Esperanta ligilo

n-ro 8, oktobro 2019

 

     Enhavtabelo

La 86-a Internacia kongreso de blindaj Esperantistoj (unua komuniko)

Okaze de la Tago de instruisto

Finnaj naciaj kostumoj (prelego, prezentita dum la 85-a IKBE)

Vivu Jxamboreo!

Foriras amikoj

Ni kvietigu la tempeston en nia kapoi

Literaturo. Stelkaroto. Rakonto

Facila legajxo. Interesaj faktoj pri A. Grabowski

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

 

          La 86-a Internacia kongreso de blindaj Esperantistoj (unua komuniko)

  BONVENON AL RUSIO!

86-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE86) -

            unua komuniko

 

Karaj gesamideanoj,

 

Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj (REAN), skrupule esplorinte la aferon, ricevinte la apogon de Rusia

Esperanto-Unio kaj LIBE, nun anoncas sin preta arangxi la venontan IKBE86 jene:

1. Dato kaj loko:

La IKBE86 okazos de la 27-a de junio gxis la 4-a de julio 2020 en Moskvo, la cxefurbo de Rusio.

2. Logxado: Ni logxos, mangxos kaj kongresos en la sama trietagxa konstruajxo - en la hotelo kun la oficiala titolo

"Sporta Rehabilitada kaj Hotela Komplekso VOS" (pli simple ni nomu gxin: "SRHK VOS"). Gxia adreso: Jugorskij projezd 2, RU-129347 Moskvo, Rusio. Por la IKBEanoj ni rezervis cxiujn 64 lokojn. Plej multaj cxambroj estas

dulitaj, nur du trilitaj kaj kelkaj unulitaj. Cxiuj cxambroj estas komfortaj kun dusxo, necesejo, fridujo, televido,

funkcias vi-fi. Haveblas kafejo por 30 personoj kaj konferenchalo por 60 personoj.

"SRHK VOS" situas en la verda, neindustria zono de Moskvo, proksime al la nacia naturparko "Alka insulo", olimpia komplekso kaj fama ekspoziciejo de atingajxoj en la nacia ekonomio.

3. Kiel la kongresan temon ni proponas: "Esperanto kaj muziko unuigas nin".

4. En la dua komuniko ni anoncos pri la pagmaniero kaj pri la kotizoj, sed proksimume la kotizo por B-landoj varios inter 240-260 euxroj.

5. La preparan laboron gvidos tripersona REAN-komitato: Pavel Rjabov, Anatolij Masenko Kaj Vjacxeslav Suslov.

Viajn eventualajn demandojn kaj proponojn bv. direkti al:

Anatolij masenko, Gerojev-Medikov 15 - 1, RU-357739 Kislovodsk, Rusio;

tel.: +7 87937 75886,

r.p.: masenkoai@mail.ru

 

 

          Okaze de la Tago de instruisto

  Karaj instruistoj kaj instruantoj!

         Mi kore gratulas vin, kvankam malfrue) okaze de la plej kara por ni festo - Tago de instruisto!

Mi deziras al vi sukcesojn en E-instruado! Jen kelkaj interesaj faktoj pri la instruista profesio.

  La plej granda instruista salajro estas en Luksemburgo, tie gxi egalas al 3699 dolarojn monate.

  La plej racia (malgranda) kvanto de lernantoj por unu instruisto estas en Portugalio - 7.

  En Japanio estas bezonate sukcesi en multegaj ekzamenoj por ricevi rajton farigxi instruisto, malgraux tio tie ekzistas grandega konkurso: por cxiu laborloko estas po 30 dezirantoj.

  En Rumanio ne estas permesite instrui en urboj se la instruisto ne tre bone laboras - nur en vilagxoj.

  En Pollando por instruisto-kandidato farigxu oficiala instruisto necesas dum tri jaroj laboregi, montrante siajn kapablojn kaj poste sukcesi en specialaj ekzamenoj.

  Oni plej multe estimas instruistojn en Cxinio, Grekio, Turkio, Suda Koreio.

  En Brazilo estas permesite, ke la instruistoj havu minimumon da vestajxo, cxar tie estas tre varme.

  En Berlino instruistoj rajtas labori en ajna aspekto (ecx kun multaj tatuajxoj!).

  En Francio instruistoj libertempas dum 4 monatoj jare. Des pli post cxiuj 6 jaroj eblas ripozi dum unu jaro. Se eksinstruistoj-pensiuloj laboras plu, la pensioj plialtigxas je 3% pro cxiu aldona jaro.

  En Ukrainio, ve, dum lastaj jaroj la instruistoj en siaj laborlokoj plenumas tro da laboro. Por perlabori suficxe por modesta vivo instruisto devas labori po 30 aux ecx pli da horojn semajne, sen kalkuli preparon, kontrolon de kajeroj, klasgvidadon ktp. Multege da gejunuloj en la lastaj klasoj de lernejo tute ne povas paroli, skribi en fremda lingvo.

  I.a., la plej nesxatata lernobjekto en lernejoj (laux oficialaj informoj) estas la gepatra lingvo: dekoj da procentoj de lernejfinantoj cxiujare malsukcesas en la lasta ekzameno pri la gepatra lingvo, montrante nescion de la nacia lingvo.

              Red'.

 

 

         Finnaj naciaj kostumoj

        (prelego, prezentita dum la 85-a IKBE)

  El popolkostumoj al naciaj kostumoj

  Gxis la 19-a jarcento la kamparanoj, manlaboristoj kaj nefakaj laboristoj en urboj portis hejmfaritajn popolkostumojn. Etaj infanoj estis vestitaj en longa lincxemizo. Post la konfirmacio ili komencis porti vestojn, faritajn laux la sama modelo, kiel por plenkreskuloj.

  Dum la jarcentoj la popolkostumo sxangxigxis. Oni prenis en la kostumon diversajn vestajxojn aux aliajn partojn el la moda robo de ranguloj. Novajn partojn oni prilaboris laux propra gusto tiel, ke ili konvenis al propraj preparadmetodoj. En la vestoj konvene unuigxas la diversaj manieroj de kudroarto kaj la tipaj trajtoj kaj materialoj de diversaj epokoj.

Silkon kaj elegantan sxtofon oni acxetis en urbo aux de rondirantaj komercistoj. Vestajxoj ankaux cirkulis de klaso al la alia, cxar ranguloj donacis elmodigxintajn vestojn al servistoj, kiuj distribuis ilin al parencoj en kamparo. En sia tempo vesto estis kudraj provajxoj de talento, kaj ege estimata havajxo.

  Kiel estigxis naciaj kostumoj?

  En la fino de la 19-a jarcento la evoluo de industria vivo finis la tradicion porti hejmfaritajn vestojn. Oni komencis admiri la urban modon kaj masxinfaritajn vestojn. Tamen kelkaj homoj maltrankviligxis pri la forpasanta popola kulturo. Oni organizis plurajn kolektadojn de popol-objektoj, oni faris kopiojn de tradiciaj vestoj kaj tiamaniere

aperis niaj unuaj naciaj kostumoj. Naciaj kostumoj ekzistis pli ol cent jarojn. Gxi estigxis sur la bazo de nacia romantiko, naciaj streboj kaj populara kudroarto. En Finnlando ekzistas pli ol 400 naciaj kostumoj de virinoj, viroj kaj infanoj.

  Modeloj de naciaj kostumoj, popularaj robtutajxoj kaj partoj de vestoj, apartenas al kolektoj de diversaj muzeoj.

  Regionoj de naciaj kostumoj.

  En Finnlando ekzistas propra robtradicio svedlingvanoj. La rugestas malnova koloro en iliaj festa tualeto. Kurioza trajto estas, ke pere de aliaj koloroj, oni montras funebron auxdiversajn festotagojn de la eklezia jaro. Tiam oni portas apartan kostumon. Inter finnaj naciaj kostumoj oni povas distingi du apartajn cefgrupojn: okcidentaj kaj orientaj vestoj, kiuj diferencas konsiderinde unu de la alia lau aspekto kvankam la robtutajo estas formita de principe samaj vestajpartoj. Plej rimarkinda la diferenco estas inter la kostumoj de virinoj en diversaj regionoj. En la kostumoj de viroj oni pii vidas la influon de la generala modo. La regionala, karakteriza trajto estas tipa precipe por la kostumoj en orienta Finnlando. Al la kostumo de viro apartenas cxemizo, longa pantalono aux pantaloneto kun klapo, vesto, kamizolo aux jako, kapvesto, koltuko, strumpoj kaj suoj. Finnaj naciaj kostumoj

La virina kostumo enhavas cemizon, jupon kaj veton, kamizolon, antauxtukon, kapveston, aux vualon, strumpoj kaj suoj. Juveloj, zonoj, saletoj kaj apartaj posoj estas kompletigaj partoj de kostumo. Naciaj kostumoj de orienta regiono. En la virinaj kostumoj de orienta regiono la Ian- aux duonlantofoj estas naturblankaj kaj -nigraj, indigobluaj kaj galiorugaj. En Karelio oni uzis tofon pii spareme ol en aliaj partoj en Finnlando, sed des pii oni ornamis kostumojn per kolorricaj brodajoj kaj puntfaritaj puntoj. La vestoj estas unukoloraj kaj ofte ornamitaj, la modelo de veto estas rekta kaj iomete ampleksa. La jupoj estas pii malabundaj ol la vestoj en okcidenta Finnlando kaj ofte tute dense plisitaj. La antautukoj estas trastriitaj lau diversaj manieroj. Frauxleca virino portas vualon, tuketon ("sorokka"), knabino portas kaprubandon ornamitan de stanstiftoj. Supervesto ofte estas lina aux kruda drapmantelo, kiu estas simpla vestajo kun manikoj. Precipe en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento oni sukcesis pretigi ege ekzaktajn versiojn de la plej belaj kareliaj popolkostumoj. Okcidentaj naciaj kostumoj Tipa por la kostumoj de la alia parto de Finnlando, alidire la okcidenta regiono, estas la abunda uzo de kolorricaj, striitaj Stofoj, kiam unu kstumo povas enhavi partojn, faritajn de multaj, diversaj striitfasonoj. En tradiciaj kostumoj oni uzis multe da tofo, car la vesthavajo estis ege alte taksata. Dum la memstara mastrumo oni konsideris mainfaritajn vestojn pii elegantaj ol hejmteksitaj. La produktoj de teksindstrio estis altkvalitaj kaj multaj el la importitaj Stofoj estis uzataj ankaux ce ni. Tiam pompan trajton oni strebis transigi al la naciaj kostumoj. Longaj nuretaj vestoj, longaj kamizoloj kaj largstriitaj tofoj apartenis al plej malnovaj tradiciaj vestoj de virinoj. Kiam proksimigis la 19-jarcento, la striitoj mallargigis kaj vesto kaj kamizoloj mallongigis. Ankaux tiaj trajtoj estas konservitaj en la naciaj kostumoj. La kapvesto de la plenkreskula virino estas tuketo aux silka capete Knabino portas rugan silkrubandon. La antauxtuko en la okcidenta parto de Finnlando estas vertikalstriita, presita kun figuroj aux unukolora; materialoj varias.

Komuna por la naciaj kostumoj La Strumpoj de viroj kaj virinoj estas blankaj aux koloraj gis genuaj strumpoj, trikitaj el maldika koton-, lin- aux lanfadeno, kiujn oni portas kun trumpligiloj. Lau la tradicia modelo la suoj estas bukosuoj, simplaj nigraj suoj au molaj suoj faritaj el netinkturita ledo depende de la modelo de kostumo. Pratempaj kostumoj Pratempaj kostumoj estas rekonstrukcioj de kostumoj de la krucmilita periodo, bazitaj sur tombotrovajoj.

Prezidento en festa tualeto

Pluraj organizoj kutime donacas nacian kostumon al la edzino de prezidento. Kostumon i rajtas mem elekti. En 2001 s-ino Tarja Halonen mem estis prezidento. Anstataux nacian kostumon si elektis pratempan kostumon - ege multekostan - kiun si portis dum la tradicia akcepto la 6-an de decembro, i-foje s-ino Halonen surprizis ciujn. La akcepto kun baio estas okazajo, kiu tiras ciujn homojn antaux televido. Multajn tagojn oni parolas pri la roboj de virinoj kaj kritikas. Kritikistoj silentis; ne eblis riproci la verdan robon de pratempa potenciulino. Male la kostumo bone sidis al s-ino Halonen. Uzo de naciaj kostumoj

La nacia kostumo estas festa tualeto, kio dauxrigas la popularan tradicion de solenaj vestoj. i konvenas al diversaj tradiciaj solenajoj, familifestoj kaj kiel robo de muzikistoj, korusoj kaj popoldancistoj.

              Anita Dagmarsdotter.

 

 

         Vivu Jxamboreo!

Cxi-jare rusiaj blindaj E-istoj kaj iliaj akompanantoj denove

renkontigxis apud la Nigra maro. Por tio estis elektita la ripozejo

"Jujxnyj" (Suda), kiu trovigxas apud la urbo Tuapse. Cxi-jare Jxamboreo

okazis iomete pli frue, ol kutime, nome en la dua duono de junio.

Cxi-foje kolektigxis pli ol kvindek homoj. Venis ne nur rusiaj E-istoj,

sed ankaux unu reprezentantino de Moldavio. Ni ekvidis ecx kelkajn

novulojn.

  Nia renkontigxo pasis sub la multjara devizo: "Laboru ripozante,

ripozu laborante". Kiel kutime, la programo estis varia kaj enhavricxa.

Kursojn por progresintoj gvidis ilia cxiama gvidanto Anatolij Masenko.

Cxi-foje ekestis ankaux grupo por komencantoj, kiun gvidis duope sperta

vidanta E-isto Boris Zozulja kaj nia novulino Tatjana Liutkina. Antaux

nelonge sxi aligxis al al Tutrusia Bll'-organizajxo, tamen pri E-o sxi

okupigxas jam dum multaj jaroj. Laboro de tiu grupo estis suficxe

sukcesa: Ili kantis dum la adiauxa vespero gajan E-kanton jxus lernitan.

  Kelkajn vortojn necesas diri pri nia kultura programo. Ni, ekz',

provis pridiskuti, kio estas por ni nuntempe Pusxkin, kiu havas cxi-jare

la 220-an naskigxdatrevenon. Agrable surprizis nin la teatrajxo laux lia

fabelo "Pri popo kaj lia dungito Balda". Amatoraj aktoroj,

partoprenantoj de nia Jxamboreo el kelkaj regionoj pretigis gxin per

Skajpo. Bedauxrinde, ne povas auxskulti gxin legantoj de nia revuo.

  Alia surprizo atendis nin dum ripozvespero, dedicxita al verkado de

la alia jubileulo - verkisto, aktoro kaj regxisoro Vasilij Sxuksxin. La

geedzoj Valentina kaj Aleksandr Kudinov e-igis ties rakonton. En tiu

teatrajxeto, kiu ankaux estis pretigita en Skajpo, Valentina ne nur

montris sin kiel talenta regxisorino, sed ankaux ludis la cxefan virinan

rolon. La cxefan viran rolon ludis Vjacxeslav Suslov, kiu montris ankaux

sian scipovon ludi balalajkon.

  Aliaj partoprenantoj per kantado de popolkantetoj (cxastusxki) helpis

rekrei la etoson de junularaj renkontigxoj cxe la altaja rivero Katunj.

  En aliaj ripozvesperoj ni rememoris versojn kaj kantojn de

partoprenanto de la dua mondmilito poeto kaj prozisto Bulat Okudjxava

kaj poeto, ankaux partoprenanto de tiu mondmilito Boris Sluckij. Ili

ambaux jam estas forpasintaj. Ni rememoris ankaux verkadon de vera

popola komponisto Grigorij Ponomarenko kaj la unikan komponistinon

Aleksandra Pahxmutova, kiu cxi-jare festos sian nauxdekjarigxon.

  Estus superflue diri, ke disigxis ni malvolonte. Sendube, nia

Jxamboreo estis fruktodona kaj neforgesebla.

            Galina Lukjanenko

 

 

         Foriras amikoj!

 

En junio - Dancxo Danxev, nun Dimo

  Post 27-taga peza malsano, la 9-an de auxgusto 2019, malfruvespere,

en vendredo, la plej malbona tago de la kristana semajno, la surtera

vojo de la mondkonata prezidanto de ANEB finixis. Kaj li translokigxis

sxajne felicxa en la eternecon! Felicxa, cxar li lasis multajn bonajn

farojn ne nur en la kampo de E-ista internacia kaj nacia movado, sed

ankaux en sia privata vivo kaj en siaj aliaj sociaj okupoj.

  Dimo Penev Dimov naskigxis en la vilagxeto Vratarite, Dobricxa

regiono, la 19-an de septembro 1953. Liaj gepatroj estis ordinaraj

kamparanoj. Bedauxrinde, li estis denaske tute blinda. Nome pro tio li

finis bll'-lernejon en la urbo Varna, poste vesperan gimnazion en la

sama urbo. Magistro pri historio li farigxis en Veliko-Tarnova

universitato Sanktaj Cirilo kaj Metodio.

  E-on li lernis diligente en kursoj, gvidataj de la eminenta

instruisto Georgi Dimov kaj de la mondfama A-komitatano Mariana

Evlogieva. Dankal sia neimagebla fervora meminstruado Dimo atingis

enviinde altan nivelon de la parol- kaj skribregado de E-o. En sia

logxurbo Varna kaj en aliaj lokoj li gvidadis sukcese E-kursojn por

komencantoj kaj progresintoj. Dimo partoprenadis internaciajn kongresojn

de bl'aj E-istoj, okazintaj ne nur en Bulgario, sed ankaux eksterlande.

En la fino de majo 2014 Dimo igxis prezidanto de ANEB. Jam kelkajn

dejxorperiodojn li estis aktiva kaj estimata LIBE-estrarano.

  Longajn jarojn Dimo laboris en porbll'a entrepreno en la urbo Varna.

Cxi tie, kune kun la rodopi-montanino, la bonkora malfortevidanta Radka

Jxivkova, li kreis familion. La geedza paro naskis bonegajn filinon

Jivka kaj filon Penju, ricevintajn belegajn bulgarajn nomojn.

Eble estas sciinda, ke Dimo ankaux kantis en malgranda vira, 11-persona

koruso cxe tiea porbll'a kulturdomo. De tempo al tempo, kiel Bojko

Borisov, li malfaldis akordeonon inter festenantaj geamikoj. En la

lastaj jaroj li tre persiste okupigxis pri lernado de la rusa lingvo.

Krom studema, Dimo estis ege helpema, gastama kaj sxercema homo. Li

cxiam estis preta konsulti kaj kontroli la signifon de iu vorto en siaj

multnombraj elektronikaj kaj paperaj vortaroj. Kiel redaktoro kaj

tradukanto de tekstoj li estis rimarkinde preciza, ecx kelkiam pedanta.

La fiero kaj la envio estis sentoj tute nekonataj al Dimo!

  Bedauxrante pro la grandega perdo, mi samtempe plenumas mian promeson

antaux Dimo verki bonkvalitan lauxdparolon ankaux pri li mem.

              Angel Sotirov (Bulgario).

 

 

          Ni kvietigu la tempeston en nia kapo

       (Kiel vivi enpace kun negativaj pensoj)

  Cxu cxe vi ripete aperas negativaj pensoj? Se jes, la diagnozo

klaras: vi estas homo.

  Laux sciencaj esploroj averagxa unuopulo travivas cxiutage cxirkaux

60 gxis 70 mil pensojn. Kaj granda procentajxo el ili plej supozeble

turnigxas cxirkaux tio, kio povas malbonigxi, kio en la estonteco

versxajne malsukcesos, kion ni ne faris bone kaj kion la aliaj faras

malbone.

  La kialo, kial tiom malfacilas superi tiajn cxi ripetigxantajn

negativajn pensojn, konsistas en tio, ke gxi ofte kreskas el nia firma

opinio, ke  ekz. "Mi ne estas suficxe bona", "Neniam mi atingos tion,

kion mi volas", aux  "La mondon kaj la homojn ne eblas fidi" . Masxoj de

tiuj cxi cirkulantaj pensoj tre fortas kaj tre adheras gxuste pro tio,

ke ili bazigxas sur tiuj cxi profunde enradikigxintaj konvinkigxoj. Kaj

ni kredas ilin, kvazaux la entrudigxanta persistemo atestus pri tio, ke

ili veras. Kaj la rezulto? Ni estas igitaj okupigxi pri ilia enhavo.

  En la vivo ni devintus lauxeble plej baldaux ellerni pri la negativaj

pensoj ion fari. En la praktiko montrigxas, ke la plej efika aliro ofte

estas fakte la malplej intuicia. Gxi bazigxas sur la jeno: cxesu klopodi

sxangxi la negativajn pensojn, nenion faru pri ili, cxesu batali

kontraux tio, kio jam estis okazanta, kaj direktigu vian atenton aliloken.

  Kiel ni povas esti en harmonio, se tio, kio jam estas kuranta en nia

menso, tutcerte en harmonio  ne estas? Eble sxajnas, ke se ni konsentos

pri tio, ke niajn negativajn pensojn ni certe ne sxangxos, ni konsentas

ankaux pri tio, ke ni kredas ilin. Se cxu eble tio tamen ne veras?

  Kio okazus, se negativaj pensoj povus aperi en nia interna mondo kaj

ni povus ekkompreni ilian enhavon, sed havi nenion komunan kun ili - ni

ne devus ilin forpeli, investi en ilin nian energion, engagxigxi en

iliaj rakontoj kaj fantaziajxoj aux ilin kredi? Kaj se eble negativaj

pensoj signifus nenion pri tio, kiu vi estas? Sed antaux ol ni povos

tiun cxi aliron utiligi en praktiko, ni devas ekkredi, ke tio entute

povas reali.

  Ni vivas en la kulturo, en kiu cxiu volas de ni, ke ni konstante ion

faru. Kaj se ni ricevos instrukciojn, ke ni faru nenion, povas okazi, ke

tio ne suficxas. Tiam povas helpi, se ni la vorton "ne fari" alivortumu

al io pli aktiva. Do pli konkrete, anstataux ol koncentrigxi pri

nesxangxado de siaj pensoj, ni ekzercu turni la atenton de la pensoj mem

al tio, kio estas malantaux ili.

  Tuj kiam negativaj pensoj aperas, ni havas tendencon fokusigi nian

atenton al ili, kiel laseran radion, kaj per tio ni blokas cxion

ceteran, kio povas en nia konscio kaj subkonscio ekzisti. Kio okazus, se

ni rigardus malantaux ilin kaj ekpensus, kio plua tie trovigxas? Cxu

eble malantaux kaj sub ili io estas kusxanta? Kiam ni tion faras, ni

lasas la pensojn enpace kaj koncentras la atenton al la spaco cxirkaux

ili. Simile kiam ni rigardas la flugantajn birdojn kaj akrigas la

rigardon al la firmamento malantaux ili. Aux se ni rigardas la tiel

nomatajn tridimensiajn rilaksigajn bildojn.

  Elprovu tion nur por unu tago aux por unu horo: ne sxangxu viajn

pensojn, senkonsidere de tio, kion ili entenas. Simple lasu ilin enpace,

allasu ilin, por ke ili alvenu. Turnu vian atenton de pensoj al tiu, kiu

auxskultas - via propra konscio kaj estanteco. Perceptu la spacon, en

kiu la pensoj aperas, la silenton malantaux la bruo kaj la kvieton sub

la movo.

  Kiam vi tiamaniere transsxovos vian atenton, okazos io tre interesa.

La pensoj komencos perdi sian potencon. Eble ili dauxre estos tie, sed

ili ne plu havos tian forton. Lauxteco de la pensoj sxangxigxos el krio

al flustro. Iam, kiam la pensoj cxesos nin tiom logi kaj ne plu povos

nin movi aux enplekti nin en siajn masxkaptilojn, ili komencos iom post

iom malaperadi. Kaj ecx se ili ne malaperos komplete, ankaux ilia

malfortigo estas sukceso.

  Ripetigxantaj negativaj pensoj estas parto de nia homa vojo. Ne eblas

ilin haltigi. Sed kion ni povas fari, estas cxesi klopodi sxangxi ion

nesxangxeblan. Esencas, kian starpunkton ni al pensoj kaj al ni mem

havas. Internan pacon ni atingos, kiam ni rezignos batalon kontraux la

neeviteblo kaj ni alidirektos nian atenton al nova horizonto.

                Pavla Dvorakova (Cxehxio)

 

 

         Literaturo

       La stelkaroto

Motto: "Ni estas faritaj el la sama materialo kiel la songxoj". (William

SHAKESPEARE)

 

Jen gxi! Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Kion mi

faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi?

       ***

  Pluvis tiun tagon de julio, la lastan fojon kiam mi vidis mian amikon

Cxielarko. Li estis gastinta cxe mi dum du semajnoj kaj tiutage jam

preparis sin por reveni hejmen. Sian trajnbileton li jam acxetis, sed

ankoraux ne decidis, per kiu trajno foriri. La trajnhoraron li metis sur

la tablon, sub la florvazeton, el kiu fresxa taraksako sxajnis rigardi

nin. Kiam li enmetis la floron tien? Li versxajne vekigxis multe pli

frue, ol mi kaj gimnastikis en la gxardeno. Ekde kiam li venis cxe mi,

cxiumatene aperis nova floro en la vazeto, sed neniam mi rimarkis, kiam

li alportas gxin

  Cxielarko kaj mi ekamikigxis unu jaron antauxe, pere de la virtuala

mondo Dua Vivo, kie ni ambaux cxeestis prelegojn, kunvenojn kaj

spektaklojn en E-o. Iom post iom ni malkovris, ke ni havas multegajn

komunajn interesojn kaj renkontigxis pli kaj pli ofte tie, en la

artefarita mondo. Cxielarko estis la nomo de lia avataro tie, sed ni

ambaux kutimigxis uzi la nomojn de niaj avataroj ankaux tie cxi, en la

reala vivo. Do li nomis min Abio, kaj mi sxatis tion.

  Mi estas cxirkaux 36 jara viro, kiu logxas en  malgranda domo,

proksime de la vilagxa lernejo, kie mi instruas historion kaj E-on. Mi

estis sola komence de julio, tuj post la separigxo de mia eksedzino. Mi

gxojis havi dum la ferio agrablan gaston, kiu forigu mian solecon. Ni

ankaux planis, ke mi vizitu lin je la mezo de auxgusto. Nun estas la

mezo de auxgusto. Hodiaux mi devas decidi, cxu mi vizitu lin.

  Cxielarko estas biologo, preskaux 10 jarojn pli juna ol mi,

vegetarano samkiel  mi, emas nagxi kaj bicikli, amas la naturon,

interesigxas pri historiaj kaj sciencfikciaj romanoj Ni pasigis bonan

tempon kune.

  Nun, kiam mi rememoras tiujn du semajnojn, dum kiuj ni babilis

cxiutage, kune piediris kaj biciklis, kune vizitis muzeojn en la granda

apuda urbo  nun, mi opinias, ke li ja estis iom stranga Tamen,

pasintmonate, mi apenaux rimarkis tion. Mi ne volas diri, ke lia aspekto

estis stranga. Ne, ne. Li aspektis tiom ordinara kiel lia avataro,

kvazaux li estus ties kopio: averagxa alteco, averagxa dikeco, averagxa

vestajxo Ecx averagxajn inteligentecon kaj klerecon li sxajnis posedi,

kiam oni babilis kun li pri bagatelajxoj. Sed kiam temis pri seriozaj

aspektoj de la vivo, li sxajnis multe pli matura ol mi, malgraux lia

agxo. Li cxiam evitis paroli pri sia propra vivo, sed li instigis min

paroli pri la mia. Cxielarko sxajnis havi tre seriozajn konojn pri

historio, kaj kiam li faris nur hazardajn komentojn pri la nuna monda

politiko, mi tuj sentis min kiel infano fronte al lia profunda

pensmaniero. Kelkfoje li sxajnis auxdi miajn pensojn, sed tio ne gxenis

min. Male, tio donis al mi bonan senton de amikeco kaj

fido, tial mi faris al li longajn konfesojn pri io ajn, kio pasis tra

mia cerbo

  Mi faris al li kelkajn demandojn pri lia lando, liaj familianoj, liaj

geamikoj Li cxiam respondis: Ne gravas, pri tio ni havos amason da

tempo paroli kiam vi estos mia gasto, venontmonate. Nun la turisto

estas mi, do ni parolu pri via lando, via vivo, viaj planoj pri la

estonteco Dunja, lia koramikino, ne povis akompani lin cxi tien, sed

ili alvokis unu la alian cxiujn kelkajn horojn kaj parolis longtempe. Li

insistis paroli nur duope kun sxi, tial li cxiufoje iris en kiel eble

pli izolitan lokon por babili trankvile per posxtelefono, malproksime de

ies oreloj. Por ne gxeni ilin, mi ne faris tro multajn demandojn pri

tio. Mi neniam vidis la foton de tiu junulino, kun kiu li babiladis.

Foje mi demandis lin, cxu li havas sxian foton en sia posxtelefono.

Foto?! li miris, kvazaux mi faris strangegan demandon. Poste, kvazaux

li rememorintus ion, li diris: Ha, foto! Mi komprenas Ne, mi ne havas

sxian foton.

  Kaj venis la lasta tago de lia vizito. Lia valizeto atendis tute

preta apud li. La trajnhoraron li metis sur la tablon, sub la florvazeton.

  "Kara Abio- li diris mi volas fari al vi gravan konfeson.

  Mi ne estis tro surprizita. Mi iel estis diveninta, ke li kasxas ion.

Mi montris al li tiom da fido kaj varmo, ke sxajnis al mi tute natura

lia deziro rompi sian sekretemon. Mi tuj supozis, ke li volas eklogxi

cxe sia koramikino, kaj estos al li malfacile reciproki mian gastigemon

venontmonate, laux la promeso. Tio ne estintus por mi grava afero. Mi

povintus atendi alian okazon por viziti lin. Ni jam estis tre bonaj

amikoj, do, mi ne ofendigxintus pro bagatelo.

  "Mi estas aliplanedano- li deklaris hezite, embarase, kvazaux li

mem pridubus siajn vortojn.

  Mi ekridis. Li embarasigxis ecx pli.

"Pli ekzakte, mi estas avataro de aliplanedano. Mia avataro estas cxi

tie, dum mi mem estas hejme, en fora galaksio, fronte de sfera ekrano

por tridimensiaj imagoj. Por mi, tie cxi estas iusence mia Tria Vivo.

Jen cxio.

  Li estis tre serioza. Mi subite ektimis.

  "Ne timu, Abio li diris milde.

  Mi maltrankviligxis, demandis min, cxu li auxdas miajn pensojn.

  "Mi ne auxdas viajn pensojn, sed sentas viajn emociojn mi ne

kapablas klarigi kiel... Nun mi sentas cxe vi timon, koleron, malfidon 

Ne indas timi, Abio. Mi ja estas via amiko.

  Mi jam kredis lin. Sed mi sentis min ofendita, perfidita. Mi fidis

lin tutkore, akceptis lin kiel fraton dum li mensogis pri sia deveno,

sia identeco mensogis pri cxio.

  "Mi ne povintus klarigi al vi tion ekde komence li diris, por

senkulpigxi.

  Mi ne konsentis. Kial li ne povintus diri la veron? Li devintus

demandi, cxu entute mi volas akcepti tian strangan estajxon en mian

domon, cxu ne?

  "Mi estas homo, samkiel vi, el biologia vidpunkto. Mi volas diri, ke

tie, kie mi estas nun, cxe mia sferkomputilo, mi estas homo, kiel vi, el

biologia vidpunkto. Sed tio, kion vi vidas nun, estas mia avataro. Tiu

estas farita el la sama materialo, kiu konsistigas songxojn. Jen jen

  Antaux miaj okuloj, Cxielarko aliformis sian vizagxon, sian korpon

Poste li reprenis la antauxan formon.

    (dauxrigota).

               Luiza Carol

 

         Facila legajxo

       Interesaj faktoj pri Grabowski

  Antoni Grabowski estas konata poligloto. Li scipovis de 20 gxis 30

lingvojn, i.a., volapukon. E-on li lernis en 1887, tuj post la publikigo

de la unua lernolibro de Zamenhof, kaj baldaux vizitis la kreinton de la

lingvo. Gxuste inter ili okazis la unua en la historio interparolo en E-o.

  De 1888 gxis 1894 Grabowski laboris en Ivanovo-Voznesensk kiel

direktoro de la tekstilfabriko. Tie li fondis unu el la unuajn rusajn

E-klubojn.

  Li komprenis la gravecon de literaturo por disvolvigxo de la

novkreita lingvo, tial jam en 1888 li publikigis sian tradukon de la

rakonto de A. S. Pusxkin Negxblovado. Ekde 1908 li prezidis la

gramatikan komitaton de la Akademio de Esperanto.

  Kun la nomo de Grabowski estas ligitaj kelkaj legendoj. Laux unu el

ili, vizitantoj de la drinkejo, kie li ripozis, sciantaj pri lia

okupigxo pri Esperanto, petis lin deklami iun versajxon en la lingvo

internacia. Grabowski tuj aktore recitis iun poezian tekston. La

cxeestantoj tuj ekkritikis gxin: nu, kion oni povus atendi de de tiu

terura miksajxo de lingvoj!.. ktp, ktp. Kiam oni iom trankviligxis,

Grabowski anoncis, ke li deklamis la soneton de Petrarca en la itala

lingvo. Tiel li montris la rolon de supersticxoj en percepto de lingvoj.

  Laux la alia, pli versimila versio de la legendo, publikigita en la

almanako Literatura mondo en 1931, tio okazis en iu privata domo. Post

la vespermangxo la cxeestantoj petis Grabowski-n, la faman poligloton,

deklami ion el la itala poezio. Li recitis iun versajxon en E-o, kvazaux

tio estus la itala teksto, kaj poste proponis auxskulti la samon en E-o,

kaj deklamis la italan originalon, kiun multaj cxeestantoj tuj priridis.

Laux Leono Zamenhof, tiu cxi epizodo malfermis al Grabowski la pordojn

de multaj varsoviaj societoj, kaj al lia okupigxo pri diversaj

stultajxoj oni rilatis multe pli tolereme.

  Grabowski havis kvin infanojn: tri knabojn - Zygmunt, Tadeusz kaj

Adam, kaj du knabinojn Zofia kaj Irena.

  Grabowski mortis pro koratako en la cxefstrato de Varsovio

Marszalkowska. Li rigardis la montrofenestron de la nova librovendejo,

arangxita de Mieczyslaw Klein, kie estis vendataj E-libroj. Subite li

svenis. Homoj, elkurintaj el la vendejo, trovis lin jam mortintan.

            Kompilis O.P.

 

 

        Por la retumantoj

 

  Mi estas sekretario de la projekto, s-ro HIKITA Akio. Nu, kun gxojo mi

anoncas al vi pri la publikigo de 15 Fabeloj de Erosxenko

Eljapanigitaj.

  Erosxenko restigis pli ol 60 verkojn dum sia 62-jara vivo. Inter ili

trovigxis cxirkaux  33 rakontoj verkitaj en la japana lingvo. Kelkaj

estis jam tradukitaj en Esperanton, aux en la rusan aux en la

ukrainan. Sed ankoraux restis 18 verkoj, kiuj ne estis tradukitaj en

Esperanton. Nun 15 verkoj estis eljapanigitaj fare de japanaj grupo

kaj individuoj, kaj publikigitaj en unu x-teksto-dosiero.

La dosiero estas legebla kaj elsxutebla ce:

https://sites.google.com/site/erosxenko125/files/fabeloj-de-erosxenko