Esperanta ligilo

n-ro 10, decembro 2017

 

 

Enhavtabelo

84-a Internacia kongreso de blindaj Esperantistoj en Kroatio (Dua komuniko)

El Esperantujo. Datumoj pri Universalaj kongresoj. Zamenhof-festo en la pola instituto

Literaturo. Karel Cxapek. Tonda (rakonto)

La necedema koboldo

Diversaj interesajxoj. Pri negxo

Facila legajxo. Ne tiom oro valoras

Enigmoj kaj problemoj

Anoncoj por legemaj komputiluzantoj

 

84-a Internacia kongreso de blindaj Esperantistoj en Kroatio (Dua komuniko)

 

Karaj geamikoj!

Ni ripetas nian inviton: bonvenon al Kroatio, partoprenu nian 84-an IKBE-on!

Jen kelkaj gravaj informoj por estontaj kongresanoj:

Pri hotelo, pri kongresa temo kaj pri pagmaniero.

1. Pri nia kongresejo Ni logxos, mangxos kaj kongresos en la hotelo "Tomislavov dom" (Hejmo de Tomislav). La hotelo trovigxas en la koro de la natura parko "Medvednica", sur la montopinto Sljeme. Sljeme estas la plej alta pinto de la monto Medvednica (ursa monto), kiu trovigxas cxirkaux 20 minutojn for de la centro de Zagrebo. La eventoricxa historio de "Tomislavov dom" komencigxis en la

jaro 1877. La nunan formon de fluganta hirundo ni danksxuldas al konata kroata arkitekto Stjepan Planicx. Laux la plano de Planicx la hotelo estis konstruita en 1937. La lasta kompleta renovigo de la hotelo estis en 2003.

Gxeneralaj informoj:

4 etagxoj, 2 liftoj, 42 cxambroj (11 unulitaj, 15 dulitaj, 16 dulitaj kun aldona komforto).

Kadre de la hotelo disponeblas:

akceptejo 0/24 h., Monsxangxejo, restoracio "Tomislav" kun bela teraso, Aperitiv bar, Internet corner, 3 kunsidejoj kun taga lumo, endoma nagxejo, Mini wellness, eta angulo por infanoj, dorlotbestoj (kun aldona pago).

Proksime de la hotelo:

Montaraj padoj - multaj montaraj padoj troveblas en Medvednica. Semajnfine (kaj labortage) tie promenas multaj montgrimpantoj aux simplaj civitanoj, emaj gxui fresxan aeron, bicikla pado Enduro troveblas 300 metrojn for de la hotelo - Nur por la plej kuragxaj! Skipadoj kaj telferoj estas je 10minuta distanco de la hotelo, TV-turo, Minejo Zrinski - iam tie oni elfosadis kvalitan ercon galenit kaj specon de plumba erco kun aldona argxento. La minejo estas vizitebla.

Kongresa temo: "Kion, kiel kaj kiom ni legas?". Legado estas unu de la plej gravaj homaj aktivecoj. Cxu ankaux por nevidantaj E-istoj, ni deziras vidi kaj auxdi baze de viaj referajxoj kaj prelegoj kadre de la kongresa temo. Resumoj ne grandaj ol 1800 signoj bv. sendi retposxte al la organizanto de la kongreso.

2. Pagmaniero: La kongreskotizon oni povas gxiri pere de adreso kaj bankokonto: Udruzenje slijepih esperantista Hrvatske, Draskoviceva 80,

HR-10000 Zagreb, Zagrebacka banka d.d. IBAN HR6523600001101441184

SWIFT: ZABAHR2x

La kopion de gxirilo bonvolu sendi retposxte al Antun Kovacx

(antun2805@gmail.com), aux letere je la adreso: Antun Kovacx, Bisacka 5,

HR-10000 Zagreb, Kroatio.

La kongreskotizo sumigas 230 euxrojn por dulitaj kaj 270 euxrojn por unulitaj cxambroj po persono por 7 (sep) plenaj pensionoj.

Viajn demandojn kaj proponojn bv. sendi retposxte al: antun2805@gmail.com aux: stokovic@globalnet.hr

 

 

El Esperantujo

Datumoj pri Universalaj Kongresoj de Esperanto

Cxiuj E-istoj scias, ke la unua Universala Kongreso (UK) okazis en 1905 en Bulonjo-cxe-Maro, kaj eble ankaux, ke partoprenis (aux aligxis) 688 homoj.

La UK kun la plej granda nombro de aligxintoj estis tiu de Varsovio, Pollando (1987): 5.946.

Sur la sekvantaj lokoj estas (kun pli ol 4.000 aligxintoj): Nurenbergo, Germanio (1923), Budapesxto, Hungario (1983), Varno/Varna, Bulgario (1978). Preskaux 4.000 aligxis en 1966 en Budapesxto.

Sed estas interesa la jena aserto en la Vikipedio:

"La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aligxintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjarigxon de E-o. Versxajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ciam konsiderinda nombro da krokodiloj".

Vi vidis supre, ke Budapesxto estis menciita dufoje. Sed fakte okazis en gxi tria UK (en 1929). Aliaj, urboj en kiuj estis organizitaj UK-oj pli ol unu fojon, estas la jenaj:

(mi ne mencios cxiujn detalojn.)

4 fojojn: Kopenhago, Danlando (1956, 1962, 1975, 2011);

Vieno, Auxstrio (1924, 1936, 1987, 1992).

3 fojojn: Antverpeno, Belgio (1911, 1928, 1982);

Berno, Svislando (1913, 1939, 1947);

Roterdamo, Nederlando (1967, 1988, 2008).

2 fojojn: Gxenevo, Svislando (1906, 1925);

Helsinko, Finlando (1922, 1957);

Krakovo, Pollando (1912, 1931);

Havano, Kubo (1990, 2010);

Londono, Anglio (1938, 1971);

Parizo, Francio (1932, 1950);

Pekino, Cxinio (1986, 2004);

Prago, Cxehxio (1921, 1996);

Rejkjaviko, Islando (1977, 2013);

Seulo, Sud-Koreio / Korea Respubliko (1994, 2017);

Stokholmo, Svedio (1934, 1980);

Vilnio, Litovio (1925, 2005);

Zagrebo, Jugoslavio/Kroatio (1953, 2001).

Ekster Euxropo la Uk-oj okazis en la jenaj urboj: 1910: Vasxingtono, Usono;

1915: Sanfrancisko, Usono; 1965: Tokio, Japanio; 1972: Portlando, Usono;

1981: Braziljo, Brazilo; 1984: Vankuvero, Kanado; 1986: Pekino, Cxinio;

1990: Havano, Kubo; 1994: Seulo, Sud-Koreio; 1997: Adelajdo, Auxstralio;

2000: Tel-Avivo, Israelo; 2002: Fortalezo, Brazilo; 2004: Pekino, Cxinio;

2007: Jokohamo, Japanio; 2010: Havano, Kubo; 2012: Hanojo, Vjetnamio; 2014:

Bonaero, Argentino;

2017: Seulo, Sud-Koreio.

Oni perceptas, ke en la lastaj jaroj la UK-oj estas organizataj pli kaj pli ekster Euxropo, kio estas bonega indico de la tutmondigxo de E-o.

Cxi-jare okazis la sepan fojon UK en Azio. Evidente, E-o - kvankam intencita kiel universala lingvo - estas euxropa, aux almenaux euxropdevena, lingvo. Pro tio gxi estas pli facile lernebla por homoj, kies gepatra lingvo estas unu el la euxropaj, (pli precize, hindeuxropaj) lingvoj. Kaj gxuste pro tio estas mirige kaj admirinde, ke tiom da azianoj lernas gxin - ne nur

lernas, sed ankaux bone regas gxin.

Evidente ne estis surprizo, ke en Seulo la plejparto de la partoprenantoj estis azianoj. Antaux la UK, la 13-an de julio, laux la retejo de UEA estis aligxintaj 242 koreanoj, 186 japanoj kaj 114 cxinoj. La sekvajn lokojn okupis francoj (85), germanoj (36) kaj brazilanoj (35).

Kial mi menciis la 13-an de julio? Fakte, mi partoprenis en la UK de Seulo, sed cxi tiun artikolon mi jam skribis antaux gxi.

Herbert A. Welker

 

Zamenhof-festo en la pola instituto

Sabaton, la 2-an de decembro, mi cxeestis la tradician Zamenhof-feston en la Pola Instituto de Vieno. Kompare kun la koncerna arangxo, kiun mi pasintjare cxeestis en Prago, kie regis klubeca etoso, la arangxo en Vieno havis oficialecan karakteron. Dum en Prago ni sidis cxirkaux granda tablo, mangxis kuketojn kaj trinkis teon, en Vieno oni sidis kvazaux en auxditorio kun podio, de kie la prelegantoj parolis al la publiko.

Ili parolis al kvindeko da homoj en la pola, la germana, kaj en E-o. Cxeestis ne nur gastoj el Vieno kaj el aliaj urboj de Auxstrio, nome precipe el Graz, sed ankaux el la proksima Bratislavo, kie okazos la Zamenhof-festo la 15-an de decembro.

La Pola Instituto certe estas tre tauxga ejo por kunvenoj de E-amikoj. Cxi-jare oni preparis ecx ekspozicion okaze de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof.

Post salutvortoj de la estro de la Pola Instituto parolis la vicambasadoro de la Respubliko Irlando, d-ro Sean O Riain, kiu estas ankaux prezidanto de la EEU. Li prezentis interesajn informojn pri la scipovo de fremdaj lingvoj de euxropanoj kaj klare montris, ke la lernantoj de E-o relative facile atingas la nivelon C1, pri kiu multaj lernantoj de la angla nur povas revi.

Kaj, kio persone ege placxis al mi, li ankaux kantis en E-o kaj kantigis la cxeestantojn, nome li kantis la euxropan himnon, kiu ja oficiale ne havas tekston, sed por kiu la itala E-isto Umberto Broccatelli verkis tekston en E-o. Mi ankaux, kompreneble, kunkantis kaj nun kaptas la okazon prezenti gxin ankaux al vi, karaj gelegantoj:

Kantu kune, amikaro, ni la gxojon festas nur,

nek rivero, nek montaro plu landlimoj estas nun.

Ho, Euxropo, hejmo nia, tro dauxradis la divid';

nun brilegu belo via, cxiu estas via id'.

Via flago kunfratigas homojn post milita temp',

via legxo nun kunigas civitanojn en konsent'.

De l' Malnova Kontinento, jxus ekstaris la popol',

gvidas gxin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.

Sub la sxildo de la juro, ni vivados en konkord',

tio estas nia jxuro: unu land' kaj unu sort'.

Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':

tuthomara granda rondo, en la paco, en la goj'.

 

Post d-ro Sean O Riain parolis d-ro Heinz Paul Kovacxicx el Graz pri "130 jaroj de E-o" kaj prof. Hans Michael Maitzen pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ili parolis cxefe en la germana, kaj oni povis legi la e-tradukon de projekcio super la podio. Mi estus preferinta auxdi la paroladojn en E-o kun traduko al la germana sur ekrano, cxar tio estas multe pli impresa por nia lingvo.

Bedaurinde, post du horoj mi jam devis forlasi la arangxon por atingi mian trajnon hejmen kaj tiel mi ne povis gxui la bufedon, kiun la organizantoj estis afable preparintaj. Por mi la arangxo estis sukcesa travivajxo, cxar mi povis renkonti malnovajn konatulojn kaj povis paroli kun E-isto el Bratislavo, kien mi veturos por ankaux tie partopreni la cxi-jaran Zamenhof-feston.

Peranto

 

 

Literaturo

 

decembro

Volodimir Pacjurko

ZAMENHOF

Tra l' kurtenoj de la historio,

Tra jardekoj, dronintaj en Leto,

Konturigxas en monda konscio

De la Majstro senmorta portreto.

Sorto, ricxa je plagoj multopaj,

Kaj la agxo jam klinis figuron,

Sed per siaj okuloj miopaj

Klare vidas li foran futuron.

Ni senflate lin nomas Giganto.

Lia revo farigxas jam vero:

Esperanto - la pontkonstruanto

Inter cxiuj nacioj de l' tero.

1985

 

Karel Cxapek

Tonda

(Rakonto)

Pri Tonda jena afero okazis. Jen venas al ni nia onklino, do, fratino de mia edzino, por konsilo. Cxu pri cxevalo, nu, jes, volis sxi cxevalon por mastrumo ekhavi, kaj sxi diras al mi:

- Vi, do, cxe fervojo laboras, multajn homojn konas, ankaux cxevalvendistojn, kiuj bazarumas, vi vidas. Cxu vi ne demandadu pri iu tauxga cxevalo?

Babilas ni pri tio kaj cxi tio, precipe pri mastrumado, kaj rigardas mi, ke la korbo de la onklino estas plena-plenega. "Nu, - mi pensas, - nepre estas anserineto, havos vi, Frantisxek, anserineton por la dimancxa tagmangxo".

Interkonsentis mi kun la onjo pri cxio, kaj anserineto dauxre miajn pensojn ne lasas - "Gxi, mi pripensas, - ecx ok funtojn pezas, ecx grason ni eligos".

Onjo ja estas la virino sagxa. Kaj finas sxi per jenaj vortoj:

- Jen por vi, bofilcxjo, pro viaj klopodoj mi ion al vi portis, - kaj eltiras ion el la korbo. Kaj gxi tiel ekkvivis, mi pro timo ecx eksaltis.

Rigardas mi - estas viva porkido. Kaj rikas gxi, kvazaux oni gxin jam bucxus. Simpatia porkideto!

Jes, nia onjo estas la virino simpla; oni nur tiel diras - konduktoro, kaj do, tiu, kiel nia onjo, la virino el vilagxo, vidas en li estron. Konduktoro krias al homoj, peladas ilin tien kaj reen, ecx igxas por ili varmege, do, jen la estrulo, vera superulo. Do, la onjo decidis, ke sxi devas flati plenforte. Sxi min estimas, certe, kaj infanojn miajn, kiel proprajn, sxi amas. Mi ja diras - la tutan porkidon sxi Altiris - Prenu do, de nia porkineto.

Vi ja komprenas: tuj kiam gxi ekvocxis, alkuris edzino, infanoj - gxojo nepriskribebla. Knabo kaptis gxin je la vosteto kaj satludi ne povas - auxskultas, kiel gxi rikas. Andula prenis gxin sur brakojn kaj eklulis, kvazaux bebon; la porkido trankviligxis, ekronketis iel kontente kaj ekdormis. Kaj la knabino sidis, kiel statuo, kun la porkido en antauxtuko surgenue, kaj okuloj sxiaj tuj igxis grandegaj, kiel tiuj de sanktulino. De kio do tiu nazmukulino havas tiom da patrina sento!

- Nu, kio, - mi diris, - geknaboj, necesas liberigi anguleton en nia deponejo, arangxu ni logxejon por Tonicxek.

Mi mem ne scias, kial mi nomis la porkidon gxuste Tonicxek, sed la nomo kun gxi restis dum gxi logxis cxe ni. Verdire, kiam gxi pezis jam dek kilogramojn, ni nomis gxin Tonik, poste gxi igxis jam Tonda. Nia Tonda. Vi ne kredos, kiom rapide kreskas porkoj! "Bone, - mi pensas, - kiam gxi sepdekon atingos, ni bucxos gxin kaj arangxos por ni festenon. Iom ni mangxos, lardon fandos, iom bukanos por vintro.

Ni nutris kaj flegis gxin dum la tuta somero kaj gxojis pri la venonta festeno, kaj Tonda cxie postkuris nin, kaj en gastcxambron venadis, kaj sxatis, ke oni gxin skrapkaresu, kaj cxion komprenis, nur ne parolis.

Kaj ne konvinku min, ke porko estas stulta besto!

Kaj antaux Kristnasko diris mi al la edzino:

- Ja estas tempo voki bucxiston.

- Por kio? - sxi demandis.

- Kiel do "por kio?". Por bucxi Tonda-n.

La edzino min iel fiksrigardis, kaj mi mem sentas, ke ion misdiris, kaj korektis:

- Por ke li bucxu, mi diras, la porkidon.

- Tonda-n? - la edzino redemandas kaj tiel strange min rigardas. Kaj mi al sxi:

- Por kio do ni nutris gxin?

- Tiam ne indus al gxi la kristanan nomon doni, - sxi ekriprocxis min, - Mi ecx pecon enbusxigi ne povos. Imagu kolbaseton el Tonda. Aux mangxi orelon de Tonda. Vi min ne devigu, kaj infanojn ankaux, cxar vi sxajnos al vi mem kanibalo.

Nu, kion postuli de sxi, stulta virino? Gxuste tion mi diris al sxi, sed ne demandu, per kiuj vortoj. Sed kiam mi pripensis, mi konfuzigxis. Damne! Mortigi Tonda-n, dispecigi Tonda-n, bukani Tondan - tio ne estas bona, mi mem gxin ne mangxus. Ne estas mi tiom sangavida, verdire, kiam mankas nomo, tio estas porkido kiel porkido, sed kiam gxi jam estas Tonda, vi tuj rilatas al gxi alimaniere.

Kion fari? Vendis mi Tondan al bucxisto, tamen mi sentis min sklavvendisto, ne gxojigis ecx mono, pro gxi dungita.

Jen kion mi pensas. Homoj povas mortigi unu la alian, gxis kiam ne konas sin reciproke laux nomo. Jen, se iu scius, ke tiu, kiun li celas el fusilo, nomigxas Frantisxek Novak aux aliel, ni diru, Franz Guber, Tonda aux Vasil, mi kredas anime, ke li sentus la vokon: "Damne! Ne pafu, tio ja estas Frantisxek Novak!"

Se cxiuj homoj en la mondo povus voki unu la alian laux nomo, mi kredas, ke inter ni multo sxangxigxus. Sed nun homoj kaj popoloj ecx nomon unu de la alia auxdi ne volas. Jen kie estas malfelicxo.

E-igis O.P.

 

 

La necedema koboldo

verkita norveglingve de Gunleik Bergrud (membro de LIBE),

Esperantigita de Otto Prytz, traduko kontrolita kaj aprobita de la auxtoro

"Kion ni faru kun Kobold-knabo?" diris Kobold-patrino, "estas neeble igi lin iri porti donacojn - li volas nur sidi endome." Kobold-patrino kaj Kobold-patro ne sciis ajnan rimedon. CXi-jare Kobold-knabo sola iru disdonadi Kristnaskajn donacojn, cxar nun li jam farigxis 300-jara. Sed li decide rifuzis. Li ne volis porti Kristnaskajn donacojn. Kiom ajn ili minacis kaj petegis - li ne volis!

"Kion malgxustan ni faris?" ploradis la patrino. "CXiuj niaj 11 aliaj idoj ja estis tiom fieraj, kiam ili unuafoje estis disdonontaj la Kristnaskajn donacojn solaj, dum Kobold-knabo estas nur malobeema. Kio estas pri li!? Cetere li ja cxiel estas tiel lerta kaj sagxa! Mane lerta kaj kape rapidema, sed kiam li devas eliri, li tute obstinigxas."

"Eble Kobold-avino scias rimedon?" diris Kobold-patro. "SXi havas longan vivon, kaj sxi estas sagxa."

Tiel okazis, ke Kobold-avino havu seriozan interparolon kun Kobold-knabo.

Efektive, Kobold-knabo tre sxatis babili kun Kobold-avino, do ne estis malfacile igi lin iri al sxi. Tiel li ekpromenis tagmeze - kiam estis oportune lume, kaj kiam la vojoj estis oportune senhomaj.

""Ho, cxu venas al mi mia knacxjo-plejcxarmulo?" diris Kobold-avino, kiam Kobold-knabo staris en la pordejo. "Dum longega tempo vi ne vizitadis min, kaj mi deziregus paroli kun vi." Kobold-knabo rajtis eksidi en la bona braksegxo, en kiu Kobold-avo cxiam sidadis. "Nun vi kaj mi agrable kunparolu," diris Kobold-avino.

"Cxu vi memoras Kobold-avon?" sxi demandis. Jes, kompreneble Kobold-knabo memoris Kobold-avon. Image li vidis mult-agxan kobold-maljunulon kun longa, blanka barbo, kun kurba dorso kaj kun rugxa bastono. "Multmaniere vi tre similas al li," diris Kobold-avino.

"Cxu vi memoras, ke li havis rugxan bastonon?" demandis Kobold-avino. Jes, tion Kobold-knabo tre bone memoris. Kobold-avo cxiam iris kun gxi. "CXu vi scias, kial li cxiam kunhavis la rugxan bastonon"? Kobold-avino dauxrigis. Ne, tion Kobold-knabo ne sciis. "Kredeble pro tio, ke li estis tiel maljuna", li diris. "Ho ne," diris Kobold-avino, "li uzadis tiun bastonon ekde kiam li estis tute juna. GXin donacis al li elfino en la proksima erikejo. Li plurfoje iris al sxi. Li diris, ke li devas danki sxin pro la bela bastono, kiun li ricevis. Kaj estis bastono eksterordinare tauxga: Kiam li uzis gxin, li vidis same klare, kvazaux estus luma tago, kvankam estis mallumega nokto - cxar vi sciu, Kobold-avo havis malbonegan vidpovon. Sen la bastono li estis senhelpa, sed jam ekpreninte la bastonon per la mano, li elturnigxis same bone kiel aliaj."

Kobold-avino rigardis Kobold-knabon per pensoplena rigardo - larmo fluis laux sxia vango. Poste sxi karesis lian vangon. "Mi pensas, ke vi havu tiun bastonon," sxi diris. "Mi pensas, ke gxi konvenos por vi".

 

 

Diversaj interesajxoj

 

Pri negxo

Plej ofte diametro de negxeroj estas cx. 5 milimetroj, sed la plej granda oficiale registrita rekordo estis 12 centimetroj. La 30-an de aprilo 1944 en Moskvo falis mirinda negxo. Formo de negxeroj, grandaj preskaux kiel polmo, similis al strutaj plumoj. Versxajne, tio ne estis la unua tiaspeca kazo. Herodoto skribis: "Ankoraux pli malproksime, en la areo, kusxanta norde de la skifa tero, kiel oni rakontas, ne eblas ion vidi, tien ne eblas penetri pro flugantaj plumoj. Vere, la tero kaj aero tie estas plenaj je plumoj, kaj gxuste tio embarasas la vidon".

Negxeroj pezas mezume cx. 1 miligramo. je 95% ili konsistas el aero, tial ili havas tre malaltan densecon kaj falas tre malrapide (mezume 0,9 km/h.).

Kiu disputos, cxu negxo estas blanka? Jes, kutime. Sed en la arktaj kaj montaraj regionoj gxi povas esti rozkolora aux ecx rugxa pro koloro de organismoj, vivantaj inter kristaloj, ekz., algoj. Krome, oni apenaux povus nomi negxblanka tiun malhelgrizan amason, kiu kusxas surstrate de urbegoj.

En 1955 en Kalifornio okazis verda negxofalo, iom fosfor-nuanca. Homoj, kiuj riskis gustumi la strangajn negxflokojn, baldaux mortis. Tiuj, kiuj prenis ilin permane, ekhavis pusojn kaj fortan jukadon. Dum Kristnasko de 1969 en Svedio de sur cxielo sxutigxis ecx nigraj negxeroj, kauxzo de tio estis aerpolucio. En 2001 en Colorado falis rozkolora negxo je gusto de akvomelono. Gxi estis kolorigita per unucxelaj algoj klamidomonado (chlamydomonas nivalis).

Ecx ne atendante nekutimajn naturajn fenomenojn, oni povas vidi diverskoloran negxon. Por tio en negxamaso necesas fari malvastan truon, profundan 1 metron. En gxi vi rimarkos 4 kolortavolojn: supre gxi estas iom flava, poste - flav-verda, pli profunde - blu-verda, kaj sube - malhelblua. Por sukceso de la eksperimento pli konvenas griza tago, aux necesas rigardi en la truon tra malvastan kartonan tubon.

Falante en la akvon, la negxero "kantas": gxi eligas tre altan sonon, ne kapteblan de homa orelo, sed tre malagrablan por fisxa "logxantaro" de akvejoj. Sub niaj piedoj, okazas ja, negxo kraketas, sed nur dum frosto, kaj ju pli frostas, des pli altas la audebla sono. Tiel rompigxas glaciaj pingletoj. Laux sciencaj donitajxoj, akiritaj dum akustikaj mezuradoj, en la spektro de cxi kraketado estas du deklivaj, ne tre altaj ekstremaj partoj,

kies diapazonoj estas 200-400 kaj 1000-1600 da hercoj. Plej ofte malaltfrekvenca ekstremo estas kelkajn decibelojn pli alta, ol tiu altfrekvenca, kaj, se la aertemperaturo -6 celsiajn gradojn, tiu lasta tute malaperas.

Germanaj meteorologoj sukcesis kalkuli, ke cxiujare sur Germanion falas kelkaj septilionoj (la nombro kun 24 nuloj!) da negxeroj, inter kiuj ne troveblas ecx du tute samaj. Tiu cxi grandega kvanto povas ecx influi la rapidecon de terturnigxo. Jugxu vi mem: ecx en auxgusto, la plej sennegxa monato, kiam nur 8,7% de la planedo surfaco estas kovrita per malvarma lanugokovrilo, gxi pezas 7400 miliardojn da tunoj! Fine de vintro la norda terduono estas envolvita en negxokovrilon, pezantan 13500 miliardojn da tunoj. Krome, negxo intense respegulas sunenergion. Al gxi ni danksxuldas cx. 90% de la tuta kvanto da tiu respegulo.

La negxtavolo, nur unu centimetron alta, densigxinta dum vintro, donas 25-35 kubometrojn da akvo al unu hektaro.

Pli ol duono de la tera logxantaro neniam vidis veran negxon. Estas ege malfacile foti negxeron sub mikroskopo. La unua sukcesa provo okazis en la jaro 1885. Faris gxin la usona bienposedanto Wilson A. Bentley. Li estis tiom pasia esploranto de la "negxa temo", ke ecx ricevis la kromnomon Negxero. Dum 46 jaroj da senlaca laboro li kreis kolekton de 5000 unikaj fotoj.

Por difini diversajn specojn de negxo, saamoj uzas 41 vortojn, kio atestas pri gxia graveco en la vivo de tiu norda popolo.

Kompilis O.P.

 

 

Facila legajxo

 

Ne tiom oro valoras

Maljuna regxo havis tri filinojn, kiujn li amis tutkore. cxar li sentis, ke liaj vivofortoj malpliigxas, jam, li ofte meditadis, kiu el tiuj tri farigxu estrino de la regno post lia morto. Amante ilin egalmezure, li tre zorgis por decidi juste. Finfine venis al li ideo elekti tiun, kiu plej multe amas lin. Li do tuj venigis la filinojn kaj al ili diris: "Filinetoj miaj! Mi maljunas jam, kaj neniu scias, kiom longe mi estas vivonta ankoraux. Tial mi volas decidi, kiu el inter vi estu regxino, post kiam mi malvivigxos. Sed unue mi sxatus scii, knabinetoj miaj, kiom vi amas min. Nu, filino plej agxa, diru vi, kiom vi amas vian patron!"

"Ho patro mia, pli kara ol oro vi estas por mi!" - respondis tiu plej agxa kaj dece kisis la manon de sia patro.

"Nu, bone; kaj vi, filino mezagxa, kiom vi amas vian patron?"

"Ho patro mia dolcxa, kvazaux gemaron de l' tuta mondo mi amas vin!" - asertis la demandita filino kaj flate sin tenis al la patro.

"Bone tiel," - diris la regxo kontentigita kaj turnis sin al la filino malplej agxa: "Nun diru do ankoraux vi, Marinjo - kiel vi amas min?"

"Mi vin amas, pacxjo, kaj estimas same kiel salon," - respondis sxi kaj malruze la patron rigardis.

"Ha, vi fiulino!" - ekkriis ambaux sxiaj fratinoj, "cxu vi amas vian patron ne plie ol salon?"

"Samkiel salon," - trankvile jesis Marinjo kaj denove rigardis la patron, afable ridetante.

Sed la regxo ege kolerigxis kontraux la filino pro la diro, ke sxi amas lin nur kiel salon, tian tute ordinaran, bagatelan ajxon, kiun cxiu ajn povas havi en lauxplacxa kvanto kaj kiu preskaux neniom ja valoras.

"Iru for!" li kriis. "For de mia rigardo, se vi ne estimas min plie ol salon! Nur kiam salo iam povus farigxi pli valora ol oro, vi povos reveni; poste mi faros vin regxino!"

Post jenaj vortoj - Marinjo, kiu kutimis cxiam obei sian patron,

vole-nevole foriris, havante larmojn en siaj okuloj kaj grandan cxagrenon en sia koro. Ne sciante, kien direkti sin, sxi ekiris lauxvente trans montojn kaj valojn, gxis sxi venis en densan arbaron. Kaj subite sxi vidas maljunulinon survoje: de ie-nenie sxi aperis jen. Marinjo dece salutis - la maljunulino afable respondis; kaj vidante postsignojn de ploro sur vangoj de la junulino, sxi demandis pri la kauxzo de sxia aflikto.

La malfelicxulino rakontis do al la avino sian okazintajxon kaj aldone asertis, ke sxi tute ne deziras farigxi regxino, sed nur sxatus konvinki sian patron, ke sxi amas lin neniom malpli ol sxiaj fratinoj.

La maljunulino jam antauxe sciis, kion Marinjo rakontos; sxi nome estis bonsorcxistino. Konsoleme tusxinte la manon de Marinjo, sxi demandis, cxu tiu ne emas helpservadi sxin. Volonte Marinjo konsentis, cxar egale sxi ne sciis, kie ripozigi sian zorgoplenan kapon. La afabla virino do kondukis sxin en sian kabanon kaj unue sxin mangxigis kaj trinkigis. Tio ja konvenis al Marinjo, cxar pro longdauxra iro sxi jam tre malsatis kaj soifis.

Poste la maljunulino sxin demandis: "Cxu vi scipovas sxafojn pasxti kaj melki? Cxu spini kaj tolon teksi vi scipovas?"

"Mi ne scipovas", - diris Marinjo, - sed se vi al mi diros, kiamaniere fari, vere mi sxatos plenumadi".

"Ja pri cxio mi volonte vin instruos; vi nur estu obeema koncerne cxion, kion mi ordonos. Kiam venos la gxusta tempo, vi ne bedauxros".

Marinjo promesis cxiam obei - kaj senprokraste ankaux ekis la laboron, cxar sxi estis knabino vigla kaj laborema.

Dum Marinjo estis servanta cxe la sagxa avino, sxiaj pli agxaj fratinoj hejme maldiligentis kaj zorgis nur, kiamaniere amuzigxi kaj sin distri. Sencxese ili flatis la patron kaj hipokrite dorlotis lin, cxiutage petante novajn kaj novajn donacojn. Tiu plej agxa sxatis nur cxiaokaze surmeti grandvalorajn robojn kaj orajxojn, tiu mezagxa siavice arangxis luksajn festenojn kaj devigis sian patron acxetadi pluajn kaj pluajn juvelojn kun multekostaj gemoj cxiaspecaj.

Tiam la regxo ofte pensadis pri Marinjo, konsciigxinte, ke sxi estis multe pli modesta kaj aminda ol ambaux sxiaj fratinoj. Multfoje li eksopiris revenigi sxin, sed neniu en la tuta regno sciis, kie sxi restadas. Krome, cxiam denove li kolerigis kontraux sxi, rememorinte, ke sxi amis lin ne pli ol salon.

Iutage, en la regxa palaco estis arangxota granda festeno, al kiu multaj estimindaj gastoj estis invititaj. Sed subite antaux la regxo aperis lia cxefkuiristo, tute konsternita:

"Ho ve, Regxa Mosxto!" li lamentis, - Kia malagrabla akcidento al ni okazis! Tuta nia salprovizo degelis - kion ni faru?"...

"Ordonu do alvenigi alian", - rediris la regxo nubmiene.

"Ho Regxa Mosxto, kiom da tempo oni bezonos por transporti gxin el alia lando! Gxis tiam, per kio mi salu?"

Ne sciante, kion respondi, la regxo tre riprocxis la cxefkuiriston kaj foririgis lin, ordoninte, ke li kuiru sen salo. "Kiel Regxa Mosxto deziras, tiel mi faros", - opiniis la kuiristo. Kaj tiutage en la regxkastela kuirejo oni pretigis mangxajxojn tre abundajn, sed sensalajn.

Stranga festeno estis tiame kaj al la gastoj malbongustis, kvankam cxiuj mangxajxoj estis lauxvide allogaj kaj luksaspektaj. La regxo tre malbonhumorigxis pro la evento. Multnombraj senditoj senprokraste ekvojagxis cxiuflanken por acxeti salon - tamen cxiuj revenis sensukcese kun malgxojiga raporto: cxiuj salprovizoj en la tuta lando degelis.

La regxo ordonis do importi salon el alia lando; gxis la veturiloj revenos, oni kuiru cxefe dolcxajxojn kaj gxenerale tiajn mangxajxojn, kiuj salon ne postulas. Kiel li deziris, tiel oni faris. Sed tiaj festenoj tute ne kontentigis la gastojn; trosatigxinte je dolcxajxoj, unu post la alia ili adiauxdiris al la regxo kaj vojagxis alilanden.

Ege malkontentis kaj plendis la regxaj filinoj, sed kion la regxo estis faronta? Sengxoja vivado ekestis en la palaco. Sur lukse arangxitan festentablon oni cxiutage alportis sensalajn mangxajxojn, kiujn neniu emis mangxi. Plej placxe pretigitajn kremotortojn oni trovis malbongustaj.

Pro malhavo de salo suferis ne nur homoj, sed ecx brutaro; bovinoj kaj sxafinoj cxesis laktodoni. La homoj perdis sian humuron kaj spritecon, igxis malviglaj, senfortaj kaj inklinis malsanigxi. Ecx la regxo mem kaj liaj filinoj ekmalsanis. Tristeco ekregis en la tuta lando. Tiam la maljuna regxo konsciigxis, kia valorajxo estas salo, kiun li konsideris bagatela, kaj sentante, ke liaj vivofortoj rapide malpliigxas, li tutkore sopiris aboli la maljustajxon, kiun li iam faris al Marinjo...

Kaj tiutempe la sagxa maljunulino en sia kabano diris al Marinjo:

"Knabineto mia kara - ekestis tempo, kiam vi revenu hejmen."

"Ha, avinjo! Kiel mi iru hejmen, se pacxjo ne volas min allasi!" - rediris Marinjo plorante.

Sed la maljunulino al sxi rakontis cxion, kio okazis intertempe, kaj asertis, ke nun sxi povas jam rehejmigxi al sia patro, cxar li scias jam, ke salo estas pli valora ol oro kaj cxiuj karaj gemoj de la tuta mondo. Kaj aldone sxi diris:

"Pro via bona servado mi volas vin malavare rekompenci; diru do, kion vi postulas".

"Ho, vi bone zorgis pri mi, avinjo, bone al mi konsilis kaj afable min instruis; nenion mi postulas krom iometo da salo, kiun mi sxatus donaci al malsana pacxjo!"

"Pripensu bone, - sugestis la maljunulino, - vi rajtas ja deziri kion ajn; cxiun vian deziron mi kapablas plenumi. Cxu vi vere postulas nenion plian krom salo?"

"Nurnure salon mi petas", - ripetis Marinjo insiste.

"Nu, se vi salon tiom alte taksas, neniam vi malhavu gxin. Jen vi havas vergeton; kiam suda vento proksiman fojon ekblovos, prenu la vergeton, iru lauxvente trans tri montojn, trans tri valojn, poste haltu kaj svingu gxin kontraux la tero! Kiuloke vi svingbatos, tie la tero disigxos, kaj vi eniru; kion vi trovos interne, tio estu via doto."

Kaj fine sxi donis al Marinjo ankoraux plenan portsaketon da salo. Marinjo akceptis kun sinceraj dankoj kaj pretigis sin por hejmeniri. La maljuna virino kondukis sxin gxis la rando de l' arbaro.

Adiauxante, Marinjo promesis baldaux veni por forkonduki sxin en la regxan palacon porcxiame; sed la avino nur ridetis pro la parolo kaj jam en posta momento sxi malaperis kvazaux aerdisigxinta.

Marinjo miris kaj bedauxris, tamen sopiro je pacxjo devigis sxin ekrapidi al la horizonto, kie konturigxis la turoj de sxia hejmkastelo.

Cxar sxi estis simple vestita kaj sxia kapo estis kovrita per kamparanina tuko, neniu en la palaco rekonis sxin kaj oni rifuzis sxin allasi al la regxo dirante, ke li grave malsanas.

"Ho, nur enlasu min, - insistis Marinjo, - mi portas al la Regxa Mosxto grandvaloran donacon, pro kiu li certe resanigxos!"

Do, tion auxdinte, ili fine kondukis sxin al la lito de la preskaux

mortonta regxo. Jen Marinjo petis, ke oni regalu sxin laux tradicia moro per peco da pano. La regxo tuj ordonis alporti panbulon.

"Sed bedauxrinde, salon ni ne havas", - li aldonis tristavocxe.

"Ja salon havas mi", - diris Marinjo, detrancxis panpecon, malfermis sian portsaketon kaj salinte la panon, kompleze gxin proponis al la regxo kaj donis ecx la saketon.

"Fakte, jen salo!" - gxojkriis la regxo surprizita. "Ho, kiom valora donaco! Kiamaniere mi rekompencu, junulineto? Postulu kion ajn, cxion vi ricevos!"

"Nur jenon mi postulas, pacxjo: ke vi cxiam amu min same kiel salon!" - respondis Marinjo kaj demetis la tukon de sur sia kapo. Nur tiumomente la regxo rekonis sian retrovitan filinon kaj eklarminte pro ega gxojo, petis sxian pardonon. Sed Marinjo varme cxirkauxbrakumis lin kaj tenere karesis kaj ne volis rememori malbonajn pasintajxojn.

Fulmorapide disfamigxis, ke la malplej agxa regxidino hejmen revenis kaj alportis salon. Cxiuj ekgxojis pro la sciigo kaj are oni torentis al la kastelo por saluti Marinjon kaj samtempe elpeti iom da salo. Volonte Marinjo pridonacis cxiun veninton kaj mirinde! kvankam cxiuj ricevis po iomo, la salkvanto en la portsako kvazaux ne malpliigxis.

La regxo baldaux resanigxis, kaj kunveniginte sian konsilantaron, nomumis Marinjon regxino. La tuta popolo bontrovis lian decidon, konsiderante Marinjon savintino de la lando.

Jxus kiam Marinjo la unuan fojon de sur kastela balkono salute mangestis al la amasigxinta popolo kiel nova regxino - subite sxi eksentis survange varmetan tusxon: estis milda vento, kiu ekblovis de sude. Rememorinte pri la vortoj de la maljunulino, Marinjo prenis la vergeton kaj ekiris laux la vento. Sxi iris trans tri montojn kaj tri valojn, poste haltis kaj svingis la vergeton kontraux la tero. Tuj la tero disigxis kaj Marinjo tra largxa fendo pasis internen.

Post momento sxi venis al granda grota halo tutblanka kaj, kvazaux-glacie brilanta; samaspekta estis la planko, kaj rondcxirkauxe trovigxis koridoroj, en kiuj svarmis gnomoj etkreskaj kun flamantaj kenoj enmane. Gxoje ili vokis al Marinjo renkonte:

"Bonvenu, regxino, ni jam atendas vin! Nia estrino ordonis, ke ni gvidu vin cxi tie por cxion al vi prezenti, cxar cxio cxi estas ja via posedajxo!" Tiel ili pepis cxirkaux sxi, saltetis, kenojn svingis kaj laux la rokaro grimpis supren-malsupren, sekve de kio la tuta groto en tremetanta brilo aspektis kvazaux inkrustita per milionoj da diamantoj.

Marinjo estis ege mirigita kaj kvazaux blindigxinta pro tia beleco. La gnomoj kondukis sxin tra koridoroj, kie de sur plafono pendis glacikonusoj argxente brilantaj, kaj fine ili venis en gxardenon, kie trovigxis rugxaj glacirozoj kaj strangformaj floroj. Unu tian rozon la gnomoj desxiris kaj transdonis al la regxino; sxi volis flarsenti gxin, sed la rozo ne odoris.

"Ja kio gxi estas?" - demandis Marinjo, - Tian belajxon mi neniam estis vidinta".

"Jen cxio estas salo!" - respondis la gnomoj unusone kaj sugestis al Marinjo, ke sxi cxiam ajn libere prenu laux sia bezono, cxar tian provizon oni povas ja neniam konsumi. Marinjo dece dankis, adiauxis la etkreskulojn kaj eliris eksteren. Sed la tero malantaux sxi restis jam fermita.

Rehejmigxinte, Marinjo cxion rakontis al la patro kaj li konsciigxis, ke la maljuna virino el la arbarkabano dotis lian filinon multe pli malavare ol li mem. Tuj li ordonis pretigi kalesxon kaj kune kun Marinjo li veturis en la arbaron, por trovi la bonulinon. Sed kiom ajn ili sercxis, nenie ili trovis ecx plej etan postsignon de la kabano nek de la virino. Nur tiam divenis Marinjo, ke la maljunulino verdire estis bomfavora feino.

La salo en la portsaketo konsumigxis; sed Marinjo, sciante pri la saltrezorejo, kapablis provizi la tutan landon, kiu ekde tiu tempo neniam suferis pro manko de salo. Tial cxiuj landanoj tre sxatis kaj estimis sian regxinon. Sxi tamen cxiam restis modesta kaj malfiera; kaj neniam sxi forgesis la bonkoran maljunulinon, kiu konigis al sxia popolo la valoron de salo.

Jarka Mal

 

 

Anoncoj por legemaj komputiluzantoj

Dauxrigante en la oferto de la esperantajxoj, kiujn mi enkomputiligis, mi proponas cxifoje "Unu tago post la alia" de Clelia Conterno Guglielminetti kaj "La dekdu noktoj de Satano" de Imby. La unua verko estas tradukita el la itala, kvankam la auxtorino estas sxatata esperantlingva verkistino.

En gxi sxi rakontas la doloran lukton de virino, kiu, malgraux grandaj malfacilajxoj, nepre volis naski infanon. La dua verko eble ne placxos al prudaj legantoj kaj pro tio, ke en gxi amoro mastre rolas, kaj pro iuj iom blasfemaj eldiroj en la unua, poezia parto; sed la lingvan nivelon garantias la fakto, ke sub la plumnomo Imby kasxigxas la arto de Kalocxay.

Dezirantoj kiuj ne povas legi unikodon kaj do preferas necxapelitajn literojn bonvolu tion precizigi. Ligilon al la elsxutebla dosiero vi petu de dacostapl(cxe)gmail.com.

De Boris Kolker.

Mi proponas al vi karaj samideanoj artikolon de Boris Kolker.

Antaux 60 jaroj, la 30-an de novembro 1957, mi komencis lerni E-on. Ekde tiu tempo pasis 60 jaroj de mia tre interesa kaj aktiva vivo en Esperanto-lando.

Antaux tri jaroj, okaze de mia 75-jarigxo, Rusia E-Gazeto, N 4, 2014 publikigis miajn koncizajn rememorojn. Cxi tie ili estas legeblaj (aux relegeblaj) sen fotoj, sed kun referencoj al aliaj retaj publikajxoj, kiujn vi povas malfermi:

http://www.esperanto-mv.pp.ru/Cetero/Mia_vivo_en_Esperanto-lando.html

 

Al cxiuj niaj gelegantoj kaj ties proksimuloj en la nova jaro mi deziras bonan sanon, pacon, amikecon kaj fruktodonan laboron!

Red'.