Esperanta ligilo

n-ro 5, majo 2017

 

 

Enhavtabelo

83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83) (Oka komuniko)

Marteno Lutero

Lingva forumo. Pli da komunikado - pli da lingvoj mortas

Nia rondo familia. Ni gratulas

Por via sano. Absolute samsignifaj

Diversaj interesajxoj. Legi fikcion bonfaras al la menso.

Tempo kuras pli rapide

Viroj alie reagas je streso

Behemotoj

Cxu hundoj havas emociojn?

Poezio. Grigorij Berezin

Forpasoj

 

 

 

 

83-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE83)

Oka komuniko

08-15.07.2017. Sokobanja, Serbio

Temo: "Rolo de sxatokupoj en la vivo de nevidantoj"

Aktuale ni superis nombron de 50 kongresontoj, inkluzive la helpantojn kaj provizorajn programkontribuontojn. Ni estas konsolidantaj kaj pligrandigantaj la nombron de partoprenantoj el gastiganta lando Serbio kaj ni plu klopodas kreskigi nombron de reprezentotaj landoj. Momente gxi estas 14. La plej reprezentitaj estas Serbio, Bulgario kaj Rusio. Do, ni plu plejkore bonvenigas vin aux/kaj vialandajn reprezentantojn.

Por antaux - kaj postkongresaj tranoktoj ni rezervis kelkajn cxambrojn en Beogrado, en Hotel Slavija (gxia malnova, simpla, bonpreza parto, Strato Svetog Save 1-9) antaux kiu startas/alvenas flughavenaj busetoj (A1). Gxi situas urbocentre, sur la fama placo Slavija kie haltas pluraj tramoj, busoj kaj trambusoj. De la hotelo oni facile movigxas ankaux perpiede, urbocentre aux gxis la stacidomoj (je cx.15 minutoj ). Kompreneble, nia kongresa buso, post la paso de cxiuj viaj alvenpunktoj venos ankaux al la hotelo preni cxiujn kiuj tie tranoktis, pauxzis aux tagmangxis en hotelaj restoracio aux kafejo kaj veturigi cxiujn gxis Hotelo Moravica en Sokobanja.

Ne forgesu komuniki al ni, kiam kaj kie vi deziras esti atendata.

Elkoran rebonvenigon al cxiuj de la tuta LIBE estraro kaj la teknika organizanto s-ino Visxnja Brankovic orbispictus@iol.it; visnja.brankovic@os.t-com.hr www.ipernity.com/home/orbis

posxtelefonoj: + 385 / 99 50 11 912 (kroata) + 381 / 62 82 582 76 (serba) +39 / 327 98 300 86 (itala)

 

 

Marteno Lutero

500 jaroj estas multe da tempo.

500-a datreveno estas grava datreveno.

En 1517 okazis gravega evento, almenaux por la tuta okcidento: komencigxis la protestanta reformo, iniciatita de Marteno Lutero.

Pri li ekzistas longa, informricxa artikolo en la E-Vikipedio. Do mi ne

parolos multe pri li cxi tie.

Por ke tiuj, kiuj scias nenion pri li havu etan ideon, mi citas kelkajn frazojn de la vikipedia artikolo:

Marteno LUTERO (germane Martin LUTHER) naskigxis la 10-an de novembro 1483 en Eisleben, mortis la 18-an de februaro 1546 samloke) augustenana monaho kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri cxefaj brancxoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influaj homoj de la mondo. La 31-an de oktobro 1517 li najlis siajn 95 tezojn al la pordego de la pregxejo de Wittenberg, lia protesto kontraux la korupteco en la katolika eklezio. Cxi tiu ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaux la origino de luteranismo, la unua protestanta konfesio, kiu ankorau estas la precipa konfesio en Germanio kaj Skandinavio.

Plia grava informo estas la jena:

En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan estamenton

el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la tutan Biblion (eldonita en 1534). Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban lingvon. La germana de lia Biblio farigis la normo.

Sendube multe estos skribata kaj parolata pri Marteno Lutero cxi-jare, precipe en oktobro. Mi skribis cxi tiun artikolon, cxar mi legis pri li tekston en la brazila revuo. Kurioze, la titolo estis "Lutero kaj Trump". Kion la du homoj havas komunan?

Laux la auxtoro, (la usonano Norman Gall) ambaux estas pioniroj pri amaskomunikado per la uzo de mallongaj frazoj kaj simplaj vortoj, kaj ambaux profitis de la novaj teknikoj de sia epoko: en la 16-a jarcento la presarto (kun moveblaj prestipoj) - reinventita kaj plibonigita de Gutenberg (vidu la koncernan artikolon en la E-Vikipedio) - kaj nuntempe la interreto.

Norman Gall rilatas al la fakto, ke Donald Trump sendas multajn tviterajxojn, t.e. mallongajn retajn mesagxojn. Poste, dirante, ke la du homoj estas tre malsamaj, li donas kelkajn informojn pri Trump, sed tion mi volas ignori. Multe pli da informoj li donas pri Lutero. Cetere, li lauxsxajne skribis sian artikolon post kiam li estis leginta la anglalingvan libron, aperintan en 2015 (Brand Luther, de Andrew Pettegree), kaj li citas la jenan frazon, (tradukitan en la portugalan): "Estas impresa la rapideco, je kiu Lutero instinkte adaptis siajn skribajxojn por plene profiti de la grafika industrio". Plia opinio de Pettegree estas, ke la 95 tezoj de Lutero estas "intuicia geniajxo", pro la fakto, ke Lutero skribis ilin en simpla germana, dividitaj en 20 sekcioj, el kiuj neniu enhavas pli ol tri aux kvar

mallongajn frazojn.

Pettegree ankoraux informas, ke ene de malmultaj jaroj Lutero igxis la

auxtoro, kies tekstoj estis la plej publikigitaj en Euxropo kaj ke li malakceptis la tutan monon, gajnitan per la vendo de siaj verkoj. La auxtoro de la libro Brand Luther ankaux asertas, ke okazis "impresa pligrandigxo de la edukado en la lutera Germanio. Novaj lernejoj multobligxis dum la dua kvarono de la 16-a jarcento, unue en la grandaj urboj kaj poste en urbetoj".

Herbert A. Welker

 

 

Lingva forumo

Pli da komunikado - pli da lingvoj mortas

La komunikado en la mondo trapasas kuriozan - kaj bedauxrindan - paradokson. La homoj atingis mirindan kapablon komunikigxi rapide kaj vaste, danke al interreto, kaj tamen lingvoj mortas pli kaj pli ofte, cxie. Tio estas bedauxrinda, cxar kun lingvoj mortas ankaux scioj kaj foje miljaraj kulturoj.

En februaro 2017, Unesko starigis la Tagon de Gepatra Lingvo. Tiuokaze, tiu institucio por edukado, ligita al Unuigxintaj Nacioj, atentigis nin, ke preskaux duono el cxiuj lingvoj, ekzistantaj en la mondo, malaperos, se oni faros nenion por eviti tion. Pli precize, el la 6000 lingvoj, 43 procentoj trovigxas en situacio de risko. Nur en Brazilo, preskaux 200 lingvoj agonias.

Entute, pli ol 2000 lingvoj estas endangxerigitaj. La retejo de Unesko

montras detalan mapon pri tio:

http://www.unesco.org/languages-atlas/es/atlasmap.html . Ekde la jaro 1950, jam pli ol 200 lingvoj mortis. Brazilo, Hindujo kaj Usono estas landoj kun plej multaj el tiaj. Tamen, ekzistas ankoraux lingvoj, pri kiuj oni ne

esploris suficxe por pli detala statistiko. Laux Unesko, 40 procentoj el la infanoj en la mondo ne havas la eblecon ricevi edukadon en gepatra lingvo - kaj tio forte kontribuas al malaperado de "malgrandaj" lingvoj. La socia malfavora situacio de tiuj homoj, kompreneble, ligigxas al la lingva problemo. Oni esperas, ke la rimedoj, liverataj de interreto, povos mildigi tian staton, pere de vortaroj kaj registroj. Solvo povus esti multlingva edukado: laux la fakuloj, cxiu homo devus regi almenaux du aux tri lingvojn; unu el tiuj nepre devus esti la gepatra lingvo. Unesko pledas, ke oni plimultigu edukadon en gepatra lingvo, kiel manieron konservi diversecon de kulturoj. Ekskluziva instruado de lingvoj, apartenantaj al la "grandaj potencoj" estas sekvo de sociaj malegalecoj tra la mondo.

En Brazilo, preskaux cent lingvoj (plej ofte indianaj) estas sub risko. Ili dividigxas je kvar kategorioj, laux la fakuloj:

- potenciala risko: kiam infanoj ankoraux parolas la lingvon, sed en limigita regiono;

- reala dangxero: kiam gejunuloj jam ne lernas la gepatran lingvon cxe la

familia kunvivado;

- severa dangxero: kiam nur geavoj parolas la lingvon kaj gepatroj komprenas gxin, sed ne uzas gxin inter si, nek kun siaj gefiloj;

- ekstrema dangxero: kiam nur geavoj komprenas la lingvon, sed ne cxiam uzas gxin.

E-istoj estas aparte sentemaj al malaperado de lingvoj. Laux ni, ne devus ekzisti grandaj kaj malgrandaj lingvoj - cxiu lingvo estas valora. Kaj por internaciaj kontaktoj, estu la vera Internacia Lingvo.

Pauxlo Sergio Viana

 

 

Nia rondo familia

Ni gratulas!

Nikolao Solomencev 75-jara. Li estas unu el la plej konataj E-istoj-veteranoj en eksa Sovetio. Dum 39 jaroj Nikolao Solomencev instruis muzikon kaj historion en la lernejo por vidantaj infanoj. Kredeble, eksaj instruistoj ne ekzistas. Nun li instruas E-on per skajpo kaj en vocxkonferencoj.

Ni kore gratulas nian jubileulon! Estu vi, estimata Nikolao Vasiljevicx, cxiam sana, same energia, laborema, maltrankvila, scivolema, malfermita al la sxangxigxanta mondo, gxuu dankemon de viaj estintaj, nunaj kaj estontaj gelernantoj!

 

 

Por via sano

 

Absolute samsignifaj

 

Pri la valoro de legomoj atestas la enhavo de vitaminoj kaj mineraloj en ili.

Nur kiam ni mangxas valorajn legomojn, ni liveras al nia korpo tion, kio

estas necesa, t.e. vitaminojn kaj: mineralojn. Banalajxo. Kiu ne scias pri tio cxi? Sed eble ne cxiu scias, ke kvankam legomoj kapablas elkrei iujn vitaminojn, tamen ili neniel kapablas elkrei ecx miligramon da ajna mineralo. Kial? Tial ke la unusola fonto de mineraloj estas la tero, alivorte la grundo, en kiu kreskas legomoj. Kaj tial legomo povas esti nur tiom ricxa je mineraloj, kiom multe da ili gxi povas "elsucxi" per siaj radikoj. Kiel ni povas facile imagi, la grundoj sur kiuj estas kultivataj plantoj, estas pli aux malpli fekundaj. Kion signifas la vorto "fekundaj"? Cxu se ie kreskas grandaj, pezaj, belkoloraj kaj aromaj legomoj, tie la grundo estas fekunda? Certe jes, laux la vidpunkto de koncerna kultivisto, kiu povas tiam vendi multe da ili kaj bone perlabori.

Alie la afero aspektas, laux ni, mangxantoj de tiuj "imponaj eksponajxoj". Ofte nome montrigxas, ke belaspektaj legomoj ne nur ne gustas cxi tiel, kiel ili devus, sed ankaux mankas en ili tio, kion ni esperis ricevi.

Krom la manko da valora enhavo legomoj ofte posedas damagxajn elementojn, kiuj enigas ilin, ekz., dum la prisxprucado per t.n. "protektrimedoj de plantoj". La rimedoj estas kemiajxoj tre efike protektantaj la plantojn kontraux ilia detruo. Ili bedauxrinde ne protektas tiujn, kiuj poste mangxas ilin, kune kun la restajxoj de la kemiajxoj, kies kombinajxoj ja poste ne plene malkomponigxas.

Ni devus konscii, ke sen mineraloj kaj mikroelementoj ni ne travivus samkiel pro la manko da vitaminoj, proteinoj kaj grasoj. La manko da mineraloj signifas malbonfunkciadon de nia organismo, sekve malsanojn kaj poste: certe la finon de niaj gojoj kaj zorgoj. Ni do memoru: por teni la

gxustan sanstaton la homo bezonas: 60 mineralojn, 16 vitaminojn, 12 specojn da proteinoj kaj 2 specojn de nepre bezonaj grasoj. Cxiutage!

Cxie auxdigxas, kiel tre nia sano dependas de ekz. kalcio aux magnezo. Sed kiu el vi scias ion pli pri la temo de seleno aux jodo?

D-ro Joel Wallach, tre penetrema kuracisto pri veterinario, rimarkis i.a., ke centojn da malsanoj oni eliminis cxe bestoj, donante al ili mineralojn. Dume cxe homoj tiom multe da malsanoj estis kaj plu estos. Kial? Laux la kuracisto, unu el la kauxzoj estas tio, ke bestoj ne posedas ajnan sanasekuron. Kiam bovo au alia besto malsanas, veterinaro devas kuraci gxin. Homojn oni povas kuraci senfine, cxar tiu aux alia sanasekuro kovros la kostojn de la kuracado.

Finante, ni ne forgesu ankaux, ke por liveri al si mineralojn, kiuj estas samsignifaj kiel la ceteraj nutrajxkomponentoj, uzu ankaux kelkajn specojn de acxeteblaj bonaj saloj. La bonaj estas tiuj, kiuj enhavas plurajn, naturajn mikroelementojn. Ni bezonas ilin en nia mangxo. Ni povas kaj devus trinki ankaux iun disponeblan al ni puran akvon kun la aldonajxo de pincxpreno da bona salo. Trovu gxin cxe vi kaj uzu je via sano. Se vi timas, nepre demandu bonan specialiston.

Andreo Bach.

 

Diversaj interesajxoj

Legi fikcion bonfaras al la menso

 

Jam de longa tempo oni elstarigas la efikon kaj valoron de legado por la mensa sano. Novajxo estas, ke lastatempe neuxrologiaj esploroj pli kaj pli detale montras la manieron, kiel la cerbo reagas dum legado. Gxi funkcias ja kiel komplika, multfaceta ekzerco, kiu tenas la cerbon aktiva kaj lerta. Antaux nelonge, la brazila versio de la virtuala jxurnalo "El Pais" publikigis pri tio la enhavricxan artikolon, kiu provas konvinki nin, ke ni devas legi pli multe.

Kiam oni legas, certa kvanto da cerbaj procezoj aktivigxas: perceptado, memoro kaj rezonado. Aktivas precipe la maldekstra duono de cerbo, kiu respondas pri lingvokapablo kaj analizokapablo. Sed la tuta cerbo laboras. Dekodigado de literoj, vortoj kaj frazoj estas plenumata de la cerba kortekso; la okcipita kaj tempia regionoj rekonas la signifon de vortoj; la frunta regiono funkcias por la sono de vortoj; hipokampo kaj la meztempia regionoj uzigxas por elvokado de memoroj; rakontoj kaj emociaj enhavoj aktivigas la cerbajn migdalojn kaj aliajn emociofunkciajn lokojn; rezonado pri la legata materialo koncernas la postfruntan kortekson.

Tia multflanka cerba laboro plibonigas la rekonkapablon kaj la inteligentecon. El la Universitato de Toronto, en Kanado, fresxa studajxo montris, ke aparte utila estas legado de fikciaj tekstoj. Tia literaturo estas speco de scenigo, en kiu la leganto mem kvazaux interagas. Tiaj tekstoj pritraktas homajn mensojn kaj faras, ke legantoj plibonigu sian kunsentemon kaj komprenemon rilate aliajn homojn. Modernaj aparatoj montras, ke specialaj regionoj en la cerbo, ligitaj al emocioj, aktivigxas. Inter aliaj bonaj rezultoj, legado de fikciajxoj povas, ekz., malpliigi antauxjugxojn kontraux aliaj homoj.

Legado influas ankaux en la konservado de rememoroj, kiuj funkcias kiel

veraj travivajxoj.

Resume, la kutimo legi estas fakte tre saniga por la menso. Gxi devas komencigxi en la infana agxo. Kaj maljunaj homoj devas zorgi pri siaj okuloj, por ke tiu plezuro dauxru kiel eble plej longe. Cxiam estas tempo

por novaj pensoj kaj lernado.

Felicxe, vasta stoko da bonegaj libroj en E-o estas disponeblaj.

Pauxlo Sergio Viana

(laux Esperanta retradio).

 

Tempo kuras pli rapide

La restanta vivotempo por altagxuloj sxrumpas kompare al la travivita tempo. Ofte ankaux pli agxaj homoj prenas sur sin tro da aktivecoj.

"Kion vi pensas pri la estonteco?" - Tion lauxdire oni demandis al Jeanne Calment kiam sxi jam estis tre maljuna virino. "Gxi estas mallonga", - estis sxia respondo. La francino mortis la 4-an de auxgusto 1997 en la agxo de 122 jaroj kaj 164 tagoj kaj gxis hodiaux estas la unua en la listo de la plej

agxaj virinoj de la mondo.

Sxia respondo samtempe indikas kauxzon, kial laux la vido de pli agxaj homoj la tempo forkuras pli rapide, ol laux la vido de pli junaj homoj. "Al junulo la estonteco estas malferma. Okdekjarulo ne plu senfine povas rigardi antauxen", - diras gerontologo de la universitato de Vieno. La travivo de la tempo do sxangxigxas laux la agxo. Tion montras ankaux la studajxo pri altagxuloj en Berlino.

Kiel mallonga estas perceptata unu jaro laux pliigxanta agxo, tio estas ilustrebla per la sekva kalkulekzemplo: Por kvinjarulo unu jaro korespondas al kvinono de lia vivo. Ce okdekjarulo tio korespondas al okdekono - do multe pli malgranda valoro, kiu premas sur la percepton: La restanta tempo sentigxas pli kaj pli mallonga.

Infano krome travivas la tempon pli intense: La infano dauxre ricevas spertojn kaj lernas ion novan. La multaj unuaj fojoj efikas pri la temposento: la unuaj pasxoj, la unua tago en lernejo, la unua feriado kun amikoj, la unua kiso. Iom post iom ripetigxas certaj agoj, ekestas kutimoj. Ecx se la homo dumvive lernas ion novan, en la cxiutaga agado la homo tamen pli kaj pli aplikas rutinojn.

Ke la tempo forkuras, tio estas krome respondo je sociaj sintenoj. La pensiulo post la perdo de la profesia perlaborado de mono sin okupas per diversaj aktivecoj por ne enui kaj por doni al la tempo iun sencon. Tio kondukas al la konata fenomeno, ke pensiuloj ofte diras, ke por simple gxui la vivon mankas al ili la tempo.

Necesas do iom malrapidigxi ankaux dum alta agxo. Sed kiel tio estas atingebla? Kiu provas fari ion novan, ekz., kiu lernas lingvon aux kiu eksperimentas pri novaj receptoj, kiel baki panon, tiu sentas sin ofte pli kontenta. Do, la vojo al anima trankvileco troveblas per klerigxo.

Sin dedicxi al iu dauxra afero, laux mia sperto, estas ege trankvilige. La okupigxo pri la Esperanta Retradio felicxigas min, donas al mia vivo dauxran sencon kaj tenas min sana. La afero de E-o ja estas granda ideo. Kaj efike labori por tia afero ege plifortigas la memvalorsenton. Cxu la tempo pasas rapide aux malrapide, tio tiam ne plu tiom gravas.

Peranto

 

Viroj alie reagas je streso

Viroj pli bone enparkumas auxtomobilojn, virinoj pli bone auxskultas. Tiaj atribuoj ofte apartenas al la regno de la mitoj. Tamen rilate al reago je streso la seksoj vere malsamas.

Streso povas esti sxargxo, kaj se gxi dauxras, gxi povas kauxzi malsanojn. Kiel viroj kaj virinoj reagas je streso, tion esploris sciencistoj de la germana universitato. La esploristoj volis scii, cxu kutimaj seksrilataj stereotipoj estas konfirmeblaj cxe strestestoj kun viroj kaj virinoj. Oni jam, ekz., scias, ke la streshormono kortisolo en krizaj situacioj cxe viroj estas aktivigata alie, ol en virinaj korpoj.

Por la esploro la testpersonoj devis solvi du taskojn. Unue ili devis sub tempopremo solvi kalkultaskojn, kaj poste ili devis ludi virtualan pilkludon, cxe kiu la kunludantoj dauxre estis trafitaj de elimino. Tiel oni celis, ke partoprenantoj de la studajxo travivu socian streson.

Cxiuj testantoj laux propraj indikoj travivis la taskojn kiel strecxaj, tute egale, kiom bonaj estis iliaj ludrezultoj. La esploristoj mezuris antaux kaj dum la plenumo de la taskoj la nivelon de kortisolo de la testpersonoj kaj konstatis, ke la valoro plialtigxis nur cxe viraj testantoj. Tiu rezulto indikas, ke viroj kaj virinoj ja sentas la streson, sed ke la korpaj reagoj je tio estas malsamaj. Tio estis krome subtenata per rigardo en la cerbon de la testatoj, cxar nur cxe viraj partoprenantoj certaj areoj dum la taskoj estis pli aktivaj.

La rezultoj estas argumentoj por tio, ke viroj kaj virinoj malsame traktis la donitajn taskojn. Kaj gxi montras, ke streso ne nepre devas konduki al plialtigxo de la nivelo de kortisolo. Kial tio estas tiel, pri tio la esploristoj gxis nun nur povas konjekti.

Estas eble, ke viroj en stresaj situacioj emas sekvi la principon "batalu aux fugxu", dum virinoj aliflanke sekvas la strategion de "trovu arangxon

kaj amikigxu".

Helpe de plua tasko la esploristoj volis eltrovi, cxu ekzistas seksospecifa reago je streso. Oni ordonis al la testpersonoj ne sxargxi sin dum la plenumo de certaj taskoj per negativaj emocioj. Tion viroj pli bone kapablis, ol virinoj. La virinoj kontrauxe al la supozoj de la esploristoj ne tiel bone kapablis regi siajn emociojn.

La esploristoj resumas, ke rilate al streso ekzistas efikoj, kiuj estas specifaj por la seksoj kaj kiuj estas decidaj por la reago kaj traktado de streso. La kauxzoj kaj mekanismoj por tio estas multflankaj, tamen necesas ankoraux esplori ilin.

 

Arto por cxiuj

En februaro 2017, unu el la plej grandaj, famaj kaj gravaj muzeoj en la mondo, la "Metropolitan", en Novjorko, anoncis epokfaran decidon. Per oficiala komuniko, gxi decidis liberigi cxirkaux 375000 verkojn el sia cifereca katalogo kiel bildojn por publika aliro. Pro tiu nova sinteno flanke de la institucio, la artajxoj jam estas disponeblaj en interreto la? sistemo de "Creative Commons Zero". Tio permesas, ke iu ajn homo, ie ajn, elsxutu, uzu kaj ecx sxangxu la verkojn laux sia gusto. Oni ecx ne estas devigata informi la nomon de la originala auxtoro.

Tiu pasxo fakte komencigxis en la jaro 2014, kiam la muzeo ekpermesis aliron al la verkoj per interreto, sub certaj kondicxoj. Nun, la alirebleco estas plene libera. La katalogo inkluzivas grandan panoramon da verkoj je alta bildkvalito, nome skulptajxoj, gravurajxoj, fotoj kaj pentrajxoj. La estraro de la muzeo klarigis, ke tiu pasxo faras gxin unu el la plej grandaj kaj ampleksaj kolektoj de artajxoj, tute malfermitaj al la mondo. Tio signifas 5000 jarojn da historio pri arto en la tuta mondo. Estas facile kalkuli, kiom da horoj da sencxesa laboro estis necesaj por ciferecigi tian grandegan trezoron. En tia giganta laboro partoprenis fotografiistoj, teknikistoj, ekspoziciistoj kaj stagxantoj. Per tio, "Metropolitan" ekstaras apud la aliaj gravaj muzeoj en la mondo, kiuj faris la samon, sed je iom pli modesta kvanto: en la usona urbo Baltimore ( 18 000 bildoj), Amsterdamo, Londono kaj la prestigxa novjorka MoMA (120 000 bildoj).

Ne eblus pensi pri pli eminentaj artistoj, kiuj cxeestas la kolekton: Botticelli, Degas, Hokusai, Rodin, van Gogh, kaj multaj aliaj. La eduka signifo de tia iniciato estas apenaux imagebla. Temas pri vera demokratigo de kulturo. Oni kalkulas, ke tia rimedo trafos 30 milionojn da klientoj.

"Metropolitan Museum", karese nomata "Met" fondigxis en la jaro 1872 kaj situas cxe la Centra Parko. Gxi akceptas po 6 milionoj da vizitantoj cxiujare, kio faras gxin unu el la plej popularaj turismaj lokoj en la mondo. En gxi staras pli ol du milionoj da artajxoj. Inter tiuj, la kolekto de egipta arto kaj la impresionismaj pentrajxoj estas plej imponaj. De sur la cxarma kafejo, sur la supra etagxo de la majesta konstruajxo oni povas gxui belan panoramon de la insulo Manhattan.

"Creative Commons" estas neregistara organizo, funkcianta en Kalifornio, fondita en la jaro 2001, kun la celo disponigi sciencajn, artajn kaj aliajn verkojn por pli libera uzado de la gxenerala publiko. Alivorte, gxi laboras por fleksebligo de la t.n. auxtoraj rajtoj. Per gxi eblas viziti la vastan, mirindan trezoron de "Met".

 

 

Facila legajxo

Behemotoj

Rigardante cxi tiujn bestojn, homoj kutime pensas, ke iliaj plej proksimaj parencoj estas porkoj, sed scciencistoj pruvis, ke iliaj familianoj laux komuna praulo estas, imagu! - balenoj! Tion sciencistoj pruvis antaux 20 jaroj, sed ili devas solvi ankoraux multajn enigmojn, kiujn tiu cxi besto kasxas sub la akvo.

La vorto "behemoto" - el la malnovhebrea "bestacxo, monstro", aux "hipopotamo" - el la malnovgreka "rivercxevalo". La angla verkisto Mayne Reid miris pri tiu nomo. Li diris, ke apenaux troveblas en la mondo la alia kvarpiedulo, tiom malsimila al cxevalo.

En zoologia gxardeno, nome en la londona, behemoto la unuan fojon aperis en 1850, duobliginte la nombron de gxiaj vizitantoj.

Gxi estas la mambesto, kiu realigis la malnovan revon de homoj. Gxi estas amfibio, do, logxas en du medioj, du elementoj.

Grandan parton de sia vivo hipopotamo pasigas en la akvo, dormas aux duondormas, elirante nur nokte por kelkaj horoj por mangxi. Gxi vivas cxe dolcxa akvo, kvankam de temp'al tempo povas trafi en la maron, kiam atingas insulon aux transnagxas golfojn (gxis 30 km-ojn). Ne nepre gxi vivas cxe grandaj riveroj aux lagoj. Por behemotoj suficxas ankaux relative malgrandaj sxlimaj lagoj en savano, gravas nur, ke la akvejo estu suficxe granda, por ke la tuta grego povu lokigxi en gxi, kaj ne sekigxu dum la tuta jaro, do, hipopotamoj povu uzi gxin ankaux dum la seka sezono. Ili bezonas ankaux bonajn, herboricxajn valojn por sin nutri, cxar behemoto estas herbomangxa. Sed, mirinde, gxi neniam mangxas algojn, tamen fojfoje konsumas bestan karnon.

Se la akvejo sekigxas, behemotoj povas vojagxi al la alia akvejo, sed ne tre malproksimen. Krom maloftaj esceptoj, ili ne kapablas fari longajn piedmarsxojn.

Behemoto estas unu el la plej grandaj surteraj bestoj. Gxi dividas la duan lokon laux pezo kun rinocero. La plej peza estas elefanto. Pezo de maljunaj virbestoj ofte superas 4 tunojn, ilia alteco atingas 165 cm-ojn, longeco - de 3 gxis 5,5 metrojn.

Nur en la jaro 1997 oni pruvis, ke behemotoj havas la komunan praulon kun balenoj. Krom la genetikaj, ili havas multajn aliajn komunajn trajtojn: ambaux naskas kaj nutras idojn en la akvo, preskaux ne havas har-kovrajxon, el inter cxiuj mamuloj nur behemotoj kaj balenoj povas eligi sonojn kaj intersxangxi signalojn subakve. Estas ankaux kelkaj aliaj signoj, ekz., behemotoj, samkiel balenoj, povas elnazigi fontanetojn.

Malgraux sia populareco, behemoto ne estas suficxe bone esplorita. Malhelpas malfacileco de observado, behemotoj ja pasigas helan tempon

subakve.

En la natura medio behemoto vivas gxis 40 jaroj, en zoologiaj gxardenoj -

multe pli, unuokaze ecx gxis 60.

Hipopotamo havas grandegan, barelsimilan korpon kaj mallongajn, dikajn piedojn. Ili estas tiom kurtaj, ke dum irado la ventro de hipopotamo apenaux ne tusxas teron. Grandega obtuza kapo profile aspektas kiel kvarangulo kaj atingas kvaronon de la tuta pezo de la bestego (gxis 900 kg-ojn). Naztruoj, okuloj kaj oreloj estas iom levitaj kaj trovigxas sur la sama nivelo, do, la besto povas spiri, vidi kaj auxdi, restante preskaux tuta enakve, eligante nur la plej supran parton de la kapo. Kolo estas tre mallonga, preskaux nerimarkebla. Okuloj estas malgrandaj, cxirkauxitaj de karnozaj palpebroj. Tre largxaj naztruoj, direktitaj supren, kapablas firme fermigxi dank'al karnozaj randoj kaj bone disvolvitaj specialaj muskoloj. Oreletoj estas movigxemaj. Estante en la akvo, la besto konstante svingadas per ili, forpelante insektojn kaj trudemajn birdojn, kiuj sidigxas sur gxian kapon.

La cerbo de behemoto havas suficxe grandan mason, sed rilate al pezo de la korpo gxi estas nekredeble malgranda, do, supozeble, gxi estas ekstreme malsagxa.

Nur behemotoj havas glandojn, kiuj eligas rugxkoloran pituiton, pro tio sxajnas, ke ili havas sangan sxviton. Tiu cxi pituito servas ne nur por defendo kontraux sunradioj, sed ankaux seninfektigas kaj cikatrigas vundojn, delogas sangosucxantajn insektojn.

Kiel homo, behemoto dikigxas dum la tuta vivo. Hauxto de behemoto estas dikega - gxis 4 cm-oj, tial en bestogxardenoj en kazo de neceso oni kunkudras gxin per metala drato, injekti behemoton estas granda problemo, cxar trapiki gxian hauxton eblas nur cxe la bazo de vosto. Surtere la besta hauxto rapide perdas akvon. Se behemoto dum longa tempo ne havas eblecon enakvigxi, gxi trosekigxas kaj krevas.

Sonoj, eligataj per behemotoj, ne estas tre variaj: mugxado, ronkado, snufado kaj henado - eble gxuste pro tio oni nomas gxin "rivercxevalo". La vocxo de behemoto estas tre lauxta. Dum senventa vetero gxia mugxado

auxdeblas je centoj da metroj.

Kaninoj de behemotoj estas pli valoraj, ol tiuj de elefantoj, precipe pro

tio, ke dum tempopaso ili ne flavigxas. Dentoprotezoj de la unua prezidento de Usono George Washington estis faritaj el behemotaj kojnodentoj.

Viando de behemotoj estas mangxebla, ekde pratempo gxi estas mangxata de afrikanoj. Laux koloro gxi similas porkajxon, laux gusto - bovidajxon, gxi ne estas grasa kaj, onidire, estas tre bongusta. En 1950-60-aj jaroj en diversaj landoj oni konsideris la eblecon malsovagxigi hipopotamojn por havi viandodonajn dombestojn, sed tio restis nur teorio.

Konduto de hipopotamo estas evidente agresiva. Bataloj de maturaj virbehemotoj ofte finigxas per la pereo de unu el la partoprenantoj. Okazas, ke behemotoj batalas ecx kun elefantoj kaj rinoceroj. Ankaux atakoj kontraux homoj estas tre oftaj. Onidire, gxi estas la plej dangxera afrika besto. Pro gxiaj atakoj pereas pli da homoj, ol de la atakoj de leonoj, bubaloj kaj leopardoj.

En la naturo behemoto havas malmultajn malamikojn, seriozan dangxeron por gxi povas prezenti nur leonoj kaj nilaj krokodiloj,sed pro siaj grandegaj dimensioj kaj dentegoj plenkreska behemoto povas kontrauxstari ecx kelkajn leonojn, precipe se gxi povas retirigxi al la akvo.

Nuntempe behemotoj logxas nur en Afriko, sude de Saharo, sed dum antikva epoko tereno de ilia logxado estis multe pli vasta. Ekde pratempo afrikanoj cxasis behemotojn, sed pro la primitiveco de iliaj armiloj tio ne

endangxerigis la populacion. En 2006, kiam la internacia naturprotekta unio agnoskis, ke behemotoj estas en dangxero, oni pritaksis ilian kvanton de 125 gxis 150 miloj da kapojn kun tendenco al malpliigxo.

Malgraux sia grandeco kaj forto, behemotoj estas tre malsanemaj. Speciale dangxera por ili estas antrakso. En 1987 pro tiu cxi malsano mortis pli ol kvar mil bestegoj.

 

Cxu hundoj havas emociojn?

Versxajne, cxiu el ni jam observis hundojn, kiuj antauxgxojas pri frandajxo kaj kiuj ekscitite saltas supren al sia mastro, aux kiuj dum jarfina artfajrajxo hurletante sin kasxas sub la tablo. Juna biologino el Vieno, kiu esploras la konduton de bestoj, gxuste tion volas kompreni: Sxi okupigxas en sia esplorado pri la hundo kaj volas pruvi, kiun espriman konduton hundoj montras en diversaj emociaj situacioj.

Dum longa tempo estis en scienca medio malpermesite mencii la vorton "emocio" en kunteksto kun hundoj. Sed intertempe estas bone pruvite, ke ankaux bestoj sentas emociojn. Sed rilate al la esprima konduto de emocioj cxe hundoj apenaux ekzistas scienca literaturo.

La esploristino volas testi diversajn hundorasojn en diversaj situacioj kaj volas eltrovi, laux kiuj indikoj emocioj estas plej bone distingeblaj. Por tio oni en testlaboratorio registras konduton, korpan lingvon, vizagxesprimojn kaj fiziologiajn mezuradojn.

Ke la juna esploristino science okupigxas pri hundoj, tio havas malgrandan kauxzon. Tiu kauzo nomigxas Niko kaj estas unu el sxiaj du hundoj. Sxi prenis la hundon el slovaka bestoprotekta hejmo. La hundo dum pluraj monatoj estis tenata en kesta kagxo kaj dum tiu tempo ne povis ekkoni ion novan. Pro tio la hundo timis homojn kaj aliajn hundojn. Per multe da empatio la tiama studentino atingis, ke Niko intertempe cxe homoj, tamen ne cxe hundoj, kondutas plene sentime. Jen personaj spertoj, kiuj inspiris sxin por sxia esplora laboro. Tiuj personaj spertoj kondukis al la intereso verki disertacion pri la evoluo de personeco cxe hundoj.

Sxi okupigxis en sia esplorado ankaux pri aliaj hundorasoj. Sxi esploris, cxu la personeco de hundo dum gxia vivo sxangxigxas. Sxi konkludis fine, ke ecoj kiel timemo, agresemo kontraux homoj aux aliaj bestoj kaj la trejnebleco kreskas laux la agxo.

Principe la personeco de hundo, laux sxia studajxo, jam manifestigxas en la agxo de ses monatoj. Tio estas por la esploristino signifa indiko, ke frua pozitiva interveno en la edukadon de hundo estas aparte karakteriza por la hundidoj. La unuaj vivosemajnoj gxis la agxo de tri monatoj estas tre grava fazo en hundovivo. Dum tiu tempo negativa travivajxo povas esti aparte impresa: Tiu fazo, laux sxi, estas la tikla fazo, la ensociiga fazo.

Scii iom pli pri hundoj certe ankaux helpas pli bone kompreni homojn. Oni

ja diras, ke hundoj estas la pli bonaj homoj.

 

 

Poezio

Grigorij Berezin

***

La vero estas, ke angor'

El gaja koro iras for

Ne restos tristo apud rid',

Cxar bonkorec' as sub egid'.

 

RENKONTIGXO KUN LA PAPILIO

- Papilio kara, flugilparo rara,

papili' tenera, en sufera mond'!

Cxu en viv' surtera trovas vi esperon,

havas vi liberon en l'kruela mond'?

- Mia mondo brilas, varmas kaj jubilas,

bunte floras gxi,

florvizagxe ridas, la felicxon vidas

tutatage mi.

- Ne kredeblas tio! Mi ja vin apudas,

ankaux mi bezonas iom da kares':,

sed anstataux tio - trist', melankolio -

dolorige sonas de l' malbon' sencxes'.

 

***

- Kial forveturis vi, bonkorulino?

- La milit' proksimas, cxu ne scias vi?

- Sed en nia urbo ja ne pafas oni !?

- La milito stulta scii ne kapablas :

Gxi neelteneblas por l'tenerulin'.

***

Malfelicxa, ho, animo,

kiom longe vi suferas

en prizono cxi, sen krimo?!

Cxu la lumradi' aperas?

Havas ja animon Lingvo,

kiel homo gxi suferas,

nia turmentata Lingvo...

Je la paco gxi esperas.

Vivi ja al gxi malhelpas

la malbono, la militoj.

Ili gxin ja sufokigas

longe, malgrau la meritoj.

Je la sxangxoj ni esperu

sur la tero, bonaj, helaj...

Verda lum' por ni aperu

sur la vojo ! Revoj belaj !

 

 

Forpasoj

Kun granda bedauxro mi devas informi al vi la sxokan fakton, ke japana blinda E-isto s-ro KATAOKA Tadasi forpasis en la vespero de la 16-a de aprilo.

Li estis plej bona, lingve kaj movade, el japanaj blindaj e-istoj aktualaj. Li estis majstrege lerta akupunkturisto konata en tiu mondo. Li bone komprenis la socion kaj kiel gvidanto de la blindula movado por plibonigi la bazon de la vivo de bll.j kaj aliaj handikapuloj. Gxuste li, tiel bone fidata en la gxenerala socio, gvidis la E-societon en la urbo Koti, kies membroj krom li estas vidantoj, por grandaj eventoj povis gajni kunlaboron de ne-esperantaj organizajxoj. Mi, KIKUSIMA, kun s-ino MATIMURA Terumi, brajliganto por japanaj blindaj e-istoj, vizitis lin jxus la 9-an de aprilo kaj promesis denove viziti en la komenco de junio. Sed, sed, sed... S-ino KATAOKA Satiko, malfortevidanta, telefonis al mi por anonci la forpason. Dum tiu vizito en Koti mi vizitis ankaux lian hejmon kaj babilis multe kun la sinjorino. Sxi parolis, ke s-ro KATAOKA ne deziras restadi en hospitalo. La unua filino, arkitekto, planis arangxi spacon en la unua etagxo, por ke li povu rulsegxe vivi tie. Li jam de antauxe suferis medolan kanceron. Lastatempe la malsano atingis la spinon kaj li perdis eblon movi malsupran duonon de la korpo. Li do estis en hospitalo nur por malfortigi la doloron, cxar jam ne estas kuraceblo. Sed li ne perdis sian intelekton.

La funebra ceremonio por li okazis la 19-an de aprilo en la urbo Koti.

 

Jean Sorel - Johano 1928-2017

Haiti-devena Kanadano, Johano Sorel mortis aprile en Montrealo. E-isto ekde 1965, li aktive instruis la lingvon al nevidantoj pere de Hadley School for the Blind (Lernejo por blinduloj). Li regule cxeestis UK-ojn kaj la kongresojn de blindaj E-istoj. Li dedicxis grandan parton de sia vivo helpe al bll.j en sia devena lando Haitio. Li fidele cxeestis lokajn kaj regionajn E-kunvenojn kaj ofte kontribuis en ili per legado de anekdotoj aux poemoj. Li estis cxiam bonhumora, ridema kaj estis plezuro renkonti lin kaj babili kun li. Li estis dumviva membro de Kanada E-Asocio kaj honora membro de E-societo kebekia. "Por mi, homo estas homo, cxu blankulo, nigrulo aux rugxulo, mi ne vidas la diferencon". Jean Sorel 1994, citajho el la libro Vivprotokoj.

Normando Fleury, prezidanto de ESK