Esperanta ligilo

n-ro 7, septembro 2018

 

Enhavtabelo

Bonvenon al Finnlando

Kongresa raporto

Nia rondo familia. Ni gratulas!

Tra la sortofrata mondo

Nekutimaj kutimoj. Pirataj amuzoj.

Festo de kano kaj parado de virgulinoj

Enigmoj kaj problemoj

Ni funebras

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj. La vocxlegitaj literaturajxoj el "Auxroro"

 

 

Bonvenon al Finnlando

 

Steleto pretas arangxi la IKBE-on samtempe kaj samloke kun la Universala Kongreso de Esperanto (104-a UK) jene:

Dato kaj loko: 20.-27.7.2019 en la urbo Lahti.

Kotizoj depende de la logxlando de aligxanto:

A 400 euxroj cxiuj landoj escepte de tiuj en kategorio B.

B 380 euxroj iamaj socialismaj landoj de Euxropo kaj Latina Ameriko.

La kotizo kovras logxon kaj nutron inkluzive programon de UK kaj IKBE.

Logxado en dulita cxambro en hotelo Grand proksime al UK-kongresejo; 900 m de la fervoja stacidomo. Por unulita cxambro krompago. Haveblas ankaux 5 trilitaj cxambroj. Grand estas rezervita por E-istoj; 60 lokoj rezervitaj

por IKBE-anoj.

Cxiuj cxambroj estas komfortaj kaj ekipataj de akvokuirilo. En kelkaj cxambroj trovigxas eta fridujo. Amantoj de finna "sauxno" havos eblecon sauxnumi (krompago). Matenmangxojn ni ricevos en la hotelo, luncxojn kaj

vespermangxojn aliloke.

Programo:

IKBE-anoj rajtas sen aparta pago gxui la multflankajn programerojn de UK.

Ni planas tuttagan ekskurson por IKBE-anoj.

Kunvenoj kaj internacia arta vespero okazas en proksimaj kunvenejoj.

Plenumante la deziron de Otto Prytz ni intencas prezenti la finnan kuirarton pere de referajxo.

Se iu volas prezenti referajxon pri iu ege aktuala temo, ni klopodos meti gxin en la programon.

Cxar Steleto farigxos 100-jara en 2019, ni festos kune en la internacia arta vespero. Ni proponas, ke gastoj anstataux donacoj kunportu programerojn al la arta vespero. Atentu: por ordigi kaj printi la programon ni devas koni la enhavon de viaj programeroj suficxe frue.

La urbo Lahti situas apud la lago cx. 100 km nordorienten de Helsinki kaj estas atingebla trajne; dauxro unu horo. Inter flughaveno Helsinki-Vantaa kaj fervoja stacidomo en Helsinki trafikas trajno; dauxro 30 minutoj. Ni disponigos akompanantojn por asisti en havigo de biletoj kaj entrajnigo.

Akompanantoj de blinduloj vojagxas en trajnoj senpage.

Bonvenon al Lahti en 2019!

Demandojn, proponojn sendu al:

steleto@pp.inet.fi, letere al Ritva Sabelli, Pietarinkatu 10 D 27, FI-00140 Helsinki, Finnlando.

 

 

Kongresa raporto

Medvednica - nia cxi-jara Esperantio

Pri la kultura kaj distra programo de la 84-a IKBE,

okazinta en la hotelo "Tomislavov dom", Kroatio

ekde la 6-a de julio gxis la 14-a de julio 2018

Enkonduko

Versxajne, estas hazarde, sed mia unua E-korespondantino estas el tiu belega lando, ecx el Zagrebo. Mi estis apenaux 16-jara adoleskanto, komencinta lerni E-on, kaj jxus atinginta la sesan lecionon, mi komencis korespondi kun Verica Zakula. Tre bela knabino, kiel aktorino, kiel vera modelo!

Preskaux 30 jarojn bulgaroj lernas E-on laux zagreba metodo. En nian landon gxin kuragxe alportis kaj fervore disvastigis Mariana Evlogieva, elstara bulgara e-istino.

Eble, eksonos iomete memfanfarone, sed mia sciencforma artikolo pri la psikaj baroj cxe komunikigxo inter viduloj kaj blinduloj renkontis sian eksterlandan auxditorion per la pagxoj de la kroata brajla revuo "Riejcx slijepih" (1987). Bedauxrinde, mi ne memoras la nomon de gxia tradukinto. En tiu negranda balkana lando E-o estas suficxe populara. Mi dezirus emfazi, ke inter du kaj tri mil pagxoj jare estas la e-lingvaj libroj en Kroatio. Ankoraux en la unua kongrestago mi renkontis mian malnovan hungaran amikon Isxtvan Kabok. Li estis ne nur bona samcxambrano, sed ankaux mia senpaga bonega E-lingva konsultanto, ecx en ia grado mia plena ilustrita vortaro. Tamen, anstataux mi regalu lin pro liaj lingvaj servoj, li malavare proponis al mi glaseton da bonkvalita vodko aux rumo. Sxajne la plej grava specifo de cxi kongreso estas abundo da senakompanantaj kuragxuloj el diversaj sxtatoj, ricxaj kaj malricxaj. Laux miaj modestaj kalkuloj 9 personoj, senduba nova rekordo en tiu kampo! Sed tio ne kauxzis seriozajn problemojn. La vidpovaj verdstelaj akompanantoj Auxdrone Maksimaitiene (Litovio), Boris Arrate Veranes (Kubo) kaj Leonardo Gualdini (Italio) cxiam pretis helpi al la admirindaj unuuloj. Ankaux cxi

tie estis manifestita la fama e-ista solidareco!

La kultura kongresprogramo estis tre ricxa, abunda kaj varia. Pli gravaj gxiaj arangxoj estis jenaj:

La kutimaj unuhoraj 5 E-lecionoj, gvidataj de Natalia Kasymova, okazis cxiutage tuj post matenmangxo, escepte de la tago de la tuttaga ekskurso. La instruistino tute ne estis timiga kaj kruela diktatorino, sed vere cxarma kaj talentega sorcxistino. Kvazaux pro tio kelkiam la tuta kongreso estis sxia diligenta kaj fervora instruato. Mi tro bedauxras, ke gxis nun neniam sukcesis viziti tiujn utilegajn lecionojn. Mi esperas, ke la nobla Natalia Kasymova neniam ofendigxis, ke gxis nun mi ne estis inter sxiaj studantoj. Dirite preskau sincere, mi iomete timis sxian postulemon kaj severecon, unue, kaj due, mi ne regas bone brajlon

La 8-an de julio, dimancxe tuj post vespermangxo, estis arangxita Muzika vespero. Dum gxi la perfekta muzikisto Neven Mrzlecxki nin konsternis per siaj e-aj, kroataj, rusaj, hispanaj kaj italaj kantoj. La kroata virina grupo "Ezerki" kantis emocie en E-o kaj en la kroata. Dum tiu IKBE ankaux estis multego da promenadoj kaj ekskursoj, kiuj okazis cxiutage, escepte de vendredo, la tago de la kongresfermo. Nature, tio certe gxojigis senlacajn turistojn kaj plialtigis dangxere ilian apetiton. La promenadoj okazis cxiam posttagmeze, ekde la 15.00 horo. Estis promenadoj tra la monto Medvednica kaj tra la cxirkauxajxo de nia hotelo-kongresejo.

La 9-an de julio, lundo, tagmezon ni dedicxis al belega Zagrebo, kie ni konatigxis dank'al helpo de neimagebla talenta turista gvidanto Neven Kovacxicx kun gxiaj plej-gravaj rimarkindajxoj. Ecx ni havis tempon por acxeti suvenirojn kaj donacojn por parencoj kaj amikoj. Tie mi plezure gustumis fantastikan kroatan cidoni-brandon.

La 12-an de julio, jxauxdo, Ni vizitis Kroatan porbll'an bibliotekon kaj Tiflologian muzeon.

La biblioteko havas 1200 aktivajn uzantojn. Gxi produktas 200 titolojn da sonlibroj jare. Mi eksciis, ke la biblioteko jam 8 jarojn produktas librojn en Daisy-formato, pro kio min obsedis ne tute blanka envio. La Tiflologia muzeo disponas pri pli ol 2 mil eksponatoj, prezentitaj en 7 fakoj.

En la kvina kongrestago, la 11-an de julio, tuj post la matenmangxo, okazis tuttaga ekskurso tra la regiono Zagorje kun turista gvidanto Neven Kovacxicx. Survoje ni vizitis Muzeon de vilagxanaj ribeloj en Gorna stubica, Gubec-tilion kaj Kumrovec, la naskigxvilagxon de Josip Broz Tito. Lia patrino estas el slovenio, sed lia patro estas kroato. Kun granda intereso ni trarigardis la hejmon, en kiu naskigxis la longjara prezidanto de Jugoslavio kaj mondfama politikisto, atente ni palpadis liajn du bustojn, ecx lian infanlulilon. Ni tagmangxis en la bieno de Spomenka Sxtimec, prezidantino de la Kroata E-ligo, en la loko Hrasxcxina Post tagmangxo s-anino Sxtimec montris al ni sian bienon kaj parolis pri gxia interesa historio. Poste sxi prelegis pri sxia literatura laboro. La verkistino-e-istino ankaux regalis nin per kafo kaj dolcxajxoj.

La Internacia artvespero okazis la 12-an de julio, post la vespermangxo. Gxin gvidis sperte kaj lerte Nedeljka Lojxajicx. La duopo Petro Sxnypir kaj Natalia Kasymova ravis nin per gaja kanto. De Galina Lukianenko ni auxdis du belegajn rusajn kantojn. Tanabe Kunio emociigis nin per japana kanto, prezentita de li en la japana kaj en E-o. Jiri Jelinek ree agrable surprizis nin per sia gitarludo. La auxstria duopo veronica Hauxpt kaj henriete Etzenberger felicxigis nin per sia sxerca kanto. Mi estis forte impresita de, cxebalta verdstela feino Auxdrone Maksimaitiene, kiu forte impresis nin per la Trista versajxo "Foriras amikoj" de litova poetino Inita Tamosxiuniene. Gilberto Buchmann deklamis la versajxon "Kvin dronintoj". Isxtvan Kabok recitis versajxojn de tri eminentaj hungaraj poetoj. Angel Sotirov deklamis la versajxon "Verda flago" , kies auxtoro estas la bulgara e-isto Docxo T. Stanev.

La anoncita en la kongresprogramo kvizo ne okazis pro manko de intereso al gxi, pri kio mi iomete dubas.

Dum tiuj 8 tagoj ni gxuis ne nur la kroatan naturon kaj gastamon, sed ni havis eblecon gustumi kroatan bieron, vinon kaj aliajn alkoholajxojn. Ecx mi gastis tutajn 5 horojn en la trietagxa domo de Antun Kovacx, prezidanto de la Prepara kongreskomitato, kiu min regalis per faritaj de li mem kafo, sandvicxoj kaj kroata pruna brando. La multestimata prezidanto gastigis ankaux brazilanon Gilberto Buchmann, cxar ni alvenis en Zagrebon tre frue.

Eta konkludo

En la lastaj 18 jaroj, nuna IKBE estas la tria, okazinta en Kroatio. Kaj denove cxio estas perfekta kaj brila! Sendube, lauxdojn kaj dankojn meritas multaj homoj, partoprenintaj em la organizo de cxi tiu tutmonda forumo. Sed laux mi, veraj herooj estas Antun Kovacx, Dragan Sxtokovicx kaj Neven Kovacxicx! Ja estis kongresanoj, kiuj alvenis frumatene, ecx antaux la tria, aliaj forveturis en la noktomezo! Kaj abundo da unuopuloj. Inter ili ankaux mi mem:

Ni forlasis la gastamajn Medvednica kaj" Tomislavov dom", kun granda tristo, esperante reveni al ili! Ni dankas niajn afablajn kaj senlacajn gastigantojn pro cxio, kion ili faris por ni dum cxi tiuj 8 neforgeseblaj

Tagoj! Interalie, se ne estis siatempa kaj netaksebla helpego de Olena Posxivana, Galina Lukjanenko, Vjacxeslav suslov kaj Dimo Dimov, tiu ridinda, tre amatore skribita, protokolo ne aperus en la blankan mondon. Bedauxrinde, gxi versxajne similas pli al malbona vojagxpriskribo:

Dua kongressekretario-protokolisto: Angel Sotirov (Bulgario).

 

 

Nia rondo familia

Ni gratulas!

La 11-an de septembro 75-jarigxis Aleksandr Kudinov, el Krasnodar (Rusio), aktiva E-isto, instruisto, animo de multaj E-renkontigxoj. Al nia kara jubileulo ni deziras bonan sanon, energion kaj multajn felicxajn

vivojarojn.

Red'.

 

 

Tra la sortofrata mondo

***

Nekutiman profesion havas auxstriano Markus Kirschner. Li vendas lavmasxinojn. Oni dirus, ke gxi estas laboro, kiel cxiuj aliaj, sed... Markus naskigxis blinda.

Ekde frua infanagxo, kiam liaj samagxuloj konstruis ion el lego-ludilo, ludis kun auxtetoj aux hejmbestoj, lia sxatata ludilo estis lavmasxino. "Mi kreskis kun Gorenje" - li diras. Lavmasxino de liaj gepatroj fascinis la etulon. Dum la tutaj horoj li sidadis kvazaux sorcxita apud tiu interesa aparato. Sxangxigxantaj sonoj, transiro de lavado al plukado kaj, ho, akustika pinto, eltordado, sxajnis al li nekredeble allogaj. Kiam difektigxis lavmasxino de iu konato, li dismetis gxin kaj rekunmetis.

Dum kelkaj jaroj Markus kun lernejanoj el la viena bll'lernejo partoprenis somerajn tendarojn por viddifektitaj infanoj, kiujn organizis tiflo-centro de Brno. Ankaux tie lia stranga hobio manifestigxis. Je granda gxojo de gvidantoj, li volonte lavis ne nur siajn vestajxojn, sed ankaux tiujn de aliaj infanoj. Iun belan tagon la edukistino kunportis por Markus tre malnovan lavmasxinon. Lia gxojo estis senlima. Hejmen li revenis kun plia korbo. Certe, panjo lin pro tio ne lauxdis kaj lian miron pri la akirajxo ne dividis. Nu, tio estas sorto de nekomprenitaj genioj!

En la lernojaro 2013-2014 Kirschner studis telekomunikadon kaj akiris profesion de telefonisto. Sed en komunikad-centro, kie li eklaboris, li baldaux enuigxis. Tiu konstanta sidado ne estis laux lia gusto. Lia deziro vendi lavmasxinojn estis cxiam pli arda. Speciala konsilantino pri enlaborigo de viddifektitoj Beathe Fritz decidis provi, kaj ili venis en la vendejon de hejma elektroniko Red Zac. Momente mankis vendistoj, do, Markus dum duonhoro konversaciis kun klientoj nome de vendanto. Nun Beathe mem konvinkigxis pri liaj nekutimaj kapabloj. Sxi interesigis pri li la gvidanton de la filio de Media.markt Michael Prager, kiu proponis al li lokon de praktikanto.

Markus rapide konatigxis kun multaj aliaj markoj de lavmasxinoj kaj lernis profesie konversacii kun klientoj. Li partoprenis retajn seminariojn kun produktantoj de lavmasxinoj. Ekde 2015 li laboras dum 30 horoj semajne.

Matene li venas en sian "regxlandon". Tie atendas lin 40-50 lavmasxinoj. Por ordinara homo ili estas similaj, sed Markus facile rekonas ilin per delikata tusxo. Li fieras pri sia laboro, pri kiu li revis.

(laux www.bizeps.or.at).

***

Aldonon por traduki tekstojn kaj parolon en gestolingvon verkis adoleskulo el Basxkirio Artur Sxejhxatarov. Jxus fininte la liceon en la urbo Ufa, li prezentis sian projekton kaj igxis finalisto de la euxropa konkurso "ideoj de social entreprenado" (angle - Social impact award). Kiel laureate de la konkurso, la junulo ekhavis la eblecon de trimonata studado en Moskvo. Helpe de lia programo surdulo povas skribi sian mesagxon en la gestlingvo kaj sendi gxin al iu, kiu cxi lingvon ne komprenas. La mesagxo estos ricevita en formo de teksto aux sinteza parolo. La respondon, senditan tekste aux vocxe li ricevos en gestolingvo. Nun surduloj mesagxas cxefe pere de tekstaj mesagxoj, sed ili multe pli bone perceptas informon en gestolingvo. Similaj programoj en Rusio dume ne ekzistas, alilandaj prilaborajxoj tiucelaj ne havas la rusan gestolingvon. Estonte la prilaboranto planas uzi en la

programo artefaritan intelekton.

(laux la elsendo "Cifra) en la radiostacio "Ehxo Moskvy)

 

 

Nekutimaj kutimoj

Pirataj amuzoj

Kiu diris, ke freneze amuzigxi oni rajtas nur en infanagxo? Se kalendaro montras la 19-an de septembro, forgesu pri severaj reguloj kaj oficiala uniformo, lasu en la sxranko elegantan kostumon kaj kravaton, neniukaze matene vin razu, faru per hejmaj rimedoj veran piratan vestajxon, prunteprenu de infano ludilan sabron, kaj ek al laborloko! Ho, ne forgesu nepre kunporti botelegon da vera rumo, kiun vi glutetos, surdige grauxlante: "Mil diabloj!", kaj insultante la maran diablon. Bonvenas ankaux hejma papago, prefere parolanta. Gxi sidu sur via sxultro. Anticipe instruu la birdeton krii: "Piastroj!" kaj elpeti rumon. Se mirigitaj kolegoj kaj cxefoj ekdubos pri via psika stabileco, anoncu, ke hodiaux estas la internacia tago de imitado de piratoj, kiun oni celebras en pli ol 40 landoj, kaj ankaux vi rajtas aligxi al festantoj. Se ecx post tio vi restos nekomprenita, kaj oni sendos vin hejmen por alivestigxi kaj razi vin, ne dubu: almenaux iuj el viaj kolegoj certe en la animo sxatus ripeti vian heroajxon, cxar praktike cxiu, ecx la plej serioza homo, tutegale revas, almenaux iomete, tute infanece amuzigxi.

Fakte, aperis tiu cxi nekutima festo pro tio, ke du plenkreskaj, solidaj viroj dum iu bela tago, nome la 6-an de junio 1995, decidis rememori la infanagxon kaj freneze ludi tutanime.

Cxio komencigxis de eta trauxmo dum raketbol-ludo, la ludo parenca al granda teniso. Unu el ludantoj iel vundigxis, kaj anstataux kutima firma vorteto kriis: "Aaarrr!" - ankaux blasfemon, sed en la pirata slango. Al la kunulo cxi eldiro certe ekplacxis, kaj li subtenis amikon per similaj varmaj pirataj esprimoj. La malagrablajxo en la ludkorto estis tuj forgesita, kaj la du amikoj dedicxis la tutan tagon al frenezajxoj flibustier-stilaj: ili blasfemis kaj parolis piratece. Tiu-cxi amuzo tiom ekplacxis al ili, ke ili decidis nepre pasigi unu tagon jare piratmaniere. Tiel fondintoj de nova festo usonanoj John Baur kaj Mark Sammers enskribis siajn nomojn en historian.

Sed, versxajne, la ideo de du grandagxaj sxercemuloj ne havus tiom largxan disvastigxon, se sekvajare ili ne decidus dauxrigi la amuzon en malpli vasta rondo. Cxi-foje la bubacxoj traktis la aferon tute serioze: ili surmetis memfaritajn korsarajn kostumojn kaj eksidis en gxardeno cxe boteleto da fama bona rumo, invitinte por komuna amuzo paron da siaj amikoj. Al tiuj la ludo tiom ekplacxis, ke poste sur verda gazono kolektigxis jam tumultoj da dezirantoj igxi piratoj, almenaux por mallonge.

Malgraux tio, ke gxis la jaro 2002 la tuta urbeto Olbani (sxtato Oregon), kie logxis la fondintoj de pirata tradicio, estis jam ekscitita pri celebrado de la pirata tago, la tutmondan popularecon cxi-festo ne havis, cxar pri gxi sciis neniu, krom olbananoj mem, gxis kiam la cxeestanto de nekutima amuzo tute hazarde igxis la konata publicisto, Pulitzer-premiito Daw Berry. Publikigo de lia materialo pri la pirata festo tuj ekinteresis multajn periodajxojn usonajn, samkiel eksterlandajn. Kaj dum mallonga tempo pri la nova amuzo de olbananoj eksciis la tuta mondo.

Baldaux la gajan iniciaton subtenis jam pli ol 40 landoj, kaj la festo tutmondigxis. I.a., ankaux la dato, la 19-a de septembro, estis ideo de la iniciatintoj de la flibustieraj amuzoj. Unue Baur kaj Sammers volis nomumi la festotagon la 6-an de junio, sed tio koincidis kun la dato de desantigxo en Normandio en 1944. Tial oni elektis mezon de septembro, tamen ne senkauxze, kun iom da ironio, konvena por cxi-festo: tio estis naskigxtago de eeksedzino de Sammers.

La oficiala nomo de la festo estas "Internacia tago Parolu pirate", sed, certe, imitado de pirata jxargono estas nur parteto de klauxnado de tiuj, kiuj decidas amuzigxi plenanime. Kion do ne elpensas sxatantoj de gajigxo! Ne suficxas, ke ili surmetas piratajn kostumojn, salutas unu la alian piratmaniere (en anglalingvaj landoj anstataux la kutima "Hello!" ili diras: "Ahoy, matey!"), arangxas konkurojn pri pafado kaj fehxtado, kune pridiskutas tralegitajn librojn kaj trarigarditajn filmojn, dedicxitajn al pirata temaro, nomas unu la alian per pirataj kromnomoj, ekz., John Baur kaj Mark Sammers nomigxas respective Oi Chunbucket kaj Cat'n Slappy. Oni organizas tematikajn vesperojn: kolektigxas en kafejoj kaj lauxte fantasias pri siaj maraj heroajxoj, bataloj kaj rabado de komercaj sxipoj, ankaux arde tentas korojn de virinoj, soifantaj romantikon. I.a., ankaux al damoj ne estas malpermesite partopreni la knabajn distrojn, des pli, ke en la mondo ne estas tiom multe da festoj, dum kiuj oni povas denove eksenti sin infano kaj deflankigxi de cxiutaga rutino.

Kurioze, okaze de tiu dato oni aperigas filmojn kaj komputilajn ludojn pri flibustieraj temoj.

En Rusio, nome en grandaj urboj, oni ligas piratajn amuzojm kun aliaj festaj eventoj. En 2009 en Moskvo logxantoj kaj gastoj de la cxefurbo spektis la buntan kaj neordinaran prezentajxon - auxtokuron "Ora febro". La partoprenantoj estis pirate vestitaj, parolis kaj insultis, kiel veraj korsaroj, la auxtomobiloj estis ornamitaj per nigraj flagoj kun bildoj de kranioj kun krucigitaj ostoj. Fine de la kuro la tuta bunta kompanio promenis kaj amuzigxis sur la urbaj stratoj, allogante cxiujn scivolemulojn kaj permesante fari komunajn fotojn. Omagxe al korsaroj de la tuta mondo okazis ankaux mirinda concerto, dum kiu estis plenumitaj pirataj kantoj. Vespere okazis grandioza pirata diskoteko. Gastoj povis gxui ankaux konkurson "Miss piratino", paradon de pirataj fiancxinoj kaj festivalo de pirata surkorpa pentrado. Vivu la festo, gaja, amuza! Gxi ja povas postlasi plej bonajn rememorojn.

Olga Pogoda

E-igis O.P.

 

Festo de kano kaj parado de virgulinoj

Svazilando estas malgranda afrika lando, unu el kelkaj absolutaj monarkioj surtere. Regas tie la regxo Msvati la |II-a, kiu cxiujare plenigas sian familion per nova edzino. Por tio en la regxlando oni organizas la feston de kano, por kiu kolektigxas 60-70 miloj da t.n. "virgulinoj", el kiuj la regxo elektas sian edzinon.

Festo de kano estas la plej pompa evento en la lando. Por fiancxinoj oni arangxas tendojn kaj dum semajno nutras ilin je kostoj de la regxo. Se konsideri, ke Svazilando estas unu el la plej malricxaj sxtatoj de la mondo, tiu cxi malavara donaco estas per si mem bona preteksto por veni. I.a., knabinoj estas nutrataj, laux niaj normoj, tre modeste - per semolo kaj kokinajxo. Por ekhavi sian porcion de vespermangxo ili devas stari longan vicon en mallumo.

Sian nomon la festo danksxuldas al la tradicio de kantrancxado. El kano oni konstruas barilon por la regxo kaj lia patrino. Tiu barilo estas simbolo de ricxeco. Malantaux gxi okazas elekto de la edzino. Kiel okazas la elekto mem, ni ne scias, la regxo nur anoncas sian decidon.

La nocio "virgulino" estas en tiu lando tre specifa. Estas legxe malpermesite al frauxlino havi seksan rilaton antaux edzinigxo aux 21-jarigxo. Se viro senhonorigas knabinon, li pagas monpunon de 170 dolaroj aux unu bovinon. Tiu cxi legxo aperis pro la epidemio de aidoso kaj aliaj sekse infektigaj malsanoj. Sed la viktimo mem povas nomi sin virgulino ecx post kiam sxi havis intimajn rilatojn kun viro. Por denove esti konsiderata virgulino sxi devas penti al pastro kaj promesi dauxran sindetenon. Kurioze, la regxo mem devis pagi punon - unu bovinon. Elekto de la dektria regxa edzino estis malsukcesa. Evidentigxis, ke la knabino estis neplenagxa. Kiam la monarko ekauxdis la akuzon pri senhonorigo de neplenagxulino de unu el siaj ministroj, li reagis sanmense: tuj li maldungis la ministron, i.a., informis lin pri tio per sms (jen la eblecoj de absoluta monarkio dum la epokoj de ciferecaj teknologioj!), kaj poste eliris al popolo agnoskis sian eraron kaj pagis. Certe, por Msvati unu bovino estas bagatelajxo. Laux la revuo "Forbes", li estas unu el 15 la plej ricxaj regantoj de la planedo. I.a., cxiun sian novan edzinon la regxo acxetas kontraux 12 bovinoj.

Nun Msvati havas 14 regxinojn. Du unuaj estis elektitaj de parlamento, aliajn li elektis memstare. Cxiujn edzinojn li malavare honorigas per donacoj: auxtoj, juveloj, palacoj. Lia antauxulo, Sabuza la II-a, havis 70 edzinojn kaj pli ol 200 heredantojn, krome ankoraux 400 idojn, se kredi rakontojn de lokaj klacxuloj. Msvati dum 31 jaroj de sia regado ekhavis nur 23 infanojn, do, cxio estas antaux li.

Kompilis O.P.

 

 

Enigmoj kaj problemoj

------------------

Redaktoro: Anatolij masenko,

Gerojev-medikov 15 - 1,

RU-357739 Kislovodsk, Rusio;

r.p.: masenkoai(heliko)mail.ru .

 

Ni cxasu birdojn!

Hodiauxa tasko fakte estas speco de anagramoj.

El la literoj de cxiu vortoparo bv. formi novan vorton, kies signifo estas iu birdo; ekzemple: tub' +dio =budito;

viol' +si =silvio.

Do, jen estas la vortoparoj:

1. amo +agi =...

2. ros' +balato =...

3. apogi +ter' =...

4. link' +bero =...

5. bloki +bono =...

6. ribo +meze =...

7. kofr' +enui =...

8. folio +spok' =...

9. ralo +fum' =...

10. lago +or' =...

11. kilo +rad' =...

12. pia +loko =...

13. kreto +sel' =...

14. moki +lob' =...

15. rok' +koni =...

16. rat' +kok' =...

17. amelo +reg' =...

18. real' +porcio =...

19. buko +relo =...

20. teori' +maso =...

Por cxiu "kaptita" birdo vi ricevos unu poenton.

Viajn solvojn mi atendas gxis la 15-a de novembro 2018.

 

 

Ni funebras

Georgi Cxernev

Jam 3 monatojn Georgi Cxernev ne estas inter ni. Li subite forpasis la 15-an de junio, frumatene en Sofio. Foriris zorgema patro kaj edzo, bona amiko, sindonema E-isto, talenta auxtoro de jxurnalistaj kaj poeziaj tekstoj, aktiva sociaganto en diversaj kampoj. Precipe dank' al liaj tekstoj kaj sociaj roloj li estis bone konata en Bulgario kaj ankaux en eksterlando. Georgi Cxernev naskigxis la 14-an de novembro 1949 en la vilagxo Rjahovica, distrikto de la urbo Stara Zagora. Gimnazion li finis en la urbo Stara Zagora. Li ankaux logxis kaj laboris en la urboj Plovdiv kaj Sofio. Georgi Cxernev studentis en velikotarnova universitato "Sankta, sankta Cirilo kaj Metodio", ankaux en sofia universitato "Samkta Klimento Ohrida" pri bulgara filologio kaj juro."

Ni, liaj parencoj, amikoj, kolegoj samideanoj kaj samsortanoj tro tristas pro tre frua forpaso de Georgi Cxernev!!!

Angel Sotirov

 

Dusxan Angxelkovicx

Subite, la 9-an de Auxgusto, jxus plenuminte sian 81-an jaron, forpasis Dusxan Angxelkovicx, elstara kaj dum pluraj jaroj aktiva esperantisto en Serbio kaj internaciskale.

Li naskigxis la 25-an de Julio 1937. en Bradasx (kosovo). Li blindigxis en la jaro 1944. sekve de bombeksplodo. Li finis elementan lernejon kaj dujaran studon pri administra tajpado. Li laboris kiel tajpisto en Podujevo kaj post pensiigxo translogxis Beogradon. Li estis agema membro de Blindul-Asocio de Serbio kaj Asocio de civilaj militinvalidoj. Li ankaux estis membro de Kultur-Arta societo "Svetislav Angxelicx". Li ludis klarneton kaj aktivis en ties E-sekcio. Li cxiam partoprenis en E-arangxoj organizataj de Jugoslavia Unuigxo de Blindaj Esperantistoj kaj klopodis helpi junajn E-istojn. Liaj tradukoj de interesaj tekstoj, publikigataj en diversaj E-revuoj,

Regule aperadis en serblingvaj son- kaj Brajlaj gazetoj. Li partoprenis plurajn Internaciajn Kongresojn de blindaj E-istoj Lia forpaso estas granda perdo por E-movado en Serbio.

Li ripozu en paco!

Nedeljka Lojxajicx

 

Zuzanna Jankowska.

Kun bedauxro mi sciigas, ke la 13-an de auxgusto 2018 forpasis en Varsovio longjara kaj aktiva e-istino Zuzanna Jankowska. Sxi naskigxis la 7-an de septembro 1937 j. Cxijuj en la medio de Bl'j e-istoj konis sxin. Sxi sin engagxis en la vivon de la e-ista medio, rimarkindis sxia partopreno en multaj kongresoj: en Italio, Swislando Hungario, tiama Federacia Respubliko de Germanio, Germanio jam unuigxinta, Cxechijo, Litovio kaj aliaj landoj. Mi ekkonis Zuzanna-n en 1983 j., kiam mi preparis min al Forveturo al Italio kaj sxia filo Slawek intencis ffarigxi Mia akompananto. La forvojagxo ne sukcesis, sed restis la interkonatigxo kun Zuzanna kaj Slawek. Post du jaroj, post forpaso de vaste Konata elstara pola e-isto, aktivulo Jozef Smietanko Zuzanna Jankowska farigxis la estrino de la sekcio de polaj e-istoj, kaj petis min kunlabori cxe organizado de jubilea E-kongreso de nevidantoj en Varsovio en la jaro 1987. La okazo estis la centa datreveno de la unua E-lernolibro de L. Zamenchof

De tiam mi ofte kontaktigxis kun Zuzanna, despli ke en la jaro 1986 mi farigxis membro de la estraro de PANES - Pola Asocio de Nevidantoj Esperanta Sekcion. Zuzanna estis tiu, kiu elpensis la nomon. Sxi organizis trisemajnajn restadojn en pola ripozloko, dum kiuj oni finis trisemajnajn mallongajn kursojn de E-o, kun la intenco dauxrigi la lernadon en siaj logxlokoj.

Cxiuj, kiuj sxin renkontis, rimarkadis sxiamn amikemon kaj pretecon servi per konsilo kaj helpo al bezonantoj.

Ankaux sxia filo Slawek estis sindonema akompananto de sia patrino kaj aliaj nevidantoj.

Post la ekonomiaj kaj politikaj sxangxoj en Pollando kaj la tuta regiono de mezorienta Europo la financaj problemoj tusxis ankaux Polan Asocion de Nevidantoj. Ankaux malkreskis la motivigxo por interesigxi pri E-o. E-istoj nevidantaj en pollando komencis agi en disigxo po kelkaj personoj en sia logxurbo, aux senpere kontaktigxi kun amikoj El aliaj landoj helpe de interreto kaj aliaj modernaj iloj.

En tiuj tempoj Zuzanna estis kelkfoje la ununura reprezentantino de Pollando dum E-kongresoj kaj IKBE-oj. Slawek bedauxrinde mortis en la jaro 2017.

Ripozu en paco karaj Zuzanna kaj Sllawek.

Pawel Wilkniewski

 

Vadim Muhxamedsxin

La 1-an de septembro lasis nin por cxiam Vadim Muhxamedsxin (naskigxis en 1960) - sagxulo, lingvisto, tre bonkora, inteligenta, helpema homo, bona, fidinda amiko. Niajn kondolencojn al lia edzino Tatjana. Estu tero por vi lanugo, kara Vadim!

O.P.

 

 

por la retumantoj

La vocxlegitaj literaturajxoj el "Auxroro"

Antaux iu tempo mi dissendis helpe de retlisto ligilojn al kelkaj vocxlegitaj rakontoj kaj aliaj literaturajxoj lokigitaj je interreta deponejo.

Ili estis origine publikigitaj en en vocxlegita versio de la gazeto Auxroro.

Kun konsento de la redaktoro de la gazeto Jiri Jelinek kaj la vocxlegantoj geedzoj Ivana kaj Tadeo Karasx mi ilin iom prilaboris kaj unu lauxvie ofertis ilin al interesigxantoj.

De la lasta oferto forfluis certa tempo kaj intertempe estis plilaboritaj pluaj literaturajxoj, ni decidis pri tio, ke cxiuj gxis nunaj pecoj estu enmetitaj en unu grandan dosierojn kaj denove lokigitaj je interreta deponejo.

La aktuala dosiero enhavas jenajn titolojn:

* Cxinaj rakontoj

* Gvidlibro pri Olomouc, Cxehxio

* Bona soldato Sxvejk

* Rakontoj kaj fabeloj de Karel Cxapek

* Malnovaj mitoj cxehxaj

* Vivo de V. Erosxenko kaj unu lia fabelo

* Afrikaj fabloj

* Budhismaj fabloj.

Tuta dosiero estas granda 582 MB-ojn.

Estas elsxutebla je:

https://1drv.ms/u/s!AgztvmJnEASAm3joyngFVKu5wT3q

Ni deziras al cxiuj agrablan auxskultadon!

Nome de la Blindulsekcio cxe Cxehxa Esperanto-Asocio

Jan Priborsky

Informilo por Interlingvistiko

La novaj eldonoj de IpI (Informilo por Interlingvistoj, 104) kaj IfI (gia anglalingva eldono: Information for Interlinguists, 04) haveblas rete:

IpI (Esperante):

Nova numero:

http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2018/04/IpI_104_final.pdf

Pli fruaj numeroj: http://www.esperantic.org/eo/publikajoj/ipi/

IfI (angle):

Nova numero:

http://www.esperantic.org/wp-content/uploads/2018/04/IfI_04_final.pdf

Pli fruaj numeroj:

http://www.esperantic.org/en/publications/ifi-information-for-interlinguists/

Informilo por Interlingvistoj estas publikajxo de Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). IpI kaj (IfI) disponigas informojn kaj gisdatigojn en la kampoj de planlingvoj, interlingvistiko kaj lingvoplanado. Ambau eldonoj enhavas detalojn pri eventoj, novaj publikajoj, raportojn pri lastatempaj konferencoj, kaj disponigas informojn por universitatanoj kaj ciuj, kiuj interesigas pri interlingvistiko kaj rilataj kampoj. La limdato por kontribui al la sekva numero estas la 30a de junio, 2018. La redakcio (Humphrey Tonkin kaj Jenja Amis); ipi@esperantic.org