Esperanta ligilo

n-ro 10, decembro 2014

 

 

Enhavtabelo

Estu cxiam kun ni, bona angxelo!

El Esperantujo. Akvumi nepalajn semojn

Lingva forumo. Lingvo influas la vidpovon

Tra la sortofrata mondo. Nevidanta ambasadoro

Literaturo. Historio de novjorka taksiisto

Gvidanto de sia hundo

Novjarajxoj. La plej alta abio.

La feino Befana.

Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj.

 

 

 

 

Estu cxiam kun ni, bona angxelo!

Sxajne, ne trovigxas surtere iu religio, kiu ne agnoskus gard-angxelojn aux similajn bonajn spiritojn. Certe, supozeblas, ke gxuste tiamaniere manifestigxas la natura deziro de homo ne iri tra la vivo solece, sed bone scii, ke iu zorgas pri li kaj amas lin senpripense, kiel malofte kapablas ami ordinaraj homoj. Ne vane ekde pratempo oni donis al infanoj la nomojn de iliaj gard-angxeloj, kiujn oni difinis laux naskigxdato de la bebo. Ne estas rilatoj pli firmaj, ol tiuj, kiuj ligas homon kun lia plej bona amiko kaj prizorganto. Etuloj en multaj landoj antaux endormigxo ripetas belegan pregxon: "Mia gard-angxelo, mia bona amiko, ne lasu min sola tage kaj nokte". Cxu rememoru tiun-cxi pregxon ankaux ni, plenkreskuloj?

Oni scias ankaux, ke angxeloj alportas mesagxojn, plejofte bonajn. Do, okaze de Kristnasko kaj nova jaro mi deziras al vi, karaj legantoj, bonan sanon, pacon kaj cxion bonan! Kaj nia revuo estu por vi siaspeca angxelo, portanta bonajn novajxojn!

Red'.

 

El Esperantujo

 

Akvumi nepalajn semojn

Mi, kaj s-ro Nabin SUBEDI, aktiva E-isto kaj vic-cxefo de Scholar's Home Academy, Kathmanduo, estis ja fieraj, kiam s-ino Monique ARNAUD (Monika) dum sia vizito en Nepalo en oktobro akceptis nian peton viziti nian Akademion. Sxi montris ege imponan Kulturan Filmon kaj prelegis pri la belega regiono de Francio, kie si mem logas. Malgrau la festivala feriado multaj geknaboj kiu lernas esperanton ce ni venis al lernejo por renkonti sin.

Por miaj etaj gelernantoj gxi estis la unua okazo renkonti iun fremdan kaj bonkorecan E-instruistinon, do, ili plenplene profitis la okazon demandante pri Francio.

Cxu ankaux vi sxatos plu akvumi la Nepalajn semojn? Certe, jese vi respondos. Do, vizitu belan Nepalon kaj enkonduku al niaj gelernantoj la kulturon de via lando pere de nia belega lingvo Esperanto.

Bv. akcepti miajn elkorajn bondezirojn por vi, viaj familianoj kaj geamikoj.

Amike via

Mian Salam SHANY

 

Lingva forumo

 

Lingvo influas la vidpovon

Ni povas ekvidi la nevideblan, se ni nur scios, kion gxuste ni devas vidi.

Nuntempaj neuxrobiologoj dauxre diskutas, cxu ekzistas pensado ekster la lingvo. La problemo estas malnova, gxi venis en biologion el filozofio. Ankoraux Ludwig Widgenstein diris: "Limoj de mia lingvo difinas limojn de mia mondo. Tio, kio ne havas nomon, ne povas esti konsciita, por gxi mankas bildo en la menso, kaj tiu objekto en vasta senco de la vorto simple ne ekzistas". Kiam biologoj atentis pri la problemo de interkonekto de la lingvo kaj pensado, kelkaj subtenis Widgenstein-on, aliaj, male, defendis la kontrauxan vidpunkton.

Lingvo helpas nin kompreni tion, kion la okulo per si mem vidi ne povas. Dirindas, ke kutime interrilatojn de lingvo kaj pensado oni pritraktas je la plej alta nivelo: ekz., kiel lingvo influas nian kapablon pritaksi, analizi kaj konstrui konceptojn, sed malmultaj atentas pri tio, kiel lingvo interagas kun la pli "malsupraj" procedoj, nome, kun la senta percepto. Cxu lingvaj procedoj povas influi, ekz., la vidpovon?

Gxuste al tio estas dedicxita prilaborajxo de Gery Lupian kaj Emily Word en la universitato de Wisconsin (Madison, Usono), publikigita en la revuo "PNAS" (mallongigo en la angla "Proceedings of the National Academy of Sciences".

En neuxrobiologio ekzistas la malnova teorio, laux kiu diversaj funkciaj modulajxoj de la cerbo agadas aparte kaj estas nepenetreblaj unu por la alia. Ekz., la vida informo ne povas esti influata de tiu auxda, kaj ili ambaux estas tute fermitaj por la cerba areo, kiu respondecas pri lingvokapabloj. Sed lastatempe cxi teorio estas cxiam pli ofte pridiskutata. Estis arangxitaj eksperimentoj, dum kiuj oni devigis homon helpe de lauxta sono "ekvidi", kiel du objektoj kunpusxigxas, kiel la unuopa lumbrilo dissxutigxas kelkoble, influata de serio de sonsignaloj k.s. Tiuj eksperimentoj indikas, ke la vidaj kaj auxdaj informaj modulajxoj povas interagi. Sed gxis nun neniu kontrolis la samon koncerne lingvaj kapabloj.

Tiucela esploro estis arangxita de la gesciencistoj Lupian kaj Word. Sur kapojn de la partoprenintoj oni metis specialan ilon, tiel ke per unu okulo homo vidis bildojn de konataj objektoj, kaj per la alia - lumbrilojn. Brilajxoj malhelpis vidi la objektojn, kiuj dum iom da tempo igxis nevideblaj. La cerbo simple ne sukcesis prilabori informojn pri ili, cxar gxi okupigxis nur pri lumsignaloj. Sed, se homo auxdis la nomon de la objekto, lia vidpovo plibonigxis: li jam vidis la objekton pli baldaux kaj pli klare, ol sen auxdi la nomon. Aliflanke, se la objekton oni nomis malgxuste, ni diru, "arbo" anstataux la pentrita domo, tio malplibonigis la vidpovon: homo pli longe klopodis kompreni, kio do estas pentrita.

Alivorte, la lingva informo rektasence "malfermis la okulojn", helpante ekvidi tion, kio estis kasxita, vualita de iu flanka vida signalo.

Laux unu el la klarigoj, proponitaj de la auxtoroj, la nomo helpis ordigi neuxronojn de la vid-analizilo, tiel, ke ili povu unuavice rimarki la atenditajn signojn. La nomita objekto kvazaux havus avantagxon dum prilaborado de la vida informo. Laux la alia versio, la nomo kreis en la cerbo la neuxronan reprezentajxon de la objekto. Pretan internan bildon, kiu plifaciligis percepton de la objekto. La esploristoj mem preferas la unuan hipotezon, cxar, laux iuj donitajxoj, tiaj procedoj okazas en la cerbo jam antaux konscio de la vortsenco, antaux konstruo de t.n. "reprezentativa

modelo" de objekto.

Cxu tiel, cxu aliel, lingvo, certe, influas tion, kion oni vidas. Kvankam, eble, regado de la lingvo super la percepto ne estas tiom granda, kiel opinias iuj filozofoj.

Porokaze ekestas demando, cxu lingvo ne limigas, ne malricxigas nian sentan sperton. La auxtoroj de la esploro asertas, ke reale la lingvo ecx kompletigas tion, kion ni sentas. Ja informo, kiun ni akiras per niaj sens-organoj, estas tre malkompleta. Se ni parolu nur pri la vidpovo, kutime ni observas partojn, fragmentojn de la objektoj. Ekz., jen ni vidas nur duonon de la kato, kiu eliras depost la angulo kaj pripensas, kien pluiri. Sed ni ja scias, ke cxiu kato havas ankaux la alian duonon, ecx ne vidante gxin. Kaj gxuste tiun-cxi kapablon vidi la nevideblan, vidi la mondon tutece, sed ne fragmente, donas al ni la lingvo.

O.P.

 

Tra la sortofrata mondo

 

Nevidanta ambasadoro

 

Pedro Reinaldo Sanchez, instruisto, jxurnalisto, magistro de internaciaj rilatoj, kvankam nevidanta, prononcis jxuron kaj surprenis la devon de ambasadoro de Paragvajo en Dominikana Respubliko kaj en Respubliko Haiti. Tio estas la unua kazo en la monda historio: bl.o igxis ambasadoro.

Kiel diris ministro de eksteraj aferoj de Paragvajo Eladio Loisaga, oni elektis lin pro lia klereco kaj profesio, akirita malgraux manko de vidpovo. Li rimarkis, ke cxi postenon aspiris ankaux du aliaj indaj kandidatoj. Post kvindek jaroj Paragvajo malfermas konstantan ambasadejon en Dominikana Respubliko.

Lokaj amaskomunikiloj ecx vidas simbolon en la fakto, ke ambasadoro en cxi lando estas gxuste bl.o. Oni rememoris, ke politikisto, advokato kaj verkisto Joaquin Balaguer (1906-2002), kiu trifoje estis prezidento de Dominikana Respubliko, en 1996 preskaux blindigxis. Li suferis pro glaukomo.

 

 

Literaturo

 

historio de Novjorka taksiisto

Unu el Novjorkaj taksiistoj skribis en sia retpagxo "Mi ekveturis laux la adreso kaj ekhupis. Atendinte iom da minutoj, mi hupis denove. cxar cxi tiu estis mia lasta labor-veturo, mi pensis pri tio, kiel forveturi, sed anstatauxe mi parkis la auxton, venis al la pordo kaj ekfrapis... "Momenton" - respondis al mi virina vocxo. Mi auxdis, kiel ion oni trenis laux la planko.

Post longa pauxzo la pordo malfermigxis. malgranda virino cxirkaux nauxdekjara staris antaux mi. Sxi estis vestita en katunan robon kaj cxapon kun vualo, kvazaux el filmoj de kvardekaj jaroj. apud sxi staris negranda valizo. La logxejo aspektis, kvazaux neniu logxis cxi tie dum multaj jaroj. cxiu meblo estis kovrita per littukoj. estis nek horlogxo sur la muro, nek bagatelajxoj aux mangxilaro sur la bretoj. En la angulo staris la kartona kesto, plena je fotoj kaj la vitra mangxilaro.

- Cxu vi helpos porti mian sakon en auxtomobilon? - sxi demandis.

Mi alportis la valizon en la auxton, kaj poste revenis por helpi la virinon. Sxi prenis mian brakon, kaj ni malrapide direktis nin al la auxto. Sxi multe dankis min pro mia bonkoreco.

- Ne dankindas, mi nur penas rilati al miaj pasagxeroj tiel, kiel mi volas, ke oni rilatu al mia patrino.

- Ahx, vi estas tiom bona knabo, - sxi diris.

Kiam ni enauxtigxis,, sxi donis al mi la adreson, kaj poste demandis:

- Cxu vi povus veturi tra la centron de la urbo?

- Cxi tiu ne estas plej mallonga vojo, - rapide respondis mi.

- Ho, mi ne sedas, sed mi ne rapidas, - sxi diris. "mi veturas en hospicon".

Mi ekrigardis retrospegulon. sxiaj okuloj brilis.

- Mia familio delonge forveturis, - dauxrigis sxi per mallauta vocxo:

- La kuracisto diras, ke al mi restis ne tre longe...".

Mi trankvile etendis la manon kaj malsxaltis la taksimetron.

- Laux kiu itinero vi sxatus veturi? - mi demandis.

Dum la sekvaj du horoj ni traveturis la tutan urbon. Sxi montris al mi la domon, kie sxi iam laboris kiel liftistino. Ni traveturis la distrikton, kie sxi kaj sxia edzo logxis estinte la juna paro. Sxi montris al mi la meblodeponejon, kiu iam estis la balejo, en kiu sxi okupigxis, kiam sxi estis knabineto.

Iufoje sxi petis min ekbremsi antaux iu domo aux strateto kaj sidis, rigardinte mallumon sen diri ion. Poste sxi subite diris:

- Mi lacigxis, versxajne, ni iru nun".

Ni veturis silente laux la adreso, kiun sxi donis al mi. Tio estis la malalta domo, io simila al malgranda ripozejo kun veturebla vojo lauxlonge de negranda portiko. Du sanitaroj venis al la auxto tuj, kiam ni alveturis. ili estis zorgemaj, helpis al sxi eliri. Ili, evidente atendis sxin.

Mi malfermis la pakajxejon kaj prenis la valizon tra la pordo. La virino jam sidis en la invalida cxareto.

- Kiom mi sxuldas al vi? - sxi demandis, preninte la saketon.

- Neniom. - mi diris.

- Vi ja devas perlabori por vivi, - sxi diris.

- Ekzistas ankaux aliaj pasagxeroj, - mi respondis.

Preskaux senpripense mi klinigxis kaj cxirkauxprenis sxin, sxi tenis min forte.

- Vi donis al maljunulino iom da felicxo, - sxi diris, - mi dankas vin.

Mi premis sxian manon kaj poste foriris... Malantaux mia dorso fermigxis la pordo, Cxi tio estis la sono de fermo de ankoraux unu libro de vivo... Mi ne plu prenis la pasagxerojn dum revojo. Mi ekveturis, kien rigardas la okuloj, absorbita de miaj pensoj. Por ceteraj homoj dum cxi tiu tago mi preskaux ne povis paroli.

Mi pensis, ke sur mia loko povus okazi alia homo, iu malbonkora kaj indiferenta, ke ofte ni preteratentas la eblecon fari bonon".

E-igis Tatjana Kuklina.

 

Gvidanto de sia hundo

Jam delonge hundoj estis instruataj por la rolo de akompanantoj. Nemultaj tamen auxdis pri la rolsxangxo. Gxuste tio okazis en Krakovo. La hundo denaske blinda havas sian fidelan akompanantinon, la sindoneman mastrinon.

Li nomigxas Klusior, pezas 50 kilogramojn, estas bela kortohundo, kiu havis malbonsxancon naskigxi tute blinda.

En aliaj cirkonstancoj li estus endormigita aux, havante iom da felicxo, gxuus ies kompatemon, promenante kun mallonga rimeno surkole. Oni traktus lin kiel ludilon, dorlotus eksterlime. Konsiderante lian karakteron, tio finigxus tragike, cxar Klusior konscias sian grandecon kaj apartenas al dominantaj hundoj.

Dorota prenis lin el hundrifugxejo, tiel li ekhavis sian unuan veran domon kun kelkaj aliaj hundoj, sxancon por vera vivo

La hundego naskigxis sub felicxa stelo, cxar Karolina, amikino de Dorota, jxus ekvidinte lin, enamigxis. Sxi kaj sxia fiancxo Roberto decidis preni lin en sian studentan hejmon en la tria etagxo de komunlogxejo. Tamen la vojo al la hom-hunda interkomprenigxo ne estis sternita per rozoj. Disigita de la hundaro el la domo de Dorota, devigita lerni konduton, kiu ebligus al li kunvivon kun homoj en la logxejo, en kompanio de kato kaj kuniklo, Klusior tuj montris mankojn de sia edukado. Li provis timigi per dentoj, kaj pro la fakto, ke li estas tute blinda, ne eblis antauxvidi, cxu li trafos aeron, cxu ies brakon aux kruron. Sed lia mastrino ne cedis kaj komencis penan batalon kontraux malbonaj kutimoj de la hundo.

Multan klopodon kaj sindonemon kostis al sxi igi la hundon obei. Lia timo de soleco postulis de Karolina, Roberto kaj iliaj kunlogxantoj longajn promenadojn laux la sxtuparo, sidadon cxe la enirejo kaj gxentilecon rilate al genajbaroj, kiuj konsideris ilin veraj stultuloj. Sed ili klopodis ne kolerigxi pro lia bojado kaj hurlado.

Post kelkaj semajnoj da peza laboro en la logxejo fine ekregis silento. Ankaux dentumadon kaj basan rongxadon Karolina venkis.

Sed tio ne estis fino. Sxi petis konsilojn de dresistoj kaj fakuloj pri hunda konduto. De unu el ili sxi ekauxdis, ke Klusior neniam marsxos sen rimeno, cxar, estante blinda, li damagxos sin mem. Pri io tia Roberto kaj Karolina ne povis konsenti. Ili volis, ke la hundo havu normalan bestan vivon. Se eblas instrui al hundo peli gregon, se hejma amato povas kompreni la ordonojn pli komplikajn, ol "sidu" aux "kusxu", kial do Klusek ne kapablas lerni kaj obei vocxajn indikojn dum promenado.

Komence dum irado kun rimeno la hundo ekkomprenis vortojn, kiuj indikis alproksimigxantajn barojn, levigxon kaj descendon.

Nun Klusior estas hundo, kun kiu oni ne timus lasi dujaragxan infanon, gaja kaj ludema. Ecx ne unu mastro sxatus havi la hundon tiom obeeman. Li promenas sen rimeno kaj kuradas, kiel leporo.

Interesaj estas ankaux rilatoj inter Klusek kaj Kotecxek (la kato de Roberto kaj Karolina). La kato fojfoje sxerce batetas la hundan nazon per sia piedo, saltas sur televidilon kaj je la sekura distanco gapas la blindulon, kiu klakas per dentoj.

Verdire, okazis al li kelkaj akcidentoj. Foje li falis en profundan kavon, kaj Roberto devis eltiri lin. Sed kiu ne falos, tiun oni ne regalos. Memorindas, ke ne necesas alilokigi meblojn en la logxejo, cxar Klusek bone scias, kie ili kutime estas, kaj ofte galopas.

Objektive oni devas agnoski, ke lia regema karaktero fojfoje manifestigxas dum kontaktoj kun aliaj hundoj, sed tio ne estas serioza problemo.

Klusior sxatas ludilon, kiu povas esti dangxera por la cxirkauxantoj. Tio estas dika sxnuro, finigxanta per grandaj nodoj. Ludante, Klusior svingas per gxi tiel, ke la nodoj atingas kapturnigan rapidecon. Bedauxrinde, ies kruroj aux dorso povas esti survoje de la ludilo, kaj... Jen vera doloro!

Foje dum promenado la duopo renkontis mastron de la alia hundo, kiu komentis la situacion jene:

- Kompatinda hundeto! Necesus endormigi gxin...

- Kial do lin mortigi? Li ja estas denaske blinda, li tute ne zorgas pri tio, ke aliaj hundoj vidas. Por li blindeco estas normala stato,- respondis Karolina? kaj sxia kvarpieda amiko minace grumblis ion. La junulino opinias, ke Klusek estas freneze felicxa. Li rekompencas sxian paciencon kaj sindedicxon per per sia amego. Karolina fojfoje krias kontraux li, de temp'al tempo kolerigxas. Sed nur li kapablas plibonigi sxian humoron. Ne estus Klusek sen Karolina, sed ankaux Karolina ne estus sen Klusek. Tiu-cxi frenezeta kaj ekstreme bonkora virino posedas ankaux cxevalon, kiun sxi savus survoje al bucxejo. Sed tio estas jam tute alia historio.

Malgorzata Horecka

 

 

Novjarajxoj

 

La plej alta kristnaska abio en Germanio estis starigita en Frankfurt. Jam du semajnojn antaux komencigxo de kristnaskaj vendegoj oni ekornamis la unuajn verdajn belulinojn. Merkrede, la 5-an de novembro, vespere en la historia centro de Frankfurt-am-Mein, sur la antikva placo Romerberg estis instalita la 30-metra abio, kiu pretendas esti la plej alta kristnaska arbo en Germanio.

En la aliaj grandaj germanaj urboj la abioj estas malpli altaj, sed same imponaj. Tiu el Munkeno altas pli ol 25 metrojn, en Dresden - 22. Lauxplane, la abio de Berlin estos 45 metrojn alta, sed gxi konsistos el 1700 lerte kunigitaj abietoj.

La frankfurta cxampiono inter abioj estas 120-jaragxa. Gxi kreskis ne en Germanio, sed en Auxstrio. En Frankfurton la ok-tuna abiego estis veturigita en Frankfurton per speciala tir-auxto.

Jefim Schuman

 

Feino Befana

Nokte, la 5-an de januaro cxiu etulo en Italio apenaux dormas. Lin ja vizitos nekombita kurbanaza maljunulineto. Sxi lerte flugos sur sia malnova balailo.

Cxu vi pensas, ke tio estas heroino de iu terura fabelo? Ne, sxi estas bona itala feino, kies nomo estas Befana. Sxi tiras la sxtopitan sakon, plenan je donacoj, cxiam portas trivitajn sxuojn. Venante nokte, sxi nepre metos en infanan sxtrumpeton iun donaceton, kiu gxojigos kaj surprizigos.

La proceduro de donacado tre similas al tiu de la usona Santa Claus. Sxi enflugas tra kamentubon, dum cxiuj dormas, kaj sxteliras al kameno, sur kiu kusxas anticipe preparitaj sxtrumpetoj. Infanoj, kiuj bone kondutis dum la tuta jaro, matene trovos en siaj sxtrumpetoj nuksojn, bombonojn, cxokoladetojn, aliajn dolcxajxojn. Tiuj, kiuj malobeis, ekhavos nur karbonpecetojn. Sed tio estas specialaj rondformaj bombonetoj, kiuj povas nigrigi la langon. Kutime cxiu itala infano ricevas almenaux kelkajn tiajn "karbonetojn", cxar ja ne eblas bone konduti dum 365 tagoj.

En Italio ekzistas legendo pri la deveno de Befana. Cxiuj scias, ke sxi logxis en Betlehemo kaj estis simpla maljunulino, gxis kiam sxian pordon frapis tri profetoj, sercxantaj la vojon al la eta Jezuo. Ili petis la virinon akompani ilin, sed sxi rifuzis, dirante, ke sxi havas tro da hejma laboro. La profetoj foriris, kaj Befana post iom da tempo ekkonsciis, kiun grandan eraron sxi faris, saltis sur sian sorcxan balailon kaj flugis por sercxi la vagantojn.

Ekde tiu tempo Befana vizitadas cxiujn domojn, kie estas infanoj, esperante trovi la etulon Jezucxjon kaj regali lin per sia donaco.

Dum siaj vojagxoj tra la mondo Befana vizitis ankaux Italion, kie al sxi tiom placxis, ke sxi decidis resti tie.

Rimarkindas, ke la feino dauxre sxatas hejmlaboron, tial dum disdonado de donacoj sxi povas ankaux ordigi la domon, se al sxi placxos la familio. Tre ofte oni lasas surtable bongustajxojn por la nokta gastino. Tio ne estas kutima pastajxo aux pico, sed orangxo kaj glaso da rugxa vino.

La feino Befana vivigas la stratojn de la italaj urboj dum tiuj vintraj tagoj. Komence de januaro cxie malfermigxas vendejetoj, kie acxeteblas cxokoladetoj, bombonoj, diversspecaj dolcxajxoj. Funkcias bazaretoj, atrakcioj, cxie vagadas oldulinoj kun balailoj enmane. Kun ili fotas sin turistoj kaj lokaj logxantoj. En kelkaj regionoj de Italio la 6-an de januaro post la bunta marsxado tra la urbo oni bruligas surstrate la pupon Befana. Malgraux, ke tio sxajnas esti terura, tio simbolas foriron de la malnova jaro kaj alvenon de la nova, do, la evento alportas nur gxojon. Cxiuj malbonajxoj, okazintaj pasintjare, estas forbruligitaj en la fajro kune kun Befana.

Nun Befana estas unu el la plej pozitivaj personajxoj de la itala folkloro. Al sxi oni dedicxas kantojn, versajxojn, fabelojn, kaj cxiujare infanoj trovadas en siaj sxtrumpetoj donacojn, cxar Befana ja havas helpantojn - amemajn gepatrojn.

 

Facila legajxo

 

Fabloj kaj fabeloj

 

Vera paradizo

(fablo de Paulo Coelho)

Foje iris lauxvoje homo, hundo kaj cxevalo. Kiam ili preterpasis iun arbegon, gxin trafis fulmo kaj cindrigis cxiujn tri. Sed la homo ne tuj komprenis, ke li jam lasis cxi-mondon kaj pluiris kun siaj bestoj. Versxajne, mortintoj bezonas iom da tempo por konscii la sxangxon de sia destino.

La vojo estis longa kaj kruta, suno bruligis senkompate, kaj la tuta triopo suferegis pro varmego kaj soifo.

Kaj jen post iu vojkrucigxo aperis antaux ili majesta marmora pordego, kaj post gxi estis la placo, pavimita per pura oro. Meze sxprucis fontano de malvarmega pura akvo.

La vojagxanto proksimigxis al pordogardisto.

- Bonan tagon! Kiel nomigxas tiu-cxi belega loko?

- Tio estas paradizo.

- Bonege! Do, ni atingis paradizon! Ni ege soifas!

- Vi rajtas eniri kaj drinki lauxvole.

- Sed mia hundo, mia cxevalo... ankaux ili ja soifas.

- - Mi ege bedauxras, sed bestoj ne rajtas eniri.

La homo cxagrenigxis, cxar soifo turmentis lin, sed li ne trinkis sola, nur dankis kaj pluiris.

Longe ili grimpis la krutan deklivon, tute senfortigxis kaj fine ekvidis iun logxlokon, cxirkauxitan de klinigxinta malnova ligna barilo, kaj malantaux gxi estis nepavimita vojo kun arboj ambauxflanke. En ombro de la arbo kusxis homo, kovrinta sian vizagxon per cxapelo kaj sxajne dormis.

- Bonan tagon! - salutis lin la vojagxanto, - Ni cxiuj - mia cxevalo, mia hundo kaj mi mem - mortas pro soifo.

- Malantaux tiuj sxtonoj estas fonto. Trinku lauxvole.

La homo, cxevalo kaj hundo venis kaj malsoifigxis. Kiam la homo revenis por danki, la lokano diris:

- Revenu, ni cxiam gxojos vidi vin!

- Diru al ni, kiel nomigxas tiu cxi loko.

- Tio estas paradizo.

- Cxu? Sed la gardisto de la marmora palaco diris, ke paradizo estas tie.

- Ne, tie estas ne paradizo, sed infero.

- Kial do vi ne malpermesas al ili nomi sian lokon malgxuste? - konsternigxis la vojagxanto. - Tio ja povas kauxzigi miskomprenon kaj pelmelon.

- Ne, male, ili faras por ni grandan komplezon. Tie restas tiuj, kiuj kapablas perfidi siajn amikojn.

 

Cedro (fablo de Leonardo da Vinci)

En iu gxardeno kreskis cedro. De jaro al jaro gxi cxiam plifirmigxis, plialtigxis, plibeligxis. Gxia regxa krono majeste etendigxis super la aliaj arboj kaj jxetis densan ombron al ili. Sed ju pli gxi kreskis, des pli kreskis en gxi senmezura supereco. Moke rigardante cxiujn de supre, foje gxi ordone ekkriis:

- Forprenu do tiun mizeran nuksarbacxon!

Kaj la arbo estis forhakita.

- Liberigu min de tiu acxa najbara moruso! Gxi tedas min per sia stulta mieno! - ordonis la kaprica cedro, kaj la moruson oni forhakis.

Kontenta pri si mem, fiere balancante sian brancxaron, la superba belulo dauxre postulis:

- Purigu la lokon cxirkaux mi de tiuj maljunaj pirarbacxoj kaj pomarbacxoj! - kaj la arboj igxis ligno.

Unu post la alia malaperis la arboj kaj arbustoj, cxar la cedro volis esti plenpotenca mastro. Iom post iom la senbrida cedro ordonis neniigi la tutan gxardenon, de kies iama beleco restis nur stumpoj.

Sed foje komencigxis huragano. Ventego atakis la mastron de la gxardeno. La fanfaronema cedro tutforte rezistis al gxi, tenante sin je tero per siaj potencaj radikoj. Sed la ventego ne renkontis survoje aliajn arbojn kaj sengxene jxetadis sin al la sola belulo, senkompate rompante gxiajn brancxojn kaj fleksante gxin. Fine la turmentita giganto ne eltenis la abruptajn batojn, krakis kaj falegis teren.

 

Estas bone

Iu afrika regxo havis bonan amikon, kun kiu li kreskis. Kaj do, tiu amiko diradis pri iu ajn okazintajxo, sendepende de tio, cxu gxi estas pozitiva aux negativa: "Estas bone".

Foje la regxo cxasis. Lia amiko sxargis lian pafilon. Versxajne, li faris ion malgxuste, do, kiam la regxo prenis la pafilon, gxi pafis kaj forsxiris la fingron de lia mano. La amiko laux sia kutimo diris: "Estas bone". La regxo kolerigxis, ke tiu gxojas pro lia doloro, kaj ordonis malliberigi lin. Post iom da tempo la regxo denove cxasis, kaj lin kaj liajn kunulojn kaptis kanibaloj. Ili volis mangxi la regxon, sed, kunligante lin, iu rimarkis, ke mankas fingro de lia mano. La supersticxo de tiu tribo malpermesis mangxi iun, kiu havas korpodifektojn, do, la regxon oni lasis libera.

Reveninte hejmen, li rememoris pri la amiko, kiu diris, ke estas bone perdi la fingron. Sentinte riprocxojn de konscienco, li tuj venis en malliberejon por paroli kun li.

- Vi pravis, - li diris, - estis bone, ke mi perdis fingron. Mi ege bedauxras, ke tiam mi malliberigis vin! Tio estis malbona! - kaj li rakontis pri la okazintajxo.

- Ne, estas bone, - respondis la amiko.

- Kion vi diras? Cxu estas bone esti maljuste arestita de la plej bona amiko?

- Certe! Se mi ne estus en malliberejo, mi estus kune kun vi, do, nun mi estus jam mangxita!