Esperanta ligilo

n-ro 9, novembro 2016

 

 

 

Enhavtabelo

83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83) dua komuniko

El Esperantujo. Novaj detaloj de persekuto de Esperantistoj

Lingva forumo. Difini vivantecon de la lingvo

Pri brajlaj vortaroj

Tra la sortofrata mondo. Cent jaroj edukado de gvidhundoj en Germanio

Diversaj interesajxoj. Robotoj lernas la bestan lingvon

Literaturo. Hxristina Kozlovska. Floro

Humoro

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

 

 

83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83) - dua komuniko

 

Estimataj kongresemuloj, Cxi-momente ni povas doni nur la provizorajn bazajn kaj principajn financajn informojn, ke vi povu komenci plani vian vojagxon.

La partoprenkotizoj. Kvankam ni ofertos pli altan logxkategorion(kompare kun la IKBE en Nitra 2016) kaj pli da servoj, ni tamen klopodos, ke la kostoj ne farigxu pli altaj, nome:

A-landoj: cx. 250,00 euxroj,

B-landoj: cx. 200,00 euxroj.

La indikitaj partoprenkotizoj inkluzivos:

- logxadon en hotelo en 2-litaj cxambroj

(lauxmende en 3-litaj, sampreze kaj 1-litaj, krompage;

cxiuj kun propraj banejo/necesejo),

- plenan pensionon (cxiujn tri mangxojn tage),

- unu duontagan ekskurson en Sokobanja (urbo kaj naturo, promene),

- unu tuttagan ekskurson en Nisx (auxtobuse kaj promene),

- ceterajn organizajn elspezojn.

SENPAGE disponeblos:

- atendado kaj auxtobusa transporto de Nisx al Sokobanja, minimume du-foje, dum alventago kaj de Sokobanja al Nisx, minimume unufoje, dum forirtago;

- bonveniga trinkajxo en Sokobanja.

Aldone: estos proponitaj fakultative mendeblaj ekskursoj kaj vizitoj diverstipaj kaj diversprezaj.

PAGADO. Eblos pagi diversmaniere, ankaux en (minimume) du partoj. Partoprenontoj el landoj kun transpagaj problemoj povos finpagi surloke. Ekzistos senproblema senpaga rezignoebleco gxis la 08.06.2017

(krom eltiro de la bankelspezoj).

Do, ni elkore invitas vin plani vian partoprenon en la agrabla kaj utila kongreso, okazonta en la saniga termobanejo Sokobanja! Vi jam povas gxojigi la organizantojn per simpla retposxta aux sms-informeto pri via partoprenintenco, indikante nur viajn nomojn, logxlokon/landon kaj retposxtajn adresojn, por fari al ni proksimuman bildon pri nombro de la interesigxantoj.

Elkore kaj bonvenige

Visxnja Brankovicx (teknika organizantino) kun la firmao Orbis Pictus: orbispictus@iol.it ;

Anatolij Masenko (prezidanto de LIBE):

masenkoai@mail.ru .

 

 

El Esperantujo

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj de Redakcio En la jxus aperinta nova eldono de "La dangxera lingvo" Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun E-o pli da potenco, ol gxi efektive havis, li diras en intervjuo de "Libera Folio". La libro cxi-jare fine aperos ankaux en la angla.

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj.

La nova eldono de "La dangxera lingvo" estas iom malpli ampleksa, ol la antauxaj.

Libera Folio: Jus aperis nova eldono de via jam klasika verko "La dangxera lingvo". Laux la eldonejo, UEA, la nova versio estas plene reviziita. Kion tio signifas? De kiam vi okupigxas pri tiu reviziado?

Ulrich Lins: - Cxiam, kiam estis preparata nova nacilingva eldono, mi faris korektojn kaj aldonojn. Sed fundan reviziadon mi komencis en 2011.

- Vi rakontas en la antauxparolo, ke post la apero de la unua eldono igxis alireblaj diversaj arkivaj materialoj en eksa Sovetio, sed ankaux en Germanio. Pri kiaj materialoj temas? Cxu vi povas doni ekzemplon pri novaj informoj, kiuj aldonigxis aux malnovaj kiuj montrigxis malgxustaj kaj estis forigitaj en la nuna eldono?

- Mi utiligis pliajn aktojn de Gestapo/SS, kiuj nun trovigxas en la Federacia Arkivo en Berlino. Ili montras, kiom serioze la nazia regximo prenis la supozatan ligitecon de la E-movado kun la mondkonkeraj planoj de judoj. Dank'al tiuj aktoj mi povis unuafoje dokumente pruvi, ke la arestigo de familianoj Zamenhof komence de oktobro 1939 bazigxis sur ordono el Berlino. Poste, dum la milito, Gestapo/SS intervenis por malhelpi, ke aliancanoj de nazia Germanio, ekz., la hungaroj kaj italoj, plue subtenu la movadon. Eksa E-isto helpis la persekutantojn per tradukoj el, ekz., Heroldo. Pri Soveta Unio, dank'al Nikolaj Stepanov, kiu vizitis arkivojn, kaj per la utiligo de studoj, aperintaj ekde 1988, mi povis aldoni detalojn pri la individua sorto de Ernest Drezen kaj multaj sovetiaj E-istoj. Stepanov mortis komence de 2015, sed li jam cxesigis sian esplorlaboron antauxe, ankaux cxar la sovetiaj arkivoj igxis malpli facile alireblaj.

- Gxenerale, dum la pasintaj jardekoj mi povis multe pli libere kontakti E-istojn en landoj, kiujn trafis persekutoj. Mi celas unuavice la iaman sovetian "blokon". Inter la homoj, kiujn mi intervjuis, estis ankaux la antauxa kardinalo de Prago, Miloslav Vlk, kiu en tezo, verkita por la abiturienta ekzameno, kasxe kritikis Stalin pro lia kontrauxesperanta pozicio. Aliflanke, mi forigis kelkajn partojn de la unua eldono, ne cxar ili entenis malgxustajxojn, sed cxar mi volis pliklarigi la diferencon inter persekutoj, direktitaj kontraux E-o kaj subpremo, celanta politikan, (plej ofte porrevolucian) uzon de la lingvo. Ekz., ne plu aperas aparta cxapitro pri la orienta Azio, cxar tie preskaux ne okazis rekta kontrauxesperanta agado. Mi krome koncizigis la cxapitron "Socialismo kaj lingvo internacia", cxar post la disfalo de Soveta Unio malaperis la bezono pravigi politikon per sinapogo al teorioj.

- Pli gxenerale, kiu laux vi estas la cxefa kialo, pro kiu E-istoj estis persekutataj en la plej multaj nedemokratiaj socioj?

- La diktatoraj regximoj timis, ke E-o peras nekontroleblajn pensojn kaj kontribuas al malfirmigo de la nacia lojaleco. Precipe en Soveta Unio, E-o igxis "dangxera", cxar gxi ebligis al korespondemaj civitanoj rigardi eksterlimen kaj iom kompari inter la enlanda propagando kaj la kondicxoj en aliaj landoj.

- Precipe inter la du mondmilitoj la E-movado estis suficxe rimarkinda socia movado, kiu altiris la ofte malfavoran atenton de regantoj. Cxu vi trovas, ke en nia epoko dauxre iuj regantoj prenas E-on suficxe serioze por persekuti gxin?

- Versxajne, pasis la epoko de persekutoj. La plej multaj registaroj, diference de la antauxmilita periodo, nun almenaux busxe deklaras sian subtenon al internacia komprenigxo. Sed vidu, ekz., Nordan Koreion: E-o tie ne povas disvolvigxi, cxar la regximo ne permesas, same kiel la evoluinta stalinismo, ecx la nuran korespondan kontakton kun eksterlandanoj. Aliflanke, la malgrandigxinta risko esti persekutata pro E-o, ne multe kreskigis tutmonde gxian popularecon. Tial nia gxojo pri tio, ke la malamikaj ideologioj kolapsis kaj ke E-o transvivis la naziismon kaj stalinismon, estas limigita.

- Kial laux vi gravas esplori la historion de la persekutado de E-istoj?

- Cxar gxi montras, ke, ofte kontraux la atendo de E-istoj, el kiuj ne malmultaj emis esti politike naivaj, registaroj ligis kun E-o pli da potenco, ol gxi efektive havis. Kiel mi formulis en la konkludo de mia libro, la sorto de la E-movado kvazaux servas kiel barometro, kiu ebligas mezuri la rekonon, kiun en la mondo trovas "desuba" internaciismo. Sed, plej grave, la historio de subpremaj agoj kontraux E-o prilumas la neestingeblan entuziasmon de gxiaj adeptoj disvastigi sian lingvon kaj spiti la malfavoron de auxtoritatoj.

- Via libro aperis en pluraj lingvoj, sed gxis nun ne en la angla. Cxu ne gravus angla eldono por pli vasta diskonigo de la temo?

- Angla eldono, en traduko de Humphrey Tonkin, estas jam preta. Gxia apero estas anoncita por tiu cxi jaro.

 

 

Lingva forumo

Difini vivantecon de la lingvo

Same kiel vivanta homa korpo konsistas el malmolaj elementoj, kiuj donas al gxi strukturon - la skeleto - kaj el molaj elementoj, kiuj prizorgas la funkciadon de la korpo, tiel ankaux nia lingvo konsistas el malmolaj elementoj, nome la gramatiko kaj la radikaro de la lingvo, kaj gxi konsistas ankaux el molaj elementoj: Tio estas la kunmetajxoj de vortoj kaj frazoj. Tiuj cxi lastaj elementoj entute igas la lingvon vivanta. Ju pli da frazoj kaj kunmetajxoj cirkulas inter la parolantoj de la lingvo, des pli da vivo estas en gxi.

La demando pri la vivanteco de lingvo kutime ne starigxas, cxar preskaux cxiu homa lingvo estas vivanta. Tamen ja ekzistas mortintaj lingvoj, kiuj postlasis skribitajn heredajxojn, kaj ekzistas konstruitaj aux artefaritaj lingvoj, pri kiuj estas dubo, cxu ili jam vivas aux ankoraux ne aux ne plu. Cxu, ekz., Volapuko iam estis vivanta lingvo? Ekde kiam oni entute povas diri, ke artefarita lingvo estas vivanta? Por klarigi tiun demandon oni devas starigi kriteriojn, kiuj helpas difini la vivantecon de lingvo.

Mi opinias, ke la plej simpla kriterio estas, cxu lingvo estas parolata (kaj ne nur skribata), do, kiom da homoj parolas certan lingvon, kiel ofte kaj je kiu nivelo. Se oni, ekz., dirus, ke 2 milionoj da homoj parolas certan lingvon, necesas ankaux aldoni la demandon, kiel ofte tiuj homoj parolas gxin - cxu cxiutage aux cxu nur unufoje jare dum 3 tagoj? Kaj je kiu nivelo ili parolas la lingvon? Cxu ili parolas flue kun ricxa vortaro kaj kun bona esprimkapablo aux cxu ili komunikas inter si cxefe per formuloj kaj mallongaj frazoj, kiuj enhavas multe da gramatikaj eraroj kaj misprononcoj?

Mezuri cxion tion estas, kompreneble, malfacile, sed ne eblas flankensxovi tiujn demandojn nur pro tio, cxar ili estas malfacile respondeblaj. Kaj gxuste tiu punkto ja gravas, se oni argumentas por E-o kun la celo konvinki aliajn, ke gxi estas plene funkcianta lingvo, kiu estas tauxga por internacia komunikado kaj tial gxi estu vastskale enkondukata kiel oficiala lingvo. Se oni "forgesas" mencii tiujn faktorojn, kiuj helpas difini la vivantecon de la lingvo, tiam oni trompas ne nur sin mem, sed ankaux tiujn, kiujn oni volas konvinki pri la lingvo.

Ni estu pli modestaj en niaj postuloj rilate al oficialigo de E-o kaj ni zorgu pli, por ke la lingvo kresku lauxkvante kaj lauxkvalite. Ni verku tekstojn kaj parolu. La interreto ebligas al ni prezenti niajn lingvajn ellaborajxojn al tutmonda komunumo. Tiel nia lingvo iam povos atingi tian staton de evoluo, kiu permesos fari pli grandajn pasxojn por gxi.

 

Anton Oberndorfer

(laux "Esperanta retradio").

 

 

Brajlaj vortaroj - kaj ilia sorto

Pri dulingvaj vortaroj

En la plej multaj dulingvaj vortaroj la du lingvoj ne havas egalan statuson. Unu lingvo estas konsiderata kiel la lingvo, kiun la uzanto de la vortaro lernas. La celgrupo de dulingva vortaro estas la parolantoj de la _alia_ lingvo, per kiu la vortaro klarigas la fenomenojn de la lernata lingvo. En preskaux cxiuj dulingvaj vortaroj, en kiuj unu el la lingvoj estas Esperanto, la _alia_ lingvo estas tiu de la celgrupo. Kiam mi studis la hispanan lingvon uzante vortarojn hispanan-Esperantan kaj Esperantan-hispanan, mi sekve ne povis atendi trovi en ili indikojn pri genro kaj deklinacio de la hispanaj substantivoj aux pri konjugacio de la hispanaj verboj. Cxe la dulingvaj vortaroj de la cxi-suba listo mi markas la lingvon de la celgrupo per antauxmetita substrek-signo (punktoj 456).

Pri brajlaj Esperantaj vortaroj

Antaux nelonge mi partoprenis en projekto registri la enhavon de la membrogazeto de la Norvega Blindul-Asocio ekde gxia komenco gxis gxi komencis aperadi ne nur brajle, sed ankaux platskribe. Inter la du mondmilitoj aperis multaj anoncoj, artikoloj ktp. pri Esperanto. En unu varb-anonco por lerni la lingvon mi trovis la jenan argumenton, por ke gxuste blinduloj lernu Esperanton: Cxar la vortstoko de Esperanto estas relative malgranda, vortaro inter Esperanto kaj nacia lingvo okupas multe malpli da spaco ol vortaro inter du naciaj lingvoj. Do uzanto de brajlo bezonas multe malpli da volumoj por perfektigxi pri Esperanto ol por perfektigxi pri aliaj lingvoj; sed ne nur tio: Uzanto de brajlo ecx bezonas malpli da volumoj por perfektigxi pri nacia lingvo per Esperanto, ol por perfektigxi pri la sama nacia lingvo per alia nacia lingvo! La penso ne estis por mi nova, kvankam mi antauxe ne legis gxin tiel eksplicite formulita. Mi jam estis skeptika pri la utilo de koncizaj el-Esperantaj vortaroj kiel lerniloj de aliaj lingvoj. Ekzemple, Esperanta-hispana vortaro povas doni hispanan tradukon de "granda", sed por sxpari spacon gxi eble ne donas hispanan tradukon de "malgranda", cxar la hispanlingvanoj (la celgrupo) ja mem povas dedukti la tradukon el la signifoj de "mal" kaj "granda". Por ke el-Esperanta vortaro estu tauxga ilo por lerni alian lingvon, gxi devas enhavi ankaux kunmetajxojn kaj derivajxojn, kio ja malfortigas la argumenton pri spaco-sxparado. Tamen mi spertis, ke Esperanto ja povas esti por brajlo-uzanto pli efika pontlingvo ol nacia lingvo. Mi konstatis, ke ekzistas brajlaj vortaroj (aux dudirekta vortaro, mi ne plu memoras) hispana-angla kaj angla-hispana; sed tiu materialo konsistis el nur 7 volumoj (denove mia memoro ne estas ekzakta), dum la brajla Esperanta-hispana vortaro havas 3 volumojn kaj la hispana-Esperanta 8. Pro konsideroj pri spaco oni ne brajligas la plej bonajn kaj plej ampleksajn vortarojn, do ni devas kontentigxi pri nur malgrandaj aux mezgrandaj vortaroj. Kaj mezgranda vortaro inter Esperanto kaj la lernata lingvo donas pli da profito ol same mezgranda vortaro inter nacia lingvo kaj la lernata lingvo.

Pri miaj brajlaj vortaroj kaj mia bezono senigi min de kelkaj el ili Mi posedas kelkajn malnovajn kaj ecx malbonajn vortarojn; sed plej ofte mi konservas ilin pro tio, ke pli novaj aux pli bonaj vortaroj ne estas haveblaj brajle.

Nun mi bezonas liberigi spacon sur la librobretaroj de mia hejmo, kaj mi jam atingis agxon, en kiu ne plu valoras la penon "kolekti trezorojn sur la Tero". Tamen kelkajn el miaj brajlaj vortaroj mi konsideras trezoroj ne forjxetindaj, cxu pro ilia historia valoro, cxu pro pli personaj motivoj. Do, se iu leganto sxatus ricevi iun el tiuj vortaroj, de kiuj mi pretas senigi min, bv. averti min. Same, se iu povas rekomendi al mi brajlan muzeon aux bibliotekon, kiu zorgus pri konservo de la libro.

Listo de miaj brajlaj vortaroj Jen numerita listo de miaj brajlaj vortaroj. Gxi estas dividita en du: la unua kaj cxefa parto ampleksas la brajlajn vortarojn, kiujn mi posedas; kaj la dua parto ampleksas kelkajn vortarojn, kiujn mi posedis iam, sed ne plu.

La listo estas arangxita jene: Numero. Speco de vortaro; eldonjaro de la platskriba eldono (eldonjaro de la brajla eldono); nombro da volumoj aux kajeroj de la brajla eldono. Komentoj pri la libro.

 

1. Norvega ortografia vortaro kun sinonimoj (bokmal, por lernejanoj); 1983 (1988); 6 volumoj. Vidu komenton sub n-ro 2.

2. Norvega ortografia vortaro kun sinonimoj (nynorsk, por lernejanoj); 1986 (1992); 6 volumoj. Kelkaj legantoj scias, ke en Norvegio ekzistas du oficialaj "lingvoformoj": "bokmal" (libro-lingvo) evoluinta el la dana lingvo, kaj "nynorsk" (nov-norvega), kreita surbaze de la kamparaj norvegaj dialektoj. Pri ambaux nun ekzistas rete konsulteblaj vortaroj pli ampleksaj, do mi povus senigi min de la paperaj vortaroj. Tamen, mi ne kapablas "foliumi" en la retaj vortaroj, kvankam vidantoj diras, ke tio eblas per "kurtena" menuo. Mi povas legi nur la trafojn de la sercxata vorto, ne la apudajn kapvortojn.

3. Norvega fremdvortaro; 1978 (1978-79); 12 volumoj. Kvankam aperis multaj "fremdvortoj" post 1979, cxi tiu vortaro ankoraux estas tre utila konsultlibro.

4. _Norvega-Esperanta vortaro; 1932 (1934-37); 5 kajeroj. Se la norvega-Esperanta vortaro el 1963 aperus brajle, mi tuj forjxetus la malnovajn kajerojn. Post ilia apero sxangxigxis la norvega ortografio, kaj okazis konsiderinda evoluo kaj de la norvega kaj de Esperanto.

5. Esperanto-_norvega vortaro (nur brajle); (1971-73); 3 volumoj. Gxi ne enhavas kunmetajxojn kaj derivajxojn, sed kompense gxi enhavas multajn radikojn el cxiuj fakoj, kaj gxin povas konsulti kvazaux "fremdvortaron" ecx homoj, kiuj apenaux konas Esperanton. Gxin mi nepre konservos!

6. _Norvega-angla vortaro; 1954 (1963); 14 volumoj. Gxi estas malbona, kun multaj tradukoj "hejme trikitaj" kaj do nefidindaj. Sed gxi estas la plej nova norvega-angla vortaro havebla en brajlo.

7. Angla-_norvega vortaro; 1974 (1980); 21 volumoj. Gxi estas konsiderinde pli bona ol la inversa vortaro, sed kompreneble gxi ne estas gxisdatigita pri la plej modernaj esprimoj.

8. _Norvega-germana vortaro; 1979 (1986); 18 volumoj. Mi trovas gxin utila.

9. Germana-_norvega vortaro; 1969 (1984); 15 volumoj. Mi trovas gxin utila.

10. "Pearson's Easy Dictionary", angla vortaro; 1912 (1920); 12 volumoj. Gxin donacis al mi la hispana blinda Esperantisto Julio Osuna, pensante, ke gxi ne perdigxu. Por tiuj, kiuj ne povas manipuli la grandan Oksfordan vortaregon, gxi estas mirinde bona. Esprimojn, kiujn mi ne trovis en aliaj el-anglaj vortaroj, mi trovis tie. Sed la vortaro jam havas cent jarojn!

11. Malgranda brazila vortaro de la portugala lingvo; 1951 (1961); 52 volumoj. Gxin donacis al mi tre vortarema blinda Esperantisto. Siatempe mi plu-donis gxin al blinda studento pri la portugala lingvo. Li instalis gxin en legejo de la universitato, kaj post fino de la studo li ne plu bezonis gxin kaj redonis gxin al mi. Mi akceptis gxin kaj fojfoje uzas gxin (mi ja lege komprenas la portugalan, kvankam mi ne studis gxin). Se mi denove fordonacos gxin, mi tion faros kun granda bedauxro - sed cxu mi vere povas permesi al mi konservi 52-voluman vortaregon, kiun mi nur malofte uzas? Se iu sxatus transpreni gxin, bv. averti!

(Dauxrigota).

 

 

Tra la sortofrata mondo

Cent jaroj edukado de gvidhundoj en Germanio

En oktobro de 1916 la Germana Unuigxo por Sanitaraj Hundoj transdonis la unuan sisteme edukitan gvidhundon al la militblindulo Paul Feyen. cent jarojn pli poste la Germana Ligo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj (DBSV) honorigis cxi tiun eventon per migra ekspozicio, publikigo de libro, rezolucio kaj renkontigxo de gvidhundposedantoj el cxiuj partoj de Germanio.

Dum la unua mondmilito gvidhundoj estis cxefe transdonitaj al blindigxintaj soldatoj, sed poste ankaux pli kaj pli da cililblinduloj profitis de la "helpantoj sur kvar piedoj". Tio esterlande estis observita kun intereso, kaj institutoj por la edukado de gvidhundoj estis fonditaj en Svislando, Britio kaj Usono. Ekde tiam blindaj kaj malforte vidantaj homoj fidas la gvidkapablon de siaj hundoj.

Gvidhundoj tamen ne nur estas vidanta asisto. Ili estas "helpilo kun animo" dumvive ofertante helpon kaj amikecon kaj tagnokte estante je la dispono de siaj mastroj. Tio farigxas ilin unikaj; 3ar ecx teknologioj konstante sin pluevoluantaj cxiokaze povas suplementi, sed ne anstatauxi ilin.

Laux gezetara komuniko de DBSV

Elgermanigis Th. Speckmann

 

 

Diversaj interesajxoj

Robotoj lernas lingvon de bestoj

Kiel ni cxiuj scias, jam la komunikado inter homoj estas malfacila afero. Temas ne nur pri la diverseco de la lingvoj, sed ankaux pri la diversaj signaloj de la korpa lingvo, gestoj, mimiko, aliaj movoj, kiuj estas signifaj kaj devas esti interpretataj. Sed ne nur homoj komunikas inter si, ankaux bestoj faras tion. Kaj ni, homoj, povas ankaux komuniki kun robotoj, ekz., se ni tiras monon el bankauxtomato. Kaj jen estas logika pasxo, se ni nun esploras la eblecojn de komunikado de robotoj kun bestoj.

Tiu komunikado inter robotoj kaj bestoj - tio estas la celo de esplorprojekto cxe la universitato de Graz en Auxstrio. Oni esploras cxe abeloj kaj fisxoj. La esploristoj volas eltrovi, kiel funkcias svarmoj de bestoj kaj kiel oni povus stiri ilin.

Estas tute nova aliro, kiu okupos la esploristan teamon sub la gvido de Thomas Schmickl dum la venontaj kvin jaroj. Nova komunika kanalo devos ebligi starigon de kunligo inter la socioj de bestoj kaj masxinoj.

La esploristoj okupigxas precipe pri la "svarmo-inteligenteco". Unuopa abelo ne estas inteligenta, sed jes ja la tuta abela popolo. Per observoj kaj analizoj la esploristoj volas eltrovi kiel funkcias svarmoj de bestoj, kiaj skemoj kasigas malantau tio kaj kiel finfine certaj skemoj estos uzeblaj por stiri la svarmojn de ekstere.

En la praktiko tio aspektas tiel, ke, ekz., abeloj kolektigxas cxirkaux robotoj kaj estas perceptataj de ili. La robotoj modifas tiel longe sian programadon gxis la abela svarmo kaj la roboto formas unuon kaj sekvas komunajn celojn. Por la interagado kun la abeloj la robotoj disponas pri diversaj sensoroj kaj sendantoj de diversaj sentigoj kiel varmo, lumo aux vibrado.

Komputila programo prijugxas la konduton de la bestoj kaj rekomunikas tion al la komputiloj. Per tio la robotoj programigas sin plene auxtomate resp. ili ricevas programadon de la abeloj. La esploristoj atendas de tio, ke ilia metodo estos aplikata en agrikulturo kaj en la kontrola observado de la medio.

Estas gxis nun la plej granda projekto de EU, kiun kunordigas la universitato de Graz. La esploristaj partneroj por la Assisi-projekto venas el Germanio, Francio, Kroatio, Svislando kaj Portugalio. La bugxeto ampleksas cxirkaux 6 milionojn da euxroj, du milionoj da ili estas je dispono de la universitato de Graz.

 

 

Literaturo

Hristina Kozlovska

FLORO

Kaj cxio komencigxis tute ne banale, ne tiel, kiel cxe la plimulto de homoj. Ne pro la deziro donaci neprofiteme al iu amon kaj zorgadon kaj same akcepti ilian amon kaj zorgadon. Cxar delonge venis al sxi kompreno, ke sen sxia amo ne nur la mondo, sed ankaux koro de ecx unu persono ne haltos. Gxis nun sxi ne havis okazon renkonti homojn, kiuj postulus de sxi tiun amon. Kaj interna nekomprenebla, probable denaska asketismo ne permesis vidi bezonon je agoj aux sentoj, kiujn sxi gxis nun tute ne bezonis. Sekve temis pri io alia, multe pli pragmata. Temis pri helpo, antaux cxio al sxi, kaj poste ankaux pri oportuna kunekzistado. Sed komence estis artikolo en loka gazeto.

Kiel katinoj kuracas homojn ... ili povas gxuste determini malsanan lokon de homo kaj sanigi gxin ... kusxigxas sur malsanan korpoparton, varmigas kaj masagxas gxin ... kreas specialan energian fonon ... senigas je depresio, sendormeco, hipertensio, artrito kaj ecx infarkto, ... kuracas ginekologiajn malsanojn kaj problemojn de la spirsistemo ... kontribuas al pli rapida cikatrigxo de vundoj, forigas kapdolorojn ...

Sxi simple fiksrigardis la artikolon, legante la liniojn kun la listo de malsanoj, kiujn tiel facile povas kuraci simpla kato, kaj nur flugrigardis tiujn liniojn, kie temis pri la amo, kiun tiuj animaloj donacas al siaj mastroj, kaj pri tio, ke tiu kuracado okazas plej probable sur la psikologia nivelo, kaj ke tiu longa kaj klopoda procezo dependas ankaux de la mastro, kiu devas agordi kontakton kun animalo, se eblas tiel diri, fidi gxin. Tiuj lokoj en la teksto pri amo sxi perceptis kiel gxeneralan fonon de ceteraj gravaj faktoj. Sxajnis, ke "amon" homoj enxsovas ien ajn por fusxmiksi la tekston sxtopitan per datoj kaj eventoj, eble, ke gxi ne sxajnu tro malfacila por legado kaj posta asimilado (digestado?). Iom simile al tio, kiel oni trinkas akvon post solida nutrajxo por ne glutsufokigxi. Kompreneble, akvo estas vivonecesa, oni gxin cxiam bezonos, tamen gxi ja estas tia... tia seneca, sen odoro kaj sen gusto. Amo por Nina estis akvo. Amo estas io sen odoro kaj gusto. En sia vivo sxi neniam rimarkis gxin. Sed eble amo falis sur sxin kiel pluvo per etaj porcioj? Sed tiam amo estis ensorbata per sxia korpo, kaj Nina denove nenie rimarkis gxin. Tamen Nina jam kutimigxis, ke homoj ofte agas tiamaniere rilate al amo, provas profiti de gxi.

Tial cxion gravan por si en la artikolo sxi ekvidis, kaj la negravan ekvidis kaj forgesis.

Jam sekvatage Nina iris hejmen ne sola. Enkorbe kusxis silentigxinta timigita katino. Plenkreska individuo, neniuokaze katido. Nina ne havis ecx plej etan deziron klopodi cxirkaux la katido, mangxigante gxin el boteleto, lerni ekskrementi en la sablon kaj, Dio gardu, ludi kun gxi aux generale dedicxi al gxi pli da atento ol necesas por kvieta kaj paca logxado sur komuna teritorio. Do sxi trovis tion, kion volis - jam ne junan katinon, kiun ne plu favoris sxia mastrino, amikino de Nina, aux, pli gxuste, kolegino. La katino jam delonge cxesis esti freneza amuza kreitajxo, kiu tutajn tagojn kuradis tien kaj reen tra la logxejo, gratis tapetojn, pendis sur kurtenoj, amuzante per tio domlogxantojn, anstatauxe gxi estis trankvila, indiferenta, iomete pigra kaj, kiel sxajnis al cxiuj, maljuna.

Survoje Nina vizitis vendejon kaj acxetis senelekte iun katan nutrajxon, pretigxante por plej malbonaj situacioj. La virino jam imagis al si terurajn bildojn de nekredebla sopiro de la animalo al sia gxisnuna hejmo, al sxi sxajnis, ke sxi jam auxdas akran senesperan katan hurladon kaj ecx supozis, ke finfine sxi devos redoni la katinon.

Sed la vivo komencis donaci al Nina siajn misterojn. Komence donaci kaj poste jam malkovri ilin. Kaj la unua mistero igxis Floro. Tiel nomigxis la katino, kiun Nina gxuste nun estis portanta en sia korbo en la logxejon. Tiel gxi nomigxis denaske, kaj en la kapon de Nina neniam venus la penso nomi la katinon alie. Unue, Nina estis nekreema homo. Sxia nekreemo atingis tiajn altajxojn, ke simple elpensi nomon por la katinjo kauxzis neimageblajn mensajn suferojn. Kompreneble, al sxi venis la penso pri io simila al Ronrona, kaj Ronrona cxiam kaj cxie asociigxis kun infanverseto pri Katinjo Ronrona (kie vi estis...) kaj pro tio sxiaj suferoj ecx pli intensigxis. La virino ne sxatis rememori sian infanecon.

Nina elkorbigis la katinon kaj mem sidigxis en malgranda kuircxambreto. Sxi rigardis vake, frotante sian dekstran genuon, kiu ankoraux survoje ekbrulis. Kaj ferminte la okulojn sxi falis tra kelkaj etagxoj en varman sukan someron, kiu estis plena de varmaj sukaj pomoj en la gxardeno de sia avo. Jen estas pomarboj de la avo, kaj jen la najbaraj, kaj kiu dubus, ke sur la najbaraj pomarboj pomoj estas pli bongustaj. Jen estas la barilo inter la gxardenoj, kaj jen super la barilo estas sxi, rugxa longkrura bubino - staras sur la maldika brancxo, tenas sin per ankoraux pli maldika maneto je alia brancxo, kaj per la dua tiras sin al tiuj pli bongustaj pomoj. Kaj tiam okazis tio, kio devas okazi en cxiu paradizo, ecx pli, se temas pri pomoj. Poste estis dolore kaj estis larmoj. Kaj la najbaraj knaboj ridegis ankoraux dauxre, vidinte sxian sportpantalonon, kiu minacis malkudrigxi, tirite sur gipsobandagxon sur la dekstra kruro. Kaj gxuste la dekstra kruro, kaj pli gxuste la dekstra genuo, reaganta al cxiuj vetersxangxoj, estis destinita al Floro, al gxiaj nekredeblaj kurackvalitoj.

Sed tempo pasis, genudoloro ne cxesis, kaj la katino plu sidis sur sia loko kaj sxajnis jam dormeti. Nur nun Nina konsciis ridindecon de la situacio. Kiel povis sxi, adolta virino, kredi la artikolon, kiu sxajne estis destinita nur por okupi superfluan spacon sur la pagxo? Sed tamen Nina decidis provi alian varianton. Eble Floro sidas simple tro malproksime kaj ne sentas iujn tiajn ondojn, kiuj devus eliri de la malsana loko? Nina prenis la katinon kaj sursofigis gxin apud si. Kaj poste - sur sian malsanan genuon. Floro dum kelkaj sekundoj vere ne movigxis, sed poste trankvile starigxis kaj kusxigxis, fleksinte sub si la krurojn sur la plej fora de Nina rando de la sofo.

Tiun tagon Nina sentis sin tre amare. Sxi metis sur tiun katoterapion sian lastan esperon por resanigxo. Nu, se ne por resanigxo, do almenaux por dolorkvietigo, sed cxio montrigxis vana. Jen tiel ili sidis, cxiu en sia angulo, du solecaj estajxoj, indiferentaj por cxiuj kaj indiferentaj al cxio kaj dume indiferentaj unu al la alia.

(dauxrigota).

 

 

Humuro

***

En restoracio. Virino:

- Eble, ni mendu ion varman?

- Bone, kara! Kelnero, du teojn, mi petas.

***

En restoracio. Kelnero al kliento:

- Bonvolu mangxi pli rapide la fisxajxon, kiun mi alportis por vi!

- Kial do pli rapide?

- Cxar venis la sanprotekta inspektoro.

***

En restoracio kliento foliumas menuon kaj fine turnas sin al kelnero:

- Cxu vi alportas mangxajxojn?

- Nu, certe!

- Tiam bonvolu porti al mi rostitan kokidon el la vendejo cxe angulo. Cxi tie estas tro multekoste.

***

- Kial vi malfruigxis al laboro?

- Mi eliris tro malfrue.

- Cxu vi ne povus eliri pli frue?

- Ne, jam estis tro malfrue por eliri pli frue.

***

Dungito al cxefo:

- Mi laboras por vi je duona salajro, pro tio mi petas insulti min duonvocxe.

***

Iu aspiras enlaborigxon.

- Kiom da lingvoj vi scipovas?

- Tri: la rusan, anglan kaj francan.

- Diru ion en la angla.

- Gutten Tag!

- Sed tio ja estas la germana!

- Do, mi scipovas kvar lingvojn!

***

- Vi diras, ke via cxefo havis bonan humoron, kiam vi petis lin plialtigi vian salajron?

- Jes, li apenaux ne mortis pro rido!

***

Farmposedanto diras al nova laboristo:

- Venu, mi montros al vi, kiel melki bovinon.

- Eble, mi komencu de bovido?

***

La invitita dirigento devas elpasxi kun la loka orkestro.

- Kiel vi pensas, per kio li komencos?

Orkestranoj:

- Ni ne scias, kion li elpensis, sed ni intencas plenumi la sepan simfonion.

***

En hilharmonio:

- Nun estos plenumata la sesa simfonio de Beethoven.

Edzo al edzino:

- Mi ja diris al vi, vestigxu pli rapide! Kvin simfoniojn ni tralasis!

***

Telefonvoko.

- Mi estas via supra najbaro. Se vi ne cxesos vian ludacxon, mi frenezigxos!

- Vi jam frenezigxis. Mi vendis violonon antaux semajno.

***

- Avinjo, cxu vi mem venis?

- Certe, mem.

- Kial do pacxjo diris: "Bopatrinon diablo alportis!"?

***

Cxambristino al mastrino:

- Mi ne plu povas labori cxe vi. Mi gravedigxis.

- Do, mi sercxos la alian cxambristinon.

- Mi mem dungos sxin. Patro de mia infano estas via filo.

***

Junulino al sia amikino:

- Hieraux oni proponis al mi edzinigxi!

- Kiu do?

- Miaj gepatroj.

***

Filino demandas:

- Panjo, cxu vi memoras tiun cxinan vazon, kiu estis transdonita de generacio al generacio?

- Certe, mi memoras. Sed kio okazis?

- Nia generacio interrompis tiun tradicion.

***

Filo al patro:

- Cxu vi povas pruntedoni al mi kaj mia amikino vian auxton por hodiauxa vespero?

- Prenu, sed tie mankas benzino.

- Sed ni ne bezonas gxin.