Esperanta ligilo

n-ro 9, Novembro 2013

 

Enhavtabelo

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE (Dua kunsido).

Kongresa raporto.

Interreto - fonto de informoj kaj inspiroj.

Tra la sortofrata mondo.

Facila legajxo. Fabloj.

Korektendo (nur en brajla versio).

Forpaso.

 

 

 

 

 

Protokolode la Gxenerala Asembleo de LIBE

dum la 79-a IKBE en Obzor (Bulgario)

28-a de Auxgusto - 3-a de Septembro 2013

 

Dua kunsido (lundon la 2-an de septembro, h. 10.30-12.30

Malferminte la kunsidon, Anatolij Masenko listigas la tagordajn punktojn ankoraux traktendajn, nome:

7) "Esperanta Ligilo"; 8) Eksteraj rilatoj: LIBE kaj EBU - LIBE kaj UEA; 9) Sekvantjara IKBE; 10) Diversajxoj.

Li poste prezentas la novan estraron difinitan de la jxus elektitaj estraranoj:

Anatolij Masenko prezidanto, Natalia Kasymova vicprezidantino, Pier Luigi Da Costa kasisto, Olena Posxivana gxenerala sekretariino, Dragan Sxtokovicx dua sekretario, Nedeljka Lojxajicx kaj Dimo Dimov gekonsilantoj.

7) Esperanta Ligilo. Masenko memorigas, ke la revuon redaktas ekde marto 2012 Olena Posxivana kaj ke gxi aperis suficxe regule. La revuo aperas kaj surpapere, kaj elektronike. Bedauxrinde la papera versio ofte suferas pro gravaj posxtaj malfruoj, kiuj precipe malhelpas la laboron cxe rubrikoj postulantaj reehxon de la legantoj. La prezidanto atentigas, ke EL farigxos en 2014 centdekjara kaj ke tio meritos decan celebron. Li proponas, ke sur la kovrilpagxo aperu, almenaux dum la jubilee jaro, aperu la nomoj de cxiuj gxiaj geredaktoroj. Poste li petas komentojn kaj

sugestojn pri la revuo. Respondas Stojan Gospodinov, deklarante sin kontenta pri gxi: per EL oni ricevas informojn pri la situacio de blinduloj tra la mondo, gxin ricxigas interesaj rubrikoj kaj gxi ankaux enhavas bonajn literaturajxojn.

Masenko demandas, cxu cxeestas legantoj de la stenografia pagxo, sed reagoj mankas.

Lojxajicx petas informojn pri nombro kaj kontento de legantoj de la elektronika versio. Masenko informas ke, cxar oni plendis, ke gxi ne alvenas al la dezirantoj auxtomate kiel gxi devus, li persone dissendas gxin al la japanaj kaj danaj abonantoj. Varro atentigas, ke malgraux kelktempa misfunkciado de la retejo de LIBE, Esperanta Ligilo estas cxiam legebla tie, ecx antaux ol gxi aperos surpapere, kaj Masenko aldonas, ke en la retejo estas ankaux konsultebla arkivo de antauxaj numeroj.

Antun Kovacx sxatus, ke en la organo de LIBE pli ofte aperu informoj pri la kunsidoj de la estraro, ecx pri tiuj okazantaj interrete, kaj Jxelev proponas, ke por tiaj informoj oni kreu en la revuo apartan rubrikon.

Elcxerpinte la temon, la asembleo akceptas per aplauxdo la proponon de la prezidanto esprimi aprezon kaj dankon al la redaktorino de la revuo pro sxia laboro.

8) Eksteraj rilatoj.

a) LIBE kaj EBU. Pri la kunlaboro kun la Euxropa Blindul-unuigxo Masenko tiel skizas la nunan staton: jam kelkajn jarojn ni kunlaboras; por tio LIBE devas pagi jaran membrokotizon de cxirkaux 385 euxroj; krome, cxar ekde 2012 ni havas cxe EBU propran reprezentanton, LIBE devas pagi ankaux la kostojn de ties partopreno en la EBU-kunvenoj. La cxijara kunveno okazos en Montenegro je kostoj relative malaltaj, sed ne cxiam

estos tiel. Aliflanke oni devas taksi la avantagxojn de nia kunlaboro kun EBU. Gxis nun sxajnas, ke pro nia kunlaboro aperis en la EBU-bulteno unu-du informoj pri E-o-agado; do ni devas pripensi, cxu tia kunlaboro estas por LIBE finance eltenebla kaj iel fruktodona. Al peto de la prezidanto esprimi opinion pri la afero, Rob Moerbeek respondas, ke simila dilemo koncernas la kunlaboron de UEA kun UN kaj Unesko. La iniciato "Oriento-okcidento" de UEA estas aprezata de Unesko, kiu pro tio atentas pri la agado de UEA, ekzemple cxiam sendante siajn bondezirojn por la kongresoj: tio levas la prestigxon de UEA kaj do iel helpas gxin akiri plian subtenon. Rob do konsilas dauxrigi la kunlaboron kun EBU kaj eventuale kun la tutmonda bll.-organizajxo, trovante la rimedojn por aktive kontribui en la atingo de gxiaj celoj; tiuokaze pozitivaj

sekvoj ne mankos. Jxelev same instigas al dauxrigo de la kunlaboro por pli kaj pli vasta integrigxo de nia movado, kaj tiucele oni eltrovu tauxgajn manierojn kontribui al la agado de EBU. Moerbeek sugestas, ke en EL oni de tempo al tempo informu pri la temoj, pri kiuj EBU okupigxas, tiel ebligante la ekaperon de novaj ideoj kaj sugestoj koncerne nian kunlaboron. Lojxajicx proponas esplori, cxu inter la naciaj reprezentantoj de EBU trovigxas iu E-isto: se jes, li povus roli ankaux kiel reprezentanto de LIBE, tiel ege malaltigante la kostojn de nia partopreno en la EBU-kunsidoj. Kovacx asertas, ke ni devas dauxrigi la kunlaboron kun EBU; LIBE ne estas ricxa, sed ankaux malricxa gxi ne estas; ni do elspezu nian monon por gravaj aferoj kiel cxi tiu..

La prezidanto finas la diskuton dirante, ke pro la auxditaj opinioj nia asocio dauxrigos sian kunlaboron kun EBU; ni tamen konstante kontrolos niajn financojn por scii, gxis kiam tio eblos. Bedauxrinde LIBE ne plu havas la kvanton da subvenciantaj organizajxoj, kies longa listo iam aperis en EL; niaj enspezoj estas nun malgrandaj kaj do ni devas sxpareme utiligi nian monon.

b) Libe kaj UEA. Moerbeek, komitatano A de UEA kaj reprezentanto de LIBE en gxia Komitato, dankas nian asocion pro gxia fido al li, sed atentigas, ke ne longe li povos ankoraux plenumi sian taskon: estante pli ol okdekjara, li ne plu povos versxajne partopreni cxiujn Universalajn Kongresojn, kvankam gxis nun li bone sukcesis. Li konscias, ke tre gravas dauxra intersxangxo de informoj inter LIBE kaj UEA, sed konfesas, ke lastatempe, pro troa okupiteco, li estis en tio maldiligenta. Pri Uea li diras, ke en la lasta komitatkunsido oni elektis novan estraron: prezidanto farigxis Mark Fettes kaj oni aprobis novan tre detalan laborplanon, en kiu elstaras la kvar "K" de konsciigo (informado pri E-o, akiro de eksteraj simpatiantoj kaj kunlaborantoj), kapabligo (plialtigo de lingva kaj kultura nivelo, trejnado de instruistoj), komunumo (uzado de E-o cxiukampe, tutmondigo de niaj rilatoj, plivastigo de la merkato de E-o kaj de E-ista interhelpo), kaj kunordigo (de cxiuj organizajxoj fare de UEA, de agado por disvastigo de E-o, de evoluigo de ideoj kaj agadrimedoj).

9) Venontaj E-o-kongresoj. La prezidanto informas, ke gxis nun venis neniu kandidatigxo organizi la venontan Kongreson. Estas decidite, ke oni atendu gxis la fino de septembro konkretajn ofertojn kaj tiam la estraro decides kion fari.

10) Diversajxoj. Nedeljka Lojxajicx proponas, ke la Asembleo sendu salutleterojn al nia aktiva membro Arvo Karvinen kaj al nia honora membro, Theodor Speckmann, kaj tio estas akceptita. La prezidanto proponas saluti la membrojn, kiuj festas cxijare vivjubileon, nome Pedro Zurita (Hispanio), Boris Bodicxev (Bulgario), Otto Prytz (Norvegio), Vladimir Rassohxin kaj Aleksandr Kudinov (Rusio), kaj la asembleo konsentas per aplauxdo. La prezidanto fermas la kunsidon.

P.L. da Costa.

 

 

Kongresa raporto.

De la 28-a de auxgusto gxis la 3-a de septembro de la kuranta jaro en la apudmara urbeto Obzor, situanta je 60 kilometroj sude de Varna, Bulgario, okazis la 79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj. En gxi partoprenis 72 s-anoj el 11 landoj.

La solena malfermo de la kongreso okazis la 29-an de auxgusto je la 10-a kaj duono en la salono de la hotelo "Horizont". La kongresanoj kantis la E-istan himnon "La Espero".

La kongreson malfermis Nedeljka Lojxajicx, prezidanto de LIBE. Sxi salutis la cxeestantojn kaj proponis estraron de la kongreso: prezidanto Vladimir Jxelev (Bulgario); vicprezidantoj - Antun Kovacx (Kroatio) kaj Livi Ciobanu (legu Cxobanu, Rumanio); sekretarioj - Julia Korjak (Germanio) kaj Keranka Milusxeva (Bulgario).

Oficialaj gastoj de la kongreso estis: Vasil Dolapcxiev - prezidanto de la Asocio de la bll.j en Bulgario, Nikola Uzunov - reprezentanto de la Bulgara E-Asocio (BEA), kaj la estro de la fako pri kulturo cxe la urba estraro de Obzor. La gastoj salutis la partoprenantojn, dezirante al la kongreso sukcesan laboron.

La jaro 2013 estas proklamita de la Unuigxintaj Nacioj kiel jaro de la civitanoj. Lige kun tio oni decidis, ke la temo de nia kongreso estu: "La nevidantoj en la civitana socio". La cxefan prelegon pri la temo prezentis Veselina Stoilova el Varna, Bulgario. La saman problemaron pritraktis la prelego de Antun Kovacx "Cxu kroataj nevidantoj estas egalrajtaj civitanoj". Estis prezentitaj ankaux prelegoj pri aliaj, ne malpli interesaj temoj. "Klerigado kaj edukado de la nevidantoj en la civila socio" estis temo de la prelego de Nedeljka Lojxajicx. Menciindas ankaux Lastatempaj novajxoj en Japanio de Kunio Tanabe, Mobila sontabuleto (most), la E-versio de brajle uzebla, parola aplikajxo al posxtelefonoj kaj tablet-komputiloj por bll.j -- Norbert Markus el Hungario, "Interkultura psikiatrio kaj psikoterapio -- Julia Korjak el Germanio k. a. Viglan intereson elvokis la prelego de Mariana Evlogieva el Bulgario "Interreto - fonto de informoj kaj inspiroj".

Ricxa kaj varia estis ankaux la kultura programo, kiu abundis je diversaj arangxoj. Neforgesebla por la partoprenintoj estis la vespero, dedicxita al la E-poeto, verkisto kaj tradukisto Nikola Uzunov. Li rakontis pri sia E-agado, ricxa verkaro kaj deklamis siajn versajxojn. Liajn poeziajxojn prezentis ankaux lia nepino Nikoleta Kumanova. Kantojn, kies tekstojn tradukis Nikola Uzunov, plenumis lia filino Marina Kumanova kaj la nevidantaj E-istinoj Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojnova.

Dum la Bulgara Nacia vespero la cxeestantoj gxuis la arton de folklore orkestro kun gvidanto Nikolaj Doktorov kaj folklora kantgrupo kun gvidanto Teodora Maneva cxe la Centro por integrigxo kaj rekapabligo de viddifektitoj en Varna.

Dum la Internacia Vespero por nia humoro kantis la kantgrupo "Edelvajs" el la urbo Varna kun gvidanto Nedjalka Stojnova kaj grupo por E-kantoj el la urbo Razgrad kun gvidanto Radka Stojanova. Siajn talentojn pri kantado kaj deklamado montris ankaux niaj ges-anoj Kunio Tanabe el Japanio, Malina Pavlovicx el Serbio, Natalia Kasymova el Germanio, Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojnova el Bulgario k. a.

Nome de cxiuj partoprenantoj mi dankas al s-ino Ursula Grattapaglia, kiu sendis al ni donace 50 kopiojn de la sonlibro de Roman Dobrzynski "Bona Espero, Idealo kaj Realo" - vocxlegita versio de la samtitola libro.

Okazis ekskurso al la urbo Nesebar kun vizito de la Arkeologia muzeo kaj promenado en la malnova urboparto, kiu ebligis al la partoprenantoj lerni multon pri la antikva kaj nuntempa historio de nia lando.

Kadre de la kongreso okazis Gxenerala Asembleo de LIBE, dum kiu oni anoncis la rezultojn de la balotado por nova estraro de la ligo. En sia unua kunsido la nova estraro elektis kiel prezidanto Anatolij Masenko el Rusio. Vicprezidanto farigxis Natalia Kasymova el Germanio, gxenerala sekretario - Olena Posxivana el Ukrainio, dua sekretario -- Dragan Sxtokovicx el Kroatio, kasisto - Pier Luigi da Costa el Italio, konsilantoj - Nedeljka Lojxajicx el Serbio kaj la auxtoro de cxi linioj..

Dimo Dimov.

 

Interreto - fonto de informoj kaj inspiroj.

(Prelego de Mariana Evlogieva, prezentita dum la 79-a IKBE).

En 2007 mi partoprenis IKBE en Albena kaj prelegis pri la temo "Kion povas

trovi nevidantaj esperantistoj en la Interreto?" Nun, post 6 jaroj, mi

sxatus dauxrigi pri la temo "Interreto" pro du kialoj.

La unua estas, ke 6 jaroj estas treege longa tempo, se temas pri la evoluo

de la Interreto. La teknologioj furioze progresis. La enhavo ne simple

plimultigxis, sed ecx mil-obligxis. Do estas ankoraux multo dirinda.

 

La dua kialo estas, ke nuntempe la fokuso de la prelego nepre devus estti

iom alia. En 2007 oni ankoraux emis paroli pri "tuttera tekstajxo". La reto

konsistis cxefe el tekstoj kaj bildoj. La ret-uzantoj estis precipe

konsumantoj. En 2013 la uzantoj ne nur pasive konsumas, sed mem kontribuas

per kreado de enhavo kaj aktive interagas. Ne plu temas pri "vizitantoj",

sed pri komunumoj de kunagantoj.

Malfacilas imagi la gigantan kvanton da informoj, intersxangxataj per la

Interreto. Imagu, ke eblus kolekti cxiujn informojn, kiujn retuzantoj

intersxangxas ene de nur unu monato. Poste oni kopiu tion sur lumdiskegojn

(DVD) kaj metu ilin unu apud la alian. La longeco de tiu cxi diska linio en

2007 estus la 4-oblo de la longeco de la Ekvatoro. Sed en 2013 la longeco de

la diska linio jam 4-oble superus la distancon inter la Tero kaj la Luno!

Cxu eblas ne droni en tiu cxi oceanego da informoj? Certe - se oni havas

bonajn orientilojn kaj se oni konas kelkajn insulegojn de solidaj informoj.

La plej ofte uzata orientilo estas retaj sercx-masxinoj. Por du trionoj de

la uzantoj sercxmasxino egalas al Google. Guglo plej valoras ankaux por

geesperantistoj. Gxi havas interfacon en Esperanto. Tio signifas, ke la

mesagxoj sur la ekrano aperas ankaux en tiu cxi lingvo. Sed same tre gravas

la agordoj, per kiuj oni povas sercxi nur pri pagxoj en E-o.

Jen ekzemplo: Se oni sercxas pri la vorto "Renato" sen indiki celatan

lingvon, unualoke aperas vikipedia artikolo kun gxeneralaj informoj kaj

ligiloj al samnoma sanktulo kaj pluraj brazilaj futbalistoj. Sed se oni

indikas, ke Guglo sercxu nur en esperantlingvaj pagxoj, la unua rezulto

estas pri Renato Corsetti - unu el la plej aktivaj nuntempaj E-agantoj.

Helpe de la agordoj de Guglo kaj de la tiel nomata "altnivela sercxado",

eblas konkretigi ne nur lingvon, sed ankaux tempon, regionon aux ecx

konkretan retejon, ene de kiu Guglo sercxu konvenajn rezultojn.

Parenteze, certe pluraj scias, ke ekde la pasinta jaro la tradukilo de

Guglo posedas ankaux la Internacian Lingvon, kiu igxis la 64-a uzata de la

reta giganto por masxina tradukado. Nu jes, la tradukoj el kaj al E-o neniel

estas perfektaj. Certe ne baldaux Guglo tradukos adekvate la poemojn de

Pusxkin aux la vortludojn de Raymond Schwartz. Tamen per gxi eblas suficxe

bone orientigxi pri la enhavo de retpagxoj en nekonata lingvo.

Se Guglo estas la plej uzata "kompaso" en la reta oceano, Vikipedio estas

la plej solida insulego de informoj. En 2007 la libera reta enciklopedio

enhavis cx. 90 mil artikolojn en E-o. Nuntempe temas pri cx. 190 mil! Per

tiuj baldaux 200 mil tekstoj pri diversaj sferoj de la homa scio, la

Esperanta vikipedio dauxre vicigxas inter la plej grandaj mondskale. Pli ol

85 mil registritaj uzantoj legas kaj kun-verkas la pagxojn en E-o!

Pri kio ajn oni interesigxu, eo.wikipedia.org estas bonega startopunkto.

La informoj en gxi estas bone ordigitaj laux kategorioj, kun multaj ligiloj

al artikoloj en la enciklopedio mem kaj al eksteraj pagxoj.

Ekzemple, rigardu la artikolon "Vortaro". Gxi informas pri specoj,

strukturo, principoj de vortaroj ktp. Sed gxi ankaux konsilas rigardi la

vikipedian artikolon "Esperantaj vortaroj en la reto", kiu enhavas longan

liston da utilaj ligiloj al nur-esperantaj aux du- kaj plurlingvaj vortaroj

kaj al aro da fakaj leksikonoj. Cxiuj cxi libere uzeblas rete aux

elsxuteblas.

Emfazindas, ke la artikoloj de la esperanta vikipedio ne estas produktataj

auxtomate, sen homa interveno, kiel iuj alilingvaj versioj. Ili estas

verkataj kaj redaktataj de homoj. La kolektiva laboro certigas altan nivelon

rilate al la lingvajxo kaj al la fidindeco de la informoj.

Ankoraux longe eblus paroli pri la Interreto kiel fonto de informoj. La

temo ja estas neelcxerpebla, tial mi sxatus konsili resume: Se vi lernos

lerte sercxi per Guglo kaj "foliumi" la vikipedion, vi neniam perdos la

grundon sub viaj piedoj, kaj la ret-fluoj ne endangxerigos vin.

Jam komence estis menciite, ke la sxangxoj en la Interreto dum la lastaj

jaroj estas ne nur kvantaj, sed precipe kvalitaj. La cxefa sxangxo estas, ke

nuntempe cxiu retuzanto povas kunkrei enhavon. Jam de jaroj grandaj kaj

malgrandaj retejoj ebligas al la legantoj komenti kaj diskuti. Plia tre

grava pasxo estis la disvastigxo de sociaj retoj, kie cxiuj partoprenantoj

estas samrajtaj kun-agantoj. Kaj gxuste tiu cxi kun-agado inspiras homojn

igxi artistoj aux instigas ilin realigi ideojn, kiuj antauxe sxajnis nur

revoj.

Jen konkreta ekzemplo: La italo Emanuele Rovere intense okupigxis pri

muziko dum sia junagxo. Sed li malsanigxis. Post operacio de la vocxaj

kordoj la kuracistoj malpermesis al li strecxi la gorgxon. Kaj li silentis

dum jardekoj - ne nur pro la rekomendoj de la kuracistoj, sed cxar li

opiniis, ke lia vocxo jam estas nur pala ombro de tiu, kiu gxi iam estis.

Antaux kelkaj jaroj Manuel ekhavis propran spacon cxe Ipernity.com - la plej

sxatata de la E-komunumo socia reto kun interfaco en la internacia lingvo.

Tie li ekkuragxis prezenti kelkajn amatore registritajn interpretojn de

kanzonoj. La publiko entuziasme aplauxdis kaj malavare kuragxigis lin

dauxrigi. Kaj li ekkonsciis, ke lia arto valoras por auxskultantoj. Surbaze

de la kanzonoj, prezentitaj cxe Ipernity, naskigxis lia unua kompaktdiska

muzika albumo "duonvocxe... tutkore". La varma akcepto de la unua KD

instigis al du pliaj.

Estas tre grave, ke la Interreto ne nur inspiras pro rektaj kontaktoj de

kreantoj kun iliaj sxatantoj, sed ankaux ebligas, ke artistoj mem produktu

kaj surmerkatigu siajn verkojn - sen perado de produktistoj, eldonistoj kaj

komercistoj. La sukceso de ies arto pli kaj pli dependas de la gusto de gxia

publiko kaj ne de subjektiva prijugxo de artaj agentoj kaj negocistoj.

Ipernity.com elstaras ne nur pro la ebleco elekti tie E-on kiel uzata

lingvo, sed ankaux cxar gxi funkcias iom malsame ol la pli populara

Facebook.com. La "Vizagxlibro" estas destinita cxefe por babilado kaj

distrigxo. Tie plej oftas mallongaj tekstetoj aux unuopaj bildoj kaj videoj,

kiujn oni volas dividi kun geamikoj. Facebook estas plejparte sen-tema kaj

sen-orda; la vidigata enhavo bazigxas cxefe sur kontaktoj kaj ne sur

interesoj. Aliflanke, Ipernity ebligas ordigi la enhavon laux specoj:

tekstoj, bildoj, albumoj kaj dokumentoj. La kontaktojn eblas dividi laux

interesoj kaj formi grupojn. En Facebook oni dauxre estas distrata de

aperantaj anoncetoj kaj reklamoj pri eventoj, kiuj ofte gxenas. En Ipernity

oni povas sekvi iun fadenon kaj pli bone koncentrigxi.

Parenteze, de kelka tempo mi pripensas la eblecon lancxi socian reton

speciale por homoj kun damagxita vidkapablo. La grandaj publikaj retoj havas

iom malfacilan interfacon pro abundo da diversaj enhav-skatoloj sur la

ekrano kaj malordaj plur-sxtupaj menuoj. Se vi opinias, ke indas lancxi tian

reton kaj havas ideojn aux proponojn, bonvolu kontakti min. Mia retadreso

estas: mariana@espereto.com.

Mariana Evlogieva

profesia verkisto, retejestro

kaj managxisto de projektoj

 

Tra la sortofrata mondo

 

La sondisko helpas blindulojn.

Antauxnelonge en Italio aperis nekutima sondisko, kiu estas destinita por

bll'j, kiuj havas gvidhundojn. Gxi enhavas pli ol 50 diversajn sonojn, kiujn

eligas hundoj: tuso, terno, rukto, oscedo ktp. Tio helpas bll'jn kompreni,

kio okazas al iliaj kvarpiedaj amikoj. Inicianto de la sonlibro estis

veterinaro el Florenco Carlo Ciceroni, kiu kunlaboras kun la lernejo por

gvidhundoj. La sonlibro dauxras 30 minutojn. Gxi ekzistas en la itala kaj

angla lingvo. En la itala versio la vocxo, kiu klarigas la hundajn sonojn,

apartenas al la fama toskana aktoro kaj regxisoro Alessandro Benvenuti. Tio

estas la unua tiuspeca helpilo en la mondo.

 

La nova aparato, kiu konvertas vidajn sentostimulilojn en muzikon, povas

helpi bll'jn pli facile orientigxi en la cxirkauxajxo. "A Musical" - la

fresxa inventajxo, nomata angle Sensory Substitution Device, estis realigita

de esploristoj el la Hebrea universitato en Jerusalemo (Israelo). La

sciencistoj proponas uzi tiun sendangxeran aparaton por konverti bildojn en

kombinojn de muziksonoj, kreante la son-pejzagxojn, rekoneblajn ankaux por

bll'j. A Musical skanas la cxirkauxajxon per kamerao, muntita en

okulvitrojn, kunigitajn kun kap-auxskultiloj. La objektoj, trovigxantaj pli

alte aux pli malalte, estas "vidigitaj" per pli altaj aux pli malaltaj

sonoj. Estas prezentitaj ankaux koloroj: la blanka - per vocxo, la blua -

per trumpeto, la rugxa - per orgeno, la verda - per sintezaj sonoj, la

flava - per violono, la nigra - per silento. .

 

Parolanta pugnoganto estis patentita en Usono. Tio estas artefarita mano,

kiu helpas bll'jn rekoni objektojn. Metita sur la manon kiel pugnoganto

gxi... parolas! "Helpanta mano" - tiel nomas gxin esploristoj el Giorgia Tec

University en Athlanta, kiuj inventis gxin. Gxi helpas rekoni, ekz., salon,

pipron ktp. Cxiuj objektoj en la domo estas enskribitaj en komputilon. La

ganto rekonas la objekton kaj asociigas gxin kun difinita sonkombino, vocxa

priskribo. La nevidanta esploristo Vincent Martin, entuziasmulo de la

projekto, diras, ke gxi plifaciligas lian vivon. Ekz., li havas pli ol 3500

kompakt-diskojn en sia hejmo. Nun ili estas facile rekoneblaj. La "Helpanta

mano" kostas cx. 60 dolarojn. La inventintoj intencas adapti gxin ankaux por

rekoni varojn en supermerkatoj kaj identigi medikamentojn.

 

Facila legajxo

Fabloj.

Sagxulo kaj muelisto.

Iu sagxulo venis al muelejo por mueli iom da greno. Muelisto petis lin

atendi iomete, gxis kiam la greno mueligxos, kaj foriris. La sagxulo

observis la procedon. Bovo kun sonorileto surkole, kies jugo estis aligita

al muelsxtonoj, rondiradis, turnigante la muelilon. Baldaux la muelisto

revenis kaj donis al la sagxulo sakon da faruno.

- Mi volas demandi vin, - diris la sagxulo. - Oni konsideras vin homo tre

praktika kaj sxparema. Kial do vi faris tiun sensencajxon? Kial via bovo

havas sonorileton sur la kolo?

- Ho, tio estas tre simpla. Kiam la bovo marsxas, la sonorileto sonoras,

kaj mi povas fari aliajn aferojn. Se gxi haltos, mi tuj ekauxdos, ke la

besto ne laboras. Tiam mi venas, piedpusxas gxin, kaj gxi rekomencas

laboron.

- Sed gxi ja povus halti kaj nur svingi la kapon, ankaux tiukaze la

sonorilo sonorus, kaj vi pensus, ke la bovo laboras.

- Ne, mia bovo ne estas tiom sagxa, kiel vi.

 

Sekreto (greka fablo)

Aristotelo konsilis al Aleksandro:

- Neniam diru iun sekreton al du personoj. Se iu diskonigos la sekreton, vi

ne scios, kiu faris tion. Se vi punos ilin ambaux, vi ofendos la

senkulpulon. Se vi pardonos ilin, vi ofendos la senkulpulon, kiu ne bezonas

vian pardonon.

 

Justa divido

(persa fablo).

Lupo, vulpo kaj leono decidis cxasi kune. Ili sukcesis kapti kaprinon,

cervon kaj leporon.

- Dividu la cxasajxon, - diris la leono al la lupo, - sed dividu juste.

- Bone, - konsentis la lupo, - kaprinon, mi pensas, necesas doni al vi,

leporon al vulpo, kaj cervon prenos mi.

Auxdinte tion, la leono kolerigxis kaj dissxiris la lupon.

- Kaj nun vi dividu, - diris gxi al la vulpo, - sed dividu juste.

- Kun plezuro, - diris la vulpo, - Kaprino estu via matenmangxo, leporon

vi prenu por tagmangxo, kaj cervon - por vespermangxo.

- Tio estas ja juste, - kontentigxis la leono. - Kiu instruis vin tiom

bone dividi?

- La dissxirita lupo, kusxanta apud vi, - respondis la vulpo.

 

Korektendo.

En la sxakproblemon n-ro 2, aperintan en oktobra EL, ensxteligxis domagxa

erareto. Devas esti:

$B.: Re+ Ng/ Kc? Kf: Pb/ =#e=;

$N.: Rb? =#a=

mato en dua movo/

 

Forpaso.

Arvo Karvinen, magistro pri filozofio, forpasis la 6-an de oktobro 2013.

Li naskigxis la 7-an de januaro 1934, blindigxis 11-jara pro akcidento,

esperantigxis en 1955, estrarano de "Steleto", finna esperanto-asocio de

viddifektitoj ekde 1960, estrarano de Ligo Internacia de Blindaj

Esperantistoj (LIBE) (1963-1967) kaj prezidanto 2009-2011, vice 2012,

delegito de LIBE cxe Euxropa Blindul-unuigxo kaj membro de gxia Kultura kaj

eduka komisiono 2007-2011, membro de UEA-komitato 1994-2001.

Laborante longe kiel la Gxenerala sekretario de la Finna federacio de

vidhandikapuloj (1972-1999) gvidis multajn internaciajn kunlaborojn kun

evolulandoj. Aktivis kiel komitatano de EBU (European Blind Union - Euxropa

Blindul-unuigxo) kaj de WBU (World Blind Union - Monda Blindul-unuigxo). Lia

celkonscia laboro por realigi la ideojn de EBU kaj liaj servoj al

vidhandikapitoj estas agnoskataj kaj alte aprezataj de EBU kaj ties membroj.

En 2007 li estis invitata kiel honora membro de EBU.

Sur la euxropa kampo Arvo Karvinen laboris i.a. en la EBU komisiono pri

kunlaboro kun Euxropa unio, EBU komisiono pri evolulandoj, en komisionoj por

sociala fonduso de Euxropa unio. Lia internacia kariero komencigxis en la

1960-aj jaroj dank'al sporto, kaj lia pli vasta mondskala kariero en 1976

kiel estrarano de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Blinduloj (World

Council for the Welfare of the Blind). Ekde 1960-aj jaroj li laboris en la

finna ligo de vidhandikapitoj, kie li ekde 1972 okupis la postenon de

Gxenerala sekretario gxis emeritigxo.

Lia agado emfazis precipe la trian mondon, i.a. li laboris plurajn fojon

en Namibio por fondi rekapabligan centron por bll.j, por eduki personaron

kaj fortigi organizon de blinduloj. En Zambio la finna ligo de

vidhandikapitoj fondis brajlan bibliotekon, evoluis profesian edukadon kaj

manlaborajn kondixojn. En Ekvadoro oni fondis brajlan presejon.

Kompreneble, liaj servoj kaj krea potenco estas konataj ankaux naciskale.

En1998 li ricevis de la finna prezidento la altan titolon "organiza

konsilanto" pro sia plurjara sociala agado por handikapuloj, en- kaj

eksterlande, cxefe en la tria mondo. Li generis ideojn pri projektoj, kiujn

oni tiatempe taksis nekredeblaj. Tamen li kuragxe antauxenpusxis kaj

efektivigis ilin. En la finna ligo de viddifektitoj li iniciatis novan

laborstrukturon i.a. fondinte la lokajn asociojn por fortigi porbll.an

agadon, kaj arangxis monkolektadon por produktado de sonlibroj en 1960-aj

jaroj. Li establis regulajn kontaktojn kun decidfarantoj kaj aliaj

organizoj. Lia krea potenco dauxris ecx post emeritigxo. Kiel lastaj

monumentoj de lia iniciatemo en Iiris-centro staras rekapabliga korto por

infanoj "korto de travivajxo", inauxgurita de prezidentino Tarja Halonen

somere de 2012, kaj ekde printempo 2013 funkcianta kleriga centro por etaj

infanoj. Li arangxis financadon pere de kunlaboro de internacia kaj lokaj

Lions-organizoj.

La sociala aktiveco de Arvo Karvinen emfazas multajn kampojn i.a.li

laboris por la bono de edukado kaj dungigxo kiel estro (angle ombudsman) de

la fondajxo por helpi vidhandikapulojn. En la socio, aktivis kiel membro

de "Lions club" (1973-2013).

Fidela esperantisto, ekde la jaro 1956 Arvo Karvinen partoprenis en

E-kongresoj kaj asistis en aliaj internaciaj renkontigxoj kiel preleganto

en E-o. Li partoprenis en la arangxado de la Internaciaj Kongresoj de

Blindaj Esperantistoj (IKBE) en Finnlando en 1969 kaj 1995, estis membro de

Loka Kongresa Komitato (LKK) de la Universala Kongreso de Esperanto en

Tampere 1995, iniciatis IKBE-on en Litovio (Vilno) 2005 kaj aktive asistis

en la preparlaboroj, membro de LKK de IKBE en Svedio (Gotenburgo) 2003,

konsilanto de IKBE en xexio (Olomouc) en 2012.

Grava lia defio estis disvastigo kaj plibonigo de kono de E-o inter

viddifektitoj per modernigo de lernolibroj kaj partopreno en gxeneralaj

E-kursoj. Arvo iniciatis en 2008 kunlaboron de LIBE kaj ILEI (Internacia

Ligo de Esperantistaj Instruistoj). La unua rezulto estis, ke ankaux

viddifektitoj estis bonvenaj partopreni Someran E-Studadon (SES 2010) en

Slovakio (Piesxtany) en julio 2010. Gxin partoprenis kvar viddifektitoj (3

el Finnlando, 1 el Serbio). Kiel prezidanto de LIBE li klopodis krei

strategion por fortigi la asocian strukturon, por ke LIBE povu dauxre oferti

al gejunuloj kaj plenkreskuloj internaciajn kontaktojn kaj novajn spertojn.

En 2009 li iniciatis platskriban eldonon de "Historio de E-movado inter la

bll.j 1888-1939" kaj kompletigon per superrigardo de postmilita tempo. Pere

de tradukoj nacilingven de la historia verko LIBE celas disvastigi la konon

de la E-kulturo inter viddifektitoj. E-o ludis gravan rolon en la funkciigo

de internacia kunlaboro de viddifektitoj kaj naciaj blindul-asocioj en

kreado de servoj al viddifektitoj. Dum E-kongresoj oni parolis pri samaj

temoj kiel nun en la kunvenoj de EBUkaj WBU: edukado, metioj, enlaborigo,

aliro al informado, socialaj cirkonstancoj, integrigxo en socion.

Krom en E-kongresoj Karvinen prelegis en E-o i.a. en la internacia

konferenco pri profesia klerigo de viddifektitoj (problemoj, spertoj,

perspektivoj) okazinta en Moskvo 2003. En la konferenco pri enlaborigo de

vidhandikapuloj Arvo Karvinen estis unu el tri invititaj eksterlandaj

prelegintoj (Finnlando, Hispanio, Italio).

Plej vaste Arvo Karvinen disvastigis konon de E-o cxe EBU kaj WBU. Ekz.,

dum la Gxenerala asembleo de WBU en Jxenevo en 2008 partoprenintoj ricevis

materialon pri E-o, kaj tuj post la kunveno la oficejo de WBU distribuis

prezentadon de E-o kaj agado de LIBE al 119 landoj, entute al 800 membroj de

delegacioj. Krome Karvinen estis intervjuata de reta radio ACB Radio World

en E-o.

En la kunveno de Tutmonda Konsilantaro por la Bono de la Bll.j, okazinta

en Parizo en 1982 E-o evidentigxis utila. Arvo Karvinen prezidis unu

komisionon. Kun unu delegito ne eblis komunikigxi. La problemo solvigxis

kiam li proponis E-on kaj povis gvidi diskutojn uzante la anglan kaj E-on.

Same okazis en Sauda Arabio (Ryadh) en 1984 en la kunveno de WBU.

Ni, kiuj konis Arvo-n, homon ege bonkoran, simpatian, amikeman, iom

naivan, zorge gardos rememorojn pri li. Ripozu en paco, nia kara amiko!