Esperanta ligilo

n-ro 1, januaro 2014

 

Enhavtabelo

De la redakcio

Grava komuniko de LIBE-estraro!

Brajlo dauxrigebla kaj dauxriginda (prelego de Otto Prytz)

Kion kunporti el Hungario?

Plibonigi auxdkapablon

Tra la sortofrata mondo. Knabo kun sona vidpovo. Blinda rekordulo

Nekutimaj kutimoj. La tago de brakumoj

Literaturo. Tamara Andrejeva. La sagxulino.

Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio).

Humurajxo.

 

 

De la redakcio

Karaj gelegantoj! En la nuna jaro nia kara revuo havas siaspecan jubileon: gxi farigxas 110-jaragxa. Okaze de tiu cxi datreveno ni kore gratulas vin cxiujn. Apartan gratulon kaj dankon al tiuj, dank'al kiuj la revuo atingas la manojn aux orelojn de la legantoj, al tiuj, kiuj per siaj kontribuajxoj faras gxin leginda kaj interesa!

Kiel ni celebru cxi daton? Kutime cxe la jubileula tablo aux en majesta salono oni sxatas sin dedicxi al varmaj rememoroj. Do, eble, ankaux iu el vi sxatus rakonti, kio estas por vi "Esperanta ligilo", kion gxi signifas por vi? Cxu gxi iom influis vian vivon? Cxu, eble, gxi tedis? Viaj kontribuajxoj estas cxiam bonvenaj.

O.P.

 

 

Grava komuniko de LIBE-estraro!

Jen estas pli precizaj donitajxoj, laux kiuj aligxontoj al la IKBE80 bv. gxiri siajn kotizojn.

 

Adreso de la akceptonto:

ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic,

Via Parini 5,

IT-34 129 Trieste,

Italio.

 

Adreso de la banko:

Unicredit - Trieste C.so Ital.C,

C.so Italia 33,

IT-34122 Trieste,

Italio.

 

konto: 000005590557;

IBAN: IT72S0200802241000005590557;

BIC SWIFT: UNCRITM10MB.

Anatolij Masenko (prezidanto).

 

 

 

Brajlo dauxrigebla kaj dauxriginda

( prelego de Otto Prytz en la Internacia Kongresa Universitato, Bjalistoko 2009).

 

Cxi tiu prelego ne temos pri la homo Louis Braille, sed pri tio, kio famigis lian nomon tra la tuta mondo, nome tiu skribsistemo, kiu en multaj lingvoj nomigxas braille, en E-o Brajlo. Iu jene komparis la inventon de Braille kun tiu de Zamenhof: Braille per ses punktoj kreis skribsistemon, kiu ebligas al la monad blindularo interkomunikigxi kaj partopreni en la skriba kulturo. Zamenhof per dekses reguloj kreis lingvon, kiu ebligas al la tuta homaro interkomunikigxi kaj partopreni en tutmonda kulturo.

Kiam Llouis Braille venis al la bll.lernejo en Parizo, oni tie uzis ordinarajn literojn reliefajn. Por la fondinto de la lernejo, Valentin Ha{y, gravis, ke blinduloj lauxeble integrigxu en la socion. Keili lernu legi kaj skribi ordinaran skribon, tio por Ha{y estis memkomprenebla parto de la integrado. Sed Louis Braille ne estis kontenta pri la reliefaj literoj. Li ekkonis armean (nokt-skribon) konsistantan el levitaj punktoj, kaj tiun ideon li plu-evoluigis gxis la nuna brajlo. Li elprovis gxin kun siaj kun-lernantoj, kaj montrigxis, ke la lernantoj legas la skribon de Bbraille ege pli rapide ol reliefajn literojn. Tion oni konvinke demonstris i.a. dum la inauxguro de nova konstruajxo, en kiun translokigxis la bll.lernejo la 22-an de februaro 1844.

Kial brajlo estas tiom pli rapide legebla ol ordinara skribo reliefa? La cxefa kialo estas, ke ordinara skribo konsistas el malsamaj specoj de elementoj, dum brajlo konsistas el nur unu. La detaloj de ordinara skribo estas facile distingeblaj per la vido, sed ne per la palpo. La malsupra malfermajxo en minuskla h kun ornamaj streketoj estas malfacile sentebla per la palpo, kaj tio igas h-on facile konfuzebla kun minuskla b sen malsupra malfermajxo. Por palpe decxifri reliefajn literojn necesas identigi strekojn, arkojn, rondojn kaj punktojn, kaj necesas esplori la relativan situon de cxiu parto de la litero. Cxi tio postulas fundan esploradon, eble per pluraj fingroj samtempe. Krome, la literoj devas esti suficxe grandaj, por ke sentigxu la detaloj. Por decxifri brajlon necesas identigi nur unu specon de elemento, punktojn. Cxiuj literoj okupas la saman kvanton da spaco, unu brajlan cxelon. Kaj gxi estas tiom malgranda, ke gxin kovras fingropinto. La fingropinto registru sole, en kiuj el la ses lokoj de la cxelo staras punkto, kaj en kiuj _ne staras punkto. Cxi tio estas farata en unu operacio.

Brajlo prezentas pli da avantagxoj kompare kun reliefa skribo ol tiu, ke gxi estas pli rapide legebla. Unu estas, ke gxi, paradokse, estas spacosxpara. Kvankam brajlo okupas multe pli da spaco ol ordinara skribo intencita por vidantoj, gxi okupas multe malpli da spaco ol ordinara skribo reliefa tiom pligrandigita, ke gxi povu esti legata de bll.j. Alia ne trotaksebla avantagxo estas, ke bl.o povas _skribi brajlon kaj poste mem legi la skribitajxon. Antaux la apero de la komputilo bll.j apenaux povis senhelpe kontroli, kaj tute ne povis senhelpe _korekti, tion, kion ili mem estis tajpintaj en ordinara skribo.

Malgraux cxiuj avantagxoj de brajlo, gxi renkontis kontrauxstaron inter la instruistoj de la bll.lernejoj, same kiel la uzon de gestolingvoj kontrauxstaris instruistoj de la surdul-lernejoj. Kvankam evidente la skriba komunikado inter bll.oj estas multe pli efika per brajlo ol per ordinara skribo, kaj kvankam same evidente surduloj komunikas multe pli bone inter si per gestolingvo ol per parola lingvo kaj legado de la lipoj, la instruistoj sendube opiniis, ke kaj brajlo kaj gestolingvoj estas malintegrigaj (apartaj solvoj), kiel ni tion vortumus hodiaux. Ni sxatus kredi, ke la rezisto kontraux kaj brajlo kaj gestolingvoj estas venkita, kaj ke brajlo hodiaux estas agnoskita kiel la unuavica skriba perilo de la bll.j. Tamen, kia estas efektive la nuna pozicio kaj prestigxo de brajlo?

Post kiam ekeblis konservi ne nur skribon, sed ankaux parolon, multaj profetis la pereon de brajlo. Kaj nun, kiam jam eblas eligi skriban informaron rekte en la formo de artefarita =sintezita= parolo, ne nur el komputilo, sed ankaux el papero, kelkaj asertas, ke jam estas tempo porforigi la brajlon: gxi ja estas malintegriga aparta solvo, kaj krome, la informaro okupas multe pli da spaco, konservita brajle surpapere, ol konservita cxu sur tradiciaj sonkonserviloj kiel sonbendo kaj sonkasedo, cxu sur pli modernaj konserviloj kiel kompakt-diskoj kaj komputilaj diskoj. Por eltrovi, cxu tiaj opinioj estas konsiderindaj, mi esploros la diferencojn inter skribo kaj parolo, kaj la diferencojn inter tiuj sensoj, kiuj perceptas skribon, kaj tiu, kiu perceptas parolon.

Ttradicie oni konsideradis kiel la grandan diferencon inter skribo kaj parolo tiun, ke skribo estas dauxra, dum parolo estas efemera. Al tio, kio estas skribita, oni cxiam povas reiri; al tio, kio estas dirita, oni ne povas reiri. Konflikto, en kiu nur vorto staras kontraux vorto, ne estas solvebla, kaj pri parola ekzameno ne eblas plendi. Cxi tio tamen ne plu validas samgrade kiel antauxe: Se io dirita estas registrita sur iun sonkonservilon, oni ja povas reiri al gxi, kaj se parola ekzameno estas registrita sur vidbendon, gxin ja povas pritaksi plendotrakta komisiono. Cxi tio tamen ne signifas, ke la diferenco inter skribo kaj parolo estas nuligita. Gxi nome ankaux iel rilatas al la diferenco inter la vido kaj la palpo unuflanke, kaj la auxdo aliflanke.

La vido kaj la palpo kapablas registri kkaj dauxrajxojn (statike) kaj efemerajxojn (dinamike), la auxdo kapablas registri nur efemerajxojn. Se oni pristudadas senmovan objekton, oni povas same per la okuloj kiel per la fingroj esplori gxin, movi la sensilon tien kaj reen kaj supren kaj malsupren, profundigxi en detalon, plurfoje (rigardi) detalon, kaj konsumi tiom da tempo, kiom oni volas, studante la objekton. Krome oni mem decidas, kien direkti la rigardon - aux la fingrojn.

Pri la auxdo estas alimaniere. Gxi kaptas la sonojn produktatajn je certa tempopunkto, kaj kiam ili ne plu estas produktataj, oni ne povas reiri al ili por profundigxi en detalojn. Se oni volas auxdi ilin ankorauxfoje, oni devas reprodukti la sonojn mem. Krome oni ne povas direkti la auxdon sam-maniere kiel oni povas direkti la rigardon kaj la fingrojn.

Tio ilustras, ke skribo estas dauxra, do perceptebla sendepende de tempo, dum parolo estas efemera, do perceptebla nur samtempe, kiam la perceptajxo "aktivas". Ne nur vido kaj palpo, sed ankaux auxdo povas percepti du- kaj tridimensie en la spaco. Tamen, cxar la auxda percepto estas ligita al la tempo de aktiveco de la perceptajxo, kiam skribo transformigxas en sonojn, perdigxas almenaux unu dimensio. Tio, kion ni auxdas, estas perceptata kiel unudimensia kordo aux linio. Paperfolio, male, havas du dimensiojn: longon kaj largxon. Per kunigo de pluraj paperfolioj en libron aldonigxas iusence la tria dimensio, alto. Kiam ni malfermas libron, ni ekhavas tujan kaj senperan aliron al relative granda kampo: du pagxoj. Kiam ni (malfermas) sonregistrajxon, t.e. funkciigas kased-aparaton aux k-disko-ludilon, la kampo, al kiu ni ekhavas tujan kaj senperan aliron, estas nur punkto sur la unudimensia linio. Se ni ne haltigas la masxinon, ni ekhavas aliron ankaux al la sekvantaj punktoj sur la linio, sed tiu aliro ne estas tuja. Se ni havas auxdigilon kun ampleksa navigokapablo, ekz. saltado de trako al trako sur k-disko, ni havas aliron al alia punkto sur la linio, sed tiu aliro ne estas senpera, kaj ni ne scias, kiom tiu punkto distancas de tiu, cxe kiu ni komencis.

Cxu cxi tiu diferenco en "dimensieco" inter skribo kaj parolo estas grava? Altagrade. Sona perado konvenas por tekstoj kontinue legendaj, cxe kiuj plej gravas kapti la enhavon. Ecx rapidaj brajlolegantoj ne atingas leg-rapidecon pli altan ol tiun de normala vocxlegado. Per auxdigilo, male, eblas legi konsiderinde pli rapide, uzante komprimitan parolon. Sed se gravas ankaux la prezentmaniero, la enpagxigo, la interpunkciado, la ortografio de fremdaj vortoj kaj propraj nomoj, kaj aliaj tipe skriblingvaj trajtoj, se oni volas studi tabelon kaj horizontale kaj vertikale, kaj ne malpleje: se temas pri konsulta verko, tiam registrajxo reproduktebla nur sone estas malavantagxa kompare kun skribo, ecx kun surpapera brajlo.

Cxiutagan ekzemplon, kiu ilustras la avantagxon de dudimensia skribo antaux unudimensia sonajxo, prezentas butikumado. Mi ne fidas mian memoron, do mi antauxe faras al mi liston de acxetotajxoj. Mi povas elekti, cxu mi skribu gxin brajle, aux cxu mi diktu gxin en elektronikan memorileton. Se mi elektas la duan alternativon, mi devas aux peti tiun, kiu helpas min sercxi la varojn, ilin sercxi laux la vicordo, en kiu mi ilin diktis, aux mem navigi en la listo, gxin auxdi kaj reauxdi, por certigxi, ke mi nenion forgesas. Se mi elektas brajlan acxetliston, mi povas kunporti la paperpecon anstataux la elektronikan memorilon, kaj poste mi povas forskrapi varon post varo, sendepende de la vicordo, laux kiu mi ricevas ilin.

(Dauxrigota).

 

Kion kunporti el Hungario?

Cxiu vojagxo donas antaux cxio impresojn kaj rememorojn. Sed de temp'al tempo ni volas kunporti el la vojagxo ankaux ion materian, kio rememorigos tiujn tagojn, emociojn, travivitajn ie malproksime.

Kio do helpos rememorigi la guston kaj spiriton de Hungario?

Unue, papriko. Rugxa muelita papriko estas neforigebla parto de la hungara kuirarto. Por prepari gxin, oni forigas semojn kaj mezan parton, molajxon oni sekigas kaj pulvorigas. Nun en Hungario estas produktataj kaj vendataj sep specimenoj de rugxa muelita papriko: kulonleges - speciala, csipossef-mentes - ne akra, edes-nemes - dolcxe-nobla, fel-edes - duondolcxa, eros - akra, rossa - rozkolora, csemege - gastronomia. Por iu ajn gusto kaj iu ajn plado. Ne imageblas hungara mangxajxo sen papriko, nur en desertojn oni eventuale ne metas gxin. I.a., krom la mangxebla paprika oni vendas siaspecajn girlandojn el rugxaj sekigitaj papriketoj. Ili povas esti originala ornamajxo por kuirejo kaj onidire forpelas malbonajn spiritojn.

Se vi volas ekscii pri papriko cxion kaj ecx pli, vizitu specialan paprik-vendejon en la urbeto Kalocxa, 140 km-ojn sude de Budapesxto.

Vino. Hungario estas fama pro du vinfaraj regionoj: Tokaj kaj Eger. La unua estas la loko, kie oni faras la plej bonajn hungarajn duondolcxajn kaj desertajn vinojn. La dua estas fama pro sekaj vinoj. En la tokaja regiono la plej bona estas Asu - deserta vino, kiun oni faras el rozinitaj vinberoj, infektitaj de speciala sximo Botrytis Cinerea. Tiujn vinberojn oni kolektas en specialajn ujojn "puttoni", kaj nur post kiam la fermentad-procedo atingos certan etapon, miksas kun la cxefaj konsistajxoj. La kvanto de "puttoni", uzitaj por preparado, estas indikita sur la etikedo de botelo kaj difinas klason de vino: ju pli multe, des pli dolcxa, sekve, des pli multekosta gxi estas.

Kiam la rozinita vinbero ne suficxas, oni produktas Tokaj samorodni, oni ne apartigas vinberon, do, tiu kutima fermentigxas kune kun tiu rozinita. Depende de suker-kvanto oni apartigas Edesx samorodni - la desertan kaj Saraz samorodni - la sekan. Tokajaj sekaj vinoj cxiuj tokajaj vinoj estas blankaj.

La plej fama vino de Eger-regiono estas Egri bikavar (bova sango). Pri gxi ekzistas multaj legendoj, ekz., estas konate, ke gxuste gxi kuragxigis malmultnombran garnizonon de Istvan Dobo dum la turka siegxo de Eger-fortikajxo. Gxia produktado estas strikte legxe reglamentita. Ne malbona estas ankaux la blanka vino Eger-knabino.

Palinka. Gxi estas frukta brando, kiu povas esti preparita el diversaj fruktoj: pomoj, prunoj, piroj, cidonioj. La frukta bazo donas al la drinkajxo mirindan molecon kaj aromon. Kvankam gxia forteco estas 37 gradoj aux ecx pli, gxi estas tre facile drinkebla. Krome, oni aldonas gxin al desertoj, kremoj, sauxcoj.

Marcipanoj. La vorto devenas de la itala "marzopane" - marta pano. Tio estas miksajxo de migdal-faruno kaj sukero, vaste uzata en kuirarto. Oni faras el il,i bombonojn, likvorojn, dolcxan panon, ornamajn figuretojn. Hungario ne pretendas esti patrujo de marcipanoj, sed tie ili estas tiom popularaj, kiel nenie plu. Ekzistas ecx kvar marcipan-muzeoj: en Budapest, Eger, Sentender kaj Kesthee. Oni povas acxeti simplajn marcipanojn kun diversaj internajxojsamkiel diversspecajn kaj diversgrandajn figuretojn kaj diverskoloran marcipanan mason, per kiu oni povas ornami hejmajn bakitajxojn laux propra fantazio.

Certe, la tokajaj vinoj la plej bongustas en la kelo, kovrita per griza sximo, mola, kiel vato, rongxi marcipanojn estas la plej agrable, gxuante vidajxon de la fisxista bastiono. Sed, se tio ne eblas, kial do ne revivigi rememorojn.

Ekaterina Kirsanova.

 

Plibonigi auxdkapablon

Per celita trejnado homoj en progresinta agxo, laux studajxo, povas

rebonigi sian auxdkapablon en lauxta medio. Tion eltrovis esploristoj de la

universitato de Evanston en Usono. La trejnado efikis tiel, ke signaloj

denove pli rapide estis prilaborataj en la nervosistemo.

En maljuna agxo homoj suferas pro malrapidigxo de la prilaborado de

nervosignaloj. Efiko de tio estas ke maljunuloj havas reduktitan kapablon

prilabori la rapidajn sinsekvojn, kiuj estas tipaj por sonoj de lingvo. Tio

estas la kazo precipe en lauxta medio. "Tiu manko de komunikado influas la

vivokvaliton de maljunaj plenkreskuloj, cxar ili komencas eviti lokojn kaj

sociajn situaciojn, kie komunikado estas gxenata", - skribas la esploristoj.

Auxdaparatoj plialtigas nur la lauxtecon, sed ne kompensas la deficitojn de

la lauxtempa prilaborado.

Por ilia studajxo la fakuloj esploris 67 plenkreskulojn inter 55 kaj 70

jaroj. La esploristoj dividis la partoprenantojn en du grupojn. Ili plenumis

trejnadon dum 8 semajnoj unu horon cxiutage. Unu grupo plenumis

auxdotrejnadon kun la celo prilabori auxditajn informojn pli rapide kaj pli

precize. Oni plialtigis la postulojn al la memorkapablo. Tiel la

testpersonoj devis distingi inter similaj silaboj, ripeti sinsekvojn de

silaboj kaj vortoj aux revoki el la memoro detalojn de rakontoj. La alia

grupo spektis DVD-ojn kaj respondis demandojn pri tio rilate al kompreno de

la enhavo.

La rezulto montras, ke la grupo, kiu estis plenuminta la auxdotrejnadon,

produktis pli bonajn rezultojn. Ilia memorkapablo kreskis, ili povis pli

bone percepti paroladon malgraux samtempa fona bruo. La kauxzo por tio povas

esti la malkresko de malhelpaj neuxrotransmitiloj. Tiun malkreskon kauxzis

la ekzercoj. La auxdotrejnado povus - tion esperas la esploristoj - mildigi

la psikosociajn sekvajn malsanojn en maljuna agxo, ekz., izoligxo kaj

deprimo. Estas tamen malklare, kiom da trejnado necesos por atingi efikon.

"Mi kredas, ke havas sencon, ke pacientoj plenumu la auxdotrejnadon", -

diras germana fakulo el universitata kliniko en Friburgo. La trejnado laux

li, ja ne montras influon cxe ekzistantaj damagxoj de auxdado. Sed cxe la

partoprenantoj de la studajxo oni tamen atingis, ke ilia auxda sojlo

levigxis kaj ke ili povis koncentrigxi pli bone.

(laux Esperanta retradio).

 

 

Tra la sortofrata mondo

 

Knabo kun sona vidpovo.

Ben Underwood estis tute blinda knabo, kies okulojn oni forigis, kiam li

estis trijara, cxar li havis kanceron. Sed malgraux tio li ludis

basketbalon, biciklis kaj entute vivis normalan vivon. Sed kiel vidis Ben?

Kiel ordinara vesperto!

Dum movigxo, speciale dum cxasado, vespertoj eligas specialajn sonojn de

certa frekvenco, kiuj dum kunpusxigxo kun eventuala viktimo , draste

sxangxas la frekvencon je pli malalta. Tiamaniere vespertoj uzadas tiujn

sonojn dum navigado helpe de ehxolokacio. Ankaux Ben scipovis uzi

ehxolokacion por spac-orientigxo. Li ne havis gvidhundon, nek palpis per

bastono, uzante nur sonon. Foje la knabon rimarkis d-ro Ruben, kaj li igxis

fama. Li elpasxis en diversaj radio- kaj televidaj programoj, prelegis por

konatigi kun sia metodo aliajn bll.jn. Tion li faris kun granda plezuro,

cxar li sxatis helpi homojn.

Ben klakis per lango, kaj liaj oreloj sciigis lin, kie trovigxas objekto.

Do, li "vidis", kiel delfeno aux vesperto.

La knabo estis tre talenta: li planis adapti video-ludojn, kiujn li tre

sxatis, por bll.j, verkis kelkajn cxapitrojn de scienc-fikcia romano.

Bedauxrinde, liaj revoj ne realigxis: kancero venkis la junan homon, kaj en

2009 li mortis 16-jaragxa.

 

Nova rekordo de blindulo

39-jara blinda logxanto de Edinburgo Steward Gann, kies maldekstra

korpoparto estas paralizita, sukcesis atingi per sia biciklo la rapidecon

270 km-ojn hore. Li orientigxis laux indikoj de sia patro, kiujn li ricevis

per kapauxdilo. La viro veturis apude, zorgante pri tio, ke la filo ne

deflankigxu de la kurso.

- Mi esperas, ke tio montros al homoj, kiuj blindigxis aux estis

kripligitaj, ke ne necesas mallevi la manojn. Malfelicxo ne devas sxangxi

aux limigi ilian vivon, - deklaris la rekordulo.

Antaux 11 jaroj Steward Gann travivis teruran trafik-akcidenton: lian

biciklon plenrapide pusxegis la persona auxto. Rezultis du rompigxoj de

vertebraro, frakasoj de kelkaj ripoj kaj sxultro. Li estis parte paralizita.

Post ses jaroj li ankaux perdis la vidpovon pro komplikigxoj, kauxzitaj de

trauxmoj. Sed post rekapabliga kurso li parte reakiris la moveblecon de la

dekstra brako kaj revenis al sia sxatokupo - selis sian feran cxevalon.

 

Nekutimaj kutimoj

 

La tago de brakumoj.

 

La 21-a de januaro estas nekutima festo, nome, la tago de brakumoj.

Komence tio estis la nacia tago de brakumoj en Usono. Nun oni akceptis tiun

tradicion ankaux en Kanado, Pollando, Rusio kaj aliaj landoj. Tio estas

nekutima okazo por cxiu cxirkauxbrakumi tiun, kiun oni volas. Tio ne

signifas iun ajn rilatojn inter la du brakumantoj. Ne gravas, cxu vi

brakumas familimembron aux fremdulon, mensa kaj fizika utilo por la sano

estas sama.

La festo estis elpensita de Kevin Zaborney kaj Adam Olis en 1986. La dato,

la 21-a de januaro, estas elektita, cxar gxi trovigxas inter la Kristnasko

kaj Valentina tago. Interbrakumante, homoj realigas sian rajton, montri

siajn emociojn. Adam Olis diris, ke usonanoj sin gxenas montri siajn sentojn

publike, do, li esperas, ke la tago de brakumoj sxangxos tion. Sciencaj

esploroj montris, ke, ekz., francaj paroj tusxas unu la alian trioble pli

ofte, ol usonanoj.

S-ro Zaborney opiniis, ke la ideo ne realigxos kaj estos primokita. Certe,

tio ne estas oficiala festotago, sed la tradicio dauxre disvastigxas.

Sciencistoj pruvis, ke reciproka tusxado bone efikas por la sano. Gxi

stimulas la psikan, samkiel la fizikan disvolvigxon. Gxi ankaux helpas

konstrui bonan imunan sistemon, malpliigas la riskon de kormalsanoj,

malkreskigas la nivelon de la stresa hormono kortisolo cxe virinoj. Paro,

kiu brakumas dum dudek sekundoj, havas pli altan nivelon de oksitocino, pli

alte gxi kreskas, se brakumantoj havas amrilatojn. Laux la usona

psikosomatika societo, brakumado aux dekminuta mantenado kun romantika

partnero povas helpi reduktadon de strecxigxo kaj ties malutila efiko. Laux

la esploroj, plenkreskuloj, ne havantaj interhomajn kontaktojn, havas pli

altan sangopremon kaj pli intensan korbatadon. Alia esploro indikas, ke

tusxado de amiko ne estas same helpanta, kiel tiu de partnero.

Kampanjo por libera brakumado dum lastaj jaroj multe atentigas la

amaskomunikilojn. En 2004 estis kreita ecx oficiala retpagxo de liberaj

brakumantoj. I.a., cxiujare gxi montras la plej brakumatajn personojn de la

jaro. Cxiu rajtas indiki iun ajn, kiel la plej ofte brakumatan personon.

Ekz., en la jaro 2009 la plej brakumata homo estis Barac Obama.

 

Literaturo

 

La sagxulino.

"Diablo prenu Vin! Denove Vi kvarpiedis hejmen! Ja mia patrino avertis

min, ke via amo ne felicxigos min", - tiel "karese" renkontis min kara

edzino, kiam mi sxiaopinie iom ebriigxis. Nun mi rampas al la lito sen iu

ajn repliko por ne fulmotondrigi.

Matene unusola mi eltrinkis tason da malvarma teo kaj piediris al

laborejo.

La tutan tagon en mia kapo kuregas blatoj, bruegas oceanaj ondoj...

Fine, preninte la fidelan blankan bastonon, mi iras hejmen. Lauvoje situas

mia kuracejo- la drinkejo, kien miaj gamboj mem portas...Tio ripetigxas

multajn jarojn.

Hodiaux mi sxteliste atingis la dormejon sensxtorme, enlitigxis kaj jam

ekdormetis... Fi-i-i! Iu lekas mian vangon per varma lango. La fingroj

vidigis la kapon de hundo, kiu kusxigis la antauxajn piedegojn sur mian

liton. Mia manplato karesis la hundon, kiu konfide trovigxis apude.

Matene la edzino klarigis, ke tiu gvidhundo perdis sian mastron- nian

blindan najbaron. La hundino nomigxas Groza. Ankaux mi bone konas gxin.

De tiam Groza akompanas min cxie. Gxi gxuste plenumas sian taskon: dum

la revojo el mia entreprenejo gxi akurate vizitigas min al drinkejo, kie

gxi ricevas diversajn regalajxojn. Tamen mi rimarkis, kiam mi revenadis

ebria, la edzino insultis nur la hundinon. Se mi aperis sobra, mia kunulino

laudis mian akompanantinon, proponis al gxi bongustajxojn kaj tute ne

rimarkis min.

Pasis tempo. Kiel kutime mi deziris viziti la kafejon, sed Groza

preteriris, al mia ordono gxi ne subigxis, ecx furioze ekmugxegis unuafoje.

Cxivespere la hundino kaj edzino amike "interbabiladis" kaj kondutis kiel

du konspirantinoj sen atenti min.

Groza montrigxis tre agema, ofte sercxia necesajn miajn ajxojn, regule

enmanigis la pantoflojn, volonte amuzis min. Nun ni duope promenadis en la

proksima arbaro. Krome, mi konstatis, ke mia sanstato plibonigxis. Kaj en

nia tripersona familio regis paco kaj ecx amo.

Tamara Andrejeva.

 

 

Facila legajxo

 

Fabloj kaj fabeloj

 

Elektita kruco

(de Paolo Koeljo)

Iu homo opiniis, ke li vivas tre malfacilan vivon. Jen li turnis sin al

Dio, rakontis al li pri siaj malfelicxoj kaj petis permeson elekti por si la

alian krucon.

Dio rigardis lin ridetante kaj gvidis lin en iun deponejon, kie trovigxis

diversaj krucoj.

- Elektu la konvenan por vi, - li proponis.

La homo mire rigardis, kiaj krucoj tie: grandaj kaj etaj, pezaj kaj ne

tre. Longe li sercxadis, elektadis, gxis kiam li trovis la plej etan, la

plej malpezan:

- Cxu mi prenu tiun cxi? - li demandis.

Dio nur ridetis:

- Jes, certe, gxuste gxi estas la via.

 

Bono kaj malbono

Dum kreado de la fresko Leonardo da Vinci havis grandan malfacilajxon: li

devis pentri bonon en la bildo de Jezuo kaj malbonon en bildo de Iudo, kiu

decidis perfidi lin dum la lasta vespermangxo. Leonardo interrompis la

laboron kaj revenis al gxi, nur kiam li trovis idealajn modelojn.

Foje dum elpasxo de koruso, li ekvidis la perfektan bildon de Kristo en iu

kantisto kaj invitis lin en sian laborejon. Li faris kelkajn skizojn.

Pasis tri jaroj. La fresko estis preskaux finita, sed Leonardo dume ne

trovis la tauxgan modelon por pentri Iudon. Kardinalo respondeca pri

konstruo de katedralo postulis, ke la laboro estu finita lauxeble pli

baldaux. Post multtaga sercxado la pentristo ekvidis iun kusxacxi en malpura

kavo. Li estis ankoraux juna, sed malpurega, cxifonvestita, ebria, tro frue

maljunigxinta. Ne plu havante tempon por skizoj, Leonardo ordonis al siaj

helpantoj venigi lin rekte en la katedralon.

Oni apenaux sukcesis altiri la cxifonulon kaj starigi lin surpiede. Li ne

tute komprenis, kio okazas, dum Leonardo eternigis la bildon de pekemo,

memamo, fieracxo, per kiuj spiris lia vizagxo.

Kiam la pentristo finis, la cxifonulo, kiu jam iom rekonsciigxis,

malfermis la okulojn, ekvidis la bildon kaj ekkriis kun miro kaj sopiro:

- Mi jam vidis cxi-pentrajxon!

- Kiam? - demandis Leonardo konfuzite.

- Antaux tri jaroj, antaux ol mi perdis cxion. Tiam mi kantis en koruso,

mia vivo estis revoplena... Tiam iu pentristo modelpentris de mi Kriston.

 

Perdita monujo (persa fablo)

Iu ricxulo perdis monujon, en kiu estis ducent oraj moneroj, kaj jxuris:

"Kiu trovos gxin, tiu ricevos duonon de tiu mono!"

Unu el liaj servistoj trovis la monujon kaj donis gxin al li. Sed la

ricxulo estis tre avara, do, li tuj forgesis pri sia promeso kaj donis al la

servisto nenion. Por pravigi sin li diris: "Krom la oraj moneroj en la

monujo estis valora gemo. Redonu gxin, kaj vi ricevos cent monerojn".

La servisto turnis sin al jugxisto kaj rakontis cxion al li. La jugxisto

invitis ilin ambaux por jugxi.

- Do, vi diras, ke en via monujo estis ducent oraj moneroj kaj valora

gemo, - li diris al la ricxulo. - Sed en tiu cxi monujo estas neniu gemo,

do, gxi ne estas la via. Redonu gxin al la servisto, gxis kiam aperos gxia

majstro, kaj vi dauxre kriu, ke vi perdis la monujon kun ducent oraj moneroj

kaj valora gemo, eble, iu trovos gxin.

Sen diri ecx vorton, la ricxulo tuj donis al la servisto cent orajn

monerojn kaj ankaux pagis monpunon.

 

Dieca divido (greka fablo).

Foje tri homoj trovis sakon da nuksoj, portis gxin al Anastradin kaj petis

lin dividi ilin diece. Anastradin malligis la sakon, donis al unu homo

manplenon da nuksoj, al la alia - unu nukson, kaj al la tria - lasis cxiujn

restintajn nuksojn.

La petintoj indignis:

- Sagxulo, vi dividis maljuste!

- Vi, malsagxuloj, - li respondis, - cxu Dio ne dividas gxuste tiel: al iu

li donas multe, al la alia - malmulte. Eble, se vi petus min dividi

hommaniere, cxiu ricevus egale.

 

Ora hakilo (rusa fablo)

Malricxa arbohakisto venis al la rivero por trinki kaj senintence faligis

en la profundan akvon sian hakilon. Li ploris kaj pregxis, plendante, ke sen

la hakilo li ne plu povas perlabori sian panon. Tiel arde li pregxis, ke Dio

helpis lin. li prenis el la rivero oran hakilon kaj donis gxin al la

povrulo.

- Ne, tiu ne estas mia hakilo.

Dio prenis el la rivero argxentan hakilon kaj proponis gxin al la viro.

- Ne, ankaux tiu ne estas la mia, - respondis la arbohakisto.

Tiam Dio donis al li la malnovan simplan hakilon.

- Jes, dankon, - diris la povrulo, - Gxuste tiu estas mia hakilo.

Pro lia honesteco Dio donis al li cxiujn tri hakilojn, kaj ekde tiam la

viro vivis ricxe kaj felicxe...

Sed pasis iom da tempo, kaj li venis al la rivero kun sia edzino kaj,

petolante, senintence pusxis sxin en profundan akvon.

Ne tro longe li ploris, kiam Dio prenis el la rivero mirinde belan junan

blondulinon kaj demandis:

- Cxu tiu estas via edzino?

La arbohakisto tuj ekkriis:

- Jes-jes, sxi estas mia!

Dio miris:

-Kial vi trompis min? pasintfoje vi ja estis tiom honesta.

- Kaj nun mi pensas racie, - diris la arbohakisto, - se mi ne akceptus la

blondulinon, poste vi donus al mi brunharulinon, ankaux tiun mi ne akceptus,

kaj fine vi donus al mi la mian. Kaj poste vi dankeme lasus al mi cxiujn

tri. Kion do mi farus kun ili?!

 

 

Humurajxo

 

Estu felicxa, sinjoro Gorski.

La 20-an de julio 1969 Nil Armstrong la unuan fojon pasxis laux surfaco de

luno. Kurioze, sed kiam li sidis en kosma sxipo, li prononcis strangan

frazon: "Estu felicxa, sinjoro Gorski". Specialaj sxtataj servoj,

jxurnalistoj eksercis: kiu estas tiu Gorski. Oni opiniis, ke temas,

versxajne, pri iu soveta kosmonauxto, tamen tiun familinomon oni nenie

trovis. Poste jxurnalistoj demandadis lin: "Kiu estas sinjoro Gorski?". Sed

Nil Amstrong enigme ridetis. Kaj nur la 5-an de julio 1995 en intervjuo en

la sxtato Florida li finfine respondis, cxar Gorski jam forpasis.

- Tio okazis en 1938-a jaro, mi kun mia amiko ludis basbalon. Subite pilko

saltis en postkorton de nia najbaro sinjoro Gorski. Mi kasxe eniris en lian

korton por preni la pilkon kaj nevole auxdis krion de sinjorino Gorski. Sxi

kriis al sia edzo: "Vi volas sekson, gxin vi ricevos tiam, kiam la knabo de

nia najbaro atingos la lunon! Cxu ci komprenis?".

E-igis V. Varzari.