Esperanta ligilo

n-ro 1, januaro 2015

 

 

 

 

Enhavtabelo

El Esperantujo. Iom pri la 100-a UK

Ekkonu la kongres-urbon

Lingva forumo. Lingvo ne povas esti iu ajnTra la sortofrata mondo.

Elektronika bastono

Literaturo. Rakonto de Julian Modest

Diversaj interesajxoj. Cxu kafo aux teo?

Interesa novajxo el Cxehxio

Nia rondo familia. Pri Sxtefica Mutak

Gratulo

 

Iom pri la 100-a UK

Universala Kongreso 2015 Lille disvolvigxos de la 25a de julio gxis la 1a de auxgusto 2015. En 1905 okazis la 1a Universala Kongreso de Esperanto en la nordfrancia urbo Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-cxe-Maro). En 2015 okazos la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lille (Lillo), la nordfrancia cxefurbo, kun tuta tago en Boulogne-sur-Mer.

La temo estos: "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj". La Landa Kongresa Komitato (LKK) laboradas.

 

Ekkonu la kongres-urbon.

Deveno de la nomo. La urbo estis fondita kun la latina nomo Ad Insulam, kiu signifas "Cxe la Insulo". Gxi trovigxis en la limregiono inter mezepokaj variantoj de la franca kaj nederlanda lingvoj, kaj ricevis en ambaux paralelajn tradukojn de la latina nomo. En la malnovfranca a l'isle kaj en la malnovnederlanda ter IJssel. El tiuj nomoj evoluis paralele la nuntempaj franca kaj nederlanda nomoj Lille kaj Rijssel. Se oni volus uzi en E-o nomon, kiu respegulas la historian evoluon de la nomo en ambaux lingvoj, gxi estus Linsulo. Tamen la loka E-klubo de la urbo uzas la nomon Lillo. Tiu uzo estas transprenita de UEA en la varbado por la Universala Kongreso de 2015.

En Lille kaj ties cxirkauxajxo logxas pli ol 1 miliono da homoj. Tiel, Lille vicigxas inter la plej ampleksaj urboj en Francio.

Laux legendo, Lillon fondis brava giganto en la jaro 640 p.K., sed unua skribita mencio datigxas de la 11-a jarcento. Unue memstare flandra, franca, poste hispana, gxi igxis definitive franca urbo en 1667 pro anekso al Francio fare de regxo Ludoviko la 14-a. En la 20-a jc. Lille tre suferis pro la du mondmilitoj.

La Lilla metropolo havas tri universitatojn: pri sciencoj kaj teknikoj, pri juro kaj san-scienco kaj pri lingvoj, literaturo kaj arto.

Dum la unua semajnfino de cxiu septembro okazas la Lilla Brokantado, kiu cxiujare ricevas 2 milionojn da vizitantoj - kio igas gxin la dua plej ampleksa arangxo en Euxropo post la Munkena bierkermeso!

Partneraj urboj. Inter aliaj la partneraj urboj de Lille estas jenaj: Nablus (Palestina Auxtonomio) ekde 1998, ?ajfo, Safed (Israelo), Erfurto, Kolonjo (Germanio) ekde 1988, Vroclavo (Pollando), Torino (Italio), ?arkovo (Ukrainio), Roterdamo (Nederlando), Valadolido (Hispanio), Leeds (Britio), Saint-Louis (Senegalo), U?da (Maroko).

Lille kun ?enovo estis dum la jaro 2004 la Euxropa Kultura Cxefurbo. Gxi estis kandidato en 1995 por la Olimpikoj de 2004. Por tiaj aferoj utilas la Granda Palaco.

Lille kandidatigxis en 2001 por organizi la Universalan Kongreson en 2005, tiel memorfestonte la centjarigxon de la unua Kongreso de Esperanto, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-cxe-Maro (samregione). Tiam la UK okazis en Vilno, Litovio, sed en Lille okazos la 100-a UK en 2015, laux decido de la estraro de UEA je la 24-a de marto 2013.

En Lilo kaj ties najbara urbo Villeneuve-d'Ascq estas aktiva Esperanto-grupo nomita Lille-Villeneuve-Esperanto, kies franclingva retejo estas cxe: http://www.lve-esperanto.org

 

Lingva forumo

 

Lingvo ne povas esti iu ajn

Antaux cxio lingvo devas esti efika komunikad-rimedo, pro tio gxiaj strukturoj spertas gravajn limigojn. Iu ajn lingva teorio devas klarigi du aferojn. Unue, kial cxiuj homoj ne parolas la saman lingvon.

Tio ne estas tiom memkomprenebla, kiel sxajnas al ni. La aliaj komunikad-sistemoj, ankaux en la regno de bestoj, des pli tiuj de homoj, ja estas universalaj: kiam ni tristas, ni ploras, kiam ni gxojas, ni ridetas, kiam ni estas gajaj, ni ridas. Ne gravas, al kiu raso, popolo, ni apartenas, kiun lingvon ni parolas. Krome, malgraux cxiaj ekologiaj kaj genetikaj diferencoj, ni cxiuj havas du okulojn, unu busxon, unu nazon.

Due, cxiuj lingvoj estas kunigitaj en tre malgrandan kvanton da lingvogrupoj. Se ili kreigxus hazarde, diferencoj inter ili estus pli

gravaj.

La usona lingvisto Joseph Greenberg kaj ties posteuloj priskribis pli ol du mil "lingvajn universalajxojn" - faktojn, konvenajn por cxiuj lingvoj, kaj baj-jesojn (de la angla "by-jes") - faktojn, konvenajn al la plimulto de lingvoj. Ekz., en la lingvoj kun fiksita vort-ordo subjekto preskaux cxiam estas metata antaux la rekta objekto. Se la verbo (predikato) priskribas kauxzajn-konsekvencajn rilatojn, persono aux ajxo, kiu estas kauxzo de la ago, estas subjekto. La verbo konkordigxas kun subjekto. Estas lingvoj, en kiuj verbfinajxoj akordigxas kun subjekto kaj ankaux kun objekto de la ago. Ekz., la hungara.

Homoj, kiuj alkutimigxis al propra lingvo, apenaux povas imagi, ke gxi povus esti iu alia. Reale, lingvoj estas tre malsamaj. sciencistoj kaj ingxenieroj kreis centojn da artefaritaj lingvoj, inter kiuj estas lingvoj de matematiko (ilin oni nomas universalaj), de logiko, komputila programado. Ili havas neniun el la supre menciitaj trajtoj pro la simpla kauxzo: kreintoj zorgis nek pri predikato, nek pri iu diferenco inter subjekto kaj objekto. Malgraux tio, tiaspecaj lingvoj bone plenumas siajn funkciojn.

Jxus klarigxis, ke varieco de la naturaj lingvoj estas draste limigita, aperis demando pri la kauxzoj de tio.

La plej konata estas hipotezo de Noam Chomski pri la universala gramatiko. Gxi asertas, ke homoj posedas denaskajn sciojn pri kelkaj specialajxoj de lingvo, ekz., pri diferencigo de subjekto kaj objekto. Tio permesas klarigi ne nur ekziston de lingvaj "universalajxoj", sed ankaux tion, kiamaniere infano lernas la lingvon.

Sed cxi hipotezo estas akre kritikata. Ekz., oni rimarkas, ke gxi anstatauxigas la demandon, kial ni havas gxuste tiajn lingvojn, sed ne aliajn, per la demando, kial ni havas gxuste tian universalan gramatikon, sed ne alian.

La alternativa hipotezo antauxvidas ekziston de iuj striktaj limigoj de lingva varieco. Laux gxi lingvoj, kiuj povus ekzisti, ne aperis, cxar ili estus maloportunaj. Ekz., ne ekzistas lingvoj, en kiuj la samaj vortoj estas ripetataj dufoje. Tio ne estas problemo de iu universala gramatiko, sed ordinara strebo esprimi ion pli mallonge. Same, ne ekzistas lingvo, konsistanta el unu cxiusenca vorto, cxar tia lingvo ne plenumus sian cxefan funkcion kiel komunikad-rimedo.

Edward Gibson el la teknologia instituto de Massachusets (Usono) kaj liaj kolegoj antauxnelonge klarigis, kiuj limigoj ekzistas por kazaj markiloj kaj vortordo en la angla lingvo,samkiel en la plimulto de lingvoj kun la vortordo "subjekto-verbo-objekto" (svo-lingvoj). Kazaj markiloj por indiki subjekton kaj objekton ne nepre estas uzataj Sed ili nepre devas esti en la lingvoj kun la vortordo "subjekto-objekto-verbo" (sov-lingvoj), kie ili aldonigxas al subjekto kaj objekto.

Do, ekzistas ligo inter vortordo kaj kazaj finajxoj. Ilin oni bezonas por ne miksi subjekton (aganton) kaj objekton de la ago. Laux s-ro Hartshorn el la sama instituto, la problemo estas, ke pri diferencigo de koloro, formo kaj aliaj karakterizajxoj de percepteblaj objektoj respondecas malsamaj areoj de la cerbo. Kiamaniere ili interagas por liveri al ni la tutecan percepton estas unu el fundamentaj enigmoj de psikologio kaj neuxrobiologio.

Lingvoperceptado havas la samajn malfacilajxojn. Parolado enkludas minimume du inform-torentojn: la vortojn mem kaj ties ordon. Se subjekto kaj objekto estas disigitaj per predikato, estas pli facile percepti la sencon.

Aliaj lingvoj solvas cxi-problemon helpe de kazaj markiloj. En la eksperimento oni demonstris, kiel knabino batas pilkon, kaj partoprenintoj devis montri tion geste. La plimulto unue montris knabinon - subjekton, poste pilkon - objekton, kaj nur fine - la agon. Alivorte, ili sekvis la vortordon "subjekto-objekto-verbo".

Kompreneble, se temas pri knabino kaj pilko, ne estas demando, kio estas subjekto kaj objekto.

Poste oni devis montri geste, ke knabino pusxis knabon. Pro tio, ke ambaux povas esti subjektoj, oni montris komence subjekton, poste - agon, kaj nur fine - objekton. La plimulto de uzantoj de ambauspecaj lingvoj (la angla, franca, korea, japana, rusa) kondutis same. Evidente, sen la ebleco indiki subjekton kaj objekton oni elektis la ordon "subjekto-verbo-objekto".

Certe, tio klarigas tute ne cxion. Kial, malgraux sxajna maloportuneco, sov-lingvoj ne nur ekzistas, sed estas ecx pli multaj, ol svo-lingvoj? Kial kelkaj sov-lingvoj ne havas kazajn markilojn, kaj iuj svo-lingvoj uzas ilin.

La rezultoj de cxi esploro estis publikigitaj en la revuo "Psychological sciences".

 

Tra la sortofrata mondo

 

Elektronika bastono

Modernaj teknologioj plifaciligas ankaux la vivon de nevidantoj. Tion konfirmas nova invento de la korea firmao "Primpo", nome, bastono por bll.j ISonic kun elektronika interno. Gxi povas esti vera trezoro por homoj kun gravaj vidproblemoj. En la bastonon estas muntita ultrasona sensilo, kiu kapablas "senti" baron en diapazono de 25 gradoj horizontale kaj 50 gradoj vertikale. Ecx pli, gxia sentokapablo ebligas "vidi" objektojn ecx 3 cm-ojn grandajn je dumetra distanco. Pri eventuala baro la bastono informas uzanton per vibrosignalo. La plej interesa estas, ke la bastono povas rekoni kolorojn kaj diferencigi gxis dek nuancojn de heleco kaj informi pri tio vocxe.

 

 

Literaturo

Rakonto de Julian Modest

 

Julian Modest naskigxis la 21-an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis E-on. Jam en la universitato li aperigis E-artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de E-o en gimnazioj, superaj lernejoj kaj universitatoj.

De 1977 gxis 1985 li logxis en Budapesxto, kie li estis aktiva kunlaboranto de la revuoj Hungara Vivo, Budapesta Informilo, Literatura Foiro, Fonto, Monato k.a. Tie aperis liaj noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Li estas auxtoro de la E-libroj: Ni vivos! (dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof), La Ora Pozidono (romano), Maja pluvo (romano), D-ro Braun vivas en ni (dramoj),

Mistera lumo (novelaro), Beletraj eseoj (esearo), Songxe vagi (novelaro), Invento de l' jarcento (komedioj), Literaturaj konfesoj (esearo), La fermata konko

(novelaro) kaj de pluraj bulgarlingvaj libroj. Ekde 1999 Julian Modest estas

la cxefredaktoro de Bulgara Esperantisto.

 

***

Cxi-nokte onklino Dona dormis malbone. Sxi ofte vekigxis, levigxis, songxis terurajn kaj strangajn songxojn, kiuj subite alaperis, kvazaux ili dronus ie en la senlimo, kaj en sxi restis nur timo kaj maltrankvilo. Sxi kusxis en la lito tremanta kun la seka gorgxo kaj provis ekdormi, cxar je la morgauxa tago atendos sxin granda aventuro. Sxi veturos al Usono. Nur pro tiu cxi penso sxia koro

kuntirigxis. Sxi ne povis kompreni, kial: cxu pro gxojo aux pro timo. Ja sxi flugos per aviadilo milojn da kilometroj super ekonataj landoj kaj oceano. Tamen onklino Dona firme decidis kaj diris: jes, mi iros, ecx se tio estos mia lasta veturo en la vivo.

Delonge senpacience onklino Dona atendis tiun cxi momenton. Dum la solecaj sendormaj noktoj sxi revis pri la veturado, sxi imagis kiel gxoje renkontos sxin la filino Lena, la bofilo Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona varme cxirkauxbrakos kaj kisos ilin. La nepo Demetro jam estas kvinjara, sed onklino Dona ankoraux ne vidis lin, cxar li naskigxis en Usono. Lena ofte sendis fotojn al onklino Dona, kiujn sxi gxoje rigardis, sed sxi deziris cxirkauxbraki la nepon, premi lin al sia koro kaj eksenti lian varman korpon kaj la batojn de lia eta koro. Ja, sxi tiom multe deziris havi nepon, zorgi pri li, esti gxoja kun li. Kaj jen, Lena kaj Stefano jam havas filon, sed bedauxrinde ili logxas tre malproksime, en Usono, en Cikago, kaj dum tiom da jaroj onklino Dona ne

povis gasti cxe ili. Sed kion fari. Tia estas la nuntempa vivo. Gxi sxangxigxis. La mondo igxis kvazaux tre eta, kaj nun oni povas logxi kie ili deziras, cxu en Usono, cxu en Euxropo, cxu en Azio.

Kiam Lena kaj Stefano igxis senlaboraj, Lena diris al onklino Dona:

- Panjo, Stefano kaj mi decidis veturi al Usono. Tie ni sercxos nian sxancon en la vivo. Vi vidas, kio okazis cxi tie. Mi estas sen laboro, Stefano - same. Mi jam du jarojn ne povas trovi laboron. Via pensio estas tre malgranda. Gxi ne suficxas ecx por vi mem.

- Cxu vi serioze decidis tion? - demandis onklino Dona kaj sia koro kuntirigis, plena je doloro.

- Jes, panjo, - respondis Lena kaj mallevis la kapon. Por sxi estis malfacile paroli kaj rigardi onklinon Dona.

- Tamen vi estas ankoraux junaj. Eble, la situacio en nia lando sxangxigxos, plibonigxos kaj post iom da tempo Stefano kaj vi trovos konvenajn laborlokojn cxi tie. Kiel vi devas forveturi tiel malproksime?

- Panjo, ni estas junaj, ni ne povas resti cxi tie kaj vivteni nin per via mizera pensio. Ni nepre devas fari ion. Ni devas ordigi nian vivon.

- Ho, - elspiris peze onklino Dona, - se vi jam decidis:

- Ne maltrankviligxu! Ni regule sendos al vi monon, kaj post iom da tempo vi venos logxi cxe ni. Mi scias, ke por vi cxi tie estos malfacile. Vi estos sola. Tamen se ni logxos cxi tie, ni estos kondamnitaj je malrapida, sed certa morto.

- Por mi ne estos malfacile logxi sola, - firme diris onklino Dona. Sxi estis forta virino. - Mi ankoraux ne estas tro maljuna. Mi estas sana kaj mi povus prizorgi min mem. Por mi estos pli grave, se vi fartos bone en la malproksima lando. Estu felicxaj tie. Ne gravas, ke vi logxos en Usono. La plej granda gxojo por cxiu patrino estas scii, ke sxiaj idoj estas vivaj, sanaj kaj felicxaj.

Stefano kaj Lena forveturis, kaj post kelkaj semajnoj onklino Dona ricevis leteron. Ili skribis, ke ili jam logxas en Cikago, kaj cxio estas en ordo. En la sekvaj leteroj ili skribis al onklino Dona, ke ili havas laboron kaj bone fartas. Onklino Dona tamen ne estis certa, cxu cxio estas tiel, kiel Lena skribas en la leteroj. Cxu oni povas bone farti malproksime de la patrujo, tamen sxi deziris kredi al Lena.

Post unu jaro Lena skribis, ke sxi estas graveda kaj baldaux naskos knabon. Sxi kaj Stefano decidis, ke la nomo de la knabo estu Demetro kiel nomigxis la patro de Lena, kiu forpasis antaux dek jaroj. Kiam onklino Dona ricevis tiun cxi leteron, sxi kvazaux forflugus. Finfine ankaux sxia filino Lena havos infanon. "Lena kaj Stefano estu vivaj kaj sanaj, kaj Dio gardu ilin", - diris al si mem onklino Dona. Ne estis pli felicxa virino, ol sxi. Delonge sxi revis pri nepo kaj jen, Lena kaj Stefano havos idon.

Lena naskis belan sanan knabon, sed onklino Dona ne povis vidi lin, cxar ili estis tre malproksime. Sxi atendis, ke Lena sendos al sxi bileton por aviadilo, por ke onklino Dona iru al Usono kaj gastu al ili, sed cxiam okazis io kaj la bileto ne venis. Tiel pasis kvin jaroj. Demetro jam estis granda knabo kvinjara kaj onklino Dona dauxre esperis, ke baldaux vidos lin. Tamen iom post iom sxi komencis perdi la esperon. "Ho, ve, mi ne sukcesos vidi Demetron, - diris sxi al si mem. - Mi forpasos kun la malfermitaj okuloj, sed Dio gardu ilin. Ili estu sanaj kaj vivaj. Mia vivo jam proksimigxas al la fino".

Tute neatendite Lena telefonis al onklino Dona kaj diris, ke sxi sendis la aviadilbileton, kaj ili atendas onklinon Dona gasti cxe ili. La koro de onklino Dona denove ekludis kaj ekflugis, kiel birdo. Sxia vizagxo eklumis, kaj sxiaj lacaj okuloj plenigxis je larmoj. Finfine sxi flugos al Usono kaj vidos Lenan, Stefanon kaj Demetron. La plej grava por sxi estis Demetro - sxia kara nepo.

Cxu povas esti pli granda gxojo por avino, kiu dum tiom da tempo vivis sola, malproksime de siaj parencoj: filino, bofilo kaj nepo.

Onklino Dona komencis prepari sin por la longa veturado. Sxi acxetis donacojn por Lena kaj Stefano. Por la nepo Demetro sxi acxetis belegan libron "Fabeloj" kun koloraj ilustrajxoj. Onklino Dona ne havis paciencon. Sxi deziris tuj ekveturi, vidi Demetron, sidi apud li kaj komenci legi al li belegajn kaj interesajn bulgarajn fabelojn. Ja, sxi ne nur legos al li la fabelojn, sed rakontos ilin. Por avino estas granda gxojo rakonti al la nepo fabelojn, kaj li auxskultu kaj perceptu cxiun vorton, kiel la seka tero sorbas la printempan pluvon.

Por la veturado onklino Dona acxetis novan mantelon kaj novajn sxuojn. Sxi frizis sian hararon. Delonge sxi nenion novan estis acxetinta por si mem, sed nun sxi deziris aspekti bone kaj esti vestita en novaj vestoj. Ja sxi veturos tiom da kilometroj tra la granda mondo. Sxi iros en alian landon al aliaj homoj, kaj sxi devos bone aspekti. Onklino Dona estis inteligenta virino. Preskaux

tridek jarojn sxi estis instruistino de la bulgaraj lingvo kaj literaturo. La lernantoj amis kaj estimis sxin. Iam, antaux jaroj, sxi verkis kaj aperigis recenzojn, artikolojn, partoprenis en konferencoj kaj simpozioj, sed post la pensiigxo sxia vivo kvazaux silentigxis, kaj kiam Lena kaj Stefano forveturis al Usono, sxia vivo eksimilis al olda rustinta sxipo, lasita kaj forgesita en

fora golfo.

La matenon antaux la ekveturo onklino Dona vekigxis tro frue. Sxi preskaux ne dormis dum la nokto. Sxi vestigxis kaj preparis sin por la veturado. Venis Drago, sxia nevo, kiu per auxto veturigis sxin al la flughaveno. Sxia fratino Mila, du sxiaj kuzinoj kaj la gepatroj de Stefano venis al la flughaveno por adiauxi sxin. Cxiuj cxirkauxbrakis, kisis sxin kaj deziris al sxi agrablan veturadon.

Onklino Dona maltrankviligxis, kiel sxi flugos. La vojo estis tre longa. En Prago sxi devis resti unu tagon kaj poste dauxrigi al Usono per alia aviadilo. Felicxe, en la aviadilo al Prago sxi konatigxis kun virino, kuracistino kiu same veturis al Cikago. Ili konversaciis dum la flugado kaj poste kune flugis de Prago al Cikago.

En la haveno en Cikago onklinon Donan atendis Lena, Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona brilis pro felicxo. Sxajnis al sxi, ke neniam en la vivo sxi estis tiom gxoja. Sxi kisis, cxirkauxbrakis ilin kaj la plej multe Demetron, kiun sxi vidis la unuan fojon. Demetro estis tre bela kun densa krispa hararo kaj nigraj okuloj, kiel olivoj. Li aspektis iom maldika, sed vigla.

- Mia bela nepo - gxojis onklino Dona. - Diru al mi, kiel vi nomigxas? Vidu kion mi portas por vi de Bulgario - libron kun belaj fabeloj. Ni kune legos kaj poste ni rakontos ilin.

Sxi donis al Demetro kolore ilustritan libron, sed li dauxre silentis kaj nur rigardis onklinon Donan per siaj largxe malfermitaj okuloj. Ecx vorton li ne prononcis.

"Eble, li timas. Li ne konas min", - pensis onklino Dona kaj ne cxesis paroli al li kare, sed post kelkaj minutoj sxi turnis sin al Lena kaj demandis:

- Lena, cxu Demetro povas paroli. Kial li silentas?

- Kompreneble, li povas paroli, sed li ne komprenas vin, cxar vi parolas al li bulgare.

- Kial? Cxu li ne parolas bulgare?

- Li parolas nur angle, - respondis Lena. - Ni konversacias kun li angle.

- Cxu nur angle? - miris onklino Dona. - Kaj li ecx unu bulgaran vorton ne scias?

- Li ne scias.

- Sed kial? Kiel eblas? Nekredeble!

Onklino Dona ne nur miris, sed indignigxis.

- Kial vi permesis tion? Ja, vi estas bulgaroj! - diris sxi kolere.

- Panjo, - alrigardis sxin Lena. - Kial Demetro devas scii la bulgaran lingvon. Li naskigxis en Usono. Kial li bezonos la bulgaran. Li neniam logxos en Bulgario. Lia vivo estos cxi tie, en Usono. Vi vidas, ke nun cxiuj junaj homoj forlasas Bulgarion kaj sercxas laboron eksterlande.

- Lena, kial vi parolas tiel! Ni estas bulgaroj. Ni naskigxis en tiu cxi lando. Gxi estas nia patrujo.

- Panjo, tio estas falsaj vortoj kaj frazoj, kaj nur instruistino, kiel vi, povas eldiri ilin.

Onklino Dona eksilentis. Sxi nur alrigardis la bulgaran libron kun la fabeloj, kiu nun estis tute nenecesa. Poste sxi alrigardis la grandajn mutajn okulojn de Demetro. Onklino Dona ankoraux ne kredis, ke ecx unu vorton sxi ne povos diri al li kaj tute ne povas konversacii kun li, kvazaux inter ili estus grandega oceano, kaj nek sxi, nek li povus tranagxi gxin por atingi unu la alian.

Sofio, la 17an de oktobro 2012.

 

Diversaj interesajxoj

 

Cxu kafon aux teon?

Kafan teon, bonvolu!

La plej populara trinkajxo baldaux povas igxi kafa teo, preparata el folioj de kaf-arbo. Sciencistoj opinias, ke tio estas trafa kombino de kafo kaj teo. Nova trinkajxo ne estas tiom forta, kiel kafo, kaj ne havas amaretan guston de teo. Gxi refresxigas, malstrecxigas, forigas lacigxon, malpliigas senton de malsato, do, gxia populareco estas garantiita.

Sciencaj kunlaborantoj de la Regxa botanika gxardeno, kiu trovigxas en Londono, kaj iliaj francaj kolegoj el Montpellier samtempe esploris la ecojn de kafarbaj folioj. Ambaux grupoj faris similajn konkludojn.

Same kiel mango kaj kopek-arbo (latina nomo Crassula), vaste uzata en popola medicino, kafaj folioj enhavas mangiferinon. Tiu substanco aktivas kontraux virusoj kaj havas kontrauxacidajn ecojn, tial gxi efike preventas kormalsanojn. Sxatantoj de kafo kaj teo, la trinkajxoj plej popularaj nun, baldaux cxesos diskuti pri ties utileco. Evidente, la plej saniga trinkajxo estas teo, farita el kafaj folioj, konvene prilaboritaj.

Menciindas, ke la unuaj provoj importi kafarbajn foliojn en Euxropon estis jam komence de la 19-a jarcento, sed ili ne sukcesis. La kafan teon, cetere, oni kun plezuro trinkadas en en Afriko kaj Sudorienta Azio. Male, Euxropo, enamigxinta en la trinkajxon el fruktoj de kaf-arbo, obstine ignoras tiun el gxiaj folioj.

Oni diras, ke kafo varmigas matenon de la tuta mondo. Laux acxet-petado gxi estas la dua varo, la unuan lokon okupas petrolo. La monda kafomerkato kreskas je cx. dek procentoj jare. Vendokvanto de solvebla kafo kreskas je cx. 2 procentoj jare. La plej popularaj markoj estas Jacobs kaj Nescafe.

"Suficxas pri kafo! Teo - jen io!" - diros te-sxatantoj, kaj ne eblas preteratenti ilin. Estas ja milionoj da ili! Angloj sxercas, ke pli facile imageblas Britio sen la regxino, ol sen teo. Cxinoj asertas, ke estas pli bone resti tri tagojn sen salo, ol unu tagon sen teo. En Rusio cxiu konsumas mezume 1,2 kilogramojn da seka teo jare! "Teo estas ekflugo de la animo!" - esklamas pentristo V. Milasxevski.

La vivo de moderna homo apenaux imageblas sen tiuj du bongustegaj trinkajxoj. Fakte, cxiutage aperas novaj informoj pri utileco kaj malutileco, sanigaj kaj toksaj ecoj de kafo kaj teo. Ekzistas ecx aparta scienco pri la reguloj de te-preparado kaj aparta profesio de kafkuiristo. Ne kalkuleblas receptoj de la plej aroma kafo kaj la plej bongusta teo. Cxio-cxi diras nur pri tio, ke ambaux trinkajxoj meritas eternan honorigon. Kaj dankema homaro ne avaris pri kreado de diversspecaj monumentoj de kafo

kaj teo.

La plej granda teo-monumento estas konstruita en la urbo Mei-Tan (Cxinio), kiun oni nomumas patrujo de verda teo.La helrugxa konstruajxo de la "tea muzeo" aspektas, kiel granda teujo. Gxi trovigxas surmonte kaj videblas de malproksime. La konstruajxo altas 74 metrojn, do, kiel 20-etagxa domo. Areo de gxiaj cxambroj estas 5000 kvadrataj metroj. Apude trovigxas malpli granda konstruajxo. Tio estas te-taso.

Ekzistas ankaux monumentoj de samovaro en la rusa urbo Jelabuga kaj en la urbo Van (Turkio), monumentoj de teujo en Sankt-Peterburgo, Andejxan (Uzbekio), Ujxgorod (Ukrainio).

Adeptoj de kafo pilgrimas al bronza kaf-arbo en la urbo San-Paulu (Brazilio), al monumento de kafogreno, kiu trovigxas en Costa Rica, al kafo-taso en Alma-Aty (Kazahxio). En la ukraina urbo Ujxgorod trovigxas ecx kvin monumentoj de kafo. La plej impona estas granda kafkuirilo kun bolanta trinkajxo.

Kiel ankoraux oni povas glorigi la sxatatan trinkajxon? Cxu ne levi je ties honoro glaseton da likvoro? Oni ja povas prepari gxin el kafo, samkiel el teo.

 

 

Interesa novajxo el Cxehxio.

Karaj amikoj, mi informas vin, ke en Cxehxio ni havas novan muzikgrupon, kiu kantas ankaux en E-o. Gxia nomo estas "Noproblem". En majo de 2013 unue kantis en E-o nur kantisto de la grupo Jirka Weiss, kiu provis kanti la kanton "Verda Kamparo", kiun e-igis Attila Varr? el Hungario. Prezentado okazis en Husita pregxejo en la urbo Prost?jov.

En oktobro 2013 dum la 2-a Internacia Esperanto-Lernejo en kastelo Barto?ovice la tuta grupo prezentis tri kantojn en E-o dum ilia publika vespera koncerto. Post granda sukceso ili decidis dauxre kanti en E-o.

En la jaro 2014 ili eklernis aliajn tri kantojn en Eo kaj sukcesis registri entute 6 kantojn en profesia registrejo EAM studio. Kompakta disko estis fabrikita en iama fabriko de eldonejo "Supraphon". Helpe de eldonejo "Espero" kunlabore kun firmao "E@I" kaj "Verda Stacio" estis eldonita la unua dulingva kompakta disko de "Noproblem" en E-o kaj la cxehxa sub la nomo

"Senprobleme en Esperanto". Jen la prezento de partoj de 6 kantoj en E-o.

https://soundcloud.com/pavel-pavlik/kd-noproblem-en-esperanto

Kiu havas intereson acxeti la kd-on, tio eblas en eldonejo "Espero" (informigxu cxe Peter Bal??) aux dum la 3-a Internacia E-Lernejo en kastelo Barto?ovice.

En julio de 2014 tuta muzikgrupo prezentis unue publike cxiujn 6 kantojn en E-o dum ilia unua eksterlanda koncerto en Nitra dum SES 2014 antaux granda publiko. Kaj antaux koncerto ili baptis ilian unuan kd-on en E-o. Post la sukcesa koncerto, kiu placxis ne nur al la publiko, sed ankaux al membroj de muzikgrupo mem, cxiuj 8 membroj de la grupo decidis partopreni kursojn de Stano Marcxek dum la venonta, la 3-a Internacia E-Lernejo en kastelo Barto?ovice, kiu okazos de la 31-a de oktobro gxis la 2-a de novembro 2014. Do, mi esperas, ke ni havos 8 novajn e-istojn-komencantojn!!!! Kaj kiu venos, havos ankaux interesajn

kunlernantojn.

En kastelo Barto?ovice vi povas kanti kune kun la grupo dum vespera komuna kantado. Mi pensas, ke tio povas esti tre amuza, cxar direkte en kastelo Barto?ovice logxas ankaux nova kaj fresxa gajnintino de televida konkurso "Vocxo de Cxehxio kaj Slovakio" Lenka Hr?zov?. Eble, se sxi estos hejme, ni invitos sxin inter ni.

Lenka Hr?zova la nova stela kantistino de Cxehxio kaj Slovakio el la vilagxo Barto?ovice:

https://www.youtube.com/watch?v=3IN6tVeGLKI

Finfine mi devas danki cxiujn, kiuj kiel ajn helpis nian agadon: Sylvain Barrier, Attila Varr?, Peter Bal??, Stano Marcxek, Katalin Kovacs, Veronika Poor, Mirek Malovec, Pauxla Dvo??kov?, Jarka ?ejkov?, Ladislav N?mec, Rostislav ?ubok kaj kompreneble al cxiuj membroj de muzikgrupo "Noproblem" pro ilia perfekta laboro kaj kuragxo kanti en E-o, cxar ili ankoraux ne parolas la lingvon, nur kantisto Jirka lernis mem en www.lernu.net. "Noproblem", koran dankon kaj gratulon!

Mi esperas, kiel baptopatro de kd s-ro Stano Marcxek diris, ke atendas vin longa sukcesa kantista vojo en E-ujo. Multajn estontajn sukcesojn, kaj koran dankon pro la nova kompakta disko "Senprobleme en Esperanto" ankaux en E-o.

Pauxlo (sendis Silcxjo).

 

Nia rondo familia

En la novembra numero de la revuo ni informis vin pri forpaso de Sxtefica Mutak. Jen mallonga rakonto pri tiu mirinde bonkora, amikema virino.

 

Sxtefica Mutak: 1937. - 2014.

Sxtefica Mutak, unu el fondintoj de Kroata unuigxo de nevidantaj Esperantistoj en la jaro 1971., forpasis la 11-n de oktobro 2014. en Zagrebo. Fundamentan klerigadon Sxtefica gajnis en porbll.a lernejo "Vinko Bek" en Zagrebo. En la lernejo sxi renkontigxis kun E-o cxe elstara E-isto profesoro Karlo Muhar. De tiam E-o estis kaj restis sxia plej granda amo kaj interesigxo por la tuta vivo.

Post la baza lernejo Sxtefica finis unujaran tajpistkurson kaj laboris kiel tajpistino en vestajxfabriko en la urbeto Zabok gxis emeritigxo. Sxi estis ne nur diligenta laboristino, sed ankaux aktiva agantino en la Distrikta unuigxo de bll.j.

Kiel E-istino sxi partoprenis multajn Internaciajn kongresojn de bl.aj E-istoj kaj ekhavis multajn amikojn, kiuj sxin memoros kiel personon bonkoran, helpeman kaj modestan. Sxtefica estis unu el fondintoj de KUNE kaj aktive partoprenis en gxia agado gxis sia malsano. Inter lastaj gravaj sxiaj kontribuoj al nia laboro estis agado en prepara komitato de ambaux IKBE-oj organizitaj en Kroatio en jaroj 2001. kaj 2008. Kroataj E-istoj restas dankemaj al Sxtefica!

 

Gratulo

Agrablajn kaj felicxajn baldaux alvenontajn Kristnaskfestojn, ankaux sukcesplenan la jaron 2015-an al cxiuj niaj gelegantoj deziras

redaktoro de sona Tempo!