Esperanta Ligilo

N-ro 1 januaro 2017

 

 

enhavtabelo

 

raporto pri la 82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (fino)

la 83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (kvara komuniko)

Don Quijote plurlingve

Otto Prrytz. brajlaj vortaroj - kaj ilia sorto (tria parto)

diversaj interesajxoj. kvar la plej strangaj lingvoj

literaturo. Christina Kozlovska. Floro (fino).

Stenografia pagxo (nur brajle)

Anoncetoj por la retumantoj

Adressxangxo

 

Raporto pri la 82-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

okazinta inter la 30-a de julio kaj la 6-a de auxgusto 2016

en Nitro, Slovakio

parto 3 (fino)

 

mardo (02.08) antauxtagmeze okazis la unua kunsido de la Gxenerala Asembleo, pri kiu vi jam povis legi en pli frua numero de EL.

la posttagmezo estis libera.

post la vespermangxo agrable amuzigxis cxiuj, kiuj kunvenis en la kongresa salono. prezentigxis novulo en nia medio, pri kiu mi jam menciis en la unua parto de cxi tiu serieto. Kasxi (el Hamburgo, Germanio, formalanome: Carsten Schnathorst) kreis vere amuzan etoson pere de sia propra vocxo kaj pruntita Elektra piano. li distris la kunvenintojn per popularaj kanzonoj kaj E-lingvaj kaj alimaniere internaciaj. ni auxdis numerojn i.a. de Supertramp, David Bo-ie, Carole King, Consuelo Velazquez (kompreneble la faman "Besame Mucho") kaj aliaj. Sxangxadi inter lingvoj prezentis neniun problemon por la gajhumora plenumanto. unu el la plej viglaj punktoj de la programo estis "Esperanto rock and roll". Kasxi - 39-jara - havas junan vocxon kun simila temperamento, samtempe, lia repertuaro cxerpas cxefe je "cxiam-verdaj" numeroj, aprezataj de cxiu agxgrupo. Kiam mankas al li trumpeto, li simple kreas gxin per sia busxo. La bone amuzita publiko ofte "infane" kunkantis, apogante la takton

per ritma aplauxdo. Estis tre agrabla vespero.

Merkredo (03.08) la tuttaga ekskurso kondukis al vilagxo Topolcxianky. Interese estis viziti cxevalejon, (kie la gxentilaj bestoj ekhenis nur en la lastaj sekundoj). Posttagmeze ni povis eniri grandan vinproduktan kelon, veran vinfabrikon.

Jxauxdo (04.08) antauxtagmeze - post la nemankipova kurso - blindigxinta (nun emerita) lingvoinstruisto el Finnlando, s-ino Asta Torpo prezentis siajn cxiutagajn elektrajn/elektronikajn helpilojn, demonstrante kiel ili helpas sxian cxiutagan vivon. Krom rakonti, sxi rondirigis aparatojn por diversgrade handikapitaj viddifektitoj, sxi ja lauxgrade perdis la vidpovon. Inter la helpiloj estis tekstoplilargxigilo por malfortvidulo, sonsignalilo funkciigebla per telefonkomputilo por jxusblindigxinto, brajla notilo por blindulo kaj multaj aliaj. sxi estis scivola ankaux pri praktiko kaj kutimo de aliaj. Cxiu cxeestanto rakontis iomete, tamen la ricxan "arsenalon" de Asta certe neniu superis.

sekvis fidela kongrespartoprenanto, Tanabe Kunio (el Japanio). Lia parolado verdire estis ekster la kongresa temo. Li nome elektis rakonti pri Vasilij Erosxenko, persono tre grava por li. Kunio jam dum la lernejaj jaroj kortusxigxis de la fama blinda E-isto, homamanto, tra japanlingva biografio. La simpation al la verkisto vekis en li ties literaturajxoj, koncipitaj rekte en la japana. En 2015 (gxuste 125 jarojn post la naskigxo de Erosxenko) japanaj E-istoj iniciatis projekton por eldoni esearon pri li. Subtene al tiu projekto Anatolij Masenko sendis la verkon "Tundro gxemas", en kiu Erosxenko priskribas tri blindajn junulojn. Leginte gxin, Kunio sentas sin ecx pli proksima al Erosxenko. La tri homaj sortoj estis por li tre impresaj. Li lauxtlegis fragmenton el la antauxparolo de la rakonto "Trimova sxakproblemo", kiu bone spegulas la emociojn de la verkisto al la cxukcxoj, vivantaj en severaj arktaj kondicxoj, sed pruvigxantaj cxiam veraj homoj. Li fine klopodis prilumi tri simpatiajn personecojn, laux la tri cxefroluloj de la libro.

Otto Prytz - la gvidanto de la kunsido - dankas la parolinton kaj demandas al A. Masenko pri brajle alireblaj legajxoj de Erosxenko. Tiu rememorigas pri duvoluma eldono el 1990, kiun li mem kompilis, krome ankaux pri brajla eldono en Vilnius. Tadeusz Karas aldonas, ke ankaux en "Auxroro" (E-lingva revuo por blinduloj, eldonata en Cxehxio) aperis jam artikoloj pri Erosxenko kaj fragmentoj el ties vivoverko. Jan Priborsky mencias pri eldono, kiun li ricevis cxi-jare. Gxi konsistas el dulingva libro (Esperanto kaj la japana)

kaj el samenhava kompaktdisko, legebla per komputilo. Masenko klarigas, ke temas pri la rezulto de la japania projekto, menciita pli supre.

la antauxtagmezan programon finis la dua parto de la Gxenerala Asembleo.

La posttagmezo estis libera, oportuna por preparoj al la posta "Internacia arta vespero".

La cxiam tre atendatan eventon cxi-jare gvidis Natalia Kasymova. pri vera arto garantiis jam la unua programero, prezentita de du muzikprofesiaj geedzoj, Jelinek kaj Karas. La vocxoj de Milena kaj Ivana, la gitaro de Jiri samkiel la fluto de Tadeusz sonis - kiel kutime - tre impone. sekvis Istvan Kabok, kiu lege deklamis spritan poemon de Heinrich Heine. Poste la gvidantino alvokis por komune kanti la faman "Marisxa kisu min". Kuragxigis la gajajn kantemulojn gitara akompano de J. Jelinek. Kompreneble, aldonigxis la ecx pli vigla "dancu, dancu". Tanabe Kunio kontribuis per japana kanto. kiel konate, Halina Kuropatnicka-Salamon volonte poetas. Sxi nun plezurigis la publikon per tri specimenoj de sia poeziemo. El la du kantoj, - kiujn Kasxi cxi-foje prezentis - la unua (Trinkkanto) ne sonis en E-o, sed en kolonja dialekto de la germana. Tamen la dua (ripete de antauxhieraux) estis "Akvo kaj oleo", jam en "la bona lingvo". Radka Stojanova unue provokis ridetojn de bona etoso per spritajxoj pri gabrovanoj, poste sxi auxdigis ecx tri sonregistritajn bulgarajn popolecajn kantojn en gaja E-lingva plenumo. Natalia prezentis (cxi-foje senakompane) tagxikan kanton pri Lajli kaj Magxnun, en kies plenumon sxi entiris ankaux la publikon. Al la sekvinta "En boato orumita" (kanzono origine rusa) nia gitaristo aldonis akompanon. La gitaro sonis plu, kaj - por fini - la kontentaj cxeestantoj kunkantis ankoraux du pecojn, estrate de la programgvidantino.

Vendredo (05.08) la programon de la lasta plena tago de la kongreso komencis fermo. tiu oficiala ceremonio cxi-foje okazis jam en la antauxtagmezo. Prezidanto Masenko kontentas pri sukcesa kongreso kun bonaj referajxoj, viglaj diskutoj kaj fina rezolucio. Vicprezidanto Otto Prytz lauxtlegas la tekston de la rezolucio,

kiun la rezolucia komisiono proponas por akcepto. Aklama aprobo. O. P. prezentas ankaux siajn prikongresajn limerikojn (UK kaj IKBE). (Tiuj tekstoj aperis jam en EL, n-ro 7/2016). Sekvas kelkaj resumaj kaj dankaj vortoj 9

de jenaj partoprenantoj: A. Varro, J. Priborsky, I. Kabok, Tanabe K., W. Wagner, R. Stojanova, H. Kuropatnicka-Salamon kaj A. Torpo. Post ankoraux kelkaj prezidantaj vortoj kunkantado de la himno (kun gitara subteno de J. Jelinek) finas la fermon.

Posttagmeze la lokaj vidhandikapitaj aktivuloj gastigis la kongresanojn en ilia agrabla kunvenejo. Krom afabla regalo okazis prezento de la domo kaj eblis ecx provi certajn sportilojn. La etoso estis vere amika, la gastigantoj montris certan interesigxon pri E-o.

Tiun posttagmezan eventon oni fakte povas konsideri kiel komencon de la adiauxa amuzajxo, do, speciala ceremonio cxi-jare ne okazis post la vespermangxo. La kongresanoj povis tamen resti kune kaj gustumi lokajn vinojn.

Estu permesite ankaux al la raportinto esprimi dankon pro tiu agrabla kongresa semajno.

Attila Varro,

sekretario de IKBE82

 

 

la 83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83)

kvara komuniko

08-15 07 2017 Sokobanja-Serbio

 

temo: "rolo de sxatokupoj en la vivo de nevidantoj".

 

iom pri la logxado.

ni logxos, mangxos kaj kongresos samloke, en simpla, sed komforta 3-stela hotelo "Hotel Moravica":

Rudnicxka 4, Sokobanja, Serbio.

gxi estas granda, vasta hotelo, sed racie konstruita, kiel largxa rektangulo, kun kvar etagxoj kaj kun liftoj. la hotelo disponas je 200 litoj (el kiuj 60 estas provizore rezervitaj por ni). Cxiuj hotelcxambroj estas kun propraj banejoj/necesejoj (bankuvoj aux dusxejoj), televidilo, telefono kaj senpaga retaliro, plejparte ankau kun fridujo. La cxambroj rigardas al la montaro aux al la hotelenirejo, sportejoj, parko, najbara kvartalo kaj la valo de Sokobanja, cxiuj havas komfortajn proprajn balkonojn. La klimatiziloj fakte ne estas bezonataj, sed estas lauxdezire surloke mendeblaj (aldone pageblaj).

En la hotelo estas restoracio kun 400 sidlokoj, du malpli grandaj (po 150 lokoj) bankedo-salonoj, kafejoj internaj kaj sur grandaj terasoj, bela amfiteatra konferencejo kun 220 fotelecaj sidlokoj, ripozsalonoj, internaj sportejoj kaj sportaj terenoj antaux la hotelo.

La hotelo situas proksime al rivereto Moravica (eta Morava), surmontete, izolite, en alteta ebenajxo kun benkoj kaj parko kun porinfana ludilaro. De gxi gvidas kelkaj sxatataj promenvojoj, ankaux lauxlonge de Moravica, pere de kiuj oni venas al la parko kaj tra gxi al la komenco de la cxefa urba promenejo, gvidanta gxis la urbocentro, promene atingebla en 15-20 min. (sume, ekde la hotelo).

Lauxlonge de rivereto Moravica, ecx gxis gxia fonto kaj tra la proksima monto Ozren, volonte promenadis ankaux jugoslavia nobelpremiito, verkisto Ivo Andricx. Nome, li estis regula gasto de "Hotel Moravica" kaj li tie en "sia" apartamento 144 verkis du rakontojn kaj komencis la romanon "Ponto sur Drina", por kiu li en 1961 ricevis Nobel-premion. En la apartamento antaux kelkaj jaroj estas instalita muzeeca memorspaco kun ekspozicioj kaj liaj personaj ajxoj, kiujn li tie uzis. En la prospekto pri la apartamento oni invitas cxiujn sxatantojn de Andricx kaj cxiujn kreantojn kaj konstruantojn de novaj pontoj, kiuj kunigas jarcenton kun jarcento kaj homon kun homo, bonveni al la hotelo por kunfaradi cxi tie renkontejon, kreejon kaj noblan inspirejon.

Ni aldonas la inviton kaj bonvenigon, firmigante ilin per la financaj informoj kaj rabatoj:

A-landanoj, kiuj finpagus sian kompletan partoprenkotizon jam antaux la 15-a de februaro 2017, povas pagi 20 euxrojn malpli (logxonte en du- aux trilitaj cxambroj) aux 25 euxrojn malpli (logxonte en unulita cxambro).

Cxiuj kongresanoj, kiuj antaux la indikita dato faros sian (unuan) antauxpagon, rajtos ricevi dekprocentan bonhavon de la enpagita sumo, uzeblan surloke por siaj fakultativaj elspezoj (aldona) ekskursoj, libroservo kun interna memorajxvendejo k.s).

Partoprenantoj el landoj kun transpagaj problemoj povos finpagi surloke (maksimume 50 p. de la kotizo).

Familioj kun infanoj pli ol 10-jaraj kontaktu la organizanton pri la rabato adaptita al ilia propra familio. Pri la pagmaniero bv. legi la trian komunikon en decembra EL 2016.

V. Brankovicx,

teknika organizantino de la IKBE83.

 

Don Quijote plurlingve.

 

Cxar en 2016 oni vaste celebris la 400-jaran datrevenon post la morto de Miguel de Cervantes, la 4-an de oktobro okazis en la cxefsidejo de la nacia Biblioteko de Hispanio en Madrido tre interesa arangxo: vocxlegado de brajlaj fragmentoj el Don Quijote hispanlingve far pluraj blinduloj. Oni proponis al nia s-ano Pedro Zurita, la kompetentulo pri la tutmonda blindularo, obteni filmetojn, en kiuj blinduloj el pluraj landoj vocxlegu la komencon de Don Quijote en sia denaska lingvo. Li havis la ideon inkludi ankaux esperanton. Rezulte la filmetoj aperis en jenaj lingvoj: portugala, franca, itala, germana, angla, norvega, rumana, pola, rusa, araba, japana kaj cxina. Laux lia propono, esperantan tradukon de Fernando de Diego vocxlegis s-ino Nedeljka Lojxajicx el Serbio. S-ano Otto Prytz legis norveglingve. Pedro Zurita vocxlegis rekte brajle eron de Don Quijote en la asturia lingvo kaj en la traduko de Andres Trapiello en nuntempa hispana lingvo. Je la fino de la legado oni dankis pro la kunlaboro hispane, angle, france kaj esperante.

Pedro Zurita

 

 

Brajlaj vortaroj - kaj ilia sorto (tria parto)

 

Krome mi antauxe posedis la jenajn vortarojn, kiujn mi aux forjxetis aux fordonis, kaj pri kiuj mi sekve ne povas indiki eldonjarojn:

 

27. Moderna vortaro de la hispana lingvo; 15 volumoj. Donaco de la brajla biblioteko de ONCE (la hispana blindul-organizajxo), Madrido, kiu havis plurajn ekzemplerojn de gxi. Kvankam gxi estas nur meze ampleksa, kaj eldonita de "Reader's Digest" (tamen ne en USONO, sed en Meksiko), gxi tre utilis al mi dum la studado de la hispana lingvo kaj la posta laboro kiel lekciisto pri gxi. Poste mi ricevis "CD-rom"on (kompaktan diskon kun nur-lega memoro) enhavantan la grandan, duvoluman hispanan vortaregon, kiu iel estas komparebla kun PIV, kaj en kiu mi povas foliumi. Iom post iom mi ankaux ekhavis ret-aliron al diversaj eldonoj de la vortaro de la Hispana Regxa Akademio. Do, kiam mi emeritigxis kaj devis malplenigi mian oficejon, mi decidis forjxeti la "Modernan vortaron". Pacon al gxia memoro!

28. Sveda ortografia vortaro (por lernejanoj); 3 volumegoj. "Heredajxo" de la vortarema Esperantisto, kiu donacis al mi la portugalan vortaron (n-ro 11). Gxi estas preskaux elementa, kaj gxi prezentas altstilan variajxon de la sveda lingvo, kiu hodiaux sxajnas solena, arhxaika kaj ecx ridinda. Mi forjxetis gxin.

29. _Finna-sveda vortaro; 3 volumegoj. Gxia celgrupo estas finnaj lernejanoj lernantaj la svedan lingvon. Gxi aperis platskribe en la 1930-aj jaroj kaj poste presigxis brajle en la presejo de Thilander. Gxia vortprovizo estas antauxmilita, La svedaj tradukoj sxajnas same solenaj kiel la materialo de la sveda vortaro (n-ro 28), kaj la gramatikaj indikoj inkluzivas formojn ne plu uzatajn. La vortaro tamen utilis al mi por trovi la signifon de finnaj vortoj, sed post akiro de la Finna-Esperanta-Finna vortaro (n-ro 26) mi ne plu bezonas gxin. Alia gxenajxo de tiu vortaro estas, ke, sendube por sxpari spacon, la distanco inter la brajlaj signoj estas pli malgranda ol normale en okcidento (eble japanoj komforte legus la vortaron). Cxi-somere mi eksciis, ke Asta Torpo el Finnlando kolektas vortarojn, kaj mi sendis gxin al sxi. (Mi volis informi sxin pri tio per retmesagxo, sed la ret-adreso,

kiun mi trovis sur la retpagxoj de LIBE, montrigxis erara.)

30. angla-_rusa vortaro; (1965); 10 volumoj. gxi havas la samajn karakterizajxojn kiel la 29-voluma angla-rusa vortaro (n-ro 25), sed estas malpli ampleksa. mi donacis gxin al respondinto de anonco en el.

Cxu finigxas la epoko de brajlaj vortaroj?

Kiam mi lernis la francan lingvon en la gimnazio, mi uzis francan-svedan vortaron, laux mia memoro 7-voluman, kiu staris en la biblioteko de la blindullernejo. Multegajn jarojn poste mi turnis min al la koncerna sveda instanco, demandante, cxu tiu (aux alia) vortaro plu estas acxetebla. La respondo estis, ke oni ne plu produktas brajlajn vortarojn, cxar ili estas tre volumenaj, kaj cxar nun oni pli oportune povas konsulti vortarojn elektronike. Tio sendube estas vera. En cxi tiu artikolo mi plurfoje menciis elektronike konsulteblajn vortarojn. Bedauxrinde, tamen, ne cxiuj estas same facile manipuleblaj de vidhandikapitoj. La sercx-funkcio, la tekst-arangxo, vidaj simboloj kaj aliaj faktoroj povas igi elektronikajn vortarojn neuzeblaj por ni. Mi iam havigis al mi kompaktdiskon kun hispana vortaro pli moderna ol tiu, kiun mi menciis sub n-ro 27. La instrukcia kajero kun klarigoj pri la multaj ebloj, kiun prezentas tiu elektronika vortaro, donis al mi multan esperon. Mi metis la kompaktdiskon en la komputilon kaj volis ekuzi la vortaron - sed mia "brajla ekraneto" estis malplena, kaj mia vocxsintezilo estis muta! Mi demandis fakulojn pri komputila ekipajxo por blinduloj, cxu mi iel povas aliri tiun vortaron, sed oni respondis nee. Mi ne memoras la kialon, sed sxajnas, ke temas pri "Java Script" aux io simila. Tamen ni nun povas gxui en elektronika formo vortarojn, pri kiuj ni antauxe ne povis ecx revi, ke ili iam aperos brajle surpapere. Kiom mi enviadis al la vidantoj, kiuj povas dibocxe trafoliumi grandajn vortarojn, akirante scion blokitan al ni! Unu el tiuj vortaregoj estas Plena Ilustrita Vortaro (PIV), kiu nun estas alirebla al ni danke al la ne tro alte taksebla laborego de Pier Luigi da Costa. Antauxe mi devis peti helpon de vidanto por fari ecx plej etan konsulton en PIV. Nun mi povas sendepende uzi gxin, kaj gxi farigxis unu el miaj plej utilaj laboriloj en mia Esperanta okupo, i.a. en la Akademio. En la Akademio ni ofte ricevas demandojn pri tio, kiel traduki tiun aux alian anglan vorton aux esprimon. Brajlajn vortarojn inter Esperanto kaj la angla mi neniam havis, kaj mi ecx ne sukcesis eltrovi, cxu tiaj vortaroj entute estas acxeteblaj. Kiam aperis nova eldono de dudirekta angla-Esperanta vortaro, mi supozis, ke iu versio de tiu vortaro ekzistas en komputila formo: hodiaux oni ja ne skribas librajn manuskriptojn per krajono nek per skribmasxino, sed per komputilo. Mi do demandis la auxtoron de la koncerna vortaro pri la afero, kaj li respondis, ke versxajne la eldonejo posedas komputile legeblan version. Mi demandis la Eldonejon, kaj proponis acxeti tiun version por la sama prezo, por kiu la papera libro estas vendata. Mi ankaux promesis ne misuzi la version, t.e. ne distribui gxin al aliaj. La eldonejo konsentis, kaj sekve mi nun havas aliron al moderna Esperanta-angla-Esperanta vortaro. Mi do bonvenigas la elektronikajn vortarojn. Ili havas la grandajn avantagxojn, ke ili okupas tre malmulte da spaco, kaj ke ili estas rapidege konsulteblaj. Ili estas komforte legeblaj brajle; per vocxsintezilo estas iom pli malfacile legi dulingvajn vortarojn, sed estas tute penseble, ke la sintezilo auxtomate sxaltu de unu lingvo al alia, se la enkomputila teksto havas lingvokodojn. Tamen ankoraux ekzistas kialoj por ne cxesigi produktadon de surpapera brajlo.

Unue, ne cxiuj blinduloj uzas komputilon, kaj multaj blinduloj ne havas la eblon uzi komputilon, ecx se ili volus. Krome, ne cxie eblas konektigxi al la reto. Brajlo malfermis al la blinduloj la vojon al aktiva partopreno en la socia kaj kultura vivo. Ni ne fermu tiun vojon al la ne-privilegiitaj blinduloj, kiuj ne disponas pri komputilo!

Due, ecx por ni, kiuj uzas komputilon, papero fojfoje estas pli oportuna ol komputilo. Komputilo havas multajn erojn, kaj cxiu el ili povas panei, sen ke estas facile konstati, kiu ero paneis. Ankaux papero kaj fingroj povas "panei", papero per malsekigxo aux eluzigxo de la punktoj, kaj fingroj per kontuzo. Sed por legi paperajxon almenaux ne necesas funkcianta elektro!

Mi donas trian kialon, pri kiu oni ne multe atentas. Cxe modernaj komputiloj vidantoj samtempe povas vidi plurajn "fenestrojn". Ili povas havi la legatan tekston en unu fenestra de la ekrano, kaj la vortaron en alia, kaj ili ne bezonas forlasi la tekstan fenestron por konsulti la vortaron. Teorie tiel estas ankaux cxe komputilo manipulata de blindulo.

Sed blindulo ne havas _samtempan_ aliron al la teksto kaj la vortaro. Se li legas enkomputilan tekston kaj bezonas konsulti enkomputilan vortaron, li devas forlasi la tekstan fenestron, kaj ne havas la tekston "sub la fingroj", kiam li konsultas la vortaron. Por mi estas pli oportune - eble pro kutimo havi la vortaron ekster la komputilo, por ne bezoni forlasi la tekston. En la lernejo oni instruis al ni, ke skribante eseon (ni nomis gxin "stil-ekzerco"), ni komence enkonduku la leganton en la temon, kaj fine elkonduku la leganton el la temo.

Mi nun venis al tiu fina punkto, en kiu mi mencias alian okazon, en kiu eksterkomputila surpapera konsultlibro estus oportuna. Ni ofte uzas aparatojn, kies instrukcian manlibron ni povas legi nur per la aparato mem. Se io misfunkcias kaj oni bezonas konsulti la manlibron, ni ne povas, cxar misfunkcias gxuste la aparato, kiun ni bezonas por legi. Kiel solvi la problemon! Mi havas konkretan ekzemplon. Blinda kolego mia partoprenis sxakturniron, notante la movojn per elektronika brajla notilo. Tiu notilo havas multajn funkciojn, i.a. alarmon. Subite eksonis la alarmo, gxenante la ludantojn de la turniro. Mia kolego volis haltigi la alarmon, sed ne memoris, kiel fari tion. Tion li devis esplori en la instrukcioj, sed ili trovigxis nur en la notilo mem. Fine li elsxaltis la notilon - kaj perdis la notojn de sia sxakpartio! Al vidantoj oni cxiam liveras paperan manlibron kune kun la aparato.

Fine mi ne forgesu miajn kontaktinformojn! Se vi deziras iun el la vortaroj, kiujn mi pretas donaci, aux se vi havas ideon pri ilia dezirinda sorto, bv. turni vin al:

Otto Prytz

(vidu la adreson en "adressxangxo")

 

diversaj interesajxoj

 

kvar la plej strangaj lingvoj sur la tero

 

Lingvoj, kiujn parolas homaro, diferencigxas laux multnombraj ecoj. Gxuste tiu faktoro igas iujn lingvojn speciale interesaj, la aliajn nekredeble komplikaj por lernado.

La ajapana lingvo, kiun scipovas nur du personoj sur la Tero, kaj ecx tiuj estas kverelintaj. La ajapana lingvo estis iam disvastigita en Meksiko, sed post revolucioj, invado de hispanoj, malsato kaj inundoj kelkaj indigxenaj popoloj estas pereontaj, kaj kune kun ili ankaux iliaj dialektoj, kiuj tre baldaux povas eniri la liston de mortintaj lingvoj. Nun la ajapanan lingvon povas libere paroli nur du personoj. Ili cxiam rilatis unu al la alia malvarmete, kaj lastatempe entute cxesis kontakti pro kverelo. Logxante duonkilometron unu de la alia, portantoj de cxi tiu antikva lingvo rezignas interparoli. Lingvistoj sercxas ajnan eblecon por repacigi la maljunulojn.

En la tujuka lingvo ekzistas 140 (!) genroj de substantivoj. Tiun lingvon oni prave nomas unu el la plej komplikaj lingvoj sur nia planedo. Se por anglalingvanoj ecx tri substantivaj genroj estas tro multaj, la indigxena grupo el mil homoj, logxantaj en la gxangalo de Kolumbio, opinias, ke devas esti 140 genroj. Tio igas ilian lingvon ege malfacila.

En la lingvo Silbo Gomero oni ne parolas, sed fajfas. kutime per la lingvo por komunikado kaj interkomprenigxo ni transdonas informojn pere de vortoj. Sed la lingvo Silbo Gomero, kiun uzas logxantoj de Kanariaj insuloj, konsistas ne el vortoj, sed el fajfoj. Tiu cxi lingvo devenis de la hispana dialekto, en kiu cxiuj sonoj estis anstatauxigitaj de fajfaj sonoj, kiuj diferencigxas laux longeco, alteco kaj aliaj signoj.

Racxasap estas la lingvo, kiu estis kreita escepte por turni sin al la regxo de Tailando. Lia mosxto en Tailando gxuas tian respekton kaj adoron, ke ecx uzas specialan lingvon. Cxiu, kiu deziras turni sin al la regxa mosxto, devas fari tion en la lingvo Racxasap (traduko - la regxa lingvo). Tiu tradicio ekzistas jam preskaux 700 jarojn. Tial tailandanoj entute konas Racxasap-on, sed preskaux neniu povas korekte paroli gxin.

 

literaturo

 

Christina Kozlovska

Floro (fino)

 

- Sinjorino Nina, mi havas akademian titolon en psikologio, do kredu min, mi scias, pri kio mi parolas. Animaloj ne povas ami, cxe ili forestas memkonscio. Memkonscio estas termino, indikanta operacion, per kiu homo perceptas sin. Dank' al gxi homo ne nur komprenas la eventojn, kiuj okazas al li aux sxi, kiel tion faras aliaj vivantaj estajxoj, sed ankaux povas analizi ilin. Kiam homo amas, li aux sxi konscias tion.

- Sed cxu mia katinjo kondutus tiel, se gxi ne amus min? Kiel do oni povas klarigi tion? - Nina ankoraux insistis, kvankam sxia vocxo ne plu estis tiel certa.

- Animaloj posedas konojn de refleksa naturo, sed ili ecx ne konscias tiun konon. Ili ne havas amon kiel tia, estas nur alligiteco, nur kutimo. Se sur via loko estus alia homo, via - uh... Floro, se mi ne eraras, kondutus same kun li au sxi. Gxi same kurus al la pordo, kiun sxi malfermus gxin, cxar gxi scius, ke gxia mastrino nun donos al gxi mangxajxon. Gxi same frotigxus kontraux kruro de tiu alia, cxar alkutimigxis, ke post tio gxi estas karesata. Tio estas cxio. Ne sercxu romantikon tie, kie gxi ne povas esti.

La viro denove ekokupis sin pri la liniilo. Li frapetis per gxi la tablon, kaj lia tuta aspekto, lia apenaux videbla rideto parolis pri tio, ke li estis evidente kontenta pri siaj vortoj. Nina havis neniun sxancon en tiu lukto. Li havis malantaux si sciencon, sxi havis nur siajn proprajn konvinkojn, kaj ecx tiuj evidentigxis ja ne tiel firmaj, se nun la virino silentis, simple pririgardis siajn manojn. Nina ne ofendigxis, nur sentis sin suficxe deprimita por arogi al si

ne respondi liajn lastajn vortojn. La viro rimarkis sxangxojn sur sxia vizagxo, kaj ankaux li rimarkis tian klaran profilon de sxi, tian helan, preskaux travideblan kaj ankoraux junan hauxton kovritan per efelidoj. Sxi sidis

cxe la fenestro, tute kadrita de lumo kaj en iu momento sxajnis al li, ne, ne bela - sankta, pura kaj senpeka.

Li tiel volis tusxi sxian manon! Kaj cxar li neniam rifuzis al si la plezuron de amoraj aventuroj, do sen pensi longe, jxetis sin al sxiaj piedoj.

- Ho mia karulino, cxu mi povas nomi vin simple Nina? - kaj ne atendante la respondon, pluigis: - ne malgxoju tiel, amo ekzistas, kaj iufoje evidentigxas, ke gxi estas tute proksime, tute apude, oni nur bezonas scii, kien rigardi. Li diris la tuton tion, kauxrinte apud la genuoj de Nina kaj kunpremante firme sxian tremantan manon. Nina tiom ektimis tiun subitan atakon, ke ne tuj komprenis, kio okazas, kaj kiam sxi komencis elsxiri la manon, evidentigxis, ke estis tro malfrue. Li tenis gxin per siaj varmegaj polmoj kaj plurfoje tusxis gxin per siaj lipoj. Nur antauxnelonge Nina estis tiel malgxojita. Sxin maltrankviligis la vortoj diritaj de la sinjoro. Ie en sia animo sxi

ecx komencis koleri pri li, cxar li kuragxis atenci la plej karan - Floron, sxian teneran, amantan katinjon. Ankoraux antaux kelkaj minutoj sxi kapablus ecx respondi akre al li por silentigi lin, sed nun... Nun Nina ne povis ecx analizi siajn pensojn, la cxambro turnigxis kaj se la virino nun starus, sxi simple ne tenus sin sur la piedoj. Nun sxi eksentis lian manon ankaux sur sia genuo. Al sxi sxajnis, ke sxi deziras, ke li cxesu, sed kial do sxi ankoraux diris al li nenion, ne stopis la tuton tion? Nina sidis sur sia segxo cxe la kudromasxino kaj ecx timis movi sin, timis

enspiri kaj elspiri, timis rigardi lin. La sinjoro diris al sxi, kiel bela sxi estas kaj kiel delikata estas sxia hauxto. Sed Nina, kiu preskaux ne auxdis, ne povis kredi, ke cxio cxi okazis al sxi. la sinjoro evidente sxatis tiun ludon, li murmuris ion, rigardis Nina-n la tutan tempon de sub siaj vitretoj, sentis, ke lia emeritagxa karno estas tiel juna kiel lia animo kaj estis felicxa. Nina tuta tremis, eble unuafoje dum tiom multaj jaroj sxi sentis sin virino kaj ankaux estis felicxa. Sed tiu eksplodo de emocioj, eksplodo de ambaux iliaj tiel malsamaj felicxoj dauxris tute ne longe. En la koridoro auxdigxis pasxoj kaj poste ankaux vocxoj, kaj ili alproksimigxis. Ili ambaux komprenis, kio okazis.

Nina etendigxis en sia segxo kaj movigxis ankoraux pli proksimen al la tablo, penante egaligi sian spiradon, kaj la viro surpiedigxis, lauxte ekgxeminte - sxajne lia dorso ekdoloris - kaj jam apud sxia orelo anhelante flustris ion. Nina povis kompreni nur kelkajn lastajn vortojn: "morgaux je la dudeka cxe la monumento de Mickiewicz", sed tio suficxis al sxi por kompreni, pri kio temas.

Ekde la reveno de la laborantinoj al la kudrejo Nina ne kuragxis almenaux ankorauxfoje rigardi lin. Sxi auxdis nur mallongan "dankon" kaj frapon de la pordo, kiu fermigxis post li. Nur tiam Nina apogis sin al la dorso de sia segxo kaj tro longe rigardadis la fenestron. La virinoj ecx intersxangxis la rigardojn, montrante

unu al la alia la rigidigxintan figuron de Nina, por kiu stato de revemeco estis eksterordinare malofta, kaj sensone ekhihiis. Sed Nina plue rigardadis pasantojn, malnovajn grizajn domojn kaj pensis, ke tiu strato estas vere tre bona kaj versxajne vere pratempa.

El malnova pola domo, de kiu simple blovis per humido kaj malvarmo, la sinjoro aperis sur la superplena strato, inundita per agrablaj printempaj radioj, deskuis sian kostumon, ankaux sen tio perfektan, kaj kun miro komencis rememori cxion, kio jxus okazis al li. Liaj manoj poiome cxesis tremi kaj la antauxnelonge ardigxinta vizagxo estis revenanta al sia normala stato. Kio gxi estis? Kaj kial gxuste tiu virino? Nun la sinjoro neniel povis rememori, kio gxuste tiel logis lin en sxia aspekto. Li rerigardis la grizan konstruajxon malantaux sia dorso kaj skuinte la kapon rapidis al la kunveno, pri kiu li ial tute forgesis kaj al kiu li jam suficxe malfruigxis.

: : :

Nina sidis surbenke kaj klakis per la dentoj pro malvarmo, desupre rigardis sxin severe Mickiewicz mem, kvazaux malaprobante pro tro legxera, kiel por tia venta vetero, vesto. Sed kion povis fari Nina? Sxi simple ne povis surmeti ion alian, ol sian solan robon, kiu ne estis elsxrankigata dum kelkaj jaroj. Por almenaux iomete varmigxi, sxi frotis siajn akrajn apenaux kovritajn per sinteza robo genuojn kaj kunfrapis kalkanumetojn de sxuoj speciale acxetitaj por tiu okazo. Sxi surmetis orajn orelringojn kaj oran cxeneton kun kruceto, sxminkis la lipojn, kio jam estis por sxi tro multe da kosmetikajxo sur la vizagxo, kaj nun al sxi sxajnis, ke cxiuj rigardis sxin. Nina estus delonge translokigxinta al la plej malproksima benko, kiu estas kasxita ie malantaux siringaj arbustoj, se ne timus, ke li ne vidos sxin tie. Sxi estis veninta kvin minutojn pli frue, sxi sxatis cxien alveni gxustatempe, kaj pri tio, ke virino devus malfruigxi al rendevuo, sxi ne sciis, cxar simple neniam iris al rendevuoj. Do, sxi havis ankoraux iom da tempo por profundigxi en siajn pensojn. Nina denove rememoris ilian hierauxan konversacion kaj pensis, ke li fakte pravas. Animaloj neniam egaligxos al homoj. Nur homoj povas kunsenti, pardoni, amiki. Nur homo povas tiel pasie kaj sindone ami, ami dum la tuta vivo. Nina ne povis scii certe, cxar neniam iun en sia vivo tiel amis, kaj neniu amis tiel sxin, sed nun sxi sentis, ke baldaux cxio cxi okazos al sxi. Unuafoje sxi deziris tion.

Hieraux, veninte hejmen de laboro, sxi iel tute alie rigardis sian Floron. Ne, Nina ne intencis senigxi de sia katinjo, simple nur hieraux sxi komprenis, ke sxia tuta katronrona amo estas malvera. Eble same Floro estis iam alkuranta al sia antauxa mastrino, kaj post Nina gxi alkurus ankoraux al iu alia. Tiuvespere Nina spektis televidon

sen Floro, sxi ne surbrakigis la katinon, ne kusxigxis kun gxi sur la sofo, ne auxskultis gxian ronronadon. Tiunokte Nina pensis pri la morgauxa renkontigxo cxe Mickiewicz kaj longan tempon ne povis endormigxi.

Kaj jen sxi estas cxi tie cxe la monumento sur la plej proksima de la monumento benko, tremante pro la malvarma vento, kaj la viro gxis nun ne estas tie. Nina ekrigardis la horlogxon, jam estis dudek post la oka, sed sxi ecx ne pensis koleri, sxi sciis, ke en granda urbo al homoj povas okazi diversaj incidentoj, sxi tuj pensis pri malbone funkcianta transporto, pri kavoj sur la vojoj, pri problemoj en la laborloko kaj ankoraux pri multo. Sxi trovis dekojn da senkulpigoj pro lia malfruigxo. Sed ju pli horlogxmontrilo proksimigxis al la nauxa, des malplimultigxis la listo de senkulpigoj, kaj kiam tiu montrilo estis jam sur la deka, la senkulpigoj tute finigxis. Nina levigxis de la benko kaj forlasis la placon de Mickiewicz.

Neniam plu sxi renkontis la sinjoron kun griza barbeto. Nina ecx ne rimarkis, ke sxi trairis kelkkilometran distancon de la urbocentro hejmen, preskaux ne memoris, kiel alvenis tien. Nur memoris sxi penetran venton kaj pezajn pensojn. La lastaj ankoraux kaptis sxin. Sed tio ne estis pensoj pri malfelicxa amo, rompita koro kaj la senindulo. Ne, en tiuj pensoj sxi simple poiome revenis al realeco, malsuprenigxis de la alteco de siaj himeraj revoj pri nobla homo. Nina igxis la iama Nina. Sed nun en cxi Nina aperis io nova, iu amara algusto de la antauxnelonga seniluziigxo. Sxi plu ne povis resti indiferenta al la homoj, kia sxi estis antauxe. Cxu sxi koleris kontraux ili? Iomete. Cxu sxi sentis sin trompita? Certe. Cxu sxi ankoraux pensis, ke nur homo kapablas ami? Parte. Cxar sxi ankoraux kredis, ke homoj ne povas esti malamikoj unu al la alia.

Gxuste en tiu momento Nina envenis sian malpuran kaj, kiel ofte okazis, nelumigatan enirejon. Sxi malfermis la stratpordon kaj pasis certe en la mallumon, plu tremante pro malvarmo. Sxi reflekse etendis antauxen sian manon, esperante post kelkaj pasxoj palpetrovi parapeton, anstatauxe sxi trafis ion strangan. Nina ecx ne havis tempon por ektimi, kiam tio io dolorige kuntordis al sxi tiun etenditan brakon malantaux sia dorso kaj fermis la busxon. Nina ekkriis sensone en ies polmon aux pro timo, aux pro doloro kaj sentis, kiel iu alia, gxis nun kasxita en mallumo, frapis sxin sur la ventron. Nina denove kriis, denove sensone, sxi volis klinigxi, sed ne povis. Iu flustris en sxian orelon, ke sxi ne movigxu, kaj la virino senmovigxis, movigxis nur sxiaj larmoj. Ili fluis de la okuloj

sur tiun aliulan manon. Tiu dua lumigis la vizagxon de Nina, kaj senprokraste sxiris la orajn orelringojn el la oreloj kaj la cxeneton de la kolo. Nun sxi eksentis ankaux sur sia kolo sangoguton, kiu fluis el la sxirita orelo. Li ektiris la sakon de sxiaj manoj, Nina ecx ne pensis kontrauxi, senprokraste ellasis gxin. Poste tiu, kiu estis malantauxe, fermis sian brakumon kaj ili ambaux malaperis, lasante Nina kusxi sur la malvarma cemento inter la stratpordo kaj la unua sxtupo.

Nina plorsingultis lauxte, nun sxi jam auxdis sian ploron kaj estis certa, ke gxin auxdis ankaux sxiaj najbaroj. Sxi longe supreniris, tenante sian manon sur la parapeto, cxar sxiaj kruroj simple fleksigxis, dauxre trenis sin sur sian kvinan etagxon, premante sian dekstran manon al la ventro, sed neniu pordo de iu logxejo malfermigxis. Sxi tiris la sxlosilon el la jakposxo (estis bone, ke sxi havis kutimon meti gxin tien) kaj malsxlosis la pordon.

En la koridoro Nina-n jam atendis Floro. Gxi rigardis la virinon per siaj grandaj okuloj, kvazaux cxion komprenante. Nina ne povis sin deteni, sxi falis genue antaux la katino, brakumis gxin kaj ploris, kisis gxiajn moletajn harojn kaj denove ploris. Ili ankoraux longe kusxis tiel duope en la koridoro, gxis kiam Nina trankviligxis kaj trenigxis en la bancxambron.

Floro atendis sxin cxe la pordo, kaj kiam Nina sursofigxis, sidigxis apude surplanke. Nina ne povis pri io pensi, sxi sentis nur, kiel doloras sxia ventro, kiel doloras la lezita orelo kaj la genuo estas furioze tordata profetante la vetersxangxon. Larmoj kvankam se malofte, sed ankoraux versxetis sin el sxiaj okuloj. Al Nina estis tiel amare, kiel neniam estis. Sxi rompis sian bazan regulon, kaj vivo donacis pro tio al sxi teruran aventuron. Sxi ne volis kompati sin, sed kompatis. Sxi gxojus ekdormi pli rapide kaj forgesi pri cxio, sed pro la neeltenebla doloro pri la dormo al sxi restis nur revi. Subite Nina sentis, ke Floro saltis al sxi sur la liton. La katino tiom mallauxte tenere murmuris... Nina cxiam amis tiun sonon pli ol ajnan muzikon. Kutime Floro kusxigxis, volvigxinte bule, proksime de la kuseno, Nina pensis, ke tiel estos ankaux nun. Sed sxi eraris. Floro kusxigxis gxuste sur la malsanan genuon. Nina sentis varman lanugan korpeton, sentis gxin spiri, kaj cxio tio tiel trankviligis sxin, tiel lulis.

Jam ie en duondormo Nina komprenis, ke jam doloras nek sxia genuo, nek ventro, nek orelo, ke gxenerale nenio plu doloras kaj maltrankviligas. Sxi sentis jam nek bedauxron, nek ofendon, nek seniluziigxon, sed nur tion, kiel forte sxi amas Floron kaj kiel forte Floro amas sxin.

Elukrainigis: Petro Palivoda.

 

 

anoncetoj por la retumantoj

 

estimataj gesamideanoj!

dank' al afableco de la auxtorino Ritva Sabelli, ni prezentas nun en LIBE-pagxaro (en txt-formato) ret-version de sxia libro "Historio de la Esperantomovado inter la blinduloj - 1888-2015), kiu nigre aperis pasintsomere en Finnlando. Do, tri antauxaj volumoj de la "Historio" ne plu trovigxos en nia pagxaro, cxar ili eniris en la verkon de s-ino R. Sabelli.

A. Masenko.

: : :

Don Quijote en Esperanto

 

Finfine la aventuroj de la ingxenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, en Esperanto, en bita formato, estas disponebla al cxiuj amantoj de la universala kulturo. Provu gxin gxui sen barieroj, elsxutante tie cxi:

http://www.esperanto.es:8080/jspui/bitstream/11013/5093/2/don_quijote en Esperanto 2016-07-01.epub.

Pedro Zurita.

: : :

Marijus (Litovio)

https:/www.youtube.com/watch?v=QNwRAOKdJE

Mirinda Lviv' 2016 - la simio kaj la delfeno

https://www.youtube.com/watch?v=7Mo1Mm3lfu#eQ

Mirinda Lviv' 2016 - la cxevalo kaj la azeno

https://www.youtube.com/watch?v=NBn/w\mqBBiSE

Esperantistoj vekigxu!

https://www.youtube.com/watch?v=aYOUR8EDgnU

filmo pri E-o de la odesa E-klubo "Verdajxo":

https://www.youtube.com/watch?v=md11986GICk&feature=related

novjaro 2017:

https://www.youtube.com/watch?v=EIWMIMKFIVW

Odesa zoo (Ukrainio):

https://www.youtube.com/watch?v=eU8wBjeKo#jd

ne uzurpu! kaj vi malkovros estontecon:

https://www.youtube.com/watch?v=WkcebZ4oGsU

Svitlana Kozarenko - 7 la plej bonaj kutimoj:

https://www.youtube.com/watch?v=sk#jiajbTK#cs

Olena Posxivana - Esperanto kaj blinduloj:

https://www.youtube.com/watch?v=k1SdQLI58r0

donaco:

https://www.youtube.com/watch?v=1557QCdzWhc

:::::::::::::::

 

adressxangxo

 

Otto Prytz,

Hovseterveien 42 B, NO-0768 Oslo, Norvegio

nova hejma telefonnumero:

!47-22499838

Restas sensxangxaj la posxtelefona numero

kaj la ret-adreso:

!47-91161765 - pilotto@online.no

 

kompletigaj informoj pri "Esperanta Ligilo":

redaktoro: Olena Posxivana

Velika Dijivska 22/226,

UA-49068 _dnipro, Ukrainio

(r.p.: amatalena(cxe)ukr.net)

 

komputilbrajla asisto: J. Jelinek

Roztocka 1001

CZ-514 01 _jilemnice, Cxehxio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

CZ-514 01 _jilemnice, Cxehxio

(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)

(tel.: +420-481 543 200)

 

Por ricevi la revuon retposxte skribu al:

masenkoai(cxe)mail.ru

 

------------------------------------

 

kasisto: Pier Luigi Da Costa,

Via di S. Maria del Giudice 2369,

IT-55100 _lucca, Italio

(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)

 

posxtcxekkonto: IT09T0100513701000000042268

je la nomo "Da Costa LIBE"

cxe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge: BNL) en Lucca.

 

UEA-konto de LIBE: libk-p

 

Jarkotizo: 15 euxroj

 

 

La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaux en la retejo de LIBE:

http://libe.slikom.info

 

------------------------------------