Esperanta ligilo

n-ro 6, junio 2014

 

 

 

 

Enhavtabelo

Kompletigo de la financa raporto

PROVIZORA Programo de la IKBE80

Lingva forumo. Cxu gepatra lingvo influas percepton de realajxo?

Nekutimaj kutimoj. Hinduismo

Literaturo. Brustolina leciono

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio).

Stenografia pagxo (nur en brajla versio).

Facila legajxo. Iu kurioza okazo.

 

Interreto kaj vino

Diversaj interesajxoj. Memstira auxtomobilo sub progresinta testado

 

 

 

 

kompletigo de la financa raporto

 

En la financa raporto aperinta en la maja numero de nia revuo mankis informoj pri niaj deponoj. Jen la deponitaj monsumoj kun eventuala limdato de la depono:

7.374,00 euxroj gxis 28-2-2016

7.152,00 euxroj gxis 12-6-2017

15.522,00 gxis 2018

5.712,00 sen fiksita limdato.

Do, entute niaj deponoj sumas je 35.761 euxroj, t.e. 1.031 euxroj pli ol pasintjare. Atentu tamen, ke la donitaj valoroj rilatas al la nuna momento, ne al la 31-a de decembro 2013. Fine mi pardonpetas pro grava eraro, kiun oni rimarkigis al mi: en la raporto, sub "aktivoj", sur la lasta linio, IKBE en Harkany, mi

skribis 2.150,00 anstataux la gxusta 2.250.00. Bonvolu indulgi!

La kasisto P. L. Da Costa

 

PROVIZORA Programo de la IKBE80

 

Dimancxo, la 13-an de julio 2014.

Akcepto kaj enlogxigo de la partoprenantoj.

19.00 vespermangxo (cxiutage).

20.00 Interkona vespero.

 

Lundo, la 14-an de julio.

8.00 matenmangxo (cxiutage, krom merkredo).

9.00-9.45 E-kursoj (cxiutage, krom merkredo.

por komencantoj gvidas Pier Luigi Da Costa,

por perfektigxantoj gvidas Natalia Kasymova).

10.00 Solena malfermo de la kongreso.

11.00 A. Masenko: Iom da historio.

V. Jxelev: IKBE-oj okazintaj en Bulgario.

13.00 tagmangxo (Cxiutage).

14.30 - La ekskurso: Harkany kaj cxirkauxajxo.

 

Mardo, la 15-a de julio.

10.00 A. Masenko: "Esperanta Ligilo" 110-jara.

A. Kovacx: Miaj 15 E-kongresoj.

11.00 Gxenerala Asembleo de LIBE (unua kunsido).

20.00 - J. Jelinek. Jubilea jaro de cxehxa muziko.

 

Merkredo, la 16-a de julio.

7.00 matenmangxo.

8.00 tuttaga ekskurso: Pecs kaj gxia cxirkauxajxo.

 

Jxauxdo, la 17-a de julio.

10.00 N. Lojxajicx: Kvalito de la vivo de la nevidantoj en Serbio.

L. Cxiobanu. Pri socialaj rajtoj de blinduloj en Rumanio.

E. Cighir. Lokaj kulturaj kaj sportaj agadoj por pasigi la liberan tempon.

V. Jxelev: Prezento de la versajxlibreto de T. Sxosxev.

A. Masenko: Ludu kun mi!

20.00 Internacia arta vespero.

 

Vendredo, la 18-a de julio.

10.00 Gxenerala Asembleo de LIBE (dua kunsido).

11.30 Fermo de la kongreso.

19.00 Adiauxa vespermangxo.

 

Sabato, la 19-a de julio.

8.00 Matenmangxo.

13.00 Tagmangxo.

Forveturo de la partoprenantoj.

La neokupatan posttagmezan tempon (marde, jxauxde kaj vendrede) eble iuj

sxatos uzi por banigxi en la termalbaseno. Venis ankaux propono iuvespere

gustumi bonan vinon en iu fama kelo.

Rimarko. Por dezirantoj antauxvideblas restado en Budapest

dum la 20-22 de julio.

A. Masenko.

 

 

Lingva forumo

Cxu gepatra lingvo influas percepton de realajxo?

 

Usonaj psikologoj arangxis serion de eksperimentoj, kiuj montras, ke vida percepto povas en difinitaj situacioj dependi de la gepatra lingvo de homo. Tiamaniere oni ekhavis gravan ateston favore al la fama hipotezo de Sappir-Whorf pri lingvistika relativeco. La diskuto pri tio, cxu la gepatra lingvo influas percepton de realajxo, dauxras jam delonge. La plej koncentrite gxi esprimigxis en la hipotezo de Sapir-Whorf, laux kiu la strukturo de lingvo difinas strukturon de pensado kaj manieron de mond-esplorado. Sed malgraux la sxajna simpleco de cxi-aserto estas tre malfacile konfirmi gxin eksperimente.

Ofte kiel konfirmon de interdependeco de lingvo kaj mondpercepto oni mencias la fakton, ke en diversaj lingvoj oni diferencigas malsaman kolornombron de cxielarko. Ekz., en la rusa lingvo la cxielarko konsistas el sep koloroj, en la angla oni nomas nur ses, kunigante la nociojn "blua" kaj "indigo" en la sama vortumo "blu". En la indiana tribo Tarahumara oni ne diferencigas bluan kaj verdan kolorojn.

Eksperimentoj montras, ke parolantoj de diversaj lingvoj vere pli facile neuxrofiziologoj de kalifornia universitato UC Berkley kaj University of Chicago la unuan fojon akiris konfirmon de la senpera interligo de lingvo kaj perceptokapablo, sed konsiderante unu gravan cirkonstancon.

La artikolo, priskribanta ilian eksperimenton, havas titolon "Hipotezo de Worf konfirmigxas en la dekstra vidkampo, sed ne en la maldekstra".

Al partoprenintoj-volontuloj oni montris ringon, konsistantan el diverskoloraj kvadratoj. Cxiuj kvadratoj, krom unu, estis verdaj, Speciala kvadrato en iu serio de eksperimentoj estis ankaux verda, sed de alia kolornuanco, kaj en la alia serio gxi estis blua. La partoprenintojn oni petis lauxeble pli rapide trovi la malsimilan kvadraton kaj helpe de butonoj indiki, en kiu parto de la ringo (dekstre aux aldekstre) gxi trovigxas.

En la unua esplor-serio ili mezume same rapide trovadis la verdan kvadraton de malsama kolornuanco, sendepende de tio, kiaflanke gxi aperadis, sed en kazo de la blua kvadrato cxio sxangxigxis. Se gxi aperis dekstre, oni trovadis gxin rimarkeble pli rapide, ol en la maldekstra ringoparto.

Auxtoroj de la esploro klarigas cxi-fakton per funkcia malsimetrio de cerbaj duongloboj. Kiel oni scias, la vidnervoj, kiuj transigas signalojn de la maldekstra homa vidkampo, venas en la dekstran cerban duonglobon, kaj male: la dekstra parto de la vidkampo estas analizata en la maldekstra cerba duonglobo, gxuste en tiu, kiu respondecas pri la parola agado de homo. La malsimetria rezulto indikas, ke la maldekstra duonglobo pli facile diferencigas kolornuancojn, se en la gepatra lingvo de esplorita persono ili havas malsamajn nomojn. La dekstra, "senlingva" duonglobo diferencigas kolorojn same, sendepende de ties nomoj.

Por konfirmi siajn konkludojn la auxtoroj ripetis la eksperimentojn, cxi-foje ilin partoprenis homoj, kiuj travivis operacion de disigo de cerbaj duongloboj. La esploristoj konvinkigxis, ke la priskribita efekto cxe tiuj personoj manifestigxas multe pli klare.

En siaj antauxaj esploroj la auxtoroj strebis trovi unusignifan respondon je la demando, cxu la gepatra lingvo influas percepton de realajxo. La nova esploro asertas, ke la gxusta respondo estas: "Jes kaj ne". La gepatra lingvo pliprecizigas kolor-percepton en la dekstra parto de vidkampo kaj ne influas percepton de tio, kio aperas maldekstraflanke.

 

 

Nekutimaj kutimoj

Hinduismo

 

Mi jam demandis hindojn, polojn, italojn kaj anglojn, kio estas hinduismo. Mi ricevadis respondojn tiom malsamajn, ke pelmelo en mia kapo nur pligrandigxis. Cxu vi iam provis profundigi viajn sciojn pri hinduismo? Kaj kio pri derivantaj de gxi budhismo, gxinismo, sikhismo, ligitaj kun gxi konfucianismo kaj taoismo? Bonege! Cxu vi komprenis ion? Vi estas genioj!

Cxiuj cxi religioj estas tiom firme kunligitaj, tiom diverstipaj, tiom malsame interpretas la samajn nociojn, ke ties racia esplorado superas eblecojn de la kredantoj. Sed tio ne neas la fakton, ke multaj cxefaj ideoj estas atrakciaj ankaux por nuntempulo, samkiel ideoj de kristanismo, kaj islamo. Racia euxropano povas resti indiferenta al la ideo de reenkarnigxo, translogxigxo de animoj, ties sencxesa evoluo jen supren, jen suben, sed vivdivido je kvar periodoj povas fascini nin. Tiuj periodoj estas (mi ne mencias la sanskritajn nomojn, kvankam fonetiko, skribmaniero kaj gramatiko havas por la kredantoj specialan signifon).

Juneco, kiam junulo, eniranta en la vivon, gvidata de sia guruo, akiras scion materian kaj spiritan, gxis kiam li atingos intelektan kaj spiritan maturecon, formos sian personecon kaj virtojn.

La dua periodo estas mondana vivo, kiam la kredanto edzigxas kaj kreas familion. Tio estas religia devo. Dum tiu periodo li ne nur rajtas, sed ecx devas cxerpi el la vivo cxiujn eblajn agrablajxojn kaj plezurojn, ankaux tiujn korpajn. Amo, aux "kama" estas dio, fonto de la tuta kreado, kaj "Kama Sutra" ebligas pli facilan alproprigon de teknikaj iloj por cxerpi tiujn plezurojn. La plej supera el ili estas amkulmino, kiam geamantoj ne disigxas unu de la alia, kreante unu komunan ekstazan tuton.

La tria periodo estas forlaso de familio. Edukinte infanojn kaj sekuriginte ilian ekziston, venas koncentrigxo pri studado, meditado kaj memperfektigxo, kion helpas fastado.

La kvara kaj la lasta periodo de hinduista vivo estas atingo de rezignacio pri cxiuj gxistiamaj bonajxoj, forlasado de mizerec-timo, cxeso de la gxisnuna mondana vivo kaj, se oni kapablas, oni igxas guruoj por la enirantoj en la unuan periodon.

En kiu periodo vi estas?

La kvar periodoj havas kvar vivcelojn. La unua estas "artha". Tiu cxi nocio memorindas. Gxi signifas, ke oni akiras havajxon de interhomajn rilatojn kaj tiun materian, sed necesas bone gardi sin por ne submetigxi la tentojn de kontentiga vivo, kiu povas malproksimigi nin de la mensa pureco.

La dua estas "kama" - speco de dio ama, plezuriga. Agrablajxoj ne estas, kiel en kristanismo, io perversa, ecx male, gxuo estas por-dia agado, almenaux en la dua vivperiodo. Sed atentu! Gxuado devas servi por ekkono de vivo kaj mondo, ne por si mem. Ne decas dum ties sercxado agi malmorale. Tio kontrauxdirus al "Dharma" - - alia memorinda nocio. Dharma - la tria celo - estas devo de virto, vivo en konkordo kaj harmonio kun mondo, homoj kaj dio. Tio estas nobleco, rajto kaj justeco, la konduto, konkorda kun monda ordo, la konduto justa kaj nobla, tio estas diveno de dia volo dum cxiu elekto. Kiu kondutas laux Dharma,x tiu bone edukos infanojn, honeste laboros, ne estos dangxera por aliaj estajxoj. Kun dharma estas ligita ankaux koncepto de ahxinsa, t.e., ne ofendo kaj ne apliko de perforto, estimo de cxiuspeca vivo, ecx la plej eta. Gxuste tial por ne piedpremi formikojn veraj hinduistxoj portas antaux si molajn brancxetojn, per kiuj ili forsxovas la insektojn de sub siaj plandoj. Memoru, ke Ahxinsa estis unu el tiuj elementoj de hinduismo, kiujn plenpotence kaj konsekvence uzis Mohandas Karamcxand Gandhi, nomata Mahatma, aux Granda Animo, prilaborante sian senmortan, sed tiom malofte uzatan en la nuntempa mondo teorion de politika praktiko, konata kiel neperforto.

La kvara, la plej supera vivocelo, estas "moksxa" - atingo de perfekta harmonio kun Dio, liberigxo de la reenkorpigxa ciklo.

Cxiujn cxi etapojn kaj celojn necesas travivi en konscio de karma - la plej supera principo de kauxzoj kaj konsekvencoj, kiuj havas nek komencon, nek finon. tiu konscio estas konscio de si mem kiel parto de la universo, kunvivanta kun gxi en perfekta harmonio. Tio estas maturigxo la plej profunda, kiu permesas al oceanaj ondoj kompreni, ke ili estas oceano. Karma estas ankaux konscio, ke cxio bona, kion vi faros, revenos al vi kiel bono, kaj la malbona - kiel malbono. Tio estas meditado pri la propra intelekto, kompreno de ties mekanismoj, atingo de gxia kontrol-ebleco, kaj kiel la fina dezirinda efiko, liberigxo de sufero, ankaux de tiu kauxzita de mortotimo.

Entute, kvankam hinduismo havas multajn komunajn trajtojn kun zoroastrismo, samkiel judaismo kaj parte ecx kristanismo, gxi neniam akceptis la karakterizan por tiu irana religio dualismon de bono kaj malbono. Tio estas la ununura religio, kiu eskludas, ke la plej supera estajxo (Dio) povus havi ion komunan kun malbono: krei gxin, eltrovi aux almenaux toleri gxin. Malbono ja ekzistas, sed gxi estas konsekvenco de nescio kaj libera volo, ne nur la homa, sed ankaux de aliaj vivantaj estajxoj - kreskajxoj kaj bestoj. Historio de Hindujo estas pli komplika, ol tiu euxropa, tamen logxantoj de la lando scipovas trakti Hindion kiel tuton, malgraux diverseco de religioj, kulturoj, vivmanieroj.

Olgierd Budrewicz El la pola tradukis O.P.

 

 

Literaturo

Brustolina leciono (rakonto)

 

Mia familio konsistas el kvar bazaj elementoj: mi, mia edzino kaj miaj du gefiloj. Precipe la ino, se ne denaske, tamen ekde kiam sxi kapablas movigxi kaj ion fari, cxu utila, cxu ne, agis dekomence bestece samkiel povas okazi kiam temas pri infanetoj. Iom post iom, tiel do, post kelkaj jaroj, la sinteno farigxis iom pli _bestema! Tio devigis min ecx kontraux mia volo, plurfoje sxin mistrakti por atingi rezulton laux kiu oni povis aserti, ke sxi estis brava filineto. Vi povus kredi, ke la tuto finigxis, kiam finfine sxi atingis knabinecon, sed, tute ne: sxi, gxuste en tiu periodo farigxis _bestama, kio kunportis la fakton, ke malgraux nia centprocenta rifuzo cxi-rilate, sxi alportis iun vesperon, malpezan hundeton. Gxi estis tiom malpeza, ke, kiam mi gxin prenis inter miajn brakojn, timante provoki al gxi doloron, celante ne gin disrompi, mi tenis la besteton tro delikate; sekve de tio kaj ankaux de neatendita movigxo far la hundo, gxi falis surteren.

La fakto, mia unua kontakto kun tiu cxi besto, evidente unuflanke ridigis la cxeestantojn sen cetere ne impresi ilin pro la timo pro eventuala doloro aux simile. Oni povintus kredi, ke gxi estus rifuzinta min gxuste pro mia speciala saluto; tute ne: male! Eble pro la fakto, ke mi estis la unua el la tuta familio, kiu, post du monatoj el kompleta mallibereco gxin elportis kaj gxin marsxigis flank'cxeflanke, farigxis ecx kontrauxvole la vera amiko de la besteto aux, se vi preferas, gxi decidis, ke mi estontus la vera mastro. Tio tamen ne devas kredigi al vi, ke mi akceptis la novan situacion tute sen fiksi precipajn regulojn, sed pri tio ne necesas diri. Kiel gxenerale okazas inter fratoj, do, ankaux inter gefratoj, povas

naskigxi sento je jxaluzo. Mia filo ne akceptis la ideon, ke, se la fratino sukcesis tion fari, ankaux li ne rajtis agi simile, iel sercxante atingi ecx lauxeble pli bonan rezulton. Jen do, tute neatendite sin prezenti al li la oportuno: li estas sxoforo cxe urba busoservo. Okazis do, ke iun matenon, dum vintra sezono, lauxlonge de la strato, kiun li devis trakuri pro laboro, li vidis etan hundeton kiu, kiel vi bone povas imagi, pro la malaltaj temperaturoj, kiujn oni travivis dum tiuj tagoj, frostotremis. Laux la italoj, temas pri bretona hundo, sed oni ne devus miri, se cxe la logxantoj de la franca regiono, oni lin nomus aux difinus tute alie: temas pri gxenerala fenomeno, tiel, ke, ekzemple, tiu muelviando, kiun oni difinas itallingve "svizzera", svisoj nomas "francese", tiel, kiel rusoj ne akceptas la difinon de "insalata russa" cxar laux ili temas pri "franca" salato olivje! Se vi ne kredas, suficxas demandi kelkajn el niaj pluraj korespondantoj aux samideanoj el tiuj landoj.

Por reveni al la dua hundo: cxu por tute simple, celante konkuri kun la fratino, cxu pro reala humaneco, li gxin kaptis kaj kunportis hejmen por gxin igi sia hundo post la difinita periodo post kiu, lauxlegxe, se neniu venas por pretendi cxe la oficialaj auxtoritatoj oni rajtas tion fari. Laux mi, tute respektante sxian sintenon kaj la bonkoran agon, sxi faris veran bestajxon; sed... cxu oni povas pretendi ion alian de iu, kiu sxatas bestojn!?

Se mi devus priskribi la sintenon de la _tria hundo, do, precipe dum la unuaj tagoj de gxia cxeesto cxe ni, mi ne trovus la plej tauxgajn vortojn! Vi tamen povas certi, ke ili ne estus bonkorecaj! Felicxe, nur rilate, tamen, iom post iom la triulo iel adaptigxis al la nova vivo kaj do, farigxis suficxe malsovagxa, kapabla kaj preta respondi precipajn indikojn, al difinitaj ordonoj. Cetere, la cxeesto de aliaj du hundoj, igis la unuan farigxi nekredeble pli gaja, ol gxi estis dum la lasta periodo, dum kiu oni povintus kredi, ke pro maljuneco gxi iom post iom pli sxatis dormi cxiam pli longe dum la tagoj.

Tio tamen estis konstatebla nur per iom da plena atento: gxi do ne plene kontrauxstaris la iompostioman inversan sintenon de la tria; la tuto ne konsistigis veran kompensolegxon.

Sed, finfine ni revenu al la fakto kiu konsistigas la karniron de la rakonto pri kies realeco, kiel bone vi povos kompreni gxin legonte, facile vi povas imagi, ke oni ne facile kredas. Mi vivas - felicxe - en suficxe ampleksa domo: se tio ne estus, la kunvivado kun ecx tri bestoj estus vera dramo kiel bone vi povas imagi! Cxe la sojlo kiun vi devas transpasi por gxin eniri, troveblas bordo el nepriskribebla masiva ligno kun rekte proporcia seruro. Aldone al la klasika seruro, ekzistas ankaux aliaj du elementoj: pordocxeno kaj riglilo. Felicxe, ili ne estas utiligeblaj el ekster la pordo kiel ecx infano povas kompreni kaj, je difinita momento de la fakto pri kiu mi rakontas, vi bone komprenos la kialon de tiu cxi aserto.

Iun tagon, reveninte el sia laborloko, mia filino atingis la pordegon; ensxovinte la sxlosilon en la serurtruon, post kelkaj sensukcesaj provoj sxi devis konstati kontraux kiu ajn bonsencaj ideoj, ke ho: la pordo estis fermita malgraux tio ke neniu krom la kvarpieduloj trovigxis ene de la logxejo! Ekzistis momento dum kiu sxi, kvankam ne estas tro bonvolema je sia frato, esperis, ke almenaux li cxeestis sed... tute ne. Evidentigxis do la fakto ke se la pordo ne estis malfermebla, nur iu trovigxanta post gxi, povis ion fari por eviti al sxi l'eniron. Pri kio temis fakte? Tute simple, unu el la hundoj, kredeble la plej ludema kaj samtempe suficxe altstatura, nepre ne celante atingi la rezulton pri kio ni vidos, movis la riglilon gxis la pordo firme fermigxis. Post kelkminuta momento de senespero dum kiu sxi pripensis la oportunan agon fareblan por solvi la situacion dum kiu cetere plurfoje sxi petis la bestojn permesi al sxi eniri evidente, sen akiri nenion utilan cxirilate, sxi decidis telefoni al fajrobrigado, kiu, kiel vi bone scias, estas je dispono okaze de similaj situacioj. Ili ja respondis, komence ne kredante cxar la priskribo al ili sxajnis vera primoko, sed poste pretaj kredi, se tute ne komplete, almenaux parte, ke jes: ili alvenos sed nur post kiam ili solvos pli urgxajn situaciojn kaj se montrigxos, ke temas pri io malvera, nepre sxi devos pagi monpunon.

Post pli-malpli 3 horoj, ili finfine alvenis. Atinginte la pordon, konstatinte iel el kio konsistas la logxejo celante difini la plej oportunan manieron gxin penetri, ili ankoraux pridiskutis la planon, kiam, tute neatendite okazis io preskaux nekredebla. Tiel kiel okazis antaux kelkaj horoj, la besto, kiu kauxzigis la priskribitan situacion, agis male sukcesante do malbloki la pordon. La fakto ne estus preskaux mirakla, se oni ne konsiderus la cxirkauxajn cirkonstancojn kiel ekzemple la tempon, la momenton dum kiu tio okazis. Oni povas nur danki finfine la beston almenaux pro du kialoj: la amuza situacio far gxi kreita, kiu interalie permesis al mi rakonti kaj la oportuna momento kiun vole-nevole kaj Dio scias kiel, gxi elektis por liberigi la pordon nur je la cxeesto de la fajrobrigado. Felicxe tiel okazis cxar, se la afero havintus pli rapidan evoluon, se do tio estus okazinta dum la periodo kiam mia filino ankoraux gxin atendis, tutcerte sxi devis pagi pro senutila alvoko pro la fakto, ke neniu aux preskaux, akceptintus kredi ion similan.

La konkludo: la situacio montrigxis ege amuza ecx al la fajrobrigadanoj, kiuj antaux ol foriri, dum kelkaj minutoj ludis laulonge de la sxtuparo kun la bestoj, kiuj neeviteble, kiam la pordo estis komplete alfermita, ekfugxis.

Originale verkita de Enrico Brustolin.

 

Facila legajxo

Iu kurioza okazo

 

Tio okazis en nia urbo. en mil nauxcent okdek oka jaro somere koncertis Vahxtang Kikabidze. mi kun miaj du amikinoj volis auxskulti la koncerton. kun unu amikino mi iris por acxeti biletojn. La dua amikino tre petis nin acxeti la biletojn por la dudek oka de auxgusto, cxar gxi estos ripoztago, sed por tiu tago la biletoj jam estis venditaj, kaj ni acxetis por la dudek naua. La dudek okan de auxgusto vespere eksplodis la timega tempesto. Al ni sxajnis, ke pluvegis tro longe, sencxese fulmotondris kaj abundis hajlo. Ni sidis hejme kaj timeme tremis, imagante, kio nun okazas en "Muzika konko". Por plena klareco necesas diri, ke la koncerto devis okazi en nesxirmita somera halo de nia teatro. Tiu cxi halo nomigxas "La "Muzika konko". La benkoj en tiu konko estas ne fiksitaj. Sekvan tagon je la kvina vespere ni jam sidis en "Muzika konko". La cxielo estis pura pura sen unusola nubeto, tre lazura, tre profunda; la suneto varmetis karese. Ni gxuis la bonan koncerton kaj gxojis, ke hieraux ni cxi tie ne estis. Vahxtang Konstantinovicx rakontis, ke hieraux dum la ventego oni ne permesis al la publiko eniri la en la teatrejon. Homoj panike kuregis sur la someran estradon. "Jen tiam mi komprenis la rusan proverbon: en densamaso, sed sen ofendo".

Poste ni ankorauxfoje auxskultis la saman koncerton, mangxante en kafejo Kurzal, kiu trovigxis en la teatro. La trian fojon ni, auxskultante gxin promenis en la parko apud la teatro. Tio eblis, cxar la pordego inter la teatro kaj la parko estis malfermita; tiel decidis Vahxtang Konstantinovicx. Homoj promenantaj senpage auxskultis la cxarman koncerton, ripetitan sen pauxzo trifoje. Infanoj sidis sur la barilo kaj arboj, kaj neniu ilin de tie forpelis. Jen! bonkoran kaj malavaran homon oni vidas laux liaj aferoj.

Tatjana Kuklina.

 

Memstira auxtomobilo sub progresinta testado

 

Google prezentis prototipon de auxto, sen stirilo kaj sen bremsilo. Tiaj ajxoj estas ja superfluaj en plene auxtomatigita veturilo. Tamen la masxino - ellaborita de Google mem - ne restas sen kontrolo.

Aro da sensiloj zorgas pri gxia sekura veturado. Jes, sekura, ecx pli sekura kaj pli ekonomia je spacuzo ol veturmasxino stirata de homo. La robotajxo teste jam kuradas en Kalifornio. Gxin stiras - kompreneble - komputilo. Homo ne nur ne devas, sed ecx ne povas interveni. (En interreta foto blindulo testas la futurecan masxinon.) La fabela veturilo havas nur du butonojn - unu por starto, la alian por halto. Gxi - destinita unuavice por enurba veturado - momente ne estas tre rapidkura, plenumante "nur" cx. 40 kilometrojn hore. La prezentita modelo ne estas tre vasta, en gxi povas sidi nur du personoj kaj gxi povas krome porti iom da pakajxoj.

 

Google jam de jaroj laboras por plena auxtomatigo de veturado, sed nun ecx vidigxas jam la unuaj rezultoj pere de kelkaj reale veturantaj tiaj auxtomobiloj. Enmerkatigo ne tuj eblas tamen. Antauxe en Usono necesas sxangxi certajn trafikajn legxojn kaj regulojn, kiuj nuntempe ne permesas senhoman veturadon. Sed oni antauxvidas, ke Google sukcesos pravigi sin, teknike pruvante plian sekurecon ol tiu cxe tradiciaj veturiloj.

 

Do, eble estontaj maljunuloj, drinkuloj kaj ... blinduloj povos atingi sian vojagxcelon per sia veturilo tute memstare kaj senriske.

(resumita de A. Varro - laux interretaj fontoj)

 

-----