Esperanta ligilo

n-ro 3, marto 2018

 

 

Enhavtabelo

Diru bonan vorton!

Raimo Tanskanen, dir. mus. estas for

Neimagebla poligloto

Nekutimaj kutimoj. Tago de elefantoj

Tra la sortofrata mondo. Roboto anstataux gvidhundo

Navigilo por gvidhundoj

Diversaj interesajxoj. Malbona aero malhelpas moralecon

Cxu eblos vivi pli longe kaj pli bone?

Kio okazas en la cerbo de balbutantoj?

Facila legajxo. Nigra bagnulo

Enigmoj kaj problemoj (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj

Anonceto

 

 

Diru bonan vorton!

Karaj gelegantoj! Nenio kostas tiom malmulte kaj valoras tiom multe, kiel bona vorto. En cxi-tiu nova rubriko mi alvokas vin rakonti pri viaj amikoj, s-anoj, ne nepre jam forpasintaj, ecx precipe pri tiuj, kiuj nun estas inter ni. Ne estu ni avaraj! Cxu nur por nekrologoj! Oni lasu lauxdojn? Oni devas koni tiujn, kiuj estas apude, koni heroojn de nia tempo. Cxi numere auxtoras Angel Sotirov kaj Ritva Sabelli. Espereble, la rubriko placxos al vi. Ankaux de vi ni atendas bonan vorton!

Red'.

 

Raimo Tanskanen, dir. mus. estas for

 

"Muziko estas mia vivo"

 

Raimo Tanskanen naskigxis la 26-an de marto 1937 en Polvijarvi kiel filo de terkulturisto kaj kreskis en familio de ok infanoj. La tuta familio estis muzikema. Ilia sola muzikinstrumento estis kantele, kiun cxiuj rajtis uzi. Radion la familio ne havis kaj tial viva muziko estis ege sxatata. Estis vera festo kiam onklo vizitis kaj ludis sian akordionon.

Raimo blindigxis nauxjara pro akcidento. Li frekventis blindullernejon en Kuopio, 130 km for de hejmo. Instruistoj kuragxigis lin dauxrigi muzikajn interesojn. Li ludis instrumentojn jam antaux ol konatigxi kun brajlaj muziknotoj. Felicxe li havis lertan kaj instigan muzikinstruiston Onni Pakarinen, dir. mus.

Fininte la blindullernejon tri kantantaj samsortanoj - Arvo Karvinen, Aatu Moilanen, Raimo Tanskanen - vojagxis suden al Helsinki por trovi sian lokon en la socio. Unue ili studadis en la porblindula profesia lernejo sed celis pli alten. Ili laboris tage, studadis vespere kaj kantis en diversaj okazajxoj. Raimo havigis ankaux privatan instruadon por pianludado. En 1965 li trapasis en la universitato de Helsinki la ekzamenon de hum. kand. kaj sekvan jaron en Sibelius-Akademio la ekzamenon de musikinstruisto. Kiel muzikinstruisto li laboris unue en la porblindula profesia lernejo 1963 - 1982 kaj en la blindullernejo. Li instruis ankaux la svedan lingvon kaj produktis notojn en brajlo por la blindulbiblioteko.

En 1969 Raimo komencis komponi kaj gajnis premiojn en konkursoj. Pluraj korusoj surdiskigis liajn komponajxojn, inter ili koruso Kontrapunkti, kiun Raimo fondis en 1975. Kelkaj firmaoj produktis notojn. Prilaborata estas KD de ankoraux ne-aperintaj komponajxoj.

En 1982 li translogxigxis en malgrandan parokon Pomarkku kaj gvidis lokajn korusojn, kvarteton Kaje, diversajn rondojn en la popolaltlernejo, instruis pianoudadon kaj kantadon en la liceo kaj donis muziklecionojn al infanoj, kaj semajnfine anstatauxis pregxejan kantiston/orgeniston.

Raimo konatigxis kun esperanto en kursoj, kiujn Stelet-ano Eero Kalllio gvidis en la blindullernejo. Raimo farigxis agema membro de Steleto en 1955. Li instruis esperanton 1960-2009 en Helsinki i. a. en la porblindula profesia lernejo, gvidis kursojn en la porblindula kunvensalono, en feriejo Onnela kaj instruis en semajnfinaj kursoj en la "klascxambro" de Steleto kaj prizorgis leterkurson. Li partoprenis plurajn IKBEojn kaj asistis en la arangxoj de IKBEoj en Finnlando (1969, 1995). Raimo estis estrarano de LIBE 1996-2008. Li estis honora prezidanto de Steleto.

Raimo ricevis plurajn omagxojn pro la merita viv-laboro sur la kampoj muziko, brajlo kaj instruado de Esperanto. Longdauxra malsano elcxerpis lin 29.11.2017. La funebran ceremonion cxeestis familianoj, amikoj de fakaj kaj hobiaj rondoj, parokanoj kaj Stelet-anoj. Filo Jari kun edzino - ambaux profesiaj kantistoj - kantis honore al Raimo.

Raimo ne plu estas inter ni, sed la memoro pri li vivas en pli ol cent komponajxoj, kantoj.

Steleto/Ritva Sabelli

 

Neimagebla poligloto

 

Jes, la frosta februaro sxajne produktas abundecon da mondAJ EMINENTULOJ: Boris Pasternak, Bertolt Brecht, Charles Darwin, Georges Simenon, Octave Mirbeau. Versxajne, mi devas nepre mencii ankaux Dimitar Parapanov, bone konata en la tutmonda kaj euxropa organizajxoj de surdblinduloj. En februaro aperas sur la blanka mondo neimagebla vojagxanto-esperantisto el la lando, permesanta al la suno ekmarsxi okcidenten Tsukuru Harada.

Senduba februarulo ankaux estas la absoluta cxampiono inter la senvidpovaj vojagxantoj, la poliglota hispano Pedro Zurita, uzanta facile pli ol dek fremdajn lingvojn. Li vizitis nauxdek sxtatojn, situitajn sur kvin kontinentoj. Same kiel lia japana kolego, admiriga Pedro ankaux ne frekventis senblindulan pingvenan kontinenton, kvazaux pro tute alia kialo. Sed la plimulto de pedraj vojagxoj, unue, ne estas privataj, kaj due, ne estas realigitaj dank' al E-o. La vizitoj de la mondkonata hispano estas precipe en lia rolo de gxenerala sekretario de Tutmonda unio de la bll.j, posteno firme okupita de li tutajn dekkvar jarojn (1986-2000). Sciinda Estas ankaux la fakto, ke antaux jugoslavia disfalo, el la euxropaj landoj li vizitis cxiujn, escepte de Rumanio kaj Kipro, iujn ecx kelkfoje. Ekz., en Bulgario la vojagxema asturiano, private kaj ofice, estas kvarfoje. Pedro Zurita estas ankaux konvinkita E-isto kaj en siaj junaj jaroj li vizitis multajn Ikbe-ojn, ankaux kelkajn blindajn E-istojn. Li mirigis orienteuxropajn vidhandikapulojn precipe per tio, ke preskaux cxiam en siaj privataj vojagxoj veturis sola. Nnature, kun sia nekredebla poligloteco. Pedro Zurita uzas ankaux kelkajn slavajn lingvojn: la rusan, serban, bulgaran, polan.

Li estas naskita en vilagxeto de Asturias Sotu Cangues, proksime de la sanktejo de la virgulino de Covadonga, Norda hispanio. Tie li pasigis dek siajn unuajn jarojn. Li denaske havas difektitan vidkapablon. Malgraux tio, ke depost la sepjara agxo lia vidpovo malbonigxis tre rapide, li regule kaj bonsukcese frekventis la lernejon, en kiu lia patro estas instruisto. Kiam li estas proksimume 9-jara, laux konsilo de la okulkuracisto, kiu observis lin ekde lia dujara agxo, la gepatroj konsentas fari la necesajn agojn, ke li eniru la internulejan lernejon de la Nacia Blindulunuigxo de Hispanio - ONCE. Do, dum la lernojaro 1958-59, estinte jam dekjarulo, li eniras la lernejon "Santiago Apostol" en Pontevedra. En 1961 li finfine eniras la Madridan lernejon "Inmaculada Concepcion" de ONCE. Cxar oni ne permesas, ke li plenumu pli ol unu mezlernejan kurson pojare, li sinsekve eklernis aliajn fremdajn lingvojn samtempe kun la regulaj edukprogramoj. Li dauxrigas lernadon de la franca, kaj tuj eklernas la anglan lingvonCxeestante ankoraux en la internulejo, li sukcesas akiri ekskluzivan permeson por viziti vesperajn kursojn en la Centra Nacia Fremdlingva Lernejo kaj ricevi instruadon de privata instruistino pri la angla lingvo. En tiu nacia lernejo li dauxrigis la lernadon de franca kaj angla lingvoj, kaj baldaux li eklernas la germanan, rusan kaj italan. Kiam li komencas universitatan edukadon, Pedro jam suficxe bone posedas tiujn lingvojn, kaj lingvokonojn li perfektigas en somerkursoj sinsekve en Francio, Usono, Britio, Germanio, Auxstrio, Italio kaj Rusio. Kiam li estas ankoraux mezlernejano en lernejo de ONCE en Madrid, tiea blinda instruisto, Angel Figuerola, allogas lin por lerni E-on.

Lia internacia migrado debutis per partopreno en someraj kursoj eksterlande, kaj ekde 1968, kiam li cxeestis la universalan E-kongreson en Madrido, komencigxis liaj vojagxoj por partopreni internaciajn E-istajn arangxojn, precipe tiujn de la bll'-E-ista movado. Kiel ano de la hispana delegitaro, En 1973 li unuafoje partoprenis euxropan konferencon pri Brajlo en Oslo. Poste sekvis internaciaj simpozioj en Svedio, Greklando, Nederlando, Francio, Germanio, Brazilo, Italio, Panamo, Rusio, Nederlandaj Antiloj, Kenjo, Sauxda Arabio. Oni nomumis lin membro de pluraj komisionoj kaj komitatoj internaciaj, kaj en oktobro 1986 la Plenumkomitato de Tutmonda Unuigxo de Blinduloj (TUB) elektis lin Generala sekretario de tiu monda organizajxo.

Pedro komencas la profesian agadon en 1966 kiel instruisto pri angla kaj franca lingvoj en la fizioterapia bll.-lernejo de ONCE kaj unu jaron poste kiel instruisto pri angla lingvo en ties madrida blindullernejo. En 1973 li jam estas oficiale komisiita kiel fakestro pri internaciaj rilatoj de la centra oficejo cxe ONCE. - Depost 13 jaroj li estas elektita je gxenerala sekretario de TUB. La grava auxtomobila akcidento, kiun li suferis dum la oficvojagxo la 9-an de Januaro 1997 en Maroko, instigis lin decidi ne plu kandidatigxi al lia posteno en TUB dum la venonta asembleo 2000. Vere li estis devigita havi pli trankvilan vivstilon.

Krom elstara sociaganto, Pedro Zurita estas ankaux malavara bonfaranto. Kiam en novembro 2000 Li propravole rezignis rekandidatigxi al la gxeneralsekretaria posteno, li faris personan monkontribuajxon al TUB por helpi la antauxenigon de la vivaspiroj cxe blindaj gejunuloj, precipe en evoluantaj landoj. En 1999 la Plenumkomitato de TUB unuanime decidis krei la "Junularan Fonduson "Pedro Zurita". Lasante la postenon, li publike serioze promesis, ke li faros al tiu Fonduso mondonacon cxiujare. Gxuste antaux 10 jarojn Pedro donacis al mi multfunkcian kaj multekostan diktofonon "Bones milestone 311". Dank' al gxi mi verkis mian sesan libron "Pri la bulgaraj migrintoj el Karaklise kaj pri ilia parolo".

La 12-an de februaro nia samideano kaj amiko Pedro sepdekjarigxis. Ni bondeziru al li bonan sanon, longan kaj interesan vivon!!!

Angel Sotirov

 

 

Nekutimaj kutimoj

Tago de elefantoj

La 13-an de marto en Tajlando estas celebrata unu el la plej signifaj festoj - la Tago de Elefanto. Dum tiu festo oni majeste kondukas elefantojn tra la cxefurbo de Tajlando, poste por ili estas arangxata la siaspeca "sveda tablo". Sur la placo oni starigas malaltajn tablojn, plenplenajn je fruktoj kaj legomoj.

Post kiam elefantoj satmangxas, budhismaj monahxoj pregxas kaj benas elefant-gvidantojn. Fine de la pregxo oni prisxprucas bestojn kaj homojn per sanktigita akvo, por ke la venonta jaro estu ne malpli sukcesa, ol la

antauxa.

Laux oficialaj donitajxoj en Tajlando estas 2500 laborantaj kaj pli ol 3500 sovagxaj elefantoj.

Elefanto estas konsiderata unu el naciaj simboloj de Tajlando.

En cxiuj turismaj vilagxoj kaj kraaloj tiutage oni arangxas religiajn ceremoniojn por plibonigi karmon de la sanktaj bestoj, cxar multaj tajaj budhistoj opinias, ke elefanto estas la lasta sxtupo de reenkarnigxo de animo en bestan korpon antaux naskigxo de homo.

"Elefantajn festenojn" oni kutime arangxadas malproksime de kampoj kaj homaj logxlokoj por ne allogi elefantojn al fruktaj gxardenoj kaj legomplantajxoj, kiujn ili prirabas pro manko de nutrajxo en la arbaro. Iam la sankta blanka elefanto estis la cxefa simbolo de la regxa potenco en Siamo (nun Tajlando), Laoso kaj Kambogxo.

La Tagon de Elefanto oni festas en Tajlando ekde la jaro 1998.

Por la grandioza arangxo kolektigxas fakte cxiuj urbanoj, lokaj logxantoj kunportas bananojn, turistoj rapidas filmi la eventon. La Tagon de Elefanto oni nomas ankaux la tago de bestokalkulo: ja laux nombro de bestoj dum tiu parado oni povas kalkuli, kiom da elefantoj ekmankis dum la pasinta jaro.

O.P.

 

Tra la sortofrata mondo

 

Roboto anstataux gvidhundo

Dum pasintjara robot-ekspozicio en Japanio la germana firmao Nsk prezentis auxtonoman roboton de nova generacio Portleid. Gxia tasko estas akompanado de blindaj pacientoj aux vizitantoj en vastaj domegoj, ekz., en hospitaloj. Je dispono de uzanto estas tusxebla panelo, sur kiu li devas indiki sian celon, al kiu li estas gvidata. La aparato kapablas libere orientigxi en la spaco, bone rekonas barojn kaj sxtupojn. Se en la domo estas instalitaj specialaj markiloj, gxi ecx rekonas etagxon, kie gxi trovigxas, kaj kune kun gvidata persono facile trovas la necesan etagxon.

Tio ne estas la unua tiaspeca aparato. La nova modelo havas plibonigitan ergonomian montropanelon kaj vocxe prononcas mesagxojn kaj avertojn. La roboto povas anstatauxigi gvidhundon por vidhandikapitoj kaj maljunuloj, plifaciligi ilian orientigxon en grandaj domoj kiel hospitaloj aux administraj institucioj.

La nova roboto estas rezulto de sesmonata eksperimentado en rekapabliga centro Kanagava apud Tokio. Montrigxis praktikaj eblecoj de plia disvolvigxo de tiuspecaj aparatoj. Fonto: www.devicemed.de

Navigilo por gvidhundoj

Dog navigator estas io simila al malgranda gps-aparato, kiun uzas sxoforoj, sed destinita... por hundoj. Gxi fiksigxas sur gvidrimeno kaj havas specialajn kapauxdilojn por hundo, adaptita por anatomio de gxia orelo, farita el molaj materialoj. Gxi povas paroli angle, germane aux itale. Diversaj ordonoj estas prononcataj klare, en simpla lingvajxo. Priservado de la aparato realigxas per vocxo, estas simpla kaj komforta. Por atingi iun lokon kun sia gvidhundo, uzanto devas nur diri la adreson, kaj hundo ricevas ordonojn pri direkto pere de kapauxdilo. Homo nur sekvu sian hundo. Navigilo arangxas vojdirekton kaj per ordonoj gvidas la hundon. Gxi mem preteriras barojn, auxtojn kaj flakojn, kiujn, kompreneble, neniu navigilo povus indiki.

La respondeca redaktoro de la germana revuo "Hoer mal" Andreas Pruder kun sia gvidhundo Paul mem testis la aparaton kaj admiris gxin.

 

 

Diversaj interesajxoj

Malbona aero malhelpas moralecon

Kiu vivas en malbona aero, tiu emas konduti krime auxmalmorale. Tion montras statistikaj analizoj kaj eksperimentoj. Kiel esploristoj supozas, la malpureco igas homojn timemaj, kaj tiu timo siavice sxangxas la konduton.

Malbona aero estas malsaniga. Damagxaj substancoj kiel nitrogenoksidoj, ozono kaj mikropolvo sxargxas la spirorganojn, plialtigas la riskon de gravaj malsanoj kaj povas malplilongigi la vivon. Laux la Monda Sanorganizo 90 procentoj de cxiuj homoj suferas sub malpurigxo de la aero, pli ol ses milionoj cxiujare mortas pro la sekvaj malsanoj. Kiel esploristoj de la Kolumbia universitato skribas, la malpura aero ne nur kauxzas korpajn sed ankaux psikajn damagxojn. Studajxoj montras: Kelkaj homoj per gxi farigxas timemaj kaj depresiaj. Timemaj homoj aliflanke fojfoje kondutas agreseme gxis maletike.

Tiuj limtransiroj, versxajne, estas speco de valvo por la timo. Malbona aero, laux hipotezo de la esploristoj, finfine tiel povus konduki al malmorala konduto. Por konstati, cxu tiu tezo estas gxusta, ili unue analize prijugxis datumojn pri aermalpurigxo kaj krimeco el 9360 usonaj urboj tra periodo de naux jaroj. Fakte, la aero en urboj kun alta krimeco estis pli forte sxargxita per damagxaj substancoj. La efiko ankaux restis post kiam la esploristoj estis forkalkulintaj aliajn eblajn influfaktorojn, ekz., malricxecon, senlaborecon kaj aliajn ekonomiajn faktorojn.

La sekvaj eksperimentoj servis por eltrovi eblan kauxzan kuntekston malantaux la sxangxo de konduto. Cxar oni apenaux povas meti homojn en realan malbonan aeron, la esploristoj laboris per mensa truko. Tiucele la 256 testpersonoj el Usono devis unue rigardi bildojn pri lokoj kun malpura aux kun pura aero. Ili devis imagi, kiel estus vivi en la bildigitaj lokoj kaj spiri la aeron tie.

Sekve ili devis plenumi teston, en kiu ili devis kompletigi mankantajn vortojn. Cxiu trafa respondo alportis duonan dolaron. Se la komputila muso movigxis super certa parto de la ekrano, la gxusta respondo dum sekundero aperis - jen pro erara programado kiel la esploristoj jam antauxe informis la testpersonojn. La testpersonoj lauxeble ne movu la muson tien kion ili kompreneble ne cxiam faris. La estroj de la eksperimento nombris kasxe, kiel ofte testpersonoj trompetis. Tiuj, kiuj antauxe imagis vivon en malpura aero, pli ofte trompetis, ol la aliaj testpersonoj.

Cxe la sekvaj du eksperimentoj oni montris al la testpersonoj denove fotojn, nome cxiuj vidis la samajn lokojn en Pekino, aux cxe klara pura aero aux cxe aero, malklarigita per fumnebulo. Post tio ili devis priskribi, kiel estus vivi tie kaj pasigi tie tagon. Tiuj eseoj pli poste estis psikologie analizitaj de aliaj esploristoj.

Sekve oni denove "ludis". Cxe unu eksperimento kun usonaj studentoj temis pri la jxetita nombro de okuloj de kubo, cxe aliaj eksperimentoj kun plenkreskuloj el Hindio temis pri diversaj intertraktaj strategioj. Denove tiuj, kiuj estis skribintaj pri la vivo en malpura aero, kondutis signife pli ofte maletike. Ili pli ofte mensogis pri la nombro de okuloj aux pli ofte troigis kaj ili vetis pri maljustaj intertraktaj strategioj. Kiel la analizo de la eseoj krome montris, tiuj partoprenantoj ankaux estis multe pli timemaj, ol iliaj kolegoj, kiuj mense movigxis en pura aero.

Timo, laux la esploristoj, ne devas esti la sola ekspliko por la sxangxo de la konduto. Tiel ekz., malpli bela medio instigas al nesociema konduto, tion almenaux asertas la teorio de "rompitaj fenestroj". Kaj ankaux povus ludi rolon, ke en malklara aero nur eblas vidi malpli. Ne estas hazardo, ke multaj krimoj okazas dumnokte aux dum krepusko kaj ne dum hela taglumo.

Peranto

 

Cxu eblos vivi pli longe kaj pli bone?

Cxu celebri la 100-an datrevenon? En Germanio en la jaro 2014 pli ol 14.000 homoj atingis tiun agxon. Sciencistoj volas eltrovi la sekreton de la maljunigxo kaj trovi vojojn por plilongigi la vivon. Cxe bestoj ili

tiurilate atingis unuajn sukcesojn.

Homoj atingas pli kaj pli altan agxon, kaj altegagxuloj pli ol 100-jaraj ne plu aperas tiel malofte. Jam oni pripensas, cxu iam eblos truke bremsi la biologian horlogxon. Cxu malsanoj, kiuj aperas dum alta agxo, kiel demenco, Parkinsono, kancero aux kor-sangocirkulaj malsanoj estos venkeblaj iam? Al tiuj grandaj demandoj de la homaro sin dedicxas ankaux esploristoj en Kolonjo - kaj tiucele elektis por esplorado etajn konsisterojn de cxeloj.

En la instituto pri biologio de maljunigxo ili esploras mitohondriojn - tiuj strukturoj, kiuj mezuras nur milonojn da milimetroj estas ankaux nomataj energicentraloj de la cxeloj. Ili por la maljunigxo ludas centran rolon. La esploristoj volas pli bone kompreni la maljunigxadon je molekula nivelo kaj tiel eltrovi vojojn por pli bone povi kuraci proagxajn malsanojn.

Jam nun estas klare ke laux plialtigxanta agxo la mitohondrioj perdas produktivon kaj ke tio alportas damagxajn konsekvencojn. Nun temas pri tio eltrovi, kiel eblos eviti tiujn damagxojn en la konsisteroj de la cxeloj - kio eble havos plilongigan efikon al la vivodauxro. En modelaj organismoj per manipulado de unuopaj cxelaj procezoj eblas atingi signifan sxangxon en la vivodauxro. Tiaj modelaj organismoj - la fadena vermo, la fruktomusxo aux musoj - do sub certaj testitaj cirkonstancoj persistas esence pli longe.

La medicina progreso dum la pasintaj cent jaroj kondukis al enorma plilongigo de la vivo. En Germanio cxirkaux 4,9 milionoj da homoj estas almenaux 80-jaragxaj, en la jaro 2050 tio estos jam preskaux 10 milionoj. Kaj ankaux la nombro de altegagxuloj estas kreskanta: En la jaro 2011 cxirkaux 14.400 agxis 100 jarojn aux pli, kaj jam baldaux - en la jaro 2025 - al tiu homgrupo apartenos 26.000 viroj kaj virinoj.

Laux la esploristoj en Kolonjo, jam disponeblas "tre multpromesaj studajxoj, en kiuj oni cxe musoj povis atingi plilongigon de la vivo, sed tio ja nur en modela eksperimento". Oni vidas tie ankoraux "multe da potencialo". Nuntempe tamen oni ne konsideras la eblecon, ke tio baldaux estos aplikebla cxe homoj. Kiu agxo finfine estos atingebla, tion oni ne scias, sed certe la agxolimo ankoraux povas sxovigxi pli alten.

Kaj necesos ankaux atingi tiurilate, ke homoj povos vivi pli bone dum alta agxo. Kaj ju pli longe homoj povos vivi, des pli longe ili povos resti aktivaj. En Auxstralio vivas E-isto, kiu antaux nelonge farigxis centjara. Li estas ankoraux aktiva kaj tiel donas al sia vivo bonan sencon, kio pozitive influas la E-movadon en Auxstralio. Li estas bona ekzemplo por ni.

Peranto

 

Kio okazas en la cerbo de balbutantoj?

 

Plej multaj balbutantoj povas senprobleme kanti auxreciti poemojn. Kial la parolado ne funkcias?

Kial kelkaj homoj ne povas flue elparoli kelkajn vortojn? Dum longa tempo la sciencistoj ne povis klarigi tiun demandon. Sed nun per pli precizaj bildigaj procedoj eblas ekkoni pli kaj pli bone kiuj strukturoj kaj funkcioj cxe balbutantoj estas sxangxitaj en la cerbo.

Unuflanke estas genetikaj kauxzoj. Aliflanke la sxangxoj bazigxas sur tio, ke la cerbo adaptigxis kaj provas kompensi la deficiton.

Cxe plej multaj homoj la cerbaj regionoj, kiuj kompetentas por lingvo kaj parolado, trovigas en la maldekstra cerboduono. Cxe balbutantoj tie estas reduktita la t.n. griza substanco, tio estas regionoj de la centra nervosistemo, en kiuj trovigxas abundo da nervocxelaj korpetoj. Krome, estas malpli forte realigitaj certaj fibrovojoj, kiuj kunligas diversajn parolregionojn en la cerbo. Ekz., la areoj, kiuj kompetentas pri la planado kaj realigado de parolmovoj, evidente povas malpli bone komuniki kun areoj, kiuj respondecas pri la auxda revena signalo, ekz., pri auxdado de propra parolado.

Cxiu parolado estas detale agordita artajxo: Dum ni parolas, ni auxdas nin mem kaj planas jam la sekvan silabon. Cxe balbutantoj sxajnas, ke precipe tiu auxda ehxo ne estas bone agordita kun la parolmova planado. La kunludado inter la prilaborado de sensaj impresoj kaj stirado de muskoloj malharmonias.

Se balbutantoj estas "surdigataj" per kapauxdiloj aux se per tio ilia propra parolado auxde revenas nur prokrastite, tiam ili plej ofte flue parolas. Cxar la fibraj kunligoj en la maldekstraflankaj cerboregionoj estas malpli fortaj, evidente la dekstra cerboduono anstatauxe kunhelpas - kaj provas lauxeble kompensi. La dekstra cerboduono cxe balbutantoj estas pli aktiva, ol cxe ne-balbutantoj.

Sed la kompensado ne cxiam sukcesas. Sub streso, ekz., la rompigxema sistemo perdas sian ekvilibron. Tio estas komparebla kun auxtomobila radioaparato, kiu ricevas nur malbonan signalon. Se aldonigxas kroma malfortiga faktoro, ekz., pro tunelo aux domo, la kvalito de la signalo ne plu suficxas. La dekomence malforta sistemo kolapsas. Ankaux tiel eblas ekspliki, kial balbutado ne cxiam aperas.

Al tiu tre simpligita modelo ankaux korespondas, ke kantado aux recitado de poemoj cxe plej multaj balbutantoj senprobleme funkcias. Kauxzo de tio povus esti, ke la melodio aux la takto helpas al la cerbo, kiel speco de pasxigilo por aktivigi diversajn areojn laux la gxusta tempa agordado. Aktualaj studoj konjektigas, ke la fibraj strukturoj jam dum infanagxo estas malrezistivaj.

Per efikaj terapioj la apartajxoj en la cerbo de balbutantoj estas almenaux parte sxangxeblaj. Tio intertempe estas pruvebla.

Peranto

 

 

Facila legajxo

 

Hxristina Kozlovska

Fabelo pri la Nigra Bagnulo

Unu tagon viro kusxigxis sur la varman herbon en la kampo por ripozi. Tiel li kusxadis kaj admiris la pejzagxon, kaj gxojis pri la varma somero. Cxirkauxe insektoj zumadis, kaj la suno agrable varmigis lian hauxton. Estis kviete kaj bone en la animo de la viro, kaj li jam sentis dormemon, kiam li subite ekauxdis strangajn sonojn. Li retrorigardis - neniu estis, li levigxis, sed tamen neniun vidis. Li kusxigxis sur la teron denove kaj auxdis ion denove. La viro fiksauxskultis, gxis li komprenis, ke la sonoj venis ne de ie ajn, sed de sube, de sub la tero. Li alpremis sian orelon al la varma herbo kaj senmovigxis. Do, io frapas kaj batas tie en la profundo de la tero, sed ne nur frapas, sed ankaux gxemas, kaj tiel peze, ke la koro dissxirigxas je pecoj, kaj larmoj plenigas la okulojn. Ankaux la viro frapis la teron per sia pugno, kaj tiel forte, kiel li nur povis.

- Kiu vi estas kaj kiel vi trafis tien? - la viro kriis al la tero, sed la tero silentis kvazaux muta. - Kiu vi estas? - li ripetis.

- Mi estas la Nigra Bagnulo - auxdigxis el sub la tero. Dum mia tuta vivo mi laboras peze cxi tie en mallibero, mi ne vidas la veran mondon, mi ne scias aux ne memoras, kiel aspektas tiu vera mondo. Mia hauxto nigrigxis, mia koro malmoligxis, mia dorso fleksigxis.

La viro kompatis la Nigran Bagnulon, kaj tiel kompatis, ke li ekploris, kasxante siajn larmojn en la herbo.

- Ne cxagrenu, Nigra Bagnulo - la viro kriis denove - Mi liberigos vin en la realan mondon, baldaux vi enspiros puran aeron, baldaux vi rektigos viajn sxultrojn, baldaux vi varmigxos sub la karesa suno. La viro impetis hejmen por preni fosilon, revenis kaj komencis fosi la kavon. La viro fosis dum unu tago, fosis dum la dua, falis sur la teron plurfoje, senfortigxinta, sed kiam li auxdis pezan gxemadon de la Nigra Bagnulo, li estis forgesinta tuj pri sia lacigxo kaj denove okupigxis pri sia laboro. Ankaux la Nigra Bagnulo fosbatis la malmolan teron de sia flanko. Ili fordonis multajn fortojn al tiu laboro, multajn tagojn, kaj finfine ili penetris tra la tero unu al la alia. La viro kaptis nigran maldikan manon, kiu aperis el sub la tero kaj tiris gxin al si. Li eltiris finfine la Nigran Bagnulon el lia infero. La viro gxojis kvazaux etulo, purigis de la abomeninda tero la Nigran Bagnulon, donis akvon por li sattrinku, donis panon por li satmangu. Ili sidigxis proksime al la kavo apud la arbo, la viro deziregis montri al la Nigra Bagnulo la veran mondon, kiun tiu ecx ne memoris, deziregis rakonti, kio tie okazas.

- Ho, kia agrabla fresxa venteto - diris la viro al la Nigra Bagnulo - la vetero sxangxigxas, baldaux pluvos iomete.

- Gxi estas agrabla, sed ne tre, - respondis la Nigra Bagnulo sxrumpante, - jxus estis varme, nun estas jam malvarmete, tro rapide cxio sxangxas cxi tie cxe vi sur la tero. Sed cxe mi sub la tero la temperaturo estas cxiam la sama, tie vi ne sxvitos kaj ne frostigxos, ne estas surprizoj por vi, cxio estas simpla kaj komprenebla.

- Rigardu la cxielon, kia beleco! - la viro montris la cxielarkon, kiu aperis post la pluvo.

- Kia ajn beleco estu, sed mi ne tre volas rigardi la cxielon, cxio estas tiel hela kaj blindiga cxi tie, ke mi miras, kiel homoj ankoraux ne perdis la vidkapablon pro cxio cxi. Miaj okuloj doloras pro via hela lumo. Sed cxe mi sub la tero cxio alias, ekzistas nenio por rigardi foren, oni ne bezonas strecxi la vidkapablon. Mi havas mian laboron antaux mi, do mi rigardas gxin.

Ankaux cxi-foje la viro diris nenion, kaj poste li denove ekparolis:

- Rigardu, kiaj belaj floroj kreskas cxirkaux vi, klinigxu kaj flaru. Mi certas, ke vi ne flaris tiajn odorojn dum longa tempo.

- Ho ne, dankon, mi flaras ecx sen klinigxo, gxi estas tro akra por mi. Sed cxe mi sub la tero ne ekzistas tiaj akraj odoroj, la tero kaj sxtono cxiam odoras same, mi alkutimigxis nur al cxi tiu odoro.

Kaj la viro denove miris pri la vortoj de la Nigra Bagnulo, sed nur levis siajn sxultrojn.

- Jen prenu cxi tiujn novajn vestojn kaj alivestigxu, kaj poste ni iros pli malproksimen kaj mi montros al vi ankoraux pli grandajn belajxojn de cxi tiu tero - la viro donis al li la vestojn.

La Nigra Bagnulo vestis sin, sed anstataux sekvi la viron, li denove sidigxis apud la arbo.

- Kio okazis, - la viro demandis, - kial vi ne sekvas min?

- Viaj novaj vestoj estas tre malkomfortaj por mi, bonfarulo mia - la Nigra Bagnulo respondis sulkiginte la vizagxon, - ili estas malvastaj kaj frotas mian hauxton. Tamen miaj cxifonoj, kvankam ili estas malbelaj, estis

malpezaj kaj malstriktaj, mi bone dormis kaj laboris en ili.

- Ne gravas, vi kutimigxos al la novaj vestoj. Kaj al nia lando vi tute ne bezonas alkutimigxi, gxi estas belega kaj favora por cxiu homo. Vi havis grandan bonsxancon trovi bonan vojon sur la surfacon kaj vi ne plu estas la Nigra Bagnulo, ne, nun vi estas homo. Nur atendu - mi kuros kaj portos por vi bonajn sxuojn, ni povos iri tre malproksimen kun vi por rigardi aliajn landojn, por ke vi vidu plene la belecon de la tero, sxatu plene vian liberon.

La viro impetis hejmen por preni sxuojn kaj revenis jam post momento, sed li jam ne trovis la Nigran Bagnulon apud la arbo. La viro ne komprenis, kien li estis malaperinta, do li iradis kun tiuj suoj en la manoj kaj vokis lin cxien kaj kriis, sed la Nigra Bagnulo ne respondis. La viro cxesis voki lin, nur kiam li revenis al la kavo, al tiu, el kiu li eltiris lin. Apud la fresxe fosita tero kusxis la novaj vestoj de la Nigra Bagnulo.

Elukrainigis Petro Palivoda

 

 

Por la retumantoj

 

MONDMAPO KUN ESPERANTO-ASOCIOJ

 

En nia nova pagxo Esperanto.net estas mondmapo kun E-asocioj.

Por teknike agordi gxin ni uzis malnovan datumbazon kaj pro tio en gxi ankoraux mankas informoj pri kelkaj asocioj, aux la informoj estas malgxustaj. Se en tiu datumbazo ni trovis vian retadreson, do iam vi aldonis informon pri landa, regiona, urba, au faka asocio.

Do ni petas, ke vi vizitu http://esperanto.net/eo/lokaj-organizoj kaj kontrolu la informon pri via urbo. Vi povas tajpi la nomon de via urbo en la kadro au premi la regklavon (CTRL) de via klavaro kaj samtempe ruli la centran radeton de via komputila muso por pligrandigi la areon sercxatan.

Se vi trovas eraron aux mankon en la mapo, bonvolu NE respondi al ci tiu mesago, sed indiki tion per nia formularo: http://tinyurl.com/mondmapo

Emilio Cid

Estrarano de UEA pri informado

 

Anoncetoj

Se vi interesigxas pri ke-a muziko, jen pagxo pri mia nuna laboro, sonregistrado de kompaktdisko el kantoj de Jacques Breol, fama belga kantisto, tradukitaj al E-o. Eble, vi konas liajn kantojn "Amsterdam" aux

"Ne forlasu min". Jen la projektopagxo, kie troveblas kantoero en reklamfilmeto kaj cxiuj informoj, ni sercxas monhelpon per subvencioj aux antauxacxetoj: http://www.doubleun.com/brel-en-esperanto -

amuzike,

Fabrice Morandeau/FaMo