingvo. En tiu kazo la parolado plej

gravas: oni volas komprenigi sin parolante.

Estas evidente ke la prilaborado de lingva aktiveco en la homa cerbo

okazas en malsamaj partoj de la cerbo depende cxu temas pri analiza

prilaborado - tiu okazas en la maldekstra cerboduono - aux cxu temas pri

konstrua prilaborado - tiu okazas en la dekstra cerboduono. Se oni

trovigxas en fremda lando kaj tie konfrontigxas kun la lingvo de la

lando, do la dekstra cerboduono estas aktiva por prilabori la lingvan

esprimon. Se oni lernas fremdan lingvon en lernejo, tie temas cxefe pri

analizado de lingvaj strukturoj kaj enhavoj, do tio okazas cxefe en la

maldekstra cerboduono. Sekve post lernado de fremda lingvo en lernejo

oni apenaux povas diri "Mi parolas tiun lingvon", cxar la parolkapablo

en la fremda lingvo tie estas apenaux postulata resp. akcelata.

Kion tio signifas por la lernado de E-o? Dank'al la specifaj ecoj de

E-o la transiro de pasiva kompreno al aktiva parolado estas pli facila:

La lingvo estas fonetika kaj logika. Oni povas mem kunmeti vortojn. La

sukceso en parolado venas pli frue ol en aliaj lingvoj. Tio signifas, ke

por bone lerni E-on necesas parolekzercoj. Bazo por parolekzercoj estas

la auxdado de la lingvo. Tial oni bezonas multe da materialo por stimuli

la auxskultadon al paroladoj en E-o.

Mi ja ne dubas, ke cxe junaj homoj, kiuj sxatas lerni E-on, la deziro

paroli la lingvon superregas. La gejunuloj ja volas konatigxi kun junaj

homoj el aliaj landoj por ligi personajn kontaktojn. E-o kiel "oficiala

lingvo" estas tute alia afero, kiu estos realigebla nur kiam suficxe da

homoj en la mondo (aux almenaux en Euxropo) vere parolos E-on. Postuli

oficialan enkondukon de E-o sen parola bazo estas vane. Nur parolado

kreskigas la lingvon!

 

Tra la sortofrata mondo

 

Mi supreniras sen vidpovo.

Estas malfacile mirigi iun per la fakto, ke blinduloj grimpas montojn,

sed la supreniro de la italo Simone Salvagnin en Patagonio celis

propagandon de la principoj de la UNO-cirkulero kontraux supersticxoj

kaj diskriminacio. "Supreniron sur pintojn vi sentas per via tuto. tiom

alte ecx la aero estas io, kio rakontas al vi pri la pejzagxo, kiun vi

ne povas vidi. La suno, kiu bruligas vian hauxton, vento en viaj oreloj,

silento de montoj, kiu ne signifas mankon de bruo, sed iun pli intiman

senton, cxiam malsaman", - tiel diras Simone Salvagnin, 28-jaragxa,

destinita per bronza medalo dum cxampioneco pri alpinismo inter

malfortevidantoj en Parizo en 2012, rakontante pri siaj supreniroj. Pri

tio, kiel li kun la grupo de la itala alpinista asocio provis atingi la

pinton Ojos del Salado, la duan laux alteco en Sudameriko post

Aconcagua, 6891 metrojn alta, aperis ecx dokumenta filmo. Gxi estis

prezentita en kinejoj kaj lernejoj por demonstri, ke nenio maleblas, ecx

se nekuracebla retino-malsano forprenis la vidpovon.

Dum cxi-aventuro, organizita en la itala provinco Veneto, kaj

auxspicita de la societo "Spirito di Stella"

li estis akompanata de du gvidantoj: italo Enrico Rizzolo kaj cxiliano

Mario Sepulveda. Dum 12 tagoj la grupo konkeris du pintojn: Los siete

hermanos (4850 m) kaj San Francisco (6100 m). Bedauxrinde, ili ne

atingis la celon - Ojos del salado. Simone rakontas:

- Foje la monto mem decidas, cxu permesi al vi supreniri, cxu ne.

Evidentigxas, ke homaj fortoj estas elcxerpitaj, kaj pluiri estas

dangxere. Tiukaze la naturo mem ordonas kaj estas nekonvinkebla.

La bravajn montogrimpantojn Simone kaj Mario haltigis sxtormo.

Cxilianoj nomas gxin "Viento blanco" ("Blanka vento"). La ventorapideco

atingis 150 metrojn sekunde, do, ili estis devigitaj reveni al la bazejo

Tejos.

Simone bedauxras, ke li ne sukcesis flirtigi la flagon de la asocio

"Por homaj rajtoj de handikapitoj", kies reprezentanto li estas, sur unu

el la plej altaj pintoj de la planedo. Siajn principojn li realigas en

la filmo, kiu estis farita laux liaj indikoj.

- Gxi estas farita por cxiuj, - li diras, - tio ne estas rakonto pri

iu, kiu ne vidas. . Cxiuj povas percepti la emociojn, travivitajn de nia

ekspedicio, auxdi bruon de l'vento, pezan spiradon kaj fojfoje la

reehxon de niaj pensoj.

Carmen Morrone

El la itala tradukis O.P.

 

Surdbll'j en Rusio.

En Rusio estas pli ol unu organizajxo por surdblinduloj. Por ili aperas

la revuo "Vasx sobesednik" (Via kunparolanto"). Redaktas gxin moskvanino

Natalia Kremneva. Gxis nun oni presis tiun revuon nur nigre. Sed

antauxnelonge la eldonejo "Repro" presis numeron de la revuo ankaux

brajle. Tio sendube gxojigos multajn gelegantojn.

Multaj el ili akiras ankaux komputilojn, lernas uzadi ilin kaj

komunikigxas pere de la reto, elektronika posxto, sms-mesagxoj dank'al

brajlaj legolinioj.

Ni esperas, ke pro la bezono de internaciaj kontaktoj, ligoj,

interkompreno, reciproka helpo, internacia amikeco ankaux tiaj

handikapitoj baldaux lernos nian karan lingvon internacian kaj aligxos

al nia movado.

G. Gluhxov.

 

Nekutimaj kutimoj.

La sorcxa teo.

Jes, tio estas vero. Tia teo ekzistas. En Cxinio estis malnova maniero

de te-kolektado. Junaj virgulinoj prenas la te-foliojn per lipoj.

Tiu-cxi speco de teo nomigxas Koucxun-cxa (teo el busxo de virgulino).

La tradicion de prauloj oni dauxrigas sur la teo-plantacio en la

provinco Henan sude de Cxinio. La nuntempaj posedantoj de te-plantacio

konkludis, ke necesas perfektigi la procedon de te-kolektado laux

malnova tradicio. Ekde la jaro 2011 kiel laboristoj por kolektado de

te-folioj oni akceptas junajn virgulinojn kun grandaj mamoj. Tiu-cxi

modifo havas jenan celon: kolektante la junajn te-foliojn per lipoj,

virgulinoj metas ilin en korbetojn, alkrocxitajn al iliaj korpoj

antauxe. Ili rajtas tusxi la foliojn kaj korbetojn per nenio, krom siaj

lipoj. Laboristinoj devas havi neniujn videblajn difektojn, cikatrojn

aux vundetojn survizagxe. Oni opinias, ke te-folioj, trovigxantaj sur

mamoj de virgulinoj, ensorbas neripeteblan aromon de juneco kaj beleco.

Laux cxina mitologio, te-folioj tiamaniere akiras la virinan energion

In. Malnova legendo diras, ke dum preparigxo de tiu teo el vaporo,

levigxanta super te-taseto, aperas naux feinoj-sorcxistinoj. Oni diras,

ke, krom malstrecxigi, tiu cxi saniga teo povas kuraci multajn

malsanojn.

Pro sia laboro cxinaj virgulinoj gajnas po 500 juanoj tage, la sumo

estas tute bona por Cxinio.

 

Literaturo

 

Valentina Tjugasxova

Miniaturoj.

***

Kiel estas bone cxe sunsubiro

de varmega somera tago

bani vin en la akvo de granda rivero

kaj sorbi forton de la rivero,

meti la korpon sub la sunon

kaj sorbi varmon de la suno,

kaj poste rigardi,

kiel plauxdas en sunaj kaj

akvaj sxprucoj via ido,

kaj senti apude sxultron de la homo,

kun kiu vi donacis al la mondo tiun idon...

Cxu povas esti io pli granda,

kaj cxu necesas io ankoraux?..

 

***

Al la homo donace de Dio estas donata, kiel plej granda felicxo

la kapablo senkondicxe ami:

Sin, la aliajn, cxirkauxantan mondon,

la vivon en tuta pleno...

Per tiu Dia donaco

estas rekompencitaj la nemultaj,

sed tiuj nemultaj portas varmon kaj lumon al cxio,

kion ili tusxas.

Tiuj ja, kiuj ne havas,

pli malsanas,

suferas pro envio,

postulas al si plian atenton.

Cxiam al ili mankas duonpasxo por la felicxo.

Cxu oni povas lerni ami senkondicxe?

Jes, oni povas...

Sed por tio oni devas almenaux unufoje sperti,

kiel tio okazas.

Tradukis G' Gluhov.

 

Poezio

 

Valerij Jegorov

La dolcxa melankolio

Melankolio...

kaj kiu kialo?

Tiu kialo...

la folifalo.

Falas kaj falas

feblaj sonondoj,

kvazau fadenoj

inter la mondoj.

Falas kaj flosas

en la aero

cxiu folio

kaj lanugero.

Falas kaj fluas

ien kun rojo

mildaj minutoj,

raraj dum vojo.

Falas kaj flamas

lastaj radioj,

oron donantaj

al la folioj.

Falas kaj flugas

aroj kaj eroj,

flavaj folioj,

oraj kajeroj.

Falas kaj flagras

buntaj koloroj,

ecx sur la sonoj

kaj la odoroj.

Falas kaj flustras

cxiu folio:

melankolio,

melankolio...

Cxarmulino

de l' autoro al ciuj francinoj

Ricevinte vizon,

el la fora land'

venis en Parizon

juna vojagxant'.

Ie sur bulvardo

ekrigardis lin,

certe lau hazardo,

cxarma junulin'.

Ne plu interesis

lin la Ejfel-tur'.

Revon li karesis

sxin revidi nur.

Tiel la amoro

plenokupis lin,

pasis tra la koro

tiu junulin'.

Ludas por amantoj

la akordion',

sonas dolcxaj kantoj -

kvante milion'.

Longe tra Parizo

vervo pelis lin,

tamen sen surprizo,

sen la junulin'.

Prenas la valizon

nia vojagxant',

lasas li Parizon

kun la trista kant'.

Sole la angoro

ne forlasas lin,

restas en la koro

la parizanin'.

 

Interesajxoj

Amikeca rigardo al la lupoj

Cxu kiam vi estis infanoj, iu provis timigi vin per ekzemplo de tiu aux

alia besto, kies bildo en via imagokapablo kreskis al multe pli granda

dimensio, ol gxi estis efektive? En mia kazo temis pri lupo, kiun mi

tiam ankoraux neniam vidis, sed oni rakontis al mi, ke gxi estadas en la

arbaro kaj estas multe pli dangxera, ol la hundo. Iu alia timigis min,

por ke mi ne venu al malluma kelo, cxar tie estas lupoj, kaj ili povas

min vori. Bonsxance miaj gepatroj trankviligis min, ke la besto ne

aperas en tia arbaro, kiu kreskas proksime de mia domo, do gxi ne povas

viziti nian kelon. Tamen kiam mi estis en nia arbaro, kelkfoje revenadis

al mia infana kapo la dubo, cxu ie tie hazarde..., vi sxajne divenas,

kion mi timetis.

La kartvela bestoesploristo Jason Badridze, demandita, kiun li

preferas - homon aux lupon, respondis, ke la bestoj estas puraj, ne

scipovas trompi kaj vivas laux klaraj principoj, havantaj la plej altan

biologian sencon. Ili cxiukaze estas sinceraj, ecx tiam, kiam ili

intencas kapti sian viktimon. En la naturo ekzistas neskribita regulo,

laux kiu rabobesto atakas, kaj gxia kaptonto gardas sian sekurecon.

Neallasebla estas pritaksado de bestoj laux nia vidpunkto, cxar ili

estas nek kruelaj, nek malamikemaj. Ili ne posedas sian dekalogon, sed

perfekte kongruas al la cetero de la naturo. Kaj kontrauxe al la homo

ili nenion detruas.

La esploristo diras, ke la plej grava en la vivo de la lupoj estas

cxasado. Li havis la okazon pasigi kun ili longan tempon. Ili vivas en

gregoj, kaj, kaptinte grandan cervon, ili ne devas sercxi mangxajxon dum

kelkaj tagoj. Sed kiam ilia viktimo estas negranda kapreolo, ili devas

denove komenci labori jam post kelkaj horoj. La cxasadon la lupoj lernas

jam ekde sia frua agxo. Lupidoj ne posedas instinkton, kaj devas

ellerni, kio estas ilia mangxo. La cxasado estas komplika pensprocedo

kaj cxiu grego havas sian taktikon kaj strategion, planante embuskon kaj

disdonante al si rolojn laux siaj scipovoj kaj ne laux hierarkiloko. Dum

cxasadoj ili interkomprenigxas sen vortoj sed tutsimple per ekrigardo en

la okulojn de siaj kungreganoj.

Alia metodo de la interkomprenigxado de la lupoj, krom kompreneble ilia

hurlado, estas telepatio. Jason Badridze rimarkis cxi tiun kapablon dum

eksperimento, kadre de kiu li instruis al unu besto difinitan konduton,

kio postulis plurajn ripetojn. Sed estis strange, ke en la cxeesto de

tiu cxi instruita besto, la alia kapablis fari la saman agon kelkoble

pli rapide. Li do suspektas, ke la scio kiel solvi la taskon devis esti

transdonita al la lauxvica ulo sxajne telepatie, cxar ultra- kaj

infrasonregistriloj elmontris neniun komunikadon inter ili tiutempe.

Male, la hurlado de la lupoj, estas ilia denaska scipovo, tamen plurajn

sonojn ili lernas nur dum sia plua vivo kreante kvazaux dialektojn. Pro

tio lupo el Kartvelio ne komprenos tiun el Kanado. Ecx pli interesa

estas tio, ke la esploristo elpensis specialan sonon similan al hurlado,

kiun lia grego ellernis imiti volante mangxi.

Li ankaux asertas, ke la lupoj pensas. Ili ne nur perceptas kauxzefikajn

ligojn, sed ankau referencas al la akiritaj spertoj, por solvi novajn

taskojn. La esploristo rimarkis, ke apenaux 4-monataj lupidoj kapablas

kalkuli gxis sep kaj ecx multobligi. Ili lernas tion cxi rekonante sian

teritorion. Ili vidas - tie cxi kusxas tri sxtonetoj, kaj tie kvar

arbobrancxetoj. Ili ankaux rimarkas, kiam la nombro sxangxigxas.

La emocia vivo de la bestoj principe ne estas alia ol la nia. Ili estas

tre sentemaj kaj zorgemaj. Ekzemple kiam Badridze, kiun lupoj akceptis

ano de sia grego, iufoje estis kontuziita, unu lupo estanta lia amiko

vidante, ke la homo ne povas akompani la gregon, alkuris kaj vomis cxe

li viandon. Tiamaniere lupoj prinutras ankau siajn idojn kaj maljunajn

individuojn. Ili kapablas maldigesti parton de viando en sia stomako

kiel rezervon. La lupoj de Badridze scipovis ecx riski sian vivon por

savi lin de granda urso. Kiam li kriis pro timego, la tuta grego jxetis

sin kontraux la dangxeran beston, kiu finfine retirigxis. Vi devas scii,

ke en la lupa hierarkio la urso okupas lokon tuj post la homo; kontraux

tiu lasta ili ne defendas ecx siajn idojn, cxar la afero laux ili estas

entute malvenka.

Kaj fine kiam forpasas maljuna gregano kutime akompanas tion gxema,

traiga hurlado kaj dum kelkaj tagoj neniu besto vizitas gxian sidejon.

Je la demando, kial la interrilatoj de la homo kaj lupo tiel

malbonigxis, li respondas, ke cxio sxangxigxis, kiam la homo komencis

bredi brutaron. La lupo, kiu foje gustumos la viandon de sxafo, neniam

revenos al la arbaro. Kvankam la esploristo instruis siajn lupojn, ke

ili ne proksimigxu al homaj setlejoj, tamen grandskale ne eblas

malkutimigi la bestojn cxasi ekster la arbaro kaj tiukaze oni ilin

bedauxrinde depafas.

Jason Badridze fine konfesas, ke dedicxinte sian tutan vivon al la

lupoj, li verdire ne malkovris ilian misteron, cxar en la loko de unu

brecxo, kiun li plenigis per sia scio, tuj poste aperadis lauvicaj

demandoj. Mi menciu, ke en Pollando logxas cx. 600 lupoj kaj speciala

fondajxo okupigxas pri ilia protekto, sed tio cxi estas la temo por

aparta artikolo.

Andreo Bach.

 

Por radioauxskultantoj.

Karaj amikoj! Dum la UK en Rejkjaviko mi cxeestis la kunvenon de

Radioauxskultantoj. Barbara Pietrzak el Pollando donis la adreson

www.pola-retradio.org

kie eblas auxskulti polan radion. Sur tiu pagxo estas ankaux arkivo, kie

vi povas elsxuti podkastojn ekde januaro. Eblas ankaux lasi komentojn

pri apartaj elsendoj.

N. Kasymova.

 

Forpaso.

La 1-a de auxgusto forpasis

Mihxail Antonovicx Sxcxerbinin, aktiva rusa E-isto, poeto, tradukisto,

socia aganto. Li naskigxis en 1935 en la setlejo Verhxnjaja Kalinovka

(Rostova provinco). La 13-an de decembro 1942, gxuste en la tago de

liberigxo de tiu logxloko de fasxistoj li estis vundita kaj perdis la

vidpovon. Mihxail memstare lernis brajlon, studis rusan filologion en la

Rostova universitato. Dum multaj jaroj li laboris en bll.-entrepreno. En

1998 j. aperis lia unua kolekto de ruslingvaj versajxoj. Li E-istigxis

fine de la 70-aj jaroj kaj, rapide progresinte, tuj farigxis fervora

adepto de nia lingvo. Mihxail gvidis la provincan E-klubon, propagandis

E-on inter gelernantoj, verkis kaj tradukis kantojn en E-on, organizis

kelkajn neforgeseblajn E-renkontigxojn. Ankaux nun dum cxiu

E-renkontigxo en Rusio sonas liaj versajxoj, liaj kantoj. Ripozu en

paco, kara amiko!