Esperanta ligilo

n-ro 5, majo 2018

 

Enhavtabelo

la 84-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (kvara komuniko)

Nia rondo familia. Kavaliro Rob Moerbeek!

Nekutimaj kutimoj. Kio ne decas en Mongolio

Diversaj interesajxoj. Flugu per taksio!

Noktuo - birdo de la jaro

Saniga cxokolado

Verdaj folioj protektas la cerbon

Facila legajxo. Fabelo pri kamentubisto

Najtingaloj (cxuvasxa popolkanto).

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)i

Sxako (nur en brajla versio).

 

 

 

84-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Kroatio (Kvara komuniko)

 

Karaj geamikoj!

En cxi-tiu komuniko ni publikigas Kongresan programon kaj du mesagxojn destinitaj al niaj kongresanoj:

 

Kongresa Programo

inter la 7-a kaj 14-a de julio 2018.

Zagreb - Kroatio, hotelo "Tomislavov dom"

Kongresa temo: "Kion, kiel kaj kiom ni legas".

Sabato, la 7-an de julio: - alveno de partoprenantoj en la hotelo en posttagmezaj kaj vesperaj horoj; enmanigo de kongresaj materialoj, registrado, enlogxigo de la gepartoprenantoj kaj enpago de la kongreskotizo;

vespermangxo inter 19,30 kaj 21 h. , 21-22 h. Interkona vespero.

Dimancxo, la 8-an de julio: 7,30-9 h. matenmangxo;

9,00-9,45 h.: E-kurso (cxiutage krom merkredo) - gvidas Natalia Kasymova;

10,00 h.: Solena malfermo de la kongreso;

11,00-11,30 h.: pauxzo por refresxigxo;

11,30-12,45 h.: Zlatko Tisxljar - prelego pri internacia projekto

"Multlingva akcelilo, financata de EU".

13,00-14,30 h.: tagmangxo;

15,00 h.: promenado tra monto Medvjednica kaj ripozeto en montara hejmo;

19,30-20,30 h.: vespermangxo;

20,30 h.: Muzika vespero: Neven Mrzlecki kaj virina grupo "Ezerki" kantos esperante kaj kroate.

Lundo, la 9-an de julio:

7,30-9,00H.: Matenmangxo;

9,00-9,45 h.: E-kurso;;

10,00-11,00 h.: prelegoj pri Kongresa temo; Prelegantoj: Antun Kovacx (Kroatio) kaj Kunio Tanabe (Japanio);

11,00-11,15 h.: pauxzo;

11,15-12,45 h.: dauxrigo de prelegoj; prelegantoj: Nedeljka Lojxajicx (Serbio) "Publikajxoj alireblaj al personoj kun legmalfacilajxoj kaj Gilberto Buchmann;(Brazilio).

13,00-14,30 h.: tagmangxo;

15,00 h.: posttagmeza trarigardado de la urbo Zagreb kun turista gvidanto

Neven Kovacxicx;

19,30-20,30 H.: Vespermangxo;

20,45 h.: Neven Kovacxicx - prelego pri historia evoluo de kroata sxtateco

Mardo, la 10-an de julio:

7,30-9,00 h.: matenmangxo;

9,00-9,45 h.: E-kurso;

10,00-12,45 h.: Gxenerala Asembleo de LIBE (pauxzo inter 11,15 kaj 11,30 h.);

13,00-14,30H.: Tagmangxo;

15,00H.: Promenado tra cxirkauxajxo de Hotelo kun profesia gvidanto el Parko de naturo "Medvednica";

19,30-20,30 h.: vespermangxo;

21.00 h.: Kvizo pri Esperanto - organizas Studenta E-klubo.

Merkredo, la 11-an de julio:

7,30-8,30 h.: matenmangxo;

9,00 h.: Tuttaga ekskurso tra regiono Zagorje kun turista gvidanto Neven Kovacxicx; survoje viziti: Muzeon de vilagxanaj ribeloj en Gornja Stubica, Gubec-tilion kaj naskigxloko de Josip Broz Tito, longjara Prezidento de Jugoslavio, Kumrovec;

13,00 h.: tagmangxo en bieno de Spomenka Sxtimec, sekretariino de Kroata Esperanta ligo, en loko Hrasxcxina; post tagmangxo sinjorino Sxtimec montros al ni sian bienon kaj parolos pri gxia interesa historio. Poste sxi prelegos pri sia literatura laboro; reveno en la hotelon cx. 19,00 h.

19,30-20,30 h.: vespermangxo; post vespermangxo Libera tempo lauxdezire:

komuna babilado, promenado cxirkaux hotelo, nagxado en endoma nagxejo;

Jxauxdo, la 12-an de julio:

7,30-9,00H.: Matenmangxo;

9,00-9,45H.: E-kurso;

10,00-11,15 h.: Prelegoj pri Kongresa temo; Prelegantoj: Galina Lukianenko (Rusio) kaj Angel Sotirov (Bulgario) "Neniu estas profeto en sia urbeto";

11, 15-11,30 pauxzo;

11,30-12,45 h.: dauxrigo de prelegoj kadre de kongresa temo; prelegantoj: Halina Kuropatnicka-Salamon (Pollando), Lauxra Gentili (Italio) "Personaj spertoj kaj opinioj pri la legado kaj la legiloj" kaj Anatolij Masenko (Rusio).

13,00-14,30 h.: Tagmangxo;

15,00 h.: vizito al Kroata biblioteko por blinduloj kaj Tiflologia muzeo en Zagrebo;

19,30-20,30: vespermangxo;

21,00 h.: Internacia arta vespero;

Vendredo la 13-an de julio;

7,30-9,00 h.: matenmangxo;

9,00-9,45 h.: E-kurso;

10,00 h.: Josip Pleadin - Prelego: "Spertoj de esperanta eldonisto pri la kulturo de legado";

13,00-14,30 h.: tagmangxo;

Post tagmangxo eventuale okazos la dua kunsido de Gxenerala Asembleo de LIBE.

17,00 h.: fermo de la kongreso;

19,30 h.: vespermangxo kaj adiauxa vespero.

Sabato, la 14-an de julio:

7,30-9.00 h.: matenmangxo; gxis la 11-aH.: ni forlasas la cxambrojn kaj preparigxas por forveturo;

13,00 h.: tagmangxo;

14,00 h.: forveturo el la hotelo.

 

1-a mesagxo: Ni petas cxiujn blindajn kongresanoj, ke ili kunportu oficialan ateston, el kiu oni povas vidi ke li/sxi estas vidhandikapita persono. Tiumaniere blindaj kongresanoj evitos pagadon de turisma takso, kiun niaj vidantaj akompanantoj devas pagi. Ni provas tiun aferon solvi kun hotelo.

2-a mesagxo: El programo vi legos, ke ni planas unu posttagmezan ekskurson tra monto Medvednica. Estus bone, ke cxiu kongresano, kiu deziras ekskursi, kunportu tenissxuojn aux aliajn sportsxuojn. Kunportu ankaux iun malpezan jakon aux similan vestajxon, cxar, ne forgesu, ni restados en monto sur marnivelo cx. 1000m, kaj vesperoj povas esti fresxaj despite somero.

Ni elkore atendas vin cxiujn.

LKK

 

 

Nia rondo familia

Kavaliro Rob Moerbeek!

 

La 28-an de aprilo kadre de la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo okazis ceremonio, en kiu Robert "Rob" Moerbeek estis nomita kavaliro de la Ordeno de Oranje-Nassau. Li ricevis cxi tiun honoron de la Nederlanda Regxa familio pro sia multjara laboro per kaj por Esperanto kaj por la blindula movado.

Rob Moerbeek, naskigxinta la 1an de majo 1936, estas nederlanda filologo kaj E-isto, kiu dum 32 jaroj laboris kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA, cxefe kiel provleganto, bibliotekisto kaj ekspedisto. Post sia emeritigxo (2001) li laboras en CO de UEA kiel volontulo, korektante la tekstojn en la revuo "Esperanto" kaj en aliaj eldonajxoj de UEA kaj dauxre prizorgas la bibliotekon Hector Hodler. Dum multaj jaroj li estas komitatano de UEA kiel reprezentanto de la blindula asocio LIBE.

Martin Smit, la urbestro de Beverwijk, en kiu logxas la nova Kavaliro, faris festparoladon kaj fiksis la honormedalon de la Ordeno al la jako de Rob Moerbeek.

Antaux cxi tiu Regxa distingo s-ano Moerbeek ricevis kelkajn rekonojn de sia laboro ene de Esperantujo; li estas, interalie, laureato de la Premio Degucxi (2001) kaj honora membro de UEA (2011) kaj de ILEI (2014).

Ni kore gratulas Rob okaze de lia kavalirigo kaj uzas la eblon por danki lin pro lia daura help(em)o al ni, laste dum nia pasintjara laboro en la biblioteko Hector Hodler, kiu (la laboro, ne la biblioteko) estus ege pli malfacila, sen lia helpo!

Halina Gorecka, Aleksander Korjenkov

 

Nekutimaj kutimoj

Kio ne decas en Mongolio

Mongoloj ne trudas siajn regulojn al venintoj, tial malmultaj turistoj komprenas nuancojn de lokaj kutimoj. Sed vane, cxar multaj agoj, sxajne rutinaj por ni, en Mongolio estas konsiderataj kiel maldecajxoj.

Kial estas dangxera elstarigita etfingro? Kial jurton necesas eniri tra Afriko? Kion fari kun cxapelo? Eksciu kaj miru! Dek malpermesoj de la stepa lando.

Ne decas doni monon iel ajn. Cxifita, malpura, premita en la pugno, jxetita surtablen, elprenita el kasxposxo de mamzono... por ni mono estas cxiam mono, valora en si mem. Por mongoloj mono estas deklaro de estimo, unue, al la prapatro de nacio, la granda Cxingishxano, kies portreto ornamas cxiun monbileton, due, al tiu, kiu la monon ricevas. Tial, pripagante ion en Mongolio, gravas memori, ke monon necesas doni per dekstra mano, direktante la monbileton per vizagxo de Cxingishxano supren, per kapo de Cxingishxano al vendisto. Por esprimi specialan estimon oni povas doni monon per ambaux manoj, sur malfermitaj manplatoj.

Ne decas demandi gaston, cxu li mangxos, cxu, li volas teon. Gaston oni ne demandas, sed tuj versxas teon kaj donas mangxajxojn, kaj aldonas, gxis kiam la gasto mem montros, ke por li jam suficxas. Siavice, la gasto ne devas supertaksi sian apetiton: li ja devas finmangxi cxion, kio kusxas surtelere, sendepende de tio, cxu gxi placxas al li. Nefinmangxita plado estas deklaro de malestimo al tiu, kiu regalas vin per mangxajxo, sendepende, cxu estas dommastrino aux soleca pasxtisto.

Mongola kuirarto estas neantauxvidebla, tial alilandanoj devas tre precize esprimi siajn dezirojn. Petante teon kun kolbaseto, vi povas ricevi krucxon da verda trinkajxo kun flosantaj en gxi pecetoj da fumajxita viando. Tio ne estas babilajxo, sed reala sperto.

Ne petu mongolon demeti cxapelon. Rusaj instruistoj ofte indignigxis: "Kia maldecajxo! Patro-mongolo sidas dum gepatra kunsido en cxapelo!" Ili ne sciis, ke cxapelo estas signo de vira digno, tial en publikaj lokoj oni ne demetas gxin, hejme aux kiel gasto oni metas gxin sur altan lokon. Al

dommastro ne placxos, se iu, esceptr de lia edzino, tusxos lian cxapelon. Li ofendigxos, se iu fremdulo metos sian cxapelon sur malaltan surfacon: sur segxon aux sur la plankon.

Ecx veran viran kundrinkadon en Mongolio oni komencas per teo. Gravas obei nuancojn de te-ceremonio. Krucxon oni neniukaze starigu surtablen antaux la gasto. Oni donas gxin de manoj al manoj, per dekstra mano. La maldekstra mano de ricevanto povas subteni la dekstran je la kubuto. Tiu gesto montros, ke la gasto havas nenion por kasxi kaj ne intencas ruze bati de maldekstre.

Ne ci-diru al pliagxuloj! Al cxiu pli agxa, ecx se li estas via amiko kaj pli agxas nur je du horoj. La kutimo ci-diri por substreki egalecon en Mongolio ne validas. Cxi tie regas vera azia kulto de prauloj. Al pliagxuloj oni cedas lokon, al ili unuavice oni donas mangxajxojn, ilin oni ne frapas je sxultro por saluti kaj adiauxi.

Jurto, mongola domo, estas kvazaux eta universo, ekzistanta laux siaj nerompeblaj legxoj. Eniro estas cxiam sude, maldekstre logxas viroj, dekstre - virinoj. Cxiu gasto, sendepende de ties sekso, sidas en la virina parto. Al sia loko li devas iri laux horlogxa montrilo, cxirkauxirante fajrujon de maldekstre. Eniri jurton necesas unue per la dekstra piedo, kapo antauxen.

Elstarigita etfingro dum te-trinkado estas konsiderata signo de malkontento.

Ne estas hontinde mamnutri bebojn en publikaj lokoj, Multaj virinoj nature faras tion lauxbezone. Male, gapi ilin estas maldece. Nutrado ja estas natura afero,kaj en la stepo kien do oni kasxigxu?

Nacian kostumon mongoloj portas nepre kun zono. Tio estas festa vestajxo, kaj ecx prov-vesti gxin necesas atente, cxiam kun zono.

Kompilis kaj E-igis O.P.

 

 

Diversaj interesajxoj

Flugu per taksio!

En Dubajo sukcese pasis testado de senpilotaj flugantaj taksioj. Ili aspektas kiel grandaj korvoj, servas por unu persono. La testado pasis tiom bone, ke jam en julio de 2018 ekestos regulaj veturoj. Tiuj taksioj flugos je rapideco de 160 km\h kaj kapablos veturigi personon, pezantan gxis 100 kilogramojn je distanco gxis 50 kilometrojn. Por tio suficxas kurento de akumuliloj, instalitaj en la aparato. La plej longaj veturoj ne dauxros pli ol 30 minutojn. Pri senpilotaj flugantaj taksioj oni parolas jam dum multaj jaroj, sed gxis nun neniu urbo riskis enkonduki tiun transportilon. Sxajne, la unua estos Dubajo, perlo en la krono de Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj. Okaze de la pasinta testado iu israela firmao asertis, ke gxis 2020 gxi produktos la auxtonoman senpilotan veturilon, kiu povos servi kiel fluganta ambulanco aux transportilo por grupeto da policistoj.

 

 

Noktuo - birdo de la jaro

Strigo minacata de pereo.

Per sia vocxo onidire la noktuo anoncas morton. Fakte tiu subtila strigo mem apartenas al tre minacataj animaloj. Tiun problemon nun rimarkigas ankaux la Cxehxa instituto de ornitologoj, kiu proklamis noktuon kiel birdo de la jaro 2018. La noktuojn protektas ankaux Martin Salek el la Instituto de biologio de vertebruloj.

Kial estas la cxi-jara birdo de la jaro gxuste noktuo?

"Noktuo estis elektita pro tio, ke ni volis atentigi pri la problemo, kiu aperas en la agrikultura regiono kun tre rimarkinda sxrumpo de plua besta populacio, kiu vivas en la agrikultura regiono. Noktuo estas unu el tipaj specimenoj, kiu estis bunte disvastigxinta ankoraux komence de la pasinta jarcento. Gxi estadis la plej grandnombra strigo. Dum la lastaj sesdek jaroj gxi rapide malmultigxis kaj nun gxi estas je la limo de pereo. Gxuste pro tio la noktuo estis elektita, ni volas atentigi pri problemoj, kiujn devas alfronti specioj, kiuj vivas en la agrikultura regiono."

Kiom da noktuoj nun vivas en Cxehxio?

"Komence de la lasta jarcento tie povus esti kelkdekmil paroj, sed jam en la sepdekaj jaroj ilia kvanto rapidege sxrumpis. Nuntempe ilia populacio estas tre malgranda. Ni scias pri 100 gxis 130 paroj da noktuoj, do gxuste nur fragmento kompare al la stato antaux tridek jaroj. La noktuo malaperas el nia regiono kaj ne temas nur pri kvanto. Gxia disvastigxo estas nun izolita en insuloj, antauxe gxi vivis fakte en la tuta respubliko. Niaj avoj kaj avinoj konis gxin, gxi estis konata tipo de birdo, nun gxi trovigxas nur en malgrandaj birdaj populacioj en la norda regiono en Usti, en la centra regiono kaj en la regiono de suda Moravio."

Kion povas fari normala homo por ke la noktuoj revenu en nian naturon?

"La noktuoj forlasis la agrikulturan regionon, translogxigxis en la proksimecon de homaj logxejoj, sed ankaux tie ili devis alfronti multajn dangxerojn. Ni sercxadis, kie nun la noktuoj plej ofte mortas, kaj ni konkludis, ke kvardek procentoj mortas en teknikaj kaptiloj, kio estas ege granda nombro. Kiel kaptilo oni povas imagi barelojn de akvo, kuvojn aux starantajn tubojn. La strigoj estas scivolemaj kaj esploras tiujn objektojn. Kiam ili falas en starantan tubon, ili ne scipovas savi sin. Alie dirite, se ni gxardenumas, kaj ni havas la barelon en gxardeno, estas bone meti tien, ekz., flosilon de polistireno aux de ligno, por ke la noktuoj (kaj multaj aliaj bestoj - abeloj, papilioj kaj ranoj:.), sukcesu savigxi el tiu barelo. Alie ni cxiuj povas pensi pri tio, ke ni ne tondu la tutan gazonon. Ni lasu unu zonon netonditan. Tia netondita areo estas grava por cxiuj insektoj, ili povas bone vivi kaj multobligxi kaj tiel subteni ankaux la noktuojn. Oni povas fari pli. Okupigxi pri maljunaj arboj, tie estas kavoj - nestoj por multaj birdoj. Cxiuj rimedoj, kiuj plialtigas buntecon de nia regiono, estas tre tauxgaj por la noktuoj."

Kia estas rilato de publiko kaj strigoj? Cxu homoj interesigxas pri strigoj?

"La strigoj estas tre karismaj kaj altiras grandan atenton. Preskaux cxiutage ni vizitadas farmistojn kaj parolas pri la noktuoj kaj aliaj tipoj de strigoj. La farmistoj foje ne perceptas la minacatan noktuon, cxar gxi cxiam ululas en la garbejo kaj ili ne konscias, ke gxi estas unu el la plej minacataj birdaj tipoj en la Cxehxa respubliko. Se ni poste klarigos, ke tiu "ilia" noktuo povas esti unu el lastaj noktuoj de la regiono, ili fieras pri tio kaj penas fari vere multe por helpi defendi la noktuojn. Mi opinias, ke la intereso de la gxardenistoj kaj la publiko estas ververe grandega."

Jarka Mal

 

Saniga cxokolado

Jam de iom da tempo oni scias, ke cxokolado estas saniga nutrajxo. Ecx cxi tie oni jam traktis pri tiu temo. Sed en aprilo 2018, okaze de cxiujara renkonto pri Eksperimenta Biologio, en Kalifornio, Usono, nova scienca dokumento konfirmis kaj ecx pliampleksigis tiun informon, surbaze de novaj,

aktualigitaj studoj.

Resume, datumoj sciigas, ke mangxado de cxokolado, enhavanta altan kvanton da kakao - minimume 70 procentojn da kakao kaj 30 procentojn da organika sukerkano - pozitive efikas je la korpaj reagoj kontraux streso, kontraux inflamoj, por bonaj humoro, memoro kaj imunkapablo. Oni scias, ke kakao enhavas grandan kvanton da flavoproteinoj, sed unuafoje oni dokumentis tiajn eltrovojn cxe homoj, koncerne kognon, glandojn kaj kor-vaskulan sanon. Laux D-ro Lee Berk el la Universitato de Loma Linda, fakulo pri psiko-neuxro-imunologio: "Dum jaroj oni rigardis la influon de cxokolado je neuxronaj funkcioj laux la vidpunkto pri gxia sukero: ju pli da sukero, des pli felicxa oni estas. Unuafoje oni nun rigardas la influon de grandaj kvantoj da kakao laux precizaj dozoj en regule mezuritaj briketoj de cxokolado, en homoj, dum longa kaj mallonga tempoj, kaj la rezultoj estas kuragxigaj".

Flavoproteinoj estas tre potencaj kontrauxoksidaj kaj kontrauxinflamaj substancoj. En cxokolado ili sxajne efikas je la funkciado de genoj, rilataj al la neuxronoj. Ili favoras la agadon de "citokinoj". Cxi tiuj lastaj substancoj grave reguligas inflam-reagojn en la homa korpo. Krome, ili stimulas limfocitojn, kiuj funkcias kiel antikorpoj, kaj cerbajn cxelojn, respondecajn pri sentumoj. Ili tiel favoras la "plastikecon" de la cerbo.

Elektroencefalogramoj montris, ke englutado de amara cxokolado kun 70 procentoj da kakao estigas cerbajn ondojn, kio indikas pli da fleksebleco en la funkciado de tiu organo.

D-ro Berk emfazas, ke pliaj studoj necesas por konfirmi kaj detaligi tiujn eltrovojn. Tamen, ili estas tre bonauxguraj.

Kakao estas arbo, deveninta el Sudameriko. Nuntempe la plej granda produktanto en la mondo estas Eburbordo. Brazilo okupas la kvinan lokon inter plej grandaj produktantoj. En Brazilo 95 procentoj el la plantejoj de kakao situas en la sxtato Bahia.

Pauxlo Sergio Viana

 

Verdaj folioj protektas la cerbon

Unu el la plej frapaj atingoj de nia moderna tempo estas la pligrandigo de la vivodauxro de homoj. Antaux duono de jarcento homoj apenaux esperis vivi pli ol kvindek jarojn, en multaj landoj nuntempe amaso da homoj vivas post sia sepdeka, ecx okdeka agxo jaro. En iuj mondopartoj multaj centjaruloj brave iras antauxen. Por tia esperdona perspektivo multaj faktoroj influas.

De la sxangxo en la vivolongo rezultis almenaux unu grava defio. Kiel eviti, ke la mensa kapablo de maljunuloj akompanu la korpon? Multaj grandagxuloj rapide perdas sian memoron, rezonkapablon kaj lernokapablon, post la 60-a vivojaro. Kaj por kio utilas longa vivo, se la menso ne bone funkcias? Kompreneble, lauxgrada kognoperdo dependas de pluraj faktoroj: genetiko, korpekzercoj, mensoekzercoj, dieto, uzado de drogoj, strecxa vivostilo, k.s.. Nome, gxi estas komplika fenomeno.

Nuntempe medicinistoj intense esploras manierojn eviti aux almenaux prokrasti la naturan mensoperdon de grandagxuloj. En decembro 2017 la virtuala eldono de la usona revuo "Neurology" publikigis atentindan artikolon pri tiu grava temo. Post zorga observado ili konkludis, ke konstanta mangxado de po unu-du porcioj da verdaj folioj en cxiutago rezultigis drastan malpliigon de kogna perdo de maljunuloj.

Oni periode mezuris la cerban kapablon de 960 usonanoj inter la agxo 58- kaj 99-jara, per specifaj testoj dum 4,7 jaroj. Tiuj homoj havis mensan lertecon, kiel se ili estus 11 jarojn pli junaj ol la samagxuloj, kiuj neniam mangxis verdajn foliojn! Por la statistikaj kalkuloj oni deprenis riskofaktorojn, kiel tabakfumadon, korpekzercojn, nivelon de eduko, drinkadon, mangxadon de fisxoj, k.a.. Oni konkludis, ke la protektantaj substancoj en la verdaj folioj estas vitamino B-9, vitamino K, luteino, karoteno, nitrato, tokoferolo, "kaempferolo". Ili plurmaniere evitas inflamojn kaj lezojn en la cerbaj cxeloj. Ilin entenas grandkvante spinaco, brasiko, kapbrasiko kaj laktuko.

Denove konfirmigxis, ke nutrajxoj grave influas la sanon de la cerbo. Tio ne koncernas nur mangxadon de vegetajxoj. Se oni mangxas salaton kaj samtempe amason da bestdevena graso, la rezulto ne estos same bona.

Jen simpla rekomendo por la sano de via kapo: ne forgesu meti po unu-du porcioj da verdaj folioj sur vian teleron cxiutage. Ecx se vi ankoraux ne estas maljunulo!

Pauxlo Sergio Viana (laux Esperanta Retradio).

 

Facila legajxo

 

Fabelo pri kamentubisto

Kamentubisto portas ne nur sxtupetaron kaj nigran vizagxon. Kamentubisto portas ankaux felicxon. Tion scias cxiuj homoj kaj precipe cxiuj, kiuj havas butonojn sur surtuto.

Kiam li preteriras, rapide ili mankaptas butonon kaj pensas pri tio, al kio ili sopiras. Kaj efektive ilia deziro plenumigxas, cxar la homoj faras tiel jam delonge kaj faros tiel, kiom longe irados kamentubistoj sur stratoj. Se tio ne estus vero, certe ili tion ne farus.

Do, vidu: cxiuj homoj povas esti siamaniere felicxaj. Ili bezonas por tio nur butonon kaj kamentubiston.

Tion bone sciis Hancxjo, malgranda orfo. Cxar li estis kompatindulo, vivanta de tago al tago sur pavimo delonge, kaj havis multe da belaj deziroj. Li povis deziregi bulkon, bileton por karuselo, mortintan panjon aux pometon, kiajn vendis mastrinoj en pankorboj sur la urboplaco de Sankta

Jakobo.

Cxar li nenion havis, la mezuro de lia felicxo estis granda. Sed jen unu grava malhelpajxo: la malgranda Hancxjo ne havis cxe sia dissxirita jako kaj cxe cxarpiigita pantalono ecx unu butonon. Jakon kaj pantalonon li ricevis de bonaj homoj, sed vi ja scias, ke ankaux la bonaj homoj ne donas sian multvalorajxon. Tial, kiam li gxin ricevis de ili donace, gxi estis jam multe eluzita kaj cxiuj butonoj estis for. La bonfarantoj, kiuj donis al li la vestajxon, ne pensis, ke tia malgranda knabo bezonas butonojn. Suficxe, ke ili kovris lian nudecon. Ankaux Hancxjo komence ne pensis, ke al lia vestajxo io mankas. Nur kiam li eksciis la sekreton pri kamentubisto, butono kaj felicxo, malgxoje li pensis:

"Mi ne povas esti felicxa, cxar mi tute ne havas butonon". Tio tro afliktis lin, cxar li deziris esti felicxa. Kaj kiu tion ja ne dezirus! De tiam li pensis pri nenio alia, ol kiamaniere havigi al si ian butonon. Por la ceteraj infanoj nenio malfacila, sed por Hancxjo klopodo ne malgranda. Por havigi butonon estas cxiam necesa ia pacxjo, kiu gxin acxetas, kaj ia panjo, kiu gxin alkudras. Kaj tiuj du premisoj al Hancxjo absolute mankis.

Hancxjo volis perlabori monon por acxeti butonon. Li portis akvon al unu sinjorino en la kvinan etagxon, al alia li alportadis karbon en malgranda veturileto kun vila hundo, li iradis piede al vilagxo por lakto, unuvorte li laboris, kiel povas knabo en lia agxo.

Sed monon por acxeti butonon li tamen ne perlaboris. La homoj pensis: "Kial doni al tiel malgranda knabo monon, li gxin ne komprenas kaj plej versxajne elspezus por frandajxoj". Ili donos al li prefere ion por mangxi - tio pli tauxgos por li.

Kaj ili donis al li. Jen panon, jen fromagxon, jen teleron da supo aux ian restajxon de tagmangxo. Kaj Hancxjo, kiam li estis satmangxinta, falis en tian felicxegecon, ke li forgesis ankaux la butonon kaj kredis, ke sian felicxon li atingos ankaux sen gxi.

Sed kiam vespere li plene digestis la mangxajxon kaj en la posxo li havis nenion krom malsato, tiam forpasis lia tuta memkonfido, tuta forto. La sopirata butono komencis danci antaux liaj okuloj kun cxiuj miraklaj ecoj. Precipe kiam li preteriris la butikon de butonfaristo, kie en elmontra sxranko estis multaj amasoj da diversaj butonoj. Jen estis unuj por soldatuniformoj, aliaj por civilvestajxoj. Unuj tute orumitaj kun belaj engravuritaj literoj, aliaj por maristoj kun bluetanta brilo de maro. Sur

iuj estis kvar videblaj truoj, sur aliaj la truoj estis kasxitaj sub brilanta metala suprajxo. Super cxiuj brilis vico de grandaj perlamotaj butonoj, kiuj altiris la okulojn de Hancxjo kiel magneto.

"Cxi tiuj certe alportas la plej grandan felicxon, - pensis Hancxjo, - sed versimile neniam mi atingos ilin. Tiuj certe estas ege multekostaj". Tamen li rigardis ilin pli kaj pli avide, gxis kiam sinjorino en la butiko rimarkis lin kaj, nekomprenante la fajron en liaj okuloj, lin forpelis. "Foriru, malpura bubo! Nenion bonan montras viaj okuloj".

Sxi pensis, ke li volas ion de sxi sxteli kaj Hancxjo hontigite foriris.

Kaj nokte, kiam li dormis en la ejo super la kelo sur cxifonacxoj kun dek ankoraux pli malfelicxaj homoj, la perlamota butono kaj la nefavora vizagxo de la vendistino flugpendis en liaj songxoj. Kiam li tiom longe kaj longe sopiris vane, okazis al li foje, ke li ekvidis sur la strato knabineton, kiu sur la mantelo havis gxuste tian belan perlamotan butonon, kian li vidis en la butiko. Sed ne nur tion atentis Hancxjo, li rimarkis ankaux, ke la bela butono nur pendas sur fadeno, kaj ke gxi baldaux desxirigxos. Lia koro ektremis, li ekpensis, ke la knabineto gxin povus perdi kaj li trovi.

Jen estus la fino de liaj suferoj. Jam morgaux li povus ja havi kion li nur dezirus.

Tial nerimarkite li turnigxis sekvante sxin. Kion li tiom deziris, tio ankaux okazis. Gxuste kiam la knabineto eniris la pordon de malalta domo, la butono desxirigxis kaj restis kusxanta sur la pavimo, kaj sxi ne rimarkis tion. Sxi estis ja tre neatentema knabino, se ni konsideras, ke tio estis la sola butono, kiun sxi havis, kaj ke pro gxia perdo sxi estis senigita de cxiu felicxo, kiu al gxi estis alligita. Hancxjo gxojkriis. Singardeme li levis la butonon kaj tenis gxin en la mano. Gxi ekradiis en la sunbrilo, kiel gemo. Rapide li kasxis gxin en la posxon kaj cxirkauxrigardis. La knabineto eniris, nenion rimarkinte.

Hancxjo malaperis cxe la plej proksima stratangulo. Atenteme li transportis gxin hejmen. Li demetis la jakon kaj elpruntis kudrilon. Fadenon li eltiris el la cxifonoj, sur kiuj li dormadis, kaj tuj li komencis la alkudradon por esti preta antaux krepuskigxo.

Sed tiam li ion ekmemoris. Li memoris la knabineton, kiu ie ploras, cxar sxi perdis belan butonon. Eble sxi ecx ne scias, kiom da gxojo sxi estus povinta per gxi gajni. Se sxi scius, kion povas influi butono kaj kamentubisto, certe sxi estus pli atentema.Iam sxi certe ekscios tion, sed la butonon sxi ne plu posedos. Eble, ke sxi neniam atingos alian, cxar estas malfacile akiri butonon. Sxi perdis gxin kaj li gxin stelis. sxtelis? Ne, nur trovis. Cxu li redonu gxin? Ne, tion Hancxjo ne povis, cxar multajn longajn tagojn li sopiris gxin havi. Kiam gxi alportos al mi felicxon, mi gxin redonos al sxi kaj eble mi ion ankoraux aldonos", li pensis. Sed cxu mi retrovos sxin poste?" Liaj manoj tremis, sed li dauxre kudradis. La sekvantan tagon li eliris kun la butono kiel kun stelo. Sed sxajnis al li,

ke la homoj tro observus lin, se ili tiel rekte ekvidus gxin sur lia cxifonita jako. Tial li kasxetis gxin per mano. Li timis ankaux renkonti la hierauxan knabineton.

Li vagadis, iradis kaj sercxis kamentubiston. Li pripensis ankau, kion li deziru. Li decidigxis por ora kastelo sur vitra monto kaj por orangxo.Cxirkauxtagmezo li ekrimarkis kamentubiston. Li estis nigra kiel negro, nur la okuloj estis bluaj, kiel violoj. Rapide li turnis la pasxon al la trotuaro, sur kiu iris la kamentubisto kaj pli firme li ekpremis la butonon. Lia koro en la brusto bategis, kiel sonorilo.

La kamentubisto alproksimigxis. Li marsxis trankvile kaj ridetis.

Hancxjo estis pala kaj per glaciaj manoj li premtenis la butonon pli kaj pli. "Kiam li alproksimigxos je kvin pasxoj, mi flustros mian peton", - li pensis. La kamentubisto estis apud li. Sub nigra barbo silenta, blanka rideto. "Nun" - diris Hancxjo duonvocxe gemeksopirante: "Ka-ste-lon kaj o-ran- ": Krak! - La butono, alkudrita per uzita fadeno kaj tro tirata de la mano de Hancxjo, desxirigxis kaj restis inter liaj fingroj ecx kun fadena pedunklo, kiel velkinta floro. La esperoj de Hancxjo subite disfandigxis. Larmoj aperis en liaj okuloj kaj ploro en lia gorgxo.

Li estis neesprimeble malfelicxa, cxar li opiniis tion puno pro la stelo de la nepropra butono por sia felicxo. Li tiom gemploris, ke la kamentubisto rerigardis kaj alpasxis al li. Kio okazis al vi, knabeto?" - li demandis. Lia vocxo estis tiel pura kiel la kamentubisto estis fulgonigra. Sed Hancxjo gemploregis, tenante la butonon en la malpurigita mano. Cxu iu traktis vin maljuste, aux i perdis ion?" La mano de la kamentubisto karestusxis la kapon de Hancxjo, kiel varma ondo." Mi prenis trovitan butonon," li subite ekparolis. "Mi deziris kastelon kaj orangxon. Tial mi hieraux prenis la butonon". Kaj li rekomencis plori.

Kaj kies vi estas?"

Hancxjo ne sciis, kies li estas. Li apartenis al neniu, sed oni fartas tiel bone, se oni povas al iu aparteni. La kamentubisto prenis la manon de la ploranta Hancxjo kaj lin ekgvidis. Lia mano estis nigra kaj fulgoplena, sed Hancxjo sub gxia influo sxangxigxis je humila sxafido.

La kamentubisto kondukis Hancxjon en malgrandan domon, guste en tiun, kie malaperis la hieraua knabineto. Panjo kaj Lida, mi venigis al vi knabon, kiu ploras, cxar li deziris kastelon kaj orangxon!" Mi ne ploras pro tio", - diris Hancxjo, "sed cxar mi proprigis al mi butonon".

Nek kastelon nek orangxon ni povas al vi doni," diris la edzino de la kamentubisto, "sed mi donos al vi tagmangxon."

Kaj ili donis. Ili lokis lin cxe tablo kaj ili igis lin mangxi plenan teleron da supo. Unuflanke sidis la sinjoro kamentubisto - jam lavita kaj pura - sur alia flanko la mastrino kaj kontrauxli Lida, kiu hieraux perdis la butonon. Ili starigis al li bonajn kaj afablajn demandojn. Kaj Hancxjo respondis. Dum sia tuta vivo li ne parolis tiel multe, kiel cxiokaze. Cxion li rakontis, kiel soleca li estas, kiel li deziris esti felicxa, kiel li sercxis butonon kaj kiel cxiofinigxis. La sinjoro kamentubisto kaj lia edzino ridetis. Lida rigardis lin per seriozaj kaj admirantaj okuloj, kaj la supo vaporfumis kaj odoris kiel incenso en pregejo. "Vi placxas al mi, knabo," diris fine la kamentubisto, "kaj se vi volas, vi povas resti cxe ni kaj mi elinstruos vin kamentubisto. Cetere ankauxal Lida estas malgaje esti sola."

La mastrino kapjesis, kaj la okuloj de Lida ekbrilis. Hancxjo gxoje kapkonsentis kaj per granda peco da viando li kovras la grandan gxojon, por ke gxi ne forkuru. Cxar cxi tie la mangxajxo eniris ne en la stomakon, sed rekte en la koron. Hancxjo lernis esti kamentubisto. Esti kamentubisto signifas felicxigi homojn. Sed kamentubisto ne povas partopreni felicxon pere de butono. Cxar li felicxon kunportas, li gxin ne povas gui.

Sed Hancxjo ne rimarkis, ke li estas esceptita el tiu favoro kaj li estis felicxa ecx sciante, ke li mem kiel kamentubisto ne povas manpreni butonon antauxalia kamentubisto kaj deziri la plenumon de tio, kion li sopiras. Li grimpis sur altajn tegmentojn proksime al la cxielo kaj tra kamentuboj li malsupreniris en fulgoplenajn fajrujojn. La homoj sxatis lin, cxar li sciis purigi la kamentubojn kiel kagetojn, tiel ke la mangxajxoj sub ili preparataj similis al puraj kanarioj. Li preparis por suno kaj aero la vojon al la homa fajro. Tio estas bona laboro.

La tempo forfluis, kiel akvo, kaj Hancxjo maturigxis rapide. La sinjoro kamentubisto estis pri li kontenta, la edzino sxatis lin kaj Lida? - Ho, tiu jam delonge pardonis al li ecx tion, ke li iam alproprigis sxin mem.

Tiam Lida jam maturigxis kiel betulo kaj Hancxjo estis kiel fago.

Se vi iam renkontos lin, bone vi lin rekonos. Li aspektas same kiel cxiualia kamentubisto, sed li havas posxojn plenajn de butonoj kaj li donas ilin al cxiu, al kies jako ili mankas, cxar li ne volas porti la felicxon nur al unuj kaj al aliaj ne.

Esti kamentubisto signifas felicxigi homojn, kiuj havas butonojn. Kiam cxiujhomoj havos butonojn, tiam cxiujestos felicxaj.

1922.

(Jiri Wolker (1900-1924) tradukis J. Kozeny)

 

 

Najtingaloj (cxuvasxa popolkanto).

Ne ekvidos ecx la foliaron,

Cxar tre lukse floras la padus',

Tre belsone kantas najtingaloj

Batas koro en la mia brust'

Ni iradas kune tra l' herbejo,

Miaj revoj estas nur pri vi,

Pri felicxa amo gxis mateno

Najtingaloj kantas nur por ni

Arde batas en la brusto koro,

Emocias mi dum tuta nokt',

Dolcxa kaj fortega la amoro,

Kredas mi: vi estas mia sort'.

Blankaj floroj de padusa arbo

Kovras brancxojn,, kvazaux blanka punt',

Najtingaloj kantas pri la amo

Dum printempoj en la tuta mond'.

E-igis Olga Filippova.