Esperanta ligilo

n-ro 8, oktobro 2018

 

Enhavtabelo

El la estraro

Protokolo de la gxenerala asembleo de LIBE

Nia rondo familia. Nova honora membro de LIBE

Konga Ligo de Blindaj E-istoj

Diversaj interesajxoj. Tago de brunaj okuloj

Literaturo. Milan Linhart. Fino de ora tempo (rakonto)

Anoncetoj

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Sxako (nur en brajla versio)

 

 

El la estraro

 

La estraro de LIBE cxiumonate skajpe kunvenas, klopodante ankaux tiamaniere kontinue labori por realigi niajn decidojn kaj plani estontan agadon. Lastatempe ni suficxe vigle korespondis kun la estraro de ILEI por ebligi al niaj membroj aliron al elektronika versio de iliaj revuoj: <Juna amiko> kaj <Internacia pedagogia revuo>. Fine, interesigxantoj pri legado de la revuoj havos eblecon ricevi elektronikan version de la revuoj, sendante peton al LIBE-estrarano, Vjacxeslav Suslov al jena retadreso: gloro59(heliko)yandex.ru

La kotizon pagos LIBE.

La estraro ankaux decidis honorigi siajn aktivajn membrojn, kiuj grave kontribuis al disvastigo de Esperanto inter la nevidantoj kaj internacia kunlaboro pere de Esperanto, plenumante sindone la celojn de LIBE. Nia meritoplena aktivulo kaj dum pluraj jaroj agema prezidanto de LIBE, Anatolij Masenko estas nomita honora prezidanto de LIBE, kaj Pierluigi da Costa, Vladimir Jxelev kaj Otto Prytz pro sia kontinua, longjara kaj fervora agado pri evoluigo de E-o enlande kaj internaciskale, estas nomitaj honoraj membroj de LIBE.

En cxi-jara UK dum Movada foiro, Pierluigxi da Costa dejxoris cxe la tablo de LIBE kaj, i.a. disdonis Informilon pri LIBE, kiu estas preparita de Jiri Jelinek kaj Anatolij Masenko.

Dank' al iniciato de Martin Meyer, dum la Gxenerala Asembleo de LIBE cxi-jare en Zagreb, Jiri Jelinek, Otto Prytz kaj Anatolij Masenko, preparis elektronikan version de E-stenografio, kiu parte aperos, ankaux en la

LIBE-pagxaro.

Dankon al cxiuj, kiuj donas novajn ideojn kaj kontribuas al disvastigo kaj promociigo de E-o inter la nevidantoj!

Nedeljka Lojxajicx,

prezidantino

 

 

Protokolo de la gxenerala asembleo de LIBE

dum la 84-a Ikbe en Zagrebo (Kroatio)

(mardon, la 10-an de Julio 2018, ekde la 10-a horo)

La prezidantino Nedeljka Lojxajicx malfermas la asembleon. Konstatinte, ke cxeestas kvar estraranoj, kaj ke sekve la asembleo estas plenrajta, sxi prezentas la jenan tagordon:

1) niaj forpasintoj,

2) niaj jubileuloj,

3) sekretaria raporto,

4) financa raporto,

5) landaj raportoj,

6) revuoj de Ilei kaj vocxlegita versio de "Esperanto",

7) sekvantjara kongreso,

8) nia biblioteko en Herzberg,

9) diversajxoj.

1. Niaj forpasintoj. Informinte, ke en la lasta jaro forpasis la konataj samideanoj Raimo Tanskanen (Finnlando) kaj Gerda van der Sijde (Nederlando), la prezidantino petas honorigi ilin per unuminuta silenta starado.

2. Niaj jubileuloj. La prezidantino informas unue, ke la estraro de LIBE decidis nomumi honora prezidanto de LIBE s-anon Anatolij Masenko, kiu, kiel longjara fidela membro, multon faris por la evoluigo de la movado,

por instruado de la lingvo kaj por kunlaborado inter e-istoj. Al la prezidantino, kiu esprimas la esperon pri plua longa kunlaboro, Masenko dankas kaj respondas, ke, gxis dio donos al li fortojn, li certe plu laboros, kaj liajn vortojn la asembleo akceptas per aplauxdo. Petite de la prezidantino, Masenko legas la liston de jubileuloj,

kiun li petas kompletigi, se iu havas aldonendan nomon. Festas cxi-jare sian okdekan naskigxdaton Ritva Sabelli, Ursula Heiden kaj Vladimir Rassohxin; 75-jaraj farigxas, krom nia eminenta akademiano Otto Prytz, Aleksandr Kudinov kaj Rimma Kocxergina; estas 70-jara nia fama Pedro Zurita, 65-jaraj estas Daniela Bottegoni kaj la cxeestanta Veronika Haupt; 60-jaraj estas la cxeestantaj Gilberto Buchmann kaj Boris Arrata, la kutima

akompananto de Kunio Tanabe; kaj fine festas siajn 55 jarojn Julia Korjak. Oni aldonas, ke havis sian jubileon ankaux Audrone Maksimaitiene, akompanantino de nia litova samideano Alvydas Valenta.

3. Sekretaria raporto. La prezidantino koncize resumas la raporton aperintan en EL.

La estraro unue okupigxis pri la eventuala arangxo de IKBE en Lisbono aux en Madrido, kio tamen montrigxis neebla. Jelinek kaj Masenko kune pretigis flugfolion pri LIBE disdonotan dum la Movada Foiro en Lisbono, kaj la estraro traktis kun ILEI pri alirebla elektronika versio de la revuoj de ILEI "Internacia pedagogia revuo" kaj "Juna amiko", de kiuj ILEI prezentis provnumeron, sed pri tio oni aparte parolos en sekva punkto de la tagordo.

La raporto estas unuanime aprobita.

4. Financa raporto. Ankaux gxi aperis en EL, sed la kasisto Da Costa gxin resumas: la financa situacio de LIBE estas stabila: cxefaj enspezoj estas la membrokotizoj kaj la jara monnsubteno de Fonduso Thilander, al kiu LIBE esprimas la plej varman dankon; niaj elspezoj estas cxefe por presigo de la revuo.

Oni nun sercxas tauxgan solvon por certigi, ke kaze de forpaso de la kasisto ne okazu konfuzo inter lia

persona bankokonto kaj tiu de la asocio. Sotirov demandas, cxu la kasisto pretus transpagi al ILEI la membrokotizojn de niaj bulgaraj membroj, kaj la respondo estas jesa. Oni precizigas la kostojn de aligxo al LIBE

kaj de abono al "Esperanta Ligilo", ripetante, ke por ricevi la elektronikan version oni turnu sin al Masenko.

La financa raporto estas unuanime aprobita.

5. Landaj raportoj. Oni vokas la landajn reprezentantojn, petante, laux akceptita propono, ke nur parolu tiuj,

kiuj efektive havas ion novan por raporti.

Por Auxstrujo Henriete Etzenberger informas, ke memorinda renkontigxo okazis pasintjare en Stubenberg

inter auxstraj, germanaj kaj cxehxaj s-anoj.

Por Bulgario Angel Sotirov, salutinte ankaux nome de Vladimir Jxelev kaj Dimo Dimov, lauxdas la elpensinton de la kongresa temo, kiu ebligas al cxiu prezenti prelegon. En Bulgarujo oni arangxas kursojn por komencantoj ene de la blindulligo, oni dauxrigas la eldonadon de "Esperanta Fajrero" en brajla, parolata kaj porvidula versioj,

oni arangxis E-istan feston kun dancoj, kantoj kaj deklamado kaj oni eldonis kolekton da versajxoj de blindaj

poetoj. Aneb havas nun 65 membrojn, inkluzive de deko da vidantaj simpatiantoj; fine deko da nevidantoj partoprenis en la festo okaze de la sepdeka jubileo de la Bulgara E-Asocio. Sekve de posta demando Sotirov klarigas, ke ne cxiam la kursoj estas fruktodonaj: en Varna Dimov gvidis sukcesan kurson, sed en Razgrad

la rezultoj estis nekontentigaj.

Por Cxehxa Respubliko Jiri Jelinek informas, ke ilia asocio havas dudekon da membroj, kvankam ne cxiuj regule aktivas; kunvenoj okazas dufoje jare, aprile en Prago kune kun membroj de la vidula E-asocio, kun kiu okazas bona kunlaboro, kaj decembre en Olomouc kune kun la loka grupo. Estas tri novaj membroj: du virinoj kaj viro, cxi-lasta reaperinta post longa pauxzo. Dauxre aperas Auxroro, kies parolatan version prizorgas ges-roj Karas aldonante ankaux muzikajxojn. Cxiu versio de la revuo estas abonebla je la jara kosto de 5 euxroj.

Por Finnlando estas legata mesagxo de Ritva Sabelli, informanta, ke oni nun finredaktas la finnan version de la "Historio de la E-movado inter blinduloj" aperonta en 2019 samtempe kun la finnlingva jubilea libro de Steleto.

Por Germanio Natalia Kasymova informas, ke la estraro de Eblogo regule kunvenas pertelefone; kvar membroj partoprenis en la auxstra renkontigxo pasintjara, unu en vintra festivalo kaj unu en pasinta kongreso; regule funkcias monata konversacia pertelefona kunveno kaj regule aperas la asocia organo "la blinda E-isto".

Por Italio raportas Da Costa: dauxre aperas la revuo "Itala Ligilo" kaj funkcias la perkoresponda lernejo; nia jara asembleo havis interesan aldonan programon kun vizito de la ateliero de blinda skulptisto, de la urbo Modeno kaj de la muzeo de la vetauxtomobilo Ferrari; Iabe presigis kaj disdonis kalendareton por malfortevidantoj

kun skizaj informoj pri E-o.

Por Japanio Kunio Tanabe informas, ke pro la vasteco de la lando malfacile estas renkontigxi kun aliaj blindaj e-istoj; dum la kongreso en Jokohamo okazis tamen fakkunsido de la Japana E-ista Blindulasocio, kiun partoprenis kelkaj membroj kun siaj akompanantoj. Oni esperas havi bonajn kontaktojn dum la komuna kongreso japana-korea en venonta oktobro.

Dragan Sxtokovicx informas, ke, malgraux pluraj provoj, li neniel sukcesis ricevi el Koreujo informojn pri tiea

blindulesperantista movado.

Parolas poste por Kroatio Antun Kovacx, informante, ke Kune akceptis kelkajn novajn junajn membrojn

kaj ke gxi eldonis cxi-jare du numerojn de la sonrevuo "Tempo".

Sxtokovicx aldonas, ke en Istrio oni faris kampanjon por prezenti al infanoj de la bazaj lernejoj, kiel blinduloj legas, skribas, movigxas ktp'; en tiu kadro li neniam forgesis diri, ke pere de brajlo li korespondadis kun blinduloj el multaj landoj kaj al demandoj de la infanoj, cxu li konas multajn lingvojn, li respondis ke ne, sed ke li uzis E-on.

Por Rusio Anatolij Masenko informas, ke brile sukcesis la jxus finigxinta jxamboreo de la rusaj s-anoj cxe Nigra Maro; en pasinta decembro la regiona blindulbiblioteko en Stavropol organizis retan programon okaze de la 130-a datreveno de la apero de E-o; dauxre funkcias krome la kunvenoj en retbabilejo, dum kiuj oni arangxas kursojn de E-o je diversaj niveloj, ankaux kun partopreno de eksterlandanoj.

Por Svisujo Martin Meyer diras, ke kvankam ne plu ekzistas tie blindulesperanta asocio, li persone dauxre interkontaktas komputile kun s-anoj.

Por Litovio Alvydas Valenta diras, ke bedauxrinde mankas interesigxo pri E-o kaj inter junuloj kaj inter plenkreskuloj; li mem parte kulpas, cxar pro sia okupiteco li ne aktive propagandas la lingvon; li do estas

tute izolita s-ano.

Pri Ukrainio parolas Petro Sxnypir: pro la landaj kaj personaj cirkonstancoj li ne plu interrilatas kun aliaj e-istoj

kaj do ne povas ion konkretan raporti pri la movado en sia lando; li tamen salutas cxiujn plejkore kaj esprimas sian grandan gxojon denove renkontigxi kun s-anoj post multjara foresto.

Fine Natalia Kasymova transdonas al la asembleo la salutojn de Theo Speckmann kaj de la prezidanto de Eblogo Norbert Mueller.

La asembleo dankas kaj resalutas, kaj same okazas kun s-ino Veronika Haupt, kiu transdonas la salutojn de Harald Rader.

6. Revuoj de ILEI kaj de UEA. La prezidantino informas pri longa interkontaktado kun ILEI pri la ebleco disponigi al ni alireblajn versiojn de la du revuoj de ILEI, la "Internacia pedagogia revuo" kaj "Juna amiko". Oni pretigis txt-formatan version de numero de la du revuoj kaj sendis gxin al ni por kontrolo. La revuoj estas bone legeblaj kaj interesaj. Nun ni traktas pri la detaloj de la interkonsento: cxu cxiu deziranto pagu al ILEI personan abonon kaj rekte ricevu la revuon aux, eble, LIBE pagu difinitan nombron da abonoj kaj ricevu la revuojn por dissendi ilin

al dezirantoj.

Pri la organo de UEA "Esperanto" oni legas leteron de Otto Prytz, en kiu li diras, ke lia espero regule ricevi la vocxlegitan organon de UEA (post la ricevo de disko kun kelkaj pasintjaraj numeroj) estis gxis nun trompita. Li do instigas LIBE oficiale peti de UEA, ke gxi disponigu al la membroj de LIBE sian organon en alirebla formato, cxar LIBE estas aligxinta asocio; por tia peto Prytz permesas utiligi lauxvole partojn de lia letero. Diskutinte la aferon oni decidas sekvi la konsilon de Prytz kaj utiligi lian argumentadon en oficiala letero al UEA, per kiu oni petos

efektivigi konstantan servon de vocxlegado de la revuo "Esperanto".

7. Sekvantjara kongreso. Oni legas leteron de Steleto, en kiu gxi proponas sin por organizi nian venontan IKBE en Lahti (Finnlando), samloke kaj samtempe kun la UK. La estraro decidas, kune kun la asembleo, danki Steleton kaj akcepti gxian proponon.

8. Nia biblioteko en Herzberg. La prezidantino parolas pri nia formigxanta biblioteko en herzberg (Germanujo) kaj demandas, cxu Veronika Haupt opinias, ke sxi sukcesos veturi al Herzberg, kiel sxi promesis, por kunlabori

en la katalogado de la libroj. S-ino Haupt respondas, ke sxi esperas, ke jes.

9. Diversajxoj. Masenko proponas danki la japanajn samideanojn pro la cxiujara pretigo kaj disponigo de la dua bulteno de la Universalaj Kongresoj, kun samtempa peto, ke ili dauxrigu tiun tre utilan servon.

Masenko ankaux informas, ke la nombro de la dissendataj brajlaj ekzempleroj de "Esperanta Ligilo" dauxre malkreskas: estas nun dissendataj 223 ekzempleroj al 36 landoj; laux demando li aldonas, ke eble 20-30 homoj ricevas la elektronikan version de nia organo.

Sinjorino Dubinova (Cxehxio) disdonis informfolion pri E-muzeo en la urbo Svitavy. Tie oni festos cxi-jare la okdekan datrevenon de la fondo de la loka E-klubo kaj la dekan de la fondo de la muzeo.

Da Costa informas, ke kadre de lia programo de disponigo de esperantaj verkoj en elektronika formato li aperigos pli-malpli cxe la jarfino novan eldonon de la Plena Ilustrita Vortaro kun aldono de materialoj

el kelkaj pliaj verkoj.

Martin Meyer deklaras sin preta enkomputiligi la manlibron de la e-a brajla mallongigaro aux almenaux la tabelojn de la mallongigoj. Cxar levigxis duboj pri la gxenerala legebleco de la signoj, Jelinek proponas, ke li faros provon enkomputiligi unu tabelon per speciala ocr-programo kun la celo prijugxi la renkonteblajn malfacilajxojn.

Masenko informas, ke estas havebla, por 5 euxroj, la brajla lernolibro de nia stenografio, tamen li ne kontrauxas la sindonan proponon de Meyer.

Fine Kunio Tanabe parolas pri kvarcento da esperantaj verkoj en brajlo, enkomputiligitaj laux japana formato.

Li sxatus, ke tiuj verkoj farigxu utiligeblaj por cxiuj s-anoj en la mondo, sed ne scias, cxu tio teknike eblas.

Attila Varro respondas, ke por sperta komputilisto cxiam eblas konverti dosieron de iu ajn formato al alia, do certe ankaux tiuj verkoj povos esti konvertitaj al facile uzebla formato.

Elcxerpinte la temojn, la prezidantino dankas cxiujn cxeestantojn, deziras gxisrevidon en venonta kongreso

kaj fermas la asembleon.

Protokolis:

Pier Luigi Da Costa.

 

 

Nia rondo familia

Nova honora membro de LIBE

la estraro de LIBE dum sia perskajpa kunsido la 26-an de auxgusto (2018) nomumis s-anon Vladimir Jxelev (Bulgario) la honora membro de LIBE pro lia multjara fruktodona E-agado, pri kiu vi konatigxos nun cxi-sube.

Vladimir Jxelev naskigxis la 22-an de januaro 1936 en Dobricx. Suferante pro la difektita vidpovo, li tamen finis ordinaran gimnazion, kaj tuj li komencis sian profesian karieron kiel instruisto en proksima vilagxo. Poste dum multaj jaroj Vladimir laboris en la porblindulaj Produktadaj Entreprenoj, ankaux kiel oficisto en la regionaj estraroj de ABB (Asocio de blinduloj en Bulgario) en la urboj Varna kaj Plovdiv. Dum preskaux 20 jaroj li estis instruisto en la Nacia blindulrekapabliga centro, ecx gvidis gxin ioman tempon.

Vladimir Jxelev E-istigxis en 1958. Multajn jarojn li estas aktiva membro de Bulgara E-asocio (BEA), dum Kelkaj jaroj li estis prezidanto de E-kulturdomo en Plovdiv, kaj en 2007 li estis proklamita kiel Honora membro de BEA.

Kun la lingva helpo de s-ino Fani Mihajlova Vladimir Jxelev en 1995 revivigis la revuon "Esperanta fajrero", kiu cxesis aperadi post la forpaso de gxia unua redaktoro Todor Sxosxev, kaj Vladimir gvidis gxin, gxis kiam en 2001 la redaktoran stafeton transprenis Dancxo Dancxev.

Sed vere nemanfarita monumento de Vladimir kaj lia kolegaro estas Asocio de Nevidantaj E-istoj en Bulgario (ANEB), fondita la 16-an de majo 1998. Dum la pasintaj dudek jaroj la agado de la bulgaraj nevidantaj e-istoj radike revigligxis: ANEB havas vastan kaj bone meblitan klubejon, kiun uzas la plovdivaj ges-anoj. cxiujare okazadas tritagaj someraj renkontigxoj; estas organizataj E-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, literaturaj konkursoj k. a. la revuo "Esperanta fajrero" aperadas ne nur brajle, ankaux en sona, porvidula kaj interreta versioj; estis eldonitaj en brajlo, surkasede, surdiske kaj en elektronika versio E-aj lernolibroj, vortaroj, libroj kaj aliaj lernohelpiloj. Certe, la plej gravan rolon en tiuj cxi sukcesoj de ANEB ludas gxia motoro - la prezidanto Vladimir Jxelev. Vaste konataj estas ankaux liaj jxurnalistaj publikajxoj. Ekde la 31-a de majo 2014 li estis proklamita Honora membro de ANEB.

Jxelev aktivas ankaux en internacia kampo. Dum 2009-2013 li estis estrarano de LIBE. Li ne nur mem partoprenis plurajn internaciajn arangxojn, ankaux organizis tri IKBE-ojn: Plovdiv 2000, Albena 2007 kaj Obzor 2013.

La internacia E-renkontigxo en Varna 2003 havis cxiujn karakterizajxojn de LIBE-kongreso.

Ni elkore gratulas nian karan amikon Vladimir okaze de lia alta honorigo kaj bondeziras al li ankoraux multajn jarojn vivi en sano, bonfarto kaj fruktodona laboro por nia movado!

Angel Sotirov,

Anatolij Masenko.

 

 

Konga Ligo de Blindaj E-istoj

 

La 2-an de Oktobro 2018, en Kinsaso kunvenis blindaj e-istoj el Kinshaso kaj el la provincoj Kuilu, Kasai, kaj Kongo-Central. La nura punkto de la tagordo estis: Konga Ligo de Blindaj E-istoj (KOLIBE)."

Laux nia projekto, planita la 21-an de marto 2018, en Kinsaso, estas kreita hodiaux blindula organizajxo, nomita KOLIBE, iniciatite de la jenaj personoj:

1. S-ro Mafuila Mavomo Jackson, Kinshasa.

2. S-ro Kabulo Kalambay Badin, Kinshasa.

3. S-ino Lydie Makazi, Kasai.

4. S-ino Pikana Ana

5. S-ro Olivier Ntomono, Kinshsa.

6. S-ro Bakeya Jeanne, Kuango.

7. S-ro Sam Vangu, Kongo Central.

8. S-ro Suami Angele, Kinshasa.

9. S-ro Onon Ediambas, kinshaso

CELO: Disvastigi E-on per brajla lernilaro, inter kongaj blinduloj, kaj informi pri la vivo de kongaj blinduloj inter la E-istoj el la tuta mondo. La cxeestantoj unuanime rekomendis, ke la organizajxo, kies membroj akiris E-on per brajla materialo, sendita de LIBE, aligxu al tiu cxi lasta, sekve al UEA, kiel fakgrupo de la landa asocio DKEA.

Aperis interkonsento, ke ankaux neblindaj personoj, interesitaj de la blindulaj aferoj, povas aligxi.

Raportis:

Mafuila Mavo Jackson,

Sekretario

Ps. el la 9 cxi-supraj membroj, estas 7 geblinduloj kaj 2 bonvidantoj, nome Sam Vangu kaj Onan Diambas

 

 

Diversaj interesajxoj

Tago de brunaj okuloj

La 30-a de oktobro - internacia tago de brunaj okuloj. Laux onidiro, se tiutage vi gratulos tri brunokululojn, gxis la jarfino fortuno vin favoros.

Cxi festo aperis antaux 6 jaroj kaj dume ne estis oficialigita, sed tio estas bonega preteksto por miri viajn brunokulajn amikojn per iu donaceto aux gratulkarto.

Bruna okulkoloro estas la plej disvastigita sur nia planedo, escepte de Cxebaltio, kie 99 procentoj de logxantoj estas bluokulaj. Kiel asertas la dana sciencisto Hans Eiberg, en pratempo cxiuj homoj estis brunokulaj. Aliaj kolornuancoj ekestis dum evoluo dank'al mutacioj. Tio okazis relative antauxnelonge: nur antaux 6-10 jarmiloj. Sed ecx nun la bruna estas reganta. Temas pri tio, ke brunokuleco estas genetike dominanta, pro tio en la plimulto da kazoj gepatroj kun malsama okulkoloro, ekz., bluaj de patro, brunaj de patrino, plej versxajne havos malhelokulan infanon.

Koloro de okuloj, nome tiu de irido, distingigxas pro la cxeesto de la pigmento melanino. Se cxi pigmento malmultas, la irido havas helan koloron, se melanino multas, gxi estas malhela. Albinoj tiun pigmenton praktike ne havas, kaj ilia okula tegajxo estas transparenta, tra gxi videblas angioj. Gxuste pro tio la okuloj de albinoj estas rugxaj. En multaj lingvoj ekzistas aparta vorto gxuste por koloro de okuloj, diference de bruna koloro por aliaj objektoj. Ofte la saman aux similan vorton oni uzas por bruna koloro de cxevalo.

Ekde pratempo oni kredis, ke brunaj, samkiel verdaj okuloj havas magiajn ecojn. Homoj kun tiaj okuloj okupigxas pri magio kaj sorcxado.

Sciencistoj supozis, ke okulkoloro influas ne nur karakteron de homo, sed ankaux rilaton de cxirkauxantoj al li. En la cxehxa Karlov-universitato estis arangxita la unika eksperimento. Al testpersonoj oni montris fotojn de

la samaj personoj, sxangxante helpe de grafika redaktoro koloron de iliaj okuloj. Evidentigxis, ke brunokululoj sxajnis al homoj pli fidindaj, ol ties bluokulaj kopioj. Sed aliaj sciencistoj dubas pri la rezultoj de la esploro. Ili opinias, ke brunokululoj sxajnas pli fidindaj ne pro la okulkoloro, sed pro vizagxtrajtoj. Temas pri tio, ke la plimulto de brunokulaj viroj havas rondan vizagxon kun largxa mentono kaj iom levitaj busx-anguloj. Gxuste tiuj trajtoj sxajnas al homoj pli virecaj kaj kauxzigas plian fidon.

 

 

Literaturo

Milan Linhart

Fino de ora tempo

aux mi rigardos kaj vidos

Mi estis nelonge post la operacio de katarakto. Anstatauxigo de la jam nefunkcianta lenso per la nova, artefarita, sukcesis. Mian vidpovon tio tamen ne plibonigis. La retino, kiun oni ne povis vidi dum la antauxoperacia esploro, estis tro damagxita. Ankaux al tia varianto mi jam estis preta. Mi sxercis, ke ni ambaux - mi kaj kirurgo - iras al tiu operacio blinde, estus bedauxrinde tamen ne provi. Por la vivrestajxo mi do devas kontentigxi pri nur eta vidrestajxo. Sed ankaux pro tio mi estas dankema. La atendita miraklo ne okazis, nu, plejofte estas gxuste tiel.

Jen, kelkajn tagojn post la operacio mi sidas en la atendejo de okulkliniko por kontrolo. Tie estas multe da homoj, preskaux cxiuj en emerita agxo. Oni intersxangxas detalajxojn pri siaj malsanoj, pri operacioj:

- Cxu ankaux vi estas post la operacio? - demandis min la apudsidanta maljuna viro. Mi kurte rakontis pri mia kazoo.

- Mi estas cxi tie kun mia edzino, - dauxre babilis la maljunulo.

- Tiumomente malfermigxis la pordo de gabineto, kaj flegistino invitis la sekvan pacienton.

- Hedvicxko, estas via vico, - tuj reagis mia najbaro.

- Bonvolu, tion vi al mi ne devas diri. Mi ja auxdas bone! - kriis la virino.

- Cxu mi akompanu vin tien? - demandis la zorgema edzo.

- Kion do vi faru tie? Mi mem iros. Sidu do trankvile kaj ne tedu homojn per sia babilacxo, cxu? - la edzino glitiris al la gabineto.

- Momente Regis silento, kaj jen denove la oldulo ekparolis:

- Cxu vi scias, sxi, Hedvika, entute ne estas malbona virino. Ni estas kune jam preskaux kvindek jarojn. En niaj rilatoj sxi cxiam dominis, kaj mi permesis al sxi tiun ordonemon. Netolerebla estis nur sxia perfekcionismo. Mangxilaro ne estis suficxe pura, planko nesuficxe lavita, tapisxoj malbone batpurigitaj, tolajxoj kaj kurtenoj ne pure lavitaj, gxardeneto estis malbone fosita, terpomoj malbone sensxeligitaj, legomoj nesuficxe puraj, ktp. Ktp. Mi kaj niaj du infanoj dum jaroj lernis timi sxin.

- Ho, jes: - li suspiris. - Cxion oni devis fari dufoje aux trifoje.

Farbado, gxenerala purigo, Kristnasko, Pasko - tio estis por ni veraj manovroj. La edzino ordonis, kontrolis, kaj resto de familio kuregis tien-reen. Sxi havis vidpovon, kiel falko, kaj nenion sxi pretervidis. Tiun sxian "mi de cxi tie vidas striojn sur la spegulo!" gxis nun sonas en miaj oreloj".

La sinjoro eksilentis por momento.

- Vere, ne estis por vi simple!, - mi kompatis lin.

- Per kio do mi finis?, - li ekparolis. - Ahx, jam rememoris. Infanoj elflugis el la gepatra nesto, kaj ni kun la edzino restis solaj. Nu, kaj poste mia mastrino komencis perdi la vidpovon. Katarakto progresis tre rapide. Pro tio, ke sxi pri cxio cxiam pli dependis de mi, sxangxigxis sxia rilato al mi. Estis kara, bona kaj bonkora. Jes, aldonigxis multaj miaj devoj, sed forfalis kontroloj kaj humiligoj. Tre gxojigis min purigado, preparado de mangxajxoj, lavado de tolajxoj, acxetado. Mi gvidis la edzinon al kuracistoj, legis por sxi, ni kune promenadis. Tio estis por mi belega

tempo, kaj sxajnis al mi, ke ni kune travivos la oran auxtunon de l'vivo".

- Kio do sxangxigxis? - mi interrompis lian konfeson.

- Felicxo, bedauxrinde, de ni forturnigxis, - dauxrigis mia najbaro. - Dum multaj jaroj Hedvika pri operacio ecx auxdi ne volis. Sed okulkuracistoj konvinkis sxin, ke sxi tamen devas esti operaciita. Kaj fine sxi konsentis. Mi, kompreneble, sxin subtenis. Operacio de ambaux okuloj redonis al mia edzino la vidpovon".

- Tio estis por vi belega novajxo, cxu ne? - mi reagis.

- Hm, cxu vi pensas? - diris la sinjoro malgxoje. - Por mi tio estis fino de ora tempo. Denove cxio estis malbona. Kion faras tiu malpura mangxilaro en la lavujo? Kiam vi lastfoje lavis kurtenojn? Cxu vi ne vidas, kiom nigraj estas tiuj fenestroj? Cxu vi iam malfrostigis la fridujon? Kion faras tiuj putrintaj terpomoj en la gardujo? Cxiam sxi riprocxas min, ke mi estas malpurulo, ke pri tio kaj tio ne zorgis. Sxi minacas, ke denove prenos cxion en siajn manojn. Mia edzino simple denove estas en bona formo. Mi jam ne estas suficxe juna kaj timas, ken e eltenos tion, nek fizike, nek psike. Malgraux tio mi tre amas sxin kaj tre deziras, ke sxia vidpovo rebonigxu.

Intertempe malfermigxis la pordo de gabineto.

- Do, mi devas jam iri, - diris malgaje la sinjoro kaj levigxis desur la benko, - Hedvicxka ja min ne atendos.

Ni premis la manojn kaj reciproke deziris cxion bonan.

- Nu, bonvolu, kion vi cxi tie dum la tuta tempo faris? - salutis lin lia edzino, - Nu, certe, vi plendis pri mi!".

- Sed, Hedvicxko, kiel vi povas scii, ke:

- Cxar mi tre bone vin konas. Mi rigardas kaj vidas!.

Ili estis jam suficxe malproksime de mi, kiam mi ekauxdis sxian malkontentan vocxon:

- Homo ne povas vin por momento lasi for de l'okuloj! Pli malbona, ol infaneto!.

El la cxehxa tradukis O.P.

Pri la auxtoro

Milan Linhart estas konata en la cxehxa bll'medio dank'al sia verkado - amaso da fejletonoj, venkoj en literaturaj konkursoj. Militvundita, li estis tute paralizita kaj perdis la vidpovon. Dank'al intenca rekapabligo nun li marsxas kun lambastono. Malgraux tio, ke li havas nur etan vidrestajxon, li okupigxas pri animacio, partoprenis kelkajn ekspoziciojn en bibliotekoj en Ostrava. Cxi tiu rakonto gajnis la unuan premion en la konkurso de Europa

Blindul-Unio pasintjare.

 

 

Anoncetoj

Por legemaj komputiluzantoj

Dauxrigante en la oferto de la esperantajxoj, kiujn mi enkomputiligis, mi proponas cxifoje du verkojn: "La sentimulo" kaj "Brilo de fantomo". La unua estas romano de la usona verkisto James Fenimore Cooper (la auxtoro de la konata "La lasta el Mohikanoj") reverkita de Roger Imbert en facila Esperanto por niaj komencantoj.

La dua estas originala rakonto de Margid Thoraeus-Ekstrom, en kiu knabino rakontas pri sia vivo tre delikate kaj poezie. Dezirantoj kiuj ne povas legi unikodon kaj do preferas necxapelitajn literojn bonvolu tion precizigi.

Ligilon al la elsxutebla dosiero vi petu de dacostapl(cxe)gmail.com.

 

***

Cxiuj, kiuj interesigxas pri brajla esperanta stenografio, nun havas eblecon trovi ties tabelojn en la retejo de LIBE:

http://libe.slikom.info Ni tamen substrekas, ke la tabeloj estas nur konsultiloj. Por plene lerni la stenografion necesas ankaux studi la lernolibron, kiu klarigas detalojn pri la uzo de la stenografio. La brajlan unuvolumajxon "Esperanta stenografio" (lernolibro, tabeloj, ekzercaro) oni povas mendi kontraux kvin euxroj cxe:

Anatolij Masenko, Gerojev-Medikov 15-1, RU-357739 Kislovodsk, Rusio;

ankaux rete: masenkoai@mail.ru

 

Adres-sxangxo

Sxangxigxis praktike cxiuj koordinatoj de Vjacxeslav Suslov.

La posxta adreso: Abonkesto 1643 Samara 443051 Rusio

E-mail: gloro59@yandex.ru

skype: samaragloro

Telefono: +7 846 226-58-97

Posxtelefono: +7 967 482-51-19