Esperanta ligilo

n-ro 8, oktobro 2014

Enhavtabelo

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE

Tra la sortofrata mondo. Artefarita gvidhundo

Literaturo. T. Andrejeva. Hazarda renkontigxo

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Sxako (nur en brajla versio)

Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj

Korektendo

 

 

Protokolo de la Gxenerala asembleo de LIBE,

unua kunsido

Harkany, 15-7-2014, ekde la 11-a horo

 

LIBE-prezidanto Anatolij Masenko (AM) salutas la Asembleon nome de la kvin cxeestantaj geestraranoj, kio signifas, ke la Asembleo estas decidrajta. Li petas unuminutan silentan staradon honore al kara forpasinto Arvo Karvinen (AK), nia fervora eks-prezidanto, kaj kondolence al ges-anoj S. Willemoes (Danlando) kaj V. Sprinceanu (Moldavio), kiuj en la jaro perdis sian vivkunul(in)on.

Estas prezentita la jena diskutenda tagordo:

1. Malfermo (fakte jam okazinta),

2. Agadraporto, 3. financa raporto,

4. landaj raportoj, 5. "Esperanta Ligilo",

6. movada historio, 7. LIBE kaj EBU,

8. venontaj kongresoj,

9. diversajxoj.

2. Agadraporto.

Memoriginte, ke la agadraporto aperis en la maja numero de EL, la prez. klarigas, ke dum la lasta jaro okazis vocxdonado kaj ke en la nov-elektita estraro devas esti disdonitaj la taskoj. Dum la jaro la estraro cxiumonate havis pere de skajpo diskutkunvenojn pri diversaj temoj, sed precipe pri la organizado de la nuna kongreso.

Ne okazas intervenoj pri la agadraporto kaj gxi estas aprobita.

3. Financa raporto.

Ankaux gxi aperis en la maja numero de EL. La kasisto Pier Luigi Da Costa (PLDC), invitita de la preZ., diras, ke la financa situacio de LIBE estas kontentiga, kio ebligis dauxrigi la programon de subteno al novaj aux junaj E-istoj por partopreni en niaj kongresoj, tamen bonvenaj estas sugestoj, kiel elspezi nian monon por efikaj iniciatoj.

La raporto estas aprobita.

4. Landaj raportoj.

Por Auxstrio s-ino Veronika Haupt (VH) informas, ke en la feriejo en Stubenberg ALBE organizis trilandan konferencon kun varia programo de auxstraj, cxehxaj kaj germanaj e-istoj. Dum la arangxo "Tago de la okulo" de la landa blindul-organizo en septembro VH kun vidantaj koleginoj disdonis materialon pri E-o. krome, ekde januaro 2013 ALBE-prezidantino VH apartenas al la estraro de la Auxstra E-Federacio, kie sxi okupigxas pri integrigxo de blindaj E-istoj en la gxenerala movado. Sxi ankaux iom okupigxis pri la brajla sekcio de la E-Muzeo en Vieno.

Gradimir Kragicx (GK) informas, ke en Bosnio-Hercegovino vivas 5 e-Blinduloj agantaj, tamen nur kiel neorganizita grupo. Aliflanke tute mankas en la lando unueca E-organizajxo. Ankaux novaj interesigxantoj mankas, sed espereble la partopreno de la parolanto en la kongreso iom revigligos la landan blindulmovadon.

Vladimir Jxelev (VJX) prezentas la agadon de la bulgara ANEB: gxi arangxis renkontigxon kun la gxeneralmovada landa asocio cele al konstanta kunlaboro, aperigis E-poemaron de Todor Sxosxev, instruas E-on al du knabinoj kaj planas eldoni ankaux vidulskribe sian organon "Esperanta Fajrero".

Tadeusz Karasx (TK) raportas, ke en Cxehxio blindaj e-istoj agas jam dek jarojn kiel sekcio de la anda gxenerala asocio kaj 13 blindaj e-istoj estas fakte aktivaj. Regule aperadas la kvarmonata revuo "Auxroro" brajle, sondiske kaj rete. De kelkaj jaroj ne okazas regulaj someraj renkontigxoj kaj kursoj, sed oni planas denove arangxi tian renkontigxon. Dume la membroj de tempo al tempo kunvenas en Prago aux en Brno.

En mesagxo, lauxtlegata de AM, Ritva Sabelli (RS) diras pri Finnlando: "la longdauxra malsano de nia energia estrarano AK ombris la agadon de "Steleto". Resumo de lia vivprotokolo trovigxas en Vikipedio kaj en Panteono de meritplenaj pedagogoj kaj agantoj por E-o. Alia omagxa steletano estas Raimo Tanskanen, kiu en januaro cxi-jare estis nomumita kiel brajlouzanto de la jaro 2013. Du Steletanoj partoprenis publikan E-kurson kaj unu en la UK en Rejkjaviko".

Natalia Kasymova (NK) raportas, ke en Germanujo regule aperas brajla revuo "La blinda esperantisto" redaktata de Theodor Speckmann (TS) kaj la estraro de EBLOGO regule kundiskutas telephone aux skajpe. Provo de varbado pere de nacia brajlogazeto gxis nun ne realigxis, cxar intervjuo al NK, farita en la unuaj monatoj de la jaro, gxis nun ne aperis. NK partoprenis en la Ikbe en Obzor kaj ankaux en la E-semajno de ALBE en Auxstrio, kiun sxi taksas bonega.

Por Hungarujo neniu ion raportas. Attila Varro (AV) deklaras, ke li ion diros nur tiam, kiam li havos vere ion por raporti.

Por Italujo raportas PLDC: IABE estas bone integrita en la gxenerala movado, tiom ke gxia kasisto Aldo Grassini estas la nuna prezidanto de la Itala E-Federacio, en kies estraro ankaux estis kaj estas aliaj blindaj E-istoj. Tamen IABE, iam atinginta preskaux cent membrojn, havas nun malpli ol 40, inter kiuj kelkaj novuloj. Oni planas denove organizi semajnan kurson kun feria programo, cxar gxi donis en sia unua okazigo bonajn rezultojn. La revuo "Itala Ligilo" dauxre aperas, lastatempe pli regule.

Por Japanujo Tanabe Kunio Raportas, ke dum la japana E-kongreso, okazinta en pasinta oktobro, JABE havis propran fakkunvenon, al kiu sekvis aliaj, i. a. por rememori la forpasintan sekretarion Tanaka Teiiti, kun partopreno ankaux de pluraj vidantaj E-istoj. Kelkfoje JABE reklamis pri E-o en la brajla gazetaro kaj gxi prizorgas kurson por komencantoj pere de la nacia brajla biblioteko. JABE intencas agadi por plivigligi la movadon.

Dragan Sxtokovicx (DSX) raportas, ke KUNE, kunlabore kun la gxeneralmovada Kroata E-Ligo, jam dek jarojn eldonas la sonrevuon "Tempo" nun atingintan la 37-an n-ron. La asocian kunvenon de pasinta marto kontentige partoprenis 17 el la 31 membroj. KUNE, kunlabore kun Unio de Zagrebaj E-istoj, realigis la brajlan eldonon de la libro "Mirindaj aventuroj de meti-lernanto Hlapicx". Krome, grupo de blindaj e-istoj partoprenis en la kunveno de e-istoj-verkistoj. Fine bona reklamo por nia lingvo estis la koncerto organizita en la feriejo en Premantura, kie gastis familioj Karasx kaj Jelinek. Post la koncerto la internacia lingvo farigxis konversacia temo: multaj jam auxdis pri gxi kaj kelkaj ecx lernis gxin en la blindullernejo.

Por Rumanujo raportas Livi Ciobanu (LC): en la lando ne ekzistas e-ista blindulorganizo; tamen estas ok blindaj e-istoj. Ciobanu mem por propagandi E-on klopodas aperigi en naciaj brajlogazetoj interesajn artikolojn el la E-revuoj.

AM raportas pri Rusujo: fine de junio okazis en Gelengxik cxe la Nigra Maro feria kaj labora renkontigxo, kiu bonege sukcesis. Dauxre aktivas en Interreto la vocxbabilejo "Ventrilo", en kiu fervore agas Vjacxeslav suslov kaj Nikolaj Solomencev; gxi sukcesas varbi kelkajn novulojn. Rusaj samideanoj atente legas nian revuon: du el ili ricevis cxi-jare premion de la rubriko "enigmoj kaj problemoj".

Por serbujo raportas Nedeljka Lojxajicx (NL): jam de kelkaj jaroj ne ekzistas E-ista blindulorganizajxo, sed kompense blindaj samideanoj aligxis al la gxenerala nacia organizajxo kaj vizitadas E-societojn. La du vidulskribaj revuoj "Esperanto" (serblingva pri E-o) kaj "Verda stelo" (serblingva kaj E-lingva) estas eldonataj ankaux elektronike kaj estas do alireblaj por niaj membroj. Bona reklamo por nia lingvo estis la prelegoj faritaj de Otto Prytz en la Nacia Biblioteko pri brajlo kaj novaj teknologioj kaj pri lingvokomunikado kiel problemsolvado. Liaj prelegoj okazis en E-o kaj estis tradukitaj al la serba de NL. Fine en la blindullernejo en Zemun oni dauxre instruas E-on.

Pri Svedujo oni ekscias pere de letero de Ingrid Johansson, vocxlegita de AM: en la lando la forta influo de la angla malhelpas interesigxon pri E-o. La neekzisto de blindullernejoj ankaux malfaciligas propagandadon de la lingvo inter blinduloj. Tamen pozitive estas, ke nun la organo de la Sveda E-Asocio estas ricevebla brajle, kaj krome la komunikprogramo Skajpo ebligas senkoste konversacii en E-o kun multaj samideanoj.

Elcxerpinte la landajn raportojn, finigxas la unua kunsido de la Gxenerala Asembleo.

 

 

Gxenerala asembleo de LIBE,

dua kunsido

Harkany, 18-7-2014, ekde la deka horo

 

Salutinte la kunvenintojn, la prezidanto atentigas, ke cxe la tablo sidas la estraranoj (escepte de Dimo Dimov kaj Olena Posxivana - OP), sed ankaux, laux decido de la pasinta Gxenerala Asembleo, la du neelektitoj T. Karasx kaj V. Jxelev ricevintaj plej multajn vocxojn, tiel ke ili aktive partoprenu en la agado de la estraro kaj estu tiel pretaj ekokupi malplenajn lokojn. Li poste dauxrigas la pritraktadon de la temoj en la tagordo.

5. "Esperanta Ligilo".

Rememoriginte sian prelegon pri la centjarigxo de la revuo prezentitan pasintan mardon, la prez. petas demandojn, opiniojn kaj sugestojn pri nia organo. Al demandoj li respondas:

1) EL neniam estis surdiskigita. OP surkasetigis gxin nur por individuaj dezirantoj, sed lastatempe tio ne plu okazas pro manko de interesigxo. Do la revuo aperas nur brajle kaj rete.

2) La reta EL-versio trovigxas en la pagxaro de LIBE: http://www.libe.slikom.inffo . Tie estas arkivo de cxiuj numeroj ekde n-ro 7 2007.

3) Tre grava, kvankam nekompleta, kolekto de la brajlaj EL-kajeroj trovigxas en la E-Muzeo en Vieno, kie tamen, en la nuna situacio, estas malfacile konsulti deziratajn n-rojn.

La cxeestantoj estas kontentaj pri la revuo; tamen VJX propones enkondukon de rubriko pri novaj eldonajxoj, kaj NL subtenas la proponon, precizigante, ke en gxi oni devus pritrakti eldonajxojn iel alireblajn por niaj membroj.

Fine, pere de la komputilo de DSX, la redaktorino OP salutas el sia hejmo la asembleon kaj dankas la legantojn pro ilia indulgemo koncerne erarojn, kiuj jen kaj jen aperadas. Sxi krome certigas pri sia strebado al pli kaj pli interesa revuo.

6. Movada historio.

La prez., espriminte la bedauxron, ke ofte kun niaj maljunaj samideanoj malaperas ankaux partoj de nia historio, legas raporton de RS (Finnlando) pri la vidulskriba eldono de historio de nia Movado iniciatita de AK en 2008: En 2010 s-ano Jelinek enkomputiligis la brajlan trivoluman historion de Joseph Kreitz, kiun poste korektis Masenko, Meyer kaj Varro. Tiu verko estos kompletigita per kelkaj informoj kaj multaj biografioj de gravaj blindaj e-istoj, el kiuj pluraj japanoj. Oni aldonos informojn pri niaj kongresoj okazintaj post la dua mondmilito kaj cxapitron pri la agado de LIBE ekde la jaro 1990. Mankas kelkaj gravaj informoj, kaj oni petas kunlaboron. Kelkaj membroj promesas helpi por kompletigi la informojn pri apartaj kongresoj. Kiel dirite, la verko aperos vidulskribe kun subteno de la finna asocio "Steleto". NL proponas, ke la verko estu tamen alirebla por niaj membroj kaj aperu do ankaux en elektronika formo. Oni proponas, ke gxi (same kiel la trivoluma verko de Kreitz) trovigxu en la retpagxaro de LIBE. Dezirantoj tamen jam povas ricevi la movadan historion de Kreitz en elektronika formo, petante gxin cxe AM.

7. LIBE kaj EBU.

Laux invito de la prez., s-ano PLDC klarigas, ke LIBE aligxis al EBU precipe pro la volo de AK, kiu celis per tio ke pri la agado de LIBE aperu informoj ankaux en la neE-ista blindulmedio. Fakte, dum nia plurjara membreco en EBU aperis en gxia bulteno nur unu informo koncernanta E-on, nome pri la E-a studsemajno de 2012 en Slovakio. Ankaux en EBU-kunveno okazinta pasintjare en Montenegro, kvankam ne aperis kontraux-E-a sinteno, la atento pri nia agado estis minimuma. Cxar ni pagas membrokotizon de proksimume 390 euxroj jare, la estraro sin demandas kaj demandas la Asembleon, cxu tiu mono estas bone elspezata, konsiderante la nomitajn rezultojn?

Kelkaj samideanoj pledas por eksigxo el EBU: Priborsky kun la kondicxo, ke oni tamen plu sendadu raportojn pri nia agado al EBU; VJX konsilante, ke la eksigxon akompanu klarigoj pri la kialoj; Rader kaj VH dirante, ke restante en EBU ni vane elspezas monon, cxar EBU ecx rezignas pri la uzado de nia lingvo. Antun Kovacx (AKO) tamen asertas, ke nia membrokotizo ne estas tiom alta, ke gxi prezentu kauxzon por la eksigxo. La prez. respondas, ke la kotizo estas tro alta ne en si mem, sed pro tio, ke gxi ne donas rezultojn. PLDC aldonas, ke la kotizo ne estas la cxefa elspezo: multe pli kosta estas la partopreno de reprezentanto de LIBE en la EBU-kunvenoj. Tiu kosto estis nula, kiam AK, reprezentanto de Finnlando, reprezentis samtempe ankaux LIBE, sed poste la situacio sxangxigxis. Nia unua partopreno en EBU-kunveno en Montenegro kostis nur 800 euxrojn pro tio, ke nia reprezentantino, la italino Violetta de Filippo, logxis proksime de Montenegro. Plia malfacilajxo estas trovi cxiam tauxgan reprezentanton, kiu konas la anglan kaj disponas tempon por partopreni kunvenojn kaj por preparigxi al tio, legante cxiujn necesajn dokumentojn. PLDC finas dirante, ke membreco en EBU povas esti ia propagandilo por E-o, sed cxu ne eblus pli efike propagandi alimaniere uzante la monon sxparitan per nia eksigxo?

AV argumentas, ke manke de novaj junaj membroj kaj de signifaj iniciatoj de LIBE, estas malfacile imagi, per kiuj informoj ni povus positive propagandi pere de la informiloj de EBU.

La prez. starigas vocxdonadon pri la temo: 18 vocxojn ricevas la propono pri eksigxo, 7 vocxojn la propono pri dauxrigo de membreco, kaj do oni decidas eksigxi el EBU.

8. Venontaj kongresoj.

La prez. AM invitas vicprezidantinon NK raporti pri la nuna stato de la afero. Sxi informas, ke francaj samideanoj proponis arangxi nian kongreson en la Esperantodomo Gresiljono, sed la logxkondicxoj montrigxis tie nekontentigaj. Francoj tamen emas plu priparoli la aferon, sed gxis nun ne alvenis aliaj proponoj. NK raportas pri la propono de Th. Speckmann arangxi nian kongreson samtempe kun UK laux la modelo de Florenco en 2006, sed laux sxia opinio, aparta IKBE estas preferinda, cxar integrita kongreso prezentas multajn kulturajn eblecojn, sed lasas malmulte da tempo por niaj arangxoj.

S-ino Krizantemo (KR - Japanio) rakontas, ke sxi estis tre bone impresita de la prepara komitato de la UK en Lilo kaj de la urbo entute. Vere post la 72-a IKBE en Florenco venis plendoj, ke por niaj arangxoj ne estis suficxa tempo, sed pro tio kulpas ne la LKK de UEA, sed LIBE, cxar LIBE tro malfrue kontaktas la organizantojn, dum gxi devus jam nun zorgi, ke ni havu tauxgajn kunvenejojn kaj suficxan tempon dum venonta UK.

La prez. aldonas, ke ankaux venis demando pri eventuala partopreno de blinduloj en la internaciaj lingvaj ekzamenoj.

NK diras, ke tiurilate la okazigo de integrita kongreso malhelpus ankaux la arangxon de sxiaj lingvaj kursoj, krom tio ke evidente mankus nia arta vespero kaj tempo por trankvile babili pri niaj aferoj.

Istvan Kabok (IK) emfazas, ke certe la partopreno en UK estus tamen, precipe por orientlandanoj, unika okazo por vere partopreni en la tutmonda gxenerala E-movado.

AKO deziras, ke IKBE okazu kadre de UK, sed nur okaze de la venonta jubilea.

AV opinias, ke en integrita kongreso blindulo devos malfacile elekti inter blindula arangxo kaj aliaj cxiam okazantaj interesajxoj. Krome li trovos sin perdita en vastega kongresejo, escepte se li havas propran konstantan akompananton, sed tiukaze li ne bezonas specialajn arangxojn de LIBE kaj eble li ne ecx partoprenas en la nuna IKBE.

AM diras, ke fakte oni devas sin demandi, kiom multe da blindaj e-istoj kunvenas, kaj kiuj ili estas. Ecx cxi tie cxeestas precipe orientlandanoj, kaj eble al Francio tre malmultaj orientlandanoj povos vojagxi.

Milena Jelinkova rememorigas, ke bona solvo estis tiu ekzemplo de la Budapesxta kongreso en 1983, kiam la UK kaj IKBE okazis sinsekve kaj oni do povis partopreni nur unu el ili aux ambaux laux siaj eblecoj.

KR konsentas, ke en vasta UK senakompana blindulo povas perdigxi, sed li devas iri al la akceptejo, kaj tie la dejxorantoj akompanos lin al la dezirata arangxo.

AKO proponas, ke oni arangxu nian kongreson iom kompromise antaux la UK en la sama urbo: gxi dauxru nur tri-kvar tagojn kaj poste ni partoprenu en La gxenerala kongreso, eventuale organizante propran ekskurson, se multaj tion deziras.

NK konsentas, ke Nia propra arangxo antaux aux post la UK kaj restante en la sama hotelo estus tre oportuna. Ni tion esploros, sed tio ja dependas ankaux de niaj francaj samideanoj.

IK informas, ke slovakaj e-istoj klopodas organizi universalan kongreson en sia lando eble en 2016 kaj do, se ni intencas kongresi tie, estus bone, ke ni frue kontaktu ilin.

Per tio elcxerpigxis la temo kaj oni venas al la lasta punkto de la tagordo.

9. Diversajxoj.

VJX petas, ke korespondemuloj donu al li sian adreson kaj disponeblecon por kontaktigi ilin kun dezirantoj.

LC anoncas sian demision de la posteno de LIBE-delegito. Laux peto de la estraro li tamen akceptas ankoraux plenumi la koncernajn taskojn gxis nova delegito por Rumanujo estos trovita. GK informas, ke la komputiluzantoj en sia kunveno decides aligxi al la E-a diskutlisto, por ke gxi revigligxu.

Ne estas pliaj intervenoj; do la prezidanto dankas la cxeestantojn pro la partopreno kaj fermas la asembleon dek minutojn antaux la dekdua.

Protokolis: Pier Luigi Da Costa.

 

 

Tra la sortofrata mondo

 

Artefarita gvidhundo

 

La roboto Alpha Dog estas destinita por uzado sur terenoj, ekz., en arbaro, kie estas malfacile movigxi per kutimaj rimedoj, ordinaraj trafikiloj. Gxi estas posteuloj de robotoj, nomataj Big Dog, kiuj servas por porti soldatajn ekipajxojn. Tio estas projekto de la firmao Boston Dynamics, financata de Darpa (Esplor-agentejo de progresintaj defendo-projektoj de la usona defendo-departamento.

Alpha Dog tre lerte, malgraux la relativa grandeco de la masxino, trapasas arbustarojn, arbarajn densajxojn kaj sxtonkovritajn terenojn. Krome, gxi kapablas senstrecxe porti 180-kilograman sxargxon. Sur la plata tereno gxia rapideco atingas 11 kilometrojn jore, dum grimpado - 5 km\h. Ecx renversigxinte, gxi rapide kaj facile reakiras ekvilibron. La roboto sekvas grupon da soldatoj, observante kaj analizante helpe de kameraoj, siaj "okuloj", ilian vojon kaj eventualajn barojn, kiujn ili devas preteriri.

Alpha Dog estas multe pli rapida, stabila kaj senbrua, ol la antauxaj versioj. Aldone, gxi reagas la vocxajn mesagxojn, do, gxi tre bone konvenas por esti siaspeca artefarita dresita hundo por akompani bll.jn. Fakte, gxuste tio estis la primara ideo de la projektantoj.

 

Literaturo

Hazarda renkontigxo

(rakonto)

Sidante sur benko en la malnova parko situanta en la urbo Kislovodsko, mi foliumas la romanon de M. Lermontov "Heroo de nia tempo" por rememori la lokojn, kie agis gxiaj herooj.

"Mi vidas vin legi la romanon de M. Lermontov,"- ekauxdis mi la veluran viran vocxon. "Jes, mi sercxas la fragmentojn de "Taglibro de Pecxorin". Mi interesigxas pri la kislovodskaj lokoj, kie okazis tiamaj tragediaj eventoj". La viro ekridetis altirante mian atenton. Li aspektis alloge, ne pli ol 40-jaragxa. "Hieraux mi promenis je samaj lokoj kaj volonte akompanos vin".

Gxoje akceptinte lian proponon mi plene konfidis lin.

Do, ni proksimigxis al la domo, en kiu logxis Vera kun la edzo kaj juna Meri kun sia patrino. Gxuste en tiun cxi domon nokte ensxteligxis Pecxorin por la sekreta rendevuo kun Vera kaj gxuste ankaux cxi tie enamigxinta Meri spertis kruelan korbaton.

Mia hazarda gvidanto akompanis min al la narzana fonto, kie cxiam svarmas homamasoj. Jam delonge alvenas cxi tien malsanuloj el nia lando kaj el la tuta mondo por trinki tiun naturkuracilon. Tamen ecx tiu magia kuracilo montrigxas senefika kaj ne sukcesas sekuri la koron kontraux la amo. Tute male! M. Lermontov rimarkis: "La aero de Kislovodsko inklinigas al amo".

Ni dauxrigis nian vagadon... Por ripozi sidigxinte sur benko ni malferminte la romanon legis: "En distanco de tri verstoj for de Kislovodsko, en intermontaro, kie fluas la rivero Podkumok, trovigxas rokmasivo nomata "Ringo". Gxi levigxas sur altajxo, kvazaux de la nature formita pordego, tra kiu la sunsubiro jxetas sur la teron sian lastan, ardan rigardon. Alvenas tien rajde multnombraj naturamantoj, por observi la sunsubiron tra tiu unika sxtonroka fenestro". Haltiginte taksion ni forveturis ekster la urbon al la montoringo.

Jen la sxauxmanta montorivero, dum kies transrajdo Meri svenis kaj gxentila Pecxorin cxirkauprenis sxian knabinecan talion... Estas strange, sed jen sidante apud la viro, tute fremda al mi, subite mi ekdeziris pli proksime interkonatigxi kun li. Tuj mi sufokis tiun dangxeran deziron rememoriginte, kiel finigxas ofte la similaj hazardaj interkonoj. "Kiel li kondutus? Tiel senkompate kiel Pecxorin?"

La taksio haltis sur la placo, kie staris jam kelkaj busoj kaj auxtomobiloj. Mia akompananto afable proponis al mi sian brakon, kaj ni supreniris al la montringo. "Cxi tie promenadis Pecxorin kaj enamigxinta al li Meri",- diris li. "Dum tiu promenado Pecxorin konfesis, ke li ne amas shin". Por ne dauxrigi tiuteman dialogon, mi revenis al taksio... Jen antaux ni estis la duelloko, iie Pecxorin pafmortigis la junan oficiron. Ni silente proksimigxis al tiu trista placeto, irante intermontoj, "...kie serpentumas mallargxa vojo duonkovrita per herbajxoj kaj cxiuminute krucata per bruetanta rivereto, kiun ni transvadis... Finfine ni proksimigxis al la roko, sur kies suprajxo okazis la duelo. Starante meze de bonodora florabunda herbejo, cxirkauxita per pentrindaj montomasivoj, ne imageblis tragediaj okazintajxoj de tiuj pasintaj jaroj. "Bluu cxiam la pura cxielo super la kapoj de homoj, brilu cxiam la suno hela, regu la amo kaj gxojo en la homaj koroj!." Mia gvidanto rompis miajn meditadojn: "Stranga persono estis tiu Pecxorin! Se min amus tia bela knabino, mi sentus min senfine felicxa." "Ja necesus, ke Vi ankaux amus shin". "Certe Vi pravas. Bedauxrinde neniam mi spertis la veran amon! Sed ie vivas tia unusola virino destinita de la sorto al mi! Cxu mi trovos shin?" "Cxu Vi havos la edzinon?" "Jes, antaux dudek jaroj mi faris tiun nepripensitan pasxon... Cxu Vi estas felicxa?" La respondo ne sekvis, sed en la koron perfide ensxteligxis kunsento kaj iu nekomprenebla ekscitigxo...

Cxe la fervoja kajo jam atendis trajno.Ni intersxangxis varman adiauxan manpremon. Envagonigxinte mi ekrigardis ekster fenestrovitro al la sole staranta alta viro Kial li ne renkontis tiun de la sorto destinitan amatinon?

Jen ekauxdigxis malagrabla fajfado, kaj la elektrotrajno ekmovigxis. Lastfoje mi ekvidis lin kaj eksentis strangan kordoloron... Tamen monotonritma radofrapado iom post iom trankviligis min. Jes, vershajne hodiaux en mia koro vekigxis io delonge forgesita...

En Piatigorsko min atendis la edzo.

T. Andrejeva.

 

 

Facila legajxo

Fabloj kaj fabeloj

 

Sitelo da pomoj

Foje iu homo acxetis novan domon, grandan, belan, kaj arangxis apud gxi grandan fruktogxardenon. Proksime logxis en malnova dometo la enviema najbaro, kiu dauxre klopodis malplibonigi lian humoron: jen rubajxon jxetas apud ties pordego, jen ankoraux iun acxajxon faras.

Foje vekigxis la homo bonhumora, eliris eksteren kaj rimarkis, ke sur lia sxtuparo staras sitelo da malpurajxoj. Li prenis gxin, malpurajxojn elversxis, la sitelon lavis kaj purigis gxisbrile, plenigis gxin per grandaj, maturaj, bongustaj pomoj kaj venis al la najbaro.

Auxdinte frapon cxe la pordo, tiu malice ekpensis: "Nu, fine mi kolerigis lin!". Antauxgxuante skandalon, li malfermis la pordon. Sed la bonulo etendis al li sitelon da pomoj, dirante:

- Per kio oni disponas, tion oni proponas.

 

Kial gxuste vi?

Foje ursido demandis sian patron-urson:

- Pacxjo, cxu vi konas cxiujn, kiuj logxas en nia arbaro?

- Jes, fileto, cxiujn mi konas,- respondis la granda urso.

- Diru do, cxu vere lupo estas la plej kuragxa?

- Jes, li estas tre kuragxa, multe pli kuragxa, ol mi!

- Kaj tigro? Cxu li estas forta?- ne trankviligxis la ursido.

- Li estas nekredeble forta! Mi ecx ne povas kompari min kun li!

- Kaj linko? Cxu li estas lerta?

- Um-m-m,- mugxis la urso, - li estas tiom lerta, ke ecx folieto ne movigxas, kiam li cxasas!

- Kaj kio pri vulpo? Oni diras, ke li estas tre sagxa.

- Jes, fileto mia, gxuste dirite: li estas tre sagxa kaj vere ruza.

- Kial do vi, pacxjo, estas cxefo de la arbaro, sed ne lupo, tigro, linko aux sagxa vulpo? - demandis la konfuzita ursido.

- Vidu, filo mia: la lupo estas kuragxa, sed li ne povas esti singarda, tigro estas forta, sed nervoza, linko estas lerta, sed ofte li ne kapablas konservi tion, kion li akiris, vulpo estas sagxa, sed li ofte uzas siajn kapablojn por trompi aliajn, kaj pro tio li ofte estas en malagrablaj situacioj. Nur mi vidas dek eblecojn tie, kie ili vidas nur unu, kaj depende de la situacio mi povas esti jen lupo, jen vulpo, jen tigro, jen linko. Gxuste pro tio mi estas cxefo de la arbaro.

 

Du lupoj

Iam en pratempo maljunulo malkovris al sia nepo la vivo-veron:

- Interne de cxiu homo dauxras la sencxesa lukto, tre simila al la lukto inter du lupoj. Unu el ili prezentas malbonon: envion, jxaluzon, bedauxron, egoismon, ambiciojn. La alia prezentas bonon: pacemon, amon, esperon, veron, bonkorecon kaj fidelecon.

La nepo, profunde kortusxita, enpensigxis kaj poste demandis:

- Kaj kiu lupo fine venkos?

La maljunulo ridete respondis:

- Cxiam venkas tiu lupo, kiun vi nutras.

 

Amikeco de stultulo (afgana fablo).

Iu regxo havis falkon, kun kiu li cxasis. Li tre sxatis gxin. Sed foje la falko forflugis kaj trafis en la korton de iu maljunulino. Sxi kaptis gxin kaj cxirkauxrigardis.

- Ho, vi, povrulo! Via beko ja estas kurba! Vi, kompatinda, ecx grenon ne povas beki per gxi! Nu, mi korektos tion! - prenis sxi grandan trancxilon, platigis la bekon de supre, egaligis de malsupre, admiris sian laboron.

- Nun estas bone! Vi povas beki grenon.

Poste la virino rigardis la piedojn de la birdo:

- Ho, kiaj ungegoj! Ho, vi, malfelicxulo! Cxu vere neniu en la vivo neniam tondis ilin?! Vi ja apenaux marsxas pro tiaj ungegoj! Nur mi, karulo mia, mi zorgos pri vi kaj forigos de vi cxiujn malagrablajxojn! - kaj sxi tuj forhakis gxiajn ungegojn.

La regxo bedauxris pri sia perdita birdo kaj ordonis sercxi gxin, promesinte al tiu, kiu trovos la falkon, la malavaran regalon.

Baldaux oni trovis la birdon en la dometo de maljunulino. Oni rakontis al la regxo, kiel bone sxi flegis gxin. Kaj jen la birdo estis liverita al la kortego. Ekvidinte, kia igxis lia kompatinda cxasfalko, la regxo kolerigxis kaj ordonis liberigi la kriplan birdon, dirinte: "Estas malpli dangxere havi sagxan malamikon, kiu faros al vi malagrablajxon, ol stultan amikon, kiu al vi tro bone servos".

 

Korektendo

En la septembra n-ro de "Esperanta ligilo" ensxteligxis eraro (p' 19 l' 24). La Universala Kongreso, okazinta en 1978 en Varna ne estas 69-a, sed 63-a. koran dankon al Dimo Dimov pro lia sugesto!