Esperanta ligilo

n-ro 10, decembro 2018

 

 

Enhavtabelo

De la redakcio

Harald Rader - honora membro de LIBE

gratulon al Masenko!

Pier Luigi da Costa - honora membro de LIBE

Glosaro

Tra la sortofrata mondo. Vibranta navigilo

Nekutimaj kutimoj. Omano, festo en dezerto

Diversaj interesajxoj. Dividu plezuron

Literaturo. La Kristnaska vespero de Benjameno

Facila legajxo. Kiel Sankta Nikolao prunteprenis patrajn sxuojn

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Anonceto

Forpaso

 

 

De la redakcio

Karaj gelegantoj! Al vi cxiuj kaj al viaj proksimuloj ni deziras gajan Kristnaskon kaj felicxan novan jaron! Ni sxatus dauxre ricevi viajn demandojn, proponojn, kritikajn rimarkojn por plibonigi nian revuon.

Laux propono de nia fidela leganto Otto Prytz el Norvegio ni reenkondukos la rubrikon "glosaro", kiun siatempe majstre gvidis Raymond Gonin. En gxi ni klarigos la vortojn, ne facile kompreneblajn por cxiuj. Viajn demandojn kaj

proponojn por tiu cxi rubriko estas bonvenaj!

Red'.r::

 

 

Harald Rader - honora membro de LIBE

 

Li naskigxis la 8-an de januaro 1932 en Klagenfurt (Auxstrio) kaj ne facile travivis la jarojn antaux, dum kaj tuj post la dua mondmilito. Kvankam lia vidpovo estis difektita, li longe restis cxe siaj gepatroj. Poste en Klagenfurt li dum tri jaroj vizitis gimnazion kaj blindullernejon, kie li studis brajlon, korb-kaj brosfaradon. Sekvis du jaroj en viena blindullernejo, kie li perfekte ekposedis la germanlingvan stenografion. En 1952 Harald revenis al Klagenfurt kaj tuj li eklaboris kiel sekretario kaj stenografiisto cxe la regiona registaro kaj parlamento. Krome, dum 59 jaroj li sencxese plenumadis diversajn funkciojn en la regiona kaj en Auxstria blindul-asocio. Pro sia longjara kaj modela agado li estis honorigita per Ora insigno de la Asocio kaj per plej alta insigno de la lando "Karintia lauxro en oro kun briliantoj".

Tamen por ni sendube gravas la aktiveco de Harald en Esperanto. En 1959 li faris abiturientan ekzamenon en la gimnazio en Klagenfurt kaj eklernis Esperanton per lernolibro kaj parte letera instruo de nia kara Joseph Kreitz. En 1962 li transprenis la auxstrajn blindajn esperantistojn.

Dum 44 jaroj li gvidis la Auxstrian Ligon de Blindaj Esperantistoj (ALBE). Li mem partoprenis en 28 IKBE-oj, li organizis kvar kaj kunorganizis unu IKBE-ojn en Auxstrio. De 1968 gxis 2005 li prilaboris la monatan sonrevuon kun 90 minutoj "heroldo el Auxstrio", kiun li mem sendis al 34 esperantistoj en la tuta mondo.Necesas mencii, ke Harald estas felicxa patro ecx de ses filoj!

Nun ankaux LIBE-estraro rekonis la valoran E-laboron de Harald kaj nomumis lin honora membro de LIBE.

Kun gxojo mi gratulas mian amikon pro la sendube meritita honorigo.

A. Masenko.

 

 

Gratulon al A.I. Masenko

 

En la jaro 1963, lerninte en la dekunua klaso, mi kun la amiko konatigxis kun Esperanto, dank'al Anatolij Ivanovicx Masenko, kiu donis al ni esperantan lernolibron de Sergejev dirinte: "legu la libron! eble vi ekinteresigxos." Al ni ekplacxis la afero. Ni estis junaj knaboj, havis bonan memoron. Jam post nelonga tempo ni komencis korespondi kun alilandanoj, mi kun brazilano, la amiko kun franco. Jam laborante mi abonis la revuojn" "Auxroro" el Prago kaj "Pola Stelo" el Varsovio. Publikigitaj lecionoj de Masenko allogis multajn dezirantojn studi Esperanton. Grupoj el Krasnodara, Rostova, Krimea regionoj, el Moldovio, Ukrainio, Leningrado kaj unuopuloj el diversaj urboj kaj respublikoj de Sovetunio, partoprenis cxiujarajn esperantorenkontigxojn, dum kiuj estis okazigitaj esperantolecionoj, gviditaj de kelkaj spertaj esperantistoj kaj someraj universitatoj en kiuj cxiuj sxatis auxskulti rakontojn de Masenko kaj jxukova pri ikbe kaj pri iliaj multaj alilandaj amikoj. En 1987 en Moskvo helpe de lokaj esperantistoj estis organizita tutlanda esperantorenkontigxo, dedicxita al centjarigxo de internacia lingvo Esperanto. La grupo de nevidantaj esperantistoj el Rusio, gvidata de Masenko kaj Jxukova partoprenis jubilean Ikbeon en Varsovio.

Esperantistoj de Sovetunio kaj Rusio dankas Anatolon pro tio, ke li konatigis nin kun blinda sperta esperantisto, vojagxanto, instruisto, poeto, verkisto - V. Erosxenko, pro tio, ke ni legas liajn librojn en Esperanto. En 1990 jaro en urbo Belgorod okazis esperantorenkontigxo, dedicxita al centjarigxo de Vasilij Erosxenko, kiun partoprenis profesoro el Japanio Takasugi Ichiro kun la edzino, invititaj de Masenko, kio tre surprizigis cxiujn. La jaro 1994. Unuan fojon en Rusio en urbo Kislovodsk Masenko kaj Jxukova organizis Ikbe 60. Programo de la Ikbe estis tre interesa, enhavricxa kaj regis etoso de amikeco, frateco kaj interkomprenigxo. Sekvis esperantoarangxoj en Ukrainio: Vinnica, Gusxcxinci, vilagxo Irpej apud Kijevo, Ikbe, partopreno Ikbeon en Prago. Rusian grupon cxefis, kiel cxiam Masenko kaj Jxukova, ktp. Nun jam estas jaro 2018 kaj cxiujare Masenko estas kune kun ni, kiel organizanto kaj aktiva helpanto en niaj Rusiaj Jxamboreoj, pri kiuj li konstante raportas dum cxiujaraj Ikbeoj. El esperanta ligilo ni sciigxis, ke nia Anatolo igxis honora prezidento de Libe. Gxuste tiaj homoj devas esti tiel aprezitaj. Ni tutkore gratulas vin, Anatolo, kaj deziras al Vi multajn sanajn energiajn vivjarojn!

Aleksandr kaj Valentina Kudinov.

 

Anatolij Ivanovicx Masenko estas ne nur pasia esperantisto, sed ankaux bonkora, helpema homo. En nia lernejo en Kislovodsk li estis prezidanto de nia blindul-organizajxo. Kaj mi estis orfo. Anatolij Ivanovicx helpis al mi per mono, por somerferioj. Li akiris por mi la kuracvojagxilon en sanatorion kaj poste mi ripozis en la pionirtendaro. Mi estas cxiam dankema al li.

Tatjana Kuklina.

 

Kun Anatolij Ivanovicx Masenko mi konatigxis en la jaro 2011. Li invitis min al la E-renkontigxo en Mahxacxkala. Post cxi arangxo mi alpasxis al lernado de Esperanto. Li sendis al mi sian lernolibron de la lingvo kaj esperantan-rusan vortaron de E. Bokarev en brajlo, kio tre helpis al mi. De tiam ni renkontigxas en la E-kongresoj kaj jxamboreoj. Mi tre dankas la sorton pro la konatigxo kun Anatolij Ivanovicx, kio helpis al mi akiri novajn bonajn amikojn.

Galina Koroljova.

 

La lecionoj de A. I. Masenko estas instruplenaj kaj diverstemaj. Dum la lecionoj, gvidataj de nia sagxa instruisto cxiam regas la etoso de kreado. Ni ne nur lernas esperanton, sed ankaux ricevas informojn el la diversaj sferoj de la scioj.

Olga Filippova.

 

En la jaro 2015 mi venis al la rusia jxamboreo kaj mia vidanta amiko sxakludis kun Anatolij Ivanovicx. Pro tio, ke la sxaktabulo estis nur por vidantoj, Anatolo tenis la partion en la kapo. Mia amiko estis tre mirigita. Anatolij Ivanovicx trejnis gelernantojn kaj veturigis ilin por sxakkonkuradoj.

Vjacxeslav Suslov.

 

Ni cxiuj dankas vin, kara Anatolo, pro interesa rubriko en Esperanta Ligilo "Enigmoj kaj problemoj".

 

Estu sana vi kaj energia!

Restu kara por ni instruisto!

Gvidu nin, ke elkresku el cxiu

Post la temp' vera esperantisto!

Vi instruu al ni Esperanton,

Nin postule kaj zorge kontrolu!

Pri la stel' verda sonu la kanto,

Vivu longe, amik' Anatolo!

Ljubovj Rajkova.

 

Pier Luigi da Costa - honora membro de LIBE

Laux decido de LIBE-estraro Pier Luigi da Costa (Italio) estis proklamita honora membro de LIBE.

Pier Luigi da Costa (n. en 1941) estas konata al bl'aj E-istoj ne nur kiel redaktoro de la revuo "Itala ligilo", E-instruisto, aktiva partoprenanto de multaj E-kongresoj, kasisto de LIBE, sed ankaux kiel bona amiko, bonfaranto, mi diru, mecenaso. Tre modesta homo, li ne sxatas afisxi sian agadon, sed fakte li subtenis E-movadon kaj unuopajn bl'ajn E-istojn en kelkaj landoj. Ekz., al kelkaj li malfermis la mondon de moderna teknologio. Mia unua komputilo estis gxuste lia donaco. Kelkfoje li vojagxis sola, kun pezaj valizoj (vi, eble, memoras, kiom pezis la unuaj komputiloj, presiloj kaj skaniloj) kaj pacience instruis komputil-uzadon, mem skribis instrukciojn kaj priskribojn de la programoj en E-o. Tio estis mirinda sperto de praktika uzo de nia lingvo.

Ni deziras al Pier Luigi bonan sanon kaj multajn jarojn de aktiva vivo!

O.P.

 

Glosaro

En tiu cxi rubriko ni klarigos rarajn, malfacile kompreneblajn vortojn, uzitajn en nia revuo. La vivo postulas rapidan enkondukon de novaj vortoj por objektoj kaj nocioj, kiuj aperas amase. Cxu vi spertis la senton, ke ecx en via gepatra lingvo oni uzas iun vorton, kiun vi volas sercxi en vortaro? Foje ecx ne temas pri iu speciala aux scienca teksto. En nia cxiutaga vivo cxiam pli ofte aperas iuj novaj objektoj, kiujn necesas iel nomi. Kaj kion diri pri E-o? Kiun vorton elekti, se ne trovigxas la vorto en fundamentaj vortaroj?

Eble, la vortoj, uzitaj de mi kaj aliaj auxtoroj de nia revuo, ne estas la plej trafaj. Eble, iam ili estos aux ne estos oficialigitaj. Eble,oni trovos kaj oficialigos pli konvenajn vortojn. Cxiukaze, jen kelkaj klarigoj.

Kombinezono - speco de kombineo por etaj infanoj. Angle: overalls, hispane: mamelucos, itale: pagliaccetto, germane - Strampler, pole: pajacyki, ruse: kombinezon, cxelovjecxek (lauxprononce)

Pamperso - sorba vindajxo aux kalsoneto por unufoja uzo. Angle: diaper, ruse: pampers. En vortaroj de tiuj lingvoj, kiujn mi konas, ne estas aparta vorto por tiu cxi objekto, mankas diferenco inter gxi kaj ordinara vindajxo

por infanoj.

Perfekcionismo - en psikologio - konvinko, ke idealo povas kaj devas esti atingita. En patologia formo - konvinko, ke neperfekta laborrezulto ne havas ekzistorajton.

Se vi ne komprenis iun vorton en la revuo kaj ne trovis gxin en vortaro, do, gxi estas glosinda, bv. skribi al mi.

O.P.

 

 

Tra la sortofrata mondo

Vibranta navigilo

La Firmao Lechal Footwear decidis helpi blindulojn kaj malfortevidantojn. Memstara movigxo en granda spaco, ekz., en la urbo, por kelkaj estas heroajxo. Teorie oni povas uzi gps-navigilon, multaj ja faras tion, sed povas esti malfacile, teni enmane posxtelefonon, bastonon kaj pezajn sakojn, auxskulti indikojn de navigilo kaj samtempe esplori la vojon. Originala solvo estas universalaj enmetajxoj en sxuoj Lechal Mach, kunlaboranta kun la posxtelefona aplikajxo. Se ni enskribos en la aplikajxon la cel-adreson, ni povos kasxi la telefonon. Elektronikaj elementoj, kiuj trovigxas en la sxuaj enmetajxoj, vibros de tiu flanko, kien ni devas turni. Ili agas, kiel nevidebla akompananto, kiu gvidas vin al celo kaj samtempe ebligas esploron de la cxirkauxajxo per la manoj. Tiun cxi helpilon inventis Anirudh Sharma. La sxuaj enmetajxoj funkcias ankaux kiel kalkulilo de pasxoj kaj bruligitaj kalorioj. Cxio cxi ne estas iu rezonado pri malproksima estonteco. La helpilo jam acxeteblas cxe Amazon.

Pli detale pri tio vi povas legi angle cxe: http://www.lechal.com

 

 

Nekutimaj kutimoj

Omano, festo en dezerto

 

En Omano onialte taksas tradiciojn, diversaj festojn kaj festivalojn oni celebradas po kelkaj tagoj. Ties neperdebla parto estas vetkuroj de kameloj. Tiuj "sxipoj de dezerto" ludas graven rolon en la regiono Sharqiyah. La vetkuroj okazadas plej ofte vintre. Ilin malfermas kaj finas elpasxo de la regiona muzik-ensemblo. Oni cxiam povas kalkuli je regalajxoj, plejofte tradicia kafo kun kardamono kaj hxalvo. La vetkuroj ne havas kutimajn trajtojn de hazarda ludo, ili estas nur distro. Rajdantoj surhavas popolajn kostumojn, bestoj estas feste ornamitaj. Kontrauxe al similaj konkuroj en la Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj omananoj ne uzas elektronikajn rajdantojn. Indas observi tiun cxi buntan kaj dinamikan vidindajxon por sperti siaspecan temporeturnon.

Malgorzata Szura Piwnik

E-igis O.P.

 

 

Diversaj interesajxoj

Dividu plezuron!

Al multaj gxenaj cirkonstancoj de la vivo apartenas ke tiom da homoj submetigxas al la samaj pasioj. Ja egalas al atako al la memsentata unikeco, se la propra gusto pri muziko ne estas tiel ekskluziva, aux se la najbaroj veturas al la samaj vojagxoceloj.

Kaj tiel oni auxdas sin diri frazojn kiel "Kiam la muzikbando estis ankorauxne tiom konata, tiam la koncertoj donis pli da plezuro" aux: "Kiam ni travojagxis Islandon, tiu lando ankoraux ne estis tro vizitata." Sed estas ne nur la aflikto, ke oni estas nur unu inter multaj kaj kio forprenas la plezuron pri favorataj aferoj: Kiel psikologo el Londono skribas en faka jxurnalo, la plezuro pri io bela paligxas gxenerale pli rapide, se homoj kundividas tiun plezuron kun aliaj homoj. En la kolektivo evidente aperas sento de satigxo.

Gxis nun la psikologia esplorado koncentrigxis pri la senperaj efikoj kiuj rezultas el hedonismaj grupaj spertoj. Tiel ekzemple psikologino montris ke cxokolado pli bongustas, se gxi estas gxue konsumata de pluraj homoj kune. Se la sensoj de pluraj homoj estas direktataj al la sama stimulo, tio supozeble plifortigas la sentatajn gxojojn pri tio. Mangxado en restoracio aux la vizito de koncerto do en bona kunestado donas pli grandan plezuron ol en soleco.

Sed kiel longe la gxuo dauxras, se sperto estas ripetata, pri tio gxis nun mankis studajxoj. La londonaj esploristoj argumentas ke plifortigxas la impreso pri rutino, se pluraj homoj direktas sian atenton al la sama afero. La scio pri tio, ke aliaj homoj en la sama momento rigardas la samajn bildojn, aux ke ili frandas la samajn cxokoladajn bombonojn, igas la impreson pri la ripeto kogne pli forta kaj tiel pli insista. Kaj tio kauxzas, ke sento de satigxo alvenas pli rapide.

La psikologoj esploris la efikon en pluraj unuopaj eksperimentoj, cxe kiuj la testpersonoj mangxis dolcxajxojn aux rigardis bildojn, aux la saman muzikon auxskultis. La efiko restis la sama. Do, ne estas bezonata la enuigxinta vizagxo de konatulo por perdi la entuziasmon pri ripetata plezuro.

El tio laux la psikologoj rezultas la signifo por la cxiutago de la studajxo. En la epoko de sociaj komunikiloj nome pli kaj pli da homoj vidas la samajn bildojn, spektas la samajn filmojn aux auxskultas la samajn kanzonojn - kaj ili ankaux scias, ke ili kundividas la enhavojn kun aliaj homoj.

"Niaj rezultoj, versxajne, montras, ke aperas speco de tedigxo", - skribas la psikologo. Por eviti tion, homoj devas cxiam sercxadi novajn spertojn kaj novajn produktojn, kies allogo tamen malkreskas, ekde kiam aliaj homoj interesigxas pri la sama afero. Sed senstrecxa kunestado kun aliaj homoj ja kondukas al plej diversaj situacioj, en kiuj oni ne nur koncentrigxas pri unu komuna afero, kaj tial la dangxero pri tedigxo apenaux aperas.

Peranto

 

Literaturo

 

La Kristnaska vespero de Benjameno

Legendo verkita norveglingve de Gunleik Bergrud (membro de LIBE), Esperantigita de Otto Prytz,

traduko kontrolita kaj aprobita de la auxtoro

 

<Auxskultu! - tio estas Benjameno.> Estis Josuo, kiu unue auxdis la logadon, sed baldaux ankaux Aarono kaj Simeono auxdis la klaran knaban vocxon. Tiam la tri pasxtistoj komprenis, ke Isaako havas kun si Benjamenon, por eduki lin igxi pasxtisto. Isaako baldaux estos tro maljuna por kuri kaj forpeli sovagxajn bestojn; tial Benjameno estis kun li, por lerni - kaj baldaux transpreni la taskon.

Cxiu pasxtisto havis sian log-melodion; tiel la brutoj konis la logon de sia pasxtisto kaj sekvis lin. Dumtage la sovagxaj bestoj tenis sin kasxitaj en la arbaro kaj inter aliaj vegetajxoj. Tiam la pasxtistoj povis lasi siajn brutojn iri en la ebenajxojn. Vespere ili logadis al si la gregojn kaj kunigis ilin sur la Bet-Lehxema kampo.

Isaako kaj Benjameno alvenis kun la pasxtataro tuj antaux ol igxis tute mallume. Tute mallume, cetere, ne igxis, cxar super ili estis fabele stelbrila cxielo. Nun la kvar gregoj estis kunigitaj en unu grandan aron. Kun regulaj intervaloj unu el la pasxtistoj faris rondiron por zorgi, ke neniu el la brutoj forigxu de la aro, kaj por esplori, cxu sovagxaj bestoj minacas.

Se sovagxaj bestoj alproksimigxis, la pasxtistoj kolektigxis kaj batis la grundon per la pasxtistaj bastonoj, elkriegante timigajn sonojn. Poste ili postkuris la sovagxajn bestojn, kriegante kaj svingante la pasxtistajn bastonojn. Tiam la sovagxaj bestoj ne kuragxis veni pli proksimen, sed turnigxis kaj forkuris de la brutaro - kaj tiam ili ne revenis tiun nokton.

Cxi tiun vesperon ne estis ecx indiketo pri sovagxaj bestoj en la proksimo - neniuj minacaj sonoj. <Cxi tio auxguras trankvilan vesperon,> diris Isaako, kaj la pasxtistoj kusxigis sin sur la grundon por ripozi. Nur Benjameno staris rigardante la pasxtataron. Li pensis pri tio, ke baldaux li farigxos memstara pasxtisto. Sed ankaux estis malgajete, cxar kaj li kaj la aliaj pasxtistoj certe manksentos Isaakon, kiam li ne plu estos kun ili.

Benjameno abrupte elsxirigxis el cxi tiuj pensoj, cxar subite staris estajxo antaux ili. Eklumis kiel dumtage. Tiam Benjameno sin jxetis sur la grundon kaj rampe apudigxis al Isaako. <Estas angxelo,> li flustris. Benjameno ne vidis, de kie venis la angxelo, gxi nur subite estis tie. Benjameno estis rigida pro teruro; kaj li vidis, ke ankaux Isaako kaj la

aliaj pasxtistoj timas.

Kvankam la angxelo diris, per milda kaj bona vocxo, ke ili ne timu, Benjameno ne kapablis percepti, kion la angxelo diras. Li auxdis nur siajn proprajn korbatojn. Sed li forgesis timi, kiam subite estis amaso de angxela armeo, kiu kantis. Tio estis la plej-belajxo, kion Benjameno iam ajn estis auxdinta. La angxeloj ree kaj ree kantis la samon; kaj iom post iom Benjameno perceptis, kion ili kantas:

Gloro al Dio en la supera alto,

kaj sur la tero paco,

inter homoj Difavoro.

Same subite, kiel ili aperis, la angxeloj malaperis. Josuo ekstaris, plena de fervoro: <Ni devas rapidi al Bet-Lehxemo, por vidi cxi tiun okazajxon.> <Ni ne povas forlasi la pasxtataron,> kontrauxdiris Aarono. Simeono opiniis, ke suficxas, ke unu el ili restu gardante la brutojn - <sxajnas, ke estas neniu dangxero cxi-vespere>.

<Tiam mi restos cxi tie gardante la pasxtataron,> diris Isaako. <Certe venos neniu sovagxa besto cxi-vespere, kaj mi scipovas cxiujn log-melodiojn, do neniu bruto forigxos>. <Tiam Benjameno devas esti kun vi,> opiniis Aarono. <Ne! Benjameno nepre devas esti kun vi,> diris Isaako decide, <li estas la sola inter ni, kiu travivos la kreskadon de cxi tiu savanto>.

Dum la pasxtistoj rapidis al Bet-Lehxemo, ili provis memori, kion la angxelo estis dirinta. <Li diris: Jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo,> diris Simeono. "Jes, kaj hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de Davido, Savanto, kiu estas Mesio, la Sinjoro> diris Aarono. Benjameno memoris neniom el cxi tio, sed li ankoraux estis impresegita pro la kanto, kiun li estis auxdinta, kaj li pensis pri la infano, kiun li estis vidonta. <Alveninte al Bet-Lehxemo,> diris Simeono, <ni do devos sercxi infanon kusxantan en staltrogo.>

En la periferio de Bet-Lehxemo laux la vojo estis faritaj ripozejoj por vojagxantoj. Tie estis staltrogoj por la brutoj, kaj la ejoj estis apartigitaj per grandaj sxtonblokoj. Cxiuj anoj de la familio de Davido devis registrigxi en Bet-Lehxemo; tial estis homoj en cxiu ripozejo, cxar ne ekzistis liberaj cxambroj en la urbo mem. La pasxtistoj baldaux trovis la lokon, kiu konformis kun tio, kion la angxelo estis dirinta: Ili trovis infanon, cxirkauxvinditan kaj kusxantan en staltrogo. Ili trovis la patrinon. <Sxi ne estas multe pli agxa ol mi,> pensis Benjameno. Maria sxi nomigxis, kaj estis fiancxinigxinta kun Jozefo - kiu sendube estis iom pli agxa ol sxi.

La pasxtistoj rakontis cxion diritan al ili pri cxi tiu infano. Homoj el la proksimo kolektigxis cxirkaux la pasxtistoj por auxskulti, kion ili diras. Kaj cxiuj miris pri tio, kion la pasxtistoj havis por rakonti. Cxio estis tiel, kiel la angxelo estis dirinta al ili. Maria atente sekvis tion, kion la pasxtistoj rakontadis. <Cxi tion sxi gardos en sia koro,> pensis Benjameno. Tiam li ekrimarkis stelon - fortan, lumantan stelon. Estis stelo, kiu rebrilis en la okulo de la infano. <Imagu, estas Mesio,> pensis Benjameno. <Tiu, kiu igxos Savanto por la tuta popolo>.

Survoje reen al la kampo de Bet-Lehxemo la pasxtistoj iris lauxdante Dion pro cxio, kion ili estis travivintaj. Benjameno memoris la kanton de la angxeloj, do li ekkantis:

<Gloro al Dio en la supera alto,

kaj sur la tero paco,

inter homoj Difavoro.>

<Savanto por la tuta popolo,>

pensis Benjameno.

<Tiam li ankaux estas _mia_ Savanto. Li estas mia Savanto.>

 

Facila legajxo

Kiel Sankta Nikolao prunteprenis patrajn sxuojn

Kiam mi estis okjaragxa, mi jam havis du malgrandajn fratinojn, kiuj estis sep- kaj tri-jaragxaj. Niaj gepatroj ellernigis al ni vintrajn poemetojn kaj pregxojn. Ni - idoj - multfoje ripetadis cxion, kion ili instruis al ni. Mia sepjara fratino Roza tre bele deklamis poemetojn kaj similis al belega angxeleto. La plej malgranda fratino Liba jam bone prononcis "R" kaj ankaux sxi sukcese ripetadis belajn poemetojn kaj kantojn. Ni cxiuj bone amuzigxis cxe la lernado kaj bone gxuis tiun cxi tempon.

Kiam ni pretigis tiun cxi feston kun la gepatroj, venis la Tago de "Unua prezentado". Niaj gepatroj devis foriri, sed ili zorge ripetadis, kion fari, kion ne fari dum ilia foresto kaj ni atendis Sanktan Nikolaon kun lia miksita grupeto - angxelo kaj diablo. Ni restis en unu granda lito en la kuirejo kaj miaj fratinoj baldaux ekdormis. Mi sola restis vigla, kaj mi timis la venontan premieron. Tre longe mi atendis, sed cxio, kio devas okazi, vere okazos.

Kiam ankaux mi estis ekdormanta, sxajnis al mi, ke en la balkona koridoro iu malhela persono trembrilis kaj ekfrapetis per balailo al la fenestro. Poste estis silento! Mi strecxis la orelojn:.

Tuj komencigxis vera spektaklo: lumigxis, en la pordo staris granda, bele vestita honorinda Sankta Nikolao kaj apud li saltetis kaj tintis per cxeno la diablo, kiu kriis: "Pregxu, pregxu! Cxu vi malobeis? Cxu vi pekis? Mi kunprenis grandan sakon, do pregxu, pregxu! Se ne, mi prenos vin kaj forportos vin en la inferon!"

Mi saltis el la lito, miaj fratinoj ankaux, Liba renversis urinvazon, rapide returnis sin kaj malaperis kun Roza sub kovrotukon, ploris, singultis, timegis - kaj mi genuis en la versxita urino kaj pregxis kaj pregxis:.

...kaj deklamis cxiujn konatajn poemojn kaj poemetojn, ecx la pioniran promeson! La tempo pasis tre malrapide kaj Sankta Nikolao multfoje demandis, cxu mi obeas, cxu mi bone lernas ktp. Iam mi ne bone komprenis, kion li parolis, li prononcis cxiam kaj cxiam malpli kompreneble. Mi ankorauxfoje deklamis cxiujn konatajn poemetojn, ree kaj ree pregxis:. finfine Sankta Nikolao kontentigxis kun mia prezentado kaj donacis al ni cxiuj sukerajxojn kaj ludilojn: Mi estis tiel laca, sed tre bone auxdis diablon, kiu per patrinaj vortoj instigis nin ne fari friponajxojn, kiam ni restos solaj.

Kio vekis mian miron? Sankta Nikolao venis cxe ni sxuita en patraj pantofloj! Kia auxdaco!

Mi malkasxis tion al miaj fratinoj, kiuj ne plu ploris, kontrauxe: ili gxojkriis kaj friponis. Kiam ni estis certaj, ke la "Sankta grupo" baldaux ne revenos, ni kontrolis en la koridoro la patrajn pantoflojn. Ili estis varmaj! Tio certe ne placxos al nia patro:

Jarka Mala

 

 

Anonceto

Korespondi deziras

Telefonistino el Hamburgo, Germanio, retposxte aux skajpe.

R.p.: Tanjaheidmann@alice-dsl.net

 

 

Forpaso

 

En sia 76-a jaragxo la 25-an de novembro forlasis nin fervora esperantistino, sindonema bonkora homo, Rimma Ivanovna Kocxergina (Rusio). Sxi Naskigxis la 1-an de januaro 1943. Sxi lernis en la blindullernejo en urbo Kujbysxev (nun Samara) dum 1952-1963. Fininte la pedagogian instituton, sxi la tutan vivon gxis sia emeritigxo instruis matematikon: unue por viddifektitaj laboristoj en Syzranj kaj poste en la lernejo por blindaj infanoj en Samara.

Rimma E-istigxis en 1983 kaj ekde tiam estis cxiam tre aktiva en la E-movado. Sxi apartenis al la estraro de E-sekcio, kiu dum soveta tempo vigle funkciis cxe Tutrusia Blindul-Asocio. Rimma partoprenis multajn enlandajn E-arangxojn, kaj en 1989 Sxi estis cxefa organizantino de la renkontigxo por viddifektitaj gelernantoj-E-istoj.

Kunlabore kun la vidantaj ges-anoj sxi organizis renkontigxon de la rusiaj blindaj E-istoj, kiu okazis en la pitoreska loko apud Samara.

En 2006 Rimma Ivanovna estis honorigita per la premio de la samara guberniestro pro sxiaj grandaj meritoj en edukado kaj scienco. Rimma ivanovna cxiam sincere gxojis al sukcesoj de siaj lernantoj kaj zorgeme helpis al ili. Ni por cxiam konservos en niaj koroj la helan memoron pri nia kara samideanino.

Vjacxeslav Suslov.

 

 

Korektendo

En EL n-ro 8 2018 en la artikolo "Tago de brunaj okuloj" anstataux "irido" devas esti "iriso".

En la n-ro 9 en la artikolo p. 36 linio 7 estas superflua frazo "mesagxo, kiun oni sxangxis kelkfoje tage". P. 37, linio 21 anstataux "Ti one" devas esti "Tio ne". Mi petas pardonon!