Esperanta ligilo

n-ro 9, novembro 2019

     Enhavtabelo

El Esperantujo. AMO: tri seminarioj ÷ tri kontinentoj

Grezijono antaux 40 jaroj kaj nun

La Internacia Tago de Blinduloj

Nia rondo familia. Duobla jubileo

Ni gratulas!

Literaturo. Stelkaroto. (fino)

Diversaj interesajxoj. Jerusalema sindromo.

Interreto post 50 jaroj

Sxako (nur en brajla versio)

Stenografia pagxo (nur en brajla versio)

Por la retumantoj

Forpaso

         El Esperantujo

        AMO: tri seminarioj ÷ tri kontinentoj

  La jarfina periodo prezentas por AMO (Aktivula maturigxo) grandegan

geografian etendon÷ tio atestas, ke la AMO-programo vere estas tutmonda,

pli ol Universalaj Kongresoj iam ajn atingis. Ene de ses semajnoj, la

programo tusxos Euxropon, Afrikon kaj ÷unuafoje ÷ Oceanion.

  AMO 60 en Kijivo, Ukrainio - diskutplano

Tiu seminario okazos kadre de la Nacia Kongreso okazanta fine de

novembro. Jen la temaro por diskutado kaj laboro.

1) Esplori la rekomendojn el AMO 59 en Timisoara, Rumanio

- kiomgrade en Ukrainio tiuj rekomendoj estas jam sekvataj?

- kiomgrade ili estas aplikeblaj al Ukrainio?

- kiuj el la rekomendoj estas sekvindaj tra la venontaj jaroj?

2) Cxu vi povos elpensi pli da rekomendoj por fortigi la landan agadon?

- por la nova estraro de UkrEA?

- por la lokaj kluboj aux societoj tra Ukrainio?

- por la pli vasta regiono de Centra Euxropo?

- por planataj renkontigxoj?

- por UEA, TEJO, ILEI kaj aliaj internaciaj Eo-organizoj?

3) Laborfortoj kaj laborgrupoj

- kiuj laborgrupoj utilus por la movada antauxenigo kaj subteno al la

estraro?

- al kiuj laborgrupoj vi persone povos kaj volos fari kontribuon?

- kiuj transnaciaj kontaktoj troveblas por apogi la laboron de la

enlandaj grupoj?

AMO 61 en Bujumburo, Burundo ÷ temaro kaj alvoko

Komencigxos la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto en Bujumburo, la

cxefurbo de Burundo. Ne estas surprizo, cxar en cxi tiu parto de Afriko,

E-istoj montris grandan emon organizi internaciajn arangxojn por

diskonigi Burundon kaj ties vidindajxojn al la mondo.

Estos okazo por eksterburundanoj konatigxi kun la burunda tamburo, kiu

nun estas inter la homa heredajxo (akceptita de UNESKO en 2014),

folkloraj dancoj kaj viziti diversajn lokojn de Burundo kaj speciale de

gxia suda parto. Ne maltrafu la okazon sin bani en termala akvo, kiu

havas terapian povon kontraux multaj malsanoj!

Krom la kongresaj programeroj, okazos ankaux la 61a AMO-seminario, kaj

gxin gvidos spertaj E-istoj, kaj estraranoj de UEA. Temoj:

-  Kiel organizi internaciajn eventojn

-  Tutmondigxo kaj bona komunikado kaj neperforta komunikado

-  Interreto kaj Esperanto en Afriko

-  Bona varbado kaj membrovarbado (UEA)

-  Dejxorado de Mireille Grosjean cxe UN kaj kun diversaj ministroj.

-  Grupa laboro: kiel verki gazetaran komunikon.

-   Strukturo de la movado (kiel funkcias UEA, ILEI, TEJO....) kaj bona

organizado de kluboj/asocioj.

-   Kontraux diskriminacio kaj por genra egaleco.

Pri la 7a Kongreso, vidu: https://www.esperanto-afriko.org/7aake.htm

AMO 62 el Auxklando, Nov-Zelando ÷ malfermo al nia lasta kontinento

Kadre de la du-landa kongreso (jan 10-19, 2020) kiu kunigos

esperantistojn el Auxstralio kaj Nov-Zelando, okazos la 62a

AMO-seminario, kun la sekva proponata temaro: —Florigo de Esperanto tre

for de Euxropo.“

Okazos FLAM-analizo, laux la alivortumita temo: —Kiel atingi Oceanian

refortigon“.

En tiu analizo, la seminarianoj diskutos en grupoj por listigi la

fortojn de la Oceania E-movado kaj aliflanke gxiajn lamajn punktojn.

Temas do pri faktoroj, kiujn la esperantistoj mem povas influi kaj ecx

formi. Egala aux ecx pli grava tasko estas analizi la influon de la

oceaniaj socioj: do faktoroj kiuj ege influos la movadan florigon aux

velkon, sed kiujn la movadanoj apenaux povas influi.  Do, la grupo

listigos la Avantagxojn kaj Minacojn, kiuj venas el la pli granda mondo.

Sekve, jen la Akronimo FLAM: Fortoj, Lamajxoj, Avantagxoj, Minacoj.

Analizo estas kompreneble nur la unua parto de la procezo. Valoras

analizo, sed gxi vanas sen la dua pasxo: formulado de solvoj aux

strategioj por bonigi la situacion. Ni nomas tiun parton EKEK.

Tio estas:

Evoluigi la Fortojn

Kuraci la Lamajxojn

Ekspluati la Avantagxojn

Kontrauxi (aux mildigi) la Minacojn.

El tiu ekzerco povos flui rekomendoj kaj laborplanoj.

Informoj pri la kongreso: http://aea.esperanto.org.au/kongreso/?lang=eo

AMO 59 kreis konkretajn rekomendojn

Pri la rumana kunveno en Timisoara aperas raporto en la novembra Revuo

Esperanto. Ene de tiu agrabla renkontigxo okazis la 59a AMO-seminario,

kun la jenaj rekomendoj por la fortigo de landa agado. La plimulto el la

rekomendoj estas projektoj, kiujn ili jam en Rumanio realigadas. La

elirpunkto por fari rekomendojn estis auxdi raportojn el diversaj urboj

pri plenumita laboro tra la lasta jaro. Unu novajxo el la kunveno kaj

seminario, kiu okazis en la Okcidenta Universitato de Timisoara, estis,

ke unuafoje la arta programo estis plene en la manoj de la junularo.

Rekomendoj el la FLAM-analizo por plibonigo de landa agado:

Pri FLAM-analizo legu https://eo.wikipedia.org/wiki/FLAM-analizo

1. Partoprenu en Internaciaj aux Euxropaj Tagoj, Jaroj aux Festivaloj.

2. Intensigu la akcepton de eksterlandaj vojagxantoj aux preleg-vojagxoj.

3. Ekuzu cxiujn ebloj (interalie la suprajn)  por plenumi intervjuojn

cxiuspecajn.

4. Altigu la troveblon kaj vizitadon de E-retejoj kaj kursoj.

5. Realigu pli intensan kontaktadon inter la membroj ÷ cxu fizike, cxu

rete.

6. Landa Asocio ampleksigu siajn partnerajn rilatojn kun ekstermovadaj

instancoj.

7. Stimulu internaciajn kontaktojn kaj projektojn ÷ ekzemple lernejajn.

8. Okazigu pli da kursoj, lauxeble kadre de pli grandaj nemovadaj

projektoj.

Plia signifa atingo estas la dumkunvena reaperigo de ruman-lingva

sxlosilo; la lasta estis eldonita en 1921. Kiel kutime gxi enhavas

koncizajn gramatikajn klarigojn kun gxisdatigita vortareto. Rimarkinda

aldonajxo fine estas artikoleto ”Kiel mi farigxis esperantisto‘, kun

komencaj vortoj: ”En februaro 1903Ň‘  La auxtoro estis Heinrich

Fischer-Galatt, la fondinto de la unua Esperanto-societo en Rumanio en

1904.

        (laux "Gazetaraj komunikoj de UEA).

        Grezijono antaux 40 jaroj kaj nun

  Mi unue vizitis Grezijonon en 1974 aux 1975, kiam mi havis proksimume

24 jarojn. En la skota E-revuo mi legis artikolon pri Grezijono: pri la

kursoj kaj aliaj agadoj, sed ankaux pri la kastelo mem. Mi tuj pensis,

ke estante sola (cxar miaj gepatroj estis en Israelo) kaj sen aliaj

devoj, mi povos viziti tiun mirindan kastelon dum mia somera ferio. Tio

estis por mi auxdaca, iom timiga kaj samtempe ekscita ideo. Mi apenaux

gxis tiam cxeestis E-kunvenon eksterlande, sed fakte mi apenaux entute

tiutempe estis vojagxinta eksterlanden, kaj certe neniam sola.

  Por miaj malmultaj antauxaj vizitoj en eksterlandon, estis miaj

gepatroj, kiuj organizis cxiujn detalojn de la vojagxo. Sed nun mi iel

devis mem malkovri, kiel atingi la urbon Bauge ÷ kompreneble, tiutempe

ne ekzistis Interreto, internaciaj telefonvokoj estis tre multekostaj,

kaj necesis arangxi cxion letere. Finfine mi ja faris tiun grandiozan

vojagxon, per sxipo al Kalezo, per trajno al Parizo, tiam per alia

trajno al Le Mans, per auxtobuso al Bauge, kaj finfine portante mian

dorsosakon, mi marsxis al la kastelo.

  Kaj tie mi restis dum du semajnoj, gxuante la sperton la unuan fojon

en mia vivo paroli nur en E-o. Mi partoprenis en la mezgrada kurso

(bedauxrinde post tiom da jaroj mi ne plu memoras la nomon de la

instruisto), amikigxis kun francaj junulinoj de mia agxo, kaj cxeestis

ekskurson al la antikva apoteko en la urbo. Mi memoras, ke ni spektis la

filmon ”Angoroj‘, sed kiel nova E-isto mi ne plene komprenis la tekston,

tamen suficxe por sekvi la rakonton. Mi malklare memoras ankaux

prelegeton pri Schwarz kun legado de kelkaj el liaj amuzaj poemoj, kiujn

mi ja povis kompreni kaj gxui.

  La kondicxoj en la sepdekaj jaroj estis relative primitivaj. Mi

restis en ses- aux ok-lita cxambro ÷ kompreneble kiel junulo mi elektis

la plej malmultekostan eblecon. Mankis varma akvo en la cxambroj, kaj

necesis alporti gxin en krucxoj de lavkuveto en la koridoro. Aliflanke

mi aparte gxuis la bongustajn francstilajn mangxojn.

  Mi ecx ne imagis tiutempe, ke iam mi mem verkos artikolojn kaj ecx

librojn en E-o, ke mi havos Esperantlingvan familion, kaj certe ne, ke

mi iam mem farigxos instruistino en Grezijono.

  Kaj nun ni venas al la kerno de cxi tiu longa enkonduko. En la lasta

semajno de oktobro okazis la auxtuna renkontigxo en Grezijono. Mi mem

instruis kurson pri literaturo, en kiu ni legis eltirajxojn el pluraj

verkoj gravaj en la historio de E-o, mem verkis mallongajn rakontetojn,

aktoris scenon el teatrajxo, kaj ekzercigxis pri kelkaj tiklaj

gramatikaj demandoj. Krome mi prelegis du-tri fojojn.

Sed, kompreneble, ne nur mi instruis dum tiu semajno: fakte, estis amaso

da konataj nomoj. Murast Ozdizdar el Turkujo instruis la komencantojn,

Xavier Godivier instruis la progresantojn, kaj krome tiom da aliaj

konataj E-istoj prelegis aux organizis agadojn, ke mi vere ne povas

listigi cxiujn cxi tie. Estis ankaux multaj agadoj tauxgaj por infanoj

kaj adoleskuloj, precipe rilate al Haloveno.

Kun propra cxambro, varma akvo, kaj cxio, kio mankis antaux 45 jaroj!

             Anna Lowenstein

     La Internacia Tago de Blinduloj

aperis en nia kalendaro dank' al Valentin Hauy. Gxuste lia

naskigxdatreveno estis elektita kiel gxia dato. Li estis mirinda homo,

filantropo kaj instruisto. Malgraux la fakto, ke cxiuj lauxroj en cxi

tiu kampo iris al Louis Braille, kiu inventis la faman tiparon por

blinduloj, multe pli frue ol li, Valentin Hauy. prenis la edukadon de

blinduloj. Male al Braille, Hauy.  estis vidita. Sed ci tiu fakto ne

malhelpas liajn meritojn. Kontraue, ci tio nur diras, ke Guyui povis

simpatii ec kun tiuj homoj, en kies loko li neniam estis, kio, vi vidas,

valoras multon.

  Valentin Hauy.  naskigxis la 13-an de novembro 1745 en Francio. Lia

patro tute ne posedis iun specialan ricxajxon, sed tute male: li estis

preskaux almozulo kaj gajnis sian vivon per teksado. Krome Hauy-patro

estis sonorilisto cxe la loka abatejo. Tial unuaj instruistoj de

Valentino estis monahxoj.

La knabo montris apartan intereson pri fremdaj lingvoj. Baldaux li

parolis kaj verkis flue, ne nur en multaj euxropaj lingvoj, sed ankaux

en kelkaj antikvaj: malnovgreka, hebrea, latina. Dank 'al siaj kapabloj,

kelkajn jarojn poste, Valentin Hauy.  ricevis la titolon de kortega

tradukisto cxe la regxo Ludoviko la 16-a. Tiam la junulo ecx ne pensis

dedicxi sian vivon al blinduloj. Cxio sxangxigxis en unu momento.

  Somere de 1771, Monsieur Gayouy, sidanta en kafejo sur unu el la

parizaj placoj, farigxis senintenca atestanto de humiliga spektaklo.

Pluraj blindaj almozuloj, armitaj per muzikaj instrumentoj en kartonaj

okulvitroj kaj klauxnaj cxapoj amuzis la publikon. Neniu el ili vere

sciis ludi, kaj tial ili cxiuj amuzis la homojn nur per kakofonio de

vasta gamo da sonoj. En tiu momento en la kapo de Valentin Hauy.  la

unuan fojon ekestis la ideo krei specialan lernejon por blinduloj.

  Post 12 jaroj, kiam Hauy.  jam disvolvis sian sistemon de trejnado

por homoj senigitaj je vidpovo, la sorto alportis lin al la kompatinda

vagabondo Frasua Lesiur. Li farigxis la unua lernanto de la instruisto.

Post Lesiur, aliaj 11 blindaj stratinfanoj venis al la lernejo, kiun

Hauy.  organizis hejme. Sinjoro Gayouy instruis ilin x helpe de la tiel

nomata "uncial", tiparo, kiun li inventis por blinduloj.

  La progreso estis videbla post nur kelkaj monatoj. Publikiginte la

rezultojn de cxi tiu propra eksperimento en unu el la francaj jxurnaloj,

Hauy.  fine atingis la subtenon de la Akademio de Sciencoj kaj pripensis

la aferon pli gxisfunde. En 1785, helpe de filantropoj, kompreneble,

Valentin Hauy.  fondis la Instituton por Blinduloj. Unue la laboro de la

instruisto iris bone, precipe cxar la imperiestro mem patronis la

instituton. Tamen post la Franca Revolucio la institucio estis

transdonita al la sxtata departemento, kaj Hauy.  mem estis arestita pli

ol unu fojon kaj ecx estis akuzita de terorismo.

  Plejparte pro cxi tiu stato, Hauy.  estis devigita rezigni cxion kaj

iri al Rusio. Cetere Aleksandro la 1-a persone invitis la instruiston

organizi lernejon por blinduloj, similan al tiu de Parizo, en

Sankt-Peterburgo.

En 1806, Hauy.  venis en Rusujon. Estis ecxc pli malfacile malfermi

lernejon cxi tie.

Kiam cxio estis preta, la franca instruisto sendis leteron al la oficejo

kun peto havigi al li studentojn.

Responde, la oficistoj diris: "Ne estas blindaj infanoj en Rusujo." Tiun

burokration, neglektemon kaj kompletan indiferentecon flanke de

oficialuloj Valentin Hauy.  devis alfronti.

Sed li ne rezignis, kaj en 1807 li sukcesis enskribi 15 blindajn

junulojn en la instituton. Jaron poste, kontrolinte la edukan instituton

de Hauy. , rusaj oficialuloj skribis en la raportoj: "blindaj lernantoj

estas trejnitaj pri legado, skribado, geografio, historio, lingvoj,

muziko, presado, kantado kaj diversaj metioj - teksado de korboj kaj

segxoj, trikado de retojn, brodadon, korboplektadon". En tiuj tagoj, cxi

tiuj estis vere bonegaj atingoj!

  Valentin Hauy.  forlasis Rusion kiel jam suficxe maljunan homo.

Li revenis al Parizo en 1817. Hauy.  intencis renkonti maljunecon kun

sia frato Rene, kiu hazarde ankaux farigxis granda homo, la fondinto de

moderna mineralogio.

  4 jarojn post reveno al sia patrujo mortis Valentin Hauy. .

  Hodiau la nomon de la franca instruisto kaj bonfaranto fiere portas

multaj asocioj kaj fondajxoj, traktantaj la problemojn de blinduloj.

Krome, gi ne povas ne rimarki la kontribuon al la memoro de Valentin

Hauy. , farita de la Monda Organizajo pri Sano. Gxuste pro gxia iniciato

la Internacia Tago de Blinduloj estis establita.

        Nia rondo familia

      Duobla jubileo

  En la Centra Oficejo de la Bulgara E-Asocio la 19-an de oktobro

membroj de LA Societo "Cxielarko" festas duoblan jubileon ÷ la miriga

75-jarigxo de la elstara E-isto Angel Sotirov kaj la rimarkinda 60-a

datreveno de lia E-istigxo. Inter la cxeestantoj estis la longjara

BEA-prezidanto Petar Todorov, prof. Rangel Trendafilov, Libertaria

Mladenova, Georgi Mihajlov k. a. Estis ankaux s-anoj el Francio Marie

Therese kaj Nicolas.

  Komence Mariana Evlogieva, prezidanto de la societo "Cxielarko"

tralegis koncizan humuran biografieton de Angel Sotirov el lia

esperantlingva libro ”Neniu estas profeto en sia urbeto‘. Poste sxi

donis la parolon al la jubileulo. Angel Sotirov dankis al cxiuj

venintoj, ankaux al la karega Mariana ÷ organizanto de la ambau festoj.

Li pardonpetis pro sia ioma "malfrigx", pro siaj esperantlingvaj

balbutoj, pro la eventuala uzado de bulgaraj vortoj.

  Angel rakontis pri siaj 8 libroj, pri iliaj temoj. Li ankaux estas

auxtoro de E-lingvaj tekstoj, kiuj estas publikigitaj en E-revuaro. Li

rakontis emocie pri la bankutimoj en sia naskigxvilagxo. Al demando de

la francino Mari Terez, li respondis, ke inteligentaj homoj, la

logxantoj de pli grandaj urboj estas pli helpemaj al bll'j. Al sxia dua

demando, la intervjuito respondis, ke li bezonas helpon en diversaj

situacioj, precipe cxe transirado de la stratoj, kiam la tereno estas

tute nekonata kaj komplika. Nia s-ano Sotirov informis la

auxskultantaron pri sia surbalkona legomkulturado de paprikoj, tomatoj,

kukumoj, petroselo k. a. Angel Sotirov anoncis al la scivolema publiko,

ke en sia naskigxvilagxo li havas personan bienon ”La tri fraksenoj‘, en

kiu estas pli ol 50 fruktodonaj kaj dekoraciaj arboj, precipe prunoj,

mirabeloj, cidunioj, figoj, fraksenoj, salikoj, ulmoj.

La jubileanto regalis per bonkvalitaj svisaj bonbonoj. Li ricevis de la

franca duo botelon da bonega itala vino. Mariana  donacis al li

interesan plastan ilon por balkonkulturado de terpomoj.

  Nature, estis elkoraj bondeziroj por longa vivo kaj interesaj okupoj

al Angel.

             Rangel Savcxev (Bulgario)

         Ni gratulas!

  La reprezentantino de la Tutrusia Bll“-Asocio, vaste konata en

E-movado Tamara Sergejevna Andrejeva  el Sankt-Peterburgo venkis en la

cxiujara internacia konkurso de brajlaj eseoj.

Tiu cxi konkurso estas arangxita enkadre de la tutmonda konkurso de

brajla scio, subtenata de la Euxropa Blindulunio, sponsorata de

Onkyo-korporacio. Gxi celas propagandi uzadon de brajla skribo por

ebligi al viddifektitaj homoj aliron al informo, klerigo kaj socia

engagxigxo. Gxi okazas cxiujare. Temaro de la eseoj koncernas personan

sperton de brajlouzado, amuzaj historioj, ligitaj kun brajlo, estonteco

de brajla skribo, ties avantagxoj kaj mankoj ktp.

Cxiu lando rajtas prezenti eseojn de kvin personoj.

  Cxi-jare en la konkurso partoprenis pli ol 50 personoj en la agxo de

14 gxis 88 jaroj. Tamara Andrejeva estis la plej maljuna konkursantino.

Sxi gajnis la unuan lokon kaj la cxefan monpremion. Sxia verko nomigxas

"Mia savanto".

  Niajn varmajn gratulojn kaj sincerajn bondezirojn al vi, kara Tamara

Sergejevna! Espereble, tio estos imitinda ekzemplo por aliaj brajlouzantoj.

            O.P.

      Literaturo

         Stelkaroto

     (fino)

”Ne timu, mi ne estas monstro en la realo. Fakte, tiun cxi avataron mi

konstruis gxuste laux mia reala formo. Vi ne havos surprizon, kiam vi

konos min sur mia planedo. Mi aspektas gxuste tia cxi.‘

  Do, li ja supozas, ke mi vizitos lin. Kial mi risku fari tian

strangan vojagxon?

  ”Ne timu. Vi nenion riskos. Vi restos trankvila apud via komputila

ekrano, samkiel okazas dum viaj vojagxoj en Dua Vivo. Vi vizitos min

pere de avataro, samkiel mi faris cxi tie. Se vi lacigxos aux ne sxatos

ion, vi simple cxesigos la ludon.‘

  ”La ludon!‘- mi kriis. ”Vi parolas pri ludo!! Honesta ludo postulas

interkonsenton, cxu ne? Kiam ni interkonsentis ludi? Mi fidis vin, dum

vi ludis kun mi. Mensogulo vi estas!‘

  Ni kverelis longtempe tiun matenon. Mi ekkoleris kontraux li, kaj ne

povis pardoni lin.

  Antaux ol foriri, li diris:

  ”Mia invito validas, Abio. Se vi volos viziti minŇ mi akceptos vin

tutkore, kiel avataran gaston, je la jam fiksita dato.‘

  ”Kial mi plu fidu vin, mensogulo?‘ ÷ mi respondis kolere.

  ”Mi neniam mensogis‘ ÷ li diris.

  Tiam  mi furiozigxis: ”Fulmotondro! Cxu vi ne diris tute klare, ke vi

logxas sur la tero?!!‘

  ”Jes‘- li diris. ”Sed tio ja veras. Mi ja posedas logxejon sur la

tero, tian kiel mi priskribis al vi. Veran logxejon. Mi ofte gastigas

konatulojn tie. Ankaux vin mi povintus inviti tien sen konfesi ion ajn,

kaj tiukaze vi versxajne estintus kontenta. Provu kompreni, AbioŇ Gxis

nun, mi neniam fidis ajnan teranon suficxe, por konfesi la tutan veron.

Fakte, vi estas mia unua vera amiko sur tiu cxi mondo. Mi ege bedauxrus,

se mi perdus vian amikeconґ

  ”Kaj via koramikino? Kion pri sxi? Cxu ankaux kun sxi vi ludas la

saman filudon?‘

  ”Dunja estas mia samplanedano. Mi jam diris al vi, ke sxi ne havis

tempon akompani min cxi-somere, cxar sxi preparas sin por trapasi gravan

ekzamenon. Sxi studas genetikon. Kiam vi vizitos min, vi ekkonos ankaux

sxin.‘

  Kelktempe ni silentis. Mi pensis, ke eble li estas freneza.

  ”Mi diris neniun mensogon‘ - li insistis. ”Mi nur prisilentis parton

de la vero. Tio akcepteblas ecx inter plej bonaj amikoj. Fakte neniu

diras cxion al aliulo. Homo kiu ambicius rakonti cxion pri siŇ devus

esti ege teda, cxu ne?‘

  El racia vidpunkto, li pravis. Ankaux mi prisilentis diversajn

aferojnŇ Sed tiuj ne estis tiom gravaj!

  ”Mi pardonpetasŇ‘ ÷ li diris malgaje. ”Mi ne volis ofendi vin. Mi

esperas, ke vi akceptos min tian, kia mi estasŇ kaj tre gxojus, se vi

decidus viziti min. Abio, antaux kelkaj tagoj, mi plantis karoton en via

gxardeno. Gxi trovigxas ie, apud la tilio. Tio estas mia donaco. Ne

temas pri ordinara karoto. Gxi kreskos stelforme, iom malsimile al

normala karoto. Gxi kreskos dum cxirkaux 3 semajnoj, poste vi povas

elterigi gxin. Musoj aux leporoj ne tusxos gxin, cxar ili ne rekonos

gxin kiel karoton. Se vi montrus gxin al teranaj biologoj, ili dirus, ke

gxi estas tute ordinara legomo, nur gxia formo estas iomete malkutima.

Tio, kion mi enmetis en gxin estas farita el la sama materialo, kiel la

homaj songxoj. Nur por vi mi kreis gxin. Nur por via korpo kaj menso gxi

efikos. Mi elpensis tiun donacon pro granda amikeco, esperante ke vi

akceptos gxin. Kiam vi estos preta viziti min sur mia planedo, suficxos

boligi kaj mangxi la stelkaroton. Via cerbo ekkapablos formi avataron,

kiu aperos cxe la pordo de mia domo. Vi gvidos tiun avataron pere de via

komputilo, laux maniero, kiun mi klarigos al vi tiutempe. Ne hezitu. Ne

rifuzu al vi la plezuron pliricxigi vian vivon per tiu travivajxo. Fidu

min, Abio. Mi neniam trompis vin.‘

  Li etendis la manon por adiauxi, sed mi rifuzis etendi la mian. Li

malaperis.

        ***

  Jen gxi! Jen la stelkaroto, sur la blua breto de mia kuirejo! Gxi

similas orangxkoloran polponŇ Sed polpojn mi timas kaj malsxatas. Kial

mi kuragxus meti en la busxon tiom strangan ajxon? Supozu ke Cxielarko

estas malica perfidulo, kiu donis al mi dangxeran legomon? Supozu, ke,

se mi mergus gxin en bolantan akvon, la ajxo aliformigxus en monstron?

Supozu, ke, la ajxo multiplikigxus subite per la sama rapideco, per kiu

mikroboj multiplikigxasŇ Tiam la tuta tero estus rapide invadita de

avidaj detruemaj karotpolpojŇ

  Sed, se li estis sincera? Fakte, li povintus mangxigi min per

dangxera legomo sen mia scio, cxu ne? Kaj estintus al li pli facile agi

tiel, ol igi min sopiri pri lia cxeesto. Cxar jes, li mankas al mi. Mi

troreagis. Li pravas, amikoj ne diras unu al la alia cxion, kion ili

faras aux pensas. AliflankeŇ se oni kasxas antaux amiko gxuste la

esencon de sia vivoŇ cxu tio signifas vera amikeco? HmmmŇ Kion signifas

la esenco de onia vivo? Cxu aparteno al specifa loko aux specifa raso

estas la plej grava eco, per kiu oni identigas homon? Cxielarko estis

gaja, sentema, sxercema, sportema... Li babilis kun mi pri la terana

historio, terana muzikoŇ Cxu cxio, kion li ja kundividis kun mi estas

malpli grava por difini lian personecon, ol tio, kion li sekretigis?

Fakte, li ecx ne sekretigis sian devenon tro longeŇ Kial, fakte,

aliplanedano fidu ekdekomence kaj senkondicxe tute nekonatan teranon?

Kial ni, teranoj, meritus tian fidon? Eble, se mi decidos travivi

similan sperton en lia planedo, mi estos ecx pli malfidema

kaj sekretema ol li, flanke de nekonataj aliplanedanojŇ Kial? Oni ne

povos mortigi min. Oni ecx ne povos kapti min. Sed kial mi fidu

aliplanedanojn? Eble ili ja povas kapti min kaj utiligi por sciencaj

esplorojŇ Kaj kiu povas certigi al mi, ke la stelkaroto ne malutilos al

mia sano? Cxu mi anoncu la policon? Bah, oni kredus, ke mi frenezigxis.

Mi havas nenian pruvon pri lia vizito.

  Kion mi faru? Kion mi decidu? Kion vi farus se vi estus mi?

           Luiza Carol

       Diversaj interesajxoj

    Neelpenseble! "Jerusalema Sindromo"

Cxi tio estas "malsano de turistoj, kiuj  supermezure impresigxas de la

spirita medio de la urbo, komencas imagi sin kiel Savantoj, diversaj

bibliaj gravuloj, aux kredas, ke Dio donis al ili specialan komision aux

ordonon," la revuo Times informas: "En la plej multaj kazoj, cxi tiuj

estas homoj kun tiu aux alia mensa malordo." Sakovestita barbulo el

Italio, vaganta sur la montetoj apud Betlehemo, nomis sin Jesuo mem.

Viro, kiu kuradis nuda tra la Malnova Urbo kaj svingis glavon, asertis

esti veninta kun misio resanigi blindulojn. Forta kanadano asertis, ke

li estas Samson kaj eskapis el sia hospitalcxambro tra fenestro,

rompante feran kradon "kiel pruvo". Homoj kun la "Jerusalema Sindromo"

kutime estas kondukitaj al la Psikiatria Hospitalo Kfar Shaul en

Jerusalemo - ne, ne por kuracado, sed por trankviligxo, por ke ili povu

hejmeniri kaj esti kuracataj tie. Cxirkaux 50 pacientoj kun simila

sindromo vizitas la hospitalon cxiujare, plej multaj turistoj devenas el

Okcidenteuxropo kaj Usono.

     Interreto post 50 jaroj

  Interreto estas la plej granda reto en la mondo

Interreto? Hodiaux por la plimulto el ni tio estas io memkomprenebla,

Gxia starto okazis gxuste antaux 50 jaroj. La 29-an de oktobro 1969 la

komputila sciencisto Leonard Kleinrock el Usono volis sendi la unuan

novajxon en la reton. La reto, kiu tiutempe konsistis nur el kvar

universitataj komputiloj. Sed antaux ol la scienculo tajpis la vorton

"Salutnomo", la komputilo paneis. Malfruvespere gxi ree ekfunkciis. La

interreto naskigxis.

  Tim Berners-Lee volas alian interreton. De kvar al kvar miliardoj da

uzantoj.

Rezignorezisto estis speciale grava por la milita interreto. Poste

komputila reto por universitatoj, poste ÷ por la sxtatestroj. En la

1990-aj jaroj, la interreto estis malfermita al la publiko:

vicprezidanto Al Gore antauxenigis la aferon en 1993. De tiam gxi ne plu

haltis: homoj amase aligxadis al la  reto, same kiel kompanioj. Je la

turno de la jarmilo, la interreto rapide farigxis granda afero.

  Kvindek jarojn post la komenca signalo, ekz., en Germanio 92 elcentoj

de cxiuj logxantoj uzas interreton. Unue kvar homoj. Hodiaux kvar

miliardoj.

  Sed cxu cxio venis kiel planite? Certe ne. Ekz., la interreto devas

esti malsukcesa cxar gxi estas malcentralizita. Neniu povus antauxvidi,

ke kelkaj mega-korporacioj disvolvigxos kaj formigxos - Google, Amazon,

Microsoft, Facebook - kiuj determinos la destinon de la reto.

Akumuligxas multaj ofertoj kaj datumoj - kaj sociaj retoj ne nur regas

interreton, sed ankaux renversis la amaskomunikan pejzagxon.

  Malsame ol pensite. Sen la World Wide Web (WWW), la interreto sendube

ne havus cxi tiun sukcesan historion. Gxin elpensis - antaux 30 jaroj la

brito Sir Tim Berners-Lee. Cxi tio ebligis retigi komputilojn tra la

mondo sendepende de la operaciumo.

  Sed la inventinto de la retejo ne felicxas pri tio, kiel disvolvigxis

la retejo. Li plendas, ke gxi estas regata de kelkaj korporacioj kaj

komerco. Li ecx havas konkretajn ideojn kaj konceptojn pri kiel uzantoj

povus rekapti la Reton.

  Oni revis, ke estos tute alie: La inventintoj de la interreto volis

igi la konon de la mondo rapide alirebla por cxiuj, ekz., pere de

Vikipedio. Sed cxiukaze la reto farigxis ege disvastigita kaj

neforigebla. Merkato por varoj, pensoj, ideoj, kiujn oni uzas kaj kie

oni povas sin anonci por esti rimarkitaj - cxu en tekstoj, bildoj aux

filmetoj.

  La grandaj kompanioj kiel Google, Facebook aux Amazon profitas de

gxi. Sed ni cxiuj devas sperti, kiel la retoj estas inunditaj de

frenezo, bagatelo, malamo, fi--eldiroj, stulteco, ecx sennombraj

neatenditaj provoj de manipulado. Kaj kiel la mondo farigxas loko de

kompleta spionado.

  Cxion cxi ne volis, versxajne, la inventintoj, sed iom post iom gxi

ja venis.

  Tio ne devus esti preteksto por rezigni. La interreto ofertas

nekredeblajn eblecojn kaj realigas multajn fantaziajxojn. La inventintoj

certe apenaux povus ilin ecx songi.

        ***

         Usona vojagxantino vizitis cxiujn 196 landojn dum unu jaro kaj

duono

  La 27-jara usonanino Cassandra De Pecoll vojagxis tra la mondo en

rekorda tempo - unu jaro, ses monatoj kaj 26 tagoj, fiksante atingon por

rekordlibro de Guinness. Pri tio informis la revuo ”Seeker‘.

  De Pecoll estis la unua virino en la historio kiu vizitis cxiujn 196

suverenajn sxtatojn, kaj la unua homo, kiu plenumis tiun taskon tiom

rapide.

La iama rekordulo usona profesoro Au Liu bezonis por tio tri jarojn, tri

monatojn kaj ses tagojn.

  Sxia vojagxo finigxis la 2-an de februaro en Jemeno. Laux la vizo

ricevita en Omano, De Pecoll transiris la limon, veturis en landliman

vilagxon kaj tuj foriris el

la lando, en kiu dauxras la armita konflikto.

  Averagxe la vojagxantino prenis du gxis kvin tagojn por viziti unu

sxtaton.

  Ne cxiuj vojagxoj okazis sen incidentoj. En Peruo, taksio, per kiu

sxi veturis, estis atakita de armitaj rabistoj. En Barejno kaj Libio sxi

estis suspektita

Pri laboro por la CIA. En Grenado De Pecoll estis mistraktita kiel

drogkomercisto.

  La usonanino sukcesis viziti Sirion dum tempesto de la milito, kaj

ankaux kun grupo da cxinaj turistoj viziti la cxefurbon de la Norda

Koreio Phjongjango.

        Por la retumantoj

  Bv. rigardiÜhttps://www.youtube.com/channel/UCvxZ3qhmQcFKzTGCR_SLHFg

aux tajpi cxe Youtube EsperantoÜ+ Edukado ILEI

kaj vi povos spekti kelkajn filmetojn.

Nia brazila sekciestro Aristophio Alves Filho helpas al mi iom post iom

nutri tiun kanalon per filmoj pri la agado de ILEI kaj edukaj temoj. Mi

tre dankas lin.

  Bv. farigxi amikoj de tiu pagxo; tio ebligos al ni meti tien pli

longajn filmojn.

        Forpaso

  La 4-an de novembro en sia 78-a vivjaro lasis nin por cxiam Valentina

Vasiljevna Kudinova. Rusiaj E-istoj perdis veran instruistinon, kiu

patrine edukis komencantojn, estis animo de societo, aktive partoprenis

kaj kunorganizis multajn E-renkontigxojn. Sxi estis bonkora, amikema

virino, kiu elradiis bonon kaj varmon.  Niajn sincerajn kondolencojn al

sxia edzo!Ripozu en paco, kara nia amikino!

               O.P.

ligilo09.txt