Esperanta ligilo n-ro 10,

decembro 2013

 

 

Enhavtabelo

80-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (la unua komuniko).

Raporto pri la taga programo de IKBE 2013.

El Esperantujo. Greziljono invitas!

Kvinoo (pro kio kverelas akademianoj?)

Tra la sortofrata mondo. Muziknotoj en reliefo.

La unua pornografia revuo por bll'j

Poezio. Helena Tylipska.

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Diversaj interesajxoj.

 

 

 

80-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) en 2014

La unua komuniko

 

Karaj gesamideanoj, Bedauxrinde, cxi-jare neniu landa asocio sin anoncis por organizi la venontjaran 80-an IKBE.

Tial la estraro de LIBE akceptis afablan oferton de la firmao Orbis Pictus, kiun gvidas s-ino Visnja Brankovicx. Do, tamen ni kongresos!

 

1. Dato kaj loko. La kongreso okazos dum la 13-19 de julio 2014 en Harkany, regiono Baranya (Hungario), cx. 230 km sude de Budapest.

La urbeto Harkany estas fama pro sia termalbanejo (ekde 1823) kaj belaj ekskurseblecoj tra la regiono de akvo, vino kaj kasteloj.

La plej proksima flughaveno (cx. 65 km) estas tiu de urbo Osijek (Kroatio). La aliaj estas la budapesxta, beograda kaj la zagreba (cxiuj je cx. 200 km). La plej proksima kroata urbo estas la apudlima Donji Miholjac, 15 km de Harkany.

 

2. Logxado. Ni logxos, mangxos kaj kunvenos en la sama "Komfort Hotel Platan ***" - 3-stela hotelo kun kelkaj konferenccxambroj. La 3-etagxa hotelo (kun lifto), en trankvila strato kaj cxirkauita per propra vasta parko, situas je cx. 400 m de la orienta enirejo al termalbanejo >kaj iom pli de la urba centro.

En cxiuj cxambroj estas la propra banejo/necesejo, TV kun satelitaj programoj, telefono kaj fridujo.

Iuj cxambroj (kie bezonate) havas surplafonan ventfarilon, la aliaj plej parte estas en la natura ombro.

 

La plej unuaj aligxintoj ricevos t. n. "Komfort"-cxambrojn kun balkonoj (17 tiaj). Al la lastaj aligxintoj ni donos "ekonomiajn cxambrojn" sen balkonoj (7 tiaj), kiuj estas nur malpli grandaj ol la cxambroj el kategorio "komfort", sed same ekipitaj.

"Hotel Platan" disponigas al ni 70 litojn. Eventualajn pliajn kongresanojn oni povos logxigi en la samstrata kaj proksima (cx. 100 m), samkategoria kaj sampreza "Well Hotel".

 

3. Partoprenkotizo inkluzivas: 6 tranoktojn en 2-litaj cxambroj (nur kelkaj 3-litaj, tauxgaj nur por familianoj), tri mangxojn cxiutage, unu duontagan ekskurson, transporton per aparta kongresa buso inter urboj Pecs kaj Harkany (cx. 30 km) cxe la alveno kaj foriro (maksimume dufoje dum la tago).

La kotizo por okcidentlandaj partoprenontoj egalas al 245 euxroj, por la orienteuxropanoj - 200 euxroj. Prezo en unulita cxambro estas 320 euxroj. Infanoj gxis 4 jaroj pagas nenion, gxis 12-jaraj pagas 110 euxroj (en la cxambro kun gepatroj).

 

Ankaux cxi-jare LIBE pretas subvencii unuafojajn kongresanojn, kaj pli speciale gejunulojn, per plena pago de la kongresa kotizo. La kongresano devos mem pagi nur la vojagxkostojn kaj eventualan aldonan koston, se li/sxi deziras unulitan cxambron.

Dezirantoj sin anoncu cxe sialanda delegito de LIBE aux cxe prezidanto de

LIBE, informante pri sia antauxa lernado kaj praktikado de esperanto.

Blinduloj sen akompanantoj estas bonvenaj.

 

4. Limdato por aligxoj kaj pagoj de la kotizo estas la 1-a de aprilo 2014. Se iuj cirkonstancoj malebligus vian partoprenon en la IKBE, kaj pri tio vi avertus la organizantojn antaux la 1-a de junio 2014, oni redonus vian monon (sen faritaj administraj kaj bankelspezoj).

 

La kongreskotizon oni povas gxiri pere de banko al:

 

konto de "ORBIS PICTUS di Visnja Brankovic" cxe:

Unicredit Banca, Trieste

konto: 000005590557

IBAN: IT 72 S 02008 02241 000005590557

BIC SWIFT: UNCRITM10MB

 

pageblas ankaux al uea-konto: orpi-o,

evt. ankaux pere de paypal: orbispictus@iol.it

eventualaj bankokostoj estos debetitaj.

 

Pri la monsendo bv. informi s-inon Visnja Brankovicx:

Via Parini 5 , IT-34 129 Trieste (Italio);

rete: orbispictus@iol.it

aux telefone/sms-e: +385 / 99 50 11 912 (kroata),

+ 39 / 327 98 300 86 (itala) -

porteblaj telefonoj.

 

5. ALIGXILO kun jenaj donitajxoj:

1/ antauxnomo kaj familia nomo;

2/ vidhandikapito aux akompananto;

3/ naskigxdato;

4/ Posxta adreso;

5/ telefonnumeroj, retadresoj kaj skajpo;

6/ mi pagis per banko ... euxrojn (alimaniere: ...)

7/ A) mi partoprenos la duontagan ekskurson (Harkany kaj cxirkauxajxo) JES/NE;

B) mi interesigxas ankaux pri aldona, tuttaga ekskurso (Pecs kaj

cxirkauxajxo) JES/NE

8/ Mi bezonas oficialan invitilon (petebla gxis 31.03.2014.)

 

La aligxilojn bv. sendi al s-ano Anatolij Masenko:

Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk (Rusio);

R.P.: masenkoai@mail.ru

 

6. La Preparan Kongreskomitaton konsistigas s-ino Visnja Brankovicx kaj

cxiuj LIBE-estraranoj, kiuj prizorgos tutan programon de la IKBE80.

 

7. Kiel kongresan temon ni proponas: "Niaj kongresoj - placxa

diverseco".

Tiucele estas kore invitataj niaj famaj spertuloj pri malsamaj interesaj

temoj, ke ni povu arangxi du-tri seminariojn

(evt. ecx samtempajn), konsistantajn el kelkaj kunvenoj,

kaj cxiu kongresano libere elektu laux sia gusto.

 

Do, la jubilea IKBE80 estu plej alloga kaj plej vizitata!

 

Viajn proponojn kaj evt. demandojn sendu al

Anatolo Masenko.

 

Raporto pri la taga programo de IKBE 2013 en Obzor

Dum la Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Obzor (Bulgario) krom la gxenerala asembleo, Esperanto-kursoj kaj kultura programo okazis pluraj aliaj programeroj kun tre ricxa kaj interesa temaro.

La Prelegoj de Nedeljka Lojxajicx, Vasil Dolapcxiev, Veselina Stoilova kaj Antun Kovacx donis bonan impreson pri la vivo de blinduloj en balkanaj landoj. Vasil Dolapcxiev priskribis la ripoz-eblecojn por nevidantoj en Bulgario. Nedeljka Lojxajicx rakontis pri edukado kaj klerigado de la nevidantoj en la civila socio, interalie temis pri la projekto de "vivantaj bibliotekoj": Ebleco por junuloj renkontigxi kun Personoj, precipe pro la propra sperto bone informitaj pri specialaj temoj, ekz. Handikapuloj, kontentigi sian scivolemon kaj tiamaniere preventi eventualajn komunikaciajn barojn aux timojn.

Laux Veselina Stoilova la civitanaj, politikaj kaj sociaj rajtoj de la nevidantoj en Bulgario estas gardataj kaj plejparte sukcese realigataj. Funkcias ses neregistaraj organizajxoj de kaj por blinduloj kun la celo de ties integrigxo en la socion, kaj ekzistas pluraj organizajxoj, kiuj disponigas socialajn kaj klerigajn servojn al blindaj Infanoj kaj plenkreskuloj. Nevidantoj kunlaboras en la Granda Popola Parlamento, en la Ministerio de la klerigo, en la jugxsistemo, en la komunumaj administrejoj

ktp. Kaj povas tiamaniere influi la pli efektivan realigon de la rajtoj de la blindaj civitanoj. En januaro 2012 Bulgario ratifis la Konvencion de la Unuigxintaj Nacioj, akceptitan en decembro 2006 kaj defendantan la specifajn rajtojn de la homoj kun sandifektoj. Konforme kun la postuloj de tiu cxi konvencio Pri alirebleco la bulgara sxtato zorgas ankaux pri alirebleco de Konstruajxoj kaj urba transporto por blinduloj kaj malfortevidantoj (kolorigado de sxtuparoj kaj parapetoj, reliefaj pavimplatetoj por orientigxo, ekipo de la trafiklumoj per sonsignaliloj, soninformado en la urba transporto ktp.). La persona kaj labor-asistado por blinduloj en Bulgario nuntempe estas disponigata nur kadre de specialaj programoj kaj ties disponebleco estas forte limigita. La teknikaj helprimedoj por

sanpriservado de blinduloj en Bulgario estas nesuficxaj: En Bulgario mem ne estas produktataj iuj porblindulaj helpiloj krom la blankaj bastonoj. Aliflanke la sociala rekapabligo de nevidantoj estas en Bulgario bone disvolvita.

Laux Antun Kovacx la nevidantoj en Kroatio ne sentas sin egalrajtaj civitanoj. Pri la nesamrajteco atestas ekzemple la nesuficxa realigo de la laborrajto: la nombro de blindaj dungitoj dauxre malkreskas. La iniciato de la Kroata Unuigxo de Nevidantoj kompletigi la legxon pri lernolibroj per la tezo, ke al blindaj infanoj estu garantiataj lernolibroj en brajlo, ne estis akceptita. La krompago por blindeco, necesa por kontentigi specifajn bezonojn de la koncerna grupo, estas aplikata nur por malmultaj personoj kaj ofte ne en suficxa grandeco. Tamen ekzistas registara laborgrupo, kiu okupigxas pri la plibonigo de tiu cxi situacio. La Kroata unuigxo de nevidantoj estas tre engagxita por la akordigo inter la legxa reglamento kaj la konstituciaj preskriboj. Siaj aktivajxoj (Legxproponoj, peticioj, protestaj manifestacioj) ricevas fortan subtenon en la civitana socio de Kroatio.

Norbert Markus prezentis la MOST: mobilan sontabuleton. Temas pri parola aplikajxo por posxtelefonoj kaj tablet-komputiloj, kiu permesas uzi ilin pere de brajla sistemo. Dank'al kunlaboro de Norbert tiu cxi aplikajxo ekzistas nun en Esperanta versio. La kostoj por la brajla masko varias inter proksimume 20 kaj 50 Euxroj depende de la uzata ilo. Mariana Evlogieva priskribis en sia prelego la bone flegatajn kaj aktive vizitatajn Esperanto-lingvajn retpagxojn kiel Esperant-lingva Vikipedio aux ipernity.

En la prelego pri interkultura psikiatrio Yulia Koryak parolis pri psikiatriaj perturboj en diversaj partoj de la mondo kaj pri la specifo de psikoterapia laboro en kazoj, kiam la terapiisto kaj la terapiato venas el malsamaj kulturmedioj.

La finan punkton de la prelega programo konsistigis la kun granda intereso atendita parolado de Kunio Tanabe pri lastatempaj novajxoj en Japanio. Laux la raporto de Kunio la dekstra liberal-demokratia partio, reganta nun en Japanio, intencas sxangxi la nuntempan japanan konstitucion, kiu pro la principo de pacifismo permesas partoprenon de japana armeo nur en pacaj misioj kaj ne kun atakaj celoj. La situacio cxirkaux la nuklea katastrofo en Fukusxima estas dauxre cxagreniga: La rekonstruado progresas malrapide; 150.000 iamaj logxantoj de la damagxita regiono ankoraux ne povas reveni al siaj hejmoj; la radioaktive malpurigita akvo likas el la konserv-ujoj. Sed malgraux cxio ekzistas ankaux bonaj novajxoj: Sumoo, la tradicie tre sxatata sporto en Japanio, igxis internacia, la sumoistoj el Mongolio kaj Bulgario atingis altajn rangojn.

Julia Korjak.

 

El Esperantujo

Greziljono invitas!

Invito al Printempaj intensivaj kursoj kun Radojica Petrovic kaj

Christophe Chazarein kaj internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1).

De la 26a de aprilo gxis la 4a de majo 2014 en la franca

Esperanto-kastelo

Greziljono. Retejo: http://gresillon.org/printempo

Kontakto: kastelo@gresillon.org, +33-2.41.89.10.34, Maison Culturelle de

l'Esperanto, Gresillon, St. Martin d'Arce, 49150 BAUGE, France.

Bert Schumann

 

 

Kvinoo (pro kio kverelas akademianoj?)

Jam estas konata fakto, ke ni, E-istoj, do, pacaj batalantoj, sukcesas kvereli, kiel liliputoj de Swift, ecx pro mangxita ovo. Lauxvica konflikto, kiu skuis la E-akademion, koncernis ne ovon, kaj ne mangxitan, sed almenaux ion mangxeblan. Sen enprofundigxi en detalojn de la kverelo, mi menciu nur, ke estimataj sciencistoj diskutis pri la vorto "kvinoo". Gxi signifas kreskajxon, kies latina nomo estas Chenopodium quinoa - cxu uzi gxin aux inventi alian vorton? Iu gravulo proponis la vort-kriplajxon "kinuo". Mi ecx ne scias, cxu gxoju ni, cxu bedauxru pro tio, ke niaj grizharaj eminentuloj ne havas pli seriozajn okupojn, cxu tiamaniere ili evitas pli gravajn pretekstojn por kvereli, cxu vere nia akademianaro tro maljunigxis, do, suferas pro bedauxrinda kutima oldula malsano? Mankas respondoj! Cxiukaze, la vorto "kvinoo" fine venkis.

Kio do estas tiu stranga ajxo? Kaj kun kio oni mangxas gxin?

 

Kvinoo malkovrita

La inkaoj nomis kvinoon "chisiya mama", kio signifas, en la kecua lingvo, "la patrino de cxiuj grenoj". La kvinoo estas jara herba planto el la sama familio de spinacoj kaj betoj. Kutime oni nomas kvinoo la etajn semojn de tiu cxi planto, kiuj similas al tiuj de milio kaj estas komercigitaj kiel nutrajxo. Ankaux la folioj estas mangxeblaj, sed ilia komerco estas limigita. La semoj de kvinoo estas komercigitaj kiel cerealo, kune kun semoj de hordeo, tritiko kaj maizo, tamen kvinoo ne apartenas al la familio de cerealoj. Gxi originas el la Andoj en Sud-Ameriko, kie estis grava fonto de nutrajxo jam antaux miloj da jaroj.

Lastatempe aperis en Israelo la libro "Kvinoa kuirmaniero", plene dedicxita al la mirindajxoj de kvinoo kaj enhavanta 150 receptojn por la kuirado de tiu cxi nutrajxo. Iom surpriza estas la fakto, ke mangxajxo, kies nomon antauxnelonge oni ecx ne sciis kiel prononci, lauxmode furoras kaj nun aperas ne nur en la menuo de cxiu eleganta restoracio, sed ankaux en popularaj mangxobudoj.

Dum mia sercxado de ekvilibra kaj nedikiga mangxmaniero), post iom da suspektoj kaj duboj pro la subita troa populareco de kvinoo, mi devas nun

konfesi, ke por mi persone gxi farigxis vera panaceo.

Kvinoo en sia originala stato estas kovrita de saponino, amara substanco, kiu faras gxin malbongusta. Tial la pakita kvinoo, kiun oni acxetas, jam estis plurfoje kaj longe antauxlavita por plene forigi la saponinon. Kuirita kvinoo havas helan, lanugan konsiston kaj per sia milda, iomete nuksa gusto farigxas bonega alternativo al blanka rizo aux kuskuso. Gxi fakte estas unika, cxar gxiaj aspekto kaj gusto estas similaj al tiuj de cerealo sed gxiaj nutraj valoroj similas al tiuj de lentoj aux de plej bonaj legomoj kaj ecx superas ilin. Krome oni povas mueli kvinoon, uzi gxin kiel farunon kaj kiel krakantan cerealajxon por matenmangxo. Gxi havas malmulte da kalorioj kaj grasoj, sed kreas tre kontentigan senton de satigxo. Gxi estas ricxa je proteinoj, kalcio, fero, B-vitaminoj , fosforo kaj magnezio. Kvinoo tute ne enhavas glutenon kaj estas facile digestebla.

Gxi tauxgas por matenmangxoj, tagmangxoj, vespermangxoj kaj ankaux por

dumtagaj mangxetoj kaj desertoj. La receptoj en la libro estas organizitaj laux sezonaj mangxajxoj kaj laux sistemo, kiu permesas facile trovi receptojn por rapida preparado, por pladoj tute sen gluteno, vegetaranoj, veganoj, pladoj sxatataj de infanoj aux tauxgaj por akcepto de gastoj. Trovigxas en la libro receptoj por picoj, tortoj, hamburgeroj kaj ecx por viandosxatantoj.

Laux mia persona sperto dum la lastaj monatoj, mi povas konfirmi mian unuan impreson, ke kvinoo konkeris firman pozicion en nia kuirejo kaj dank' al sia vasta adaptebleco gxi, versxajne, ne plu foriros.

Cxiu medalo du flankojn posedas.

Unuflanke, la lauxmoda nuna monda sukceso de kvinoo indikas kuragxigan tendencon adopti pli sanajn nutradkutimojn. Aliflanke, laux lastatempaj raportoj de la brita gazetaro, la cxiam pli furora postulo de tiu pseudocerealo kauxzas gravajn problemojn al andaj gentoj. Gxis antaux kelkaj jaroj kvinoo estis nekonata perua speco de greno, kiun oni povis acxeti nur en specialaj butikoj. Nur konsciaj kaj asiduaj vegetaranoj aux veganoj lauxdis la kvalitojn de tiu cxi noviga nutrajxo aldone al rizo kaj kuskuso, kaj dietistoj entuziasmigxis pro gxia malalta procento de graso. Poste, gxia vendado grade kaj dauxre pliigxis. Kvinoo farigxis la mirakla greno de la Andoj: sana, moderna kaj etika surogato de viando. Kiel rezulto, gxia prezo duobligxis trifoje ekde la jaro 2006.

Do, ne tiel agrabla vero atendas tiujn el ni, kiuj tenas saketon da kvinoo en sia kuirejo. La postulo en multaj landoj de tiu greno kauxzis plialtigon de gxia prezo je tia nivelo, ke la malricxaj logxantoj de Peruo kaj Bolivio, por kiuj kvinoo estis iam kutima nutrajxo, ne plu povas pagi por acxeti gxin. Importitaj mismangxajxoj estas malpli karaj kaj pli atingeblaj. La prezo de kvinoo en Limo, cxefurbo de Peruo, estas nun pli alta ol tiu de kokajo. Ekster la urboj, kauxze de la postulo el eksterlando, pliigxas la premo kultivi nur kvinoon en terenoj, kie antauxe oni produktis alispecajn cerealojn kaj legomojn.

La komerco de kvinoo estas aldona malfelicxa ekzemplo de la damagxoj tutmondige kauzitaj de la interrilatoj inter la nordo kaj sudo de la mondo,

kiam gxuste konsumantoj kun bonaj intencoj pri sano kaj etika konduto senvole kaj senintence pligrandigas la malricxecon en landoj kiel Peruo kaj Bolivio.

Io simila okazis ankaux kun la asparagoj. Peruo konkeris la tutmondan merkaton per siaj asparagoj. La rezulto estas, ke en la arida regiono Ika, kie koncentrigxas la kultivado de asparagoj, la troa postulo plene elcxerpis la akvan disponajxon de la logxantaro de la areo. Neregistaraj organizoj informis, ke la kultivistoj de asparagoj laboras kaj vivas en tre malbonaj kondicxoj kaj ne povas acxeti mangxajxojn por infanoj, dum altegajn profitojn atingas la grandaj eksportistoj kaj la plurnaciaj konzernoj.

Ankaux sojfabo, alia vegetala produkto bone taksata kaj uzata kiel surogato de laktajxoj, estas importita mangxajxo, kiu kauxzas vastajn damagxojn al la medio. Tio estas fonto de embaraso por tiuj, kiuj prezentas gxin kiel alternativon al viando, kies cxiam pli grandskala produktado detruas nian planedon. Sojfabo ja estas nun konsiderita unu el la cxefaj kialoj por la detruado de la arbaroj de Suda Ameriko kune kun la vastegaj bredejoj de brutaro.

Cxu ekzistas maniero eviti aux almenaux mildigi la malbonon de tiaj eraraj cirkloj? Esperante kaj atendante pli sagxajn kaj longvidajn mondajn gvidistojn, cxiu el ni povus klopodi konsumi kiel eble pli multe da nutrajxoj, kiuj kreskas proksime de lia sojlo kaj kiel eble malpli da importitaj nutrajxoj, ecx se por tio, oni devus elspezi iom pli da mono.

Gian Piero Savio (Israelo).

 

Tra la sortofrata mondo

 

Muziknotoj en reliefo

 

En Cxehxa Respubliko estis eldonita libro, kiu peras al blindaj muzikistoj

muziknotojn de vidantoj.

Por cxiu blinda muzik-pedagogo, kiu instruas muzikon aux la teorion al

vidantaj personoj cxi tiu scio necesas.

Gxi gravas ankaux por komponistoj, aux por tiuj, kiuj okupigxas pri

arangxado de komponajxoj por iu ensemblo kaj uzas softvaron por skribi

muziknotojn.

Cxi tiu materialo havas du partojn.

La unua enhavas 44 plastajn foliojn kun 122 reliefaj ekzemploj de unuopaj

elementoj de muzikskribo.

La "bildoj" komence montras gxeneralajn signojn kaj poste sekvas

elementoj, kiuj rilatas al unuopaj instrumentoj - blov-instrumentoj, arcx-instrumentoj, piano, gitaro kaj al vokala muziko.

Ne mankas ankaux pluraj specialaj signoj uzataj en malnova, sed ankaux nuntempa muziko.

Plastaj folioj estas travideblaj kaj sub cxiu trovigxas papera pagxo kun la sama nigrepresita bildo. Cetere laux ili estis kreitaj klisxoj de la reliefoj. Grandeco de la bildoj estas adaptita al palpa perceptado tiel, ke estas rekoneblaj ecx malgrandaj detaloj de komplikaj signoj.

Cxi tiuj platskribaj pagxoj tauxgas ankaux por instruado de muzikskribo al malfortevidantoj.

Plastaj folioj enhavas nur la bildojn, do sur ili ne estas iu teksto.

Cxe unuopaj ekzemploj trovigxas nur brajlaj numeroj kaj numeroj estas ankaux

sur la piedo de cxiu pagxo.

La alia parto de cxi tiu materialo estas brajla (140 pagxoj).

Nuntempe gxi estas havebla nur en la cxehxa lingvo.

Al cxiu ekzemplo estas dedicxita unu brajla pagxo.

Supre cxiam estas numeroj de la pagxo kaj ekzemplo laux la kajero kun reliefoj, temo de la ekzemplo, la sama ekzemplo skribita en brajla muzikskribo, pervorta priskribo de la reliefo kaj noticoj, kiuj kompletigas la informojn pri uzado de la signo.

Fine de la kajero trovigxas listo de ekzemploj kaj lauxalfabeta listo de muzikskribaj elementoj kun numeroj de ekzemploj, en kiuj ili estas montritaj.

Cxi tiu projekto efektivigxis dank' al kromordinara kompreno de porblindula biblioteko kaj presejo de K. Em. Macan en Prago.

Finance gxin apogis kelkaj aliaj organizajxoj.

La prezo de la kajero gxis nun ne estis difinita, sed gxi ne estos pli alta, ol 55 euxroj.

Estonte oni intencas traduki la brajlan kajeron versxajne en la anglan.

cxio dependas de intereso de la publiko kaj financaj ebloj.

Jiri Jelinek

 

La unua pornografia revuo por nevidantoj aperis en Grandbritio. Gxi nomigxas "Tactil mains" kaj estas la unua pornografia eldonajxo por bll'j.

La brajla revuo kun reliefajxoj de nudaj korpoj viraj kaj virinaj estis kreita de Lisa Marphy el Kanado. Gxi kostas 150 sterlinojn. "Mankas libroj kun reliefajxoj por plenkreskuloj, - diris la auxtorino, kiu strebas plenigi tiun cxi nicxon en la eldona merkato, - Ni penetras sur novan terenon. Oni jam printis brajle tekstojn de Play boy, sed tie mankis bildoj", - diris Marphy kaj aldonis, ke sxi bone komprenas: bll'j estas eskluditaj el grava kulturtavolo, kiu estas bildoj pri sekso.

 

Poezio

Helena Tylipska (Italio)

Hajko por la festoj

Bril' de l' abio lumplenigas la cxambron;

ja , for-glacio. Senhejma la ul' strecxita pro malvarmo

vagas sen plezur'

La cxifon-vesto kovras magran figuron: gxin fest' forestos.

Eble teleron de sup' iu donacos en cxi vespero.

Lum' de kandelo sxtelita en pregxejo, donos hel-eron.

 

 

Diversaj interesajxoj

Cxi-foje en cxi tiu rubriko ni konatigos vin kun du vizitindajxoj. Unu el ili estas subtera, la alia staras alte super la marnivelo. Unu estas kreajxo de naturo, la alia - de homa genio. Sed ambaux estas mirindaj.

La subtera naturvidindajxo.

Proksime al nigromara kuracloko Novij Afon , 220 metrojn super la marnivelo, inter du riveroj, situas tiu subtera mirindajxo - Nov-afona kaverno. Kvankam la kaverno ekzistas du milionojn da jaroj, kaj tieaj logxantoj sciis pri gxi kaj nomis gxin "Senfunda Kavajxo", kreante plej fantaziajn legendojn pri gxi, tamen nur en la 1961-a jaro unuafoje penetris gxin homo.

La kaverno montrigxis neordinare vastega kaj belega. Pri gxi ekinteresigxis sciencistoj. Arkitektoj kaj konstruistoj establis konformajn instalajxojn, kaj gxi estis malfermita por vizitantoj. Laux sia amplekso kaj beleco la Nov-afona kaverno povas esti komparata nur kun tiuj plej famaj francaj aux amerikaj. La nov-afona kaverno konsistas el naux grandaj grotoj.

La surfaco de la plej granda el ili egalas al 10730 metroj, gxi estas 50 gxis 90 metroj alta.

La kaverno havas spiralan formon kun multaj koridoroj, kiuj malsuprenigxas, kaj je la profundeco de 130 metroj kunigxas kun gxiaj salonoj. La entuta longeco de la gxis nun esploritaj koridoroj egalas al pli ol 3000 metroj. La ekskurso dauxras unu kaj duonhoron, kaj vizitantoj trapasas la vojon 1,5 km-ojn longan. En la kaverno regas konstanta temperaturo 11-12 gradoj super nulo.

Jam en la momento, kiam vi eniras la tunelon kaj ekskursgvidanto komencas sian informbabiladon, por vi komencigxas renkonto kun mirinda fabelo. Kiam vi alvenas sur belege dekoraciitan subteran kajon, kiam vi sidigxas en komforta elektrotrajno kaj tra la tunelo 1300 metroj longa alveturas la unuan groton, la reala mondo cxesas ekzisti por vi. Tra la hermetika pordo vi eniras la salonon, nomitan Abhazija. Post 36-grada varmego ekstere, cxi tie vi tuj sentas trapenetrantan malvarmecon kaj humidecon. La kaverno estas elektrigita kaj radiofonigita, kaj dank'al originala, specifa muziko kaj duonlumo la fabeleco de tiu mirinda mondo ankoraux pliprofundigxas.

En tiu salono atendas vin unika kuriozajxo - subtera lago, kies akvosurfaco brilas mistere en la duonlumaj reflektoj. Sekve tra ajxuraj trapasejoj vi eniras en la plej grandan groton. Neniu el la salonoj similas al la alia. Jen la salono similas al la koncert-salonego kun perfekta akustiko. Ravita vi auxskultas unu el la orgenaj preludoj de J.S. Bah. En la alia salono vi vidas diverskolorajn stalaktitojn kaj grandajn stalagmitojn.

Tutaparte estas belegaj sukcenkoloraj kaj malhelrugxaj sxtonoj de strangaj,

neordinaraj formoj. Se al vi ne mankas fantazikapablo, vi ekvidos fabelajn

palacojn, ensorcxitajn kavalirheroojn, bestajn siluetojn.

Nun ni trovigxas en la plej bela salono. Kun admiroplena sento vi rigardas

kristalajn lagojn kun akvo, travidebla, kiel larmoj kaj pendantajn de sur

plafono fantaziajn rokpuntajxojn. La plej grava admirajxo estis la sxtonigxinta akvofalo, plibeligita de mistera prilumigo. La akvofalo povas konkurenci kun la fama sxtonkurteno de la franca kaverno. Tiu salono memorigas ricxegan palacon de iu orienta sultano el la fabeloj "Mil kaj unu nokto". Gxi estas kvazaux speciale ornamita per fajnaj vitrecaj puntajxoj.

Nerimarkite trapasas por vi la tempo. Kaj denove vi staras sur la kajo, kie jam atendas vin la trajno. Ankoraux kelkaj minutoj - kaj vi estas en la reala mondo, sed tio restas neforgesebla.

Tamara Andrejeva.

 

Kristostatuo en Rio

Estas konata fakto, ke Rio-de-Janejro estas belega urbo, "benita de la naturo" - laux konata kanzono. Estas same konate, ke la Statuon de la Redemptoro Kristo, en Rio, oni elektis kiel unu el la mirindajxoj en la mondo. Gxi estas majesta konstruajxo 30 metrojn alta (plus la piedestalo 8 metrojn alta), de kies piedo oni povas rigardi vastan, mirindan panoramon. La tuta pezo estas 1145 tunoj. Gxi situas je 709 metroj super la marnivelo, sur monto Corcovado (per lauxlitera traduko: "gxibajxo"). Gi inaugurigis la 12-an de oktobro 1931, post kvinjara konstruado. Krom kristanisma simbolo, gxi igxis ankaux simbolo de Rio kaj de Brazilo - unu el la plej elstaraj en Sudameriko.

Preskaux 4-kilometra fervojo kondukas al la supro de la monto ekde la fino de la 19-a jarcento kaj en la jaro 1904 oni gxin elektrigis. La tuta statuo estas konstruita per ferbetono, kovrita per speco de sxtono, nomata en Brazilo "saposxtono". Longa sxtuparo kondukas de la supra fervoja stacio gxis la statuo mem, kaj en la jaro 2002 la urbaj administrantoj instaligis tri panoramliftojn kaj kvar auxtomate ruligxantajn sxtuparojn. Cxe la piedo de la monumento funkcias katolika pregxejeto, kie okazas geedzigxoj kaj baptoceremonioj. Cxirkauxe, vizitantoj povas okupi komfortan platajxon por rigardado.

Kiam oni promenas en tiu bela loko kaj admiras la statuon kaj la pejzagxon, oni tamen ne povas imagi gxian internan strukturon. Cxi tio estas tre interesa detalo. Viziti la internajxon ne estas permesate al la publiko, sed funkciuloj tie movigxas por konservado, purigado kaj riparoj.

Labirinto sur 10 etagxoj, en sufoka, malluma aero, kondukas ilin al la trunko, koro, kapo, kaj brakoj de la monumento. Pro la alta situo, gxi estas ofte atingata de fulmoj kaj pluvegoj; tial, vico da fulmosucxiloj staras sur gxiaj brakoj kaj kapo. Kvankam oni ne rajtas viziti la internajxon, tamen danke al interreto eblas havigi al si bonan ideon pri la konstruajxo. Tion montras la virtuala prezento, kiu enhavas plurajn interesajn filmetojn (bedauxrinde, nur en la portugala lingvo):

http://www.estadao.com.br/especiais/o-cristo-redentor-visto-por-dentro,163542.htm .

Kiam vi vizitos Rion, nepre promenu ce la Redemptora Kristo!

Paulo S. Viana.

 

 

Al cxiuj EL-legantoj korajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de Kristnasko

kaj Nova jaro!