Esperanta ligilo

n-ro 9, novembro 2015

 

Enhavtabelo

La 101-a Universala Kongreso

La 72-a IJK

Por la retumantoj kaj ne nur.

Tra la sortofrata mondo. Turismo por bll.j en Portugalio

Diversaj interesajxoj. Aktiva vivostilo tenas la cerbon fresxa

Facila legajxo

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Forpasis Ewa Bondar

 

La 101-a Universala Kongreso (UK) de E-o okazos de la 23-a gxis la 30-a de julio 2016 en la urbo Nitra en okcidenta Slovakio. Temos pri la unua Universala Kongreso en Slovakio, se oni ne konsideras la 13-an kongreson, okazintan en Prago, kiam gxi estis cxefurbo de Cxehxoslovakio.

Jaron antaux la kongreso, en auxgusto 2015, okazis en Nitra la 88-a kongreso de SAT.

La estraro de UEA faris la decidon pri la kongresurbo la 30-an de julio 2014 dum la 99-a UK en Bonaero kaj

la prezidanto Mark Fettes anoncis gin dum la kunveno de la komitato la 1-an de auxgusto 2014.

Nitra konkursis pri organizado de la kongreso kun la portugalia cxefurbo Lisbono. Pri okazigo de la kongreso okupigxas membroj de Slovakia E-Federacio kaj Slovakia E-Junularo, kaj oni kalkulas ankaux je helpo de aktivuloj el najbaraj kaj aliaj landoj. En Nitra jam okazis trifoje Somera E-Studado, arangxita de la teamo de ILEI, kiu

havas oficejon en Slovakio, kaj lokaj kaj regionaj reprezentantoj regule auxspicias E-renkontigxojn tie.

Fine de la jaro 2014, la prezidento de Slovakio Andrej Kiska farigxis la Alta Protektanto de UK en Nitra, kaj la tiama direktoro de la Slovaka Posxto anoncis eldonon de aparta posxtmarko okaze de la 101-a UK. Gxi estos unu el du

specialaj emisioj de posxtmarkoj en Slovakio en 2016, la dua temos pri euxropunia prezidanteco de Slovakio. Temas pri la unua emisio de posxtmarkoj kun esperanta temo en sendependa Slovakio.

La 20-an de Februaro 2015 la LKK lancxis publikan konkurson pri emblemo por UK 2016.

Organiza teamo[redakti | redakti fonton]

Loka Kongresa Komitato konsistas el 9 personoj. Jen estas alfabete ordigita listo de la organizantoj:

Peter Balaz (prezidanto de LKK)

Juraj Gondzur, Stano Marcek, Zuzana Pichnarcikova, Vladimir Rataj, Jozef Reinvart, Dorota Rodzianko,

Leon Schnelldorfer, Jan Vajs.

 

La 72-a IJK

Vroclavo (Wroclaw), en sud-okcidenta Pollando, estos la kongresurbo de la 72-a Internacia Junulara Kongreso

decidis la Estraro de TEJO en sia retkunsido, la 17-an de novembro 2014.Pola Esperanto-Junularo proponis okazigi la kongreson en 2016 en tiu urbo, cxar en la sama jaro gxi estos ankaux la Euxropa Kultura Cxefurbo, apud

Donostio en Hispanio. Unu el la avantagxoj de Vroclavo estas proksimeco al Nitra (Slovakio), kie tuj post la

72-a IJK okazos la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.

(http://tejo.org/2014/11/ijk-en-2016-okazos-en-pollando).

 

Por la retumantoj kaj ne nur

 

Laux indikita adreso: http://kursosaluton.org.index.html trovigxas enretigita de Internacia E-Instituto uzebla,

uzinda kaj ecx uzenda e-kurso!

Saluton! E-o Auxtodidakte Internacia Kurso de la Internacia Lingvo Metodo: Audrey Childs-Mee, Komputila versio, administranto@kursosaluton.org Ilustrajxoj: Stano Markovicx, Kovrilo: Francisco L. Veuthey

Universala Esperanto-Asocio

Notoj por Instruistoj

La interreta versio de la kurso "Saluton! Esperanto Auxtodidakte" estis oficiale lancxita dum la Konferenco de ILEI en Montevideo, la 24-an de julio 2014. Dum tiu Konferenco mi prelegis pri la apero de tiu ideo kaj la malfacilajxoj sur la vojo de tiu disvolvado. Jen sube la detaloj de tiu multjara laboro kaj kelkaj notoj por instruistoj.

Iom da historio

Inter la jaroj 1989 kaj 2000 la kurso "Saluton! Esperanto Auxtodidakte", de Audrey Childs-Mee, estis la plej furora titolo de la libroservo de UEA. Dum tiu periodo vendigxis kelkaj miloj da ekzempleroj de tiu rekta metodo. Tia populareco estas en si mem indiko pri la kvalito de la lernilo, aux almenaux pri gxia tauxgeco por certaj lernaj kuntekstoj. Kiel la nomo de la kurso mem anoncas, unu el tiuj kuntekstoj estas la mem-lerna (auxtodidakta) akirado de la lingvo, io pli kaj pli necesa en mondo, kie plej ofte mankas favoraj kondicxoj por en-klasa instruado de E-o. Sed ankaux la uzo de "Saluton!" en ordinaraj klascxambroj ne estis malofta.

Aliflanke, kiel fona fenomeno, dum dek jaroj, kiam la kurso "Saluton!" plej furoris, okazis rapida popularigxo de Interreto. Tiel ke, iom post iom, tiu nova komunikrimedo atingis preskaux la tutan mondon, ebligante aliron al multaj enhavoj, inkluzive al edukaj materialoj. Tiuj du paralelaj kaj sendependaj faktoj, nome, la

relative granda populareco de la kurso "Saluton!" kaj rapida disvastigxo de la Reto, tiam kondukis al la

ideo ekspluati la latentajn kapablojn de la kurso sur tiu nova tereno. Tiu cxi teksto do resumas, kiel tiu ideo

realigxis dum la sekvaj jaroj kaj kiuj estis gxis nun la unuaj rezultoj de tiu nova lernilo en la Reto.

Kiuj estus la celoj de tiu projekto? Estas klare, ke E-o celas cxiujn homojn, sendepende de ties denaska kulturo, logxloko kaj pagipovo. Koncerne kulturajn diferencojn, unu el la plej interesaj kvalitoj de la kurso estas gxuste ties rekta metodo, forte bazita sur bildoj. Tiu simpla aspekto ebligas, ke la samaj instruajxoj estu uzataj ie ajn en la mondo, sen la neceso traduki la kurson al diversaj lingvoj. Tio estas ne nur konvena el disvolva vidpunkto, sed ankaux pli justa, cxar, kiam oni tradukas instru-materialojn al diversaj lingvoj, tre ofte minoritataj lingvoj estas

neglektataj.

Rilate al la pagipovo de la lernantoj, menciindas, ke la libroforma kurso kostas cx. 11 euxrojn, kaj, supozeble, estis acxetita nur de tiuj, kiuj povas pagi tian monsumon. Bedauxrinde, ne cxiuj en la mondo povas aux emas tion fari.

Do, grava pravigo por la interreta versio estas ankaux la fakto, ke en la Reto la kurso povas esti tute senpaga kaj, pro tio, esti pli juste dissendata tra la mondo.

Tiel en sia nova interreta versio la kurso povas esti uzata de homoj en iu ajn lando, ecx tie, kie ne estas instruistoj, libroperantoj aux E-bibliotekoj. Laste sed ne balaste, en multaj kazoj interreta kurso ebligas privatan enhejman lernadon de la lingvo, tiamaniere, ke oni ne tuj submetigxas al la iom malfavora sinteno de la socioj rilate al E-o.

Jen do eble la cxefaj strategiaj kialoj por entrepreni tiun adaptadon de la kurso. Sed krom ili oni povas ankaux mencii kapabligajn motivojn, kiel la volon esplori teknikajn kaj pedagogiajn aspektojn de tiu adaptado cele al gxia sekva ripetado por aliaj bonaj lingvolernigaj metodoj.

Cxefaj decidoj kaj kompromisoj en la bitigo de la kurso.

Do la komenca decido transporti precize la kurson "Saluton!" al la Reto estis almenaux racie pravigebla, sed

ankoraux necesis decidi, kiel profunde iri en la Reton. Simple alsxuti ciferigitan kopion de la libro estus la plej simpla alternativo, sed certe tio ne suficxus por ekspluati cxiujn eblecojn de la nova medio. Do la transformo devus esti pli profunda kaj komencigxis kun la kreado de hipertekstaj pasxoj, enhavantaj la tekstojn kaj la ciferigitajn bildojn de la kurso. Tiu laboro estis relative simpla, sen grandaj teknikaj defioj, sed aliflanke tre longa pro tio ke

la kurso ampleksas cxirkaux 200 pagxojn.

La transiro de papera al bita formato ebligis ankaux ricxigojn, kiel la kolorigo de la bildoj. Tio povas sxajni bagatelo, sed estas sendube, ke, por instrui pri "blua cxielo" aux "verda trafik-lumo", pli efikas havi la bildojn kun la koncernaj koloroj ol havi ilin en nuancoj de grizo. Tiun evidentan avantagxon la presitaj kursoj malofte povas havi nur pro tio ke la kosto por eldonado de multkolora libro povus farigxi tro granda ecx por pagipova publiko.

La komputila medio solvas ne nur la mankon de koloroj, sed ebligas ecx la aldonon de movoj al kelkaj bildoj, precipe se tio konvenas por pliklarigi koncepton, kiel verbo. Reprenante la ekzemplon de la trafik-lumo, de originala papera bildo kun nemovigxantaj auxtoj antaux nigre-blanka trafik-lumo, la komputila versio povis evolui al movigxantaj auxtoj antaux flagrante verda trafik-lumo, multe pli kongrua kun la apuda teksto: "La verda lumo brilas, kaj la auxtoj iras.

Tamen, aspekto nemalhavebla por efika lingvo-kurso estas la sonoj, nome, la ekzisto de prononcaj modeloj de la lernata lingvo. En la presita kurso tio parte solvigxis per la eldono de aparta kasedo (kostanta pliajn 8 euxrojn) kun kelkaj prononcaj modeloj. Tamen, se dum la furora periodo de Saluton! plej ofte la acxetantoj de la libro simple preteratentis la ekziston de la kasedo, nuntempe la uzo mem de kasedoj preskaux tute malaperis. Tiel restas al

la uzantoj de la presita metodo la alternativo klopodi decxifri la Esperantajn fonemojn surbaze de desegnitaj busxaj ekzemploj aux de prezentata komparo kun anglaj fonemoj.

Ankaux tiun aspekton la komputila versio ebligus solvi, espereble, pli kontentige, simple cxar gxia multrimeda naturo pretas por la kunekzistado de tekstoj kaj sonoj sur la hipertekstaj pagxoj. Sed gxuste tie komencigxis la plej malfacila teknika defio por la projekto: la solvoj tiam ekzistantaj por mastrumi sonon sur Interretaj pagxoj forte dependis de krozilaj tipoj kaj versioj, tiel ke solvo povus funkcii perfekte por Chrome kaj Internet Explorer, sed tute fusxi por Firefox, Safari kaj Opera, aux inverse. Tiu teknika obstaklo baris la antauxeniron de la projekto dum pli ol unu jaro, sed finfine antaux kvin jaroj lancxigxis kontentiga son-mastruma solvo por Interretaj pagxoj. Gxi konvene kreas facilan kaj intuician konekton inter tekstoj kaj sonoj kaj, plej grave, per rimedoj samtempe tauxgaj por cxiuj kroziloj.

Solvita la son-mastruma problemo, sekvis tamen nova defio, nome, kiel produkti la son-dosierojn kun la prononcaj modeloj por la pli ol du mil vortoj, frazoj kaj tekstoj de la kurso? La unua ideo estis uzi hejman solvon, nome, la vocxojn de mia familio. Tio montrigxis malfacila kaj nesuficxe tauxga por modela prononcado, inter aliaj kialoj pro la neprofesieco de niaj vocxoj, nia tro mola akcxento kaj la manko de bonkvalitaj sonaparatoj en nia hejmo. Malhelpis

ankaux la amplekso de la laboro mem, kio postulos centojn da horoj de registrado nur por produkti mez-bonajn sonojn.

Tiu problemo kauxzis novan halton de la disvolvado. La pauxzo dauxris pli ol unu tuta jaro, gxis kiam venis la ideo uzi sintezajn anstataux homajn vocxojn. La strategio sxajnis pli konvena cxar per parol-sinteziloj eblus pli efike produkti prononcajn modelojn, kun pli konstanta kvalito. Sed cxu entute ekzistis parol-sintezilo por E-o? Antaux kvar jaroj la respondo al tiu demando estis emfaza ne. Tamen mi tiam informigxis, ke oni jam laboras por krei tian ilon surbaze de sinteziloj por lingvoj kun simila fonetika sistemo. Tiu informo ne tuj solvis nian problemon, sed almenaux donis horizonton al la tuta projekto.

Kvankam gxi nun sxajnas memevidenta, la fina solvo devis atendi unu plian jaron por aperi. Tio okazis, kiam farigxis pli klare, ke por la kurso suficxus havi pretajn son-dosierojn kun bonaj prononcaj ekzemploj, sed ke la

sintezo ne bezonus esti samtempa, tio estas, la kreado de la sonoj povus okazi antaux la uzado de la kurso mem.

Laux tiu strategio eblus produkti la prononcajn modelojn pere de jam ekzistanta sintezilo de lingvo kun simila fonetiko (kun gxustigoj de tiu aux alia fonemo), kaj tuj alsxuti sondosierojn al la kursa pagxaro. Do, mi ne plu devis atendi la finpretigon de aparta sintezilo por E-o.

Do la sekva pasxo estis trovi parol-sintezilon por lingvo kun simila fonetiko, kiel ekz., la kroata aux la cxehxa, adapti la E-ajn grafemojn al la koncernaj grafemoj de tiuj lingvoj kaj tiam sintezi la parolojn. Tiel ekz., la frazo "Cxu ankaux gxi estas plumo?" transformigxis al "cxu ankau dgxi estas plumo?, tiamaniere ke parol-sintezilo por la cxehxa lingvo povas bone prononci gxin. Do, per tia strategio, mi iom post iom sukcesis krei la son-dosierojn por cxiu teksto aux vorto de la kurso.

La unuaj rezultoj de tia strategio ne estis perfektaj, sed almenaux kontentigaj el lerniga vidpunkto cxar, kvankam iomete roboteca, la unua parolsintezilo uzata produktis vocxojn kun la korektaj fonemoj. Do kun tiaj vocxoj la unua versio de la kurso estis diskrete publikigita en la Reto en decembro 2013. Malgraux la gxenerale pozitivaj reagoj de E-istoj, kiuj esploris la kurson, auxdigxis plendoj rilate al la troa roboteco de la vocxoj. Konstateblis do ke, paradokse, E-istoj tute ne akceptas ian ajn gradon da artefariteco... Tio stimulis min sercxi ecx pli tauxgajn parolsintezilojn kaj per ili refari la tutan stokon de son-dosieroj. Tiu plibonigo konsumis pliajn monatojn, kaj la novaj son-dosieroj estis alsxutitaj al la kurso meze de la unua semestro de 2014. La vocxoj tiam jam aspektis efektive pli naturaj, kaj de tiam ne plu auxdigxis fortaj plendoj rilate al la kvalito de la sonoj.

Aldonaj avantajxoj de la nova versio Alia menciinda diferenco de la komputila versio estas en tio, ke gxi kapablas havi la sxlosilon de cxiu ekzerco apud la responda kampo mem, tiel ke, kaze de dubo, la lernanto povas tuj trovi la helpilon tie. En la presita kurso, pro manko de la hipertekstaj rimedoj, cxiuj sxlosiloj trovigxas en la fino de la libro, en loko malpli konvena por rapida kontrolo.

La komputila medio ankaux ebligas auxtomatan korektadon de la ekzercoj. En la komputila versio de la kurso Saluton! tiu rimedo uzas simplan komparon de la tajpitaj respondoj kun la respektivaj sxlosiloj. Se ili kongruas, la lernanto tuj ricevas konfirmon per sono kaj kontrol-marko. Se io ne estas gxusta, mala sono indikos tion, kaj la lernanto havos la okazon repensi sian respondon aux, lastrimede, premi butonon kaj plenigi la kampon kun la sxlosila respondo. Tio aliflanke signifas, ke la nuna versio la kurso ne disponas pri pli kompleta kaj rafinita sistemo por kontrolado kaj diagnozo de la eraroj. Alivorte, la nunaj rimedoj tauxgas por esplora lernado de la lingvo fare de la uzantoj, sed ankoraux ne liveras al ni, surbaze de la plej oftaj eraroj, kernajn informojn pri la plej malfacilaj elementoj de la kurso, aux la rilato inter tiuj malfacilecoj kaj la lingva fono de cxiu lernanto. Tial en tiu aspekto gxi situas preskaux samloke kun la presita versio, escepte pro tio, ke en la interreta versio eblus havi iom da kontrolo pri la deveno de la lernantoj, pri la tempo, kiun ili pasigas sur la pagxaro, kaj kiom intense ili interagas kun la elementoj tie.

Tiu malstrikta kontrolado de la respondoj, kiujn la lernantoj produktas, parte sxuldigxas al la decido ne postuli formalan enskribigxon en la kurson. Tiun decidon pravigas la fakto, ke la cxefa celo de la kurso estas lernigi E-on kaj deviga enskribigxo en la retejon efikus kiel barilo kiu forpelus multajn el la eblaj uzontoj de la kurso. Rezulte, la pesilo pendis favore al la libera aliro al la kurso, ecx se tio malebligas pli individuan gvidadon de la lernantoj.

La finaj sxangxoj en la adaptado de la metodo al la nova medio konsistis en la elekto de nova liter-tipo, cxar tiu, kiu bone tauxgis por la presita libro, ne suficxe konvenas por komputilaj ekranoj. Post iom da esplorado pri eblaj alternativoj fine elektigxis liter-tipo nomata Candara, kiu, inter la rekomendataj por komputilaj ekranoj, prezentas unu el la plej belaj realigoj de la Esperantaj cxapelitaj literoj.

Unuaj rezultoj kaj ciferoj de la kurso sur la reto La unuaj tri monatoj post la finaj plibonigoj de la kurso montris iom stabilan nombron da uzantoj. Averagxe cxiutage vizitis la kurson 40 lernantoj. Unu el la konstantaj originoj de tiuj vizitantoj estas la pagxoj pri E-o en Vikipedio, kie ni faris mencion pri la nova kurso en diversaj lingvoj. Tiu nombro altigxis fojfoje rezulte, ekz., de mencio de la kurso en la fejsbuka pagxo de UEA, sed tiuj fejsbukaj diskonigoj kreas rapidan, sed nedauxran interesigxon pri la kurso. Plej dauxran interesigxon kreis mencio de la kurso en la retejo Esperanto-France. Tio versxajne klarigas la elstaran plimultigxon de la vizitantoj el Francio, kiuj nuntempe reprezentas cxirkaux duonon de la tuta lernantaro de la kurso.

La nombro de vizitantoj rimarkinde kreskis post auxgusto de 2014, eble kiel rezulto de la oficiala prezentado de la kurso en la Konferenco de ILEI en julio. Supozeble, la diskonigo de la kurso antaux trideko da agemaj E-istoj kreis cxenan reagon, kiam kelkaj el la partoprenantoj bonvoleme diskonigis la kurson en siaj asocioj kaj inter siaj konatoj. Nuntempe la kurso ricevas pli ol 80 vizitojn tage. Mi esperas, ke tiu nombro konstante kreskos. Estas granda spaco por kresko en Afriko kaj Cxinio.

Ricevitaj reagoj kaj finaj rimarkoj Pro sia relative longa disvolvigxa historio, la Reta versio de kurso Saluton! prezentas modernan kernon sub iom malmoderna kovrajxo, nome, la pagxoj mem ne uzas elstare gxisdatajn ornamajn trukojn, sed la rimedoj uzataj por produkti kaj mastrumi la sonojn de la kurso estas tre novaj. Tio respegulas ne nur la fakton, ke la hipertekstaj pagxoj estis kreataj cxirkaux 10 jaroj antaux la internaj sonprocezaj rimedoj, sed ankaux atestas nian emfazon sur la lerniga celo de la pagxaro, anstataux ian klopodon igi gxin bela,

moderna, sed didaktike neefika diletantejo. Mi opinias, ke tia strategio pli tauxgas por ordinaraj lernantoj. Aliflanke,

estas konsentite, ke tre versxajne la nuna ekstera aspekto de la kurso ne suficxe allogos gxisostajn modernemajn interretulojn. Sed mi planas, iom post iom, plibonigi ecx la suprajxon de la kurso, se gxi efektivigxos kiel populara kaj utila instruilo por E-o. Unu el tiuj plibonigoj, jam decidita kaj teknike provita, estos la aldono, sur cxiu pagxo, de pli klara indekso de la enhavoj, tiel ke la uzantoj povu pli bone orientigxi dum la navigado tra la kurso.

En sia nuna stato la interreta versio de la kurso Saluton! povas esti efika por tiuj, kiuj lernos E-on auxtodidakte, sed ankaux utili kiel komplemento por enklasa lernado de la lingvo. Lingvo-akirado progresas pli rapide kiam lernantoj havas pli intensan kaj konstantan kontakton kun la instruata lingvo. Al lernantoj, kiuj havas unu solan cxeestan klason de la lingvo semajne, interreta kurso kun amaso da tekstoj kaj sonoj povas provizi aldonan okazon plu trempigxi en la lingvo. Tio povus igxi ecx pli konvena, se la instruantoj konscie stimulus kaj gvidus tiajn eksterklasajn aktivajxojn. El Belgio, Francio kaj Hungario estis ricevitaj tri skribaj reagoj de E-istoj, kiuj provis kaj

aprobis la kurson, cxiuj kun tre gxentilaj lauxdoj pri la iniciato kaj sugestoj pri gxia diskonigo. Tiaj ehxoj estas forta stimulo por persvadi sur la padon de E-instruado per oportunaj, senpagaj kaj cxiehaveblaj rimedoj. Eble oni povus diri, ke nia iniciato rangas inter tiuj bazitaj sur la kredo ke la "fina venko" de la lingvo iam rezultos ne de vasta konvinkado de registaroj kaj organizajxoj, sed de la praktika konstato, ke jam suficxe multaj unuopuloj, en tre diversaj landoj, vere scipovas la lingvon.

Mi esperas, ke vi iam provos uzi la kurson por ricxigi viajn klasojn. Se tio okazos, bv. sendi al mi viajn rimarkojn kaj

komentojn pri la atingitaj rezultoj. Ili estas tre bonvenaj.

Ismael vila

(Pedagogia Revuo de ILEI, jarkolekto 45, 15.2, 2aux15).

 

Aktiva vivostilo tenas la cerbon fresxa

Dum la kuro de homa vivo la cerbo sxangxigxas. Esploristoj nun okupigxas pri la demando: kiel eblas haltigi aux malrapidigi la kadukigxon de la cerbo.

La pentristo Ticiano, la filozofo Sokrato, la instruitulo Leonardo da Vinci - cxiuj tri lauxdire estis mense tre aktivaj gxis alta agxo. Tiel bone ne fartas cxiu altagxulo. Ja ankoraux ne disponeblas mirakla rimedo kontraux la mensa kadukigxo, sed ekzistas unuaj indikoj, kiel eblas teni la cerbon fresxa.

Je monda skalo la nombro da altagxaj homoj kreskas, kaj en multaj landoj ankaux ili prezentas pli kaj pli grandan parton de la socio. Degeneraj malsanoj de la cerbo, ekz., demencoj, estas defio por pliagxigxantaj socioj. Kiam kaj kiel forte homo trafigxas de mensa kadukigxo, tio forte varias. Tio dependas i.a. de hereditaj ecoj kaj de vivofaktoroj

kiel streso kaj intelekta defiado.

Jam en la jaro 2050 en la mondo vivos tiom da homoj pli ol 60-jaraj, kiom da gejunuloj sub 15-jaraj.

Longviveco havas sian prezon - ankaux por la cerbo. Jam nur en Usono en la jaro 2050 trioble pli da homoj malsanigxos je Alchejmero ol hodiaux. Tio estas la plej ofta formo de demenco. La bezono pri flegado de tiuj malsanuloj enorme plialtigxos.

Gxenerale la kogna produktivo malkreskas en alta agxo. Ne nur la korpa, sed ankaux la mensa kadukigxo hodiaux tamen komencigxas averagxe pli malfrue, ol dum antauxaj epokoj kun malpli longa vivodauxro. Kaj ekzistas la ebleco starigi muron kontraux la mensa kadukigxo. Longtempaj studaxoj indikas, ke per intelekte defianta, fizike aktiva kaj socie engagxigxinta vivo eblas redukti perdojn kaj fiksi gajnojn.

Sed ne ekestu la impreso, ke maljunigxo de la cerbo komplete submetigxas al la

propra regado. Tio estas same malxusta kiel la aserto ke la evoluo ne estas influebla, ex ne nur laxgrade. La esploristoj ankorax nur komencas eltrovi kiuj mediaj faktoroj kaj spertoj influas kiel kaj kiom la maljunixon de la cerbo.

Montrigxis jam por kelkaj mesagxaj substancoj, ke kaj la kvanto da tiaj substancoj, kaj la nombro da receptoroj kun kiuj tiuj neuxrotransmitiloj kuntusxigxas, sxangxigxas dum la kuro de la vivo. Cxe altagxuloj, ekz., signife malkreskas la nombro da procedoj, kiuj kunligigxas kun dopamino. Tiu substanco havas decidan signifon por la mensa produktiveco.

Ankaux pli kaj pli perdigxas griza kaj blanka cerba substanco. Sed estas grandaj individuaj diferencoj de unu homo al la alia. Ekzemple, streso negative efikas.

Do, por teni sian cerbon lauxeble fresxa, necesas vivi lauxeble sen streso kaj esti korpe, socie kaj mense aktiva.

E-o tiucele ofertas multajn eblecojn. Jam la parola ekzercado de la lingvo estas defio. Sed mi estas certa ke

tio ege bone efikas.

Paulo Sergio Viana

(laux Esperanta retradio).

 

 

Tra la sortofrata mondo

Turismo por bll.j en Portugalio

La studentino de la Universidade do Minho (Braga, norda Portugalio) prilaboris nekutimajn turismajn vojagxplanojn, destinitajn por bll.j.

Sandra Contenta studas kulturan heredajxon kaj turismon. Dank'al specialaj metodoj, proponitaj de sxi, homoj

sen vidpovo kapablos "tusxi historion. La nekutiman ideon subtenis la loka asocio por helpo al vidhandikapitoj kaj societo por enlaborigo.

Sandra preparis sian diploman projekton kaj samtempe partoprenadis en diversaj bonfaraj arangxoj, kiuj estas suficxe popularaj en la portugala studenta medio. Engagxita en tiun vivoflankon, kiun la plimulto klopodas ne rimarki, la juna portugalino ekhavis la ideon de la scienca esploro sub la titolo "Alirebla turismo. Sperto de vidhandikapitoj".

La studentino kredas, ke sxia laboro ne estas vana, gxi devas kompletigi la bedauxrindan mankon, kiu ekzistas dum multaj jaroj. Sxi asertas, ke necesas fari almenaux tiun unuan pasxon por ekkonstrui la strategion de integrigxo de handikapitoj en la socian vivon,montri al ili tion, kio vivigas kaj gxojigas la plimulton. En la listo de vidindajxoj, kiuj estas en sxia plano, estas pregxejoj, muzeoj, monumentoj, butikoj, do, gxuste tiuj lokoj, kie ordinara turisto povas eksenti, ektusxi la tradician historian etoson de la norda Portugalio. Speciale menciindas la arkeologia muzeo Don Diogu de Souza, muzeo de Pio la XII, biblioteko Lusiu Kraveiru da Silva, kiuj rearangxis siajn ejojn, por ke ili igxu iom pli bone alireblaj por viddifektitoj.

Maksim Novikov.

 

Facila legajxo

Fabloj

 

Du negxeroj

Flugis du negxeroj.

- Ho, kiel bele, malrapide ni ronddancas! - flustris unu el ili.

- Katastrofo, ni falas teren! - kriis la alia.

- Jes, ni kusxigxos sur la tero, kiel mola, blanka kovrilo! - ekrevis la unua.

- Nu, kaj oni piedpremos nin.

- Ho, jes! kaj ni tiel gaje kraketos sub la piedoj.

- Kaj fine ni igxos malpura flako.

- Ni igxos rojo, kiu kantante kuros

al rivero. Kaj la rivero portos nin al la malproksima maro...

Dum minuto ili babilis kaj plu flugis por plenumi sian destinon. Tiun, kiun cxiu el ili elektis.

 

Cxu vi estas elefanto?

Knabo sxatis viziti zoologian gxardenon, kie li observis elefantojn. Potencaj bestegoj staris en sia ejo, nur pigre tretante per siaj piedegoj. Kiam la knabo estis etulo, li timis elefantojn. Sxajnis al li, ke la grandeguloj povas treti lin. Sed kiam li igxis lernejano, li komprenis, ke la gigantoj ecx ne provas liberigxi. Li rimarkis, ke ili estas ligitaj al

la barilo per maldika sxnuro, kiu certe ne sukcesus teni ilin.

- Cxu havas sencon ligi elefantojn per tiu-cxi maldika sxnureto?

- li demandis la gardiston.

- Kiam ili estis elefantidoj, do, estis multe pli malgrandaj, ni ligis ilin per la sama maldika sxnuro, kiu tiam povus teni ilin. Jes, ili provis liberigxi, sed ne sukcesis. Kaj nun ili kredas, ke la sxnuro tenas ilin.

Pripensu, cxu, eble, ankaux vi estas elefanto, kaj provu fari ion, pri kio iam vi malsukcesis.

 

Kiom vi kostas?

Foje al majstro venis juna homo kaj diris:

- Mi venis al Vi, cxar mi sentas min tia kompatinda kaj por nenio kaj al neniu bezonata, ke mi ecx ne volas vivi. Cxiuj apud mi certigas min, ke mi estas malsukcesulo, mallertulo kaj idioto. Mi petas Vin, majstro, helpu min.

La majstro, fulmrigardinte la junulon, haste respondis:

- Pardonu min, sed mi nun estas tre okupita kaj neniel povas helpi vin.

Mi devas urgxe arangxi unu tre gravan aferon; - kaj iomete pensinte, li aldonis:

- Sed, se vi konsentos helpi min pri mia afero, mi kun plezuro helpos pri la via.

- Volonte, majstro, - ekbalbutis tiu, kun amareco rimarkinte, ke oni vicfoje desxovas lin en la duan planon.

- Bone, -diris la majstro kaj demetis de sia maldekstra etfingro negrandan ringon kun bela juvelsxtono.

- prenu cxevalon kaj rajdu al bazara placo.

Mi tre bezonas vendi la ringon, por redoni sxuldon. Klopodu preni kontraux gxi kiel eble pli kaj neniaokaze konsentu je prezo malpli, ol ora monero. Rajdu do, kaj revenu lauxeble pli rapide. La junulo prenis la ringon kaj forrajdis.

Veturinte sur la bazaran placon, li proponadis la ringon al komercistoj, kaj tiuj dekomence kun intereso rigardadis lian varon. Sed kiam ili auxdis pri ora monero, ili tuj perdis tutan intereson al la ringo. La unuaj mokis lin rekte kontraux vizagxo, aliaj simple deturnadis sin. Kaj nur unu maljuna komercisto afable klarigis al li, ke la ora monero estas tro alta prezo por la ringo, kaj por gxi oni donos kupran moneron, nu, povas esti argxentan.

Ekauxdinte la vortojn de la oldulo, la junulo estis tre cxagrenita, li ja memoris la ordonon de la majstro neniaokaze

vendi la ringon malpli, ol kontraux ora monero.

Trairinte tutan bazaron kaj proponinte la ringon al cento da homoj, la junulo selis la cxevalon kaj revenis.

Tro afliktita pro malsukceso, li eniris al la majstro.

- Majstro, mi ne povis plenumi Vian komision - malgxoje diris li.

- je plej bona okazo mi povus ricevi kontraux la ringo paron da argxentaj moneroj, sed ja Vi ordonis ne konsenti por malpli ol ora! Sed tiom la ringo ne kostas.

- Vi jxus prononcis la plej gravajn vortojn, fileto! - anime diris la majstro.

- Antaux ol vendi la ringon, bone estus difini gxian valoron. Kaj kiu faros tion pli bone, ol juvelisto! Rajdu do al juvelisto kaj demandu lin kiom da mono li proponos por la ringo. Nur kion ajn li respondos al vi, ne vendu la ringon, sed revenu al mi.

La junulo denove surcxevaligxis kaj sin direktis al la juvelisto.

La juvelisto longe rigardadis la ringon tra la lupeo, poste pesis gxin per malgranda pesilo kaj fine turnis sin al la junulo:

- Diru al la majstro, mi ne povas tuj doni al li pli ol kvindek ok orajn monerojn, sed se li atendos iomete, mi acxetos la ringon kontraux sepdek, konsiderante la urgxecon de negoco.

- Sepdek monerojn?! - gxoje ekridis la junulo, dankis la juveliston kaj plej rapide rajdis reen.

- Sidigxu cxi tien, - diris la majstro, auxskultinte gajetan rakonton de junulo.

- kaj sciu, fileto, ke gxuste vi estas la sama ringo. altvalora kaj unika! Kaj taksi vin povos nur vera spertulo.Kial do vi iradas tra bazaro, atendante, ke cxi tion faros cxiu renkontito?!

 

Pekulo ne mortis

Foje iu predikisto renkontis homon, kiu asertis, ke pekulo en li mortis. Kuriozita li invitis tiun al tagmangxo. Auxskultante rezonadon de la gasto, subite li prenis glason da akvo kaj versxis sur vizagxon de sia kunparolanto. Tiu, kompreneble, tre indignigxis kaj suficxe akre esprimis sian malkontenton.

La predikisto respondis:

- Vidu, la pekulo en vi tute ne mortis. Li nur svenis, sed rekonsciigxis pro glaso da akvo.

 

 

Forpasis Ewa Bondar

La retejo "La Balta Ondo" informas, ke la 27-an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis fama pola esperantistino, Cseh-instruistino Ewa Bondar.

Multaj blindaj E-istoj konis sxin. Sxi kelkfoje partoprenis la aran?on "Aroma Jalto". En mia memoro sxi por cxiam restos plej afabla persono, plene sindedicxa al Esperanto.Cxiu, kiu konis sxin, rememoru sxin per bona vorto.