Esperanta ligilo

n-ro 2, februaro 2014

Enhavtabelo

 

LIBE-estraro rememorigas.

Brajlo dauxrigebla kaj dauxriginda (prelego de Otto Prytz, fino).

Lingva forumo. De Tolkien gxis Bialostoko.

Nia rondo familia. Omagxo al Raymo Tanskanen.

Tra la sortofrata mondo. Demonstracio de surdbll.j.

Grava posteno por blinda virino.

Nekutimaj kutimoj. Ho, tempo! Ho, moroj!

Poezio. Ludmila Sxafraj. Andreo Belanin.

Interesajxo. Hunda diagnozo.

 

LIBE-estraro rememorigas

Cxu vi memoras, ke la 80-a IKBE okazos en Harkany (Hungario) de la 13-a gxis la 19-a de julio 2014? Se vi decidis partopreni, bv. aligxi pli baldaux. Bv. sendi vian aligxilon al Anatolij Masenko laux la adreso:

Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk,

Rusio.

Rete: masenkoai@mail.ru

Ni regxustigas la bankan konton, mispresitan en la brajla versio de la januara n-ro de la revuo. Jen la gxusta linio:

IBAN: IT 72 S 02008 02241 000005590557

Pripensu ankaux viajn eventualajn kontribuajxojn al la kongresa programo: cxu vi prelegos, elpasxos dum artaj vesperoj aux alimaniere helpos igi nian kongreson interesa kaj utila por la partoprenontoj. Samkiel pasintjare, LIBE pretas subteni mone la unufojajn kongresanojn. Dezirinde ili estu gejunuloj. LIBE pagos nur aligxkotizon por la novulo, sed ne por lia akompananto. Sendu viajn proponojn al viaj landaj delegitoj aux al LIBE-estraranoj. Ni atendas viajn tujajn reagojn.

 

 

Brajlo dauxrigebla kaj dauxriginda

(prelego de Otto Prytz)

dauxrigo.

 

Aparta solvo aux ne, la brajlo signifis revolucion por la partopreno de bll.j en la kultura kaj socia vivo. Nu, estas vere, ke bll.j ne estis tute ekster gxi antaux 1825, la jaro de la invento de brajlo. La rolo de bll.j kiel produktantoj de literaturo estas konata: Homero

lauxdire estis blinda, kaj dum la mezepoko bll.j kaj produktadis kaj prezentadis parolan literaturon.

Malpli konate eble estas, ke bll.j ankaux estis _konsumantoj de literaturo. atestajxon pri tio ni trovas i.a. en noto (al la leganto), enkondukanta unu el la plej famaj hispanaj pikareskaj romanoj, verkitan en 1626. en la noto la auxtoro sin turnas al "leganto aux auxdanto - cxar la bll.j ne povas legi".

La kontribuo de la brajlo konsistis el _plivastigo de la aliro de bll.j al literaturo kaj skriba kulturo, plivastigo dusence. Unuflanke la brajlo donis al la unuopaj bll.j aliron al multe pli da literaturaj verkoj, ol tiuj, kiujn familianoj kaj aliaj proksimuloj komplezis vocxlegi por ili. Aliflanke gxi disvastigis la skriban kulturon al multe pli da bll.j, ol tiuj privilegiitoj, en kies medio estis homoj pretaj vocxlegi por ili.

Per tio, ke la bll.j ekhavis skribon, kiun ili mem povis regi, ili levigxis el la analfabeteco. Ne nur inter la bll.j analfabeteco rezultigas dependecon de helpo de aliaj. Kiel cxia alia skribo, ankaux brajlo havas grandan valoron en tio, ke oni farigxas pli sendependa, regante gxin. Cxi tie mi volas elstarigi unu punkton, pri kiu ni kutime ne multe pensas: ni ofte uzas skribon por komuniki kun ni mem, kaj tiam ni ekspluatas la dauxran karakteron de skribo. Citajxo el iama instruisto mia superfluigas plian klarigon: "Ecx ne la plej bona memorkapablo estas tiel bona, kiel la plej malbona inko!".

Brajlo do sendependigis bll.jn je nivelo individua, ebligante al la

unuopulo propramane =en litera senco= konsumi kulturon kaj manipuli siajn proprajn notojn. Cxi tio estas grava, sed ankoraux pli grava eble

estas la rolo, kiun brajlo ludis kiel _kolektiva sendependigilo de la

bll.aro. Brajlo unuafoje ebligis al bll.j senhelpan skriban interkomunikigxon, ankaux trans distancoj. Gxuste tiu formo de kolektiva sendependeco en kunlaboro esence kontribuis al, ecx estis necesa kondicxo por, la organizigxo de la vidhandikapitoj.

La posta granda antauxenpasxo venis, kiam gxeneraligxis konserviloj de sonoj, la sonbendo kaj poste la sonkasedo. Tio unuflanke donis al vidhandikapitoj (kaj nun mi parolas ne nur pri bll.j) aliron al pli da literaturo kaj alia "skriba kulturo", kiu cetere bezonas multe malpli da spaco ol la sama materialo en brajlo; kaj aliflanke ebligis interkorespondadon sen helpo de aliaj ne nur inter vidhandikapitoj, sed ankaux inter vidhandikapitoj kaj vidantoj: multaj vidantoj ja povis uzi sonkonservilojn, dum nur malmultaj vidantoj regis brajlon. Sed kiel ni jam montris, tiu antauxenpasxo _ne superfluigis brajlon.

La lasta granda malfermilo de pordoj al vidhandikapitoj estas la komputilo. La informaro fizike konservita sur komputila disko estas nek skribo nek parolo, sed duumaj (binaraj) unuoj kaj nuloj. Kurioze, la informadika teknologio reprezentas alproksimigon al la principoj, sur kiuj bazigxas la skribsistemo de Braille. La brajla cxelo kun 6 lokoj ekzakte respondas al 6-bita komputila signo (karaktro). punkto estas komparebla kun duuma unuo, manko de punkto kun duuma nulo. Do ne estas mirige, ke oni relative frue evoluigis aparatojn montrantajn komputilan tekston brajle. Tia montrilo konsistas el piezo-elektraj cxeloj kun pingletoj, kiuj levigxas en tiuj lokoj, en kiuj devas aperi punkto. Cxar tiaj cxeloj estas relative multekostaj, la nunaj brajlo-montriloj ne ampleksas pli ol unu linion. Mi tamen nomas tian montrilon (brajla ekrano), cxar gxi plenumas la saman funkcion kiel plurlinia ekrano por vidantoj.

Kun 6 bitoj aux lokoj en komputila signo aux brajla cxelo, la nombro de eblaj kombinoj estas 2 en la sesa potenco, do, 64. Pasis multe da tempo, post kiam al la informadiko suficxis 6 bitoj. Ankaux la cxeloj de la brajlaj ekranoj estas pligrandigitaj per 2 lokoj plej malsupre, tiel ke komputila brajlo havas 8 punktojn anstataux la tradiciajn 6. Tio signifas, ke la nombro de eblaj kombinoj en cxelo estas #2 en la oka potenco =256, respondaj al 8-bita signaro. Tio siavice signifas, ke eblas unusence (traduki) tabelon de 8-bita signaro en komputilan brajlon. 6-punkta brajlo devas utiligi (prefiksojn) por indiki, ke la sekvanta signo estu legata ekz. kiel majusklo aux kiel cifero. Tiaj prefiksoj ne tiom necesas en 8-punkta brajlo. Oni ekz. povas marki majusklecon, metante punkton en unu el la aldonitaj lokoj.

Sed cxio havas sian prezon. Cxar la jaro 2009 estas ne nur Braille-jaro, sed ankaux Darwin-jaro, mi iomete parolu pri evolucio. Laux mia scio, dum la lastaj 220 jaroj okazis nenia evolucio de la homaj fingropintoj. Tial validas ankoraux hodiaux la empirie bazita konkludo de Braille, ke 6 lokoj, 2 largxe kaj 3 alte, estas la ideala grando de cxelo, por ke gxia enhavo estu perceptata per fingropinto en unu operacio. Tio signifas, ke legado de 8-punkta brajlo versxajne estas pli malrapida ol legado de 6-punkta brajlo.

Ke 8-bita signaro havas nur 256 "signojn", ne signifas, ke la nombro

de malsamaj signoj, kiuj povas aperi sur ekrano aux papera printajxo, estas limigita al 256. Komputila signaro enhavas kodilojn, kiuj kauxzas, ke unu sama kombino de bitoj rezultigas malsamajn signojn sur la ekrano aux paper-printajxo. Jen ni estas cxe grava diferenco inter brajlo kaj ordinara skribo. Brajlo estas sistemo limigita (finia, en matematika terminologio): la nombro de kombinoj ene de brajla cxelo havas superan limon ne transpaseblan. Ordinara skribo teorie estas senfina: eblas senfine aldonadi novajn simbolojn al la sistemo - aux alfabeto. La cxinaj ideogramoj prezentas bonan ekzemplon de tio.

En la praktiko brajlo, malgraux la limigoj de la sistemo, montrigxis tre elasta. Unu sama kombino de punktoj povas havi malsamajn signifojn depende de la kunteksto, en kiu gxi aperas, kaj cxi tio gxenerale kauxzas neniun problemon al la uzanto de brajlo. Kiel ekzemplon ni menciu la simbolon, kiu reprezentas jen la literon d, jen la ciferon 4, jen la muziknoton do (c) 8-ona. Kiel kodilo en la komputila signaro kauxzas, ke la posta kombino de bitoj ricevas alian skriban formon ol la kutiman, tiel prefikso en brajlo - aux io alia en la kunteksto - kauxzas, ke ni donas al la sekvanta brajla simbolo alian _interpreton ol la kutiman.

"Tekstprilaborado" estas vorto, kiu tre disvastigxis kun la informadiko. Sed efektive la vidantoj praktikas tekstprilaboradon ekde longe antaux la komputila epoko. La tipa malneto havas maldekstran margxenon suficxe largxan por ebligi meton de aldonoj kaj de sagoj indikantaj sxangxojn en la vicordo. Kaj se oni volas ion forigi, jen la visxgumo. Tiaj procedoj ne estas tiel facilaj en brajlaj surpaperaj malnetoj. La uzeblecon de largxa maldekstra margxeno grave limigas la cirkonstanco, ke sur linio de a4-folio estas loko por nur trideko da brajlaj cxeloj. Ankaux forvisxado ne estas facila. Ja eblas forstreki en maniero simila al tajpado de x-oj, nome plenigante per punktoj la cxelojn de la forstrekendaj literoj. Eblas ankaux forskrapi aux mallevi punktojn, sed ne tute forigi ilin, cxar la truoj restos en la papero por cxiam. Eblas diri, ke kun la komputilo bll.j ekuzis la visxgumon.

Kiam gxeneraligxis la komputilo, multaj profetis, ke baldaux gxeneraligxos ankaux "la senpapera oficejo". Sed kio okazis? Ke neniam oni konsumis, por ne diri malsxparegis, tiom da papero, kiom nun. Kial? Al tio mi revenos post momento.

Principe, elektronika informaro povas esti eligata en tiu formo, en kiu la uzanto gxin deziras: kiel ordinaraj aux pligrandigitaj literoj sur ekrano, kiel ordinaraj literoj sur papero, kiel brajlaj literoj sur brajla ekrano, kiel brajlaj literoj sur papero, aux kiel sintezita parolo.

Kiam vidantoj orientigxas en elektronika teksto, la kampo, al kiu ili havas senperan aliron, estas ne du pagxoj, kiel en libro, sed (nur) unu ekranpleno. Tio eble estas kialo, ke al multaj ankoraux sxajnas pli komforte surpaperigi malneton kaj marki korektojn kaj sxangxojn sur la papera printajxo antaux ol netskribi, ol tekstprilabori rekte sur la ekrano.

Kiam bll.j orientigxas, la alirkampo varias laux tio, en kiu formo ili eligas la informaron. Se gxi estas eligata kiel sintezita parolo, la alirkampo estas same malvasta, kiel cxe sonregistrajxoj gxenerale. Se gxi estas eligata kiel brajlo sur papero, la alirkampo estas unu brajla pagxo. Se gxi estas eligata kiel komputila brajlo sur brajla ekrano, la kampo de senpera aliro estas nur unu linio aux parto de linio, depende de tio, kiom da cxeloj havas la brajla ekrano. Tio signifas, ke komputila brajlo legigxas preskaux same unudimensie kiel sonregistrajxoj. Per premo de klavoj sur la brajla ekrano, do per ne-senpera esplorado, eblas movigxi al kiu ajn linio de la ekranpleno de la vidantoj. Ekzistas ankaux brajlaj ekranoj, kiuj montras la "konturon" de la tuta ekranpleno, t.e. sur kiuj partoj de kiuj linioj aperas teksto. Tamen: bl.o bezonas multe pli da tempo por "kapti" ekranplenon ol vidanto, kiu kaptas la tutan ekranplenon nur jxetante rigardon al la ekrano. Same kiel la auxdigiloj, la brajla ekrano plej tauxgas por legado de kontinua teksto. Se oni ekz. volas legi tabelan kolonon vertikale per brajla ekrano, oni neniam havas senperan aliron al la tuta kolono, nur al tiu linio, kiun oni estas leganta. Superrigardon de la kolono oni devas fari al si en sia propra kapo. Sur la papero, male, oni povas sekvi la kolonon sen perdo de la superrigardo.

Sed lauxdire navigado en elektronika teksto ja estas kaj tre facila

kaj tre rapida. Jes, tio estas vera,

kondicxe ke oni scias, kion oni sercxu. Ekz. estas multe pli oportune sercxi en elektronika vortaro ol en surpapera brajla "posxvortaro" dekduvoluma. Se oni konas la sercx-funkciojn de la elektronika vortaro, inkluzive de la gxenerale anstatauxaj signoj, oni ecx ne bezonas scii ekzakte, kiel oni skribas la sercxatan vorton.

Sed iafoje okazas, ke mia intenco ne estas sercxi difinitan teksteron, sed nur formi al mi gxeneralan impreson pri la teksto, tian, kian oni ekhavas, rapide trafoliumante libron. Eble mi volas scii, en kiom grandajn partojn la teksto estas dividita, cxu gxi estas kompakta aux havas multe da "aero", kaj cxu gxi enhavas ekzemplojn, skemojn aux tabelojn. Aux mi volas scii, cxu la duonhoro, kiun mi havas je dispono, suficxas por fini la cxapitron, kiun mi estas leganta. Tiajn informojn la komputilo estas nekapabla doni al mi, same nekapabla, kiel la periloj de unudimensiaj sonoj, ecx en formato Daisy aux mp3 kun ampleksa navigokapablo.

Estas tempo fini cxi tiun prelegon. Tion eblas fari en almenaux du manieroj, kaj mi elektos ambaux.

La unua: tra la tempoj oni inventis teknikojn cxiam pli subtilajn por produkti skribajxon: la pres-arton, la tajpilon, la komputilon. Neniu el tiuj teknikoj igis la homojn formeti la (primitivajn) skribilojn. En tiu tago, en kiu la vidantoj decidos rezigni pri krajono kaj notpaperetoj, en tiu tago mi _konsideros - sed nur konsideros - rezigni pri brajlo.

La alia: se mi bazus cxi tiun prelegon sur notoj _parolitaj - cxu per natura aux sintezita parolo - kiujn

mi devus auxskultadi per kap-auxdiloj dum mi prelegus, tiam la prelego estus prezentata balbute kaj senflue. Se mi legus la notojn el komputilo, nu, tiam mi ja devus legi brajle pro

la neoportuneco de sintezita parolo. Sed legado el komputilo havas almenaux du malavantagxojn. Unue gxi estas pli malrapida ol legado el papero, kaj due: se mankus al mi tempo kaj mi devus transsalti iujn alineojn, tiam kun unudimensia brajla ekrano mi ne facile povus decidi, kiujn alineojn transsalti, cxar mi ne havus superrigardon pri la longeco de la alineoj. Krome, surpapere mi facile kaj sen klavopremoj trovus la lokon, kie mi rekomencus la legadon. Do: sen brajlo, kaj pli precize, sen _surpapera brajlo, mi ne povus doni cxi tiun prelegon - krom se mi havus tiel bonan memorkapablon, ke mi estus gxin lerninta parkere. Kaj tion mi ne plu havas, estante pensiulo.

 

Lingva forumo

De Tolkien gxis Bialostoko

"Ju pli da lingvojn vi scipovas, des pli da vivojn vi havas", - opinias Mihxail Kolodin, sciencisto el Sankt-Petersburga instituto de informadiko kaj auxtomatigo de la Rusia Akademio de la Sciencoj.

Mi estas, kiel oni kutime diras, teknikisto. Lingvoj estas mia sxatokupo.

Dank'al gxi mi trafis al la dua lingva festivalo en Novgorod.

La tempopasado estas eminenta! Dum la tago, kiam okazas prezentado, auxskultantoj povas konatigxi kun dekoj da alilandaj lingvoj. Se vi pensas, ke ekzotikaj lingvoj estas la indonezia, luksemburga aux portugala, vi pravas nur parte. La prezentantoj kapablas prepari la prelegojn pri lingvo de amo, lingvo de junaj verkistoj, pri la rusa litero "jo" kaj ankoraux pri multe da io alia.

Ankaux temo de mia prelego ne estas prononcebla de la unua provo: "Interlingvistiko kaj lingvokomstruado". Tio sxajnas esti timiga kaj nekomprenebla nur unuavide. Sed kredu, tio fascinas!

Interlingvistiko estas la scienco pri interlingva komunikado: temas ne pri iu konkreta lingvo, sed pri cxiuj lingvoj, kiuj iam estis kaj estos konstruataj de homoj. La procedo estas nehaltigebla. Ecx nun, dum vi legas cxi-liniojn en E-o, iu certe konstruas iun novan lingvon. Tuj aperas demando: kiucele? Ni ja interkomunikigxas, komprenas unu la alian. Sed cxu tio estas vero? Jen la klasika ekzemplo el la 19-a jarcento. La lingvo E-o estis kreita gxuste pro tio, ke ne cxiuj komprenis unu la alian.

La kreinto de la lingvo konsciis, ke en lia gepatra urbo Bialystok homoj ne povis trovi komunan lingvon kaj proponis solvon de la problemo, nome Esperanton. Certe, gxi ne igxis la dua gepatra lingvo por cxiu terano, sed E-istoj estas preskaux cxie. Antauxnelonge mi vojagxis eksterlanden kaj trovis E-istojn preskaux cxie. Ili vizitadas unu la alian, intersxangxas informojn kaj pruvas, ke ilia lingvo estas plenrajta.

Por kio ankoraux oni elpensas novajn lingvojn? Eble, tio sxajnas naiva, sed unue por felicxigi la homaron. Ja E-o mem havas la bazan ideon: paco per kompreno.

Due, la propra lingvo ebligas memrealigxon, partopreni la krean proceson, konstrui propran mondon.

Kaj trie, kvankam paradokse: tio estas provo apartigxi, krei apartan grupon da elektitoj, kamaradoj, samideanoj, se al vi placxas.

Lingvo estas instrumento kun multaj funkcioj. Ne mirindas ja, ke la plimulto da instrumentoj, uzataj de homoj, estas prilaboritaj, artefaritaj - kial ne. Ekzistas ankaux multaj artefaritaj lingvoj. Ekz., la lingvo Ifkuil, kreita por maksimume preciza kaj efika transdono de informo, uzas cxiujn sonojn, kiujn homo kapablas prononci, kaj ili, kredu min, estas tre multaj.

La plej komplika el inter la lingvoj artefaritaj, versxajne, estas Wolapuk. Gxi uzas cxiujn eblecojn de euxropaj lingvoj. En gxi el unu radiko fareblas miloj da vortoj, kiuj povas esprimi diversajn nuancojn de pensoj kaj sentoj. Sed homoj, kiuj scipovas gxin, jam preskaux ne plu estas.

Kontrauxe al du unuaj, la lingvo Tokipono havas nur 120 vortojn. En gxi ne eblas paroli pri teknikaj temoj, priskribi cxiutagajn aferojn, sed gxi estas rimarkinda pro sia filozofieco. Gxi ne havas ecx nocion de tempo, cxar, se estas bone, do, estas cxiam bone.

En la lingvo Solresol estas nur sep literoj, samkiel sep muziknotoj. Cxiuj vortoj de tiu cxi lingvo konsistas el la nomoj de la notoj en diversaj kombinoj. En tiu cxi lingvo oni povas kanti kaj ecx pentri per buntaj krajonoj.

Ekzistas hipotezo de Sapir-Whorf, laux kiu lingvo difinas pensmanieron. Por konfirmi gxin, estis kreita speciala logika lingvo Loglan. Kiel vi komprenas, la procedo dauxras ankaux en moderna kulturo. Elektinte kiel start-punkton la grandiozan mondon de Tolkien, la postaj auxtoroj de fikciaj verkoj iom post iom rekreas la lingvojn, konstruitajn de li. La auxtoron de Navi-lingvo el la filmo "Avatar" konscie rifuzis E-on por ne kopii la trafan projekton. Nemalmulte da forto kaj tempo elspezis kreintoj de la pra-trakija lingvo el populara telenovelo "Ludoj de la tronoj"!

Do, se vi dauxre insistas: "Kial? Kiucele? Por kio bezonatas tiuj cxi ludoj?", jen mia lasta argumento. Goethe iam diris: "Homo vivas tiom da vivoj, kiom da lingvojn li scipovas", cxar la lingvo entenas ankaux kulturon de la popolo, kiu parolas gxin.

 

Nia rondo familia

 

Omagxo al Raimo Tanskanen

 

La 7-an de januaro 2014 en la oficejo de svedlingva bll.-organizajxo FSS (Forbundet Finlands Svenska Synskadade) okazis tradicia festeto por levi la konon de brajla skribo en nuntempo, kaj aljugxi "brajlouzanton de la jaro".

Kelkfoje oni pensas ke brajlo malaperos, sed cxiam post silenta periodo la brajla skribo retrovis renesancon. Efektive brajlo dauxre sekvas la teknikan evoluon. Tio koncernas nun precipe porteblan telefonon. S-ro Sune Huldin kun entuziasmo prezentis t.n. Iphone-aparaton. En la festeto la cxeestantoj povis konatigxi kun tiu eta telefono, pere de kiu eblas skribi kaj sendi mesagxojn ankaux en brajlo. Ricevanto povas auxskulti mesagxojn kaj legi platskribajn mesagxojn.

Kiel "brajlouzanto de la jaro 2014" estis nomumita la Steleto-ano Raimo Tanskanen, dir.cant. Raimo estas la 12-a per tiu cxi diplomo omagxita homo. Por Raimo la brajla skribo havis ege gravan signifon en laboro, studoj kaj hobioj. Kiel por la profesia muzikisto brajlaj muziknotoj estis kondico de lia sukcesa kariero. Raimo laboris kiel muzikisto, komponisto, pedagogo, estro de korusoj kaj orgenisto. Eblas konsideri lin kiel belegan ekzemplon de signifo kaj eblecoj de brajlo.

Ni auxdis, ke Raimo verkis finnan mallongigaron por la brajla skribo. Kvankam la sistemo mallongigas tekston je unu triono, gxi ne sukcesis allogi multnombrajn brajlouzantojn.

Pianludado de Raimo kaj gaja kantado de Aatu Moilanen kompletigis agrablan etoson.

Plurajn jarojn Raimo prezidis Steleton. Multaj E-istoj konas lin kiel membron de tri kantantaj kamaradoj Aatu Moilanen, Arvo Karvinen, Raimo Tanskanen - kiuj ekde lernejaj jaroj en la bll.-lernejo kantis kune. La grupo "Tri fisxkaptistoj" kunportis gxojon en E-kongresoj kaj privataj festetoj.

Antaux Kristnasko la kultura bll.-asocio (Nakovammaisten Kulttuuripalvelu) publikigis diskon "Kiurun tupa" (nesto de alaudo), kiu enhavas komponajxojn de Raimo Tanskanen. Pere de tiu disko la koruso Kamarikuoro Kontrapunkti honoras iniciatinton, fondinton de la kultura bll.-asocio.

Eble, interesas scii, ke pasintauxtune aperis libro "Raimon tie Polvijarvelta Pomarkkuun", verkita de Aino Marjatta Kallio.

Gratulon al Raimo okaze de omagxo! Ni estas fieraj kaj deziras fortojn, sanon kaj dauxran inspiron en sxatokupoj.

Ritva Sabelli

 

Tra la sortofrata mondo.

Demonstracio de surdblinduloj en Berlin

Vendrede, la 4-an de oktobro 2013, cx. 700 personoj silente marsxis de la Reichstag, la parlamento, al la Potsdamer Platz en la centro de la germana cxefurbo. Simbole cxenigitaj al feraj globoj, per tiu unua mondvasta demonstracio de surdblinduloj ili volis atentigi la publikon pri ilia "sento de izolacia arestado" en la socia vivo. Kontrauxe al kelkaj aliaj landoj

surdblinduloj en Germanio estas legxe rigardataj kiel "ordinaraj" blinduloj kaj ne ricevas de la sxtato por ili necesan helpon kiel persona asistado, interpretado ktp. Plibonigo de tia situacio gxis nun ne okazis pro burokrataj kaj partipolitikaj obstakloj. En letero el la kanceliera ofico oni asertis, ke kancelierino Merkel tre serioze rigardas la postulojn kaj la socian situacion de surdblinduloj.

 

Grava posteno por blinda virino

Andrea Nahles, federacia ministrino por laboro kaj sociaj aferoj, prezentis la novan komisiiton por handikapuloj. Verena Bentele (31-jara) estas denaske

blinda kaj la unua handikapito en tiu cxi ofico. "la novajxo estas bonega singo de vivata socia participado", deklaras Renate Reimann, prezidantino de Germana Blindulligo. "neniu povas pli kredinde reprezenti la interesojn de homoj kun handikapo ol iu, kiu mem apartenas al tiu cxi socia grupo."

La komisiito por handikapuloj estas oficigita de la federacia registaro por unu elektoperiodo, do por 4 jaroj. Li/sxi apartenas honorofice al la ministerio por laboro kaj sociaj aferoj kaj konsilas registaron kaj

parlamenton en aferoj kaj legxoj kiuj koncernas handikapitojn.

Verena Bentele estis inter 1995 kaj 2011 membro de la germana teamo de handikapitaj skisportantoj kaj dum tiu tempo gajnis entute 12 olimpiajn orajn medalojn.

Th. Speckmann

 

Nekutimaj kutimoj

 

Ho, tempo, ho, moroj!

La tempo sxangxigxas, kaj kune kun gxi sxangxigxas ankaux moroj. Tio, kion iam oni opiniis maldeca, nun sxajnas tute normala, kaj male. Foje okazas, ke io, kio en iuj landoj sxajnas maldeca, en la aliaj estas kutima afero. Jen kelkaj interesaj faktoj tiutemaj.

En la salonoj de la 19-a jarcento estis maldece, se viro invitis por danci la saman virinon trifoje. Jam post la dua danco li devis anonci la estontan geedzigxon.

En Usono virinoj gxis nun ne surmetas kosmetikajxojn publike. Tion oni opinias maldeca, samkiel publikan rigardadon en la spegulon.

Handsxuoj iam estis hejma akcesorajxo, malgraux tio, ke ili estis multnombraj kaj diversspecaj: por sporto, por dancado, por cxasado.., ecx specialaj handsxuoj por lakeoj. Oni surmetis handsxuojn nur hejme. Fari tion publike estis maldece.

En la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento en lernejoj de Rusio estis maldece skribi senerare. Tio estis "ne proletara". Oni ecx povis denunci pri la senerara skribado.

En Grandbritio maldecas triki publike, kvankam eblas rakonti historiojn pri la trikado. I.a., lastatempe pri trikado cxiam pli ofte okupigxas viroj. Lastatempe gxi igxis la tria (post futbalo kaj politiko) diskut-temo en drinkejoj kaj kafejoj.

En Bulgario iam estis maldece drinki malpli ol unu kaj duonlitron da vino. En tiu lando vino kostis malmulte, do, gxia modera konsumado estis signo de ekstrema avareco.

Dum japana te-ceremonio estas maldece sidi, kruciginte la piedojn, eltiri la piedojn direkten al najbaro, pro tio cxiuj partoprenantoj de la ceremonio sidas sur siaj kalkanoj.

En Tajlando estas maldece tusxi la kapon de kunparolanto aux frapeti lian sxultron. Tion oni konsideras karesoj, kaj publika karesemo maldecas.

Orient-slavaj popoloj havas multnombrajn tabuojn koncerne mangxotablon. Veninte eksterlanden, oni miras, ke tie oni ne nur ne obeas tiujn tabuojn, sed ofte ecx ne auxdis pri ili. Ekz., estas malpermesite sidigxi sur la tablon, des pli, meti piedojn sur gxin. Cxe la tablo maldecas fajfi, oscedi, lauxte purigi la nazon, suprentirigxi.

Tiun cxi liston oni povus dauxrigi senfine. Do, en la venontaj numeroj ni plu rakontos pri interesaj, eble, strangaj tradicioj de diversaj popoloj. Eble, iu el vi sxatus rakonti pri "nekutimaj kutimoj" de via lando kaj popolo? Bonvenon!

 

Poezio

 

Ludmila Sxafraj.

Amik' februar'.

Kisas fenestron amik' februar'.

Te' englasigxas, varmigxas la kor'.

Preskaux felicxas hodiaux mi, cxar

Trovis liberon mi, kiel trezor'.

Sed memorigxis alia vesper'.

En la pokaloj bruligxis la vin'.

Kantis pri amo kun mi tuta ter'!

Nun mi ne amas, ne amas plu vin.

 

Andreo Belanin

La vintro, ree vintr'! la arboj - la ludiloj,

Kaj pleje pura negx' kusxadas sur la voj',

Kaj fajfas la negxkuglo preter la tempio,

Kiun hazarde iu jxetis kun la gxoj'.

Knabino preteriris, kvazaux ekridetus,

Kaj plirapidas mi - atendas la labor'.

Sed se dum cxi moment' mi simple ne atentus:

Ridetas jen al mi la sinjorino sort'?

Heroojn de l'pasint' ne provu mi postiri.

Ni fermas la animojn, skribas: "La glaci'".

Mi mem ne diros "jes" por gxuste nun deliri

Kun lanco kaj la glav', kun forta emoci'.

Abundas la malbon', sed mankas kavaliroj,

Regadas pompa fraz', maloftas simpla vort',

Malmultas ege nun vagantoj en deliroj,

Kaj mankas la poem', la kant', gitara kord'.

Sed cxu mi miskomprenas? Ja batadas koro,

Cxu kuratingu mi knabinon dum moment',

Almenaux pri veter' demandu sxin el foro,

Kaj flatu mi al sxi per praa kompliment'?

Ekkuris mi galope, kiel en konkuro,

Espero mankis, sed jen venis mi al sxi!

Sen spir' ekvidis sxi, min nomis frenezulo,

Ridetis tiel, ke ja preskaux kantis mi.

La vintro, ree vintr'. Forn' krakas pri somero,

Kun fumo la sopir' forlasas nune vin.

Se en anim' videblas unu ecx fajrero,

Surbroven movu kaskon, marsxu al destin'!

E-igis G. Gluhxov.

Interesajxo

 

Hunda diagnozo

Estis tempo, kiam medicino estis heroa laboro. Iamaj kuracistoj kutime gustumis la urinon de siaj pacientoj por diagnozi diabeton kaj flaris ilian busxon por esplori la staton de hepato. Nuntempe, auxskultado, palpado kaj rigardado ankoraux estas uzataj, sed flarado preskaux ne.

Tamen, nederlandaj esploristoj deziras, ke oni denove uzu flaradon kiel diagnozan rimedon. Ne flaradon de kuracistoj, sed tiun de hundoj!

Temas pri la diagnozo de malsano kauxzata de bakterio Clostridium difficile. Cxi tiu mikrobo kauxzas relative ofte kontagxan infekton de intesto. Gravas tuj identigi gxin por efika kuracado, sed (kiel gxia nomo ja indikas), gxi ne estas facile identigebla: esploroj de fekajxoj liveras rezultojn nur post du-tri tagoj kaj estas multekostaj. Dume, la pacientoj devas atendi kaj povas infekti aliajn homojn.

De longa tempo, flegistoj en hospitaloj perceptis, ke la fekajxoj de tiuj pacientoj havas nekutiman odoron, sed ecx spertaj flegistoj ne povas kun certeco indiki la kontagxitan pacienton per flarado. Nederlandaj esploristoj do decidis fari testojn per hundo. Kiel oni scias, hundoj posedas flarkapablon multe pli potencan, ol homoj.

La eksperimento estis tre interesa. Ili elektis por tio dujaran biglon Cliff, kiun oni trejnis dum du monatoj por flari fekajxojn kontagxitajn per Clostridium difficile. Kiam la leporhundeto sentis la koncernan odoron, gxi tuj haltis kaj eksidis proksime. Poste, oni faris, ke Cliff flaru cent pacientojn, el kiuj duono havis Clostridium difficile; la ceteraj havis aliajn malsanigajn bakteriojn. Cliff trafis  cxiujn kazojn! Kiam Cliff flaris hospitalajn objektojn (gantojn, vestajojn, kompresojn), gxi same trafis je 100 procentoj.

Tiam oni submetis la hundon al plej malfacila testo. Oni promenigis gxin inter la litoj de pacientoj en hospitalo, sed oni ne permesis, ke gxi tusxu objektojn aux homojn. Entute 300 homoj partoprenis en la eksperimento, el kiuj 30 estis malsanaj kauxze de la menciita mikrobo. Ecx la kuracistoj ne sciis, kiuj estis la kontagxitoj. El cxi tiuj lastaj, Cliff trafis cxe 25 pacientoj. El la 270 sanaj homoj, gxi trafis  265-foje. Tiuj rezultoj estas same efikaj kiel laboratoriaj testoj, kun la avantagxo, ke la hunda diagnozo estis multe pli rapida.

Nun oni planas testi aliajn diagnozojn per hundoj. Ekz., koncerne tumorojn de urinveziko per flarado de la pacienta urino. Oni ankoraux ne scias, cxu oni rutine uzos tiun rimedon en hospitaloj, sed pri unu afero neniu dubas: hundoj estas amindaj bestoj!

(laux "Esperanta retradio").