Esperanta ligilo

n-ro 4, aprilo 2017

 

 

Enhavtabelo

Mortotago de Zamenhof

La 83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83) La sepa komuniko

Lingva forumo. Pri la emo okupigxi pri Esperanto.

Cxu la lingvo evoluis pli frue?

Por via sano. Akvo de la vivo.

Fisxhauxto kuracas homan hauxton.

Bone dormi, bone mangxi, bone vivi

Diversaj interesajxoj. Novajxmedio estas pli agxa, ol omi supozas.

Lauxta telefonado en la tramo. Plurtaskumado.

Poezio. Sorcxa violono

Poezio el cxiuj cxieloj

 

 

 

 

Mortotago de Zamenhof

La 14-a de aprilo 2017 estas la mortotago de Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu cxi solena tago, Universala Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj dauxran valoron de lia vivoverko.

En kristanismo, se temas pri sanktuloj, oni celebras nur morto-tagon, kiel Tago de Sanktaj Petro, Pawlo, Marko... Nur de tri personoj oni celebras nasko-tagon: Jesuo, Maria kaj Johano.

Estas strangete, ke ni gratulas unu la alian okaze de 100-jarigxo ekde mortotago de inicianto de sola vere Internacia Lingvo... Tamen estas vere grava fakto, ke la lingvo supervivis la patron je 100 jaroj, pri kio ne

multaj inventajxoj povas fanfaroni...

 

 

IKBE 83 / La sepa komuniko

08 - 15.07.2017. Sokobanja, Serbio

Temo: "Rolo de sxatokupoj en la vivo de nevidantoj".

Enkadre de la IKBE okazos: du LIBE-kunvenoj, traktado de la kongrestemo, cxiumatena E-kurso, du ekskursoj (la tuttaga kaj duontaga), sxakturniro, la nacia kaj arta vesperoj, kaj, kompreneble, la dezirantoj povos gxui

tieajn kuracigajn termobanigxojn.

Momente ni havas cx. 45 kongresontojn el 13 landoj kaj 3 kontinentoj. Cxefe temas pri realigitaj aligxoj kaj kelkaj konfermotaj. Aldonigxos la helpantoj.

Ni plu laboras, informas, invitas kaj preparigxas por bone gastigi, laborigi kaj gxuigi, ankaux vin!

Ni sxatus ke ne multaj landoj / sekcioj restu tute nereprezentitaj kaj, ankaux, ke la gxisnunaj aligxintoj havu pliajn kunvojagxantoj el siaj kaj survojaj landoj.

Se vi havas eblecon, aligxu kun ili! Ni atendos vin kaj, kiel jam dirite, eventualajn solulojn ni aldone helpos per la surlokaj IKBE-akompanantoj.

Elkoran bonvenon!

Visnja Brankovicx,

Teknika organizantino de la IKBE83

kun LIBE - teamo

orbispictus@iol.it / visnja.brankovic@os.t-com.hr

posxtelefonoj HR / IT:

+385 / 99 50 11 912 kaj + 39 / 327 98 300 86 +381 62 82 582 76

UEA-konto: orpi-o

 

 

Lingva forumo

 

Pri la emo okupigxi pri Esperanto

Lernado de lingvo estas pena procezo. Cxe eta infano gxi okazas cxefe en la dekstra cerboduono, nome en la analoga parto de la cerbo. Tie la agoj kaj reagoj de la cerbo celas rapidan efikon. La maldekstra cerboduono aliflanke estas la sistemeca, do, gxi estas malpli uzata por la parolado de lingvo.

Sed lingvo ja havas strukturojn, sistemon, nome gramatikon, sonsistemon, vortfaran sistemon. Do por la lernado de lingvo en lernejo aux en kurso, kie oni instruas la diversajn strukturajn elementojn de lingvo, la maldekstra cerboduono povas bone servi, precipe se temas pri bone strukturita lingvo kiel E-o.

La ekkono de strukturoj de lingvo povas redukti la bezonon pri lernado de vortoj, kaj povas rapidigi la formadon de vortoj kaj frazoj cxe la parolanto. Tio ja okazas cxe E-o. Tamen tio ne signifas, ke la lernanto povas rezigni pri la lernado de la lingvo laux la dekstra cerboduono, kio konsistas el auxskultado, ripetado de vortoj kaj frazoj.

La kompreno de strukturoj de lingvo dependas de la inteligenteco de lernanto, dum la auxskultado kaj ripetado de vortoj kaj frazoj estas laboro, kiu ne postulas apartan inteligentecon. Sed tiu laboro estas nepre necesa, se oni volas atingi fluecon en la parolado de lingvo.

Cxio tio povas esti suficxe granda peno, kaj la emo pri la lernado povas rapide elcxerpigxi se ne alvenas suficxe da sukcesoj, nome sukcesoj de kompreno kaj sukcesoj de parolado de la lernata lingvo. Kaj tio ne estas io abstrakta, sed tre konkreta. Oni ja ne lernas lingvon nur pro la lingvo mem, sed por kompreni ion, pri kio oni interesigxas kaj por paroli pri tio kun homoj ekster la kutima lingva medio.

Tio ja sxajne cxe E-o estas iom alia afero: La jam 700.000 lernantoj cxe Duolingo estas unuavice scivolemaj, ili volas eltrovi la apartajn ecojn de E-o por povi prijugxi gxin, cxu gxi vere estas lerninda kaj do valoras la penon okupigxi pri gxi. Sed post tiu malkovro ili nur dauxrigas la lernadon, se ili trovas iun avantagxon, se ili povas sperti iun konkretan sukceson per la lingvo.

La minimuma sukceso estas la kompreno de persone interesaj enhavoj, do, ke oni povas lerni ion per la lingvo. La lernanto tial baldaux devas havi je dispono tekstojn por legado kaj auxskultado pri temoj, kiuj estas interesaj por la lernanto. Se oni interesigxas pri iu certa temo, tiam oni ankaux pli facile komprenas tekston pri tiu temo, ecx se la teksto vere ne estas lingve facila.

Pli granda sukceso estas la aktiva parolado de la nova lingvo kun homoj, kiuj interesigxas pri la samaj aferoj. Tiucele organizantoj de kongresoj kaj renkontigxoj devas atenti pri kongruaj interesoj de la partoprenantoj. Tio estas atingebla per la koncerna kongresa temo. Se gxi estas suficxe konkreta, tiam aligxas cxefe nur tiaj homoj, kiuj interesigxas pri gxi. Sed tio, kompreneble, ankaux signifas, ke multaj potencialaj partoprenontoj ne aligxas kaj ke tial la nombro de partoprenantoj restas malalta. E-o mem kiel kongresa temo tute ne suficxas, per gxi oni ja povas allogi suficxe da homoj al la arangxo, sed la sukceso por la partoprenantoj restos limigita.

Eble, ankaux por tio la interreto estus helpilo: Eblus arangxi virtualajn renkontigxojn kun tre konkretaj temoj. Kaj se post tio oni vidus, ke por certaj temoj estas suficxe da homoj, kiuj interesigxas pri tiuj temoj, tiam povus okazi ankaux realaj renkontigxoj pri tiuj temoj.

Tiel eblus motivigi homojn plue okupigxi pri E-o, kaj tiel do eblus kreskigi la nombron da E-parolantoj.

Amri Wandel

 

Cxu la lingvo evoluis pli frue?

Antauxnelonge studajxo montris, ke makakoj teorie kapablus paroli. Nun oni identigis ankaux cxe pavianoj sonojn, kiuj estas parencaj kun homaj vokaloj. Esploristoj konjektas: la evoluo de la lingvo, eble, jam komencigxis pli frue, ol pensite.

La esploristoj de la universitato en Aix-en-Provence konjektas, ke jam la lastaj komunaj antauxuloj de homoj kaj pavianoj antaux proksimume 25 milionoj da jaroj povis elbusxigi sonojn, kiuj similis al lingvo.

"Parola lingvo ne postlasas fosiliojn", - skribas la biologoj. Tio, laux ili, estas la kauxzo por tio, ke la evoluo de la lingvo estas tiel malfacile esplorebla. Laux largxe disvastigxinta teorio, la evoluo de la lingvo estas kunligita kun la pozicio de la laringo en la kolo: cxe homoj la laringo kompare al nehomaj primatoj situas tre profunde. Kelkaj pli novaj studajxoj tamen vekis dubojn pri tiu teorio.

La francaj esploristoj unue registris dum naux monatoj sonojn de gvineo-pavianoj (papio papio), kiuj vivas en la primato-centro en Rousset-sur-Arc. Aparte fekunda, lau la esploristoj, estas la duona horo antaux la tempo de dono de vorajxoj. Fine oni analizis la sonojn de 15 plenkreskaj bestoj, tri maskloj kaj 12 inoj, cxar la altaj sonoj de la junaj bestoj ne permesis analizon de vokaloj.

La esploristoj komparis la formadon de sonoj kaj la koncernajn sonfrekvencojn de la pavianoj kun vokaloj, kiuj estis parolataj de dekdu-jaraj homoj. Cxar cxe ili la vokalkanalo (la parto de la parolaparato supre de la laringo) estas proksimume same longa, kiel cxe pavianoj. Tiel la sciencistoj fine povis atribui la unuopajn pavianajn sonojn al homaj vokaloj: la tipajn por pavianoj kriojn "ua-ho" al a kaj o, la bojacxadon same al la a, du grunt-sonojn al la u kaj unu gruntadon al aparta i, kiel gxi ofte aperas en slavaj lingvoj. La vokalo de babilado korespondas al la a kaj la ina kopulacia voko al la o.

La biologoj ankaux trovis du tiel nomatajn aksojn de la sonproduktado: la lango antauxe aux malantauxe, lango alte aux profunde. Tiuj aksoj ekzistas ankaux cxe la homo. Tiu ekkono estis konfirmita per anatomiaj esploroj cxe du pavianoj, kiuj estis mortintaj pro natura kauxzo: La lango de la pavianoj havas la samajn muskolojn, kiel la homa lango.

Cxiuj ekkonoj de la studajxo kune laux la esploristoj donas indikojn, ke la lingvo cxe la homo eventuale ekestis pli frue ol antaux proksimume 100.000 jaroj, kiel oni ofte supozas tion.

Dum la pasintaj jaroj sur tiu esplorkampo aperis pluraj novaj ekkonoj. Ekz., kognaj biologoj en Vieno povis montri, ke makakoj same posedas la anatomiajn strukturojn por ebligi la formadon de lingvaj sonoj.

 

 

Por via sano

Akvo de la vivo

Male al amaso da substancoj, kiujn ofertas al ni industrio de medikamentoj, ekzistas unu forgesita preskaux, kvankam suficxe bone konata delonge. Kiam mi estis infano, mi ne tro sxatis gxin, cxar mia patrino aplikis gxin, kiam mi vundigxis, kaj sxi volis priversxi la frotvunditan lokon sur mia genuo, por ke ne okazu ia infekto. Tiucele sxi prenis peceton da vato, kiun sxi versxis abunde per akvo el boteleto, kaj delikate sxmiris mian vundon. Tiu cxi loko intense sxauxmigxis kaj iom "pincxis", sed dank'al tio purigxis. Kelkaj kuracistoj konsilas gargari la gorgxon dum malsano per tiu akvo, kiu estas alinomata "oksigena akvo", kaj kemiistoj preferas sxajne la difinon "hidrogenperoksido".

Multe pli interesa estas tamen ne la ekstera uzado de tiu cxi substanco, sed gxia interna aplikado, nome pere de envejniga enversxo. Informoj pri tiu temo devenas jam el la komenco de la 19-a jarcento. Gxenerale la mekanismoj pri funkciado de hidrogenperoksido sur la celnivelo estas suficxe bone konataj, sed ne entute.

En 1928 preskaux en la tuta mondo eksplodis epidemio de gripo. Jen tiam preskaux 98% da malsanaj homoj estis mortantaj pro la komplikajxo, kiu estis la virusa pneuxmonio. Gxuste tiam en Usono por la unua fojo oni donis la oksigenan akvon per envejniga enversxo al ege malsanaj personoj, kiuj estis opiniitaj kiel nesanigeblaj. Malgraux tio 48 percentoj el ili estis travivintaj. Temis do pri evidenta sukceso de tiu cxi metodo, kiu tamen ne estis plu propagita, cxar baldaux poste oni komencis vendi antibiotikojn kaj vakcinojn.

Tio kion d-ro Charles Farr esploris dum multaj jaroj kun siaj kunlaborantoj, kaj precipe iliaj atingajxoj estas preskaux medicina miraklo. La agado de tiu cxi scienca grupo okazis en la auxtoritata scienca institucio, kiu estis la Universitato en Baylor en Teksaso.

Malgraux ke parto de la dokumentaro de d-ro Farr strange malaperis, tamen suficxe multe restis. Alia sciencisto - d-ro Edward Carl Rosenow skribis ecx 450 publikajxojn pri la envejniga aplikado de la oksigena akvo. Kaj denove estas strange, ke en la biblioteko de la fame konata kliniko Mayo, la publikajxoj de d-ro Rosenow mankas. La sercxiloj komputilaj post la enskribo de la nomo "Rosenow hydrogen peroxid" montras nur cxi-suban mencion, sed nenion pli?!!!

Estas same strange, ke tute neatingebla estas la laborajxo de la germana kuracisto H.S.Regelsberger, kiu praktikis la kuracadon de la arteria hipertensio per la samaj envejnigaj enversxoj de hidrogena peroksido.

Kion do pruvis post sia esplorado d-ro Farr? Li pruvis, ke la oksigena akvo, enkondukita al la organismo, havas la jenajn efikojn:

1. Gxi akcelas la metabolajn transmutaciojn, kio nun estas universale konata

2. Gxi malstrecxigas arteriajn angiojn

3. Gxi grandigas la oksidigon de histoj en la tuta organismo

4. Gxi aktivigas la imunsistemon, precipe koncerne leuxkocitojn

5. Gxi bonege efikas cxe cxiuj malsanoj kaj infektoj bakteriaj kaj virusaj

6. La oksidigo de organismo ne estas la rezulto de la enkonduko de oksigeno, kiu trovigxas en hidrogenperoksido, sed...

7. : la kauxzo de la bonegaj terapiaj efikoj estas la nekonata pli frue fenomeno pri intensa aktivigxo de la tuta enzima mastrumado!!!

Por ne turmenti vin per pli da medicina terminaro, ligita kun tiu cxi fascina temo, permesu al mi nur starigi la demandon: kial medicino ignoras nuntempe la ekziston de pli ol 6000 sciencaj prilaborajxoj pri la temo? Ekz., la scienca grupo de d-ro Farr elmontris, ke la livero de la oksigeno pere de la apliko de envejnigaj enversxoj povas esti kvaroble pli granda, ol tio cxi estas atingebla danke al t.n. hiperbarica cxambro cxe t.n. oksigena

terapio. Oni rimarkis ankaux, ke la saturita per oksigeno (la vejna sango) ecx post la transiro tra pulmoj preskaux ne sxangxas sian intense rugxan koloron. Kion tio cxi signifas, scias bone cxiu kuracisto. En unu el la

usonaj klinikoj oni faris gxis nun jam pli ol 80000 enversxoj sen registri ajnajn seriozajn kromefikojn. La dauxrigo sekvos.

Andreo Bach

 

Fisxhauxto kuracas homan hauxton

Akcidentoj kauxzantaj hauxtbrulon estas oftaj en la tuta mondo. Depende de la kvanto da damagxita korpa surfaco kaj de la profundeco de la vundoj, ili povas esti serioze minacaj al la vivo. Krome, ili estas cxiam tre doloraj, kaj reformigo de sana hauxto postulas longan tempon. Ofte la vundoj infektigxas, malgraux puriga, cxiutaga lavado kaj almetado de kontrauxmikrobaj lokaj medikamentoj. Plej ofte oni uzas por tio antibiotikajn ungventojn.

Novajxo pri tio estas nuntempe uzo de fisxa hauxto por resanigo de homaj hauxtbruloj. Gxi prognozas mildigon de la suferado de tiuj pacientoj. En la Universitato de Ceara, en la nordorienta regiono de Brazilo, oni esploras tiun eblecon ekde la jaro 2015. Unuafoje en la mondo.

Studoj montris, ke la hauxto de fisxo nomata (en Brazilo) "tilapia" (genro tilapia) povas esti tre tauxga biologia pansajxo, en tiaj kazoj. Oni konstatis, ke la hauxta strukturo de tiu fisxo estas tre ricxa je certa tipo de proteino (kolageno), kiu favoras pli rapidan cikatrigxon de vundita homa hauxto. Kaj tiu fisxo estas abunde, facile trovebla en brazilaj riveroj kaj lagoj. La sciencistoj zorge purigas la fisxan hauxton per hemiajxoj kaj speciala radiado, forigas cxian mikrobon. Eblas stoki tiun materialon dum relative longa tempo. Pecojn de tia fisxhauxto oni simple almetas sur la bruligitan homan hauxton. La pansajxoj tute ne odoras malagrable.

Unue oni analizis la rezulton de tiu nova flegtekniko per kobajoj. Cxar la rezultoj estis esperigaj, tial nun oni komencas observi gxin je homaj pacientoj. Nur post detala observado oni fine povos enkonduki gxin al gxenerala uzo, se konfirmigxos la bonaj rezultoj. Provizoraj datumoj montras, ke homaj brulvundoj, per la nova tekniko, montris plurajn avantagxojn, kompare kun la tradicia metodo: malpli da doloro, malpli da infektoj, pli rapida cikatrigxo kaj malpli da kostoj. En certaj kazoj oni ecx sukcesis eviti postan transplanton.

Tilapia estas genro de pluraj specioj, devenintaj el Afriko, kie oni kulturas ilin jam de jarmiloj, en Egiptujo. Ili estas specoj de fisxoj plej multnombre trovataj en la mondo. Ili adaptigxas al tre variaj medioj, rilate al temperaturo, oksigeno kaj salokvanto en la akvo. Gxi havas blugrizan hauxton kaj vivas kutime en grupoj.

 

Bone dormi, bone mangxi, bone vivi

 

Inter pluraj aliaj dangxeraj konsekvencoj, la moderna vivstilo malbone influas du gravajn faktorojn de la homa sano: la dormado kaj la korpograseco. La vivo en grandaj urboj, (sed ne nur en la grandaj) ofte kondukas al nesuficxa kvanto da horoj de dormado. Krome, oni dormas dum ne tauxgaj horoj de la diurno, foje en nesilentaj lokoj. Pri la mangxokutimoj de la modernaj homoj, (inkluzive de infanoj), ni cxiuj scias, ke ili kondukas al senprecedenca epidemio de obezeco en granda parto de la mondo. Temas pri gxeneralaj misdormado kaj mismangxado.

Antauxnelonge, la Euxropa Revuo pri Klinika Nutrado alportis unu plian gravan informon al tiu temo. Gxi publikigis interesan kaj gravan esploron de britaj sciencistoj, kiu starigis rilaton de kauxzo kaj rezulto inter nesuficxa dormado kaj pliigo de kalorioj en la dieto. Alivorte, se homo ofte dormas nesuficxe, tiam li emas engluti pli da kalorioj, kaj sekve plidikigxi. Mezume, ili englutas 385 pliajn kaloriojn en la tago post nesuficxa dormado. Kaj, kompreneble, tio povas konduki al obezeco, iom post iom. Tio ne signifas, ke ili mangxas nepre pli grandajn kvantojn da nutrajxoj, sed ke ili nekonscie elektas pli kaloriajn mangxajxojn. En tia situacio, ili emas elekti nutrajxojn, kiuj enhavas pli da graso, ol da proteinoj. Kaj perdigxas la ekvilibro inter englutitaj kalorioj kaj konsumado de energio flanke de la korpo.

Analizado de la mangxokutimoj post nesuficxa dormado montris, ke la problemo sidas precipe en la tiel nomataj "luncxoj". Gxenerale ili konsistas el kukoj, biskvitoj, fritajxoj kaj aliaj salsaturitaj mangxetoj, kiuj preskaux cxiam enhavas relative grandan kvanton da graso. Kaj tio signifas lauxgradan akumuligxon de korpopezo. Estis tempo, kiam iuj homoj opiniis, ke dormado estas "perdo de tempo". Nun oni scias, ke gxi estas grava fiziologia funkcio. Gxi restarigas la cerban organizon kaj influas la gxeneralan korpan metabolismon. La homoj devus pli respekti tiun parton de sia diurno.

Obee al la proverbo: "Bone dormi, bone mangxi, bone vivi".

(laux Esperanta retradio).

 

 

Diversaj interesajxoj

 

Novajxmedio estas pli agxa, ol omi supozas

Gxis nun la jaro 1605, kiam en Strasburgo aperis la unua presita semajna gazeto, estis konsiderata kiel komenco de la lauxperioda gazetara metio en Euxropo. Sed jam antauxe aperis novajxkomunikoj sur unuopaj folioj, kiel tion dokumentas esplorprojekto.

Tiel nomataj "novelantoj" kolektis la novajxojn por ricxaj abonantoj kaj verkis ilin manskribe. La plej konataj el ili estas la "Fugger-gazetoj": Tio estas kolekto de 16.000 "gazetoj", kiujn du fratoj el la fama komercista dinastio de la "Fugger-oj" ricevis perposxte el la tuta mondo al Augsburgo dum malfrua parto de la 16-a jarcento.

La novajxoj en germana kaj itala lingvoj, kiuj estis kolektitaj de la fratoj Fugger, estas arkivitaj laux jarkolektoj en la auxstra nacia biblioteko. En scienca esplorprojekto historiistoj de la universitato de Vieno ciferecigis la Fugger-gazetojn kaj igis ilin tiel alireblaj por la internacia esplorado. Krome estis registritaj cxirkaux 10.000 personoj, kiuj estis menciitaj en la gazetoj kaj ankaux 5.500 lokoj. Per sia laboro la esploristoj povis pruvi, ke la kolekto ne estas - kiel oni kredis gxis nun - ja tre konata kaj ampleksa unikajxo, sed ke gxi estas parto de la euxropa gazetara sceno de la frua novepoko.

Nome komparo de la historiistoj montris ke, ekz., en Dresdeno, Wolfenbuttel, Lepsiko kaj Weimar aperis identaj gazetoj. Tamen la ricevintaro, kiu ampleksis nur kelkdekojn da abonantoj, estis suficxe malgranda.

La Fugger-gazetoj tiel markas la komencon de la regula konsumo de novajxoj en la germanlingvaj landoj kaj dokumentas precize laux la epoko la tempon antaux la ekesto de la presita gazeto inter la jaroj 1568 kaj 1605. Per la Fugger-gazetoj ekestis tiel la "unua komerca novajxportilo de Euxropo".

Dum la ciferecigo de la Fugger-gazetoj evidentigxis krome, ke jam funkciis dum la malfrua parto de la 16-a jarcento "konsiderinda informreto" en Euxropo. Kiel tiaman novajxocentron la esploristoj povis eltrovi la urbojn Romo, Venecio, Augsburgo, Kolonjo, Antverpeno, Vieno kaj Prago; kelkaj novajxoj tamen ankaux venis el transoceanaj landoj, el Hindio, norda Afriko kaj proksima Oriento.

La Fugger-gazetoj tamen apenaux aspektis kiel hodiauxaj gazetoj. Temis tiam pri unuopaj folioj, sur kiuj estis skribitaj la novajxoj. Plejgrandparte estis komunikoj pri militaraj eventoj, gravaj intertraktoj, princaj geedzigxoj kaj politikaj evoluoj en Euxropo. Al tio aldonigxis malkovraj vojagxoj al transoceanio, malpli ofte religiaj konfliktoj kaj sensaciaj novajxoj pri murdoj aux simile.

 

Lauxta telefonado en la tramo

Cxu telefonadoj vere estas pli lauxtaj, ol normalaj interparoloj, tio ne estas klara. Cxiukaze tamen homoj parolas pli lauxte, se cxirkaux ili estas pli lauxte.

Estas suficxe gxene, se la apudsidanto en la tramo plenlauxte kriacxas en la posxtelefonon - kaj tion faras, se temas pri aferoj, kiuj onin tute ne interesas. Tio, versxajne, estas ankaux la punkto, kiu decidas, kiom gxenas la mallibervola prisonigado. Cxar cxu en publika medio telefonado estas pli lauxta, ol aliloke, tio nur malfacile estas konstatebla. Analizoj tamen montras, ke ni sentas telefonadon kiel pli malagrabla, ol normalajn interparoladojn en la cxirkauxo.

"La auxskultado estas pli strecxa, cxar mankas la duono de la enhavo", - klarigas sciencisto de la instituto pri esplorado de sono en Vieno. La ripetaj pauxzoj en la parolado gxenas. Cxe fremdlingvaj telefonadoj tio malpli gravas, tiukaze oni pli facile preterauxskultas. Britaj esploristoj testis en la atendejo de sancentro: se iu telefonadis en cxina lingvo, tio estis prijugxata kiel ne pli gxena, ol normala interparolo en tiu lingvo. Krome montrigxis, ke dependas de la ofertata informaro, kiom gxenas telefonado. Se tio promesas kromvaloron, ekz., interesajn enhavojn kiel la gajno de konsiderinda sumo da mono aux problemoj de personaj rilatoj, tiam oni perceptis la gxenon kiel malpli granda.

Same ne sxajnas esti pruvite, ke telefonadoj estas pli lauxtaj, ol normalaj konversacioj. Por ambaux validas, ke homoj cxe bruo levas sian vocxon por esti komprenataj - do, ankaux, ekz., ce telefonado en la tramo. Tiu fenomeno, kiu estas konata de cxirkaux cent jaroj sub la nomo Lombard-efiko, diras, ke oni plialtigas la bazan frekvencon de la vocxo kaj mem farigxas pli lauxta. Cxe tio "lombarda" parolado ne nepre estas kriado. Oni ja parolas pli lauxte, sed ankaux pli malrapide. Gravaj vortoj kaj ankaux vokaloj dum la parolado estas plilongigataj.

Kaj tiam estas ankoraux la kunauxskulta efiko. En la analoga telefonio siatempe tiucele aldonita ehxo kompensis tion, ke oni mem auxdas sin malpli bone, kaj tial parolas tro lauxte. En posxtelefonoj parte ankaux disponeblas tiu teknika subteno. Sed tie gxi estas signife pli malfacile agordebla, cxar la bona malnova telefonaparato ja staris cxiam en la sama loko en la antauxcxambro, do, gxi funkciis sub plej ofte identaj kondicxoj. Kun la posxtelefono en la mano oni dauxre movigxas kaj malsamaj medioj estas ankaux malsame lauxtaj. La konsekvenco el tio estas, ke se la aldonita ehxo estas tro mallauxta, oni parolas tro lauxte, kaj se gxi estas tro forta, oni parolas tro mallauxte.

 

Plurtaskumado

Plenumi diversajn aferojn samtempe, tio en kelkaj situacioj estas pli malfacila, ol oni supozas. Tamen al unu grupo da homoj tiu plurtaskumado estas aparte sukcesa: al junaj virinoj.

Junaj virinoj apenaux perdas koncentrigxon cxe intensa penslaboro. Cxe viroj kaj pli agxaj virinoj aliflanke la dekstra brako svingas dum irado rimarkeble malpli, se ilia maldekstra cerboduono estas okupita de pensotasko. Tion raportas sciencistoj el Germanio kaj Svislando en brita faka jxurnalo.

Tio, laux la sciencistoj, montras, ke la cerbo cxe la regado de la braka svingo ludas gravan rolon. La kapablo pri plurtaskumado cxe junaj virinoj en tiu kazo supozeble bazigxas sur malsamaj hormonaj niveloj, skribas la

esploristoj.

La esploristaro de la universitata kliniko Balgrist en Zurihxo sendis entute 83 virojn kaj virinojn en la agxo inter 18 kaj 80 jaroj sur kurbendon en gimnastikejo. Cxe agrabla rapideco de irado ili devis solvi malfacilan lingvan taskon, la tiel nomatan Stroop-teston: Oni montris al ili sur ekrano vortojn pri koloroj, ekz., la vorton "verda", tamen jen kaj jen sur la ekrano la nomo de la koloro aperis en alia koloro. Ili tiam devis nomi la koloron.

Unuflanke montrigxis, ke la testpersonoj laux plialtigxanta agxo pli kaj pli malbone sukcesis plenumi la taskon. Aliflanke, cxe la solvado de la taskoj la svingo de la dekstra brako estis bremsata, tiel ke la svingomovoj de ambaux brakoj farigxis malsimetriaj. Cxar la prilaborado de lingvaj taskoj kiel la Stroop-testo okazas en la maldekstra cerboduono, la efikoj estas videblaj cxe la dekstra brako, klarigas la esploristoj. Gxiaj movoj estas regataj de la maldekstra cerboduono.

Esceptan rezulton liveris junaj virinoj: Iliaj brakoj ankaux cxe la solvado de la lingva tasko svingis simetrie. Nur post la menopauxzo evidente pli malbonigxas la kapablo. Tio versxajne estas kauxzita pro la sxangxita nivelo de la hormono estrogeno, skribas la sciencistoj. El tio eblas derivi la imagon, ke traktado per hormonoj de certaj cerbaj areoj povus plibonigi malfacilojn de irado aux la falemon de pli agxaj homoj.

 

 

Poezio

Jurij Rybcxinskij

Sorcxa violono

Venis nesten sur la poplo birdo blanka,

Suno laca de la kampo iris for.

fascinigis muzikisto min senmanke,

Kaj ekregis tiu amo en la kor'.

 

Min eksorcxis dolcxa kordo violona,

Voj-eraris en arbaro melodi;.

Sur flugiloj de l'unuaj gruaj sonoj

Amoplena, portis koron mi al li.

 

Mi alvenis, kiel flor' al primavero,

Proksimigxis, kvazaux al la tron' princin',

Kaj ne sciis: violona son' etera

Volas tenti la alian, sed ne min.

E-igis T. Muhxamedsxina.

 

 

Poezio el cxiuj cxieloj kvarfoje

Nicola Morandi kaj Giuseppe Campolo (alidirite Samideano) vokas al cxiuj samideanoj en la tuta mondo.

Karaj geamikoj samideanoj, via kaj nia celo estas la disvastigo de E-o, cxar E-o estas certe grava rimedo por la progreso de la homaro. Sed vi kaj ni bone konas la malfacilajxojn pri gxia diskonigo. Do, ni volas proponi al vi diversan strategion.

1) Inviti poetojn de viaj landoj partopreni en la konkurso "Poezio el cxiuj cxieloj", (kiu jam fruktis grandan nombron da novaj E-istoj en Italio). Koncerne tion, cxu vi, aux kelkaj s-anoj inter vi, estas disponeblaj traduki el via loka lingvo al E-o? Ni povus akcepti la partoprenon en la konkurso de poemoj el viaj lingvoj, se vi akceptus traduki ilin. Bonvolu sciigi al ni, cxu vi estas disponeblaj. Bv. ankaux diskonigi la konkurson inter la poetoj de viaj landoj. Tio estus granda afero favore al E-o. Cxu vi konsentas? Via eventuala inklino al tradukado estus ankaux necesa por nia nova projekto, "Esperantista Sicilio", kiun ni baldaux proponos.

2) Esperantista Sicilio. Ni petas vin legi la prelegon, kiu estis farita de Samideano la 18-an de oktobro 2016, dum la premiad-cerimonio de la tria fojo de la konkurso "Poezio el cxiuj cxieloj". En gxi vi trovos ankaux la motivojn pri la starigo de "Esperantista Sicilio", kiu, verdire, ne rilatas ekskluzive al Sicilio kaj E-o; gxi rilatas al la civila evoluo de la homa socio. Ni petas vin legi kaj esprimi viajn opiniojn. Kaj, se vi sxatas tiun projekton, vi estas invitataj helpi kaj partopreni en gxi. Bonvolu sendi eventualajn demandojn al siciliaesperantista@gmail.com Nicola Morandi kaj Giuseppe Campolo Konkurso pri poemoj en itala kaj Esperanto:

http://iconcorsidisamideano.altervista.org/Poezio.html

Konkurso pri romanoj tradukitaj en Esperanton el iu ajn lingvo de la planedo:

http://iconcorsidisamideano.altervista.org/KonkursoRomanoj2017.html