Esperanta ligilo n-ro 7,

septembro 2014

 

 

 

 

Enhavtabelo

Kongresaj raportoj. Raporto pri distra parto

Raporto pri la prelegoj

El Esperantujo. Pri la cxi-jara UK.

Somera E-studado (SES) en Slovakio

IKBE en Bulgario

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Diversaj interesajxoj. Manpremo indikas la agxon

Por la retumantoj. Retkonferenco en E-o.

 

 

 

 

Kongresaj raportoj

 

Raporto pri distra parto de la IKBE80

 

La 80-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj cxi-jare okazis inter la 13-a gxis la 19-a de Julio en hungarlanda urbo Harkany. Harkany trovigxas en la suda parto de departamento Baranya, nur kelkajn kilometrojn for de la rivero Drava, kiu estas la landlimo inter Hungario kaj Kroatio.

Dum la unua tago okazis la kutima alveturo de la partoprenantoj. Agrabla surprizo estis ke la alvenintojn en la urbo Pecs atendis

buseto, kiu veturigis nin gxis la hotelo "Platan", kie okazis nia cxi-jara IKBE.

Por bone senti sin ege gravas la logxigo kaj mangxigo. Nu, mi devas diri, ke - laux mia prijugxo - la hotelo estis komforta, la mangxajxoj bongustaj kaj abundaj kaj la personaro helpopreta. Do, ni havis cxiujn kondicxojn por sukcese kongresi.

Cxiu kongreso gxenerale konsistas el du partoj, nome el t.n. serioza kaj el distra parto, pri kiu mi estas skribanta kelkajn liniojn.

La interkona vespero por mi similis al neoficiala malfermo. Inter aliaj salutis nian kongreson la reprezentanto de la urbestro kaj urba municipo. Loka folklora grupo prezentis hungarajn popoldancojn en popolaj kostumoj kompreneble. Nia s-anino Vishnja Brankovicx - cetere la cxeforganizanto de nia IKBE - prezentis al ni la legendon pri la ekesto de la kuracakva fonto de Harkany. La diablo en iuj foraj tempoj enamigxis alHarka, tre bela junulino en tiu regiono. Cxar patrino kaj filino ne povis liberigxi de liaj persistaj molestoj, la patrino promesis Harka-n sub kondicxo, ke li dum unu nokto (gxis la unua kokeriko) plugu la monton. La diablo prenis oran plugilon, metis antaux gxi kapron, katon kaj kokon kaj komencis la laboron. Post iom da tempo la patrino konstatis ke li bone progresas kaj sxi ektimis pro Harka. Do, post iom da pripensado, sxi kuris al la kokinejo, eniris kaj komencis kokeriki. Sxi sukcesis instigi la kokojn, ke ili faru la samon tiel brue, ke ecx la koko antaux la plugilo ekkokerikis. La diablo konkludis malsukceson, kolerigxis kaj batis per hufo la grundon

tiel forte, ke kreigxis truo, tra kiu li falis rekte en la inferon. Sed tra tiu truo eksxprucis akvo, montranta kurackapablon. Gxi redonis la sanon al multaj homoj, kaj la urbeto ricevis la nomon Harkany laux la junulino, kiu savigxis de la diablo.

 

Nepre menciindas la prelego de geedzoj Jelinek pri la jubilea jaro de la cxehxa muziko. Kvankam gxi estis sciencpopulara, gxi ankaux montrigxis distra, ni samtempe lernis kaj distrigxis.

Kongreso ne povas okazi sen internacia vespero. Kaj gxi ne mankis. Al mi tre placxis la muzikado de niaj cxehxaj geamikoj kaj la deklamado de Galina Koroleva.

Du ekskursoj igis pli bunta nian kunestadon. La duontaga ekskurso kondukis nin al Siklos. Ni vizitis la kelkcentjaran, nun grandparte renovigitan fortikajxon. La fortikajxo mem estas interesa char certaj partoj de ghi - ech post la rekonstruado en la fora dekoka jarcento - restis en romanika kaj gotika stiloj. En gxi trovigxas muzeoj. Ni povis vidi kaj palpi armilojn kaj turmentilojn, destinitajn por malamikoj kaj krimuloj. Tamen pli interesa montrigxis la vinmuzeo, kie oni povis acxeti famajn vinojn el region Villany, ja Siklos mem apartenas al tiu vinregiono. Mi persone bedauxras, ke ni ne vizitis la renovigitan moskeon.

La tuttaga ekskurso venigis nin al la urbo Pecs. Gxi estas la sidejo de departamento Baranya, ties ekonomia, scienca kaj kultura centro. En la jaro 2010 Pecs estis la kultura cxefurbo de Euxropo kaj tiuokaze multaj objektoj kaj ecx tutaj partoj de la urbo estis renovigitaj Ankaux cxi foje helpis nin la E-istoj el tiu urbo, ne nur tiam! Dum alveno, forveturo, ekskursoj, ktp. ili estis je nia dispono. Nu en Pecs ni vizitis la parkon Esperanto, kiu nun estas cxefe infanludejo kaj la katedralon, kie ni havis la felicxon spekti etan orgenkoncerton. Posttagmeze cxiuj laux propra volo iris en la urbon. Antaux tio tamen s-ro Johano montris al ni la konstruajxon de la malnova universitato Pecs jam ekde 1367 Gxis la turka invado havis universitaton. Iuj simple promenis tra la urbo, aliaj vizitis iun el

multaj muzeoj kaj... Nu kaj kelkaj aliaj malkovris klasikstilan hungaran drinkejon arangxitan kiel vinkelo kaj tie gxuis la guston de la nektaroj el la cxirkauxajxo. Tiu parto de la kongresanoj revenis al la hotelo tre bonhumoraj. Se temas pri gajigilo, ne nur en hotelo, sed ankaux en aliaj gastejoj sin distris kongresanoj.

Se ni jam trovigxis en la loko kun kuracbanejo, memkompreneble, devis esti organizita vizito al la banejo. Tio okazis plurfoje dum la semajno. S-ro. Johano el Pecs venadis kaj kondukis la interesigxantojn al la banejo.

Gaja estis la adiauxa vespero, malgraux la ombro de la sekvonttaga disigxo. Ni disigxis kaj forvojagxis esperante, ke ni baldaux - se ne pli frue dum la sekvontjara kongreso - denove renkontigxos.

Istvan Kabok, la kongresa sekretario.

 

Raporto pri prelegoj,

prezentitaj dum la 80-a IKBE en Harkany (Hungario).

Kadre de la jubilea IKBE-80 efektivigxis kutimaj programeroj, kvankam la kongreson organizis privata E-agentejo. Cxi-foje ne estis elektita ia kongresa temo, kiu koncernus vivon de la vidhandikapitoj. LIBE-estraro proponis al interesigxantoj elekti temon de la prelego libere.

Montrigxis, ke cxi tiun eblon iuj bonvenigis, do la temoj de la kontribuajxoj estis suficxe variaj.

komence - parte dimancxe kaj parte lunde - cxeestantoj auxskultis prelegojn de lokaj organizantoj pri la regiono, gxia historio kaj atentindaj lokoj.

La urbeto Harkany mem estas bone konata banloko, kies varmaj fontoj cxiujare helpas resanigxi al miloj da homoj.

A. Masenko en sia prelego rememorigis 110-jaran jubileon de EL kaj tiujn personecojn, kiuj kontribuis dum cxi tiu longa tempo al gxia

disvolvigxo. Li substrekis bazan signifon de la gazeto por disvastigo de E-o inter la bll.j kaj gxian signifon por peri diversfakajn informojn. Plue la preleganto parolis pri tiutempaj fervoraj bll.j, kiuj partoprenadis unuajn gxeneralajn E-kongresojn. Li akcentis meritojn de tiuj, kiuj organizis bll.movadon kaj kongresojn de blindaj E-istoj.

A. Kovacx rakontis pri siaj 15 IKBE-kongresoj, kiujn li partoprenis en diversaj landoj. Li menciis kelkajn siajn impresojn, travivajxojn kaj spertojn.

V. Jxelev resumis IKBE-ojn okazintajn en Bulgario. Ili efektivigxis en pluraj lokoj, kiuj estas konataj kiel lokoj ofte vizitataj de rekreigxantoj. Li parolis pri la programoj de unuopaj kongresoj, ekskursoj kaj diversaj distraj arangxoj.

V. Haupt en sia suficxe detala prelego pritraktis historion de la rilatoj inter Auxstrio kaj Hungario dum pluraj jarcentoj. ekde frua mezepoko gxis nuna periodo ambaux popoloj vivas unu apud la alia, do ili devis fronti al multaj similaj problemoj.

J. Jelinek en sia prelego pri "klasika" muziko prezentis verkojn de kelkaj cxehxaj muzikkomponistoj, kies jubileo estas cxi-jare rememorata. Al ili inter aliaj apartenas B. Smetana, A. Dvorak, L. Janacxek kaj B. Martinu, do, komponistoj, kiuj famigxis ankaux en aliaj landoj.

Jxauxde N. Lojxajicx informis pri sociologiaj esploroj, kiuj strebis ekkoni, kiel en Serbio la bll.j (kompare kun vidantoj) perceptas la

kvaliton de propra vivo. Pere de demandiloj oni komparis du grupojn: en la unua estis bll.j kaj en la alia vidantoj. por ricevi objektivan

bildon de la stato la demanditoj estis egaligitaj laux la agxo, klerigo, ktp. la esploro rezultis, ke vidhandikapo ne influas la individuan

vivsenton, ke kompareblaj personoj perceptas la kvaliton de la vivo simile.

Ch. Gierlinger priskribis al la cxeestantoj, kiamaniere estas arangxitaj la bll.-organizajxoj en unuopaj landoj de Auxstrio. cxiu federacia lando havas propran organizajxon kaj tiu okupigxas cxefe pri lokaj aktivecoj. plue estas tegmenta organizajxo, kiu reprezentas la bll.-movadon. La preleganto menciis eblojn de la bll.j gxui kulturajn arangxojn kaj partoprenadi sportajn aktivecojn. li tusxis eblojn, kiujn al viddifektitoj proponas specialaj rekreejoj, sed ankaux problemojn, kiujn ili havas. Dum lasta jardeko la bll.-organizajxo devis vendi kelkajn siajn domojn pro financaj malfacilajxoj.

V. Haupt pliampleksigis la raporton per informoj pri ebloj de klerigxo kaj profesiaj studoj de vidhandikapitoj en specialaj fakaj lernejoj.

L. Cxiobanu prelegis pri socialaj rajtoj de bll.j en Rumanio. Li tusxis gxenerale kategoriojn de handikapeco kaj kiamaniere estas unuopaj grupoj finance subvenciataj. Li detale parolis pri sumoj, kiujn la bll.o povas ricevi por si mem, eventuale por la akompananto dum la veturado. La preleganto plue parolis pri eduka sistemo. En Rumanio estas kelkaj specialaj lernejoj. Ili peras la klerigon ekde infana gxardeno gxis liceo. la eduksistemo ankaux ebligas adekvatan profesian klerigon, ekz. masagxisto, sekretario ktp. en sekva parto de la prelego li informis pri arangxo de iu privatulo, kiu en sia gxardeno arangxas diversajn eblojn por rekreigxo de la bll.j.

N. Kasymova en sia kontribuajxo informis, kiel estas en Germanio arangxitaj subvencioj por vojagxado de bll.j en publikaj trafikiloj.

V. Jxelev prezentis la versajxlibron de T. Sxosxev. Li parolis pri la verko de la auxtoro kaj pri lia kontribuo al bulgara literaturo kaj al

tradukoj en E-on. Pli detale li raportis pri la libro, en kiu estas poemoj en la bulgara kaj ilia traduko en E-on.

W. Wagner raportis pri la plej granda speco de araneo. li konstatis, ke araneoj gxenerale ne apartenas al sxatataj vivantajxoj, tamen ili estas kromordinare utilaj kaj interesaj. li raportis pri ekspedicio, kies tasko estis trovi kaj esplori cxi tiun unikan specon de artikulo.

tial veturis du germanaj biologoj en Laoson por trovi la ekzemplerojn por sciencaj studoj. la ekspedicio estis plene sukcesa kaj pliricxigis sciojn pri araneoj.

Jxauxde postagmeze renkontigxis cxiuj, kiuj pli profunde interesigxas pri komputiloj. cxiu raportis pri sia speciala porbll.a softvaro

=ekranlegilo= kaj pri diversspecaj tauxgaj aplikajxoj. la renkontigxo rezultigis interkonsenton kontaktigxi pere de interreto kaj solvi eventualajn individuajn problemojn helpe de spertuloj.

Sur pagxoj de EL, bedauxrinde, ne eblas raporti pri diskutoj, kiuj sekvis post unuopaj prelegoj. Ili ofte estis tre viglaj kaj atestis pri vera intereso de auxskultantoj. Kelkfoje la reagoj dauxris pli longe, ol la prelego mem.

Dum la prelegoj iom malhelpis la fakto, ke en la salono ne estis je dispono iu aparataro por plilauxtigi la vocxojn de iuj parolantoj.

J. Jelinek, la kongressekretario.

 

Pri la cxi-jara UK

 

Espereble, en la sekva numero de nia revuo ni rakontos al vi ion interesan pri la cxi-jara Universala kongreso. Nun vidu, kiel esprimis sian impreson pri gxi nia kara amiko kaj estimata akademiano, ankaux brila limerik-verkanto Otto Prytz - kurte, sed trafe.

Kongresa limeriko

Ni en Bonaer' sen mirakloj,

kaj tute sen lingvaj obstakloj,

kongresis normale,

ecx se malgrandskale;

sed mankis teatraj spektakloj!

Otto Prytz.

 

Somera E-studado (SES) en Slovakio

 

Cxi-jare la internacia Esperanto-semajno okazis la unuan fojon en du landoj: en julio en Slovakio (Nitra) kaj en auxgusto en Rusio (rande de Moskvo. Nitra allogis 248 partoprenintojn el 28 landoj, inter ili kvar viddifektitoj; du el Finnlando, du el Hispanio. La E-semajnon en Rusio partoprenis 87 gelernantoj.

La unuan fojon Kerttu Rita partoprenis E-semajnon en Nitra 2012. Pri la cxi-jara kurso en Nitra sxi raportis jene: La universitata studenthejmo Zobor denove ofertis tauxgajn lokojn por studado, distra programo kaj logxado. La lernomaterialo kaj instruado estis bona. Nia grupo konsistis el 12 gelernantoj el ok landoj. Ioman mirigon vekis scio, ke ni venis el fora Finnlando, Nia instruisto estis Johannes Mueller el Germanio. Kiam mi rimarkis, ke li parolas klare, mia strecxo baldaux malaperis. Johannes forveturis por partopreni la UK:n en Argentino. Do, lastan tagon nin instruis germandevena Peter Weile, kiu logxas en Danio. Li havas danan akcenton, sed mi bone komprenis.

Asta kaj mi ne partoprenis ekskursojn, cxar ni jam pasintfoje vizitis tiujn lokojn. Helpe de afablaj slovakaj junuloj ni vizitis la urbon por butikumi. Nia juna akompananto ecx asistis en uzo de auxtomato por ricevi monon. Li E-igis konsilojn kaj Asta memstare agis. Nia hejmvojagxo komencigxis frumatene, je la 4-a horo. Ecx tiam slovaka E-isto akompanis nin al auxtobusa stacio, kaj tie junuloj de Britio kaj Norvegio asistis nin. Do, ni sentis resti en sekureco.

Kerttu Rita

 

IKBE en Bulgario

(prelego, prezentita dum la 80-a IKBE).

 

Gxis la sesdekaj jaroj de la XX-a jc. bulgaraj nevidantaj E-istoj realigis siajn kontaktojn kun alilandaj s-anoj per leteroj aux tre malofte per telefono. Nur unu aux du personoj partoprenis IKBE-ojn. En 1963 membroj de la Sofia E--Societo "Balkana Stelo" decidis organize IKBE-on en Bulgario. Estis elektita Organiza Komitato kun Prezidanto Nikola Dimitrov. Paralele al la 48-a UK, ekde la 3-a gxis la 10-a de auxgusto 1963 en Sofio okazis la 31-a IKBE, finance subtenita de ABB (Asocio de la blinduloj en Bulgario). Prezidis la Kongreson Vasio (Italio). Cxeestis 41 partoprenantoj el 11 landoj. La Kongreson malfermis la profesia koruso de ABB. Estis prezentitaj 8 prelegoj, inter kiuj - ses el Bulgario de Stefan Nenkov, Stojan Orozov, Mihail Karamihxajlov, Nikola Dimitrov, Slavi Slavov, Dimo Kolev, la aliaj du - respektive de Hofman (Germanio) kaj de Bodor (Hungario). Estis akceptita Rezolucio, kiu koncernis la disvastigon de Esperanto inter nevidantoj. La kultura programo inkluzivis vizitojn de bll.-institucioj, koncerton, ekskurson al monto Vitosxa.

Dum la periodo 1963 - 2013 j. en Bulgario okazis tri internaciaj renkontigxoj kaj kvin IKBE-oj. En la jaro 1980 en Plovdiv renkontigxis bulgaraj kaj rusaj E-istoj. En 1984, en la Internacia E-Kursejo, Pisanica, renkontigxis bulgaraj, hungaraj kaj cxehxaj E-istoj. En 2003 en Varna okazis renkontigxo, kiun partoprenis 90 personoj, el kiuj 39 estis alilandanoj. Laux sia programo gxi sxajnigis esti dua IKBE, paralela al la oficiala IKBE en Svedujo.

En la jaro 1978 en Varna okazis la 69-a UK kaj denove samtempe okazis IKBE. Laux mi tiu 46-a IKBE estis la plej multnombra. Gxin partoprenis pli ol 180 personoj el 16 landoj, inkluzive el Kanado kaj Auxstralio. Kongresa prezidanto estis Mihxail Karamihxajlov. Oni prezentis 9 prelegojn - du el Bulgario. La prelegoj rilatis al diversaj sferoj de la blindula vivo. La kongresanoj cxeestis la inauxguron kaj la fermon de la UK. La kultura programo inkluzivis tuttagan ekskurson kaj postkongresan semajnon. La ABB finance subtenis la 46-an IKBE-on kaj donacis al la kongresanoj gramofondiskojn de la profesia hxoro kaj brajlan E-literaturon.

Pasis 22 jaroj. En 1998 estis fondita ANEB (Asocio de la nevidantaj E-istoj en Bulgario). La Estraro decidis organizi IKBE-on en la urbo Plovdiv, Bulgario en la jaro 2000. La entuziasmo estis granda, kvankam estis multaj homoj, kiuj ne kredis en la sukceso. La organizantoj sukcesis allogi la atenton kaj ricevi moralan kaj financan helpon de organizajxoj kaj institucioj sxtataj, Esperanto- kaj komercaj, de apartaj volontuloj, fare de fondajxo "Evidente" de jacques Tuinder. Plej aktive helpis nin la Estraro de ABB kaj gxiaj entreprenoj kaj organizajxoj.

De la 3-a gxis la 12-a de auxgusto de 2000 okazis la 66-a IKBE en Plovdiv. La solenan malfermon cxeestis kaj salutis la Kongreson estroj de ABB, de BEA, la Vicestro de la Plovdiva urba administracio, prezidantoj kaj reprezentantoj de E-societoj, de la societoj de bll.j kaj handikapitoj en Plovdiv. Alvenis por la Kongreso 94 partoprenantoj el 14 landoj. La Kongresa temo estis: "Komunikado sen limoj dum la XXI-a jarcento". Gxin prezentis Spas Karafezov. Krome estis prezentitaj 13 prelegoj. Oni organizis kvar fakkunsidojn. La kultura programo estis ricxa kaj varia. Organizis gxin nia neforgesebla Velicxka Karparova. Laux la plano estis du ekskursoj. Sub la gvido de Rob Moerbeek okazis lingva ekzameno. La kunveno de LIBE pridiskutis gravajn demandojn kaj sxangxojn de la Statuto kaj de la LIBE-Regularo. Radio, Televido kaj Gazetaro informis suficxe detale pri la Kongreso. ABB arangxis ripozon por dezirantoj en la cxemara urbo Obzor. Laux mi tiu-cxi Kongreso estis la plej impona IKBE en Bulgario.

La sekvonta, organizita en Bulgario, estis la 73-a IKBE. Gxi okazis en la ripozloko Albena de la 21-a gxis la 27-a de auxgusto de 2007. Alvenis 112 partoprenantoj el 12 landoj, inter kiuj estis 10 gejunuloj. Salutis la kongresanojn la Prezidanto de ABB Vasil Dolapcxiev kaj la Sekretario de BEA Mariana Evlogieva. Estis prezentitaj 9 prelegoj kaj du informoj laux la Kongresa temo "Esperanto - konvena rimedo por kultura integrigxo de la nevidantoj en la socio". Prelegis Dancxo Dancxev. Menciindas, ke en la kultura programo, krom la tradiciaj arangxoj, estis du novajxoj: dum la adiauxa vespero en la restoracio okazis konkurso por Sinjorino kaj Sinjoro Esperanto. Rezulte Branka Pesxicx, studentino el Serbio, estis elektita Sinjorino Esperanto kaj Dejan Nikolov el Bulgario - Sinjoro Esperanto. La

Kulturdomo de la bll.oj en Varna prezentis sin en la Nacia vespero kun granda sukceso. Finance subtenis nin LIBE, ABB, Fondajxo "Evidente", la Nacia rekapabliga centro de nevidantoj. Ni ricevis helpon de la Fondajxo "Kunpartopreno" kaj flanke de vidantaj kaj nevidantaj E-istoj el Varna, Plovdiv, Sofio. Pri la 79-a IKBE mi ne intencas rakonti detale, cxar multaj el inter vi partoprenis gxin. Ni ne planis organizi tiun-cxi Kongreson, sed ni tamen faris tion pro la obstina insisto de la LIBE-Estraro. Intertempe ni konfrontis multajn malfacilajxojn. Dank'al la pozitiva rilato kaj helpo de ABB, de la Fondajxo "Kunpartopreno", de la Nacia biblioteko "Louis Braille", kompreneble per la sindona kaj strecxa laboro de la membroj de la Loka Kongresa Komitato ni sukcesis organizi bonan Kongreson. Gxi okazis en la cxemara urbo Obzor ekde la 28-a de auxgusto gxis la 3-a de septembro 2013 en hotelo "Horizont" de ABB. Kolektigxis 71 kongresanoj el 12 landoj. Salutis nin la Prezidanto de ABB, s-ro Vasil Dolapcxiev, reprezentanto de la urba Estraro kaj de BEA. Estis prezentitaj ok prelegoj. La Kongresan temon "La nevidantoj en la civitana socio" prezentis Veselina Stoilova. Okazis du lingvaj kursoj, gviditaj respektive de Pier Luigi da Costa kaj de Natalia Kasymova. En la varia kultura programo prezentis sin la bulgara E-verkisto Nikola Uzunov kaj plenumantoj el la Kulturdomo de bll.j en Varna. En la LIBE-Asembleo estis anoncita nova LIBE-Estraro.

Konklude: cxiujE-arangxoj, okazintaj en Bulgario, estas rezulto de aktiva laboro de bulgaraj E-istoj per la morala kaj materiala helpo de la bulgaraj bll.-institucioj pro ilia pozitiva kompreno kaj rilato al E-movado. Temas precipe pri ABB kaj pri la Nacia biblioteko "Louis Braille". Menciindaj estas ankaux la Fondajxo "Kunpartopreno", la Nacia rekapabliga centro de nevidantoj, la Konsumkooperativo de bll.j. Kompreneble ni ne povas kaj ne devas forgesi la eksterlandan helpon de LIBE kaj de la Fondajxo "Evidente" kun nia neforgesebla s-ano Tuinder. Kaj entute fine mi devas diri: Nia sukceso ne estus realigebla sen la kompreno de nia laboro flanke de la lokaj ssxtataj institucioj. Dankon pro via atento.

Vladimir Jxelev Plovdiv, Bulgario.

 

 

Diversaj interesajxoj

 

Manpremo indikas la agxon

 

"Donu al mi vian manon, kaj mi diros al vi kiom vi agxas". Tiel oni povus resumi la rezulton de aktuala studajxo. La forteco de manpremo evidente indikas la biologian agxon de homoj pli ol 60-jaraj.

La agxo laux vivojaroj estas tre malpreciza mezuro: cxar, unue, la biologia agxo dependas de la vivostilo, kaj due, la kondicxoj sxangxigxas dum la kuro de la tempo. Pensu pri 65-jarulo: Antaux 150 jaroj tio estis kadukulo, hodiaux tio estas mezagxa persono.

Iel la esploristoj konfirmas la malnovan onidiron, ke oni agxas tiom, kiel oni sentas sin. Nur: Kiel oni mezuru tion? Dum la pasintaj jaroj medicinistoj proponis cxiujn eblajn alternativojn al la "kronologia agxo" por priskribi la korpan sintrovon de pli agxaj homoj. Multaj el tiuj proponoj estas kuriozaj, sed ili sxajnas funkcii: La rapideco de irado, la balanco cxe starado aux la rapideco kiel oni levigxas de la segxo cxiuj tiuj datumoj estas evidente indikiloj por juneco dum progresinta (aux "meza" agxo).

Kiel aparte tauxga montrigxis tiucele la forteco de la manpremo. Kiu havas forton en la manoj, tiu plej ofte estas ankoraux korpe plenkapabla kaj devus vivi pli longe se en tiu kazo tio estas trafa konstato. Esploristoj de la novjorka universitato analizis datumojn de usonaj progresintaj mezagxuloj kaj ili konkludas: La manpremo estas ne nur fidinda indikilo por la vivodauxro, gxi ankaux diras ion pri la mensa stato de homoj en progresinta agxo kaj pri ilia kapablo regenerigxi post malsanoj.

Kio surprizas - cxu la profesio ne devus tordi la datumojn? Cxu konstrulaboristoj ne devus havi signife pli fortan manpremon, ol homoj, kiuj pasigis sian tutan vivon en oficejo? Tion la esploristoj ankaux komence pensis. Kaj dum junagxo tio certe estas trafa. La kunteksto tamen poste inversigxas. Eksaj konstrulaboristoj estas kiel altagxuloj plej ofte pli eluzitaj, ol eksaj dungitoj, kaj tial ili havas malpli da forto en siaj manoj.

 

La faktoro klerigxo en tio ludas gravan rolon. 65-jaraj virinoj kun malalta nivelo de klereco havis la saman manforton, kiel 69-jarulinoj kun alta nivelo de klereco. Simila estis la kunteksto cxe viroj.

 

La esploristoj klarigas tion jene: "Kiu studis en universitato, tiu kutime havas pli sanan vivostilon, praktikas sporton kaj nutras sin racie. Tio trovas ehxon ankaux en statistikoj, kleraj homoj vivas pli longe."

Analizoj kiel tiu de la novjorkaj esploristoj estas gravaj por la prognozo de la logxantara evoluo. Cxar la vivodauxro plue kreskas. Kaj laux prognozoj la fino de la flagostango ankaux en okcidentaj industriaj landoj ankoraux ne estas atingita.

 

 

Por la retumantoj

 

Retkonferenco en E-o.

 

Dum la 80-a Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj, okazinta inter la 13-a kaj 19-a de julio 2014 en Harkany (Hungario), okazis kunsido, kiun partoprenis 12 gekongresanoj - uzantoj de komputiloj. dum tiu kunsido, i.a., cxeestantoj interparolis ankaux pri nia retkonferenco aux dissendolisto. Ni konstatis, ke gxi ne estas suficxe vigla. Estas propono plivigligi gxin. Jen informoj, kiuj, eble povas helpi.

Nomo de la retkonferenco estas Esperanto. Priskribo estas: Esperanto Konferenco por Esperanto. Iomete el historio:

En Cxehxio, cxe "Unuigxinta Organizajxo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj" ekde 1998 funkcias retkonferenco, kie estas uzata nur E-o, kaj gxi estas malfermita al cxiuj landoj.

Aligxo: Kiel vi scias, kiam oni aligxas al reta diskutlisto, oni ricevas cxiujn skribitajn kontribuajxojn, kaj kiam iu mem sendas propran sciigon, gxi auxtomate iras al cxiuj aligxintoj. Spertuloj pri Interret-navigado povas legi cxiujn klarigojn (anglalingve), vizitonte jenan

TTT-pagxon:http://konference.braillnet.cz/mailman/listinfo/Esperanto

Al malpli sperta retuzanto, kiu deziras aligxi al la E-konferenco, ni konsilas jenajn pasxojn:

1. Skribu al la adreso: esperanto-request@konference.braillnet.cz

2. En la "korpo" de la sciigo skribu nur: subscribe kaj nenion en la "temo".

3. Vi ricevos anglalingvan informon, kiu proponas konfirmi vian deziron aligxi.

4. Resendu la mesagxon sen ia sxangxo, uzante respond-eblecon de via retposxto.

5. Fine vi ricevos novan mesagxon, per kiu oni konfirmas vian aligxon.

Malaligxo:

1. Simile agu, ankaux, se vi deziras esti forstrekita el la partoprenantaro.

2. Nur tiam necesas skribi: unsubscribe

3. Por malaligxo spertuloj pri Interret-navigado povas ankaux legi cxiujn klarigojn (anglalingve), vizitonte jenan TTT-pagxon:

http://konference.braillnet.cz/mailman/listinfo/esperanto

Propono:

Do, cxiuj vidhandikapitaj E-istoj, kiuj uzas interreton, cxefe retposxton, estas kore invitataj aligxi kaj kontribui al tiu diskutlisto.

Viajn kontribuajxojn sendu al la adreso:

esperanto@konference.braillnet.cz

Gradimir Kragicx.