Esperanta ligilo

n-ro 7, septembro 2015

 

 

 

 

Enhavtabelo

Personaj impresoj pri IKBE

Kongresa limeriko

Fina statistiko de Lillo

ALIGXADO AL LA 101-A UK EN NITRO KOMENCIGXIS

Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de E-o

Nova Gxenerala direktoro de CO

El naskigxurbo de universalaj kongresoj

Gresilono vivas kaj aktivas

Cxu vi volas lerni brajlan E-stenografion?

Diversaj interesajxoj. Interreto kaj vino

Facila legajxo. Fabloj

Enigmoj kaj problemoj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj

 

Personaj impresoj pri la cxi-jara IKBE

 

Cxi tiuj linioj ne estas oficiala raporto pri la 81-a IKBE, sed mi sendas ilin al EL, cxar mi ne scias, cxu aperos oficiala raporto.

Kiel komunikite, la 81-a IKBE okazis kombine kun la 82-a Itala Kongreso de E-o, de la 22a gxis la 29a de auxgusto. La inauxguro de ambaux kongresoj estis komuna, kaj ne elektigxis estraro de IKBE. Sekve neniu ekhavis komisionon verki raporton pri gxi. La kongres-urbo estis San Benedetto del Tronto, situanta cxe la Adriatika Maro. En la marta n-ro de EL oni promesis: "Pri atingeblecoj ni pli detale informos pli poste cxi tie, kaj, kompreneble, aparte laux individuaj petoj." Tamen, en neniu el la tri postaj n-roj aperis "pli detalaj informoj", do mi utiligis la eblecon fari "individuan peton". Pier Luigi Da Costa konsilis al mi provi akiri flugbiletojn inter Oslo kaj Ancona; kaj post kiam tiuj biletoj estis acxetitaj, Laura Brazzabeni, prezidantino de la Loka Kongresa Komitato de la itala kongreso, donis al mi horaron de la trajnoj inter Ancona kaj San Benedetto. Tiel mia edzino Pilar Men^endez kaj mi bonorde atingis la lokon.

En la unua komuniko pri la kongreso oni informis: "Blindaj kaj vidantaj kongresanoj logxos miksite, tamen la bll.j estos logxigitaj en maks. du-tri hotelojn tute proksimajn de la kongresejo." Pri tio interkonsentis Itala E-Federacio (IEF) kaj Itala Asocio de Blindaj E-istoj (IABE). Sed la turismaj auxtoritatoj de San Benedetto nuligis kelkajn rezervojn kaj faris sxangxojn, kiuj rezultigis, ke la partoprenantoj de IKBE logxis en ok hoteloj, ne cxiuj proksimaj al la kongresejo. Kelkaj ecx devis veturi per auxtobuso por mangxi!

La plej multaj kongresaj salonoj situas en hotelo "Calabresi", kaj unu salono situas en la apuda hotelo "Garden", (en kiu logxis i.a. Pilar kaj mi). Vesperaj kulturaj programoj, cxefe koncertoj, okazis subcxiele en "Palazzina Azurra", proksime al la kongresejo, kaj ili estis malfermitaj al la gxenerala publiko, t.e. urbanoj kaj turistoj.

La kongresa programo, kiu aperis en la maja numero de EL, donas bonan impreson pri la varieco de la ofertoj - kaj pri la foje gxena neceso elekti inter samtempaj programeroj. Nu, tiu neceso ne estas novajxo por tiuj, kiuj kutimas partopreni Universalajn Kongresojn. Okazis kelkaj sxangxetoj en la programo post gxia apero en EL, sed en la pli ol 50-pagxa brajla kongresa libro aperis gxisdatigita programo, kaj ankaux listo de la 63 partoprenantoj de IKBE el 13 landoj. En la itala kongreso partoprenis pli ol 200 homoj.

Mi ne volas ripeti tro multajn detalojn el la programo, sed memorigi, ke antauxtagmeze okazis E-kursoj sur 3 niveloj kaj du seminarioj: unu titolita "Kultura tutmondigxo: limoj kaj perspektivoj", kaj unu titolita "La originala literaturo en E-o". Mi partoprenis la cxi-lastan, kaj tion faris ankaux multaj aliaj bll.j: la impreso de Pilar estis, ke partoprenis pli da bll.j ol da vidantoj.

Oni antauxvidis du sesiojn de la gxenerala kunveno de LIBE, sed ni sukcesis elcxerpi la tagordon dum la unua kunsido (sendube aperos aparta raporto pri gxi). Sekve oni proponis, ke la tempon rezervitan por la dua kunsido ni dedicxu al lernado de la uzo de "sorobano", japana abako, pri kio gvidis kurson dum la kongreso Kimie Markarian, japanino, logxanta en Britio, asistita de nia amikino Krizantemo. Ambaux tre interesigxis pri montrado de sorobano al bll.j. Sed la horo de la gxenerala kunveno de LIBE estis gxuste la horo de la kurso pri sorobano al la vidantaj kongresanoj, do, la propono ne povis realigxi.

Aparta programero de IKBE merkrede estis senpaga, tuttaga ekskurso, kiun oni priskribis i.a. jene: "La ekskursantoj veturos al Ankono, kie ili vizitos la Sxtatan Palpsentan Muzeon Homero kaj la katedralon; sekvos vizito al la katedralo de Loreto, kun la t.n. "sankta hejmo"." Pilar kaj mi, pensante, ke tiun muzeon ni vizitis jam dum la IKBE en Florenco, decidis aligxi al la samtempa, sed ne senpaga tuttaga ekskurso de la itala kongreso al Loreto, Recanati kaj Ancona. Montrigxis, ke en la programo ankaux de tiu ekskurso estis inkluzivita vizito de la Palpsenta Muzeo! Kaj ni konstatis, ke post la kongreso de Florenco, nome en 2011, la muzeo translokigxis al multe pli granda ejo, kiun ni ne vizitis antauxe. Cxicxerono ne nur en la muzeo, sed ankaux en la urbo Ancona dum la "itala" ekskurso, estis Aldo Grassini.

Post la merkreda ekskurso okazis neformala kunestado - kun vino kaj kukoj - de la IKBE-anoj. Mi havis la impreson, ke gxi ne estis abunde vizitata, kaj pluraj el la cxeestantoj foriris relative frue.

Aliaj apartaj arangxoj de IKBE, krom la jam menciitaj, ne okazis: nek artaj prezentoj, nek blindulrilataj prelegoj. Se

oni konsideras la jam abundan programon de la itala kongreso, kiun ni libere gxuadis, tio ne gravis; sed aliflanke la manko de apartaj IKBE-arangxoj, kombinita kun nia disa logxado, kauxzis, ke ni ne spertis la neformalajn amikajn interparolojn, kiuj estas karakteriza trajto de la lastatempaj IKBE-oj.

Mi ne povas ne mencii, ke dum la kongreso funkciis E-ekspozicio kaj libroservo, ke okazis itallingvaj prelegoj destinitaj al la gxenerala publiko, kaj ke okazis publika debato inter reprezentantoj de la E-movado, reprezentantoj de la urbo San Benedetto, kaj reprezentantoj de la Paca Universitato en la regiono. Ecx mi auxdis itallingvan radiointervjuon kun Aldo Grassini. Gxi disauxdigxis dum regiona novajx-elsendo, kiun mi auxdis por provi kapti veterprognozon.

Sed veterprognozon ni preskaux ne bezonis: dum la plejparto de la semajno la vetero estis varma kaj sunplena, kvankam dum la vesperoj kaj noktoj nin turmentadis kuloj.

Mi ne povas fini cxi tiujn impresojn sen prezento de la kongresa limeriko. La nomo de la cxi-jara kongres-urbo

perfekte adaptigxas al la limerika ritmo, kaj krome provizas nin per bona rimvorto, do:

 

Kongresa limeriko

En San Benedetto del Tronto

okazis blindula renkonto;

sed cxe la logxig'

ekestis disig'

de l'aro en ok. Kia honto!

Otto Prytz

 

 

FINA STATISTIKO DE LILLO: 2698 ALIGXINTOJ EL 80 LANDOJ

Laux la definitiva statistiko, al la 100-a Universala Kongreso de E-o en Lillo aligxis 2698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve gxi farigxis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2712 aligxintojn. En la historia statistiko de cxiuj UK-oj, Lillo atingis la 14-an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda.

Kvarono de la aligxintoj, sume 724, venis el la kongreslando Francio. Kun 200 aligxintoj la duan lokon okupis Germanio. Pli ol 100 aligxojn liveris ankaux Japanio (171), Brazilo (124) kaj Pollando (115), sekvataj de Belgio (95),

Cxinio (95; inkluzive de 1 el Honkongo kaj 6 el Tajvano) kaj Italio (89). Kun minimume 20 kongresanoj reprezentigxas en la statistiko Nederlando (79), Britio (59), Korea Respubliko (57), Hispanio (56), Rusio (51), Svislando (50), Cxehxio (49), Hungario kaj Usono (po 48), Danio (43), Finnlando (41), Litovio kaj Svedio (po 38),

Irano (28), Kanado, Meksiko kaj Slovakio (po 26), Norvegio (22) kaj Ukrainio (20).

 

ALIGXADO AL LA 101-A UK EN NITRO KOMENCIGXIS

La 101-a UK en la slovaka urbo Nitro (23-30 julio 2016) akceptis la unuajn aligxojn dum la 100-a UK en Lillo, kie cxiu kongresano trovis aligxilon en sia kongresa sako. La papera aligxilo estos dissendita kun la septembra numero de la revuo "E-o" kaj eblas peti gxin, ankau grandkvante, de la Centra Oficejo de UEA aux elsxuti cxe http://www.uea.org/kongresoj . Plej facile tamen oni povas aligxi per la reta aligxilo cxe http://www.uea.org/kongresoj/aligxilo .

La aligxkotizoj restas samaj kiel jam por la tri antauaj UK-oj. La plej favorpreza aligxperiodo dauxros gxis la 31-a de decembro 2015. La kotiztabelo trovigxas en la papera aligxilo kaj cxe http://www.uea.org/kongresoj/kotiztabelo . (El "Gazetaraj komunikoj de UEA", n-ro 586).

 

 

REZOLUCIO DE LA 100-A UNIVERSALA KONGRESO DE E-O

Lillo, Francio, la 1-an de auxgusto, 2015

 

La 2695 partoprenantoj en la 100-a Universala Kongreso de E-o, kunveninte el 82 landoj, de la 25-a de julio gxis

la 1-a de augusto 2015, en Lillo, Francio, diskutinte la temon "Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj"

en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno, volante kontribui al la disvolvigxo de la Internacia Jardeko por la Alproksimigxo de Kulturoj proklamita de Unesko, konstatas, ke interkultura dialogo estas same urgxe necesa hodiaux, kiel gxi estis antaux 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de E-o en Bulonjo-cxe-Maro; asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo, sed ankaux de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon; atentigas, ke gxuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda E-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontigxoj cxiujare; instigas cxiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de E-o kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon; ree dedicxas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter cxiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuigxintaj Nacioj por konstrui dauxripovan mondan socion.

 

Nova Gxenerala direktoro de CO

 

Jen estas grava jxusa decido de UEA-komitato. Pro cxi-jara emeritigxo de Osmo Buller estis traktataj kandidatoj al la posteno. La fina decido estas Veronika Poor. Juna, energia kaj cxarma. Sxi eklaboros de nova 2016 jaro.

 

Kongresanoj el Lillo pilgrimis al Bulonjo

 

Kvankam ekstere rekonstruita, la interno de la urba teatro de Bulonjo-cxe-Maro certe aspektas nun, cent dek jarojn poste, kiel en la historia tago en 1905, kiam Zamenhof festparolis por la partoprenantoj de la Unua Kongreso de E-o. Ses autobusplenoj da kongresanoj pilgrimis al la apudmara urbo por solene omagxi al tiu unika evento.

Sur la teatra podio sidis la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, s-ro L.C. Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof, Xavier Dewidehem (prezidanto de LKK). Salutis s-ro Luc Tassart, respondeculo pri Internaciaj Rilatoj por la urbo Bulonjo, kaj la vicurbestrino, s-ino Odette Caerou.

Brian Moon lauxtlegis la tutan prelegon de Ludoviko Zamenhof el la 5-a de auxgusto 1905 (vidu la komencajn vortojn de tio en EKO 30). La dauxrigo emfazis la egalrajtecon de la bulonjaj kunvenintoj, kontraste al similaj tiamaj internaciaj renkontigxoj, kie nur privilegiita minoritato havis la necesajn lingvajn kapablojn por komuniki. La E-istoj rilatas inter si kiel fratoj kaj egaluloj, ne kiel landanoj superregaj kaj humiligataj. En malpli konata parto de

la alparolo, Zamenhof esprimis sin pri Johann Martin Scxleyer, la kreinto de Volapuk, pri kies laboremo Zamenhof esprimis dankon, ecx se lia projekto jam montrigxis maltauxga por la bezonoj de arta lingvo. Li plie omagxis al pioniroj, kiuj jam forpasis en la tiam 18-jara historio de la lingvo, inter ili Wilhelm Trompeter. La fino de la alparolo konsistis el rimforma pregxo al 'supera forto'. Louis C. Zaleski-Zamenhof diris: "La vortoj de mia avo estas kortusxaj por mi, precipe la parto pri francoj, angloj, rusoj kaj poloj. Mi ja estas franco kaj polo, origine hebreo, sed super cxio, mi estas homo kaj frato de aliaj homoj."

Jen resumo de la alparolo de Mark Fettes: E-o ja estas lingvo sen teritorio, oni ofte demandas: kie oni parolas tiun lingvon? Gxi apartenas al neniu nacio, apartenas al neniu specifa loko. E-o estas la proprajxo de cxiuj homoj,

kiuj deziras gxin uzi por komuniki. Li parolis pri la signifaj lokoj por nia komunumo. Inter tiuj Bulonjo - la lulilo de la lingvo. Gxis tiu unua kongreso, multaj ne auxdis la parolatan lingvon, krom, eble, inter kelkaj samlandanoj. Bulonjo

markas la transiron de E-o de cxefe skriba lingvo al cxefe parola lingvo. Lulilo ankaux pro la starigo de la Lingva Komitato, kiu poste farigxis la Akademio de E-o. Lulilo de la internacia komunumo; gxis tiu jaro la parolantoj organizis sin en urbaj kluboj kaj landaj asocioj. Ekde Bulonjo la komunumo farigxis iom-post-iome transnacia. La plej junaj kongresanoj en Bulonjo estis Edmond Privat kaj Hector Hodler, kiuj ambau diversmaniere kontribuis forte al tiu internaciigxo. Hodler tri jarojn post tiu unua UK fondis Universalan E-Asocion, sekve tre rekte Bulonjo estas ankaux la lulilo de UEA. Lulilo ankaux de la E-kulturo, kiu garantias gxian vivipovon. Fine, li dankas al la urbo pro la impona akcepto.

Post la solenajxo la kelkcenthoma publiko kun abundaj flagoj kaj banderoloj promenas tra la urbocentro gxis la stacidomo, kie Zamenhof kaj aliaj eltrajnigxis por la unua kongreso. Tie staras monumento pri tiu evento. Okazis ceremonio, en kiu oni malkovris novan sxildon por memorigi la nunan viziton kaj metis florkronojn. Kunpromenis la Alta Protektanto de la Kongreso, s-ro Frederic Cuvillier, eksministro, deputito kaj urbestro de Bulonjo-cxe-Maro, kiu partoprenis la ceremonion kaj poste akceptis la kongresanojn en la urbodomo. Memorinda tago entute.

 

Gresillono vivas kaj aktivas

 

Versxajne, multaj el vi ne unufoje auxdis pri la E-kastelo Gresillon, kelkaj ecx vizitis gxin. Ni rakontas pri lastatempaj aktivajxoj, kiuj okazis\okazos tie.

La 16-agxis 20-a de oktobro 2015: Korusa renkonto, retejo www.gresillon.org/koruso

La 24-a de oktobro gxis 1-a de novembro 2015: kursaro AUXTUNE, retejo www.gresillon.org/autune

+ AMO-seminario "Grimpi la monton granitan" kun Stefan MacGill

+ lingva seminario kun Christian Rivi?re

+ rekta metodo kun Zs?fia Pataki

+ speciala programo por infanoj, inkl.Halovena vespero aliaj interesaj aktivajxoj.

Bert Sxumann

 

Pri via partopreno aux eventuala propono de propra arangxo kontaktu la administrantojn MCE Gr^esillon, St. Martin d'Arc^e, 49150 Baug^e-en-Anjou, France, +33 - 241 89 10 34, kastelo@gresillon.org

 

 

Cxu vi volas lerni brajlan Esperantan stenografion?

 

Cxi tiu artikolo estas anonco, recenzo kaj defio.

Kompleta lernomaterialo, kiu en 1938 aperis en tri kajeroj, estas nun kolektita en unu brajla volumo kun sume 120 pagxoj: "Esperanta stenografio (brajla mallongigaro): lernolibro, tabeloj, ekzercaro". Gxi presigxis en Nijxnij Novgorod, Rusio, 2003 kaj estas represebla laux bezono. Gxi kostas 5 euxrojn kaj estas mendebla kaj pagebla cxe: Anatolij Masenko, Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovods, Rusio. r.p. masenkoai@mail.ru

La libro komencigxas per antauxparoleto de Anatolij Masenko pri la historio de la Esperanta stenografio.

Sekvas la unua parto, "lernolibro", konsistanta el la jenaj cxapitroj: litergrupa signaro, finsignaro, unucxela vortsignaro, vortsignaro kun kvina punkto, ducxela vortsignaro, diversaj reguloj, la malnova stenografio, mallongigoj uzataj en la plena skribo. Cxiu cxapitro enhavas tabelojn, regulojn kaj ilustrajn ekzemplojn. La tuta materialo estas prezentita sur nur 33 pagxoj!

La dua parto estas "tabelo por legi Esperantan stenografion", ordigita laux la brajla sistemo, kaj la tria parto estas "tabelo por skribi Esperantan stenografion", ordigita alfabete. Tiuj partoj okupas po 7 pagxojn.

La kvara parto, "ekzercaro de Esperanta stenografio", estas la plej ampleksa, okupanta 67 pagxojn. Gxi havas

42 numerojn rilatantajn al la cxapitroj de la lernolibro, tiel ke fininte la ekzercaron, oni trastudis la tutan lernolibron.

Se vi fidele sekvas la instrukciojn kaj skrupule faras cxiujn ekzercojn, vi ne nur farigxas flua reganto de la stenografio, sed ankaux konatigxos kun la Esperanta kulturo kaj kun interesaj specimenoj de aliaj kulturoj!

La nuna Esperanta stenografio fiksigxis en la 1930-aj jaroj. En tiu tempo brajlaj mallongigaroj por diversaj lingvoj enhavis ne nur regulojn, sed ankaux esceptojn kondicxitajn de cirkonstancoj en la koncerna lingvo, ne "enkapigeblajn" en la "cerbon" de stulta komputilo. Ekzemplo el la Esperanta stenografio estas, ke la vortfino "-ino" estas mallongigata malsame, depende de tio, cxu "-ino" estas sufikso aux ne. Tiaj esceptoj malfaciligas auxtomatan, perkomputilan transformadon de plena skribo en stenografion. En la Esperanta stenografio la tiuspecaj esceptoj tamen ne estas multaj, kvankam povas aperi ne-antauxdireblaj strangajxoj pro tio, ke en E-o eblas tre libere kunmetadi vortojn. Mi mem eksperimentis pri transformado de plenskribo en stenografion per la funkcio "sercxu kaj

anstatauxigu", kaj la rezulto estis mirinde bona, kvankam ne perfekta. Mi estas konvinkita, ke eblas fari relative tauxgan programon por tia transformado, se oni zorgas pri trafa vicigo de gxiaj elementoj. Cxu iu leganto havas suficxan informadikan kompetentecon por akcepti tiun defion? Se jes, mi povas kontribui per mia kono de la Esperanta stenografio kiel sistemo.

Otto Prytz,

Arnstein Arnebergs vei 16,

NO-0274 Oslo,

pilotto@online.no

 

Diversaj interesajxoj

Interreto kaj vino

Antaux kelkaj tagoj mia juna nevo invitis min al vespermangxo en movoplena restoracio, kiun li kutimas frekventi. Kvankam tio okazis post ordinara labortago, la restoracio estis plenplena, kaj ni devis vice atendi liberan tablon. Dum la atendado, ni povis de flanka loko observi la cxeestantaron. Subite, mia nevo diris:

- Cxu la mondo povus denove funkcii sen interreto? Versxajne ne. Gxi estas probable senrevena fenomeno. Sed

cxu tio estas vera progreso? Rigardu la homojn!

Kaj tiam mi rimarkis, ke en la granda mangxocxambro, plena je tabloj, kie sidis junaj amikoj, geamantoj, familioj, laborkolegoj - multaj homoj tenas siajn telefonkomputilojn sxaltitaj kaj sencxese klakadas. Anstataux interparoli, ili kun malsuprenklinitaj kapoj senpalpebrume atentadis pri siaj lumantaj ekranetoj. La sceno estis ja frapa kaj pensiga. Kio faras, ke homoj, kiuj laboris dum la tuta tago, plu konektu sin al interreto, vespere, en libera horo?

La revuo "Plus One" antaux nelonge publikigis klarigan studajxon pri la efikoj de troa uzado de interreto je la homa sano. Riskoj estas multaj kaj gravaj. Obseduloj, kiuj restadas dum tro multaj horoj en la tiel nomata "krozado", similas al dependantoj de drogacxoj, aux de kartludoj, aux de aliaj vetludoj. Ilia konduto longe transpasxas la normalan bezonon kapti kaj transsendi utilajn informojn. Kiam ili ne havas la lumantan ekranon antaux siaj okuloj, tiam ilin regas angoro kaj malkvieto. Veraj abstinuloj.

La esploro montris, ke tiaj homoj staras cxe rando de malsanigxo. Probable supervenos depresio, izoligxemo, inklino al uzado de drogacxoj, rompigxo de homrilatoj. Ilia humoro rapide malbonigxas, kiam ili malsxaltas siajn masxinetojn. Ne estas nova tiu informo, ke tro multe da "retumado" damagxas sanon. La novajxo en tiu studo estas, ke iuj homoj en tia situacio prezentis ecx simptomojn similajn al tiuj de autismo. Alarme!

Ankaux korpaj malsanoj povas okazi. Medicinistoj inkluzivos tiujn simptomojn en la novan eldonon de la internacie uzata Manlibro pri Diagnozo kaj Statistiko pri Mensaj Malsanoj (angle DSM).

Fine oni proponis al mia nevo kaj al mi liberan tablon. Mi mendis de la kelnero etan kalikon da vino. Post iom

da silenta pripensado, mi diris al li:

- Rigardu cxi tiun kalikon da vino. Gxi estas plezuriga, malstrecxiga, ecx saniga, en cxi tia modera kvanto. Sed se mi decidus engluti cxiutage po kelkaj litroj da cxi tiu sama vino, tiam certe vi devus baldaux viziti min en hospitalo, cxu ne? Cxu kulpas la vino?

Poste ni ekmangxis, gaje babilante pri niaj preferataj futbalteamoj.

A. Vino.

 

 

Facila legajxo

 

 

Fabloj

 

Kio do mi povus igxi?

(moderna fablo)

Iam vivis-logxis du fratoj. Unu el ili estis la homo de sukceso. Li estis fama pro siaj bonaj aferoj. La alia, male, estis krimulo. Li sxteladis, trompadis kaj ecx murdadis. Fine oni kaptis kaj arestis lin.

Antaux la jugxprocedo lin cxirkauxis grupo da jxurnalistoj. Iu el ili demandis:

- Kiel okazis, ke vi igxis krimulo?

- Mi havis mornan infanagxon. Mia patro drinkis, li turmentis kaj bategis mian patrinon kaj min. Kio do mi povus igxi?

Kelkaj jxurnalistoj cxirkauxis ankaux la duan fraton, kaj unu el ili demandis:

- Vi famigxis pro viaj sukcesoj kaj bonfarado. Kiel okazis, ke vi atingis cxion-cxi?

- Mi havis malfacilan infanagxon. Mia patro drinkis, li turmentis kaj bategis mian patrinon kaj min. Kio do mi povus igxi?

 

Akcepti sin mem

Iam caro venis en gxardenon kaj ekvidis arbojn, arbustojn kaj florojn velki kaj perei.

Li demandis kverkon, kial tio okazas.

- Mi suferas, cxar mi ne povas esti tiom alta, tiom linda, kiel abio. Tiam li turnis sin al la abio:

- Kial do vi malgxojas? Vi ja estas alta, linda kaj ecx cxiam verda, cxu ne? Kaj gxi rakontis pri sia domagxo pro tio,

ke gxi ja ne povas doni dolcxajn, sukoplenajn vinberojn. Vinberujo plendis, ke gxi ne povas flori, kiel bela rozo. Kaj la rozo ploris, cxar gxi ne povas esti potenca, kiel kverko...

Kaj jen li rimarkis iun modestan kreskajxon, florantan, korgxojigan, fresxan. Kiam la caro demandis la nekonatan floreton pri la kauxzo de ties malsufero, tiu respondis:

- Kiam mi naskigxis, kredeble, tiu, kiu plantis min, volis havi gxojon. Se li sxatus havi kverkon, rozon, abion aux vinberujon, li plantus ilin. Tial mi pensas, ke mi povas esti nenio alia krom tio, kio mi estas. Mi estas cxi-tie, cxar oni bezonas min tia, kia mi estas. Vi povos flori, se vi komprenos tion, aux velki, se vi ne akceptos vin mem.

 

Kiom da amikoj homo bezonas?

Iu lernanto demandis sian instruiston:

- Kiom da amikoj bezonas homo: cxu multajn, aux, eble, nur unu? Tio estas simpla, - respondis la instruisto.

- Nur sxiru por mi tiun rugxan pomon de la plej supra brancxo. La lernanto levis la kapon kaj respondis:

- Gxi ja pendas tro alte, mi ne atingos gxin.

- Voku vian amikon, li helpu vin.

Tiu vokis sian kolegon kaj ekstaris sur ties sxultrojn.

- Tutegale mi ne atingas la pomon, - diris li malgxoje.

- Cxu vi ne havas pliajn amikojn?

- ridetis la instruisto.

La lernanto vokis aliajn kolegojn, kaj ili pene grimpadis surdorsen kaj sulsxultren unu de la alia por konstrui vivantan piramidon. Sed la pomo pendis tro alte kaj tutegale ne estis atingita. La piramido disfalis. Tiam la instruisto vokis la lernanton:

- Cxu nun vi komprenis, kiom da amikoj bezonas homo?

- Jes, majstro, - li respondis, frotante la batmakulitan femuron,

- multajn amikojn oni bezonas por solvi kune iun ajn problemon.

- Vere, - diris la cxagrenita instruisto, - necesas havi multajn amikojn, por ke en tiu aro trovigxu almenaux unu sagxulo, kiu konjektus alporti sxtuparon.

 

Kuracisto aux policisto

 

La loka policisto venis al instruisto kaj petis lian konsilon.

- Sekvontjare mia filo finos la lernadon, kaj mi sxatus peti vian konsilon: kiun vojon li elektu?

- Kion li mem diras? - demandis la instruisto.

- Gxis nun li ne decidis, kaj mi sxatus, ke li igxu policisto aux kuracisto.

- Kiom stranga elekto! Miris la instruisto, - kial temas pri policisto viakaze, mi almenaux komprenas. Sed kial do kuracisto?

- Mi mem junagxe revis igxi kuracisto, sed miaj gepatroj ne havis monon por pripagi tiun multekostan studadon, pro tio mi rekrutigxis en armeon kaj post kvinjara militservo igxis policisto. Nun mi havas suficxe da mono por ebligi al mia filo studadon en la plej bona medicina lernejo en la lando.

- Se por vi gravas mia opinio, mi diros: estu li kio ajn, sed nek kuracisto, nek policisto.

- Via sagxeco estas senduba, tamen cxu vi povus klarigi viajn vortojn?

- Se li igxos policisto, li konstante komparos sin kun vi, tio ne aldonos forton al li. Krome, cxirkauxantoj pensos,

ke vi helpas lin movigxi kariere, ecx se vi fingron ne movos por tio.

- Bone, klaras. Sed kial do li ne igxu kuracisto? - demandis la policisto.

- Se li igxos kuracisto, vi komparos lin, tian, kia li estos, kun vi, kia vi estus.

La gasto dankis kaj foriris.

Post unu jaro al la instruisto venis filo de la policestro. Dankinte pro ties sagxeco, li diris:

- Ekde infanagxo mi timis kuracistojn kaj malamis policistojn.

 

 

 

Enigmoj kaj problemoj

 

Redaktoro: Anatolij masenko,

Gerojev-medikov 15-1,

ru-357739 Kislovodsk, Rusio;

r.p. masenkoai@mail.ru ,

 

Cxu vi konas birdojn?

a)   el jenaj 40 silaboj formu du-dek birdojn dusilabajn (8 poentoj):

ag cig do go go go go gru ko la lo lo lo mer mil ni no no o pa pe pi ra ro si stri stru stur te to to to trin tro tur tur vo vo vo zo

b) El jenaj 75 silaboj formu 25 trisilabajn birdojn (12 poentoj)

a a a an ar bo 3a 3if de de do do do dri fo frin ga ge go go hi kar ko ko ko ko ko kor ku la0 lo lo lo lo lo lo lo lom mo na ne ni no nok o o o o o pa pa pa per pi po pu re ro ro ro ro ru run se sil sko so so te tra tu tu tur vi vul

 

La rezultojn de via birdocxasado mi atendas gxis la 15 de novembro

 

 

Por la retumantoj

Laux cxi-suba adreso trovigxas radio-elsendo pri jubilea 100-a UK en Lillo. http://pola-retradio.org Jen kielgxi estas priskribita: La 476-a E-elsendocxe www.pola-retradio.org enhavas la ekstervican programon, kiu enhavas retrorigardajn sonscenojn pri la 100-a UK en Lillo. Cxi-foje temas pri la 2-a parto de la sonscenoj ligitaj kun la ekskursa vizito en Bulonjo-cxe-Maro por solenajxo omagxanta la unuan E-kongreson, okazintan en cxi tiu urbo antaux 110 jaroj. La sondokumentoj estis registritaj sur la urba Placo de Zamenhof, kie okazis senvualigo de la monumento de la lingvokreinto, sekve dum la akcepto en la urbodomo de Bulonjo-cxe-Maro. La unua parto decxi tiu sonraporto auxdigxis enla 463-a elsendo el la 29-a de julio 2015sendita rekte el Lillo

(http://pola-retradio.org/page/2 ). Krome, en tiu pagxaro estas arkivo de aliaj radio-elsendoj, kiuj estas ne malpli interesaj kaj utilaj. Mi nepre konsilas al komencantoj kaj progresantoj KONSTANTE auxskulti ilin. Dauxra auxskultado de korekta kaj altkvalita lingvajxo helpos al vi rapide plialtigi vian lingvo-nivelon kaj alkutimigxi al ties diversnacia prononcado. Ankaux tio gravas.Tiujn radio-elsendojn vi povas auxskulti ne nur en la reto. Ilin eblas elsxuti kaj kopii al MP3-auxskultilo, posx-telefono, portebla komputilo por havi eblecon auxskulti ilin ie ajn kaj iam ajn. Ne pretergapu tiun bonegan sxancon!!! Memkompreneble, ke ankaux spertuloj trovos en la radio-elsendoj multe da interesaj informoj.

Bonan auxskultadon!