Esperanta ligilo

n-ro 3,marto 2015

 

 

        Enhavtabelo

Pri IKBE-81 en Italujo

Nia rondo familia. Varmo de solidareco

Nekutimaj kutimoj. Balia novjaro kaj silentotago

Lingva forumo. Traduku el la kata aux hunda

Virinoj naskas spritecon kaj humuron

Diversaj interesajxoj. Ekzercu vian cerbon

Neteraj sonoj

Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj

Poezio. Eli urbanova

Lesja Ukrainka.

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

 

 

     Pri IKBE-81 en Italujo

  Antaux cxio, jen kelkaj korektoj de la unua kongresa komuniko. La posxta kodo de Pier Luigi da Costa estas 55100.

  Kongresa kotizo (sep tranoktadoj kaj tri mangxoj potage kaj popersone):

por okcidentanoj: en dulita cxambro 320 euxroj; en trilita aux kvarlita cxambro 300 euxroj.

unulitcxambra suplemento 140 euxroj;

Aligxkotizo (nur la blindulo) 30 euxroj.

  Oni devus aldoni, post la Iban-kodo de la banko, ke la konto estas je la nomo: Federazione Esperantista Italiana

via Villoresi 38 IT-20143 Milano.

 

  Kiam okazas samtempe kaj samloke du kongresoj, el kiuj unu havas la numeron 82 kaj unu la numeron 81 laux

la legxoj de statistiko evidente temas pri la kongreso 81 kaj duono.

  Tio okazos cxi-jare en San Benedetto del Tronto, Italujo, de la 22-a gxis la 29-a de auxgusto 2015, okaze de la 82-a Itala Kongreso de Esperanto, kiu okazas samtempe kun la 81-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj.

  Pri San Benedetto (Sankta Benedikto) la kongresaj pagxoj:

http://kongreso.esperanto.it/82/  resume diras: Verda oazo kun 8000 palmoj, strando agnoskita kiel konforma al la

postuloj de la internacia projekto "Blua Flago", gast-akcepto unuaklasa, amuzejoj, modbutikoj, revigaj kuirarto

kaj klimato, placxaj distroj por plenkreskuloj kaj infanoj, sportejoj, romantika landinterno, kulturaj eventoj, promen- kaj biciklo-vojoj, nuntempa arto kaj historiaj tradicioj. Cxio tio estas San Benedetto del Tronto.

  Sed samtempe okazos, krom la tradiciaj programeroj de la internaciaj kongresoj de LIBE, ricxa kultura programo, kies kerna parto estos du seminarioj, kiuj disvolvigxos cxrkaux la gxenerala kongresa temo: Kultura tutmondigxo: limoj kaj perspektivoj. Unu seminario gxuste kun cxi tiu temo estos gvidata de Mark Fettes, la nuna prezidanto de UEA. Gxi havos plurajn sesiojn dum la semajno. La dua seminario pri Esperanto-literaturo estos gvidata de Nicola Ruggiero, juna itala poeto logxanta en Islando, kiu estas en la komenco de sia kariero kiel la Baldur Ragnarsson de la 21-a jarcento.

  Al tio aldonigxos prelegoj pri kulturaj temoj kaj laborkunsidoj de LIBE kaj de Itala Esperanto-Federacio.

  Sed ankoraux du aferoj estas menciindaj: trinivelaj kursoj de Esperanto gvidataj de internacie rekonataj instruistoj, vesperaj programoj de internaciaj muzikistoj-esperantistoj (cxiuvespere estos io).

  Kaj fine, por tiuj, kiuj ne volas endormigxi cxe tro kulturaj prelegoj kaj seminarioj, estas tre intense ekskurso-programo, kiu portos vin al katedraloj de la 11-a jarcento, kasteloj mezepokaj kaj post-mezepokaj kaj tipaj italaj vilagxoj de la region Markio. Tiuj, kiuj opinias, ke Italujo estas nur la Vatikano kaj Venecio, povos konvinkigxi ke en la vera profunda Italujo estas multe pli por viziti ol en la tro turismaj urboj.

  Por la blinduloj kaj ties akompanantoj oni arangxos senpagan ekskurson, kiu inkluzivos ankaux viziton al Tusxmuzeo Omero en Ancona.

  San Benedetto del Tronto situas cxe la grava fervojo kunliganta la nordajn urbojn (Venecio, Milano, Bolonjo) al la suda urbo Bari laux laux Adriatiko. Pri atingeblecoj ni pli detale informos pli poste cxi tie, kaj, kompreneble, aparte laux individuaj petoj.

                        Aldo Grassini

 

 

          Nia rondo familia

 

         Varmo de solidareco

  Kun la finna E-isto Heikki Kosonen mi konatigxis antaux multaj jaroj. Donu Dio memoron - eble, en 1995, kiam la unuan fojon okazis en nia lando renkontigxo de bl'j E-istoj, kiun partoprenis ankaux kelkaj eksterlandanoj. Kelkajn tagojn antaux la renkontigxo telefonis al mi nia karmemora Arvo Karvinen kaj diris, ke Heikki venos al ni sola. Mi certigis lin, ke ni amikigxos. Kaj tiel okazis.

  Ho, dolcxaj rememoroj de juneco. Venis E-istoj el Italio, Svedio, Nederlando, Germanio. Heikki estis la nura reprezentanto de Finnlando, la lando malmulte konata al ni. Do, ni tuj atentis pri li, , altstatura, sportema, amikema homo. Li vigle interesigxis pri nia lando, pri vidindajxoj, pri kutimoj de nia popolo, pri tradicioj kaj kantoj. Heikki demandis nin pri ukrainaj legendoj, pladoj, pregxis kun ni en la ortodoksa katedralo.

  Pasis jaroj. Ni renkontigxis dum E-kongresoj, nur sporade interparolis. Sed nia amikeco ne maljunigxis kune kun ni.

  La situacio en nia lando ne lasis indiferentaj niajn geamikojn-E-istojn. Ni estis ege kortusxitaj, kiam en februaro ni ricevis sendajxon de Heikki Kosonen. Li donacis varmajn vestajxojn por blindaj infanoj kaj por vunditoj, kiuj estas en hospitalo. Kiel gxojis infanoj, kiuj ekhavis varmajn, molajn sxtrumpetojn, cxapetojn  kaj gantojn! Instruistinoj ricevis varmajn sxtrumpojn. Por ni, laborantaj en malvarma lernejo, tio estis vere granda donaco! Poste venis aliaj sendajxoj de nia kara amiko Heikki. Ni disdonis vestajxojn, i.a., tre belajn, al lernantoj de nia konsultejo kaj internulejo por malfortevidantaj infanoj.

  Por ni tiu subteno estas ege valora, ni sentas varmon de solidareco de E-istoj. Koran dankegon, nia kara Heikki, pro varmo de via animo, pro via bona koro, pro via amikemo!

            O.P.

 

        Nekutimaj kutimoj

 

         Balia Novjaro kaj Silentotago

  Kiaj asociajxoj ekestas dum mencio de la insulo Bali. Baunti, surfado... Jes, Bali estas siaspeca sanktejo de surfado je diversaj niveloj, speciale por komencantoj, do, pro tio Bali estas la insulo de turista atrakcio.

 Insulo de Dioj? Jes, gxuste pri tio ni parolu pli detale. Bali estas siaspeca apartajxo en Indonezio, kiu estas muslima. Diference de la tuta lando, la cxefa religio de la insulo estas hinduismo, krome, en formo iom alia, ol tiu, kiun ni konas. Gxia bazo estas paganismo kun ties ritoj kaj supersticxoj. La tuta logxantaro estas religiema, sendepende de la logxloko, agxo kaj proksimeco al turismejoj.

  Matene cxiuj senescepte, inkluzive arogantajn mastrojn de cxiam plenplenaj tatuaj salonoj, surmetas naciajn jupojn kaj starigas sursojle de de siaj domoj kaj cxe multnombraj di-statuoj la vaporantajn oferojn, regalajxojn en

plektitaj korbetoj, priversxante ilin per aroma fluidajxo, kaj faras magiajn manumojn.

  Kutime baliaj festoj, kiuj ne estas malmultaj, pasas suficxe trankvile, ecx nerimarkite por nesciantoj. Sed unufoje jare venas kulmino, nome, la novjarfesto (i.a., nun balianoj havas la jaron 1936).

  Antaux la Neepy-day, aux Silentotago (gxuste gxi estas la tago de jarkomenco), okazas multnombraj ritaj ceremonioj, kiuj finigxas antaux la festo per "Grupuk" - parado, al kiu oni preparigxas antauxlonge, ecx la sxtato financas tion.

  Paradoj okazas dumtage sur stratoj de la urbetoj kaj vilagxoj de la tuta insulo. La komencohoro nenie estas indikita. Oni havas impreson, ke cxiuj lokanoj senaverte scias pri cxiuj insulaj aferoj.

  En la urbo Kuta, la cxefa turistejo, por la parado estas blokita la cxefa strato, porokaze fermigxas cxiuj tendoj, starantaj lauxlonge de la strato, kie oni povas acxeti memorajxojn. Vespere fermigxas ecx cxiuj kafejoj, malplenigxas la stratoj de la tuta urbeto. Vendistoj haste fermas siajn budetojn, el kafejoj oni delikate, sed insiste forpeladas vizitantojn, kaj en supermerkatoj oni klopodas vendi restajxojn de biero kaj "dosxirak" (rapide preparebla mangxajxo), kiun turistoj havigas al si por travivi alvenon de nova jaro. Cxiuj strebas trafi al parado, kaj vere indas!

  Por la festo balianoj faras el papergluajxoj kaj aliaj konvenaj materialoj figurojn, nomatajn "ogo-ogo", kiuj prezentas demonojn kaj mitologiajn estajxojn, la tutan brilon de baliana fantazio: kornohavaj infanoj sur cxevaletoj, demono en moderna auxto, blanka sorcxistino kun pendantaj mamoj estas tre populara. Blankuloj devigis balianojn igxi komercistoj, labori tuttage. Tradicie ili kultivadis rizon. Tial la blankaj figuroj prezentas turiston tiel, kiel perceptas lin balianoj: rozkolora histriko, nekombita, kun brilantaj elektrodoj-okuloj, kun cigaredo kaj botelo da biero enmane.

  Ogo-ogo estas grandegaj, kelkaj altas 5-6 metrojn. La tuta konstruajxo apogigxas je bambuaj stangoj, tirataj de 10-20 homoj. Ju pli granda estas la statuo, des pli agxaj estas partoprenantoj de la parado, la plej junaj estas 3-4-jaragxaj.

  Dum definita momento cxiuj paradantoj levas kaj portas siajn manfaritajxojn lauxlonge de la strato al vojkrucigxo, kie okazas kulmino de la impreso. Cxiuj statuoj estas numeritaj, cxiuj paradantoj surhavas definitajn t-cxemizojn de sia teamo. Do, cxiu teamo montras sian elpasxon: oni tamburas, dancas kaj bruligas torcxojn.

  Poste oni forportas la demonfiguron kaj forbruligas gxin. Laux supersticxo, la statuo ensorbas cxiujn demonojn, kiujn oni povas neniigi nur per fajro.

  La fajron, samkiel oceanon, balianoj timegas.

  Sxajne, tiu arangxo povus kolekti multegajn turistojn, sed tio ne okazas pro manko de informo. Spektantoj tamen ne mankas. Lokanoj sidigxas sutrotuaren lauxlonge de la stratokaj kun plezuro observas la okazintajxon.

  Impresas la etoso kaj vizagx-esprimoj. Cxie estas tiom da bonkoreco, amikemo, la vizagxoj estas tiom helaj kaj belaj, ecx ne kredeblas, ke antaux iom da horoj cxi homoj, komercistoj kaj masagxistinoj, avare eltiris monon de lauxvica naiva turisto. Nun homoj plenas je gxojo kaj kontento, cxie auxdigxas la ekscita rido.

  La parado finigxas same fulmrapide, kiel gxi komencigxis. La stratoj subite malplenigxas: Cxiuj rapidas hejmen por preparigxi al Silentotago.

  Neepy, aux Silentotago, sekvas paradon kaj estas vera katastrofo por tiuj, kiuj ne komprenas religian ekstazon de la plimulto. Jugxu vi mem: de la sesa gxis la sesa sekvamatene estas malpermesite eliri eksteren. Por kontroli obeon de cxi regulo bicikladas speciala sanktigita patrolo, malobeemulojn oni arestas. Oni ne rajtas ankaux iel ajn distrigxi, mangxi kaj ensxalti la lumon. Ne gravas, cxu vi estas turisto, cxu muslimo, kiuj ne malmultas sur la insulo, sidu hejme kaj silentu. Turistojn oni fermas en hoteloj sen klarigi ion ajn, aliaj vere hejmas, sed apenaux obeas la regulojn de Silentotago: jen televidilo funkcias, jen muziko auxdigxas. En kelkaj hoteloj oni permesas promeni en la korto kaj viziti basenon. La urbo sxajnas esti forlasita, vendejoj ne funkcias, ecx flughaveno estas fermita, neniuj flugoj okazas. Cxi-tage balianoj devas mediti, liberigxi de cxio negativa, akumulita dumjare, kaj prepari la animon al la venonta jaro.

  Nokte la stratoj ne estas lumigitaj, ecx hundoj silentas. Nur fine de la dua tago la vivo iom post iom normaligxas.

 

 

          Lingva forumo

 

         Traduku el la hunda aux kata

  Ni ofte parolas kun niaj katoj, hundoj, papagoj kaj ecx hamstroj. Ankaux ili sxajne diras ion al ni, kiel ili povas. Cxu gxuste ni komprenas unu la aliajn?

  Kiam  hundo svingas voston, gxi gxojas. Se kato batas per vosto, gxi estas malkontenta. Tion scias cxiuj. Jen ankoraux kelkaj signoj, per kiuj bestoj informas nin pri io ilialingve.

  1. Hamstro mordas ferajn stangojn de la kagxo. Terura sono, cxu? Sed gxuste tiel hamstro, kobajo? kuniklo allogas vian atenton. Testudoj, hamstroj kaj kunikloj estas la plej solecaj hejmbestoj. Pri kato, hundo aux papago oni apenaux povas forgesi. Por hamstro, male, suficxas sxuti iom da nutrajxo, versxi iom da akvo kaj forgesi pri ili por la tuta tago. Cxiu vivanta estajxo tamen bezonas atenton kaj karesojn. Ludu kun hamstro, donu al gxi ordeblajn ludilojn. Ne forgesu karesi, grateti gxin, tiam gxi ne devos voki vin per tiu malagrabla sono.

  2. Hundo metas sian piedon sur la vian. Tio estas amikema gesto. Via kvarpieda amiko montras, ke gxi bezonas vin, sopiras pri vi, volas kareson aux timas ion. Ekz', se ekstere iu salutpafas, hundo povas meti sur vian gambon sian piedon aux ecx muzelon.

  3. Hundo rigardas petege. Kutime tio estas rigardo elsub la tablo. Rezigni scipovas nur sperta, memfida mastro. Se vi regalos la petemulon per bongusta peceto, poste neniam plu vi sukcesos eviti tiun petegan rigardon. Al kompatinda muzelo aldonigxos hurlado, poste skrapado de ungohava piedo. Ne indas krii kaj insulti. Vi povas ne reagi, sed prefere delogu la beston: ludu, jxetu pilketon, karesu la hundon. Gxi sciu, ke vi sxatas gxin, sed ne dorlotas.

  4. Kobajo. Nur tiu, kiu ne konas kobajojn, povas pensi, ke ili estas mutaj, enuaj bestetoj. Ili tamen tre sxatas babili.

  Se kobajo eligas lauxtan krakadon, tio signifas, ke io ne placxas al gxi. Se gxi pepetas kaj fajfetas, gxi parolas kun vi, klarigas, ke estus bone regali gxin per petroselo aux kukumo.Se vi prenis kobajon sur brakojn, kaj gxi kvazaux mortus, gxi timas, aux vi delonge ne prenis gxin, kaj gxi dekutimigxis.Kiam kobajo estas en bona humoro, gxi kvazaux ion macxas kaj ecx krakas, kvankam cxi-momente gxi nenion mangxas. Tiel la besteto esprimas gxojon. Gajeco de kobajo manifestigxas ankaux per frenezaj saltoj. Se kobajo pusxas per nazo, gxi havas bonan humoron, kaj vi nepre devas grateti kaj karesi vian dorlotiton.

  5. Ankaux katoj estas babilemaj. Ili miauxas diversmaniere. Se kato miauxas mallauxte kaj kompatinde, gxi volas mangxi. Kutime gxi samtempe cxirkauxkuras sian teleron, frotas viajn krurojn, kaj poste kuras al la telero. Se al kato io ne placxas, aux gxi avertas: "Lasu min trankvila, cxar alie mi vin skrapos aux mordos, gxia lauxta kaj alarma miauxado transiras en longan, seninterrompan krion.Kiam kato volas ludi, gxi kuregas, saltas, jxetas sin deflanke, eligante la interrompan "mia-mia-mia!". Tio signifas: "Hej, mastro, prenu pilketon aux museton sur sxnuro por ludi". Bonhumoraj katoj piedfrapetas, tretas per piedoj, kvazaux cxifus ion. Tio signifas, ke ili estas kontentaj kaj pretaj

esti karesitaj kaj gratitaj.

  6. Kato malrapide okulumas. Fojfoje katoj havas tian staton, kiam ili sxtonigxas, kvazaux meditus, kaj tre malrapide fermetas kaj remalfermas okulojn. Multaj pensas, ke tiamaniere katoj dormas aux estas dormopretaj. Sed tiu okulumado atestas pri tio, ke kato fartas tre bone, li sentas sian mastron apude, fidas lin, kaj dum lia cxeesto gxi povas malstrecxigxi kaj nenion timi.

 

 

         Virinoj naskas spritecon kaj humuron

  Cxu humuro utilas al la evolucio? Jes, pri tio certas germana ridesploristo. La fakulo klarigas, kial virinoj ja posedas suficxe da spriteco, sed ankoraux nur malofte aplikas gxin.

  Viroj kaj virinoj ne havas la saman humuron. Ekzistas ia disdivido de laboro: viroj rakontas spritajxojn kaj virinoj bonvolu ridi pri ili. En la kunteksto de la batalo pri la plej belaj virinoj, ne-alfa-viroj sin apogas sur komikeco, humuro kaj spriteco. La plej bona ekzemplo - Woody Allen - certe ne estas belulo, sed en sia vivo li estis cxirkauxata de la plej belaj virinoj. Belaj komikistoj estas esceptoj. La gxenerala regulo por viroj diras: vi devas posedi spritecon, kaj precipe humuron, se via ekstera apero estas malpli alloga. Humuro estas formo de kultura sindefendo de la viraj malvenkantoj en la surviva batalo.

  Sed kion tiam faras la malpli belaj virinoj? Sxajnas, ke la vira eskapilo al la humuro ne estas disponebla por ili. Virino ja ne estu tro malinteligenta (pensu pri la sxercoj pri blondulinoj), sed tro da spriteco cxiam enhavas porcion da agresemo, kio timigus la virojn. La virinoj, kiuj ne estas tiom benitaj de beleco, ridu ankaux pri la plej acxaj sxercoj de la viroj, se ili volas esti sukcesaj en la sekse regata surviva batalo. Se ili rifuzas tion, tiam ili mem nur povas fari karieron en la profesia vivo kontraux la viroj.

  Aliflanke (en la germana lingvo) ekzistas la bela esprimo "Patrina spriteco". Tio estas io absolute pozitiva, lerta, optimisma, kio en la vivo tute ne manku. Enkarnigxo de la "patrina spriteco" estas la "brava soldato Sxvejk".

  Sed ja patrino estas sendube virino. Cxu bela aux malbela, tio estas egala al infano. Dikventra patrino, eble, ecx estas pli karesema ol sportema patrino. La virinoj, se ili estas patrinoj, instruas al la viroj, dum ili estas ankoraux infanoj, la humuron. Tion ili faras lerte tiklante la knabetojn kaj per tio ili enmetas en la edukadon lauxeble multe da

malstrecxeco kaj gaja sindedicxo al la infano.

  De la patroj kaj de aliaj plenkreskuloj infanoj ja ankaux lernas iom pri humuro, sed en la longa historio de la homaro peras gxin tute cxefe la patrinoj. Estas ili, kiuj inventis la humuron kaj kiuj praktikas gxin. Kaj jen ni staras antaux interseksa paradokso: dum viraj grupigxoj senhumure cxasas sovagxajn bestojn aux dum ili vetludas cxe la borso, la virinoj ja disvolvas la ridadon kaj la humuron ene de la edukado de infanoj, sed ili ne plu povas aktive praktiki kun ili la humuron, se la viroj estas plenkreskintaj.

  Virinoj devus rompi tiun elfermitecon. La sxercojn pri blondulinoj ili, ekzemple, povus kontrauxbatali per modo de sxercoj pri malgrandaj kalvaj kapoj aux pri bierventroj aux io simila. Nun ili, eble, maltrafis la gxustan momenton, sed la lauxvica okazo certe alvenos!

         (Laux Esperanta retradio).

 

          Diversaj interesajxoj

 

         Ekzercu vian cerbon

 

    Pro la sociaj kaj medicinaj progresoj, la vivo farigxas pli longa en la tuta mondo. Tio estas tre pozitiva novajxo. Sed tio signifas ankaux, ke pro maljunigxo, nia cerbo suferas. Maldelikata kuracisto antaux nelonge asertis al mia amiko: "Ne timu! Nuntempe, jam preskaux neniu mortas pro kancero aux pro kormalsano - cxiuj demencigxas..." Neakceptebla, acxa konsolo!

  Estas do nia tasko protekti nian cerbon. Ni devas ekzerci gxin por longa, kontentiga funkciado. Medikamentoj por tiu celo apenaux ekzistas. Revuoj kaj gazetoj ofte publikigas proponojn pri cerboekzercoj kaj seriozaj esploroj ja montras, ke multaj el tiuj vere estas efikaj. Krom la saniga rezulto de tiaj ekzercoj, oni gajnas per ili pli da entuziasmo kaj bona humoro. Cxi tie ni kolektis 20 cerboekzercojn. Kompreneble, neniu kapablas praktiki ilin cxiujn

Ne tion oni celas. Tamen, estas eble elekti kelkajn, laux persona gusto, kaj regule sin ekzerci. Ekde hodiau!

 

1. Solvu ciutage po unu krucigramo au puzlo. Per interreto ili estas facile troveblaj.

2. Ofte parolu kun viaj familianoj kaj amikoj, prefere pri pensigaj temoj, kiel politiko, sociaj problemoj kaj sciencaj informoj. Evitu banalajxojn.

3. Legu multe, cxiutage, prefere pensigajn tekstojn. Klopodu transdoni al aliaj homoj ion, kion vi legis.

4. Malsxaltu vian televidaparaton. Uzu gxin nur por vere enhavricxaj programoj. Televidospektado estas tro pasiva kaj preskaux ne aktivigas la cerbon.

5. Verku tekstojn. Skribi al amiko leteron, en kiu vi priskribas interesan personan sperton, estas bonega ekzerco.

6. Post iom da tempo klopodu solvi pli komplikajn puzlojn, ne nur tiujn, en formo de bildo, sed ankaux muntadon de objektoj (miniaturoj de bestoj, aviadiloj aux barkoj).

7. Lernu alian lingvon. Se vi jam estas E-isto, klopodu perfektigi vin kaj rafini vian lingvouzon. Lingvon oni povas lerni dum la tuta vivo.

8. Ludu per amuza komputila ludo. Vi povas komenci per facilaj ludoj kaj iom post iom audaci al pli defiaj. Videoludoj rapidigos vian rezonkapablon.

9. Konstruu utilajn objektojn por via hejmo kaj riparu la difektitajn. Bonaj ideoj estas nova dometo por la hundo, ungoskrapilo por la kato kaj kajto por la nepo.

10. Havigu al vi hobion. Muziko, danco kaj pentroarto estas utilaj cerboaktivigiloj.

11. Utiligu cxiutage almenaux kelkajn el viaj kapabloj. Ju pli longe vi konservus ilin, des pli malrapide via cerbo "rustigxus".

12. Revenu lernejon. Studado estas potenca stimulilo. Nuntempe ekzistas pli aux malpli profundaj kursoj pri cxiuj temoj, ofte senpage. Inkluzive por nejunaj homoj.

13. Enskribigxu por senpagaj lecionoj kaj prelegoj per interreto. Ankaux en E-o ili estas facile atingeblaj, ekz., per edukado.net.

14. Dormu suficxe kaj trankvile. Dormado ne estas perdo de tempo. Gxi signifas efikan reorganizigxon de cerbaj strukturoj.

15. Nutru vin bone, prefere per fruktoj, legomoj kaj folioj, kaj evitu bestograson.  Regule praktiku korpekzercojn, ekz., 40-minutan marsxadon 5-foje cxiusemajne. Via cerbo dankos.

16. Se vi estas dekstramanulo, uzu kelkfoje vian maldekstran manon - kaj inverse. Tio stimulos dormetantan parton de la cerbo.

17. Elektu simplan sporton, kiu stimulos vian korpolertecon. Tabloteniso, "tajci", "liang gong" kaj nagxado estas tauxgaj alternativoj.

18. Klopodu lerni novajn vortojn. Ne neglektu konsulton al vortaro, kiam vi trovos nekonatan vorton.

19. Cerbumu pri la diversaj manieroj solvi konkretajn problemojn. Klopodu trovi mem viajn solvojn, antaux ol peti konsilon de amiko.

20. Sxangxu viajn cxiutagajn, rutinajn agojn. Iru laux nova sinsekvo kaj klopodu plenumi ilin per pli efika, kreema maniero.

 

 

       Neteraj sonoj

  La fakto, ke homo hodiaux malkovras cxiam pli malproksimajn objektojn de kosmo, atestas interalie pri cxiam pli bona atingopovo de la aparataro, uzata tiucele. Tamen ne suficxas jam kutimaj optikaj teleskopoj aux ecx radioteleskopoj. Foraj objektoj estas ja krome vualitaj de la aliaj, pli proksimaj, do ilian bildon eblas akiri nur tial, ke ili sencxese elsendas la elektromagnetan radiadon. Pro tio teleskopo estas aldone provizita de t.n. spektrometro, kiu estas gxuste ricevilo de la elektromagnetaj ondoj. Nur analizo de la frekvenco kaj longo de la ondoj ebligas formuli konkludojn pri la fizikaj ecoj de unuopaj planedoj, kometoj, kvazaroj aux ecx pri la bildo de la tutaj konstelacioj.

  La homa esploremo tamen estas senfina. Ni ne nur volas vidi kosmajn objektojn, nevideblajn el la Tero, sed ankau ilin auxdi. Tamen en la interplaneda spaco regas perfekta silento pro la reganta tie vakuo. Kiel oni scias, cxiu sono ekestas nur danke al la transdonado de vibroj inter molekuloj, kaj ili simple mankas en la spaco. Cxu tamen ekzistas tie iu muziko? Kompreneble jes. En steloj kaj sur planedoj estas sufice lauxte, kvankam la sono ne povas eskapi trans la limojn de tiuj objektoj. Kion do fari por konvinkigxi, ke aperas tie bruo?

  En la interreto oni povis legi pri la auxstralia astronomo, Paul Francis, kiu de multaj jaroj observas malproksimajn cxielajn korpojn. La emisiatajn de ili elektromagnetajn ondojn, li povas konversi en sonondojn per speciala programaro. Kiamaniere li faras tion? Li uzas du komputilprogramojn. La unua faras la konversadon de la ondoj, kaj la alia kunmetas kaj registras la akiritajn sonojn en la formato, legebla de popularaj muzikprogramoj. Mi substreku, ke por auxdebligi la sonojn, la astronomo devis malaltigi ilian frekvencon 1,75-bilionfoje. En la ricxa kolekto de la astronomo vi povas trovi ekz. bruojn, devenantajn el la interno de la kvazaro, en kies centro enestas la t.n. nigra truo aux la sonon de trafluganta kometo.

  Laux mi, estas iom strange auxskulti tiamaniere preparitajn sonojn. Kiam ni klopodas konformigi ilin al nia auxdokapablo, tiam, laux mi, ili sonas jam iom malauxtente. Cetere, simile estas, kiam oni auxdas sonojn, kiujn emisias marbestoj. Ekpensu! Kiam ni auxskultas iujn sonregistrajxojn el la ampleksego de la kosmo, kaj tiam, kiam ni priauskultas resonojn, eligatajn de iu marprofundo, nia malperfekta cerbo ricevas nur iun misteran, fremdan kaj prefere sensignifan lingvon.

  Por tiuj, kiuj tamen, simile al mi, estas iom scivolemaj pri tiuj neteraj sonoj, estas ebleco ekkoni kosmajn vibrojn, registritajn de la sondilo "Voyager"" proksime al Jovo (Jupitero). Ankaux ili ne estas originalaj, sed auxdigataj en la bendo, kaptebla por la homa orelo. Strange, sed... Bonvolu auxskulti mem. En la reto estas troveblaj ankaux multaj aliaj sonekzemploj de la "muziko"." Vi trovos ilin lauxdezire.

               A.P.

 

 

          Facila legajxo

          Fabloj kaj fabeloj

          Nervoza infano

                    (moderna fablo)

  Knabineto kun sia patrino venis al marbordo.

  - Panjo, ludu mi en sablo?

  - Ne, kara, vi malpurigos vian belan vestajxon.

  - Panjo, kuru mi en akvon?

  - Ne, kara, vi malsekigxos kaj malvarmumos.

  - Panjo, cxu mi ludu kun aliaj infanoj?

  - Ne, vi perdigxos en tumulto.

  - Panjo, acxetu por mi glaciajxon!

  - Ne, kara, via gorgxo doloros.

      La knabino ekploris, kaj la patrino turnis sin al iu virino:

  - Dio mia, cxu vi iam vidis tian nervozan infanon?!

      Kiu malfermos la pordon?

  Oni diras, ke Dio, dezirante doni al virino defendon, sendas al sxi filojn. Se Dio volas fari komplimenton al virino, li sendas al sxi filinojn.

  Iuj geedzoj tiom volis resti solaj, ke ili interkonsentis ne malfermi la enirpordon, kiu ajn venu al ili. Unue venis al ili gepatroj de la edzo. Longe ili sonoris, sed la geedzoj ne malfermis. Post iom da tempo venis gepatroj de la edzino. Sxi longe sin detenis, sed poste ekpetegis la edzon tiel arde, ke li fine malfermis la pordon.

  Pasis jaroj, naskigxis infanoj de tiu-cxi paro, unue filoj, kaj poste filino. La patro gxojegis pro sxia naskigxo multe pli, ol pro naskigxo de la filoj. Demandita pri tio, li respondis:

 - Mi gxisatendis tiun, kiu malfermos al mi la pordon.

        Vera amo

  Kiam mia filineto jxus komencis eldiri la unuajn silabojn, mi kasxe de mia edzino instruis la bebon prononci la vorton "panjo", por ke gxuste tiu vorto estu la unua, kiun sxi diros.

  Foje mi eniris la cxambron senbrue kaj ekauxdis, ke mia edzino instruas nian filinon prononci la vorton "pacxjo". Kion do mi povus aldoni pri vera amo?

 

 

      Poezio

        Eli Urbanova.

         Peza vino.

Ja estis peza vino,

kiun ni trinkis kune.

flamrugxa la koloro,

la gust' tre dolcxa, cxu ne?

Ni tostis... du pokaloj

ektintis pro la gxojo...

Trinkinte - gxis la fundo.

ah, je kiomafojo?

Kaj pasas tag'  post tago

en vico senvaria

kaj jen anstataux sobri

mi estas  plu ebria...

Ne volas trankviligxi

la pusxeganta sango.

Mi pezan vinon  sentas

ankoraux sur la lango...

 

          Kial ne povas supren mi ekflugi...

                Lesja Ukrainka

  Kial ne povas supren mi ekflugi,

tien, al tiu ora subcxiel',

kie tralumis lun' blanketan nubon?

Mi vidis ja de la nubet' naskigxon:

Gxi supreniris el torento brua -

nebulo blanka, diafanvaporo -

ekfluis gxi kviete super akvo

En la profundojn mornajn plue supren,

poiome suprenigxis, kvazaux pene,

kaj supren ekmovigxis. gxi krocxigxis

krestaron de piceoj ?iamverdaj,

Sxtuparon pintan de krutajxo nuda

pasxtistkabanojn tie, en la alpo,

kiel la homo, kiu kun penego

surgrimpis monten. Kaj eliris fine,

kaj haltis en alteco, kaj ridetis

al juna luno, kvazaux blondulino,

kaj ekheligxis, pura kaj legxera,

helreve. Cxu ekkonis iu gxin,

kiel humidan, senkoloran nubon,

fluintan peze tiel tra la valo?..

Hoj, montoj, montoj, oraj altaj pintoj!

Ho, kial strebas mi al vi sencxese?

Ho, kial amas vin tiel angore?

Cxu vere estas la destin' neniam

Akiri vian aspiratan alton?

Se mi ne havas la flugilojn fortajn,

por povu mi agline suprenflui

plej alten, super la montaron,

do larmofluojn mi aspiras tiam,

de larmoj varmaj kaj subitsencxesaj,

strebantaj el profundo de l'animo

per fontoj de la akvo reviviga.

Por la animo mia suprenigxu

kaj kun sufero peza iru supren

al tiu montaltar' eterne hela,

pri kiu revis la okuloj el la for'

la same senakire, kiel montoj,

sur kiujn mi nur reve suprenfluas.

Kaj eble la spirit' kiel nubeto

en la altec' subite plensxangxigxis

tralumigita per cxielpureco.

 

(1901, Ukrainio, Burkut)

          trad. E.Slovacxevskaja