Esperanta ligilo

n-ro 5,majo 2014

 

Enhavtabelo

Sekretaria raporto

Financa raporto

El Esperantujo. Kverko ekparolis

Kvinjarigxo de "Esperanta salono"

Tra la sortofrata mondo. Orcam - elektronika helpilo por malfortevidantoj

Diversaj interesajxoj. Dorival Naymmi - kantisto de la maro

Legomoj kaj fruktoj protektas la sanon ecx pli

Familiaj gxardenoj

Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Korektendoj

 

 

 

 

Sekretaria raporto de LIBE

 

La estraro de LIBE cxiumonate okazigis vocxkonferencojn pere de vocxkomunika programo Skype. Tiamaniere ni klopodis vocxe, kvazaux cxeeste, en trankvila amika etoso solvi niajn problemojn. Temis precipe pri la organizo de la cxi-somera 80-a Internacia kongreso de blindaj E-istoj, kiu okazos en Hungario. Tiu preparlaboro dauxras, kaj ni esperas, ke la kongreso estos interesa kaj fruktodona. Nun al gxi aligxis 57 personoj.

Cxiuj donitajxoj pri la agado de LIBE troveblas en la reto. Specialan dankon al Gradimir Kragicx el Bosnio-Hercegovino, kiu donis lokon en sia retpagxaro por la retpagxo de LIBE.

Regule aperas nia revuo "Esperanta ligilo" brajle, elektronike kaj sonregistrite. Espereble, gxi donas utilajn kaj interesajn informojn al cxiuj legantoj.

Certe, ni ne izoligxis de la gxenerala E-movado. En la komitato de UEA konstante agas nia reprezentanto Rob Moerbeek (Nederlando). Dank'al tio ni estas informitaj pri la laboro de UEA-komitato.

Japanaj s-anoj arangxis la Ascii-version de materialoj de la 99-a Universala Kongreso de E-o. Koran dankon al ili pro tiu laboro!

Cxiuj dezirantoj ricevadas sonversiojn de E-revuoj "Esperanto", kaj "Monato" surdiske aux retposxte. La revuoj "Heroldo de Esperanto" kaj "Internacia pedagogia revuo" dauxre estas vocxlegataj surkasede. Apartan dankon al volontuloj el la Centra Oficejo de UEA, kiuj vocxlegas por ni tiujn informilojn.

Informo pri LIBE, kiel cxiujare, aperis en la katalogo de internaciaj organizajxoj, eldonata de la Bruksela Komunikad-centro.

LIBE partoprenas la agadon de internaciaj bll.-organizajxoj. Nia reprezentantino Violetta de Filippo (Italio) partoprenis la kunvenon de la komisiono de Euxropa Bll.-Unuigxo.

Konklude: niaj aktivuloj kaj membroj diligente faras sian kutiman, cxiutagan laboron por disvastigi nian lingvon inter bll'-j tra la mondo. Kvankam oni ne vidas iujn eksterordinarajn rezultojn, la laboro dauxras, jen kaj jen donante utilajn fruktojn.

Eble, ne cxiujn aktivajxojn mi menciis, do, viaj aldonoj, sugestoj kaj kritikaj rimarkoj estas bonvenaj.

Olena Posxivana, Gxenerala Sekretario de LIBE.

 

 

Financa raporto

 

LIBE Spezokonto por la jaro 2013

 

Elspezoj

 

Eldonado: Esperanta Ligilo 3.225,20

 

Edukado (subteno al novuloj) 960,00

 

Membreco: UEA 183,00

 

Partopreno en EBU-konferenco 845,00

 

Vocxdoniloj 50,00

 

Enigmokonkursaj premioj 75,00

 

Bankaj kostoj 138,33

 

Sumo de elspezoj 5.476,53

 

 

 

Enspezoj

 

Kotizoj 1.382,25

 

Donacoj 371,00

 

Subvencio: Fonduso Harald Thilander 2.790,00

 

Librovendado 5,00

 

Insignovendado 6,00

 

Interezoj 189,97

 

Sumo de enspezoj 4.744,22

 

Saldo de spezokonto -732,31

 

 

 

Bilanco de LIBE 31.12.2013

 

Aktivoj

 

Bankkonto 42268 cxe BNL 9.132,48

 

Konto libk-p cxe UEA 914,11

 

Sumo de kurantaj bankkontoj 10.046,59

 

Antauxpagitaj kostoj: IKBE en Harkany 2.150,00

 

 

 

Pasivoj

 

Kapitalo 1.1: 43.982,49

 

Movada kaso 1.750,00

 

Saldo de spezokonto de antauxaj jaroj + 1.860,49

 

Sumo de spezokonto 732,31

 

Saldo de spezokonto +1.128,18

 

Sumo de pasivoj 46.860,67

 

Rimarko: pro komunikaj problemoj kun nia banko,

mi ne povas aldoni la nunan precizan staton

de niaj deponoj,

kies valoro estas proksimume 35.000 e

Pardonu, sed pli detalajn informojn pri tio

mi povos doni dum nia Asembleo en Harkany.

la kasisto P. L. Da Costa

 

 

El Esperantujo

 

Kverko ekparolis

 

Certe mi jam iam menciis la ekziston de E-kverko en Sopot, la arbo, plantita en 1959 dum la 15-a Internacia Junulara Kunveno de TEJO, cxi arbo estas kauxzo de renkontigxoj de lokanoj kaj vizitoj de gastantaj cxe ili E-istoj el aliaj urboj. Kaj la kverko kaj la staranta apude sxtono kun gravurita surskribo, memoriganta iaman eventon, havas, kompreneble, simbolan karakteron, sed krome estas elementoj de E-kulturo. Estadante en tiaj lokoj, oni sentas komunecon de celoj, sencon de komuna agado, proksimecon kaj varmon, kiujn ja cxiu homo ege en sia ofte griza vivo bezonas.

De kelkaj jaroj estas celebrata cxi-loke kutimo renkontigxi cxiun 3-an de majo, en la tago festa en Pollando kaj sxtate kaj religie, do en la tago libera de la laboro. Lokaj E-istoj invitas tien por tosti ecx per sxauxmvino "je la sano" de la jubilea kverko en gaja, amika etoso kiel eble plej multajn ecx neE-istajn gastojn. Estas do okazo komune festi kaj montri al eksteruloj, promenantaj proksime tra ege populara turisma itinero, kiel amikan etoson kreas E-komunumo, kaj krome, ke io tia gxenerale ankoraux ekzistas, cxar cxiam vivas homoj, kiuj ligis sian liberan tempon kun tia "kuriozajxo".

Cxi jare okazis io nova, cxar montrigxis, ke la E-arbo ekparolis. Tio cxi vidigxis per tri folioj, aperintaj neatendite sur la arbotrunko enhavantaj interesajn pensojn-postulojn.

La unua tekstis: "E-KVERKO PAROLAS: ESTU BONA SPIRITO DE ESPERANTO". Kion povas signifi, esti bona spirito de E-o? Esti bona spirito, tio estas favori ion. Cxu do estas inter E-istoj tiaj, kiuj ne favoras E-on? Certe, cxiu neos tian aserton. Eble do, temas pri io pli. Kion bezonas hodiaux nia lingvo? Cxu apogon de ekstera mondo, de politikistoj? Certe, jes. Sed bonvolu rimarki, ke la plej grandan eksteran agnoskon gxuas nuntempe tiaj medioj, kie okazas io reala kaj vera, kaj danke al tio forta. Do, eble nia medio ne estas suficxe forta pri la lingvo mem, eble, E-o mem tro mankas en sia praktika formo. Ja la angla, tiom ofte menciata "la internacia lingvo de nuntempo" estas pli aux malpli bone, sed vaste uzata, kaj des pli - estas

parolata.

La alia folio enhavas surskribon: "ESPERANTO - LINGVO DE CXIUTAGO POR MULTAJ HOMOJ EN LA MONDO"". La penso ne bezonas specialan klarigon, cxar bonsxance malsupre trovigxas la ligilo al la E-RetRadio. Nur tiom, cxar cxiu, kiu auxskultante kaj samtempe legante cxiutage novan tekston en nia lingvo, havas gxin por sia cxiutago. Kaj verdire ankoraux multe pli da eblecoj elprofiti E-radiojn aux ecx televidojn ni ja havas.

Kaj fine rekomendo titolita "KIU, SE NE VI?", estanta alvoko uzi E-on lauxeble en cxiu situacio. Por multaj lingvolernantoj estas evidenta la neceso ektrovigxi en novlernata lingvo kiel eble en cxiu vivsituacio, kio komence sxajnas esti tre pena afero. Tamen, kiam oni praktikas tion cxiutage, post nelonga tempo, precipe en E-o, oni komencas rapide alkutimigxi. Alkutimigxinte ni forgesas pri la komenca peno, kaj iom post iom rimarkas progreson, kies grandeco ofte superas cxiujn antauxvidojn. Do permesu al mi post la E-kverko ripeti: "KIU FARU TION, SE NE VI, GXUSTE NUN?"

Andreo Bach

(Laux Esperanta Retradio).

 

Kvinjarigxo de "Esperanta salono"

 

Jam kelkfoje ni rakontis al vi pri la interesa iniciato de rusaj kaj ukrainaj E-istoj. Temas pri t.n. "Esperanta salono" en la vocxkomunikilo Ventrilo. La 10-an de majo en tiu virtuala salono kolektigxis cx. 30 personoj por celebri la 5-an naskigxdatrevenon de la projekto. Sonis versajxoj, kantoj, varmaj vortoj omagxe al la iniciatintoj. Gxuste la 10-an de majo kvar E-istoj kreis la salonon por lerni, instrui kaj praktiki E-on. Inter la unuaj iniciatintoj de la projekto estis Vjacxeslav Suslov el la urbo Samara (Rusio), Nikolao Solomencev el la urbo Baksan (Rusio). Iom post iom la iniciato cxiam pli popularigxis. Aperis diversnivelaj lernogrupoj, okazis interesaj arangxoj, komunaj festoj, naskigxtagoj, ecx geedzigxo (pri tio vi ja legis siatempe).

Nun en tiu cxi grupo estas registritaj 85 diverslandaj E-istoj. Funkcias du lernogrupoj por komencantoj kaj progresintoj, kiujn gvidas N. Solomencev. Por tiuj, kiuj jam scipovas la lingvon, estas gastame malfermita la konversacia rondo, kie O. Posxivana babilas kaj babiligas en amika etoso akompane de E-kantoj. Nia intelektularo kolektigxas en la kurso de arta traduko, majstre gvidata de T. Muhxamedsxina.

Subite la afero ekhavis neatenditan dauxrigon: manifestigxis granda intereso de ventrilanoj al fremdaj lingvoj gxenerale, kaj nun funkcias lernogrupoj de la angla, franca, germana, hispana, itala kaj pola lingvoj. Ni rimarku interkrampe, ke cxiuj instruistoj laboras senpage, propravole, sed kun vera entuziasmo. La nura manko de Ventrilo, samkiel de aliaj tiuspecaj vocxkomunikiloj, laux mi, estas tio, ke por aligxi la deziranto devas esti registrita helpe de iu, kiu jam partoprenas gxin. Tio bremsas disvastigxon de tiu cxi ege interesa afero.

Olena Posxivana.

 

Tra la sortofrata mondo

 

Orcam - elektronika helpilo por malfortevidantoj

 

En Israelo oni komencis vendadon de elektronika sistemo, kies tasko estas plifaciligi la cxiutagan vivon de malfortevidantaj kaj blindaj homoj. Gxi kapablas legi tekstojn, identigi vizagxojn kaj objektojn, doni vocxajn indikojn pri direkto kaj sekvi stratsignalojn. La sistemo konsistas el la eta kamerao, fiksata al orelumo de okulvitro, de kiu signaloj estas transmetataj al miniatura komputilo, portebla en saketo aux en posxo. Gxi kostas cx. 2500 dolarojn.

La aparateto aplikas specialajn algoritmojn de komputila vido kaj tekst-auxdigo. Uzanto auxdas vocxajn indikojn. La sonsistemo estas arangxita surbaze de la osta transir-ebleco: sonoj transmetigxas en mezan orelon tra la ostoj de kranio pere de vibradoj.

Orcam povas legi sxildojn (dume nur en la angla), rekoni vizagxojn kaj objektojn. Prilaborantoj zorgis pri simpla uzebleco de la aparato. Ekz., por ordoni al gxi legi aux rekoni ion, necesas nur montri per fingro bezonatan objekton. En donitajx-bazo de Orcam estas informo pri centoj da diversaj objektoj. Lerniga sistemo permesas aldoni novajn informojn, suficxas nur svingi la manon aux iun objekton en la vidkampo de la objektivo.

Kompare kun similaj aparatoj jam ekzistantaj Orcam havas kelkajn avantagxojn: Gxi estas kompakta, facile uzebla, multfunkcia. Pli detalajn informojn oni povas trovi en la retpagxo:

http://www.orcam.com/QACategories/qa-category-1/

 

Diversaj interesajxoj

 

Dorival Caymmi - la kantisto de la maro

En la pasinta aprilo, brazilanoj festis la datrevenon de sia amata artisto, nome Dorival Caymmi. Se li ankorau vivus, li festus sian centjarigxon la 30-an de aprilo. Li estas unuanime admirata pro siaj belaj kanzonoj, kiuj kaptis la animon de Brazilo en nerezistebla maniero kaj trakuris la mondon. Oni nomis lin "la kantisto de la maro". Lia dolcxa kaj simpatia karaktero ravis cxirkauantojn.

Caymmi naskigxis en la sxtato Bahia, sed vivis grandan parton de sia vivo en Rio, en la kvartalo Copacabana, apud la plagxo. Kvankam li formale ne apartenis al la brazila modernisma muzikmovado "bosanovo", ecx bosanovistoj akceptas, ke li alportis modernecan koloron kaj delikatan poezion al la brazila kanzonaro. Kompare kun aliaj komponistoj, kaj konsiderante lian longan vivon (li mortis en la jaro 2008), oni povas diri, ke li ne estis tre fekunda. Li entute publikigis cxirkaux cent kanzonojn, kies temoj estis amo, maro, fisxkaptistoj, simpla popolo el Bahia. Pri la beleco kaj perfekteco de tiuj verkoj oni senrezerve konsentas. Simplaj en sia formo, ili kaptas la sentemon de auxskultantoj preskaux fulme.

Temas fakte pri familio de muzikistoj. Tri gefiloj de Dorival Caymmi sekvis la brilan talenton de la patro kaj ankaux farigis sxatataj artistoj, enlande kaj eksterlande: Nana Caymmi, Dori Caymmi kaj Danilo Caymmi. Kaj ecx unu nepino, Alice, aliras la saman vojon. Alia nepino, jxurnalistino Stela Caymmi, jxus lancxis ampleksan biografion pri sia avo, sub la titolo "Tempo

kaj Maro".

Tra la tuta Brazilo oni per diversaj koncertoj celebris la centjarigxon de tiu granda artisto. En impona Municipa Teatro en Rio - tradicia ejo de erudicia muziko - oni organizis luksan spektaklon por omagxi lin, per simfoniorkestro kaj premiero de brazila moderna auxtoro kun verkoj inspiritaj je la muziko kaj personeco de Dorival Caymmi.

Ekzistas artistoj, kiuj per la forto de siaj verkoj definitive stampas la spiriton de sia lando per la forto de sia arto.

En postsovetiaj landoj li estas konata precipe kiel auxtoro de la cxefa muziktemo kaj plenumanto de la kanto en la filmo "The sandpit generals".

Piero Savio Viana (Brazilio).

 

Legomoj kaj fruktoj protektas la sanon ecx pli

 

Ke fruktoj kaj legomoj estas sanaj, tio estas nenio nova. Sed la amplekso, kiun britaj esploristinoj elkalkulis, estas mirinda: Kiu mangxas pli ol sep porciojn da fresxaj fruktoj kaj da legomoj en unu tago, tiu reduktas laux ilia studajxo la mortoriskon kompare al rifuzantoj de pomoj kaj karotoj je 42 procentoj.

Legomoj estas ecx pli efikaj, ol fruktoj, frostigitajn kaj enladigitajn variantojn ili aliflanke malkonsilas.

Teamo de la universitato de Londono esploris la vivostilon de 65.000 britoj kaj britinoj. Ili agxis almenaux 35 jarojn kaj estis selektitaj laux hazardo el pli granda prisana studajxo. Tra periodo de sep kaj duona jaroj la esploristinoj sekvis la mort-eventojn de la grupo.

Post kiam ili estis elkalkulintaj aliajn faktorojn, kiel agxon, devenon, pezon, edukigxon, konsumon de alkoholo kaj cigaredoj, kaj klerigxon kaj sportan aktivadon, montrigxis drasta kunteksto: Sep aux pli da porcioj tage reduktis la probablecon de prokancera morto je 25 procentoj; la riskon morti pro koro-sangocirkula malsano je 31 procentoj.

Sed oni ne devas tuj farigxi verdajx-mangxegemulo por senti la konsekvencojn rilate al la sano. Jam unu gxis tri porcioj da fruktoj kaj legomoj tage reduktas la entutan mortoriskon (kompare al tiuj, kiuj mangxas malpli ol unu porcion) je 14 procentoj. Cxe tri gxis kvin porcioj estas 29 procentoj kaj cxe kvin gxis sep porcioj estas 36 procentoj.

Konservitaj porcioj ne povas anstatauigi la fresxajn, substrekas la esploristinoj. Cxe fruktosukoj ili ne povis konstati sanakcelan efikon. Frostigitaj aux en ladujoj konservitaj fruktoj aux legomoj ecx plialtigas, laux la studajxo, la mortoriskon. Cxar ambaux formoj estis kune traktataj, tamen interpreto de tio estas malfacila.

Enladujaj fruktoj en Euxropo estas pli disvastigxintaj ol frostigitaj, tial la esploristinoj eliris de la supozo, ke tiuj unuaj konservajxoj respondecas por la observita kunteksto. "Fruktoj el ladujoj enhavas kutime grandajn kvantojn da sukero. Malplikostaj variantoj estas enmetitaj en

sirupon (aux siropon) anstataux en frukta akvo", klarigas la esplorestrino. "La negativaj prisanaj efikoj de la sukero povus iom kontrauxpezi la avantagxojn."

Alia ebleco por interpreti tion estas ke personoj, kiuj preferas konsumi enladujajn fruktojn logxas prefere en socie malavantagxaj regionoj, en kiuj mankas fresxaj fruktoj kaj legomoj. Kaj la pli alta mortorisko povus kunrilati pli kun tiuj sociekonomiaj cirkonstancoj, ol kun la nutrokutimoj.

(Laux Esperanta Retradio).

 

Familiaj gxardenoj

La laboristaj gxardenoj kiuj aperis je la fino de la 19-a jarcento, estas parceloj de tero, kiujn urbestraroj disponigis al la logxantoj. Tiuj parceloj plej ofte servis por kultivado de legomoj, kaj ili estis unue destinitaj por plibonigo de la vivokondicxoj de laboristoj, cxar tiuj gxardenoj havigis al ili socian ekvilibron kaj nutrajn rimedojn mem. Post la dua mondmilito la laboristaj gxardenoj estis nomitaj familiaj gxardenoj.

Dum la napoleonaj militoj, oni ekparolis en Anglio pri "allotments" t.e. terenoj, atribuitaj al laboristoj. Laux iuj, necesis 2000 kvadratmetroj kaj laux aliaj nur la duono. Sed cxiu konsentis pri la grava rolo de la gxardenoj.

En Germanio, ekde la dua duono de la 19-a jarcento, la kuracisto kaj pedagogo Daniel Gottlob Moritz Schreber ekdisvolvis la ideon pri laboristaj gxardenoj laux la pensfadeno de siaj laboroj pri la publika sano. La ideo estis ebligi por laboristoj distrigxon unuflanke per la gxardenumo, kaj aliflanke per la gxuado de sana ripoziga medio. Krome, kultivado de fruktoj kaj legomoj por rekta konsumo povas plibonigi la nutrajxon de la laboristoj.

Tamen post lia morto pasis tri jaroj, kiam en 1864 lia bofilo Ernst Innozenz Hauschild fondis apud Lepsiko lud-placeton por la malfavoritaj infanoj. Omagxe al sia bopatro, li nomis gxin Schreber-placo. Rapide la gepatroj siavice ekposedis la spacon kaj komencis kultivi plantojn. Sub la nomo Schrebergarten ( t. e. lauvorte gxardeno de Schreber) la laboristaj gxardenoj tiam disvolvigxis en la tuta Germanio kaj aparte en la industriaj regionoj, kiel Ruhr-regiono, tipa mina regiono. Tiuj gxardenoj ofte estis kolektive prizorgataj de la laboristoj, kaj tiel formis malgrandajn komunajxojn, kiuj nutris la socian ligon.

Hodiaux la Schrebergarten estas en Germanio vera institucio kun striktaj reguloj (alteco de la hegxoj, surfaco de la kabanoj kaj de kultivataj spacoj), konkuroj pri plej bela Schrebergarten kaj gxiaj reguloj pri la atribuado.

En Francio pruntedonite au transdonite, la tereno ligis la laboriston al lia fabriko kaj tenis lin malproksime de la drinkejo. Ecx se ili havis paternalisman karakteron, la laboristaj gxardenoj estis allogaj, cxar ili kongruis kun reala bezono. La unuaj francaj laboristaj gxardenoj estis inspiritaj de la legomgxardenoj laux la modelo en Germanio. La ideo de Schreber pri laboristaj gxardenoj por < eduki la laboristaron kaj plibonigi la publikan sanon > estis adoptita de kelkaj homoj, kiel la pastro Volpette en Saint-Etienne kaj sinjorino Hervieu en Sedan.

Je la fino de la 19-a jarcento la pastro Jules Lemire kiu estis influa politika homo kaj kristana deputito - urbestro de la nord-franca urbo Hazebrouck celis per la laboristaj gxardenoj plibonigi la situacion de la laboristaj familioj. "La laboristaj gxardenoj havas socian destinon kaj defendas iun socian ordemon: se ili ebligas, ke laboristoj eliras el siaj logxejacxoj kaj gxuas pli spireblan aeron, la gxardenoj ankaux delogas ilin de la drinkejoj kaj subtenas la familiajn agadojn meze de tiuj verdaj spacoj". La pastro Lemire fondis la "Francan Ligon de la terpeco kaj de la hejmo" en 1896, kun la celo simpligi por siaj administratoj atingi la parcelojn."

En 1996 por festi la 100-an datrevenon de la laboristaj gxardenoj estis kreita rozo < Abbe Lemire >, kiu estas admirebla en la gxardeno de la Palaco Elizeo kaj en la botanika gxardeno de Monaco.

(Laux Esperanta Ret-radio).

 

Facila legajxo

 

Fabloj kaj fabeloj

 

Sitelo da pomoj

Foje iu homo acxetis novan domon, grandan, belan, kaj arangxis apud gxi grandan fruktogxardenon. Proksime logxis en malnova dometo la enviema najbaro, kiu dauxre klopodis malplibonigi lian humoron: jen rubajxon jxetas apud ties pordego, jen ankoraux iun acxajxon faras.

Foje vekigxis la homo bonhumora, eliris eksteren kaj rimarkis, ke sur lia sxtuparo staras sitelo da malpurajxoj. Li prenis gxin, malpurajxojn elversxis, la sitelon lavis kaj purigis gxisbrile, plenigis gxin per grandaj, maturaj, bongustaj pomoj kaj venis al la najbaro.

Auxdinte frapon cxe la pordo, tiu malice ekpensis: "Nu, fine mi kolerigis lin!". Antauxgxuante skandalon, li malfermis la pordon. Sed la bonulo etendis al li sitelon da pomoj, dirante:

- Per kio oni disponas, tion oni proponas.

 

Kial gxuste vi?

Foje ursido demandis sian patron-urson:

- Pacxjo, cxu vi konas cxiujn, kiuj logxas en nia arbaro?

- Jes, fileto, cxiujn mi konas,- respondis la granda urso.

- Diru do, cxu vere lupo estas la plej kuragxa?

- Jes, li estas tre kuragxa, multe pli kuragxa, ol mi!

- Kaj tigro? Cxu li estas forta?- ne trankviligxis la ursido.

- Li estas nekredeble forta! Mi ecx ne povas kompari min kun li!

- Kaj linko? Cxu li estas lerta?

- Um-m-m,- mugxis la urso, - li estas tiom lerta, ke ecx folieto ne movigxas, kiam li cxasas!

- Kaj kio pri vulpo? Oni diras, ke li estas tre sagxa.

- Jes, fileto mia, gxuste dirite: li estas tre sagxa kaj vere ruza.

- Kial do vi, pacxjo, estas cxefo de la arbaro, sed ne lupo, tigro, linko aux sagxa vulpo? - demandis la konfuzita ursido.

- Vidu, filo mia: la lupo estas kuragxa, sed li ne povas esti singarda, tigro estas forta, sed nervoza, linko estas lerta, sed ofte li ne kapablas konservi tion, kion li akiris, vulpo estas sagxa, sed li ofte uzas siajn kapablojn por trompi aliajn, kaj pro tio li ofte estas en malagrablaj situacioj. Nur mi vidas dek eblecojn tie, kie ili vidas nur unu, kaj depende de la situacio mi povas esti jen lupo, jen vulpo, jen tigro, jen linko. Gxuste pro tio mi estas cxefo de la arbaro.

 

Du lupoj

Iam en pratempo maljunulo malkovris al sia nepo la vivo-veron:

- Interne de cxiu homo dauxras la sencxesa lukto, tre simila al la lukto inter du lupoj. Unu el ili prezentas malbonon: envion, jxaluzon, bedauxron, egoismon, ambiciojn. La alia prezentas bonon: pacemon, amon, esperon, veron, bonkorecon kaj fidelecon.

La nepo, profunde kortusxita, enpensigxis kaj poste demandis:

- Kaj kiu lupo fine venkos?

La maljunulo ridete respondis:

- Cxiam venkas tiu lupo, kiun vi nutras.

 

Amikeco de stultulo (afgana fablo).

Iu regxo havis falkon, kun kiu li cxasis. Li tre sxatis gxin. Sed foje la falko forflugis kaj trafis en la korton de iu maljunulino. Sxi kaptis gxin kaj cxirkauxrigardis.

- Ho, vi, povrulo! Via beko ja estas kurba! Vi, kompatinda, ecx grenon ne povas beki per gxi! Nu, mi korektos tion! - prenis sxi grandan trancxilon, platigis la bekon de supre, egaligis de malsupre, admiris sian laboron.

- Nun estas bone! Vi povas beki grenon.

Poste la virino rigardis la piedojn de la birdo:

- Ho, kiaj ungegoj! Ho, vi, malfelicxulo! Cxu vere neniu en la vivo neniam tondis ilin?! Vi ja apenaux marsxas pro tiaj ungegoj! Nur mi, karulo mia, mi zorgos pri vi kaj forigos de vi cxiujn malagrablajxojn! - kaj sxi tuj forhakis gxiajn ungegojn.

La regxo bedauxris pri sia perdita birdo kaj ordonis sercxi gxin, promesinte al tiu, kiu trovos la falkon, la malavaran regalon.

Baldaux oni trovis la birdon en la dometo de maljunulino. Oni rakontis al la regxo, kiel bone sxi flegis gxin. Kaj jen la birdo estis liverita al la kortego. Ekvidinte, kia igxis lia kompatinda cxasfalko, la regxo kolerigxis kaj ordonis liberigi la kriplan birdon, dirinte: "Estas malpli dangxere havi sagxan malamikon, kiu faros al vi malagrablajxon, ol stultan amikon, kiu al vi tro bone servos".

 

Admirinda kostumo

(Moderna fablo).

Iu viro venis al kudristo por mendi novan kostumon. Kiam gxi estis preta, li rigardis en la spegulon por kontroli, kiel li aspektas en nova vestajxo. Tuj li rimarkis, ke la dekstra maniko de la jako estas tro mallonga: la karpo videblas.

- La maniko tro kurtas, cxu vi povus iom plilongigi gxin?

- La maniko ne estas tro kurta,- respondis la kudristo, - via brako estas tro longa. Enmetu gxin iomete, kaj vi vidos, ke la maniko estas ideala.

La viro iom enmetis la brakon, kaj la karpo malaperis. Sed tiu cxi movo malordigis la supran parton de la jako.

- Nun kolumo ne estas surloke!- protestis la mendinto.

- Kolumo estas en ordo,- insistis la kudristo, - via kolo estas tro mallonga. Tiru gxin iom supren, kaj la jako aspektos bonege.

La kliento eltiris sian kolon kaj konvinkigxis, ke la kolumo bone kusxas. Sed aperis la tria problemo: suprentirigxis la faldoj de la jako.

- Kaj nun elstaras la malantauxa parto de mia korpo,- plendis la viro.

- Tio facile korekteblas,- replikis la kudristo. - Nun kuntiru iomete la muskolojn, kaj la jako kasxos gxin.

Finfine la viro plenumis cxiujn indikojn de la kudristo. Lia korpo havis la plej maloportunan pozon, klopodante teni cxiujn kostum-parton sur siaj lokoj, sed la kudristo certigis lin, ke la problemo estas de la kliento mem, ne de la kostumo. La mendinto pagis pro la kudrista laboro kaj eliris eksteren.

Survoje lin renkontis du virinoj, irintaj laux la kontrauxa flanko de la strato. Unu el ili turnis sin al la alia:

- Kompatinda viro! Kiel kripligis lin malsano!

- Vere,- sxi konsentis, - sed lia kostumo estas admirinda.

 

 

Korektendoj

 

Bedauxrinde, eraroj en nia revuo jen kaj jen aperas. Kelkajn el ili mi, la redaktorino, rimarkas tro malfrue. Mi kore dankas legantojn pro iliaj sugestoj. Jen fragmento el mesagxo de Otto Prytz.

 

 

EL 1 kaj 2/14 (eble pli por Attila ol por Olena):

En mia prelego pri brajlo dauxrigebla kaj dauxriginda, kelkloke anstataux citiloj aperas krampoj, tiel ke tio, kion mi metis inter citilojn, aperas kiel interkrampajxo. Tio ne cxiam gravas, sed en kelkaj okazoj gxi gxenetas...

 

Tiurilate: sporade aperas punkto 3 anstataux 256 kiel frazfina punkto, kaj x anstataux "cxapelo" (punkto 6).

 

EL 2/14, "nekutimaj kutimoj":

"handsxuo" ne estas en PIV. Pro mia kono de la germana mi konjektis, ke temas pri ganto. La germana vorto fakte signifas "mansxuo".

 

EL 3/14, "misteroj de la palpsenso":

Oni ja komprenas la vorton "kortiko", sed laux PIV la gxusta vorto por la parto de la cerbo estas "kortekso".

 

EL 3/2014, "nekutimaj kutimoj":

"Printempa solstico" versxajne estu "printempa ekvinokso".

 

EL 4/14, "iom pri UK kaj kongreslando":

La epopeo de argentinaj gaucxoj nomigxas ne "Martin Tierro", sed "Martin Fierro" (fakte "Mart?n" kun akuto sur la "i", sed tio malmulte gravas).