Esperanta ligilo

n-ro 1, januaro 2019

 

 

Enhavtabelo

85-a IKBE en Finnlando 20.-27.7.2019 (tria komuniko)

El Esperantujo. La movado en Barato firmigita.

Novajxoj el Madagaskaro kaj Benino

La Kleriga lundo - tago por via kongresa notlibro

Diversaj interesajxoj. Pri la stomako.

Meduzoj por la agrikulturo

Varmo aux malvarmo

Poezio. Baldur Ragnarsson

Glosaro

Por la retumantoj. Ni rekomendas

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Forpasoj

 

 

 

85-a IKBE en Finnlando 20.-27.7.2019 (tria komuniko)

Aligxilo IKBE/UK

1 antauxnomo kaj familia nomo, viro/virino

2 vidhandikapito aux akompananto,

3 naskigxdato

4 posxta adreso

5 telefonnumero, retadreso

6 UEA-kodo, se vi estas membro de UEA

7 a mi ne volas, ke adreso mia, posxta aux reta, aperu en la Kongresa Libro de UK

7 b mi donas permeson al UEA aperigi mian posxtan/retan adreson en la Kongresa Libro de UK

8 mi mendas dulitan cxambron; trilitan cxambron, mia(j) samcxambrano(j) estas ...; mi mendas unupersonan cxambron (sumo de krompago informata pli poste)

9 mi pagis al bankokonto de Steleto FI27 1544 3000 0985 61; BIC NDEAFIHH ... euxrojn Mi pagos per banko plej laste la 15-an de aprilo 2019.

10 mi partoprenos tuttagan ekskurson jes/ne

11 mi bezonas oficialan invitilon

12 mi planas alveni (indiku veturmanierojn, alven/forirtempojn, kunvojagxantojn, laux via momenta scio).

 

Limdato de aligxoj estas 30.4.2019.

La aligxilojn kaj demandojn bv. sendi per posxto al Ritva Sabelli, Pietarinkatu 10 D 27, FI-00140 Finnlando aux rete al steleto@pp.inet.fi.

Komunikoj kaj ceteraj sciigoj aperas en la retejo www.steleto.fi/en esperanto.

 

Post aligxo la centra oficejo de UEA sendos al vi Kongresan konfirmilon kune kun via kongresa numero. Pere de tiu konfirmilo vi ricevos en Lahti UK-materialojn kaj nomkarton de UK. La Kongresa konfirmilo devas suficxi por pruvi la kongresanecon al la vizdona konsulejo. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun la centra oficejo sendos se oni petos gxin. Bv. sciigi vian kongresan numeron de via konfirmilo al Ritva Sabelli.

 

 

El Esperantujo

Restariga kongreso kreis rezultojn en Barato

La partoprenantoj de la Barata Esperanto-Kongreso (BEK 18) aprobis la elekton de estraranoj dum la semajnfino de la 15-16-a de decembro en Puneo. Dudek esperantistoj el 4 landoj partoprenis la Kongreson: krom, kompreneble, de Barato (Hinda Unio) mem. Tiuj estis Gafur Mirzo (Uzbekio), Miko Sloter (Usono/Nederlando), kaj Olexandr Melnykov (Ukrainio).

Jen la nova estraro de la Federacio Esperanto de Barato (FEB): prezidanto: d-ro Ranganayakulu (Ranga), Hyderabad; vicprezidanto: d-rino Mina Dan (Mina) Kolkata; gxenerala sekretario: s-ro Kotha Naga Siva (Siva), Hyderabad; kasisto: s-ino Kirti Krishna Ratnoo (Kirti), Chattisgarh. Bedauxrinde, nek Ranga nek Mina povis cxeesti la Kongreson.

La kongresanoj venis al Puneo jam de la 12-a de decembro. LKK-anoj, s-roj Nischad SALAM kaj Siva varme akceptis la gastojn; la tria LKK-ano, s-ro S. S. Pal, atingis Puneon nur dimancxe, kaj do ne povis cxeesti la Kongreson. La kongres-hotelo estis tuj apud la kongresejo,. S-ro Juny Wilfred desegnis la emblemon kaj banderolon por BEK 18 . Dum la inauxguro je la Zamenhofa Tago, nome de la kvinkapa Konsilio de FEB, A. Giridhar RAO bonvenigis la kongresanojn kaj klarigis la kongresan temon: 'Barato 19: taskoj kaj defio'. Sekvis salutmesagxoj de cxeestantoj kaj tiuj tutmondaj, kiuj aperos en la retejo. De UEA venis salutoj de la prezidanto kaj la vicprezidanto. Estis klare al la kongresanoj, ke la mondo rigardas la movadon en Barato kun granda intereso kaj espero. Sekvis vigla diskuto pri aktuala temo: 'Internaciismo, sennaciismo kaj Esperanto en la epoko de naciismo'. Gvidis la sesion Miko. Dum la unua laborsesio estis anoncita 12-membra Komitato de FEB. Giridhar anoncis la konsiston de la Komitatanoj: temas pri klopodo trovi ekvilibron inter la diversaj regionoj de la lando, inter viroj kaj virinoj, kaj inter novaj kaj spertaj esperantistoj. La kongresanoj aprobis per aplauxdo la Komitatanojn kaj la Estraranojn de FEB.

Okazis arta vespero. Miko kunkantigis la kongresanojn per kantoj de la muzikgrupo Kajto. Gafur faris vervajn kaj amuzajn prezentajxojn: kantojn, anekdotojn, sxercojn, kaj proverbojn. Gxuis la kulturan programon la familio Salam, inkluzive d-ro Abdul SALAM, la antauxa Prezidanto de FEB. La tago finigxis per kongresa bankedo.

Dimancxe, unue Miko gvidis la 53-an seminarion pri Aktivula Maturigo (AMO). Tiucele li uzis unu el la lecionojn de la vidbenda-kurso "Pasporto al la tuta mondo". Aparte la komencantoj tre sxatis la vidbendon kaj liajn klarigojn. Giridhar sekvis lin per sesio pri la laborplano de la nova Estraro de FEB. La cxeestantoj kune diskutis la pasxojn eblajn por konsciigo, kapabligo kaj kunordigo de Esperanto en Barato. Venis valoraj ideoj pri disvastigo de Esperanto; pri kursoj kaj kunestoj cele plialtigi niajn lingvonivelojn; kaj pri kunlaborado kun aliaj movadetoj enlandaj kaj tutmondaj. La cxeestantoj surprenis respondecon por difinitaj taskoj.

Venis du jxurnalistoj, kiuj fotis kaj intervjuis la kongresanojn. La konversacio tiam fluis marathe, angle kaj esperante. La Kongreso finigxis per bona, kuna tagmangxo. Sed vespere, ses esperantistoj vizitis s-ron Pal. Kiel diris Nischad, "cxar s-ro Pal ne povis veni al la Kongreso, la Kongreso venis al li!"

Pluraj esprimis sian kontenton pri la Kongreso. Ekzemple, Gafur deklaris: "Mi estas tre felicxa pri la Kongreso! Mi sentas, ke mi estas kun amikoj, kiujn mi konas jam delonge!" Kaj Miko diris: "Mi ege jxuis la Kongreson, aparte la eblecon renkonti tiom da afablaj novaj amikoj. Dankon kaj gxis revido!"

Pri la BEK 18 aperis artikolo en la jxurnalo "Hindustan Times" la 19-an de Decembro, 2018.

***

Novajxoj el Madagaskaro kaj Benino - kun multo pli

La nova numero de la afrika bulteno jam pretas. Gxi estas elsxutebla en PDF-dokumento per la sekva ligo:

https://www.esperanto-afriko.org/Esperanto%20en%20Afriko%20%20n-ro%2037.pdf

Inter la bunta enhavo:

Raporto pri la 1a Afrika Kongreso de Virinoj en Madagaskaro,

Utila listo de nuntempe aktivaj retejoj tra Afriko

Duolingo en Afriko

Raporto pri septembra kaj novembra kunvenoj en Benino

Rigardu la numeron por scii, kiom aktivas la movado tra Afriko. Precipe, se vi pripensas partopreni en la 7a Afrika Kongreso en Burundo en decembro 2019.

(laux Estraraj komunikoj de UEA, n-ro 25).

 

La kleriga lundo - tago por via kongresa notlibro

 

Cxiu Universala kongreso proponas aron da interesaj kaj vizitendaj arangxoj. Foje estas malfacile orientigxi en varia kongresa programo. Por tiuj, kiuj sxatas ne nur distri, ni rekomendas la klerigan lundon. Por doni ekzemplon, kio kaj kiel okazas, ni priskribu la Klerigan Lundon de la pasinta UK, la 30-an de julio.

La sesioj okazis en tri tempoblokoj kaj kvin salonoj. Oni povis elekti la preferatajn temojn!

La salonoj kaj la sesioj:

Salono A

1. Mireille Grosjean: Aikido

Per karesoj konvinki la atakanton ne ataki. Jen Aikido, senperforta luktarto el Japanio. Aikido ne aperas kadre de la olimpiaj ludoj. La praktikado de Aikido estas saniga por la korpo kaj gvidas al memkono, memregado, memrespekto kaj harmoniaj kontaktoj kun la aliaj. Mirejo prezentis la historiajn rilatojn inter Aikido, E-o kaj Oomoto en Japanio. Poste sxi montris kelkajn praktikajn ekzercojn ne el la sindefenda parto de la arto, sed por sperti la bazan principon (tiel nomataj "Ki-ekzercoj"). Sxi prezentis ankau facilajn teknikojn sendangxerajn. En la dua kaj tria partoj cxiuj rajtis partopreni.

2. HORI Jasuo

Prezentado pri Japanio

Komence ni deklamis hajkojn verkitajn de suferantoj de la nuklea katastrofo en Fukusima. Kaj poste okazis prezentado de amuzajxoj: 1. Paperfalda teatrajxo "Postulema edzino" 2. E-bingo 3. Fingroludoj. Ni cxiuj kune gxuis la deklamadon kaj prezentadon. Se vi lernis ilin, vi estos heroo en Gaja Vespero en via E-klubo.

3. HORI Jasuo kaj Sylvain Lelarge

Nekutimaj objektoj el la mondo

Laux landoj oni havas diversajn objektojn kaj ilojn ne kutimajn al homoj en aliaj landoj. Unue HORI faris koncerteton per nekutimaj muzikiloj el la mondo, kaj poste partoprenantoj montris nekutimajn objektojn el sia lando. Oni miris pri vasteco kaj abundeco de la mondo per tiuj ajxoj.

Salono B

1.Tatjana Auderskaja

Amuzaj intelektaj ludoj

E-o postulas intelekton por povi krei kaj kompreni novajn vortojn. Gxi estas "Granda Intelekta Ludo", se konsideri, ke la baza gxia principo gxuste kongruas kun infana ludo "kubetoj", kiam el diversaj kubetoj (prefiksoj, radikoj, sufiksoj) oni kunmetas la novajn... cxu vortojn, cxu bildojn, cxu domojn. Do, cxiu E-isto, uzante nian lingvon, ludas. Kaj ludante li amuzigxas, ricevas gxojon. Ni proponis kelkajn amuzajn ludojn, de literaj gxis tekstaj kaj ecx poeziaj. Mirinda estas tiu vastega mondo de mensotrejnaj taskoj!

2. Ana Montesinos

Klerigaj Ludoj en Kleriga Lundo

por kunvojagxi tra diversaj landoj de la mondo per iliaj gastronomioj: iliaj cxiutagaj kaj festotagaj pladoj, iliaj tradiciaj mangxkutimoj kaj mangxilaroj, ktp. Oni kunportis receptojn el siaj landoj, (kaj ecx mangxetojn, por ke ni gustumu ilin kune!)

3. Humphrey Tonkin

La arto paroli publike

Oratorado havas longan historion en la E-movado, ekde la Zamenhofa parolado en Boulogne-sur-Mer. Ni ja estas lingva movado, kaj montri la kapablon de la lingvo estas grava elemento en gxia disvastigo. Publike argumenti por gxia akcepto estas ankaux grava elemento en la armilaro de niaj pacaj batalantoj. La mansvingado kaj aktorado de la epoko antaux lauxtparoliloj kaj antaux radio, televido kaj interreto tamen nun plejparte finigxis: hodiaux ni bezonas pli subtilan, pli personan aliron al argumentado. En tiu cxi seminario ni celis esplori tiun novan arton de publika parolado. Kaj auxskulti la s-ron Tonkin mem! Kredu, tio estas plezuro nekomparebla!

Salono C

1. Johan Derks

La problemo de komunikado inter E-istoj

La < fina venko > ne estas afero nur de kvanto. Kreskopovo dependas de kvalito de lingvo. Sed lingvo estas rimedo por efika komunikado. Parolanto volas atingi ion per siaj vortoj kaj tial aliaj observas gxiajn "paralingvajn simptomojn": Cxu gxi estas serioza en tio, kion gxi asertas? ktp. Bedaurinde, ricevante retmesagojn kiuj enhavas pli ol simplan informon ni ne povas rigardi la korpan lingvon, la voclautecon ktp. Sed restas aliaj kriterioj en mesagoj kiuj determinas la efikecon de niaj < parolagoj >: ekzemple valideco, vizagprotekto, kunlaboremo.

Se tiuj kriterioj ne estas plenumataj, kiel ni reagu por "savi" la komunikadon? En reala mondo tamen estas multe da malgxentileco, pri kiu ni ankaux devas kritiki nin mem. Komenci debaton kun forta konvinko pretervidas, ke ni devas esti malfermaj al aliaj vidpunktoj. Tio necesigas ke ni sentas ankaux iom da dubo. Ankaux nia debatstilo kaj respekto al konvencioj determinas la rezulton de niaj debatoj. Fine ni devas akcepti nekontentigajn rezultojn pro malsamaj kulturaj fonoj, vivospertoj kaj klerecoj, kion debatsciencistoj nomas la "kognaj cxirkauxajxoj". Ideale ni devus formi "lernantan komunumon >, interalie en retdiskutlistoj.

2. Peter Balaz

Plej fresxaj aktivecoj de E@I en la kampo de edukado E@I ekde sia komenco antauxenigadas edukadon diversmaniere kaj diversforme - retejoj, arangxoj, eldonajxoj, kampanjoj... En la nuna momento venas tempo por ecx pli da aktivecoj en tiu cxi kampo kun plia profesiigxo, oficiala rekonado kaj pli vasta kunlaboro. Prezentitaj estos la plej fresxaj atingoj kaj la plej aktualaj edukaj projektoj.

3. Peter Balaz

Moderna edukado kaj nuna mondo - cxu tempo por sxangxo de paradigmoj? Paradigmo estas lauxdifine: aro de principoj aux ideoj, karakterizantaj la pensadon en iu scienco en difinita tempo. Cxu nun, en la tempo de profundaj krizoj (ekologiaj, ekonomiaj, sociaj ktp.) eble jam venas tempo por nepre bezonataj sxangxoj de la gxisnunaj paradigmoj en la eduka sistemo? Aux cxu efektive ni bezonus tute novajn paradigmojn en cxiuj vivo-sferoj? Cxu la

mondo (kaj ni cxiuj) pretas por tio?

Salono D

1. Mag. Bernhard Tuider

La E-muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Auxstria Nacia Biblioteko. Historio, havajxo kaj projektoj

La E-muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj - fonditaj en 1927 kiel Internacia E-muzeo - farigxis en sia pli ol nauxdekjara kolekta laboro la plej ampleksa fakbiblioteko por E-o kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaux kolektas diversspecajn arkivajxojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko. La prelego donis superrigardon pri la historio, la havajxoj kaj celoj de la E-muzeo kaj de la Kolekto por Planlingvoj. Krome, la aktualaj projektoj pri katalogado, ciferecigo (libroj, periodajxoj, sonbendoj, fotoj, bildposxtkartoj, afisxoj) kaj konservado estas prezentitaj same kiel la konstanta ekspozicio, la eventoj kaj la atelieroj de la E-muzeo.

2. Francesco Maurelli

"Erasmus+ : malkovru eblecojn financi vian agadon".

Cxu vi havas ideon pri realiginda projekto, sed ne havas la rimedojn por gxin realigi? Cxu vi sxatus ricevi subvenciojn por via E-agado? Cxu vi volas helpi vian organizon plifortigxi? Tiu cxi programero gvidis vin tra la malhelaj tuneloj de la Euxropuniaj subvencirimedoj, por doni la bazan ilaron por sukcese verki projektproponojn. Sukcesaj spertoj estis prezentitaj kiel konkretaj ekzemploj de subvencieblaj agadoj. La gvidanto estas kunfondinto kaj direktoro de Kosmo Strategio Ltd., profesia entrepreno kiu specialigxas pri euxropuniaj subvencirimedoj por

E-organizoj.

3. Kajto

Kun-Kant-Kanonado: kant-ateliero kun Ankie kaj Nanne de Kajto Kanono-farado estas nia hobio. Tiujn humurajn miniaturojn kanti ni sxatas, kaj lauxte kaj softe. Kanono-fabrikado estas aliula profesio. Sed domagxe ties kanonoj sonas alimaniere ol la niaj, ankoraux cxiam pli ofte. Sxangxu tion!

Dum la UK en Lisbono, Kajto povis prizorgi ankorauxfoje kant-atelieron, en kiu la plej grava estas la kant-plezuro.

Cxiuj estis bonvenaj por partopreni, ankaux tiuj kiuj pensas, ke ili ne povas kanti. Sub la inspira gvido de Ankie kaj Nanne la partoprenantoj estis invitataj pasie kunkanti la gajajn, la melankoliajn, la komikajn, la profundsencajn

kanonojn kaj refrenojn. La publiko estis invitata por partopreni unu aux du aux pli da fojoj en la 'Kajto Kun-Kant-Kanonado'-kant-ateliero por helpi superbrui tiujn aliajn kanonojn kaj finfine silentigi ilin.

Salono E

1. Ana Ribeiro

Nova reta membrospaco de UEA

UEA kreis novan manieron por interagi kun siaj membroj, tra la retejo membro.uea.org, kie membroj povas facile trovi ilojn kiuj utilos por ilia agado. Dum tiu sesio de Kleriga Lundo, oni auxskultis planojn por tiu retejo (same kiel pri la proponata retmembreca sistemo) kaj ankaux ricevis helpon pri kiel plej efike uzi gxin.

2. Stefan MacGill kaj panelo de praktikantaj artistoj diverskampaj La artoj serve al E-o - E-o serve al la artoj

1. La nuna kultura sceno en Esperantujo.

2. La rolo de Universalaj Kongresoj en stimulo de la artoj.

3. La roloj de kulturaj festivaloj kaj aliaj renkontigxoj.

4. Perspektivoj kaj defioj por artistoj en Esperantujo.

5. La malfacilajxoj specife por la teatra arto.

6. La rolo de la parolaj artoj kontraste al neparolaj.

E-o serve al la artoj

1. La reputacio de E-o en artismaj rondoj.

2. E-o kiel pontolingvo por literaturo kaj aliaj artoj.

3. Sukcesaj iniciatoj tra la lastaj jaroj.

4. Kulturaj eksteraj rilatoj por E-istoj.

5. Favoraj kondicxoj por tia kunlaboro.

6. Subvenciaj ebloj por arta agado en au pere de E-o.

3. Johannes & Eva - punkto.info

Dancu kvazaux neniu rigardas

Kial kaj kiel havi kaj flegi publikan identecon E-lingvan

Spertaj E-istoj aprezas buntecon en la E-movado. En cxiaj kulturaj, cxiaj religiaj kaj cxiaj politikaj sferoj, en cxiaj fakoj, en cxiaj sxatokupoj ekzistas E-istoj, kiuj povas per siaj specialaj kapabloj, scioj kaj spertoj kontribui al la movado. Cxu povas aux cxu povus? Se oni trasercxas Interreton oni ne trovas tiom multe tiun buntecon. Estas kelkaj lauxdindaj ekzemploj kiel "Scivolemo" [1], "Egalecen" [2] kaj "Teo kaj Libroj" [3] por nur nomi tri, sed povus esti multe pli. Eble por multaj kapablaj E-istoj estas obstaklo starigi kaj flegi sian publikan identecon, cxar tio postulas kroman sperton krom la jam ekzistantaj.

La prelego celis montri eblojn publike tutmonde agadi por kontribui al la diverseco de la E-movado. La preleginto komencis per tre facilaj ebloj, kiuj permesas starigi sian propran retejon per kelkaj klakoj por komencantoj. Oni dauxrigis pri la pli postulaj ebloj ekhavi sian propran domajnnomon gxis la tre ambicia sed plej profesia kaj libera rimedo de propra servilo.

Apud la ebloj publikigi enhavojn ni kovras ankau la manierojn atentigi pri sia agado per la kutimaj sociaj retoj kaj donas konsilojn kiel strukturigi la enhavon de oniaj publikajxoj.

Miaopinie, la Kleriga lundo havas unu grandan mankon: ne eblas viziti cxiujn arangxojn. Kial gxi ne okazas cxiutage, dum la tuta semajno?

A. B.

 

 

Diversaj interesajxoj

 

Pri la stomako

 

Stomako de plenkreska homo kapablas akcepti gxis unu kaj duonlitro da mangxajxo, sed kaze de bezono gxi povas pligrandigxi ecx duoble. La mukozo de averagxa stomako produktas gxis tri litroj da digesta suko tage. La klorida acido, kiun gxi enhavas, estas tiom forta, ke, se oni metus en gxin razilklingon, post paro da minutoj tiu jam dissolvigxus. Cxi acido detruas ankaux bakteriojn kaj virusojn, kiuj trafas en nian korpon kune kun mangxajoj. Do, gxuste nia stomako estas la unua batalanto de nia imuna sistemo.

La plej disvastigita mito: se oni ne mangxas, la stomako digestas sin mem. Kial do la agresema acido ne "mangxas" la stomakon mem? Cxar gxi gardas sin, eligante la mukozan substancon - mucinon. Cxeloj de la stomaka mukozo renovigxas cxiujn tri tagojn.

Se ni mangxos malpli, nia stomako malpliigxos? Ne. Post certa agxo grandeco de la stomako jam ne plu sxangxigxas. La nura ebleco malpliigi gxin estas kirurgia operacio. Per dauxra malpliigo de mangx-porcioj kaj pli ofta mangxado vi povas atingi pli rapidan sxangxon de materio, kio utilas por la sano kaj favoras ioman malplidikigxon.

Alia mito: magraj homoj havas malgrandan stomakon. Tio ne estas vero. Korpa pezo ne dependas de grandeco de la stomako. Tro pezaj homoj povas havi pli malgrandan stomakon, ol denaskaj maldikuloj.

Kun plena stomako oni endormigxas malbone. Cxu vere? Jes, sed kun la malplena - ecx pli malbone. Ideala tempo por vespermangxo estas tri horoj antaux enlitigxo. Tio devas esti facila mangxajxo, sed ne nur fruktoj kaj legomoj.

Kaj fine, jen la nova malkovro: dum longdauxra malsato stomako eligas la hormonon ghrelino, kiu respondecas pri la sento de malsato. Gxi devigas nin akiri mangxajxon. Ni pensas nur pri tio, cxiuj aliaj zorgoj estas for. Sxajne, malplena stomako estas bona kontraux deprimo.

Antonin Vrany

E-igis O.P..

 

Meduzoj por la agrikulturo

Germanaj esploristoj revivigas kadre de EU-projekto jarcentojn agxan tradicion: Ili pristudas meduzojn kiel sterkajxon en la agrikulturo - kaj montras, ke meduzoj kapablas ankoraux pli ol provizi nutrajxojn.

Meduzoj estas antikvaj, ankoraux grandparte neesploritaj bestoj. Sed ili havas malbonan reputacion. Ili gxenas la banantojn cxe la plagxo kaj ili estas por la fisxkaptistoj gxena kunkaptajxo. En la pro fisxkaptado baldaux senfisxaj maroj meduzoj apenaux havas malamikojn. Samtempe ili trovas pli da nutrajxo, cxar ili voras la samon kiel la fisxoj: planktonon, kankretojn kaj ecx fisxetojn kaj aliajn meduzojn. Ankaux la klimata sxangxo estas por plej multaj specioj de meduzoj tendenca avantagxo. Ja ankoraux ne ekzistas longtempaj studajxoj, sed la tendenco indikas, ke estonte ni devos pli kaj pli batali kontraux meduzoj.

La meduza plago tamen estus bone aplikebla por kelkaj celoj, opinias sciencistoj en instituto pri oceana esplorado en Kijlo en norda Germanio. Kadre de EU-projekto ili de unu jaro laboras pri diversaj eblecoj kiel oni povus utiligi tiun glitigxeman beston. Unu el iliaj ideoj estas: utiligi meduzojn en la agrikulturo.

En Azio la meduzo por multaj homoj estas nutrajxo, cxar gxi estas konsiderata kiel malabunda je kalorioj kaj abunda je nutraj substancoj. Meduzo aliflanke povus esti nutra ankaux por la grundoj. Gxi ja konsistas je 98 procentoj el akvo, sed gxi enhavas ankaux magnezion, kalcion, nitrogenon kaj fosfaton. En regionoj proksime al marbordoj la agrikulturistoj jam en pli fruaj epokoj portis meduzojn kaj aliajn marajn vivajxojn, ekz., algojn kiel tradician sterkajxon al siaj kampoj. Sed la sciencistoj el Kijlo nun volas profiti el meduza sterkajxo.

Sekigita meduza materialo povus esti aplikata kiel folia sterkajxo. Kaj la enhavo de fosfato igas la meduzon interesa sterkajxo, kiu povus anstatauxigi tradiciajn multekostajn produktojn. En multaj afrikaj landoj mankas fosforo en la grundo, kauxzo por tio estas apud la gxenerala acideco en la grundo la monokulturo. Sed fosforo estas vivnecesa substanco por homoj kaj bestoj. Duonan kilogramon da gxi sana plenkreskulo bezonas en sia korpo, gxi estas bezonata por multege da funkcioj, de la spirado gxis la genmaterialo. Fosfata sterkajxo por la afrikaj etkamparanoj estas gxis nun nepagebla. Eble, meduza sterkajxo estus alternativo.

Plua praktika eco estas la kolageno en la meduzo. Gxi povas ensorbi enorme multe da akvo kaj konservi gxin. Gxis nun oni jam aplikis gxin por hauxtaj kremoj, sed nun tiu eco ankaux servu por la grundoj. La meduza kolageno povus tre bone tauxgi por konservi humidecon en la grundo. Tio estus interesa tie, kie disponeblas nur malbona provizado per akvo en la grundo aux kie la grundoj sekigxas pro la klimata sxangxo. Tia meduzabaza sterkajxo aux grunda helpsubstanco povas zorgi pri tio, ke semoj gxermu pli bone kaj ke junaj plantoj povu kreski pli bone sub stresaj cirkonstancoj.

Ekzistas ankoraux aliaj eblecoj utiligi meduzojn en sekigita formo. Oni povus eble ankaux utiligi tian materialon kiel biologian pesticidon. Oni volas eltrovi tiujn praktikajn aplikeblecojn en la maresplora instituto en Kijlo gxis la jaro 2021 kadre de la koncerna EU-projekto.

(laux Esperanta Retradio).

Varmo aux malvarmo - kio estas pli dangxera?

Sxajnas, ke de varmego ne eblas sin savi. Dum malvarmo oni povas almenaux varme vestigxi aux hejti. Sed fakte:

Sciencistoj havas unusignifan respondon: pli dangxera estas restado en la ekstrema malvarmo, ol en varmego. Morto pro la ekstrema malvarmo okazas 17-oble pli ofte, ol pro varmego. Fakuloj asertas, ke mortokauxzo de 0,86 procentoj da homoj estas abruptaj temperatursxangxoj.

I.a. sensiloj, kiuj reagas je malvarmo, estas pli multnombraj, ol tiuj reagantaj je varmo.

Faktoj pri malvarmo

1. Oni opinias, ke malvarma aero estas tre malutila por la sano. Sed tio ne estas vero. Certe, cxio dependas de tio, kiom longe vi spertas malvarmon kaj en kiuj kondicxoj, sed dank'al tio, ke vintre la aero entenas 30 procentojn pli da oksigeno, gxi pozitive influas homan hauxton. Ecx pli, gxi povas plibonigi la sanstaton de malsanuloj je bronkito kaj pulm-inflamo, sed kondicxe, ke la frosto estas seka. Gxi helpas ankaux suferantojn de kormalsanoj kaj cxesigas atakojn de migreno.

2. Historiistoj asertas, ke dum vintroj de la jaroj 401, 1011 kaj 1620 la temperaturoj estis tiom malaltaj, ke glaciigxis ecx Nigra maro. La vintro de 1620-1621 estis tiom frosta, ke glaciigxis ecx Mediteraneo, kvankam parte, nur cxe la urbo Genova.

La frosto en Euxropo en la jaro 1558 estis tiom severa, ke en francaj keloj glaciigxis cxiuj vinoj. Oni vendis ilin ne en boteloj kaj ne laux volumeno, sed laux pezo, kiel glaciaj blokoj.

En Parizo en 1709 j. termometroj, jam inventitaj, montris la rekordajn -24 celsiajn gradojn. La loka vino denove glaciigxis, sonoriloj de multaj pregxejoj krevadis dum sonorado.

Kaj kion pri homoj? Ili ja travivis tiujn frostojn. Estas pruvita, ke, se vento ne estas tro forta kaj homo estas varme vestita, li povas elteni malplialtigxon de temperaturo gxis -70 gradoj.

3. Oni povas frostvundigxi ecx dum relative milda frosto, Por tiu cxi malagrabla traumo suficxas, ke la temperaturo atingu -6 gradojn. I.a., promenado sen cxapo dum frosto pli ol -5 gradoj, minacas kalvigxon, cxi fakto estas science pruvita.

4. Frosto sendolorigas. Kelkaj metodoj de alternativa medicino uzas malvarmon por kuraci malsanajn artikojn kaj mildigi aliajn specojn de doloro. Ekz., kontraux kapdoloro oni rekomendas simple promeni en fresxa frosta aero. La temperaturo, pli malalta ol -5 gradoj, malpliigas sentemon de nervaj finajxoj, pro tio la cerbo ne perceptas dolorsignalojn.

5. Rezistemo de organismo kontraux malvarmo dependas de tio, cxu la homo regule okupigxas pri hardado. Tion konfirmas ekspertoj, kiuj esploras mortokauxzojn dum sxiprompigxoj. Okazas, ke, ecx havante savrimedojn, neharditaj pasagxeroj mortis pro malvarmigxo dum la unua duonhoro, sed unuopaj personoj en glacia akvo de oceano batalis por sia vivo dum kelkaj horoj. La mortiga malvarmigxo venas ne pli frue, ol post 60-90 minutoj. La mortokauxzoj povas esti siaspeca pro-malvarma sxoko, kiu disvolvigxas post enakvigxo, spiraj misfunkcioj kaj

korhaltigxo, kauxzita de la amasa iritado de sensiloj de malvarmo. La piloto Smagin, kiu katapultis sin super la Blanka maro, restis en brulige glacia akvo, kies temperaturo estis nur +6 gradoj, dum pli ol sep horoj!

Dum la Dua mondmilito la soveta sergxento Piotr Golubev dum 9 horoj tranagxis en glacia akvo 20 km-ojn kaj sukcese plenumis sian taskon. En 1985 la mirindan kapablon de travivado en malvarmega akvo demonstris iu angla

fisxisto. Cxiuj liaj kamaradoj pereis pro malvarmigxo 10 minutojn post sxiprompigxo, li tamen nagxis en glacia akvo dum pli ol 5 horoj kaj, atinginte la bordon, ankoraux 3 horojn pasxis nudpiede laux senviva frostigxinta tero.

6. La rusa komandanto A.V. Suvorov diris, ke malvarmega akvo utilas por korpo kaj menso.

Homo povas nagxi dum la aertemperaturo -43 gradoj. Tion konfirmas G.E. Alpaidze, la fama "rosmaro" (tiel oni nomas homojn, kiuj nagxas vintre en malvarmaj akvenoj). Li diras, ke nagxado en malvarmega akvo estas la supera

grado de hardado.

Kompilis O.P.

 

 

Poezio

Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson naskigxis en 1930 kaj eklernis Esperanton en 1949. Li profesie laboris kiel instruisto kaj aktivis por la kulturo de nia lingvo en diversaj kampoj. Li prezidis la Islandan Esperanto-Asocion, estis vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio pri kulturo kaj edukado, membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj redakciano de la fama revuo Norda Prismo. Tamen, kio eternigis lin en la panteonon de niaj plej eminentaj intelektuloj, tio estis lia verkaro. Li verkis poemojn, eseojn kaj tradukojn en plej alta nivelo. La jubilea volumo "La Lingvo Serena", eldonita en 2007 estas nemalhavebla libro, en kiu oni kunigis lian versan kaj prozan produktajxon. La poeto mortis la 25-an de decembro 2018.

 

Rauxka rido

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 137

Ni kasxe kusxis, rest' de l' homa hordo

sub la piedo monstra de l' malamo,

cxe l'rompo vibris lasta vivokordo.

 

In fero fauxkis: cxe mokanta flamo

de mond' murdita nigra nokto sternis

stagnigan sxtofon sur la sangobanon.

 

Fantomaj krioj el vakej' alternis

kun tomba grinco de l' atoma ardo,

sarkasme kiu tra la nokt' lanternis.

 

Ni kusxis tiel sub la mortstandardo

gxemante plore en sufok' angora,

dum trans abismon rulis sin rigardo,

 

kaj "fiat-luxe" lumis stelo fora,

planed' fratina, la diin' Venuso,

juvel' cxiela, en brilec' de l' oro.

 

Vidante gxin el nia Tera kusxo,

ni ridis rauxke: Kiu gxia sorto?

Post tio strecxe spasmis nia busxo,

kaj regis sur la ter' la Morto.

 

La insulo de l' poeto

(laux antikva islanda ritmo)

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 187

Versxas benon brila suno

sur la teron tra l' aero,

kisas monton dolcxa vento

blovetante zuman kanton.

Al la maro mi deziras

gaje kuri por plezuro,

vidi ondojn lauxe randi

blankan bordon de la fjordo.

 

cxe la strando bark' atenda

prenas min en sian sinon,

kaj mi celas en petolo

insuleton de l' poeto.

Dancas barko kiel korko

sur la ondoj glate rondaj,

albordigxas por rifugxo

cxe kvieta laguneto.

 

La aromon de poemoj

mi ekstare gxue flaras,

versoj vibras kvazaux febre

en zefiro dolcxe spira.

Lulaj rimoj ade zumas

kaj murmuras sxauxm-susure,

frapas kordojn brila bardo

senprokraste por la gasto.

 

La poema amalgamo

klare diras pri inspiro,

saltas gajo haleluje

dum la koro gxeme ploras.

Vort' serena akompanas

deziregon sentosegan,

mens' trankvila auxreolas

pesimisman tomb-abismon.

 

Kortusxite mi ektretas

sur la teron plej liberan,

en ekstazo paradiza

himnon auxdas ecx en plauxdo.

Fulmas penso el la transo:

Prenu eron de la tero

por ekhavi mensan levon

dum modesta vivoresto.

 

Tuje agi penso logas,

mi elprenas manan plenon

da poema ter' aroma,

iras for kun' gxoj' en koro.

cxiam poste kiam gastoj

min vizitas sen invito,

mi regale sxtopas ilin

per porcio poezia.

La simbolo

Trovinte la Simbolon,

ekbrilan torcxon, kiu strecxis kolon

tra brecxo okuluja,

interna suno inter krampoj sangaj,

demandis mi; ja kiaj agoj dormas

en mia grundo, kvazaux semoj strangaj

trans prenatingo?

Kaj kielaj vortoj

senbazajn turojn krabirante formas?

Kaj sangauxroro jxetis radireton

en subkonscian vaston, trans konkreton.

 

Malantaux muro fora

atendis mi kun turmentado kora,

sufokis vejnajn kriojn;

auxskultis sonorilojn tra tenebro

kristali kupre: estis rugxa voko

flirtanta panse cxirkaux mia febro

post rigla pordo.

Vitron tulo maskis,

vaporo kordevena, karna floko

giganta, kiu kreskis, fine fluis

-- rivere suben, larmojn rendevuis.

 

El mia kasxoloko

ekvidis mi spektaklon de provoko,

flugilrompitan sunon

trakuri arde super la tegmento,

eskapi rande mian fumotubon

kaj fali maron kvazaux kontinento

brulanta tute, --

kaj mi kasxobservis

por vidi sole vastan vapornubon;

kaj poste sxvebas ombroj largxavostaj

tirane solaj super kampoj frostaj.

 

Malfortas mia sango,

atingas ne profundon, bumerango:

gxi, kaj fluas reen.

Okaze tamen nervoj fundon sondas,

sentemaj nervoj, kiuj vibras inter

mi kaj alia, sentoj kristalondas

gxis korsanktejo.

Estas tre silente,

kaj via vocxo et-atingas min

kerube kvazaux efemera blovo

sur nokta maro preter viv' kaj movo.

 

Sur mensa Gibraltaro

enua estas mia gardostaro,

soleca luno verdas.

La grizaj akvoj kontraux lumo fermas

salivan busxon kaj rifuzas brilon,

tra mia esto malakutoj vermas,

senehxaj pusxoj.

sxtelaj cxirkauxpasxoj

de vilaj hordoj gestas asimilon.

Nuanco falva sur retino palas

simile morton, kiu gxin rivalas.

 

Tra filigranaj puntoj

de sombraj tagoj papiliaj buntoj

agitas sian fugxon,

sercxante bragxojn de falinta suno,

tra ventumataj ruboj de memoroj

renkonte bluan pluvon de l' auxtuno

eterne fora.

Molas sur flugiloj

vesperaj larmoj de silentaj horoj;

fluetas flekse sur fenestro mia

argxento viva, sxirmo jxaluzia.

 

 

Glosaro

Akveno - natura ujo, plena je akvo, ekz., maro, lago. Ruse: vodojom. Angle:

water body, hispane: aljibe.

falva - helflava, kutime pri bestoj. Angle: light-bey, ruse: bulanyj.

Mukozo - cxiam humida membrano, kovranta internan surfacon de organoj de homo aux besto. angle: mucous tunic, germane: Schleimhaut, ruse: slizistaja obolocxka.

 

 

Por la retumantoj

NI REKOMENDAS

Retejo de TUTMONDA ESPERANTISTA VEGETARANA ASOCIO (TEVA)

www.vegetarismo.info

La asocio disvastigas Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj,

kaj varme bonvenigas cxiujn, kiuj vojagxas sur tiujn cxi du verdajn vojojn aux sercxas informojn pri kiel tion fari.

 

 

Forpasoj

La 6-an de decembro 2018 en sia 74-a jaragxo forpasis s-ano prof. Vasile Adamescu (Rumanio). Kvankam li estis blinda surdmutulo, sed tre klera persono. Li tre bone scipovis la anglan, francan kaj Esperanton. Li laboris en la porblindula lernejo en Cluz-Napoca kiel profesoro pri psikopedagogio. Pro liaj verkistaj meritoj li estis honorigita per la nacia medalo pri kulturo je la grado Cavaliro. Ripozu en paco, kara samideano!

Livi Ciobanu.

 

La 4-an de januaro nia franca delegito Jacques Charlin informis, ke ne plu vivas Jacqueline Gonin, la vidvino de nia karmemora Raymond Gonin, al kiuj ambaux ni multon danksxuldas pro ilia senlaca longjara kunlaborado en

Esperanto.

 

Viktor Varzari (Moldavio) informis, ke la 29-an de decembro forpasis Galina Marcxenko, LIBE-delegitino en Belorusio. Tio estas granda perdo por belorusa kaj internacia E-movado de bll'j. Sxi havis superan klerecon, laboris en blindul-entrepreno en Vitebsk, partoprenis multajn E-renkontigxojn dum la 80-aj, 90-aj jaroj. Ripozu en paco, nia kara amikino!