Esperanta ligilo ¹ 2,

februaro 2015

 

 

 

 

        Enhavtabelo

     81-a Internacia Kongreso

     de Blindaj Esperantistoj en Italujo!

El Esperantujo. Zamenhof-monumento sur puto

Unu jaro de E-muzeo

Neniam estas malfrue

Nekutimaj kutimoj. Drndez - bonstaton en viajn domojn

Tra la sortofrata mondo. Blinda trejnisto

Diversaj interesajxoj. Kune oni estas ne nur malpli soleca

Cxu kolbaso kreskas sur la arboj?

Facila legajxo. Infanoj estis solaj

Fabloj

Poezio. Ismael Miranda e Silva

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Anoncetoj

Forpaso

 

 

 

     81-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Italujo! 22-29 auxgusto 2015, San Benedetto del Tronto, unu el la plej belaj strandoj cxe la meza Adriatika marbordo.

  Nia Kongreso okazos en la kadro de la 82-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu tamen havas tre internacian partoprenon. Blindaj kaj vidantaj kongresanoj logxos miksite, tamen la blinduloj estos logxigitaj en maks. du-tri hotelojn tute proksimajn de la kongresejo. Ili rajtos gxui la tutan tre ricxan programon de la 82-a Itala Kongreso de Esperanto.

  Aligxu kiel eble plej baldaux, cxiukaze antaux la 31-a de majo. La aligxon sendu al: Pier Luigi Da Costa. Retadreso: dacostapl@gmail.com Posxta adreso: Pier luigi Da Costa,

via di Santa Maria Del Giudice 2369, IT-55050 Lucca.

  Cxe la aligxo enmetu la jenajn informojn:

1. nomo

2. familia nomo

3. viro/virino

4. lando

5. logxstrato

6. urbo

7. retadreso

8. telefonnumero (internacie konektebla)

9. ev. kuncxambran(in)o

10. akompanant(in)o (po unu)

11. (ne)-vegetarano

  Kotizoj (kiuj estas samaj ankaux por akompanantoj):

plena kotizo (sep tranoktadoj kaj tri mangxoj potage kaj popersone): en dulita cxambro 400 euxroj; en trilita aux kvarlita cxambro 380 euxroj. unulitcxambra suplemento 140 euxroj; Aligxkotizo (nur la blindulo) 30 euxroj.

  Kotizo por IABE-anoj: 300 euxroj kaj respektive 280.  Aligxkotizo 30 euxroj (nur la blinduloj). IABE integros la monsumon.

  Landoj kun malforta devizo:

respektive 250 kaj 230 euxroj. IABE kaj LIBE integros la koston, IABE pagos la aligxkotizon. La aligxo estos akceptita post la enveno de la kotizo.

  La pagoj estu adresitaj al:

UEA-konto: ikes-p  aux Itala Kongreso de esperanto, Banca

Prossima, piazza Paolo Ferrari 10, Milano. bic: bcititmx.

Iban: IT21M 03359 01600 10000 01193 80

  Italoj pagu per posxta cxekkonto 13905609 titolita al Aldo Grassini, via Rismondo 1, Ancona, aux Banca delle Marche,

Iban: IT45Y 06055 02603 00000 00001 02 titolita Aldo Grassini.

  Por retinformoj turnigxu al dacostapl@gmail.com; pri informoj koncerne la pagojn: kongreso@esperanto.it

  Venu multnombraj! Ni atendas vin tutkore.

    Daniela Bottegoni, prez. de IABE

 

 

         El Esperantujo

 

        Zamenhof-monumento sur puto

 

  Odessa estas la urbo de cent putoj. Cento el mil antikvaj putoj kaj cisternoj gxis nun trovigxas en odessaj kortetoj. Pri multaj el ili ekzistas legendoj.

  Jen, tie, kie nun staras monumento de L. Zamenhof, en la korto laux la adreso "Deribasovskaja, 3", estis malnova puto. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento la skulptisto Nikolaj Blajxkov ekhavis mendon el Pollando. Li devis krei la buston de Zamenhof. Sed pro nekonataj kauxzoj la mendintoj ne venis por preni la monumenton.

  Dum longa tempo la busto simple kusxacxis en la korto, kie logxis la skulptisto. Kontraux gxi ofte stumblis najbaroj.

  Foje ili venis al Blajxkov kaj diris: "En nia korto estas profunda puto. Ni timas, ke iu infano enfalos gxin. Cxu ni rajtas premi la putkovrilon per via Karl Marx?".

  La skulptisto konsentis, kaj la gipsa busto estis instalita sur la puto. La demandojn de lokaj auxtoritatuloj, al kiu estas dedicxita cxi monumento, la kreinto respondis, ke al lia patro. Tiu singardemo estis pravigita per tio, ke dum la stalina regximo E-movado estis kontrauxlegxa.

  Nun tio estas unu el malmultaj monumentoj de la patro de E-o. En la jaro 2008 la puto estis detruita, kaj anstataux gxi oni starigis la veran piedestalon kun la busto de Zamenhof.m

         Sendis V. Varzari.

 

           UNU JARO DE E-muzeo en cxina universitato

  La prezidanto de Zaozhuang-a Universitato de Cxinio Cao Shengqiang sendis leteron al la Esperanta tutmonda komunumo, dankante pro la kontribuoj kaj atento al la E-muzeo. Dum unu jaro post la fondo de la Muzeo gxi ricevis pli

ol tridek mil kolektajxojn el cxirkaux 100 geE-istoj kaj organizajxoj el la tuta mondo kaj akceptis dek mil vizitantojn. La kuratoro de la Muzeo estas s-ano s-ro SUN MINIAO SEMIO, UEA-delegito. Kontaktu lin: semio@163.com

 

          Neniam estas Malfrue

 

  Nia kara s-anino Judith Kovacs el Hungario skribis al ni pri sia plej nova lernantino s-ino Rebeka. Ni kun plezuro rakontos pri sxi, dezirante al ili ambaux sukcesplenan trairadon en la vojoj de E-o!

  "Jam delonge mi konatigxis kun la 82-jara Rebeka. Sxi plendis al mi, ke sxi enuis pro la krucenigmoj, do, sxi bezonus alian okupon. Mi donis al Rebeka lernolibron E-an, kaj post kelke da tempo sxi respondis al mi: "Pro enuo mi komencis legi la E-an lernolibron. Mi surprizite spertis tion, ke la unuaj kelkaj lecionoj estas facile kompreneblaj kaj tradukeblaj. La

gramatiko de la lingvo estas simpla, facila kaj ege logika, kaj mi trovis multajn konatajn vortojn. Iom post iom ekplacxis al mi tiu lingvo. Mi petis Judith-on helpi min por pli bone eldiri la vortojn kaj pli precize kompreni la frazojn".

  Rebeka dum unu jaro legis multajn novelojn, fabelojn, rakontojn ktp. Sxia vortprovizo ricxigxis, kaj sxi gxuas jam ankaux korespondadon. Laux sxi, Neniam estas malfrue komenci lerni E-on".

          (El "Komunikoj", n-ro 156.

 

 

         Nekutimaj kutimoj

         Drndez - bonstaton en viajn domojn

  La festo, pri kiu mi sxatus rakonti, nomigxas "drndez" aux "trndez". En festa danco cxirkaux lignofajro gejunuloj havas la eblecon komunikigxi, kaj antaux printempo, kiam la naturo baldaux vekigxos, ekludos hormonoj, ekestos novaj paroj, kiuj kreos novajn familiojn. Kaj tiel, jarcenton post jarcento, dum ronddancoj, kun sxercoj kaj kantoj, naskigxas sentoj kaj deziroj.

  Multajn jarojn mi logxis en Ecxmiadzin (Armenio), kie trovigxas sidejo de la cxefepiskopo de cxiuj armenoj, sed mi ne komprenis la ligon inter kristanismo kaj lignofajro. Gxuste cxi tie, en Ecxmiadzin, en la koro de la Ararata valo, oni ne forgesis cxi feston, ecx spite ateismo de soveta regximo.

  Mito pri Vaagno. Lacigxinte pro severa vintro, prahomoj bruligis lignofajron por helpi la sunon kaj akceli alvenon de printempo. Ari Man (Armen), praulo de armenoj, elfosis la trezorojn de la monto Aragac. La matena suno bruligis kanon. Helpe de tiu fajro Man forgxis glavon. El dia fajro de la matena suno naskigxis dio de fajro, Vaagno, kiu transformis la

glavon de Man en fulmoglavon, per kiu Man venkis titanojn, kiuj estis servistoj de Visxap, serpento-akvogardanto. Visxap donis akvon nur kontraux homaj oferoj. Vaagno venkis Visxapon, venis akvo kaj ekfloris la tero.

  Iam drndez estis la plej sxatata festo. Gxiaj cxefroluloj estis junaj paroj - tiuj, kiuj geedzigxis antaux malpli ol unu jaro, kaj gefiancxoj. La cxefa festosigno estis lignofajro. Homoj surmetis la plej bonajn vestajxojn. Parencoj kaj proksimuloj vizitadis gejunulojn, speciale fiancxinojn, nepre kunportante donacojn kaj dolcxajxojn por ili.

  La festo mem komencigxis dum vesperigxo, antaux la krepusko. Oni arangxis lignofajron el pajlo kaj sekaj brancxoj. Ofte najbaroj bruligis komunan fajron. Cxirkaux gxi, man-en-mane, kantante kaj dancante, necesis rondiri sepfoje.

  Bopatrino prisxutis gejunulojn per semoj de tritiko kaj kanabo, kio estis simbolo de fekundeco kaj bonhavo. Oni transsaltis la fajron. Unue saltis novgeedzoj kaj gefiancxoj, man-enmane. Oni kredis, ke geedzeco estos firma, se gejunuloj sukcesos transsalti la fajron, ne disiginte la manojn. Poste saltis seninfanaj virinoj, kiuj esperis, ke fajro helpos ilin gravedigxi. Ilin sekvis knabinoj, kiuj revis edzinigxi. Kaj poste saltis cxiuj ceteraj.

  Se rando de vestajxo ekbrulis, tio estis bona signo. Multaj intence bruligis gxin, fajro ja purigas, en gxi forbruligxas cxiuj malsanoj kaj malagrablajxoj de la pasinta jaro. Oni jxetadis en la fajron malnovajn vestajxojn, por ke forbrulu cxio malbona.

  Dum la fajro brulis, homoj amuzigxis. Mastrinoj regalis cxiujn per dolcxajxoj. Neniu rajtis estingi la fajron, gxi mem devis finbruli. Kiam gxi estingigxis, cxiu mastrino prenis iom da cindro, portis gxin en sian domon kaj interne dissxutis cxe la sojlo por pligrandigxo de la familio. Iom da cindro oni sxutis en bestejon por havi multnombran idaron. La restintan cindron oni dissxutis en kampoj por havi bonan rikolton.

  Poste cxiuj sidigxis cxe la festotablo, kie nepre devis esti dolcxajxoj. Ju pli multe da dolcxajxoj, des pli felicxa estos vivo en la venonta jaro.

  Post enkonduko de kristanismo la armena eklezio tuj ekkonsciis, ke la popolo ne intencas rezigni pri siaj sxatataj festoj, tial la cxefaj paganaj festoj ekhavis novan, kristanan klarigon. Drndez ekhavis la nomon "trndez" ("ter" - Dio). La fajro nun simbolas la savantan lumon de Kristo. Oni nomas

la feston ankaux "trian end dzez" (Dio estas kun vi) aux "trian end aracx" (renkonten al Dio). Tio estas la tago de  renkontigxo de Di-infano kun la dia fajro dum la kvardeka tago post lia naskigxo.

  La armena eklezio komencas celebri la feston la 13-an de februaro vespere per solena diservo. En la pregxejoj oni malfermas altarojn. Junuloj anticipe preparas lignajxon. La fajron en la pregxeja korto oni bruligas de la Benita kandelo. Poste okazas "andastan" - beno de cxiuj kvar direktoj. Infanoj

portas kandelojn, bruligitajn de la pregxeja fajro, en siajn domojn por bruligi siajn fajrojn. Havi nuptofeston dum drndez estas bona signo.

  La cxefepiskopo de cxiuj armenoj proklamis la 14-an de februaro la tago de beno de cxiuj novgeedzoj. En pregxejoj oni regalas ilin per donacoj.

  Jen la kuriozajxo. Dum cxi festo la tago cxiam estas pli varma. Se ecx severa estas vintro, en la aero senteblas la spiro de printempo. Oni kredas, ke suficxas atendi gxis la 13-a de februaro, kaj printempo jxus venas.

               Karin Andreas

 

 

        Tra la sortofrata mondo

          Blinda trejnisto

  La unuan fojon en historio la Brita Futbal-Asocio donis al blindulo ateston de profesia asistanto de trejnisto. Fano de la angla futbal-teamo "Newcastle united" igxis la unua bll'o, al kiu la Brita Futbal-Asocio certigis kategorion de profesia trejnisto kaj enmanigis al li respektivan dokumenton.

  Paul Matesson, kiu perdis la vidpovon pro glaukomo antaux dek jaroj, vizitadis specialan kurson cxe la fonduso de "Newcastle". Nun 47-jaragxa fakulo laboras volontule kun infanaj teamoj. "Kiam mi blindigxis, mi tute cxesis ludi futbalon. En tiu situacio estis komplike imagi, pri kio mi povus okupigxi. Sxajnis, ke mi senigxis je la plimulto de vivogxuoj. Komence mia mov-koordinado ne estis bona, do, mi nur staris kaj atendis, gxis kiam pilko atingos min. Post kelkaj semajnoj mi alkutimigxis kaj mem postkuris la pilkon. Iuj diras, ke futbalo estas nur ludo, sed por mi gxi signifas ion plian", - estas skribite en la oficiala retpagxo de "Newcastle".

 

 

        Diversaj interesajxoj

 

  Kune oni estas ne nur malpli soleca, sed malpli malsana. Solecaj homoj vivas malpli sane kaj mortas pli ofte pro kormalsanoj. Estas tempo ke ni atribuu al amikoj pli da signifo.

  La homo estas socia estulo, kiu bezonas aliajn homojn, kiel la aeron por spiri. Ni bezonas intersxangxon, amon, komprenon, konsolon kaj tutsimple ankaux partneron por generi idojn. Socia konduto gxis hodiaux kauxzigas, ke ni ekzistas kiel evoluinta specimeno. Kaj samtempe cxiu unuopa homo estas ekipita tiel, ke la komuneco kun aliaj homoj estas nemalhavebla: ni havas neuxronajn, hormonajn kaj genetikajn mekanismojn, kiuj prizorgas, ke ni organizigxas en rilatoj, komunumoj kaj socioj.

  Sed la vivostilo de modernaj socioj akcelas kulturon de soluloj kaj kauxzas la disfalon de sociaj strukturoj. Solecigxo - precipe en alta agxo - estas kreskanta problemo de okcidentaj industriaj nacioj. 15 xis 30 procentoj de la logxantaro estas konsiderataj, kiel dauxre solecaj.

  Ke kreskanta soleco prezentas al socio novan defion rilate al sano, pri tio la sciencistoj interkonsentas. Jam en la jaro 1984 la Monda Sanorganizo difinis sanon kiel "pli ol la nuran foreston de malsano". Homoj kun malmultaj emociaj ligoj havas duone altan vivoperspektivon, ol tiuj, kiuj disponas pri intimaj amikoj.

  La vojoj, sur kiuj soleco malsanigas, estas diversaj, sed cxiuj restas dum longa tempo nevideblaj kaj evoluas preskaux nerimarkeble. Eblas elfiltri el diversaj rezultoj de studajxoj jenajn kvin kauxzojn, kial dauxra soleco malsanigas.

1. Homoj, kiuj sentas sin solecaj, emas havi vivostilon, kiu endangxerigas la sanon, ol homoj, kiuj estas bone interligitaj. Homoj, kiuj havas bonan amikaron, havas sxancon de pli ol 50 procentoj atingi pli altan agxon. Sanakcela agado, kiel sporto aux sana sinnutrado, postulas certan volan forton, kiu estas plifortigata per enplektigxo en socia reto kaj pli malfortigata per soleco.

2. Soleculoj sentas pli da streso.

3. Homoj, kiuj sin mem priskribas kiel solecaj, sentas sin pli senhelpaj kaj pli minacataj - tute sendepende de la vera kvanto de stresfaktoroj.

4. Soleco malfortigas la imunsistemon kaj damagxas la kor-sangocirkulan sistemon.

5. Dormi sola estas pli malbone.

  Kiel konsekvencon el tio esploristoj jam de suficxe longa tempo postulas rekoni malfortan socian medion kiel riskon por la sano. Kuracistoj kaj aliaj ekspertoj pri sano serioze konsideru la socian medion samsignife, kiel tabakkonsumon, sinnutradon kaj sporton.

  De kiam ni konsciigxos, ke soleco estas same signifa, kiel aliaj riskofaktoroj, ni devos pli forte motivigi nin mem plialtigi nian socian kontentecon - kaj sur individua kaj sur socia niveloj.

 

         Cxu kolbaso kreskas sur la arboj?

  Kiujn mirindajn arbojn oni povas renkonti en la flauxro de nia planedo: pan-arbo, lakt-arbo, bombon-arbo, cxokolad-arbo, marmelad-arbo. Iliaj nomoj parolas pri si mem. Evidentigxas, ke ekzistas ecx kolbas-arbo!

  Pri avantagxoj de cxokolad-arbo ni ecx ne parolu! En la tuta mondo oni gxin konas, alte aprecas kaj sxatas frandi diversajn bongustajxojn el kakao-fagoj.

  Sukon de lakt-arbo afrikanoj uzas kiel lakton, kvankam nemulte oni povas "melki": dum unu horo el trancxajxo elfluas nur unu litro da "lakto", kiun necesas tuj eltrinki, cxar gxi rapide difektigxas.

  El semoj de pan-arbo oni faras farunon, el kiu oni bakas pastajxojn.

  Dolcxajn, aromajn pedunklojn de bombon-arbo, kiu kreskas en Azio, oni mangxas kiel deserton, ankaux sekigas kaj uzas anstataux rozinoj.

  La kolbas-arbo aux kigelio, kreskas en tropikaj regionoj de Afriko kaj en Madagaskaro. Gxi apartenas al la familio de Bignoniaceae. Tiu-cxi multbrancxa arbo havas malmolajn malhelverdajn foliojn, lauxforme similajn al tiuj de frakseno, sed iom pli grandajn. Dum la seka sezono la folioj forfalas.

  Sur la brancoj pendas originalaj fruktoj sur longaj, dikaj pedunkloj, tiom firmaj, ke oni povas balancigxi sur ili. La griz-bruna koloro kaj formo de la fruktoj igas ilin similaj al hepat-kolbasoj.

  Euxropanoj unue ekvidis kigelion en la 19-a jarcento kaj ekmiris pri "gastronomiajxoj", pendantaj surbrancxe. Ili nomis gxin kolbas-arbo.

  La maturaj fruktoj estas tre malmolaj. Dum monatoj ili pendas surbrancxe, iom post iom pligrandigxante. Kiam ili falas, ne konsilindas trovigxi sub la arbokrono, cxar bato de "kolbaseto" povas esti sentebla. La kreskantaj kolbasoj estas suficxe grandaj: duonmetron longaj, 8-10 centimetrojn dikaj, ili pezas gxis 8 kilogramojn.

  Spite al sxajna apetiteco, por homoj ili estas nemangxeblaj. Ilin mangxas nur hipopotamoj, gxirafoj, simioj. Semojn kun plezuro bekas papagoj, foliojn kaj florojn frandas elefantoj kaj antilopoj. Imponaj grandaj helrugxaj aux rugxbrunaj floroj de kolbas-arbo ekfloras nokte. Ili havas akran, ne tre agrablan odoron, kiu allogas polenantojn: vespertojn kaj nektar-birdojn.

  Lokaj logxantoj nomas la arbon "moropoto", kio signifas "dika sxafvosto". Kial gxuste sxafvosto, estas nekompreneble, pedunkloj ja estas suficxe longaj.

  El altaj trunkoj de kolbas-arbo oni faras kanoojn, kiuj estas vaste uzataj de afrikaj popoloj ekde jarmiloj. Ligno servas ankaux por muzikiloj – la belsonaj ksilofonoj.

  Afrikanoj kredas, ke cxi arbo estas sankta. Gxi simbolas fekundon. Sub gxia krono oni arangxis kunvenojn kaj religiajn ritojn. Gxiajn fruktojn oni pendigis sub tegmentojn de la domoj kaj kortaj konstruajxoj. Ili servis por defendi kontraux uraganoj, forpeli malbonajn spiritojn, ecx asekuris naskigxon de multnombraj infanoj. Sekigitajn semojn de kolbas-arbo oni uzis por hejtado, el ili oni preparis malfortan alkoholajxon. Por tio oni trempis ilin en la akvo kaj aldonis mielon de sovagxaj abeloj por fermentigxi. Oni povas ankaux mangxi la semojn, sed anticipe necesas friti ilin por detrui toksinojn.

  Lokaj sorcxistoj uzis fruktojn kaj semojn de kolbas-arbo por prepare kuracilojn kontraux mordoj de serpentoj, reuxmatismo, sifilido kaj aliaj malsanoj. Cindron de bruligitaj kolbas-arbaj fruktoj oni aplikis kontraux hauxtmalsanoj.

  Nuntempe populareco de cxi kreskajxo danksxuldas al siaj sanigaj ecoj. El gxia krusto kaj fruktoj oni akiras kigelinon, kiu estas bona kontrauxbakteria rimedo. Krome, gxi estas uzata dum kancerkuracado.

  Oni povas planti kolbas-arbon en vintraj gxardenoj, grandaj haloj kaj ecx en ordinaraj logxejoj. Oni devas iom segi la semojn kaj planti ilin en humidan grundon. Kigelio rapide kreskas, kaj post 5-6 jaroj gxi gxojigos vin per sia eksterordinara aspekto.

 

        Facila legajxo

          Infanoj estis solaj.

  Frumatene patrino foriris, lasinte siajn infanojn kun 18-jara knabino, kiun sxi fojfoje dungadis por kelkaj horoj kontraux pageto. Ekde la morto de ilia patro ili havis malfacilan tempon. Oni povus perdi laboron, restante hejme cxiufoje, kiam avino ne povos zorgi pri la infanoj, malsanigxos aux forveturos el la urbo.

  Posttagmeze Marina enlitigis la infanojn, kaj jen telefonis sxia kunulo, invitante sxin promeni per sia nova auxto. La knabino ne hezitis longe. Finfine, la infanoj kutime ne vekigxas pli frue, ol je la kvina horo. Ekauxdinte la auxtosignalon, sxi prenis sian saketon kaj malsxaltis telefonon. Sxi zorge sxlosis la cxambropordon kaj metis la sxlosilon en la saketon. Sxi ja ne volis, ke la vekigxonta knabeto descendu por sekvi sxin. Li estis nur sesjaragxa, li do povus gapi, stumbli kaj vundigxi. Krome, kiel sxi klarigus al la mastrino, kial la infano ne trovis sxin.

  Neniu scias, kio okazis: cxu paneo de funkcianta televidilo, cxu suprensalto de elektra kurento, cxu fajrero el kameno, cxiukaze kurtenoj ekbrulis. La fajro rapide atingis lignan sxtuparon, kiu kondukis al dormocxambro.

  Pro fumo, veninta el sub la pordo, la eta Pancxjo ektusis kaj vekigxis. Senpripense li saltis el la lito kaj provis malfermi la pordon, premante la tenilon, sed vane. Se li sukcesus, post kelkaj minutoj en furioza fajro pereus li mem kaj lia frateto - sucxinfano. Pancxjo ekkriis, vokante la prizorgantinon, sed neniu respondis liajn helpokriojn. Tiam li kuris al telefono por voki sian panjon, sed gxi estis malsxaltita. Pancxjo komprenis, ke nun li mem devas trovi eliron por savi sin kaj sian frateton. Li provis malfermi la fenestron, post kiu estis kornico, sed tio superis la forton de

liaj manetoj. Ecx se li sukcesus fari tion, li devus ankaux forigi la dratan kradon...

  Kiam fajrobrigado estingis la incendion, cxiuj parolis nur pri tio, kiel la etulo sukcesis frakasigi la vitron, rompi la kradon per vestajxpendigilo, meti la sucxinfanon en dorsosakon, kiamaniere li trapasis kornicon kun tiu sxargxo kaj descendis de la arbo? Kiu miraklo savis la knabojn? Sagxa maljuna fajrobrigadestro respondis al cxiuj: "Pancxjo estis sola. Ne cxeestis iu, kiu dirus al li, ke li ne sukcesos".

 

          Fabloj

 

          Skribi sursable.

  Foje du amikoj iris tra la dezerto. Ili kverelis, kaj unu batis vizagxon de la alia. La batito ofendigxis, sed diris nenion, nur skribis sursable: "Hodiaux mia plej bona amiko batis mian vizagxon".

  Ili pluiris, kaj jen la batita amiko trafis en movigxeman sabloamason. Li mergigxis cxiam pli profunden. Sed la alia savis lin. Kaj li skribis sur sxtono: "Hodiaux mia plej bona amiko savis mian vivon".

  Tiu, kiu unue batis, kaj poste savis lin, demandis:

  - Kiam mi batis vin, vi skribis tion sursable, kaj nun vi skribas sursxtone. Kial?

  Tiu respondis:

  - Se iu vundis nin, ni devas skribi tion sursable, por ke la vento de pardono povu forvisxi la spurojn. Se iu faras bonon por ni, ni devas skribi sursxtone, por ke neniu vento povu forvisxi tion.

 

          Tri birdoj.

  Foje instruisto demandis lernantojn:

  - Sur brancxo sidis tri birdoj. Unu el ili decidis forflugi. Kiom da birdoj restis surbrancxe?

  - Du, - respondis la lernantoj.

  - Ne, tri. La birdo nur decidis forflugi. Sed la decidon devas sekvi agoj..

 

          Poezio

          Ismael Miranda e Silva

(naskigxis en 1928 en la urbo Itabirito, sxtato Minas Gerais, Brazilo).

 

         Anim' gxemela de l' mia,

De mia vivo lumfloro,

Falinta stel' de la koro

De l' bela spaco sen fin',

Dum mi vagadis tra l' mondo,

Malgaja ombro tutsola,

Jen vi kun rido konsola,

Felicxa mi sentis min!

Vi venis kun ben' de l' dioj,

Jen lumo sur vojo ricxa,

Por fari min plej felicxa,

De via kor' cxe la flam'!

Karega mia trezoro,

Kun vi mi vivos sur Tero;

Vi mia estas l' espero,

Por mi vi estas - la am'!

 

Anim' gxemela de l' mia,

Se rompigxus nia cxeno,

Min turmentus la cxagreno

De l' sopir' en mia cxel'!

Iam se vi min forlasos,

Adorata dolcxa lumo,

Vin, de floroj la parfumo,

Mi atendos en cxiel'!

 

          Anoncetoj

  Karaj ges-anoj! Mi gvidas E-kurson por progresintoj. Mi estos dankema al cxiuj, kiuj povus sendi al mi donace E-librojn kun rakontoj, proverboj, gramatikaj ekzercoj kaj aliaj tekstoj, kiujn  mi uzos en mia laboro. Mia adreso:

Dimo Penev Dimov, JxK Mladost bl. 109, vh. 6, ap. 1 BG-9027 Varna, Bulgario.

Antauxdankon.

 

          ***

  Ni havas du petojn al vi.

1. Bv' sendi unu ekzempleron de verkoj de Erosxenko en via landa versio kaj brajlajxon pri Erosxenko.

2. Bonvolu disvastigi informojn pri " tezoj kaj eseoj varbataj pri Erosxenko".

Detalaj informoj pri ili:

  1. Ni prezentos ilin en nia ekspozico  en "Vid Mondo" (Sight World) en Tokio  novembre. Cxiu-jare dum tri tagoj cx. 6000-7000 personoj (bll'j kaj aliaj) vizitas la ekspozicion. Krome ni havas cxefprelegon pri "Erosxenko kaj TORII Tokuziroo" kaj malgrandan prelegon pri diversaj landaj brajlaj sistemoj. Ankaux okazos ludo de balalajko, kiun Erosxenko ofte ludis, per profesia muzikisto. Bonvolu sendi ilin al s-ino ISAKI Micxiko, komitatano de la ekspozicio. Sxia posxtadreso;

S-ino ISAKI Micxiko

2-12-2 KAMIIKEDAI, OOTA-ku, TOKIO 145-0064 JAPANIO

  Bedauxrinde ni ne povas pagi kotizon por libroj nek posxtokotizon. Ni kore dankas pro via kunlaboro. Post la ekspozicio ni planas donaci librojn kaj brajlajxojn al la arkivo aux biblioteko de la blidullernejo kie Erosxenko lernis

masagxon kaj instruis E-on al bll'j antaux 100 jaroj.

  2. Tezoj/eseoj pri Erosxenko varbataj Okaze de la 125-jara jubileo de la naskigxo de Vasilij Erosxenko,

ni varbas tezojn aux eseojn pri li, gxis la fino de aprilo. Ni planas eldoni libron (aux almenaux krei retpagxaron) pri tio, kaj tie aperigi selektitajn verkojn el inter la senditaj.

  La temo povas esti ne nur pri li mem, sed ankau( pri personoj aux sociaj kondicxoj cxirkaux li. En Esperanto, tezo originala estu 6000 gxis 24000 literoj plus resumo, eseo estu gxis 6000 literoj. Estas aparta regulo por japanlingvaj^oj.

  Sendu vian verkon (kaj eventualajn demandojn) al la Esea Grupo de Erosxenko 125, cxe ederosxenko125@googlegroups.com .

  Pliajn detalajn informojn pri la projekto vi povas legi kaj auxskulti en "la El Popola Cxinio" kaj "la Pola Retradio".

http://www.espero.com.cn/2015-01/29/content_34686145.htm

http://pola-retradio.org/2015/01/e_elsendo-el-la-27-01-2015/

Antauxdankon.

Sincere,

HIKITA Akio

  La franca E-Kulturdomo en kastelo Greziljono invitas vin al interesaj semajnoj dum cxiuj sezonoj, kun E-kursoj kaj aliaj aktivajxoj:

  2015-apr.-03/08: Renkontigxo de Interkant' kaj kunkantado kun La Kompanoj - Gresillon.org/spip.php?article140

2015-apr.-17/25: PrintempaS, intensivaj kursoj kun Zs. Korody, Ch.

Chazarein, M. Quenut - gresillon.org/printempas 2015-apr-25/26: PRINTEMPaS, internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) - gresillon.org/printempas 2015-jul.-20/25:  Regxaj ekskursoj, UK-antauxkongreso - gresillon.org/s2

2015-auxg.-01/08: Lingva semajno, Lingvofestivaleto, tuj post UK - gresillon.org/s3 2015-auxg.-08/16: Festa Semajno por infanoj kaj familioj - gresillon.org/s4 2015-oktobro-17/25: Auxtune, lingva seminario kun Christian Rivi?re k.a.

Jara agendo/kalendaro en gresillon.org/agendo

          Bert Schumann.

 

            Forpaso

  La 14-an de decembro 2014 post mallonga malsano forpasis la longjara E-isto Marin Marinov el  Bulgario. E-on li lernis auxtodidakte. Ecx iom da tempo mia amiko gvidis E-kursojn por komencantoj en la urbo drjanovo, en kies bll.- entrepreno li laboris. En E-o li aktive korespondadis kun ges-anoj, precipe el Sovetunio kaj Rusio. De temp'al tempo li partoprenadis naciajn kaj eksterlandajn E-forumojn. Marin estis aktivulo de la bulgara bll. Movado.

  Li naskigxis la 12-an de aprilo 1939 en la vilagxo Gecovo, razgrada regiono (Bulgario). Tri fojojn li edzigxis kaj havas tri bonegajn filojn - Todor, Nikolaj kaj Jxeljazko. Du bulgarinoj  - Gena kaj Krasimira, kaj unu rusino - tamara, estis liaj zorgemaj edzinoj.  Pro intensaj rusaj kontaktoj li ankaux bone Regis la rusan lingvon kaj verkadis artikolojn en tiu lingvo. Krom en la urbo Drjanovo, nia s-ano laboris en la urboj Gabrovo Popovo kaj Sxumen.

  Ni, la samideanoj, amikoj, kolegoj kaj samlernejanoj de Marin, cxiam memoros lian naturan bonanimecon, helpemon, rimarkindan scivolemon kaj ekskluzivan inteligentecon.

        Angel sotirov(Bulgario).