Esperanta ligilo

 

n-ro 6, junio 2016

 

Enhavtabelo

Financa raporto

Sekretaria raporto

El Esperantujo. Grava informo

Pola E-kongreso

Oni devas agi

Por muziksxatantoj. Rava muzika travivajxo

Teremino - ekzotika muzikilo

Diversaj interesajxoj Potencigu vian cerbon

Elektra stimulo forigas lacecon

Cxu aviadilauxtomobilo aux auxtomobilaviadilo

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Forpaso

 

 

 

 

Financa raporto

 

LIBE Spezokonto por la jaro 2015

 

Elspezoj

3553,77 presado

75,00 enigmopremioj

1316,56 por depono

192,00 UEA-membreco

105,45 bankkostoj

Sumo de elspezoj -5242,78

Enspezoj

1370,41 kotizoj

5,00 librovendado

2111,35 subvencio de fonduso Thilander

215,87 interezoj

Sumo de enspezoj 3702,63

Saldo de spezokonto -1540,15

Bilanco de LIBE 31.12.2015

Aktivoj, deponoj

7206,00 (18.2.2016)

7246,00 (12.6.2017)

16505,00 (2018)

6900,00 (sen fiksita limdato)

37857,00 sumo de deponoj

8210,88 bankkonto 42268 cxe BNL

85,04 konto libk-p cxe UEA

8265,92 sumo de kurantaj bankkontoj

46152,92 sumo de aktivoj

Pasivoj

46576,41 kapitalo 1.1.

+1116,66 saldo de spezokonto de antauxaj jaroj

-1540,15 sumo de spezokonto

-423,49 saldo de spezokonto

46152,92 sumo de pasivoj

P.L. da Costa.

 

 

Sekretaria raporto

 

Dum la jaro LIBE-estraro laboris konkorde. Dum cxiumonataj skajp-konferencoj ni priparolis la problemojn de nia movado. Certe, antaux cxio temis pri la IKBE, kiu okazos en Nitra (Slovakio). Kvankam aligxis ne tiom multaj personoj, kiom ni sxatus, la kongreso tamen okazos kaj, espereble, estos interesa, utila kaj fruktodona. Cxiukaze, gxi donos al bl'j e-istoj la eblecon renkontigxi kaj gxui neripeteblan kongresan etoson.

La alia grava afero estas LIBE-biblioteko. Nun la stoko de brajlaj E-libroj trovigxas en la E-urbo Herzberg (Germanio). Kelkaj germanaj E-aktivuloj vizitis tiun lokon. Ili konstatis, ke la libroj trovigxas en bona, seka kelo, sed ili kusxas surplanke. Antaux cxio, oni bezonas bretojn. Oni devas fari ilin surloke. Tio estas nemalgranda elspezo. La estraranoj konsentis, ke LIBe povas financi la aferon. E-istoj el Herzberg volas, ke tio estu vera, funkcianta E-biblioteko por bll'j. Sed necesas ankaux ordigi la librojn, kaj por tio oni bezonas helpon de bl'aj e-istoj, cxar kelkaj libroj ne havas la porvidulan surskribon. Do, la problemo atendas sian solvon.

Aperis la nigreskribita "Historio de E-movado inter bll'j". La libron kompilis Ritva Sabelli.

Nia revuo "Esperanta ligilo" aperas regule, pro kio ni speciale dankas Jiri-n Jelinek. Dezirindas, ke venu pli da kontribuajxoj de blindaj auxtoroj, kio igus la enhavon de la revuo pli varia.

Aktivas kelkaj landaj asocioj. En la germana Eblogo aperis ecx tri novaj membroj.

Ni havas novan amikon el Afriko, nome el Kongo. Tio tre gxojigas nin, cxar ni esperas, ke ankaux aliaj bl'aj e-istoj el Afriko aligxos al nia movado.

Resume: ni ne havas specialan pretekston por fanfaroni, sed ni plu laboras por nia komuna afero.aj iba

O. Posxivana

 

 

El Esperantujo

Tiel okazis, ke cxi-foje en cxi tiu rubriko cxiuj tri kontribuajxoj koncernas Pollandon, nu, almenaux estas verkitaj de polaj auxtoroj. Eble, iuj estas enviemaj? Fojfoje mi auxdas opiniojn, ke nia revuo donas tro da atento al tiu aux alia lando. Eraro! La enhavo de la revuo dependas ankaux de vi! Ne forgesu tion kaj skribu pri E-vivo en via lando! Viaj kontribuajxoj estas bonvenaj!

Red'.

Grava informo

La E-instruado en la Jagelona Universitato ricevis internacian nemovadan kvalit-rekonon de EAQUALS.

EAQUALS estas internacia organizajxo pri plej altaj kvalit-normoj en instruado de fremdaj lingvoj. Gxi estas registrita en Britio. EAQUALS konfirmas altan kvaliton de la instru-lerna procezo, rigardata tutece, kiel instruado, ekzamenado, lernado kaj multaj aliaj gravaj elementoj, ligitaj kun lingvoinstruado.

EAQUALS partoprenas en laboroj de la Konsilio de Euxropo, gxi ankaux estas konsultata de la Euxropa Komisiono pri aferoj, rilataj al lingva edukado.

En la Jagelona Universitato estas instruataj pli-malpli 100 fremdaj lingvoj, sed 11, inter ili E-o, estas plej largxe disponigataj en la granda fremdlingva fako de la universitato, kiu nomigxas Jagelona Lingva Centro. Nur tiuj lingvoj celis (laux la rekomendo kaj kun forta apogo de la Rektoro) kaj akiris la Eaquals-kvaliton.

La E-instruado en Jagelona Universitato havas oficialan statuson, tial la altegan koston de la akredito pagis, kompreneble, la universitato.

La signifo por Pollando.

La Jagelona Universitato estas la unua universitato en Pollando, kies lingvoinstruado ricevis tiun prestigxan kvalit-markon. Tiu fakto malfermas la vojon al la fremdlingvaj fakoj de aliaj polaj universitatoj. Jam kelkaj petis cxi-rilatan helpon de la Jagelona Universitato.

La graveco por Esperanto.

La konataj dokumentoj, la Jagelona Universitato estas la sola mondskale (kaj versxajne la unua) supera lernejo, kies E-instruado havas la internacian Eaquals-markon (de iom pli longa tempo slogano de la Jagelona Lingva Centro estas Ni estas aliaj :-) ). E-o trovigxas en la listo de la 30 lingvoj, kies instruado akiris ie en la mondo la prestigxan Eaquals-kvaliton. Tio estas grava por E-o, cxar montras, ke

la lingvo povas esti traktata tute same, kiel aliaj, etnaj lingvoj, kaj ke

gxia instruado povas atingi saman, internacie rekonatan nivelon kiel la angla, germana k.a.

E-o estas pli facile akceptebla en internaciaj fakaj medioj, se proponas gxin granda sxtata universitato.

La fakto de la bazita sur la plej modernaj normoj internacia rekono de la E-instruado, kiu jam realigxis en granda universitato, povas malfermi la vojon al movadaj institucioj, instruantaj E-on.

La akiro de la internacia rekono de alta kvalito en lingvoinstruado estas konsiderata en la plej bona pola universitato kiel granda sukceso, kaj jam kelkajn monatojn dauxras festo...

La E-instruado en la Jagelona Universitato estas realigata de Maria Majerczak.

Pri aliaj E-aktivajxoj de Maria M. en la universitato: http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=97&s=baf3b7c4cb796398e87efdcbccef053f

Ekde nun la oficialaj atestiloj kaj konfirmiloj de la Jagelona Universitato pri E-o enhavos la markon de la internacia EAQUALS-kvalito.

Baldaux komencigxos nova internacia E-kurso en Interreto.

Maria Majerczak

 

Pola E-kongreso

La 26-29-an de majo cxi-jare en ??d? (lodzo) okazis 35-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso. Gxin partoprenis nia s-anino Zuzanna Jankowska. Sxi sendis kurtan informon pri cxi-evento.

La kongreso estis pli turisma. Organizantoj invitis al ??d? kaj proksimaj urboj Zgierz kaj ?owicz. Dum du unuaj tagoj ni gxuis ekskursojn al ?owicz kaj al proksima Zgierz. En ?owicz ni partoprenis feston de Dia Korpo, kiu en tiu urbo havas landskale unikan formon. Lokaj partoprenantoj de meso, procesio kaj parado dum la festo estis vestitaj en tre ricxaj popolaj kostumoj. Dua tago estis dedicxita al la urbo Zgierz kaj gxia teksindustria historio. Sabate okazis gxenerala kunveno de PEA-membroj. Dimancxa mateno estis dedicxita al nova centro de ??d?. La kongreson partoprenis ankaux kelkaj alilandaj e-istoj, kio tre vigligis gxin.

 

Oni devas agi

Kelkaj miaj geamikoj lastatempe esprimis la opinion, ke E-o kvazaux formortas. Cxu vere? Por ion tian aserti estus bezonataj la precizaj esploroj kaj la kono de konkretaj nombroj kaj la rezultoj de la agoj de unuopaj e-istoj. Mi prefere deziras malkonsenti pri tia aserto, sed kial mi malsamopinias, mi mencios iom pli poste.

Estas sxajne la vero, ke la plimulto da e-istoj estas maljunuloj, pri kio atestas multaj fotoj de E-arangxoj. Inter ili tamen de tempo al tempo aperas junaj vizagxoj. Malgraux tio oni auxdas plendojn pri la malsuficxo de novaj adeptoj de la lingvo. Sed ne estas mirige, ke ne cxiuj junuloj bone sentas sin inter "malnovaj figuroj de la movado".

Tiuj maljunaj uloj ja konservas en si antaux cxio la bagagxon de siaj spertoj, dum la spirito de la junularo estas prefere malinfektita de la vivo, do, gxi atendas gxojon kaj optimismon, kaj gxi antaux cxio sxatas amuzigxi kaj ludi. Homo en cxiu agxo estas infano, sed divers-agxe oni havas siajn malsamajn ludilojn. Do, jes, estas vero, ke ekzistas la malsuficxo de gejunuloj, kiuj krome elektas sian propran, pli konvenan junan societon.

Alian malsuficxon konsistigas tiuj el inter ni, kiuj nomas sin e-istoj, sed kiam alvenas la momentoj elprofiti E-on praktike, ofte mankas al ili la lingvokono suficxa por komunikigxi. Oni tiam ofte auxdas "mi estas la eterna komencanto" aux "mi ne parolas E-on, sed mi forte apogas gxin". Dum nia majstro mem diris: "Vi devas lerni, gesinjoroj, cxar la lingvo mem ne venas en la kapon". Ni cxiuj, kiuj uzas la lingvon internacian, bone scias, ke gxi postulas cxiutagan praktikon en diversaj formoj, nur tiam gxi donas kontenton, cxar ni rimarkas nian propran progreson.

Estas fine la nivelo de E-aktivuloj. Sur tiu cxi nivelo ekzistas kelkaj eblecoj antauxenigi la lingvon. La aktivulo estas ja persono, por kiu uzado de la lingvo estas simple ilo, per kiu eblas sciigi, instigi, instrui, distri kaj multe pli fari. Do, kiam oni atingas la nivelon de aktivulo, oni devas agi, kaj tiamaniere oni instigos kaj alportos la kontenton al la aliaj uzantoj. Oni devas agi sendepende de cxiuj malsuficxoj, kiuj estas troveblaj en cxiuj brancxoj de la homa aktiveco. Vi ja memoras la principon de Pareto - 80:20. Laux la principo oni povas kalkuli je maksimume 20 percentoj da homoj, kiuj estas engagxitaj pri la sama ideo.

Kiam oni agas, oni trovas agrablon post pli frua peno. Kiu agas, tiu kreas novajn eblecojn. Propra aktiveco elvokas la fortojn, necesajn por la plua agado. Aktivulo altiras aliajn aktivulojn. Aktivulo estas persono, kiu mem plej profitas! Cetere, cxiuspeca aktiveco estas necesa. Nur nia cxiutaga kontakto kun la lingvo garantias, ke ni mem, niaj observantoj kaj la ideo transdauxros.

Mi ne konsentas kun la aserto, ke E-o estas formortanta. Gxi vivas, sed tiu cxi stato sxajnas esti almenaux konstanta. Mi opinias, ke gxis kiam pli multaj e-istoj ne atingos suficxe altan nivelon paroli la lingvon, ne okazos la progreso en nia afero. Sed por tion cxi atingi estas necesaj konstantaj kialoj por uzi gxin. Kiu volas fari ion por nia afero, tiu kreu okazojn travivi bonan tempon kun geamikoj, kiuj parolas la lingvon. La bonan tempon ni ne trovos en kverelemo kaj kritikemo. Nian lingvon kreis por ni la homo, kiu, laux mi, deziris la alproksimigxon de ni cxiuj. En tiu cxi lingvo anstataux kritiki maleviteblajn stumblojn, ni klopodu instigi nin reciproke per pli ofta lauxdo de niaj bonvolaj faroj, kiujn ni cxiukaze rajtas libere elekti.

Andreo Bach (Gdynia, Pollando).

 

 

Por muziksxatantoj

Rava muzika travivajxo

Magie sorcxis la cxirkauxa scenejo: dekliva arbaro en la ekstrema nordo de Galileo kun lebanonaj cedroj sxajnintaj kiel teatraj kulisoj kaj ligna duetagxa izolita konstruajxo aperinta kiel sceneja fono. Sube, malproksime en la ebeno, oni duonvidis tra la pluvego la lagon de Tiberias, iom pretendeme nomatan Galilea maro.

Tie logxas fama piankoncertisto kaj konata muzikologo, kiu decidis frue forlasi sukcesan karieron kaj sin dedicxi al komponado kaj esploroj pri kordaj klavaraj instrumentoj. Ne tiom ofte li organizas en sia subtegmenta salono tre aprezatajn koncertojn por dudeko da elektitaj gastoj. Cxifoje, pro la malbonegaj veterkondicxoj nur ni kvar inter la invititoj fine sukcesis, ne sen kelkaj malfacilajxoj, atingi la lokon.

Nia gastiganto, tute aplombe, gaje anoncis, ke rekompence por nia auxdaco ni ricevos esceptan prezentadon. Kaj... tiel ja estis: preskaux tri horojn de intima ludado de tri kordaj klavaraj instrumentoj: klaviceno, klavikordo kaj piano, intermiksita per trafaj klarigoj pri ilia historio, evoluo kaj karakterizaj kvalitoj. Aparte interesa estis la ludado de samaj muzikpecoj per malsamaj instrumentoj.

Cxu pro la loko, varma rifugxejo meze de sxtormo, cxu pro la natura akompano per bruaj ekblovoj de la ventego, cxu pro la fascina prezentado de la gastiganto, vere temis pri neforgesebla travivajxo.

Tiamaniere mi malkovris kelkajn tiklajn kuriozajxojn, pri kiuj mi deziras sciigi vin kiel eble plej malpedante.

Unue pri la klaviceno: gxi estis pluka korda klavara instrumento tre populara en la jarcentoj de 16-a gxis 18-a. Malsame ol piano, klavicenajn kordojn ne frapas marteloj, sed pincxas plukiloj. Pro tio, sono de klaviceno estas mallonga, mallauxta kaj malforta sed gxia tembro kaj sonoreco estas neimiteblaj.

Kune kun la orgeno, la klaviceno estis la plej komuna instrumento en Euxropo gxis la alveno de la piano, kiu plene trud-anstatauxis gxin. Tial la por-klavarajn verkojn, kiujn Bach, Haendel kaj Domenico Scarlatti komponis specife por klaviceno, oni plenumis per piano.

Nia gastiganta muzikologo ludis per klaviceno la plej famajn muzikajxojn de Domenico Scarlatti, itala klavicenisto virtuoza kaj komponisto el la 18-a jarcento. Unu el liaj plej famaj muzikajxoj estas la sonato K175 en LA minora, kiun ni auxskultis kaj per piano kaj per klaviceno.

Kaj jen mia dua malkovro: la klavikordo, ankaux gxi klavara instrumento el la familio de kordinstrumentoj. Gxis la fino de la 18-a jarcento tiu cxi instrumento estis disvastigxinta preskaux en tuta Euxropo. Kun la tendenco al sonfortigo ekde la komenca 19-a jarcento la klavikordo iom-post-iom eksmodigxis. Komence de la 20-a jarcento oni remalkovris kadre de reekestanta intereso pri historiaj instrumentoj gxian apartan cxarmon, kiu bazigxas en la plej sensiva formebleco de la tono.

La tono de klavikordo estas relative mallauxta, esence pli mallauxta ol tiu de modernaj pianoj, tamen tre modulebla. Kiel ununura mekanika klavar-instrumento, klavikordo donas ja la eblecon influi la tonon ecx post la ekfrapo, ekz. per tremado (t.e. perioda sxangxo de la premo sur la klavo). Surprize tio kauzas efekton similan al vibrado Cxe arcxinstrumentoj.

Gxuste pro la relative rekta kontakto de la ludanto kun la sonanta kordo, kiu restas dum la tuta dauxro de tono, ludado de klavikordo postulas tre ekzaktan ludoteknikon: ludanto devas precize kontroli sian premon dum cxiu sonanta tono, por ne estigi nevolajn efektojn.

Pro tio, nuntempe, dum ekzistas amaso da piankoncertistoj, estas tre malmultaj suficxe spertaj ludantoj de klavikordo. Nia gastiganto konfesis, ke nur nun post kelkaj jaroj de studado, li ekregas tiun cxi fajnan instrumenton. Li ludis por ni sonaton, fantaziojn kaj rondelojn de la plej fama komponisto por klavikordo, Carl Philipp Emanuel Bach, la dua el 20 gefiloj de la famega Johann Sebastian Bach.

Tiel, kun ankoraux la violona sonoreco de klavikordo resonanta en la oreloj, post preskaux tri horoj de auxskultado, forgesinte pri mangxado kaj trinkado, nia travivajxo en la klasika muziko atingis la finon.

Gian Piero Savio (Israelo).

 

Teremino - ekzotika muzikilo

Teremino (mi devas uzi neologismon) estis tamen inventita antaux preskaux cent jaroj! Gxi estas unu el la unuaj elektronikaj muzikinstrumentoj en la historio. Poste oni inventis multajn aliajn, el kiuj kelkaj produktas preskaux la saman sonon kaj estas pli facile ludeblaj (sonsinteziloj, ekz.). Tamen, teremino konservis sian cxarmon kaj gxis nun cxiuj muzikistoj sin dedicxas al gxi. Oni ecx faris filmon pri la historio de tiu ekzotika muzikilo kaj gxia kreinto.

En la jaro 1920 la ruso Leono Teremin kreis negrandan aparaton, kiu nun havas la formon de horizontala skatolo kun butonoj. Cxe la ekstremoj de la skatolo trovigxas du metalaj antenoj, kiuj kaptas la alproksimigxon de iu ajn objekto. Speciala teknikajxo transformas tiun kaptadon en sonon. La objekto, kiu alproksimigxas al la anteno, estas la mano de la muzikisto. Unu mano kontrolas la frekvencon de la sono, la alia la lauxtecon. Plej kurioze estas, ke la manoj de la ludanto neniam tusxas la muzikilon.

Nu, mi konsentas: Cxi tiu mia ekspliko ne multe helpas vin kompreni, kiel la afero funkcias.

Dum jarmiloj homo estas fascinita de muziko. Tio igis lin krei plej diversajn muzikilojn. Kelkaj el ili estas vere ekzotikaj. Dum la lastaj jardekoj elektroniko estas vaste uzata en tiu kampo, sxajne kun granda intereso flanke de la publiko. Laux kredindaj informoj, la juna usona komponisto Mason Bates, ekz., estas unu el la plej prestigxaj komponistoj de erudicia muziko nuntempe, kaj li kutime uzas elektronikajn rimedojn.

Teremino sxajnas virina nomo, kaj fakte gxi sonas kiel bela, melankolia virina vocxo.

Dirce Sales (Brazilo).

 

 

Diversaj interesajxoj

Potencigu vian cerbon.

Gxi estas via unikajxo,do, faru gxin mirinda! Gxi estas organo la plej mistera: Ofte oni diras, ke ni uzas gxin nur je dek procentoj, iu volas gxin "pompi" per kemiajxoj aux energiajxoj, iu sxatus havi la "cerbegon" kun la memoro de komputilo kaj genio de Leonardo. Sed gxi... Kion gxi faras? Kaj kiel uzi gxin nature?

Kio estas inteligenteco? El la artikoloj, dedicxitaj al cerbo, aperantaj en la revuoj, sekvas la respondo evidenta: inteligenteco estas ellaborado de la pensoj komplikaj kaj solvado de malfacilaj problemoj per ili; aux la doto de super-memoro, kapablo je super-komplikaj analizoj. resume, super-inteligentoj estas malmultaj, kaj ni,simpluloj devas klopodi uzi la cerbon lauxeble pli multe. Tio estas opinio disvastigxinta. Sed ni povas informi vin, ke tiu cxi opinio estas malgxusta, cxar gxi miksas inteligentecon kun pensoj kaj cerbon kun menso.

Se ni volas vere kompreni la organon plej misteran, ni devas nin malfermi por la tezo: cerbo ne estas farita por pensi! Ni imagu semon, kiu, jxetita en la teron, enradikigxas, donas gxermojn, uzante la energion kaj varmon de Suno kaj tiel igxas la kreskajxo. Sammaniere la cerbo, frukto de milionjara evoluo, kasxita en la ujo, kiu estas la kranio, faras gxuste tion, kion gxi povas fari. Kaj gxia cxefa tasko estas... fari vin!" Jen kio vere estas cerbo: la semo, enhavanta la tutan inteligentecon de la naturo, kaj gxi sen via konscio, kreas vin cxiumomente kaj arangxas vin gxustamaniere!

Gxi ne nur faras vian korpon, formante kaj regulante cxiujn organojn, sed tagon post tago kreas vian kondutmanieron, gvidante vin tra la rilatoj kaj eventoj, bezonataj por teksi vian vivodramon. Gxi portas vin tien, kien vi devas iri (ofte ne tien, kien vi "pensas" esti iranta. La plej potenca forto de la naturo estas je via dispono: ne malbone, cxu? Je cxies dispono. Kial la cerbo realigas sin plene, farante, sed ne pensante? Penso estas nur malgranda ondeto de surfaco de la cerba oceano.

Estas vero, ke ofte ni uzas gxin malbone. Ni dronigas gxin en amaso da superfluaj aferoj kaj malheligas per siaspecaj mensaj toksajxoj.

Malgranda glano, jxetita en la grundon, ne eraras: inteligenteco de la semo gvidas gxin, kaj el la glano naskigxas gxuste kverko, nek pomarbo, nek bananujo. Kial do ni, kiuj fanfaronas pri la inteligenteco multe pli alta, eraras tiom ofte? Kial ni elektas malgxustan laboron, nekonvenan kunulon, kial ofte ni estas en situacioj, kiuj nin nervozigas aux stresigas?

La kauxzo estas simpla: ni uzas la cerbon malbone, malheligante nian ag-kapablon per "toksajxoj" tre potencaj - malbonaj pensoj kaj sxablonoj. Malbonaj pensoj povas krei grandajn problemojn por funkciado de nia valora organo. Estas kvazaux cxiu el ni havus du pusxojn: tiun de la cerbo, direktitan al realigo de nia naturo, kaj tiun de kutimoj, al kiuj ni estas ligitaj. Tiuj kutimoj, kiel Luno, ne elradias propran lumon, sed respegulas la lumon de cxirkauxajxo - la roloj, kiujn ni akceptas (ies filo, edzo, frato, patro), situacioj eksteraj (laboro, amikoj, familio), mem-difinoj (mi estas malkuragxa, timema, tre sagxa)... Sed, se forskrapi tiun surfacon, kio restas de vi mem, de tio, kio vi vere estas? La fiksita identeco bremsas la evoluon. Ofte ni diras: "Tiel mi estas farita. Tia estas mia sorto". Ni kvazaux faras foton de ni mem laux nia imago, pendigas gxin sur la muron kaj faras cxion por esti similaj al gxi. Ni malliberigas nin mem en iu interna prizono. La cerbo agas aliel: gxi konstante rekreas sin mem, reformas la mapon de siaj neuxronoj. Cxiu konvinko estas legita kun iu momento, dum kiu gxi estis formita, kaj kun tempopaso gxi perdas sian aktualecon. Se ni klopodas esti tio, kio ni ne plu estas kaj pretendas trudi al nia cerbo tiun identecon, ni grave limigas gxin. Vi malsanigxos, se vi estos tro rigida.

Ripetigxantaj kapdoloroj indikas siaspecan mensan streson, tendenco al supersxargxo de la "superaj" cerbaj funkcioj malfavore al profundaj instinktoj. Resume, en nia vivo estas tro multe da pensoj kaj tro malmulte da plezuroj!

Krevo de cerba angio, provokita de alta tensio aux aterosklerozo. Simbole la sango, posedanto de pli profundaj impulsoj kaj emocieco, superas kaj rompas digojn de memkontrolado, kiuj gxin limigas.

Dum degeneraj malsanoj oni helpas progresivan detruon de neuxronoj, veran detruon de la personeco. Rememoroj, konvinkoj, mensaj kutimoj - cxio estas polvigita, kvazaux la vojo al nenio estus la lasta maniero, kiun uzas la cerbo por liberigxi el kontrauxnatura kagxo de identeco kaj "intelekta perfekteco", en kiu gxi estas fermita.

Sed ne helpas la kemia stimulado. Cxu komence estas krucigramoj, poste piloloj, kaj fine elektrodoj? Stimuli la cerbon kemie estas same kiel bruligi lignofajron sur la Suno. Kion ni devus fari? Mala, liberigi la enorman potenzialon, kiun vi jam havas en si.Eble estonte oni povus per pilolo aux eta elektra malsxargo forvisxi iun nedeziratan rememoron, turni la entuziasmon al certa laboro. "La cerbo sen limoj" estas la slogano, kiun farmakologiaj esploroj klopodas realigi. Ne temas nur pri aktivigo de la cerbo, manpleno de pli-malpli geniaj ekzercoj, kiuj portempe povas plibonigi la mensan funkciadon (solvi krucigramon aux respondi kvizon). Hodiaux oni jam havas teknikojn, uzatajn en medicino - kemiaj substancoj neuroaktivaj aux enmeto de specialaj elektrodoj - kun la celo potencigi apartajn cerbajn funkciojn, kiel tiuj matematikaj, kalkulaj, por reguli humoron, dormon, apetiton, personan motivigon, memoron, seksemon...

Sed oni ne scias, cxu tiuj eksperimentoj sukcesos. Sed estas vero, ke la ideo, kvazaux nia cerbo estus iu mirakla masxino por plenumi niajn kapricojn, estas perversa. Gxia denaska sagxeco, kapablo orientigxi en la vivo naturmaniere, estas en la ombro, favore al iuj "miraklaj" kapabloj. Estas dangxera konduto de la persono, kiu povas malstabiligi la psikan ekvilibron, generas gravajn embarasojn.

Laux Vittorio Carrioglio el la itala tradukis O.P.

 

Elektra stimulo forigas lacecon

Kiu ne sxatus trovi suficxon per malpli da dormo, sen perdi energion kaj forton? Esploristoj atingis tion per eksterordinara metodo. Ili kapablos kuraci ankaux pacientojn kun tro alta dormbezono.

Po du elektrodoj estas aplikataj cxe frunto kaj nuko. Tiam la kurenta cirkvito estas fermata, kaj malforta kontinua kurento trafluas la cerbon. La pacientoj rimarkas nur malfortan pikpikadon cxe la en- kaj elsxaltado de la kurento. La efikoj tamen vekas atenton: La testpersonoj, kiuj iom antaux la nokta ripozo ricevis tiun terapion bezonis averagxe 25 minutojn malpli da dormo en nokto, ol kutime.

La esplorista teamo de la universitato de Freiburg krome konstatis, ke la reduktita dormbezono per elektra stimulo estis observebla sen negativaj efikoj je koncentrigxo, vigleco kaj formigxo de pensado. Nek en psikologiaj testoj, nek en propra pritakso la testpersonoj  montris diferencon al komparaj personoj. Ankaux la dormarkitekturo, do, la kunmeto de legxera, profunda kaj REM-dormo (rapidaj okulmovoj), kiu estas grava por la dumnokta prilaborado de informoj, restis sensxangxa. La sciencistoj esploris entute 19 sanajn virinojn kaj virojn dum po kvin noktoj en la dorm-laboratorio. Cxiuj testpersonoj ricevis antaux la enlitigxo aux ?ajnan stimulon, aux dufoje 13 minutojn da?rantan elektra stimulo kun intenseco de du miliamperoj.

Bazo por tio, ke homoj sentas sin vekaj kaj satdormintaj, estas ekvilibrita alta aktivebleco de la cerbo. Cxe pacientoj, kiuj suferas pro Parkinson-malsano aux post apopleksio, aperas pro manko de certaj procedoj en la cerbo ekstreme alta dormbezono, kiu ne estas suficxe bone kuracebla per aktivigaj programoj kaj medikamentoj.

Por tiuj pacientoj la elektra stimulo povus esti efika kaj bone eltenebla kuracado. Tia terapio estus plenumebla ecx hejme. La rezultoj de la eksperimenta studajxo bezonas ankoraux pluajn testojn pri efikeco kaj sekureco antaux ol la nova terapio povos esti klinike aplikata je largxa dimensio.

Cxe kronike laca paciento la kuracistoj jam povis pruvi la efikecon de la metodo. La viro post piko de abelo suferis pro forta sxoko kaj bezonis reanimigon. Sekve, li suferis dum dek jaroj pro ekstrema dumtaga laceco. Kaj li ne pozitive reagis je gxis nun disponeblaj terapioj.

En intervaloj de unu monato li estis traktata dum po tri tagoj per la t.n. transkrania elektra stimulo. Jam baldaux poste reduktigxis lia bezono dormi ankaux dumtage, de tri horoj kaj duono je kvar tagoj de la semajno, al du horoj kaj duono je malpli ol du tagoj. Tio estas, kompreneble, priskribo de unuopa kazo, kiu ne simple estas gxeneraligebla. Sed la plibonigxo, kiun la paciento spertis per tio post multaj plej ofte sensukcesaj terapioj montras bonajn perspektivojn por la estonta efika aplikado de tiu metodo.

 

Cxu aviadilauxtomobilo

aux auxtomobilaviadilo

Homoj nutras veran pasion koncerne auxtomobilojn kaj flugmasxinojn. Tio sxajnas preskaux infaneca pasio: ju pli luksa aux ekstravaganca modelo, des pli alloga la ludilo.

Certe, zorgoj pri sxparado de benzino aux ekvivalenta brulajxo ankaux motivas la sercxadon de novaj veturiloj: antauxnelonge ni legis pri triradaj auxtomobiloj, vere bela elpensajxo. Pli auxdacaj aventuremuloj proponis jam miksajxon de motorciklo kaj helikoptero   dangxera hibridajxo.

Nun la slovaka entrepreno AeroMobil proponas specon de veturilo, kiu gxis antaux iom da tempo apartenis al la kinaj fikciajxoj:

gxi estas auxtomobilo, kiu transformigxas al aviadilo post kelkaj sekundoj.

Kaj inverse. La prototipon oni premiere montris en Vieno

antaux kelkaj tagoj. Gxi povas iri sur stratoj kaj sxoseoj kiel

tute normala kvarrada auxtomobilo, kaj cxi tiel gxi

povas atingi la rapidecon de 160 kilometroj hore. Atinginte la rapidecon de 130 km hore, gxi povas ekflugi, kaj flugante atingi la rapidecon de

200 km-oj hore. Gxin movas benzino kaj surtere gxi povas veturi 875 kilometrojn per la enhavo de unu plena benzinujo;

flugante, gxi havas auxtonomion de 700 kilometroj.

La produktontoj anoncas, ke ili komencos la industrian produktadon de tiu nova veturilo post du-tri jaroj. La projekto komencigxis en la jaro 1990, kaj la nuna modelo rezultis de diversaj

antauxaj prototipoj. Komence oni planas reguligi gxian uzadon laux la

legxoj de Euxropa Unio koncerne auxtomobilojn kaj malgrandajn flugmasxinojn.

Oni antauxvidas per tio evoluigi la koncepton pri ne tre

longdistanca transportado. En la nova veturilo povas  sidi du

pasagxeroj. Eblas ekflugi de sur pavima aux gresa surfaco,

kaj por tio suficxas kelkcent metroj; por alterigxo suficxas 50-metra longo.

 

 

Forpaso

 

Funebran novajxon sciigis al ni Livi Ciobanu, LIBE-delegito en Rumanio: la 14-an de majo cxi-jare post grava malsano forpasis lia 66-jara samlandano Ioan Vajda, kiu estis delonga E-isto kaj leganto de EL. Partoprenantoj de la IKBE80 EN Harkany, certe, memoras lin viglan kaj cxiam scivoleman.

Ripozu do, kara samideano, en paco.

A. Masenko.