Esperanta ligilo

n-ro 10, decembro 2016

 

Enhavtabelo

83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83) Tria komuniko

Kandidatoj por LIBE-estraro.

Pri brajlaj vortaroj (dauxrigo)

Literaturo. Christina Kozlovska. Floro (fino).

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Humuro

Adres-sxangxo

 

 

83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83)

(Tria komuniko)

 

Datoj kaj loko: 08-15.07.2017; Sokobanja, Serbio.

KongresTemo: "Rolo de sxatokupoj en la vivo de nevidantoj".

1. Logxado. Ni logxos, mangxos kaj konferencos samloke, en simpla, sed komforta 3-stela "Hotel Moravica":

Rudnicxka 4, Sokobanja.

2. La partoprenkotizoj estas jenaj: A-landoj: 244,00 euxroj, B-landoj: 199,00 euxroj (por logxado en dulita cxambro). Por la logxado en 3-lita cxambro (se troveblos du aliaj personoj) estas rabato de 14 euxroj, dum por la logxado en unulita cxambro estas krompago de 49,00 euxroj. Infanoj gxis dek jaroj, kiuj ne profitos memstaran liton, pagos 85,00 euxrojn.

La indikitaj partoprenkotizoj inkluzivas ankaux: - sep plenajn pensionojn (cxiujn tri mangxojn tage; komenco per vespermangxo la 8-an de julio, fino per tagmangxo la 15-an de julio);

- unu duontagan ekskurson en Sokobanja (urbo kaj naturo, promene);

- unu tuttagan ekskurson en Nisx (auxtobuse kaj promene);

- kongresan kotizon: partoprenon en la kongresa programo, kongresajn dokumentojn, organizajn elspezojn kaj kostojn.

SENPAGE disponeblos: - atendado kaj auxtobusa transporto de Nisx al Sokobanja, minimume dufoje, dum alventago kaj de Sokobanja al Nisx, minimume unufoje, dum forirtago (la horaro estos farita laux indikoj de la bezonoj de alvenontoj/forirontoj);

- bonveniga trinkajxo en Sokobanja.

3. Limdato por aligxoj kaj pagoj de la kotizo estas la 1-a de majo 2017. Post tiu dato ni ne povas garantii la lokojn kaj prezojn. La administra krompago por la mendoj post tiu dato estus 36,00 euxroj. Se iuj cirkonstancoj malebligus vian partoprenon en la IKBE, kaj pri tio vi avertos la organizantojn antaux la 5-a de junio 2017, oni redonos vian monon (kompreneble, sen faritaj bankelspezoj).

4. Pagmanieroj. La kongreskotizon oni povas gxiri pere de banko al:

- konto de "ORBIS PICTUS di Visnja Brankovic"

cxe Unicredit Banca, Trieste, Italio: 000005590557

IBAN: IT 96 J 02008 02200 000005590557 BIC SWIFT: UNCRITM1880

Agentejo/Agenzia TRIESTE BORSA (00880)

- eblas pagi ankau al UEA - konto de Orbis Pictus: orpi-o

- Partoprenontoj el landoj kun transpagaj problemoj Povos finpagi surloke (interkonsente kun la organizantoj).

Pri la monsendo bv. informi s-inon Visxnja Brankovicx rete aux SMS-e.

Sxin aparte kontaktu (rekte aux pere de LIBE-konsilantino Nedeljka Lojxajicx el Beogrado) ankaux partoprenantoj el Serbio, rilate la kondicxojn, kotizojn kaj pagmanierojn por la logxantoj de la kongreslando.

5. ALIGXILO.

1/ antauxnomo kaj familia nomo;

2/ vidhandikapito aux akompananto;

3/ naskigxdato;

4/ Posxta adreso;

5/ telefonnumero, retadreso kaj skajpo;

6/ mi pagis per banko ... euxrojn;

7/ Mia samcxambrano ...

8/ A. mi partoprenos duontagan ekskurson: jes/ne;

B. mi partoprenos tuttagan ekskurson: jes/ne;

9/ Mi jene kontribuos en la programon de la IKBE: ...

10/ Mi bezonas oficialan invitilon.

11/ Mi planas alveni (indiku veturmanierojn, alven/forirtempojn, kunvojagxantojn, laux via momenta scio).

 

La aligxilojn bv. sendi al s-ano Anatolij Masenko:

Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk (Rusio);

R.P.: masenkoai@yandex.ru .

Elkoran bonvenigon al vi de la teknika organizanto s-ino Visxnja Brankovicx: orbispictus@iol.it aux

visnja.brankovic@os.t-com.hr posxtelefonoj: + 385 / 99 50 11 912 (kroata) kaj +39 / 327 98 300 86 (itala), www.ipernity.com/home/orbis .

Anatolij Masenko (nome de LIBE-estraro).

 

 

Kandidatoj por LIBE-estraro

Karaj legantoj! En 2017 finigxas la dejxorperiodo de LIBE-estraro. Do, ni devas elekti indajn kandidatojn, kiuj dauxrigos laboron por LIBE, por realigi gxiajn celojn kaj disvastigi nian komunan lingvon. Jen biografietoj de la kandidatoj. Konatigxu kun ili kaj, ricevonte la balotilojn, bv. Active vocxdoni.

 

Dimo Dimov (Bulgario).

Mi naskigxis en 1953 j. Mi lernis esperanton en 1974. Al la e-movado mi aligxis en 1976 j. En la jaro 1980 mi estis iniciatinto de la fondo de blindul-esperantista societo "Espero" en Varna. En 1990-1992 mi estis prezidanto de la sekcio de blindaj e-istoj en Bulgario. Ekde 2005-a gxis 2014-a j. mi estis estrarano de ANEB. En 2014 oni elektis min prezidanto de la asocio. En 1982 mi finis altan instruitecon kiel foresta studento en universitato "Kiril kaj Metodij" en Veliko Tarnovo. En la periodo 1971-2010 mi laboris en porblindula entrepreno en Varna.

Natalia Kasimova

Mi naskigxis 1955 en Rusio, en malgranda urbo apud Samara (tiam Kujbisxev). 1974 mi finis la blindullernejon en Kujbisxev kaj iris al Tagxikio, kie mi studis en pedagogia universitato en la fakultato de fremdaj lingvoj kaj farigxis instruistino pri la germana lingvo. Mi laboris en la blindullernejo 25 jarojn kiel instruistino pri la Germana, kantado kaj Esperanto. Post la disfalo de Sovetunio kaj kruela interetna milito en Tagxikio mi translogxigxis en Germanion. Mi laboris en Frankfurto en "Dialogmuzeo en mallumo", gvidante grupojn de vizitantoj kaj klopodante prezenti al ili "la mondon de blinduloj". Krom tio mi instruis la germanan lingvon kaj brajlan skribon al homoj, kiuj venis en Germanion el eksterlando. En la jaro 2001 mi finis la studadon pri esperanto-instruado kaj ricevis diplomon kiel instruisto de Cxe-metodo. En la estraro de LIBE mi estas vicprezidanto, respondante i.a. pri instruado. Mi gvidis lingvajn kursojn en kelkaj landoj (Auxstrio, Moldavio k.a.). Dum kongresoj de blindaj esperantistoj mi ofte gvidas E-kursojn.

Nedeljka Lojxajicx (Serbio).

Mi subite blindigxis estinte 13-jara kaj esperantistigxis en Blindullernejo en Zemun en la jaro 1972-a. Mi farigxis diplomita psikologino en la Beograda Filosofia fakultato kaj magistrino pri tiflopedagogio en Fakultato pri speciala edukado kaj rekapabligo en la Beograda universitato. Nun mi laboras kiel bibliotekistino en Nacia biblioteko de Serbio en departamento por blindaj kaj malfortevidantaj legantoj.

Ekde la esperantistigxo, mi aktive partoprenas E-movadon kaj dum jardekoj mi estas LIBE-estraranino. Mi verkas poezion, amatore aktoras, kantas kaj okupigxas pri sporto.

Jan Priborsky (Cxehxio).

Luzicka 14 CZ 779 00 Olomouc Cxhexio

Naskigxdato - la 3-an de februaro 1947 Ekde infanagxo mi estis viddifektita, kaj post la akcidento en 15-a jaragxo mi blindigxis tute. Mi vizitadis bazan kaj mezan specialan lernejon kaj post la ties finigxo mi dum du jaroj laboris en la remburista uzino en mia naskigxurbo Sxternberk. Bedauxrinde mi malsanigxis je akuta konjunktivito pro polvo en uzino. Mi poste frekventis telefonistan kurson kaj tuj eklaboris en cxi tiu profesio en la urbo Olomouc.

Ekde juneco mi estis aktiva en la Loka blindulorganizajxo poste ecx je tutsxtata nivelo.

De la jaro 1991 mi helpis fondi la regionan centron por malfrublindigxintoj, farigxis gxia estro kaj en la jaro 2001 mi farigxis direktoro de la porblindula regiona centro nomata TyfloCentrum. En cxi tiu funkcio mi laboris gxis la jaro 2013, kiam mi farigxis pensiulo. Sed plu mi agas en la blindulorganizagxo je posteno de prezidanto de la Regiona filio de la Unuigxinta organizajxo de nevidantoj kaj malfortevidantoj. Mi eklernis e-on en 16-jaragxo laux deziro de mia patro, kiu estis fervora esperantisto de sia infanagxo. Pli profunde mi dedicxis sin al internacia lingvo post morto de mia patro en la jaro 1971. Cxefe mi legis multajn brajlajn e-gazetojn. La unuan fojon mi partoprenis IKBE-n en Prago en la jaro 1996. Poste en Balatonlele, Vilno, Musxina, olomouc, Harkany kaj Nitra.

Mi estas prezidanto de la Blindulsekcio cxe la Cxehxa e-asocio ekde la jaro 1999, transpreninte tiun funkcion de la konata cxehxa aganto en la nacia, ecx internacia bll.e-ista movado.

Tadeo Karasx (Cxehxio).

Mi estas preskaux 55-jaragxa malforte vidanta E-isto. Pri E-o mi interesigxas kaj okupigxas jam dum tridek jaroj. Mi estas membro de Blindul-Sekcio de E-istoj, kiu agas kadre de Cxehxa Esperanto-Asocio kies dumviva membro ankaux mi estas. Dum la IKBE en Berlino mi sukcese trapasis porinstruistajn ekzamenojn kaj poste mi gvidis kelkajn kursojn por komencantoj. Jam proksimume dum dekdu jaroj mi preparadas sonversion de esperanta revuo Auxroro. Lauxprofesie mi estas muzik-instruisto.

Krome, kune kun aliaj membroj de nia Blindul-sekcio aganta cxe la Cxehxa E-Asocio mi aktive partoprenas kaj kontribuas en diversspecaj E-arangxoj, ekzemple IKBE-oj k.s. Mi ankaux regule partoprenas skype-konferencojn de LIBE-estraro. E-o en mia vivo havas gravan rolon. Pere de gxi mi konatigxas kun multaj novaj amikoj.

Legante E-revuojn mi multe sciigxas pri la vivo en unuopaj landoj kaj ekkonas la literaturon kaj kulturon de cxi tiuj landoj ktp.

Jiri Jelinek - vivpriskribo

Mi naskigxis en la jaro 1951. Bazan lernejon por malfortevidantoj kaj poste por blinduloj mi frekventis en Prago. Tie mi unuan fojon auxdis pri Esperanto, cxar antauxe en la lernejo instruis tiun lingvon Vuk Echtner. Tamen dum miaj lernejaj jaroj oni jam ne instruis Esperanton.

Post baza lernejo sekvis studado de orgenludo kaj gitarludo en konservatorio por viddifektitoj en Prago. Ekde la jaro 1975 gxis mia pensiigxo mi laboris kiel muzikinstruisto en Baza artlernejo.

E-on mi kune kun mia edzino Milena lernis auxtodidakte komence de la okdekaj jaroj. Ni partoprenis plurajn kongresojn, sed ne tro regule. Nun mi redaktas la gazeton Auxroro kaj kunlaboras kun la redaktorino de

Esperanta ligilo.

Pier Luigi Da Costa (Italujo).

Naskite en 1941 kaj blindigxinte en sia sepa vivjaro, li diplomigxis en instruista lernejo. E-on li lernis komence de la sesdekaj jaroj; longe apartenis al la estraroj de Iabe kaj Libe. Lia cxefa celo en Esperantujo estas disponigi al blindaj esperantistoj la rimedojn por aliri al la esperanta kulturo.

Vjacxeslav Suslov (Rusio).

Mi naskigxis la 28-an de novembro 1959 en Kazahxio. Dum 1966-1977 mi lernis en la blindullernejo de la rusia urbo Kujbysxev (nun Samara).

Post la studado en la muzika kolegio (urbo Kursk) mi diplomigxis kiel instruisto pri bajano kaj gvidanto de amatoraj artkolektivoj. Sekvis profesia laboro diversloka, kaj Ekde 2009 mi laboras kiel bajanakompananto en la muziklernejo de Samara.

Mi e-istigxis en 1987. En 1994 mi partoprenis la 60-an IKBE, okazintan en Kislovodsk. Poste mi partoprenis kelkajn E-jxamboreojn de Rusio. En majo 2009 mi komencis gvidi E-kurson en la vocxbabilejo LIB-Town VC kaj gxis nun dauxrigas tion kune kun aliaj blindaj spertaj E-istoj.

Dragan Sxtokovicx (Kroatio).

Mi naskigxis en la jaro 1960. Post vizito de baza lernejo, kie mi lernis ankaux E-on, mi estis edukita kiel telefonisto. Mi laboris 35 jarojn. Mi havas edzinon kaj filinon. Ekde 30 jaroj mi estas membro de KUNE (Kroata Unuigxo de nevidantaj Esperantistoj), estante nun ties sekretario. Kelkfoje mi partoprenis en IKBE-J kaj estis inter la organizantoj de IKBE, okazinta en Kraljevica kaj Premantura. Lastajn 12 jarojn mi estis estrarano de LIBE.

Olena Posxivana (Ukrainio).

Naskigxis en 1964, Esperantistigxis en 1980. Tiflopedagogo, instruistino de fremdaj lingvoj, redaktoro de "Esperanta ligilo". Pli frue redaktis la revuojn "Viburno" kaj "SER". Interesigxas pri lingvoj, literaturo, vojagxoj.

Divorcita, havas filinon.

 

 

Pri brajlaj vortaroj (dauxrigo)

1. Krucigrama sxlosilo, sveda, uzebla kiel sinonima vortaro; jaro ne indikita (1982); 5 volumoj. Gxi konsistas el du partoj. La unua estas alfabeta listo de vortoj kun referencoj al numeroj, kaj la dua estas lauxnumera listo. Sub cxiu numero trovigxas vortoj kun signifo parenca. Mi konservas gxin preskaux nur manke de bona sveda vortaro.

2. Hispana-_sveda vortaro; 1969-70 (1973); 16 volumoj spirale binditaj, termoforme kopiita sur unu flanko de plastaj folioj. Gxi estas mia sola vortaro inter skandinava lingvo kaj la hispana, kaj tial mi konservas gxin.

Kolego mia diris, ke kvankam la vortaro estas malgranda, la auxtoro sukcesis enigi en gxin surprize multajn aferojn.

3. _Hispana-Esperanta vortaro; 1966 (1968); 8 volumoj. Relative ampleksa, sed mi ne konsentas pri cxiuj tradukoj.

4. Esperanta-_hispana vortaro; 1959 (1966); 3 volumoj. Gxi enhavas kunmetajxojn kaj derivajxojn. Fundamentaj vortoj estas markitaj per unu asterisko, vortoj el la Oficialaj aldonoj per du asteriskoj, aliaj vortoj aperantaj en Plena Vortaro per tri asteriskoj, kaj vortoj ne aperantaj en Plena Vortaro ne estas markitaj.

5. Latina-_hispana vortaro; 1960 (1962); 14 volumoj. Gxia celgrupo estas lernejanoj, kaj versxajne gxi enhavas nur vortojn el la studprogramo. Cxar gxi estas la sola el-latina vortaro, kiun mi posedas, mi konservos gxin.

6. Germana-Esperanta vortaro; 1954 (1965); 4 volumoj. Gxin mi ricevis, respondante al anonco de Harald Rader, ALBE. Ofte mi trovas en gxi trafajn Esperantajn tradukojn de esprimoj, kiujn mi vane sercxas en aliaj al-Esperantaj vortaroj.

7. Esperanta-_germana vortaro; 1967 (1969); 4 volumoj. Gxin donacis al mi la vidanta Esperantisto Detlev Blanke, kiu gardis gxin en subtegmentejo kiel rezulton de sia agado en la Esperanto-movado de Germana Demokratia Respubliko. La nomo de la auxtoro, Erich-Dieter Krause, per si mem atestas pri la kvalito, kvankam la _amplekso_ de cxi tiu vortaro ne povas rivali kun tiu de la vortarego, kiun Krause poste verkis.

8. Rusa-_germana posxvortaro; 1929? (1954, reeld. 1965); 12 volumoj. La sxerca komento estas: necesas grandaj posxoj. Kiam mi diris al profesoro pri la rusa lingvo, ke cxi tiu estas la plej bona el-rusa vortaro, kiun mi trovis en brajlo, li komentis: "Gxi estas bona, kvankam malnovigxinta koncerne akcentadon". Pro la agxo gxi certe estas malnovigxinta ankaux koncerne vortprovizon; sed pli bonan el-rusan vortaron mi ne havas, do mi

gxin konservas.

9. Franca-Esperanta vortaro; 1932 (ne indikita); 2 volumoj. Donaco de Fabrice Morandeau. Konciza kaj facile manipulebla. Se mi sercxas subtilajxojn, mi eble ne trovas respondon, sed plej ofte suficxas konsultado en cxi tiu vortaro, kaj mi ne bezonas elbretigi volumegon de la franca-germana vortaro (n-ro 19).

10. Esperanta-_franca "fundamenta leksiko"; 1957 (ne indikita); 3 volumoj. Donaco de Fabrice Morandeau. Gxi enhavas cxiujn radikojn aperantajn en Plena Vortaro, kaj Fundamentaj kaj oficialaj vortoj estas markitaj per majusklosigno (punktoj 46). Cxar gxi ne enhavas kunmetajxojn kaj derivajxojn, oni vane sercxas ekz. la francan tradukon de "malbela".

11. _Rusa-Esperanta vortaro (nur brajle?); (1926); 1 volumo. Gxi estas presita en la presejo de Harald Thilander, kaj dum vizito al tiu presejo Varma Thilander donacis gxin al mi. Gxi estas tre konciza, kaj gxi havas unu kuriozan mankon: forfalis cxiuj kapvortoj komencigxantaj per la cirila litero "jatj", forigita el la rusa alfabeto post la revolucio kaj anstatauxigita per "(j)e". Mi konservas gxin pro gxia historia signifo, sed pretas fordoni gxin.

12. Esperanta-_rusa vortaro; 1982 (1983); 10 volumoj. Donaco de Anatolij Masenko. Gxi enhavas kunmetajxojn kaj derivajxojn, kaj Fundamentaj kaj oficialaj vortoj estas markitaj per asterisko. La agxon de la vortaro oni rimarkas precipe, se oni trafoliumas la liston de geografiaj nomoj: tie enestas cxiuj "Sovetaj Socialismaj Respublikoj". La amplekson de la vortaro mi konstatas, kiam mi solvas krucigramojn aux aliajn enigmojn kaj problemojn. Se en la solvo formigxas vorto, kiun mi ne konas kaj tial volas kontroli, kaj se la vorton mi trovas en neniu alia vortaro - ecx ne en PIV -, tiam mi trovas gxin en la Esperanta-rusa vortaro de Evgenij Bokarev!

13. Angla-_rusa vortaro; 1970 (1981); 29 volumoj. Donaco de Jurij Peljusxenko. Gxi tre bone instruas ruslingvanojn pri la angla: pri neregulaj verboj, pri idiotismoj, pri prononco ktp. Sed pri la rusa gxi ne multe

instruas. Ekzemple, por lerni rusan verbon oni fakte devas lerni du "parajn" verbojn: unu neperfektivan kaj unu perfektivan. Ofte la membroj de la paro estas similaj: la perfektiva membro povas formigxi per aldono de prefikso; sed oni ne scias, kiun prefikson aldoni al kiu verbo. En cxi tiu vortaro oni sekvas la tradicion (troveblan ankaux en la Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto) traduki verbon nur per la neperfektiva membro de la rusa verboparo. Pri la listo de geografiaj nomoj validas la sama komento, kiun mi faris sub Esperanta-rusa vortaro (n-ro 24).

14. _Finna-Esperanta-_finna posxvortaro; 1982 (2011); 18 kajeroj. Unue oni sendis al mi la vortaron elektronike, sed mi petis paperan eldonon, en kiu mi pli facile orientigxas. Estas moderna dudirekta vortaro, kiu enhavas kunmetajxojn kaj derivajxojn. Fine estas iom longa plurparta rakonto pri "Amikeco en Esperantujo", teksto, kiu pli hejmas en lernolibro ol en vortaro.

 

Krome mi antauxe posedis la jenajn vortarojn, kiujn mi aux forjxetis aux fordonis, kaj pri kiuj mi sekve ne povas indiki eldonjarojn:

 

27. Moderna vortaro de la hispana lingvo; 15 volumoj. Donaco de la brajla biblioteko de ONCE (la hispana blindul-organizajxo), Madrido, kiu havis plurajn ekzemplerojn de gxi. Kvankam gxi estas nur meze ampleksa, kaj eldonita de "Reader's Digest" (tamen ne en Usono, sed en Meksiko), gxi tre utilis al mi dum la studado de la hispana lingvo kaj la posta laboro kiel lekciisto pri gxi. Poste mi ricevis "CD-ROM"on (kompaktan diskon kun nur-lega memoro) enhavantan la grandan, duvoluman hispanan vortaregon, kiu iel estas komparebla kun PIV, kaj en kiu mi povas foliumi. Iom post iom mi ankaux ekhavis ret-aliron al diversaj eldonoj de la vortaro de la Hispana Regxa Akademio. Do, kiam mi emeritigxis kaj devis malplenigi mian oficejon, mi decidis forjxeti la "modernan vortaron". Pacon al gxia memoro!

28. Sveda ortografia vortaro (por lernejanoj); 3 volumegoj. "Heredajxo" de la vortarema Esperantisto, kiu donacis al mi la portugalan vortaron (n-ro 11). Gxi estas preskaux elementa, kaj gxi prezentas altstilan variajxon de la sveda lingvo, kiu hodiaux sxajnas solena, arhxaika kaj ecx ridinda. Mi forjxetis gxin.

29. _Finna-sveda vortaro; 3 volumegoj. Gxia celgrupo estas finnaj lernejanoj lernantaj la svedan lingvon. Gxi aperis platskribe en la 1930aj jaroj kaj poste presigxis brajle en la presejo de Thilander. Gxia vortprovizo estas antauxmilita, la svedaj tradukoj sxajnas same solenaj kiel la materialo de la sveda vortaro (n-ro 28), kaj la gramatikaj indikoj inkluzivas formojn ne plu uzatajn. La vortaro tamen utilis al mi por trovi la signifon de finnaj vortoj, sed post akiro de la finna-Esperanta-finna vortaro (n-ro 26) mi ne plu bezonas gxin. Alia gxenajxo de tiu vortaro estas, ke, sendube por sxpari spacon, la distanco inter la brajlaj signoj estas pli malgranda ol normale en okcidento (eble japanoj komforte legus la vortaron). Cxi-somere mi eksciis, ke Asta Torpo el Finnlando kolektas vortarojn, kaj mi sendis gxin al sxi. (Mi volis informi sxin pri tio per retmesagxo, sed la ret-adreso, kiun mi trovis sur la retpagxoj de LIBE, montrigxis erara.)

30. Angla-_rusa vortaro; (1965); 10 volumoj. Gxi havas la samajn karakterizajxojn kiel la 29-voluma angla-rusa vortaro (n-ro 25), sed estas malpli ampleksa. Mi donacis gxin al respondinto de anonco en EL. Cxu finigxas la epoko de brajlaj vortaroj? Kiam mi lernis la francan lingvon en la gimnazio, mi uzis francan-svedan vortaron, laux mia memoro 7-voluman, kiu staris en la biblioteko de la blindullernejo. Multegajn jarojn poste mi turnis min al la koncerna sveda instanco, demandante, cxu tiu (aux alia) vortaro plu estas acxetebla. La respondo estis, ke oni ne plu produktas brajlajn vortarojn, cxar ili estas tre volumenaj, kaj cxar nun oni pli oportune povas konsulti vortarojn elektronike.

Tio sendube estas vera. En cxi tiu artikolo mi plurfoje menciis elektronike konsulteblajn vortarojn. Bedauxrinde, tamen, ne cxiuj estas same facile manipuleblaj de vidhandikapitoj. La sercx-funkcio, la tekst-arangxo, vidaj simboloj kaj aliaj faktoroj povas igi elektronikajn vortarojn neuzeblaj por ni. Mi iam havigis al mi kompaktdiskon kun hispana vortaro pli moderna ol tiu, kiun mi menciis sub n-ro 27. La instrukcia kajero kun klarigoj pri la multaj ebloj, kiun prezentas tiu elektronika vortaro, donis al mi multan esperon. Mi metis la kompaktdiskon en la komputilon kaj volis ekuzi la vortaron - sed mia "brajla ekraneto" estis malplena, kaj mia vocxsintezilo estis muta! Mi demandis fakulojn pri komputila ekipajxo por blinduloj, cxu mi iel povas aliri tiun vortaron, sed oni respondis nee. Mi ne memoras la kialon, sed sxajnas, ke temas pri "Java Script" aux io simila. Tamen ni nun povas gxui en elektronika formo vortarojn, pri kiuj ni antauxe ne povis ecx revi, ke ili iam aperos brajle surpapere. Kiom mi enviadis al la vidantoj, kiuj povas dibocxe trafoliumi grandajn vortarojn, akirante scion blokitan al ni! Unu el tiuj vortaregoj estas Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kiu nun estas alirebla al ni danke al la ne tro alte taksebla laborego de Pier Luigi Da Costa. Antauxe mi devis peti helpon de vidanto por fari ecx plej etan konsulton en PIV. Nun mi povas sendepende uzi gxin, kaj gxi farigxis unu el miaj plej utilaj laboriloj en mia Esperanta okupo, i.a. en la Akademio.

En la Akademio ni ofte ricevas demandojn pri tio, kiel traduki tiun aux alian anglan vorton aux esprimon. Brajlajn vortarojn inter Esperanto kaj la angla mi neniam havis, kaj mi ecx ne sukcesis eltrovi, cxu tiaj vortaroj entute estas acxeteblaj. Kiam aperis nova eldono de dudirekta angla-Esperanta vortaro, mi supozis, ke iu versio de tiu vortaro ekzistas en komputila formo: hodiaux oni ja ne skribas librajn manuskriptojn per krajono nek per skribmasxino, sed per komputilo. Mi do demandis la auxtoron de la koncerna vortaro pri la afero, kaj li respondis, ke versxajne la eldonejo posedas komputile legeblan version. Mi demandis la eldonejon, kaj propones acxeti tiun version por la sama prezo, por kiu la papera libro estas vendata. Mi ankaux promesis ne misuzi la version, t.e. ne distribui gxin al aliaj. La eldonejo konsentis, kaj sekve mi nun havas aliron al moderna Esperanta-angla-Esperanta vortaro.

Mi do bonvenigas la elektronikajn vortarojn. Ili havas la grandajn avantagxojn, ke ili okupas tre malmulte da spaco, kaj ke ili estas rapidege konsulteblaj. Ili estas komforte legeblaj brajle; per vocxsintezilo estas iom pli malfacile legi dulingvajn vortarojn, sed estas tute penseble, ke la sintezilo auxtomate sxaltu de unu lingvo al alia, se la enkomputila teksto havas lingvokodojn. Tamen ankoraux ekzistas kialoj por ne cxesigi produktadon de surpapera brajlo.

Unue, ne cxiuj blinduloj uzas komputilon, kaj multaj blinduloj ne havas la eblon uzi komputilon, ecx se ili volus. Krome, ne cxie eblas konektigxi al la reto. Brajlo malfermis al la blinduloj la vojon al aktiva partopreno en la socia kaj kultura vivo. Ni ne fermu tiun vojon al la ne-privilegiitaj blinduloj, kiuj ne disponas pri komputilo!

Due, ecx por ni, kiuj uzas komputilon, papero fojfoje estas pli oportuna ol komputilo. Komputilo havas multajn erojn, kaj cxiu el ili povas panei, sen ke estas facile konstati, _kiu_ ero paneis. Ankaux papero kaj fingroj povas "panei", papero per malsekigxo aux eluzigxo de la punktoj, kaj fingroj per kontuzo. Sed por legi paperajxon almenaux ne necesas funkcianta elektro! Mi donas trian kialon, pri kiu oni ne multe atentas. Cxe modernaj komputiloj vidantoj samtempe povas vidi plurajn "fenestrojn". Ili povas havi la legatan tekston en unu fenestro de la ekrano, kaj la vortaron en alia, kaj ili ne bezonas forlasi la tekstan fenestron por konsulti la vortaron. Teorie tiel estas ankaux cxe komputilo manipulata de blindulo. Sed blindulo ne havas samtempan aliron al la teksto kaj la vortaro. Se li legas enkomputilan tekston kaj bezonas konsulti enkomputilan vortaron, li devas forlasi la tekstan fenestron, kaj ne havas la tekston "sub la fingroj", kiam li konsultas la vortaron. Por _mi_ estas pli oportune - eble pro kutimo - havi la vortaron ekster la komputilo, por ne bezoni forlasi la tekston.

En la lernejo oni instruis alni, ke skribante eseon (ni nomis gxin "stil-ekzerco"), ni komence enkonduku la leganton en la temon, kaj fine elkonduku la leganton el la temo. Mi nun venis al tiu fina punkto, en kiu mi mencias alian okazon, en kiu eksterkomputila surpapera konsultlibro estus oportuna.

Ni ofte uzas aparatojn, kies instrukcian manlibron ni povas legi nur per la aparato mem. Se io misfunkcias kaj oni bezonas konsulti la manlibron, ni ne povas, cxar misfunkcias gxuste la aparato, kiun ni bezonas por legi, kiel solvi la problemon! Mi havas konkretan ekzemplon. Blinda kolego mia partoprenis sxakturniron, notante la movojn per elektronika brajla notilo.

Tiu notilo havas multajn funkciojn, i.a. alarmon. Subite eksonis la alarmo, gxenante la ludantojn de la turniro. Mia kolego volis haltigi la alarmon, sed ne memoris, kiel fari tion. Tion li devis esplori en la instrukcioj, sed ili trovigxis nur en la notilo mem. Fine li elsxaltis la notilon kaj perdis la notojn de sia sxakpartio! Al vidantoj oni cxiam liveras paperan manlibron kune kun la aparato.

Fine mi ne forgesu miajn kontakt-informojn! Se vi deziras iun el la vortaroj, kiujn mi pretas donaci, aux se vi havas ideon pri ilia dezirinda sorto, bv. turni vin al:

Otto Prytz,

Hovseterveien 42B,

NO-0768 Oslo (Norvegio).

r.p. pilotto@online.no

hejma telefono +47-22555038,

posxtelefono +47-91161765,

 

 

Literaturo

Floro (fino).

***

Printempo jam delonge memorigis pri si, sed ne per verdaj folioj ekster la fenestro, ne per odoro de floroj, ne per kantado de birdoj. Ne, en sxia urbo kiel la unuaj pri la printempo komencis paroli muroj. Post kelkaj pluvegoj printempo sxtelpenetris la vestoreparejon per grizaj malpuraj sximomakuloj, kaj tiu printempo odoris tute ne romantike kaj ne favoris al disvastigxo de fluidoj sur reprezentantojn de la malsama sekso. Do, Nina plu sidis cxe la fenestro sole, plene profundigxinte en sian laboron. Se antauxe iu el viroj havis okazon viziti por nelonge ilian atelieron, ili turnis sian atenton al Nina ne pli ol al malricxa meblaro. Malnova segxo, sur kiu ili kutime sidigxis, vekis cxe ili pli da intereso. Sed tio tute ne koncernis Nina-n, kaj gxenerale malmulto koncernis sxin en

tiu cxambro. Sxiaj oreloj foje kaptis iajn strangajn aux lauxtajn sonojn, venantajn de la strato tra la putraj

fenestroj, sed mense sxi delonge estis hejme. Nina pense revenis hejmen tuj, kiam sxi venis al sia laborloko. Nun sxia hejmo estis ja ne nur malgranda unucxambra logxejo, nun vivis en cxi logxejo iu, kiu atendis sxin. Kaj tiu estis Floro. La virino ne rimarkis, kiel cxio okazis. Kiel okazis, ke tiu estajxo eksignifis por sxi pli ol gxi devus. Nina rimarkis, ke sxi gxojas pri gxia cxeesto pli ol pri cxeesto de ajna persono en sxia vivo. Kaj tio tute ne timigis la virinon. Male, nun malmulto sxin timigis. Sxi sentis trankvilon cxiumatene, kiam sxi vekigxis kaj vidis apud si Floron. Kaj ankoraux sxi sentis trankvilon, kiam sxi nokte ekdormis kaj auxdis, kiel sur sxian rufan hararon, disjxetitan surkusene, kusxigxis same rufa Floro kaj, versxajne, kunfandigxis kun gxi. Nina ecx provis imagi, kiel amuze tio povus aspekti. Kaj ankoraux Nina sciis, ke apenau sxi venas de la strato en la pordon, Floro saltas de la sofo aux segxo, kuras al la enirpordo de ilia logxejo en la kvina etagxo kaj jam nenien de gxi deiras, gxis kiam gxi finfine renkontos sxin, Nina.

Kaj Nina vere vidis la katinon cxiufoje, kiam sxi malfermis la pordon. Sxi jxetis siajn sakojn kaj antaux cxio prenis Floron en siajn brakojn. Kaj tiel estis cxiutage, dum multaj tagoj, multaj monatoj. Nina ne maltrankviligxis, ke jam tiel longe sxi estas infane alligita al la animalo, ke en sxia vivo neniun plu sercxas, nek bezonas. Sxi simple ne unufoje pensis, ke homoj ne povas esti tiaj, kiel animaloj - simple ami, sendepende de io.

Nun printempe la malsana genuo cxiam pli tedis Nina-n, gxi doloris tordate tiel kvazaux post lavado oni tordelpremas malsekajn vestajxojn. Foje tiu teda doloro forprenis cxiujn fortojn. Sxi povis fari nenion, nur sidis kaj frotis sian genuon per diversaj ungventoj, kiuj kvankam helpis, sed ne por longe. La tutan tempon Nina pacience atendis, ke Floro iam aliros kaj tamen kusxigxos sur la malsanan lokon kaj tiam sxi ne plu devos fari tiujn sensencajn procedurojn kun medikamentoj. Sed Floro, kio estis suficxe strange, neniam faris tion. Iam (Nina jam ne memoris kiam kaj kie) sxi auxdis, ke katoj sentas, kiam al homo estas vere malbone, kaj nur tiam helpas. Nina pensis, ke jen nun estas tiu momento, gxuste nun al sxi estas tre dolore kaj gxuste nun sxi kiel neniam bezonas helpon.

Sed helpo ne venis de ie, do al Nina nenio plu restis ol simple plu atendi. Kaj sxi atendis.

- Nina, vi ja estas strangulino - diris Maria, kolegino de Nina, kiun ial incitis tia, laux sxia opinio, malsaneca alligiteco al la animalo. - Vi devas krei familion, ekhavi infanojn. Finfine, vi bezonas homon, sed ne katinon.

- Sed mi ofte ne komprenas homojn - naive respondis Nina. - Sed katinoj...

Ili estas multe pli simplaj, ili...

- Sed vi estas ja homo, Nina, vi estas virino, kaj por virino estas ecx pli grave, nekredeble grave ne esti sola. Cxar esti sola dum maljuneco estas neelteneble, kaj maljuneco ne estas tiel malproksima.

- Sed mi ja ne estas sola, Maria, kaj maljuneco, mi opinias, ne estas tiel timinda.

Maria ne sciis, kion sxi povas respondi al Nina al sxiaj lastaj vortoj, do, lasinte sxin agi laux sxia bontrovo, sxi reekokupis sin pri sia laboro.

Kaj Nina vere ne tre timis maljunecon, kaj eble tute ne timis. Ja kial homoj timas maljunecon? Antaux cxio ili timas sxangxojn. Ili timas, ke post gxia alveno io sxangigxos definitive. Sed la vivo de Nina estis cxiam egalritma kaj monotona, gxi fluadis per homogena maso tra sia viva, tute rekta (ne kurba, kiel estas kutime dirate en paroladoj dum studfinaj festoj) vojo, kolorigante cxion cxiam neutralkolore. Sxiaj infanagxaj ambicioj ne tro diferencis de la ambicioj de juneco, kaj tiuj siavice de la ambicioj de matura virino. Kaj samtempe sxi ne estis infaneca, naiva aux sensprita.

Simple ekde infanagxo sxi alkutimigxis ne nutri sin per himeraj iluzioj, ne kombini fantaziajn planojn, ne aspiri al io tre forte. Nina scipovis esti simpla en cxio. Sxi estis simpla en rilatoj kun homoj, en rilatoj kun la vivo. Sxi neniam postulis de gxi ion pli grandan ol gxi estis donanta al sxi cximomente kaj samtempe volis, ke ankaux vivo

rilatu al sxi same.

Nina ne sxatis elprovi sorton, sxi ne sxatis ecx auxskulti pri fremdaj elprovoj. Iufoje sxi pensis, ke eble tiuj homoj estas mem kulpaj pri siaj problemoj, cxar kiam vi petas vivon pri io pli granda, tiam gxi povas postuli de vi la samon. Do la infanagxo de Nina transfluigxis tiel glate, tiel nerimarkeble en la junecon, ke sxi sxajnis esti cxiam frauxlino kaj neniam knabino. Kaj poste same alvenis matureco, kaj nun sxi sxajnis esti cxiam virino kaj

neniam frauxlino. Kaj la samon sxi atendis de maljuneco. Dirante pli gxuste, Nina sciis, ke nenio sxangxigxos, sxi estos la sama, kaj cxio cxirkauxe restos la sama, almenaux sur sxia teritorio, en sxia logxejo. Nina scipovis gxoji pri la hodiauxa tago, sxi gxojis pri florantaj arboj, varmaj matenoj, kiujn cxiam pli ofte anstatauxigis la malvarmaj, bongusta mangxajxo, bonaj filmoj, sed pleje Nina gxojis pri cxeesto de Floro. Sxi apenaux povis imagi la vivon

sen gxia lanuga varma korpeto sur siaj brakoj. Kaj, kio estis plej grava - Nina mem sentis, kiel Floro

bezonas sxin, kiom grava sxi estas por gxi.

***

Li estis suficxe alloga, kvankam jam delonge ne juna viro. Malrapidaj, iom pigraj movoj, facileta frapetado per fingroj sur la tablo, tutnova, gladita kostumo - cxio atestis, ke li ne kutimis tumulti, sed kutimis, ke cxiuj tumultas cxirkaux li kaj komplezas lin. Kaj li mem sxajne sxatis komplezi sin. Li sidis enpensigxinte kaj krucinte la krurojn. Nina plurfoje timeme rigardis la viron de sia sidloko. Poste sxi ne povos rememori, por kio li venis al ilia vestoriparejo, eble por refaldi pantalonon, aux eble ne. Sed cxi tio ne gravis, estis nur grava, ke li tamen estis tie, kaj simple atendi sur sia segxo ne suficxis por li, do, li decidis ekparoli. Kaj li ekparolis al Nina.

- Bona vetero estas hodiaux, gxi, laux mi, estas la unua vere varma tago printempe. Komence Nina ne intencis respondi, cxar simple ne komprenis, ke tiuj vortoj estis adresitaj al sxi. Sed post kelkaj sekundoj de profunda silento sxi tamen levis siajn okulojn de kudrado kaj cxirkauxrigardis la cxambron. Kial neniu respondas al li? -

pensis la virino, sercxante per la okuloj siajn koleginojn. Sxi tre esperis ekvidi tie almenaux iun alian krom

sxi mem kaj tiu sinjoro, kiu ial rigardis sxin. Kaj kiam Nina rimarkis, ke ili estas en la kudrejo solaj, sxin kaptis ia stranga ekscitigxo. Sxi sentis, kiel sango jxetigxis en sxian vizagxon kaj manoj eksxvitis. Sxi tiom profundigxis en siajn pensojn, ke simple ne rimarkis, ke du kudristinoj, kiuj hodiaux laboris kun sxi, ien eliris. Sxi tre deziris nun, ke ili revenu baldaux.

Sed tiujn du, bedauxrinde, kvazaux la tero englutis. Kaj kvankam la viro sidis ne apud sxi, sed cxe la najbara tablo, tamen Nina sentis odoron de lia parfumo kaj maltrankviligxis pro tio ecx pli. Sxi simple ne havis alian eliron.

Sxi rigardis lin, ne havante ecx plej etan ideon, kion sxi povus respondi al li. Jes, la vetero estas bona, la tago estas vere varma, do, kio? Nina neniam komprenis, kiel oni povas paroli pri la vetero. Sxi ne apartenis al tiuj, kiuj parolas por ne silenti. Ne, sxi ne estis iu homevitulino, sxi simple sxatis paroli, kiam tio vere necesis.

Sincerdire, Nina ne sciis lerte komunikigi kun tiaj sinjoroj en belaj kostumoj, kun tiaj flegitaj, jam grizetaj barboj. Nina gxis nun nenion respondis. Sxi jam ekpensis, ke cxio eble iel pasos. Sed la sinjoro ne intencis lasi sxin en paco.

- Vi estas bonsxanca, ke vi sidas cxe la fenestro, el gxi, versxajne, malfermigxas belega vidajxo sur la straton.

La viro ridetis al Nina, sxi siavice kapjesis, sentante, kiel flamas sxiaj vangoj.

- Cxu vi scias, sinjorino... - li rigardis demande el sub siaj vitretoj al Nina, kaj tiam sxi jam ne konfuzigxis.

- Nina - sxi diris per apenaux auxdebla vocxo.

- Do, sinjorino Nina, cxu vi scias, ke nome tiu strato, jen tiu, kiu estas ekster via fenestro kaj en kiu vi havas felicxon labori, estas unu el la plej malnovaj stratoj de nia urbo? - li sidis flanke al la tablo, sin apoginte al la dorso de malnova segxo. Lia maldekstra mano estis en la posxo, kaj la dekstra ludis kun liniilo, kiu antaux tiu momento kusxis sur la tablo.

- Mi ne sciis - sxi kapneis, dauxrigante sian laboron.

Li sxajnas esti iu profesoro, pensis Nina. Sxi ne sciis certe, sed gxuste tia devis esti en sxia imago vera profesoro aux doktoro pri sciencoj, aux iu ajn el tiuj doktaj respektataj viroj.

- Iam cxi tie trovigxis la unua postejo, la unua teatro. Ho, se vi nur scius, kiom grava estis tiam teatro por urbanoj! Vespere homoj kunvenis cxi tien el cxiuj partoj de la urbo, - lia vocxo tre sonoris en tiu granda kaj duonmalplena cxambro. Gxi ehxigxis de la nudaj muroj kaj plenigis per si la tutan spacon. La viro svingis la liniilon kiel dirigento

bastonon, kaj nun al Nina sxajnis, ke tiu sinjoro tute ne estas profesoro, sed plej versxajne aktoro, konata teatra aktoro. Kaj ju pli atente li rigardis Nina-n, des pli ofte sxajnis al sxi, ke io perturbas sxin. Sxi sencxese ordigadis sian rugxan lanugan hararon, kiu konstante elpingligxis, tiradis malsupren la manikojn, kiuj cxiam sur cxiuj vestoj

estis tro mallongaj por sxiaj longaj maldikaj brakoj.

- Kaj al vi, sinjorino Nina, kiu arto placxas pleje? - liaj okuloj brilis, sed eble al Nina nur sxajnis tiel, sed fakte brilis liaj okulvitroj?

La virino respondis la veron, ne detirante siajn okulojn de la kudromasxino:

- Mi ne scias - Nina hontis pro sia respondo. Antauxe sxi neniam gxenus sin pro tiaj bagateloj, sed ial nun sxi sxatus diri ion pli sagxan.

- A-ha-hah, - la viro ekridis - vi pravas, sinjorino Nina, ni forgesu pri arto. Diru al mi prefere ion alian? Nu... ekzemple, kiun okupon vi sxatas hejme, en via libertempo?

Al tiu demando Nina jam konis la respondon, sendube Floro estas sxia sxatokupo.

- Hejme mi prizorgas mian katinon.

- Ho, kiel carma tio estas.., viro denove ridetis, al Nina ecx sxajnis, ke sxi auxdis iun maliceton en lia vocxo. - Kaj kiel gxi nomigxas?

- Floro.

- Vi scias, iam mi faris unu esploron pri tiu temo kaj klarigis, ke virinoj de via agxo estas la plej emaj al korinklino al animaloj.

Tio embarasis iomete Nina, sxi ecx opiniis, ke vane ekparolis pri tiu temo.

- Mi simple amas mian Floron, kaj sxi amas min.

La viro lasis la liniilon kaj nun atente rigardis Nina-n.

- Mia karulino, mi bedauxras seniluziigi vin, sed mi devas fari tion. La afero konsistas en tio, ke katoj kaj animaloj gxenerale ne scipovas ami. Ili ne estas kulpaj pri tio, simple tia estas ilia naturo.

Nina lasis sian laboron kaj turnis sin al la viro. Kiel li povis tiel rapide trovi sxian la plej tiklan punkton? Nina igxis malgajhumora, sxin absolute indignigis liaj lastaj vortoj. Nina komencis defendi sin, cxar la nekonato atencis ion tre valoran por sxi.

- Kiel vi povas koni la naturon gxuste de mia Floro? Vi ne scias, pri kio vi diras!

- Cxio estas tre simpla, cxiuj katinoj estas la samaj.

- Ne, ne estas la samaj. Se vi vidus, kiel gxi renkontas min de laboro, kiel karese alpremigxas al mi, kiam al mi estas malbone, vi ne dirus tiel. Mia Floro amas min, kiel neniu alia.

 

 

Humuro

 

***

En la katedralo pastro insultas junan pentriston:

- Kie vi vidis angxelon en botoj?

- Pardonu, sankta patro, sed kie vi vidis angxelon sen botoj?

***

Nova pastro venis en la vilagxon kaj decidis konatigxi kun siaj parohxanoj.

Li frapas cxe iu pordo.

Virina vocxo:

- Cxu estas vi, angxelo mia?

- Ne, sed mi estas el la sama firmao.

***

Unu pastro diras al la alia:

- Hodiaux mi kunigis tri parojn, sep koroj ekgxojis!

- Kial do sep?

- Sed mi ja ne faris tion senpage!

***

Pekulo en infero:

- Kial jam la duan jaron oni fritas min en la sama oleo?

- Silentu vi, vendisto de fritajxoj!

***

Interparolas du amikoj.

- Mi maljunigxas...

- Kial do tiu pesimismo?

- Iam oni demandis min: "Kial vi ne edzigxas?", kaj nun oni demandas: "Kial

vi ne edzigxis?".

***

Patro al filino:

- Kio okazis al tiu junulo, kiu cxiam portadis al vi florojn?

- Li edzigxis al florvendistino.

***

- Kiom kostas cxambroj en via hotelo?

- En la unua etagxo - 300 euxrojn, en la dua - 200, en la tria - 100

euxrojn.

- Ne, dankon. Via hotelo ne estas suficxe alta por mi.

***

Kudristo skrupule remezuras la sxtofon de mendinto. Tiu ne eltenas:

- Cxu vi esperas, ke ankaux por vi suficxos?

- Por mi cxiukaze suficxos. Mi zorgas pri tio, ke ankaux por vi restu io.

 

 

Adres-sxangxo

 

Ekde 2017 mia adreso estas:

Otto Prytz,

Hovseterveien 42B,

NO-0768 Oslo (Norvegio).

 

Restas sensxangxaj:

mia ret-adreso, pilotto@online.no

mia posxtelefona numero: +47-91161765

kaj probable ankaux mia hejma telefonnumero: +47-22555038

 

Al cxiuj legantoj ni deziras felicxan, gxojplenan, prosperan novan jaron en bona sano kaj aktiveco!