Esperanta ligilo

n-ro 8, oktobro 2013

 

Enhavtabelo

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (Unua kunsido).

Norda ekzotiko de suna Rejkjaviko.

Tra la sortofrata mondo.

Literaturo. Stefan Urban.

Sxako (nur en brajla versio).

Humurajxo. Konfeso de librosxatanto.

 

Protokolo

de la Gxenerala Asembleo de LIBE

dum la 79-a IKBE en Obzor (Bulgario)

28-a de Auxgusto - 3-a de Septembro 2013

Unua kunsido (vendredon la 30-an de Auxgusto, h. 10.30-13.00

La prezidantino Nedeljka Lojxajicx malfermas la kunsidon per prezento de la jena tagordo gxenerale aprobita:

1) Forpasintoj; 2) Agadraporto; 3) Financa raporto;

4) Rezulto de la balotado; 5) Landaj raportoj;

6) Instrumaterialoj; 7) "Esperanta Ligilo";

8) Eksteraj rilatoj: EBU kaj LIBE - LIBE kaj UEA;

9) Sekvantjara IKBE;

10) Diversajxoj.

Cxeestas kvin estraranoj de LIBE.

1) Forpasintoj. Anatolij Masenko memorigas pri s-anoj forpasintaj en la lasta jaro: Nadja Jxukova, 84-jara tre konata rusa aktivulino; Jiri Vychodil, 72-jara honora membro de UEA, eksa redaktoro de Auxroro kaj administranto de EL; Jose Starck, 85-jara belga fakdelegito pri sociologio; la usona s-anino Hammond Muriel; la juna ukrainino Kristina Markovskaja; Tanaka Teiiti, 77-jara, antauxa gxenerala sekretario de JABE; Aurelio Valente, multjara itala s-ano; Mihail Sxcxerbinin, la konata rusa aktivulo; Stanislav Bondarenko, ukraina tre aktiva tradukanto kaj kunlaboranto de E-aj gazetoj. Per mallonga silenta starado oni omagxas al ili kaj esprimas kunsenton kun s-anoj Bodicxev kaj Jxelev, kiuj en la jaro perdis siajn vivkunulinojn.

2) Agadraporto. Al la raporto aperinta en EL n-ro 4-2013 la prezidantino aldonas, ke dum la jaro la estraro kelkfoje arangxis kunvenojn per Interreto kaj ke estis lauxstatute organizita la vocxdonado por la nova estraro. Masenko informas pri gxia rezulto (vidu sub n-ro 4). Rob Moerbeek sciigas, ke en UEA oni petas de kandidatoj ilian pretecon kunlabori ecx okaze de neelektigxo; Cxu io simila ne eblus anka? en LIBE por aktivigi la neelektitajn kandidatojn? Masenko kaj Lojxajicx aprobe reagas. La prezidantino informas, ke en sia unua kunsido la nova estraro decidos pri la individuaj taskoj en la estraro kaj informos pri tio la asembleon dum la dua kunsido.

3) Financa raporto. Aldone al la raporto aperinta en la maja numero de EL, Da Costa klarigas ke cxefaj enspezoj de LIBE estas membrokotizoj, subvencioj, donacoj de Libeanoj kaj donacoj de aliaj E-istoj okaze de la Universalaj Kongresoj. Cxefaj elspezoj estas por la eldonado de EL kaj aliaj materialoj kaj, lastatempe, por la subvenciado de junaj partoprenantoj en niaj kongresoj. Li pretas respondi eventualajn demandojn. Moerbeek petas informojn pri la kosto de nia membreco en EBU kaj atentigas pri la problemo de surkasetigitaj revuoj, kies legantaro

nombre kaj konsiste dauxre varias kun neantauxvideblaj sekvoj. Da Costa respondas, ke, dum LIBE estis reprezentata en EBU de Karvinen, kiu ankaux reprezentis sian landon, Libe devis pagi nur sian jaran EBU-kotizon de iom malpli ol 400 euxroj, sed ekde nun gxi devos pagi ankaux la kostojn por la partopreno de sia reprezentanto en la kunvenoj de EBU. cxi-jare tiu kunveno okazos en Montenegro, lando malmultekosta kaj proksima al Italio (kie logxas nia nuna reprezentantino Violetta de Filippo) kaj la kostoj estos do relative malaltaj. La financa raporto estas aprobita.

4) Rezulto de la balotado. Post alvoko al kandidatigxo en la oktobra n-ro 2012 de EL kaj apero de la kandidatbiografioj en la marta n-ro cxi-jara, Masenko dissendis 335 vocxdonilojn al 26 landoj: revenis 240, el kiuj 233 estas validaj. La kolektinto Harald Rader informas, ke Ricevitaj vocxoj estas:

Masenko 200,

Kasymova 184,

Da Costa 182,

Lojxajicx 171,

Posxivana 163,

Sxtokovicx 161,

Dimov 158,

Karasx 145,

Jxelev 120.

La sep kandidatoj ricevintaj plej multe da vocxoj konsistigos la novan estraron. La vocxdoniloj estos konservataj unu jaron cxe Rader por eventuala kontrolo.

5) Landaj raportoj.

Por Auxstrio, venis de Henriette Etzenberger la jena raporto legata de Masenko: Pasintjare ALBE festis la 50-jaran jubileon. Enkadre de Zamenhofa festivalo Veronika Haupt kaj Henriette Etzenberger prezentis prelegon pri historio de ALBE en faktoj kaj anekdotoj. Kelkaj membroj de ALBE partoprenis la festivalon. cxi-jare ALBE organizas la someran E-an semajnon en la blindulejo Stubenberg. Personoj el Cxehxio Germanio kaj Auxstrio partoprenos gxin. Al nia 79-a ALBE deziras sukceson.

Bulgario: Jxelev informas, ke bulgara reprezentanto partoprenis en nia 78-a en Ukrainio kaj bulgaraj nevidantoj regule partoprenas en arangxoj de la nacia movado. ANEB realigis por nia

79-a diskon kun prozajxoj de bulgaraj auxtoroj kaj eldonis brajlan libreton kun poemoj de Todor Sxosxev.

Finnlando. En raporteto de Ritva Sabelli legata de Masenko oni informas ke Steleto, havas 27 membrojn. Gxi arangxis pasintjare en junio dusemajnan E-kurson por kvin lernantoj. Unu viddifektito el Finnlando partoprenis en la Somera E-a Studado en Slovakio. Gxi allogis 250 gelernantojn el 23 landoj. E-kursojn gvidis 14 diverslandaj geinstruistoj. La 9-an de junio "Steleto" asistis en la arangxoj de la tutmonda Skriba Ekzameno KER (Komuna Euxropa Referenckadro). El Finnlando gxin partoprenis 9 kandidatoj, inter ili unu viddifektito. Alta protektanto de la ekzameno en Helsinki estis Arvo Karvinen.

Germanio. Kasymova informas, ke dum novembra renkontigxo en Svislando okazis sxangxo en la estraro de Eblogo: Norbert Muller estas nun gxia prezidanto, dum vicprezidanto farigxis Theodor Speckmann, kiu plu redaktas la regule aperantan "La bl.a E-isto". Du germanoj partoprenis en nia 78-a en Ukrainio kaj ankaux en la E-semajno organizita de ALBE en Auxstrio.

Hispanio. La prezidantino informas, ke Pedro Zurita akceptis plenumi la taskojn de LIBE-delegito gxis kiam estos elektita oficiala delegito por Hispanujo. Dume aperis tie tri novaj membroj, el kiuj unu, David Casal, partoprenas en la nuna kongreso. Hungarujo: Attila Varro ne havas informojn, kaj simple transdonas la parolvicon al la sekva raportanto.

Italujo: Da Costa informas, ke IABE estas bone integrita en la gxenerala movado, tiom ke gxia kasisto Aldo Grassini estas ankaux prezidanto de la Itala E-federacio. La provo okazigi denove

E-kurson kadre de cxemara ferisemajno ne sukcesis. Kvankam estis kvin aligxintoj, lastmomente du el ili rezignis pro subite ricevita laborposteno kaj do la kurso ne okazos. Dauxre aperas Itala Ligilo kaj, lige kun tio, IABE sukcesis registrigxi kiel produktanto de t.n. specialaj eldonajxoj: tio alportos al la asocio gravan sxtatan monsubtenon.

Japanujo: Kunio Tanabe informas, ke JABE havas nun cxirkaux dudek membrojn. La subita morto de Teiiti Tanaka preskaux cxesigis gxian agadon. Tamen en la bll-biblioteko plu funkcias E-kurso kaj JABE intencas revigligi siajn kontaktojn kaj la agadon por la disvastigo de E-o per informado kaj per pretigado de necesaj brajlajxoj.

Kroatio. Dragan Sxtokovicx informas, ke du kroataj s-anoj partoprenis en nia 78-a en Ukrainio. Pro lastatempa kunlaborado kun S-ino Spomenka Sxtimec kaj kun la Kroata E-ligo oni disponas nun pri la vocxlegita versio de la libro "Mirindaj aventuroj de metilernanto" de Ivana Brlicx, E-igita de Maja Tisxljar; Dauxras la eldonado de la sonrevuo "Tempo"; okaze de la "tago de blanka bastono" S-ro Kovacx kaj s-ino Sxtimec prezentis al la sxtataj instancoj niajn bezonojn kaj tio jam rezultigis etan financan subtenon; la asocio havas nun propran oficejon en la sidejo de la kroata blindulligo; kroataj bl.aj E-istoj partoprenis en Zagrebo en la festado de la 100-jara datreveno de la naskigxo de la fama E-verkisto Tibor Sekelj; fine estas menciinde, ke antauxnelonge forpasis d-ro Ivo Borovecxki, kiu cxeestis la inauxguron de nia 73-a en Premantura.

Nederlando. Rob Moerbeek informas, ke nuna prezidanto de Nosobe estas Jan Bemelmans, kiu interalie ricevis premion pro la tre trafa prezentado de E-o en iu lia propaganda verko. Dauxre aperas la brajla revuo "La kontakto", en kiu ofte aperas tradukoj senditaj de rusaj s-anoj. Maltrankviliga estas male la situacio de la E-aj revuoj surkasetigitaj en Nederlando: multaj kasetoj ne revenas de la legantoj, kies nombro krome draste malkreskis, pro kio la tuta agado estas en serioza dangxero.

Rumanujo. Livi Ciobanu informas, ke en la lando trovigxas nun ok bl.aj E-istoj, el kiuj tri vere aktivas, dum la ceteraj estas t.n. eternaj komencantoj. Post dujara nepartopreno en IKBE, li ricevis nun cxi tie tre pozitivan impreson.

Rusujo: Anatolij Masenko raportas pri la agado de REAN (Rusia E-Asocio de Nevidantoj). cxi-jara jxamboreo, kiu denove fine de Junio okazis en cxemara urbo Gelengxik kun 52 partoprenintoj, estis pli multnombra kaj pli interesa. Aliaj niaj aktivecoj restis la samaj: instruado de E-o per la vocxbabilejo "Ventrilo" kaj brajla E-rubriko en la revuo por gelernantoj.

Serbio. Laux Nedeljka Lojxajicx la bl.aj E-istoj de Serbio rezignis pri organizo de propra socio, tamen ili kunvenadas en klubejo kaj vizitas E-renkontigxojn. En la bll-lernejo de Zemun oni regule instruas E-on kaj en cxi tiu kongreso partoprenas Malina, lernantino de tiu kurso; du s-anoj partoprenis ankaux en nia 78-a en Ukrainio. Artikoloj tradukitaj el EL regule aperas en la brajlaj gazetoj kaj tiel la legantoj estas dauxre informitaj, ke nia lingvo plu vivas kaj estas uzata; krome la interesigxantoj povas legi elektronikan version de porvidula E-gazeto. En la sxtata brajla biblioteko estis organizita ekspozicio pri Veljko Ramadanovicx, fondinto de la unua bll-lernejo en la lando: li tre favoris E-on kaj oni ekspoziciis la unuajn brajlajn E-librojn de li eldonitajn, kio donis okazon substreki al la publiko kaj al la reprezentantoj de la ministerio pri kulturo la gravecon de E-o ankaux por bll.j. Ankaux la vizito de N. Lojxajicx kaj kolegino al Bulgario laux invito de ANEB ebligis ne nur konatigxi kun la atingajxoj de niaj bulgaraj sortofratoj, sed ankaux montri cxe la serbia nacia biblioteko kiel E-o povas helpi en internacia kunlaboro.

6) Instrumaterialoj. Natalia Kasymova rakontas, ke sxi volonte kunlaboras en la E-instruado en Ventrilo. De tempo al tempo sxi tie aperas kaj iom instruas, sed la lecionoj okazas je horoj por sxi ne oportunaj kaj do sxia kunlaboro cxefe konsistas en liverado de lernomaterialoj. La prezidantino venas sekve al la temo de instrumaterialoj. Venis el francio, Nepalo, Rumanio petoj de vidantoj, kiuj intencas instrui la lingvon al bll.j. Necesas do tauxga materialo kaj necesas, ke niaj delegitoj kaj membroj kapablu informi siajn samlandanojn pri la jam ekzistantaj rimedoj kaj helpu la estraron taksi la kvanton de bezonataj ekzempleroj. Rob Moerbeek informas, ke dum la 46-a ILEI-konferenco okazinta en Julio cxe Herzberg en Germanio, aperis la ebleco lokigi en decan ejon la tutan libraron de LIBE. Temas pri atentinda sxanco, cxar la sola E-muzeo en Vieno ne tauxgas, pro tio ke gxi akceptas nur volumojn kaj nur tiujn en tute bona stato. La estraro de LIBE konsideru do la eblecon kaj decidu, cxu ekspluati gxin. Moerbeek ankaux instigas profiti la bonegajn E-kursojn en la reto, sed Varro atentigas, ke ili ofte estas malfacile uzeblaj por bll.j. La prezidantino sugestas, ke oni petu la arangxantojn de la retaj kursoj, ke ili iel adaptu ties strukturon ankaux al la bezonoj de bl.aj lernantoj. Kasymova diras, ke tamen interesa instrumaterialo estas elsxutebla el la reto. De Moerbeek la prezidantino ekscias, ke en la libraro de LIBE fakte ne trovigxas praktike uzeblaj lernolibroj, kaj sxi insistas, ke necesas la samaj tekstoj kaj en vidula kaj en brajla skribo. Al sxia aserto, ke estus dezirinde havi slipojn kun la E-a alfabeto en ambaux skriboj, Moerbeek respondas, ke tiaj kartoj jam ekzistas kaj Masenko sciigas, ke en Rusio oni aperigis pri tio plastan reliefajxon, kiun li posedas en deko da ekzempleroj kaj volonte transdonos al bezonantoj.

La prezidantino fermas la unuan kunsidon, informante ke la dua okazos lauxprograme lundon la 2-an de Septembro.

P. L. da Costa.

 

Norda ekzotiko de suna Rejkjaviko

La 20-an de Julio mi kun mia akompanantino startis el Berlino al

Rejkjaviko. Kaj jam en la aviadilo ni spertis, ke tiu vojagxo ne estas

ordinara. Estis nokta flugo, sed la akompanantino vidis antauxe lumon,

kaj

ni flugis gxuste al tiu lumo. Farigxis cxiam pli kaj pli hele en la

aviadilo. Kiam ni surterigxis, estis noktomezo en Islando, sed estis

hele.

Jes, ni estis en nordo. Pluvis, blovis forta vento, kaj mi pensis: Estas

ja

nordo, versxajne la tutan kongresan semajnon ni havos tiun veteron". Tre

komforta buso portis nin al nia hotelo.

Nia cxambro estis malgranda kaj havis minimumon de komforto, sed ni

estis

kontentaj, ni ja logxis tie nur unu semajnon.

Do sekvan matenon ni iris al la kongresejo. La pluvo cxesis, brilis

suno.

Kaj tiun veteron ni havis la tutan semajnon, mi ecx ne bezonis mian

pluvombrelon.

La ceremonio de la solena inauxguro estas cxiam kortusxa: salutvortoj de

la reprezentantoj el diversaj landoj, komuna kantado de "La espero"...

Kaj poste, kiel cxiam, prelegoj, seminarioj, ekskursoj, koncertoj.

Tre interessa por mi estis prelego pri Islando kun la titolo "Naturmedio

kaj naturmediaj sxangxoj en Islando". Pli frue sur la insulo estis

grandaj

arbaroj. Poste homoj foruzis ilin por siaj bezonoj, multnombraj sxafoj

formangxis la reston. Proksimume en la jaro 1930 en Rejkjaviko tute ne

estis

arboj. Nun ili kreskas tie, kvankam ne multaj. Estas ankaux tre bona

sperto

en la norda parto de la insulo: unu kamparano plantis jam unu milionon da

arboj.

En Islando trovigxas la plej granda dezerto de Euxropo, ankaux estas

grandaj

glaciejoj. Lastatempe degelas la glacio, la areo de glaciejoj

malpligrandigxis proksimume je unu kvarono. Por fiksi la grundon estis

importita lupino, kiu nun floras cxie.

Kiam mi rememoras pri kultura programmo, mi pensas pri gaja etoso, kiu

regis dum la koncerto de Manuel Rovere el Italio, kiu kantigis la

publikon.

Li verkas tekstojn de siaj kantoj, tradukas jam konatajn verkojn.

Multaj E-istoj bone konas litovan muzikgrupon Asorti. Cxifoje koncertis

Edgar, kiu bonege ludas violonon kaj kantas mem. Tiu muziko estas por

junaj

homoj, kiuj estis multaj en la salono kaj ili kantis kun li.

Lirika duopo "Jxomart kaj Natasxa" jam delonge havas multajn

simpatiantojn.

Cxifoje la salono denove estis plena. Sonis jam konataj verkoj kaj ankaux

novaj kantoj.

Vera malkovro estis Sara Su Jones (violono) kaj Tennis Moore (piano) el

Usono. Klasikaj verkoj sonis belege, sed la programo estis tro mallonga,

gxi

dauxris nur duonhoron.

La unuan vesperon estis kiel kutime "Nacia vespero". Mi admiris belege

sonantan kvarvocxan koruson kaj blovorkestron, kiu specialigxas je

balkana

muziko. Kaj certe interessa por cxiuj estis nacia luktado, kiam du viroj

kvazaux dancis sur la podio, celante jxeti la rivalon malantaux sian

dorson,

tenante lin nur cxe la pantalona ledzono.

Dum la tuttaga ekskurso ni vizitis la lokon, kie trovigxas limo inter

Euxrazio kaj Ameriko. la tektonaj platoj de du kontinentoj movigxas en

diversajn direktojn, kaj la distanco inter ili pligrandigxas cxiujare je

du

centimetroj. Ni piediris vere inter du kontinentoj Gxis la loko, kie

renkontigxis unufoje jare parlamento (la plej malnova parlamento en la

mondo). Venis ne nur parlamentanoj, sed ankaux multaj homoj por danci,

kanti, simple kune pasigi la tempon. Tiuj renkontigxoj okazis en Junio,

kiam

la tagoj estas longaj, do oni povis festi ankaux nokte.Parlamentanoj

kunsidis sub la cxielo, kaj se pluvis, ili simple iris en la proksiman

pregxejon.

Ni vizitis tre grandan gejzeron, kiu sxprucigxas 30 metrojn altan kaj 80

gradojn barman akvosojlon. Tio okazas jen unufoje dum kelkaj minutoj, jen

du-trifoje dum unu minuto. Multnombraj turistoj staras cxirkaux la barilo

kaj fotas tiun imponan akvospektaklon.

GXenerale sur la insulo estas tre multaj gejzeroj, akvofaloj, varmaj

akvofontoj ktp. Unu akvofalon ni vizitis. Gxi estas 32 metrojn profunda,

cxar la akvo falas en la abismon inter du kontinentaj platoj (denove

euxrazia kaj amerika).

Plia vidindajxo estas la "gxardeno de akvofontoj", kie sur malgranda

tereno

trovigxas multaj varmaj kaj ecx diverskoloraj fontoj: kun blua akvo pro

kupro, kun rugxa akvo pro fero ktp.

Certe menciindas vizito al elektrejo, kiu funkcias per varma subtera

akvo.

Per tiu akvo oni varmigas domojn, elektro estas uzata por produktado de

aluminio kaj por aliaj celoj, ankaux por cxiutagaj bezonoj. La elektrejo

funkcias auxtomate, unu-dufoje semajne venas teknikistoj por kontroli,

cxu

cxio estas en ordo.

Varma akvo, kiu restas post la varmigo de domoj, estas uzata por varmigi

trotuarojn, tial ne estas bezono, purigi ilin vintre de negxo kaj glacio.

Cxefaj brancxoj de islanda ekonomio estas aluminionproduktado,

sxafbredado,

fisxkaptado kaj turismo. Logxantaro de la insulo nombras 300 miloj de

homoj,

sed nombro de sxafoj estas 600 miloj. En multaj restoracioj oni povas

mangxi

sxafajxon kaj fisxojn en cxiuj variantoj: kuiritajn, bakitajn, frititajn

ktp. Cxie en la urbo vi povas vidi multajn turistojn. Cxiujare vizitas la

insulon 3 milionoj da turistoj. Somere venas pli multe ol vintre: Longaj

tagoj, helaj noktoj allogas homojn. Cxi tiu somero estas tre varma en

Islando: La temperaturo estis +16 gradojn, kio estas 4 gradojn pli, ol

kutime. En la lokoj, trovigxantaj for de oceano, estis ecx +22 gradoj. La

absoluta temperatura rekordo estis en la jaro 1940, kiam oni mezuris +30

gradojn.

Jes, multajn, multajn impresojn mi havas de tiu mirakla insulo. El la

fenestro de nia buso oni povis vidi la faman vulkanon Ajafjadla Jokudl,

kiu

erupciis antau tri jaroj kaj paralizis flugtrafikon en Euxropo. La plej

granda vulkano, Hekla, kiu erupcias unufoje dum dek jaroj, "dormas" jam

ekde la jaro 2000.

Mia flugo al Berlin startis post noktomezo. Ankoraux ne estis malhele,

aux

jam komencigxis nova tago?

Gxis revido, mirinda insulo! Cxu mi ankoraux iam vizitos vin?

Natalia Kasymova.

 

Tra la sortofrata mondo

Projekto de blinda skulptisto

33-jaragxa nevidanta skulptisto Leszek Kaczmarek (pron. Lesxek Kacxmarek) el la pola urbeto Nowe Skalmierzyce (pron. Nove Skalmiejxice) intencas fari la trimetran figuron el... la eluzitaj kompakt-diskoj. Gxi prezentos floron en poto, pezos tri tunojn kaj konsistos el 150 mil cd kaj dvd-diskoj. Tio ne estas la unua originala verko de bl.a artisto. Antauxe li faris la natur-grandan pregxejon el kartonaj pakajxoj kaj 1,5-metran ventomuelejon el sxauxmoplasto.

- Mi tre sxatas manlaboron, cxion faras propramane, kvankam volonte uzas cxies konsilojn kaj sugestojn, - diras Leszek..

Kompreneble, la diskojn necesas iel kunigi. Li mem testis multajn gluilojn kaj elektis tiun, kiu kungluas la plej bone.

Leszek malsanigxis je glauxkomo, kiel trijara infano, estinte 18-jarulo, li tute perdis la vidpovon. Alia lia pasio estas muziko. Li plenumas hip-hopajn komponajxojn.

 

Arto kaj ne nur.

 

Nevidantaj turistoj, vizitantaj la fortikajxon San Leo en la itala provinco Rimini, kiu estas muzea komplekso, povas tusxi multegajn objektojn:

antikvajn meblojn, armilojn kaj ecx la inferajn instrumentojn, uzitajn por torturoj dum mezepoko.

La fortikajxo San Leo estis konstruita en la natura roko, gxi estas nomata ankaux "Nesto de aglo". En 1631 gxi estis aliformita en malliberejon, kies la plej fama arestito estis Giuseppe Balsamo, konata kiel grafo Kaliostro, kondamnita de la sankta inkvizicio pro herezo al dumviva malliberigo. Li restis tie kvar jarojn, kvar monatojn kaj kvin tagojn en tre severa karcero. Tiu cxelo la 26-an de auxgusto 1795 igxis lia tombo.

La fortikajxo estis malliberejo gxis la jaro 1906. Nun tie estas muzeo de milit-arto.

 

Palpu cindrulinon!

La pupteatro Ateneum de la pola urbo Katowice prezentis la spektaklon laux motivoj de la mondfama fabelo "Cindrulino" kun auxdiopriskribo. La premiero okazis la 18-an de decembro pasintjare. Jam dum kelkaj jaroj tiu cxi teatro arangxas spektaklojn por infanoj kun auxd-malfacilajxoj. Kaj nun, dank'al speciala aparataro, adaptita por iliaj bezonoj, ankaux bl.aj infanoj povas igxi spektantoj.

La spektaklo, kies auxtorino estas Marta Gusniowska, ne estas simpla

rerakonto de la fabelo. Gxin karakterizas la nuntempa lingvajxo, abunda

muzika plibeligo, ne mankas ankaux modernaj realajxoj, amuzaj por infanoj

kaj plenkreskuloj. Regxisoro Jacek Poplawski ankaux vocxlegis la tekston de

audiopriskribo, preparitan de Izabela Kunstler.

Inter la unuaj spektantoj estis lernantoj de la plej proksima lernejo

Por bl.aj kaj malfortevidantaj infanoj. Kelkaj el ili ecx cxeestis dum

Provludoj por testi la auxd-eblecon de la audiopriskribo. Antaux komenco de la

spektaklo infanoj estis informitaj pri specialajxoj de la pupteatra ludo.

Post 50-minuta spektado ili povis preni en la manojn la partoprenintajn

pupojn, konatigxi kun la aktoroj.

La teatra kolektivo intencas enscenigi ankaux aliajn verkojn kun

audiopriskribo. Viddifektitoj rajtas acxeti biletojn kontraux duonprezo.

(laux Malgorzata Szuber).

 

Literaturo

 

Stepan Urban (aux Stefo Urban) (naskigxis la 4-an de oktobro 1913 en

Boranovice, mortis la 4-an de majo 1974 en Prago) estis cxehxa

komponisto,

instruisto de muziko kaj E-poeto.

Li laboris kiel muzika pedagogo en konservatorio kaj komponisto, verkis

plurajn lernolibrojn pri muziko. Unu el liaj lernantinoj estis lia posta

unua edzino, E-poetino Eli Urbanova.

Li E-istigxis en 1950 kaj baldaux verkis novelojn, artikolojn, satirajn

versajxojn, komponis por versajxoj de konataj E-istoj. Liaj poemoj estis

plurfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Plue li verkis aux tradukis

pli ol cent satirajn poemojn.

S. Urban estis talenta prozisto, komponisto kaj poeto (plej ofte de

epigramoj).

 

Cxe la piedo de la Granda Piramido staras alta viro. Senmove fiksas sin

La rigardo al la fora horizonto, kie malrapide subiras la sangorugxa

sunglobo. Kiel statuo li staras, kaj facila vento ludas kun liaj longaj grizetaj

haroj. La lastaj sunradioj reflektigxas sur la alta frunto. Cxu vere - la

lastaj...? Nu, la meteorologoj jam antaux jaroj deklaris neeviteblan

katastrofon de la teratmosfero. Antaux janmiloj - laux la Biblio - pereis

preskaux la tuta homaro je inundo; pro evidentaj kauxzoj sekvos nun

incendio, asertas la sciencistoj. Laux kalkuloj restas nur nemultaj

horoj, kaj poste...? Poste eksplodos brulego, kiu supozeble neniigos la plej

grandan parton de la Tero...

La homaro ne pereos: gxi povas fidi al la grandioze evoluinta tekniko.

La viro ridetas: subkonscie oni sentis dangxeron jam delonge. La plej

Grandaj talentoj dedicxis sin al esploroj teknikaj; kulturo, male, degeneris.

Jes, ekregis kvazaux ia teknika frenezo, cxiun alian valoron oni malatentis.

Nun la homaro sercxas rifugon sur la plej proksimaj planedoj; nun unu homo

rifuzas la savon: Ben Akir, filozofo. Oni provis lin persvadi, deteni de

la decido resti sur la Tero. Sed fine devis iu pensi prefere pri si mem, pri

la propra estonteco. Fine en la tumulto oni forgesis; nur li ne subigxis al

la paniko.

Ben Akir levas la brovojn: li ja estas efektive la lasta homo sur la

Tero! Okazintajxoj pasas antaux li: Precize je la 13a horo laux Grinic startis

La lasta spaco-rakedo kun pasagxeroj. Ben Akir sekvas gxian rapidan

fugxon...

poste ascendas sian elektran aeroplanon kaj forflugas orienten. Romo -

Ateno - Aleksandrio: ruinoj de la malnova mondo... li celas Egipton.

Ankorauxfoje li volas rigardi la antikvajn monumentojn de la homa

kulturo...

Kiom da aspiroj kaj esperoj! Nun cxio forpasis. Cxiuj rapidas konstrui la

Novan Vivon; sub malfavoraj kondicxoj ili provos denove krei la perditan

hejmon, ion, kion ili devis forlasi sur la Tero. Cxu ili sukcesos cxe la

novaj bordoj?..

Parte jes: dum jarcentoj oni penos adapti la novan medion por pli

oportuna

vivo de pluaj kaj pluaj generacioj. Denove, post longa tempo, la homo, la

homa volo festos triumfojn. La vivo akomodigxos... Ben Akir rigardas

antikvan reliefon super la enirejo de la piramido kaj meditas: Pasxon

post

pasxo oni konstruos Novan mondon, kreos novan historion, cxizos novajn

dokumentojn de la homa volo kaj scio. Jam oni ree trovos vojon al Belo,

restarigos la kulturon... iam post satigo de la bazaj bezonoj. La nepoj

de

l? fugxintoj pridubos fabelojn pri felicxa vivo sur la Tero.

Ben Akir profunde amas la Terpatrinon; li havas la memoron pri epokoj.

Kiom agxa li estas?.. Li mem tion ne scias; eble tridek, tricent... au

pli?

Li igas la cerbon bobeni rememorojn: la pensoj reiras, dum li rigardas la

misteran pejzagxon de Gizeh, la Valon de la Regxoj, reiras tra jarcentoj,

jarmiloj. Ben Akir sekvas la historion de la homaro... Sur la sama loko

ekstaris iam Napoleono, Cezaro, Aleksandro! Sed la spirita rigardo

penetras

multe pli profunden...; subite li ne sentas sin sola, cxio ondas de

movigxantaj homoj. Centoj da homoj, brunaj kaj nigraj, portas trabojn,

bretojn, rulas grandajn sxtonblokojn; sonas ordonoj en nekonata lingvo.

Oni

komencas konstrui la Grandan Piramidon. Ben Akir observas la Sfinkson:

jes,

gxi staras -- gxi do ekzistis jam longe antaux la piramidoj! Giganta

leona

silueto reliefigxas sur la krepuska fono. Ben Akir provas retroirigi la

memoron pluen, strecxas la menson ...: vane! La enigma Sfinkso staras

firme.

La suno jam subiris en skarlato kaj oriente aperis mallargxa arko de la

luno. Cxirkaux la majesta kapo de la Sfinkso briletas auxreolo, zono el

pura

oro. Gxiaj largxe malfermitaj okuloj rigardas hipnote, kaj du violetaj

flamoj brilas en ili. Ben Akir klinas la kapon, por eviti la rigardon,

sed

en la momento malfermigxas pordo kaj el interno de la koloso eliras klara

lumo...

La violetaj flamoj klarigxis kaj super la Sfinkso ekradiis sep steloj.

Ben

Akir atente esploras la okulflamojn kaj atendas...

- Mi estas Centro de la Tero: gxia Templo -- sugestas la violetaj

flamoj.

-- La fino... Sfinkso? - flustras Akir, kaj gxi mute respondas:

- Mondo eternas: neniam estis komenco, neniam venos la fino. Metamorfozo

estas legxo ununura..!

- Kien mi iru?..

- Ripozu..., dum certa tempo; restu cxe mi, filo mia,- auxdigxas subite

velura vocxo. Ben Akir turnigxas mirigita en la direkton, de kie sonas la

mole trankvilaj vortoj... sed neniu estas videbla, nun la enirejo de la

piramido lumas verdete. Akir turnas sin ree al la Sfinkso, strecxas la

auxdon...

- Jen, la sep steloj: sep magiaj vortoj akompanas la Vojojn. Unu

ankoraux

estas irota... La Vojo de l' Silento!

Sep steloj super la Sfinkso estingigxis, sube ekregis mallumo. En la

profunda nokta silento nagxas argxenta Luno super la dezerto. Ben Akir

proksimigxas al la Granda piramido, por momento ankoraux hezitas cxe la

enirejo, poste decide pasas la sojlon de la koridoro. La verda lumo cedas

antaux li pli kaj pli profunden. Peza bronza pordego fermigxis senbrue...

Ekstere ekfajfegis sabla sxtormo, densa nigrega nubo kovris la

firmamenton... Tempo kaj Spaco kunfandigxis.

 

KAKTO KAJ LACERTO

Kreskis Kakto

en dezerto,

Venis al li

la Lacerto.

"Kial, Kakto,

pro diablo,

kreskas vi ja

en la sablo?"

Kakt' respondis:

"Fulmotondro!

Por ke dormu

ci en ombro!"

***

Kelkaj homoj sin oferas,

al aliaj multon peras:

 

Humurajxo

Feliks Krivin

 

La konfeso de librosxatanto

 

Eksxatis mi librojn, arde eksxatis. Kaj decidis mi kompili ilin je

kolekto

(aux biblioteko?). Alvenas la vendejon:

- Cxu Pusxkin-on vi havas?

- Pusxkin forestas. Ni havas Pesxkin-on, anstataauxo de Pusxkin.

Aleksandro Pesxkin, tute konvena poeto.

- Eble, Bunin estas?

- Estas Dunin. Evdokimo Dunin - la anstatauxo de Bunin.

Bone, Dunin - estu Dunin, Pesxkin - do estu Pesxkin. Prenis mi

tiuspecajn

anstatauxojn - mankas loko por starigi. Venas mi al meblovendejo:

- Cxu librobretoj estas?

- Bretoj ne estas. Vi posxtoficejon vizitu, - oni konsilas. - Acxetu la

lignajn sendajxkestojn, metu ilin unu sur la alian aux sur la vandojn

pendigu - do vi havos librobretojn.

Venas mi al posxtoficejo:

- cxu vi havas sendajxkestojn?

- La kestojn ni ne havas. Havas la anstatauxojn de ili. Prenu jenan

sxtofon, paku vian sendajxon kaj kunkudru la randojn...

- Sed kiamaniere establi el gxi librobreton?

Iras mi kaj pripensas, kiel fari la breton el la sxtofo. Eniras mi

apotekon:

- Cxu vi havas ion kontraux la kordoloro?

- Kontraux kordoloro - ne. Bv acxeti la kuracilon kontraux la stomaka

doloro. Estas tute neanstatauxigebla anstatauxo!

Mi uzas tiun lastan, telefonas al ambulanca servo:

- Kuraciston mi bezonas!

- Kuracisto ne estas.Estas anstatauxlo kun la diplomo kaj laborsperto -

kiel decas.

Mortis mi kaj aperis antaux Dio.

- Kaj tio cxi, - demandas mi. - estis la vivo?

- Kia vivo? - Miras Dio. - La vivoj jam antauxlonge finigxis. Tio estis

nur la anstatauxvivo.

Volis mi skandali kun Li, tamen li ridetis al mi pacame:

- Kaj kion vi volas? Mi ja ne estas Dio.

Kaj tiam mi rememoris: ja dio vere ne ekzistas. Mi, vera librosxatanto,

devas cxiam scii tion. Pri tio kaj Dunin verkis, kaj Pesxkin verkis. Ne

ekzistas dio. La posteno dia - ekzistas, tamen posedas gxin kiu? La

anstatauxdio...

E-igis O. Cxirkova.