Esperanta ligilo

n-ro 6, junio 2015

 

Enhavtabelo

Financa raporto 2014

Invito al surstrata kunkantado

El Esperantujo.

UEA ELDONIS DUAN KOLEKTON DE PREMIITAJ ESEOJ

Nekutimaj kutimoj. Kiel oni salutas

Tra la sortofrata mondo. Malkasxita beleco

Literaturo. Kiel hamstro venkis la katon Makar

Diversaj interesajxoj. Naskigxo de polvosucxilo

Facila legajxo. Fabloj

Humuro. Blinduloj ridas

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

 

Financa raporto 2014

 

LIBE Spezokonto por la jaro 2014

 

Elspezoj

Eldonado:

Esperanta Ligilo 3.588,48

Membreco:

UEA 189,00

Transsendo de la libraro 231,00

Enigmokonkursaj premioj 75,00

Por la provizora kongresa kaso 858,85

Bankaj kostoj 119,28

Sumo de elspezoj -5.061,61

 

Enspezoj

Kotizoj 1.032,95

Donacoj 100,00

Kongresaj kotizoj 450,00

El la provizora kaso 858,85

Subvencio:

Fonduso Harald Thilander 2.205,75

Interezoj 202,50

Sumo de enspezoj 4.850,09

Saldo de spezokonto -211,52

 

Bilanco de LIBE 31.12.2013

Aktivoj

Deponoj 7.374,00 (limdato 28.2.2016 )

7.152,00 (12.6.2017)

15.522,00 (2018)

5.712,00 sen fiksita limdato

Sumo de depono 35,760,00

Bankkonto 42268 cxe BNL 6,774,17

Konto libk-p cxe UEA 3,061,90

Sumo de kurantaj bankkontoj 9.836,07

Sumo de aktivoj 45,596,07

 

Pasivoj

Kapitalo 1.1 42.929,41

Movada kaso 1.750,00

Saldo de spezokonto de antauxaj jaroj + 1.128,18

Sumo de spezokonto -211,52

Saldo de spezokonto +916,66

Sumo de pasivoj 45,596,07

 

Rimarkigo. La "provizora kongresa kaso" estas sumo, kiun la kasisto cxerpas el nia konto kaj kunportas al nia kongreso por kovri subite aperantajn surlokajn kostojn. Tuj post la kongreso la sumo, plejofte sensxangxa cxar felicxe eksterordinaraj elspezoj gxenerale ne aperas, ree eniras nian konton kaj do mi preferus simple ne mencii tian eliron-eniron de la sama sumo. Cxi-foje tamen mencio aperis, cxar la sumon mi prenis el nia konto cxe BNL, sed poste remetis en nian konton cxe UEA. Petojn pri klarigoj kaj kritikojn mi volonte ricevos en nia asembleo okaze de la 81-a IKBE.

Kasisto P. L. Da Costa

 

 

Invito al surstrata kunkantado

 

Kanti estas socia ago. Longe kantoj akompanis la evoluon de la social vivo. Homoj kutimis kanti jen sole, jen familie, jen grupe. Cxu hejme, cxu surstrate, cxu laboreje, ne gravis la loko. Okaze de festo, de ceremonio, de funebro, kanzonoj ritmis cxies emociojn.

La kanzonoj okupis gravan lokon ankaux en la esperanta kulturo. Tuj de la komenco la internacia lingvo pruvis sian poeziecon ankaux dank'al kantoj. Dum la gloraj horoj de la movado abundis la eldonitaj kantaroj kun jen tradukitaj, jen originalaj tekstoj kaj muziko, kaj E-istoj ne maltrafis okazojn por kunkanti. Fine de la 20a kaj komence de la 21a jarcento tro rapide perdigxas tiu kutimo.

"La Kompanoj", teatr- kaj kant-trupo, kiun IKBE-anoj renkontis en 1998 en Francio, bedauxras tion konstati. Instige al reveko de entuziasmiga simpla arto, jen do propono de repertuaro por surstrate kunkanti. Prepare al la 100a UK en Lillo, "La Kompanoj" elektis tradukojn de famaj franclingvaj kanzonoj. Malkasxita celo estas disdoni tekstojn al pasantoj, kiuj rekonos la melodiojn kaj estos invititaj kunkanti en E-o, kvankam tute fremdaj al la lingvo.

La Lillaj kongresontoj estas invitataj ekprepari sin por gvidi la surlokan publikon per tekstoj kaj sondosieroj facile elsxuteblaj el: http://lakompanoj.free.fr

Tiu granda publika kunkantado okazos lunde, la 27-an de julio posttagmeze sur la Operejo Placo, urbocentre de Lillo.

Fabrice Morandeau.

 

 

El Esperantujo

UEA ELDONIS DUAN KOLEKTON DE PREMIITAJ ESEOJ

 

Post "Pri homoj kaj verkoj", aperinta en 2012, UEA eldonis novan kolekton de verkoj, premiitaj en la brancxo Eseo de la "Belartaj Konkursoj", starigita memore al la itala E-isto Luigi Minnaja. La eseoj de la unua volumo temis pri la E-kulturo, dum la nova kolekto, "Interlingvo inter lingvoj", prezentas tekstojn pri lingvo kaj lingvaj demandoj, aperintajn en la periodo 1979 gxis 2012. Tiu temkampo estis cxiam populara inter la konkursantoj, pro kio rezultis libro duoble dika (271 pagxoj) kompare kun la unua volumo. Ankaux la nova kolekto estis redaktita de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive la prezidanto kaj sekretario de la "Belartaj Konkursoj".

Inter la enkonduko de Tonkin kaj postparolo de Carlo Minnaja aperas dekses eseoj. Tri auxtoroj reprezentigxas per pli ol unu verko. Christian Rivire kontribuis ecx per kvar: "Vortfarado kaj radikfarado", "Tamen kompreni: Rolo de la kunteksta redundanco", "Mezuro de informo-kvanto", kaj "La pluralo". Sten Johansson estas la auxtoro de "Cxu fundamenta evoluo aux neologisma glosolalio?" kaj "Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj". Ankaux el la plumo de Bernard Golden devenas du eseoj: "La suahila lingvo kaj E-o - komparo kaj kontrasto" kaj "Pighinoj, kreolaj lingvoj kaj planlingvoj".

La aliaj verkoj en "Interlingvo inter lingvoj" estas "Komo" (Marie Bartovsk?), "La lingvajxo de porinfana literaturo" (Zsuzsanna Csisz?r), "Lingvo kaj dialekto" (Geraldo Mattos), "Leksikaj novismoj kaj neologismoj: Anatemi au odi?" (Aleksandro Melnikov), "Niaj verboj sen veproj" (Gon?alo Neves), "Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo" (Nikola Rasxicx), "Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado" (Jan Werner) kaj "Kiom da cxina en E-o?" (Xu Daorong).

Fine de sia analiza antauxparolo Tonkin resumas la mesagxon de la esearo: "E-o estas ne nur lingva fenomeno sed ankaux fenomena lingvo. Ni studu gxin, ni analizu gxin, kaj ni utiligu gxin konscie kaj konsekvence. Alproprigante eldiron de alia eseisto fama, Samuel Johnson, ni diru, ke tiu, kiu lacigxas pri E-o, lacigxas

pri la mondo."

"Interlingvo inter lingvoj" estas mendebla cxe la Libroservo de UEA por 15,00 euxroj. Cxe samtempa mendo de minimume tri ekzempleroj oni ricevas trionan rabaton. Aldonigxas la sendokostoj (10%; minimume 5 Euxr) kaj ene de EU imposto de 6%. La prezo de la antauxa volumo, "Pri homoj kaj verkoj", estas 9,00 euxroj.

Euheno Kovtonjuk.

 

 

Nekutimaj kutimoj

 

Kiel oni salutas

Kie kaj kiamaniere oni salutas. En diversaj lokoj de nia planedo?

En Tunezio, salutante unu la alian surstrate, licas unue riverenci, poste meti la manon al frunto, lipoj kaj koro. "Mi pensas pri vi, mi parolas pri vi, mi estimas vin", - tio estas senco de cxi-saluto.

Logxantoj de Tonga-lando, situanta sur la insuloj de Pacifiko, rimarkinte konatulon, haltas je distanco, kapbalancetas, piedfrapas kaj klaketas per fingroj.

Japanoj cxe renkontigxo riverencas.

Eskimoj, salutante konatulon, frapetas per pugno lian kapon kaj sxultrojn.

En la tribo Koiri, logxanta en Nova Gvineo, oni salute tiklas unu la alian sub mentono.

Homoj el la afrika popolo akamba, logxanta en la suda Kenio, por esprimi profundan estimon... kracxas sur la renkontiton. Logxantoj de respubliko Zambio en la Centra Afriko dum salutado manklakas kaj riverencas.

Greenlandanoj ne havas formalan saluton, sed dum renkontigxo ili nepre diras: "La vetero estas bona".

En Botsvano, la sudafrika landeto, kies granda parto estas la dezerto Kalahari, la tradician salutvorton "pula" oni povas traduki kiel "pluvu".

Cxinoj salutos vin per la demando: "Cxu vi jam mangxis?".

En Mongolio, ecx en la cxefurbo, salutante vin, oni nepre demandas: "Cxu estas sana via brutaro?".

Oni opinias, ke manpremoj aperis dum pratempo. Tiam, etendante manojn, homoj montris, ke ili ne havas armilojn, ke ili venis pace.

Laux la alia versio, manpremo aperis dum kavaliraj turniroj. Kiam batalo inter du rivaloj dauxris tro longe, kaj estis klare, ke iliaj fortoj estas egalaj, la kavaliroj alproksimigxis por pridiskuti la pacan solvon. Ili premis la manojn kaj tenis tiel gxis fino de intertraktado, tiamaniere defendante sin de eventuala ruzajxo aux trompo de la oponanto. Eble, gxuste tial ankaux nun manpremas plejparte viroj.

 

 

Tra la sortofrata mondo

Malkasxita beleco

La mondo jam lernas, ke protezo aux rulsegxo ne povas igxi baro por esti belaj kaj allogaj. Nun, dank'al la ekspozicio "Unseen beauty" estos rompita ankoraux unu stereotipo, cxi-foje temas pri viddifektoj.

"Beleco, kiun oni ne vidas", tiel oni povas traduki la nomon de la ekspozicio de la renoma fotisto Bartosz Maciejewski. Sur liaj fotoj videblas du junaj kaj belaj virinoj Kamila Wrblewska kaj Dorota Ziental. Sur la fotoj oni vidas ilin en diversaj situacioj: dum promenado aux en metroo,kaj cxiam ili aspektas bele kaj alloge. De profesiaj modelulinoj ilin diferencigas la nura trajto: Dorota estas blinda, Kamila estas malfortevidanta.

- Ni konkludis, ke en la nuna mondo, kie cxiam pli dominas bilda komunikado, estas grupo da virinoj, ekskluditaj el gxi. Sed ja gxuste al virinoj estas adresita mesagxo pri bezono esti bela kaj atrakcia. Do, ni enpensigxis, kiamaniere bl.j virinoj zorgas pri sia aspekto, - diras Rafa*l Grzeszkowski el la firmao "Comunication unlimited", kiu arangxis la ekspozicion, - realigante cxi projekton, ni konatigxis kun multaj bonegaj bl.j virinoj, kiuj scipovas cxiutage flegi sin mem. Kiel Dorota kaj Kamila, per kies ekzemplo ni decidis montri belecon de bl.j virinoj.

Prezento de la ekspozicio okazis la 13-an de marto en Varsovio. La auxtoro de la fotoj rakontas pri siaj impresoj de kunlaboro kun viddifektitaj "modeloj":

- Nia kontakto kun Dorota kaj Kamila estis sengxena kaj bazigxis sur la reciproka fido. Sxajnis, ke viddifekto de la virinoj povas malfaciligi la fotadon, sed baldaux evidentigxis, ke estas tute male. Nia kunlaboro estis utila kaj interesa sperto por ambaux flankoj.

La fotisto substrekas, ke lia celo estis montri belecon de tiuj nevidantaj virinoj, tiun internan, samkiel la eksteran. Krome, gxi devas esti natura, sed ne farita speciale por fotosesioj. Laux li, ne estas diferenco inter kondutmanieroj de bl.j kaj vidantaj virinoj antaux objektivo. Sur la foto cxiu sxatus montrigxi lauxeble plej bela.

Dorota Ziental estas malfrublindigxinta. Sxi delonge okupigxas pri promociado de virineco kaj beleco inter bl.j virinoj, gvidas radioelsendojn pri kosmetiko kaj modo. Sxi diras:

- Mi sxatus, ke oni rigardu nin tra la prismo de nia virineco kaj bonkoreco, sed ne vidu en ni nur viddifekton.

laux Mateusz Rujxanski

E-igis O.P.

 

Literaturo

Kiamaniere hamstro venkis la katon Makar.

 

La verkistino Elena Mihalkova rakontis superridegan historion pri sia obstina kato Makar, kiu dum noktoj malhelpis dormi al sxi kaj sxia edzo.

Estas kato. La kato pezas dek kilogramojn. Estas lito. La lito havas altan molan apogilon, 10-15 centimetrojn largxa. Kaj estas mastroj de la kato, kiuj dormas sur la lito. Nokte la kato saltas sur la apogilon de la lito kaj promenas laux gxi. La kato havas noktan promenadon. Sed pro tio, ke la kato en pasinta vivo estis bovino kaj iujn trajtojn gxi transportis en la nunan inkarnacion, post la kvara aux kvina marsxo, gxi perdas ekvilibron kaj plongxas malsupren. Se felicxo ridetos al mi, la kato falos apude. Se fortuno malfavoros - mian kapon alkusenigas dekkilograma kato, ial precipe cxiam per sia pugo. Demando: Kiel dekutimigi la katon de tio?

Estis provitaj: sparadrapoj, dismetitaj sur la apogilo de la lito. (Rezulte dum duonnokto ni forgluis ilin de la frenezigxinta kato, apenaux ne senhauxtigis gxin).

La aromo malsxatata por la kato Ilang-Ilang. (La kato ignoris, la malsxatatan aromon).

mandarinaj Sxeloj grandkvante. (La kato kun abomeno jxetis sxelojn sur mian kapon, poste falis gxi mem).

Kion ankoraux oni povas fari? Kun sxprucilo sub la kuseno mi jam dormis. La kato forkuras, poste revenas.

Antaux du tagoj mi metis en interreton mian mesagxon kun "Krio de animo". Mi ricevis multajn respondojn.

Du el ili estis uzitaj tuj. Kiel mi promesis, mi raportas.

Mi sxatas simplajn kaj facile realigeblajn ideojn. Tial la proponoj albati breton al la lito, al la kato, al mia kapo, por ke al la kato estu komforte fali sur gxin, estis forigitaj.

Por komenco mi prenis de la infano ses balonetojn, aerplenigis ilin kaj enpremis inter muro kaj lito. Rezultis tre bele. Mi kaj mia edzo admiris pri ili kaj enlitigxis. Cxirkaux la noktomezo tondris pafo. Duonsongxe mi decidis, ke mia edzo pafis kontraux la kato (kvankam unusola armilo en nia hejmo estas akva pistolo). Kiam ni sxaltis la lumon, la kato sidis surplanke inter pecetoj de blua baloneto kaj malkontente fermetis la okulojn. Al gxi oni donis piedbaton, dismetis la balonetojn kaj denove kusxigxis por dormi. Tio estis nia strategia eraro, pruvanta kiom malmulte ni scias pri katoj. La duan kaj trian balonetojn gxi eksplodigis post dudek minutoj kaj moke forgalopis. La edzo insiste petis min forigi cxion kaj cxesi hodiauxajn eksperimentojn.

Dume mi kasxis balonetojn en la sxrankon la kato sxteliris al la plej granda baloneto kaj batis gxin per piedo. Sume: Minus kvar balonetoj, minus du horoj de dormo, minus ok metroj da nervaj fibroj por du adultuloj, plus amuzo por la kato.

Tiam ni aplikis rezervan varianton. La apogilo de la lito estis kovrita per kelkaj tavoloj da staniolo, por ke gxi bruetu pli lauxte. Mi certigis la edzon, ke li povos dormi trankvile: Sur staniolon la kato certe ne sxovos sin - gxi ektimos. Entute, preskaux tiel okazis. La kato venis post du horoj, kiam ni ekdormis. Gxi saltis desur la sxranko sur la staniolon. La staniolo ekbruetis, la kato treege timigxis, ekflugis en aeron kaj falis sur la edzon.

Sume: Minus dek metroj da staniolo, Minus kvardek gutoj da leonuro por du adultuloj. Plus amuzo por la kato.

Jen tiel gxi rigardis matene al ni, dum ni provis prepari matenmangxon per tremantaj manoj.

Do, mi havis problemon, kun kiu mi alvenis al societo.

Post kiam balonetoj kaj staniolo ne helpis, mi komencas pensi alidirekte: Kiel ne enlasi la katon en dormejon. Unue estis uzita fortimigilo kontraux katoj. Bedauxrinde, la kato ne komprenis, ke tio estas fortimigilo. Tamen, komprenis la edzo, kiu grimacis, flaretis kaj finfine petis aerumi la cxambron. Do, mi nun havas fortimigilon kontraux edzoj, kiu bezonas, mi povas donaci.

Proksimume la sama stultajxo montrigxis la kuveto kun akvo. ni starigis gxin, supozante, ke la kato plauxdos kaj forgesos pri la lito (gxi sxatas akvon).

Esperoj duonefikis: La kato plauxdis, sed pri la lito ne forgesis. Nokte gxi galopis al ni, skuante per malsekaj piedoj. Pro duonvekigxo al mi sxajnis, ke la kato havas dudek du piedojn. Per dek piedoj gxi surpasxis mian vizagxon, kaj per ceteraj gxi galopis laux litkovrilo kaj littuko. Kiel deserto gxi sxmace kisis la nazon de la edzo,, tusxis lin per malseka muzelo, de kiu gutis akvo.

Post tio la edzo diris:

- Diablo prenu la interjeron, mi konsentas albati breton.

Vespere li alportis lakitan tabulon kun randeto, klopodis dum du horoj, insultis la senkulpan liton kaj finfine

alhundigis gxin.

Mi volis diri, ke pli bone sur ni falu la kato, ol tiu fiajxo (Elsub gxi neniu eligxus viva). Sed rigardis la vizagxon de la edzo kaj decidis silenti. Bone, pensas mi, unu nokton ni ekdormos - kaj poste mi forigos gxin. Aldone antaux dormo alkuris la infano kaj jxetis sur la breton siajn ludilojn. Mi ne plu atentis cxion kaj ne insultis, cxar mi pensis, kiu el parencoj kreskigos la infanon, se ni estos sepultitaj sub la breto. Necesas diri, ke mi emociis vane: la edzo albatis gxin konscience.

Nokte sur la breton venis la kato. Anasire gxi promenis al mezo de la breto kaj tusxis per piedo unu el ludiloj. Tio estis la interaktiva hamstro "jxu-jxu-pec". Pro tusxo de la kata piedo, la hamstro sxaltigxis. Alvoke eksklamaciis "Abuzjujujujujuju-zyii!" kaj ekkuris al la kato, lumigxante pro amo. Mi kun gxojo rakontus kio okazis poste. Sed mi ne mensogos: Ni ne vidis tion. Kaj entute gxis mateno la katon ni ne plu vidis. La hamstro kuris gxis la rando de la breto kaj memmortigis sin,- kiel Lemingo saltinte desur roko en kuveton kun akvo.

La rezulto: La breton ni formetis. Sur la litapogilo sidas nun la gardisto-hamstro. La kato en la cxambron ne eniras. Kaj se gxi hazarde vidas la hamstron tra la malfermetita pordo, gxi pufigxas gxis granda amplekso kaj terurigita retirigxas.

E-igis T. Kuklina.

 

Diversaj interesajxoj

Naskigxtago de polvosucxilo

La 8-an de junio 1869 usona inventisto Iwz Mcgaffni patentigis la unuan en la mondo polvosucxilon, kiun li nomis "Whirlwind" ("teni en la manoj kaj direkti"). En gxia supra parto trovigxis tenilo, kunigita per rimeno kun ventumilo. La tenilon oni movis permane. La polvosucxilo estis malpeza kaj kompakta, sed maloportuna, cxar necesis samtempe turni la tenilon kaj pusxi la aparaton lauxplanke.

McGafni fondis en Boston la companion "American Carpet Cleaning Company" kaj ekvendis siajn polvosucxilojn po 25 dolaroj (nemalgranda sumo por tiu tempo, se konsideri, ke usona dolaro enhavis cx. 23 gramojn da argxento). La plimulto de polvosucxiloj de McGafni estis vendita en Chicago kaj Boston. Sed parto, versxajne, forbrulis dum granda chicaga incendio. Nur du el ili konservigxis. Unu el ili estas prezentata en la historia centro de la kompanio la muzeo "Noover".

Baldaux aliaj inventistoj komencis produktadi kaj vendadi siajn mekanikajn polvosucxilojn. En 1901 anglo Hubert Cecil Booth kreis la "snufantan Billy" kun benzina motoro.

Legendo diras, ke Booth acxetis bileton al londona muzik-halo. Tie, por amuzi publikon, oni demonstris la jxus inventitan masxinon, kiu elblovis el malnova tapisxo nubegojn da polvo. Dum la pauxzo Cecill Both venis al artistoj

kaj konsilis al ili ne elblovi polvon, sed, male, ensucxi gxin.

- Kiel do? - ili miris.

- Jen tiel! - li surgenuigxis kaj enspiris pulmoplenon de polvo el la tapisxo. Tiel la unuan fojon estis demonstrita la principo de moderna polvosucxilo.

La aparato estis tiom grandega, ke oni parkigis gxin cxe vojrando, kaj purigotajn tapisxojn oni elportis surstraten.

"Snufanta Billy" speciale famigxis, post kiam helpe de gxi estis purigitaj pestaj barakoj en londonaj dokoj.

La unua grava kliento de Booth igxis la angla regxa kortego. Necesis purigi la grandegan bluan tapisxon de Westminster-abatejo antaux kronigo de Eduardo la sepa.

Usonano Murrey Spendler laboris kiel purigisto en la fabriko de William Hoover kaj suferis pro alergio je polvo. Leginte en jxurnaloj pri la Booth-aparato, li decides krei ties elektran version. En la jaro 1907 li faris ladan modelon, similan al renversita zinka sitelo kun ligna tenilo de sxvabrilo. Kiel polvujo servis ordinara kusenkovrilo. La produktinto asertis: "Polvosucxilo ne nur bonege forigas polvon desur la planko kaj el fendoj, sed ankaux povas esti

uzata por rapida harsekigo".

Hoover-kompanio financis ankaux prilaboradon de la klasik-aspekta usona polvosucxilo: broso, sako kaj motoreto inter ili, cxio sur la sama tenilo.

La kompanio Hoover produktis elektrajn polvosucxilojn kun polvujo. La unua modelo kostis 60 dolarojn kaj estis

multnombre acxetata.

Speciala populareco de polvosucxiloj en 1920-1930-aj jaroj bazigxis je la kredo de dommastrinoj, ke kune kun

polvo ili forigas mikrobojn. En la jaro 1926 la revuo "Electrician" informis: "La universala ideo de polvosucxilo

estas io pli grava, ol simpla purigo de ejoj. Kune kun polvosucxilo dommastrino akceptas por sia familio novan san-standarton".

Dum multaj jaroj polvosucxilo estis lukso, sed post la dua mondmilito gxi cxiam pli igxis cxiutagajxo, nun gxi trovigxas preskaux en cxiu familio.

E-igis O.P.

 

Facila legajxo

Fabloj

 

Beni ssxtonon.

Ie, en Ameriko aux aliloke, mi ne scias precize, kie, logxis iu homo. Foje li alportis al la instruisto sxtonon kaj petis beni gxin.

La majstro prenis la sxtonon kaj metis gxin surteren:

- Nun gxi estas benita, cxar gxi okupas sian lokon. estante en via mano, gxi estis cxiam malstabila, cxar gxi plene dependis de vi. Ekde kiam vi prenis gxin kaj tenis enmane. Kusxu gxi surtere kaj okupu la konvenan lokon por esti trankvila kaj sendependa. Kaj nun mi benas vin, vian animon. Estu benita tiu, kiu okupas la konvenan lokon, estas stabila, trankvila kaj sendependa.

 

Memorkapablo (fablo de Paolo Koeljo).

Maljuna cxina sagxulo iris tra negxkovrita kampo kaj ekvidis la mezagxan virinon plori.

- Kial vi ploras?- li demandis.

- Cxar mi pensas pri mia vivo, juneco, beleco, kiun mi vidis en la spegulo, kaj pri la viro, kiun mi amis. Dio estis kruela, doninte memorkapablon. Li ja sciis, ke mi rememoros printempon de mia vivo kaj ekploros.

La sagxulo longe staris en la negxkovrita kampo, fiksrigardis iun punkton kaj pensis. Subite la virino cxesis plori.

- Kion vi vidas tie? - sxi demandis.

- Rozkampon,- respondis la sagxulo, - Dio estis grandanima, doninte al mi memorkapablon: li ja sciis, ke vintre mi cxiam povos rememori la printempon kaj rideti.

 

Kuracista verdikto (moderna fablo).

Kuracisto decidis, ke venis tempo por rakonti al malsanulo la tutan veron.

- mi pensas, ke mi devas diri al vi: via malsano estas tre grava, vi plu vivos apenaux du tagojn. Eble, vi sxatus ordigi iujn viajn aferojn? Eble, vi sxatus vidi iun?

- Jes,- respondis la paciento tremvocxe, - la alian kuraciston.

 

Cxu estas elekto?

Iu ricxulo en Oriento fanfaronis, ke dank'al sia ricxeco li mem povas elekti cxion, kion li nur volas.

- Atentu, - diris al li ermito, - kiam vi vojagxis kun aro da kameloj kaj elektis lokon por ripozi, cxu vi konsideris belecon de la cxirkauxajxo aux gravis por vi, ke estu multe da herbo kaj akvo por la bestoj?

- Nu, certe, abunda akvo kaj nutrajxo gravis por mia elekto.

- Jen, vidu: kvankam vi estas ricxulo, vi devas vivi por la bono de la brutaro.

 

Al kiu apartenas donaco?

En iu japana setlejo, ne malproksime de la cxefurbo, logxis maljuna sagxa samurajo.

Foje, kiam li instruis, venis al li juna batalanto, konata pro sia krudeco kaj krueleco. Li sxatis provoki la rivalon per humiligoj kaj blasfemoj. Blindigxinta pro kolero, tiu jxetadis sin kontraux li, faris erarojn unu post la alia kaj rezulte malgajnis.

La junulo ekofendis la oldulon: jxetadis sxtonetojn, kracxis kaj blasfemis. Sed la instruisto restis trankvila kaj ecx dauxrigis sian lecionon.

Fine de la tago laca kaj kolera junulo foriris.

Mirigitaj lernantoj demandis la samurajon, kial do li toleris tiom da humiligojn kaj ne batalis kontraux la arogantulo.

- Cxu vi ektimis fiaskon? - ili demandis.

La maljuna sagxulo respondis:

- Se iu venos al vi kun donaco, sed vi ne akceptos gxin, al kiu apartenos la donaco?

- Al gxia mastro, - respondis unu el lernantoj.

- La samo koncernas ankaux malamon, envion kaj blasfemojn. Gxis kiam vi akceptos ilin, ili apartenos al tiu, kiu ilin alportis.

 

Humuro

 

Blinduloj ridas

Iun dimancxon kelkopo da blinduloj sen akompananto iris en la pregxejon. Ecx ne malbone ili iris. Fine ili eniris la pregxejon, sed mirigis ilin iuj frapoj, auxdataj de malproksime, kaj malgranda kvanto da homoj. Fakte, homoj preskaux mankis. Kiam ili klinigxis, kiel oni kutime faras cxe eniro, de malantauxe ili ekauxdis la vocxon:

- Kien vi volas iri?

- Ni venis en la pregxejon, - ili respondis.

- Vi estas en posxtejo, - informis la preterpasanto.

 

***

Cxiuj scias, ke ekzistas "blindaj sxoforoj". Ne temas pri la personoj, kiuj, estante blindaj, pro scivolemo provas sperti tion, kion sentas vera stiristo. Tiel oni moke nomas tiujn, kiuj vidas multe pli, ol ili montras.

Sed okazas ankaux male: homo ne povas akcepti sian viddifekton kaj dauxre stiras sian auxton, kvankam li

vidas tre malbone. Apenaux venas en la kapon de tiuj "kuragxuloj", ke tio estas dangxera por ili mem, samkiel por

cxirkauxantoj.

Do, estis iu tia (la nomo ne gravas) fervora auxtosxatanto, kiu ecx kolorojn ne plu povis diferencigi.

Gxuste tio, laux li, ne estis problemo: li simple sekvis iun. Se tiu bremsas cxe lumsignalo, ankaux li bremsas.

Foje li veturis tiamaniere, kaj cxio sxajnis esti en ordo. Subite li rimarkis, ke la antauxa veturilo staras tro longe. Fine el gxi eliris la sxoforo kaj demandis:

- Kien, damne, vi veturas? Vi jam estas en mia garagxo!

 

***

Foje vizitis min kolego kun sia gvidhundo. Salutante lin, mi volis ankaux karesi la beston. Klinigxinte, singarde mi tusxis ion vilan.

- Grandan hundon vi havas!

- Tio ja estas mia kapo, - ekridis la junulo, kiu gxuste tiumomente klinigxis por demeti hundan rimenon.

 

***

Mia edzino kaj mi atendis trajnon en la stacidomo. Ni havis tempon, do, sidis kaj babilis. Mia edzino diris al mi, ke sxi tuj revenos, nur kontrolos, al kiu perono venos nia trajno. Post kelkaj minutoj mi auxdis sxin ree sidigxi apud mi.

- Ho, kiom malsata mi estas! mi diris, klinigxinte al sxi.

- Mi havas kelkajn buterpanojn, do, mi povas dividi ilin kun vi, - auxdigxis nekonata virina vocxo.

Cxu indas priskribi, kion mi eksentis! Bonsxance revenis mia edzino. La fremda virino, male, tuj foriris, kaj kune

kun sxi tute malaperis mia apetito.

 

***

Mia edzino sxategas vizitadi la lokojn, atrakciajn por sxi kaj maloportunajn por mi, ekz', bazarojn. Aldone, malgraux nian suficxe longan kunvivon, sxi fojfoje forgesas pri mia blindeco.

Iun belan tagon sxi decidis acxeti por mi cxapon. Por tio sxi bezonis mian kapon, do, vole-nevole mi trenis gxin al bazaro kune kun mia karulino, kiu infane gxuis la gapadon.

Nu, bazaro estas bazaro: cxapo aux ne cxapo, sed jen brasiko, kiel kapo, jen bela tapisxo, jen grandega fisxo, jen

cepo cxipa, jen porkaj ripoj, - kiel do ne trarigardi cxion-cxi! Kaj pri mi sxi tute forgesis...

Subite mi sentis mian genuon bati ion molan kaj varmetan. Samtempe mia gapulino kaptis mian brakon kaj tiris min for. Estante jam suficxe malproksime, ni ekauxdis korsxiran krion.

Nur poste, ridinte gxissate, mia edzino diris, ke tio, kion mi batis per genuo, estis postajxo de iu legommastrino. Pro mia pusxego sxi falis sur sian keston, plenan je maturaj tomatoj.

 

***

Foje mi volis veturi trajne aliurben kaj venis en la stacidomon. Singarde mi iris tra la halo, orelumante por ne pusxi iun, kiu eventuale starus sur mia vojo kaj porokaze ekauxdi, kie trovigxas kaso.

Subite auxdigxis lauxta rauxka vocxo: "Hej, fratacxoj, kial do vi gapas blindulon, kvazaux homon vi neniam vidus? Atentu, mi estas krimulo! Por mi homon mortigi estas, kiel fingrojn klaki! Ci, cxi tiu, akompanu homon al la kaso! Helpu lin acxeti bileton!"

Iu prenis min je la brako, kaj jen mi estas jam apud la kasa fenestreto. La tuta vico silente donis al mi lokon. "Ci, tiu cxi! Akompanu homon al perono! Helpu lin trovi latrajnon! Kaj mi ne volus esti en via hauxto, se vi eraros!" estis cxe la kasa fenestreto. Kiam mi acxetis bileton, iu senprobleme gvidis min sur peronon.

Sidante en vagono, mi pensis: "Cxu vere estas tiom malbone, ke krimuloj regas tumulton. Cxu nepre ili devas instrui al ni decan konduton?"

(El polaj revuoj)

E-igis O.P.