Esperanta ligilo

n-ro 2, februaro 2017

 

 

 

 

Enhavtabelo

La 83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (Kvina komuniko)

El Esperantujo. Nova redaktoro-paro

Lingva forumo. Ekolingvistiko

Por muziksxatantoj. La sekreto de Stradivarius

La fama kantisto kantas en la agxo de 92 jaroj

Diversaj interesajxoj. Bakterioj en la intesto influas la cerbon.

Elektra stimulo forpelas lacecon

Poezio. Aleksandro Logvin. Rivereto

Por la retumantoj

Forpaso

 

 

 

La 83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83)

Kvina komuniko

08-15.07.2017. Sokobanja, Serbio

Temo: "Rolo de sxatokupoj en la vivo de nevidantoj"

Informoj pri la flugeblecoj

Al la plej proksima flughaveno, "Konstantin Veliki" www.nis-airport.com de urbo Nisx, momente eblas alflugi nur per etprezaj kompanioj Ryanair www.ryanair.com kaj Wizzair www.wizzair.com el: Basel (CH), Milano (IT), Eindhoven (NL), Bratislava (SK), Malmoe (SE) kaj el Germanio (el Berlino, Dueseldorf Weeze, Dortmund kaj Memmingen). Laux la aktuala, la vintra flughoraro , cxiuj flugas 2 foje semajne.

Al la beograda flughaveno "Nikola Tesla" www.beg.aero flugas etprezaj flugkompanioj:

Wizzair, easyJet, Norwegian Air Shuttle, Pegasus Airlines, AegeanAirlines kaj Tunisair. Krome flugas al gxi: Aeroflot, AirCairo, Airserbia, Alitalia, Belavia, Etihad Airways, FlyDubai, LOT Polish Airlines, Lufthansa, Montenegro Airlines, Quatar Airways, Swiss, Tarom kaj Turkish Airlines.

Al la flughaveno de Sofio, Bulgario www.sofia-airport.bg el la etprezaj flugkompanioj vi povas elekti inter: aegeanair.com, Ryanair, ThomsonAirways, enterair.pl, jet2.com, easyJet.com, thomascookairlines.com kaj rossiya-airlines.com. Krome al gxi flugas ankaux: air.bg; QatarAw, FlyDubai, Alitalia, Lufthansa, Dniprovia, Austrian, Lot, Swiss kaj du israelaj kompanioj.

Ni dankas al cxiuj kiuj jam aligxis aux komunikis al ni sian aligxintencon. Tiel ni, sume, gxis nun registris dudekon da veraj aux potencialaj kongresanoj el 11 landoj kaj 3 kontinentoj. Laux la gxisnunaj komunikoj la flugontoj celas la beogradan flughavenon. Do, lauxbezone, ni povos organizi ankaux de tie komunan vojagxon al

Sokobanja, per publika aux per aparta bus(et)o. La prezo, de unudirekta bileto, orientige estus 10 - 15 euroj (depende ankaux de nombro de interesitoj).

Ni plue deziras al vi bonan planadon kaj kongrespreparojn. Komuniku al ni viajn vojagx- kaj aliaj intencojn kaj dezirojn kaj ni klopodos plenumi ilin.

Elkore via V. Brankovicx,

Teknika organizantino de la IKBE83 kun LIBE teamo

orbispictus@iol.it / visnja.brankovic@os.t-com.hr

 

 

El Esperantujo

Nova redaktoro-paro

 

Unuafoje en la historio de la revuo "Esperanto" gxi oficiale havos du redaktorojn, la geedzan paron Dima Sxevcxenko (31) kaj Anna Striganova (29). Tiel decidis la Estraro de UEA, kiu intervjuis ankaux du aliajn bonajn

kandidatojn por sekvi Attila Kaszas en tiu grava posteno.

"Ni estis tre impresitaj de la propono, per kiu Dima kaj Anna kandidatigxis", - komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. "Ili kune disponas pri granda gamo de kapabloj, ne nur pri la enhava redaktado, sed ankaux pri grafiko kaj enpagxigo kaj pri la reteja flanko de la revuo. Tiu kombino de fortoj sxajnas al ni tre promesplena."

Ambaux homoj laboras parttempe cxe la prestigxa Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj en Moskvo, kie ili studis jxurnalismon (Dima) kaj literaturon (Anna) gxis nivelo de magistrigxo kaj jam preparas doktorajn disertaciojn por defendo. Cxe Dima, denaska E-isto, la diplomverkoj cxiam rilatas al E-o kaj gxia loko en la mondo de amaskomunikiloj. Interreto grave rolas en ilia nuntempa laboro, cxu en praktika laboro pri la retejo de la Filologia Fakultato, cxu kiel instrutemo kaj esplorobjekto. Kvinjara laboro cxe la rethotela kompanio "Masterhost" donis al Dima multajn teknikajn konojn sur tiu kampo.

En E-o, ili estas konataj kiel la gvidantoj de la grava eldonejo "Impeto", kiun fondis en 1992 la gepatroj de Dima, Aleksandr kaj Elena Sxevcxenko (kune kun Dimitrij Perevalov). De tiu tempo la eldonejo aperigis pli ol 300 librojn en E-o kaj la rusa lingvo. Post la forpaso de la fondintoj (Aleksandr en 2012, Elena en 2015), Dima kaj Anna sukcese pluportas la torcxon. Per tiu okupo ili lernis multe pri tekstoredaktado kaj enpagxigo, same kiel pri la interesoj kaj preferoj de la E-a libromerkato. Ili estas aktivaj en la moskva E-movado, kie ili organizis plurajn popularajn arangxojn. Ili kunlaboras ankaux pri instruado de E-o en diversaj medioj.

Anna kaj Dima transprenos la revuon ekde la aprila numero 2017. Kune kun la preparado de sia unua numero, ili planas krei "modernan retejon de la revuo, kiu celos interagi kun la abonantoj kaj auxtoroj," kiel ili proponis en sia kandidatigxa letero. Tia "integrigxo de la tradiciaj paperaj eldonajxoj en la interretan mondon" estas por ili aparte interesa, teorie kaj praktike. Aldonas Fettes: "Tio plene kongruas kun niaj planoj por la evoluigo de UEA. Retaj servoj estas grava parto de nia strategio por kreskigi kaj aktivigi nian membraron, kaj ni vidas kernan rolon por la revuo kaj gxia retejo. Ni antauxgxojas kunlabori kun la novaj redaktoroj por realigi tiun vizion".

(Laux Ret-info).

 

 

Lingva forumo

Ekolingvistiko

 

Mi mem studis lingvistikon, sed dum miaj studoj mi neniam estis auxdinta pri Ekolingvistiko. Tamen en 2007 brazila ekskolego mia (Hildo H. do Couto) publikigis portugallingvan libron, titolitan "Ekolingvistiko - studo pri la rilatoj inter lingvo kaj medio". La libro ampleksas 462 pagxojn. Imagu: 462 pagxoj pri ekolingvistiko. Evidente, mi nek volas, nek povas resumi gxin.

Volante skribi la artikolon pri tiu temo, mi sercxis en Vikipedio, kaj mi konstatis, ke ekzistas malgrandaj artikoloj pri gxi en kelkaj lingvoj, sed ne en E-o, kaj nur en la angla kaj la franca ili estas iomete pli longaj (kaj preskaux la samaj).

El tiuj lastaj mi tradukis la jenajn informojn:

"La ekolingvistiko, aperinta en la 1990-aj jaroj, estas paradigmo de lingva esploro, kiu konsideras ne nur la socian kuntekston de la lingvo, sed ankaux la ekologian kuntekston, en kiu la socioj trovigxas. Ofte la artikolo de Michael Halliday "Novaj rimedoj de signifo: la defio por Aplikata Lingvistiko", publikigita en 1990, estas konsiderata frua teksto, kiu instigis lingvistojn konsideri la ekologian kuntekston kaj gxian influon al la lingvo. I.a. la defio por Halliday estis adapti la lingvistikon al la problemoj de la 21-a jarcento, specife al la amasa detruo de ekosistemoj. La cxefa ekzemplo, donita de Halliday, estis "ekonomia kresko". Li priskribas kiel la konotacioj, kiujn havas la vortoj "forta", "kreski", "granda" kaj "bona" en la angla donas pozitivan aspekton al kresko, malgraux gxiaj negativaj konsekvencoj por la ekologio. Post la rimarkoj de Halliday, la kampo de la ekolingvistiko kreskis konsiderinde, precipe la analizo de la influo de specifaj paroladoj pri la medio, anstataux tiu de la influo, kiun

la lingvoj havas gxenerale."

Pliajn informojn mi elcxerpis el la supre menciita libro:

Kiel "patro" de la ekolingvistiko estas konsiderata Einar Haugen, kvankam li ne uzis tiun terminon. Li uzis - en la angla - la esprimojn "ecology of language" (ekologio de la lingvo) kaj "language ecology" (lingva ekologio), sen diferencigi inter ili, kaj li difinis la lingvan ekologion kiel "studojn pri la interagoj inter iu lingvo kaj gxia medio" (1972).

Ekde la 1980-aj jaroj, pluraj auxtoroj dedicxis sin al tiaj studoj. Estas Alwin Fill, cxe la Universitato de Graz, Auxstrio, kiu elstaras en tiu kampo. Li donis la jenan difinon: "Ekolingvistiko estas la brancxo de la lingvosciencoj, kiu pritraktas la interagojn, cxu inter du unuopaj lingvoj aux inter parolantoj kaj grupoj de parolantoj, cxu inter la lingvo kaj la mondo, kaj gxi intervenas favore al la diverseco de manifestigxoj kaj rilatoj por la konservado de la malgrandaj."

En la artikolo de la Vikipedio oni mencias la auxtoron Einar Haugen, sed ne Alwin Fill, kvankam la jxus citita difino estas simile esprimita. Rilate al la "malgrandaj", Couto asertas (p. 356): "La ekolingvistiko defendas la malgrandan, la pli malfortan, la malestimatan, la diskriminaciatan. La granda, la forta kaj la privilegiata ne bezonas esti defendata." Necesas ekspliki, ke cxiuj tiuj adjektivoj rilatas ne nur al homoj, sed ankaux al

bestoj kaj plantoj.

Ankoraux laux Couto gravas defendi la diversecon: cxio havas sian propran valoron, kaj pro tio devas esti respektata. Tio koncernas la biodiversecon, la etnodiversecon, la socian diversecon kaj la lingvan diversecon, t.e. la diversecon, ekzistantan en la natura medio, inter etnoj, sociaj grupoj, (etnaj) lingvoj kaj (sociaj) idiomoj.

Tamen en la realo ekzistas bedauxrinde malestimo pri la aliaj homoj (de nia propra socio kaj ankoraux pli de aliaj etnoj), pri bestoj kaj ne multe sxatataj plantoj. Tiel ekestas antauxjugxoj, kiuj manifestigxas en la lingvo. Couto dedicxas tutan cxapitron al la "Antauxjugxa lingvajxo" (p. 337.) kaj donas ekzemplojn, montrantajn antropocentrismon, etnocentrismon, rasismon, androcentrismon kaj aliajn "ismojn".

Kio pri E-o?

En la Manifesto de Prago (1966) legeblas:

"Cxiu lingvo, kiel cxiu vivajxospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado".

Menciante ne nur lingvon, sed cxiun vivajxospecion, tio sxajnas esti frazo de ekolingvisto, cxu ne?

Tiu nova fako de lingvistiko plene kongruas kun la ideo de neuxtrala lingvo internacia, se mi bone komprenas.

Herbert A. Velker

(laux Esperanta retradio).

 

 

Por muziksxatantoj

La sekreto de Stradivarius

Sciencistoj foje alfrontas defiojn similajn al tiuj, pri kiuj okupigxis Sherlock Holmes. Ili penas eltrovi malsanojn, kiuj mortigis egiptajn regxojn antaux miloj da jaroj; ili penas eltrovi, cxu la artan stilon de Monet kaj El Greco kauxzis okulmalsanoj; ili penas eltrovi, cxu Napoleono havis stomakajn problemojn, kaj tial li konstante pozis kun la mano sur la ventro.

Nuntempe cxinaj sciencistoj decxifras unu el la plej malnovaj enigmoj en la mondo de arto: la mistera belega sono de Stradivarius-kordinstrumentoj. Ili estis konstruitaj antaux du jarcentoj kaj per ili eblas produkti ravan sonadon, kiun modernaj muzikiloj ne sukcesas redoni. Kiu estas la sekreto?

La esploristoj en la Universitato de Tajvano publikigis sian teorion antauxnelonge. La Stradivarius-muzikiloj estis faritaj per acero - ligno uzata i.a. por konstruado de mebloj. La samon faris aliaj konstruistoj de muzikiloj, sed la imitajxoj neniam rezultigis la saman subtilan sonkvaliton. La sciencistoj konkludis, ke la unika kvalito de Stradivarius ne trovigxas en la ligno mem, sed en la kemiaj substancoj, uzitaj tiutempe de la metiistoj por konservi la lignon kontraux maljunigxo. Ili havis la saman celon, kiun uzas la moderna industrio de lignajxoj, por eviti, ke insektoj ataku gxin. En antikva tempo oni uzis mineralajn substancojn, sed tiu tradicio perdigxis laux pasado de tempo. Aliflanke, la agxo de tiu ligno, en kombino kun la antikvaj pesticidoj, krom la vibrado, eble, produktis unikan lignan konsiston. Tian oni ne plu sukcesis kopii. Oni tamen obstine klopodas elvolvi modernajn Stradivarius-ajxojn en la 21-a jarcento.

Antonio Stradivari naskigxis en Cremona, Italujo, kaj vivis inter 1644 kaj 1737. En lia familio estis pluraj fabrikistoj de violonoj kaj violoncxeloj, sed Antonio estas la plej alte taksata. Li produktis pli ol mil kordinstrumentojn, el kiuj ankoraux kelkaj centoj estas gxis nun uzataj.

De longa tempo oni klopodas senvualigi la sekreton de Stradivarius. Oni pensis pri diversaj eblecoj. Unuj asertis, ke speciala verniso estis la sxlosilo; aliaj, ke ligno prenita el dronintaj sxipoj estis uzita por la konstruo; aliaj, ke la vintra klimato estis la kauxzo de la mirinda sonado de tiu magia ligno.

La sola certa fakto estas, ke Stradivarius apartenas al la mitoj de la mondo de l'arto. Antaux nelonga tempo, vendigxis unu ekzemplero de tia muzikilo kontraux preskaux tridek milionoj da dolaroj.

Herbert A. Welker

 

La fama kantisto kantas en la agxo de 92 jaroj

Inter la grandaj landoj Japanio havas la plej longan vivekspekton (81 jaroj cxe la viroj, 89 cxe la virinoj). Mi diris "inter la grandaj landoj", cxar je la unua loko estas Monako. Evidente ankaux en aliaj landoj vivas tre

maljunaj homoj.

Sed cxu vi povas imagi, ke homoj ankoraux kantas en korusoj je la agxo de 106 jaroj? Tio okazis en Germanio, kie Paul Rutert, ano de koruso dum 70 jaroj, kantis ankoraux je tiu agxo. (Li mortis en 2016.)

Ekzistis kaj ekzistas aliaj tiaj kazoj. La anoj de la brita koruso de olduloj "The Zimmers" havas kune 3000 jarojn, do, ilia averagxa agxo estas 75. La plej maljuna agxas 100 jarojn, la cxefa kantisto 90. Lauxdire la

koruso entuziasmigas Brition.

Tiuj estas kazoj de korusoj. Male Johannes Heesters kantis sole aux kiel solisto. Li estis fama en tuta Germanio, Auxstrio kaj Nederlando. Li naskigxis en Nederlando, sed logxis ekde 1936 en Germanio kaj havis ankaux la auxstran sxtatanecon. Li estis aktoro kaj kantisto. Kiel aktoro li laboris dum 90 jaroj. En 2003 li aktoris 99-jaragxa dum tri monatoj en la germana teatro. En 2009 - 105-jaragxa - li kantis du kanzonojn dum koncerto kaj ludis dum unu monato la rolon de Dio en la fama teatrajo. Tiel li estis konsiderata la monde plej maljuna aktoro. Li mortis en 2011.

Kio pri monde (aux almenaux en Okcidento) konataj maljunaj famuloj, kiuj ankoraux kantas?

Menciindas la du plej malnovaj rokbandoj, "Rolling Stones" kaj "The Who", kies kantistoj agxas pli ol 70 jarojn.

Sed multe pli maljuna estas la usona kantisto (kun belega vocxo) Tony Bennett. Naskigxinta en 1926 li ankoraux kantas. En 2015 li faris turneon kun Lady Gaga (60 jarojn pli juna) en Usono kaj Euxropo, prezentante sin en 36 spektakloj, kaj en 2017 - 90-jaragxa - li donos pliajn koncertojn.

Cxio tio estas nur enkonduko por paroli pri la alia kantisto. Li estas franco, kaj mi komencis sxategi lin kaj liajn kanzonojn antaux cxirkaux 50 jaroj dum kaj post mia estado en Francio. Antaux dekdu jaroj mi cxeestis lian koncerton en Braziljo, kaj mi konsideris eksterordinare, ke li ankoraux sukcesis kanti tiel bone dum pli ol unu horo (eble, unu horo kaj duono) je la agxo de 80 jaroj.

Nun, post dekdu jaroj, mi eksciis, ke li ankoraux kantas, do, je la agxo de 92 jaroj.

En 1946 li estis malkovrita de Edith Piaf kaj komencis kanti en Kanado. Du jarojn poste Edith Piaf invitis lin labori por sxi. Li akceptis kaj laboris por sxi dum 8 jaroj kiel sekretario, sxoforo kaj konfidenculo, sed ankaux kantis en sxiaj koncertoj. Krome, li komponis kanzonojn, ekz., por Gilbert Becaud.

En la 1950-aj jaroj li komencis esti iomete konata, sed aperis kritikoj. Oni diris, ke li ne havos sukceson pro pluraj kialoj: lia vocxo ne estas forta kiel, ekz., tiu de Edith Piaf aux de Gilbert Becaud, li estas malalta (li altas nur 1,60 metrojn) kaj ne estas bela. Li mem diris: "Kiuj estas miaj handikapoj? Mia vocxo, mia alto, miaj gestoj, mia manko de kulturo kaj klereco, mia sincereco, mia manko de personeco. Mia vocxo? Ne eblas sxangxi gxin. La instruistoj, kiujn mi konsultis, estis kategoriaj: ili malkonsilis al mi kanti. Tamen mi kantos, ecx se mi dissxiros la

gorgxon."

Li luktis kaj venkis.

Li komponis pli ol 800 kanzonojn, sonregistris pli ol 1.200 sur diskoj, kantis en ok lingvoj, kaj 180 milionoj da liaj diskoj estis venditaj en la tuta mondo. En 1998 li estis elektita la "varietea artisto de la jarcento". Krome, li aktoris en pli ol 50 filmoj.

Cxar liaj gepatroj estis armenoj, li apogis kaj helpis Armenion. Post la tertremo en 1988 li kreis la Asocion por Armenio. En 2006 li kantis antaux 200.000 spektantoj en

Erevano, la cxefurbo de Armenio. Du jarojn poste li ricevis la armenan sxtatanecon kaj estis nomita la armena ambasadoro en Svisio, kie li nun logxas. De tiu lando li estas la reprezentanto cxe UN. Lia nomo? - La francaj E-istoj sendube jam divenis: Charles Aznavour.

Paulo Sergio Viana

 

 

Diversaj interesajxoj

 

Bakterioj en la intesto influas la cerbon

De iom da tempo kuracistoj uzas transplantadon de fekajxoj por kuracado de intestaj inflamoj kaj infektoj. Stranga koncepto, cxu ne? Ecx pli stranga, eble, estas la konstato, ke tia transplanto povas sxangxi la konduton de homoj. Laboratoriaj esploroj per bestoj montris, ke intestaj bakterioj estas esence gravaj por sana funkciado ne nur de la digestaparato, sed ankaux de la cerbo. Tiel ke transplantado de fekajxoj modifas la bakterian diversecon en la intesto de la ricevinto, kaj tio povas utili por flegado de neuxrologiaj kaj psikiatriaj malsanoj.

Eksperimentoj montris, ke transigo de fekajxoj de homoj, suferantaj de depresio en ratojn kauxzis signojn de tiu malsano en la bestoj. En homoj, jam de longa tempo oni scias pri rilatoj inter misfunkciado de la digestaparato kaj mensaj perturboj. Se oni sxangxas la intestan bakteriaron, oni plibonigas la mensostaton de homoj. Tiaj esploroj estas tiel frapaj, ke nuntempe oni direktas multege da mono por tiukampa sercxado, en diversaj

centroj.

Kompreneble, tiaj studoj ankora? apenaux komencigxas. Oni devas precize klarigi, kio estas kauxzo, kio estas rezulto, en la interagado inter la cerbo kaj la intesto. Tamen, oni jam difinis, ke iuj praktikaj intervenoj donas bonajn rezultojn. Ekz., englutado de kafo, jogurto kaj la t.n. "mediteranea dieto" sxajne estas efikaj, sed studoj pri tio estas ankoraux malgrandaj kaj limigitaj. Oni devas detaligi la komplikajn fenomenojn sur tiu kampo, antaux ol gxeneraligi rekomendojn.

Kio estas certa, tio estas, ke pli granda diverseco en la bakteria enhavo de la homa intesto estas grava faktoro. Normala homo havas en sia digestaparato pli ol unu kilogramon da mikroorganismoj, kiuj apartenas al pli ol mil malsamaj specioj. Ne estas do facile kontroli tiun amason por eltrovo de sanigaj intervenoj. Temas pri ampleksa problemo.

Iel ajn, malfermigxas vasta kampo en medicino, kiu, eble, faciligos la vivon de multaj pacientoj.

 

Elektra stimulo forpelas lacecon

Kiu ne sxatus trovi suficxon per malpli da dormo, sen perdi energion kaj forton? Esploristoj atingis tion per eksterordinara metodo. Ili kapablos kuraci ankaux pacientojn kun tro alta dormbezono.

Po du elektrodoj estas aplikataj cxe frunto kaj nuko. Tiam la kurenta cirkvito estas fermata, kaj malforta kontinua kurento trafluas la cerbon. La pacientoj rimarkas nur malfortan pikpikadon cxe la en- kaj elsxaltado de la kurento. La efikoj tamen vekas atenton: La testpersonoj, kiuj iom antaux la nokta ripozo ricevis tiun terapion, bezonis averagxe 25 minutojn malpli da dormo en nokto, ol kutime.

La esplorista teamo de la universitato de Freiburg krome konstatis, ke la reduktita dormbezono per elektra stimulo estis observebla sen negativaj efikoj je koncentrigxo, vekeco kaj formigxo de pensado. Nek en psikologiaj testoj, nek en propra pritakso la testpersonoj montris diferencon al komparaj personoj. Ankaux la dormarkitekturo, do, la kunmeto de legxera, profunda kaj REM-dormo (rapidaj okulmovoj), kiu estas grava por la dumnokta prilaborado de informoj, restis sensxangxa. La sciencistoj esploris entute 19 sanajn virinojn kaj virojn dum po kvin noktoj en la dormlaboratorio. Cxiuj testpersonoj ricevis antaux la enlitigxo aux sxajnan stimulon aux dufoje 13 minutojn dauxrantan elektran stimulon kun intenseco de du miliamperoj.

Bazo por tio, ke homoj sentas sin vekaj kaj findormintaj, estas ekvilibrita alta aktivebleco de la cerbo. Cxe pacientoj, kiuj suferas pro Parkinson aux post apopleksio, aperas pro manko de certaj procedoj en la cerbo ekstreme alta dormbezono, kiu ne estas suficxe bone kuracebla per aktivigaj programoj kaj medikamentoj.

Por tiuj pacientoj la elektra stimulo povus esti efika kaj bone eltenebla kuraco. Tia terapio estus plenumebla ecx hejme. La rezultoj de la eksperimenta studajxo bezonas ankoraux pluajn testojn pri efikeco kaj sekureco antaux ol la nova terapio povos esti klinike aplikata je largxa dimensio.

Cxe kronike laca paciento la kuracistoj jam povis pruvi la efikecon de la metodo. La viro post piko de abelo suferis pri forta sxoko kaj bezonis reanimigon. Sekve li suferis dum dek jaroj pro ekstrema dumtaga laceco. Kaj li ne pozitive reagis je la gxis nun disponeblaj terapioj.

En intervaloj de unu monato li estis traktata dum po tri tagoj per la t.n. transkrania elektra stimulo. Jam baldaux poste reduktigxis lia bezono dormi ankaux dumtage, de tri horoj kaj duona je kvar tagoj de la semajno, al du horoj kaj duona je malpli ol du tagoj. Tio estas, kompreneble, priskribo de unuopa kazo, kiu ne simple estas gxeneraligebla. Sed la plibonigxo, kiun la paciento spertis per tio post multaj plej ofte sensukcesaj terapioj, montras bonajn perspektivojn por la estonta efika aplikado de tiu metodo.

(Laux Esperanta retradio).

 

 

Poezio

Aleksandro Logvin

RIVERETO

Jes, nur hieraux tie cxi susuris

rivera akvo pura, kiu kuris

libere, gaje en la sama loko

jarcentojn el epoko al epoko:

Hodiaux gxi, barita per la digo -

embarasita mugxas pro devigo -

sen plua kuro, sen babil' cxiama.

Ho, cxu ne batas nin la fato sama?!

Alvenis urbo, bruo trapasanta

per gruo, per buldozo frakasanta:

Suprenlevigxis mastoj, ferfadenoj,

sed malaperis najtingal', gxardenoj:

La riveret' - en ferbetona tubo -

por cxiam restas sen cxiel', sen nubo:

Pejzagxo nova - urba, magazena,

tre plata, glata, rekta, polvoplena,

kun knaro kaj kun grinco de sxoseo

kaj kun postauxta fajfa ventoveo.

Cxi tiu ve' reehxas kun angoro

en mia brust', en konsolinda koro.

Kaj kvankam sxajne estas trivialo,

sed plendas mi pri eta najtingalo.

 

Por la retumantoj

Cxiuj verkoj de Zamenhof estas legeblaj en la reto.

Lige al la 100-a mortodatreveno de Zamenhof, la viena Esperanto-Muzeo celis cxi-jare prezenti cxiujn verkojn de Ludoviko Zamenhof, aperintaj gxis 1930, kiuj trovigxas en ilia kolekto. 125 libroj jam estas libere kaj senpage legeblaj en la retejo de la muzeo IEMW. Kelkaj ankoraux sekvos dum la venontaj semajnoj.

Verkoj (1887-1930) de Ludoviko Zamenhof:

https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/

http://www.eszperanto.hu/leteroj/page.php?link=aake151a&id=273&b=1&x=59753&y=397&z=58&dt=1486039601

 

 

Forpaso

Denove sxajnas, ke morto elektas la plej bonan el ni. La 15-an de januaro vespere cxesis bati la koro de Leon Kawecki (Leszek).

Kia homo li estis, tion scias liaj geamikoj de skajpaj konversacioj: cxiam helpema, pacienca, inteligenta, homama. Dum pli ol 30 jaroj li laboris kiel masagxisto, estis tre konata en Poznano kaj cxirkauxajxoj kiel neordinara kuracanto. Ofte venadis al li homoj ecx el la aliaj urboj, kaj por cxiu li ne avaris bonajn vortojn, ridetojn, kunsenton. En lia domo oni sentis sin ripozinta kaj konsolita. Sed lin mem ne indulgis la insida malsano...

Li estis kremita kaj entombigita en Wroclavo, lia deven-urbo. Ni sincere kondolencas al lia vidvino Zofia kaj filo Jacek. Ripozu en paco, kara amiko! Estu tero por vi lanugo!