Esperanta ligilo

n-ro 4, aprilo 2015

 

Enhavtabelo

El Esperantujo.

ILEI anoncas

E-centro en Ukrainio

Pensoj pri la "kosmetika" stato de EL

Facila legajxo.

Literaturo. Mauro Nervi. La lasta partio

Por la retumantoj. Utilaj elsendoj

Humuro

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Sxako (nur en brajla versio)

 

 

 

El Esperantujo

ILEI anoncas:

 

Lingvoekzameno por blinduloj

Okaze de la centa UK en Lillo ILEI organizas ekzamensesion por blinduloj. La regularo trovigxas en la retejo de ILEI http://ilei.info/agado/ekzamenoj.php

Cxe DECIDOJ DE IEK

Decidoj de la Internacia Ekzamena Komisiono en 2010:

- Ekzamenoj por blinduloj (gxenerala regularo)

- Ekzamenoj por blinduloj (detala regularo kun poentokalkulado) Personoj, kiuj deziras trapasi tiun ekzamenon en Lillo devas anonci sin al ilei.prezidanto@googlemail.com

Indikante

la familian nomon

la individuan nomon

la naskigxjaron

la logxlokon

la devenon

la jam sukcese trapasitajn ekzamenojn, se estas

la retadreson, se estas

la telefonnumeron, se estas

gxis la 31a de majo 2015.

elkore salutas

Mireille Grosjean

prez de ILEI

Mireille Grosjean

2416 Les Brenets

Suisse

Tel.: +41 79 69 709 66

cell.: +41 32 932 18 88 dom

http://mirejo3.blogspot.com

***

Neuchatel + La Chaux-de-Fonds, CH

13 - 16 / 05 / 2015

Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto.

 

E-centro en Ukrainio

la 3-an de aprilo 2015 je la 13,30 en la Orienteuropa nacia universitato nome de Lesja Ukrainka en la cxefa domo ni malfermis la E-centron. La evento okazis enkadre de la festa semajno de Instituto pri eksterlanda filologio. En la instituto jam funkcias la germana centro, la franca centro, la kanada centro, la sveda centro kaj la araba centro, kiuj okupigxas pri lingvoj kaj kulturoj de koncernaj popoloj. La E-centro estos la unua en ukrainaj universitatoj. Gxi funkcios cxe la unika katedro pri romanidaj lingvoj kaj interlingvistiko, kiun mi dume estras. Cxi-tie mi prelegos la specialajn kursojn por studentoj pri E kaj interlingvistiko, organizos urban E-kurson kun la ebleco doni la universitatan ateston pri lingvoscio laux euxropa referencskalo. Por malfermi la E-centron estis la decido de la katedro pri romanidaj lingvoj kaj interlingvistiko, de la scienca konsilio de la Instituto pri eksterlanda filologio kaj la permeso de la rektoro. Por ricevi la permeson, Euxgeno Kovtonjuk, prezidanto de UkrEA skribis la petleteron al la rektoro kaj poste li, mi kaj Niko Voloshin havis specialan renkontigxon kun la rektoro por konvinki lin, ke la E-centro estas bezonata. Evidente, ni

sukcesis.

Mi petas cxiujn universitatajn instruistojn sendi gratulleterojn okaze de la malfermo al mia retadreso: nina_daniljuk@ukr.net .

Nina Daniljuk

 

 

Pensoj pri la "kosmetika" stato de EL

 

Enkonduko

 

Antaux ol trakti la "kosmetikajn" riparojn, kiujn necesas fari por igi nian karan revuon Esperanta Ligilo ankoraux pli bona ol gxi jam estas, mi volas kore danki kaj gratuli al cxiuj, kiuj sindone kunlaboradas por pretigi la revuon. Sen ilia diligenta kaj gxenerale altkvalita laboro la revuo ja ne aperadus! Do bonvolu konsideri miajn atentigojn pri plibonigeblaj punktoj ne kiel kritikon celantan malplivalorigi ilian laboron, sed kiel instigon plu-labori por solvi la defiojn, kiujn donas al ni la moderna teknologio, nia cxiama okupiteco kaj aliaj cirkonstancoj.

Ne-komentitaj sxangxoj en la "stabo"

La homoj, pri kiuj mi aludis en la enkonduko, estas listigitaj cxiunumere en "kompletigaj informoj pri "esperanta ligilo"". Gxis oktobro 2014 la listo havis jenan konsiston: redaktoro: Olena Posxivana, administranto: Jiri Jelinek, komputilbrajla asisto: A. Varr?. Ekde novembro 2014 la konsisto estas iom alia: redaktoro: Olena Posxivana, komputilbrajla asisto: J. Jelinek, administranto: Milenka Jelinkova.

En neniu artikolo de EL tiu sxangxo estas priparolata. Kial?

Mi opinias, ke Attila Varr? meritas publikan dankon pro sia multjara klopodado por liveradi al ni altkvalitan brajlan version de EL. La fakto, ke oni ne informis pri lia retirigxo, kauxzis, ke la "stenografia pagxo" de EL n-ro 9/2014 tute fusxigxis. Sed Attila mem zorgis, ke la rubriko povu plu aperadi sub mia redakto, sendante al mi programeton, kiu ebligas al mi liveri prespretajn manuskriptojn.

Mi ankaux opinias, ke decas doni al Milenka Jelinkova publikajn bondezirojn pri sukceso en sxia nova laboro kiel administranto. Same Jiri Jelinek meritas kuragxigajn vortojn pri sia nova respondeco pri la komputilbrajla asistado. Kaj same Olena Posxivana meritas scii, ke ni dauxre aprezas sxian redaktan laboron, kiun sxi faras sub cirkonstancoj malfaciligitaj pro la kondicxoj, en kiuj sin trovas sxia lando.

Malglatajxoj en la brajlo de EL

Unue necesas emfazi, ke EL aperas sur bona papero, sur kiu la brajlo gxenerale estas klare legebla. La malglatajxoj, kiujn mi lastatempe rimarkis, plej ofte estas tro bagatelaj por kauxzi miskomprenon aux nekomprenon. Tamen estas tiom da ili, ke aparta trakto de cxiu el ili okupus tro da spaco. Tial mi limigas referencojn pri pagxoj kaj linioj al eraroj aperintaj en EL n-ro 2/2015, kun malmultaj esceptoj.

La litero "w", kiu en E-brajlo (= "Esperanto-brajlo", ne "elektronika brajlo") estas punktoj 23456 (}), almenaux en n-roj 9/2014 kaj 10/2014 plurfoje aperas kiel punktoj 12356 ({). Tamen en n-ro 2/2015 gxi aperas gxustaforme.

La sama signo, }, aperas inter spacoj en la jena frazo de la artikolo "forpaso", p.36 l.9-12: "Tri fojojn li edzigxis kaj havas tri bonegajn filojn } Todor, Nikolaj kaj Jxeljazko." Mi konjektas, ke tiu signo devus

esti haltostreko.

Ses-loke sur p.11 kaj unuloke sur p.12 aperas fine de linio la "prasigno", punktoj 123456 (%), anstataux dividstreko (-), por dividi vorton. La prasigno aperas ankaux en iu ret-adreso, ekz. en EL n-ro 1/2015 p.33 l.21, kaj mi ne konjektas, kion tiu signo povas signifi.

En la artikolo "Interesa novajxo el Cxehxio", EL n-ro 1/2015, la nomo Varr? dufoje aperas misskribita, sur p.31 l.10 kiel "Varr?", kaj sur p.33 l.24 kiel "Varr?".

Kelkloke plu okazas intermikso inter citiloj kaj krampoj; ekzemple staras krampo anstataux ferma citilo: "Komunikoj), p.9 l.18.

En E-brajlo oni markas majusklon per punktoj 46 nur cxe propraj nomoj, ne frazkomence. Tio ne cxiam estas respektata en EL: fojfoje propraj nomoj staras sen marko de komenca majusklo, kaj fojfoje frazo komencigxas per senkauxza marko de majusklo.

En E-brajlo la signo "punkto" estas punktoj 256, kiam gxi aperas frazfine, sed punkto 3 en aliaj funkcioj: en enhavtabeloj, post inicialoj, kiel mallongiga punkto, kaj kiel disigilo inter miloj kaj centoj. Lastatempe jen kaj jen aperas punktoj 256 ankaux post inicialoj ("L. Zamenhof," p.6 l.11, "V. Varzari" p.7 l.17, "Zs. Korody," p.34 l.19, "Ch. Chazarein, M. Quenut" p.34 l.20). Gxi aperas ankaux en mallongigoj kiel "prez." (prezidanto, vd. p.5 l.25), "i.a." (interalie), "k.a." (kaj aliaj, vd. p.35 l.10), "cx." (cxirkaux, vd. p.32 l.8). "bll.-" (blindul-, gxustaforme en "bll.o," p.15 l.9, "bll.j" p.32 l.8 kaj p.33 l.2, sed malgxuste en "bll/- entrepreno" anstataux "bll.-entrepreno" p.35 l.25-26). "bv." (bonvolu) estas gxuste mallongigita sur p.31 l.25.

Oblikva streko (/) aperas, precipe en ret-adresoj, kiel punktoj 45 (>) anstataux 34.

Cxapelitaj literoj gxenerale aperas gxustaforme, sed unuloke estas skribite "Eros'enko," (p.33 l.6). Aliflanke, en la ret-adreso sur p.33 l.22 aperas la brajla signo por "sx", punktoj 2346, kiu ne devus aperi en ret-adresoj.

En unu sama ret-adreso povas aperi punkto 3 (.) kaj punktoj 256 (/), ekz. p.5 l.20, p.8 l.10, p.33 l.22. Cxar evidente punktoj 256 signifas punkton, punkto 3 havas alian signifonn, kiu laux mia konjekto estas "heliko" aux "cxe-signo". Antaux kelkaj jaroj Attila Varr? enkondukis la konvencion enkadrigi ret-adresojn per punktoj 5-2 (!,), kiel oni enkadrigas alilingvajn tekstojn, kaj uzi la simbolojn de EuroBraille en la ret-adresoj (punkto = 3, oblikva streko = 256, heliko = 345, ciferoj havu punkton 6, ktp.), sed poste li forlasis tiun praktikon. Li ankaux proponis uzi punkton 5 kiel "dividpunkton" (kiel en muziko), se ret-adreso ampleksas pli ol unu linion. Mi suspektas, ke la adreso, kiu komencigxas sur p.33 l.26, finigxas sur p.34 l.2, kaj ke la adreso, kiu komencigxas sur p.34 l.3, finigxas sur p.34 l.5. Tamen nenio indikas tion, kaj cxe la fino de kelkaj el la linioj estas tiom da malplena spaco, ke oni ne supozus dividon de "vorto".

En "Enigmoj kaj problemoj" jen kaj jen okazas, ke diagramo de krucigramo estas dividita inter du pagxoj, tiel ke la 2-3 unuaj linioj staras sur nepara pagxo kaj la resto staras sur la dorsflanka para pagxo. Tiel ne eblas sxovi la fingron supren por konstati, en kiu vertikala kolumno trovigxas iu cxelo. Unu (aux eble du) fojo(j)n ecx okazis, ke la gvidaj literoj sur la vertikalaj kolumnoj staris 2-3 poziciojn maldekstre de la lokoj, en kiuj ili konvenus.

Kelkaj el la supre menciitaj malglatajxoj estas kauxzitaj de la (duon)auxtomata brajligo, ekz. tiuj de majusklo, punkto, kaj diagramoj. Ili evidentigas, ke ankoraux ne superfluas kontrollegado antaux la finpretigo de revu-numero. Por loki la tutan diagramon de krucigramo sur unu pagxo eble necesas iom pli zorga enpagxigo.

La lingvajxo en EL

En multaj periodajxoj, ne nur Esperantaj, ekzistas redaktaj gvidlinioj aux konvencioj. Kiel ekzemplon mi citu la enkondukajn vortojn de la konvencioj de la magazino Monato, konservante cxiujn majusklojn: "Ofte ekzistas en Esperanto pluraj manieroj por esprimi sin (la franca/Franca lingvo, Francujo/Francio, komputilo/komputoro, ktp/k.t.p.). Por protekti la unuecan karakteron de la revuo, MONATO listigis konvenciojn pri multaj tiaj okazoj. La sekvaj konvencioj estas aplikataj plej strikte cxe raportoj, malpli strikte cxe Leteroj, ecx malpli strikte cxe Noveloj, kaj preskaux tute ne cxe Poemoj."

 

Jen la enhavtabelo de la konvenciaro:

Sxtatonomoj

Organizajxoj kaj sigloj

Propraj nomoj

Transskriboj

Majuskloj

Nombroj

Referencoj

Datoj

Interpunkcio

Kursivigo kaj dikigo

Prononcindikoj

Leksikaj konvencioj

Sintaksaj konvencioj

Oftaj eraroj

Novaj kaj aktualaj terminoj

... kaj aliaj konsideroj

Teknikaj konvencioj por kunlaborantoj de MONATO

 

Mi ne scias, cxu ekzistas skribaj gvidlinioj por la redaktoro de EL, ekz. cxu sxi rajtas aux ecx _devas_ lingve korekti ensenditajn artikolojn. Kiel ajn, mi kun kontento konstatas, ke la lingvajxo de EL gxenerale estas bona. Jes ja, kelkfoje aperas la artikolo "la" en lokoj, kie mi gxin ne skribus, kaj gxi mankas en lokoj, kie mi nepre metus gxin; sed gxusta uzo de la artikolo estas malfacila - aux almenaux pridiskutebla - ne nur por homoj, kies denaska lingvo ne posedas artikolon.

En kelkaj okazoj estas uzataj vortformoj,

kiuj ne figuras en Plena Ilustrita Vortaro (PIV). En EL n-ro 5/2014, sub la titolo

"Korektendoj", oni publikigis rimarkigojn

miajn pri du tiaj okazoj. Krome,

en la hungara fablo "Laboru, katino, laboru!", aperinta en EL n-ro 4/2014, figuras la vorto "sxpulo" anstataux "bobeno".

Revenante al EL n-ro 2/2015, en la artikolo "Cxu kolbaso kreskas sur la arboj?", mi trovis du pliajn okazojn:

1. Sur p.20 l.14 aperas la vorto "rozino". En PIV aperas "rosino", laux mia scio ne kiel kapvorto, sed kiel sinonimo de "sekvinbero".

2. Sur p.23 l.5 staras "sifilido" anstataux "sifiliso".

La nomo de la kolbas-arbo, "kigelio", ne trovigxas en PIV, sed tio ne gravas: la Esperanta formo de la scienca nomo ne povas esti alia.

En la sama artikolo mi trovis tri aliajn lingvajn dubindajxojn:

p.19 l.21-22: "Iliaj nomoj parolas pri si mem." estu "Iliaj nomoj parolas _por_ si mem."

p.22 l.23-26: "Por tio oni trempis ilin en la akvo kaj aldonis mielon de sovagxaj abeloj por igxi." Por igxi kio???

p.23 l.9-10: "Nuntempe populareco de cxi kreskajxo danksxuldas al siaj sanigaj ecoj." Mi preferus: "Nuntempe la popularecon de cxi kreskajxo ni danksxuldas al gxiaj sanigaj ecoj."

La lasta linio de p.24 finigxas per la tute superfluaj literoj "kr". Evidente temas pri pres-eraro.

Mi ne volas diri multon pri transskribado de propraj nomoj, sed frapis min la formo "Costa Rica", kiun mi trovis en EL n-ro 1/2015, p.30 l.12. En E-o la lando ja nomigxas Kostariko.

Pri font-indikoj

Multaj artikoloj en EL ne havas subskribon, ecx se la artikolo esprimas personajn opiniojn per uzo de la pronomo "mi". Tiel plurfoje okazis en "Lingva forumo". Lastatempe tio plibonigxis, sed ankoraux en EL n-ro 2/2015 nek la artikoloj sub "Diversaj interesajxoj", nek tiu sub "facila legajxo", nek "Fabloj kaj fabeloj" havas font-indikon. Mi suspektas, ke la redaktorino mem iel prilaboris tiun materialon.

Pri la enhavo de EL

La sorto de multaj redaktoroj de periodajxoj bedauxrinde estas, ke ili mem devas verki eble la duonon de la materialo aperanta. Mi supozas, ke tiu sorto trafis ankaux la redaktorinon de EL. Konsiderante tion, estas mirinde konstati, kiom sxi kapablas variigi la enhavon de la revuo. Tamen, se ni fojfoje trovas la enhavon ne suficxe varia, ni povas kulpigi nur nin mem, cxar ni ne suficxe multe kontribuas.

Tiurilate mi mem havas malbonan konsciencon, cxar mi havas materialon por verki ecx plurajn diversajn artikolojn por EL - sed la tempo ne suficxas al mi: ja neniu havas tiom malmulte da disponebla tempo, kiom la pensiuloj! La verkado de cxi tiu artikolo gxis nun konsumigis almenaux unu tutan tagon - kaj ankoraux mi ne produktis gxin en la tri formatoj, en kiuj mi intencas gxin sendi. Tiuj tri formatoj estas:

1. Word-dosiero en Esperanto laux la surogata x-sistemo, por ke gxi estu komputile legebla por blinduloj;

2. teksta dosiero legebla laux la tabelo EuroBraille, kiu aperu sur brajla ekraneto (kun tiu tabelo aktiva) ame kiel en surpapera brajlo, kaj kun la lini-longo adaptita al la formato de EL;

3. dosiero rekte prespreta, kiel 2., sed transformita/adaptita al la brajlo-tabelo uzata en la cxehxa presejo.

Konkludo

Cxi-supre mi faris kelkajn atentigojn, kiuj povas sxajni pedantaj: cxu vere valoras la penon okupigxi pri malglatajxoj relative bagatelaj? Cxu ni ne simple hurau pro la fakto, ke EL entute aperas? Jes, sendube revuo regule aperanta, kvankam kun mankoj, estas multe pli bona ol revuo ne aperanta; alivorte, revuo kun mankoj estas pli bona ol manko de revuo!

Ecx la vidantoj devas konstati, ke pro la moderna teknologio kaj la rapidemo, kiun tiu teknologio ebligas, la metia perfekteco devas cedi sian lokon al industria abundeco - kio implicas plimalaltigon de la kvalito. Tiuj el ni, kiuj gxuis la metian perfektecon de la produktajxoj de la brajlo-presejo de Harald Thilander, ja bedauxras tion. Versxajne ne plu eblas reveni al la metia perfekteco, sed ni ja rajtas _strebi_ al gxi kiel al idealo, ecx se ni jam perdis la esperon tiun idealon _atingi_.

Otto Prytz

 

 

Facila legajxo

Fabloj

Kritiko.

Iu lernanto estis trista pro tio, ke instruisto ofte kritikis lin. Foje la instruisto diris:

- Auxskultu la vortojn de kritikisto. Li malkovros al vi tion, kion kasxas viaj amikoj. Sed kritiko ne devas vin deprimi: Omagxe de kritikistoj oni ne starigas monumentojn, nur omagxe al la kritikitoj.

 

Filozofo kaj krimulo

Filozofo kaj krimulo samtempe venis en inferon. Post kelkaj jardekoj la fajro, kiu brulsuferigis la krimulon, estingigxis, dume la filozofo plu suferis. Li turnis sin al Dio:

- Mi nenion komprenas! Li, la krimulo, murdadis, rabadis, kaj vi jam liberigis, pardonis lin. Sed mi ja neniun murdis, nek prirabis, kaj mi plu brulas en la infera flamo.

Dio respondis al la filozofo:

- Cxiuj, kiujn suferigis la krimulo, jam mortis, kaj aliaj delonge forgesis lin, dume vin oni ne nur memoras, sed dauxre realigas viajn fi-ideojn.

 

Vidita sukero

Iun vesperon knabo revenis hejmen. Dum la tuta tago li staris cxe forgxejo, observante laboron de forgxisto. Gravmiene li diris al sia patro:

- Pacxjo, nun mi povas labori kiel forgxisto. Mi jam scias cxion, kion necesas fari! Tie estas nenio komplika! Mi cxion vidis kaj memorfiksis.

La patro vokis filon por trinki teon. Li versxis du tasojn: unu por si mem, kaj la alian por la filo. Li prenis kelkajn sukerpecojn, metis en sian tason, kirlis kaj trinkis sian teon. Al la filo li ne donis sukeron.

Kiam teo estis eltrinkita, li demandis:

- Nu, filo mia, cxu dolcxa estis via teo?

- Certe, ne, - indignigxis la knabo.

- Kial do? Vi ja rigardis mian sukeron, vidis min mangxi gxin. Cxu vi ne sentis dolcxecon?

- Ne, - ofendigxis la filo.

- Kiel do vi ekposedis la metion de forgxisto, nur observante ties laboron?

 

 

 

Literaturo

 

La lasta partio

Je la tria posttagmeze la fama K., grandmajstro, plurfoje mondcxampiono, malfermis sian lastan sxakpartion. Lia kontrauxulo estis multpromesa junulo de la hungara teamo; jam delonge oni atendis tiun provon, kaj la vasta ejo svarmis nun per grandnombra spektantaro. La hungaro havis pufajn kaj rugxajn vangojn; li estis suficxe malalta, sed versxajne li jam praktikis multe da sporto; tio evidentigxis cxefe kiam li svingis siajn dikmuskolajn brakojn. Lauxdire, lia stilo estis iom senorda, sed plej celtrafa; kaj li havis nekredeblan rezistkapablon. Neniam okazis, ke li fusxis gajnontan pozicion; male, en liaj manoj, senesperaj situacioj miracle transformigxis en triumfojn. Tamen gxenerale oni opiniis, ke K. estas pli klarvida, kaj oni atendis, ke li ekspluatos senskrupule la ruzajxojn de sia multjara kariero.

Konsciante do sian superecon, kvazaux veterano antaux nova rekruto, li antauxenpusxis sian blankan peonon, kaj tuj apogis sin denove sur la dorso de sia braksegxo. Gxuante la pufan kusenon, li gustumis malrapide la cxiam ripetigxantan ekgxojon de tiu momento, kiam li perfortis la regulan arangxon de la militema pecaro, kaj tiel (finfine!) malsxargas ilian bataldeziron.

La malfermo estis plej banala. Kun sento de sekureco K. pasxis sur la blanka, sendangxera cxefstrato, kies sporadajn deflankigxojn li konis plej detale; la suno brilis, la strato estis largxa, ecx rideto sxvebis sur liaj lipoj. Kaj verdire ankaux la hungaro havis tiun impreson: kvankam iliaj devenurboj distancis inter si milojn da kilometroj, Ili plektis sur la sxaktabulo amikan interparolon, kvazaux ili estus antauxe akordigxintaj.

Neatendite tamen, sxajne nur pro simpatia sxercemo, K. tintigis petoleme gajan sonorileton en la dam-alo; tuj respondis simila spritajxo flanke de la hungaro. Ho, nenio grava, certe: sed tiu bagatela epizodo atestis, ke tie sube, en la profundoj de la pozicio, io kirle movigxas; kaj tion ambaux ludantoj precize sentis, kvazaux dornon malantaux siaj sternumoj. Kaj fakte, post kelkaj kromaj movoj io elmergigxis, kaj estis klare, ke la situacio complete sxangxigxis. Neniu ankoraux havis klaran avantagxon, sed pli kaj pli oftigxis longaj tremoj laux la diagonaloj; la cxevaloj arangxis en siaj cerboj ruzajn planojn, kaj briligis esperon pri estontaj bucxadoj. Tiel, en preskaux volupta atendo, ili ambaux preparis la decidan sturmon; kaj la sekvontaj variantoj cxiam pli strikte strecxigxis en iliaj mensoj. Sed gxuste en tiu momento, la perfekta, harmonia agordo, kiu sonoris en la cerbo de la hungaro, stumblis dum sekundo; vere, vere malgrava afero, tute neatentinda. Sed tiu preskaux nerimarkebla maladekvato profunde, kvazaux surdige ehxigxis en la menso de K. Li pensis: "Jen, finfine!", kaj ekmeditis.

Lia penso longatempe vagabondis en ravaj, magiaj labirintoj; tie li spertis frenezige belajn oferojn, kiuj tamen dispecigxas pro stultaj, banalaj respondmovoj; sed novaj universoj malfermigxis al lia esplorado, kaj, longigante siajn fingrojn cerbostrecxe, li palpis ion konkretan, konstruajxon mirindan de sia senerara cerbo. Sed, strebante al la perfekto, li ecx kuragxis eniri tiun glimantan kastelon, kaj esplori gxin plej precize, sercxante sub tabloj kaj benkoj, en la plej etaj anguloj, tiun minimuman polveron, kiu povus ruinigi la tuton. Sed gxin li ne trovis; cxio estis senmakula, kvazaux dia donaco. Li decidigxis do elversxi tiun kristalon sur la sxaktabulon, pobloke.

Kaj tuj cxio eksxvelis: cxiu kampeto sxajne havis sian propran vivon. Ju pli la partio disvolvigxis, des pli K. gofris, kaj ornamis, kaj perfektigis la variantojn; hazarda eksklamacio: "Kiel belege" trafulmis la faldojn de lia penso. Kaj, dum la venko dilatigxas inter liaj pulmoj, K. sentas, ke la ekstera mondo ne ekzistas, eble neniam ekzistis; nur la partio kaj la universo de sxakoj havas teruran realecon; kaj K. gxuas gxisfunde iliajn hidajn abismojn, kiuj tamen elsucxas liajn okulojn kaj lian cerbon. Sed nur en tiu universo li estas vere la imperiestro; nur tie li sentas la varman hejmon, kiun aliloke li neniam trovis. La pecoj obeas lin kun pedanta diligento; sxakoj traktas lin cxiam respekteme, ecx flate, kvankam ili estas la cinikaj, senkompataj jugxistoj de alies konduto. Kaj ilia jugxo estas cxiam matematike prava kaj gxisoste justa, cxar sur la sxaktabulo ekzistas nek mensogo nek hipokriteco.

K. tusxis cxevalon, kiu kun malkasxa rikano enradikigxis, kiel tumoro, en la koro de la nigra pozicio, forigante stultan kurieron: estis nun plej evidente, ke Nigro havas neniun savsxancon. Mekanike la nigra regxo stumblis kaj klakis sur la sxaktabulo. Tiam, unuafoje, K. ekrigardis la vizagxon de sia kontrauxulo: li estis iom pala, sed liaj oreloj, flame rugxaj, ankoraux donis al li ruzan mienon.

K. elcxerpite trenis sin laux la sxtuparo al sia hotelcxambro. Silente li malsxlosis la pordon, pendigis surtuton kaj cxapelon sur la vesthoko kaj, survoje al la divano, sxaltis la televidilon. Li sidigxis.

Pasis kelkaj minutoj, sed nenio okazis. Strange, li pensis, gxi ne funkcias. Efektive, la ekrano ne vivigxis, kaj la cxambro restis en la mallumo de la nokto alvenonta. Tra la vasta fenestro (strange, ke cxambro tiom eta havas tiom grandan fenestron) briletis fore la blankaj kaj rugxaj neonlumetoj de la giganta cxefurbo. Sed la penso de K. ankoraux vagis inter la spuroj de la jxus finita partio: inter la ruboj de la nigra finpozicio li obstine sercxadis savantan varianton; nu, vane. La mistera masxino de lia cerbo muelis ankoraux kelkajn movojn, kaj haltis.

Okazis do, ke hazarde, el la divano, K. ekrigardas barokan, dubgustan komodon, kiun la hotelestro ial metis apud la televidilon. Sed K. havis akran vidon, kaj preskaux tuj komprenis - li ja estas inteligenta homo -, ke ne temas pri komodo, sed pri dika, nigra peono. Sekve, ili salutis unu la alian.

- Bonan vesperon, K. - diris la peono.

- Bonan al vi.

La peono surhavis largxan, cirklan kolumon, kian portis iam la mezepokaj jxonglistoj. Prononcante la literon "s" gxi eligis iaspecan siblon. Gxi proksimigxis iomete al K. per senbruaj pasxetoj.

- Kiel vi fartas? Vi gajnis belan partion hodiaux.

- Jes, vi pravas.

- Kaj tamen, tiu junulo estas vere lerta, li ja havos eksterordinaran karieron. Cxu vi scias, estas vera plezuro movigxi sub viaj manoj: vi, cxampionoj, komprenas niajn plej kasxitajn dezirojn, kaj cxiam portas nian korpon tien, kien ni strebas.

- Tio estas vero.

- Kaj vi ne estas kiel tiuj fusxuloj, kiuj ne kapablas interpreti niajn dezirplenajn konsilojn, kaj surde nterparolas per vortoj sensencaj. Sed, ni alvenu la esencon de nia konversacio. Vi ja konscias, kial ni vizitas vin.

- Jes, kompreneble.

Dum la pauxzo, kiu sekvis, de mallumaj anguloj de la cxambro proksimigxis al li aliaj, pli imponaj estajxoj. Kiam ili fine cxirkauxis la divanon, K. rekonis cxiujn sxakfigurojn: nigra, sxtona turo flustris kelkajn vortojn al svelta kuriero, kiu tamen rigardas plej atenteme K-on; kruela kaj bele ornamita cxevalo estis, eble, la plej proksima al li, en la distanco de ?. unu metro de li. Tie, malantauxe, K. subite ekvidis la nigran geregxan duopon.

- Bone - ree ekparolis la peono - ne estos do necese, ke ni elparolu la verdikton.

Nepercepteble, cxiuj pecoj alproksimigxis iomete.

- Vi ja komprenas - diris la peono, kaj eta, eta brilo sparkis sur gxia senokula kapo - vi ja komprenas, ke tio estas neevitebla. Vi bone servutis dum la pasintaj jaroj, sed nun, ja kompreneble!, vi ekkrepuskas, cxu ne?

Denove cxiuj pecoj faris pasxeton antauxen.

- Post kelka tempo do vi ne plu sxakludos. Tial ni estas cxi tie, por inde saluti vin, cxu ne? Kaj por vin helpi.

Ankorauxfoje ili mallargxigis la cirklon. Ili estis nun plej proksimaj, la vocxo atingis lin vomige, la ligna kapo de la cxevalo estis gxuste cxe lia vizagxo.

- Jes, helpi, kial ne? Ni mastroj ?iam helpas, se eble, niajn sklavojn, cxar ni estas lojalaj kaj bonkoraj, cxu ne? Vi ja konscias, kion vi devas fari, cxu ne, cxu ne? Jes, li konsciis. Kaj li sciis ankaux, ke ili estas pravaj, jes, tute pravaj. Kiel cxiam, cetere.

Rapide, kun la dignoplena konduto de la sxakmajstroj, li pasxis al la fenestro, malfermis gxin, kaj jxetis sian pezan, tamen blankan, korpon al la foraj, rugxaj lumetoj. Jen, tiele K. rezignis.

La postan matenon, la lokaj gazetoj raportis pri la sinmortigo de la fama K., grandmajstro, plurfoje mondcxampiono, dumturnire logxanta en mizera gastejo de la cxefurbo. Kelkajn vortojn, nenion pli.

Mauro Nervi

(el la kolekto "La turoj de l' cxefurbo")

 

Por la retumantoj

Utilaj elsendoj

http://www.esperanto-gacond.ch/radioprelegoj.html

Laux tiu-cxi adreso trovigxas pagxaro de Radioprelegoj (Verkaro de Claude Gacond). Tio estas arkivo de radio-elsendoj, faritaj dum 31 jaroj! Al mi sxajnas, ke tiu arkivo estas nepre uzenda fare de komencantoj kaj

progresantoj. Do, auxskultu kaj auxskultigu!

Amike Oleksandr Hrisxcxenko

 

 

Humuro

***

- Mi amas vin! Kaj vi?

- Jes, ankaux mi amas min mem.

***

- Mia hundo estas sagxa, kiel mi.

- Strange, kutime mastroj lauxdas siajn hundojn.

***

- Pacxjo, mi volas mangxi!

- Hontu, filo mia! En via agxo mi volis igxi kosmonauxto!

***

- Cxu tiu cxi auxto apartenas al vi?

- Jes, parte.

- Kiel do?

- Mia edzino ofte uzas gxin por butikumi, mia filo veturigas per gxi siajn amikinojn, mia filino prenas gxin por viziti sian fiancxon. Sed kiam necesas ripari gxin, gxi estas mia.

***

- Kiam matene mi auxdas sonoron de vekhorlogxo, sxajnas al mi, ke oni pafis.

- Kaj vi tuj elsaltas el la lito?

- Ne, mi kusxas, kiel murdito.

***

Jocxjo demandas:

- Pacxjo, cxu oni cxirkauxbaris tiun cxi konstruajxon, por ke oni ne vidu, kion oni faras tie?

- Ne, por ke neniu vidu, ke oni faras nenion.

***

Cxefo al sekretariino:

- Cxu vi havas liberan vesperon hodiaux?

- Jes, certe!

- Tiukaze mi proponas al vi dormi bone kaj morgaux veni al laboro gxustatempe.

***

Sekretariino petas cxefon pri ferio.

La cxefo kolerigxas:

- Dumjare vi laboras cxe malfermita fenestro, cxe suda flanko, kaj iun ferion vi volas!

***

Cxefo al laboristo jxus maldungita:

- Mi devas konfesi, ke vi estis por mi, kiel filo: pigra, senrespondeca, sendanka!

***

- Mi havas novan direktoron.

- Cxu eblas labori kun li?

- Ecx pli! Kun li eblas ne labori!

***

- Mi ne kontrauxas veni al laboro, sed atendi elirtempon dum ok horoj tio ja estas troigo!

***

Interparolas du maljunuloj:

- Cxu vi scias, ke mia nepino laboras en via entrepreno?

- Jes, hieraux sxi petis mian permeson lasi laboron pro via entombigo.

***

Avo cxiam grumblas, ke nun la vivo igxis tre multekosta.

- Kiam mi estis infano, mi memoras, mia panjo donis al mi kelkajn monerojn por acxeti panon, kaj mi revenis kun plena sako: pano, cxokolado, bombonoj, glaciajxo... Kaj kio nun? Cxie estas tiuj speguloj, tiuj kameraoj...

***

- Kiom da homoj laboras cxi tie?

- Kun cxefo sep.

- Do, sen la cxefo laboras ses?

- Ne, sen la cxefo neniu laboras.

***

Sonoras telefono.

- Kion vi faras? - auxdigxas vocxo en la auxskultilo.

- Nenion. Mi ja laboras.

***

Vivo estas konstanta lukto: antaux tagmezo kontraux malsato, post tagmezo - kontraux dormo.