Esperanta ligilo

n-ro 3, marto 2017

 

 

Enhavtabelo

El la estraro

IKBE-83, la sesa komuniko

Sicilio, Esperanto kaj civilizacio

Lingva forumo. Vokaloj kaj konsonantoj

Literaturo. Ivan Franko. Mia krimo

Diversaj interesajxoj. Imunigxi kontraux sensencajxoj

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Esperanto amuze

 

 

El la Estraro

Karaj membroj de LIBE!

Kiam vi do ricevos la vocxdonilon kun dek nomoj, Elektu el ili maksimume sep kaj sendu la vocxdonilon, prefere tuj, al la surpresita adreso de la administranto de la estrarbalotado 2017, s-ro Harald Rader (Auxstrio), ke Li ricevu la vocxdonilojn plej malfrue la 15-an de junio 2017. vocxdoniloj, kiuj entenos pli ol sep nomojn, ne validos.

Detale pri la dek kandidatoj bv. legi en EL10/2016.

Uzu do vian rajton vocxdoni!

Nome de la estraro

Anatolij Masenko,

 

 

La 83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83)

La sesa komuniko

08 -15.07.2017. Sokobanja, Serbio

Temo: "Rolo de sxatokupoj en la vivo de nevidantoj"

" Mi ne scias kio cxi tie ekzistas reale, sed mi scias ke post 15 - 20 tagoj de restado en Sokobanja mi laboras tutan jaron en Beogrado kiel renaskita". diris fama verkisto, nobelpremiito Ivo Andric, regula gasto de Sokobanja kaj Hotel "Moravica".

De la lasta monato nia aligxlisto duobligxis, tiel ke nun ni havas kvardekon da kongresontoj (inter konkretaj aligxintoj kaj seriozaj interesantoj) el 13 landoj kaj 3 kontinentoj. Ni dankas al aligxintoj kiuj jam anoncis sian

prelegan aux artan kontribuon, cxar nia programo jam interese kreskas.

Ni rebonvenigas ankaux vin! Jen, iom da novaj informoj kaj ofertoj:

Cxiuj neuxropanoj, escepte, povos pagi sian kompletan kotizon surloke.

La marta oferto, kun la pago gxis la 10-a de aprilo 2017:

Cxiuj A landanoj, kiuj finpagus sian kompletan partoprenkotizon, povas pagi 10 euxrojn malpli (logxonte en 2 aux 3-lita cxambro) aux 15 euxrojn malpli, logxonte en 1-lita cxambro.

Cxiuj B-landanoj kiuj (antaux)pagos gxis tiu dato, ricevos 5 - procentan bonhavon de la enpagita sumo uzeblan por la surlokaj aldonaj fakultativaj elspezoj. Por tiuj kiuj konsideras la auxtobusan vojagxon ni aldonas ke, krom la konataj <Euxrolines> busoj, el okcidenteuxropaj landoj eblas uzi ankaux busojn de serbaj kompanioj ekz. www.fudeks.rs, www.bstours.com kaj www.arriva.rs

La konataj kaj konvenaj europaj <Flix> busoj, bedauxrinde ne veturas gxis Serbio, sed jes gxis la najbaraj landoj,

ekz. gxis Budapesxto (HU) aux Osijek kaj Vukovar (Kroatio) de kie cxiutage eblas dauxrigi al Beogrado.

Ni petas cxiujn kiuj emas pagi per iu gxis nun neindikita maniero, antauxe konsulti nin. Se vi ankaux sxatus esti kun ni en Sokobanja kaj ankoraux bezonas iujn informojn, teknikan aux alian helpon, ne hezitu komuniki al ni.

Ni klopodos helpi vin!

Elkoran bonvenon!

Visnja Brankovicx,

Teknika organizantino de la IKBE83

kun LIBE - teamo

orbispictus@iol.it / visnja.brankovic@os.t-com.hr

posxtelefonoj HR / IT:

+385 / 99 50 11 912 kaj + 39 / 327 98 300 86

 

 

Sicilio, Esperanto kaj civilizacio

 

La homa socia sistemo aktuale reflektas la kruelajn reciprokajn rilatojn, kiujn en la naturo la estajxoj plu tenas pro neceso de pluvivo, kiel individuoj aux specio.

Sur nia planedo, kie viva karno devas sin nutri per viva karno por pluvivi, la antikvuloj interpretis la korsxiron pro embuskoj kaj tragikajn vivfinojn, kiel volon kaj plezuron de dioj, tiom, ke ili taksis necesa la teruran submetigxon ritigi la oferbucxadojn por igi ilin pli favoraj.

Ni, avaraj predistoj, spertaj pri kondamnado kaj absolvado, dum ni malestimas ilin kiel barbarojn, dauxrigas mangxegi laux la nutrocxeno. Sur cxi tiu sfero je beleco kaj morto, amata Tero, kiu mortigas nin kaj, oni opinias, kiun ni mortigos, ni homoj, kun obstina idealismo, pensis esti kapablaj renversi tiun brutalan procezon, kiun la naturo transdonis al ni, per la paca kaj neperforta civilizacio, miskomprenante.

Longa dramo de homa genro, preterpasi brutecon! Ekde kiam ni klopodis de tio malproksimigxi, sukcesante en tia afero nur duone, la antikvuloj, kiuj estas ankoraux en ni, dissxiras nian psikon. Kaj tia nia turmenta ena duvizagxeco, speguligxas en la mensoga demokratio, kiun ni konas.

La skizoida homo povas nur krei hipokritan demokration, kiu simple estas la absurda pretendo reglamenti tion, de kio li ne sukcesas liberigxi: t.e. la dominado; kiu forevitas cxian regulon, agnoskas nur si mem kaj ne estas kapabla respekti ion ajn; gxia cxefa instinkto estas dissxiri, tiel favorante la antikvan ordonon kun la plena kontentigo de tiu, kiu gastigas gxin, kaj sen esti interne disigxinta, kiel male la ordinaraj homoj estas truditaj esti. Civilizi la dominadon estis ideo genie freneza, eksperimento pri hibridigo, kiu produktis, tiun lumineskan monstron, kiu estas la kasxita dominado.

Cxi tiu estas la sxlosilo por kompreni la hierauxan kaj hodiauxan mondojn, la militon kaj la mensogan pacon, la predistojn kaj predatajn de la verda kaj griza gxangalo, t.e. la merkato. Kompreni la trankvilan konsciencon de tiu, kiu realigas la sisteman oferbucxadon de la bestoj, faras genocidojn, malsatigas, konkeras, alproprigas al si, sklavigas, neniigas rajtojn, justecon kaj cxian mizerikordon, gxuante la ebriecon pri tio; li absolute agas laux la linio de la perfortaj kaj senkompataj principoj, kiuj validas ekde la Kreado; li estas preter la kontrauxdiroj, cxar lia tuta ekzistado partoprenas en la logika - geometria, ekvilibra kaj glacia - senindulgo, kiu estas imanenta legxo.

Cxiuj Konstituciaj Cartoj validantaj koncernas la malnovan eraon de la hipokrita dominado, lau siaj genezo kaj enhavo. Preskau ciuj, kiuj hodiau honoras sin per titolo de kostitucijuraj spertuloj, mirige sen kritika kapablo, estas nur kleruloj pri senvalora kodo, kiu koncernas alian mondon.

La konstitucioj ne devas esti algxustigataj aux gxisdatigataj, devas esti revoluciataj, anstatauxataj; pro tio oni bezonas alispecajn pensistojn. Cxi tiuj estontuloj, nekutimigxintaj spertuloj pri konstitucijuro, devas havi superan vidon kaj genion, kaj ankaux kritikan spiriton. Tamen tio ne estas cxio: ili devas posedi la auxdacon de la altaj animoj, por renversi la konceptadon de la justo, fundamentojn de la vivo, nian malvastan cxielon kaj ecx la manieron koncepti la revolucion, kiu estas cxefe menstipa. Kaj eble ankaux ne tio estas suficxa: ili bezonas ankaux la kuragxon je suferado.

La eksterordinara unuigxo de menso kaj koro, kiun ni nomas homa estajxo, ne rezignacias kaj ne povas submetigxi al la sistema krueleco lauxnatura kaj socia; kaj ne povas perdi la aspiron al harmonio. Cxi tia harmonio estas nomita paco, sed la senco estas aliigita. Paco ne havas tian gravan signifon, kiun oni intencas doni al gxi. La Paco estas senmilita stato, batalpauxzo inter batalantoj, kiuj tamen dauxrigas esti tiaj; gxi neniel estas fina sxangxigxo de menso kaj psiko; gxi povas esti pli-malpli dauxra, sed ne estas evolua fakto. Tamen, cxi tiu vorto, "paco", nun estas preskaux signifomalplena; kaj la prelegistoj insiste utiligas gxin, stultuloj gxuas pri gxi. Aliaj havas honton pri gxi. Tamen, kiu ne vidas, ke vere ekzistas objekta malfacilo por interkonsenti, por ke oni cxesigu cxian militan staton kaj komencu vere kunlabori inter homoj, komunumoj kaj nacioj? Cxi tie ni ne neas, ke potenculoj volas la unuigon, sed ni asertas, ke ili volas la unuigon de sia imperio. Jen sur kiu rifo okazis nia fiasko.

Kie estas la diplomatia fervoro por atingi la necesajn, fundamentajn, finajn konsentojn? La diplomatio ankoraux nun okupigxas pri aliancoj por plifortigi partiojn. Ne por la paco, ankaux se mizera.

Ekde kelkaj jaroj ni auxskultas kaj parolas al poetoj, intencante kredi, ke ili havas pli evoluintajn perceptemajn sensojn. Vi, ho poetoj, kiuj estas vocxo de popolo, estas via la cxefa respondeco kapti la ambiguajn horizontojn de la realo, disrompante la malhelan mantelon, kiu kovras cxion kaj farigxi vocxo por la popolo. Hodiaux la poeto ne povas permesi al si esti simple trobadoro, provizanto de plezuro, ofte nur de sia propra plezuro. Li estas unu el tiuj, kiuj devas prepari la novan mondon. Bonvolu demandi vin mem, kial ni apudigis la du belajn flagojn de poezio kaj E-o! Atentu la fakton, pri kiu milionoj da inteligentuloi en la mondo uzas sian tempon por antauxenpusxi la lingvon E-o! Ho, jes, oni diras, ke E-o estas favoranto de paco! Pli gxuste gxi estas stelo, suno radianta harmonion. Gxi estas preta pivoto, kardana junto, diapazono por agordo de animoj.

Tamen, ni estu praktikemaj!

Cxi tie ni novmaniere interpretas la rolon kaj agkapablon de E-o. Kaj Sicilio ne estas nur loko, en kiu cxi tiuj ideo kaj iniciato naskigxis, sed estas simbolo, signo sen konkreta teritoria limo, mensa kategorio.

Miloj da asocioj agas en la mondo por la civila, mensa kaj materia progreso. Ilia agado, ankaux se gxi povas sxajni efika, ne estas kaj ne povas esti solva pro la simpla fakto, ke tiaj meritplenaj agantoj estas nekonektaj inter si reciproke kaj krome ili ne kunlaboras, kvazaux ili partoprenus laux regximo de konkurenco, kiu, kompreneble, devus esti sinteno neakordigebla kun iliaj principoj. Ili, kiuj faras grandegajn strecxojn por la socio, kontribuas doni la senton, ke demokratio jam estas plene funkcianta, tamen sen ekfunkciigi gxin; kaj ili estas ecx utilaj por iuj. Tamen gxi estas movado taksebla je duonmiliardo da homoj. Pozitiva kaj gravega forto, kiu subtaksas sin mem. Tamen gxi povas savi nin.

Demokratio estas cxefe kunlaborado, kiun oni devas lerni utiligi. En la kunlaborado estas la sxlosilo de la nura vera revolucio de cxiu tempo: la paca civilizacio. La perfortaj revolucioj ne estas revolucioj sed la rekonfirmo, aux popola aux aristokratia, de la jam ekzistanta sistemo, primitiva, kruela kaj malhumana, fondita sur la kontrauxstaro de la aspirantoj al dominado. Per E-o, danke al gxia interna idealo frateca kaj agema por la efektivigo de la afero mem, ni opinias, ke estas eble helpi la formadon de virtaj ligoj inter tiuj, kiuj agas por la civilizo, kiu estas ununura. Cxiuj civilizacioj, kiuj, oni diras, antauxis la nian, kaj la nia mem, tute ne estas civilizacioj sed barbarsocioj, ni devas ekkonscii tion.

El Sicilio ekiras cxi tiu trankvila kaj senhezita invito. Neniu proklamo pri paco, kunlaborado por paco! Harmonia civilizacio. Altranga demokratio. Se vi tion samopinias, vi estas siciliano kaj E-isto.

La diferencigo de la asocioj devas esti protekta, cxar gxi garantias ilian sendependon kaj estas esenca agmaniero de la demokratia libero kaj evolua procezo. La izoligxo, en kiu ili agas, povas esti baldaux preterita: cxiuj asocioj en la mondo, kiuj havas la samajn celojn, povos kunordigi siajn agojn. Fako de "Esperantista Sicilio" permesos subitan intersxangxon de informoj, vokoj. De cxiu ajn lando el la mondo ekiras ideo, ago, subite ili povos esti konataj cxie, publikigataj mondskale. La socioj, kiuj havas en si neniun E-iston, klopodu trovi volontulon, kiu lernu E-on. (La kursoj estas senpagaj), por ke ili povu interagi kun cxiuj aliaj. Interreta jxurnalo en E-o, kiu povu esti verkata kaj utiligata en cxiu angulo de la mondo, estos la plej libera informado, neniam kreita. La sociaj problemoj kaj eblaj solvoj tie aperos. La asocioj povos traduki ilin en la lokan lingvon kaj meti en siajn retejojn tion, kion ili konsideros utila por pli preciza disvastigo en la mondo, en kiu ili agas. Finfine la fermento de bona volo havos sian informadorganon; kaj ne estos la jxurnaloj pri mortigo kaj perforto, skandalo kaj mensogo. La popolo devos finfine pasi ian favoran fojon de la despera kulturo al agrabla kulturo. "Esperantista Sicilio" aligxas reciproke al E-istaj institucioj kaj al cxiuj naciaj kaj internaciaj organizoj kun demokrataj strukturoj, kiuj antauxenpusxas E-on kaj pacon, subteneblan evoluon, ekologion respekton pri homoj, etnoj kaj cxiuj estajxoj, same kiel pri lingvoj kaj dialektoj. Kun tiaj institucioj kaj kun cxiuj civilaj movadoj, kiuj klopodas antauxenpusxi

la kulturon kaj la kulturon pri vero, "Esperantista Sicilio" volas kunlabori laux la principo "fari kune tion, pri kio ni interkonsentas". Gxi estos flanke de cxiuj institucioj, kiuj akceptas havi kiel celon la disvastigon de E-o. Tio en la perspektivo krei, lauxeble, unuigon de la fortoj, agantaj por la civila evoluo.

La kreskanta asociismo por la subtenebla progreso, kreskanta ekologiisma movado kaj tiu, kiu petas baron al financa povo, denunciante la mastr-agxion, devus trovi la komunumojn cxe sia flanko por neebligi dangxeran disigon, kauxzante kunan oportunecon en la sercxado de pli altaj civilaj ekvilibroj.

La vorto "Sicilio" alprenas cxi tie idealan dimension, farigxas simbola aparteno. Cxie ajn vi logxas, cxiu homo, kiu kunpensas cxi tiun interpreton de la sociaj sxangxigxoj kaj la civilizeman rolon de E-o, por ni estas

Siciliano.

Unuopaj inteligentuloj, asocioj, institucioj, komunumoj, proprigu al vi Esperantistan Sicilion. Gxi naskigxas pro cxi tiu motivo. Ne por preni vin, sed por esti prenata.

Giuseppe Campolo.

 

 

Lingva forumo

Vokaloj kaj konsonantoj

En multaj lingvoj la vortoj "lingvo" kaj "lango" estas samaj. Kvankam la vorto "lingvo" sxajne atribuas al la lango la plej grandan signifon por karakterizi lingvon, tio tamen ne estas trafa. La teknika bazo de la homa lingvo estas la vocxo, do, la kapablo de la homo produkti sonojn per la vocxkordoj.

Tiuj sonoj estas varieblaj laux sonalteco, longeco, forteco. Tio jam malfermas multajn esprimeblecojn, precipe se tiuj vokoj aux krioj estas akompanataj de gestoj kaj mimiko. Kaj la sonoj kiuj gxis tiam estas puraj vokaloj povas ankaux eliri tra la fermita busxo, nome se ni diras "mmmm". Se post tio la busxo malfermigxas, tiam elfluas vokalo, kiu plej ofte estas "a", kaj tiel ekestas la unua vorto, nome "ma" aux "mama". Tre simila al "m" estas "b" por "ba" aux "baba".

Se jam per nuraj vokaloj estas esprimeble suficxe multe, la vocxaj konsonantoj kiel "mo, bo, do, go, zo, ro" multobligas tiujn esprimeblecojn kaj ecx tio ne estas la limo, cxar eblas haltigi la vocxon por konsonantoj kaj pusxi la aeron ankaux senvocxe el la busxo. Per tio produktigxas konsonantoj kiel "p, t, k," aux "s". Tio denove multobligas la eblecon diferencigi la produktadon de vortoj.

Tamen la elsxalto de la vocxo postulas jam pli altan gradon de regado de la parolaparato, do, pli altan lingvan konscion. Pro tiu malfacileco la evoluo de la lingvoj montras diversajn direktojn: Estas unuflanke lingvoj, kiuj tre forte estas variaj rilate al vokaloj kaj aliflanke lingvoj, kiuj ne havas multajn vokalojn, sed tre multajn konsonantojn.

Rilate al la skribo la lingvoj, kiuj estas tre ricxaj je vokaloj, havas malfacilon marki en la literoj la diversajn distingajn nuancojn de la vokaloj, dum lingvoj kun multaj konsonantoj kaj malmultaj vokaloj estas pli bone skribeblaj per literoj de alfabeto. La lingvoj greka kaj latina, ekz., distingas nur malmultajn vokalojn (a,e,i,o,u) kaj tiuj lingvoj estis inter la unuaj, kiuj ekhavis alfabetan skribon.

La ampleksa uzo de konsonantoj faciligas la disvastigxon de lingvo, cxar la konsonantoj estas pli bone kompreneblaj ekster la kerna regiono de lingvo. E-o kiel skribobaza lingvo kiu dauxrigas la tiurilatan koncepton de la greka kaj latina lingvoj tial tre forte limigas la nombron de vokalfonemoj, (estas nur a,e,i,o,u), dum estas tre ricxa varieco de konsonantoj.

Bone paroli E-on tial ne estas facile, cxar necesas bone distingi inter vocxaj kaj senvocxaj konsonantoj, kaj necesas ofte en vorto prononci plurajn konsonantojn sinsekve, kiel, ekz., en la vorto "strikta" aux "konstrui".

Por bone lerni E-on tial necesas ekzercoj de lauxtlegado. Tio povus tre bone okazi dum klubkunvenoj, tio povus esti ecx la kerna programero de kunveno de E-istoj en klubejo. La amika babilado tiam povus okazi post la strecxa laboro. Do, serioza agado por E-o devas enhavi lauxtlegadon de tauxgaj tekstoj. Nur homoj, kiuj suficxe bone regas la lingvon almenaux en lauxtlegado, povas entuziasmigi aliajn homojn pri la lingvo.

 

 

Literaturo

Ivan FRANKO

MIA KRIMO

 

Ne, mi ne eltenos! Mi ne povas pli longe persisti! Nepras publike konfesi la krimon, kvankam mi antauxsentas, ke mia animo pro tio ne malpezigxos. Cxar cxiokaze rekompenso neebla, cxar kia kontentigo povus rekompensi senkulpe versxitan sangon, anstatauxi cxesigitan vivon!

Teruras min, kiam tiu malfelicxa okazajxo klare, kun cxiuj detaloj, aperas en mia memoro. Multaj jaroj jam de tiu tempo, certe pli ol tridek. Mi estis tiam malgranda vilagxa knabo kaj kuradis, ludante, tra arbaroj kaj kampoj de mia hejma vilagxo.

Gxuste alvenis la printempo, la unuaj varmaj tagoj. Post la longa vintra mallibero en malvastaj kabanoj, ni, vilagxaj knaboj, la unuan fojon povis libere iom kuri. Ni elkuris sur la herbejon, kiu estis ankoraux nuda kaj griza pro la antaux ne longa malapero de la vintra kovrilo. Nur tie kaj tie trapikis la teron fresxa verdajxo. Nur en la

apuda arbaro la tero blankigxis pro floranta simforikarpo *1), blue makulita per sxafrano.

Super ni tremis la blua cxielo, ridetis la suno, kaj la malproksimaj pintoj de la Karpatoj brilis per potencaj negxocxapoj similaj al la lumaj diamantaj kronoj. Sed ilia beleco ne tro kortusxis nin, cxar cxiumomente ni sentis la malvarman vintran blovon, kiu fluis de ili malsupren oriente. Ankaux la rivereto sentis tion. Matene gxi fluis pure kaj klare kaj murmuretis mallauxte, kiel en somero, sed nun gxi kolere klakadis inter gxiaj mallargxaj bordoj kaj premis malsupren siajn malpure flavajn kolerajn ondojn: tio estis gxuste la brilaj diamantoj, fanditaj de l'printempa suno.

Sed cxio cxi ne sukcesis malhelpi nian printempan gxojon. Ni vagis, saltis kaj kuris cxirkauxe, kaj vizitis cxiujn konatojn: la maljunan potencan kverkon cxe la arbaro, sur kies gigantaj brancxoj somere ni vetrampis kun sciuroj; la altan klinitan betulon kun funebre pendantaj brancxetoj, kiujn ni, je granda malkontento de la arbaristo, uzis kiel

balancilon; la silentan fonton en arbara densajxo, kie ni, ofte embuskis vespere inter arbetajxo, observante la vulpojn, melojn kaj aprojn, kiuj venadis trinki akvon; kaj fine la profundajn, klarajn riverojn, kien cxiudimancxe kun fisxhokoj logis la ezokojn, kaj kiam la suno tro fajris, kun krioj kaj ridego fresxigxis en la pura kaj malvarma akvo.

Nune, verdire, cxirkauxe estis suficxe nude kaj malgaje, kaj en la akvo, kiu somere cxiuloke movigxis pro ezokoj kaj aro da rugxkoloraj plotoj, nagxantaj gvidate de unu plej granda, nuntempe estis silenta. Sed ni, cxiupasxe, scivole observis la akvon, cxiun bastonon, cxiun velkintan foliaron, cxiun karikaron *2)cxu eble sufokigxis sub glacio iu ezoko, aux eble mosxta lutro vizitis la fisxan anaron.

- Ps! Pss! - eksiblis subite du aux tri knaboj, kiuj iris antaux mi, klinigxis al la tero kaj ekrampis mallauxte antauxen, penante cxirkauxfermi arbuston.

- Kaj kio estas tie? Kio estas tie? - ekdemandis mi ankaux mallauxte.

- Birdo! Birdo! cxu vi gxin ne vidas?

- Kie gxi estas? Kie?

- Jen cxi tie en la arbusto. Kaptu. Tiaspecan ni ankoraux ne vidis.

Versxajne, gxi ne flugas, sed nur kuras. Gxis kiam la knaboj cxirkauxiris la arbuston, mi iris rekte en la arbuston,

Singarde disklinis la densajn brancxojn kaj vere, ekvidis malgrandan birdon, kiu kasxigxis en la pasintjara kariko. Mi ne scias, cxu gxi estis malfortigita, aux timigita, sed, ekvidinte min super si, gxi nek forflugis, nek kuris kaj mi havis gxin sammomente en la mano. Cxiuj knaboj alkuris por vidi mian kaptiton.

- Ho, kiel bela!

- Tian birdeton mi ankoraux neniam vidis.

- Vidu nur gxiajn okulojn!

- Kaj gxia plumaro.

Gxi estis malgranda marcxbirdeto, kiu en nia submontara regiono aperas tre malofte.

Gxia plumaro estis cindre griza kun delikata perla brilo, la beko maldiketa, malhele verdeta kaj similaj longaj, delikataj piedoj. Gxi sidis silente, kasxita en mia pugno, ne batis per flugiloj, ne gratis kaj ne bekpikis, kiel tion faras ordinare alispecaj sovagxaj birdoj, kiam oni ilin kaptas en la manon.

- Kion vi faros kun gxi? - demandis min kelkaj knaboj, rigardante per avidaj okuloj la belan kaptajxon en mia mano.

- Mi portos gxin hejmen.

- Cxu vi rostos gxin?

- Cxu mi scias? Mi gxin nutros.

- Cxu vi scias, kion gxi mangxas?

- Mi vidos. Se gxi ne mangxos panon, eble gxi mangxos musxojn, kaj se ne, do vermojn, se ne vermojn, do limakojn aux kanaban semon, aux milion. Mi jam trovos ion por gxi.

Mi vere portis la malgrandan, belan birdeton hejmen kaj metis gxin ne en kagxon, nur inter la duobla fenestro, kie gxi povis pli oportune kuri kaj flugi, havis pli da lumo kaj aero. La birdo ne flugis, nek baraktis, nur kuradis lauxlonge de la fenestro, tie cxi kaj tie frapetante per sia maldika beketo kontraux la vitro, kaj cxiam, kiel al

mi sxajnis, reve rigardis en la vastan liberan mondon. Jam haltis, klinis la kapeton aux turnis gxin flanken,

per unu okulo, sxajne rigardante la brancxojn de apuda pomarbo, kaj poste kapjesadis tiel malgxoje, kvazaux gxi volus diri:

- Ho, tie ekstere estas tiel bele kaj varme, sed mia printempo perdita! Mi estas en mallibero!

Min kvazaux io pikis en la koron, kiam mi dum kelka tempo observis tiun birdeton.Mi mem malgxojigxis.

- Liberigu gxin! Por kio vi tenos gxin cxi tie! - flustris io interne de mi.

- Sed gxi estas tiel bela! Mi ja gxin kaptis! - respondis mi persiste al mi mem. Eble gxi alkutimigxos. Ke mi nur sciu, per kio mi gxin nutru.

Pro nutrado mi vere havis suficxe da klopodoj. Mi metis al la birdo kelkajn panerojn, dekkelkajn semojn miliajn kaj provizon da dommusxoj, cxiun specon de nutrajxo en aparta pura konko, aparte fresxan akvon kaj foriris, por lasi gxin trankvila. Kiam vespere mi revenis hejmen kaj enrigardis al mia birdeto, gxi ecx ne tusxis la mangxajxon, nur sidis en angulo, alte supren strecxis la maldikan koleton kaj, ecx ne okulmovinte, rigardis eksteren

tra la fenestro, kie purpurflamante subiradis la suno post la negxan cxapon de montosupro, kaj de tempo al tempo gxi kapjesadis tiel malgaje kaj senespere, ke mi ne povis gxin pli longe rigardi. Eble, gxi estas nokta birdo - pensis mi, - kaj gxi mangxos dum nokto. Tiu penso iom min trankviligis kaj mi forte dormis kaj ne pensis pri la birdo. Tuj matene, preskaux tagigxe, mi denove kuris en la cxambron enrigardi la fenestron. La birdo

sidis cxiam en la sama loko, kie mi gxin vidis hieraux, cxiam strecxante supren la koleton, kaj cxiam, ne

okulmovante, gxi rigardis tra la fenestro en la vastan liberan mondon tie post la vitraj kvadratoj, kapjesante foje kaj foje. La nutrajxon gxi ecx ne tusxis.

- Ellasu gxin! Liberigu gxin! - ekkriis io al mi interne. Kial mi gxin turmentu? Gxi mortos ja pro malsato.

- Ne, - respondis la alia, obstina vocxo en mi, - mi nepre trovu, kion gxi mangxas! Mi havigos al gxi limakojn, vermojn kaj ranovojn.

Mi ne komprenas, kial mi ekpensis ke gxi mangxos ranovojn. Mi tuj kuris la pasxtejon, kolektis provizon da malgrandaj limakoj, fosis vermojn kaj el la marcxeto plenmanon da ranovoj. Cxion cxi mi alportis al mia kaptito. Gxi ecx ne atentis min, kiam mi tiun bonajxon antauxmetis, montris nek timon, nek ecx etan intereson, nek ecx eran apetiton kontraux tiuj frandajxoj. Sxajnis, ke nur la suno, varmo kaj printempo tie en la vasta libera mondo

okupis gxian intereson. Tiutage mi havis ian okupon, tial mi foririnte, revenis nur vespere. Mi rapidis vidi la birdeton. Gxi kuradis malpeze, kapjesante lauxlonge de la fenestro, kaj ecx ne tusxis la mangxajxon.

- Stranga mirindajxo! - mi ekpensis kaj volis tuj gxin ellasi libera. Sed mi ekpensis, ke nun gxi estas certe laca kaj ne flugpova, kaj se mi tuj vespere gxin ellasos ie en la korto, gxi facile farigxos apetitiga akiro por nia kato. Prefere gxi tranoktu hodiaux ankoraux cxe mi. Kaj morgaux frumatene mi reportos gxin en la lokon, kie mi gxin kaptis kaj ellasos gxin.

La postan tagon, ellitigxinte matene, mi saltis al mia kaptito. Gxi denove prenis nenian mangxajxon kaj sidis malfortigxinte kaj lace en la anguleto, cxiam rigardante tra la fenestro en la liberon. Gxi lasis sin trankvile manpreni kaj ekrigardis min per la samaj nedireble malgajaj okuletoj, per kiaj gxi rigardis tra la vitroj al la suno

kaj al la brancxoj de la pomarbo. Foje gxi ecx kapjesis, kvazaux dirante:

- Jes, jes, mi jam scias, kien oni min portas. Mi delonge jam sciis, ke tio okazos.

Mi portis gxin en la korton. Gxi sidis trankvila en mia mano. Mi sentis gxian molan plumaron kaj gxian varman korpon.

- Bongusta devas esti gxia viando! - traflugis la penso mian kapon, - kial mi gxin ne bucxu kaj rostu?

- Lasu gxin! Lasu gxin! - flustras interne mia bona angxelo. - Vi ja vidas, gxi estas tiel malgranda. Ecx la penon ne valoras - gxin rosti.

- Sed domagxas gxin ellasi! Mi ja gxin kaptis! - ribelis mia infana obstineco.

- Lasu gxin! Lasu gxin! - petkaresis io mallauxte en la plej profunda ejo de mia animo. Kaj la birdeto sidis trankvile kaj rezigne en mia mano. Mi malfermis la pugnon

- gxi ne forflugis. Io abomena, malica ektriumfis en mia interno.

- Vidu! gxi mem ne volas! Vi ja ebligis al gxi la forkuron, kial gxi ne forkuris!

- Sed gxi estas malforta kaj malsatigita, - flustris io mallauxte en mia animo.

- He, kion! - ekkriis la infana obstino kaj en la tuja momento mi fortordis la kapeton de la eta, bela birdeto. Gxi ekskuis unu aux dufoje per siaj delikataj piedetoj, el la koleto ekgutis du-tri sangogutoj, kaj la malgranda, bela birdeto ne vivis plu. En mia manplato kusxis malvarma senanima kadavro. Kaj per unu fojo rompigxis, disigxis mia tuta obstino, furiozo, egoismo. Mi klare ekkomprenis, ke mi jen faris ion sensencan, abomenan, ke mi plenumis senkoran mortigon, sxargxis min la krimo, kiun mi neniam elpentos kaj repregxos. Mi ja neniigis

tute sencele tian belan, senkulpan vivon! Jen cxi tie, en la libera dia mondo, antaux la okuloj de tiu bela, varma printempa suno, mi verdiktis kaj plenumis neniel motivitan mortigon. Nun mi sentis tute klare kaj precize, ke la mortigo estis plene sencela. Cxar tiun malfelicxon mi povos nek prepari, nek mangxi. Ne, mankis al mi la forto

ecx ankorauxfoje gxin vidi. Mi lasis el la mano la malvivan birdeton kaj hontigite, malgaje, premegite kaj konsternite, mi forkuris, for de gxi, por gxin ne vidi, por forvisxi el la animo ecx la rememoron pri gxi. Mi tre volis plori, sed mi ne povis; io kvazaux per prenilo kunpremadis mian animon kaj tiu ne povis elversxi en larmoj sian doloron. Malgranda, bela birdeto kusxis en mia animo, kaj mi portis gxin kun mi, kaj cxiam sxajnis al mi, ke gxi rigardas min per siaj malgajaj okuletoj, rigardas kun mallauxta rezigno, kapjesas kaj diras:

- Ho, mi sciis, ke pereis mia printempo, ke la mallibero estos samtempe ankaux mia morto!

En la mola sentema infana koro ne longe dauris tiuj cxagrenoj. Post du-tri tagoj mi jam forgesis la birdeton kaj gxian kruelan sorton. Mi forgesis, sxajne, por cxiam. La impreso de mia krimo kasxigxis ie en malluma anguleto de mia animo kaj iom post iom kovris, dormigis kaj sursxutis gxin aliaj impresoj, aliaj rememoroj.

Tamen gxi ne formortis. Pasis plenaj dudek jaroj, kaj kiam falis sur min la unua sortobato, kiam mi juna, kun koro plena de flama viv- kaj amdeziro, meze de belega somero velkis kaj malgrasis en malliberejo kaj perceptis la disrevigxon de cxiuj miaj esperoj, kiam senkompate oni cxifis, piedpremis, ruinigis kaj detruis cxion, kion mi opiniis la plej kara trezoro de mia animo, tiam, dum terura sendorma nokto aperis antaux mi tiu malgranda bela birdeto, pikis mian koron gxiaj malgajaj, plenrezignaj okuletoj: konfesis al mi gxiaj malrapidaj movoj tiun satane teruran frazon:

- Ho, mia printempo pereis! Mi en mallibero! Mi jam scias, scias kiel tio finigxos. Kaj de tiam mi ne plu povas liberigxi de tiu rememoro. Gxi venenas al mi cxiun gxojan momenton, rompas mian forton kaj kuragxon en la malfelicxoj. Gxi turmentas mian konsciencon per riprocxoj kaj sxajnas al mi, ke cxio malsagxa, sencela, malica kaj malbela, kion mi nur faris en mia vivo, kristaligxis konkrete, formante tiun malgrandan, senkulpe mortigitan birdeton, por min turmenti des pli dolore. Dum la silentaj noktoj mi auxdas, kiel la birdeto mallauxte bekas la fenestron kaj mi vekigxas. Kaj dum la momentoj de timo kaj malespero, kiam forta doloro enigas la ungojn en mian koron kaj minacas jen-jen rompi mian volforton, sxajnas al mi. ke mi mem estas tiu malgranda, senpova,

malsata birdeto. Mi sentas, ke ia obstina, furioza kaj malprudenta potenco tenas min en la manplato, montras al mi imagon de libereco kaj felicxo, kaj en la plej proksima momento gxi povas sen kialo kaj celo fortordi al mi la kapon.

*1)simforikarpo - malgrandbulba blankflora kreskajxo, chionodoksa.

*2)Karikaro - kariko: karekso.

Tradukis Oresto Kuzma

(represo el la gazeto "Literatura mondo", ? 10, 1925).

 

 

Diversaj interesajxoj

 

Imunigxi kontraux sensencajxoj

Kiel povas esti haltigata la disvastigxo de falsaj novajxoj? Psikologoj prezentas specon de vakcino kontraux misinformoj.

Misinformoj disvastigxas kiel infektantoj. Kiel virusoj, ili atakas homojn kaj venenigas la politikan diskurson. La infektanto pri falsaj novajxoj trairas la sociajn retojn, kiel epidemio, kaj iniciatas pandemion de malfido. Koncerne la sercxadon de terapioj nun psikologoj de la universitato de Kambrigxo eksplicite referencas al strategioj en la batalo kontraux infektaj malsanoj.

Cxu ne estus grandiozajo, tiel la esploristoj demandas en faka magazino, se la pensado de la homo povus esti protektata per speco de vakcino kontraux la influo de misinformoj? Ili testis tiun koncepton, imunizante partoprenantojn de la testo per etaj porcioj da informoj kvazaux kontraux sekvaj misinformoj. Se oni disponigas al la publiko unue mallongajn kaj lauxeble konkretajn eldirojn, kiuj enordigas la kredindecon de fonto, tiam tio reduktas la konvinkopovon de falsaj eldiroj.

La principo de vakcino konsistas el tio: veki rezistajn fortojn, enlasante al organismo etajn kvantojn da infektanto - kompreneble, sen risko de dangxero, ke la malsano vere povas manifestigxi. "Nia ideo estas provoki kognan imunrespondon, tiel ke okazas rezisto kontraux misinformoj."

La esploristoj testis la koncepton, prenante eldirojn pri la klimata sxangxo, kies ekzisto estas neata precipe en Usono de multaj homoj. Se la psikologoj alportis al la testantoj tiun korektan informon, laux kiu 97 procentoj de la sciencistoj konsideras la klimatan sxangxon kiel realajxon, tio igis ecx skeptikulojn ekdubi. Se tiuj tamen sekve legis la falsajn eldirojn de lobia grupo, laux kiu 31000 sciencistoj subskribis peticion, ke la klimata sxangxo estas mensogo, la efiko de la vera eldiro denove forvaporigxis. Se la psikologoj unue nutris la testantojn per koncizaj eldiroj pri la lobia grupo, de kiu originas la mensogo, la bildo sxangxigxis. Nun ankaux neantoj ekdubis kaj rifuzis kun pli alta probableco mensogojn, se tiaj alvenis cxe ili.

Cxu tiu procedo nun vere estas priskribebla kiel "vakcino"? Nu tio sonas jam suficxe kiel malproksimajxo. Sed la studajxo montris denove: Simple ne suficxas marki misinformojn kiel falsaj, por ke veraj faktoj denove estu konvinkaj. Anstataux tio, eble, konkrete formulitaj avertoj povus helpi gxeni la epidemian inundon de la falsnovajxa viruso.

 

 

Esperanto amuze

***

- Sinjoro doktoro, mi multe deziras farigxi centjara. Kiel mi tenadu min, por tion atingi?"

- Tute simpla afero: ne plu ecx nur guton da alkoholo, nek tabakon, nek virinojn."

- Cxu vi opinias, ke per tio mi fakte farigxos centjara?"

- Certe, ne, sed sajnos al vi tiel."

***

La edzo:

- Kiu estis jxus cxe la pordo?

- Almozulo. Mi donis al li teleron da supo kaj duonan sxilingon.

- Cxu li mangxis la supon?

- Jes.

- Nu, honeste, do li meritis la duonan sxilingon!

***

- Doktoro, maltrankviligas min la sanstato de mia edzo. Ne malofte mi parolas kaj parolas al li dum horoj, kaj poste mi rimarkas, ke li entute ne auxskultis!

- Sed, kara sinjorina mosxto, tio ja ne estas malsano! Tio estas talento!

***

Gasto en Pariza drinkejo vidas junan viron sidantan antaux granda botelo da brando. Li alparolas lin:

- Cxu vi ne scias, ke en cxiu jaro mortas pro alkoholo kvindek francoj?

La junulo prenas imponan gluton kaj respondas:

- Mi estas svedo!

***

Najbarino rimarkigas al najbarino:

- Via filino kun sxia amiko motorciklis en la arbaron. Cxu vi ne timas, ke povus io okazi?

- Ne, tute ne! Ili ja havas kaskojn sur siaj kapoj!

***

Du skotoj solenas feston, drinkante kaj drinkante viskion. Subite unu el ili balbutas:

- Mi cxesu, nepre cxesu - mi vidas cxion duobla!

Tuj la alia tiras el sia posxo unupundan bankbileton, dirante: - Jen la du pundoj, kiujn vi pruntis al mi!

***

Instruisto:

- Se dek masonistoj bezonas cent tagojn por konstruo de domo, cent masonistoj bezonas por la sama laboro nur dek tagojn! Cxu vi tion komprenas?

- Jes, jes, jes!

- Bonege! Trovu do pluan ekzemplon!"

- Se unu sxipo bezonas kvin tagojn por atingi Novjorkon, - vokas fiere unu el la knaboj - kvin sxipoj bezonas do nur unu tagon!"

***

Geedza paro sidas en restoracio. Subite sxi flustras: - Ne turnu la kapon! Iu sinjoro surmetas gxuste cxi-momente vian malnovan mantelon!"

***

Biciklisto veturanta kun granda rapideco pusxe renversas preterpasanton. Li haltas, helpas la falinton sin levi kaj diras:

- Ho, tio estas por vi vera bonsxanco, ke hodiaux mi havas ferion. Labortage mi estas sxoforo de auxtobuso."

***

En vespera societo aroganta juna viro demandis fame konatan fizikiston, cxu tiu cxi povus klarigi al li la diferencon inter 'tempo' kaj 'eterno".

Taksinte la junulon per mallonga rigardo, la alie cxiam afabla sciencisto respondis:

- Ecx se mi oferus por tio mian tempon, vi bezonus eternon por gxin kompreni.

***

Cxevalo kaj azeno disputis pri sia malhavebleco. La cxevalo insistis fanfarone pri sia nobla raso. Al tio la azeno kontrauxis trankvile:

- Post kelkaj pluaj jaroj la cxevaloj estos definitive anstatauxigitaj per auxtomobiloj, sed azenoj cxiam abundos!

Kompilis Andreo Bach.