Esperanta ligilo

n-ro 1, januaro 2018

 

Enhavtabelo

El Esperantujo. La Kuriero en Esperanto aprezata.

AMO unuafoje pri niaj eksteraj rilatoj

La Zamenhof-jaro atingis sian kulminon

Lingva forumo. Lingvo de delfenoj povas esti tradukita

Literaturo. Arto en la traduko

Diversaj interesajxoj. Eblas lerni supermemoron

Alia homo post 60 jaroj

Eraro aux trompo?

Forpasoj

 

 

 

El Esperantujo

 

La Kuriero en Esperanto aprezata

En kunsido en la sidejo de Unesko en Parizo la 12-an de decembro, la

cxefredaktoro de la Unesko-Kuriero bonvenigis la ekaperon de E-a versio

aldone al la ekzistanta familio - la franca, angla, araba, cxina, hispana,

portugala kaj rusa. La kunsido estis konceptita por 10-minuta dauxro, sed la bonvenigo de la E-istoj estis tiom pozitiva, ke gxi dauxris 70 minutojn, kun la trakto de tre praktikaj demandoj kaj respondoj. La akceptanta cxefredaktorino estas s-ino Jasmina Sxipova, origine el Makedonio, en la

redaktora posteno jam de 1983. Sxia nove enpostenigita asistanto estas s-ino Xiaorong Chen el Cxinio. Cxe la E-istoj estis Trezoro Huang Yinbao, la

filino Huang Xiaojuan, Francois Lo Jacomo, kaj reprezente de UEA, Stefan

MacGill.

Refresxigataj per jasmena teo el Cxinio, ni trairis la 5-punktan tagordon:

1. Kontrakto: Klarigite la proceduro por pretigi kaj akceptigi kontrakton

inter Unesko kaj la produktanto de la numeroj, la firmao Ora Ponto. Tio

suplementas kontrakton la antauxan tagon subskribitan inter Ora Ponto kaj

UEA.

2. Rapidigo: Akiro de la fontotekstoj pli frue, por rapidigi la grandan

traduklaboron kaj per tio limigi la postreston de la aperigo de la E-versio

kompare al la aliaj.

3. Reklamoj: La rajto aperigi en la kuriero reklamojn aux agnoskojn de

sponsoroj, cxefe el Cxinio, estas konfirmita, laux kondicxoj precizigendaj

en la planata kontrakto. Tiu eblo povos firmigi la financan bazon de la

E-versio.

4. Retejo: Konfirmo pri la eblo konigi en la elsxuta hejmpagxo de la Kuriero

pri la aperigado de versio en E-o, ecx se la numeroj aperas pli malfrue en

E-o kompare kun aliaj lingvoj.

5. Invito de sugestoj, kiel Ora Ponto povos labori pli helpeme. Venis malmulto da gravajxoj, cxefe lauxdoj. Diskutite la bezonoj liveri kvinon da

Kurieroj al Unesko, por la arkivo, la biblioteko, la redakcio kaj la Gxenerala Direktoro, kaj foje por ekspozicioj. Ankaux menciite la planoj por la Kuriero en la 103-a Universala Kongreso en Lisbono.

Entute tre bonetosa, foje kvarlingva renkontigxo kun tre pozitivaj

rezultoj.

Raportis: SMG.

 

AMO unuafoje pri niaj eksteraj rilatoj

AMO estas Aktivula Maturigxo. AMO-seminarioj okazas en diversaj

mondopartoj por instruado de aktivularo.

La specifa temo estis: AMO-seminario pri Unesko, cxar en la urbo de lumo trovigxas la sidejo de Unesko kaj koncentrigxas tie la rilata agado de UEA kaj ILEI kaj TEJO. Tiu 41-a AMO-seminario okazis dimancxon, la 10-an de decembro 2017 en la sidejo de Esperanto-France meze de Parizo, ligita kun la festado en la sidejo de Unesko pro la fino de la Zamenhofa jaro.

La seminario entenis kvar prezentajxojn, cxiuj de spertuloj pri la temaro:

La funkciado de Unesko estis la temo de Sasxa Kovyazina. Sxi klarigis pri la historio kaj strukturo, sektoroj, membrosxtatoj kaj Neregistaraj

Organizoj de Unesko kaj Unuigxintaj Nacioj, iliaj oficejoj kaj instancoj:

kiu decidas kion? Al kie sin turni pri difinita demando? Sxi plie traktis la

lingvan demandon en Unesko.

Esperanto kaj Unesko estis la temo de Mireille Grosjean. Sxi skizis la

historion pri la eko de la konsultaj rilatoj de UEA kaj ILEI, la du rezolucioj, la 90-aj jaroj kaj nuna stato. Sxi tusxis temojn pri la Jaro de la Lingvoj kaj la jaro de Zamenhof kaj pluraj organizoj (UEA, ILEI, TEJO) kaj iliaj roloj kun demando: kion faru E-delegito en Unesko?

La Unesko-Kuriero kaj gxia retejo estis la temo de Trezoro Huang Yinbao.

Li rakontis pri la antauxa Unesko-Kuriero kaj la financa problemo, kauxzita

pro la retirigxo de Usono el kunlaboro (kaj financado), la nuna reapero de

la presita formo de la Unesko-Kuriero dank'al Cxinio, la Unesko-Kuriero en

E-o: la nuna situacio kaj planoj, kaj kiel enkonduki E-on en Uneskon kaj en

gxian retejon.

Nemateria mondheredajxo de Unesko estis la temo de Barbara Despiney, kiu skizis la kriteriojn kaj procedurojn por kandidatigi sin por nemateria mondheredajxo, kion E-o sukcesis en Pollando. Sxi starigis la demandon, cxu E-o havas sxancon kaj per kiuj argumentoj? La intertempe alveninta vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill, informis pri la rezultoj de siaj tiutemaj esploroj, kiujn li antaux du jaroj faris.

Komence de la seminario la dudeko da partoprenintoj ricevis dupagxan

pritaksilon. La unuan parton ili plenumis komence, la duan parton fine. El

inter la prijugxoj: "Estis plezuro konstati la efiko-celan etoson ekz. dum

la fina kunsido de AMO 41", "Bonis ekscii pri la naskigxo de la Kuriero en

E-o, ankaux pri la historio de rilatoj inter UEA kaj Unesko". "Car la

laboro farinda estas granda, necesas pli bone kunordigi niajn homajn

rimedojn".

Raportis: SMG

Semajnon pli frue, la 40-a AMO en Moskvo

La 3-an de decembro okazis la 11-a Moskva E-renkontigxo, kadre de kiu

okazis ankaux la unua en Rusio kaj jubilea 40-a AMO-Seminario kun la temo "Publikaj rilatoj kaj E-o: tradiciaj amaskomunikiloj, interreto".

Partoprenis 23 E-istoj el 3 landoj. Kadre de la arangxo okazis pluraj

interesaj prelegoj, prezentadoj kaj komuna kantado de E-kantoj. Tradicie, la preskaux seninterrompa E-programo dauxris preskaux 9 horojn kaj finigxis nur malfruvespere. La arangxon partoprenis ankaux konataj en Esperantujo bardoj Mikaelo Bronsxtejn kaj Sergeo Strasxnenko, kiuj prezentis ricxan kantan kaj poezian programon.

Detalajn informojn pri tio, kio estas AMO vidu ce http://aktivulo.net.

Raportis Dima Sxevcxenko

 

La Zamenhof-jaro atingis sian kulminon

Pli ol 150 personoj direktis sin al la 'urbo de lumo' por partopreni la

konferencon, okazigitan kadre de Unesko en gxia prestigxa sidejo, por marki la finon de la Zamenhofa Jaro 2017. Tiu kunsido rezultis el grandegaj fortostrecxoj de la Unesko-teamo de UEA en Parizo kaj aliloke. Antauxis gxin AMO 41, kaj postsekvis fruktodona kunsido kun la cxefredaktoro de la Unesko-Kuriero. Ni transdonas la vorton al juna E-istino, Nicoleta Enache el Rumanio, kiu trovigxas meze de unujara volontulado en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Sxi estas tute fresxbakita E-isto, ekzemplo de tiuj personoj, kiujn nia Asocio devas ege kuragxigi. Nun, la vorto al Nicoleta:

"La 11-an de decembro mi havis la sxancon partopreni la memorkonferencon por la centa datreveno de la forpaso de L.L. Zamenhof. La memorkonferenco "Tutmondigxo, Interreto kaj Unesko-Kuriero" okazis en la salono II de la sidejo de Unesko, en Parizo kaj kunigis pli ol 100 homojn el pluraj landoj. Inter la partoprenantoj estis multaj E-istoj, reprezentantoj de membro-sxtatoj de Unesko kaj oficistoj de Unesko. Partopreni en tiu cxi evento donis al mi valorajn lernajn spertojn. Ekz., la evento estis granda okazajxo por kunvenigi homojn kun tia ricxa sperto, interagi kaj intersxangxi bonajn praktikojn. Rigardante malantauxen al la konferenco, ne estas por mi facile resumi cxiujn valorajn ideojn, kiuj estis dividitaj dum la tago. Mi mencios sube kelkajn el la cxefaj ideoj, kiujn mi prenis kiel personajn lernajxojn.

La konferenco estis dividita en tri partoj: malfermo, unua parto kaj dua

parto. La malfermo komencigxis per la alparolo de Krystyna Jxurek, konstanta delegito de Pollando cxe Unesko, kiu direktis la atenton de la

partoprenantoj al la cxefa temo de la konferenco kaj substrekis gxian

gravecon. Ni havis ankaux la okazon auxskulti la vortojn de Maryse Wanda Zaleski-Zamenhof, la pranepino de L.L. Zamenhof, kaj la vidpunkton de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA. Nome de Unesko parolis s-ro Frank La Rue, la Asista Direktoro de Unesko por Komunikado kaj Informado.

La du partoj de la konferenco estis strukturitaj jene: Unua sesio:

Sabastien Moret: "Kial E-o venkis"; Jean-Claude Lescure: "E-o fronte al tutmondigxo"; Guilherme Fians: "E-o nuntempe kaj fronte al sia estonto: komunumo kaj gxiaj komunikiloj". Dua sesio: Chuck Smith: "La modernaj komunikiloj serve al E-o"; Trezoro Huang Yinbao: "La Unesko-Kuriero en E-o"; Giorgio Novello: "Cxu nova lingvo por Unesko?" (prelegis elektronike)

Cxiuj intervenoj estis tre interesaj kaj ricxigis min per informoj, kiujn

mi ne konis antauxe. Mi specife interesigxis, pri kio helpis E-on dauxre disvastigxi, kaj kiel malsamas E-o disde aliaj artefaritaj lingvoj, kiuj naskigxis en la 19-a jarcento kaj ne plu vivas. La prezentataj prelegoj donis al mi pli da kompreno kaj klareco. Mi plifortigis mian certecon, ke E-o estas ne nur lingvo lerninda, sed ankaux vigla movado, kiu kontribuis al la disvolvigxo de internaciaj aferoj kaj disvastigo de inventoj kaj sciencaj novajxoj. E-o pozitive influis turismon kaj vojagxadon kaj ecx permesis kontakton inter samaliancaj militpotencoj. Gxi ankaux faciligis komunikadon inter E-istoj, specife inter homoj el malsamaj kulturoj kaj kun malsamaj spertoj. Siamaniere E-o sxangxis la vivon de multaj homoj kaj ebligis interkomunikadon kaj lernadon. Cxiuj el tiuj aspektoj pruvis, ke E-o temas pri pli ol lerni lingvon, kaj ke gxi kongruas kun la valoroj kaj vizioj de

UN kaj Unesko.

Inter la temoj, kiuj kaptis mian atenton, estis la prelego pri uzado de

amaskomunikiloj kaj moderna teknologio serve al E-o. Prezentata kiel vojagxo tra la tempo, la sesio montris, kiel modernaj teknologioj sxangxis nian manieron komunikigxi kaj bildigis la rimedojn kaj aplikajxojn, kiuj donis

novan dimension al E-o. Aldone al la konferenco-sesio mi havis la sxancon renkonti novajn homojn kaj interagi kun ili dum la pauxzoj. La ebleco interkonekti, lerni unu de la alia kaj esplori ideojn estis grandvalora sperto. Mi certe povas diri, ke tiu konferenco estis sencoplena por mi kaj mi gxojas esti partopreninto. Plie, mi deziras aldoni, ke la tuta evento estis bone organizita, kaj cxiuj prelegantoj esprimis honestajn opiniojn rilate al sia temo kaj disdonis ege valorajn informojn".

(laux Estraraj komunikoj de UEA).

 

 

Lingva forumo

 

Lingvo de delfenoj povas esti tradukita

 

La kompanio pri lingvaj teknologioj Gavagai AB, kreita en la sveda

instituto de informadiko, submetis al sistema analizo 40 lingvojn. Nun

esploristoj el la Regxa teknologia instituto kunlaboras kun Gavagai AB por

lerni la lingvon de delfenoj. La projekto, kiu fokusigxas al testado kaj plilargxigo de eblecoj de la sistemo, inkludas decxifradon de sonoj de

delfenoj. La teamo observos delfenojn en la parko de virga naturo kaj uzos

la teknologion de lingva analizo de artefarita intelekto por dekodigo de

sonoj, kaj, se cxio iros glate, gxi kompilos vortaron de la delfena lingvo.

Sciencistoj kredas, ke ili povos fari tion ne nur dank'al la eblecoj de la

sistemo Gavagai Ab, sed ankaux pro granda kvanto da informoj de delfenoj, pli novaj registrad-metodoj kaj granda produktiveco de komputiloj.

"Ni esperas, ke ni povos kompreni delfenojn helpe de la teknologioj de

artefarita intelekto", - diris en intervjuo al Bloomberg profesoro Jusi

Karlgreen, unu el fondintoj de Gavagai AB. "Ni scias, ke delfenoj havas

komplikan komunikad-sistemon, sed dume ne komprenas, pri kio ili parolas". La programo, prilaborita de la kompanio, permesis efektivigi profundan tekstan analizon de 40 lingvoj. Tiu analizo enkludas esploradon kaj komparadon de diversaj konceptoj kaj tujan vidan komprenon de komunikoj de la bestoj.

Kompreni la delfenan lingvon... Stranga ideo, cxu ne? Oni uzas masxinan

analizon por pli rapide reagi al postuloj kaj problemoj de klientoj. Tiu cxi

ideo pri delfenoj estas siaspeca provo de la eblecoj de novaj programoj.

Esploro de la delfena lingvo ne estas celo en si mem, gxi helpos plibonigi

la ilon kaj uzebligi gxin por aliaj bezonoj.

Laux RIA "Novosti"

E-igis O.P.

 

 

Tony BECKWITH, Usono

ARTO EN LA TRADUKO

La angla originalo unue aperis en la auxtuna (2010) n-ro de "Source"

- reta bulteno de Literatura Fako de ATA (Amerika Tradukista Asocio)

kaj poste estis surpaperigita por la januara numero 2011 de "The ATA

Chronicle". La publikado de la traduko estas permesita.

 

"En piedpilkado bone ludi ne suficxas: oni devas senti la ludon profunde".

Jules Rimet

En Madrido somere estis varmege. En mia logxejo estis sufoka aero pro la fermitaj fenestroj, kaj la malfermo de ili ne multe helpis. La cxiujara forveturo de patrinoj kun infanoj atingis sian apogeon, kaj la urbo sentis sin komforte malplena pro la foresto de tiuj, kiuj retirigxis de la varmego por pasigi kiom eble plej longan tempon en la montaro au cxe la marbordo. Por mi tio estis la plej sxatata tempo de la jaro.

Estis jam post la noktomezo, kaj mi sidis meze de la lummakulo en la

Malluma gastocxambro en la tria etagxo. La fenestro antaux mi estis malfermita, enkadrigante mian vidon de la nokta cxielo, pendanta super la kvieta kvartalo. La varma aero pigre kirligxis cxirkaux mi kaj mi sidis cxe mia skribtablo, la fingroj estis sur la klavaro de mia tajpilo - verda portebla Olivetti, mia fiero kaj gxojo.

Estis kutima afero. Oni telefonis al mi posttagmeze por diri pri mendoj kun

Strikta limdato, kaj ke oni bone komprenas, ke la tarifoj inkluzivos krompagon pro la urgxeco, cxu tio min interesas? Konsuela enlitigxis post la vespermangxo, kaj mi restis kun Olivetti kaj la rakonto pri plej intrigaj postkulisaj fiaferoj en la sere-komerco en Andaluzio, kiuj plenigis la senordan historion de la suda Hispanio. Bone verkita de vera hispano, kun

tre agrabla flueco kaj stilo, gxi estis gracie bildeca, vera plezuro por

legi. Miraklo! Kaj longa - do, mi planis ne dormi la tutan nokton.

Frumatene Konsuela starigxis malantaux mi, tenante siajn manojn sur miaj sxultroj kaj rigardante la cxielon. "Vi cxiam faras tion, ricevante ion similan"," sxi diris. Mi kapjesis.

"Via traduko farigxas via querida*1, - sxi murmuris, deturnante sin, - via

amatino". Sxi pravis. La similan tradukon oni devas trakti atente. Gxi enhavas tiom da nuancoj kaj subtilajxoj, ke oni devas senbarakte permesi la entirigxon. Tio postulas cedi pormomente la tutan vivon kaj, siavice, stimulas pinglopintan fokusigxon, kiu estos ricxe rekompencita.

Vicoj de miaj pensoj estis interrompitaj, kaj mi rektigxis strecxante min

en la segxo.

Mia kolo estis rigidigxinta, ankaux la sxultroj. Mi ekstaris, proksimigxis

al la fenestro kaj rigardis malsupren. Viro promenis laux la trotuaro de la kontrauxa stratflanko, lia ombra silueto longigxis en la lumo de la stratlanternoj. Unu mano en la posxo, la alia svingigxis flanke. Atinginte la angulon, li malaperis. Nun la strato estis senhoma kaj kvieta, kaj strange bonvena. Mi lasis letereton sur la tajpilo kaj iris malsupren. La kafejo "Gijon" estis proksime, kaj estos agrable promeni tien. "Gijon", sxajne, neniam estis fermata, kaj kelkaj gastoj jam sidis tie, kiam mi venis. Mi mendis viskion kun sodakvo en alta glaso.

Ies mano falis sur mian sxultron, kaj mi turnis min: "Hombre, Javier!*2"

Ksavero estas verkisto, kiu pro diversaj cirkonstancoj laboras ankaux kiel tradukisto. Li komprenas noktulojn laux la propra sperto kaj pro tio demandis: "Kiel vi fartas?" "Cxio bonordas, - mi diris al li. - La rakontado estas bona, estas neniuj problemoj kun terminaro, sed mi penas transdoni la tonon de la originalo, vi ja scias, la etoson, la dejo*3, la esencon de Andaluzio, kio estas tiom grava parto de la novelo. Gxis nun mi ne kaptis tion."

Ksavero largxe ridetis kaj mendis ankoraux po glaso. "Etoso? Dejo? Esenco? Kiaj vortoj! Kion vi intencas fari - krei artajxon?" Mi pensis momenton, kirlante perfingre la glacikubetojn en mia glaso, kaj diris: "Jes, fakte tion mi volas fari". Ksavero pristudis mian vizagxon, liaj brovoj levigxis. "Vi komprenas tion cxi, - mi dauxrigis. - Ni tradukas diversspecajn

dokumentojn; iuj estas teruraj kaj aliaj estas pli-malpli interesaj, kelkaj

estas bone verkitaj, sed tre malofte ni trovas ion nepre tradukindan. Tio

cxi estas unu el tiaj. Mi volus fari tion, kion faris la verkisto hispane.

Mi volas, ke la angla versio posedu la saman duende*4, la saman magian kvaliton, kiel la originalo".

Ksavero kapjesis kaj ekridetis: "Mi rekonas tiujn cxi simptomojn! Ankaux

mi suferis tion, samkiel vi cxi-vespere. Laux mi, amiko mia, transfuzon de

flamenko - jen kion vi bezonas cxi-momente. Ni iru al Las Brujas*5, mi

regalas".

Ekzistas nenio pli animplena, ol la vocxo de la flamenko-kantistino, precipe

kiam gxi interplektigxas en la serenado kun la muziko de la flamenka gitaro kaj senvuala pasio de la flamenko-dancisto. En la malhela, fuma lumo en Las Brujas ni eksentis la pulsadon de klakantaj manoj kaj la frapadon de kalkanumoj, kaj ni ekspiris pli profunde. "Vi deziras priskribi la odoron kaj la esencon de Andaluzio? - kriegis Ksavero. - Tio cxi estas vera Andaluzio". Li pravis. Flamenko venis de Nord-Afriko kun la mauxroj kaj la suda Hispanio heredis la muzikon de la dezerto. Ekde tiam la grandaj urboj Granado, Sevilo kaj Kordobo produktis generacion post generacio flamenko-artistojn, kiuj konservis la tradiciojn de siaj prapatroj, de tiuj, kiuj eklogxis en Andaluzio. "Tion, kion vi povas auxdi en flamenka taverno, kiel tiu cxi, ankoraux ne estas la tuto, - aldonis Ksavero. - Iam sidigxu

kviete, dezirinde kun la okuloj fermitaj, kaj auxskultu atente auxskultu! - Recuerdos de la Alhambra de Tarrega*6. Vi enprofundigxos en la esencon de la sudo."

La strato estis senhoma, kiam ni eliris el la drinkejo. Ni piediris tra la

Calle Mayor al la Paseo kaj baldaux ekvidis la Muzeon Prado, blanke lumanta apud la Parque Retiro.

"Cxu vi deziras meti iom da arto en vian tradukon? - demandis Ksavero,

montrante per la cigaro. - Estas multe da arto tie!" "Estas domagxe, ke gxi estas fermita", - mi diris.

"Por favor!*7 - kracxetis Ksavero, frapante la frunton per la libera mano. -

Kiel vi intencas enmeti arton en vian tradukon kun la simila sinteno? Iru

kun mi!" Li prenis min cxe la brako kaj kondukis min trans la straton, poste li malrapide promenigis min tien kaj reen laux la apudmuzea trotuaro, parolante serioze kaj insiste: "Se vi volas, ke via traduko estu arta kreajxo, la arto devas esti ene de vi. Cxio vidata kaj komprenata de vi inspiru vian vortelekton. Pensu pri la pentrajxoj kaj la skulptajxoj, viditaj tie cxi. Memoru pri Goya, Velasques, la malnovaj majstroj, cxu vi povas imagi ilin en via menso? Rigardu ilin pli atente. Ili ja alparolas vin, ili volas ion diri al vi. Auxskultu!"

Mi faris tion, kaj mia menso estis plenigita per pensoj pri formo kaj

koloro, proporcio kaj perspektivo. La fingroj sur la manoj de la statuo

komencis movigxi, kaj la siluetoj de gxia sxtona korpo memorigis al mi jam konatan belecon. Resono de la historio eniris mian memoron, kaj la pasinteco klarigxis. Cxio havis ritmon kaj kialon, kaj mi eksentis, kion oni klopodis diri. Subite mi ekvolis reveni al mia traduko. Mi diris tion al Ksavero, kaj li ekridis: "Cxu vi auxdis la urgxan vokon de la amatino, kiun vi ne povas ignori? Do, tempo venis. Ni iru hejmen!"

Ni devis trapasi nur kelkajn kvartalojn, kaj promenado estis agrabla: unu

mano en la posxo, la alia svingigxis flanke. La senhomeco de la stratoj

kreis senton de la spaco, proponanta senfinajn eblecojn. La graciaj linioj

de la trafikcirklo aludis al pli frua epoko, kiam estis tempo por halti kaj

gxui specifajn momentojn, vivi pli malrapide kaj en harmonio kun cxirkauxo. Estis idiliaj tempoj, venis al mi en la kapon, kiam sereo estis personigo de la vivmaniero.

Denove hejmo, la lampo ankoraux lumigas la tajpilon. Mia letereto restis

nelegita. Mi fermis la kuirejan pordon kaj preparis iom da kafo. Poste mi

staris cxe la fenestro kaj rigardis la unuan lumstrion, aperanta sur la horizonto. Mia menso estis klara kaj mi sentis min ekscitigxinta. Mi sidigxis kaj eklaboris.

Klarigoj:

*1 amatino (hispane)

*2 Ksavero, amiko (hispane)

*3 tie cxi - odoro, gusto (hispane)

*4 elfo (hispane)

*5 La sorcxistinoj (hispane)

*6 Francisko Tarrega (1852-1909) - hispana gitaristo, komponisto,

muzikinstruisto

*7 Mi petas vin (hispane)

E-igis membroj kaj amikoj de la E-Societo de Cxikago

 

 

Diversaj interesajxoj

 

Eblas lerni supermemoron

 

Memor-atletoj kapablas enskribi en sian memoron gxis cent vortojn dum kvin minutoj. Eksperimento de cerbesploristoj montras: Tiaj kapabloj estas

principe lerneblaj. Ankaux normalcerbuloj povas per trejnado akiri

super-memoron.

Al la sxak-cxampiono Magnus Carlsen fakuloj atestas kolosan memoron

surbaze de kiu li kapablas elvoki milojn da pozicioj kaj povas sxajne

senpene venki la komplikajxojn de la regxa ludo.

Lia luda supereco instigis nomi lin "Mozarto de la sxako", kvankam Carlsen en intervjuoj ne lacigxas substreki, ke li principe estas tute normala juna viro. Telefonnumerojn li nome ne kapablas memorteni, li diras. Kaj en la superbazaro li forgesas la duonon de la nutrajxoj, se lia patrino ne donas al li liston.

Kiel tio kongruas kun lia genieco en sxako? Eble tie tute ne estas

kontrauxdiro, opinias germana neurosciencisto. Nome por studajxo la

sciencisto kunvokis 23 virinojn kaj virojn kaj submetis ilin al trejnado de

la memoro. Cxe la komenco de la eksperimento la testpersonoj kapablis

memorteni 26 nociojn el vortaro, ampleksanta 72 nociojn. Post ses semajnoj la memortenado atingis impresajn 62 nociojn.

La mnemotekniko, kiun aplikis la testpersonoj dum la cxiutaga duonhora

trejnado, nomigxas Loci-metodo: cxe tiu metodo oni unue kunnodas cxiun

nocion kun loko, konstruajxo aux placo. Tiel el la abstrakta vico farigxas

vojagxo, cxe kiu oni en siaj pensoj movigxas de unu loko al la sekva.

Ke tiamaniere enhavo pli bone restas en la memoro, tion jam sciis la

antikvaj grekoj kaj romianoj - kaj en tio gis hodiau ne multe sangigis. Se

partoprenantoj de sportaj memorkonkursoj enskribas en sian memoron absurde longajn vicojn de nombroj, tiam ili faras tion kutime lau la antikva

Loci-metodo.

23 tiajn memorsportistojn, inter ili ankaux kelkaj cxampionoj, la germana

neuxrosciencisto same petis por sia studajxo en la laboratorion. Li volis

eltrovi per cerboskanajxoj, kio distingas la plej bonajn memoratletojn de

liaj testpersonoj. Li estis kredinta, ke cxe la cerbosportistoj kelkaj

cerbostrukturoj estus pli forte kreskintaj. Sed tio ne estis la kazo, ilia

anatomio ne montris diferencon.

Per detala esplorado la sciencistoj tamen ankoraux ion trovis. La kunligoj

inter la antauxfrunta kortekso kaj aliaj cerbaj areoj, (ekz. tiaj, kiuj pritraktas la tridimensian pensadon), cxe la cerbosportistoj montris certan skemon. Tiu skemo unue ne estis trovebla cxe netrejnitaj testpersonoj.

Aliflanke, post ilia sessemajna trejnado tamen jes.

La konkludo el tio estas: se la memoro foje jam estas aparte trejnita per

la Loci-metodo, tio postlasas postsignojn en la neuxrona reto. Kaj ju pli

klaraj tiuj postsignoj estas, des pli bona estas la memorkapablo.

Ke la sxak-cxampiono en sia vivo for de sxako jen kaj jen estas

malkoncentrita, tio ne surprizas la germanan scienciston: "Gxuste tion

rakontas al mi ankaux la memorsportistoj. Se ili ne aplikas siajn mnemoteknikojn, ankaux ili ne memortenas pli multe, ol cxiuj aliaj homoj".

 

Alia homo post 60 jaroj

Cxu en junagxo kaj en alta agxo ni estas la samaj homoj? La gxis nun plej longtempa studajxo respondas al tio: Ne. Nia personeco laux tio dum 60 jaroj sxangxigxas pli ol oni supozas.

La afero komencigxis en la jaro 1950: Tiam en la kadro de la Skota Mensa Supervidado estis prijugxataj en la lernejoj proksimume 1200 14-jaraj skotaj gejunuloj. Tiufoje ne temis pri lernejaj notoj, sed pri la personeco de la dekkelkjaruloj. Konkrete temis pri ses ecoj: pri memkonscio, persisto, stabila humoro, skrupuleco, propra volo, kaj produktemo. La prijugxo okazis laux skalo de 1 gxis 5.

En la jaro 2012 - do post 62 jaroj la esploristoj de la universitato de

Edinburgo retrovis 635 el la partoprenintoj en la studajxo. Apenaux 200 el

la nuntempe 76 aux 77-jaraj personoj vere deklaris pretecon ripeti la teston

pri personeco. En tiu kazo ili devis mem taksi la ses ecojn sur la kvinstupa

skalo. Por la ekstera percepto ili krome devis nomi homon proksima al ili,

kiu plenigis la saman demandilon. Kaj krome oni jam kiel en la jaro 1950

plenumis teston pri inteligenteco kaj oni demandis pri la gxenerala

bonfarto.

La esploristoj kun surprizo devis konstati, ke apenau trovigxis iuj komunecoj inter la 14-jaraj kaj la 77-jaraj personoj, tute sendepende, cxu

la koncernaj homoj mem estis prijugxintaj sin aux cxu aliaj faris tion.

Tio laux la esploristoj kontrauxas al multaj aliaj esploroj. Ili cxiuj atingis la konkludon, ke la personeco dum la kuro de vivo restas almenaux relative stabila. Oni do kredis, ke spertoj kaj vivocirkonstancoj ne povas sxangxi bazajn karakterajn trajtojn. Oni tamen gxis nun neniam estis analizinta pli longan periodon, ol 60 jaroj.

Sed kiel povas okazi, ke la sama homo kun 77 jaroj estas komplete alia, ol kun 14 jaroj? Unu ekspliko povas esti la momento de la konstato de la

faktoj. Kun 14 jaroj plej multaj gejunuloj ankoraux trovigxas plene en la

pubereco - jen periodo, dum kiu ankoraux multo nove ordigxas kaj kelkaj

junaj homoj signife sxangxigxas.

Alternativa respondo povas esti la relative longa kompara tempo. Ja laux

la esploristoj jam pli fruaj studajxoj alportis rezulton, ke homoj de tempo

al tempo sxangxigxas almenaux lauxgrade. Tio sumigxas dum vivokuro kaj je la fino ne plu restas multe de la origina personeco.

Ke la studajxo ne tusxis aux entute ne povis tusxi cxiujn facetojn de

personeco kaj tiel eble pretervidis la stabilajn elementojn, tio ja ne tute

estas ekskludebla. Cxar la historiaj datumoj lauxnature ne kongruas kun

modernaj teorioj, kiuj priskribas personecon surbaze de la tiel nomataj

"grandaj kvin" ecoj: Malfermeco por spertoj, skrupuleco, ekstravertiteco,

pacemo kaj emocia malstabileco.

 

Eraro aux trompo?

En la genia organismo de homo sencxese okazas preskaux senlima nombro da reakcioj, kiujn kauzas granda kvanto da substancoj. Averagxa homo iom scias pri si mem, cxar kelkajn bazajn detalojn eblas ekscii jam sur la nivelo de bazlernejo. Poste la cxefa fonto de la informoj pri la funkciado de ni restas diversaj sciigoj elsendataj de gazetoj, filmoj aux en libroj. Fine, se ni havas iom da bonsxanco, ni povas informigxi cxe sagxaj kuracistoj, kun kiuj ni renkontigxas okaze de malsanoj aux ordinara esplorado. Temas pri tre fascina scienca kampo, kiu estas antaux ni malkovrata danke al la scivolemo de esploristoj.

Mi volas nun skribi kelkajn frazojn pri substanco, kiu ludas tre gravan

rolon en ni.

Gxi estas konsistajxo de cxelmembranoj en la tuta nia organismo. Nia cerbo konsistas el gxi en duono. Sen gxi ne elkreigxos la vitamino D, rezulte de kio povas okazi diversaj kronikaj, longedauxraj malsanoj.

Tiu cxi substanco estas grava transportilo de proteinoj kaj partoprenas en

pluraj biokemiaj reakcioj. Gxi estas produktata cxefe en la hepato kaj estas

la bazo de normala funkciado de la cerbo, de sinapsoj kaj grandkvante gxi

trovigxas ankaux en la galo. Gxi estas bazo por krei plej diversajn

hormonojn, kiel kortizono, progesterono, testosterono, estrogenoj kaj

aldosterono.

Jam nuntempe oni scias, ke kolesterolo, pri kiu gxuste temas, estas parto

de la imunsistemo de homo. Kiam oni aplikis esplorcele la homan LDL-on al bestoj, tiuj resanigxis. Kolesterolo i.a. respondecas pri la kreigxo de la

gxusta izolajxo de nervoj, kies manko kauxzas neuxrodegenerajn malsanojn, ekz. sklerozon dissemitan. Sen tiu cxi kemia kunmetajxo nia pulmo cxesus bone funkcii. Mi povus listigi senfine. Kiel ni vidas, sen tiu cxi molekulo, sen ties gxusta (por koncerna organismo) nivelo, ni povas havi seriozajn sanproblemojn.

Nia organismo ne elkreas kolesterolon en iuj hazardaj kvantoj. Gxia nivelo en la sango estas rezulto de precize kontrolata bezono de la organismo en koncerna momento. Nenio cxi tie okazas senorde kaj senkauxze. Ne estas tiel, ke nia organismo subite decidis produkti la substancon, kiu estas kolesterolo, kiu mortigos nin, sed gxi produktas cxi molekulon en iu konkreta, bezonata kvanto. Antaux longa tempo kiel normala oni opiniis la nivelon de 240-280 mg/ml, kaj tiam 320 mg/ml estis tro multe. Hodiaux la normo estas 190 mg/ml. Sed kio estas pli grava: la vera bezono de la organismo aux la cifero el laboratorio? Cxu ni observas la organismon kaj obeas gxin?

Sendepende de tio, kion volas nia organismo, homo komencis sian plej

grandan batalon kun la dangxera nevidebla malamiko - kolesterolo, kiu

kasxigxas ie ene de ni.

Por iel tamen videbligi gxin, homo elpensis ecx specialan malsanon, kiu

nomigxas hiperkolesterolemio. Lauxvice por efike batali kontraux la malamiko servas cxiam pli diversaj kaj cxiam pli altekostaj kuraciloj, cxar kiam ekzistas malsano, devas ekzisti ankaux rimedoj kontraux gxi.

Sed cxu certe? Cxu ne estas senca la demando, kial kuraci tiuspecan

"malsanon", se post la mangxado de 3-4 ovoflavoj tage dum kelkaj semajnoj en la decida plimulto da kazoj la tiel nomata "bona" kolesterolo HDL kreskas kaj la "malbona" LDL malkreskas? Demandindas ankaux: cxu tamen ne estas kauxzo por pensi pri iu eraro, se ne nomi gxin trompo?

Andreo Bach

 

Forpasoj

Ni ricevis de Ritva Sabelli jenan malgxojan mallongan informon:

Raimo Tanskanen forpasis 29.11. Hieraux (la 17-an de decembro) okazis la funebra ceremonio.

 

Jaap Wieringa (Nederlando) sciigis, ke la 9-an de januaro forpasis Gerda van der Sijde.

 

Plej korajn kondolencvortojn mi esprimas al mia serba amiko Dushan

Andjelkovicx, kiun por cxiam forlasis lia tre helpema kaj fidela vivkunulino Dragica post longjara malsano.

Anatolo Masenko.