Esperanta ligilo

n-ro 5, majo 2015

 

 

Enhavtabelo

Sekretaria raporto

Kongresa programo

El Esperantujo. Impona vespero.

Bukovina printempo

E-o en tv

Nia rondo familia. Rememoro pri d-ro Miklas Bano

Diversaj interesajxoj. Sorcxaj fragoj

Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj

Por la retumantoj

Anoncetoj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio).

 

 

 

 

 

Sekretaria raporto

Cxi-jare, kiel kutime, niaj aktivuloj kaj membroj diligente faras sian utilan laboron por disvastigi nian lingvon inter bll'j tra la mondo.

Skajp-konferencoj de LIBE-estraro igxis jam tradiciaj. Cxiumonate ni kolektigxas por pridiskuti en amikeca etoso niajn problemojn, intersxangxi opiniojn kaj ideojn. Temis precipe pri la organizo de IKBE. Ni klopodis arangxi gxin en Francio, kie okazos la 100-a Universala kongreso de E-o. Sed malgraux niaj fortostrecxoj la afero ne sukcesis. Tamen kelkaj bll'j aligxis al la UK.

Dank'al niaj italaj s-anoj la 81-a IKBE okazos en Italio enkadre de la 82-a Itala E-kongreso. Preparlaboro dauxras, kaj la italaj E-istoj regule informas nin pri gxi. Ni atendas interesan, valoran, multfacetan kongreson. Multaj s-anoj jam aligxis al gxi.

Biblioteko de brajlaj E-libroj, kiu trovigxis en la domo de Rob Moerbeek, nun estas konservata en la germana urbo Herzberg am Harz, fama kiel E-urbo. Ekzistas listo de la libroj. Bedauxrinde, ne cxiuj estas kompletaj. Dume la libroj estas nur gardataj, biblioteko ne povas funkcii, cxar mankas persono, kiu plenumus la taskon de bibliotekisto.

Nia revuo "Esperanta ligilo" regule aperas brajle, elektronike kaj sonregistrite. Entute la legantoj estas kontentaj pri gxia enhavo. Bedauxrinde, pro teknikaj problemoj, nome malsamaj kodaj tabeloj, uzataj en diversaj landoj, en la brajla versio aperas fusxa prezentado de kelkaj signoj. La konkorda teamo de kunlaborantoj de la revuo promesas, ke tiuj fusxajxoj cxiam pli malmultigxos. Sed memoru, ke redaktoro de la revuo ne estas porpeka kapro, do, estus pli utile por cxiuj, se oni trovu pozitivan solvon de la problemo anstataux kalkuli la malgxuste starigitajn punktojn. Versxajne, cxi problem devas esti pridiskutata dum la Gxenerala Asembleo de LIBE cxi-somere.

Cxiuj dezirantoj ricevadas sonversiojn de E-revuoj "Esperanto", kaj "Monato" surdiske aux retposxte. La revuoj "Heroldo de Esperanto" kaj "Internacia pedagogia revuo" dauxre estas vocxlegataj surkasede. Apartan dankon al volontuloj el la Centra Oficejo de UEA, kiuj vocxlegas por ni tiujn informilojn.

LIBE-anoj klopodas partopreni la gxeneralan E-movadon. I.a., ni kunlaboras por la japana projekto "125 jaroj Erosxenko". Nikolao Solomencev enkomputiligas kaj Anatolo Masenko korektas librojn, kiuj ekzistas en brajla skribo, sed mankas en Interreto.

Informo pri LIBE, kiel cxiujare, aperis en la katalogo de internaciaj organizajxoj, eldonata de la Bruksela Komunikad-centro.

Eble, ne cxiujn aktivajxojn mi menciis, do, viaj aldonoj, sugestoj kaj kritikaj rimarkoj estas bonvenaj.

Olena Posxivana,

Gxenerala Sekretario de LIBE.

 

 

Kongresa programo

Ni decidis publikigi plenan kongresan programon, por ke cxiu aligxinto havu gxin, kaj ni, kiuj ne partoprenos, komprenu, kion ni perdis.

 

82-a Itala Kongreso de E-o kaj 81-a IKBE: Programo

 

(Atentu: la kosto de ekskursoj estas aparte pagenda.)

Merkrede por partoprenantoj de IKBE okazos ekskurso al Ancona kun vizito de porblindula arta muzeo "Omero".

 

sabato, 22-8-2015

08,30-12,30 15,00-19,30 cxambro S: Ekspozicio pri E-o

09,30-12,30 cxambro S7: Akcepto; disdono de kongresaj dokumentoj

14,00-19,30 cxambro S7: Akcepto; disdono de kongresaj dokumentoj

15,00-20,00 Posxta stampo

17,00-18,00 cxambro S: Renkontixo kun la stipendiuloj

18,30-19,30 Parohxejo: Diservo en E-o en la Katedralo.

21,30-23,00 cxambro S1: Renkontigxa kaj interkonatigxa vespero

22,00-23,30 cxambro S: Kunveno de estraro de IEF (fermita)

23,00- cxambro S1: Junulara programo: interkonatixa nokto (Emanuele Regano)

 

Dimanxo, 23-8-2015

09,30-11,30 cxambro S1: Inauxguro: parolas la UEA-Prezidanto Mark Fettes.

11,30-12,30 cxambro S1: Prezento de la kursoj kaj seminarioj

15,00-18,30 cxambro S: Baza E-o-kurso (Mariana Gencheva)

15,00-19,00 Ekskurso: San Benedetto kaj Muzeo de Palazzo Piacentini

15,00 -18,00 cxambro S1: Asembleo de IEF

15,00-19,00 cxambro S6: Libroservo

18,30-19,30 cxambro S: Prezentado de libroj

21,30- Palazzina Azzurra: Koncerto: Sergio Napoletani kun sia grupo: kantoj

en la itala kaj en E-o

24,00- cxambro S1: Junulara programo: Internacia nokto (Emanuele Regano)

 

Lundo, 24-8-2015

09,00-12,30 Ekskurso: Muzeo de la maro

08,30-12,30 15,00-19,30 cxambro S: Ekspozicio pri E-o

08,30-12,30 cxambro S6: Libroservo

08,30-12,30 cxambro S3: Baza E-o-kurso (Mariana Gencheva)

08,30-12,30 cxambro S4: Mezgrada E-o-kurso (Nina Pietuchowska)

08,30-12,30 cxambro S5: Konversacia E-o-kurso (Rafael Mat\os)

08,30-12,30 cxambro S1: Seminario A: "Kultura tutmondigxo: limoj kaj sxancoj" (Mark Fettes)

08,30-12,30 cxambro S2: Seminario B: "La originala E-o-literaturo" (Nicola Ruggiero)

14,30-19,30 Ekskurso: Ascoli Piceno

15,00-16,30 cxambro S: Kunveno de reprezentantoj de lokaj grupoj

15,00-16,30 cxambro S: Kunveno de IABE-nevidantaj esperantistoj

16,30-17,30 cxambro S: Kunveno de ILEI, itala sekcio

17,00-19,30 cxambro S6: Libroservo

17,30-19,00 cxambro S: Asembleo de la Itala E-o-Instituto

18,30-19,30 cxambro S: Prezentado de libroj

21,00-23,00 cxambro S: Kunveno de la Nacia Konsilantaro de IEF

21,30-23,30 Palazzina Azzurra: Koncerto: Grazia Barboni kantas verkojn de De Andre'

23,45- cxambro S1: Junulara programo: (Emanuele Regano)

 

Mardo, 25-8-2015

08,30-19,30 Ekskurso al Fermo, Oleoproduktejo Miconi kaj Macerata

08,30-12,30 15,00-19,30 cxambro S: Ekspozicio pri E-o

08,30-12,30 cxambro S6: Libroservo

08,30-12,30 cxambro S3: Baza E-o-kurso (Mariana Gencheva)

08,30-12,30 cxambro S4: Mezgrada E-o-kurso (Nina Pietuchowska)

08,30-12,30 cxambro S5: Konversacia E-o-kurso (Rafael Mat\os)

08,30-12,30 cxambro S1: Seminario A: "Kultura tutmondigxo: limoj kaj sxancoj" (Mark Fettes)

08,30-12,30 cxambro S2: Seminario B: "La originala E-o-literaturo" (Nicola Ruggiero)

14,30-19,30 Ekskurso al Offida kaj farmo "Cio Cio" produktanto de la vino E-o.

15,00-16,00 cxambro S: Prelego: Strategioj en informado pri E-o al gazetaro

15,00-18,00 cxambro S: Asembleo de LIBE-nevidantaj esperantistoj

15,00-17,00 cxambro S: Seminario pri Soroban, la japana abako

15,00-17,00 cxambro S: Tango por komencantoj-Instruado de tangodanco. (Kim kaj Michela)

15,30-17,00 cxambro S: Preleg-serio: lingvoj, nombroj kaj kalendaroj (Romano Bolognesi)

16,30-18,00 cxambro S: "UEA"

17,00-19,30 cxambro S6: Libroservo

18,30-19,00 cxambro S: Prezentado de libroj

21,00-23,00 cxambro S1: Koncerto: Folklora grupo de Nereto

23,15- cxambro S1: Junulara programo: (Emanuele Regano)

 

Merkredo, 26-8-2015

08,00-19, 30 Tuttaga ekskurso al Loreto, Recanati, Ancona

08,30-12,30 15,00-19,30 cxambro S: Ekspozicio pri E-o

21,00-23,00 cxambro S1: Internacia vespero.

23,00- cxambro S1: Junulara programo: (Emanuele Regano)

 

Jxauxdo, 27-8-2015

08,00-19,30 Tuttaga ekskurso al Castelfidardo kaj kaverno de Frasassi

08,30-12,30 15,00-19,30 cxambro S: Ekspozicio pri E-o

08,30-12,30 cxambro S6: Libroservo

08,30-12,30 cxambro S3: Baza E-o-kurso (Mariana Gencheva)

08,30-12,30 cxambro S4: Mezgrada E-o-kurso (Nina Pietuchowska)

08,30-12,30 cxambro S5: Konversacia E-o-kurso (Rafael Matos)

08,30-12,30 cxambro S1: Seminario A: "Kultura tutmondigxo: limoj kaj sxancoj" (Mark Fettes)

08,30-12,30 cxambro S2: Seminario B: "La originala E-o-literaturo" (Nicola Ruggiero)

09,00-13,00 cxambro S: Ekzamenoj de la Itala E-o-Instituto

15,00-17,00 cxambro S: Seminario pri Soroban, la japana abako

15,00-18,00 cxambro S: Asembleo de LIBE-nevidantaj esperantistoj

15,00-17,00 cxambro S: Tango por komencantoj-Instruado de tangodanco

15,30-17,00 cxambro S: Preleg-serio: lingvoj, nombroj kaj kalendaroj (Romano Bolognesi)

16,30-19,30 Duontaga ekskurso: Gxardenoj de San Benedetto

17,00-19,30 cxambro S6: Libroservo

17,30-18,30 cxambro S: Prezento de la venonta kongreso

18,30-19,30 cxambro S: Prezentado de libroj (Michela Lipari):

21.00-23.00 cxambro S: teatrajxo.

23.15- cxambro S1: Junulara programo: (Emanuele Regano)

 

Vendredo, 28-8-2015

08,30-12,30 15,00-19,30 cxambro S: Ekspozicio pri E-o

08,30-12,30 cxambro S6: Libroservo

08,30-12,30 cxambro S3: Baza E-o-kurso (Mariana Gencheva)

08,30-12,30 cxambro S4: Mezgrada E-o-kurso (Nina Pietuchowska)

08,30-12,30 cxambro S5: Konversacia E-o-kurso (Rafael Mat\os)

08,30-12,30 cxambro S1: Seminario A: "Kultura tutmondigxo: limoj kaj sxancoj" (Mark Fettes)

08,30-12,30 cxambro S2: Seminario B: "La originala E-o-literaturo" (Nicola Ruggiero)

14,30-19,30 Duontaga ekskurso al Civitella del Tronto

15,00-17,00 cxambro S: Seminario pri Soroban, la japana abako (Kimie Markarian)

15,00-17,00 cxambro S: Tango por komencantoj-Instruado de tangodanco. (Kim kaj Michela)

15,30-17,00 cxambro S: Publika resumo pri seminario A

15,30-17,00 cxambro S: Preleg-serio: lingvoj, nombroj kaj kalendaroj (Romano Bolognesi)

17,00-18,30 cxambro S: Publika resumo pri seminario B

17,00-19,30 cxambro S6: Libroservo

18,30-19,30 cxambro S: Prezentado de libroj

21,00-23,00 cxambro S1: Koncerto: Kim

23,15- cxambro S1: Junulara programo: (Emanuele Regano)

 

Sabato, 29-8-2015

09,00-12,30 cxambro S: Ekspozicio pri E-o

09,30-11,00 cxambro S1: Fermo de la Kongreso

 

 

El Esperantujo

 

Cxi-foje ni prezentas novajxojn pri E-movado en Ukrainio.

Impona vespero.

 

Cxi jaro por multaj E-istoj estas signifohava: antaux 125 jaroj naskigxis homo, kies nomo farigxis legendeca. Jes, temas pri ukraindevena verkisto, poeto, pedagogo, instruisto, esperantisto Vasil Erosxenko. Kultur-arta bonfara fonduso de Euxgenia Basalajeva kunlabore kun la bonfara fonduso nome de V. Erosxenko kaj Ukrainia E-o asocio okazigis en unu el unikaj domoj de Kijivo, Domo de aktoro, omagxvespero pri tiu elstara homo, pri kiu bedauxrinde, en Ukrainio scias ne multaj.

Nomo de la vespero simbole estis prenita de unu el rakontoj de V. Erosxenko "Floro de justeco". Por la koncerto kolektigxis multaj talentaj gejunuloj el fama kijiva muzika lernejo nome de M. Lisenko. Krom la gejunuloj koncertis ankaux kelkaj lauxreatoj de internaciaj konkursoj: A. Sxapocxkina (fluto), V. Kuzik (violono), V. Tartakovskij (piano), A. Jakovenko (piano). Fresxe sonis muziko de japanaj komponistoj M. Sxinohxara kaj T. Takemisxu. Tre harmonie inter la muzikaj programeroj estis metitaj faktoj el biografio de V.Erosxenko, fragmentoj de liaj verkoj, kiujn tre artistece sonigis V. Dovjxik. Sonis fama versajxo de V. Erosxenko "Homarano" en la ukraina kaj en E-o (E. Kovtonjuk).

Cxiuj estis multe impresitaj de kantado dela koruso el la menciita muzika lernejo sub gvido de meritita kulturaganto de Ukrainio Julia Pusxko-Kolesnik, precipe plenumo de spirita himno de Ukrainio, komponita de M. Lisenko "Pregxo por Ukrainio".

Inter la spektantoj-auxskultantoj estis ankaux cx.15 novaj kaj veteranaj geE-istoj. Estas bonege, ke la cxeestintoj multfoje auxdis la nomon de la Lingvo Internacia. La eniro por E-istoj kaj amikoj estis senpaga. Venis E-istoj de Kijivaj E-kluboj "E-o", "Arto", "Ek:".

Laux mia opinio la evento estis signifa por E-movado en Ukrainio.

Mikaelo Lineckij

 

Bukovina Printempo

Inter la 1-a kaj 9-a de majo 2015 en fama provinca urbo Cxernivci sukcese pasis la festivalo "Bukovina printempo". Gxin iniciatis nelacigebla loka E-istino Olga Bauer, la kunordiganto de la movado EKO-Kulturo. La programo de la renkontigxo estis tre varia. Dum kvar unuaj tagoj la partoprenintoj gxuis interesajn ekskursojn tra famaj kaj pitoreskaj lokoj de Cxernivci. La urbo havas ricxan historion. Dank al Dio la urbo ne suferis ruinadon dum du lastaj mondmilitoj.

Oni povas gxis nun gxsui pitoreskan arkitekturon el tempoj de Auxstro-Hungara Imperio. Dum la rumana periodo en Cxernivci aperis multaj novaj domoj kaj monumentoj.

La E-istoj gustumis kafon en antikvaj kafejoj, ornamitaj per gazetoj kaj dokumentoj de 19-a jarcento. La partoprenantoj vizitis famajn muzeojn de verkistino Olga Kobilanska kaj komponistoIvan Mikolajcxuk, la tombon de Olga Kobilanska. Samtempe en la urbo profesoro Jaroslav Matvijisxin gvidis la kurson de E-o en la hotelo "Bukovina".

La 5-an de majo okazis la lingva festivalo, kiu pasis en la centra urba biblioteko nome de Olga Kobilanska. Dum la festivalo estis prezentitaj artajxoj de diversaj popoloj, kiuj logxas en Bukovino. Samtempe en la biblioteko estis prezentitaj kelkaj lingvoj kaj alfabetoj, inter kiuj estis germana, rumana, E-o, Ido, la ukrainaj dialektoj de Bukovino. La studentinoj el Hindio rakontis pri la lingva situacio en Bharato, prezentis la popolajn dancojn kaj montris la nuptan ceremonion. Dum la prezentado sonis kantoj en la ukraina, germana, rumana kaj aliaj lingvoj. La profesorino

el Lucko Nina Daniluk rakontis al cxeestantoj pri lingva situacio kaj pri interlingvistiko. Surstrate okazis la majstraj klasoj de diversaj artoj, inter kiuj pentrado sur ovoj, brodado per vitraj grajnetoj, ornamado de manoj per naturaj farboj.

Dum la festivalo cxeestis jxurnalistoj el loka kaj kijiva televido, ili intervjuis la E-istojn kaj partoprenantojn. Fine de la festivalo okazis solena malfermo kun la flesxmobo "Ekologio de komunikado".

En la universitato prezidanto de UkrEA renkontigxis kun la estraro kaj parolis pri la kunlaboro.

Inter la 7-a kaj 9-a de majo estis organizita ekskurso en montaron. La vizitantoj gxuis pitoreskajn vidindajxojn de

Karpatoj, logxis en komfortaj lignaj domoj.

En Cxernivci okazis ne interna gxua renkontigxo de E-istoj, sed ege aktiva promocio de E-lingvo kaj la movado. La tuta urbo sentis E-invadon, speciale dum la Lingva festivalo.. Aktiva informado, E-kurso, cxiutagaj intervjuoj,

eventoj en la cxefa urba strato, renkontigxo kun lokaj auxtoritatuloj ktp.

V. Hurtovenko

 

E-o en tv

La 5-an de majo en vespera novajx-programo de TV-kanalo "Inter" estis kelkminuta pozitiva raporto pri Lingva festivalo en la ukraina urbo Cxernivci "Bukovina printempo". Estis intervjuitaj Olga Skobejeva-Bauer kaj V.Hurtovenko.

Bedauxrinde, ecx ne unu vorto pri V. Erosxenko.

Mikaelo Lineckij

kunordiganto de "Laborgrupo por promocio de E-o", gvidanto de Klerig-kultura centro "E-o"

 

 

Nia rondo familia

Rememoro pri d-ro Miklas Bano, pioniro de la Hungara bll-E-ista movado

 

Ne estas facile resumi la vivovojon de d-ro Miklas Bano, cxar tio estis vere ricxa je rezultoj atingitaj per sindona laborado en la intereso de la bll'j kaj de la disvastigo de E-o inter ili.

Li naskigxis la 4-an de januaro 1890 en la urbo Miskolc, sed lia familio en 1898 translogxigxis al Budapest. Tie li exciis el anonco, ke ekzistas E-ista kunveno en iu kafejo. Trarigardinte gramatiketon, li vizitis gxin, pensante, ke tio suficxos por li, cxar li jam konis kelkajn fremdajn lingvojn. Tiuj estis la germana, la franca, la angla kaj iomete la serba, la turka kaj la hebrea.

Poste li konvinkigxis, ke li devas ellerni E-on funde kaj precize.

En 1912 li jam partoprenas la 8-an UK-on en Krakovo kie li auxskultis la lastan kongresan paroladon de Zamenhof. Tio lasis en lia animo profundan impreson. Cetere, li laboris kiel ingxeniero, konstruis pontojn, reguligis riverojn, planis fervojajn liniojn. Bedauxrinde, lia vidpovo jam pli frue komencis lauxgrade malplibonigxi. Rezulte de tio, en 1915 li tute perdis la vidpovon, sed ne kuragxon. Tiel do, malgraux cxiuj malfacilajxoj en 1917 li defendis la doktoran disertajxon kun plena sukceso. En 1918 li estis unu el la fondintoj de la Hungara bll-asocio. En 1920 li eldonis brajle 6-lecionan koncizan lernolibron de E-o. Du jarojn poste li fondas la grupon "Belhoro" kun 50 membroj. "Belhoro" signifas: blinduloj logxantaj en la Hungara regxolando.

Jes, regxolando sen regxo inter la du mondmilitoj. Ankaux liaj internaciaj kontaktoj plivigligxis. Dum sia tuta vivo li klopodis cxiamaniere helpi la sortofratojn per diversaj bll-helpiloj, lernomaterialoj,libroj kaj ecx akiris medikamentojn el eksterlando por ili, se montrigxis bezono. En 1921 li cxeestis la unuan IKBE en Prago. Dum tempe li farigxis entuziasma kunlaboranto de Harald Thilander. Jam en 1919 li estis peranto kaj delegito de EL. Kun Thilander li renkontigxis en Helsinki kaj inter la du viroj komencigxis varma kaj vere intima amikeco. En 1929 li organizis la 8-an IKBE en Budapest, kiu estis tre sukcesa. Ankaux Thilander partoprenis gxin. Lia rolo estis tre signifa en la organizado de UABE /Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj/. Estas fakto, ke en la intermilitaj jaroj la E-movado inter la blinduloj efike evoluis, ecx floradis esperige. Li helpis en la aperigo de la internacia muziknotacio en E-o. En strikta kunlaboro kun Imre Ungar, fama hungara blinda pianvirtuozo kaj fervora E-isto. Li disvolvis signifan aktivecon en la definitiva eldono de la E-brajla stenografio. Ankaux diversaj sistemoj de la hungara mallongigaro sxuldigxas al li. Interalie aperis vortaretoj de E-o por la hungaroj kaj ekestis 500 voluma biblioteko por ili. "Naciaj Literoj" estas eble lia cxefverko. Tiu montras al la blinduloj la diversnaciajn skrib- kaj presliterojn brajlajn kaj la porvidulajn literojn en palpebla formo. Lia talento montrigxis fruktodona ankaux en literaturo. Li verkis iom pli ol 300 poemojn en E-o. Inter ili trovigxas tradukoj el la hungara literaturo, sed estas ankau okazaj versajxoj, salutpoemoj, modaj kaj klasikaj kantotekstoj kaj rimludoj.Iafoje oni publikigis ilin sub diversaj pseudonimoj. Kune kun kelkaj blinduloj li partoprenis la literaturajn konkursojn "Floraj ludoj" en katalunio. Tie en 1926 la poemo "Renkontigxo" gajnis la premion "Natura floro". Gxi estis cetere svata poemo al lia edzino, kiu estis blinda E-istino kaj ankaux sekretariino de "Belhoro". Post la emeritigxo li instruis brajlon al malfrue blindigxintaj samsortanoj kaj multe helpis en la eksterlanda korespondado de la

bll'-asocio.

Tre vigle kaj entuziasme li agadis en la preparaj laboroj de la IKBE en Budapest en 1966. Ankaux poste li sencxese kaj sxajne senlace laboris en la cxambreto en la centra oficejo de la bll'-asocio. Tamen kun la agxo ankaux li komencis jam lacigxi.

Somere de 1973, post mallonga malsano, li mortis. Unu jaron poste sekvis lin la fidela kunlaborantino, la edzino, kun kiu li vivis en harmonio kaj reciproka interkomprenigxo. Lia vivo estis tre valora, cxar li laboris cxiam por siaj samsortanoj. Lia grava celo estis ankaux disvastigi E-on inter la bll'-j. Sed li estis ankaux granda kultura aganto sur aliaj terenoj. Kun vere vira volo li kontraustaris cxiuin barojn kaj obstaklojn.

Li konsolis cxiujn, kiuj tion bezonis, kaj konsilis al cxiuj, kiuj sin trovis en duba situacio. Li meritas cxiun honoron, cxar li laboris cxiam por aliaj, liaj celoj kaj taskoj estis noblaj. Homoj kiel li, mortas nur korpe, sed restas la rememoro pri ili poreterne en nia animo.

Giula Farkasxalmi

 

 

Sorcxaj fragoj

Sciencistoj pruvis, ke cxiutaga somera konsumado de fragoj firmigas la imunan sistemon por la tuta jaro. Frago estas la nura bero, kies semoj trovigxas ne interne, sed ekstere, ili nomigxas ne semoj, sed nuksetoj, do, frukto de frago estas multnukseta.

Frago estas bonega rimedo kontraux kapdoloro, cxar gxi entenas substancojn, lauxkonsiste proksimaj al aspirino.

Frago estas ricxa je kupro, gxi stimulas kolagen-produktadon. Madamme Tallien, la fama persono de la franca revolucio, damo proksima al Napoleono, banis sin en la fragoplena kuvo por igi sian hauxton helbrila. Sxi uzis dek

kilogramojn da frago por unu bano!

Suko de fragoj tauxgas por forigi lentugojn kaj pigmentajn makulojn de la hauxto. Gxi servas ankaux por dentoblankigo.

Fragoj pozitive influas la memoron. Sciencistoj opinias, ke gxi povas esti uzata ecx por kuracado de Alzheimer-malsano.

"Bero de amo" nomis fragon la angla sciencisto Patrick Holford. Li pruvis, ke gxi enhavas grandan kvanton da zinko, kiu kauxzigas seksan ekscitigxon cxe viroj, samkiel cxe virinoj.

Krom la rugxaj ekzistas ankaux blankaj fragoj. Ili aperis rezulte de krucado de diversaj specoj de sovagxaj fragoj. Nun cxi specimeno estas perdita. Moderna blanka frago estas hibrido de frago kaj ananaso.

La plej granda bero estis sxirita en la jaro 1983 en Rolkstone (Kent, Usono). Gxi pezis 231 gramon. Verdire, gxi donis al posedanto neniun plezuron, cxar gxi estis akvoza kaj acida.

Oni preparas fragojn ne nur tradicie - kun sxauxmita kremo. Ili bone kunigxas kun marproduktoj, birdajxo kaj fromagxo. Unu el la plej bongustaj mangxajxoj en la mondo estas konsiderataj fragoj, frititaj en butero kun nigra pipro (verdire, mi apenaux riskus enbusxigi ion tian!).

En New Orlean, en la restoracio "Arnaud's" oni povas gustumi la plej multekostan pladon el fragoj. Gxi kostas 1,4 milionon da dolaroj. Beroj estas servataj kun kremo, dekorataj per mentaj folietoj kaj ringo kun rugxa diamanto preskaux kvinkarata.

En la itala urbeto Nemi cxiusomere okazas fragofesto. En tasegon oni sxutas tunon da fragoj, priversxas ilin per granda kvanto da cxampano, kaj cxiu preterpasanto povas frandi tiun nekutiman bongustajxon.

 

 

Facila legajxo. Fabloj kaj fabeloj

Provizema urso (abhxaza fabelo)

Iris urso printempe tra la arbaro kaj ekvidis kizilujon florantan. Li sidigxis sub gxi kaj diris: "Satmangxos mi kizilon, kiam gxi maturigxos!". Por ke neniu sxtelu la fruktojn, li komforte eksidis sub la arbo kaj ekgardis gxin.

Foje preteriris la arbon la alia urso, apenaux pasxanta post la satiga mangxego. Kaj jen la propravola gardisto ekgrumblis kaj ekis forpeli la samgentanon de la arbo.

- Kial vi pelas min for de cxi arbo kaj mem kusxacxas sub gxi? - demandis la alveninto.

- Vidu, - respondis la provizema urso, - jen kizilo jam ekrugxigxas. Vi sentas, ke fruktoj maturigxas, kaj venacxis por fornangxi ilin! Sed sciu: nur post mia morto vi povas atingi la arbon!

- Ci, stultulo, - diris la sata urso, - ne unufoje mi vidis vin cxi-tie, sed ne povis kompreni, kial vi dauxre stumpas sub cxi arbo. Nun mi vidas: pro avareco vi preterlasis la bongustajn fruktojn. Dum vi gardis kizilon, maturigxis cxerizoj, fragoj, riboj. Cxu mi bezonus viajn acidajn berojn? Vi malsatigxas, kaj baldaux restos de vi nur hauxto kaj ostoj. Vi mortacxos, kaj vento prisxutos vin per matura kizilo! Mi do satmangxis kaj iras nun al mia kusxejo por bone satdormi.

 

Kasxita diamanto

En Lahxos, la urbo de juvelistoj, logxis profesia sxtelisto. Foje li rimarkis, ke iu acxetis belegan diamanton, kiun la sxtelisto tre sxatis ekposedi. Tial li sekvis la acxetinton. Tiu acxetis trajnbileton gxis Madraso, ankaux la sxtelisto ekhavis bileton en la saman kupeon.

En la trajno, kiam la diamant-posedanto iris en necesejon, la sxtelisto sercx-esploris la tutan kupeon. Kiam la homo ekdormis, la sxtelisto dauxre sercxis, sed sensukcese.

Fine la trajno atingis Madrason, kaj la diamant-posedanto elvagonigxis. La sxtelisto diris al li:

- Mi estas profesia sxtelisto. Cxion mi elprovis, sed ne sukcesis sxteli vian diamanton. Mi ne plu maltrankviligos vin, sed mi ne povas ne demandi, kien vi kasxis gxin?

Tiu respondis: - Mi rimarkis vin sekvi min. Kiam vi aperis en la trajno, mi komprenis, ke vi cxasas la diamanton. Longe mi pensis, kien mi kasxu gxin, por ke vi gxin ne trovu, kaj fine mi kasxis gxin... en via posxo.

 

Limako sur cxerizarbo

(dzena fablo)

Cxu vi spertis seniluziigxon pro tio, ke via fortostrecxo donas malpli da fruktoj, ol vi sxatus? Jen mia historio.

Iam limako grimpis la cxerizarbon dum malvarma ventoza tago de malfruigxinta printempo. Paseroj de najbara arbo amuzigxis, rigardante gxin. Fine unu el ili proksimigxis al la limako kaj demandis:

- Cxu vi ne vidas, ke mankas cxerizoj sur tiu cxi arbo?

Sen halti la etulo respondis:

- Certe, ili estos tie, kiam mi venos.

 

Malperfekta poto

Iu homo en Hindio estis akvoportanto. Li havis du potojn, kiujn li pendigis sur ambaux pintojn de la bastono, portata sursxultre. Unu el la potoj havis trueton, dum la alia estis perfekta kaj cxiam liveris la tutan akvokvanton, dum longa vojo de la fonto gxis la domo de instruisto. La truhava poto finportis nur duonon da akvo.

Dum du jaroj tio okazadis cxiutage. La akvoportanto liveris nur unu kaj duonpoton da akvo al sia instruisto. Certe, la perfekta poto fieris pro sia bona laboro, la povra truhava poto tre hontis pro sia malperfekteco kaj estis tre malfelicxa, cxar gxi kapablis fari nur duonon de tio, por kio gxi estis destinita.

Iun tagon gxi alparolis la akvoportanton cxe la fonto:

- Mi hontas kaj volas pardonpeti.

- Kial do, - demandis la viro, - pro kio vi hontas?

- Dum tiuj du jarojmi povis finporti nur duonon de mia sxargxo, cxar mia trueto kauxzigis elfluon de akvo dum la tuta vojo. Vi faris vian laboron, sed pro mia manko vi ne havis la tutan rezulton de via fortostrecxo.

La akvoportanto kompatis la malnovan poton. Li diris:

Revenu ni al la instruista domo, kaj mi sxatus, ke vi rimarku belajn florojn survoje. Ili kreskas nur unuflanke de la pado. Gxuste viaflanke. Mi ja sciis pri via manko kaj utiligis gxin: mi disjxetis florsemojn je tiu flanko de la vojo, do, Cxiufoje, kiam ni revenis de la fonto, vi akvumis ilin. Dum du jaroj mi prenis tiujn florojn por plibeligi la tablon de la

instruisto. Sen vi, gxuste tia, kia vi estas, ne aperus tiu beleco en lia domo.

 

 

Por la retumantoj

 

Laux jena adreso http://www.E-o.org/literaturo/RealAudio vi trovos dosierojn de sonigitaj libroj. Ili estas aparte utilaj por komencantoj. Sed formato de tiuj dosieroj estas iom malnova (*.rm), pro tio mi konsilas al vi por auxskultado uzi la programon KMPlayer. Se vi gxin ne havas, vi povas elsxuti gxin de la ret-pagxo laux jena adreso: http://www.kmplayer.com.

Agrablan auxskultadon!

Oleksandr Hrisxcxenko

 

Anoncetoj

"Monato" surkaseda povos aperi nur gxis la fino de cxi tiu jaro: la aparatoj de ATZ en Holzminden same malbonigxas kiel tiuj de la prizorganto en Nederlando, kaj la estraro de ATZ decidis cxesigi la traktadon jarfine, t.e. - esperinde - post la decembra numero. Cxu eblos dauxrigi en la maniero de "E-o" dependas de la sanstato kaj ebloj de la gxisnuna kasedservanto.

Rob Moerbeek

***

Karaj geamikoj,

aperis ebleco, ke UEA kaj ILEI organizu en San Benedetto, okaze de nia kongreso, sesion de E-o-ekzamenoj

por nevidantoj. La ebleco estas, kompreneble, ligita al la nombro de eventualaj kandidatoj por ekzamenigxo. Se iu el vi jam aligxintaj intencas submetigxi al lingva ekzameno, mi petas, ke li aux sxi tuj informu min pri sia intenco. Krome, se vi scias pri aliaj, kiuj gxis nun ne aligxis, sed aligxos kaj ankaux dezirus ekzamenigxi, same informu min. Kandidatoj ricevos poste detalajn informojn pri la ekzamenoj, sed nun ni bezonas nur scii, kiom da eventualaj interesigxantoj estas inter niaj kongresanoj. Dankon pro via kunlaboro.

Amike Pier Luigi Da Costa

***

Mi bedauxras la nekontentigan formon, kiun mia artikolo ricevis en la surpapera brajla versio, sed mi ne intencas

okupi spacon per korektado de cxiuj 63 eraroj. Tamen mi povas proponi la artikolon en formo formatigita por la brajla EL, al legantoj, kiuj havas komputilon kun la tabelo EuroBraille. Dezirantoj bv. turni sin al Otto Prytz, r.p. pilotto@online.no

 

Atenton! La supre menciita artikolo de Otto Prytz estis publikigita laux decido de LIBE-estraro sen sxangxoj.

Vere, estas pure teknika problemo de kodaj tabeloj. Dubinde, cxu iu leganto interesigxas pri tio, ke antaux monatoj en iu linio de iu pagxo staris malgxusta brajla punkto. Cetere, tio tute ne gravas por legantoj de la ret- kaj sonversioj de la revuo. Do, tiu-cxi temo estas fermita! Havu ni la revuon vere utilan, interesan kaj legindan!

Olena Posxivana.