Esperanta ligilo

n-ro  8, oktobro 2015

 

Enhavtabelo

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE,

BET-52 invitas

Nekrologo (Esteban Gonzalez

Stenografia pagxo (nur en brajla versio))

Korekto por "Enigmoj kaj problemoj"

 

 

         Protokolo

         de la gxenerala Asembleo de LIBE,

    San Benedetto del Tronto

      (Italio), 25-08-2015,

          h. 15,00-17,30

 

 LIBE-prezidanto Anatolij Masenko (AM) malfermas la asembleon, salutante la 37 cxeestantojn nome de kvin geestraranoj, kio signifas, ke la asembleo estas decidrajta. Li petas cxies starigxon omagxe al niaj membroj, forpasintaj post la IKBE80: B. Bodicxev, M. Marinov, sxt. Mutak, E. Gonzalez. Poste li rememorigas pri vivjubileuloj en niaj vicoj: 75-jara Aldo Grassini (AG) el Italio, 85-jaraj Valentinas Tolocxka el Litovio kaj Tamara Andrejeva el Rusio, 80-jara Heikki Kosonen el Finnlando, 55-jara Dragan sxtokovicx (Dsx) el Kroatio kaj baldaux farigxos 90-jara nia ankoraux tre aktiva nederlanda s-ano Jaap Wieringa. Cxiujn la cxeestantoj aplauxde salutas. Natalia Kasymova (nk) transdonas la salutojn de Heikki Kosonen, renkontita dum la UK en Lillo.

  AM legas poste la proponatan tagordon de la asembleo:

1. Malfermo;

2. Agadraporto de la estraro;

3. Financa raporto;

4. landaj raportoj;

5. "Esperanta Ligilo");

6. Venontaj kongresoj;

7. Diversajxoj.

  La tagordo estas akceptita, kaj la prezidanto, konsiderante la unuan punkton jam plenumita, komencas la

laborojn.

  2. agadraporto de la estraro. cxar gxi aperis en EL, AM invitas prezenti pri gxia enhavo komentojn aux demandojn. Otto Prytz (OP) rimarkigas tri aferojn: unue, ke la grava informo pri lokigo de la biblioteko de LIBE en la nova sidejo en Herzberg (Germanujo) aperis nur en la sekretaria raporto, kvankam necesus informi pri tio pli detale en aparta teksto; due, ke liaj rimarkigoj pri la revuo aperintaj en la aprila numero estis malprave konsiderataj de la redaktorino tute mallauxdaj, kaj ankaux ke iom malklare pri tio oni parolas en iu loko de la revuo kiel pri jam _fermita temo kaj en la sekretaria raporto kiel io pridiskutenda dum nia asembleo; trie, ke en la sama raporto oni mencias la problemon pri la kaseda eldono de kelkaj e-aj revuoj, kvankam tio tute ne estas agado de LIBE kaj devus do esti pritraktata aliloke.

  AM respondas, ke en estrarkunveno oni diskutis pri la artikolo entenanta kritikojn pri la revuo, kaj la redaktorino konsentis akcepti ilin por gxusta prikonsidero, do, vere, ni konsideru tiun aferon fermita. Cetere OP pravas pri la sonkaseda eldono de la revuoj, kiu vere ne apartenas al la agado de LIBE.

 Neniu alia intervenas pri la agadraporto. AM tamen aldonas, ke la estraro regule kunvenis kaj diskutis pri la asociaj aferoj danke al la konata interreta programo Skajpo.

  3. Financa raporto. ankaux gxi aperis en la revuo kaj do, malgraux invito de AM, neniu starigas demandojn pri klarigoj. La kasisto tamen mallonge skizas la financan situacion de nia asocio, kiu estas suficxe kontentiga, kaj anoncas sian pretecon por dezirataj precizigoj. Manke de ili oni fermas la koncernan punkton.

  4. Landaj raportoj. la prezidanto invitas la reprezentantojn de la 13 cxeestantaj landoj mallonge informi pri kio nova okazis en la lando en la pasinta jaro.

  Por Auxstrio s-ino Veronika Haupt (VH) raportas, ke ALBE havas harmoniajn rilatojn kun la auxstria E-ista movado gxenerala; ALBE mem havis sian asembleon en pasinta junio: tiam estis elektita la nova estraro kaj ekdejxoris nova kasistino, cxar la antauxa kasisto bedauxrinde forpasis. Fine VH informas, ke s-ano Harald Rader pretas donaci

siajn brajlajn E-ajxojn al dezirantoj. AM dankas sxin, sed precizigas, ke jam tiu malavara oferto de Rader estis akceptita de niaj japanaj samideanoj.

  Gilberto Buchmann (GB) el Brazilo esprimas sian gxojon partopreni unuafoje en IKBE, sed diras ke, malgraux tio ke en Brazilo certe vivas aliaj blindaj E-istoj, tute mankas organizita movado. Li mem konas du aliajn samsortanojn logxantajn en la sama sxtato de la brazila federacio, sed la distancoj inter iliaj logxlokoj estas tiom grandaj, ke renkontigxoj aux kunvenoj estus tre malfacilaj. AM esprimas tamen la deziron, ke en venontaj kongresoj nia brazila amiko denove aperu.

  Por Bulgario, post lego de salute kaj bondezira letero de Vladimir Jxelev, kiu lastmomente devis rezigni sian partoprenon pro subita malsano, Radka Stojanova informas, ke ANEB, kiu regule kunlaboras kun la bulgara E-ista asocio kaj kun pluraj kulturaj instancoj, translokigxis nun al Varna, kaj gxia nuna prezidanto estas Dimo Dimov. En 2014

ANEB arangxis en Auxgusto en Varna sian tradician renkontigxon kaj en gxi partoprenis 27 membroj. En Decembro Anebanoj partoprenis en la arangxo por festi la 70-jarigxon de la bulgara poeto Veselin Mitev; estis prezentita dulingva poemkolekto de nia poeto Todor sxosxev; en Januaro nia prezidanto kaj nia kantistino Elena Nikolaeva gastis en radio Varna kaj parolis pri E-o; E-aj kursoj okazis en kelkaj urboj; la revuo (E-a Fajrero) aperas regule brajle, kompaktdiske kaj vidulskribe kaj estas legata en 20 landoj; la jarabono kostas 5 euxrojn kaj ANEB invitas cxiujn aboni la revuon.

  AM, dankinte kaj espriminte la bondezirojn de la tuta asembleo por baldauxa resanigxo de s-ano welev, transdonas la parolrajton al la cxehxa reprezentanto.

  Jiri Jelinek (JJ) informas, ke en cxehxio trovigxas 9-10 viddifektitaj E-istoj, el kiuj 5 estas aktivaj kaj regule kunvenas. La nuna prezidantino de la Cxehxa E-asocio interesigxis pri la blindulmovado kaj invitis blindajn E-istojn prelegi antaux la vidantaj E-istoj pri kiel ili vojagxas eksterlande kaj kiujn spertojn ili akiras tiamaniere. Oni ankaux eldonos kompaktdiskon kun plenumajxoj de kvar muzikistoj el nia movado. Fine Jj parolas pri la kriza situacio de la revuo "Auxroro"; la eldonanta asocio plendas, ke eldonado de E-lingva gazeto por malmultaj legantoj kostas tro multe, kaj ekestis la risko, ke la gazeto, fondita en 1920, cxesos aperi. Por tion eviti, cxiu kontribuu al la pluvivigo

de "Auxroro" per 5-euxra jarabono por unu el la du eblaj versioj: brajla aux parola Mp3-forma-ta, cxi-lasta kun aldono de pluraj muzikajxoj kaj E-aj kantoj.

  Sekvas Finnlando. La unuafoje partoprenanta nova prezidantino de "Steleto", s-ino Asta Torpo (AT) salutas, sed preferas, ke la raporton prezentu nia delonge konata Ritva Sabelli (RS). Du finnaj nevidantoj partoprenis en la  somera e-a studsemajno en Nitra (Slovakujo); kadre de la agado de la historia klubo interne de la finna blindulmuzeo oni ankaux verkos biografiojn de du gravaj blindaj E-istoj, kiuj gvidis nian movadon en la lando, nome Oskari Lehtivara kaj Arvo Karvinen. Kaj fine pri la projekto por vidulskriba historio de la E-movado inter blinduloj sxi informas, ke cxi-jare la manuskripto finpretigxos danke al la helpo de pluraj s-anoj kaj precipe de AM, kiu elfosis multajn informojn el la jarkolektoj de EL kusxantaj en lia kelo: sen tiu helpo mankus la kuragxo ellabori la tutan taskon.

  Por Germanujo parolas NK; sxi transdonas salutojn de Theo Speckmann kaj ankaux de Rob Moerbeek renkontita cxe la Uk en LILLO. En Germanujo regule eldonigxas la brajla revuo (La Blinda E-isto) kaj ankaux aperis kelkaj novaj s-anoj kaj oni esperas, ke almenaux iu el ili restu ligita al la movado, kvankam neniu el ili pretis veni cxi tien.

  Attila Varr"o (AV) informas, ke bedauxrinde nun en Hungarujo aktivaj blindaj E-istoj ne trovigxas; ecx sin mem li konsideras neaktiva.

  AG raportas, ke la itala blindulmovado suferas pro la krizo komuna al multaj okcidenteuxropaj asocioj. Nia nombro malkreskis gxis 29 membroj, el kiuj nur parto estas tre aktiva, kaj fakte 10 el ili partoprenas en nia nuna kongreso. La celo de IABE en la lastaj jardekoj estis favori la integrigxon de niaj membroj en la gxeneralan movadon kaj tion ni sukcesis fari: kvar el niaj membroj apartenis sinsekve al la nacia konsilantaro de Itala E-federacio kaj AG mem estis gxia antauxa prezidanto. Ni aperigas nian brajlan revuon (Itala Ligilo), kiun ni sendas al pluraj landoj kaj por niaj  membroj ni prizorgas la surdiskigon de "L.Esperanto", la organo de la Itala E-Federacio.

  Por Japanio salutas kunio Tanabe kaj la komencantino Masumi Matsumoto, kiu donacas al la cxeestantoj malgrandajn kreajxojn memfaritajn laux la japana tradicia arto de paperplektado.

  Por Kroatujo Dsx rakontas, ke mankis grava memstara agado de la blindaj E-istoj, sed ili partoprenis en la vivo de la Kroata E-ligo, kiu lastatempe devis solvi plurajn burokratajn problemojn por refondi la asocion laux la reguloj de la eauxropa komunumo, al kiu nun la lando apartenas. Dum la jaro regule aperis kvar numeroj de la sonrevuo (Tempo). Fine li transdonas la salutojn de s-ano Branko Repac, kiun li jxus renkontis en la feriejo de Premantura. Antun Kovacx (AK) aldonas, ke en Kroatujo oni eldonis verkon "Lumoj kaj ombroj" de la nuntempa poeto Golub Ivan kun E-aj tradukoj apud liaj originalaj kroatlingvaj poemoj.

  OP informas, ke en Norvegujo trovigxas kvar membroj de Libe, kaj li transdonas la salutojn de Bergrud Gunleik, kiu cxiam deziras partopreni kongresojn sed ne plu sukcesis cxeesti en IKBE depost Breda en 1982 kaj en UK depost Bergen en 1991. Interesa informo estas, ke oni nun enkomputiligas por la regna arkivo cxiujn numerojn de la organo de la norvega blindul-asocio, kaj en tiu organo aperis tiom da materialo pri E-o inter la du mondmilitoj kaj ankaux iom antaux kaj iom post tiu periodo, ke la vidanta arkivantino, kiu kunlaboras en tiu tasko i.a. kun OP, decidis verki kaj fakte verkis kaj prezentis dum internacia kunveno sciencan laborajxon pri la rolo de E-o inter blinduloj.

  AM raportas, ke el Rusio venis ok ges-anoj. Fine de junio okazis en Gelengxik cxe la Nigra Maro la tradicia jxamboreo de la rusiaj s-anoj kun 35 partoprenintoj. En la interreta diskutejo "Ventrilo" regule okazas, zorge de Nikolaj Solomencev (NS) kaj Vjacxeslav Suslov, kursoj pri E-o kun multaj interesigxantoj, inter kiuj de tempo al tempo aperas ankaux novuloj, bedauxrinde malofte junaj. Okaze de la 125-a jubileo de Vasilij Erosxenko ni kunlaboris kun japanaj s-anoj; NS enkomputiligis plurajn verkojn de Erosxenko, kaj en la interreta radio de la rusia blindulorganizo oni elsendis du unuhorajn intervjuojn de AM kaj de la ukraina s-ino Julia Patlanj kaj unu de nia hispana s-ano Pedro Zurita en gratulinde bona rusa lingvo.

  Por Serbujo raportas Nedeljka Lojxajicx (NL). En la lando ne ekzistas organizita movado inter blindaj E-istoj, sed ili partoprenas en la agado de la gxenerala movado. Gxi mem ne aktivas tre multe, tamen okazas kunvenoj, en Beogrado ekz., estas cxiusemajna renkontigxo, kiun partoprenas ankaux kelkaj el ni; oni ankaux prezentas novajn librojn, cxar de tempo al tempo oni sukcesas eldoni novan E-ajxon. En la bll.-lernejo en Zemun plu okazas E-

kursoj, kiujn cxiujare profitas kelkaj lernantoj. Ni decidis, ke ekde venonta Septembro okazos cxiujara renkontigxo de cxiuj ekslernantoj de tiuj kursoj en Zemun kaj tiel ni esperas starigi bazon por ia E-ista agado.

  Per tio la landaj raportoj elcxerpigxis.

  5. (Esperanta Ligilo). AM informas, ke danke al frua transdono de la materialoj al la presejo la revuo regule aperas kaj suficxe regule atingas la legantojn. Tamen, pro tio ke la tasko prilabori la materialon por la presejo pasis al alia mano, okazis pluraj fusxaj transkodigoj kauxzantaj la malagrablan aperon de malgxustaj brajlaj signoj, sed certe tio plibonigxos. Dume ni devas multe danki AV por la brila laboro antauxe farita tiurilate kaj JJ, kiu tiun malfacilan taskon kuragxis transpreni. Ankaux la rubrikoj en EL bone funkcias kaj estas sekvataj; tiun pri stenografio brile reda-

ktas OP; tiun pri enigmoj multaj sxatas kaj precipe la rusiaj s-anoj aktivas en gxi, tiom ke en 2014 cxiujn premiojn gajnis gxuste rubrikanoj el rusio. Ankaux la sxaka rubriko interesas multajn legantojn. OP informas, ke la problemoj en gxi prezentataj estas tiel interesaj kaj amuzaj, ke li ofte reproponas ilin al la norvegaj sxakistoj, cxiam informante, ke li cxerpis ilin el EL. OP esprimas sian gxojon, ke la prezidanto publike dankis la homojn, kiuj antauxe kunlaboris kaj nun kunlaboras por la gxusta kodigo de la presotaj pagxoj de EL, sed li insistas, ke informo pri la sxangxo de la prizorganto kaj dankoj al la antauxa devus aperi en aparta artikolo.

 Lige al aperinta invito proponi manierojn por utile uzi la monrimedojn de LIBE, GB sugestas, ke al EL oni aldonu unu folion, tiel ke oni disponus kvar pliajn pagxojn por la enhavo. La prezidanto respondas, ke la kosto certe ne malhelpus tion, sed problemo estas kiel plenigi tiujn pagxojn, cxar jam nun la redaktorino plendas, ke preskaux la tutan materialon sxi devas akiri mem dum legantoj malmulte kunlaboras. En pasintaj tempoj ekzistis rubrikoj kiel (demandoj kaj respondoj) verkitaj de la legantoj kaj ofte ankaux venis al la redaktoro artikoloj pri landa agado aux pri novajxoj aperintaj tie kaj tie. Nun tio mankas kaj do necesus pli da kunlaboro de la legantoj.

 NL proponas, ke la eventuala plia folio estu aparta kaj gxi entenu materialon kolektindan kaj konservindan, kiel ekzemple tekstoj por komencantoj kiel jam okazis iam, aux lingvaj problemoj kaj simile. OP intervenas pri la stenografia rubriko, kiun li taksas necesa kiel ekzercmaterialo por tiuj, kiuj konas kaj volas flegi stenografion. sed li demandas, cxu la nombro de legantoj suficxas por pravigi la aperadon de la stenografia pagxo. AG demandas sin, cxu estus pli bone dauxrigi kiel nun per cxiunumeraj mallongaj tekstoj, aux cxu ne pli tauxgus pli longaj kaj interesaj tekstoj aperantaj eble nur kelkfoje en la jaro. OP respondas, ke en la redaktoperiodo de Gonin la rubriko nomigxis (stenografia angulo) kaj gxi aperis pli malofte, sed kun pli longaj tekstoj; enketo cxe la legantoj montris preferon por cxiumonata aperado kaj do la rubriko ekhavis por cxiu unuopa apero malpli da loko kaj konsekvence ricevis la nomon (stenografia pagxo). Por OP ambaux solvoj eblas kaj li pretas plu kunlabori senprobleme.

 AV diras, ke la problemo ne estas igi la enhavon de la (stenografia pagxo) pli interesa, cxar gxi jam nun estas tre leginda; la vera problemo estas, kiom da homoj legas gxin.

 NL diras, ke sxi plezure kaj preskaux regule gxin legas; nur gxenas sxin kiam aperas la fina informo (dauxrigota), cxar sxi preferus cxiam kompletajn tekstojn. GB aldonas, ke li ankaux deziras lerni la E-an stenografion kaj sxatus legmaterialon por tio kiel noveloj, eseoj ktp. AM respondas, ke en Rusio oni lauxmende presas la lernolibron pri la E-a stenografio kaj do oni povas mendi gxin cxe li. NK diras, ke sxi legas kaj sxatas la (stenografian pagxon) kaj sxi deziras, ke gxi dauxre aperu sen pauxzoj, precipe kiam iu teksto estas dividita en du aux pli da numeroj.

  Post tio oni transiras al la sekvanta punkto de la tagordo.

  6. venontaj kongresoj. AM enkondukas la temon dirante, ke en pasintaj tempoj landaj asocioj anoncis tre frue sian pretecon organizi niajn kongresojn, kaj tio multe faciligis la preparan laboron. En la lastaj jaroj tio ne okazis; ni devis ecx konfidi la organizadon de IKBEoj al aliaj homoj kiel pasintjare aux kongresi kadre de nacia kongreso kiel cxi-jare, cxar montrigxis ke en Lillo ne eblis organizi propran kongreson laux la deziro de la pasintjara asembleo, t.e. tiel, ke gxi parte estu samtempa al la UK, sed parte okazu antaux aux post gxi. post tio AM transdonas la parolon al NK, kiu informas, ke en Lillo sxi kontaktis slovakajn E-istojn, kiuj pretas kunlabori por la organizado de IKBE-82 en Nitra, kie okazos la UK-101. Nia kongreso komencigxos la dimancxon tuj post la fermo de la UK kaj dauxros laux nia decido gxis la sekva sabato aux dimancxo; la slovakaj s-anoj pretas ankaux okupigxi pri kelkaj programeroj, lasante al ni la arangxon de la ceteraj. Sur tiu bazo ni devos pridiskuti kaj akordigxi pri la detaloj. Da Costa (DC) informas, ke Orbis Pictus, la firmao de s-ino Brankovicx, organizinto de la IKBE en Harkany, organizas de Osiek al la UK en Nitra karavanon, kiu eble prezentos oportunan alkongresan rimedon por niaj membroj el la regiono de Osiek.

 OP diras, ke dum la LIBE-kunveno en Lillo oni protestis kiam ni asertis, ke ne eblis organizi nian kongreson tie. gxenerale samtempeco kaj samlokeco de UK kaj IKBE estas monsxpariga por tiuj, kiuj intencas partopreni en ambaux kongresoj; tamen la programo de la UK estas tiom densa, ke jam tie oni devas ofte rezigni pri io interesa okazanta samtempe al io alia same alloga; kompreneble, la afero igxus ecx pli bedauxrinda, se al la elekteblaj samtempajxoj aldonigxus ankaux programeroj de IKBE. AM respondas, ke pasintjare la Asembleo de Libe decides okazigi IKBE-81 en Lillo tiel, ke duono de gxi estu samtempa kun la UK kaj la restanta duono okazu antaux aux post la UK. Francaj s-anoj simple diris, ke tia solvo ne eblas, sed proponis nenion alian, kaj ni do rezignis pri Lillo entute. Laux AV blindulo sen akompananto apenaux povas elturnigxi en UK, kaj ecx se li havas akompananton, tiu lasta ofte ne estas E-isto kaj trovi arangxojn interesajn por ambaux ne estas facile: ecx cxi tie en la nuna kongreso tiuj, kiuj logxas malproksime de la kongresejo, havas ja la plezuron gxui la proksiman maron, sed apenaux povas partopreni en la interesaj arangxoj de la itala kongreso.

 AG klarigas, ke la tre malagrabla dissemado de niaj kongresanoj tra la urbo okazis ne pro kulpo de la Itala E-Federacio, kiu klopodis logxigi nin kune laux nia antauxa interkonsento, sed pro tio, ke la loka turisma agentejo pli poste reprenis la disponigitajn lokojn en unu hotelo kaj anstatauxigis ilin per la sama nombro da lokoj sed dise tra la

urbo. gxenerale IABE cxiam estis favora al samtempaj kongresoj, cxar ofte, kiam ili okazas aparte, malmultaj povas partopreni en ambaux: la plej multaj devas elekti inter UK kaj IKBE. li mem antauxe cxiam preferis cxeesti en IKBEoj, pli poste preferis UK-ojn, kiuj evidente proponas multe pli vastan kaj varian programon. Ankaux NL esprimas sin favore al apartaj kongresoj, sed sxatus, ke ili okazu proksime unu de la alia, tiel ke eventuale oni povu partopreni en ambaux sen tro altaj kostoj. S-ino AT rakontas, ke sxi trifoje partoprenis en la Somera E-a Studsemajno en Nitra kaj ke tie sxi spertis neniun malhelpon, sed sxi kaj aliaj blinduloj logxis tre oportune en la cxefa konstruajxo. Versxajne en Uk, pro granda abundo de prelegoj kaj aliaj arangxoj, sxi havus male seriozajn malfacilajxojn.

 AK principe preferus apartajn kongresojn, sed demandas sin, cxu ni, blindaj E-istoj, havas nun suficxe da fortoj por organizi propran altkvalitan kongreson. AM respondas, ke laux lia opinio niaj pasintjaraj kongresoj, ekz., en Bulgario, en Cxehxio kaj en Auxstrio estis tute bonaj. Milena Jelinkova tamen aldonas, ke ekz., en Cxehxio antauxe

grave rolis Jan Priborsky, antauxa estro de la landa blindulasocio kaj havanta do multajn gravajn kontaktojn; sed li estas maljuna kaj asertis, ke la organizado de la kongreso estos lia lasta laboro. Nun ekz., ges-roj Jelinek, vivantaj en eta urbo sen gravaj personaj kontaktoj, tute ne povus organizi ion similan.

  La diskuton pri venontaj kongresoj la prezidanto fermas kun la invite optimisme kredi, ke ni tamen havos venontjare bonan kongreson.

  7. Diversajxoj. AM prezentas proponon de RS, laux kiu individuoj kaj firmaoj rajtu aperigi en la retpagxaro de LIBE anoncojn pri vendataj libroj, diskoj ktp. La propono estas akceptita. Oni poste informigxas, kiom da cxeestantoj sxatus okazigon de prezento de la japana kalkultabulo (sorobano) speciale por ni, blinduloj: sep dezirantoj sin anoncas kaj do oni aprobas tiun arangxon.

 OP revenas al la temo de eventuala malapero de la sonkaseda eldono de iuj revuoj. Li nenion precizan scias pri la "Internacia Pedagogia Revuo", sed li scias ke "Esperanto" jam estas vocxlegata uzante aktualan teknikon kaj do gxia ekzisto certe ne estas minacata. "Monato" estas surkasedigata per malnovaj aparatoj kaj do kun malbona kvalito, kiu tamen lastatempe iom plibonigxis, sed la cxefa problemo estas ke la germana kopiejo de la kasedoj decidis ne plu dauxrigi tiun servon, kaj do eble pro tio povus suferi ankaux "Heroldo de Esperanto" same surkaseda. OP krome dezirus pli da informoj pri la biblioteko de LIBE. Al tiu lasta peto AM respondas, ke gxis nun pliaj informoj ne estas, krom tiu pri la interesigxo de jxurnalistino, cxu tiu brajla E-a biblioteko estas aux ne la plej granda en la mondo. DC konsentas kun OP, ke pri la biblioteko devas aperi en la revuo kompletaj kaj detalaj informoj, sed oni devas antauxe solvi du gravajn problemojn: kompilado de kompleta katalogo kaj certigo de dejxoranto, kiu plenumu la petojn de la homoj, kiuj deziros pruntepreni verkojn. Fine AM informas, ke Rob Moerbeek ankoraux havas cxe si kelkajn brajlajn E-ajxojn apartenantajn al LIBE, kiujn li volonte transdonus al s-an(in)o preta ilin zorge konservi kaj lauxpete disponigi al dezirantoj.

  Fine la prezidanto konstatas, ke la tagordo elcxerpigxis, do tempon destinitan por la dua kunsido oni povas uzi por studi Sorobanon aux gxui ceterajn programerojn de la kongreso, kaj li fermas per tio la laborojn de la asembleo.

              Protokolis:

              Pier Luigi da Costa.

 

 

          La 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj invitas

 

  Litova Esperanto-Asocio afable invitas vin partopreni tradiciajn la 52-ajn Baltiajn E-Tagojn (BET-52). La arangxo okazas sub auxspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

DATO: La 2-10-an de Julio, 2016. BET okazas ekde 1959 cxiujare lauxvice en Latvio, Estonio, Litovio.

LOKO: BET-52 okazos en la urbo Birsxtonas, kiu situas 40 km-ojn for de Kaunas kaj 90 km-ojn for de la cxefurbo de Litovio Vilnius, apud la cxefa rivero de Litovio Nemunas. Gxi situas en la centro de la regiona nacia naturparko, cxirkauxita de belegaj pinarbaroj. Birsxtonas estas antikva kaj fama balneologia kuracloko de Litovio, fondita en 1382. La urbo estas ideala loko por laboro kaj ripozo, Gxi estas facile atingebla buse kaj auxtomobile. Eblos uzi multegajn (pli ol 50) diversajn kuracajn kaj sanigajn procedurojn kaj servojn, nagxejon, sauxnon, sportan salonon k.a. Bet-52 havas subtenon, kunlaboron kaj diversflankan helpon de la urba municipo. La cxefa lokalo de Bet-52 estas bonege ekipita sanatorio Versma. En Birsxtonas jam okazis Bet-40 en 2004.Ni invitas cxiujn E-istojn. Speciale ni dezirus vidi s-anojn el la landoj cxirkaux la Balta Maro, sed ankaux de cxiuj aliaj najbaraj kaj pli foraj landoj. Antaux kaj post Bet-52 estas ebleco laux moderaj prezoj aktive ripozi, plibonigi sian sanon, uzi multegajn sanigajn kaj kuracajn procedurojn kaj servojn, kuraci sin en unu el tri tre altnivelaj kaj modernaj sanatorioj kaj kuracejoj de Birsxtonas Versma, Tulpas kaj Egla aux en urbaj hoteloj, gastejoj, turismejoj kaj ripozejoj. Aligxkotizo:

a) 25 euxroj por E-istoj el Estonio, Latvio, Litovio.

b) 35 euxroj por E-istoj el ekssovetiaj landoj.

c) 45 euxroj por E-istoj el ekssocialismaj euxropaj landoj.

d) 55 euxroj por okcidentanoj kaj egaluloj.

Infanoj, lernantoj kaj studentoj aligxkotizon ne pagas. Pageblas en ajna konvertebla valuto. Eblas aligxi rete www.esperanto.lt.aligxilo_BET.html . Pri aliaj aligx-eblecoj legu en retejo de la arangxo. PREZOJ de logxado, mangxado, pageblecoj kaj aliaj financaj kaj aliaj kondicxoj estas troveblaj en retejo de la aran?o.

Grave: E-istoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangxo por la logxado (krom hoteloj) aux mangxado lauxelekte ne pagos.

PROGRAMO: tradicia, t.e. interkona vespero, oficiala malfermo, somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj, literaturaj arangxoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj problemoj de E-movado en baltiaj landoj, tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj arangxoj, instruado de kantoj, junularaj arangxoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj, ripozado en naturo, diskutoj, forumoj, libroservo, diservo, baza konatigxo kun litova lingvo kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala fermo, adiauxa vespero. Aktualajn informojn pri Bet-52 Vi povas trovi en retejo de BET-52 www.esperanto.lt.board.zboard.php?id(BET52 . Tie Vi trovos plenan kaj detalan Informilon pri BET-52. Krome, informoj pri BET-52 estas konstante publikigataj en nova?retejo La Balta Ondo

(www.sezonoj.ru ), novajxretejo  Barelo (www.barelo.blogspot.com) kaj en la revuo La Ondo de Esperanto.

KONTAKTADRESO: p.k. 16gx, LT-4428gx Kaunas, Litovio, Litova

Esperanto-Asocio. Po?telefonoj de LEA estas +cxgxaux-68gx-12219 ;

+cxgxaux-686-698gx5. Telefakso estas: +cxgxaux-cxgx-228616.

Retadresoj de LEA estas: litova.ea@mail.lt ; irena@takas.lt  ; pjegorovas@takas.lt  . Retejo de BET-52 estas www.esperanto.lt.board.zboard.php?id(BET52.

BONVENON AL LITOVIO !

             Povilas Jegorovas.

 

          Nekrologo.

  La 17-an de aprilo cxi-jare en Santa Cruz de Tenerife (Kanariaj Insuloj de Hispanio) tute neatendite tre rapide Esteban Gonzalez mortis en sia 71-a vivjaro.

  Mi cxiam havis kontakton kun li, foje ofte, foje malofte. Mi estis tre kortusxita, kiam mi post kelkaj monatoj eksciis

la malgajan novajxon pri lia forpaso.

  DE 1961 gxis 1965 Esteban estis mia samklasano en la Madrida mezlernejo por blinduloj. Li estis tiam brila lernanto kaj elstara lernanto pri pianludo.

  Li estis genia matematikisto kaj li kapablis skribi tre facile sxercajn kaj seriozajn poemojn. Li konservis tiujn pozitivajn trajton dum sia tuta vivo.

  Post la bll.-lernejo en Madrido li komencis labori kiel loterivendisto por ONCE (Hispana Nacia Blindulorganizajxo)

kaj li emeritigxis antaux kelkaj jaroj. Jam en la lernejo li lernis esperanton kaj li dauxrigis poste la studadon kaj praktikadon de nia internacia lingvo. Li kompreneble estis fidela leganto de EL, kaj mi scias, ke li korespondis kun multaj E-istoj cxie en la mondo.

  Esteban havis gxeneralajn kulturajn interesojn, kaj li estis vera homarano. Nun kara Esteban ripozu en paco,

kaj la funebrantaj vidvino kaj du filoj akceptu la profunde sincerajn kondolencojn. Pedro Zurita.

 

 

          Korekto de "Enigmoj kaj problemoj"

  Karaj gerubrikanoj de "Enigmoj kaj problemoj"! Mi petas vian pardonon pro kvar teknikaj preseraroj en la septembra rubriko. En la grupo A) de la tasko "Cxu vi konas birdojn?" anstataux silabo "ko" devas esti "kor"; en grupo B) estas perditaj tri supersignoj: Do anstataux silaboj "ca, cif, la#0" devas esti "cxa, cxif, laux".

  Pro la bedauxrindaj preseraroj mi plilongigas la limdaton gxis la 15-a de decembro.

              A. Masenko.