Esperanta ligilo

n-ro 7, septembro 2016

 

Enhavtabelo

El la LIBE-estraro. Venontjara balotado

Protokolo de la Gxenerala Asembleo de LIBE

Kongresa rezolucio

Kongresaj limerikoj

Historio de Esperanto-movado inter blinduloj

El Esperantujo. Nova estraro de uea elektita

Por muziksxatantoj.

Enigmoj kaj problemoj

Anoncetoj

Forpaso

 

El la LIBE-estraro

Venontjara balotado

 

Laux LIBE-statuto (vd. paragrafon 11), la estraranoj estas nomataj por periodo de kvar jaroj. En 2017 finigxos la dejxorperiodo por nuna estraro, do okazos balotado, kiun prizorgos s-ro Dragan Sxtokovicx (Kroatio). Por detale informigxi pri la taskoj de la estraranoj bv. legi la Statuton de LIBE en nia pagxaro. La estraranoj nun ne devas nepre kunveni en difinita loko nek devige partopreni en niaj asembleoj, cxar la estrarkunvenojn regule ni arangxas per skajpo. Vi povas kandidati ankaux iun alian, kondicxe ke tiu konsentas. Nia movado tre bezonas novajn, fresxajn fortojn, kaj ni alvokas tiujn, kiuj bone konas la movadon kaj deziras agi por plivigligi gxin, ne hezitu! Sendu vian nomon kun mallonga biografio al nia sekretario Dragan Sxtokovicx:

Divkovicxeva 5, HR-52100 Pula, Kroatio; tel.: +385 52 503627; R.P.: stokovic@globalnet.hr . S-ro Sxtokovicx akceptos nomojn de la estrarkandidatoj gxis fino de novembro 2016.

Anatolij Masenko,

prezidanto de LIBE.

 

Gxenerala Asembleo de Libe

dum la IKBE82, Nitra (Slovakio)

30 de Julio - 5 de auxgusto 2016

 

Unua parto (mardon, la 2-an de augusto, ekde la 10-a horo)

 

Enkonduke la prezidanto Anatolij Masenko klarigas, ke cxeestas ankaux la geestraranoj vicprezidantino Natalia Kasymova kaj kasisto Pier Luigi Da Costa. lauxstatute oni rajtas arangxi gxeneralan asembleon de LIBE nur, se cxeestas almenaux kvar estraranoj aux, kiam cxeestas malpli da ili, se la necxeestantaj donis skriban konsenton por okazigo de la asembleo. Tian konsenton donis la tri mankantaj geestraranoj Olena Posxivana, Dimo Dimov kaj Dragan Sxtokovicx, kaj sekve nia asembleo estas lauxstatute arangxebla. La prezidanto komencas gxin proponante unuminutan staradon omagxe al la membroj forpasintaj dum la lasta jaro: Yvonne Isaac el Luksemburgio, Anna Vogt kaj Erich Volkmann el Germanujo, Jurij Peljusxenko el Rusujo, Vladislav Zbirnea el Moldavujo, Ioan Vajda el Rumanujo kaj MIguel Cazorla el Hispanujo. Priborsky informas aldone pri la forpaso de Rostislav Strejcxek el Cxehxio. Post la silenta omagxo la prezidanto listigas niajn membrojn, kiuj festas cxi-jare vivjubileon: 85-jaran por Gerda van der Sijde, 80-jaran por Vladimir Jxelev kaj Rob Moerbeek, 75-jaran por Halina Kuropatnicka, Pier Luigi Da Costa kaj Gyula Farkashalmi, 65-jaran por Galina Koroljova kaj Jose Mendez Morcillo. Cxi-jare havos ankaux vivjubileon Nedeljka Lojxajicx kaj Jiri Jelinek kaj festos sian oran jubileon Jovana Karasxova. Krome estas inter ni, kvankam tre silenteme, Stanislav Sxkultety, longjara esperantisto slovaka, aktiva jam ekde la studentaj jaroj kaj nun okdekjara. Cxiujn la prezidanto proponas gratuli per aplauxdoj.

La prezidanto proponas la asemblean tagordon:

1. malfermo;

2. agadraporto de la estraro;

3. financa raporto;

4. landaj raportoj;

5. Vidulpresa Historio de la E-omovado inter blinduloj;

6. LIBE-biblioteko;

7. "Esperanta Ligilo";

8. LIBE-balotado;

9. venonta kongreso;

10. diversajxoj.

La proponita tagordo estas akceptita.

Cxar la malfermo jam fakte okazis, la prezidanto venas al la dua punkto de la tagordo.

2. Agadraporto. La agadraporto jam aperis en nia revuo,

sed la prezidanto aldonas, ke la estraro regule kunvenis per Skajpo kaj cxefe okupigxis dum la jaro pri la arangxo de la nuna kongreso. Pri sia agado la estraro pretas respondi demandojn. Neniu havas ion por demandi kaj la agadraporto estas unuanime aprobita.

3. Financa raporto. Ankaux la financa raporto aperis en nia revuo, tamen la prezidanto invitas la kasiston ion aldoni. Da Costa informas, ke, malgraux la gxenerala ekonomia krizo, nia asocio ne suferis perdojn cxe la investitaj sumoj, kiuj ecx donis profiton; regule subtenas nin la sveda fonduso de Harald Thilander kaj iom post iom farigxas pli bonorda la enpago de la individuaj kaj asociaj membrokotizoj. Otto Prytz rimarkigas, ke la prezentmaniero de la raporto en la revuo

sxangxigxis, cxar cxi-foje sumoj aperas maldekstre kaj klarigoj dekstre, kio tamen ne influas la klarecon de la raporto, kiu, li humure konkludas, restas same komprenebla por tiuj, kiuj komprenas tiajn aferojn, kaj same nekomprenebla por la ceteraj. Masenko invitas sugesti fruktodonan utiligon de nia mono, kaj Da Costa aldonas, ke vere necesas novaj ideoj, cxar ofte ecx gravaj iniciatoj kiel la publikigo de libro aux ecx la arangxo de kongreso ne donas la esperatan rezulton.

La financa raporto estas aprobita.

4. landaj raportoj.

Por Auxstrujo Walter Wagner, salutinte nome de cxiuj ALBE-anoj kaj aparte nome de la prezidantino Veronika Haupt kaj de s-ro Harald Rader, raportas, ke pasintjare tri auxstroj partoprenis en Ikbe81 en Italujo. Krom okupigxi pri rutinaj aferoj, ALBE organizis propran kunvenon en la pasinta auxtuno kaj gxin cxeestis la prezidanto de la auxstra blindul-unuigxo, kiu tiel unuafoje havis kontakton kun ALBE kaj

kun esperanto gxenerale. Kontaktoj okazis ankaux kun s-ro Anton Oberdorfer, redaktoro de la Esperanta Ret-Radio, el kiu la redaktorino de EL cxerpas ofte materialojn.

Por Bulgarujo raportas s-ino Radka Stojanova: Inter la arangxoj faritaj de ANEB en 2015 rimarkindas: en januaro la partopreno de la prezidanto Dimo Dimov kaj de Elena Nikolaeva en radioprogramo, dum kiu ili parolis pri esperanto kaj pri la movado inter blinduloj;

en septembro renkontigxo de nevidantaj esperantistoj en Obzor kun prelego pri la eminenta esperantisto Trifon Hxristovski;

en oktobro en Sofio, en la Nacia Brajla Biblioteko, solenajxo por celebri la 30-jaran aperadon de "Esperanta Fajrero";

en septembro seminario kadre de euxropa projekto "Lingvo de la toleremo". La bulgaraj nevidantaj esperantistoj partoprenas regule en la vivo de la esperantaj kluboj kaj okazigis esperantokursojn en kelkaj urboj;

"Esperanta Fajrero" (abonebla por eksterlandanoj je 5 euxroj jare) regule aperadas sur papero, sur diskoj kaj vidulskribe,

kaj krome estas regule vocxlegata sur diskoj la revuo

"Bulgara Esperantisto".

Por Cxehxio raportas Jan Priborsky: salutinte nome de s-ino Danusxe Vokacxova, kiu ne povis partopreni, li informas, ke la cxehxaj blindaj esperantistoj (dudeko, el kiuj 8-10 aktivaj) estas organizitaj ekde la sepdekaj jaroj en sekcio de la landa esperantista asocio, en kies arangxoj ili regule partoprenas: Kune kun tiu organizajxo ili eldonis diskon kun internacia muziko, kaj alian diskon ili faris kunlabore kun la grupo en olomouc: ambaux diskojn ricevis donace la kongresanoj.

Jara kunveno okazas cxiun aprilon en Prago kaj de tempo al tempo oni arangxas pliajn renkontigxojn por specialaj okazoj,

kiel pasintjare cxe Kristnasko por kune babili kaj kanti kristnaskajn kantojn.

Jiri Jelinek aldonas, ke li partoprenis en ekspozicio pri vojagxado, dum kiu li informis pri la diversaj rimedoj, kiujn nevidantoj utiligas por gxui la cxirkauxan mondon vojagxante kiel la ceteraj homoj kaj ne limigxante al hejma legado aux auxskultado de vojagxpriskriboj, kio por kelkaj vidantoj estus la plej komforta maniero.

La krizo de la revuo "Auxroro" sxajnas momente malpli dangxera, cxar aperis subtenantoj kaj novaj abonantoj kaj tio helpos por pruvi, ke la gazeto, jam kun longa historio, indas plue aperadi.

Por Finnlando raportas Ritva Sabelli: kelkaj lernantoj partoprenis en la esperanto-kursoj organizitaj de Steleto, kaj aliaj membroj perfektigas sian lingvokonon, utiligante servon de Lernu.net, kiu regule sendas al abonantoj retmesagxojn kun novaj vortoj kaj ekzemploj de ilia uzo. Dauxre aperas trimonata sonrevuo parte finnlingva, sendata ankaux al ok fremdaj landoj. Steleto havas propran retpagxon strukture similan al la retpagxoj de ceteraj asocioj apartenantaj al la finna blindulasocio: La enhavo estis komence nur finnlingva, sed oni klopodas iom post iom enkonduki esperantajn tekstojn. S-rino Sabelli dauxrigas prezentante la verkon "Historio de la E-omovado inter blinduloj", sed pri tio vi legos sub la koncerna punkto.

Por Germanujo raportas Natalia Kasymova: En la jaro ne estis apartaj okazajxoj, sed Eblogo dauxre aktivas: gxia revuo "la blinda esperantisto" regule aperas kaj estas sendata al dudek landoj;

la estraro regule kunvenas per telefonkonferencoj, kaj oni arangxis ankaux similajn konferencojn por la tuta membraro

por praktiki la lingvon. Eblogo ankaux iom subvenciis la agadon de Rob Moerbeek por aperigo de "Monato" surdiske,

kun la celo plibonigi la sonkvaliton de la eldono, kaj sxajnas

ke efektive tio jam rimarkeblas.

En majo okazis nacia kunveno, al kiu oni invitis ankaux

la prezidanton de la Germana E-Asocio cele al pli strikta kunlaboro inter Eblogo kaj GEA.

Okazis ankaux elekto de la nova estraro, kies prezidanto estas Norbert Mueller kaj kasisto Manfred Herrmann; al gxi apartenas ankaux Natalia Kasymova. Rezulto de la tuta agado de Eblogo estis tre pozitiva, cxar interalie gxi gajnis tri novajn membrojn.

Pri Hungarujo Attila Varro informas, ek en la lando ne ekzistas organizita Esperanto-movado inter blinduloj kaj do apenaux estas io pri kio raporti. Tamen la lando estas cxi tie reprezentata de du kongresanoj.

Por Italujo Da Costa raportas, ke la agado de IABE koncernas cxefe la perkorespondan lernejon (kiun lastatempe vizitis kelkaj novaj interesigxantoj, kiujn oni esperas definitive varbi) kaj la aperigo de "Itala Ligilo", dauxre suferanta pro teknikaj kauxzoj;

Tamen la lasta numero estis aparte grava, cxar gxi enhavas

la unuan brajlan eldonon de la traduko de fama poezia verko de Pablo Neruda. La pasintan jaron IABE okupigxis precipe

pri la preparado de IKBE81, pri kies bedauxrindaj mankoj humure atentigis Otto Prytz en sia kongresa limeriko.

Por Japanujo raportas Kunio Tanabe: la prezidanto de JABE Teiiti Tanaka bedauxrinde ne povis partopreni pro aliaj devoj. La membroj de JABE de tempo al tempo kunvenas en la Nacia Brajla Biblioteko. Bone sukcesis faka kunsido dum la japana nacia esperanto-kongreso en Sendai: tie s-ro Kataoka raportis pri la universala kongreso en Lilo, S-ro Tanabe pri nia IKBE en Italujo kaj estis krome prelego pri Erosxenko. Tre aktiva estas la "Grupo de disvastigo esperanton", kiu eldonas la monatan sonrevuon "Gaja vocxo", kunlabore kun pluraj vidantaj samideanoj. En la jaro aperis trifoje ankaux la organo de JABE "Orienta blindularo".

Por Norvegujo raportas Otto Prytz: la gxenerala movado en la lando suferas krizon, kvankam gxi dauxre sukcesas aperigi sian dumonatan organon, kio estas vere rimarkinda. Ankaux la lokaj kluboj malbone funkcias kaj sola esperiga fakto estas, ke kelkaj novaj esperantistoj aperas pro bonaj interretaj kursoj. Al LIBE apartenas kvar norvegoj, el kiuj la 73-jara parolanto estas la plej juna: Kiel esperantistoj ni dauxre esperu, sed evidente je tiuj kondicxoj el Norvegujo oni ne atendu miraklojn.

Por Rusujo raportas Anatolij Masenko: fine de Junio okazis cxe la Nigra Maro la tradicia jxamboreo de REAN, kies esperantofakan, kulturan kaj ripozan programon gxuis 48 homoj. En la interreta kunvenejo Ventrilo vigle agadas kelkaj rusaj samideanoj, kaj nia lingvo estas regule instruata; krome, en la sonrevuo de la rusa asocio de nevidantoj "Dialogo" aperis pasintauxtune ampleksa raporto de Pavel Rjabov pri la agado de blindaj esperantistoj.

5. Vidulpresa Historio de la E-movado inter blinduloj.

S-ino Sabelli prezentas la vidulskriban verkon "Historio

de la E-movado inter blinduloj, 1888-2015". Gxi estas peza volume kun 334 pagoj kaj pli ol 50 ilustraj fotoj. Gxi aperis post sesjara penado danke al internacia kunlaboro; senpagan ekzempleron ricevos pro la donita kunlaboro s-anoj Jiri Jelinek, Anatolij Masenko, Martin Meyer kaj Attila Varro. La Libroservo de UEA acxetis 10 ekzemplerojn kaj unu estis donacita al biblioteko. Restis en la manoj de S-ino Sabelli nur unu ekzemplero, kiun sxi donas al Masenko pro lia promeso gxin traduki al la rusa. Kiu deziras ricevi la libron, povas pagi 20 euxrojn al sxi, kaj la libro estos sendita hejmen. Al demandoj, cxu la verko ekzistas en elektronika formo, s-ino Sabelli respondas, ke sxi volonte liveros gxin en la formato PDF por ke gxi aperu en la pagxaro de LIBE. Otto Prytz informas, ke la samtitola verko aperis poparte unue nur brajle:

la unua volumo kun la historio de la movado gxis la dua

mondmilito kaj la dua volumo kun biografioj de niaj forpasintaj pioniroj, ambaux redaktitaj de Joseph Kreitz, kaj la tria volumo

kun biografioj de ankoraux vivantaj gravaj esperantistoj redaktita de Rudolf Krchnak. Li mem posedas nur la unuan volumon kaj sxatus havi ankaux la du aliajn, sed ne scias, cxu ili estas ankoraux acxeteblaj, tamen li scias, ke almenaux la unua trovigxas ankaux en la reto. Pro la vidulskriba verko li instigas al forta aplauxdo por cxiuj, kiuj kunlaboris. La prezidanto Masenko respondas, ke de cxiuj brajlaj volumoj ekzistas nun elektronika versio siatempe realigita de Jiri Jelinek kaj korektita de Masenko, Meyer kaj Varro; tiun version li povas disponigi al petantoj el sia komputilo (tamen la tri volumoj trovigxas jam ankaux en la pagxaro de LIBE: aldono de la raportinto).

6. LIBE-biblioteko. Pri gxia nuna stato raportas Natalia Kasymova, kiu gxin vizitis okaze de la kunveno de Eblogo en la urbo Herzberg.

La libroj de LIBE kusxas nun en la kelo de la

interkultura Centro Herzberg, kiu konsentis arangxi kaj funkciigi LIBE-bibliotekon, el kiu eblos prunti librojn. Por tion realigi, necesas ordigi la volumojn en bretarojn kaj la Centro petis la helpon de LIBE por acxeti ilin. Laux Rob Moerbeek, kiu antauxe konservis tiujn librojn en sia hejmo, necesis por ili 15-metra bretaro; Tamen aldonigxis poste aliaj libroj el Danujo, kaj do necesas pli da loko. Post la surbretigo de la libroj Eblog-anoj helpos la respondeculojn de la Centro por ke cxiu volumo ricevu vidulskriban etikedon, kiun tiuj respondeculoj nepre bezonas. Malneto de katalogo jam estis farita de Rob Moerbeek: gxin oni devas trakontroli kaj kompletigi, kaj post gxia publikigo la biblioteko povos ekfunkcii. Otto Prytz substrekas la neceson, ke iu komisiito bone prizorgu kaj administru nian librostokon, cxefe se LIBE entreprenos la eldonon de vendotaj verkoj, kaj tiukaze necesos difini, cxu la libroj atendu acxetanton en la hejmo de LIBEano (kiel antauxe okazis kun Moerbeek), cxu la presejo mem konservu ilin aux ilin unuope presu laux mendo. Attila Varro intervenas por diri, ke certe, malgraux tio, ke pli kaj pli

malmulte da blinduloj legas brajlon, niajn librojn ni devas zorge konservi, sed ni konservu la paperajn librojn kiel muzeajxon, sed ilian enhavon ni lauxeble enkomputiligu por estontaj interesigxantoj. Estus bone se LIBE investus monon por acxeti softvaron, per kiu eblas ciferecigi brajlajn tekstojn kaj komisiu al iu enkomputiligi per gxi nian bibliotekon en formo pli longdauxra kaj sekura ol iu ajn paperajxo.

Otto Prytz atentigas, ke tamen enkomputilaj brajlajxoj faritaj antaux du-tri jardekoj per tiam aktualaj programoj, estas nun ne plu uzeblaj por presado. Papera brajlajxo, se zorge konservita, dauxras tre longe, kaj gxenerale gravurajxoj sur sxtono aux ligno konservigxis dum jarcentoj aux jarmiloj, dum ciferecaj tekstoj eble farigxos ne plu uzeblaj cxe la apero de pli aktuala versio de la programo. Attila Varro tamen respondas, ke komputilaj tekstoj farigxas ofte neuzeblaj, cxar ili enhavas amason da informoj pri sia grafika aspekto sur la ekrano aux en eventuala presajxo, sed, se oni forigas tiujn aldonajn informojn, kiujn cxiu aparta programo kodigas siamaniere, oni cxiam povas reakiri la puran tekston, kiu por brajlo estas tute suficxa. La prezidanto konsentas pri la neceso funkciigi nian bibliotekon, kio postulos grandajn klopodojn, kaj esprimas la esperon, ke gxi ne suferu pro manko de uzantoj, kio, laux lia scio, okazas bedauxrinde cxe almenau unu brajla biblioteko en Stavropol (Rusujo) disponanta pri suficxe vasta kolekto de esperantajxoj. Istvan Kabok sugestas la eblecon akiri senpage bretarojn de institucioj, kiuj pro diversaj kauxzoj ne plu bezonas ilin, sed kelkvocxe oni respondas, ke ni devas rapide arangxi nian bibliotekon kaj do ne povas atendi tian eventualan bonsxancon, kiu povus prezentigxi en tiom malproksima loko, ke transportelspezoj superus la koston de la materialo; krome niaj libroj havas specialajn formatojn kaj ofte komunuzaj bretaroj ne tauxgas por ili. Restas do al la asembleo la tasko decidi, cxu LIBE acxetu la necesajn bretarojn. Laux propono de la prezidanto oni vocxdonas kaj du trionoj de la asembleo favoras la acxeton.

7. "Esperanta Ligilo". La prezidanto malfermas la temon, dirante, ke lastatempe la revuo aperas suficxe regule, kvankam la redaktorino plendas, cxar sxi ne ricevas kontribuajxojn de la legantoj. Ni dissendas 234 ekzemplerojn al 37 landoj: la malaperon de la leganto en Luksemburgio kompensis apero de nova en Kongo. Al invito eldiri opiniojn aux komentojn pri la revuo Otto Prytz reagas dirante, ke la redaktorino meritas lauxdon pro tio, ke, malgraux manko de suficxa kunlaboro de la legantoj, sxi sukcesas plenigi la revuon per pluraj interesajxoj, ofte tradukante mem el diversaj fontoj. Kelkfoje ankoraux okazas, ke fine de artikolo esprimanta personajn ideojn mankas subskribo; de tempo al tempo ankaux aperas vortoj ne apartenantaj al esperanto, sed homoj povas ja erari. La papero de la revuo estas bona kaj la legebleco estas tute kontentiga; ekzistas tamen kelkaj malglatajxoj kiel ekzemple, kiam la krado de krucigramo estas prezentata sur du pagxoj, kaj kelkaj signoj (ekzemple citiloj kaj krampoj) estas prezentataj iom arbitre: tio farigxas iafoje serioza problemo kiel ekzemple cxe retposxtaj adresoj, kie pro malgxusta signo sendo de mesagxo povas farigxi simple neebla. Tiujn malbonajxojn oni ordinare korektas cxe interna provlegado en la presejo, sed evidente tio ne cxiam suficxas. Kelkaj eraroj aperintaj en la stenografia pagxo sxuldigxas al la rubrikestro Prytz mem kaj ne al la presissto. Prytz finas dirante, ke ekzistas en la revuo kelkaj aferoj, kiuj tre bone funkcias, aliaj kiuj estas plibonigeblaj, kaj ekzistas multe da bona volo por aperigi la revuon regule. Pri la problemo de la retadresoj, Jelinek diras ke, cxar ili devenas de diversaj fontoj, ili estas ofte malsame skribitaj: por prezenti ilin unuforme helpus eble havi surpaperan modelan retadreson, al kiu konformigxi. La prezidanto, informinte ke sekve de la alvoko de Prytz estis menditaj tri ekzempleroj de la stenografia lernolibro, finas la temon dankante la redaktorinon de EL Olena Posxivana kaj dezirante al sxi pliajn sukcesojn en sxia laboro.

8. LIBE-balotado. Enkonduke la prezidanto klarigas,

ke la sep-persona estraro de LIBE estas renovigenda cxiun kvaran jaron. En la nuna estraro estas reprezentataj sep landoj: Rusujo, Germanujo, Ukrainujo, Kroatujo, Italujo, Serbujo kaj Bulgarujo; krome, en la regulaj interretaj kunvenoj de la estraro partoprenis ankaux la du kandidatoj, kiuj en la lasta vocxdonado ne elektigxis. Necesas nun anonci la vocxdonadon, kolekti la nomojn de kandidatoj kaj trovi homon, kiu okupigxos pri la pretigo kaj dissendado de la vocxdoniloj, kaj homon, kiu okupigxos pri ilia kolektado kaj pri la nombrado de la donitaj vocxoj. Pri tiu lasta afero okupigxis gxis nun s-ano Harald Rader. Plej gravas trovi novajn fortojn por la estraro: cxiu rajtas kandidatigxi, kaj ankaux la landaj asocioj rajtas proponi kandidatojn. Al demando de Otto Prytz pri la preteco de la cxeestantaj estraranoj rekandidatigxi, Masenko respondas, ke li tion ne faros, dum Da Costa diras, ke kvankam li volonte transdonus al alia sian kasistan taskon, li pretas gxin denove akcepti por eviti la malfacilajxojn de movo de niaj konto kaj investita kapitalo al alia banko aux lando. Jan Priborsky proponas, ke en EL oni aperigu artikolon pri la taskoj de la estraranoj, atentigante, ke ili ne devas nepre kunveni en difinita loko nek devige partopreni en niaj asembleoj; eble kelkaj membroj rezignas kandidatigxi gxuste pro tio, ke ili ne povus tion fari. La prezidanto konsentas, atentigante tamen, ke detalaj kaj precizaj informoj pri la devoj de estraranoj trovigxas en la statuto de LIBE legebla en ties pagxaro; oni do povos alvoki al kandidatigxoj, samtempe invitante tralegi en Interreto nian statuton por detala informigxo. Otto Prytz aldonas, ke la nuna maniero de la estrarkunvenoj pere de Skajpo estas multe pli oportuna, rapida kaj efika ol la antauxa perkoresponda interkontaktado, kaj li sugestas, ke en la artikolo pri la vocxdonado oni menciu ankaux tion. Elcxerpinte la temon, la prezidanto finas la kunsidon per kelkaj informoj pri la merkreda tuttaga ekskurso, pri kunveno pri urbaj surstrataj baroj proponita de s-ino Asta Torpo por la jxauxda posttagmezo kaj pri vizito al la sidejo de la loka blindulasocio vendredon posttagmeze.

(Protokolis: Pier Luigi Da Costa).

 

Kongresa Rezolucio

La 82a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, okazinta en Nitra, Slovakio, de la 31a de julio gxis la 5a de auxgusto 2016, kun reprezentantoj el 13 landoj:

konstatas kun gxojo, ke cxiam pli da produktantoj de teknikajxoj donas atenton al "universala uzebleco", tiel ke kiom eble plej multaj homoj, i.a. vidhandikapitoj, povu utiligi la produktojn;

instigas la naciajn blindulorganizajxojn pli multe kunlabori sur la kampo de havigado kaj manipulado de helpiloj por vidhandikapitoj;

instigas la Mondan Blindul-Union kompili kaj gxisdatigadi katalogon de la plej gravaj tutmonde akireblaj helpiloj utilaj por vidhandikapitoj.

 

Kongresaj limerikoj

 

Por bone kompreni la enhavon de la cxi-subaj limerikoj, jen kelkaj klarigoj.

La kongresa temo de la cxi-jara UK estis: "Socia justeco, lingva justeco". Okazis prelegoj ankaux pri aliaj justecoj, kaj estis eldirite, ke ekzistas pluraj justecoj.

En la listo de aligxintoj al la cxi-jara IKBE figuris ecx ne unu el la gastiganta lando Slovakio - kvankam dum la kongreso aperis almenaux unu. Kompense, pluraj homoj el la LKK de la UK donis al ni cxiuspecan praktikan helpon.

 

Limeriko pri la 101-a UK

 

Esperanto-kongreso en Nitra

analizis per vid' akcipitra

la justecon. La stud'

gvidis al la konklud':

ecx justec' povas esti arbitra!

 

Limeriko pri la 82-a IKBE

 

Post Nitra UK sekvis voste

blindula kongreso malfroste

kaj sen gastigantoj;

sed multaj helpantoj

meritas omagxon per-toste!

Otto Prytz

 

 

Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-2015

 

La tri unuaj volumoj de la blindulesperantista historio aperis en brajlo en 1972, 1981 kaj 1990. Tiuj cxi volumoj kovras la agadon gxis 1939. La nuna

ilustrita platskriba verko enhavas kvar volumojn. La verko estas rezulto de internacia volontula kunlaboro. Jiri Jelinek (Cxehxio) prilaboris la brajlan tekston en komputilon kaj skanitajn tekstojn kontrolis Anatolij Masenko (Rusio), Martin Meyer (Svislando) kaj Attila Varro (Hungario). Koran dankon ankaux al cxiuj aliaj, kiuj kontribuis per kompletigoj kaj fotoj!

Joseph Kreitz skribis: "--- neniu povas kontesti, ke niaj kongresoj donis multajn konsilojn kaj impulsojn al gvidantoj de la blindulafero tiele, ke jam antaux 1939 estis metita la fundamento, sur kiu post la milito estis konstruata la moderna sociala blindulprizorgado nun aplikata preskaux en cxiuj kulturaj landoj de nia terglobo."

Bv. legi pli en la libro kaj acxeti gxin por vendado aux donaco al vidantaj geamikoj. Mendu cxe steleto@pp.inet.fi aux Ritva Sabelli, Pietarinkatu 10 D 27, FI-00140 HELSINKI, FINNLANDO.

La libro enhavas 334 pagxojn kaj 50 fotojn. Prezo 20 euxroj pagenda al konto de LIBE cxe UEA: libk-p kun sciigo pri pago al steleto@pp.inet.fi

Ritva Sabelli.

 

El Esperantujo

Nova estraro de uea elektita

 

La Komitato de UEA jxus elektis novan Estraron de UEA por la oficperiodo 2016-2019, la Estraro konsistos el ses personoj: Emilio Cid, Mark Fettes, Lee Jungkee, Stefan MacGill, Martin Sch?ffer kaj Maria Rosaria Span?. Pri la oficoj la decidoj okazos poste.

 

 

Por muziksxatantoj

 

denove pri la cxarma muzikilo

En la junia n-ro de EL estis publikigita artikoleto de brazila s-ano Dirce

Sales sub titolo "Teremino - unika muzikilo", kiu memorigis al mi epizodon el mia jam tre kaj tre malproksima juneco. Dum lernado en porbll'a lernejo

en la rusa urbo Kostroma (1953-1956 jaroj) la instruisto pri fiziko demonstris al ni gxuste tiun muzikilon. Nin mirigis vere ekzotika, "kosma"

sonado de la instrumento, nomata "termenvoks" laux nomo de gxia inventinto Lev Sergeevicx Termen.

Li naskigxis en 1896 en Sankt-Peterburgo en ortodoksa familio de

francdevenaj nobeloj Theremin. Li studis en konservatorio kaj samtempe estis universitata studento pri fiziko kaj matematiko. En la jaro 1919 li

eklaboris en laboratorio de la fama akademiano Abram Ioffe.

Eksperimentinte kun gaso en la elektromagneta kampo, li inventis generilon de tiu unika sono. La instrumenton oni komence nomis "eteroton", sed poste la nomo estis sxangxita al "termenvoks". En 1928 L. Termen venis en Usonon, kie li ricevis patenton por sia inventajxo. I.a., li estis auxtoro de multaj inventajxoj, utiligitaj ecx en raket-konstruado. Li kunlaboris kun aviadil-kaj raketkonstruktoroj A.N.Tupolev kaj S.P. Korolov (i.a., en Kolyma-koncentrejo).

Sed la plej fama lia invento estas termenvoks. Plej konataj plenumantoj de termenvoks-muzikajxoj estis lia filino Natalija kaj nepo Petr.

Nun ekzistas multaj modeloj de la muzikilo. Petr kaj japano Masami Takeuti gvidas lernejojn por termenvoks-ludado. En la jaro 2011 en Frankfurt-am-Mein okazis la unua festivalo de aktuala termenvoks-kulturo.

Lev Termen mortis en la jaro 1993 en Sankt-Peterburgo.

Petro Sxnypir.

 

 

Enigmoj kaj problemoj

Redaktoro: Anatolij masenko,

Gerojev-medikov 15-1,

RU-357739, Kislovodsk, Rusio;

r.p.: masenkoai@mail.ru,

 

Cxu vi konas bestojn?

a) el jenaj 40 silaboj formu dudek bestojn dusilabajn (8 poentoj):

 

a al bo bo cer cxa fo fu gu ham ka ko ko ko lin lo lo lu lu me mo mu po po

po pro pro ra ro so so stro sxa tal to tro ur vo vo vul

 

b) el jenaj 75 silaboj formu 25 trisilabajn bestojn:

 

a a ba be bo bo bo bra bu co cxe cxi cxin da del di di e er fi fi fo hi

gxer jo kid ko ko ku le le lo lo lo lo ma mar me me ne nik no no no no o o o

o o o po po po pu rik ro ro ro ro ro sci so so so stri taj te to to to u va vi ze

 

Viajn solvojn mi atendas gxis la 25-a de novembro 2016/

 

Solvo de la kvadratawoj el EL-3/2016

I II

skrib saboto

klano akapar

rastr banano

intra opakan

borag tanant

oronti

La taskon solvis 16 ges-anoj el sep landoj: Rus. 8, po du el Bulg.,

Germ., kaj po unu el Cxehx., Ital., Norv. kaj Ukr.

 

Anoncetoj

Knabino, kiu lernas la hispanan, bezonas brajlajn legajxojn. Bv. Sendi al

sxi malnovajn librojn aux revuojn laux jena adreso:

Ignatjeva Olga. GP Moskovskij mikrorajon, n1, dom 19, kv. 89, RU-142784

Moskvo, Rusio.

 

Forpaso

Nia hispana LIBE-delegito Pedro Zurita Kun bedauxro informas, ke dum pasinta junio forpasis s-ano Miguel Cazorla Vela. Kvankam jam de multaj jaroj li ne plu estis aktiva E-isto, sed cxiam fidela leganto de EL. Do, gxuu li eternan pacon.